Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Okaze de la Internacia Jaro de Edukado por Dauropova Evoluigo, un, 2005-2014, la 2-a Internacia Jardeko de la Indighenaj Popoloj de la Mondo, un, 2005-2011, la Internacia Jaro de Arbaroj,

Elŝuti 40.36 Kb.

Okaze de la Internacia Jaro de Edukado por Dauropova Evoluigo, un, 2005-2014, la 2-a Internacia Jardeko de la Indighenaj Popoloj de la Mondo, un, 2005-2011, la Internacia Jaro de Arbaroj,




Dato20.03.2017
Grandeco40.36 Kb.

Elŝuti 40.36 Kb.

Okaze de

la Internacia Jaro de Edukado por Dauropova Evoluigo, UN, 2005-2014,

la 2-a Internacia Jardeko de la Indighenaj Popoloj de la Mondo, UN, 2005-2011,

la Internacia Jaro de Arbaroj, UN, 2011,

la Internacia Jaro de la Junularo - Dialogo & Interkomprenado, UN, 2011,

la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, UEA, Kopenhago, 2011-04-24

Kulturo de Dauropoveco

ESPERANTO – Internacia Lingvo por Paco, Homaj Rajtoj & Dauropoveco

11 Aspektoj por la Ekologia Amendo de la Statuto de la Universala Esperanto Asocio (UEA)
1. Homo & vivo
- Ne kontesteblas la fakto, ke la homo kiel vivanta pensa materio & kiel individuo au ajnforma kolektivo estas parto & partnero de la tuta vivo en la geobiosfero de nia planedo Tero (1, 2).

- La kerna ideo pri tio esprimighas per la sentenco de Albert Schweitzer:

Mi estas vivo, kiu volas vivi, meze de vivo, kiu volas vivi.” (1)



- Chiu el ni havas (nur) 1 vivon sur (nur) 1 planedo...

2. Biologia diverseco
- La stato de la biologia diverseco (specioj, genresursoj, ekosistemoj) tutmonde & kontinue malbonighas (3, 4). La sekretariejo de la “Konvencio pri Biologia Diverseco” (1992, UNEP, WCMC) konfesas en sia

3-a Tergloba Perspektivo pri Biodiverseco – 2010”, ke neniu de la 2002 starigitaj celoj koncerne redukton de la perdo-kvoto de biodiverseco estis atingata (5).



- Aktuale la mondo perdas planto- & besto-speciojn multe pli rapide ol la natura formortokvoto (3, 9).

- Fono de chi evoluo estas la tutmonda konsumo-plezuro-disipo-industrio nome de t.n. “globaligo” (6) surbaze de individuismo & proprieto kiel dominaj kredoj & de ekonomia kresko & profito kiel rega merkata logiko (7).

- Detale la kialoj estas la klimatoshangho (CO2-altighoj ktp. pro fabrikoj, turismo, kulturaj & politikaj aktivecoj), shanghoj de la vivospacoj (disdividoj de arbaroj, surkonstruado de grundoj, trafiksistemoj ktp.), invadantaj fremdaj specioj, troekspluatado de naturaj resursoj (neniigo de praarbaroj, foruzo de akvorezervoj, troa fishkaptado ktp.), poluado (toksoj, trosterkado ktp.) (4).

3. Kultura diverseco
- Kultura diverseco estas centra temo de UNESKO (vd. la “Universalan Deklaracion pri Kultura Diverseco”, 2001). Ghi aperas ankau sub la termino “biokultura diverseco”, havas apartan ligon al “lingv(istik)a diverseco” & speciale emfazas la sciojn & konojn de indighenaj popoloj (8, 9, 10, 11).

- Ekzistas fortaj indikoj pri paraleleco de biologia & kultura-lingva diversecoj, ekz. en multaj tropikaj regionoj. Oni parolas pri implikita ligo inter biologia & kultura diversecoj. “Biokultura diverseco do ampleksas la diversecon de vivo en chiuj siaj konkretighoj: biologia, kultura & lingv(istik)a, kiuj estas interrilatataj (& probable kunevoluis) ene de kompleksa soci-ekologie adaptiva sistemo... Lingvo komprenatas kiel vehiklo por komunikadi & transdoni kulturajn valorojn, tradiciajn sciojn & praktikojn” (12). Hodiau ni observas ke la lokoj de minacataj ekosistemoj estas la samaj kiel tiuj de minacataj lingvoj (13). Vidu ankau la suplementon je la fino.

