Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ordinara vivo esperantigis Josef Vondroušek

Elŝuti 364.67 Kb.

Ordinara vivo esperantigis Josef Vondroušek




paĝo3/3
Dato20.03.2017
Grandeco364.67 Kb.

Elŝuti 364.67 Kb.
1   2   3
mia ordinara vivo. Jes, mi venĝas; ĉu mi ne havas kaŭzon? ĉu mi ne foriris preskaŭ kun honto! Jesuo, oni min enketis! Mi sciis ja, ke tie estas teruraj malordoj - en liverado kaj tiel; sed tion faris la aliaj, tiuj pli kuraĝaj - Mi sciis tion, sed mi silentis; mi havas vin manatinge, hometoj, kaj kiam necesos, kiaj aferoj evidentiĝos! Dume ĝi krakis kaj oni enketis min, mi petas, min: la modelan kaj senriproĉan oficiston! Memkomprene, tion ili devis rekoni -sed pensiumita mi estis. Malvenko, homo; kaj tial mi ne venĝu! Tial ja mi verkas miajn memuarojn -

Nur tial?

Jes. Por ke estu dirite, ke mi estis sen kulpo. Tio estis detale pruvota, kaj ne senĉese: ordinara vivo, idilio kaj tiaj stultaĵoj. Tio estas la sola, pri kio temis: tiu terura, mal­justa malvenko. Tio ne estis feliĉa vivo, tio estis teruro, ĉu vi ne vidas, ke ĝi estis teruro?

XXII


Tiel mi ne povus plu daŭrigi, mi devas ĉesi kun tio; tro ĝi efikas la nervojn aŭ kion, - kiam la du voĉoj disputas, komenciĝas tremi la koro en mi, kaj poste mi sentas tian insistan, depriman doloron en la brusto! Estis ĉi tie la doktoro, li mezuris mian sangpremon kaj morniĝis. "Kion vi faras," li koleris, "la sangpremo altiĝas al ni. Vi devas konservi trankvilon, absolutan trankvilon." Mi provis ĉesi la skribadon kaj nur tiel kuŝi, sed tiam aperas en mia kapo fragmentoj de dialogoj, denove ĝi kverelas pro iu stultaĵo, kaj mi devas admoni min mem: Silenton, vi tie, kaj ne disputu; jen tio, jen tio estas vero, ĝi estis tiel; ĉu en oni, ĉu en la plej ordinara vivo ne estas sufiĉe da loko por diversaj motivoj? Ja, ĝi estas tute simpla: oni povas pensi egoisme kaj obstinege por la propra profito; post tempeto oni forgesas tion, forgesas sin mem kaj por oni estas nenio ol laboro, kiun oni faras.

Atendu, tiel simpla ĝi ne estas: tio ja estas du tute diversaj vivoj. Pri tio temas, pri tio temas!

Pri kio nome?

Pri tio, kiu el ili estas la ĝusta.


Sufiĉe do pri tio, ĝi malutilas al mi. Mi kutimas atenti min: ekde tiu tempo, kiam en la stacidomo ekatakis min la sangsputo, mi diradas al mi, atenton. Preskaŭ dum la tuta vivo mi rigardis la poŝtukon, ĉu estas en miaj sputaĵoj sanga filamento; mi komencis tion en la lasta stacio de l' mondo kaj poste ĝi firme fiksiĝis en mi, tiu senĉesa zorgo pri mia sano, kvazaŭ ĝi estus la plej grava leĝo de l' vivo.

Tiu la plej grava leĝo de l' vivo; kaj se vere ĝi estis? Retrorigardante, rigardante mian tutan vivon - ĝi estis fakte mia plej profunda ŝoko, kiam el mi tiam en la stacidomo ek­sputis la ruĝa sango, kaj mi sidis poste ruiniĝinta, mi estis treege atonia kaj mizera, kaj la timigita sek­ciestro viŝis mian frunton per malsekigita mantuko. Ĝi estis terura. Jes, tio estis la plej forta kaj la plej surpriza sperto de mia vivo: tiu terura ekmiro kaj hororo, kaj poste la malespera sopiro vivi, eĉ se tio estus la plej sensignifa kaj humila vivo; unuafoje ĝi estis konscia, fortega amo al la vivo. Tiam fakte ŝanĝiĝis mia tuta vivo, kaj mi iĝis kvazaŭ alia homo. Ĝis tiu tempo mi disipadis miajn tagojn sencele aŭ preskaŭ nerimarkate forvivadis; nun subite treege mi ŝatis tion, ke mi vivas, kaj mi komencis tute alie rigardi min kaj ĉion ĉirkaŭe. Sufiĉis al mi ekzemple sidi sur fostoj kaj observi la rustan relon prikreskitan de kapsulo kaj airo; aŭ dum la tutaj horoj observi ondon en rivereto, kiel ĝi sen­ĉese estas nova kaj senĉese la sama. Kaj dume centfoje tage ripeti al mi: spiru profunde, ĝi estas saniga. Tiam mi komencis ŝati ĉiujn etajn, regulajn aferojn kaj la moderan funkciadon de l' vivo; ankoraŭ iom mi bruetis per boema cinismo kaj grimacis kelkion, sed tiam ankoraŭ mi ne certis, ĉu mi vivos tio estis ankoraŭ frostiga kaj sovaĝa ago de malespero. Mi komencis silente kaj kontente teniĝi al la vivo, ĝoji pro karaj, intimaj aferoj kaj atenti sin mem. Per tio ja komenciĝis idilieco de mia vivo: per konvaleskado. Tio estas grava kaj decida trakforko.

Eble eĉ ne trakforko. Nun mi vidas tion pli bone, nun mi vidas tion tute klare. Mi devus komenci denove kun mia infanaĝo: kun la panjo, kiu ĉiumomente eliradis sur la domsojlon, ĉu nenio okazis al mi; kun sinjoro Martinek, al kiu mi ne darfis tro proksimiĝi, ĉar onidire li havas tuberkulozon, kaj kiun tial mi timis. La panjo estis obsedita de angora imago, ke mi estas endanĝerigata, ke mi estas malforta kaj malsaneta infano; ŝi estis, povrulino, tia patosa kaj pasia; kiam mi ekmalsanis, ŝi premis min al si, kvazaŭ ŝi volus min ŝirmi, nokte timigite ŝi kliniĝadis super mi, ekgenuadis kaj laŭte preĝis por mia sano. Malsani, tio estis afero grava kaj glora; ĉio turniĝis ĉirkaŭ la bubeto, ankaŭ segiloj kaj marteloj sur la korto sonis iel obtuze, ankaŭ la paĉjo darfis murmureti nur duonvoĉe. Pro la nura amo al mi ŝi elkulturis en mi konjekton, ke mi estas io fragila, pli fragila ol aliaj infanoj, io, kio estas aparte ŝirmenda; tial mi kuraĝis neniun buban fortaĵon, mi opiniis, ke mi ne darfas tiel sovaĝe kuradi, ne darfas saltadi en riveron, ne darfas batiĝi, ĉar mi estas malforta kaj molaĉa. Eĉ mi fieretus pri tio, mi opinius min iel pli rara kaj delikata ol ili, sed kontraŭ tio la buboj estas tro virecaj. al ili plaĉas esti forta kaj kuraĝa. Tio do estus la panjo; la panjo elkulturis en mi tiun staton de vivtimido kaj malkonfido pri mi, tiun fizikan staton de malsupereco, kun kiu mi kreskis; la malsaneta amo de la panjo inklinigis min vidi en mi mem objekton de eterna flegado kaj dorlotado, inklinon, en kiu mi ekkomfortis preskaŭ kun plezuro, kiam la unua ektuŝo de vera malsano donis al mi okazon al tio. Tiam, jes, tiam mi trovis en mi tiun zorgan, hipokondrian mion, kiu kun serioza atentemo rigardas siajn sputaĵojn, mezuras sian pulson, amas la sekuran ordon de la vivo kaj emas al bona, komforta idilio de l' aferoj. Tio estis do - mi ne diras la tuta mia vivo, sed granda, grava kaj daŭra parto de mia vivo. Nun mi vidas tion.

La paĉjo, tio estis io tute alia; la paĉjo estis forta kaj fortika kiel piliero, kaj per tio senmezure imponas al mi. Se li volus, li venkobatus ĉiun en la mondo. Tiam menkomprene ankoraŭ mi ne komprenis lian angoran ŝparemon, - fakte ĝi estis preskaŭ avareco; unuafoje mi konsciigis tion al mi, kiam sinjoro Martinek estis nur laboristo, donis al tiu knabinjo dudekheleron, sed la paĉjo ne, la paĉjo ŝajnigis ne vidi tion; tiam la bubeton ŝokis io stranga kaj terura kvazaŭ malestimo. Nun mi vidas, ke li, povrulo, estis tiel forta, ke fakte li timis la vivon; ŝparado estas defensiva virto; ĝi estas sopiro pri vivo sekurigita, ĝi estas timo antaŭ venontaj aferoj, el risko kaj hazardoj; avareco troe similas al ia hipokondrio. Nur studu, knabo, li diradis emocie kaj solene, vi oficos kaj havos tion sekura. Jen eble zenito de tio, kion eblas postuli de la vivo: certeco kaj sekureco, konfido, ke nenio povas okazi al ni. Kiam ĉi tion sentis la paĉjo, kiu estis granda kaj potenca kiel arbo, de kie aperus kuraĝo en senenergia kaj dorlotita fileto? Mi vidas, ke ĝi estis en mi funde preparita jam el la infanaĝo; sufiĉis la unua fizika ŝoko, kaj oni, pro timo enkonkiĝinta, trovis en si la defendan angoron pri la vivo kaj faris el ĝi vivordon.


Dio scias, ĝi devis en mi enesti pli profunde, ol mi mem sciis; ja ĝi kondukis min tra la vivo kiel instinkto, tiel blinde kaj tiel certe. Mi pensas nun pri mia mortinta edzino: kiel strange, ke mi trovis ĝuste ŝin, virinon preskaŭ naskiĝintan al tio, por iun flegi. Eble ankaŭ gravis en ŝi tio, ke ŝi estis tre sentimentala kaj dume tre prudenta; flegi iun, tio estas ia intelekta, sobra kaj praktika formo de amo. Ja, ŝi enamiĝis arde al mi tiumomente, kiam ŝi konstatis, ke mi venas desur sojlo de morto kaj ke mia interesa paleco havas siajn pli profundajn kaŭzojn; tiam ĝi subite estiĝis en ŝi kiel samarianeco, amo kaj patrineco, estiĝis rapidega maturiĝo de sentoj; ĝi estis ĉio kune; timigita knabinjo, virina kompato kaj patrina fervoro, ama delirado kaj ege objektiva, insista zorgo, ke mi multe manĝu kaj pli peziĝu. Estis same grave kaj bele paroli pri la amo kiel dikiĝi; spasme ŝi premis mian manon en ombro de nokto kaj flustris kun larmplenaj okuloj: Mi petas vin, mi petas vin, vi devas ege multe manĝi; ĵuru al mi, ke vi atentos vin! - Ankoraŭ nun mi ne povas ekrideti super tio; ĝi havis sian dolĉan kaj eĉ patosan poezion ... por ni ambaŭ. Mi sentis, ke mi resaniĝas nur por ŝi, por ŝia ĝojo, kaj ke ĝi estas de mi bela kaj grandanima; mi luktas pri mia sano nur tial, por ke mi faru ŝin feliĉa. Kaj ŝi kredas, ke ŝi min savas kaj redonas la vivon; ĉu ne estas mi, ŝia rajto kaj sorto? Miadio, mi scias: certe ĝi estis nur hazardo, ke mi estis atribuita ĝuste al tiu stacidomo; sed estas strange kaj iel mirige, kiel per tio necese kaj profunde plenumiĝis ordo de mia vivo. Ĝis tiu tempo mi devis sekretigadi mian hipokondrian angoron kaj honti por ĝi kiel por malforteco; nun jam ne, nun ĝi estis komuna kaj treege grava afero de du homoj, nun ĝi apartenis al niaj amo kaj konfidemo; nun ĝi ne estis kvazaŭ ia manko aŭ difekto, sed io pozitiva kaj grava, kio donas al la vivo sencon kaj ordon.

Mi pensas pri nia edzeco, kiel tio silente kaj memkompreneble troviĝis. Mia edzino tuj de la unua momento prenis sur sin la angoron pri mia sano, kvazan ŝi estus dirinta: tio ne estas via vira afero, tio estas virina zorgo; vi ne bezonas pensi pri tio kaj lasu tion je mi. Jes, tiel ĝi estis; mi povis antaŭ mi mem mieni, mi nenion, sed ŝi; ŝi estas tiom zorgema kaj higienama, nu, ni lasu ŝin, se tio ĝojigas ŝin; kaj dume silente bonĝui kaj komforti en la sento de sekureco, ke ni estas prizorgitaj kaj ke tiom oni faras por nia sano. Kiam ŝi atendis min kun viŝtuko, antaŭ ol mi frotlavos min, por frapeti mian malsekan dorson, - ni scias, ĝi aspektis tiel agrable edzece, sed ĝi estis ĉiutage sanitara inspekto; neniam ni diris tion al ni, sed ni ambaŭ tion sciis, kaj ĉiam mi ekgvatis je ŝi, nu kio? Ŝi ekridetis kaj kapjesis, bona ĝi estas. Kaj tiu ŝia modera kaj detenema amo, tio ankaŭ ĝi estis: ŝi iom lim­igadis min, por ke mi mem ne bezonu limigadi min mem pro timo pri mi mem. Ne esti tiel sovaĝa, ŝi diris preskaŭ patrinece, kaj bele dormi; neniajn sulkojn sub la okuloj kaj tiajn aferojn. Iam mi koleretis, sed en profundo de mia animo mi estis al ŝi dankema; mi rekonadis, ke tiel ĝi estas por mi pli bona. Jam mi ne bezonis skrupule atenti miajn korpostatojn, pri tio ŝi mem ekzorgis; sed ŝi nutris mian ambicion, - ankaŭ tio estas evidente saniga kaj grandigas intereson pri la vivo; ŝajnas, ke viro sen tio eĉ ne spiri povas. Rakontu al mi, kion vi faris la tutan tagon; oni poste laboras kun pli granda emo. Aŭ ni planu por estonteco; ankaŭ optimismo estas saniga kaj apertenas al bona vivreĝimo. Tio estis unuavide tiel evidenta, edzeca kaj intima; nun mi vidas tion alie, nun estas neniu, kiu deprenus de mi tiun egan kaj senpovan timon, ne timu, ĉi tie vi estas hejme, ĉion vi havas ĉi tie, kion vi bezonas, ĉi tie vi estas ŝirmata kaj en sendanĝero.

Foste en la stacidomo, plej versimile mi sentis min jam sana kiel napo; mi opinias, ke tial mi ne bezonis ŝin tiom kaj ke en tio estis iometo da fremdiĝo. Ŝi sentis tion kaj strebis teni min por si mem; kaj tial tiel zorgema: Atentu pli vian sanon kaj tiel. Nun ankaŭ ŝi volus doni infanojn al mi, ĉar estas bone esti patro; nu, infanoj ne venis. Se ŝi ne povis aliel, do almenaŭ despote ŝi atentis mian komforton kaj mian ordon; ŝi faris rekte el tio Grandan Leĝon, por ke mi bone manĝu, longe dormu, kaj havu ĉion sur mia loko. Vivo, kiu fariĝas kutimo, estas iel sekura kaj firme enradikiĝinta; sekvi siajn kutimojn, ankaŭ tio estas ia formo de memzorado. Kaj denove ŝi surprenis tion; ŝi zorgas pri miaj kutimoj kaj mi tion akceptas nur indulgeme kaj bonintence; nur pro vi, karulino, ke tiel bele vi preparis tion. Danke dion, oni ne bezonas esti egoisto, kiam iu tiel bone zorgas pri oni; oni havas honestan kaj virecan konscion ne pensi pri sia komforto, sed nur pri sia verko. Kaj je fino de siaj tagoj oni diras: mi vivis por mia laboro kaj mi havis bravan edzinon; ĝi estis ordinara kaj bona vivo.
Jen ni havas la trian, diras en mi tiu kverelema voĉo.

Kiun trian?

Nu, unu estis tiu ordinara, feliĉa homo; la dua estis tiu kun la kubutoj, kiu volis surgrimpi supren; kaj tiu hipokondriulo, estas jam la tria. Nur lasu tion, homo, tio estas tri vivoj, kaj ĉiu estas alia. Absolute, diametre kaj principe alia.

Nu vidu, kaj sume ĝi estis unu ĉiutaga kaj simpla vivo. Mi ne scias. Tiu kubutema neniam estis feliĉa; tiu hipokondriulo ne povis tiel obstinege grimpi supren; kaj la feliĉa homo ne povis esti hipokondriulo, tio estas memkomprenebla. Vana parolo, jen estas tri figuroj.

Ne nur unu vivo.

Jen ĝi estas. Se tio estus tri memstraj vivoj, ĝi estus pli simpla. Ĉiu el ili estus tuta kaj bele kontinua, ĉiu havus sian leĝon kaj sencon - Sed tiel vi vidas, kvazaŭ la tri vivoj trapenetriĝus, tempeton tiu kaj tempeton alia.

Ne, atendu, nepre ne! Kiam io trapenetriĝas, tio estas kvazaŭ febro. Tion mi konas, mi havis noktajn febrojn - Kristo, kiel ĉio dum la sonĝo aĉe konfuziĝis kaj trapenetriĝis! Sed jam delonge ĝi pasis, jam mi resaniĝis; mi ne havas ja febron, ĉu, mi ne havas febron, ĉu?

Ha, tio estas denove hipokondriulo. Homo, tiu ankaŭ malvenkis!

Kion li malvenkis?

Ĉion. Mi petas vin, se hipokondriulo estas mortonta -

Ĉesu do!

XXIII


­
Tri tagojn mi ne dormis; okazis io, super kio iam la trian tagon kapskuas. Ĝi ne estis ia granda kaj glora evento, - tiaj ne okazas en mia vivo; plivere preskaŭ hontiga kazo, en kiu, mi opinias, mi estis figuro iom ridinda. Antaŭ nelonge anoncis al mi la mastrino, ke iu juna sinjoro volas paroli kun mi. Mi koleris: kion mi kun li, vi povis diri al li, ke mi ne estas hejme, aŭ ion; nu, nun enlasu lin.

Li estis junulo tiaspeca, kia ĉiam estis antipatia al mi; superflue granda, aplomba kaj harabunda; mallonge pompo; li retroĵetis la kaphararon kaj ektrumpetis ian nomon, kiun kompreneble tuj mi forgesis. Mi hontis, ke mi ne estas razita kaj sen kolumo kaj ke mi sidas en babuŝoj kaj trivita negliĝa surtuto, malŝvela kiel balgo; kaj mi demandis lin laŭeble malafable, kion li volas deziri.

