Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ordinara vivo esperantigis Josef Vondroušek

Elŝuti 364.67 Kb.

Ordinara vivo esperantigis Josef Vondroušek




paĝo2/3
Dato20.03.2017
Grandeco364.67 Kb.

Elŝuti 364.67 Kb.
1   2   3
spiritisto.
Spiritismo Allan Kardec Spiritismo, aŭ spiritisma doktrino estas filozofia doktrino sistemigita de Allan Kardec, franca edukisto, kiu lasis sin konviki ĉeesti seancojn, kadre de kiuj okazis komuniko kun la t.n. spiritoj de mortintoj.
Kaj inter la mondoj de la grandaj havis siajn etajn, rezervitajn mondojn la bubeto; li havis sian arbon, sian baritaĵon el ligneroj, sian anguleton inter fostoj; tio estis misterplenaj lokoj de lia plej profunda feliĉo, kiun li dividis kun neniu. Kaŭre sidante kaj retenante la spiron - kaj nun ĉio kunfandiĝas al unu larĝa kaj agrabla bruo: frapado de fostoj kaj obtuza vivo de metioj, ĉe la ŝtonskulptisto ĝi frap­etas kaj ĉe ladisto tintegas la lado, en forĝejo sonoras amboso, iu batakrigas falĉilon kaj ie ploras bebo, en foro kriado de infanoj, kokinoj ekscite klukas kaj la panjo vokas sur domsojlo:

"Kie ci estas?" Oni diras urbeto, kaj dume ĝi estas amasego da vivo, kiel granda rivero; saltu en vian ŝipeton kaj silentegu, ĝi balancu vin, ĝi drivu vin, ĝis vi sentos kapturniĝon kaj vi angoros. Kaŝiĝi antaŭ ĉiuj, - ankaŭ tio estas ekskurso en la mondon.

IV

Komuna mondo de l' infanoj, tio estas io tute alia. Soleca infano dum sia ludo forgesas sin, kaj ĉion ĉirkaŭe, kaj lia forgeso estas ekster tempo. En la komunan ludon de infanoj estas entirita ankaŭ pli larĝa ĉirkaŭo kaj ilia komuneca mondo estas regata de leĝoj laŭ jarsezonoj. Nenia enuo devigos bubojn somere rulĵeti globetojn. Globetojn oni rulĵetas printempe, kiam la tero degelas; tio estas grava leĝo kaj nerezistebla, kiel tiu, kiu ordonas al galantoj flori aŭ al panjoj baki paskajn kukojn. Nur pli poste oni ludas tuŝludon kaj kaŝludon, dum lernejaj ferioj estas tempo de aventuraj eskapadoj: al kampoj kaptadi grilojn aŭ sekrete baniĝi en rivero. Neniu honor-atentema bubo eksentos somere bezonon fari fajreton; tion oni faras nur aŭtune, en la tempo kiam oni flugigas kajtojn. Pasko, ferioj kaj kristnaskaj festoj, jarfoiro, pilgrimo kaj kermeso, tio estas gravaj datoj kaj profundaj tempdividoj.

Foiro estas socia, ekonomia kaj kultura okazaĵo -establita, portempa aŭ vaganta, semajna aŭ jara- kiu efektiviĝas en preciza sidejo kaj kiu intencas ĉirkaŭi ĝenerale precizan temon aŭ komunan celon. Ĝi povas havi por esenca objektivo la promocion de la kulturo, iun pli precizan celon aŭ vivostilon, ĝenerale en amuza, distra kaj diversa formo.
Jaro de infanoj havas sian ordon kaj estas dispartigita ceremonie laŭ jarsezonoj; soleca infano ludas kun eterneco, dum la infangrego kun la tempo.



En tiu grego bubeto de la meblisto ne estis personeco, kiu starus frunte; li estis iom misatentata, oni riproĉis lin, ke li estas panja bubo kaj ke li timas. Sed ĉu li ne havis por la pasko klaketilon, kiun skulptis al li sinjoro Martinek, ĉu li ne povis havigi lignajn splitojn por glavoj kaj havi stumpojn laŭplaĉe? La ligno estas valora materialo. Kio estis kompare al tio bubo de vitristo kun siaj malpuraj gleboj da mastiko? Filo de pentristo, tio estis io alia; foje li ŝmiris sian tutan vizaĝon per lazura bluo kaj ekde tiu tempo li ĝuis apartan estimon. Sed sur la meblista korto estis fostoj, sur kiuj eblis serioze kaj silente balanciĝi; ĉu tio ne estas ia liberiĝo de la tero kaj tial faro, plenumanta ĉiajn sopirojn? Eĉ se la bubo de la pentristo ŝmiris sian vizaĝon per bluo, neniam li estis invitita por balanciĝi.

Ludo estas ludo, afero grava, afero de honoro; en ludo ekzistas nenia egaleco, estas nur distingiĝo aŭ subiĝo. Estu dirite, ke mi ne distingiĝis; mi estis nek la plej forta, nek la plej kuraĝa el la grego kaj mi opinias, ke pro tio mi suferis. Ne gravis, ke loka policisto la paĉjon soldate salutadis, dum la ĉambropentriston ne. Kiam mia paĉjo vestis longan, nigran veston por iri en la urban konsilantaron, mi ekprenis lian dikan fingron kaj volis fari same longajn paŝojn kiel li - jen vidu, buboj, kia sinjoro estas mia paĉjo - eĉ je resurekto portas unu stangon de baldakeno super sinjoro paroĥestro; kaj vespere antaŭ lia nomtago venas lokaj muzikistoj kaj ludas je lia honoro. La paĉjo staras sur domsojlo, ĉifoje sen antaŭtuko, kaj digne akceptas omaĝon de sia festotago. Kaj mi ebriigita de la dolĉa turmenta fierego, ĉirkaŭrigardas amikojn, kiuj pie aŭskultas, mi travivas kun frostado ĉi tiun zeniton de la surtera gloro kaj tuŝas mian paĉjon, por ke ĉiu sciu, ke mi apartenas al li. Tagon poste buboj ne plu emis scii pri mia gloro; denove mi estis tiu, kiu pri nenio distingiĝis kaj kiun neniu volis obei, eble nur tiam, mi invitus ilin ke ili iru balanciĝi al ni en la korteto. Kaj spite ne, prefere mi mem ne balanciĝos; kaj pro aflikto kaj spito mi decidiĝis distingiĝi almenaŭ en lernejo.

Lernejo, jen tute alia mondo. Tie infanoj ne diferencas laŭ siaj paĉjoj, sed laŭ siaj nomoj; tie ili ne estas difinitaj per tio, ke iu estas filo de vitristo kaj alia filo de ŝuisto, sed per tio, ke iu nomiĝas Adamec kaj alia Beran. Por la filo ­de la meblisto ĝi estis ŝoko, je kiu longe li ne kutimiĝis. Ĝis nun li apartenis al la familio, metiejo, domo kaj al sia buba kunularo; nun li sidis ĉi tie terure sola inter kvardek bubetoj, el kiuj pliparton li ne konis kaj kun kiuj li havis nenian komunan mondon. Se sidus kun li la paĉjo aŭ la panjo, aŭ eble la vicmajstro Franc, aŭ eble la malgaja kaj longa sinjoro Martinek, tio estus io tute alia; li tenus ilin je pinto de jako kaj ne perdus kontinuecon kun sia mondo; li sentus ĝin post si kiel ŝirmon. Li ekplorus, sed li timis, ke la aliaj lin mokus. Neniam li kun­fandiĝis kun sia klaso. La aliaj baldaŭ amikiĝis kaj interpu­ŝetis sin sub benkoj, sed ili sentis sin leĝere; ili ne havis hejme meblistan metiejon eĉ ne barilon el ligneroj, priŝutitan per segaĵo, nek fortulon Franc, eĉ ne sinjoron Martinek; ili havis nenion pri kio ili tiom ege nostalgius. La meblista fileto sidis dum tumulto en la klaso embarasita kaj kun la kunpremita gorĝo. Sinjoro instruisto ekstaris super li. "Vi estas brava kaj silentema knabo," li diris aprece. La bubeto ekruĝis kaj eklarmis pro feliĉo ĝis nun ne ekkonita. Ekde tiu tempo li iĝis en la lernejo knabo brava kaj silentema, kio lin memkomprene des pli profunde apartigadis de la aliaj.

Sed en la vivo de infano signifas lernejo ankoraŭ unu grandan kaj novan sperton: ĉi tie infano unuafoje renkontiĝas kun hierarkia ordo de l' vivo. Ĝis tiu tempo, jes, li devas kelkiun obei; la panjo ordonas, sed la panjo estas nia, kaj la panjo estas ĉi tie por kuiri, kaj la panjo ankaŭ kisas kaj karesas; la paĉjo iam ekkoleras, sed alifoje eblas rampi sur liajn genuojn aŭ teni lian dikan fingron. La aliaj grandaj iam alkrias aŭ insultas, sed tion oni multe ne atentas kaj fuĝas. Sinjoro instruisto, jen io alia; sinjoro instruisto estas ĉi tie nur por admoni kaj ordoni. Kaj oni ne povas fuĝi kaj ie kaŝiĝi, oni devas nur ruĝiĝi kaj timegi la propran honton. Kaj neniam oni rampas sur lian sinon, neniam oni ekkaptas lian saplavitan fin­ron; ĉiam li estas super oni, neatingebla kaj netuŝebla. Kaj sinjoro paroĥestro estas ankoraŭ pli multe; kiam li ekkaresas onies kapon, oni estas ne nur karesita, sed eminentigita kaj alt­igita super ĉiujn aliajn, kaj oni devas peni, por ke pro la nura dankemo kaj fierego oni ne eklarmu. Ĝis tiu tempo havis la bubeto sian mondon kaj ĉirkaŭ li estis multaj nekomunikeblaj, sekretaj mondoj de la bakisto, ŝtonskulptisto kaj de la aliaj! Nun la tuta mondo disiĝas je du gradoj: je unu pli supera mondo, en kiu estas sinjoro instruisto, sinjoro paroĥestro kaj ankoraŭ tiuj, darfantaj paroli kun ili: sinjoro apotekisto kaj doktoro kaj notario kaj juĝisto; kaj poste tiu ordinara mondo, en kiu estas la paĉjoj kaj iliaj infanoj. La paĉjoj vivas en metiejoj kaj eliras nur sur dom­sojlon, kvazaŭ ili devus teni sin ĉe siaj domoj; tiuj el la pli supera mondo renkontiĝas meze de placo, salutas sin grandgeste kaj staras iomete kune aŭ akompanas sin dum mallonga vojo. Kaj por ili estas en gastejo sur foirplaco blanke sternita tablo, dum aliaj tablotukoj estas ruĝaj aŭ blue kvadratitaj; ĝi aspektas kvazaŭ altaro. Nun mi scias, ke tiu blanka tablotuko ne estis tiom blankega, ke sinjoro paroĥestro estis tabak-ennazigulo, dika bonulo kaj sinjoro instruisto provinca maljuna fraŭlo kun ruĝa nazo; sed tiam ili estis por mi enkorpiĝo de io pli supera kaj preskaŭ superhoma; tio estis la unua dispartigo de la mondo laŭ rango kaj potenco.

Mi estis kvieta kaj diligenta lernanto prezentata al ali­aj kiel ekzemplo; sed kaŝe mi flegis emocian admiron al bubo de la pentristo, penduminda bubaĉo, kiu per sia kanajletado igadis la instruiston sen­responsiva kaj ekmordis la dikfingron de la paroĥestro. Preskaŭ ili timis lin kaj estis senkonsilaj pri li. Oni povis lin bategi laŭvole, la bubo ridis en iliajn okulojn; ĝi estis sub lia sovaĝa digno ekplori, estu kio ajn. Kiu scias: eble ĝi pleje decidis en mia vivo, ke la bubo de la pentristo ne akceptis min kiel ami­kon. Mi ne scias, kion mi donus por tio, se li amikus kun mi. Foje, diablo scias, kion li faraĉis, trabo frakasis liajn fingrojn; la ceteraj infanoj komencis krii, sed li nenion, nur li paliĝis, enmordis la lipojn. Mi vidis lin, kiam li estis revenanta hejmen kaj portis la sangantan maldekstron per la dua mano, kvazaŭ ĝi estus trofeo. La buboj are kuris post lin kaj kriaĉis: "Trabo falis sur lin!" Mi estis senkonscia pro hororo kaj kompato, miaj kruroj tremis, estis naŭze al mi. "Ĉu tio doloras vin?" mi elspiris konsternite. Li ekrigardis min per siaj orgojlaj, flagrantaj, mokemaj okuloj. "Ĉu tio rilatas vin?" li tradentis. Mi restis staranta rifuzita kaj malhonorita. Atendu, mi montros al vi, mi montros al vi, kion mi eltenas! Mi iris en la metiejon kaj enigis la maldekstran manon en premligilon, per kiu oni premligas fostojn; mi premis la ŝraŭbon, vi vidos! Mi eklarmis, do, nun ĝi doloras min kiel lin; mi montros al li! Mi streĉis la ŝraŭbon ankoraŭ pli; jam mi ne sentis doloron, sed ekstazon. Oni trovis min en la metiejo svenintan, kun la fingroj pinĉpremataj en la premligilo; ĝis nun mi havas la lastajn fingrofalangojn sur la maldekstra mano lamigitajn. Nun la mano estas ŝrumpa kaj seka kiel meleagra krifo, sed ĝis nun sur ĝi estas enskribita la memoraĵo - pri kio fakte? Pri venĝema infana malamo aŭ pasis amikeco?

V

Tiutempe okazis ke al nia urbeto alproksimiĝis fervojo. Jam longe ĝi estis konstruota, sed nun ĝi estis tute proksime; ankaŭ



en la meblista korteto aŭdeblis, kiel oni forpafas ŝtonon sur deklivo. Estis severaj malpermesoj, ke ni infanoj ne darfas tien

iri, unue, ĉar tie oni pafas per dinamito, kaj tial, ĉar tie estas ĉiaj strangaj homoj; diablo kredu la kanajlaron, oni diradis. Unuafoje gvidis min tien la paĉjo, vi vidu, kiel oni konstruas fervojon. Mi tenis min spasme je lia fingro, mi timis tiujn homojn, ili loĝis en fostaj barakoj, inter kiuj pendis sur ŝnuroj ŝiriĝinta tolaĵo kaj tiu plej granda barako estis kantino kun balgoforma kaj mava ino, kiu konstante insultis. Sur trako fosis duon­nudaj homoj kun fosiloj enmane; ili vokis ion je la paĉjo, li ne respondis al ili. Poste staris tie iu kun ruĝa flageto en la mano. "Vidu, ĉi tie oni pafos," diris la paĉjo, kaj mi tenis min ankoraŭ pli spasme. "Ne timu, ja mi estas ĉi tie," diris la paĉjo fideme, kaj mi sentas kun feliĉega respiro, kiel li estas potenca kaj forta; nenio povas okazi tie, kie li estas.

Foje haltis ĉe barilo de nia metiejo ĉifonita knabineto, metis la nazon inter latojn kaj ion misbabilis. "Kion ci diras?" demandis Franc. La knabineto kolere eligis la langon kaj plu buŝklakis. Post tio Franc venigis la paĉjon. La paĉjo apogis sin je la barilo kaj diras: "Kion ci volas, etulino?" La etulino tion ripetis ankoraŭ pli rapide. "Mi ne komprenas cin," diris la paĉjo serioze, "kiu scias, kia nacio ci estas. Atendu ĉi tie!" Kaj li venigis la panjon.

"Rigardu, kiajn okulojn havas tiu infano." Ŝi havis grandajn, nigrajn okulojn kun longegaj okulharoj. "Kiel bela," elspiris la panjo kun mirego. "Ĉu ci volas manĝi?" La knabineto nenion, nur rigardis ŝin per tiuj okuloj. La panjo alportis al ŝi panon kun butero, sed la etulino kapneis. "Eble ŝi estas italino aŭ hungarino," opiniis la paĉjo necerte. "Aŭ rumanino. Kiu scias, kion ŝi volas." Kaj li iris al sia laboro. Kiam li estis for, elprenis sin­joro Martinek el poŝo dudekheleron kaj donis ĝin senvorte al la knabineto.

La sekvintan tagon, kiam mi revenis el lernejo, ŝi sidis sur nia barilo. "Ŝi venis al vi," ridis Franc, kaj mi ege koleris; tute mi ne atentis ŝin, kvankam ŝi eligis el io kio eble estis poŝo, brilan dudekheleron kaj rigardis ĝin, por ke mi rimarku ĝin. Mi turnis sur la fosto­amaso, unu foston transverse, por ke ĝi estus balancilo, kaj ek­komfortis sur unu ekstremaĵo; la dua elstaru al la ĉielo, tio ne rilatas min; mi turnis la dorson al la tuta momdo, morna kaj iel kolereganta. Kaj subite la fosto sub mi komencis hezite leviĝi; mi ne retrorigardis, sed superinundis min grandega, preskaŭ dolora feliĉo. Ĝi svinglevis min alten, feliĉegan ĝis kapturno; mi klin­iĝis, por superpesi la balancilon sur mia flanko alteren, la dua ekstremaĵo leĝere kaj elegante respondis, tie diskrure sidas knabineto kaj diras nenion, balanciĝas silente kaj solene, sur la kontraŭa ekstremaĵo silente kaj solene bubo, ili ne rigardas sin kaj fordonas sin al la balancado per la tuta korpo kaj animo, ĉar ili amas sin, almenaŭ la knabo amas, eĉ se li ne scius tion tiel nomi, li estas plena de tio, ĝi estas bela kaj turmenta samtempe; kaj tiel ili balanciĝas senvorte kaj preskaŭ ceremonie, kiel eble plej malrapide, por ke ĝi estu pli solena.

Ŝi estis pli granda kaj pli aĝa ol mi, nigrahara kaj malhela kiel nigra katino; mi ne scias, kiel ŝi nomiĝis kaj de kia nacieco. Mi montris al ŝi mian barilon el ligneroj, sed ŝi eĉ ne atentis ĝin, eble ŝi ne ekkonis, ke la faboj estas miaj ko­kinoj; tio doloris min kruele kaj ekde tiu tempo mia baritaĵo ĉesis min ĝojigi. Sed ŝi kaptis katidon de najbaro kaj premis ĝin al si, teruritan kaj kun konsternitaj okuloj; kaj ŝi sciis el ŝnurpeceto fari tian stelon, ke ĝi estis kiel sorĉado. Knabo ne eltenas senĉese ami, la amo estas sento tro peza kaj turmenta; de temp' al tempo necesas ĝin senpezigi al nura amikeco. Buboj mokis min, ke mi amikas kun knabinoj, tio estis sub ilia digno; mi toleris tion kuraĝe, sed abismo inter mi kaj ili vastiĝis. Foje ŝi gratis bubon de selisto; pro tio estiĝis interbatiĝo, sed intervenis la filo de pentristo kaj tradentis malestime: "Lasu ŝin, ŝi estas ja nur bubino!'" Kaj forkraĉis kiel vicmajstro. Se tiam li estus gestinta, mi estus irinta post lin anstataŭ post tiun nigran ser­penteton; sed li turniĝis dorse al mi kaj gvidis sian hordon al pluaj sukcesoj. Mi estis perpleksa pro la ofendo kaj ĵaluzo. "Ne opiniu," mi minacis, "se ili irus kontraŭ nin, mi montrus al ili!" Sed cetere ŝi ne komprenis tion kaj entute kondutis, kvazaŭ mi estus sub ŝia protekto.



