Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ordinara murdo

Elŝuti 12.92 Kb.

Ordinara murdo




Dato20.11.2017
Grandeco12.92 Kb.

Elŝuti 12.92 Kb.

ORDINARA MURDO

- KAREL ČAPEK­

»Ofte mi pripensis,« diris poste sinjoro Hanák, »kial maljustaĵo ŝajnas al ni esti pli malbona ol kia ajn alia malbono, kiun oni povas sperti. Se ni ekzemple vidus, ke unusola homo estis senkulpe kondamnita al aresto, ĝi indignigas kaj ĉagrenas nin plie, ol se miloj da homoj vivas en mizero kaj doloro. Mi vidis tian mizeron, ke ĉia aresto kompare kun ĝi estas vera bonstato; kaj tamen la plej malbona mizero ne ofendas nin tiom, kiom maljustaĵo. Mi opinias, ke en ni enestas ia justeca instinkto; kaj ke kulpo kaj senkulpeco, juro kaj justo estas same elementaj, teruraj kaj profundaj sentoj kiel amo kaj malsato.

»Konsideru jenan aferon: Mi militservis kvar jarojn kiel multaj el vi; ni ne rakontos al ni reciproke, kion ni tie vidis, sed tion vi povas atesti, ke nia­speculo alkutimiĝis tie al diversaĵoj: ekzemple al kad­avroj. Mi vidis centojn kaj centojn da mortaj junaj homoj, kaj kelkafoje tre aĉe mortaj, tion kredu; kaj mi konfesas, ke ili jam estis por mi tiel indiferentaj kiel malnovaj ĉifonoj, se ili nur ne fiodoris. Mi diradis al mi sole: homo, se ci el la brutaĉa tumulto eliros viva kaj sendifekta, nenio plu en la vivo kapablos cin kortuŝi.

»Proksimume duonjaron post la milito mi estis en mia hejmo, en Slatina; foje matene iu frapas mian fenestron kaj vokas: sinjoro Hanák, venu, rigardu, sinjorino Turková estas murdita! -- Sciu, ke sinjorino Turková posedis malgrandetan paper- kaj fadenvedejon; neniam oni atentis pri ŝi, nur de temp' al tempo iu venis en la butiketon por aĉeti fadenbobenon aŭ kristnaskan bildokarton. El la butiko direktis vitra pordo al ia eta kuirejo, kie ŝi kutimis dormi; sur la pordo pendis kurtenetoj, kaj se en la butiko ektintis sonorilo, sinjorino Turková rigardis tra la kurtenetoj el la kuirejo por vidi la venanton, viŝis la manojn per

sia antaŭtuko kaj enŝovis sin en la butikon. »Kion vi deziras?« diris ŝi nefideme; la aĉetinto sentis, ke li estas taksata kiel entrudulo, kaj li klopodis kiel eble plej rapide malaperi. Ĝi aspektis, kiel se vi levetas ŝtonegon, kaj jen en la malseketa kavaĵo kuras tien kaj reen izola kaj timigita skarabo; vi do metas la ŝtonegon ĝialoken, por ke la abomena skarabo trankviliĝu.

Aŭdinte do la novaĵon, mi kuris tien, verŝajne pro tute triviala scivolemo. Antaŭ la butiketo de sinjorino Turková svarmis homoj kvazaŭ abeloj apud enflugejo; sed la loka policano enlasis min, ĉar li ŝatis min kiel klerulon. La sonorilo ektintis en la silenton, sonoro tiumomente preskaŭ froste tremigis; mi ekpensis, ke nun ĝi estas nekonvena. Sur sojlo de la kuirejo kuŝis sinjorino Turková, la vizaĝon altere, kaj sub ŝia kapo vidiĝis preskaŭ nigra sanglageto; sur la nuko la blankaj haroj estis sange kaj dubenigre jungluitaj. Kaj tiufoje mi subite eksentis, kion dum la militservo mi ne estis ekkoninta: teruron pro morta homo.