Li ekkomencis iom haste, ke li ĝuste faras disertacian laboron. Temo estas, komencoj de poezi-skoloj en la naŭdekaj jaroj. Ĝi estas treege interesa tempo, li certigis min instrue. (Li havis grandajn ruĝajn manojn kaj ostegojn kiel ŝtipojn: eksplicite malsimpatia.) Nun li kolektas materialon kaj tial li permesis al si veni -

Mi rigardis lin kun ia suspekto; homo, vi eraris aŭ kio; ĉu koncernas min via materialo?

Nome en du revuoj el tiu tempo li trovis poemojn subskribitaj mianome. Per nomo, kiu en literatura historio forgesiĝis, li diris triumfe. Jen mia malkovro, sinjoro! - Li ser­ĉis la duonforgesitan aŭtoron; iu samtempulo, tiu kaj tiu, diris al li, laŭ iom li memoras, tiu aŭtoro iĝis fervoj-ofic­isto. Li plusekvis la spuron, nu, ĝis en ministerio li konstatis mian adreson. Kaj subite li rekte ekpafis je mi: "Mi petas vin, ĉu vi estas tiu?"

Nu jen ni havas tion! Forte mi sopiris leveti mirigite la brovojn kaj diri, ke versimile tio estas ia eraro, ja mi kaj versoj! Sed nun jam mi ne mensogos! Mi manmovis kaj murmuretis, ke tio estis nur ia stultaĵo; tion, sinjoro, jam delonge mi lasis.

La junulo ekradiis kaj retrojetis triumfe la kaphararon. "Kiel brila," li ektrumpetis. Kaj ĉu eble mi povus diri al li, ĉu ankaŭ por aliaj revuoj mi verkis ? Kaj kie mi presigis miajn poemojn en postaj jaroj?

Mi kapneis. Nenio plu, sinjoro, eĉ ne unu linion. Bedaŭrinde, mi ne povas servi al vi, sinjoro.

Li sufokis pro entuziasmo, li perfingre ĉirkaŭpalpis la kolumon, kvazaŭ li sufokiĝus, kaj la frunto ekglatis pro ŝvito. "Kiel fabela," li kriis je mi. "Jen Arturo Rimbaud! Poezio, kiu ekflagras kiel meteoro! Kaj neniu malkovris tion! Sinjoro, kia malkovro, grandega malkovro, li kriadis kaj trarastis siajn haraĉojn per la ruĝa manaĉo.

Mi koleris, mi ne ŝatas bruemajn kaj entute junajn homojn; en ili estas nek ordo nek mezuro. "Stultaĵoj, sinjoro," mi diris seke. "Tio estis malbonaj versoj, neniom ili valoris kaj estas bone, ke neniu scias ion pri ili."

Li ekridetis je mi kompate kaj preskaŭ desupre, kvazaŭ li estus forsendanta min al miaj limoj. "Nepre ne, sinjoro," li protestis. "Tio estas afero de la literatura historio! Mi nomus tion ĉeĥa Rimbaud. Laŭ mi tio estas la plej interesa poezia montro de la naŭdekaj jaroj. Ne, tio ne povus fondi ian poezian skolon," li diris kaj fermetis eksperte la okulojn. Por evoluo ĝi signifas malmulton, ĝi ne postlasis ian pli profundan influon. Sed kiel, persona manifestiĝo ĝi estas simple fenomena, individua kaj intensa - Ekzemple tiu poemo komenciĝanta: Kiam en kokospalmoj klaketas tamburetoj -" Li ekokulegis min ravite. "Certe vi memoras, kiel plu ĝi estas."

Ĝi tuŝis min preskaŭ turmente, kiel ia malagrabla rememoro.

"Jen vi vidas," mi murmuris. "Dum mia vivo mi ne vidis kokos­palmojn!

Preskaŭ li ekscitiĝis. "Egale," li balbutis, "ke neniajn kokospalmojn vi vidis! Vi havas nepre malĝustun opinion pri poezio!"

"Kiel povas," mi diris, "klaketi tamburetoj en iaj palmoj?" Preskaŭ li ofendiĝis pro mia nekomprenemo. "Tio estas ja kokos-nuksoj," li vortigis ekscitite, kiel tiu, kiu estas devigata ekspliki evidentaĵojn. "Nome, kiel la kokosaj nuksoj klaketas en vento. Kiam en kokospalmoj klaketas tamburetoj - ĉu vi aŭdas tion! Unue la tri k, tio estas la unuopaj ekfrapoj; poste ĝi ŝanĝiĝas al muziko - klaketantaj tamburetoj. Kaj tie hazarde estas multe pli belaj versoj." Ĉagrene li eksilentis kaj retroĵe­tis la kaphararon; li aspektis, kvazaŭ en la versoj li defendus sian propran kaj la plej karan posedaĵon; sed post tempeto denove li kompatis min, - la juneco estas grandanima. "Jes, vere," li diris, "estas tie grandiozaj versoj. Apartaj, fortaj, grandiozaj novaj aferoj - memkompre kompare al la tiama tempo," li aldiris kun konscia superforto. "Ne tiom novaj laŭ la formo, sed la metaforoj, sinjoro! Nome vi ludetis kun la klasika formo," li komencis fervore, "sed vi difektadis ĝin el interno. Formale senmankaj, disciplinaj, regulaj versoj, sed interne ŝarĝitaj de terura fantazio. "Li pugnigis la ruĝajn pugnojn, por iel demonstri tion. "Ĝi aspektas, kvazaŭ vi volus moki la disciplinan kaj precizan formon. Tia regela verso, sed interne ĝi lumeskas - kiel kadavraĵo aŭ io. Aŭ ĝi inkandeskas tiom horore, ke oni atendas,

nun ĝi devas krevi. Ĝi estas kvazaŭ danĝera ludo, tiu katenita formo kaj tiu infero interne - Fakte estas inter ĝi konflikto, ega interna streĉo aŭ kiel mi dirus tion, ĉu vi kompre­nas? La fantazio volus ekflugi, kaj dume ĝi enpremiĝas en ion tiom regulan kaj enferrnitan - Tial ĝi eskapis al tiuj bovoj, ke ĝi estas unuarigarde klasika verso; sed se ili aten­tus, ke pro la interna premo transŝoviĝas cezuroj -" Subite li ne estis jam tiom aplomba, li ŝvitis pro peno kaj rigardis min hundokule. "Mi ne scias, ĉu precize mi esprimiĝis . . . Majstro," li balbutis kaj ekruĝis; sed mi ekruĝis ankoraŭ pli, treege mi hontis kaj palpebrumis je li, mi opinias, iel timigite.

"Sed tamen," mi balbutaĉis konfuzite, "tiuj versoj estis malbonaj ... tial mi lasis tion, kaj entute - "

Li kapneis. "Ne tiel," li diris kaj senĉese tiel okulfiksis min. "Vi. . . vi devis tion lasi. Se. . . vi plu kreus, vi devus rompi formon, frakasi - Mi sentas tion tiel forte," li ekvortis kun senpeziĝo, ĉar junaj homoj ĉiam pli facile parolas pri si." Tio estis por mi grandega impreso, tiuj ok poemoj. Tiam mi diris al mia knabino. . . cetere tio estas malgrava," li murmuretis konfuze kaj kaj per ambaŭ manoj enrastis la harojn. "Mi ne estas poeto, sed. . . mi scias tion imagi. Tiajn poemojn povas verki nur juna homo. . kaj nur unufoje en la vivo. Se li plu verkus, li devus tiun kolizion iel kvitigi. - Jen fakte la plej miriga sorto de poeto: foje tiom ege forte, kaj pro ia superabundo espri­miĝi, kaj fino. Fakte mi imagis vin tute alie," li ekvortis ne­atendite.

Senriezure mi estus dezirinta ankoraŭ ion aŭdi pri la poemoj; se tiu imbecilo almenaŭ citus iun! Sed mi hontis demandi pri tio, kaj pro nuraj embarasoj mi komencis stulte kaj konvencie, de kie la junulo estas, kaj tiajn aferojn. Li sidis kiel brogita, evidente li konstatis, ke mi parolas kun li kiel kun lernanto. Nu, nu, morn­iĝu; mi ne demandos vin ja, kio gravis en la poemoj, kaj pluan. Kvazaŭ vi mem ne povus komenci pri tio; ĉu mi ne lasas sufiĉe longajn kaj sufiĉe ĝenajn paŭzojn en la interparolo?

Fine li leviĝis kun senpeziĝo, denove tiel superflue longa. "Do, mi flugas," li respiris kaj serĉis ĉapelon. Nu, flugu; mi scias, la juneco scias nek veni nek foriri. Ekstere atendis lin knabino, ili kroĉiĝis al si kaj ekkuris al la urbo. Kial la junaj ĉiam tiel hastas? Eĉ mi ne povis diri al li, ke iam denove li venu; tia perpleksulo, eĉ mi ne scias, kiu li estas -

­ Jen ĝi estis ĉio.

XXIV


Jen ĝi estis ĉio; kaj nun vi povas la kapon fortordi al vi laŭplaĉe. Ni vidu, poeto; kiu ekpensus tion? Ke la junulo tion diris, tio ankoraŭ nenion signifas, diablo prenu la junulon; la juneco troigas kaj devas troigi, apenaŭ ĝi estas ekparolonta. Vi bezonus iri en Universitatan bibliotekon kaj mem rigardi tion; sed la doktoro diris trankvilon, trankvilon, sidu do hejne kaj balancu la kapon. Ĉio vana, eĉ ne unu verson vi rememoros, kio pasis, pasis; kie ĝi povis tiel malaperi! "Kiam en la kokos­palmoj klaketas tamburetoj" - el tio nenio estas ekkonebla; nur kapbalanci - miadio, homo, kie vi prenis la palmojn, kaj entute, ĉu koncernis vin la kokospalmoj? Kiu scias, eble en tio kaj ĝuste en tio estas la poezio, ke nenial oni konside­ros kokospalmojn aŭ ni diru reĝinon Mab. Eble tio estas malbonaj versoj kaj la junulo estas bovo; sed fakto estas, ke ĉi tie estis kokospalmoj kaj dioscias kio. "Terura fantazio," diris la junulo; tiel do devis tie esti amaso da aferoj kaj da kiaj strangaj aferoj: onidire lumeskantaj kaj in­kadeskantaj. Ne gravas, ĉu la versoj estis bonaj aŭ malbonaj; mi volas scii, kio enestis en ili, ĉar tiuj aferoj, tio estis mi mem. Estis foje vivo, en kiu estis la kokospalmoj kaj strangaj aferoj, lumeskaj kaj inkandeskaj. Jen vi havas, homo, kaj kvitiĝu kun tio; vi volis ordigi vian vivon, nu, ien kaŝu la kokospalmojn, ien sur fundon de la tirkesto, kie ili ne obstaklus kaj kie vi ne vidus ilin, ĉu?

Jen vi vidas, jen vi vidas; nun ĝi ne eblas. Jam vi ne povas nur tiel mangesti, stultaĵoj, tio estis malbonaj versoj, kaj mi ĝojas, ke mi ne scias pri ili. Kion fari, estis la kokospalmoj klaketantaj kiel tamburetoj, kaj dio scias, kio ankoraŭ. Kaj se vi mansvingus per ambaŭ manoj kaj krius, ke la versoj neniom valoris, la palmojn vi ne faligos, kaj ne forigos el via vivo aferojn lumeskajn kaj inkandeskajn. Vi scias, ke ili ekzistis, kaj la junulo ne mensogis; la junulo ne estas bovo, eĉ se li tute ne scias, kio estas poezio. Mi sciis tion, tiam treege bone mi sciis, kio ĝi estas. Ankaŭ la dika poeto sciis tion, sed ne kapablis tion; tial nur malespere li mokadis. Sed mi sciis tion; kaj nun, homo, fortorrdu la kapon, de kie tio aperis en vi! Neniu tion komprenis,

eĉ ne la dika poeto! li legis miajn poemojn per porkulaj okuloj kaj kriis, ci damna porkulo, de kie ci prenis tion? Kaj poste li iris ebriaĉi omaĝe al la poezio kaj ploris; rigardu tiun idi­oton, jen la poeto! Tia piedpintiranto, kaj kion li scias verki! Foje li ekfuriozis kaj iris kontraŭ min kun kuireja tranĉilo: nun diru al mi, kiel oni faras tion! - Kiel oni faras tion! poezion oni ne faras, poezio simple estas; ĝi estas tiel simple kaj memkomprene, same kiam estas nokto aŭ kiam estas tago. Tio estas nenia inspiro, ĝi estas nur ia ampleksa ekzistado. La aferoj simple estas. Estas, kion vi rememoras, eble la kokospalmoj aŭ anĝelo svinganta per flugiloj; kaj vi, vi nur nomas tion, kio estas, kiel Adamo en la paradizo. Ĝi estas treege simpla, nur da tio estas multege. Ekzistas sennombraj aferoj, estas averso kaj reverso, ekzistas sennombro da vivoj; en tio estas la tuta poezio, ĉar ĉio, ekzistas, kaj tiu, scianta tion, estas poeto. Vidu lin, kvazaŭ li sorĉus, misulo: li rememoras la kokospalmojn, kaj jen ili estas, flirtante laŭvente kaj klaketante per brunaj nuksoj; sed cetere ĝi estas memkomprenebla kiel rigardi lumantan lampon. Kiaj sorĉoj: li prenas, kio estas, kaj ludetas kun aferoj lumeskantaj kaj inkandeskantaj pro tiu die simpla kaŭzo, ĉar ili ekzistas ĉi tie; ili estas en li aŭ ie ekstere, tutegale. Tio do estas nepre simpla kaj evidenta, sed nur sub unu kondiĉo: ke vi troviĝas en tiu aparta mondo, kiu estas nomata poezio. Tuj kiam vi estas ekstere, subite ĉio malaperas kaj diablo tion forprenis; ne estas la kokospalmoj, ne ekzistas aferoj inkandeskaj kaj lumeskaj. "Kiam en kokospalmoj klaketas tamburetoj," dio, kion kun tio? tia stultaĵo! neniam estis iaj palmoj nek tamburetoj, kaj estis nenio inkandeska. Kaj mangesti super tio. Kristsinjoro, absurdaĵoj!

Vi vidas, jen ĝi estas: nun vi bedaŭras, ke diablo tion forprenis. Ne plu vi scias, kio estis tie krom la kokos­palmoj kaj rieniam vi finpensos, kio ankoraŭ tie povus esti kaj kiom da aferoj en vi mem vi povis vidi, kiujn vi ne plu vidos. Tiam vi vidis ilin, ĉar vi estis poeto; kaj vi vidis aferojn strangajn kaj terurajn, kadavraĉon putrantan kaj fajrujon inkandeskantan, kaj dioscias, dioscias, kion entute ankoraŭ vi povis ekvidi, eble kredantan anĝelon aŭ brulantan arbedon, voĉe parolantan. Tiam ĝi eblis, ĉar vi estis poeto kaj vidis, kio en vi enestas, kaj vi povis esprimi tion per nomoj. Tiam vi vidis aferojn estantajn; nun estas fino kun tio, ne plu estas palmoj kaj vi ne aŭdas la klaketadon de kokosnuksoj. Kiu scias, homo, kiu scias, kio ankoraŭ nun povus troviĝi en vi, se ankoraŭ tempeton vi povus esti poeto. Teruraĵojn aŭ anĝelaĵojn, homo, aferojn de disinjoro, sennombrajn kaj neeldireblajn aferojn, pri kiuj vi eĉ ne scietas; kiom da aferoj, kiom da vivoj kaj rilatoj elmergiĝus en vi, se ankoraŭ foje trafus vin la terura beno de poezio! Ĉio vana, jam

nenion el tio vi ekkonos; ĝi perdiĝis en vi kaj fino. Nur scii, kial; scii, kial tiam vi iel plonĝe fuĝis de ĉio ĉi, kio enestis en vi; kion vi tiel ektimis? Eble ĝi estis tro multe, aŭ ĝi estis tro inkandeska kaj komencis bruligi viajn fingrojn; aŭ ĝi tro suspekte lumeskis, aŭ, kiu scias, eble komenciĝis pli­bruli la fajra arbedo, kaj vi timis la voĉon ekparolontan. En vi estis io, kio hororis vin; kaj vi kursavis vin kaj haltis ĝis - ­kie fakte? En la lasta stacio de l' mondo? Ne tie ankoraŭ iom ĝi lumeskis. Nur en via stacidomo, kie vi kaŝis vin en la sekura ordo de l' aferoj. Ĉi tie ĝi ne estis, danke dion, ĉi tie vi jam havis trankvilon. Vi timis tion kiel ... ni diru, kiel morton; kaj kiu scios, eble ĝi estis morto, eble vi sentis, atentu, ankoraŭ kelkajn paŝojn plu sur ĉi tiu vojo, kaj mi freneziĝos, detruiĝos, mortos. Fuĝu, homo, el tiu fajro vin pereiganta. La plej urĝa tempo; post kelkaj monatoj eksputos la ruĝa el vi kaj vi multe klopodis, por ke la breĉetita cikatriĝu. Kaj poste jam firme teni sin ĉe la bona, serioza, regula vivo, kiu onin ne forkonsumas. Elektadi, jam nur tion, kio necesas por la vivo, kaj ne vidi kio entute estas; ĉar inter tio ankaŭ estas la morto, ĝi estis en vi inter la teruraj kaj danĝeraj aferoj, kiujn vi nomigis. Do, nun ĝi estas klap­fermita per fermoplato kaj jam ĝi ne povas eksteren, ĝi nomiĝu aŭ vivo aŭ morto. Ĝi estas klapfermita, ĝi estas for kaj ne ekzi­stas; nur laŭvere, vi senigis vin de tio dece kaj prave vi mansvingis super tio: stultaĵoj, kiaj palmoj; tio eĉ ne indas la maturan kaj aktivan viron.

Kaj nun vi kapbalancas ĉi tie, vidu, kiu estus dirinta tion: eble la versoj ne estis tiom malbonaj kaj entute ĝi ne estis ia stultaĵo. Eble vi povus ĝoji super tio kaj iom fiereti nu, vidu, ankaŭ versojn mi verkis kaj ili ne estis la plej mal­bonaj. Sed vi, tia funebro. Aŭdiĝas eĉ ne tiu kverelema voĉo, eble ĝi ne konvenas por ĝia butiko; ĝi havis teorion, ke tio estis malvenko kaj ke vi lasis tion, ĉar vi ne havis, ni scias, nek talenton, nek la personecon. Vidu, nun ĝi aspektas tute alie, plivere kiel fuĝo antaŭ vi mem, kiel teruro, ke vi ne estu viktimo de tio, kio en vi enestis. Masoni tion kiel brulantan ŝakton, ĝi, bestaĉo, mem sufokiĝu. Eble jam ĝi estingiĝis, kiu scias; nun jam vi ne bruligos viajn fingrojn, nun jam vi ne varmigos viajn manojn. Por ke vi ne vidu vin mem, vi komencis okupiĝi pri aferoj kaj faris al vi el ili sian okupon kaj sian vivon; bone vi sukcesis, vi eskapis antaŭ vi mem kaj vi iĝis serioza homo, kiu konscie kaj kontente travivis sian ordinaran vivon. Kion vi volas, bona ĝi estis; kial do, mi petas vin, kial do la bedaŭro?