Estis ferioj, kaj iam ni kunestadis tutajn tagojn; "nur antaŭ vesperiĝo forkondukadis ŝin sinjoro Martinek je la mano al la fostaj barakoj trans la rivero. Iam ŝi ne venis, kaj tiam mi ne sciis pro malespero, kion fari; mi enrampis kun libro en mian kaŝejon kaj ŝajnigis legadon. Elfore aŭdeblis kriaĉado de buboj, al kiuj jam mi ne apartenis, kaj knalojn de la forpafataj rokoj. Sinjoro Martinek kliniĝis, kvazaŭ li kalkulus fostojn, kaj kompate murmuretis: "Kial ŝi ne venis hodiaŭ?" Mi ŝajnigis kvazaŭ mi ne aŭdus kaj nur furioze legus; sed preskaŭ delice mi sentis, kiel sangas mia koro kaj ke sinjoro Martinek tion scias. Foje mi ne eltenis tion plu kaj mi ekiris al ŝi; ĝi estis terura aventuro; mi devis tra ponteto trans riveron, kiu tiutage ŝajnis al mi terura kaj sovaĝa kiel neniam. Mia koro impete batis kaj mi iris kvazaŭ ensonĝe al la barakoj, kiuj ŝajnis al mi forlasitaj; nur la dika kantinestrino ie kantaĉis kaj virino en ĉemizo kaj jupo estis pendiganta tolaĵon, laŭte oscedante kiel granda hundo de viandisto. La nigra bubineto sidis antaŭ ia barako sur kesteto kaj kunkudradis iajn ĉifonojn, palpebrumis per longaj okulharoj kaj pro plenplena atentemo eligadis pinton de la lango. Senhezite ŝi faris al mi lokon ĉe si kaj komencis ra­pide, bele rakonti en sia fremda lingvo. Neniam mi havis tian senton, ke mi estas tiel senlime malproksime de la hejmo; kvazaŭ ĉi tio estus alia mondo, kvazaŭ neniam mi estus revenonta hejmen; ĝi estis sento malespera kaj heroa. Ŝi prenis min per sia maldika, nuda brako ĉirkaŭ la kolo kaj longe, humide kaj tikle flustris en mian orelon; eble ŝi diris al mi per sia fremda lingvo, ke ŝi amas min, kaj mi estis mortonta pro feliĉo. Mi montris al mi inter­non de la barako, en kiu versimile ŝi vivis; ĝi estis sufoke ard­igita de la suno kaj fetoris kiel hundobudo; sur najlo pendis vira jako, sur planko ĉifonoj kaj iaj kestoj anstataŭ mebloj. Estis tie sombre, kaj ŝiaj okuloj fiksrigardis min tiel de proksime kaj bele, ke mi estus ekploronta, mi ne scias pro kio: ĉu pro la amo, senpovo aŭ teruro. Ŝi eksidis sur kesto, genuojn sub la mentono, flustris ion kiel kanteton kaj rigardis min per siaj fiksaj, larĝaj okuloj; ĝi estis, kvazaŭ ŝi sorĉus. Vento alpuŝis la pordon, kaj subite estis tute mallume; ĝi estis terura, mia koro batis ĝis en la kolo, mi ne scias, kio nun okazos; silentete io en la mallumo eksusuris kaj la pordo malfermiĝis, ŝi staris en ĝi kontraŭ la lumo kaj rigardis senmove eksteren. Poste denove ekbruegis en la forpafata parto de la deklivo, kaj ŝi ripetis: "Bum." Subite denove ŝi estis gaja kaj montris al mi, kion ŝi scipovas fari el ŝnuretoj; dioscias, kial subite ŝi komencis konduti al mi kiel ia panjo aŭ vartistineto; eĉ, ŝi prenis min je la mano kaj volis min konduki hejmen, kvazaŭ mi estus etulo. Mi elŝiriĝis de ŝi kaj komencis kiel eble plej forte fajfi, por ke ŝi sciu, kio mi estas; sur la ponteto mi eĉ haltis kaj kraĉis en la akvon, tion por pruvi al ŝi, ke mi estas granda kaj ke nenion mi timas. Hejme oni demandis min, kie mi vagis; mi primensogis tion, sed kvankam mi mensogis ofte kaj facile kiel ĉiu infano, mi sentis, ke ĉifoje mia mensogo iel estas pli granda kaj pli peza; tial mi mensogis eĉ tro fervore kaj haste - mi miras, ke ili tion ne ekkonis.

Tagon poste ŝi venis kvazaŭ nenio estus okazinta kaj provis fajfi per rondigitaj lipoj; mi instruis ŝin pri tio, ofereme transdonante al ŝi parton de mia supereco; la amikeco estas granda. Des pli facile mi migris al ŝi al la barakoj; ni fajfis je ni jam defore, kio neordinare firmigis nian amikecon. Ni penrampis deklivojn, de kie videblis labori fosistojn; ŝi sunĝuis inter ŝtonoj kiel vipuro, dum mi rigardis tegmentojn de la urbeto kaj la bulbforman kupolon de preĝejo. Kiel malproksime! Tie, kie estas videbla la kartona tegmento, estas la meblista meti­ejo; la paĉjo snufas kaj mezuras ion sur fostoj, sinjoro Martinek tusas kaj la panjo sur la domsojlo kapskuas: kie denove enestas tiu misa bubo? Ĉi tie, nenie, mi estas kaŝita; ĉi tie sur la sundeklivo, kie floras verbasko, ekio kaj leontodoj; ĉi tie sur la dua bordo, kie ĝi sonas de fosiloj kaj knalas de dinamito kaj kie ĉio estas tute alia. Ĉi tie estas tia sekreta loko; de ĉi tie videblas ĉio kaj ĉi tien vidas neniu. Kaj malsupre oni jam metis relojn kaj forvetur­igas ŝtonon kaj argilon en klapĉaroj; iu saltas sur la veturileton kaj ĝi mem veturas sur reloj, tion ankaŭ mi volus, kaj havi sur la kapo tian turbanon el ruĝa poŝtuko. Kaj loĝi en fosta budo, tiun sinjoro Martinek faru al mi. La nigra knabineto fiksrigardas min, kiel malsaĝe, ke mi povas al ŝi nenion diri. Mi provis paroli al ŝi per sekreta lingvo: "Mivri al vri ionvro dirvros," sed ankaŭ tion ŝi ne komprenis. Restas nenio alia ol eligadi je si la langojn kaj fari unu post la alia la plej terurajn grimacojn, por manifesti per tio mensakordojn. Aŭ kune ĵetadi ŝtonojn. En la nuna momento estas vico je la eligado de lango; ŝia lanĝo estas lertmova kaj maldika kiel ruĝa serpentido; entute la lango estas stranga, de proksime ĝi estas, kvazaŭ ĝi estus farita el nuraj grieroj. Mal­supre estas kriado, sed tie estas senĉese kriado. Kaj kiu eltenas pli longe rigardi en la okulojn de la alia? Kiel strange, ŝiaj okuloj aspektas nigraj, sed de proksime ili enhavas iajn orajn kaj verdajn aĵojn; kaj la kapeto meze, tio mi estas. Kaj subite ŝiaj okuloj grandiĝis kiel pro hororo, ŝi eksaltis, ion ekkriis kaj kuris malsupren desur la deklivo.

Malsupre sur teraso moviĝis perpleksa areto da homoj al la kantino. Post ili restis nur disĵetitaj fosiloj.

Vespere en la urbeto oni ekscitite rakontis, ke iu "el tiuj homoj" dum kverelo pikmortigis skip­estron, onidire ĝendarmoj lin forkondukis, li havis katenojn sur la manoj, kaj post ili kuris lia infano.

Sinjoro Martinek turnis al mi siajn grandajn, belajn okulojn kaj mansvingis. "Kiu scias, kiu el ili tiu estis," li murmuretis. "Tiuj homoj estas ĉiumomente en alia loko."

Neniam plu mi vidis ŝin. Mi legis pro tristo kaj forlas­iteco, kio ajn venis en miajn manojn, kaŝita inter fostoj. "Vi havas bravan knabon," diradis najbaroj, dum la paĉjo kun la patr­eca modesteco oponis: "Nur li taŭgu por io!"


VI


La paĉjon mi amis, ĉar li estis forta kaj simpla. Tuŝi lin, tio estis tia sento kvazaŭ apogi sin je muro aŭ potenca kolono. Mi opiniis, ke li estas la plej forta el ĉiuj homoj; li estis flarsentebla laŭ malkara tabako, biero kaj ŝvito, kaj lia po­tenca korpeco plenigadis min de ia ĝuego pro sekureco, fidindeco kaj forto. Iam li ekkoleregis kaj poste li estis terura, li bru­egis kiel ŝtormo; des pli dolĉa estis tiu iometo da teruro, kun kiu poste mi rampis sur lian sinon. Li ne parolis multe, kaj do ne pri si; neniam mi seniĝis de la sento, ke li povus paroli pri grandaj kaj heroaj agoj, kiujn li faris, kaj mi metus polmon sur lian potencan, kreskitan torakon, por senti, kiel ĝi en li sonegas. Li vivis larĝe kaj profunde en sia meblistado; kaj li estis tre ŝparema, ĉar li mezuris monon per laboro, kiun li dediĉis al ĝi. Mi memoras, kiel iam dimanĉe li eligis el tirkesto ŝparlibrojn kaj enrigardis ilin; ĝi estis, kvazaŭ li kontente rigardus orde kunmetitajn amasojn da bonaj, honestaj fostoj; en tio estas, knabo, multe da laboro kaj ŝvito. Malŝpari monon, tio estas kiel vanigi pretan laboron; tio estas peko. Kaj por kio, paĉjo, estas la ŝparita mono? Por maljunaj jaroj, dirus versimile la paĉjo; sed ĝi ne estas tio, tion oni nur diras; mono estas por tio, por ke per ĝi oni vidu la laboron, la dum­vivan virton de diligenteco kaj rezignado. Vi povas tion ĉi tie tralegi, ĝi estas rezulto de la tuta vivo; ĉi tie estas skribite, ke mi vivis penlabore kaj ŝpareme, kiel decas. Venis tempo, kiam la paĉjo jam ege estis maljuna; la panjo jam delonge dormis sur tombejo sub marmora monumenteto (ĝi kostis ja multe da mono, dir­adis la paĉjo pietate) kaj mi havis mian bonan postenon; kaj la paĉjo ankoraŭ senĉese ŝoviĝis per la pezaj, ŝvelaj kruroj tra la meblista korteto, sur kiu jam preskaŭ nenio estis farebla; li ŝparis, kalkulis kaj dimanĉe, sola kaj sola en la estinta familia nesto, elprenadis ŝparlibrojn kaj rigardis la cifersumon de sia honesta vivo.

La panjo ne estis tiel simpla; ŝi estis pli sentiva, ekscitiĝema kaj superabundanta per amo al mi; estis momentoj, kia ŝi premis min spasme al si kaj ĝemis, ci mia unika, mi mortus por ci! Pli poste, kiam mi estis bubo, ĉi tiuj ameksplodoj min iel ĝenis; mi hontis, ke amikoj povus vidi, kiel la panjo pasie min kisas; sed dum mi estis ankoraŭ tute malgranda, enirigadis min ŝia impeta amo en ian servutecon kaj jugon, mi treege amis ŝin. Kiam mi ekplor­is kaj ŝi prenis min en la brakojn, tio estis sentivo, kvazaŭ mi estus vaniĝanta; ege ŝate mi ploradis sur ŝi mola, de infanbuŝo salivita kaj de larmoj malseka kolo; mi igis min plorsingulti, laŭ kiom ĝi eblis, ĝis ĉio disiĝis en feliĉega, dormema murmuretado: panjo! panjo! Entute la panjo estis ligita por mi kun bezono plori kaj esti kvietigata, kun trosentema neceso ĝui mian doloron! Nur kiam mi fariĝadis eta, kvinjara viro, kreskis en mi rezisto al tiaj virinaj manifestiĝoj de sentivo; mi deturnadis la kapon, kiam ŝi premis min al sia sino, kaj mi pensis, kion ĝi valoras por ŝi; jes, la paĉjo estas pli bona, li estas flarperceptebla de tabako kaj forto.

Ĉar ŝi estis tro sentiva, ŝi travivadis ĉion iel drame; etaj familiaj kvereloj finiĝadis per ŝvelaj okuloj kaj tragika silentado; kaj la paĉjo, brufermante la pordon, eklaboris kun furioza obstino, dum el la kuirejo ĝisĉi­ele vokis terura kaj akuzanta silento. Ŝi ekplaĉis ideon, ke mi estas malforta infano, ke povas okazi al mi ia malfeliĉo, aŭ ke mi povas morti. (Fakte mortis ŝia unua infano, nia nekonata fra­teto.) Tial senĉese ŝi elkuradis rigardi, kie mi estaq kaj kion mi faras; pli poste virece mi morniĝis je tio, ke ŝi tiel ardas min, kaj mi respondadis maleme kaj obstine. Kaj senĉeae ŝi demandis: ĉu estas io al vi? ĉu doloras vin la stomak­eto? Komence tio flatis min; oni estas tiel grava, kiam oni malsanas kaj ricevas kompresojn; kaj la panjo spasme alpremas lin al la brusto, ci mia plej kara, ci ne darfas morti al mi! Aŭ ŝi kondukadis min je la mano al mirakla pilgrimloko, por preĝi pri mia sano; ŝi oferis por mi al Virgino Maria etan vaksbuston, onidire mi estas malforta je la brusto. Ege mi hontis, ke ŝi oferas por mi virinan brusto humiligadis min en mia vira fiero; entute ĝi estis stranga migrado, la panjo senvorte preĝis aŭ ĝemis kun la okuloj rigidaj kaj larmplenaj: malklare kaj hontige mi sentis, ke ne temas nur pri mi. Poste ŝi aĉetis al mi kornbulkon, kiu cetere estis pli aparta kaj pli rara ol kornbulkoj hejme; sed malgraŭ tio mi ne ŝatis partopreni la pilgrimojn. Tiu imago restis al mi por la tuta vivo: la panjo, jen konekso kun malsano kaj doloro. Mi opinias, ke ankaŭ nun prefere mi apogus min je la paĉjo kun lia tabak-odoro kaj vireco. La paĉjo estis kiel kolono.

Mi ne havas kaŭzon por beligi la hejmon de mia infanaĝo. Ĝi estis ordinara kaj bona kiel miloj da aliaj hejmoj; mi estimis mian patron kaj amis mian panjon, kaj jen, bone mi fartis sur la tero. Ili faris el mi ĝustam homon al sia imago; mi ne estis tiel forta kiel la paĉjo nek tiel granda en la amo kiel la panjo, sed almenaŭ laborema kaj honesta, sentiva kaj certagrade ambicia - ­tiu ambicio certe estas heredaĵo post la vigleco de la panjo; entute tio, kio en mi estis vundata, estas versimile post la panjo. Kaj jen ankaŭ tio estis ĝusta kaj estis por io bona; krom homo penanta estis en mi homo, kiu revas. Ĉi tio ekzemple certe ne estas post la paĉjo, ke mi rigardas mian pasintecon kiel en spegulon; la paĉjo estis tiel absolute objektiva; neniam li havis tempon por io alia nur por est­anteco, ĉar li vivis en laboro. Rememorado kaj futuro apartenas al tiuj, kiuj inklinas revi kaj kiuj okupiĝas pli multe pri si mem. Tio estas heredaĵo de la panjo en mia vivo. Kaj rigardante nun, kio en mi estis post la patro kaj kio post la panjo, mi trovas, ke ili ambaŭ iris kun mi dum mia tuta vivo kaj ke mia hejmo nenie finigas; ke ankaŭ nun mi estas infano, havanta sian sekretan mondon, dum la paĉjo laboras kaj kalku­las kaj la panjo sekvas min per rigardoj de timo kaj amo.


VII
Ĉar mi bone lernis kaj ĉar pro forlasiteco kaj neamikemo mi enestis en libroj, igis min la paĉjo studi; cetere tio estis memkomprena per si mem, jam tial, ĉar li respektis sinjorojn kaj ĉar la mate­ria kaj societa supreniĝo estis por li la plej sankta kaj memkomprenebla tasko de ordema homo kaj de liaj posteuloj. Mi rimarkis, ke la plej taŭgaj infanoj (laŭ senco de viv­kariero) kutime estas en la penemaj meztavoloj, kiuj ĵus komencis modeste kaj deteneme fondadi ion kiel pretendon je pli bona vivo; nia altiĝo estas per strebado de niaj patroj. Tiam mi havis nenian imagon, kio mi volus esti; eble io grandioza, kiel estis ŝnurdancisto balanciĝanta iun vesperon super nia placeto, aŭ dragono sur ĉevalo, kiu foje haltis ĉe nia barilo kaj demandis germane pri io; la panjo donis al li glaseton da akvo, la dragono soldate salutis, la ĉevalo karakolis kaj la panjo estis ruĝa kiel rozeto. Mi volus esti dragono aŭ konduktoro, kiu fermas pordeton ĉe trajno kaj poste kun ega eleganteco saltas sur sian ŝtupplaton, kiam trajno jam ekveturas. Sed oni ne scias, kiel fari tion por fariĝi konduktoro aŭ dragono. Foje la paĉjo emocie anoncis al mi, ke post la ferioj li igos min studi, la panjo ploris, sinjoro instruisto en lernejo diris, ke mi ŝatu tion, ke mi estos klera homo, kaj sinjoro paroĥestro komencis diradi al mi: "Servus, stu­dento." Mi ekruĝis pro fiero, ĉio estis tiel glora; jam mi hontis ludi kaj kun libro enmane, dolore, solece mi estis maturiĝanta al la knaba seriozeco.


Strange, kiel la sekvintaj ok jaroj en gimnazio ŝajnas al mi nerealaj - almenaŭ en komparo kun la infanaĝo hejme. Infano vivas plene, ne opinias sian infanaĝon, sian ĵusan momenton kiel ion provizoran kaj transiran; kaj li estas hejme, tio estas, li estas grava persono, kiu okupas sian lokon, apartenanta al li per posedrajto. Kaj iun tagon oni tranloĝigas provincan bubon al lernejoj en urbo. Ok jarojn inter fremdaj homoj, tiel oni povus tion nomi; ĉar tie jam li ne estas hejme, estos fremda homo kaj neniam havos senton de certeco, ke tien li apar­tenas. Li sentos sin ege malgrava inter tiuj fremdaj homoj, oni senĉese rememorigados al li, ke ankoraŭ nenio li estas; lernejo kaj fremda ĉirkaŭo kultivos en li sentivon de humiligita eteco, kaŭriteco kaj malplivaloreco, sentivon, kiun li superados per lernegado aŭ - en kelkaj kazoj kaj nur pli malfrue - per furioza rezistado kontraŭ instruistoj kaj lerneja disciplino. Kaj en lernejo konstante oni inokulas al li, ke ĉio ĉi estas nur preparo por tio, kio nur venos; jaro de unua­klasano estas nenio alia ol preparo por jaro de duaklasano, kaj kvarklasano estas en la mondo nur tial, por avanci je kvina­klasano, memkomprene, se li estos sufiĉe atentema kaj diligenta. Kaj la tutaj ok longaj jaroj estas nur preparo por abitu­rienta ekzameno, kaj nur poste, studentoj, komenciĝos la vera lernado. Ni preparas vin por la vivo, mentoras sinjoroj profe­soroj, kvazaŭ tio, kio viglas antaŭ ili en benkoj, ne estus vivo inda tiun nomon. La vivo estas tio, kio venos nur post la abiturienta ekzameno: tio estas koncize tiu plej potenca imago, kiun mezlernejo kultivas en ni; tial ni forlasas ĝin, kvazaŭ ni estus liberlasitaj, anstataŭ nur iom emocie senti, ke per tiu foriro ni adiaŭas la knabaĝon.

Eble tial niaj rememoroj pri lernejo estas tiel nekompletaj kaj nekoncentritaj; kaj tamen kia perceptemo en tiuj jaro! Kiel precize kaj vigle mi memoras miajn profesorojn, rid­indajn kaj folajn pedantojn, bonulojn, kiuj vane klopodis ekregi la deĉenigitan aron da buboj, kaj kelkajn noblajn, doktajn virojn, ĉe kies piedoj ankaŭ knabo neklare kaj preskaŭ kun frost­sento sentis, ke ne temas pri preparo, sed pri ekkono, kaj ke jam en ĉi tiu momento li io kaj iu fariĝas. Mi vidas ankaŭ miajn samklasanojn, tranĉdifektitajn benkojn, koridorojn de la malnova konstruaĵo scholarum piarum, mil rememorojn vivajn kiel vivajn sonĝojn; sed la tuta tempo en lernejo, tiuj ok jaroj kiel tuto estas strange senfaceta kaj preskaŭ sensenca; tio estis jaroj de juneco travivitaj malpacience kaj leĝere, nur ke ili jam forpasu.

Kaj denove: kiel avide kaj forte travivas knabo en tiuj jaroj kion ajn, kio ne estas lernejo; kion ajn, kio ne estas "preparo por la vivo", sed estas la vivo mem; ĝi estu aŭ amikeco aŭ tiel nomata la unua amo, konfliktoj, legado, religia krizo aŭ petolado. Jen io en kion li povas enmergiĝi tute kaj kio estas lia jam nun kaj ne nur post la abiturienta ekzameno aŭ, kiel en lernejo oni diras, "kiam li estos preta." Plejparto de la internaj ŝokoj kaj de la diversaj, tragike serioze travivataj idiotaĵoj de la juneco estas, miaopinie, sekvo de tiu suspendita vivo, en kiu pasas nia juneco. Preskaŭ ĝi estas venĝo por tio, ke ni ne estas taksataj serioze. Pro ribelo antaŭ ĉi tiu kronika provizorado ni avidas vivi almenaŭ maksimume plene kaj efektive. Kaj tial ĝi estas jene; tial en la junaĝo tiel konfuze kaj iam dolore trarompiĝas la malsaĝa bubaĵo kaj tragika, surpriza seriozeco. La vivo ne progresas tiel, ke el infano iom post iom kaj preskaŭ nerimarkeble fariĝas viro; subite estas en infano terure pretaj kaj sange maturaj partoj de homo; ĝi ne koincidas, ĝi ne estas organizita en li; en li ĉio karambolas tiel malkonekse kaj nelogike, ke ĝi aspektas kiel frenezaĵo! Feliĉe, ni maljunaj, kutimas rigardi ĉi tiun staton indulgeme, kaj al knaboj, kiuj komencas kompreni la vivon mortserioze, ni kvietige montras, ke

tio forpasos.

