Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ordinara vivo esperantigis Josef Vondroušek

Elŝuti 364.67 Kb.

Ordinara vivo esperantigis Josef Vondroušek




paĝo1/3
Dato20.03.2017
Grandeco364.67 Kb.

Elŝuti 364.67 Kb.
  1   2   3

Karel Čapek
ORDINARA VIVO
esperantigis Josef Vondroušek

"Jen, jen," ekmiris la maljuna sinjoro Popel. "Do, li jam mortis? Kaj je kio?"

"Sklerozo," diris doktoro koncize; li volis aldiri ion pri aĝo, sed ekrigardis oblikve la maljunan sinjoron kaj diris nenion.

Sinjoro Popel momenton meditis, ke ĉe li, danke dion, dume ĉio estas en ordo; ne, nenion li sentas, kio iel estus simptomo de tio aŭ alio. "Do, li jam mortis," li ripetis distre. "Ja, li eĉ ne povis esti sepdekjara, ĉu? Li estis nur iom pli juna ol mi. Mi konis lin...ni konis nin jam kiel knaboj en lernejo. Poste mi ne vidis lin longajj jarojn, nur kiam li venis al Prago en ministerion. Tie mi renkontadis lin.. unufoje aŭ dufoje jare. Tia brava homo li estis!"

"Brava homo," diris la doktoro ligante plu rozeton al stango. "Mi ekkonis lin ĉi tie en la ĝardeno. Foje iu vokas min trans la barilon: 'Pardonu, kiu estas tiu Malus, kiu tie floras al vi?' 'Tio estas Malus Halliaria,' mi diras, kaj invitis lin internen. Vi scias, kiam du ĝardenistoj interamikiĝas. Iam li haltis ĉi tie, kiam li vidis, ke mi havas nenion alian por fari, - kaj ĉiam pri floroj. Eĉ mi ne sciis, kiu kaj kio fakte li estas - ­ĝis foje kiam li venigis min - Tiam jam estis kun li tre malbone. Sed la ĝardeneton li havis belan."

"Tio similas je li," opiniis sinjoro Popel. "Dum mi memoras lin, li estis tia ordema kaj konscienca homo. Bona oficisto kaj tiel. Oni ege malmulte scias pri tiaj decaj homoj, ĉu?"

"Li verkis tion," diris la doktoro subite.
"Kion li verkis?

"Sian biografion. Pasintjare li trovis ĉe mi ian gloran biografion kaj diris, ke foje oni verku biografion de ordinara homo. Kaj kiam li komencis malsani, li ekkomencis verkadon de sia propra vivo. Kiam .. kiam lia stato pligraviĝis, li donis tion al mi. Versimile li havis neniun, al kiu tion testamenti." La doktoro iomete hezitis. "Mi donus tion al vi por trelego, kiam vi estas lia malnova amiko."

La maljuna sinjoro Popel iel emociiĝis. "Vere vi estus ege bona. Vi scias, ke ŝate mi farus tion al li. . ." Versimile tio impresis lin kiel ia servo al la mortinto. "Do, li povrulo, verkis sian propran biografion!"

"Tuj mi alportos al vi," diris la doktoro, derompante atente ŝoson de sur roz-trunketo. " Vidu, kiel tiu trunketo volus esti eglanterio. Senĉese oni devas en ĝi subpremadi tiun duan rozon, tiun sovaĝan." La doktoro rektiĝis. " Ha, mi promesis al vi la manuskripton," li diris distrite kaj ĉirkaŭrigardis sian ĝardeneton, antaŭ ol li iris, kvazaŭ nevolonte.

Li mortis do, pensis triste la maljuna sinjoro. Ĝi devas do esti tute ordinara afero, morti, kiam ankaŭ tiel regula homo tion kapablas. Sed certe li ne iris ŝate - eble tial li verkis sian biografion, ĉar li inklinis al la vivo. Kiu antaŭvidus tion: tia ordema homo, kaj riĉ (bum), li mortas.

