Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Nur gepatroj scias pli bone pri la aghoj de siaj gefiloj, chu ne ? Nu, inter Afrika komisiono de uea kaj Afrika kongreso de Esperanto (ake), kiu estas pli agha ? Certe oni pensus cerbumiga la demandon

Elŝuti 11.83 Kb.

Nur gepatroj scias pli bone pri la aghoj de siaj gefiloj, chu ne ? Nu, inter Afrika komisiono de uea kaj Afrika kongreso de Esperanto (ake), kiu estas pli agha ? Certe oni pensus cerbumiga la demandon




Dato08.11.2017
Grandeco11.83 Kb.

Elŝuti 11.83 Kb.

www.ipernity.com/blog/gkp/1115820

K O N S C I U


=================================
Numero 71 26/06/2015
---------------------------------
Informilo por enprofundighi en
la E-movadon Afrikan
---------------------------------
Redaktas : Liberesko
================================

Nur gepatroj scias pli bone pri la aghoj de siaj gefiloj, chu ne ? Nu, inter Afrika komisiono de UEA kaj Afrika kongreso de Esperanto (AKE), kiu estas pli agha ? Certe oni pensus cerbumiga la demandon. Eble oni demandus unue pri la gepatroj, jes la elpensintoj de tiuj organizajhoj. Eble la suba teksto povus helpi koni la elpensintojn de tiuj terminoj kaj ankau ties respektivajn aghojn.
ORGANIZADO DE LA AFRIKA KONGRESO DE ESPERANTO

La Unesko-Konferenco de Sofio (Bulgario) de 1985 faris rezolucion por Esperanto.


Tiam estis propono pri rezolucio favore Esperanton. Afrikanoj subtenis la proponon kun la kondicho, ke estu UKo en Afriko kaj tiam esperantistoj promesis organizi UKon en Afriko en 1990 kaj Kotivuaro estis elektita. En augusto 1987, dum la 72a UKo en Varsovio (Pollando) la tiama estraro de UEA klare diris al la afrikaj esperantistoj tiam partoprenantaj la UKon, ke en 1990 ne povos okazi en Afriko la UKo promesita en Sofio. Kun la paso de la tempo montrighis klare, ke tiu UKo certe ne okazos en Afriko, sed en Kubo. "Io tamen okazu" decidis Hans BAKKER kaj GBEGLO Koffi, kiuj organizigis kongreson en Afriko. Tiam la nomo AKE por la kongreso tute ne aperis. Ghi devis poste aperi en 2010 kun la fondo de UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko).

La kongreso, UKo-surogato, okazis en Togolando fine de 1990 ( Notse :27/12/1990 - 02/01/1991) kaj nomighis UAK (Unua Afrika Kongreso). La postan jaron ghi okazis en Benino (Cotonou : 08-31/12/1991) kun la nomo DAK (Dua Afrika Kongreso). Sekvis TAK en Ganao ( Winneba :23/12/1994 - 02/01/1995) kaj KvAK en Tanzanio ( Moshi: 26/12/1995 - 03/01/1996. En raportoj pri la kongreso, Koffi tiam menciadis AK por Afrika Kongreso. Tial li nomis UAK-n la Unua AK, kaj tiel estas Dua AK ghis la kvara AK. Kiam naskighis UETA en 2010, ghia statuto menciis AKE por Afrika Kongreso de Esperanto. Kiel organizighis UAK, DAK, TAK kaj KvaK ?

Jam dum la UKo de Brajtono (Britio) en 1989 ekis la preparoj por la unua AK. Hans BAKKER, GBEGLO Koffi, Gilles WALLEZ kaj ties edzino kaj du filinoj kunvenadis. La unua decido tiam estis la organizado de la UK-surogato en Togolando. Koffi revenis al Togolando, kaj la preparlaboroj pluiris. ADANOU Efoé, AFANTCHAO-BIAKOU Yao, AMOUZOUVI Ekoue Attah, FOLEY-ALOTSO Ekoué, AGBOLO Messsan, HOUNNAKE Raoul, ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah, GBEGLO Koffi, HOVA Koffi kaj aliaj komencis la laborojn. Tuj sentighis la bezono starigi internacian komisionon por gvidi la tutan laboron. Kunveno devis okazi en la domo de GBEGLO Koffi en Lomé (Togolando). S-roj Privas TCHIKPE (Benino), Cameron SACKY (Ganao), Antoine KOUASSI KOUABLAN (Kotdivuaro) aldonighis al togolandanoj por la organizaj laboroj. En la perleteraj kontribuoj partoprenis ankau Prince Henriko OGUINYE (Nigherio), Alphonse DIATTA (Senegalio), Jean-Marie MBOGE-MBELE (Kamerunio), Oliver MAZODZE (Zimbabvo); Minani Justin (Gabono), Minani Matabaro (Tanzanio) ktp. Jen la 1a AK bone okazis. Sekvis la dua AK, por kiu ne formalighis tiu chi organizado, tamen okazadis chiam interrilatado inter esperantistoj afrikaj por la organizo de la kongreso. Tiel estis ankau por la 3-a AK kaj kvara. Pri la kongreso en Benino scias Mireille GROSJEAN kaj SCIOJ SEN BARILOJ. Intertempe decas mencii, ke en 2006 okazis du regionaj kongresoj en Afriko, unu en Badagry (Nigherio) kaj dua en Bujhumbura (Burundio). Pri la organizo de tiuj
kongresoj decidis la afrika komisiono de UEA starigita en 2000 de GBEGLO Koffi kaj gvidata de li de 2004 ghis 2005.