XXV

Ne, tiel facile tamen nur ĝi ne sukcesis. Ni lasu la poe­ton, la poeton diablo prenis; estis ankoraŭ ĉi tie io senkulpeta kaj nenoca, de kio neniam mi seniĝis kaj versimile eĉ ne volis seniĝi. Tio estis longe antaŭ la poeto, fakte jam de la infanaĝo, ĝi estis jam en la lignera bariero; nenio aparta, nur ia revado, ia romantikismo, raviĝo de fikcioj aŭ kiel tion nomi. Ha, ĉe la infano ĝi estas tute natura; pli stranga ĝi estas, ke ĝi estas sane natura ĉe matura kaj serioza viro. Infano havas siajn fazeoletojn, kiujn li opinias trezoroj, kokinetoj kaj ĉion, kion li volas; li kredas, ke la paĉjo estas heroo kaj ke en rive­ro estas io sovaĝa kaj terura, kion timi estas konsilinde. Sed rigardu sinjoron staciestron; li paŝas energie kaj iom per neglek­taj paŝoj sur la perono kaj rigardas dekstren kaj maldekstren, kvazaŭ ĉion li inspektus; dume li pensas, kio okazus, se unu­avide pasie enamiĝus al li princidino, tiu en la lodena vesto, alveturinta al la ĉasado. Sinjoro staciestro havas ja bravan edzinon, kiun sincere li amas, sed ĉi-momente ĝi ne gravas por li; tiumomente estas al li pli agrable interparoli kun la princidino, konservi la plej respektan rezervemon kaj dume iom suferi turmentojn pro la amo al ŝi. Aŭ se karambolus du rapidtrajnoj: kion li farus, kiel li inter­venus, kiel li ekregus per klaraj aŭtoritataj ordonoj tiun konfuzon kaj la teruron. Ĉi tien, rapide ĉi tien, jen en la averi­aĵoj virino! Kaj mem frunte de ĉiuj elrompi vagonvandojn, mire, kia grandega forto troviĝas en li! Fremdulino dankas al sia sav­into, volas kisi lian manon, sed li ne, tio estas nur mia devo, madame, kaj jam denove li direktas savlaborojn, kiel kapitano sur komando-ponteto. Aŭ li faras longajn vojaĝojn, li estas soldato, trovas apud trako ĉifitan papereton, sur kiu en hasto estas skribite: Savu min - Oni deglitas en tion, ne sciante kiel: subite oni troviĝas en tio, faras grandajn agojn kaj travivas neordinarajn aventurojn; nur kiam oni devas el tio vekiĝi, preskaŭ ĝi ekskuas lin kaj malagrable ĝi ekkrakas, kvazaŭ oni de ie falus; oni sentas sin laca kaj mishumora kaj iom hontas.

Kaj jen, super tiuj stultaĵoj sinjoro staciestro ne mansvingas kaj ne penas defendi sin kontraŭ ili; li ne konsideras ilin serioze kaj ekzemple por nenio en la mondo li konfesus ilin al sia edzino, sed preskaŭ anticipe li ĝojas je ili. Oni povas diri, ke la tempo, kiam li estis enamiĝinta, ĉiutage li elrevas al si ian historieton de sia vivo; al kelkaj li revenas kun speciala ŝato, disvolvas ilin en novajn kaj novajn detalojn kaj travivas ilin iel je daŭrigo. Li havas tutan aron da kromaj kaj fikciaj vivoj, ĝenerale amajn, heroajn kaj aventurajn, en kiuj li mem estas senŝanĝe juna, forta kaj kavalira; iam li mortas, sed ĉiam pro heroeco kaj oferemo; distingiĝinte, li retiriĝas fonen, finfine mem emociita pro sia altruisma kaj nobla agadoj. Malgraŭ ĉi tiu modesteco li vekiĝas ne ŝate en la alian, realan vivon, en kiu li havas nenion, per kio li povus eminentiĝi, sed ankaŭ ne, kion noble kaj ofereme rezigni.

Nu jes, romantikismo; sed ĝuste tial mi ŝatis fervojojn, ĉar en mi estis tiu romantikulo! tio estis pro la aparta, iom ekzota vaporeto, kiun la fervojoj havas, pro la etoso de malproksimeco, pro la ĉiutaga aventuro de alveturoj kaj forveturoj. Jes, tio estis io por mi, tio estis la ĝusta kadro por mia senfina revado. La alia, tiu reala vivo, tio estis pli-malpli rutino kaj bone funkcianta mekanikismo; ju pli bone ĝi funkciis, des malpli ĝi ĝenis min en miaj revataj okazaĵoj. Ĉu ci aŭdas tion, ci kverelema voĉo? Tial, nur tial mi aranĝis al mi la modelan, senmanke funkciantan stacidomon, por revi dum sonorado de signaloj kaj tiktakado de morsaj signoj, inter alveturoj kaj forveturoj de trajnoj, por teksi fikcion de mia vivo. Oni rigardas, kiel la reloj kuras, iel ĝi onin fascinas kaj de si mem ĝi ekveturas en oni foren; kaj jam oni iras senfinan vojon de aventuroj, senĉese la samaj kaj konstante la aliaj. Mi scias, mi scias: tial la edzino sentis, ke mi eskapas al ŝi, ke tie malsupre inter la reloj mi vivas ian mian vivon, en kiu por ŝi ne estas loko kaj kiun mi sekretigas antaŭ ŝi. Ĉu mi povis rakonti al ŝi pri princidinoj en loden-manteloj, pri belaj fremdulinoj kaj tiajn aferojn? Nu, mi ne povis; kion fari mia kara, vi havas mian korpon, por zorgi pri ĝi, sed mia menso estas alie. Vi edziniĝis al la staciestro, sed ne al romantikulo, romantikulon vi povas neniam havi.

Mi scias, tiu romantikulo en mi, tio estis la panjo. La panjo kantis, la panjo iam fiksrigardis foren, la panjo havis ian kaŝatan kaj nekonatan vivon; kaj kiel bela ŝi estis tiam, kiam ŝi donis trinki al dragono, tiel bela, ke al mi, bubeto, la koro kunpremiĝis. Ĉiam oni diradis, ke mi estas laŭ ŝi. Tiam mi volis esti laŭ la paĉjo, forta kiel li, granda kaj fid­inda kiel la paĉjo. Versimile mi ne sukcesis. Li ne estas laŭ li, tiu poeto, tiu romantikulo kaj kiu scias kion ankoraŭ.

XXVI

Kiu scias, kion ankoraŭ: ja vi bone scias, kion ankoraŭ, ĉu?

Ne, jam nenion mi scias, voĉo kverelema. Mi scias nenion,

kion ankoraŭ mi aldonus.

Ĉar vi ne volas scii, ĉu?

Ne, mi ne volas scii; jam ĝi sufiĉas por la ordi­nara kaj simpla vivo. Mi aldonis ja al vi la romantikulon, ĉu? Rigardu do, ĝi zoltus esti tute simpla historio, okazaĵo de la ordinara kaj feliĉa homo; kaj nun, rigardu, kiu premiĝas al ni ĉi tie: la ordinara homo, tiu kun la kubutoj, hipokondriulo, romantikulo, ekspoeto kaj dioscias kiu ankoraŭ; tuta aro da ili estas, kaj ĉiu diras pri si, ke mi estas tio. Ĉu tio ne sufiĉas? Ĉu ne dispecigis mi mian vivon per tio, ke mi rigardis ĝin?

Atendu, ie-tie ion vi ellasis.

Mi ne ellasis!

Vi ellasis. Ĉu mi rememorigu al vi tion aŭ alion? Ne, ne necesas. Tio estas hazardoj, nenion dirantaj. Ili simple ne kongruas kun la tuto kaj havas neniun kontinuecon. Jen la ĝusta vorto: kontinueco. Vivo de homo devas ja havi ian kontinuecon.

Kaj tial oni devas el ĝi kelkion elĵeti, ĉu?

Tiel same, kiam oni elĵetas muŝon el glaso da akvo. Ĉu povis mi ordoni, ke oni alportu al mi sur plado novan vivon? Io falas en ĝin, kio tien ne apartenas; miadio, oni eligas tion kaj prete.

Aŭ oni almenaŭ ne parolas pri tio.

Jes, aŭ oni ne parolas pri tio. Mi petas vin, kion vi volas kaj kiu fakte vi estas?

Egale; ĉiam mi estas tiu dua, tiu, je kiu vi koleras. Ĉu vi scias, kiam ĝi komenciĝis?

Kio kiam komenciĝis?

Tio, pri kio oni ne parolas.

-- Mi ne scias.

Ege antaŭlonge. Strange, kiajn spertojn iam faras infano.

Ĉesu!


Mi nenion. Nur mi ekrememoris la nigran knabineton. Ŝi aĝis pli ol vi, ĉu? Ĉu vi rememoras, kiel ŝi sidis sur la kesteto kaj kombis siajn harojn; ŝi premis pedikojn en kombilo, kun duoneling­ita langeto, krak, krak, nur ĝi krakis. Ci bubo, iom ci sentis naŭzon kaj iom - ne, tio ne estis naŭzo; plivere sopiro ankaŭ havi pedikojn aŭ ion. Sopiro havi pedikojn, ĉu tio ne estas stranga? Nur lasu, homo, tiaj sopiroj estas.

Mi petas vin, en la infanaĝo!

Mi ne parolas pri la infanaĝo. Foje vi rigardis, kion faras skipestro post la kantino kun tiu obeza kantinestrino. Vi opiniis, ke li strangolas ŝin, kiel ili baraktis; vi volis krii pro teruro, sed la knabineto puŝetis vian dorson, kaj kiel ardis ŝiaj okuloj, ĉu vi rememoras? Senspire vi kaŭris post tiu barilo, kaj mire, ke viaj okuloj ne elfalis. Tia malbelega virinaĉo ŝi estis, ŝiaj mamegoj ruliĝis sur la ventro kaj ŝi insultis, tra kie ŝi iradis, sed tiam ŝi estis silenta, nur ŝi snufis.

Do sufiĉe!

Mi nenion. Nur tion, kelkfoje dimanĉe vi iris viziti la knabineton. Tie estis kvazaŭ ĉiuj formortus, ĉio estis en la kantino aŭ ronkis sur apartigitaj litaĉoj. En la barako neniu, nur tie ĝi fetoris kiel hunda budo. Poste iu iris, kaj vi kaŝis vin tie post kesto; poste eniris la knabineto kaj post ŝin viro, kaj riglis

la pordon.

Tio estis ŝia paĉjo!

Mi scias. Bela paĉjo, nur laŭvere. Li fermis la pordon kaj tie estis mallumo; nenio videblis, sed aŭdeblis, homo, aŭdeblis,

kiel la bubineto ĝemploras kaj la vira voĉo kvietigas ŝin kaj alkrias; vi ne komprenis, kio ĝi estas, kaj ŝtopis vian pugneton

en la buŝon, por ne komenci plorpepi pro la malespera hororo. Poste tiu viro leviĝis kaj foriris; ankoraŭ longe vi kaŭris post la

kesto kaj via koro ege frapis; poste vi iris silente al 1a knabineto, ŝi kuŝis sur ĉifonoj kaj plorsingultis. Vi angoris, vi volus esti granda, havi pedikojn kaj scii, kion entute ĝi signifas. Post tempeto vi ludis antaŭ la barako kun tolaĵ-pinĉilo; sed ĝi estis sperto, homo, ĝi estis tia sperto, - mi ne scias, kiel vi povas ellasi ĝin el via vivo.

Jes. Ne. Mi ne povas.

Mi scias, ke vi ne povas. Sed poste jam viaj ludoj ne estis

tiel senkulpaj, nur rememoru. Kaj ankoraŭ vi ne estis okjara.

Jes, okjara.

Kaj ŝi proksimume naŭjara, sed malmorala kiel diablo. Ia ciganino aŭ kio. Hometo, tia sperto en la infanaĝo, tio restos en oni.

Jes, tio restos.

Kiel poste vi rigardis la panjon - preskaŭ scivole, ĉu ankaŭ ŝi estas tia. Tia, kiel la kantinestrino aŭ la ciganido. Kaj ĉu ankaŭ la paĉjo estas tiel stranga kaj abomena. Vi komencis observi ilin, kio kaj kiel - Aŭdu, inter ili ĝi ne estis iel en ordo.

La panjo estis - mi ne scias; iel malfeliĉa aŭ kio. Kaj la paĉjo estis malfortulo, plorinda malfortulo. Iam li ekfuriozis, sed alie - estis terure, kion li devis toleri de la panjo. Dio scias, pri kio li kulpiĝis, ke li lasis sin de ŝi tiel humiligadi kaj turmenti. Vin ŝi amis, sed lin - homo, kiel ŝi malamis lin! Iam ili komencis kvereli pri ia bagatelo - ­kaj vin oni forpuŝis post la pordon, iru kaj ludu. Kaj poste parolis la panjo, kaj poste la paĉjo kuris eksteren, ruĝa kaj furiozanta, batfrapis la pordon kaj komencis labori kiel damnito, senvorte, nur li snufis. Kaj la panjo hejme ploris venke kaj malespere, kiel tiu, kiu ĉion frakasis, jes, nun estas fino. Kaj ne estis fino.

Kia infero!

Tio estis infero! La paĉjo estis bonulo, sed pri io li kulpiĝis. La panjo pravis, sed estis mava. Kaj la bubeto tion sciis, estas terure, ke ĉion tia infano ekkonas; nur li ne scias, kial ĉio ĉi estas. Kaj nur tiel embarase li rigardas, ke okazas io stranga kaj malbona, kion la grandaj antaŭ li kaŝas. Plej malbona versimile ĝi estis dum la tempo, kiam la bubeto iradis kun tiu ciganido; oni sidas ĉe la tablo, la paĉjo ne parolas kaj manĝas; subite la panjo impete kaj barakte moviĝas, frapas per teleroj kaj diras sufokvoĉe, iru knabĉjo, iru ludi. Kaj poste tiuj du kune ion intertraktas, sciasdio kiomfoje kaj sciasdio kion pezan kaj malaman; kaj la bubeto, forlasita kaj senkonsila, kun larmplenaj okuloj migras trans riveron, kie estas la cigana knabineto. Ili ludos sur malpura apartigita litaĉo, apartigita de la suno kaj fetoranta kiel hunda budo; dum la ludo ili riglas la nordon, estas nigra mallumo kaj la infanoj ludas damne strangan ludon; jam ne estas tiel mallume, lumas tra fendeto inter fostoj; almenaŭ estas videble, kiel la okuloj de la infanoj ardas. Tiumomemte la paĉjo hejme eklaboras kiel damnito kaj la panjo dronas en venkaj kaj malesperaj larmoj. Kaj la bubeto sentas kvazaŭ senpeziĝon, vidu nun ankaŭ mi havas mian sekreton, ion strangan kaj malbonan, kio estas kaŝata. Jam ne tur­mentas lin, ke la grandaj havas ion sekretan, antaŭ kio ili elpu­ŝas lin post la pordon. Nun li mem havas ion sekretan, kion ja ili ne scias; nun li kvitiĝis kun ili kaj iel venĝis al ili. Tio estis unuafoje -
Kio?

Unuafoje, kiam vi spertis ĝuon el malbono. Poste jam vi iradis al tiu ciganino kiel en raviĝo; iam ŝi batis vin kaj ŝiris harojn, foje mordis viajn orelojn kiel hundeto, ĝis pro la volupto frostis via dorso; ŝi senmoraligis vin plene, okjaran bubon, kaj ekde tiu tempo ĝi estis en vi -

­Jes.

- - Kiel longe?



-- Dum la tuta vivo.

XXVII


Kaj kio poste?

Poste nenio. Poste mi estis timida, nekuraĝa lernanteto lerneganta kun la manoj sur la oreloj. Nenio ĝi estis, tute nenio ĝi estis.

Vespere vi ien iradis.

Sur ponton, sur ponton trans stacidomo.

Kial?

Ĉar tra tie iradis ia virino. Publikulino. Ŝi estis maljuna kaj havis kadavran kapon.



Kaj vi timis ŝin.

Terure. Mi rigardis malsupren trans balustradon, kaj ŝi frotis sin je mi per jupo. Kiam mi turniĝis - Vidinte, ke mi estas nur knabo, ŝi plu iris.

Kaj tial vi iradis tien.

Jes. Ĉar mi timis ŝin. Ĉar senĉese mi atendis, ĝis ŝi tuŝos

min per la jupoj.

Hm. Tio ne estas ĝuste.

Jes. Mi diras ja, ke ŝi estis terura!

Kaj kio estis kun tiu via amiko?

Nenio tio estis nenio tia. Honorvorton.

Mi scias. Sed kial vi senigadis lin de la kredo pri Disinjoro, kiam li estis pastriĝonta?

Ĉar - ĉar mi volis savi lin de tio!

Savi! Kiel li lernu, se vi senigis lin de la kredo? Lia patrino votis lin al Dio, kaj vi pruvadis al li, ke neniu estas. Bela, ĉu? Povrulo, el tio li konfuziĝis; ne miru, ke en la lernejo eĉ ne vorton li povis elbalbuti el si! Vi helpis al amiko, nur laŭ­vere; li pendumis sin en sia deksesa jaro -

Ĉesu!

Mi petas. Kaj kio estis kun tiu miopa knabino?



Vi scias ja. Nur tia ideala sento, eĉ stulte pura, eĉ - ­nu, ĝuste metafizika, aŭ ia.

Sed oni iradis tien tra strateto, kie en pordoj staris sinvendemaj inoj kaj flustris: Iru al mi, juna sinjoro!

Tio estas flankaĵo! Ĝi neniel konernis tion!

Kial ne. Vi povis ja iradi tien tra alia flanko, ĉu? Ĝi estus eĉ pli proksime; sed vi, vi treniĝis tra la strateto de ĉiesulinoj kun la koro ege frapanta -

Nu, kaj kio? Neniam mi iris al ili.

Ne, vi ne kuraĝis ja. Sed ĝi estis ia stranga, damna ĝuo: tiu ideala amo kaj tiu malkara, malpura malvirto - Porti sian anĝelan koron tra aleo de prostituitinoj, jen ĝi estis. Tio estis la lumeskantaj kaj inkadeskantaj aferoj, mi scias. Nur lasu tion, ĝi aspektis strangege.

- - Jes, estis tiel.

Nu, vidu. Kaj poste ni fariĝis poeto, ĉu? Tiu ĉapitro ankaŭ enhavas ion, pri kio oni ne parolas.

- - Jes.

Ĉu vi scias, kio ĝi estis?

Nu, kio ĝi estus: inoj estis. Tiu kelnerino kun verdaj okuloj, kaj tiu ftiza knabino, - kiel ĉiam ŝi kolapsis pro amoro kaj dentklakis, tio estis terura.
Plu, plu!