"Jen vi havas tion," diris la doktoro. Ĝi estis solida, nete ordigita fasko da folioj, zorge ĉirkaŭligita per rubandeto kiel likvidita aktaro. Sinjoro Popel prenis ĝin emocie en la manojn kaj foliumis la unuajn paĝojn. "Kiel nete ĝi estas srribite," li elspiris preskaŭ pie. "Jen oni vidas la maljunan burokraton; dum lia tempo, sinjoro, ankoraŭ ne estis skribmaŝinoj, ĉion oni skribis permane; tiam ege oni atentis belan kaj netan manskribon."

"Poste jam ĝi ne estas tiel nete skribite," murmuris la doktoro. "Tiam jam li multe strekadis kaj rapidis - Ankaŭ la manskribo poste ne estas tiel flua kaj regula."

"Strange," opiniis sinjoro Popel; legi skribon de mortinto, estas same kiel tuŝi la mortan manon. Ankaŭ je la skribo estas io mortinta. Mi ne prenu tion hejmen. Mi ne bezonis diri, ke mi tralegos tion.

"Ĉu la tuto valoras la legadon?" li demandis necerte.

La doktoro ŝultrolevis.


1

Antaŭ tri tagoj mi algenuis en la ĝardeneto al ekflorinta tufo de Heuchera por senigi ĝin de trudherbo; mi havis ian vertiĝon, sed tio okazadis al mi pli ofte. Eble la vertiĝo kaŭzis ke la loko ŝajnis al mi pli bela ol iam ajn: fajreraj ruĝaj spiketoj de kaj post ili blankaj, malvarmigaj panikloj de spireoj, - ĝi estis tiom bela kaj preskaŭ mistera, ke mia kapo turniĝis. Du paŝojn de mi sidis sur ŝtono fringo, la kapeton flanken, kaj rigardis min per unu okulo: kio fakte vi estas? Preskaŭ mi ne spiris, mi timis, ke mi timigos ĝin. Mi sentis, kiel batas mia koro. Kaj subite ĝi venis. Mi ne scias, kiel priskribi tion, sed ĝi estis terure forta kaj certa sensaco de morto.



Vere mi ne kapablas tion alie esprimi; mi opinias, ke mi luktis pri spiro aŭ kio, sed la sola, kion mi konsciis, estis ega angoro. Kiam ĝi mildiĝis, ankoraŭ mi genuis, sed mi havis plenajn manojn de ŝirita foliaro. Ĝi defalis de mi kiel ondo kaj postlasis en mi funebron, kiu ne estis malagrabla. Mi sentis, kiel la kruroj sub mi ridinde tremas; mi iris singarde sidiĝi kaj diris al mi kun la fermitaj okuloj: Jen ĝi estas, jen ĝi ĉi tie. Sed ĝi estis nenia hororo, nur surprizo, kaj konscio, ke iel mi devas tion aranĝi. Poste jam mi ne kuraĝis malfermi la okulojn kaj movi la kapon; dio, kiel la ĝardeneto ŝajnis bela al mi, kiel neniam; kiel neniam mi volas ja nenion, nur tiel sidi kaj rigardi la lumon kaj ombron, forfloradon de spireoj kaj merlon, kiu luktas kontraŭ lumbriko. Iam antaŭlonge, hieraŭ ĝi estis, mi decidiĝis, ke venontjare mi eligos du tufojn de konsolido, atakitaj de meldufungoj kaj anstataŭos ilin per aliaj. Versimile jam mi ne faros tion, kaj venontjare elkreskos tie plantidoj misformitaj kvazaŭ de lepro. Mi bedaŭris tion, mi bedaŭris multajn aferojn; mi estis mole emociita pro tio, ke mi devas foriri.