La termino AKE por Afrika Kongreso de Esperanto aperis en 2010 kiam fondighis UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko). Por chiam memorigi la jam okazintajn kongresojn UAK, DAK, TAK kaj KvAK la afrikaj esperantistoj de UETA akceptis nomi ilin AKE kaj tiam lanchis la ideon pri organizado de la kvina AKE jam en 2011. Libera Folio de Kalle KNIIVILLA povus atesti pri tio. Tiu planita kongreso ne povis okazi ghis Mireille GROSJEAN iniciatis sian renkontighon en Benino kun sia kreajho SCIOJ SEN BARILOJ fine de 2014. Afrikaj esperantistoj de UETA tute ne konstraustaris, char tio helpas la movadon en Afriko. Dum tiu kongreso oni decidis okazigi alian en Burundio en 2016. Kiam nun UETA havas la rimedon ion organizi chiam por helpi la movadon en Afriko, ghi decidis okazigi la sesan AKE en Togolando, kaj tial la sepa okazos poste, kredeble en Burundio. Char la bezono pri la sepa sentighas, jam en la kulisoj de UETA oni flustras Nigherion kiel la gastiganton de la sepa AKE. Venontaj tagoj ion certigos. Nu, chu ne decas havi ion iel strukturitan kiel organizilon de AKE ? La konsilio de UETA jhus proponis ion. Ni vidu !

Du laborgrupoj jhus starighis por la organizado de AKE (Afrika Kongreso de Esperanto). La unua estas KOKAKE (Konstanta Organiza Komitato de AKE), kaj la dua, LOKAKE (Loka Organiza Komitata de AKE).Dum la unua konsistas el esperantistoj tra Afriko, la duan konsistigas esperantistoj de la lando, kiu gastigas la kongreson. La taskoj de KOKAKE estas la gheneralaj preparoj chiamaj de AKE, dum LOKAKE zorgas pri la lokaj aranghoj. Lau la nunaj taksoj, chiu el tiuj laborgrupoj konsistas el maksimume dek membroj. Dum LOKAKE laboras por difinita AKE, KOKAKE funkcias konstante tra la jaroj ghis alia strukturo de Esperanto en Afriko naskighos. La tutan laboron kunordigas ACE (Afrika Centro Esperantista) en Togolando. En tiu chi etoso nun okazas la preparoj de la sesa AKE en Togolando en decembro 2015.

Chiuj esperantistoj tra la mondo estas invitataj kontribui en la okazigo de AKE, kio fortigas la movadon en Afriko. Afrikanoj unuighu por la realigo de tiu chi granda laboro. Neniu krom la afrikaj esperantistoj mem organizu la afrikan esperanto-movadon per rimedoj chefe afrikaj. Feliche nun estas afrikanoj pretaj donaci monegon por realigi esperantajn projektojn en Afriko.

Kommentare

szilvási lászló

Szilvási László

En la Internacia Kalendaro ĉe www.eventoj.hu kiel la 6-a Afrika Kongreso aperas la aranĝo en Burundio, okazonta 13-20 de aŭgusto 2016, organizata de Afrika Komisiono de UEA.

Ĉiu estas bonvena organizi internacian E-aranĝon, sed bv. trovi malsamajn nomojn por ne konfuzi aliajn esperantistojn.

vor 4 Monaten.

koffi gbeglo

Koffi Gbeglo

Simple shanghu "6a" al "7a".


Kio aldonendas, tio estas, ke la oka AKE okazos en Nigherio en 2017.
Afrikaj esperantistoj ege kapablas multon fari en Esperanto.

vor 3 Monaten.



rughulo

rughulo

Se UEA estraro en jaro promesis organizi UK-on en Afriko - tiam ghi plenumu la promeson, faritan en Sofio de jaro 1985 !


Elŝuti 11.83 Kb.


Elŝuti 11.83 Kb.