(Kia krudeco paroli pri feliĉa juneco! Versimile ĉe tio ni pensas pri niaj iamaj sanaj dentoj kaj sanaj stomakoj; ne gravas,

ke pro io ajn doloris nin nia animeto! Havi antaŭ si tiom da vivo kiel tiam: tuj ni ŝanĝus, estu ni kio ajn. Mi scias, fakte ĝi estis mia malplej feliĉa tempo, nur tempo de tristo kaj izolo; sed mi scias, ankaŭ mi ŝanĝus, ambaŭmane mi ekprenus tiun deprimitan junecon - ĉu gravas, ke denove tiom senlime, tiom mal­espere dolorus min mia animeto!)


VIII

Ĉio ĉi okazis al mi kiel al ĉiu, sed eble malpli ribele, ne tiel karakterize kiel ĉe aliaj. Unue, multe da junaĝa iriteco disiĝadis ĉe mi en tiu konstanta nostalgio, en izoleco de provinca knabo en medioj fremda kaj iel superigita. La paĉjo ŝparis, li loĝigis min ĉe eta, zorgo­plena tajlora familio; unuafoje mi sentis, ke fakte mi estas senhava (kaj preskaŭ malriĉa studenteto, al kiu estas destinite, moderigadi sin kaj restadi flanke. Kaj mi estis sinĝena provinca knabo sentanta, ke li estas misatentata de kuraĝaj urbaj sinjoretoj; kiel ili sentis sin ĉi tie hejmece, kion ĉion ili sciis kaj havis komunan! Ĉar mi ne sciis proksimiĝi al ili, mi ekobstinis ke almenaŭ mi eminentiĝos super ili; mi iĝis lerneja lernegulo, kiu trovis ian sencon de l' vivo, ian revenĝon en tio, ke li avancis el klaso al klaso summa cum laude, observata kun malplaĉo de samklasanoj, kiuj en mia soleca kaj peza diligenteco vidis abomenan strebadon. Des pli multe mi soliĝis kaj lernegis miajn lecionojn kun pugnoj surorele, en seka sufoko de tajloraj gladiloj, en odoro de kuirejo, kie ĝemanta tajlor­edzino kuiradis palan kaj ĉiam iel acidetan manĝon. Mi lernis ĝis stultiĝo; tra kie mi iris, mi movis la lipojn en la senĉesa ripet­ado de lecionoj, sed kia silenta kaj profunda triumfo, kiam en la lernejo mi sciis kaj estis eksidanta en benko dum teda kaj malafabla silentado de la klaso! Tute mi ne rerigardis, sed mi sentis, kiel ĉiuj malamike min rigardas. Sed ĉi tiu eta ambicio transportadis min trans krizojn kaj bruskajn ŝanĝojn de la juneco; mi eskapadis antaŭ mi mem, lernante parkere Sundajn Insulojn aŭ grekajn neregulajn verbojn, Tiam estis en mi la paĉjo kliniĝanta super sia laboro, ĝis pro koncentriĝo kaj fervoro li anhelis; paĉjo esploranta per dikfingro la pretan verkon, bona ĝi estas, nenie ia manko. Jam ne plu oni vidas je la lernaĵo, vesperiĝas, tra la malfermita fenestro aŭdeblas dormsignalo el kazerno; en la fenestro staras knabo kun brulaj okuloj kaj sufokiĝas pro ege bela kaj malespera tristo. Kial do? Ĝi estas sennoma, ĝi estas tiom ampleksa kaj profunda, ke en ĝi solviĝas pikaj pingletoj de ĉiaj etaj otendoj kaj humiligoj, fiaskoj kaj senreviĝoj kiuj en­pikiĝas de ĉie en la nekuraĝan knabon. Jes, jen la panjo, tiu elbordiĝado de doloroj kuj amo. Tio koncentriĝinta kaj laboreganta estas la paĉjo, tio senbore trosentema kaj pasie tenera estas la panjo: kiel ĉi tiujn du loki kaj ordigi en la mallarĝa knaba brusto?

Siatempe mi havis kunulon, al kiu ligis min revema amikeco; li estis provinca knabo, pli aĝa ol mi, kun blonda lanugo sur la mentono, treege maltalenta kaj delikata; lia patrino votis lin al Disinjoro kiel dankoferon por resaniĝo de la patro, kaj li estis studonta je pastro. Kiam li estis vokita, tio estis kompleta tragedio de bona volo kaj paniko; li tremis kiel folio kaj kapablis el­balbuti nek unu vorton. Mi instruis lin en persista penado helpi al li; li aŭskultis min buŝmalferme kaj fiksrigardis min per la belaj, adorantaj okuloj. Kiam oni ekzamenis lin, neeldireble mi suferis por li kaj senbride; la tuta klaso strebis helpi al li kaj suflori, ankaŭ al mi estis pardonite kaj oni puŝetis min, vi, kiel ĝi estas? Poste li sidis ruĝa kaj tute deprimita; mi iris al li kun larmplenaj okuloj kaj konsolis lin, vidu, jam ĝi estis iom pli bona, preskaŭ iom vi diris tion, nur atendu, ĝi sukcesos! Dum klasaj taskoj mi sendadis al li sur rulumita papereto skribotan taskon, li sidis en kontraŭa de la klaso; mia stafeto migris de mano al mano, kaj neniu ĝin disvolvis, tio estis por li; la juneco estas kruda, sed ĝi estas kavalireca. Ni trapuŝis lin per unuiĝintaj fortoj ĝis la tria klaso, poste li neeviteble malsukcesis kaj foriris hejmen; mi aŭdis, ke hejme li pendumis sin. Tiu knabo eble estis mia plej granda kaj plej pasia amo de mia vivo. Mi rememoris ĝin, kiam pli poste mi legadis rakont­adojn pri seksaj motivoj de juna amikeco. Dio, kiaj stultaĵoj! Apenaŭ mallerte ni donis al ni la manojn, ni travivadis preskaŭ konsternite kaj troŝargite la mirigan fakton, ke ni estas animoj; plenigadis nin feliĉo, ke ni povas rigardi la sanajn aferojn. Mi sentis, ke mi lernas por li, por povi helpi al li; ĝi estis nura tempo, kiam mi lernis vere ŝate kaj kiam ĉio ĉi havis belan kaj bonan sencon. Ankoraŭ nun mi aŭdas mian propran insistan, fervoran voĉeton: "Rigardu, ripetu tion post mi: plantojn fanero-gamajn ni dividas je unukotiledonaj, dukotiledonaj kaj senkotiledona." "La plantojn ni dividas je fanerogamaj," murmuretis mia granda amiko per voĉo jam vireca kaj fiksis min per puraj, fidelaj, hundece sindonaj okuloj.



Iom pli poste mi havis alian amon, ŝi aĝis dek kvar jarojn, kaj mi dek kvin; ŝi estis fratino de iu mia samklasano, kiu malsukcesis en la latina kaj greka lingvoj, li estis granda kanajleto kaj sentaŭgulo. Foje atendis min en koridoro de la lernejo trivvestita, melankolia kaj ete ebria sinjoro, li demetis ĉapelon, prezentis sin kiel vicoficisto tiu kaj tiu, lia mentono dume tremis; nome, ke mi estas eminenta studento kaj mi havu do la afablecon kaj iom helpu al lia filo en la latina kaj greka lingvoj. "Repetitoron ne povas pagi al li," li balbutis, sed se vi estus tiel rare afabla, sinjoro -" Li diris al mi "sinjoro", kaj tio sufiĉis; ĉu povis mi postuli pli multe? Kun entuziasmo mi ekkomencis la novan taskon kaj provis instrui la hirtan stratbubon. Ĝi estis ia stranga familio; la patro estis senĉese en oficejo aŭ trinkis kaj la patrino iradis kudri en fami­liojn aŭ kion; ili loĝis en mallarĝa, misfama strateto, kie kun vesperiĝo eliradis antaŭ domon dikaj kaj maljunaj inoj, balanc­-irantaj kiel anasoj. Hejme estadis aŭ ankaŭ ne estadis la bubo kaj lia pli juna fratineto, purema, timida, stretvizaĝa kaj de helaj miope elkavaj okuloj, kiujn eterne ŝi klinadis al ia brodaĵo aŭ aĵurado. Kun la lernado ĝi aspektis plorinde, la bubo ne emis lerni kaj sufiĉe; dume mi ĝisorele enamiĝis al tiu timida knabino, kiu sidadis silentete sur seĝeto kun la brodaĵo tuj ĉe la okuloj. Ĉiam ŝi levis ilin subite kaj kvazaŭ timigite, kaj poste petis pardonon por tio per tremanta rideto. La bubo jam tute ne bonvolis akceptadi miajn ripetadojn, grandanime li permesis, ke mi faru liajn taskojn, kaj sekvis siajn interesojn. Mi kurbiĝis super liaj kajeroj, kvazaŭ mi havus kun tio dioscias kiom da laboro; kiam mi levis la kapon, rapide ŝi mallevis la okulojn, ruĝaj ĝis la hararo; kiam mi ekparolis, tiam ŝiaj okuloj preskaŭ konsterniĝis pro ektimo kaj sur la lipoj ektremis plorinde timida rideto. Ni havis nenion por paroli, ĉio estis ege embarasa; sur muro tiktakis horloĝo kaj stertoris anstataŭ bati; foje mi ne scias per kiu senso mi eksentis, ke ŝi subite pli rapide spiras kaj pli rapide tredas fadenon tra brodaĵo; tiam ankaŭ mia koro ekbatis kaj mi ne kuraĝis levi la kapon, nur mi komencis superflue foliumi en la kajeroj de la bubo, por ke almenaŭ io okazu. Ĝis medolo mi hontis por miaj embarasoj kaj mi firme intencadis: morgaŭ mi diros ion al ŝi, ion, por ke ŝi komencu paroli kun mi. Mi elpensis centojn da dialogoj, ankaŭ tion, kion ŝi povus diri; ekzemple: montru al mi la brodaĵon, por kio ĝi estos, aŭ tiel. Sed kiam mi estis tie kaj volis tion diri, mia koro komencis bati, la gorĝo kuntiriĝis kaj mi eligis eĉ ne unu vorton; kaj ŝi levis la timigitajn okulojn kaj mi kurbiĝis super kajero, murmurante per vira voĉo, ke tie estas multe da eraroj. Kaj dumvoje hejmen, hejme, en la lernejo mia kapo estis de tio plenplena: kion mi diros al ŝi, kion mi faros; mi karesos ŝian hararon, mi instruos private por mono kaj aĉetos al ŝi ringeton, iel ŝin savos el tiu ŝia hejmo; mi eksidos ĉe ŝi, prenos ŝin ĉirkaŭ la kolo kaj mi ne scias, kion ankoraŭ. Ju pli da tio mi elpensis, des pli multe batis mia koro kaj des pli senpove mi estis trafalanta al panikaj emba­rasoj. Kaj la bubo lasadis nin solecaj kun intenco eĉ ostenta; vi sufloros al mi, li diris ĉantaĝe kaj malaperis el la domo. Kaj foje, jes; nun mi kisos ŝin, nun mi kisos ŝin: mi iros al ŝi, kaj faros tion; nun mi ekstaros kaj iros al ŝi. Kaj subite konfuze, preskaŭ kun teruro mi konsciiĝas, ke fakte mi leviĝas kaj iras al ŝi. Kaj ŝi leviĝas, ŝiaj manoj kun la brodaĵo tremas, la buŝo duonmalfermita pro hororo; ni ektuŝis nin per fruntoj, nenio pli; ŝi deturnis sin kaj komencis impete plorsingulti: "Tiom mi amas vin, tiom mi amas vin! Ankaŭ mi emis plori, mi estis sen­konsila; Kristsinjoro, kion nun mi faru? "Iu venas," stulte mi elvortigis; ŝi ĉesis ploregi, sed tio ankaŭ estis fino de la granda momento; mi revenis al la tablo tute ruĝa kaj embarasa, kaj komencis kunmeti kajerojn. Ŝi sidis kun la brodaĵo ĉe la okuloj, ŝiaj genuoj tremis. "Mi iras do," mi balbutis kaj sur ŝiaj lipoj ektremis humila kaj timplena rideto.

La sekvintan tagon la bubo diris al mi sperte kaj duonbuŝe:

"Mi scias ja, kion vi faras kun mia fratino!" Kaj virule per unu okulo li ekpalpebrumis. La juneco estas strange nekom­promisa kaj konsekvenca. Neniam plu mi iris tien.

IX

Finfine vivkariero estas ŝovata ĉefe per du fortoj: kutimo kaj hazardo. Farinte abiturientan ekzamenon (preskaŭ senrevigite, ke ĝi estis tiel facila), mi havis nenian difinitan imagon, kion fakte mi volus esti; sed ĉar antaŭe jam dufoje iun mi instru­is (en ambaŭ kazoj tio estis tempo, kiam mi sentis min grava kaj granda), antaŭ mi ĝi estis sola, kio almenaŭ iom aspektis kiel kutimo: instrui aliajn; tial mi decidiĝis, ke mi enskribigos min je filozofio. La paĉjo estis kontenta kun tio: esti profesoro, tio tamen nur estas ofico kaj kun pensio. Tiam jam mi estis longa kaj serioza junulo, mi darfis sidi ĉe la blanke sternita tablo kun sinjoro paroĥestro, notario kaj cetera eminentularo, kaj mi ege min plenblovadis; nun antaŭ mi estas la vivo. Subite mi vidis, kiel tiu loka eminentularo estas etburĝa kaj provinciĝinta; mi sentis min komisiita avanci pli alten ol ili, kaj mi mienis sekrete kiel homo havanta siajn grandajn planojn; sed ankaŭ tio estis nur malcerteco kaj iom da timo antaŭ la paŝo en nekonat­ejon.

Mi opinias, ke tio estis la plej peza tempo de mia vivo, kiam en Prago mi eltrajniĝis kun mia kofreto kaj subite mi konfuziĝis: kion nun kaj kien turniĝi? Ŝajnis al mi, ke ĉiuj homoj rerigardas kaj ridas, kiel senkonsile mi staras kun la kofreto ĉe la piedoj; mi obstaklis portistojn, homoj puŝadis min, droŝkistoj min alvokadis, kien vi bonvolas, juna sinjoro? Mi ekprenis en paniko la kofreton kaj komencis migri tra stratoj. Hej, iru kun la kofro de sur trotuaro, vokis policisto je mi. Mi fuĝis en flankajn stratojn, perdita kaj sen celo, transmetante la kofreton el la mano en la manon. Kien fakte mi kuras? Mi ne scias, kaj tial mi devas kuri; se mi haltus, mi estus ankoraŭ pli malbona. Fine la kofreto elfalis el miaj fingroj rigidaj pro spasmo kaj doloro. Ĝi estis senbrua strato, el inter pavimŝtonoj kreskis herbo, kiel ĉe ni hejme sur placo; kaj ĝuste antaŭ miaj okuloj sur pordego de veturkoridoro estis alnajlita tabuleto: Ĉambro por fraŭloj luebla. Mi respiris pro ega senpeziĝo: Vidu, tamen mi trovis tion. Mi prenis tiun ĉambron ĉe maljuna, malparolema oldulino; estis tie lito kaj kanapo, malgajete ĝi odoris, sed tute ne grave: almenaŭ mi estis en sekureco. Mi febron pro ekscitiĝo, mi kapablis nek manĝi, nek ion; sed por ke ne estu vanaj paroloj; mi ŝajnigis, ke mi iras ien manĝi, kaj mi vagis tra strato, plena de timo, por ne perdi mian havenon. Tiunokte ankoraŭ nerva febro konfuzis kaj neniigis miajn sonĝojn; antaŭ mateniĝo mi vekiĝis kaj sur mia litflanko sidis dika junulo, odoranta post biero kaj recitanta iajn versojn. "Ci okulumas, ĉu?" li diris kaj plu recitis. Mi opiniis, ke ankoraŭ mi sonĝas, kaj fermis la okulojn. "Miadio, kia bruto," diris la junulo kaj komencis senvestigi sin. Mi eksidis sur la lito, la junulo sidis sur la liftflanko kaj deŝuigis sin. "Denove mi kutimiĝadu je alia bovo," li lamentis. "Kiom laborigis min, antaŭ ol mi silentigis tiun, kiu estis ĉi tie antaŭ ci, kaj ci dormos ĉi tie kiel ligno," li plendis amare. Ege mi ĝojis, ke iu parolas al mi: "Kiuj versoj tio estis?" mi demandis. La junulo ekfuriozis. "Versoj! Ci parolos al mi pri versoj, ci salato! Aŭdu," li balbutis, "se ci volas harmonii kun mi, gardu cin dio, paroli al mi pri tiu idiota parnasismo. Merdon ci scias pri poezio." Li sidis kun ŝuo enmane kaj rigardis en ĝiajn profundojn; li komencis mallaŭte kaj rave diri ian poemon. Frostis min pro raviĝo, ĉio ĉi estis por mi senfine nova kaj stranga. La poeto ĵetis la ŝuon al la pordo por signi finon, kaj leviĝis. "Mizero," li ekĝemis. "Mizero. " Li estingis petrollampon kaj peze ekkuŝis sur la kanapo; ankoraŭ eblis aŭdi lin, kiel ion li flustras. "Ci," li aŭdiĝis post tempeto el mallumo, "kiel plu ĝi estas: Anĝelo mia, mia gard-anĝelo -? Ci ankaŭ ne scias tion? Kiam ci estos tia porkulo kiel mi, ankaŭ ĝi mankos al ci, atendu, kiel ĝi mankos al ci -"

Matene ankoraŭ li dormis, pufa kaj taŭzita. Kiam li vekiĝis,

li fiksrigardis min morn-okule. "Enskribigi sin je filozofio? Kial? Homo, kial ci emas!" Malgraŭ tio protekteme li alkondukis min al universitato, jen ci havas tion, jen alion, kaj diablo cin prenu. Mi estis konfuzita kaj fascinita. - Ĉi tio do estas Prago kaj tiaj homoj estas ĉi tie; versimile ĝi apartenas al afero kaj mi devas laŭ tio konduti. Post kelkaj tagoj mi konatiĝis kun rutino de universitataj prelegoj; mi skribaĉis en kajero doktajn eksplikojn, kiujn ĝis tiam mi ne povis kompreni, kaj nokte mi debatis kun la ebria poeto pri poezio, pri inoj kaj entute pri la vivo; ankaŭ tio enirigadis mian provincan kapon al ia vertiĝo, kiu ne estis malagrabla. Krome, esti multo vidinda. Da ĉio entute estis subite tro multe, ĝi inundis min ĥaose kaj haste; eble denove mi enrampus al mia fidinda kaj soleca lernegado, se ne estus tiu dika, ebria poeto kaj lia kuraĝiga mentorado. Jen ĉio nura fekaĵo, li diris kun certeco kaj la afero estis finita; nur poezio parte estis eliminita el lia sovaĝa malrespekto. Ni alproprigadis al mi avide lian cinikan superecon super aferoj de la vivo; li helpadis al mi venke superi amason da novaj impresoj kaj neatingeblaj aferoj; fiere kaj kun kontentigo mi povis rigardi je kio entute mi tusas. Ĉu tio ne donadis al mi egan senton de superforto super kio ajn, kion mi neas? Ĉu tio ne liberigadis min de romantika kaj dolora revadoj pri la vivo, kiu malgraŭ ĉia mia glora libereco kaj oficiale verifita matureco ankoraŭ ne estis kaptebla per mano? Juna homo volas ĉion, kion li vidas, kaj koleras, se li ne povas havi tion; tial li venĝas je la mondo kaj homoj kaj serĉas, kion forrifuzi al ili. Kaj poste li penas pruvi sian ribelemon al si mem; komenciĝos diboĉaj noktoj, marŝoj al vivorando, terure babilaĉaj debatoj, serĉado de amspertoj, kvazaŭ ĉi tio estus la plej gloraj trofeoj de vireco.

Eble ĝi estis ankaŭ alio; eble amasiĝis en mi tiom da sovaĝeco kaj absurdaĵo dum la kaŭraj kaj lernejaj ok jaroj, kaj nun ĝi devis eksteren. Eble ĝi apartenas simple al la juneco, kiel kresko de barbo kaj malapero de timuso. Versimile estis necese kaj nature tion travivi; sed konsiderante el vidpunkto de la tuta vivo, ĝi estis periodo stranga kaj devia, grandskala vanigado de tempo kaj io kiel ĝojo, ke ni sukcesis atenci sencon de l' vivo. Ne plu mi estis enskribita en universitato; mi verkis versojn, mi opinias, ke misajn; tamen ili aperadis en gazetoj, pri kiuj jam neniu delonge ion scias. Mi ĝojas, ke mi ne konservadis ilin kaj ke post ili restis eĉ ne memorajo en mia memoro.