Kaj tiu ino, miadio, kiel ŝi nomiĝis, tiu, kiu iris el mano al mano -

Plu!

Ĉu vi opinias tiun, kiu estis obsedita de diablo?



Ne. Ĉu vi scias, kio estis stranga? Tiu dika poeto, tiu ion eltenis; li estis porkulo kaj cinikulo, da kiaj estas malmul­te; ĉu vi ne scias, kial iam li rigardis vin kun teruro?

Ĝi ne estis pro tio, kion mi faris!

Ne, tio estis pro tio, kio en vi estis. Ĉu vi memoras, kiel foje li tremis pro abomeno kaj diris: Ci besto, se ci ne estus tia poeto, mi dronigus vin en kanalo!

Tio estis - mi estis ebria kaj nur ion babilis.

Jes, ion, kio estis en vi. Jen homo: tio la plej mava kaj la plej perversa restis en vi. Ĝi devis esti io - io damna, kio ne plu povis eksteriĝi. Kiu scias, kiu scias, se tiam vi ne ŝanĝiĝus - Sed vi mem teruriĝis de tio kaj "plonĝe fuĝis de tio, kio enestis en vi." "Vi klapfermis tion en vi per fermplato"; sed tio ne estis kokospalmoj, homo, tio estis pli mavaj aferoj. Eble ankaŭ anĝelo kun flugiloj, sed ankaŭ infero, homo. Ankaŭ infero.

Sed tio estis fino.

Nu kompreneble, tio estis iel fino. Poste vi nur rigardis, kiel savi sin. Ankoraŭ feliĉo, ke okazis la sango­sputo; ega okazo komenci novan vivon, ĉu? Ligiĝi al la vivo, pririgardi siajn sputaĵojn kaj kaptadi trutojn. Rigardi kun modera kaj saĝiĝinta intereso, kiel arbaristaj junuloj ludas keglojn, kaj dume ilin iom tedeti per tio multe suspekta, kio estis en vi. Ĉefe la kosmo bone impresis; antaŭ la kosmo elvap­oriĝis ankaŭ ĉio malbona, kio en oni estas. La kosmo estas bona institucio.

XXVIII


Kaj poste en tiu stacidomo ĉe 1a maljuna sinjoro, kiam mi enamiĝis - ĉu ankaŭ tiam ĝi estis en mi, mi opinias, tiu mava?

Vidu, tute ne. Ĝi estas stranga. Tio estis tute feliĉa kaj ordinara vivo.

Kaj la amo al la knabinjo - ĉu multe mankis, por ke mi delogu ŝin?

Ba, nenio, tio okazas.

Mi scias, ke mi kondukis al ŝi. . sume bone; sed mia deziro ne estis - ne estis- nu, ne estis tute en limoj -

­Lasu, tio jam apartenas al la afero.

Ĉu mi edziĝis al ŝi, por suprenrampi?

Tio estas jam alia historieto. Ĉi tie temas pri la pli profundaj aferoj, ĉu vi scias? Ekzemple, kial vi tiom malamis vian edzinon?

Mi? Ĉu mi ne edziĝis al ŝi pro la amo?

Vi edziĝis, jes.

Kaj ĉu mi ne amis ŝin dum la tuta vivo?

Vi amis. Kaj samtempe vi ŝin malamis. Nur rememoru, kiomfoje vi kuŝis ĉe ŝi, ŝi dormis kaj vi pensis: Dio, tiel ŝin strangoli! Ekpremi ambaŭmane la kolon kaj kunpremi, kunpremi - Sed kion poste kun la kadavro, jen la demando.

Absurdaĵo! Tio tute ne ekzistis - kaj se! Ĉu oni kulpas por tiaj ideoj? Eble oni ne povas ekdormi kaj koleras, ke ŝi tiel trankvile dormas. Mi petas vin, kial mi malamus ŝin?

Jen ĝuste tio. Eble tial, ĉar ŝi ne estis kiel tiu malgranda ciganino - aŭ kiel tiu kelnerino, sciu? tiu marĉeca bestaĉo kun la verdaj okuloj. Ĉar ŝi estis tiom kvieta kaj egal­anima. Ĉe ŝi ĉio estis tiel prudenta kaj simpla - kiel devo. La geedza amo estas afero de ordo kaj higieno, same kiel manĝi aŭ purigi la buŝon. Tia pura, deca, hejma afero. Kaj vi, homo, en tiuj momentoj vi malamis ŝin spasme kaj feroce.


--- Jes.

Jes. En vi estis sopiro havi pedikojn kaj ludi en fetora budo senfundan kaj anhelan ludon. Por ke ĝi estu malpura kaj sovaĝa kaj terura. Terura sopiro pri io, kiu estus vin detruanta. Se almenaŭ ŝi dentklakus, se ŝi ŝiregus viajn harojn, se en ŝiaj okuloj ĝi obskure kaj freneze ekardus! Sed ŝi nenion, nur lipmordas kaj ekĝemas, kaj poste ekdormas kiel ŝtipo, kiel homo, kiu danke dion, plenumis siajn devojn. Kaj vi sola - nur oscedas;

nenia emo al io mava, al io kio ne endas esti. Dio, ekpremi ambaŭmane la kolon, - ĉu almenaŭ ŝi ekstertorus kiel besto kaj eligus el si senhoman kriĉon?

Kristo, kiel iam mi malamis ŝin!

Nu, vidu. Kaj ne nur pro tio, homo. Ankaŭ tial, ĉar ŝi estis entute ordema kaj prudenta. Kvazaŭ ŝi estus edziniĝinta nur al tio, kio en vi estis prudenta kaj estiminda, kapabla la deĵoravancon kaj cedema al tio, por ke oni zorgu pri tio mo­dele kaj familiare. Eble eĉ tute ŝi ne sci­etis, ke en vi estas ankoraŭ io alia, - io damne alia, homo! Ŝi ne sciis, ke ŝi helpas tion repuŝi en angulon - Kaj nun ĝi skuis kiel surĉene kaj silente, malame ĝi muĝis. Ambaŭmane ekpremi la kolon, kaj tiajn aferojn. Iun tagon sekvi relojn kaj iri, iri ĝis tie, kie oni krevigas rokon; ĝistalie nuda, kun poŝtuko surkape kaj pioĉi ŝtonojn; dormi en apartigita litaĉo, fetoranta kiel hundbudo; obeza kantinestrino, kies manoj ruĝiĝas sur la ventro, putinoj en subjupoj, knabineto pedikhava kaj mordanta kiel hundeto; fermi sin tie per riglilo, ne kriu, etulino, silentu, tenu, aŭ mi mortigos vin! Kaj dume ĉi tie

silente kaj regule respiras la modela edzino de honesta kaj iom hipokondria sinjoro staciestro; nu ekpremi la gorĝon -

Ĉesu kun tio!

Kaj vi ne estas malfidela al ŝi, vi ne estis kruda je ŝi, ne nur vi malamis ŝin sekrete kaj persiste. Bela familia vivo, ĉu? Nur foje iom vi venĝis je ŝi: kiam vi nocis la sinjoron imperiestron. Mi montros, ci germanino! - Sed alie - modela edzeco kaj ĉio;

tio ja estas via maniero: esti mava kaj perversa sekrete; scii kaŝi tion eĉ antaŭ si mem - kaj nur ĝoji el tio, ke ĝi eble povus esti. Atendu, kia ĝi estis, kiam vi estis tie supre en la ministerio?

-- Nenio estis.

Mi scias, tute nenio. Nur kun hororo, sed tute agrabla hororo, diradi al si, sinjoro en la ĉielo, ĉi tie estus farebla koruptado! Povus esti milionoj, homo, milionoj! Sufiĉus nur komprenigi, ke estus ebla intekonsento kun ni -

Kaj ĉu faris mi tion?

Dio gardu! Neriproĉebla oficisto. Absolute pura konsci­enco tiurilate. Tio estis nur agrablega imago, kio povus esti kaj kiel ĝi estus farebla. Tute detala kaj inĝenia plano: tion oni devus prepari tiel kaj tiel, kaj tiel plu; se jam, do jam. Kaj poste ni fari tion, poste traporti sian oficistan integron senmakule tra la tentado dekstre kaj maldekstre. Ĝi estis same, kiam vi migris al via pura amo tra la putina strateto, iru al mi, juna sinjoro! Estis nek unu oficista krimo, kiun vi ne elpensus, pri kiu vi ne kulpiĝus en via animo; vi elĉerpis ĉiujn eblojn kaj faris neniun. Nu vere, fakte oni eĉ ne povus tiom misfari, oni devus limiĝi nur je tiuj kaj tiuj kazoj; sed se oni nur pensas pri tio, ne estas al oni donita; limoj kaj oni povas kulpiĝi pri ĉio. Nur rememoru la skribistinojn!

Mensogo!

Lante. Lante. Lasu tion, vi estis sufiĉe potenca sinjoro en la ministerio nur ekmorni, kaj knabinoj tremas en la genuoj.

Venigi tian kaj diri, fraŭlino, ĉi tie vi havas multajn erarojn, mi ne estas kontenta kun vi; mi ne scias, mi ne scias, mi postulu, ke oni maldungu vin. Kaj tiel plu: ĉe ĉiuj oni povus tion provi. Kaj krome havi ankoraŭ la fantaziajn milionojn, manatingeblaj! Kion en ĉi tiu tempo ne faru knabno por kelkaj silkaj ĉifonoj! Ili estas junaj kaj estas depen­daj -


­ Ĉu faris mi tion?

Ba ne: Nur tion, ke vi terurigadis ilin, fraŭlino, mi ne estas kontenta kun vi, kaj tiel. Ĉu malmulte tremis iliaj genuoj antaŭ vi, ĉu malmulte ili turnadis okulojn por kompato? Nur afable karesi ilin, kaj ĝi estus. Kaj tio estis nur ia eblo, kun kiu la oldulo ĝuplene ludetis. Tie estis tiom da skribistinoj, oni eĉ ne havis ilin kalkulitajn; se jam, do jam: ĉiujn provi, unu post alia. Lui ie en periferio ĉambreton, iom abomenan kaj ne tre puran. Aŭ se eblus havi lignan apartigitan litaĉon, de la suno ardigitan kaj fetorantan kiel hundbudo; tie rigli sin, estas tie mallumo kiel en infero; aŭdeblas nur voĉo lamentanta, kaj voĉo minacanta kaj kvietiganta.

Pli vi ne scias?

Pli mi ne scias. Ĝi ne okazis, nepre nenio okazis; tia ordinara vivo. Nur foje ĝi estis absolute reala, tio estis tiam, kiam vi aĝis ok jarojn, kun tiu cigana knabineto; tiam io falis en vian vivon, kio tien vere ne apartenis. Kaj ekde tiu tempo, nu: senĉese vi elĵetadis tion, kaj daŭre ĝi estis tie. Kon­stante vi volis havi tion ankoraŭ unufoje, kaj jam neniam plu ĝi okazis. Homo, ĉi tio ankaŭ estas kontinua historio de l' vivo, ĉu vi opinias?

XXIX

Kontinua historio de l' vivo. Miadio, kion nun mi faru kun tio? Estas tamen vero, ke mi estis ordinara kaj entute feliĉa homo, unu el tiuj, kiuj faras honeste sian laboron; jen la ĉefa. Ĉi tiu vivo formiĝis ja en mi de la infanaĝo; en ĝi post­lasis sian spuron la paĉjo en la blua antaŭtuko, klinanta sin super fostoj kaj karesanta pretan verkon; kaj ĉiuj ĉirkaŭe, ŝton­hakisto kaj potfaristo, komercisto, vitristo kaj bakisto, serioze kaj atente absorbiĝintaj de sia laboro, kvazaŭ en la mondo estus nenio alia. Kaj se io estis peza kaj dolora, oni batfrapis la pordon kaj iris labori des pli fervore. La vivo, tio ne estas okazaĵoj, tio estas laboro, tio estas nia konstanta laboro. Jes, tiel ĝi estas; ankaŭ mia vivo estis tia verko, de kiu mi absorb­iĝis ĝis la oreloj. Mi estus senkonsila sen ia farado; kiam jam mi devis pensiiĝi, mi aĉetis ĉi tie dometon kaj ĝardeneton, por havi ian agadon; mi semis kaj pioĉis, sarkis a kaj akvumadis, danke dion, ĝi estis laboro, kiu onin ab­sorbas, ĝis oni scias nenion pri si kaj pri nenio, nur tion, kion oni faras; jes, iom ĝi estis eta lignera barilo, en kiu mi sidis kaŭre kiel infano; sed mi ĝisvivis en ĝi multajn ĝojojn, mi ĝisvivis ankaŭ la fringon, kiu ekrigardis min per unu okulo, kvazaŭ ĝi demandus: Kio fakte vi estas? - Mi estas tia ordinara homo, fringo, kiel la aliaj, kiuj vivas post la barilo; nun mi ĝardenistas, sed tion ellernigis min la maljuna sinjoro - preskaŭ nenio okazas senpage, tia stranga kaj saĝa ordo estas en ĉio, tia estas rekta kaj necesa vojo. De eta aĝo ĝis ĉi tien. Do, jen la kontinua historio pri la homo. Tia simpla kaj pedanta idilio, jes.

Tamen kaj jes, ĝi estas vero. Sed ĉi tie estas ankoraŭ unu historio, kiu ankaŭ estas kontinua kaj ankaŭ vera. Tio estas la historio pri iu, kiu iel volis distingiĝi super la etan medion, en kiu li naskiĝis, super meblistojn kaj ŝtonhakistojn, super siajn amikojn, super sian lernejan klason, senĉese kaj senĉeae. Ankaŭ tio estas de la infanaĝo kaj ĝi iras ĝis la fino. Kaj ĝi estas la vivo farita el tute alia materio, io nekontentigita kaj parvenuanta, kio daŭre volas ĉiam pli da loko por si. Oni ne plu pensas pri laboro, sed pri si mem kaj je tio, esti pli ol aliaj. Li lernas ne tial, ĉar tio ĝojigus lin, sed tial, ĉar li volas esti la unua. Eĉ se li iradas kun la knabinjo de la staci­estro, li blovŝvelas sin en sia animo, ke li havas je iom pli o1 telegrafisto aŭ kasisto. Senĉese nur mi, nur tiu mi. Ja ankaŭ en la edzeco li okupas por si ĉiam pli kaj pli da loko, ĝis li estas nur li kaj ĉio turniĝas ĉirkaŭ li. Li povus havi jam sufiĉe, ĉu? Jen ĝuste tio, ke li ne havas; kiam ĉion li atingis, kio necesis por li, li devas trovi novan kaj pli grandan postenon, kie denove li lante kaj certe ekspandiĝus. Sed foje estas fino, ĝi estas trista, kaj malbone ĝi finiĝis; ial oni estas maljuna kaj por nenio taŭga kaj sola, kaj oni estas ju pli des pli nura amaseto. Tio do estis la tuta vivo, fringo, kaj mi ne scias, ĉu ĝi estis el ĝusta materio.

Vere, ankoraŭ estas ĉi tie la tria okazaĵo, same tiel kontinua kaj ankaŭ de la infanaĝo; jen tiu pri la hipokondriulo. En ĉi tiu historio enestas la panjo, mi scias; ŝi tiom min trodor­lotis kaj plenigis de timo pri mi mem. Tiu homo, kvazaŭ li estus febla kaj malsaneta frateto de tiu kubutema; ambaŭ egoistoj, nur laŭvere, sed tiu kubutema estis agresema kaj tiu hipokondriulo defensivema; tiu nur timis pri si mem kaj volis havi tion eĉ modesta, nur se sekura! Nenien li avancemis, li serĉis nur havenon kaj senventejon - versimile tial li iĝis oficisto kaj edziĝis kaj ĉirkaŭbarieris sin mem. Plej bone li harmoniis kun la unua homo, kun tiu ordinara kaj brava; laboro kun sia reguleco donadis al li bonan senton de certeco kaj preskaŭ de rifuĝejo. Tiu

kubutema taŭgis por tio, ke li havigadis ian bonfarton, eĉ se lia ne kontentigata ambicio iam ĝenis la singardan idilion de la hipokondriulo. Ĉiuj tri vivoj iel tiel harmoniis, kvankam ne kunfand­iĝis; tiu ordinara homo faris sian laboron, zorgante pri nenio alia; tiu kubutema sciis ĝin vendi, sed ankaŭ instigadis, faru tion, kaj tion ne faru, el tiu rezultas nenia profito; nu, kaj la hipokondri­ulo, tiu maksimume nur zorge morniĝis; nur ne trostreĉiĝi kaj ĉion kun mezuro. Tiaj tri karakteroj kaj inter ili entute ne estis mal­pacoj; ili silente akordiĝis kaj eble sin mem certagrade respektis.

Tiuj tri personoj, tio estis por tion diri, miaj legi­timaj kaj geedzaj; ilin partoprenis mia edzino kaj alianciĝis kun ili fidele kaj solidare. Poste estis ĉi tie plua historio, nome la romantikulo. Mi dirus: amiko de hipokondriulo. Personeco tre necesa, por iom kompensi, je kio la hipokondriulo rezignis: aventurojn kaj grandanimecon. Kun la ceteraj ne eblis paroli pri tio; tiu kubutema estis tro aferema kaj sobra, dum la ordinara homo estis - nu tia ordinara kaj sen fantazio. Sed la hipokondri­ulo tion ege ŝatis ion oni travivas, ion streĉan kaj danĝeran, kaj dume oni estas en sekureco hejme; estas bone havi en rezervo ian aventuran kaj kavaliran mi. Ĝi akompanis min ekde la infanaĝo, apartenis necese kaj profunde en mian vivon, sed ne en mian edzecon; pri ĉi tiu personeco mia edzino ne darfis scii! Eble ankaŭ ŝi havis sian alian mi, kiu havis nenion komunan kun ŝia hejma vivo, nek kun ŝia geedza amo; sed pri tio nenion mi scias.

Sed poste estas ĉi tie la kvina akto, kaj tiu histo­rio ankaŭ estas kontinua kaj vera; ĝi komenciĝas jam en mia knabaĝo. Tio estis tiu forĵetinda vivo, kun kiu neniu el la aliaj volis havi ion komunan. Eĉ ne scii oni darfis pri ĝi, nur iam ... en la plej severa soleco kaj preskaŭ en mallumo, sekrete kaj kaŝe oni darfis tion nur iom travivadi; sed ĝi estis ĉi tie senĉese, mava kaj pedika kaj ege damninda, kaj ĝi vivis sian propran vivon. Tio jam ne estis mi nek iu li (kiel ekzemple tiu romantikulo), sed ia ĝi, io tiom fia kaj subpremata, ke ĝi prezentis jam neniun personecon. Ĉio, kio iomete estis mi evitadis tion kun abomeno; eble ĝi eĉ timis tion - ­kvazaŭ ion, kio estas kontraŭ mia mi, kio estas detruo aŭ mem­pereo, mi ne scias, kiel diri tion. Plu mi ne scias, plu mi ne scias; mi mem ja ne konas tion, neniam mi vidis tion tuta, ĉiam nur kiel io; kio tuŝpalpas blinde kaj en mallumo - Nu jes, kiel en riglita budo kaj malpura, kiu fetoras post besto.