»Ĝi estas stranga, la militon mi preskaŭ jam forgesis; ankaŭ la homaro iom post iom forgesas ĝin, kaj eble tial devos iam refoje okazi nova milito. Sed la murditan maljunulinon, kiu entute por nenio taŭgis, la malgrandan butikistinon, kiu eĉ ilustritan poŝtkarton ne kapablis ĝuste vendi, tiun mi forgesos neniam. Murdito estas io alia ol mortulo; lin ĉirkaŭas ia terura mistero. Kredu, mi ne komprenis, kial estis murdita ĝuste sinjorino Turková, tia ordinara kaj griza persono, pri kiu neniu iam atentis; kiel estas eble, ke ŝi tie ĉi tiel patose kuŝas kaj ke super ŝi sin klinas ĝendarmo kaj ke ekstere sin prempuŝas tiom da homoj, por ekvidi almenaŭ peceton de sinjorino Turková. Por tiel diri, la malfeliĉa virino neniam estis objekto de tiel ega intereso kiel nun, kiam ŝi kuŝis antaŭ ni, la vizaĝon en nigra sango. Ŝajnis, ke ŝi subite akiris strangan kaj timigan signifon. Neniam antaŭe mi rimarkis, kiel ŝi estas vestita kaj kiel ŝi fakte aspektas; sed nun kvazaŭ mi rigardus ŝin tra lenso ege kaj monstre pligrandiganta. Sur unu piedo ŝi havis feltan pantoflon; la alia pantoflo deŝoviĝis kaj videbla estis ŝtrumpo surkalkane flikita - mi vidis ĉiun steberon kaj ĝi ŝajnis al mi esti iel terura, kiel se eĉ la mizera ŝtrumpo estus murdita. Unu mano ŝajne engratis la ungojn en la plankon; ĝi aspektis tiel malgrasa kaj senpova kiel birda piedeto; sed plej terura estis la malgranda griza harligaĵo sur la nuko de la murdita virino, ĉar ĝi estis tiel zorgeme plektita kaj briletis inter la strioj de sanga koagulaĵo kiel malnova stano. Mia impreso estis, ke neniam io min afliktis pli multe ol tiu makulita harligeto virina. Unu sangostrio sekiĝis malantaŭ la orelo; super ĝi brilis arĝenta orelringo kun blua gemeto. Mi ne povis min plu regi, miaj kruroj tremis. Jesuo Kristo, diris mi.

»La ĝendarmo, kiu en la kuirejo serĉis ion surtere, sin rektigis kaj rigardis min; li estis pala, kvazaŭ svenonta.

»Homo, balbutis mi, ĉu vi militservis?

»Jes, raŭke respondis la ĝendarmo. Sed tio ĉi - tio ĉi estas io alia. Rigardu, aldiris li subite kaj montre gestis al la kurtenetoj sur la pordo; ili estis ĉifitaj kaj makulitaj; evidente la murdinto per ili viŝis siajn manojn. Sankta Dio, elspiris mi; mi ne scias, kio estis tiel netolereble terura - ĉu la imago pri manoj gluecaj de sango, aŭ ĉu tio, ke eĉ la kurtenoj, la tiel puraj kurtenoj fariĝis viktimo de krimo - Mi do ne scias; sed en tiu momento en la kuirejo ekpepis kanario kaj komencis longan trilkanton. Aŭskultu, tion mi ne eltenis plu, pro teruro mi forkuris el la butiko - sendube mi estis pli pala ol la ĝendarmo.

»Poste mi sidis en nia korto sur timono de garbveturilo kaj klopodis alcentrigi la pensojn. Ci idioto, parolis mi al mi mem, ci timegulo, ĝi estas ja ordinara murdo! Ĉu ci do ankoraŭ ne vidis sangon? Ĉu ci ne estis ĉirkaŭgluita per cia propra sango kiel porko per koto? Ĉu ci ne kriis al ciaj soldatoj, ke ili pli rapide fosu kavon por cent tridek kadavroj? Ĉent tridek kadavroj, unu apud la alia, tio estas jam rimarkinda vico, eĉ se oni ordigas ilin kiel ŝindojn - Laŭlonge de tiu vico ci promenis, fumis cigaredojn kaj alblekis la soldataron: do rapidu, rapidu, por ke tio ĉi malaperu jam! Ĉu ci ne vidis tiom da mortuloj, tiom da mortuloj.