Kompreneble, ĝi krakis. La paĉjo alveturis al mi kaj faris teruran skandalon; jes, se tiel, li ne estos do tia frenezulo por sendadi al la fileto monon por diboĉado. Mi pufiĝis ofendite, versimile pro la malbona konscienco; mi montros al li, ke mi mem vivtenos min. Mi prezentis al fervoj-direkcio peton, ke mi estu akceptita kiel oficisto-aspiranto, kaj je mia granda miro, mi ri­cevis pozitivan decidon.

X

Mi estis disponigita al stacidomo de Francisko Jozefo en Prago, por ellerni trafikan kaj kancelarian deĵoron; kancelario, havanta fenestron al malhela perono kaj kie oni devis lumi la tutan tagon; terura kaj senperspektiva truo, kie mi rekalkul­adis transit-taksojn kaj tiajn aferojn. Antaŭ la fenestro preter­pasas homoj, iun atendantaj aŭ ien veturontaj; ĝi havas sian nervozan kaj preskaŭ patosan etoson de foriroj kaj alvenoj, dum post la fenestro oni skribas stultajn kaj absolute indeferentajn ciferojn. Lasu tion, io en ĝi enestas. Kaj de temp' al tempo streĉiĝi sur perono, indiferente mienante, ĉar ni estas hejme ĉi tie, sciu. Alie grandega, laciga, soleca tedo; nura profunda kontentigo: ke ĉi tie mi estas viro, kiu mem vivtenas sin. Jes, mi kaŭras sub lampo, same kiam mi skribadis miajn matematikajn taskojn; sed tiam ĝi estis nur preparo por la vivo, dume nun ĝi estas la vivo mem. Jen la grandega diferenco, sinjoro. Mi komencis malŝati kunulojn, kun kiuj mi pasumis la pasintan jaron; ili estis nematuraj, nememstaraj knaboj, dum mi iĝis viro sendependa. Entute mi evitadis ilin, prefere mi envenis en filistran gastejon, kie patroj rakontadis al si siajn zorgojn kaj saĝojn. Sinjoroj, ankaŭ mi ne sidas ĉi tie nur tiel; mi estas matura kaj preta homo, kiu vivtenas sin per penega kaj neĝojiga laboro. Estas ja terure, kion mi devas fari, por vivteni min; la tutan tagon lumas tie ŝuŝanta gaslampo, tio ja estas neeltenebla, aspiranto aŭ neaspiranto, jam mi scias, sinjoroj, kio estas la vivo. Kial mi disponigis min al tio? Estas ja jene, familiaj kon­sideroj kaj simile. Dum mia infanaĝo oni konstruis ĉe ni fervojon, kaj mi volis iĝi konduktoro aŭ tia ulo, kiu transportas sur klap­ĉaro forpafitan ŝtonon. Sciu, buba idealo; tial mi skribas avizojn kaj tiajn aferojn. - Neniu min atentis, ĉiu matura homo havas siajn proprajn zorgojn; simple, mi timis veni hejmen, ĉar pro laciĝo mi devus ekkuŝi sur lito, kaj poste mi ricevus noktan febron kaj sur mi fluus senkaŭza ŝvito; tio estas pro tiu malhela kancelario, sciu. Neniu darfas scii tion, aspiranto ne darfas malsani, ĉar oni maldungus lin; li devas lasi por si mem, kio okazas nokte al li. Estas bone, ke mi akiris sufiĉe da ĉiaj spertoj, almenaŭ mi povas ion sonĝi. Kaj kiaj pezaj sonĝoj: ĉio traiĝas kaj konfuziĝas; ĝi estas monstra. Tio estas tiel vera kaj serioza vivo, sinjoroj, ke mi mortaĉas el ĝi. Oni devas la vivon iel forĵeti, por ekkompreni ĝian valoron.

Ĉi tiu periodo de mia vivo, tio estis ia senĉesa mono­logo; monologo estas terura afero, io kvazaŭ mempereigado, io kiel trahakado de katenoj, ligantaj nin al la vivo; homo, kiu monologas, ne estas nur soleca, sed eliminita aŭ perdita. Dio scias kia spitemo aŭ kio estis en mi; mi trovadis en mia kancelario ian furiozan plaĉon jam tial, ĉar ĝi pereigadis min; aldone al tio tiu ekscitiga hasto de alveturoj kaj forveturoj, senĉesa hastado, senĉese tia malordo; stacidomo, nome stacidomo de granda urbo, estas sang-kongesta, iom kvazaŭ cikatriĝinta ganglio - diablo scias, kial tien venadas tiom da kanajlaro, ŝtelistetoj, prostituistoj, vagulinoj kaj strangaj individuoj; eble tial, ĉar homoj alveturantaj aŭ forveturantaj jam per tio estas deviitaj el siaj kutim-reloj kaj fariĝas, por diri tion, favora grundo, sur kiu povas trokreski ĉia malvirto. Mi flaris kun kontentigo tium etan odoron de malkomponiĝo, ĝi kon­venis al mia febra humoro, al tiu venĝema sento de pereado kaj mortaĉado. Kaj poste, ni scias, ĝi estis ankoraŭ unu venka satisfakcio; ĉi tie sur ĉi tiu perono mi eltrajniĝis, ekde tio pasis jam pli ol unu jaro, timigita provinca flavbekulo kun ligna kofreto, ne scianta kien; kaj nun mi traniras relojn sving­ante per avizoj, neglekte kaj enuigite; kiel foren mi venis dum tiu tempo, kie mi postlasis miajn stultajn kaj nekuraĝajn jarojn! Kien foren, preskaŭ ĝis fino.

Iun tagon mi eltusis super miaj listoj en mian poŝtukon pecon da sango, kaj dum mi rigardis ĝin surprizite, aperis ankoraŭ pli granda porcio. Oni alkuris al mi, timigitaj kaj senkonsilaj, iu maljuna sekci­estro viŝis per mantuko mian ŝvitplenan frunton; mi opiniis min sinjoro Martinek ĉe ni hejme, ĝi surprizis lin dum laboro kaj poste li sidis sur amaso da fostoj, terure pala kaj ŝvitplena, kun la vizaĝo enmane; mi rigardis lin defore, ege embarasita kaj timigita, - nun mi havis egale same fortan senton de hororo kaj de malproksimo kiel tiam. Tiu maljuna sekciestro, okulvitra, similanta al nigra kaj malrapida skarabo, alkondukis min hejmen kaj enlitigis; li eĉ venadis viziti min, ĉar li vidis, ke mi timas. Post kelkaj tagoj mi leviĝis, sed dio scias, kio okazis kun mi; mi havis kolosan sopiron vivi, eĉ se nur tiel silente kaj lante kiel tiu sekciestro; sopiron sidi ĉe la tablo kaj foliumi listojn, dum la gaslampo mallaŭte kaj obstine

ŝuŝas -

Tiam estis "supre" en la oficejo iu ege prudenta; oni ne faris longajn formalaĵojn kun esplorado de mia sanstato kaj translokis min deĵore al fervoja stacieto en montaro.



XI

Siamaniere ĝi estis fino de la mondo; ĉi tie finiĝis trako; iomete post la stacidometo estis bufrobloko, kie la lasta rusta relo enkreskiĝis de paŝtista kapselo kaj seka airo. Pluen oni ne veturas; plue jam muĝas verda montara rivereto en sinuo de malvasta valo. Jen, ĉi tie ni estas kvazaŭ sur fundo de poŝo, fino, plue estas nenio. Mi opinias, ke la fervojo estis konstruita ĉi tien nur por transporti fostojn el segejo kaj longajn rektajn trunkojn ligitajn per ĉenoj. Krom la stacidomo kaj segejo estis tie gastejo, kelkaj lignaj domoj, germanoj kiel lignoŝtipoj kaj arbaroj brusonantaj de vento kiel orgeno.

Staciestro estis morna homo, similanta al rosmaro; li fiksrigardis min suspekteme - kiu scias, kial oni translokis ĉi tien junulon el Prago, versimile pro puno; necesas observi liajn fingrojn. Dufoje tage alveturadis persontrajno kun du vagonoj, el kiuj elvagoniĝis areto da barbuloj kun segiloj kaj hakiloj, kun verdaj ĉapoj sur rustkoloraj kapaĉoj; kiam forsonoris signalo de ĝia alve­turo, bim bim bim bim bim bim, oni suriradis peronon, por asisti la grandan eventon de la tago. La staciestro kun la manoj surdorse parolas kun trajnestro, lokomotivestro iras trinki bieron, hejtisto ŝajnifas viŝi la lokomotivon per malpura ĉifono, kaj denove estas silente; nur iom malproksime klakegas fostoj survagonigataj.

En la ombroplena oficejeto tiktakas telegrafa aparato, iu sinjoro el la segejo anoncas sian alveturon; vespere staros antaŭ la stacidomo kaleŝo kun liphara koĉero, kiu melankolie forpelados muŝojn per vippinto desur rustkoloraj ĉevaloj. "Na, tpru," li diras de temp' al tempo per malforta voĉo, la ĉevaloj paŝetas kaj denove estas silente. Poste alanhelos trajneto kun du vagonoj, sinjoro staciestro iom respekte kaj iom familiare salutas tiun grandsinjoron el la segejo, kiu iras eksidi en la kaleŝeto, parolante frapante laŭte; aliaj mortemuloj parolas en la stacidomo nur per obtuzaj nazvoĉoj. Jen, kaj tio estas fino de la tago; nun restas nenio alia ol iri en la gastejon, kie unu tablo estas sternita per tablotuko por sinjoroj el la stacidomo, el la segejo kaj el la arbara administraro; aŭ ankoraŭ tempeton vagi sur la reloj ĝis tie, kie ili kovriĝas de herbo kaj paŝtista kapselo, eksidi sur fosto­amaso kaj spiri akran aeron. Alte sur fosto-amaso sidas bubeto, ­ne, jam ne tiel alte, kaj el la bubeto estas sinjoro en butonumita ofica bluzo, kun la ofica ĉapo surkape kaj kun interesaj lipharoj sur la interesa pala vizaĝo; diablo scias, kial oni sendis lin ĉi tien, pensas sinjoro staciestro de la lasta stacio en la mondo. Mi anoncas, sinjoro staciestro, tiucele oni sendis lin ĉi tien: por ke li sidadu sur fostoj, kiel li sidadis hejme. Oni devas multe iradi

por veni denove hejmen. Oni devas multe lerni kaj fari multajn stultaĵojn, oni devas eltusi parton de vivo, por troviĝi denove sur fostoj bonodorantaj de ligno kaj rezino. Nome ĝi sanigas pulmojn, oni diras. Kaj jam mallumiĝas, sur la ĉielo aperas steletoj; hejme ankaŭ estis steloj, sed en la urbo ne. Kiom da ili estas ĉi tie, kiom da ili esatas, nekredeble. Kaj oni opinias, ke pri io temas, ke ĉion entute oni havas post si; kaj dume, tiaj aroj da steloj! Kaj ĉi tio vere estas la lasta stacio en la mondo; la relo finatingas en herbo kaj paŝtista kapselo, kaj tuj poste estas la kosmo. Tuj post la bufrobloko. Oni dirus, ke muĝas rivero kaj arbaro, kaj dume muĝas la kosmo, la steloj susuras kiel alnofolioj kaj la montara aero trablovas inter mondoj; homo, jen, kiel oni spiras.

Aŭ iri kun vergo inter trutojn, sidi super hastanta rivereto kaj ŝajnigi, ke ni fiŝas; kaj dume, nur rigardi la akvon, kiom da ĝi forfluas; ĝi estas senĉese la sama ondo kaj senĉese nova, senĉese la sama kaj nova, kaj nenie ia fino; homo, kiom da ĉio forpasas kun la akvo: kvazaŭ en vi io apartiĝadus, io el vi elflosadas, kaj jam la akvo ĝin prenas. Kiom da ĉio amasiĝas en homo; senĉese ĝi drivas for kun si ian lian aflikton kaj triston, kaj senĉese estas sufiĉe da por alifojo. Nur kiom da soleco forpasis, kaj nenie ia fino. Juna homo sidas super la akvo kaj ĝemas pro soleco. Estas bone, diras io en li, nur multe ĝemu, kaj ege profunde; tio estas saniga por la pulmoj. Kaj trut­fiŝisto ĝemas abunde kaj profunde.

Sed estu dirite: li ne subiĝis facile kaj ne paciĝis nur tiel kun la lasta stacio en la mondo. Unue necesas montri, ke li venis el Prago kaj ke li ne estas kiu ajn; faras bone al li esti iom mistera kaj li mienas antaŭ arbaraj adjunktoj kaj ruĝnazaj barbuloj el arbaroj kiel viro, havanta multon post si; nur rigardu, kiajn profundajn kaj ironiajn sulkojn engravuris la vivo ĉe buŝo. Ili ne komprenis tion bone, ili estis tro sanaj; ili renom­iĝadis per siaj aventuroj kun inoj sur frambejoj aŭ el la vilaĝaj dancamuzoj; ili sciis absolute absorbiĝi de kegloludo dum tutaj dimanĉaj posttagmezoj. La interese pala viro fine konstatis, ke modere kaj trankvile interesas rigardi kuron de kuglo kaj falon de kegloj; senĉese la sama kaj senĉese nova, kiel la ondoj sur la rivero. Relo surkreskata de airo kaj paŝtista kapselo. Amasoj da fortransportitaj fostoj kaj estas ĉi tie denove aliaj amasoj. Senĉese la sama kaj senĉese nova. He, sinjoroj, mi kaptis kvin trutojn, kie? tuj post la stacidomo, tiaj uloj. Iam mi konsterniĝis; ĉu tio la vivo? Jes, tio estas la vivo, du trajnetoj ĉiutage, sakrelo superkreskita de herbo kaj post ĝi tuj la kosmo kiel muro.

Kaj la interesa juna homo sidanta sur la fostamaso, kontente kliniĝis por ŝtoneto, por ĵeti ĝin sur kokinon de trakforkisto. Tiel, kaj nun ekscitiĝu, ci malsaĝa; jam mi estas ekvi­libra homo.

XII

Nun mi vidas tion: la tuta grincado kaj tintegado, tio estis nur transveturo de trakforko; mi pensis, ke mi disiĝos, kiel en mi bruis, kaj dume mi estis surveturanta tiun ĝustan kaj longan vivrelon. Io defendas sin en oni, kiam onia vivo atingas la definitivan vojon; antaŭe oni havis ankoraŭ nedifineblan eblon esti tio aŭ alio, iri tien aŭ alien, sed nun estas decidote kun la pli supera valideco, ol estas onia volo. Tial interne li ribelas kaj skuas sin, ne sciante, ke tiuj liaj skuoj estas la ĝustaj frapoj de la sortoradoj surveturantaj sian ĝustam relon.

Nun mi vidas, kiel ĉio ĉi bele kaj kontinue disvolviĝis jam ekde la infanaĝo; nenio, preskaŭ nenio estis nura hazardo, sed ĉenero en ĉeno de necesoj. Mi dirus, ke pri mia sorto estis decidite, kiam en regiono de mia infanaĝo oni komencis konstrui fervojon: la eta mondo de la malnova urbeto subite integriĝis al spaco, apertiĝis vojo en la mondon, la urbeto ŝuis al si sepmejlajn botojn; ege ĝi ŝanĝiĝis ekde tiu tempo, estiĝis tie fabrikoj, mono kaj mizero, koncize, tio estis ĝia historia renesanco. Eĉ se tiam ankoraŭ mi ne komprenis tion, ravis min la novaj, bruaj, viraj aferoj, kiuj invadis en la fermitan mondon de la infano, la kriaĉantaj hordoj da fiularo, kanajlaro el la tuta mondo, dinamit-knaloj kaj pafdetruitaj deklivoj. Mi opinias, ke granda infana amo al la fremda knabin­eto plejparte estis esprimo de tiu ravo. Ĝi restis en mi subkon­scie kaj nerevokeble; ĉar kial ĉe la unua okazo venus al mi ideo aspiri postenon ĉe fervojo?

La studjaroj, mi scias: tio estis kvazaŭ alia relo; sed ĉu sufiĉe mi ne sopiris kaj ne estis kiel perdita? Sed mi trovadis kontentigon kaj certecon plenumante devojn; estis por mi malstreĉiĝo sekvi la preskribitan vojon de horoj kaj taskoj; estis ĉi tie ia regularo, jes, estis ĉi tie firma relo, sur kiu mi povis ekveturi. Versimile mi havas oficistan karakteron; mi bezonas, ke mia vivo estu direktata de devo, ke mi havu sentivon, ke bone kaj plene mi funkcias. Tial ĝi finiĝis tiel katastrofe, kiam kun veno al Prago mi perdis precizajn kaj sekurajn relojn, kiuj min gvidus. Subite mi estis regata de neniu instruplano kaj neniu tasko, kiu devas esti ĝis morgaŭ matene preta. Ĉar ne tuj ekkaptis min alia aŭtoritato, mi fordonis min al la sovaĝa aŭtoritato de la dika, ebria poeto. Dio, kiel simpla ĝi estas, kaj tiam mi konjektis, ke mi travivas mi ne scias kion. Ankaŭ poemojn mi verkis, kiel ĉiu dua studento en tiuj tempoj, kaj mi opiniis, ke fine mi trovis min mem. Kiam mi aspiris postenon ĉe fervojo, mi faris tion spite kaj por montri al la paĉjo; fakte jam senscie kaj blinde nur serĉis sub la piedoj firman kaj mian vojon.

Kaj ankoraŭ ŝajna bagatelo estas ĉi tie, mi ne scias, ĉu mi ne grandigas ĝin: mia elreliĝo komenciĝis en tiu momento, kiam kun la kofro enmane mi ekhaltis sur perono, senkonsila kaj povra, mire, ke mi ne ekploris pro honto kaj embarasoj. Longe brule mi hontis pro tiu malvenko. Kiu scias: eble mi iĝis mastro ĉe fervojo kaj fine ankaŭ iom pli supera radeto en la fervojoj, ankaŭ tial, por antaŭ mi mem refari kaj rebonigi tiun turmentan kaj humiligan momenton sur la perono.
Vere, tio estas aldonaj klarigoj; sed iam mi havis inten­san kaj strangan sperton, ke momento, kiun nun mi travivas, respondas al io praa en mia vivo; ke en ĝi plenumiĝas io, kio estis travivita jam pli frue. Ekzemple tio, kiam sub la ŝuŝanta lampo mi kaŭris super avizoj: dio, tio estas ja la sama, kiam mi klopodegis super lernejaj taskoj, ronĝante plumingon kaj pelata de hororo, ke tio devas esti preta. Aŭ eksento de konscienca lernanto, de kiu mi ne seniĝis dum la tuta vivo: ke ĉiuj miaj taskoj estas faritaj. Estas strange, ke momentoj, kiam mi konsciigadis al mi ĉi tiun foran kaj strange klaran rilaton al io delonge pasinta, ĉiam tremigis min kiel vizio de io mistera kaj granda; la vivo aperadis al mi kiel profunda kaj necesa unueco, trapenetrita per nevideblaj rilatoj, kiujn ni perceptas nur escepte. Kiam en la lasta stacio de la mondo sid­adis sur fostoj, rememorigantaj al mi la meblistan korton de la paĉjo, mi komencis unuafoje kun mirego kaj sindone travivadi la belan kaj simplan vivordon.