- La graveco de biologia & kultura diversecoj kaj al ghi ligataj lingva diverseco & dialogemo konsistas en la fakto, ke, ju pli da respektivaj resursoj trovighas en la respektiva medio, des pli da fortoj povas efike preventi & kontrauagadi respektivajn perturbojn & damaghojn (14).

- Chirilate oni atentu la nociojn de “resilienco” (= povo de ekosistemo toleri perturbojn sen kolapso) (15) & “legho de necesa varieco” (= ju pli alta estas la varieco de disponeblaj (re-)agoj en iu kontrolsistemo, des pli alta estas la varieco de perturboj, kiujn ghi povas kompensi) (16). (Vd. UEA-n)

4. Fari & lasi
- Tre principa problemaro estighas el la diversaj konceptoj pri fari & lasi, labori & pauzi.

Necesas kriterioj pri dezirata, permesata & nedezirata agadoj. Chefa kriterio devus esti la malakcelo de la entropio (t.e. chi tie de la "dissolvo au malordigo" de la mondo pro ties utiligado).

Chikuntekste temas pri evidenta disipado , ekz. forme de la “chion-chiam-ideologio”.

En la mondmerkato cirkulas pluroble pli da varoj ol necesas por la kontentigo de bazaj bezonoj !

Malshparo da nutrajhoj, vestajhoj, energio por luksaj aferoj au pro maltauga konstruado.
- Kulturo pro si mem ne permesas poluadon! Oni ne rajtas senpripense polui au malsphari la resursojn; do, la kultur-kreantoj estu konscia pri tio.

5. La limigiteco de la Planedo
- Jen vero malkomforta, maloportuna, malagrabla, malkonvena: Nia planedo estas limigita!

La Usona politikisto-medioprotektisto Stewart Udall diris:

"Mankas al ni aprezo pri la signifo de la limoj & konscio pri la graveco de la resursoj de nia planedo."

- Pli & pli evidentighas la limigiteco de nia Tero: De pli ol 30 jaroj chi tiu nia mondo konsumas 30 % pli da resursoj ol la naturo povas regeneri & tro-toksas la biosferon je 40 %.

- La ekologia piedsigno estas la surtera areo, kiu necesas por ebligi la viv-stilon & -nivelon de unuopa homo (au ajna kolektivo) sub la hodiauaj produktado- kaj konsumado-kondichoj. La Tero disponas po 1,8 ha por chiu persono, chi valoro aktuale estas ekscesigata je 23 % (averaghe po unu homo 2,2 ha, Usono 9,7 ha, la EU 4,7 ha, Barato 0,7 ha !!. La troshargho de la biosferon fare de la EU sumighas lau tio je pli ol 100 %! (32)

- Ankau la biokultura diverseco submetighas al la limoj de chi planedo. La reduktigho de diverseco signifas reduktighon de la "evolucia potencialo de la vivo" & de la "disponeblaj opcioj por la futuro de la homaro & la planedo" (12). Chirilate "chiu redukto de la lingva diverseco malaltigas la adaptopovon de la homa specio, char ghi reduktas la provizon de scioj, el kiu ni povas cherpi." (17)
6. Justeco
- Ankorau validas, ke chirkau 20 % de la mondloghantaro disponas pri chirkau 80 % de la mondresursoj & la el tiuj produktitaj varoj.

- La evoluiga problemo de la tutmondighanta homa komunumo estas la antagonismo inter la justeco- & la medio-krizoj. Ghi farighis la esenca rekonilo de nia epoko. Kaj che tio en la justecokrizo kontinue kashighas la antagonismaj fortoj inter libereco & egaleco. La dilemo konsistas en la postulo, ke, solvante la justecokrizon, oni ne (pli)malbonigu la mediokrizon. Ni bezonas ambau: universale akcepteblan soci(al)an justecon & universale integran biosferon.