Turmentis min, ke eble mi estu dironta tion al mia mastrino. Ŝi estas brava sinjorino, sed ŝi ekscitiĝas kiel kovkokino; terurite ŝi kurados kun la vizaĝo ŝvela de ploro kaj ĉio falados el ŝiaj manoj. Nur neniajn malagrablaĵojn kaj nenian konfuzon; ju pli glate ĝi pasos, des pli bone. Mi devas ordigi miajn aferojn, mi diris al mi kun senpeziĝo. Ĉu havas multe da laboro homo, kiu

estas vidvo kaj pensiulo kiel mi, por fari ordon en siaj aferoj? Versimile jam mi ne interŝanĝos la konsolidojn kaj ne junigos en vintro vepreskan lignon de berberiso; sed en miaj tirkestoj estos pure kaj estos nenio en ili, kio rememorigus ne likvid­itan akton.

Mi notas detalojn de ĉi tiu momento tial, por ke estu evidente, kiel kaj kial estiĝis en mi bezono meti miajn aferojn en ordon. Mi havis impreson, ke ion similan jam mi travivis, kaj eĉ ne nur unufoje. Kiam ajn dum mia oficista kariero mi estis transpostenigita aliloken, mi ordigis mian skribotablon, kiun mi estis forlasanta, por ne lasi sur ĝi ion ne pretan kaj mismetitan; lastfoje ĝi estis, kiam mi pretiĝis en pension; dekfoje ĉion, folion post folio, mi trarigardis kaj reordigis kaj ankoraŭ mi hezitis kaj denove ĉion mi volis trarigardi, ĉu ne enfalis tie ia papereto, kiu ne apartenas tien aŭ estis likvid­ota. Mi estis foriranta, por ripozi post tiom da jaroj de deĵor­ado sed mia koro estis peza kaj ankoraŭ longe revenadis al mi zorgo, ĉu ne restis post mi io, dio-scias-kie, mismetita aŭ ne konfirmita per la lasta Vidi.

Tion do jam plurfoje mi estis travivinta kaj tial ankaŭ nun mi senpeziĝis, ke mi povas fari ion konatan; mi ĉesis timi, kaj la surprizo, kiun kaŭzis al mi impreso pri morto, disiĝis en langvoro de ia konateco kaj intineco. Mi opinias, ke tial oni parolas pri morto kiel pri dormo aŭ ripozo, por doni al ĝi asúekton de io, kion oni konas; tial oni esperas renkontiĝi kun la karaj mortintoj, por ne timegi tiun paŝon en nekonation, eble ankaŭ la lastan volon oni faras tial, ĉar tiel el onies morto iĝas grava ekonomia evento. Jen, nenio timinda; tio kio estas antaŭ ni, similas al aferoj, kiujn ni bone kaj persone konas. Mi faros ordon en miaj aferoj, neniom pli; nu, danke dion, ĉi tio ne estos por mi malfacila.

Du tagojn mi klasis miajn dokumentojn; nun ili estas ordigitaj kaj ĉirkaŭligitaj per rubandoj. Estas tie ĉiuj atestoj ek de la unua klaso de la baza lernejo; dio, kiom da unuoj estas tie, kiujn mi triumfe portadis hejmen kaj por kiuj la paĉjo karesadis min sia dika mano sur haroj, dirante emocie: Nur tenu vin, knabo: Baptateston kaj domicil-atesto, geedziĝ-atesto, nomum-dekretoj, ĉio estas kunordigita kaj nenio mankas; mire, ke mi ne ekipis tion per agnumeroj kaj literoj. Ĉiuj leteroj de mia mortinta edzino; nur malmultaj ili estas, ĉar malofte kaj nur mallonge ni ne estis kune. Kelkaj leteroj de amikoj - kaj jen ĉio. Tio estas kelkaj ĉirkaŭligitaj fasketoj en tirkesto de la tablo. Nenio mankas, nur ankoraŭ mi skribu sur paperfolio nete peton: X Y, ŝtata oficisto en pensio, petas pri transigo transmonden. Vidu dokumentojn A ĝis Z.

Tio estis du silentaj kaj preskaŭ agrablaj tagoj, kiam mi okupiĝis pri miaj listoj; krom la doloro ĉe la koro mia sanstato mildiĝis - eble ĝin kaŭzis la trankvilo, ombra kaj malvarmeta ĉambro, ekstere ĉirpado de birdoj kaj antaŭ mi sur la tablo malnovaj kaj iom emociigaj listoj; kaligrafiaj lernej-atestoj, knabinskribo de mia edzino, solida papero de oficialaj de­kretoj, mi ŝatus tion tralegi kaj ordigi pli, sed mia vivo estis simpla; ĉiam mi ŝatis ordon kaj neniam mi konservis superfluajn dokumentojn. Dio mia, mi havas ja nenion por ordigo; tia malkomplika kaj ordinara vivo ĝi estis.