XIII


Post konvena tempo mi estis translokita al stacio de supera rango. Ĝi estis, vere, negranda kaj nur transita stacio, sed sur la ĉefa fervojlinio; sesfoje tage traveturis ĝin grandaj ekspresoj senhalte. La staciestro estis germano kaj granda bonulo; dum la tuta tago li fumis gipspipon, sed kiam estis signalita rapidtrajno, li metis ĝin en angulon, brosis sin kaj foriris sur peronon, por doni apartenantan honoron al internacia komunikiĝo. La stacidomo kvazaŭ el sukero, en ĉiuj fenestroj petunioj, ĉie korbetoj kun lobelio kaj tropeolo; ĝardeno plena de siringo, jasmeno kaj rozoj, kaj ankoraŭ laŭ la magazeno kaj signalejo nuraj bedoj, nura floranta kalendulo, nura miozoto, nuraj antirinoj. Kaj ĉio devis nur brili, fenestroj, lampoj, verde lakitaj pumpiloj, alie la maljuna sin­joro ege ekscitiĝis: "Kio ĝi estas," li insistis, "ĉi tie veturas internaciaj rapidtrajnoj, kaj vi havas ĉi tie tian fatrason!" Tiu fatraso estis eble forĵetita papereto, sed tio ne darfas esti, ĉar proksimiĝas granda momento: tie post la sinuo kun raŭka signalo aperas potenca, alta torako de rapid­trajna lokomotivo, la maljuna sinjoro tri paŝojn antaŭpaŝas, kaj jam ĝi preterbruegas, lokomotivestro salutas per la mano, sur ŝtupbretoj de la rapidtrajno salutas konduktoroj, la maljuna sinjoro atentostaras, la kalkanojn ĉe si, botoj cir­itaj kiel spegulo, kaj levas digne la manon al la ruĝa ĉapo. (Kvin paŝojn malantaŭe, tiu interese pala oficisto kun alta ĉapo, en trivita pantalono pro sidado kaj salutanta iom pli neglekte, tiu estas mi.) Poste la maljuna sinjoro per larĝa kaj ekonomiista rigardo ekrigardas la bluan ĉielon, purajn fenestrojn, florantajn petu­niojn, rastitan sablon, siajn brilajn botojn kaj relojn, kiuj brilas, kvazaŭ tiucele li igus ilin ciri, karesas kontente sian nazon, nu, bona ĝi estis, kaj iras denove bruligi sian gipspipon. Ĉi tiu ceremonio okazis sesfoje tage, ĉiam kun la sama pompo kaj ĉiam same solene. Fervojista popolo el la tuta monarkio konis la maljunan sinjoron kaj lian modelan stacidomon; tiu solena traveturo estis serioza kaj ŝatata ludo, je kiu ĉiuj ĝojis. Ĉiudimanĉe posttagmeze estis sur la tegita perono festotaga korso; la loka popolo, parade vestita kaj amelita, promenis silente kaj bonmaniere sub la korbetoj de lobelioj, dume la maljuna sinjoro paŝadis kun la manoj surdorse apud reloj kiel ĉefo de entrepreno inspektanta, ĉu ĉio estas en ordo. Ĝi estis lia stacidomo, lia mastrumo; kaj se povus okazadi mirakloj, por ke ricevu rekompencon kaj gloron justaj animoj, iun tagon haltus internacia rapidtrajno (tiu de la 12.l7) sur perono kaj el ĝi elvagoniĝus sinjoro imperiestro; li levus du fingrojn al la ĉapo kaj dirus: "Vi havas tion ĉi tie bela, sinjoro staci­estro. Jam multfoje mi rigardis vian stacidomon."

Li ŝatis sian stacidomon, li ŝatis ĉion, kio apartenis al la fervojoj, kaj el ĉio pleje li ŝatis lokomotivojn. Li konis ĉiujn laŭ numeroj de iliaj serioj, ankaŭ laŭ iliaj virtoj. Tiu kaj tiu iom veturas supren, sed, homo, kia figuro! Kaj tiu, rigardu, kia longo, disinjoro, ĝi estas kaldrono! Li parolis pri ili kiel pri knabinoj, aprobe kaj kavalire. Nu, tiu mallonga kaj ventroforma tridekseso kun glob­forma fumtubo, vi mokas ĝin; kiom malnova ĝi estas, vi junulo! Rapidtrajn-maŝinojn li admiris absolute pasie: tiu kurta, atleta fumtubo, tiu alta torako kaj la radegoj, amiko, kia beleco! Lia vivo estis tute patosa per tio, ĉar tiu beleco preterpasis lin nur fluge, tondre; kaj tamen pro ĝi li ciris siajn botojn, pro ĝi li ornamis la fenestrojn per petunioj kaj inspektis, ke nenie eĉ makuleto estu. Dio, kia simpla recepto por feliĉa vivo: tio, kion ni faras, fari pro amo al la afero.

Kaj dio scias, pro kia miraklo kunvenis en tiu stacidomo tia kolekto da bonuloj. Telegrafisto, timida kaj embarasplena junulo, kolektanta poŝtmarkojn kaj ege hontanta pro tio; ĉiam rapide li kaŝis ilin en tirkeston, ruĝiĝinte ĝis la haroj; ni ĉiuj ŝajnigis, ke ni ne scias tion, kaj sekrete ŝutetis sur lia tablo, inter liajn paperojn, inter paĝojn de libro, kiun li legis, kian ajn poŝtmarkon, kiun ni akiris. Tiujn poŝtmarkojn liveradis al ni trajnpoŝtistoj. Versimile ili malgluis ilin desur ĉiuj leteroj el eksterlando, kiuj trairadis inter iliaj manoj; ĉar tio ne estu farata, mienis la maljuna sinjoro, ke tute li ne scietas tion kaj estis mia vico, ke mi plenumadu la neper­mesitan parton de nia sekreta entrepreno; post kio kun grandega entuziasmo li helpadis prepari insidojn je la timida telegrafisto. La malfeliĉa junulo trovadis poŝtmarkojn el Persio en poso de malnova jako aŭ Kongon en ĉifita papero, en kiu li alportis al si intermanĝeton; sub lampo li trovis ĉinan poŝtmarkon kun drako kaj el poŝtuko li elskuis bluan Bolivion. Ĉiam ege li ekruĝis kaj liaj okuloj larmpleniĝis pro emocio kaj mirego; li gvatis nin, sed ni nenion, nepre ne; eĉ ne ideeton ni havas, ke iu ĉi tie kolektas poŝtmarkojn! Feliĉaj plenkreskuloj, kiuj ludas.

Eterne murmuretanta pordisto, kiu dekfoje tage ŝprucigis peronon per asforma akvoflueto kaj kverelas kun homoj, kiuj en

la stacidomo prezentas neplibonigeblan elementon de malordo kaj konfuzo. Se eblus, neniun tien enlasi; sed kion oni faru kun tiuj oldulinoj kaj iliaj dorskorboj kaj ligaĵoj. Senĉese li hororas kaj senĉese neniu lin timas; lia vivo estas peza kaj ekscitita, kaj nur kiam radbruegas internacia trajno, li ĉesas grumbli kaj plenblovas la torakon. Sciu, ĉi tie mi estas por tio, ke ordo estu ĉi tie.

La maljuna lanternisto, melankolia kaj pasia le­ganto; belajn kaj kortuŝajn okulojn, kiajn havis sinjoro Martinek hejme aŭ mia mortinta amiko el la lernejo; entute per ili li rememorigadis min pri io, kaj tial iam mi enfalis al li en la lignan lanternejon, sidadis sur mallarĝa benketo kaj komencis kun la maljuna malparolemulo distrajn kaj malrapidajn meditadojn: ekzemple kial la virinoj estas tiaj, aŭ kio povas esti post la morto. Ĝi finiĝis per rezigna ekĝemo: kaj entute, kiu scias, sed ankaŭ tio estis iel kvieta kaj modera; mi petas vin, malriĉa homo devas akcepti la surterajn kaj postmortajn aferojn, ili estu tiaj aŭ aliaj.

Okupito en la magazeno, patro de ĉirkaŭ naŭ aŭ kiom da infanoj; tiuj infanoj estis plejparte en la magazeno, kaj kiam tien iu envenis, ili malaperis rapide post kestoj kiel musoj. Ĝi ne darfis esti, sed kion fari kun tia benita patreco. Tagmeze ili sidis sur la magazen-rando laŭ la grandeco, ĉiu pli blonda ol la alia, kaj manĝis kukojn kun prunmarmelado, versimile tial, por havi marmeladajn lipharojn de l' orelo al orelo. Mi ne kapablas rememori, kiel aspektis kaj kia estis ilia paĉjo; mi vidas nur lian pendtrenan pantalonon kun profundaj faldoj, kiuj ŝajnis esprimi la nuran patrecan zorgemon. Kaj tiel plu: nuraj ĝustaj, konsciencaj, sentivaj homoj - ankaŭ tio versimile apartenas al ordinareco de mia vivo, ke mi ekkonis tiom da bravaj homoj.

Foje mi staris post fervoja garnituro; laŭ la dua flanko iris la lanternisto kun la trakforkisto, ili ne vidis min kaj parolis pri mi. ". . . brava homo," diris la trakforkisto.

"Tia bonulo," murmuretis la malrapidema lanternisto.

Nu jes. Jen ĝi estas, kaj nun ni estas hejme. Kaj rapide sin kaŝi antaŭ la homoj, por kvitiĝi kun tio, ke fakte mi estas feliĉa kaj simpla homo.

XIV

Tia stacidomo estas mondo por si mem; ĝi koneksas pli kun ĉiuj stacioj, kun kiuj ligas ilin reloj, ol kun tiu mondo, kiu estas aliflanke de la barilo. Ankoraŭ nur tiu placeto antaŭ la stacidomo, kie atendas flava poŝtĉaro, apartenas iom al ni; sed en la urbon oni iradas kiel en fremdan regionon, tie jam ni ne estas sur nia tero kaj ni havas preskaŭ nenion komunan kun tio. Ĉi tie estas surskribo eniro malpermesita al la fremdaj, kaj kio estas post tiu tabuleto, tio estas nur por ni; kaj vi ceteraj ĝoju, ke ni enlasas vin sur la peronon kaj al la trajnoj. Vi ne povas ĉe eniro en urbon meti surskribon eniro malpermesita al la fremdaj, al vi ne estas donite tia ekskluziva kaj enfermita reĝolando. Ni estas kiel insulo pendigita per feraj reloj, sur kiujn estas surfadenigitaj pluaj kaj pluaj insuloj kaj insuletoj; ĉio ĉi estas nia kaj apartigita de la cetera mondo per bariloj kaj rigliloj, tabuletoj kaj malpermesoj.



Tial rimarku, ke sur ĉi tiu nia enfermita tero ni paŝas alimaniere ol aliaj homoj, pli gravaj kaj kun senĝeno, kiu tre diferencas de via ĥaosa hastado. Se vi demandas nin pri io, iom ni klinas la kapon, kvazaŭ ni mirus, ke alparolas nin kreaĵo el alia medio. Jes, ni diras, la trajno numero 62 malfruas sep minutojn. Ĉu vi volus scii, pri kio parolas stacia oficisto kun trajnestro, kiu kliniĝas el la deĵorvagono? Ĉu vi volus scii, kial stacia oficisto, staranta sur perono kun la manoj surdorse, subite turniĝas kaj per longaj, rapidaj, decidaj paŝoj foriras en sian oficejon? Ĉiu apartigita mondo iĝas mondo iom mistera; certagrade ĝi eĉ konscias tion kaj travivas tion kun profunda kontentigo.

Rememorante tiun tempon, mi vidas stacidonon kvazaŭ de supre, kiel malgrandan kaj puran ludilon; la aliaj kubetoj, tio estas la magazeno, tio estas la lanternejo, tio estas signalejo kaj la dometoj de trakgardistoj; ĉi tie meze kuras ludreloj, kaj la skatoletoj, tio estas kiel vagonoj kaj trajnoj. Ŝ - ŝ-ŝ, ŝ-ŝ- ŝ, sur la ludreloj veturas etaj lokomotivoj. Tiu eta, dika figureto estas sinjoro staciestro, ĵus li eliris el la stacidomo kaj staras apud la miniaturaj reloj. Kaj tiu alia, kun alta ĉapo kaj streĉitaj kruroj, preskaŭ ili kurbiĝas, jen mi, tiu blua estas pordisto kaj tiu en bluz la lanternisto; ĉiuj estas bonaj kaj simpatiaj kaj markiĝas per klara videblo. Ŝ-ŝ-ŝ, ŝ-ŝ- ŝ, atenton, nun veturas rapidtrajno. Kie jam ni travivis tion? Sed ĝi estas kiel tiam, kiam ankoraŭ mi estis bubo sur la paĉja korto: en la teron oni enpikas lignerojn kiel barilon, la baritaĵo estas surŝutita de pura segaĵo kaj sur tio kelkaj koloraj faboj; tio estas kokinoj kaj tiu plej granda fabo, tiu punktita, estas koko. La bubeto kliniĝas super sia baritaĵo, super sia malgranda mondo, pro la koncentriĝo li retenas la spiron kaj flustre vokas: He put put put! Sed la bubeto ne povis enigi en sian baritaĵon aliajn homojn, tiujn grandajn; ili ĉiuj havis sian alian ludon, ludon je metioj, je mastrumado, je la urbeto; sed nun, kiam ni estas grandaj kaj seriozaj, ni ĉiuj ludas nian komunan ludon; ludon je nia stacidomo. Kaj tial ni ĝin tiel parade ornamis, por ke ĝi estu ankoraŭ pli nia kaj ankoraŭ pli ludilo; kaj tial, jes; ĉio koneksas, ankaŭ tio, ke estis ia apartigita mondo, ĉirkaŭita per barilo kaj malpermesoj. Ĉiu apartigita mondo iĝas iom ludo; tial ni kreas ekskluzive, nur niajn, ĵaluze baritajn sferojn de niaj plaĉoj kaj hobioj, por fordoni nin al nia plej ŝatata ludo.

Ludo, tio estas afero serioza, ĝi havas siajn regulojn kaj sian devoligan reglamenton. Ludo estas absorba aŭ pasia koncentriĝo je io, je nur io; tial estu tio, je kio ni kon­centriĝas, izolita de ĉio cetera, apartigita per siaj reguloj kaj eliminita el la ĉirkaŭa realeco kaj tial, mi opinias, ludo ŝatas malgrandigitan kriterion; se io estas farite malgranda kaj eta, ĝi estas eligita el la alia realeco, ĝi estas pli kaj pli profunde mondo por si mem, nia mondo, en kiu ni povas forgesi, ke ekzistas ankoraŭ iu alia. Jes, kaj nun ni sukcesis apartiĝi de la alia mondo, nun ni estas meze de magia rondo, kiu nin apartigas; ekzistas mondo de infano, estas lernejo, ekzistas boema societo de la poeto, estas la lasta stacio en la mondo; estas pureta stacidomo surŝutita de sablo kaj tute borderita de floroj, kaj tiel plu, ĝis fine ĝi estas ĝardeneto de pensiulo, la lasta perlaborita mondo, la lasta silenta kaj koncentrita ludo; ruĝaj spiketoj de heŭĥero, malvarmetaj panikloj de spireoj kaj du paŝojn plu sur ŝtono fringo, la kapeto flanken, kaj rigardas per unu okulo: Kio fakte ci estas?

La barilo el ligneroj en la teron enigitaj, ludreloj de diverĝantaj kaj denove konverĝantaj, ludilo-stacidomo, kubetoj de maga­zenoj kaj signalejoj; ludiloj-semaforoj kaj trakforkoj, de koloraj signaloj kaj pumpiloj; skatoletoj - vagonoj kaj fumantaj maŝinetoj; murmuranta blua figureto surŝprucanta la peronon, dika sinjoro kun ruĝa ĉapo; tiu sinjoreto kun la streĉitaj kruroj eĉ kurb­iĝintaj, jen mi. Supre en la fenestro post la florantaj petunioj ludilo-pupo, jen la filino de nia maljuna sinjoro. La sinjoreto salutas, la pupeto rapide kapjesas, kaj jen ĉio. Antaŭ la vespero eliras la pupeto kaj sidiĝas sur verda benketo sub florantaj siringoj kaj jasmenoj. Tiu en la alta ĉapo staras apud ŝi, la kruroj streĉitaj, ĝis ili kurbiĝas. Mallumiĝas, sur la reloj lumas ruĝaj kaj verdaj lumetoj, sur la peronoj ŝanceliras fervojistoj kun flamigitaj lanternoj. En relsinuo ĝi raŭke eksonas, jen la vespera rapidtrajno kaj ĝi veturegas kun ĉiuj lumantaj fenestroj. Tiu en la alta ĉapo eĉ ne rerigardas, li havas ĉi tie ion pli gravan; sed ambaŭ junajn homojn ĝi strange preteras kaj tremigite, kiel malproksimo kaj aventuro, ankaŭ al la pala pupeto ekbrilas; en mallumo la okuloj. Jes, jam ŝi devas hejmen kaj donas al tiu en la alta ĉapo fingrojn tremantajn kaj iom humidajn. El la lanternejo eliras la maljunulo lanternisto kaj murmuretas ion, ver­simile: Kaj entute, kiu scias. Sur la perono staras tiu en la alta ĉapo kaj rigardas supren en iun fenestron. Kia miro, ŝi estas ja la sola knabino sur ĉi tiu insulo, sola juna virino en ĉi tiu enfermita reĝolando; jam tio igas ŝin ege rara kaj escepta. Ŝi estas bela pro la juneco kaj pureco; ŝia paĉjo estas bonulo kaj la panjo digna kaj preskaŭ majesta, bonodoranta kvazaŭ de sukero kaj vanilo. La pupeto estas germanino, sed tio igas ŝin kvazaŭ ekzota. Dio, ankaŭ tio jam estis ĉi tie, tiam tiu knabineto de nekonata lingvo; ĉu vere do la tuta vivo estas farita kvazaŭ el unu peco?

Kaj poste tiuj du sidadas sur benketo ĉe si kaj parolas plejparte pri si mem, jam ne plu floras jasmeno, sed aŭtunaj dalioj. Ĉiuj ŝajnigas, kvazaŭ ili ne vidus tiujn du malantaŭe; la maljuna sinjoro prefere ne iradas tiun direkton, kaj la lanternisto, se jam li devas tra tie trairi, tusas de malproksime, atenton, jen mi. Aĥ, vi bonaj, kial tiom da formalaĵoj, kvazaŭ ĝi estus io neordinara kaj rara, ke iu estas ĝisorele enamiĝinta al la filino de sia staciestro! Tio okazas, tio jam apartenas al la ordinara kaj konvencia vivo; ĝi estas kvazaŭ en fabeloj por infanoj: svati iom la princidinon. Ĉio estas kvazaŭ sur la manplato; sed ankaŭ tio apartenas al la poezio de la kazo, emocie prokrasti kaj ne kuraĝi, kvazaŭ temus pri io neakirebla. Ankaŭ la pupeto estas en tio ĝisorele, sed en si ŝi havas profunde en­skribitajn regulojn de la ludo; enue doni nur maltrankvilajn fingrofinaĵojn; elrigardi post la petunioj kaj poste ŝajnigi, ke nenio. Poste montriĝis, ke la alia estis peze, ege, mortmalsana; se estas tiel, oni povas lin patrinece teni je la mano kaj admoni lin fervore kaj kortuŝe: Vi devas zorgi pri via sano, vi devas esti sana; tiom mi volus helpi al vi! Kaj jen la ponto, kiun transiras de bordo al bordo tutaj aroj da emociaj, grandanimaj kaj intimaj sentoj; jam la pon­to ne sufiĉas plu por ili, necesas premi al si la manojn, por komuniki tion ankaŭ senvorte. Atendu, kiam ĝi estis ĉi tie, kiam mi estis travivanta tiun ĝuon esti dorlotata kaj bedaŭrata en mia doloro? Jes, tio estis, kiam la panjo levadis la kriegantan infanon, ci mia oro, ci mia sola en la mondo! Se nun mi ekmalsanus, ne venadus jam al mi la maljuna sekciestro, kiu havis neniun kolon kaj aspektis kiel nigra skarabo; mi kuŝus pala kaj febra, en la ĉamron englitus la pupeto kun plorintaj okuloj, kaj mi ŝajnigus dormon; kaj ŝi, kliniĝinta super mi, subite ek­ploregus: Vi mia sola; vi ne darfas morti al mi! Jes, kiel la panjo. Ankaŭ la pupeton ĝuigas esti iel panjo kaj ĉirkaŭteksi tiun alian per sia kompata zorgor; ŝi pensas kun la plenlarmaj okuloj, se li malsanus, kiom mi zorgus pri li! Mi eĉ ne scias, kiel per tio ŝi lin alproprigas al si, kiel ŝi penas lin subigi; ŝi volas, ke li estu ŝia, ke li ne povu defendi sin kaj subiĝu al kolosa oferemo de ŝia amo.