Kiam la malrichaj landoj atingus la ekonomian nivelon de la richaj landoj, tiam necesus minimume 2 ghis 3 pliaj planedoj Tero. La logika sekvo estas, ke por inda futuro la vivonivelo de la multon-konsumantoj devas esti decide limigata, ech grave reduktata. (18)

- Jen per vortoj de Wolfgang Sachs (scienculo de la "Wuppertal Instituto pri Klimato, Medio, Energio"):

"Temas pri tio: unuflanke fari la aferojn juste & aliflanke fari la ghustajn aferojn...

Je transiro al ekologia socio ne temas nur pri naturo & vivokvalito, sed pri justeco inter la popoloj & homoj. Ech pli, mondcivitana socio imageblas nur sur la fundamento de ekologia transformado de la superregaj produktad- & konsum-modeloj. Char last-instance la granda demando, al kiu la komencighinta 21-a jarcento devas trovi respondon, ja tekstas, kiel doni gastemon en mondo al duoblo da homoj sen ruinigi la biosferon por la venontaj generacioj. Se la demando iam ajn trovos respondon, tiu devas esti ekologia. Kiel oni leghere povas vivi sur chi Tero - pri tio parolas la ekologio. Ghi, alivorte, apartenas al la ingrediencoj de kosmopolitikeco en la postnacia epoko." (19)

- Gravan kontribuon al la ideo de ekojusteco faris la "Ekumena Konsilantaro de la Eklezioj" (EKE, angle: World Council of Churches - WCC) en sia "Deklaracio pri Ekojusteco & Ekologia Kulpo", 2009. En ghi estis ankau starigata la postulo pri "mehhanismoj cele kompensadon de dum niaj kunvenoj estighinta ekologia shuldo" (plena traduko en 20).
7. Paco, Homaj Rajtoj & dauropoveco
- Paco, Homaj Rajtoj & Dauropoveco estas la gvidaj parametroj por vivinda estonteco. En chi koncepto la dauropoveco bazighas sur 4 piedoj: la soci(al)o, la ekonomio, la ekologio & la kulturo. Certas, ke la "klasika" kapitalismo finighantas: La ekonomio, kiun la mondo bezonas, estas iu science fundamentita doktrino de universale medi-socie adaptita agado pri rigore kvalita kreskado, juste distribuataj profitoj & draste reduktita disipado. (21)

- En la principo 25-a de la "Deklaracio de Rio-de-Janejro" (Konferenco de UN pri medio & evoluigo, 1992) tekstas: "La paco, evoluigo & la protektado de la medio estas interdependaj & nedivideblaj."

8. Kulturoj de dauropoveco
- La mondo survojas al tuttergloba shanghigho de la pensostato & pensmaniero (angle: "global mindset"). La serchoprocezo pri kulturoj de dauropoveco koncernas la homon en chiuj sferoj de sia ekzisto: en la memidenteco kiel pensa viva materio, en sia kreiva idento & potencialo, chu en teorio au praktiko. Biologia & kultura-lingva diversecoj estas grava antaukondicho-fundamento de chi procezo (vd. supre sub 2. & 3.), kiu amplekse uzas transdisciplinan alpashon (t.e. ekzemple kombinon de sciencoj & la chiutaga vivo).

- Chefaj kapvortoj-rilatpunktoj chi-koncerne estas:

1. resilienco (vd. supre sub 3.),

2. sistem-pensado, transdisciplineco,

3. autoekopoietiko,

4. kunevolucioj,

5. etiko & estetiko de dauropoveco (sistemsensiveco - la modeloj, kiuj konektas: temoj, procezoj, valoroj),

6. sustensio. (18, 22, 23, 24, 25) *8

9. Preventivo
- Preventivo estas plej decida & ofte plej simpla trajto en la praktik(ad)o de dauropoveco. Al chi baza koncepto apartenas chefe la principo de "En kazo de dubo - NE!" En la "Globala Biodiverseca Projekcio 3" de la UNESKO , 2010, tekstas eksplicite (5, p.10): "Scienca necerteco pri la precizaj rilatoj inter biologia diverseco & homa bonfarto & la funkci-maniero de ekosistemoj ne estu senkulpigo por neaktiveco. Neniu povas antaudiri, kiom proksimaj ni jam estas tie, kie ekosistemoj renversighas, au kiu aldonita shargho ghin renversas..."