Jam nenio por ordigo, sed ankoraŭ estas en mi - kiel mi diru tion? ordem-manio. Senbezone mi streĉas horloĝon, kiun antaŭ tempeto mi streĉis, kaj senbezone mi malfermas tirkestojn, ĉu ankoraŭ estas io en ili, kion mi misatentis. Mi rememoras miajn iamajn oficejojn: ĉu restis tie io, kion mi ne estus finfarinta kaj ne ĉirkaŭliginta per rubando? Ne plu mi pensas pri la fringo, kiu min ekrigardis per unu okulo, kvazaŭ ĝi estus diranta: kio fakte vi estas? Jes, ĉio estas preparita, kvazaŭ mi estus forvojaĝanta kaj atendus, ĝis alveturos veturilo; subite estas ie dezertece, oni ne scias, kion ankoraŭ preni en la manojn kaj oni ĉirkaŭrigardas plena de malcerteco, ĉu ankoraŭ io ne estas forgesita. Jes, jen ĝi, la maltrankvilo. Mi serĉis, kion ankoraŭ ordigi kaj jam nenio plu estis: nur tiu maltrankvilo, ĉu ion gravan mi ne pretervidis; tia stultaĵo, sed ĝi ŝvelas kiel angoro, kiel fizika deprimo ĉe la koro. Bone, ĉi tie jam nenio ordigebla; sed kion nun? Kaj tiam venis ideo al mi: mi metos en ordon mian vivon, kaj prete. Koncize kaj bone mi skribos tion, por ordigi kaj ĉirkaŭligi tion per rubando.

Komence ĝi ŝajnis al mi ridinda: miadio, mi petas, kial kaj kion kun ĝi? Por kiu vi verkus tion? Tia ordinara vivo: kio entute estas skribinda? Sed jam mi sciis, ke mi skribos tion, nur ankoraŭ mi defendis min, iel pro modesteco aŭ io. Kiel infano mi vidis en najbaraĵo agoniantan maljunulinon; la panjo sendadis min tien, por ke mi alportu aŭ donu al ŝi, kion ŝi eble volus. Ŝi estis malsocietema oldulino, neniam oni vidis ŝin surstrate aŭ kun iu paroli; in­fanoj iom timis ŝin, ke ŝi estis tiel sola. Foje la panjo diris al mi: Nun vi ne darfas tien, estas ĉe ŝi sinjoro paroĥestro kaj konfes­prenas ŝin. Mi ne povis ekkompreni, pri kio povas tia maljunulino konfesi; mi emis alpremi la nazon sur vitron de ŝia fenestreto, por vidi ŝin, kiel ŝi kon­fesas. Sinjoro paroĥestro estis tie senfine kaj mistere longe. Kiam poste mi venis tien, ŝi kuŝis kun la fermitaj okuloj, kaj ŝia vizaĝo havis aspekton tiom trankvilan kaj solenan, ke mi sentis angoron. Ĉu vi volas ion? mi elvortigis; ŝi nur kapneis. Nun mi scias, ke ankaŭ ŝi faris ordon en sia vivo, kaj en tio estas la sakramento de la agoniantoj.