Ni diras amo, sed ĝi estas tuta aro da sentoj, ni eĉ ne povas ilin ĉiujn diferencigi en tiu aro. Ekzemple ne nur neceso esti kompatata, sed ankaŭ neceso imponi. Sciu, pupeto, mi estas forta kaj sombra ulo; forta kaj terura kiel la vivo. Vi estas tiel pura kaj naiva, vi ne scias, kio ĝi estas. Kj iun nigran vesperon, kiu ĉion kaŝis, komencas la viro sur la benketo konfesi. Ĉu per tio li renomiĝas aŭ estas humile konsternita de la anĝela pureco de la pupeto, kiun li tenas je la mano? Mi ne scias, sed necesas ĉion diri. Amoj, kiuj estis. Misrenoma kaj hontiga vivo tie en Prago, inoj, kelnerinoj kaj tiaj spertoj. La pupeto silentegas, abrupte forŝovis la manon de tiu alia kaj sidas rigide; dio scias, kiajn arojn da sentoj ŝi travivas. Kaj jen ĉio, en mia animo estas pure kaj redemptite; kion vi diros al mi, knabinjo la plej pura, kion vi diros al mi pri tio? Mi diris nenion, nur mallonge, spasme, kvazaŭ en kruela doloro ŝi ekpremis mian manon kaj fuĝis. Tagon poste, neniu pupeto post la petunioj en la fenestro. Ĉio estas perdita, mi estas malpura kaj vulgara porkulo. Kaj denove estas tiel nigra nokto, sur la benketo sub jasmenoj blankas la pupeto; tiu en la alta ĉapo eĉ ne kuraĝas alsidiĝi kaj pete murmuretas; ŝi forturnas la kapon, versimile havas plorintajn okulojn, kaj apud si ŝi vakigas lokon. Ŝia mano estas kvazaŭ morta, ne eblas eligi de ŝi vorton, ho, dio, kion fari? Mi petas vin, mi petas vin, ĉu vi povus forgesi, kion hieraŭ mi diris al vi? Subite ŝi turniĝis al mi, ni karamboletis per la fruntoj (kiel tiam, tiu knabino kun la timigitaj okuloj), sed iel mi trovis ŝian kunpremitan buŝon. Iu iras sur la perono, sed nun ĉio malgravas; la knabinjo prenas min je la mano, metas ĝin sur siajn etajn, molajn mamojn kaj premas ĝin al ili preskaŭ malespere - jen vi havas min, ĉi tie, kaj se ankaŭ ĉi tio devas esti, ĝi estu! ne estas aliaj virinoj, ĉi tie estas mi; mi ne volas, ke vi povu pensi pri aliaj. Mi estis senkonscia pro bedaŭro kaj amo. Dio gardu, knabinjo, ke mi akceptu tian oferon; nenio tia darfas esti, sufiĉas nur kisi la plorintajn okulojn, viŝi la larmojn, esti treege kaj solene emociita. La knabinjo estas senlime kortuŝita de ĉi tiu kavalireco, por tio ŝi estas tiom dankema, tiom dankema, ke pro la nura entuziasma dankeno kaj fidemo ŝi kapablus fordoni sin ankoraŭ pli multe. Mia dio, tiel ĝi ne plu eblas; ankaŭ ŝi scias tion, en ŝi la senso por aferoj estas pli profunde enskribita; ŝi prenas ĝin saĝe je la mano kaj diras: Kiam ni geedziĝos?

Tiuvespere ŝi eĉ ne diris, ke ŝi devas hejmen; kial, nun ni estas kvietaj kaj prudentaj; ekde tiu momento estas en niaj sentoj perfekta kaj bela ordo. Memkompreneble, mi akom­panas ŝin ĝis la pordo, ankoraŭ ni staras kaj tute ne rapidas adiaŭi. La murmuretanta pordisto malaperas en ia alia pordo, kaj nun ni estas nur du, ĉio ĉi estas nia: la stacidomo, reloj, ruĝaj kaj verdaj lumetoj kaj dormantaj vicoj da vagonoj. Ne plu kaŝados sin la knabinjo post la petunioj; ĉiam ŝi montriĝos tie, kiam el la stacidomo suriros la peronon tiu en la alta ĉapo, ekrigardos la fenestron kaj kun la antaŭenstreĉita torako, feliĉa kaj fidinda, faros tion, kion oni nomas deĵoro.

Sed ni turnu tion, ni turnu tion; tio ne estis nur ludilo, nepre ĝi ne estis ludilo; granda kaj peza estas la amo, kaj ankaŭ la plej feliĉa estas terura kuj konsterna pro la troeco. Ni ne povas ami sen doloro, ho ni mortu pro ln amo, ni mezuru per sufero

ĝian nemezureblon, ĉar neniu ĝojo atingas fundon. Mi estas senlime feliĉaj kaj reciproke premas la manojn preskaŭ malespere; vi, savu min, ĉar tro mi amas. Bone, ke super ni estas la steloj, bone, ke ankoraŭ estas sufiĉe da loko por io tiom granda, kiel la amo. Ni parolas nur tial, por ke la silentado ne frakasu nin pro grandeco de la afero. Bonan nokton, bonan nokton, kiom malfacile estas rompi la eternecon je tempo-momentoj! Ni ne dormos, ege peze estos al ni kaj la gorĝon kunpremos al ni am-ploro. Estu jam tago, dio, estu tago, por ke mi povu saluti ŝin en la fenestro!

XV

Baldaŭ post la geedziĝo mi estis translokita al granda stacio; eble propetis tion la maljuna sinjoro, kiu volonte kaj preskaŭ kun apetito de bonmanĝanto akceptis min en sian patrecan koron. Nun vi estas nia, li diris, kaj prete. La sinjorino estis rezervema; ŝi devenis el malnova oficista dina­stio kaj versimile ŝi estus dezirinta edzinigi sian filinon al pli supera ŝtata deĵoro; iom ŝi ploretis pro senreviĝo, kvietigis ŝin, ke tio estas tiom granda amo.



La stacio, kien mi venis, estis sombra kaj brua kiel fabriko; grava trajnkruciĝo, kilometroj da reloj, magazenoj kaj lokomotiv-remizoj, peza ŝarĝ-trafiko; ĉie tavoloj da karbopolvo kaj fulgoj, tutaj gregoj da fumegantaj lokomotivoj, malnova kaj malvasta stacidomo; kelkfoje tage ĝi nodiĝis kaj oni devis haste tion malnodi, kvazaŭ kiam jam per fingroj ĝissange lezitaj oni disligas nodiĝintan ŝnuregon. Nervozaj kaj incititaj oficistoj, murmuranta personaro kaj entute iom infero. Oni iradis tien kiel ministo en minejon, en kiu formiĝas fendoj; ĉiumomente ĝi povas fali, sed estas laboro por viro; ĉi tie oni sentas sin viro, oni krias, decidas kaj portas sian respondecon.

Kaj poste hejmen, ĝistalie frotegi sin kaj ĝuege ekmuĝi pro la pura akvo; la edzino jam atendas kun mantuko en la manoj kaj ridetas. Tiu jam ne estas pala kaj interesa junulo; tiu estas larĝŝultra laboristo, laborkonsumita kaj vila, sed la torako, homo, kiel ŝranko; ĉiam li ĝin frapetas sur la malseka dorso kiel grandan kaj bonan beston. Jes, nun ni estas lavitaj, nun jam ni ne malpurigos nian puran edzineton; ankoraŭ viŝi la buŝon, por ke ne restu sur ĝi io, kio estis dirite inter la reloj, kaj poste dece kaj solene kisi sinjorinon edzinon. Do, kaj nun rakontu. "Nu, koleroj estis, tio kaj alio, la tuta stacidomo estu malkonstruita, aŭ almenaŭ la magazenoj mal­antaŭe; tuj estus loko por pluaj ses reloj, kaj pli bone oni la­borus; mi diris tion hodiaŭ al tiu kaj alia, sed nur li okulpafis min; ci rakontu ion al ni, kaj ci estas ĉi tie apenaŭ kelkajn monatojn! - Ŝi kompreneme kapsesis; ŝi estas sola homo, kun kiu eblas pri ĉio paroli. - Kaj vi, karulino, kion vi faris? Ŝi ridetas, tia malsaĝa vira demando! kion faras la edzinoj? tion kaj alion, kaj poste ili atendas sian edzon. - Mi scias, mia kara; ĝi ne estas videbla, nuraj bagateloj; tie kelke da steboj kaj tie aĉeti vespermanĝon, sed sume ĝi kreas hejmon; se mi kisus viajn fingrojn, mi ekkonus laŭ miaj lipoj, ke vi kudris. - Kaj kiel bela ŝi estas, kiam ŝi prezentas vespermanĝon; la vespermanĝo estas modesta, germana, sed ŝi mem, ŝi havas la kapon en duonombro kaj nur ŝiaj manoj bele kaj afable moviĝas en la ora rondo de la hejma lumo. Se mi kisus ilin a sur la antaŭbrako ŝi eskapus kaj eble ekruĝus, ke tio ja ne konvenas kaj tial mi nur strabas, kiajn bonajn, virinajn manojn ŝi havas, kaj murmuretas laŭdon je la vespermanĝo.

Ni ne volis ankoraŭ nun havi infanojn. Ĉi tie, ŝi diradis, estas tro da fumo; tio ne konvenus por la infanaj pulmoj. Ĉu pasis multe da tempo, kiam ŝi estis ne konscia, patose senkonsila kna­binjo? Kaj nun ŝi estas tia prudenta, kvieta edzino scianta, kio necesas; ankaŭ en sia edzin-amo kvieta kaj afabla, same kiam per siaj ĝiskubute nudaj manoj ŝi prezentas vespermanĝon. Ŝi aŭdis aŭ ie legis, ke tuber­kulozaj homoj estas pasiaj en la amado; tial maltrankvile ŝi atente observas ĉe mi simptomojn de kio ajn, kio ŝajnas al ŝi troa pasieco. Iam ŝi morniĝas je mi: Vi ne darfas tiom ofte. - Ba, karulino, kial? - Ŝi ridas amike en mian orelon: Morgaŭ vi estus dum la deĵorado distriĝema, kaj tio ne estos sana. Dorm nur, dormu, - Mi ŝajnigas dormon, kaj ŝi serioze, zorge rigardas en la mallumon kaj pensas pri mia sano, kaj pri mia viv-sukceso. Iam, mi ne scias, kiel diri tion; iam ege mi dezirus, ke ŝi ne pensu nur je mi; tio ne estas nur por mi, kara, tio estas ankaŭ por vi; flustru al mi orelen, vi mia sola, kiom mi sopiris pri vi! Kaj nun ŝi dormas, kaj denove mi ne dormas; mi pensas pri tio, kiel estas al ŝi bone kaj sekure kun ŝi, neniam mi havis tiel fidindan amikon.

Ĝi estis bona kaj forta tempo; mi havis mian malfacilegan, responsan laboron, en kiu mi povis pruviĝi kaj mi havis mian hejmom, denove tian enfermitan mondon, mondon nur por ni du. Ni, tio ne estas la stacidomo, tio ne estas viroj en la komuna deĵoro, tio estas nur ni du, la edzino kaj mi. Nia tablo, nia lampo, nia vespermanĝo, niaj litoj: tio "nia" estas kiel agrabla lumigo, incidanta sur aĵojn de l' hejmo kaj faras lin aliaj, pli belaj kaj raraj ol ĉiujn ceterajn. Rigardu, karulo, tiuj kurtenoj ĉe ni tre bele ekskluzivus, ĉu vi ne opinias? Kaj tie procedas la amo: unue sufiĉis al ni alproprigi sin reciproke, tio estis la sola en la mondo, kio gravis; kaj kiam ni alpropr­igis unu la alian korpe kaj anime, ni alproprigas al ni aĵojn por nia komuna mondo; ege ni ĝojas, kiam ion novan ni faras nia, kaj ni forĝas planojn, kion foje ni establos, por ke da tio estu pli multe. Subite mi trovas neniam estintan ŝaton por propraĵo; ĝojigas min mastrumi, ŝpari kaj plasi ian krejceron, ­ja ĝi estas por ni kaj tio estas mia devo. Ankaŭ en la oficejo grandiĝas miaj kubutoj kaj mi trakubutiĝas supren per ĉia forto; la ceteraj rigardas min gvate kaj preskaŭ malamike, ili estas malbonaj kaj malsocietemaj, sed ne gravas; por tio oni havas la hejmon kaj prudentan edzinon, por tio oni havas sian propran, privatan mondon de konfido, simpatio kaj idilio, kaj la ceterajn povas diablo preni. Ĉi tie oni sidas en la ora aŭreolo de la hejma lampo, rigardas la blankajn agrablajn manojn de sia edzino kaj eme rakontas pri la enviaj, malicaj kaj malkapablaj homoj en la oficejo; sciu, bari la vojon ili volus. La edzino konsente kaj rekone kapjesas; kun ŝi eblas pa­roli pri ĉio kaj ŝi ekkomprenas tion; ŝi scias, ke ĉio ĉi estas por ni. Ĉi tie oni sentas sin forta kaj bona. Nur se foje nokte ŝi flustrus orelen, konfuza kaj konfuzigajn: Mia kara, tiom mi sopiris pri vi!

XVI

Kaj poste mi ricevis belan kaj bonan stacion; mi estis relative juna staciestro, sed ĉu mi ne estis maksimume bone enskribita supre? Eble ankaŭ la bopatro iom helpis, tion mi ne scias bone; sed nun mi estis kvazaŭ sur la propra grundo; mi havis mian stacidomon, kaj kiam mi ekloĝis tie kun mia edzino, mi sentis kun profunda kaj solena kontentigo: En sano alveninte, nun ni estas en nia propra, kaj tio jam estas, se dio donos, por la tuta vivo. Ĝi estis bona stacio, trafik-kruciĝo plivere nur persona; bela regiono, humidaj herbejaj valoj, klakantaj muelejoj kaj profundaj grandsinjoraj arbaroj kun ĉasistaj kasteletoj. Vespere bonodoris postfojno el la herbejoj kaj en kaŝtanaleoj radbruis sinjoraj kaleŝetoj. Aŭtune alveturadis la sinjoraro ĉasi, damoj en

lodenaj vestoj, sinjoroj ĉasiste, kun makulharaj hundoj kaj kun fusiloj en nepermeablaj ujoj; princo tiu kaj tiu, kelkaj grafoj kaj iam tiam ekstra gasto el ia reganta dinastio. Tiam atendis antaŭ la stacidomo kaleŝoj kun blanka jungitaro, kun grumoj, lakeoj kaj rigidaj, rektiĝintaj koĉeroj. Vintre estadis tie ostecaj forstestroj kun lipharegoj kiel vulpovostoj, kaj grandsinjoroj direktoroj de bienegoj, kiuj de temp' al tempo veturis en urbon glore kaj brile diboĉi. Koncize, ĝi estis stacio, en kiu ĉio devas senmanke funkcii; ne plu tia rubandornamita popola festotago, kiel estis la stacidomo de la maljuna sinjoro, sed digna kaj silenta stacio, kie senbrue haltas rapidtrajnoj, por ke elvagoniĝu unu aŭ du sinjoroj kun ĉamkvastoj sur ĉapelo, kaj kie ankaŭ konduktoroj fermas vagonpordetojn mallaŭte kaj respekte. Ĉi tien ne konvenus la naivaj kaj babilemaj bedetoj de la maljuna sinjoro; ĉi tiu stacidomo havas alian animon, iom kiel kastelkorto; estu do ĉi tie severa ordo, ĉie pura sablo kaj nenia kuireja tintegado.

Ĝi igis sufiĉe labori kaj fajli, antaŭ ol mi faris el mia stacidomo mian verkon. Ĝis tiu tempo ĝi estis bonorda, sed sensignifa stacio; ĝi havis, por tiel diri, neniun invencion. Sed mi faros el ĝi stacidomon puran kaj silentan kiel kapelon, severan kiel kastelkorton. Ekzistas centoj malgrandaj problemoj, kiel rearanĝi la deĵoradon, kiel refari ordon de l' aferoj, kie parkadu

malplenaj vagonoj kaj kelkio; mi ne faras mian stacidomon bela

el floroj, kiel la maljuna sinjoro, sed el trajngarnituroj, el bela ordo, el la glata kaj silenta cirkulado. Ĉiu objekto estas bela, se ĝi estas sur ĝusta loko; sed tia loko estas ĉiam nur unu kaj ne ĉiu kapablas ĝin trovi. Kaj subite estas ĉi tie kvazaŭ pli granda kaj libera spaco, la objektoj havas sian pli netan konturon kaj akiras ion kvazaŭ sublimon; jes, nun ĝi estas ĝusta. Mi konstruis mian stacidomon sen masonistoj, nur el tio, kio ĉi tie estis kaj venis tempo, kiam mi estis kontenta kun mia ver­ko. La maljuna sinjoro alveturis rigardi, levas la brovojn kaj karesis preskaŭ surprizite sian nazon. "Nu, bela vi havas tion," li murmuretis kaj maltrankvile gvatis min; ŝajnis al ni ke en tiu momento li ne estas certa, ĉu liaj bedetoj estas tio ĝusta.

Jes, nun ĝi estas fakte mia stacidomo, kaj unuafoje en mia vivo mi havas senton pri io profunde mia, fortan kaj bonan senton de mia propra mio. La edzino sentas, ke mi eskapas antaŭ ŝi kaj ĉi tion ke mi faras nur por mi mem; sed ŝi estas prudenta kaj liberlasas min kun rideto, nu, iru, jen via afero, vi havas la vian kaj mi gardos la nian. - Vi pravas, mia kara, eble iom mi fremdiĝis de tio, kio estis nia; mi mem sentas tion kaj tial mi estas al vi tiom ege atentema, kiam mi havas liberan tempeton; vi vidas ja, kiom da laboro mi havas! - Ŝi rigardas min afable kaj kun la patrineca indulgemo. Iru, mi scias ja, ke ĉe vi viroj tio alie ne eblas; vi enmordiĝas en vian laboron, kiel - Kiel, kiam infanoj ludas, ĉu? Ĉion ĉi ni scias sen vortoj, ne necesas paroli pri tio; vanaĵo, io el la nia estis oferita al tio, kio estas nur mia. Mia verko, mia ambicio, mia stacidomo. Kaj ŝi eĉ ne ekĝemas, nur iam ŝi krucas la brakojn sur la sino kaj rigardas min kun afabla zorgo. "Vi," ŝi diras hezite, "eble vi ne bezo­nus tiel tro multe labori; tio ja ne necesas -" Iom mi morniĝas; ĉu vi scias, kiom da ĉio necesas, se devas esti ĉi tie modela stacidomo! Iam vi povus diri: vi estas bravulo kaj scias fari bonan laboron; kaj ne senĉese: ŝparu viajn fortojn kaj tiel - En tiaj momentoj ni treniĝis denove eks­teren, por denove iel konvinkiĝi, ke ĉio estas en ordo kaj ke ĝi valoras la laboron; sed daŭris tempeton, antaŭ ol mi retrovis en la aferoj la ĝustan ĝojon.

Sed ne gravas: ĝi estis modela stacidono, oni iradis ĉi tie preskaŭ piedpinte kvazaŭ en ia kastelo; ĉio tiel pura kaj supervidebla - La sinjoraro en verdaj ĉapeloj plej versimile opiniis, ke mi faras tion por ili; ili venadis doni al mi la manon kiel al hotelestro, kun kiu ili estas tre, tre kontentaj kaj damoj en lodenaj vestoj gestis al mi amike kaj rekone, jes eĉ iliaj makulharaj hundoj ĝentile vostumis, kiam tie iris sinjoro en deĵora ĉapo. Ho vi, nur lasu sur la kapo; ĉi tion mi faras por mi, sciate? Ĉu interesas min viaj stultaj gastoj el la regantaj dinastioj? Se ĝi devas esti, mi salutas soldate kaj kurbigas la krurojn, kaj sufiĉe. Ĉu vi scias, kio entute estas fervojo, kio estas tia stacidomo, kio estas ordo kaj tiel glate funkci­anta trafiko? La maljuna sinjoro, tiu ion komprenas, lia laŭdo ion signifas; same, kiam la paĉjo mankaresis meblon, bona ĝi estas. Neniu el vi povas tion apreci, kio estas mia stacidomo, kaj kiom mi donis al ĝi. Eĉ ne mia propra edzino tion kompre­nas, ŝi volas havi min por si mem, kaj tial diras, zorgu pri vi. Oferema ŝi estas, jen la vero; ŝi kapablas oferi sin, sed iajn seriozajn, grandajn aferojn, ne. Nun ŝi pensas, se estus infanoj, tiam tiu mia ne ŝtopus sin per deĵorado kaj estus pli hejme. Kaj vidu, kvazaŭ ensorĉite: infanoj ne estas. Mi scias, kiom multe vi meditas pri tio; kaj tial vi senĉese: ne tro labor­konsumiĝu, kaj kion ajn, kaj nutras min kiel arbhakiston. Mi dikiĝas, mi estas kiel mamuto, kaj nenio. Kaj poste vi sidas sekokule kaj la kudraĵo sinkas en la sinon - kiel al la panjo, sed la panjo ĉiam estis eklarmonta. Ĝi kuŝas inter ni kvazaŭ malplenaĵo; nenion valoras, nun vi mem spasme premiĝas al mi, sed tiu malplenaĵo restas. Poste vi kuŝas kaj ne dormas, ankaŭ ŝi ne dormas, sed ni silentas, por ke ne estu dirite, ke io mankas ĉi tie. Mi scias, vi brava, ĝi estas iom maljusta; mi havas mian laboron, mian stacidomon, al mi ĝi sufiĉas, sed al vi ne.

Kaj la sinjoro en la deĵora ĉapo, trapasanta la peronon, iom dismetas la manojn; nu, kion fari; sed almenaŭ la stacidomo estas vere mia, ĝi estas modela kaj pura kaj funkcias kiel perfekta maŝino, funkcianta silente en oleumitaj pivotoj. Kion fari, fine viro estas pleje hejme en sia verko.