Ja validas la principo de "ne forpreni pli da resursoj el la geobisofero ol povas esti regenerata & ne pli toksigi la medion ol povas esti bufrata". Fakte ne temas pri alia ol tio, kion la indianoj dum jarcentoj advokatis kiel saghecon.

- Post la Brundtland-raporto (1987, Monda Komisiono por Medio & Evoluigo) & la Konferenco pri Medio & Evoluigo de UN (Angle UNCED) 1992 en Rio-de-Jhanejro chiuj klopodoj de individuaj homoj & de lokaj, regionaj & superregionaj organizajhoj & grupoj nuntempe devas trapasi la koridoron de la ekologio & de ties (laueble) objektivaj kriterioj, kies chefa estas la dauropoveco.

- En la triangulo inter limigiteco (de la planedo), justeco (intra- & inter-generacia ) & dauropoveco (pro biokultura diverseco) Esperanto konformas al la paradigmo de dauropoveca evoluigo - kiel la lingva parto de ekologie konforma internacia komunikado: En la kulturoj de dauropoveco neutrale internacia lingvo kiel Esperanto montrighas kiel ekzemplo de rigoro(scienco), malfermiteco (dialogemo) & toleremo (soci(al)o), kiel formulita en artikolo 14 de la "Charto pri Transdisciplineco"( 23).

- Pro sia "kompetenta simpleco" lau strikte lingva vidpunkto Esperanto male al chiuj etnaj lingvoj estas soci-ekologie dauropoveca rimedo de (inter-) komunikado. Chi tiu imanenta soci-ekologia dauropoveco prezentighas en du formoj, nome kiel "demokratia du-lingveco" & kiel "biosfera adekvateco" . En detalo tio signifas:
1-e. Lau kvalita kriterio & rilate la mondvastan justecokrizon la utiligo de Esperanto kiel "Unu Lingvo por Chiuj" sur interkultura, interetna & internacia niveloj estas socie dauropoveca interkomunikado, char ghi dekomence reduktas porsociajn riskojn pro tio, ke ghi forigas la avantaghigon de ajna etna lingvo, efektivigante universalan justecon rimede de la preventive justiga principo de "demokratia du-lingveco".

Egaleco ne nur tushas "idee" demokratian du-lingvecon kiel tian, sed ankau konkretajn financajn avantaghojn de tiuj nacioj, kies lingvoj estas reale plej uzataj internacie & kiujn tiuj, kiuj ilin denaske ne scipovas, konstante je propraj kostoj& tempo devas lerni (en 18).

La penado de la unuopulo pri nepre bezonata lernado de fremda lingvo similas al la virtula akvo, kiun "kunportas" varo - oni ghin ne vidas, tamen ghi ekzistas & plejofte sharghas nenecese.

2-e. Lau kvanta kriterio & rilate la mondvastan mediokrizon la utiligo de Esperanto sur regiona & superregiona niveloj estas ekologie dauropoveca, pro ties preventive ekologia principo de "evitado de resursa disipado".

Esperanto reduktas la nombron da tradukvojoj de "n*(n-1)" al "n", se "n" estas la nombro da lingvoj; en la EU en la jaro 2011 de 506 al 23. Aldone la tempo- kaj mono-shargho al la averagha civitano de la EU por lerni Esper­anton reduktighas al malpli ol 5 % de tiu necesa por lerni 3 fremdlingvojn, kiel kelkfoje postulata de la EU (en 18).
- Al la koncepto de demokratia du-lingveco apartenas la enkonduko-utiligo de Esperanto kiel oficiala, sed libervola ebleco (kp. 26).
10. Komplekseco

- Ni chiuj vivas en tre & ech pli&pli kompleksa mondo, trovighas en konstanta stato de inform-inundigho, ofte kun amaso da superfluajhoj & medie detruemaj tendencoj. Chi situacio multfoje kauzas neklarecon, desinformighon & necertecon.

- Estas 3 eblaj respondoj de la homo:

1-e. Ignorado pri la komplekseco,

2-e. Atentemo pri ghi & agado laueble adaptiva & eltenema, kaj

3-e. Reduktado de la komplekseco per malkovro de taugaj iloj (28).

Esperanto povas esti rigardata kiel ekzemplo de la 3-a respondo.