II


Fakte: kial mi ne verku tian tute ordinaran vivon? Unue, ĝi estas mia privata afero; eble mi ne bezonus tion skribi, se mi povus tion rakonti al iu. Iam tiam enmiksiĝas al oni en la parolon rememoro pri io pasinta, eĉ se ĝi estus nur tio, kion la panjo kuiradis. Ĉe ĉiu tia mencio mia mastrino kompate kapbalancis, kvazaŭ dirante: Jes, jes, multe vi suferis; mi konas tion, ankaŭ mi havis pezan vivon. Kun ŝi eblas paroli nur pri tiaj ordinaraj aferoj; ŝi havas tre afliktiĝeman karakteron kaj en la aferoj serĉas nur tion, per kio emociiĝi. Aliaj aŭskultas la rememorojn nur duonorele kaj malpacience, por povi interrompi la parolon: Tio ĉe ni kaj dum mia junaĝo estis la sama. Mi havas impreson, ke iel oni fanfaronas pri siaj re­memoroj; ili fieras pri tio, ke dum ilia infanaĝo regis difterio aŭ ke ili travivis grandan ventegon, kvazaŭ tio apartenus al iliaj personaj meritoj. Eble ĉiu homo bezonas vidi en sia vivo ion rimarkindan, gravan kaj rekte draman; tial oni ŝate atentigas pri apartaj eventoj, kiujn oni travivis kaj atendas, ke pro ili oni iĝos objekto de pli intensa intereso kaj admiro.

En mia vivo okazis nenio eksterordinara kaj drama; se mi rememoru ion, do nur la kvietan, memkompreneblan, preskaŭ mekanikan pason de l' tagoj kaj jaroj ĝis la fina punkto, kiu estas antaŭ mi kaj kiu estos, mi esperas, same malmulte drama kiel ĉio cetera. Mi devas diri, ke dum la retrorigardo mi trovas evidentan plaĉon en la rektlinia kaj klara vojo, kiu estas post mi; ĝi havas sian belecon kiel bona kaj rekta ŝoseo, sur kiu ne eblas misvoji. Preskaŭ mi fieras pri tio, ke ĝi estas tia ĝusta kaj komforta vojo; mi povas ĝin ampleksi unuavide ĝis la infanaĝo kaj denove ĝojiĝi pro ĝia klareco. Kia bela, ordinara kaj malinteresa vivo! Nenie ia aventuro, nenia batalo, nenie io escepta aŭ tragika. Ĝi estas bela kaj eĉ forta rigardo kiel je ĝuste funkcianta maŝino. Ĝi ĉesas, eĉ ne ekknarinte; ĝi ne grincos, ĝi finkuros silente kaj rezigne. Tiel ĝi devas esti.

Dum mia tuta vivo mi estis libroleganto. Kiom da mirigaj aventuroj mi tralegis, kiom da tragikaj homoj mi renkontis kaj kiom da strangaj karakteroj, - kvazaŭ ne eblus pri io alia paroli kaj verki nur pri neordinaraj, esceptaj aŭ unikaj kazoj kaj hazardoj! La vivo ja ne estas eksterordinara aventuro, sed nur ĝenerala leĝo; tio kio en ĝi estas neordinara kaj neĉiutaga, estas nur ekgrinco en ĝia radaro. Fakte prefere ni gloru la vivon en ĝia normaleco kaj ordinareco. Ĉu eble la vivo estas pli malgranda vivo, ĉar en ĝi ne ekgrincis kaj ne eklamentis kaj ne minacis disiĝo? Des pli da laboro ni faris kaj plenumis ĉiujn devontigaĵojn ekde naskiĝo ĝis morto. Entute ĝi estis feliĉa vivo, kaj mi ne hontas por tiu malgranda kaj regula feliĉo, kiun mi trovadis en la pedanta idilio de mia vivo.

Mi rememoras sepultojn en la urbeto, kie mi naskiĝis. Frunte akolito en surpliso kaj kun krucifikso; poste muzikantoj, brila klariono, korno, klarneto kaj el ĉio la plej bela trombono; poste paroĥestro en blanka surpliso kaj kun bireto, ĉerko, kiun portas ses viroj, kaj nigra homamaso, ĉiuj seriozaj, solenaj kaj iel similantaj al marionetoj. Kaj super ĉio ĉi potence, alte flagris funebra marŝo, krio de klariono, lamentado de klarneto kaj profunda ĝemado de anĝelaj trumpetoj; de tio estis plena strato kaj plena urbeto, kaj ĝi arkis ĝis la ĉielo. Ĉiuj homoj demetis sian laboron kaj eliris antaŭ domon, por doni kun la klinita kapo honoron al homo foriranta. Kiu mortis? Ĉu li estas ia reĝo aŭ duko, ĉu li estis heroo, ĉar oni portas lin tiel glore kaj alte?