Kaj poste estis tie- ne la tuta okazaĵo, sed nur fragmento. Kazo de la poeto. Mi ne povas helpi al mi: mi sentas, ke tiu poeto havis pli komunan kun tio malnobla kaj kaŝata, ol kun kio ajn alia, kio estis en mi. En li kompreneble estis io pli supera - sed li staris sur tiu flanko kaj ne sur mia. Dio, se mi kapablus tion diri: Kvazaŭ li volus tion iel liberigi, kvazaŭ li provus fari el tio homon aŭ ankoraŭ pli ol homon, Sed por tio eble nece­sus ia diareco aŭ miraklo, - kial senĉese mi pensas pri anĝelo svinganta la flugilojn? Eble ke tio ne redemptita luktis kontraŭ ia savanĝelo; iam tiun anĝelon ĝi trempis en fiaĵoj kaj iam eble ŝajnis, ke la mava kaj damnita estos purigita. Kvazaŭ en tiun mallumon penetradus ia pli impeta kaj blindiga lumo, tiel bela, ke ankaŭ la malpuraĵo ŝajnis per io forte kaj mirige brili. Eble tio ne redemptita estis fariĝinta animo en mi, mi ne scias. Mi scias nur, ke tio ne okazis; la damnita restis damnita, kaj la poeton, kiu havis nenion komunan kun tio, kio estis mia rekonita kaj legitima mi, prenis diablo; ne estis loko por li en la aliaj historioj.

Jen inventaro de mia vivo.

XXX


Kaj ankoraŭ ne tute. Restas ankoraŭ unu epizodo - aŭ plivere fragmento de epizodo. Epizodo, kiu kongruas kun neniu kontinua historio kaj staras mem izolite, kie ĝi aperis, tie aperis. Kristsinjoro, kiajn ceremoniojn, senĉese mi ne atentos mian modestecon. Tio, kion mi faris dum la milito, estis damna kuraĝo, - eble ni diru, ankaŭ heroeco. Ja, je tio estis milittribunalo kaj pendmaŝo, tio estis evidenta, kaj tion mi tute bone sciis. Mi faradis tion eĉ ne tro singarde, krom tio, ke nenion mi donadis skribe; mi parolis pri tiuj aferoj kun dekoj da konduktoroj, lokomotivestroj kaj poŝtistoj, - se iu parolperfidus sin aŭ denuncus tion, estus malbone por mi kaj por la aliaj. Dume mi sentis en tio nenion heroan nek edifan, nenia nacia devo, neniu oferi la vivon aŭ traj noblaj ideoj; nur mi diris al mi, ke io simila bezonus esti farata, nu kaj tiel oni faris tion, kvazaŭ ĝi estus komprenebla per si mem. Eĉ iom mi hon­tis, ke mi ne komencis tion pli frue; mi vidis, kiel aliaj, tiuj patroj, tiuj konduktoroj kaj hejtistoj nur atendis, por povi ion fari. Ekzemple tiu bremsisto, kvin infanojn li havis, kaj nur diris: "Jes, sinjoro staciestro, ne zorgu, mi plenumos tion," ankaŭ li povis estis pendumita, kaj sciis tion. Jam tute mi ne bezonis ion diri al la niaj, kaj ili venis mem, apenaŭ mi konis ilin. "Municio iras al Italio, sinjoro staciestro, tie io kunfra­piĝos." Kaj prete. Nun mi vidas, kiel malsingarda ĝi estis - de ili kaj de mi, sed tio tiam tute ne estis decida. Mi nomas tion heroeco, ĉar tiuj homoj estis herooj; mi neniel estis pli bona ol ili, nur iom pli mi organizis tion.

Ni blokis ĉiujn stacidomojn, kie nur ĝi eblis, ankaŭ la stacion de la maljuna sinjoro. Tie okazis al li malfeliĉo, kaj la maljuna sinjoro pro perpleksiĝis kaj mortis. Mi sciis, ke mi mem faris tion al li, mi ŝatis lin tute sincere, sed tiam mi estis pri tio

tute indiferenta. Tio, kion oni nomas heroeco, ne estas ia granda sento, ia entuziasmo aŭ kio; ĝi estas ia memkomprenebla kaj preskaŭ blinda devi, ia ege objektiva stato; motivoj tien, motivoj for, ek al tio kaj sufiĉe. Eĉ ne volo ĝi estas, oni estas de tio kvazaŭ trenata kaj prefere multe tion ne pripensas. Kaj la edzino ne darfas scii tion, tio ne estas por virinoj. Ĉio ĉi estas tute simpla kaj mi ne bezonus reveni al tio; sed nun temas pri tio, kiel ĝi koneksas kun la aliaj vivoj, kiujn mi vivis.

Tiu idilia sinjoro staciestro, ne, li estis neniu heroo; certe malplej gravis por li, direkti ion kiel sabotadon de siaj amataj fervojoj. Sed la idilia sinjoro staciestro tiutempe preskaŭ estis perdita; lian modelan stacidomon faris la deliranta kapitano malpura frenezulejo; por la konscienca sinjoro staciestro jam ne estis loko en ĉi tiu mondo. Ne tiu kubutema; tiu ne riskus tiom kaj dirus al si, kian profiton mi havas el tio: sciu, ĝi povus finiĝi malbone kaj plejparte ĝi aspek­tis, ke sinjoro imperiestro plivere venkos. Kaj krome, en ĉi tiu afero oni ne povis kaj ne darfis pensi pri si mem; tuj kiam li komencus rezoni, kio atendas lin, lia koro falus en pan­talonon, kaj estus fino. Plivere ĝi estis tia sento, diablo prenu min kaj neniom gravas mia vivo; nur tiel eblis ĝin elteni. Ne, tiu kubutema havis kun tio nenion kamunan. Kaj la hipokondriulo, eterne timanta pri sia vivo, nepre ne; strange, ke tiun faradon li ne kontraŭis. Romantikulo, ne. Nepre neniel estis romantika, eĉ ne ereto da ia revado aŭ aventuro; tiel nepre modera kaj aferema ĝi estis, nur tute ete sovaĝa, nur ĝis tiam, ke mi sentis bezonon trinki rumon; eble ĝi apartenis al tiu bravureco, kiu nin ligis. Mi emus teni tiujn bremsistojn kaj konduktorojn ĉirkaŭ la kolo, trinki kun ili, kaj krii, knaboj, buboj karaj, ni ekkantu! Mi, kiu dum Ia tuta vivo estis soleculo! Tio estis la plej bela en la afero, tiu kunfandiĝado kun la aliaj, tiu vireca amo al amikoj. Nenia solo-heroeco, sed ĝojo pro la belega kompanio, sakre, ni fervoj­istoj, ni montros al ili! Eĉ ne unu vorto pri tio estis elparol­ita, sed mi sentis tion kaj mi opinias, ke ni ĉiuj tion sentis. Vidu, nun plenumiĝas, kio mankis al mia infanaĝo; ne plu mi sidas ĉe mia lignera barilo, mi iras kun vi, knaboj, mi iras kun vi, amikoj, estu ĝi kio ajn: Disiĝis mia izoleco, estis ĉi tie nia komuna afero; ne plu estis nur mi, kaj tiam, homo, oni marŝis, tio estis la plej facila parto de l' vojo. Jes, pli facila kaj pli bona ol la amo.

Mi opinias, ke ĉi tiu vivo neniel koneksis kun la ceberaj.
Miadio, kaj ankoraŭ alia vivo, kiun ni tute forgesus. Alia kaj preskaŭ mala ol ĉi tiu kaj ĉiuj ceteraj, - fakte nur iaj strangaj momentoj, kiuj kvazaŭ estus apartenantaj al tute alia vivo. Ekzemple - ia sopiro esti io kiel almozulo ĉe kirka pordo; sopiro nenion voli kaj ĉion rezigni; esti malriĉa kaj sola kaj en tio trovi apartan ĝojon aŭ sanktecon, - mi ne scias, kiel diri tion. Ekzemple kiel infano, tiu angulo inter fostoj; tiun lokon mi ege ŝatis, ĉar ĝi estis tiel malgranda kaj forlasita, kaj al mi estis tie bele kaj bone. Al ni ĉiuven­drede venadis lokaj almozuloj amase almozi de domo al domo; mi iradis kun ili, mi ne scias kial, kaj preĝis kiel ili kaj kiel ili mi misdiradis "repagu disinjoro, pridonacu disinjoro" ĉe ĉiu pordego. Aŭ tiu timida, miopa knabino, - ankaŭ en tio estis neceso de io humila, malriĉa kaj foriasita, ankaŭ tiu stranga, preskaŭ pia ĝojo. Kaj tiel estis senĉese: eble la bufrobloko en la lasta stacio de l' mondo, nenio ol rustaj reloj, paŝtista kap­selo kaj seka herbo, nenio nur ĝuste fino de la mondo, loko forlasita kaj por nenio taŭga; tie estis al mi plej bone. Aŭ la babilado en la budo de la lampisto: ĝi estis iom malgranda kaj malvasta, dio, ĉi tie oni povus bone vivi! Ankaŭ en mia stacido­mo mi havis tian angulon, tio estis inter magazeno kaj barilo; nenio ol rusto, romprestaĵoj kaj urtikoj, - ĉi tien neniu venos, nur Dio, kaj ĝi estas malgaja kaj paciĝinta kiel vaneco de ĉio. Kaj sinjoro staciestro iam ĉe tio staris eble tutan horon kun la manoj surdorse kaj intuis vanecon de ĉio. Alkuris okupitoj, ĉu eble ni ordigu tion? Ne, nur lasu tion, kiel ĝi estas. Tiu­tage mi rigardis nek dekstren nek maldekstren, kion oni faras. Kial senĉese ion fari, tion aŭ alion? Simple esti kaj nenio plu; ĝi estas ia silenta kaj saĝa morto. Mi scias, siamaniere ĝi estis ia vivabnegaciado; ĝuste tial ĝi koincidas kun neniu alia konekseco; ĝi nur estis sed ne okazis, ĉar nenie estas okazaĵoj, kie ĉio estas vaneco.

XXXI


Do kiom da vivokazaĵoj ĝi estas: kvar, kvin, ok. Ok vivoj, kiuj konsistigas mian vivon; kaj mi scias, se mi havus pli da tempo kaj pli klaran kapon, ankoraŭ troviĝus da ili tuta aro, eble tute malkontinuaj, eble tiaj, kiaj estis nur unufoje kaj daŭris nur momenton. Kaj eble, ke estas pli da tiaj, kies vico tute ne venis; se mia vivo estus alimaniere pasinta, se mi estus io alia aŭ renkontus min aliaj okazaĵoj, eble elmergiĝus el mi ankoraŭ tute aliaj - mi dirus personoj, kapablaj agi alie ol mi. Se mi havus ekzemple alian edzinon, povus estiĝi en mi homo mal­pacema kaj ekscitiĝema; aŭ dum iaj cirkonstancoj mi kondutus eble kiel facilanima homo; tion mi ne povas ekskludi, ekskludi mi povas nenion.

Samtempe mi scias tute bone, ke mi estas nenia inte­resa kaj komplika, interne fendiĝinta aŭ dioscias kia personeco; mi opinias, ke neniu iam havis pri mi tiun ideon. Kio iam ajn mi estis, mi estis plene kaj kion mi faris, mi faris, kiel oni diras, per tuta animo. Neniam mi cerbumis pri mi, ankaŭ ne estis kaŭzo; nur kelkaj semajnoj pasis, ekde kiam mi komencis ĉi tion skribi, kaj mi mem ĝojis, kia bela kaj simpla temo ĝi estos, kvazaŭ el unu peco farita. Poste mi venis al tio, ke al tiu simpleco kaj kompakteco iomete mi helpis, eĉ se senintence. Simple oni havas pri si mem kaj sia vivo certan imagon, kaj laŭ tio oni elektas aŭ eĉ iom alĝustigas la faktojn, por konfirmi al si tiun imagon. Mi opinias, ke komence mi vo­lis skribi ion kiel apologion de ordinara vivsorto, tiel, kiel gloraj kaj neordinaraj homoj skribas en siaj rememoroj apologion de siaj neordinaraj kaj rimarkindaj sortoj; mi dirus, ke ankaŭ ili ĉiel helpas al sia vivhistorio, por fari el ĝi kompaktan kaj versimilan bildon; ĝi aspektas pli ebla, kiam oni donas al tio ian unuigan linion. Nun mi vidas tion: ba, kia eblo: Vivo de homo estas amaso da diversaj eblaj vivoj, el kiuj realiĝas nur unu, aŭ nur kelkaj, dum aliaj manifestiĝas nur malkompakte, por tempeto aŭ entute neniam. Iel tiel mi imagas historion de ĉiu homo.

Ekzemple mia kazo, - kaj certe mi estas nenio aparta. Tio estis nur kelkaj sortoj, kiuj senĉese interplektiĝis; foje super­regis tiu kaj foje alia; poste estis kelkaj, kiuj ne estis jam tiel daŭraj kaj ŝajnas esti plivere insuloj aŭ epizodoj en la suma vivo ­ekzemple la kazo de la poeto aŭ la heroa kazo. Kaj ree aliaj, kiuj estis nur ia daŭra kaj necerte tralumetanta eblo, kiel tiu romantikulo aŭ tiu, kiel mi nomus tion, almozulo apud kirkpordo. Sed dume, estu mi vivinta kiun ajn el tiuj sortoj aŭ estis kiu ajn el tiuj figuroj, ĉiam tio estis mi, kaj tiu mi estis sen­ĉese la sama kaj ne ŝanĝiĝis de la komenco ĝis la fino. Ĝi estas stranga. Estas do tiu mi, io, kio estas super tiuj figuroj kaj iliaj sortoj, io pli supera, sola kaj unuiganta, ĉu eble ĝi estas, kion ni nomas animo? Sed tiu mi ne havis ian sian enhavon, foje ĝi estis hipokondriulo kaj foje la heroo, kaj estis nenio, kio leviĝus super ili! Per si mem ja ĝi estis malplena, kaj por ke ĝi estu ia, ĝi devis pruntepreni iun el tiuj figuroj kaj ĝian vivon! Ĝi estis iom tiel, kiel kiam mi, eta bubeto, sur­rampis la ŝultrojn de submajstro Franc kaj poste mi sentis min forta kaj granda kiel li; aŭ kiam mi tenis min je la mano de la paĉjo kaj mi sentis min serioza kaj digna kiel li. Plej versimile tiu mi nur estis veturigata per tiuj vivoj; ege ĝi holis kaj bezonis esti iu, kaj tial ĝi devis alproprigi al si tiun aŭ alian vivon -

­Ne, ankoraŭ alie. Ni diru, ke oni estas io kiel aro da homoj. En tiu aro migras, ni supozu, ordinara homo, hipokon­driulo, heroo, tiu kubutema kaj diosciass, kio ankoraŭ; ĝi estas mik­sita aro, sed ĝi havas komunan vojon. Ĉiam unu el ili estas frunte kaj gvidas ilin tra parto da vojo; kaj por ke oni vidu, ke ĝi gvidas, ni pensu, ke ĝi portas en la mano standardon, sur kiu estas skribite: Mi. Jes, nun ĝi estas Mi. Ĝi estas nur vorto, sed tia potenca kaj aŭtoritata vorto; dum ĝi estas tiu Mi, ĝi estas mastro de l' aroj. Poste trapuŝiĝas antaŭen denove iu alia el la aro, nu, kaj nun ĝi portas la standardon kaj estas tiu gvid­anta Mi. Ni diru, ke tiu Mi estas nur ia helpilo, ia standardo nur tial farita, por ke la areto havu ion frunte, kio prezentas ĝian unuecon. Se ne ekzistus amaso, ne necesus eĉ tiu komuna insigno. Besto eble havas neniun mi, ĉar ĝi estas simpla kaj vivas nur unu sian eblon; sed ju pli komplikaj ni estas, des pli ni devas en ni mem validigi tium Mi kaj levadi ĝin kiel eble plej alten: atenton, ĉi tio estas Mi.


Vidu do, aro; aro, kiu havas sian unuecon kaj sian internan streĉon kaj konfliktojn. Eble iu en ĝi estas tiu la plej forta, tiel forta, ke ĝi superas ĉiujn aliajn. Tiu portos tiun Mi de komenco ĝis fino kaj ne cedis ĝin al aliaj manoj. Tia homo, dum li vivos, prezentiĝos kvazaŭ farita el unu bloko. Aŭ en la aro estas iu, kiu pli taŭgas por tiu profesio aŭ medio, en kiu oni vivas, kaj tiu poste estos tiu gvidanta Mi. Alifoje portas tiun Mi iu el la aro, kiu aspektas plej digne kaj iel reprezente; poste oni diras al si kun plezuro, vidu, kiel vireca kaj nobla mi estas! Aŭ en la aro estas ia vanta, obstinega, egoisma personeto; tiu strebos, por mem havi la standardon en la manoj, kaj tordiĝos en oni kaj parvenuados, nur por superi; kaj poste oni opinias, mi estas tia kaj tia, mi estas korekta oficisto aŭ mi estas viro de principoj. Kelkaj en la aro ne ŝatas sin; denove aliaj alianc­iĝas kaj formas klikon aŭ majoritaton, kiu poste dividas sin pri tiu Mi kaj ne allasas aliajn al potenco. Ĉe mi tio estadis tiu ordinara homo, tiu kubutema kaj la hipokondriulo, kiuj alianciĝis al ia grupo kaj transdonadis mian Mi el la mano manen; ili havis tion bone kunordigitan kaj konservis la supron dum plejparto da miaj tagoj. Iam estis tiu kubutema senrevigita, iam tiu ordinara homo koncedis pro la boneco aŭ embarasoj, iam paneis la hipokondriulo pro feblo de la volo; poste transiris la standardo por tempeto en aliajn manojn. Tiu ordinara homo estis la plej forta kaj plej persista, ia trenulo; tial ĝi estis mia Mi ofte kaj plej longe. Tiu malnobla kaj mava neniam fariĝis mia Mi; kiam alvenis ĝia tempo, estis la standardo, por tiel diri, klinita teren; estis neniu Mi, estis nur ĥaoso sen gvidado kaj nomo.

Mi scias, tio estas nur figuro; sed ĝi estas unusola figuro, sur kiu mi povas vidi mian tutan vivon, ne dissternitan laŭ­tempe, sed la tutan per unufojo, kun ĉio, kio estis, kaj ankoraŭ kun sennombre multa, kio krome povis esti.