XVII


Nu, vidu, ĉio dumtempe subiĝas; la tempo tamen estas la plej granda vivoforto. La edzino kutimiĝis kaj paciĝis kun tio, kio estas; ne plu ŝi esperas havi infanojn, sed anstataŭ tio ŝi trovis al si alian viv-mision. Kvazaŭ ŝi dirus al si: Mia edzo havas sian labo­ron, kaj mi havas mian edzon; li konservas en ordo tian parton de la mondo, kaj mi konservas lin en ordo. Ŝi eltrovis tiom da aferoj, kiujn ŝi, mi ne scias kial, imputis al mi kiel miajn kutimojn kaj pretendojn; ĉi tion manĝas tiu ŝate kaj ĉi tio ne estas bona por li; li volas havi tiel kaj neniel alie sternite, ĉi tie havi preparitan akvon kaj mantukon, ĉi tie staru liaj ŝuoj; la kapkuseno por li devas esti tiel metita kaj la nokta ĉemizo preparita tiel kaj ne aliel. Tiu mia volas havi ĉion ĉemane, tiu mia estas kutima je sia ordo kaj tiel plu. Kaj mi venadas hejmen, kaj tuj min ĉirkaŭas pedanta ordo de miaj kutimoj; ŝi el­pensis ilin, sed mi devas ilin fari, por plenumi ŝian imagon, ke tiel mi volas ĝin. Ne sciante mem kiel, mi eniĝas en la sistemon de kutimoj preparitaj por mi; pretervole mi sentas min ege grava kaj digna, ĉar ĉio ĉi turniĝas ĉirkaŭ mia persono; mi levus mirigite la bro­vojn, se miaj ŝuoj atendus min je unu colo aliloke ol kutime. Mi konsciigas al mi, ke mia edzino ekregas min pere de miaj kutimoj kaj ĉiam pli min per ili suverenas; ŝate mi subiĝas al tio, unue pro la komfortemo kaj due, ke ĝi flatas fakte mian memestimon. Kaj versimile ankaŭ iom mi maljuniĝas, ĉar mi komencas senti min forte kaj bone hejme en miaj kutimoj.

Kaj mian edzinon ege ĝojigas, ke tiel ŝi regas en la unua etaĝo de la stacidomo post la fenestroj plenaj de blankaj petunioj. Ĉiu tago havas sian fiksan kaj preskaŭ sanktecan pason; mi scias par­kere ĉiujn ĉi etajn, ĉiutagajn, agrablajn sonojn; nun la edzino silente leviĝas, vestas la negliĝan surtuton kaj iras piedpinte en la kuirejon. Tie jam raŭketas kafmuelilo, flustre oni ordonas, ies manoj silente metas mian brositan veston sur seĝo­-apogilon; obeeme mi mienas, kvazaŭ ankoraŭ mi dormus, ĝis la mo­mento, kiam venas la edzino, eleganta kaj bela, kaj suprenigas ĵaluziojn. Se mi malfermus la okulojn iomete pli frue, ŝi malĝoj­iĝus kaj dirus: "Mi vekis vin?" Kaj tiel ĝi estas tago post tago, jaro post jaro; ŝi nomas tion "mia ordo", sed ŝi kreis ĝin kaj kontrolas ĝin per la viglaj okuloj; ŝi estas mastrino ĉi tie, sed ĉio okazas por mi - tiel ĝi estas honeste geedze dividite. Mi estas malsupre en la deĵora ĉapo, rondiras la stacion de signalejo al signalejo, jen nia mastruaĵo; versimile mi estas potenca kaj severa mastro, ĉar ĉiuj estas ege fervoraj, kiam mi estas vid­atingebla; inspekti, tio estas mia ĉefa laboro, Poste mi iras doni la manon al barbaj forstestroj; ili estas spertaj homoj, sciantaj kio estas ordo. La sinjoraro en la verdaj ĉapeloj jam opinias sia devo iri doni la manon al la staci­estro; nun li apartenas al tiu loko kiel paroĥestro aŭ loka doktoro, tial decas paroli kun li pri sano kaj vetero. Kaj vespere preter­ase oni diras: "Estis ĉi tie grafo tiu kaj tiu, malbone li aspektas." La edzino kapjesas kaj opinias ke pro la aĝo. "Kia aĝo," mi protestas kun ofendita sento de viro, kiu proksimiĝas al la kvindeka jaro, "li estas ja nur sesdekjara!" Ŝi ekridetas kaj ekrigardas min, kvazaŭ ŝi estus diranta: vi, vi estas ĝuste en la plej bona forto; tion faras la trankvila vivo. Kaj poste estas silente; la lampo zumas, mi legas ĵurnalon kaj la edzino germanan romanon. Mi scias, ĝi estas io kortuŝa pri granda kaj pura amo; ŝi legas tiajn aferojn ankoraŭ treege ŝate kaj neniel ŝin ĝenas, ke en la vivo ĝi aspektas alie. La geedza amo, tio estas ja io tute alia; ĝi apartenas al ordo kaj estas bonfartiga.

Mi skribas tion, kiam ŝi jam estas, povrulino, delonge sub la tero. Mi rememoras ŝin, dio scias, kiomfoje tage; mini­mume tiujn monatojn antaŭ la morto, kiam ŝi tiel peze malsanis - ­tion prefere mi evitas; mire; ke malmulte je nia amo kaj la unuaj jaroj de la kunvivado; ĝuste pleje je la kvieta kaj senŝanĝa tempo en nia stacidomo. Mi havas bonan mastrinon, kiu zorgas pri mi, laŭpove; sed kiam mi serĉas eble nur poŝtukon aŭ ĉasas sub la lito ŝuon, tiam mi nur vidas, dio, kiom da amo kaj atentemo estis en tiu ordo kaj en ĉio, kaj mi sentas min treege orfa, ĝis kunpremiĝas mia gorĝo.

XVIII

Poste venis la milito. Mia stacidomo estis sufiĉe grava nodo por transportoj de soldatoj kaj materialo, kaj tial oni postenigis tien militan komandanton, ian ebriegan kapi­tanon en duona delirio. De mateno li kriaĉis, dum entute li estis konscia, li miksiĝis en miajn aferojn kaj elingigis sabron je trakestro; mi postulis supre, ke oni sendu al mi iun malpli frenezan, sed kiam ĝi ne helpis, restis nenio, ol mangesti super tio. Mia modela stacidomo kadukiĝis, malĝoje rigardi; inundis ĝin aĉa milita malordo, fetoro de lazareto, ŝtopitaj transportoj kaj abomena sedimento de malpuraĵo. Sur la peronoj ligaĵoj kaj familioj el evakuita fronto, en atendejoj, sur benketoj, sur surkraĉitaj plankoj dormas soldatoj kiel mort­intoj. Kaj senĉese tie patrolas raŭkaj, furiozantaj ĝendarmoj kaj serĉas dizertintojn aŭ povrulojn, kiuj veturigas en dorso­sako iom da terponoj; senĉesa kriado kaj lamentado, oni je si incitite kriaĉas aŭ estas puŝataj ien kiel ŝafoj, meze de tiu ĥaoso staras ege longa kaj terure silenta trajno kun vunditoj kaj de ie aŭdeblas, kiel apogite je vagono, naŭzas kaj vomas la ebriega kapitano.

Diomia kiel mi komencis tion malam! La militon, fervojojn, mian stacidomon kaj ĉion. Naŭzis min vagonoj fetorantaj de malpuraĵo kaj desinfekto, kun frakasitaj fenestroj kaj desegnaĉitaj muroj; naŭzis min la senbezona ien-tien kurado kaj atendado, eterne ŝtopitaj reloj, dikaj samarianinoj kaj entute ĉio, kio iel rilatis la militon. Feroce kaj senpove mi malamis tion; mi kaŝiĝadis inter vagonoj kaj mire, ke mi ne ploris pro malamo kaj teruro, Jesuo Kristo, tion ja mi ne eltenos, tion povas neniu elteni! Hejne mi ne povis paroli pri tio, ĉar la edzino kredis entuziasme kaj kun la flamantaj okuloj venkon de sinjoro imperiestro. Ĉe ni, kiel ĉie dum la milito, infanoj de malriĉuloj iradis al veturantaj trajnoj je karbo; foje iu bubeto falis kaj la kruro estis frakasita; mi aŭdis lian teruregan kriegon kaj vidis la dispistitan osteton en la sanganta karno. Kiam mi diris tion al mia edzino, iom ŝi pal­iĝis kaj impete ekvortis: "Dio lin punis!" Ekde tiu momento mi parol­is kun ŝi pri nenio, kio koncernis la militon; nu, vi vidas, kiel mi estas laca kaj kaputa kun miaj nervoj.

Foje anonciĝis al mi sur la perono homo, kiun tuj mi ne ekkonis; montriĝis, ke ni une studis la gimnazion kaj ke li estas io en Prago. Ĝi devis el mi eksteren, ĉi tie kun neniu mi povis paroli pri tio. "Homo, la milito estos perdita," mi raŭkis en lian orelon, "igu vin konvinki, ĉi tie ni havas manon kiel sur arterio." Li aŭskultis min tempeton kaj poste sekrete murmuris, ke li volus pri io paroli kun mi. Ni interkonsentis pri nokto post la stacidomo, preskaŭ ĝi estis romantika. Laŭdire li kaj kelkaj ĉeĥaj homoj komunikas kun la dua partio; ili bezonus regulajn informojn pri transportoj de militfortoj, pri stoko-stato kaj tiajn aferojn. "Jes, tion mi faros por vi," mi ekimpetis; mi mem terure timiĝis de tio kaj samtempe mi eksentis egan senpeziĝon en tiu spasma malamo min sufokanta. Mi scias, tion oni nomas patri-perfido kaj je tio estas pendmaŝo; mi liveros do la informojn al vi kaj prete.

Ĝi estis stranga tempo; mi estis kvazaŭ perpleksa kaj samtempe preskaŭ klarvida; mi sentis, ke ne mi, sed io forta kaj fremda en mi planas, direktivas kaj pri ĉio pensas. Preskaŭ mi povus diri, mi nenion, tion ĝi. Baldaŭ mi havis tion organizita; nura ĝojo; kvazaŭ ni ĉiuj estus atendintaj, ke iu prenos tion en la manojn; ni ĉeĥoj devas ja ion fari. Kun la manoj surdorse, antaŭ la okuloj de la ĝendarmoj kaj de la singultanta komandanto mi akceptadis rapor­tojn de trajnestroj, poŝtistoj, kaj konduktoroj, kien estas eksped­ataj pafaĵoj kaj kanonoj, kiel translokiĝas unuopaj armeoj kaj tiajn aferojn. En mia kapo mi havis la tutan trafik-reton, kaj kun la duonfermitaj okuloj, piedumante sur la perono, ĉion mi sumigis. Estis tie iu bremsisto, patro de kvin infanoj, malĝoja kaj silentema homo; al tiu ĉiam mi diris, kion plu li diru, tiu komunikis tion en Prago al sia frato, kiu estis librobindista laboristo, kaj kiel ĝi pluen iris, tion mi ne scias. Ĝi estis streĉatenta, fari ĉi tion antaŭ ĉies okuloj kaj tamen havi ĝin tiel bone organizitan; ĉiumomente ĝi povas kraki, kaj ni ĉiuj, ni barbuloj kaj patroj, dekoj da ni estas en tio ĝisorele; junuloj, kia krako ĝi estus! Vi scias tion kaj iom ni pensas pri tio, kuŝigante nin en kusenoj al niaj edzinoj; sed ĉu inoj scias, kio estas viro! Danke dion, sur nia nazo ne estas videble, pri kio ni pensas. Ekzemple, kiel tie aŭ aliloke bloki stacidomon, kaj subite ĉio krias kaj furiozas kaj ĝi daŭras du tagojn antaŭ ol oni ĝin denove displektas. Aŭ estas misa milita lubrikaĵo; kiu kulpas, se rajpas vagon-aksoj? Nia staci­domo estas plena de eksterigitaj vagonoj kaj senmovaj lokomotivoj; volu ne freneziĝi pro telegramoj, nenio farebla, nenion ni povos ripari. Kun retenata spiro ni aŭskultas, kiel ĉio fendetiĝas.

Al la maljuna sinjoro en lia stacidomo okazis malfeliĉo; estis blokite kaj surveturis tion trajno kun brutaro al fronto; nenio grava, estis kelkaj vunditoj, kaj la bovinoj devis esti buĉitaj surloke, sed la maljuna sinjoro, tia ĝusta fervojisto, frenezetiĝis pro tio kaj baldaŭ mortis. La edzino nokte ploris sur mia ŝultro, mi karesis ŝin kaj estis al mi ege triste. Vidu, al vi mi ne povas diri, kion mi pensas kaj faras; tiel bone ni vivis kune, kaj nun ni estas tiel damne for de si. Kiel eblas, ke oni povas tiel ege fremdiĝi al si!

XIX

Fino de la milito, fino de la monarkio; dum la edzino ploreme mungetis (ĉe ŝi tio estis en la familio, tiu servado al sinjoro imperiestro), el Prago mi ricevis inviton veni en novan ministerion de fervojoj kaj dediĉi miajn eminentajn spertojn al organizado de fervojoj en la juna ŝtato. Koncerne tiujn eminentajn spertojn mi obeis; krome, mia stacidomo dum la milito tiom kadukiĝis, ke estis al mi facile foriri.

Jen la lasta alineo de mia ordinara vivo. De miaj dudek du jaroj mi estis ĉe fervojo kaj mi estis ĉe ĝi ŝate; tie mi trovis mian mondon, mian hejmon kaj ĉefe kontentigon, ke mi faras ion, kion bone kaj fidinde mi kapablas. Kaj nun mi estis venigita, por denove apliki spertojn de la tuta vivo. Vidu, ili ne estis vanaj. Mi scias ĉion tiel bone, de forpafado de rokoj kaj konstruado de trako, de la lasta stacio en la mondo kaj ligna lanternista budo ĝis tumulto kaj rumuro de grandaj stacidomoj; mi konas stacidomajn halojn similantaj al ŝtoniĝintaj kasteloj kaj stacietojn en kampoj, bonodorantaj de antemo kaj akileo; ruĝajn kaj verdajn lumetojn, ŝvitantajn korpojn de lokomotivoj, semaforojn, signalojn kaj ekfrapojn de radoj sur trakforkoj; nenio estis vana, ĉio estis adiciita kaj kunfandiĝis al unueca kaj ampleksa sperto; mi kom­prenas fervojojn, kaj tiu kompreno, tio mi estas, tio estas mia vivo. Nun estas ĉio ĉi tie, kion mi vivis, kune en mia sperto; mi povas ĝin denove kaj plene eluzi, kaj tio estas, kvazaŭ denove mi estus travivanta resume mian vivon. Mi sentis min en mia nova ofico - mi ne povas diri ke feliĉa, ĉar estis ĉi tie multe da ĥaoso, sed sur mia loko. Ĝi estis ordinara, sed tuta kaj siamaniere plenigita vivo; kaj retrorigardante, mi vidas, kiel en ĉio, kio estis, estis realiĝanta ia ordo, aŭ le


XX

Tri tagojn mi ne skribis; denove ekatakis min la korĝ­enoj, kiam mi sidis ĉe la skribotablo, ĝuste meze de vorto (ĉu estis intencota leĝo aŭ lekcio jam mi ne, scias). Tiam oni venigis doktoron al mi; entute li diris nenion, iaj ŝanĝoj sur arterioj, ĉi tion vi uzados, kaj ĉefe trankvilon, sinjoro, trank­vilon. Kaj tial do mi kuŝas kaj meditas - mi ne scias, ĉu ĝi estas tiu vera trankvilo, sed mi havas nenion por fari ion alian. Nun ĝi estas jam pli bona, kaj tial mi volas finskribi, kion mi komencis; jam multo ne restas, kaj neniam mi lasis post mi ne finfaritajn restojn. La plumo elfalis el mia mano, ĝuste kiam mi estis skribonta grandan mensogon; mi meritas tion, ke atakis min tiu paroksismo. Ja, mi ne havas kaŭzon kial kaj al kiu mensogi.



Estas fakto, ke mi ŝatis fervojojn; sed mi ĉesis ŝati ilin, kiam la milito ilin faris malpuregaj, kiam mi organizis sur ili sabotadon, kaj pleje mi ĉesis ilin ŝati, kiam mi venis en ministerion. Tutkore malemiĝis al mi tiu papera kaj plejparte vana laboro, kiun oni nomis reorganizo de niaj fervojoj; parte tre bone mi vidis en diversajn malordojn supre kaj mal­supre, kiujn timegis mia burokrata konscienco; parte mi komencis antaŭvidi ion nedeturneblan, tragedion de la fervoja trafiko, kiun atendas sorto de veturigistoj kaj diliĝencoj; ĉio vana, granda epoko de fervojo; estas for. Koncize, tiu laboro nepre ne ĝojigis min; ĝojigis min nur tio, ke mi estas sufiĉe granda oficiala ulo, ke mi havas ian titolon kaj ke mi povas al multaj homoj montradi mian potencon: ĉar finfine tio estas la ĝusta kaj sola vivcelo; avanci kiel eble plej alten kaj ĝoji pro siaj honoro kaj posteno. Jen, kaj ĉi tio estas la tuta vero.
Mi skribis tion kaj rigardas tion iom konsternite. Kiel, ĉu la tuta vero?

Nu tiel, la tuta vero pri tio, kion ni nomis finkulmino de la vivo. Estis nenia ĝojo sidi en tiu oficejo; tio estis nur kontentigo, ke al io ni pene surgrimpis kaj ĵaluza furiozo, ke tiuj pli lertaj, tiuj politike pli ruzaj avancis pli alten. Kaj jen la tuta historio de la ordinara vivo.

Atendu, atendu, tio ne estas la tuta historio. (Kverelas du voĉoj, mi distingas ilin tute klare; la voĉo nun parolanta, kvazaŭ ĝi ion defendus.) En mia vivo ne gravis ia avanco kaj tiaj aferoj!

Ĉu ne gravis?

Ne gravis. Mi estis tro ordinara por ia ambicio. Neniam mi volis distingiĝi; mi vivis mian vivon kaj faris mian laboron -

Kial?


Ĉar mi volis fari ĝin bone. Karesi per dikfingro la supran kaj dorsan flankojn, kaj bona ĝi estas. Jen la vera ordinara vivo.

Ha; kaj tial ni sidis fine en la oficejo, por kulturi jam nenion alian nur sian pozicion.

Tio - tio estis io tute alia; tio fakte ne apartenis jam al tio, kiel ĝi estis antaŭe. Oni ŝanĝiĝas maljuniĝante.

Aŭ maljuniĝante oni malkaŝas sin, ĉu?

Absurdaĵo. Devus jam delonge montriĝi, ke iel mi puŝiĝas antaŭen.

Do bone. Kaj kiu estis tiu, iu bubeto, kiu suferis, ke li ne distingiĝas inter siaj amikoj? Kiu tiom impete kaj dolore malamis la filon de la pentristo, ĉar li estis pli forta kaj kuraĝa, ĉu vi memoras?

Atendu, tute tiel ĝi estis; ja tiu bubeto ludadis plejparte sola; li trovis al si sian etan mondon, sian korteton el ligneroj kaj sian angulon inter fostoj; tio tute sufiĉis al li kaj tie li forgesadis ĉion. Mi scias ja tion.

Kaj kial li ludadis sola?

Ĉar tia estis lia karaktero. Dum la tuta vivo li faris al si la etan kaj fermitan mondon. Angulon por sia soleco kaj por sia ordinara feliĉo. Sian barilon el ligneroj, sian stacidometon, sian hejmon; vidu ja, ke senĉese ĝi enestis en li!

Tiu bezono bari sian vivon, ĉu?

Jes, la bezono havi sian propran mondon.

Ĉu vi scias, kial li havis sian barilon el ligneroj? Ĉar li ne povis eminentiĝi inter aliaj buboj. Tio estis spito, tio estis eskano de la bubeto, kiu ne estis sufiĉe forta kaj kuraĝa­, por povi egali al la aliaj. Li faradis sian mondon pro mal­forteco kaj tristo; li sentis, ke en tiu pli granda, en tiu malfermita mondo neniam li estos iu granda kaj kuraĝa, kia li volus esti. Ambicia timuleto, jen la tuta. Nur legu funde, kion vi skribis pri li!

Nenio simila tie estas!

Jes, kaj tuta aro; nur vi kaŝadis tion inter linioj, por kaŝi tion antaŭ vi mem! Ekzemple, tiu brava kaj diligenta lernanto en la baza lernejo; kiel li ne povas kunfandiĝi kun sia klaso, kiel li estas embarasita kaj nekuraĝa; li estas brava, ĉar li nostalgias kaj ĉar li volas eminentiĝi. Kaj kiel tiu modela knabeto mire ke li ne krevas pro orgojlo, kiam lin laŭdas sinjoro instruisto aŭ sinjoro paroĥestro! Tiam aperas larmoj en liaj okuloj, "larmoj de feliĉo ankoraŭ ne ekkonita"; pli poste ĝi estos jam sen larmoj, sed kiel ŝvelos lia torako, kiam li estos malfermanta la nomumajn dekretojn! Ĉu vi memoras, kun kia neesprimebla feliĉego vi portadis hejmen atestojn kun unuoj?