En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.
Ne, li estis farunvendisto, Dio donu eternan gloron al li; brava homo, kaj justa, nu, ja li havis jam siajn jarojn. Aŭ li estis radfaristo aŭ peltisto; do jam ili finfaris sian laboron kaj ĉi tio estas ilia lasta vojo. Mi, bubeto, plej ŝate super ĉio mi volus esti tiu akolito frunte de la procesio, aŭ ne, prefere esti tia, kiu estas portata en ĉerko. Ĝi estas ja tia gloro, kvazaŭ oni portus reĝon; la tuta mondo kun la klinita kapo honoras triumfan vojon de brava homo kaj najbaro, sonoriloj sonanoncas lian omaĝon kaj klariono venke ploras, - vi ekgenuus antaŭ la sankta kaj granda afero, kiu nomiĝas homo.

III

La paĉjo estis meblisto. Mia plej aĝa rememoro: ke mi sidas en varma segaĵo en korto de la patra metiejo kaj ludas per rulitaj segaĵ-bukloj; submajstro de la patro Franc vidigas dentojn je mi kaj iras al mi kun tranĉlameno en la mano: Venu, mi fortranĉos vian kapon. Versimile mi estis ekploronta, ĉar la panjo elkuris kaj prenis min en la brakumon. Tiu bela, brua trafiko en la lignaĵista metiejo ĉirkaŭblovas mian tutan infanaĝon: frap­ado de fostoj, siblo de rabotilo karambolanta je nodoj, seka susuro de segaĵoj kaj akra raŭkado de segiloj; odoro de ligno, gluo kaj verniso; laboristoj kun refalditaj ĉemiz-manikoj, la paĉjo desegnanta ion sur fostoj per dikaj fingroj per ĉarpentista krajono. Ĉemizo gluiĝas al la larĝa dorso, li snufas kaj kliniĝas

super sia verko. Kio ĝi estos? Nu, ŝranko; foston oni almetos al fosto, kaneloj reciproke enfalos kaj ĝi estas ŝranko; la paĉjo per eksperta dikfingro provas la pretan verkon sur randoj kaj sur dorsflanko, bona ĝi estas, glata kiel spegulo. Aŭ ĝi estas ĉerko, se tio jam ne estas tiel funda laboro; oni tion nur kunnajlas, surgluas ornamojn, kaj nun, homoj, ŝmiru tion kaj laku, por ke ĝi multe brilu. Ĉerkojn la paĉjo ne karesas, nur kiam ĝi estas pli fajna, kverka, peza kiel fortepiano.

Alte sur la amaso da fostoj sidas bubeto. Ba, aliaj buboj ne povas sidi tiel alte kaj ne havas por ludado lignajn ŝtipetojn nek silkajn brilajn segaĵojn. Ni diru, filo de vitristo havas nenion, ĉar kun vitro oni ne povas ludi. Lasu la vitrerojn, vi tranĉos vin, dirus la panjo. Aŭ ĉe ĉambro­pentristo, ankaŭ nenio; eble, ke vi prenus penikon kaj ŝmirus muron per koloro, sed pli bona estas vernisa koloro, ĝi pli bone teniĝas. Hej, ni havas bluan farbon, fanfaronas bubo de la pentristo, kaj ĉiujn kolorojn de la mondo; sed la filo de meblisto ne lasas sin dubigi. Ja kiaj koloroj, tio estas nur pulvoro en paperaj saketoj. Vere, pentristoj dum la pentrado kantas, sed la lignaĵista metio estas pli pura. En la apuda korteto estas potfaristo, sed tiu havas neniajn infanojn; la potfarado ankaŭ estas bela laboro. Oni havas ion por rigardi, kiel rotacias rado kaj potisto glatigas per dikfingro la humidan argilon, ĝis estas el tio poto; en la kort­eto li havus longan vicon da ili, ankoraŭ molajn; kaj kiam li ne rigardas, eblas sur ili enpremi buban fingron. Sed ŝtonskulptado jam ne estas tiom amuza: oni rigardas unu horon, kiel ŝtonskulptisto frapas per maleo ĉizilon, kaj dume nenio videblas, oni ne scias, kiel oni faros el tiu ŝtono statuon de genuanta anĝelo kun rompita palma folio.