Diomia, tia aro, fakte ja ĝi estas dramo! Dum la tuta tempo ĝi luktas en ni kaj kvitigas sian eternan konflikton. Ĉiu eĉ la gvidantaj personoj volus ekregi la tutan vivon, volas esti prava kaj fariĝi tiu rekonata Mi. Tiu ordinara homo volis ekregi mian tutan vivon, ankaŭ tiu kun la kubutoj kaj tiu hipokondriulo; tio estis lukto, ĝi estis silenta kaj furioza lukto pri tio, kiu kion mi estu. Tia stranga dramo, kie homoj ne alkrias unu la alian kaj ne iras kontraŭ sin kun tranĉiloj; ili sidas ĉe unu tablo kaj interparolas pri kurantaj kaj indiferentaj aferoj; sed kiel ĝi kuŝas inter ili, Kristo, kiel streĉe kaj malame tio kuŝas inter ili! Tiu ordinara bonulo suferas pro tio senvorte kaj senpove; li ne povas ekkrii, ĉar li estas karaktero servuta; li ĝojas, se li povas ĝisorele absorbiĝi de la laboro, por forgesi tiujn aliajn. La hipokondriulo, tiu trempiĝas nur iam; li pensas tro pri si mem kaj indignas lin, ke ekzistas ankaŭ aliaj interesoj ol li; dio, kia tedo, tiuj aliaj kun siaj malsaĝaj zorgoj! Kaj tiu kubutema ŝajnigas, kvazaŭ li ne sentus tiun malamikan kaj sufokan etoson; li gravigas sin, ironias kaj scias ĉion plej bone, tio devus esti tiel kaj tio aliel, ĉi tio estas superflua kaj oni labo­ru super tio, el kio estas atendebla ia profito. Kaj la romantikulo, tiu tute ne aŭskultas, li pensas. pri ia bela fremdulino kaj ne scias, kio okazas. Poste nur pro kompato estas ti tolerata malriĉa kaj humila parenco, tia dia almozuleto; tiu nenion volas kaj nenion parolas, nur flustras al si, kiu scias, kion misteran kaj silentan; eble li povus flegi la hipokondriulon kaj flustri tion enorelen, sed tiuj sinjoroj tute ne konsciigas lin al si, ba, tian demencan, pasivan simplulon! Kaj ankoraŭ estas tie io, pri kio oni ne parolas; iam ĝi ie ekbruetas kaj ekskuas kiel fantomo, sed tiuj sinjoroj ĉe la tablo nur iom ekmornas kaj plu parolas pri siaj aferoj, kvazaŭ nenio okazus; nur inter si pafokulas iom pli iritite kaj pli malame, kvazaŭ unu la alian kulpigus, ke estas ĉi tie io, kio skuas kaj fantomas. Stranga mastrumaĵo. Foje invadis tien iu, li estis poeto; li ren­versis ĉion de supre al malsupre kaj hantis pli ol la fantomo; sed tiuj ceteraj, sin atentantaj, iel ĝin elpuŝis el tiu deca kaj preskaŭ honorinda hejmo, - tio okazis jam delonge, ege delonge. Kaj foje venis tien ia ulo, li estis tiu heroo; li faris neniajn ceremoniojn kaj komencis komandi kiel en fortikaĵo, knaboj, oni devas ekigi tion, kaj tiel. Kaj vidu, kia viraro ĝi estis: tiu kubutema povis ŝiriĝi pro la nura fervoro kaj la ordinara homo estis forta kiel du, kaj la hipokondriulo subite sentis kun senpez­iĝo, neniom gravas mia vivo. Kia tempo, knaboj, kia bravula tempo! Kaj poste la milito finiĝis kaj por tiu heroo ne ne plu estis loko; kiel tiam tiuj tri respiris, kiam la entrudulo estis for! Do, nun ĝi estas, danke dion, denove nia.

Mi vidas tion kvazaŭ ian scenon, tiel vigle kaj certe. Tio do estas la tuta vivo, ĉi tiu dramo sen temo, kaj nun jam estas malrapide fino; ankaŭ tiu eterna konflikto likvidiĝis. Mi vidas tion kiel ian scenon. Tiu kun la kubutoj jam ne parolas desupre, ne mentoras, kio estu farota, havas la kapon en la polmoj kaj rigardas teren, Jesuo Kristo, Jesuo Kristo! Tiu ordinara bonulo ne scias, kion diri; ege li kompatas tiun viron, tiun ambician egoiston, kiu malbonigis lian vivon; nu, kion fari, ĝi ne estis sukceso kaj plu ne pensu pri tio. Sed ĉe la tablo sidas ja tiu almozuleto dia, tiu malriĉa, kiu neniom volas, tenas je la mano la hipokondriulon kaj ion flustras, kvazaŭ li preĝus.


XXXII


En mi estis aferoj, pri kiuj mi sciis, jen la paĉjo kaj aliaj, el kiuj mi sentis, jen la panjo. Sed en la paĉjo kaj panjo vivis iliaj patroj kaj patrinoj, kiujn preskaŭ mi ne konis; nur unu avon, kiu onidire estis granda sovaĝulo, nuraj inoj kaj bonvivantoj, kaj unu avinon, virinon sanktan kaj pian. Eble ankaŭ ili per io enestas en mi kaj iu en tiu jaro havas iliajn trajtojn. Eble tiu kvanto, en ni enestanta, estas niaj antaŭuloj ĝis dioscias el kioma generacio. Tiu romantikulo, tion mi scias, tio estis la panjo, sed tiu almozulo ĉe kirkpordo, tio povus esti tiu pia avino, kaj tiu heroo eble iu praavo, bona drinkulo kaj batiĝemulo, kiu scias. Nun mi bedaŭras, ke mi scias nenion pli detalan pri miaj antaŭuloj; se almenaŭ mi scius, kio ili estis kaj al kiu ili edziĝis, ankaŭ el tio eblus kelkion ekscii. Eble ĉiu el ni estas sumo da homoj, kiu grandiĝas de generacio al generacio. Kaj eble jam ni angoras pro tiu senfina diversiĝo; tial ni volas antaŭ ĝi eskapi kaj ni akceptas

ian masan mi, kiu simpligus nin.

Dio scias, kial mi devas pensi pri mia fraĉjo, kiu mortis, apenaŭ li naskiĝis. Turmentas min imago, kia li ver­simile estus. Tute certe alia ol mi; fratoj neniam egalas al si. Kaj tamen li naskiĝis el la samaj gepatroj kaj dum la samaj heredaj kondiĉoj kiel mi. Li kreskus en la sama meblista korteto kun la sama submajstro Franc kaj sinjoro Martinek. Malgraŭ tio eble li estus pli talenta ol mi aŭ pli obstina, li avancus alten aŭ nenien, kiu povas tion scii. Versimile el la kvanto da ebloj, kun kiuj ni venas en la mondon, li elektus iajn aliajn, kaj li estus tute alia homo. Eblas, ke jam biologie ni naskiĝas kiel multeco, kiel ia amaso, kaj nur per evoluo, medio kaj cirkon­stancoj ni fariĝas pli malpli unu homo. Certe mia fraĉjo realigus sortojn, je kiuj mi ne kapablis, kaj eble ankaŭ laŭ ili mi ekkonus kelkion, kio estas en mi.

Estas terure, kiam oni imagas tiun hazardecon de la vivo. Povis renkontiĝi du el milionoj da embrioj, kaj tio estus alia homo; poste ne estus mi, sed iu nekonata frato, kaj dio juĝu, kia stranga ulo li estus. Povis naskiĝi iu alia el miloj aŭ ­milionoj da eblaj fratetoj; nu, estis mi tiu, kiu eltiris la ĝustan loton kaj ceteraj venis kun malpleno; kion fari, ni ĉiuj ne povis naskiĝi. Kio, homo, se tiu multeco de sortoj, kiu en ni estas, anstataŭas eblajn kaj ne naskiĝ­intajn fratojn? Eble iu el ili estus meblisto kaj alia heroo; unu avancus alten kaj alia vivus kiel almozulo apud kirkpordo; kaj tio estis ne nur miaj, sed ankaŭ iliaj ebloj! Eble tio, kion simple mi akceptadis kiel mian vivon, estis nia vivo; nia, kiuj jam delonge vivis kaj mortis, kaj nia, kiuj eĉ ne naskiĝis kaj nur povus esti. Dio, kia terura imago, terura kaj bela; tiu ordinara vivkariero, kiun tiel bone kaj parkere mi konas, subite rigardas min tute alie, ĝi ŝajnas senfine granda kaj mistera. Tiu ne estis mi, tiuj estis ni. Eĉ vi ne scias, kion vi vivis, homo, eĉ vi ne scias, kion ĉion vi vivis!


Nun ni estas ĉiuj ĉi tie, kaj estas plene da ni. Nu, vidu, la tuta nia familio; kaj kial vi ĉiuj min ekrememoris?

Nu, ni venis adiaŭi; vi scias -

Kion?

Nu, antaŭ ol ni disiros. Bele estas ĉe vi.



Jes, tiel. Miaj karaj, kiaj karaj! Vi devas pardoni, ke mi ne atendis vin. -

Bela meblaro, knabo. Ĝi kostis multe da mono.

Ĝi kostis, paĉjo.

Oni vidas, knabo, ke ion vi atingis. Mi ĝojas pro vi.

Mia sola, mia knabeto, kiel malbone vi aspektas! Ĉu mankas io al vi?

Ha, jen la panjo: Panjeto, panjo, ion kun la koro mi havas, ĉi vi scias?

Diomia, kun la koro? Vidu, ankaŭ mi havis ĝenaĵojn pro la koro. Tio estas post mia paĉjo.

Kaj tiu ne ĉeestas?

Li ĉeestas. Li estas ja tiu malbona avo. Li estis ja, kiu ĉi tie fantomis; tio jam estas en nia familio.

Montru vin, damna avĉjo! Vi estas do, tiu pekulo? Kiu konjektus tion pri vi!

Nu, nur lasu. Kiu dirus tion pri vi? Ankaŭ en vi ĝi estis. Sed en la panjo ne. -

Mi petas, en virino! Tio ne estas ja por virinoj. Kion fari, viro devas senardiĝi.

Kaj vi havas tion simpla, avo!

Jes. Mi estas vera ulo, hometo. Nu kion, iam mi satpetolis. Kaj vi tiradis la avinon je la hararo sur planko.

Mi tiradis.

Vidu, do; kaj min oni riproĉas, ke mi volis strangoli mian mortintan edzinon! Tio estas post vi, avo.

Sed vi ne havis la forton post mi, knabo. Vi heredis karakteron plivere post virinoj. Tial ĝi estis en vi ... ia stranga kaj sekreta.

Vi povas pravi. Vidu, do post virinoj! Ĉu vi havis kiel edzin­on tiun pian kaj sanktan avinon?

Ba ne. Mi havis la gajan avinon. Ĉu vi ne aŭdis pri ŝi?

Jam mi scias! Ŝi estis tiu gaja avino, kiu preparadis nur farsojn.

- Mi estas tiu gaja avino. Ĉu vi memoras, kiel vi incitetadis tiun telegrafiston? Tio estis post mi.

Kaj post kiu estis tiu humila kaj sankta homo?

Ankaŭ tio estis post mi, knabo. Multon mi suferis de la povrulo avo, kion fari. Oni devas havi paciencon, nu kaj oni paciĝas.

Kaj la dua avino, tiu pia kaj sankta?

Tiu estis, povrulino, mava virino. Plena de kolero, envio kaj avareco, kaj tial ŝi ŝajnigis sanktulinon. Tion vi havas ja post ŝi!

Kion?


Nu, ĉiun vi enviis kaj volis esti la plej bona el ĉiuj, vi mia povra skarabeto.

Kaj kion mi havas post la dua avo?

Eble tion, ke vi deĵoris. Tiu estis, hometo, ankoraŭ servutulo kaj laboregis sur nobela bieno, same kiel lia patro kaj avo -

Kaj post kiu estis tiu poeto?

Poeto? Tio ne estis ĉe ni en nia familio.

Kaj tiu heroo?

Neniu heroo. Ni estis, fileto, nuraj ordinaraj homoj. Ni estis ja kaj estas kiel dum pilgrimfesto. Vi pravas, avino, vi pravas, kiel dum pilgrimfesto. Kaj poste oni naskiĝas kiel la mezkvalita el tiom da homoj! El ĉiu oni havas ion, kaj sume ĝi estas ia ordinara kaj mezkvalita - Danke Dion!

Danke Dion!

Danke Dion, ke mi estas tiu ordinara homo. Ĝuste tio estas ja grandioza, - en tio estis vi, vi ĉiuj, tiom da vi en nomo de Disinjoro forpasintaj!

Amen.


Kaj kiom da ni estas, - kiel dum pilgrimfesto. Tiom da homoj kune, - ĝi estas ja kvazaŭ granda festotago! Oni ne dirus, dio, oni eĉ ne ekideus, ke la vivo estas - tia gloro!
Kaj kion ni, ni eblaj fratetoj?

Kie vi estas? Mi ne vidas vin -

Ne, nin oni ne vidas, nin vi povas nur pensi. Ekzemple -

Kion ekzemple?'

Ekzemple mi estus meblisto kaj transprenus la metiejon post la paĉjo. Ne pensu, nuntempe ĝi jam estu granda metiejo, dudek laboristoj - kaj kiom da maŝinoj! devus alaĉeti korteton de la potfaristo, cetere la potfarejo jam tie ne ekzistas.

La paĉjo pensis pri tio.

Vere, ke li pensis, sed kiam li ne havis filon mebliston! Domaĝe pri la meblejo. Nur lasu, tio ne estis malbona.
Ne estis.

Sed ne mi, mi estus io alia. Homo, mi montrus al tiu bubo de la pentristo! Franc ellernigus min, kiel oni devas batiĝi, kaj ĝi estus. Tiu tiom ricevus, tiu bubo pentrista!

Kaj kio vi volus poste esti?

Egale. Eble rompi per pioĉo rokon, ĝistalie nuda, kraĉi sur la polmojn kaj fosi. Kiaj muskoloj, hometo, vi rigardus.

Iru ien, rompi rokon! Mi irus en Amerikon aŭ ien. Kaj ne nur fantazii pri iaj aventuroj, tio estas nenio. Provi, sakre, provi sian feliĉon kaj ekiri en la mondon - Almenaŭ oni ion ĝuas kaj ekkonas.

Ion ĝui, tion vi povas nur kun virinoj. Junuloj, mi farus tion. Ŝi estu aŭ plumpino aŭ princidino en lodena vesto -

Ĉu ankaŭ la kantinestrino?

Ankaŭ la kantinestrino kun la mamoj ĝisventre.

Ĉu ankaŭ tiu putino sur la ponto?

Ankaŭ tiu, homo. Kia ŝi estis, sakre!

Ĉu ankaŭ tiu knabinjo kun la timigitaj okuloj?

Tiun aparte, tiun aparte! Tiun mi ne lasus nur tiel! Kaj entute - Diablo prenu tion, mi ekpetolegus.

Kaj kion vi?

Mi nenion.

Kio vi estus?

Nu, nenio, neniu. Mi nur tiel, ĉu vi scias?

Ĉu vi almozus?

Eble ankaŭ mi almozus.

Kaj vi?

Mi? . . . Mi mortus en mia dudek tria jaro. Certe.

Kaj nenion vi ĝuus?

Nenion. Nur tion, ke ĉiuj bedaŭrus min.

Hm, mi falus nur en milito. Damne, kiel idiota, sed almenaŭ

oni estas kun amikoj. Kaj mortaĉante, almenaŭ oni sentas tian koleregon, tian teruran kaj belan koleregon, kvazaŭ oni kraĉus en ies vizaĝon. Bestaĉoj, kion vi faris?

Kaj poeto, ĉu neniu el vi estus?

Ĉesu. Se jam, do esti io efektiva. Vi, vi estis preskaŭ la plej malforta el ni, vi ne povus tion, kion ni - Nu, bone, ke vi rememoris nin, fraĉjo. Tamen ja ni ĉiuj estas unu sango. Vi, almozulo, aventurulo, meblisto, batiĝemulo kaj malĉastulo, tiu falinto, kaj tiu antaŭtempe mortinta -

- ni ĉiuj estas de unu sango.

Ĉiuj. Ĉu vi, fraĉjo, vidis jam iun, kiu ne povus esti via frato?

XXXIII

Eble ankoraŭ esti poeto, tiu havas tion bona; poeto vidas, kio en li enestas kaj povas al ĝi doni nomon kaj formon. Estas neniu fantazio, neniu povas elpensi, kio ne estus en li. Ekvidi kaj ekaŭdi, en tio estas la tuta miraklo kaj la tuta vizio. Kaj finpensi, kio en ni estas nur duonindikite. Kaj li trovas la tutan homon kaj la tutan vivon en tio, kio por aliaj estas nur ekvibro aŭ momento. Li estas tiom troloĝata, ke li devas forsendadi tion en la tutan mondon. Iru, Romeo, kaj amu kun amfuriozo, murdu, ĵaluza Otelo, kaj vi Hamleto, hezitu, kiel mi hezitis. Ĉio ĉi estas eblaj vivoj, pretendantaj vivi. Kaj poeto povas ĝuigi tion al ili kun mirakla kaj ĉiopova pleneco.



Se mi povus, kiel poetoj, doni volon al la sortoj, kiuj estis en mi, tiam ili aspektus alie, Kristo, tiam mi farus el ili ion alian! Tiu ordinara homo ne estus staciestro; li estus kampisto, mastrumanto, kiu laboras sur sia grundo; siajn ĉevalojn li striglus kaj plektus ilian kolhararon, al pezaj kaj falvaj kastritaj ĉevaloj kun vostoj ĝis altere; siajn bovojn li ekprenus je kornoj kaj veturilon levetus per la mano, tia fortegulo. Kaj la korteto blankigita kun ruĝaj tegmentoj, kaj sur la domsojlo edzino, viŝanta siajn manojn per antaŭtuko, kaj venu manĝi, mastro. Ni havus infanojn, edzino, ĉar niaj kampoj estus fekundaj. Kia laboro, se ĝi ne estas sur la propra? - Li estus obstinega kaj kolerega kampisto, rigora, je servistaro, sed kia bela korteto kaj kiom da bestoj, kiel svarmas tie la vivo! Ne plu, sinjoro, libera barilo, ĝi estas vera parto de l' mon­do kaj efektiva laboro. Tion povas ĉiu rigardi, kian laboron mi faris ĉi tie por mi. - Jen tio estus la ĝusta historio kaj la tuta plena, ne duona vero pri ordinara homo. Tiu mastro ver­simile oferus la kolon por sia bieno; ne tial, ke ĝi estus tragika, male, ke ĝi estas memkomprenebla; ĉu tiu bela bieno ne valoras la vivon de homo? Ekzemple, li laboras sur kampo kaj en vilaĝo oni alarm-sonorigas, ĉe iu brulas. Kaj jen kuras la maljuna kampisto, lia koro rifuzas servi al li, sed la kampisto kuras; estas terure, kion tia koro povas fari. Kvazaŭ ĝi estus krevonta, kvazaŭ ĝi terure kunpremiĝus kaj ne povus remalfermiĝi, sed la kampisto kuras. Ankoraŭ kelkajn paŝojn, - sed tio jam ne estas la koro, sed nur ia grandega doloro. Jen ni estas jen la pordego kaj korto, blankaj muroj kaj ruĝaj tegmentoj, kial ĉio turniĝas renverse? Ne, tio ne estas ja blankaj muroj, tio estas la firmamenta. Ĉi tie ja ĉiam estis korto, miras la mastro; sed el la konstruaĵo jam elkuras homoj kaj provas levi la pezan korpon de la homo.