- Ghi estas kompetente adaptita & adaptanta redukto de la lingva komplekseco de la plej multaj lingvoj mem & de la kompleksa interkomunikado de la homaro surbaze de deviga principo de multlingvismo. Chi koncepto kongruas kun la esploroj el 2010 de Usonaj psikologoj (29). Tiuj konstatis, ke ju pli disvastigita estas iu lingvo, des pli facile ghi suferis adaptan filtradon, 30). En izolitaj nichoj de nia Tero la komplekseco de la plej multaj lingvoj estas pli granda ol tiu de ekz. la Angla au de la Mandarina. La redukta karaktero de Esperanto tuj evidentighas. Chi vidpunkto rilatas al ambau,al la koncepto de demokratia du-lingvismo & al tiu de ekologia adekvateco.
11. Amendo de la UEA-statuto per "kulturo de dauropoveco"

- Samkiel la Paco & la Homaj Rajtoj ankau Dauropoveco estas koncepto, kiu konektas (kp. 25); ghi efektive estas la natura & necesa plivastigho de la "Interna Ideo de Zamenhof".

Amendo de la UEA-statuto per la koncepto-identeco de "dauropoveco" estas natura , necesa & racia-prudenta pliampleksigho de la laborbazo de UEA.

- La implikoj de ekologia amendo de la UEA-statuto respondas al jenaj shlosilaj mesaghoj de la raporto pri la ligoj inter biologia & kultur-lingva diversecoj (8, p. 33):

* Diverseco estas grava antaukondicho por sekurigi evoluigon, kiu estas medie, socie, kulture & ekonomie resilienca & dauropova.

* Aparte evoluantaj biologiaj & kulturaj diverseco-agendoj estu sisteme ligataj.

* La mediaj, sociaj & ekonomiaj profitoj de diverseco estu integrataj en la dizajno & efektivigado de konservado & de dauropovaj evoluigaj modeloj, projektoj, strategioj & aktivecoj.

* Valoroj de diverseco devas esti integrataj sur internaciaj, naciaj, regionaj & surlokaj niveloj.

* Plifortigi jam ekzistantajn & krei novajn formojn por sciencistoj, komunumanoj & aliaj sciuloj estu promociita por subteni projektojn de interkultura kompetenco kaj interkomprenigho surloke, regione kaj tutmonde.

- Kune kun UNESKO, la UN-Medio-Programo (angle UNEP), la "UN-Konvencio pri Biologia Diverseco" (angle CBD) & la Monda Konservada Unio (angle UCN) UEA "povus inkludi en siaj prioritatoj & agadoplanoj la plibonigitan komprenon pri la ligoj & sinergioj inter biologia & kultur-lingv(istik)a diversecoj, samkiel pri la rolo de kultura & tradicia scioj & surlokaj lingvoj en konservado de biodiverseco" (12).

"La koncepto pri konservado memorigas nin pri niaj devoj kontrau la naturo & la futuro, sen kiuj la rapido de ekonomia kresko estos sole mezuro pri la rapideco, per kiu ni alproksimighas la abismon." (22)
- Kompreneble ankau Esperanto forme de siaj individuoj & kolektivoj efikas negative sur la medion. Chirilate pripensendas aparte la "esperantisma mondvojaghado". Por kompensi la neeviteblajn kontrau­ekologiajn efikojn oni povus ekzemple partopreni je reforstigaj projektoj.

- Certe la ampleksigo de la laborfundamento de UEA bezonas amendon de la UEA-statuto, kio formale substrekas tian sindevigon, kaj char la koncepto Dauropoveco egalvaloras al tiuj de Paco & de Homaj Rajtoj.
Suplemento pri la literumado de Esperanto
- Sammaniere rigardeblus la enkonduko de la Nova Help-Alfabeto (NHA, RaciaAlfabeto, Ralfo) kiel plia simpligo de Esperanto mem. La skribado de Esperanto per uzado de internacie kutimaj literoj (sen supersignoj) esta pli facila & chie aplikebla. (NHA - Ralfo: ch=ch, gh>j, hh>kh, j>y, jh>zh, sh=sh, u =u, + q, w, x) (31)
Literaturo
1. A. Schweitzer, Die Ehrfurcht vor dem Leben, Beck, 2008

2. Global Ethic Foundation, Declaration Toward a Global Ethic, 1993, III. 1.

3. http://www.kultur-kreative.de/2010/01/internationales-jahr-der-biologischen-vielfalt/

4. http://greenfacts.org/de/biodiversitat/2005

5. Global Biodiversity Outlook 3, 2010 (UNESCO)

6. www.tu-cottbus.de/interkulturalitaet/lecture/material/.../globalisierung.pdf

7. http://sustensions.gravitations.org/

8. Links between biological and cultural diversity (UNESCO, The Christensen Fund), 2007

9. http://centerforabetterlife.com/deu/magazine/article_detail./asso?id...