Alte sur fostamaso sidas bubeto; lignaj tabuloj estas tavoligitaj ĝis arbokronoj de maljunaj prunarboj, vi alkroĉas vin kaj jam vi sidas en branĉforfkoj de arbaro. Tio estas ankoraŭ pli alte, jam iel kapturne alte; nun la bubeto jam ne apartenas al tiu meblista korteto, li havas sian mondon por si mem, kiu konek­sas kun la dua mondo nur per tiu unu trunko. Ĝi estas iom ebri­iga; ĉi tien venos nek la paĉjo nek la panjo, eĉ ne laboristo Franc; kaj la eta hometo trinkas unuafoje vinon de soleco. Ekzistas ankoraŭ aliaj mondoj, kiujn infano havas por si mem; ekzemple ie inter pli longaj fostoj estas stokitaj la pli mallongaj kaj estiĝas eta kaverno, ĝi havas plafonon kaj murojn, ĝi bonodoras de rezino kaj varmigita ligno; tien neniu eniĝus, sed estas ĉi tie sufiĉe da loko por la bubeto kaj lia mistera mondo. Aŭ oni enpikas lignerojn teren kiel barilon, la baritaĵon oni ŝutkovras per segaĵo kaj en ĝin oni surmetas plenmaneton da koloraj faboj; tio estas kokinoj, kaj la plej granda fabo, tiu punktita, estas koko. Post la lignaĵista korteto estas ja reala barilo kaj post ĝi klukas realaj kokinoj kun reala ora koko, staranta je unu kruro kaj ĉirkaurigardanta per flam­antaj okuloj, sed ĝi ne estas tio; la bubeto kaŭre sidas super sia eta barilo de iluzioj, ŝutas segaĵon kaj mallaŭte vokas: Pep pep pep! Tio estas lia mastrumaĵo, kaj vi grandaj, vi devas ŝajnigi, kvazaŭ vi nenion vidus; vi vanigus tiun sorĉon, se vi ekri­gardus.

Sed por io tamen nur la grandaj estas bonaj: ekzemple kiam el la preĝejturo oni sonoranoncas tag­mezon, laboristoj ĉesas segi, eltiras segilon el la tranĉetita fosto kaj larĝe sidiĝas sur amaso da fostoj, por manĝi. Tiam la bubeto pene surgrimpas la dorson de forta laboristo Franc kaj diskrure eksidas sur lia humida nuko; tio estas lia uzakirita rajto kaj apartenas al gloro de la tuta tago. Franc estas danĝera batiĝulo kaj formordis jam en interbatiĝo ies orelon, sed tion la bubeto ne scias; li adoras lin pro lia forto kaj pro sia rajto troni sur lia nuko en la tagmeza triumfo. Estas tie alia laboristo, oni no­mas lin sinjoro Martinek; li estas kvieta kaj magra, havas pendantajn lipharojn kaj belajn, grandajn okulojn; kun li la bubeto ne darfas ludi, onidire li havas ftizon; la bubeto ne scias, kio ĝi estas, kaj sentas ion kiel embarason aŭ timon, se sinjoro Martinek amike kaj bele lin ekrigardas.

