Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Nunaj projektoj

Elŝuti 11.42 Kb.

Nunaj projektoj




Dato16.03.2017
Grandeco11.42 Kb.

Elŝuti 11.42 Kb.



Esperanto@Interreto (E@I) estas laborgrupo rilate al TEJO. Ĝi realigas projektojn kiuj helpas al Esperanto-parolantoj uzi Interreton por tutmonde kunlabori, informi pri Esperanto kaj instrui ĝin. La tri ĉefaj agadkampoj de E@I estas krei ret-paĝarojn, organizi seminariojn kaj informi pri kiel Esperanto kaj Interreto kune uzeblas por tutmonde komuniki facile kaj rapide!

Nunaj projektoj



lernu! - www.lernu.net, lanĉota la 21an de decembro: Multlingva kursejo de Esperanto kiu celas al Esperanto-lernemuloj. Krom kursoj en diversaj niveloj, ĝi enhavas ekzemple vortarojn, superrigardon de la gramatiko, laŭtlegitajn rakontojn kun bildoj, prezentojn de Esperanto, tujmesaĝilon ktp.
Edukado.net - www.edukado.net: Paĝaro kun la celo helpi al Esperanto-instruistoj, enhavas kolekton de lerniloj, librokatalogon kun opinioj de homoj kiuj uzis la librojn, liston de aktualaj kursoj ktp.
La Lingva Prismo - www.lingvo.info, lanĉota en februaro 2003: Paĝaro pri lingva diverseco kiu prezentas aron da lingvoj kaj alfabetoj de la mondo kaj instigas al ekscio pri lingvaj faktoj per enreta kvizo. Krom la distra parto, la paĝaro prezentas la principojn kaj strategiojn de interlingvismo kaj de translingvaj komunik-strategioj.
Plurlingva versio de tejo.org - www.tejo.org/info: Plurlingva paĝaro kun informoj pri TEJO, Esperanto kaj la agado de TEJO. Estos preta por tradukado en decembro.
Reta Informado-Centro - www.ikso.net/ric, estos plibonigata kaj plenigata printempe: Per RIC eblos:


Planoj por novaj seminarioj


Unu el kernaj kampoj de E@I-agado estas seminarioj. En tiuj seminarioj jamaj Esperanto-aktivuloj trejniĝas kaj spertiĝas pri diversaj manieroj uzi Esperanton kaj Interreton, aperas novaj aktivuloj, kaj eĉ novaj Esperanto-parolantoj. Dum la seminarioj renkontiĝas kaj ofte freŝiĝas per novaj membroj teamoj de aktualaj E@I-projektoj, naskiĝas ideoj por novaj projektoj kaj aktiviĝas novaj homoj.
Ĝis nun okazis kvar E@I-seminarioj:

Esperanto@Interreto-1 – Svedio, printempo 2000

Esperanto@Interreto-2 „Rete Kunlabori“ – Svedio, aŭtuno 2001

Esperanto@Interreto-3 „Rete Lingvumi“ – Jugoslavio, printempo 2002

Esperanto@Interreto-4 „Rete Informadi“ – Svedio, aŭtuno 2002
Kaj estas planataj, sed ankoraŭ ne certaj ĉar ni ankoraŭ ne trovis sufiĉajn subvenciojn:

Esperanto@Interreto-5 „Rete Lerni“ – Usono, ĉe universitato MIT, printempo 2003

Esperanto@Interreto-6 „Rete Kulturumi“ – Jugoslavio, somero 2003

Esperanto@Interreto-7 „Rete Komuniki“ – Turkio, aŭtuno 2003

Krome ni prisondas eblojn pri Sud-Ameriko kaj Irano. Novaĵoj pri la seminarioj aperos ĉe www.ikso.net/echei.


Informmaterialo


Dum la lasta E@I-seminario ni komencis produkti diversspecan informmaterialon por TEJO kaj E@I-projektoj. La T-ĉemizoj jam estas pretaj sed pri la alia materialo ni daŭre laboras. Ni baldaŭ presos: TEJO-vizitkartojn, TEJO-afiŝojn, TEJO-informileton en pluraj naciaj lingvoj, afiŝon por Pasporta Servo, afiŝon por lernu! kaj E@I-faldfolion. La skizoj videblas ĉe www.ikso.net/informiloj.

Fondaĵo Esperanto@Interreto


Por subteni ĉiujn ĉi-projekton, kaj ebligi pludaŭron de E@I-agado, kreiĝis „Fondaĵo Esperanto@Interreto”. La rimedoj de la fondaĵo estas uzataj por finance subteni:

  • E@I-seminariojn, kiam rimedoj de aliaj fondaĵoj/subtenantoj ne sufiĉas

  • unuopulojn kiuj bezonas subtenon por partopreni en eventoj utilaj por la E@I-agado

  • ĝeneralan administradon de la E@I-agado (retpaĝoj, kopiado, sendo-kostoj k.t.p)

Se vi volas kontribui al la fondaĵo, vi tre helpus al la E@I-agado, kaj ni ĝojus kaj dankus!



(La fondaĵo uzas la UEA-konton ecxi-v.)
\La E@I-teamo (ecxei@ikso.net)





Esperanto kaj Interreto,

perfekta paro por tutmonde komuniki facile kaj rapide!


Elŝuti 11.42 Kb.

  • Nunaj projektoj
  • Planoj por novaj seminarioj
  • Informmaterialo
  • Fondaĵo Esperanto@Interreto

  • Elŝuti 11.42 Kb.