Jen, jen ja la solvo, diris mi al mi, mi vidis tiom da mortuloj, sed ne vidis unu solan Mortulon; mi ne genufleksis apud li por rigardi lian vizaĝon kaj tuŝi lian vangon kaj tuŝi liajn harojn. Mortulo estas terure silenta; ci devas esti sola kun li ... kaj eĉ ne spiri ... por kompreni lin. Ĉiu unuopa el la cent tridek penus diri al ci: Sinjor' leŭtenanto, oni mortigis min; rigardu miajn manojn, ili estas ja manoj de homo! - Sed ni ĉiuj forturnis nin de la mortuloj; kiam ni devis fari militon, ni ne povis aŭskulti mortigitojn. Pro Dio, estus ja necese, ke ĉirkaŭ ĉiu mortigito svarmu homoj kiel abeloj apud la enflugejo - viroj, virinoj kaj infanoj - por ke ili timtremante vidu almenaŭ peceton de li: almenaŭ la piedon en la ŝuaĉo aŭ la makulitajn harojn. - Tiam ĝi eble ne devus okazi; tiam ĝi eĉ ne povus okazi.

»Kaj mi enterigis mian panjon; ŝi aspektis tiom solene, tiom kontente kaj digne en la bela ĉerko. Stranga ŝi estis, sed ne terura. Sed tio ĉi estas io alia ol morto; murdito ne estas morta; murdito akuzas, kvazaŭ li kriegus pro ekstrema kaj netolerebla doloro. Ni tion scias, mi kaj la ĝendarmo; ni scias, ke tra la butiketo vagis fantomo. Kaj mia menso lumiĝis. Mi ne scias, eble ni ne havas animon; sed enestas en ni senmortaĵoj, ekzemple instinkto pri justeco. Mi estas neniom pli bona ol kiu ajn alia viro; sed en mi ekzistas io, kio apartenas ne sole al mi - certa supozo pri ia severa kaj grandioza ordo. Mi scias, ke mi tion diras neĝuste; sed en tiu momento mi sciis, kio estas krimo kaj kio estas ofendo de Dio. Sciu kaj komprenu: murdita homo estas kvazaŭ malhonorita kaj detruita templo.«

»Nu,« ekparolis sinjoro Dobeš, »kaj ĉu oni kaptis la murdinton de tiu virinaĉo?“

»Jes,« daŭrigis sinjoro Hanák. »Kaj mi mem vidis lin, kiam du tagojn poste ĝendarmoj kondukis lin el la butiketo, kie ili estis lin tieldire ekzamenitaj sur la loko de l' ago. Mi vidis lin eble nur dum kvin sekundoj, sed ree kvazaŭ sub monstre pligrandiganta lenso. Li estis juna knabego, liaj manoj estis katenitaj, kaj tiel strange li rapidis, ke la ĝendarmoj apenaŭ povis egalmarŝi kun li. Lia nazo ŝvitis, kaj la larĝe malfermitaj okuloj tiom timeme palpebrumis. - Estis videble, ke li estas terure senkuraĝa, kiel kuniklo dum vivsekcado. Lian mienon mi neniam forgesos. Post tiu renkonto mi sentis ĉagrenon kaj naŭzon. Nun oni lin juĝos, pensis mi, kaj post kelkmonataj formalaĵoj oni kondamnos lin al morto. Lastfine mi konsciis, ke fakte mi lin bedaŭras kaj ke mi eĉ preskaŭ kvietiĝus, se li sukcesus sin iel forsavi. Ne opiniu, ke lia vizaĝo estis simpatia, verdire ja tute male; sed mi vidis lin de tro proksime - mi vidis, kiel korpremate li palpebrumas - Mil diabloj, mi ne estas trosentemulo, sed de tiel proksime li ne estis murdinto, li simple estis homo. Aŭskultu, mi mem ne komprenas tion: mi ne scias, kion mi farus, se mi estus lia juĝanto; sed post ĉio ĉi mi sentis min tiel malgaja, kiel se mi mem bezonus savon.“


El la ĉeĥa: Miloš Lukáš


Elŝuti 12.92 Kb.


Elŝuti 12.92 Kb.