10. www.nas.boku.ac.at/...PDF_arche_noah_magazin_2_07_vogl_lukasser.pdf

11. Seyla Benhabib, Kulturelle Vielfalt und demokratische Gleichheit, Fischer, 1999

12. Luisa Matti, Biocultural Diversity and Sustainability, in. Handbook of Environment and Society, 2007

www.terralingua.org/publications/Maffi/18-Pretty_Ch18.pdf

13. Skutnabb-Kangay, T., Maffi, L., Harmon, D. (2003), Sharing a World of Difference: The Earth’s Linguistic,

Cultural and Biologica Diversity, and Map: People, Languages, and Ecosystems, Paris: UNESCO

14. W. Guenther, Kion do signifas kultura diverseco, Publika letero, 2010-09-01

15. de.wikipedia.org/wikiResilienz_ecology

16. The Law of Requisite Variety, http://pespmcl.vub.ac.be/reqvar.html

17. Mühlhäusler, P. (1995), The interdependance of linguistic and biological diversity, in: Myers, D (ed.):

The politics of multiculturalism in the Asia Pacific, Darwin: Northern Teritorry University Press, pp..154

18. W. Guenther, Ekologiay, ekonomiay kay sociay argumentoy por neutrala internacia lingvo, Scienca Revuo 3/2010

19. W. Sachs, Sen ekologio neniu transnacia yusteco, POLIS, 1, 2004

20. EKE: NULA HORO, Kiosko de Levanto 4, 2009, p. 35 (che la autoro kaj www.verduloj.org/dokument.htm )

21. II. Internationales Manifest, Die ökosozialistische Erklärung von Belem, Monda Socialforumo 2009

22. Sacha Kagan, Cultures of sustainability and the aesthetics of the pattern that connects, 2010,

www.leuphana.de/institute/IKKK/.../Sacha_Kagan_ma.html

23. Charter of Transdisciplinarity: http://basarab.nicolescu.perso.sfr.fr/ciret/english/charten.htm

24. http://mezomian.typepad.com/

25. G. Bateson, Mind and Nature – A Necessary Unity, Hampton Press, ISBN 1572734345

26. G. Mickle, Can Esperanto Save Cultural Diversity, http://home.arcor.de/gmickle/skk/92kuldiv_en.html

27. I. Sacks (2002), The Dignity of Difference: How to avoid the Clash of Civilizations?, London and New York:

Continuum

28. Komplexitätsreduktion, http://www.philognosie.net/index.php/course/lessionview/1045/

29. F. Rötzer, Globalisierung reduziert Komplexität, 2010, telepolis, ttp://www.heise.de/tp/artikel/32/320611.html

30. Komplexitätsreduktion, http://de.wikipedia.org/wiki/Komplexitätsreduktion

31. kavlan.pagesperso-orange.fr/nha/nha.html

32. Center for International Earth Science Information Network: http://www.ciesin.org/
Pliaj tekstoj pri kulturo kaj dauropoveco: www.cultura21.net
2012-02-18 Redakte koncizigita de Manfred Westermayer (AVE) surbaze de teksto el Scienca Revuo 1/2011, "Dek aspektoj koncerne ekologian amendon de la UEA-statuto",

de Wolfgang GUENTHER (UEA, SAT, AVE, EKOMED, NULA HORO), w.guenther.esperanto@web.de

AVE: www.verduloj.org


Elŝuti 40.36 Kb.

  • 5. La limigiteco de la Planedo
  • 7. Paco, Homaj Rajtoj dauropoveco
  • 8. Kulturoj de dauropoveco
  • 11. Amendo de la UEA-statuto per "kulturo de dauropoveco"
  • Suplemento pri la literumado de Esperanto

  • Elŝuti 40.36 Kb.