Kaj ankaŭ estas ekskursoj en ilian mondon. La panjo diras: "Iru, knabĉjo, alportu al mi de bakisto panon." La bak­isto estas dika, farunkovrita viro; iam oni vidas lin el butiko tra vitra pordo, kiel li kuras ĉirkaŭ knedujo, mik­sante paston per knedilo. Kiu kredus pri li, tia granda, dika homo, kaj li kuras ronde, ĝis pantofloj ŝmacas sur liaj kalkanoj. La bubo portas hejmen kiel sakramenton panbulon ankoraŭ varman, eniĝante per nudpiedoj en la varman ŝosean polvon, kaj flaras rave la oran bonodoron de la panbulo. Aŭ iri por viando al viand­isto;

Flaro Olfakto, aŭ flarsenso, estas la senso de odoro. Ĉi tiun senson efektivigas specialaj sensaj ĉeloj de la naza kavo de vertebruloj, kiuj povas esti konsiderataj analogaj al sensaj ĉeloj de la palpiloj de senvertebruloj.
Viando Viando estas la karno de besto rigardata aŭ uzata kiel manĝaĵo. Ĝi estas biologie muskola maso aŭ histo, ofte kun graso. Viando por homa manĝado devenas ĉefe de breditaj bestoj, mortigitaj en buĉejo. Temas pri populara kaj komerca klasigo (ne scienca) kiu aplikiĝas nur al surteraj animaloj -normale vertebruloj: mamuloj, birdoj kaj reptilioj-, ĉar, spite la fakton ke oni povas apliki tiun difinon al la maraj animaloj, tiuj eniras en la kategorio de fiŝaĵo, ĉefe ĉe fiŝoj -la krustuloj, moluskoj kaj aliaj grupoj kutime ricevas la nomon de marfruktoj-. Trans ties ĝusta biologia klasigo, aliaj animaloj, kiaj la marmamuloj, estis foje konsiderataj viando kaj foje fiŝaĵo.
surhoke pendas teruraj, sangaj viandpecoj, la viandisto kaj viandistino brilas en la vizaĝoj, trahakas per adzo rozkolorajn ostojn kaj plaŭ kun tio sur pesilon; mire, ke ili ne forhakas siajn fingrojn! Sed ĉe komercisto ĝi estas tute alia; tie bonodoras zingibro, mielkukoj kaj io ajn alia, sinjorino komercistino parolas mallaŭte kaj delikate kaj pesas per etaj peziloj spicon; kaj oni ricevas rekompence por vojo du nuksojn, el kiuj unu estas vermplena kaj seka, sed ne gravas; nur se ĝi havas du ŝelojn - se nenio alia, do oni surtretas tian ŝelon, kaj ĝi ekkrakas.

Mi rememoras la antaŭlonge mortintajn homojn kaj mi volus ilin ankoraŭ foje vidi tiel, kiel mi vidadis ilin tiam.

Ĉiu havis sian propran mondon kaj en ĝi sian misteran laboron; ĉiu metio estis kvazaŭ mondo por si mem, ĉiu el alia materio kaj kun aliaj ceremonioj. Dimanĉo estis stranga tago, ĉar oni surhavis nek antaŭtukojn nek refalditajn manikojn, sed nigran

veston, kaj oni aspektis preskaŭ unu kiel aliaj, ili ŝajnis al mi iel fremdaj kaj nekutimaj. Iam sendis min la paĉjo kun kruĉo por biero; dum gastejestro kranis ŝaŭmon en la rositan kruĉon, mi rigardetis sinĝene en angulon; sidis tie ĉe la tablo viandisto, bakisto, razisto, iam ankaŭ ĝendarmo, dika kaj disbutonita, kun fusilo apogita je muro, kaj parolis laŭte kaj brue. Estis strange al mi vidi ilin ekster iliaj metiejoj kaj butiketoj; tio ŝajnis al mi iom malkonvena kaj malordema. Nun mi dirus, ke tio min konfuzis kaj maltrankviligis, kiam mi vidis trapenetri iliajn fermitajn mondojn. Eble tial ili tiom bruis, ĉar ili atencis ian ordon.

Ĉiu havis sian mondon, mondon de sia metio. Kelkaj estis tabuo, kiel sinjoro Martinek, kiel komuna frenezulo, kiu blekis surstrate, kiel ŝtonskulptisto, kiun silente izoligis, ĉar li estis neparolema kaj

  1   2   3


Elŝuti 364.67 Kb.


Elŝuti 364.67 Kb.