Aŭ tiu kun la kubutoj; ankaŭ tio estus tute alia historio. Unue, li avancus pli alten, ne sufiĉus al li ia oficista tablo; mi eĉ ne scias, kio li devus esti, por ke ĝi esprimu lian ambicion. Kaj li estus pli aroga, li estus terura volante potencon; li ne atentus kadavrojn, por atingi la sian; ĉion li oferus al sia grandeco, feliĉon, amon, homojn kaj sin mem. Komence malgrava kaj humila, li rampus supren, ĝi kostu kion ajn; modela lernanteto, kiu ĉion ellernegis kaj helpadis al instruistoj survesti jakon; strebema oficisteto, voranta laboron, flatas al superuloj, kaj denuncas kolegojn; poste jam li mem povas ordoni al aliaj kaj ekplaĉas al li. Despota kaj senkompata, tiranas homojn, tia sklavigisto krakanta per vipo; kompreneble, nun li iĝas persono grava kaj utila kaj kreskas des pli rapide, ĉiam pli soleca kaj potenca kaj ĉiam pli malasmata. Sed ankoraŭ tio ne sufiĉas al li,

neniam li povas esti sufiĉe granda sinjoro, por ekstermi humilegon de siaj komencoj; ankoraŭ li devas al kelkaj homoj rive­renci kaj mire ke li ne rompiĝas pro la nura fervoro kaj respekto; ĝi estas tio malgranda kaj servuta en li, kion ĝis nun li ne venkis. Nu, pluen, ankoraŭ iom pli alten, streĉi ĉiujn fortojn, -kaj tiumomente tiu kubutema je io stum­bletas, kaj jam li estas sube, en honto kaj humiligo, kej fino. Jen puno por tio, ke li volis estis granda, tio estas justa puno. Tragika figuro, ni rigardu; tia rigora sinjoro li estis, kaj nun li sidas kaj premas la manon al la koro. Ĉu iam li havis la koron? Nu, li ne havis, kaj subite estas ĉi tie io, kio forte kaj profunde doloras. Tio do estas la koro, tiu doloro kaj angoro; kiu kredus, ke en oni povas esti tiom da koro!

Aŭ tiu hipokondriulo: nur lin funde finfari, kaj estus bela monstro. Lia epizodo, ĝi estus monstra tiranado de l' malforteco kaj timo, ĉar malfortulo estas la plej terura tirano. Ĉio ĉirkaŭ li devus turniĝi timigite kaj sur piedpintoj. Neniu ekridu, neniu ĝuu la vivon, ĉar ĉi tie estas la malsanulo. Kiel povas, kiel darfas esti

iu sana kaj gaja! Ĉesigi tion al vi, kanajloj, doloro ektiku en via vango, sekiĝu pro timo kaj deprimo! Almenaŭ al vi la plej proksimaj mi tedos tagojn kaj noktojn per mil ĉikanoj, almenaŭ mi aldevigos vin, ke vi servu al mia malsano kaj malfor­teco - ĉu ne estas mi malsana kaj ne rajtas tion? Vidu ilin, ili mortas pli frue! Bone li meritas tion, jen sekvo de tio, ke ili sanis! Kaj fine restas nur 1i, nur hipokondriulo; ĉiujn li transvi­vis, kaj jam estas neniu, kiun li suferigus; nun fakte li estas malsana, kaj por tio li estas sola; estas neniu ĉi tie, je kiu li kolerus, al kiu li atribuus kulpon, ke hodiaŭ denove li pli misfartas - Kiom egoisma ĝi estas de tiuj homoj, ke ili mortis! Kaj la hipokondriulo, tiraninta la vivantojn, komencas silente kaj amare malami la mortintojn, kiuj lin forlasis.

Kaj kio estus farebla el tiu heroo, - tiu ne saviĝus kun sana haŭto; foje nokte arestus lin soldatoj, - kiel li rigardus ilin per fieregaj, flamantaj, mokemaj okuloj, kiel la filo de tiu pentristo; surloke li estus pafmortigita, probable per pafo en la koron; nur unu tia dolora tiko, kaj li kuŝus inter reloj, la vizaĝon alsupre. La freneza kapitano kun revolvero - For­portu tiun hundon en la lampejon! Kvar fervojistoj trenas la korpon, sakre, kiom tia mortinto pezas! - Tiutempe la poeto estus jam delonge morta, li fordrinkus sin; li agonius en hospitalo, ŝvela kaj terura; kio tiom susuras, ĉu tio estas kokospalmoj aŭ flugiloj? Super li preĝas fratulino, tenas lin je la manoj, por ke ili tiom ne skuiĝu dum la deliro. Fratulino, fratino, kiel plu ĝi estas: Anĝelo mia, mia gardanĝelo -? Kaj la romantikulo, ba, kion tiu: io tumultiĝus, ia granda kaj ekstraordinara malfeliĉo; kaj li estus mortanta, certe pro tiu bela fremdulino; li havus la kapon sur ŝia sino kaj flustrus: Ne pleurez pas, madame - ­Jes, tio estus la ĝusta fino, jen la efektivaj kaj tutaj vivoj, kiaj devus esti.

Jen ili ĉiuj, kaj ĉiuj mortaj? Ne, ankoraŭ restas tiu dia almozuleto; ĉu tiu ankoraŭ ne mortis? Ne, li ne mortis, eblas, ke li estas eterna. Ĉiam li estis tie, kie estis fino de ĉio; kaj eble li estos ĉe fino de ĉio, kaj rigardos.

XXXIV


Ĉiu el ni estas ni, ĉiu estas homamaso, kiu perdiĝas en vidneatingeblo. Nur rigardu vin, homo, vi estas ja preskaŭ la tuta homaro! Kiel terura: kiam vi pekas, kulpo trafas ilin ĉiujn, kaj ĉiun vian doloron kaj etecon portas tiu grandega homamaso. Vi ne darfas, ne darfas konduki tiom da homoj tra vojo de humiligo kaj vaneco. Vi estas Mi, vi gvidas, vi estas responsa por ili; ĉiujn ĉi vi estis ien alkondukonta.

Jes, sed kion fari, kiam estas tiom da sortoj, kiam ekzistas tiom da ebloj! Ĉu eblas gvidi ĉiujn je la mano? Ĉu eterne mi rigardu en min mem kaj renversadu mian vivon laŭ supra flanko

kaj dorsflanko, - ĉu ankoraŭ tie estas io? ĉu eble mi ne pretervidis ian kaŭrantan personeton, kiu dioscias kial kaŝas sin post aliaj. Ĉu eble mi eltiradu kiun ajn embrion de ebla vivo? Ili estis minimume duono de dekduo, da tiuj, kiujn eblis iel tiel distingi kaj nomi, kaj tio jam estas pli ol sufiĉe; ĉiu sufiĉus por la tuta vivo kaj nur rerastus sin -

Vidu do kaj lasu tiun rerastadon, nenien ĝi kondukus. Ĉu vi ne vidas ja, ke ĉiuj ceteraj homoj, ili estu, kio ajn, estas la samaj kiel vi, ke ankaŭ ili estas homamasoj? Vi eĉ ne scias, kion komunan vi havas kun ili; nur rigardu, ilia vivo ja ankaŭ estas unu el sennombraj ebloj, kiuj en vi enestas! Ankaŭ vi povus esti tio, kio estas tiu alia, vi povus esti mastro aŭ almozulo aŭ taglaboristo ĝistalie nuda; vi povus esti tiu potfaristo aŭ tiu bakisto aŭ tiu patro kun naŭ infanoj, ŝmiritaj de prunmarmelado de orelo al orelo. Ĉio ĉi estas vi, ĉar en vi estas tiaj diversaj ebloj. Vi povas rigardi ĉiujn homojn kaj laŭ ili distingadi, kio entute, homo, estas en vi. Ĉiu el ili vivas ion vian, ankaŭ tiu ulo ĉifonulo, kiun ĝendarmoj kondukas kun katenoj sur la manoj, ankaŭ tiu saĝa kaj silentema lampisto, ankaŭ tiu ebria kapitano, for­drinkanta sian aflikton, ĉiuj. Rigardu, rigardu bone, por fine vidi, kio entute vi povus esti; se vi atentos, en ĉiu vi ekvidos parton de vi mem, kaj poste kun mirego vi ek­konos vian ĝustan proksimulon.

Jes, tiel ĝi estas, danke dion, jen ĝi estas; kaj jam mi ne estas tiel soleca en mia mi. Homoj, jam mi ne povas inter vin, mi ne povas rigardi vin de proksime; nur mi elrigardas el fenestro - eble iu iros: leterportisto aŭ infano el lernejo, aŭ balaisto, aŭ almozulo. Aŭ tra tie iros tiu junulo kun sia knabino, ili ŝovos la kapojn al si kaj eĉ ne rerigardos mian pordon. Kaj ne plu mi povas stari ĉe la fenestro, mi havas tiom ŝvelajn kaj neregeblajn, kvazaŭ fridiĝantajn krurojn; sed ankoraŭ mi povas pensi pri homoj, ĉu konataj aŭ nekonataj, - da ili estas kiel dum pilgrimfesto, tia sennombra homamaso! Dio, kiom da homoj! Estu kiu ajn, mi ekkonas vin; per tio ja pleje ni egalas al ni, ke ĉiu el ni vivas ian alian eblon. Estu kiu ajn, vi estas mia sennombra mi; vi estas tio malbona aŭ tio bona, kio ankaŭ en mi enestas; eĉ se mi malamus vin, mi ne forgesos, ke vi estas al mi treege proksima. Mi amos mian proksimulon kiel min mem; ankaŭ mi timos lin kiel min mem kaj mi rezistos al li kiel al mi mem; lian ŝarĝon mi sentos, per lia doloro mi estos turmentata ĝemegos sub maljusteco, kiu okazas al li. Ju pli mi estos al li proksima, des pli mi trovos min mem. Mi limigados egoiston, ĉar mi estas egoisto, kaj mi flegos malsanulon, ĉar mi mem estas mal­sana; mi ne evitos almozulon ĉe kirkpordo, ĉar mi estas malriĉa kiel li, kaj mi amikos kun ĉiuj, kiuj laboras, ĉar mi estas unu el ili. Mi estas tio, kion mi kapablas kompreni. Ju pli da homoj mi ekkonos en ilia vivo, des pli pleniĝos mia propra. Kaj mi estos ĉio, kio mi povus esti, kaj tio, kio estis nur ebla, estos fakto. Des pli mi estos, ju malpli estos da tia mi, kiu min limigas. Ja tiu mi estis kiel ŝtelista lampeto, - ĝi estis nenio pli, ol tio kio estis en ĝia sfero. Sed nun vi estas vi kaj vi kaj vi, da vi estas, ni estas, tiom da ni estas, tiom kiel dum pilgrim­festo; dio, je kio kreskas la mondo per aliaj homoj! oni ne dirus, ke ĝi estas tia areo, tia gloro!

Kaj jen la ĝusta ordinara vivo, tiu la plej ordinara vivo, ne tiu, kiu estas mia, sed tiu, kiu estas nia, senfina vivo de ni ĉiuj. Ni ĉiuj estas ordinaraj, se da ni estas tiom; kaj malgraŭ tio - tia soleno: eble ankaŭ Dio estas tute ordinara vivo, nur lin vidi kaj ekkoni. Eble mi trovus lin en aliaj, se mi ne trovis aŭ ekkonis lin en mi; eble li estas renkontebla inter homoj, eble li havas ordinaran vizaĝon kiel ni ĉiuj. Eble li montriĝus ... eble en meblista korteto; ne, ke li revelacius sin, sed subite oni scius, ke li estas ĉi tie kaj ĉie, kaj tute ne gravus, ke fostoj bruegas kaj siblas rabotilo; la paĉjo levus eĉ ne la kapon, Franc ne ĉesus fajfi, kaj sinjoro Martinek rigardus per siaj belaj okuloj, sed nenion apartan li vidus; ĝi estus tute ordinara vivo kaj dume ia senfina, miriga gloro, Aŭ ĝi estus en la ligna budo, riglita kaj fetoranta kiel besto; tia mal­lumo, nur tra fendeto penetras tien lumo, kaj tiam ĉio komencos konturiĝi en la brilo stranga kaj blindiga, ĉia fatraso kaj la mizero. Aŭ la lasta stacio en la mondo, rusta relo prikreskata de paŝtista kapselo kaj airo, nenio pli kaj fino de ĉio; kaj la fino de ĉio, tiu estus ĝuste Dio. Aŭ reloj kurantaj al senfino kaj en la senfino konverĝantaj, reloj, kiuj hipnotas; kaj ne plu mi ekveturus al kia ajn aventuro, sed rekte, rekte, tute rekte en senfinon. Eble, ke ĝi tie estis, ke ankaŭ tio estis en mia vivo, sed mi preter­vidis tion. Eble estas nokto, nokto kun ruĝaj kaj verdaj lum­etoj, kaj en la stacio staras la lasta trajno; neniu internacia rapidtrajno, sed tute ordinara persona trajneto, tia filigrana, kiu haltas en ĉiu stacio; kial tia ordinara trajno ne povus veturi en senfinon -: Bim, bim, okupito frapetas radojn per mar­teleto, sur perono pendolas lucerno de lampisto kaj sinjoro staci­estro rigardas horloĝon, jam estus tempo. Vagonpordetoj, ĉiuj salutas prete, kaj la trajneto ekveturas trans traforkojn e. n mallumon, sur tiun senfinan relon. Atendu, tie ja estas multe da homoj, sidas tie sinjoro Martinek, la ebria kapitano dormas en angulo kiel ligno, la nigra knabineto alpremas la nazon fenestro kaj elŝovas la langon kaj el budeto sur la lasta vagono salutas per flageto tiu bremsisto. Atendu, mi veturas kun vi!

La doktoro estis en la ĝardeno, kiam sinjoro Popel venis redoni la manuskripton, denove tiel zorge ĉirkaŭligitan, kvazaŭ ĝi estus ligaĵo de finpretigitaj aktoj.

"Ĉu vi tralegis tion?" demandis la doktoro.

"Jes," murmuretis la maljuna sinjoro kaj ne sciis, kion plu diri. "Aŭskultu," li ekvortis post tempeto, "tio ne povis ja influi lin bone, skribi tiajn aferojn! Ĝi videblas je la skribo, kiel je fino ĝi estas tremigita, kvazaŭ lia mano saltetus. "Li ekrigardis sian propran manon; ne, danke dion, ankoraŭ ĝi ne tiom tremas. "Mi opinias, ke tio devis lin eks­citi, ĉu? Dum lia sanstato -"

La doktoro ŝultrolevetis. "Certe, ke ĝi nocis al li. Ankoraŭ ĝi kuŝis sur la tablo, kiam oni venigis min al li. Versimile ĝuste li finskribis tion, - se entute ĝi estas finskribita ĝis la lasta punkto. - Memkompreneble, por li estus pli bone, se li estus kartludinta aŭ simile."

"Eble li povus ankoraŭ vivi, ĉu?" elsciadis sinjoro Popel espere.

"Nu jes," murmuretis la doktoro. "Ankoraŭ kelkajn semajnojn aŭ kelkan monaton -"

"Povrulo," diris sinjoro Popel emocie.

En la ĝardeneto estis silente, nur ie post la barilo ĝojkriis infano. La maljuna sinjoro enpense glatigis kurbigitajn kornetojn de la manuskripto. "Mi petas vin," li diris subite, "kion mi devus diri pri mia vivo! Hometo, ĝi ne estis tiel simpla kaj ... ordinara kiel ĉe li. Ankoraŭ vi estas juna, vi ne scias, kion oni kapablas. Kien mi venus, se ĉion mi volus iel klarigi! Nu, ĝi okazis, kaj kiajn parolojn. Kaj vi, ankaŭ vi certe -"

"Por tiaj aferoj mi ne havas tempon," diris la doktoro. "Filigrani en mi aŭ tiel. Mi dankas respekte, da tia fiaĵo mi havas sufiĉe en aliaj homoj."

"Vi diras do," komencis sinjoro Popel hezite, "prefere kartdiveni -"

La doktoro okulpafis lin; ne opiniu, ke mi faros ĉi tie konsultejon por vi! "Dependas de tio," li diris malafable, "kio al oni plej bonefikas."

La maljuna sinjoro enpense palpebrumis. "Kia bona kaj ordema homo li estis -"

La doktoro turniĝis kaj ŝajnigis forpinĉadi forflorintajn florojn.

"Sciu," li murmuretis, tiujn mi ŝanĝis al li tie en la ĝardeneto. Por ke ĉio post li restu en ordo."

EPILOGO

Fino de la trilogio. Same, kiam foriras gastoj, - plena domo da ili estis, kaj nun subite estas ĉi tie silente; iom ĝi estas sento de liberigo kaj iom de forlasiteco. En tiu momento ni rememorigas al ni tion aŭ alion, kion ni volis diri al la forir­intoj kaj kion ni ne diris al ili, kion ni volis demandi ilin kaj ne demandis; aŭ ni rememoras, kiu kia estis, kaj revenas al tio, kion kiu el ili diris kaj kiel li ekrigardis nin. La manojn krucmeti kaj ankoraŭ kelkajn momentojn pensi pri tiuj, kiuj jam ĉi tie ne estas.



Ekzemple kampisto Hordubal. Bovin-amanta homo, kiu koli­zias kun homo ĉeval-amanta, konflikto inter viro, kiu pro soleco kaj brutalaj faktoj lin ĉirkaŭantaj tute invers­iĝis. Sed tio ne estas ĝuste tio, tio ne estas la vera sorto de Hordubal. Lia reala kaj la plej amara sorto estas nur tio, kio okazas kun li post la morto. Kiel lia historio vulgariĝas en la manoj de homoj; kiel okazaĵoj, kiujn li travivis laŭ sia maniero kaj laŭ sia interna leĝo, fariĝas malklaraj kaj malglataj, kiam la ĝendarmoj rekonstruas sian objektivan detekton; kiel ĉio dezertiĝas kaj nodiĝas kaj traplektas sin en alian, senespere malbelan imagon de l' vivo. Kaj kiel Hordubal konturiĝas al ni kurbigite kaj preskaŭ groteske, kiam la prokuroro, reprezentanto de morala juĝo, vokas lian ombron kiel atestanton kontraŭ Polana Hordubalová. Kio jam restas el Juraj Hordubal! nur senpova kaj demenca oldulo - Jes, la koro de Juraj perdiĝis en la homaj proceduroj; jen la vera tragika kazo de kamp­isto Hordubal - kaj pli malpli de ni ĉiuj. Feliĉe kutime ni ne scias kiel niaj motivoj kaj agoj montriĝas al aliaj homoj; eble nin konsternus tiu kurba kaj neklara imago, kiun oni havas pri ni, ankaŭ tiuj, kiuj ne opinias pri ni malbone. Necesas konsciigi al si tiun kaŝitecon de la vera homo kaj de lia interna vivo, por ke ni penu ekkonadi lin pli juste - aŭ almenaŭ ni pli estimu tion, kion pri li ni ne scias. La okazaĵo de Hordubal estis vane skribita, se ne estas klare al ni, kia terura kaj ĝenerala maljustaĵo okazis al la homo.