Tial ĝi estis, ĉar la mortinta paĉjo ege ĝojis el tio. Do bone, la paĉjo; kaj nun ni rigardu la paĉjon. Tia forta kaj granda li estis, la plej forta el ĉiuj homoj, ĉu? Sed li "estimis sinjorojn"; pli precize dirite, li salutadis ilin humile, tiel humile, ke eĉ tiu bubeto ruĝiĝis pro tio. Kaj senĉese emocie li mentoris, nur estu io el vi, knabo, io foje estu el vi; tio estas sola senco de la vivo, io fariĝi. Oni devas laboregi, avari kaj riĉiĝadi, por ke aliaj estimu onin kaj por ke oni io estu. Nu vero, la bubeto havis hejme ekzemplon; ĝi estas laŭ la paĉjo, la tuta.

La paĉjon lasi! La paĉjo, tio estis tute alia ekzemplo: esti forta kaj vivi en sia laboro -

Jes; kaj dimanĉe mezuri laŭ la ŝparlibretoj, kien jam ni atingis. Foje tiu bubeto sidos en oficejo kaj mezuros sin mem per rango, por kiu li griziĝis. Kiel la povrulo paĉjo ĝojis pro mi; nun mi estas pli ol notario kaj la cetera elito. Fine la bubeto ĝisvivis tion, ke io li estas; fine li trovis sin, kaj plenumiĝis "la granda kaj nova sperto," kiun li faris en la infanaĝo: ke estas du mondoj, unu supera, en kiu estas sinjoroj, kaj poste tiu humiligita mondo de l' ordinaraj homoj. Fine ni estas io kiel sinjoro; sed tiumomente montriĝas, ke super ni estas ankoraŭ pli grandaj sinjoroj, sidantaj ĉe tabloj ankoraŭ pli pompaj, kaj ke ni estas denove nur eta kaj ordinara homo, al kiu estas destinite ne superiĝi! Ĉio vana: ĝi estas malvenko, kaj malvenko damna kaj fina.

XXI


Kaj senĉese kvazaŭ mi distingus du voĉojn, kiuj kverelas; kvazaŭ du homoj disputus pri mia paseo kaj ĉiu volus alproprigi al si maksimuman pecon.

Kaj la jaroj en gimnazio, ĉu vi memoras?

Jes; kaj sciu, mi lasos ilin al vi. Cetere ili ne valoris multe; tiu nematureco kaj tiu doloriga sento de malplivaloro, la laboregado de la provinca studento - mi petas, nur lasu tion por vi!

Nu, nu, nur ne parolu; kvazaŭ nenion signifus, tiu rikoltado

de lernejaj laŭroj; tiu ĝuo, esti la unua en la klaso, ĉiam havi la

taskojn pretajn kaj ĉiam scii; almenaŭ en io esti super la aliaj, super la pli viglaj kaj pli kuraĝaj, ĉu? Kaj pro tiuj sukcesoj sidi ĝis mallumo kun la pugnigitaj manoj surorele kaj lernegi, - por tio uziĝis ja tutaj ok jaroj!

Ne tutaj, tion ne diru; estis ankoraŭ aliaj aferoj, pli profundaj.

Ekzemple?

Ekzemple la amikeco kun tiu povrulo amiko.

Aĥ, tiu, mi scias; tiu mensmalvigla netalenta knabo. Bela okazo senti super iu sian grandegan superecon kaj scii, ke ĝi estas rekonata. Tio ne estis amikeco, homo; tio estis ardega kaj pasia dankemo por tio, ke iu en la mondo humile rekonas vian superadon.

Ne, tiel ĝi ne estis! Kaj tiu amo al la timida, miopa knabino?

Nenio, stulteco, simple pubero!

Tio ne estis nur pubero!

Kaj aldone manko de kuraĝo. Tiuj aliaj, hometo, tiuj sciis

trakti la knabinojn alie, ja ne malmulte vi enviis al li ilian kuraĝon; kaj vi, nu: kion alian, ol enŝoviĝi en angulon kaj fari tie sian barilon el ligneroj, sian fermitan mondon. Ĉar en la malfermita mondo ni scias, vi ne venkus. Nek ĉe knabinoj, nek inter knaboj. Jen la sama historio: senĉese la senrevigita infano, kiu havas sian mondon kaj ravite flustras: Put put put!

Ĉesu!
Klarigu do al mi tiun jaron en Prago, tiun vanigitan stultan jaron en Prago. Tiun jaron, kiam mi pasumaĉis kun la kunularo de la poeto kaj verkis versojn kaj je ĉio tusis.

-- Mi ne scias. Tiu jaro estas al mi iel neresumebla.

Ankaŭ ne al mi.

Atendu, io tamen nur estas klarigebla. Jen ni havas fervoran

junulon; li finis la lernejon kaj opinias, ke nun la mondo apartenas al li! Hejme li povus jam ŝajnigi sinjoron kaj senti sin grava kaj granda; sed apenaŭ li venas en urbon, aj Kristsinjoro, nur nun li enfalis funde en tion, en la panikon de malplivaloro, senkonsilo, humiligo kaj mi ne scias, kion ankoraŭ. Se li havus tempon por fari ĉirkaŭ si tiun idilian barilon el ligneroj, li savus sin en ĝi -

Sed bedaŭrinde ekzorgis pri li la poeto.

Jes. Sed rememoru, kiel ĝi estis. Ankaŭ tio ja estis tia fermita angulo; tiuj gastejetoj, tiu rondeto de kvin aŭ kiom da homoj, - homo, tio estis ĉe ĉiuj diabloj malgranda, pli malgranda ol la meblista korteto. Kaj ignori ĉion, jen almenaŭ iluzio de distingiĝado.

Kaj verki versojn?

Ili estis malbonaj. Verki versojn por povi parvenui. Tio estis nur masko de l' vundito kaj ne kontentigita sentivo. Li devus bonorde lerni, kaj li fartus bone; li farus sukcese ekzamenojn kaj sentus sin kiel eta dio.

Atendu, mi ne estus atinginta fervojojn; mi devis iel elgliti el la universitato, por serĉi postenon ĉe fervojoj. Estis ja necese, veni al fervojoj, ĉu?

Ne necesis.

Mi petas vin, ĝi estas ridinda; kion alian mi povus fari? Kion ajn. Homo kubutema ĉie validiĝas.
Kial do mi serĉis postenon ĝuste ĉe fervojo?

Mi ne scias, eble hazarde.

Mi diros do tion al vi: pro inklino. Ĉar la konstruado de la trako estis la plej granda evento de mia infanaĝo.

Kaj kiam mi studis gimnazion, ĝi estis mia plej agrabla promeno vespere: iri sur ponton, kiu transpontis la stacidomon kaj rigardi la ruĝajn kaj verdajn lumetojn, la relojn kaj lokomotivojn -

Mi scias. Sur tiu ponto iradis maljuna, abomena putino; ĉiam ŝi tuŝfrotis vin, ien-ten irante.

Kompreneble, tio ne apartenas ĉi tien.

Ne, tio memkompreneble ĉi tien ne apartenas.
Mia honorvorto: tio estis mia antaŭdestinita vojo; mi ŝatis fervojojn, jen la tuta. Tial mi decidiĝis por tio.

Aŭ tial, ĉar iu en Prago travivis tian humiligon, ĉu vi memoras? Homo, iritita memsentivo estas terura forto, nome, ni scias, ĉe kelkaj strebemaj kaj ambiciaj hometoj.

Ne, tiel ĝi ne estas! Mi scias, mi scias, ke tio estis pro la amo al la afero. Ĉu alie mi povus esti en mia okupo tiel feliĉa?

- - Mi ne scias pri iu aparta feliĉo.

Mi petas vin, kiu fakte vi estas?

Mi estas ja tiu kun la kubutoj.


Estu kiel ajn: rekonu almenaŭ tion, ke en mia laboro mi trovis min mem kaj mian veran vivon.

Iom prava.

Jen vi vidas.

Sed ĝi ne estas tiel simpla, amiko. Sed kio tiam antaŭis? Versoj kaj inoj, tia ega ravo pri la vivo, ĉu? Sume drinkado kaj poezio, porkumado kaj megalomanio, ribelo mi ne scias kontraŭ kio kaj ebria sentivo, ke en ni ŝvelas io dioscias kiel grandega kaj dekateniĝinta. Nur rememoru.

Mi ne scias.

Kaj jen la kaŭzo. En tio ĝi enestas, sciu.

Atendu, kio enestas en ĝi?

Ja, tute klara, ĉu? Vi sentis ja, ke viaj versoj neniom va­loras kaj ke per io simila vi ne povas distingiĝi. Ke por tio vi havas nek sufiĉe da talento, nek da personeco. Ke vi ne egalos al aliaj kunuloj en la drinkado, cinismo, inoj kaj nenio. Ili estis tiuj pli fortaj kaj kuraĝaj, kaj vi, vi provadis ilin imiti; mi scias, kiom ĝi kostis vin, vi timemulo. Vi strebis, jen vero, sed nur pro ia ambicio: rigardu, ankaŭ mi estas malbenita poeto kun ĉio al ĝi apartenanta. Kaj dume estis senĉese en vi ia sobra, etanima kaj averta voĉeto: atenton, vi ne kapablas. Jam tiam tordiĝis en vi via vantema memkonscieto, jam estis senrevigita via penemo io esti. Tio estis malvenko, homo. Poste jam restis al vi nenio alia nur rigardi, kiel saviĝi el tio; nu, danke dion, troviĝis posteno ĉe fervojoj, kaj la resobriĝinta poeto ege ĝojis, ke li povas dorse turniĝi al sia ja mallonga, sed sufiĉe venkita boema paseo.

Jen malvero! Akceptiĝi al fervojoj; tio estis mia interna neceso.

Nu jes. Tiu malvenko ankaŭ estis interna neceso, kaj tiu fuĝo ankaŭ estis interna neceso. Kaj kiel tiu ekspoeto plezuris, ke fine li iĝis tuta kaj matura viro! Kiel fiereme kaj kompate subite li rigardas siajn hieraŭajn drinkkunulojn, tiujn malmaturajn nenifarulojn, ankoraŭ ne sciantaj, kio estas la vera kaj serioza vivo! Jam ne plu li iradas inter ilin kaj aperadas en onklaĉaj gastejetoj, kie honestaj patroj rakontas siajn zorgojn kaj saĝojn. Subite li penas asimiliĝi al tiuj etaj, prudentaj homoj; memkomprene, li ŝajnigas virton el sia retiriĝo; jam ne plu megalomanio, nur iom fiereti pri sia amara, sarkasma rezigno; tiam ankoraŭ li elverŝas sian pirozon, sed post tempeto pasos ankaŭ ĉi tio. Ekde tiu tempo li rigardis eĉ ne unu verson; li malŝatas ilin kaj preskaŭ mal­amas ilin, ĉar li opinias ilin io malinda de maturaj, praktikaj kaj realaj viroj.

Malami, tio estas iom forta vorto.

Ni diru do: li sentas naŭzon al ili. Ili rememorigas nome al li lian malvenkon.


Kaj jen vi estas ĉe fino. Plue jam estis tiu vera, mo­desta kaj funda vivo, tiu ordinara kaj bona vivo.

Krom la lasta stacio de l' mondo.

Tio estis konvaleskado, tio koneksis kun la pulmoj. Lasu tion, oni ne maturiĝas tiel rapide. Sed tie kaj poste en la stacidomo de la maljuna sinjoro, tiam jam mi surveturis la ĝustan vivrelon.

Aŭskultu, kial fakte vi svatiĝis pri la filino de la staciestro? Ĉar mi amis ŝin.

Mi scias; sed mi (mi estas tiu dua, komprenite?) - mi svatiĝis pri ŝi tial, ĉar ŝi estis la filino de la staciestro. Tion oni nomas kariero per vaginam, ĉu? Edziĝi al riĉa aŭ edziĝi al filino de superulo, tion ni konas; "svatiĝi iom pri princid­ino," ĉu? Per tio oni iel altigas sian propran valoron.

Mensogo! eĉ ne en sonĝo mi ekpensis pri tio!

Sed mi jes, kaj eĉ ege vigle. La maljuna sinjoro estas ŝat­ata kaj povas helpi al la bofilo; ne estos malbone bofil­iĝi al la familio.

Tute malvero! Vi ne scias, homo, kiom mi amis ŝin; ŝi estis perfekta edzino, brava, prudenta kaj amanta; kun neniu alia mi povus esti pli feliĉa.

Nu jes; prudenta edzino, havanta grandan intereson pri avanco de sia edzo, - vere, grandan intereson; ege ŝi komprenis liajn ambicion kaj strebemon, tion oni devas lasi al ŝi. Kaj ŝi helpadis, laŭeble. Bele, senkape vi skribis pri via unua ŝtupeto supren: "eble ankaŭ la maljuna sinjoro tion propetis." Kaj alifoje denove kiel: "eble ankaŭ la bopatro iom helpis, tion mi ne scias bone." Sed mi scias tion tute bone, hometo; la maljuna sinjoro sciis, kio estas atendata de li.

Estu; li estis granda bonulo kaj amis min kiel propran filon sed inter mi kaj la edzino estis nenio tia; nur amo, nur konfido, nur tia forta kaj bona sento de fideleco. Ne, mian, edzecon ne tuŝu!

Kial ne, ĝi estis bona edzeco; nun jam du estis je la strebado grimpi iom pli alten. Apenaŭ oni edziĝis, kaj jam oni trovis en si "ne estintan ŝaton por posedaĵo;" treege li ĝojas, ke por tio li havas la ĝustan kaj decan pretekston: "ĝi estas por ni, ĉu? Kaj tuj "kreskas liaj kubutoj en la oficejo"; li puŝiĝas supren per la tuta forto, unujn li penas je ĉiu prezo devanci kaj al aliaj, al tiuj supre fervore plaĉigi sin, - kial ne, ĉio ĉi okazas "por ni" kaj ĝi estas funde en ordo. Tial li sentas sin tiel feliĉa: li povas sekvi siajn naturajn inklinojn, ne bezonante honti por ili. La edzeco estas bona institucio.

Ĉu mia edzino - ankaŭ estis tia?

-- Ŝi estis brava edzino.
Fine vi diros, ke tiun mian stacidomon, tiun mian artverkon ankaŭ tiel modele mi elfiligranis - kial do? Pro la kariero? Ĉu por esti supre bone notita? Se ne estus la milito, mi estus restinta tie versimile ĝis la morto.

Parte ĝi estis pro la sinjoraro.

Pro kia sinjoraro?

Pro la grafoj en verdaj ĉapeloj. Fiereti antaŭ ili kaj montri, kio ni estas. Ĉu sinjoro staciestro malmulte atendis kaj gvatis, kiam la sinjoraro rimarkos, kia modela stacidomo ĝi estas! Kaj vidu, ili ekrimarkis; eĉ princo tiu kaj tiu, grafo tiu kaj tiu, bonvolis doni la manon. Ni scias, iel ĝi varmigis, eĉ se tiu sinjoro staciestro antaŭ si mem mienis, ke tio absolute ne gravas por li. Nu vidu, grafoj kaj dio scias, kiu ankoraŭ; tamen tio estas jam la pli supera mondo, ĉi tio hejme ĉe ni ne estis. Kaj jen, mi petas, nenia protekto; per sia propra laboro kaj merito sinjoro staciestro leviĝis tiel alten. Nun lia verko estas por li pli ol lia edzino, tiu jam ne povas helpadi al li, jam ŝi ne estas necesa; ankaŭ li sentigis tion al ŝi, kaj tial hejme ĝi komenciĝis malardi.

Malvero!

Kial; tio ja estas tie komence skribite, nur legu tion. "Mi havas senton pri io profunde mia, belan kaj fortan senton de mia propra mio. . . La edzino sentas, ke mi eska­pas de ŝi. . Ĉio vana, io el tio nia estas oferata al tio, kio "estas nur mia!" Kaj tiel plu. "Ĝi kuŝas inter ni kiel interspaco." - Tiam la edzo sekvas jam la sian, jam li malligiĝis; eble estas malagrable al li, ke la edzino provas havi lin ankoraŭ por si. Feliĉe ŝi estas prudenta sinjorino; ŝi faras neniajn scenojn kaj priploras tion per sekaj okuloj; post kio "ŝi kutimiĝas kaj paciĝas kun tio; tio estas ŝi subiĝas kaj komencas servi al sia edzo.

Ŝi mem volis tion!

Mi scias; sed kio alia restis al ŝi? Aŭ ili devus disiri aŭ malami sin, homo, kiom kapablas malami sin geedzoj, retene kaj furioze; aŭ ŝi akceptas liajn regulojn de la ludo kaj koncedas, ke li estu mastro kaj ĉio turniĝu ĉirkaŭ li. Kiam ligas lin jam nenio komuna, ŝi penas teni lin per tio, kio lia estas: lia komforto, liaj kutimoj kaj bezonoj. Nun estas nur li, neniu alia nur li; la hejmo, vivordo, ankaŭ la geedza amo servas nur por lia komforto kaj grandeco: nun li estas mastro de la stacio kaj de la familio, - vere, ĝi estas malgranda kaj enfermita mondo, sed ĝi estas lia kaj li adoras ĝin. Tiam fakte ĝi estis la plej feliĉa tempo de lia vivo; tial, kiam foje li rememoros la mortintan edzinon, ĝi estos ĝuste ĉi tiu tempo, kiu tiel "forte kaj bone" kontentigadis lian egoismon.

Kaj tio, kio poste estis -

Dum la milito?

Jes. Ankaŭ tion mi faris pro ambicio.

Malfacile diri. Ebla ĝi estas; oni povis kalkuli kun tio, ke sinjoro imperiestro malvenkos, sed enestis en tio multe da risko. Al mi tio ne konvenas por nia kazo. Ankaŭ en vian historieton ĝi memkomprene ne konvenas.

Kial ne?

Rigardu, tiu idilia sinjoro staciestro estas ja neniu heroo; tio ne estas laŭ lia linio. Sed mi diros al vi, kial devis esti skribita tiu via historieto. Ĝuste pro la milita epizodo. Eble iu legos tion kaj trovos, ke ĉi tie estis iu staciestro, kiu agis tiel kaj tiel. Eĉ la vivon li riskis por sia nacio, tia modesta heroo. Tur iomete, nur duonbuŝe kaj diskrete rememorigi sian meriton - ja tial oni verkas memuarojn, ĉu?

Vi mensogas, mensogas! mi verkis remenorojn pri ordinara

vivo!
Kaj la heroeco?

Ankaŭ ĝuste tio estas la ordinara vivo.

Bone dirite. Domaĝe, ke ĝi ne estas la lasta vorto. Tio jam estis, homo, neniu heroo, kiu poste sidis supre en la oficejo. Tie mi sidis, amiko. Tie sidis tia strebema, vanta kaj servuta mi, kiu volis ien avanci. Tia eta mio, kiu stre­bis esti pli granda.

Lasu tion, ankaŭ tie li estis bona kaj konscienca laboranto. Stultaĵoj. Li faris ĉion eblan, nur por esti estimata kaj grimpi je iom pli alten. Dum la tuta vivo li pensis nur je si, je nenio alia nur je si mem. Kial tiom honeste mi laboregis, Jesuo Kristo, modela lernanto kaj modela oficisto, kiom da tio mi englutis! Ja ĝi kostis min la tutan vivon, ĉion mi oferis al tio; kaj fine oni vidas iajn ruzulojn, kiuj avancis pli alten, - kial? nur tial, ĉar ili estis pli fortaj kaj kuraĝaj! Ili ne bezonis trivi pantalonon en la deĵoro, laboregi ili ne devis kaj vidu, kien ili avancis; oni respekte leviĝadu, kiam ili venas en la oficejon! Por kio do ĝi estis, ke jam en la baza lernejo oni prezentadis min kiel ekzemplon por aliaj, kaj poste denove, kaj mian stacidomon ili montradis al si, kial? ha mondo estas por la pli fortaj kaj kuraĝaj, kaj denove mi malvenkis. Sciu, jen la tuta kulmino de la ordinara vivo: ke mi povis rigardi mian mal­venkon. Oni devas iom supren avanci, por ĝin vidi.

Kaj nun vi venĝas por tio.

Jes, kaj nun mi venĝas por tio; nun mi vidas, ke ĝi estis vana kaj tial do bagatela, malinda kaj humiliga. Koncerne vin, vi estas alia, vi senzorgas; vi scias ludi kun floretoj, kun la ĝardeneto, kun via lignera barilo; vi scias pro la ludo forgesi vin mem, sed ne mi, ne mi. Mi estas tiu venkita, kaj ĉi tio estas

1   2   3


Elŝuti 364.67 Kb.


Elŝuti 364.67 Kb.