Nia ekkonado de homoj plejparte limiĝas al tio, ke ni atribuas al ili difinitan lokon en vivsistemoj. Kiel diverse aspektas la samaj homoj kaj la samaj faktoj en prezento de Hordu­bal, en okuloj de la ĝendarmoj kaj en la morala sinteno de la tribunalo! Ĉu Polana estas bela kaj knabineca, kiel sin vidas Hordubal, aŭ ŝi estas maljuna kaj osteca, kiel tion diras pri ŝi la aliaj? Ĉi tiu demando ŝajnas esti simpla kaj eble eĉ malgrava; kaj tamen dependas de ĝi, ĉu Stefano Manya (kiu en la fakta okazaĵo nomiĝis Vasil Manak, tiel same Hordubal fakte nom­iĝis Juraj Hardubej) murdis pro amo aŭ profitemo; la tuta okazaĵo aspektos tute alie, laŭ tio, kiel oni respondos la demandon. Kaj da tiaj malcertaĵoj estas ĉi tie multe. Kia fakte estis Hordubal, kia estis Polana? Ĉu Stefano estis morna perfortulo aŭ rava oĉjo, kiun adoris infano Hafia? Kaj la demando pri la kampoj kaj kion la staloneto? La okazaĵo komence simpla disfalas en aron da nesolveblaj kaj disputigaj malcertecoj, tuj kiam ĝi estas envicigata en diversajn sistemojn kaj subigita al diversaj eksplikoj. Trifoje estas ĉi tie rakontataj la samaj okazaĵoj; unuafoje, kiel ilin travivadis Hordubal, poste kiel ilin konstatas la ĝendarmoj, kaj fine, kiel ilin aprecas la tribunalo; ĝi grin­cas ju pli plue des pli malbone pro nuraj malakordoj kaj kolizioj ­malgraŭ tio aŭ ĝuste pro tio, ke estas konstatenda la vero. Per tio ne estas dirite, ke ne ekzistas vero; sed ĝi estas pli pro­funda kaj peza, ankaŭ la realeco estas pli ampleksa kaj komplika, ol kiel ordinare ni ĝin akceptas. La rakonto pri Hordubal finiĝas per nepacigita maljustaĵo kaj demando sen respondo; ĝi falas en necertecojn tie, kie leganto atendas, ke li estos lasita en trankvilo. Kia estas do la reala vero pri Hordubal kaj Polana, kia vero estas pri Manya? Kio, se tiu vero estas io pli ampleksa, kio resumas ĉiujn ĉi klarigojn kaj ankoraŭ ilin transpaŝas? Kio, se la vera Hordubal estis malforta kaj saĝa, se Polana estis bela kiel bienulino kaj laborkonsumita kiel maljuna dometposedantino, kio, se Manya estis viro, kiu mortigas pro amo, kaj homo murdanta pro mono? Unuarigarde ĝi estas ĥaoso, super kiu ni estas senkonsilaj kaj kiu ne plaĉas al ni; dependas de la aŭtoro, ke li, laŭ kiom li povas, iel ordigu, kion li tiel allasis.

Kaj jen ni havas la Meteoron, trilogion en la dua parto.

Ankaŭ tie estas en tri aŭ kvar manieroj rakontata vivo de homo, sed lia situacio estas mala; ĉi tie homoj ĉiel penas malkovri la perditan koron de homo; ili havas nur lian korpon, kaj penas trovi al ĝi la respondantan vivon. Sed ĉifoje ne temas pri tio, kiel multe oni diverĝas en klarigoj, kiujn cetere oni devis elsuĉi el fingro (ĝi nomiĝu intuicio, vigla sonĝo, imagivo aŭ iel); pli vere estas frapante, ke ie tie en kelkaj aferoj oni akordiĝas aŭ atingas versimilan fakton­, sed pri tio ne multe temas. Ĉiu el ili envicigas certan fakton - ­la senkonscian korpon de la homo - en alian vivserion; la okazaĵo ĉiam estas alia, laŭ tio, kiu ĝin rakontas; ĉiu enmetas en ĝin sin mem, siajn spertojn, sian metion, sian meto­don kaj siajn inklinojn. Foje ĝi estas objektiva diagnozo de kuracistoj; alifoje en la historieto de la amo kaj kulpo - virina partopreno de la fratulino; trie, abstrakta, intelekta konstruo de la klarvidulo, kaj fine la fikcia procedo de la poeto; estus eble elpensi ankoraŭ sennombrajn ekzemplojn, sed la aŭtoro devis esti tiel prudenta, por ĝusta­tempe finigi tion. Komuna al ĉiuj ĉi historietoj estas, ke en ili pli malpli respeguliĝas tiu, kiu ilin rakontas. La viro falinta el la ĉielo, grade fariĝas kazo de la doktoro, de la monaĥino, de la klarvidulo kaj de la poeto; ĉiam li estas tiu kaj samtempe tiu alia, kiu okupiĝas pri li. Kio ajn, kion ni rigardas, estas tiu afero kaj samtempe io el ni, io nia kaj persona; nia ekkonado de la mondo kaj de la homoj estas io kiel konfeso. Ni vidas la aferojn diverse, laŭ tio kaj kiaj ni estas; aferoj estas bonaj kaj malbonaj, belaj kaj teruraj, - dependas de tio, kiel ni rigardas ilin. Kiom ege granda kaj komplika, kiom grandspaca estas la realeco, se en ĝi estas sufiĉe da loko, por tiom diversaj interpretoj! Sed ĝi ne plu estas ia ĥaoso, ĝi estas evidenta multeco, ne plu ĝi estas malcerteco, sed mult­voĉeco; tio, kio endanĝerigis nin kiel blinda kolizio, ne diras al ni nur tion, ke ni aŭdas diversajn kaj malkompaktajn atestojn, sed ke ni aŭskultas diversajn homojn.

Sed se en tio, kion ni ekkonadas, daŭre enestas nia mi, kiel ni povas ekkonadi la multecon, kiel proksimiĝi al ĝi? Estu kio ajn, ni devas ekrigardi tiun mi, kiun ni enmetas en nian interpretadon de realeco; tial devis veni la Ordinara Vivo kun sia filigranado en la interno de homo. Kaj jen ĝi, ĉi tie denove ni trovas la multecon kaj eĉ la kaŭzojn; oni estas aro da realaj kaj eblaj personoj, - unuavide ĝi aspektas kiel ankoraŭ multe pli granda ĥaoso, kiel desintegriĝo de homo, kiu sin mem ĉarpiis je pecetoj kaj disĵetis sian mi per ĉiuj ventoj. Kaj nur nun aŭdiĝis en la aŭtoro: Ĉio estas ja en ordo, ĉar ĝuste tial ni povas ekkonadi multecon kaj kompreni multecon, ĉar ni mem estas tia multeco! Similis similibus: ni ekkonadas la mondon tra tio, kio ni mem estas, kaj ekkonante la mondon ni malkovras nin mem. Danke dion, nun denove ni estas hejme; ni estas el la same materio, kiel la multeco de la mondo: ni estas hejme en la etendiĝo kaj sennombreco kaj ni povas respondi al la multegaj voĉoj. Ne plu estas nur mi, sed ni homoj; ni povas interkompreniĝi per multaj lingvoj en ni enestantaj. Nun ni povas estimi homon, ĉar li estas alia ol ni, kaj kompreni lin, ĉar ni egalas lin. Frateco kaj varieco! Eĉ la plej ordinara vivo ankoraŭ estas senfina, senfina estas valoro de ĉiu animo. Bela estas Polana, eĉ se ŝi estus la plej osteca; la vivo de homo estas tro granda, por havi nur unu facon kaj povus esti super­vidata per unufojo. Ne plu perdiĝos la koro de Hordubal, kaj la viro el la ĉielo falinta travivados novajn kaj novajn historietojn. Nenio finiĝas, nek la trilogio; anstataŭ la fino ĝi larĝe apertiĝas, tiel larĝe dum oni kapablas.
FINO

LA TRILOGIO DE ČAPEK


La triopo de Čapek-rakontoj verkita en jaroj 1932-1934 estas grava kaj elstara eksperimento pri kristaliĝinta filozofia prozo en la plej moderna senco; pri la prozo, en kiu okazaĵo, sorto de homo estas rakontata ne nur tial, por ke demonstriĝu la homa karaktero kaj ĝia koliziado kun aliaj homaj karakteroj, eventuale kun la tuta socio, sed por ke oni rezonadu pri problemoj de la homa ekzistado, pri ebloj ekkoni la mondon kaj homojn kaj el tio rezultantajn konsekvencojn noetikajn kaj moralajn.

Ĝi estis eksperimento tiutempe por nia prozo sufiĉe nekutima. Malgraŭ varieco de tendencoj karakterizintaj evoluon de nia intermilita prozo, hegemoniis en la literaturo je unu flanko la tradicia realisma okazaĵo (reprezentata de ruristoj kaj socialistaj realistoj), je la dua flanko moda psikologia romano (Hav­líček, Hostovský), Kafka aŭ Proust ĉe ni ankoraŭ ne trovis pli distingajn sekvantojn, ekzistencialisma romano estis komenciĝanta. La noetika trilogio de Čapek estis do almenaŭ certagrade pionira ago; nun, post tridek jaroj, kiam ni konas la tenden­cojn, kiujn sekvis la evoluo de la tutmonda prozo, ni konsta­tas ĝin kiel anticipa kaj iniciatema.

Verko de Čapek ofte malprecize estas indikata kiel rezul­to de konstanta disputo inter artisto kaj filozofo. Niaj literatura scienco kaj historio ofte provadis ekspliki tiel ankaŭ verkojn de aliaj aŭtoroj, motivi la fakton, ke ankaŭ ne mark­sistaj artistoj perceptadis vere kaj profunde la vivrealecon. Kaj eĉ se artverko povas atesti fakton pli komplike kaj riĉe ol ĝia aŭtoro intencis, kolizio inter la vidado kaj pensado de kreinto, inter intenco kaj rezulto estas malpli ofta kaj ĉefe malpli akra, ol oni asertadis.

Pli proksima al la vero estas, se ni diras, ke en la filozofio de Čapek estis aro da humanismaj elementoj, aro da impulsaj konk­ludoj pri moderna homo kaj tempo. Tiuj respeguliĝis en 1ia literatura kreado same kiel la elementoj, kiuj montriĝis ne finpensitaj aŭ eraraj.

Ne restas sufiĉe da loko, por ke ni pli detale paroli pri koliziemo de Čapek-filozofio, kiu ĝuste en la noetika trilogio trairas iajn metamorfozojn.

La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.
Metamorfozo - de la greka μετα- (meta), kiu indikas ŝanĝon, kaj μορφή (morphè), formo- estas procezo, laŭ kiu objekto aŭ ento ŝanĝas laŭ formo; temas ĝenerale pri la signifoj aluditaj de la latina radiko, kiu aperigis la vorton transformo en la Latinida lingvaro kaj Esperanto.
Sed kion tute li restigas al si, estas lia suverena intereso pri ebloj kaj vojoj de la homa ekkonado, kaj emfazo (certe eĉ troigita kaj unuflanka) pri responso de ĉiu unuopulo por la propra konduto kaj agoj.

Čapek estas nekontesteble unu el la tre karakterizaj reprezentantoj de la humanisma branĉo de la eŭropa nemarksisma pensado. Kiel multaj el liaj postsekvantoj li respondas je la troa aplombo de racionalistoj kaj partianoj de la teknika savo de la mondo kaj pozitivisma strebado priskribi animom de homo per tio, ke li emfazas la komplikecon kaj en esenco neekkoneblon de la homa estaĵo; kontraŭ ĉiuj tendencoj penantaj niveligi respondecon de unuopulo por liaj agoj kaj atribui ĝin ĉu al cirkonstancoj determinantaj homon, aŭ nur al elektitaj unu­opuloj, kiuj mezkvalitan homon gvidas, li akcentas responson de ĉiu unuopulo. En la jarcento, kiu sekve de la teknika revo­lucio kaj de la ŝanĝitaj sociaj rilatoj ĉiam pli retretis de la renesanca idealo de homo kaj inklinis (ofte pro la plej diversaj tendencoj) al kolektivismo, li akcentadis individu­ismon ("Mi, " konfesas Čapek je fino de la unua mondmilito, "estas vorto praktika, devoliga kaj aktiva; ĝi estas senfine pli modesta ol ni, ĝi estas maltrankviliga kaj peza; ĝi estas sam­tempe sorto de konscienco kaj ago"), aŭ li strebas trovi almenaŭ akcepteblan paciĝon inter kolektivismo kaĵ individuismo, en pluralismo; "Ĉiu el ni estas ni, ĉiu el ni estas homamaso, kiu perdiĝas en vidneatingeblo, " li rezonas en la fina parto de la trilogio. "Nur rigardu vin, homo, preskaŭ vi estas la tuta homaro. " Kaj li konkludas: "Vi estas tio mava aŭ tio bona, kio ankaŭ en mi estas; eĉ se mi malamus vin, neniam mi forgesos, kiel ege proksima vi estas al mi. Mi amos mian proksimulon kiel min mem. "

Ni ne rekonstruos la filozofian iintencon de Čapek (li fa­ris ĝin mem en la epilogo) - Jam en la tempo, kiam la trilogio aperis, pliparto de recenzistoj ekrimarkis la pensrondon, en kiu troviĝis la aŭtoro, serĉanta tiel obstinege komprenon por homo. Lia ĉion komprenanta komuneco de estaĵoj en la homa interno devis inkluzivi bonajn kaj mavajn, fihomojn kaj neriproĉeblajn, perceptantajnkaj malperceptemajn, kreantojn kaj detruantojn, humanistojn kaj faŝistojn - kaj por ĉiuj ĝi postulis la saman komprenon, fratecon kaj amon kaj per tio ja estis preparanta detruon al si mem. Simile la absoluta subjekti­vismo de ekkono en la Meteoro ne kondukus al reciproka kompreno, sed al malkapablo de homoj interkompreniĝi, ekkoni kian ajn veron pri si.

Ŝajnas ja pli ol pli versimile, ke Čapek konsciis la nerealecon de siaj spekuladoj. Li ne volis krei en ili novan noetikan konstruon. Li estis konscie unuflanka, por turni atenton de homoj al afero, kiun, kiel ŝajnis al li, oni preteratentis. Li volis averti antaŭ dezerteco en la reciprokaj rilatoj, antaŭ la mistaksado de homo, antaŭ simpligado de la pensado kaj de la homa estaĵo mem. Tiurilate lia trilogio certe konservis al si sian aktualecon ĝis nun.

Se ni parolas pri la trilogio kiel pri la literatura tipo, kiu emfazas ne karakterojn kaj sociajn konfliktojn, sed demandojn kaj problemojn pli vere filozofiajn, tio ne signifas, ke ne estus en ĝi viv-konfliktoj, ke ĝi estus literaturo sensanga, nur spekulanta. Ni diris jam, ke la kelkej lastaj jardekoj alportis floradon de ĉi tiu tipo de prozo; rememorante Sartre'n, Camus'on, Dürrenmatt'on, Vercors'on aŭ Green'on, ni rimarkos, ke ili same kiel Čapek elektas ekstremajn situaciojn, ofte eĉ kriminalajn komplikaĵojn, ke figuroj de iliaj verkoj estas ekde karakter-priskribo ĝis la lingvo realaj, ofte (kiel ĝi estas en la lasta volumo de la trilogio) kun profunda homa ariero.

Či tiu tipo de prozo - kiel tio jam en evoluo de la literaturo estas - ne estiĝis pro negado de la antaŭaj tipoj de prozo, sed per tio, ke ĝi riĉigis ilin je plua disciplino, ke ĝi trans­portis emfazon al alia sfero de la realeco.

En la tempo, kiam la trilogio aperis kaj kiam laŭ sia tipo ne en unu rilato ĝi estis tute nekutima, multaj ĝin ne ekkomprenis; antaŭ ĉio ĝian unuan parton ili opinis kiel kurantan montron de

l' vivo. "Tri kvaronoj de recenzistoj poste asertis, " plendas Čapek, "ke la heroo de la rakonto estas duonidiota primitivulo; ili laŭvorte akceptis, kio pri li estis skribite. Jen vi vidas la facilanimecon, kun kiu ni legas. Montriĝas ke diametre diverĝas vojoj de pensado kaj legado. "

Aliflanke - ĝuste se ni volas plene ekkompreni, en kio bazas la ravo de ĉi tiu verko de Čapek - ni evitu la duan ekstremon. Ĉar Hordubal krome, ke li estas rakonto, en kiu manifestiĝu neekkon­eblo de reala vero pri homoj, estas ankaŭ historio de tragike finiĝinta amo. La Meteoro estas ne nur spekulado pri tio, ke la mondo kaj ĉefe la homaj sortoj certagrade ĉiam respegulas ani­mon de tiu, kiu perceptas kaj realigas ĝiajn imagojn, sopirojn kaj antaŭjuĝojn, sed ankaŭ ĝi estas poemo pri la faŭsteca sopiro, kiu ne trankviligita pelas homon tra dezertaj insuloj kaj maroj kaj en en subita eksplodo revenigas lin al la juneco, amo, al iamaj ne plenumitaj revoj. Kaj la Ordinara Vivo ne estas nur spekulado pri multeco en ni, kiu proksimigas nin kun ceteraj homoj, sed poezia analogio de la homa vivo ankaŭ kun ĝiaj nerealigitaj ebloj, ne realig­itaj revoj.

Kaj ankaŭ ni trovos sugestie kaptitan etoson de la subkarpata vilaĝo en Hordubal, ekzotecon en la Meteoro, belan bildon de la infanaĝo en eturbo (preterpase havanta multajn aŭtobiografiajn partojn) en la Ordinara Vivo, Hordubalon ni povas percepti - ­ĉefe ĝian unuan parton - kiel ravan baladon, la Meteoron kiel roman­tikan historion kaj la Ordinaran Vivon kiel historion realisman. Ni povas do dismeti la trilogion en multajn tavolojn, ĉiu el ili estas kvazaŭ tuteca, sed neniu estas individua, neniu elĉerpas la komplikan intimon de la verko; tiun ni povas ekkompreni nur tiam, kiam ni perceptos ĝin komplekse.



Ĝuste la multtavoleco faras el la trilogio verkon fakte modernan (respondanta per sia interna komplikeco al komplikeco de nia mond-perceptadoj) kaj metas ĝin el la artisma vidpunkto je zenito de la verkado de Čapek.


Ivan Klíma
1   2   3


Elŝuti 364.67 Kb.


Elŝuti 364.67 Kb.