Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Numero 85 Julio 2010

Elŝuti 360.59 Kb.

Numero 85 Julio 2010




paĝo6/7
Dato15.03.2017
Grandeco360.59 Kb.

Elŝuti 360.59 Kb.
1   2   3   4   5   6   7

3. Esperanto, ne celo sed ilo

La ĉefa baro kiun Esperanto renkontas en sia vojo ne estas sia malfacileco, sed la ĝenerala rezisto al tio ke ĝi iĝu internacia lingvo. Ĉiam kiam komun-umoj kun malsamaj lingvoj havis longdaŭran kon-takton, normale estiĝis iu lingua franca. Tamen, la dominado de iuj lingvoj en la internaciaj rilatoj ne baziĝas, kiel ofte oni pensas, nek sur la nombro da parolantoj nek sur ĝiaj ecoj, sed ĉefe baziĝas sur la ekonomia kaj politika hegemonio en la mondo de la landoj kie oni parolas tiujn lingvojn.

La internacia uzado de iuj naciaj lingvoj dis-tordas la kulturajn interŝanĝojn kaj la informo-fluon. La nuntempa dominado de la angla estas iu fundamenta faktoro en la konkero de la tutmondaj merkatoj far la produktaĵoj de la usona kulturo. La lingvaj interrilatoj ĉiam estas trudrilatoj de la forta sur la malforta. Neŭtrala lingvo facile lernebla po-vus starigi ian ekvilibron kaj permesus anstataŭigi ilin per egalecaj interrilatoj kiuj favorus al la minoritata lingvoj kaj, do, la plej malfortaj.

Esperanto ne konstituas nur iun lingvan instru-menton de interŝanĝo, sed ankaŭ reprezentas la celadon de la egaleco. Esperanto povus permesi la komprenon inter la grandaj sociaj grupoj de ĉiuj landoj preter la lingvaj kaj politikaj baroj, sen ne-ceso je perantoj kaj kun senlima enhavo.

Kvankam Esperanto ne estus la panaceo kontraŭ la konfliktoj kaj la militoj, ĝi, jes ja, povus, ĉiukaze, iĝi helpilo por la demokratia solvo de konfliktoj internaciskale kaj rimedo por la egalrajteco en la interkomunikado.



4. Esperanto en la socio de la informado

La ŝanĝoj okazintaj fine de la 20a jarcento daŭre multobligas la realaĵon de granda socia efiko kompareblaj al tiuj de la Franca Revolucio kaj de la presarto de Gutenbergo, kies resono similas al la Kopernika Revolucio en la historio de la homaro.

La teknologia kaj socia transformiĝado daŭre akceliĝas kaj trudas la disvolvigon de la kono. Nuntempe, la kono de la homaro duobliĝas ĉiu kvara jaro, kaj oni kalkulas ke en la jaro 2010 ĝi duobliĝos ĉiu 37a tago.

Laŭmezure ke multobliĝas la kono, pligrandiĝos la sciencaj kaj teknikaj terminoj, aperante tiele defíoj por la terminologiistoj kiuj demarŝas la lingvojn.

La lingvoj estas la nepre necesaj iloj por transporti kaj disvastigi la akiritan konon de generacio al ge-neracio far la homoj. La kreado de la parolataj aŭ skribitaj vortoj, normigitaj por la interkomunikado estas iu el la plej gravaj inventoj de la homaro.

La organizado de konferencoj, sciencaj kolokvoj aŭ seminarioj eblas dank’ al la uzado de la ling-voj, kaj estas ankaŭ la ekzisto de la lingvoj tio kio ebligas la disvolviĝon de la scienco kaj la teknolo-gio, la esplorado de la historio, sociologio, la prak-tika aplikado de la scienco aŭ la literaturo kun la celo plibonigi la socion.

La transsendilo de la specialigita informo estas la Terminologio, tiucele estas nepre necesa ke la lingvoj ĉeestu en ĉiuj terenoj de la socia vivo, atentante pri la neceso je komunikado.

5. Esperanto kaj terminologio

Laŭ la defino provizita de la interreta enciklopedio Vikipedio, terminologio signifas: "iu specialigita vortkolekto de iu fako aŭ de iu ajn okupo al kiu iu ajn grupo dediĉas signifan parton de sia vivo". Fo-je tiu termino estas nomata slango.

La teknika terminologio evoluas pro la neceso de la fakuloj de iu afero interkomunikiĝi kun ĝusteco kaj rapideco, kaj pro tio ĝi estas nepre necesa kaj dezirinda. Ĉi tio permesas al la fakuloj inter-komunikiĝi sen la neceso detale priskribi ĉiun koncepton. Sed foje ĝi efikas malfavore eksklud-ante tiujn kiuj superregas la specialigitan ĵargonon de tiu grupo. Ĉi tio povas okazigi malfacilaĵojn kiam, ekzemple, iu paciento ne kapablas sekvi la diskutadon de la kuracistoj kaj pro tio li ne povas kompreni sian propran sanstaton aŭ kuracad-pro-cezon. Tio okazigas problemojn ankaŭ kiam fak-uloj de malsamaj sed interrilatigitaj aferoj uzas malsamajn fakterminarojn kaj tiele ili ne povas kompreni alies laboron. Ekzemple, ekzistas iu duobligita disvolviĝo inter la psikologio pri la sciado kaj la interagado homo-komputilo, parte tiukaŭze .

La procedoj por la demarŝado de la lingvoj estas:

♦ Inform-storado.

♦ Datum-tenado kaj ricevo de novaj datumoj.

♦ Renovigo kaj modifo de la datumoj se necese.

♦ Normigo de la terminoj.

♦ Distribui la terminologiajn kolektojn, en formo de vortaroj, glosaroj, unuligvaj aŭ plur-lingvaj leksikaroj…

La ĝenerala procedo estas: lokalizi terminologian informon; organizi ĝin; transigi kaj uzi la termi-nolgiaĵojn. En Esperanto, la ĝenerala vortkolekto devenas proksimume 75 procente el la latina ling-vo kaj romidaj lingvoj, 20 procente devenas el germanaj lingvoj kaj la cetero el slavaj lingvoj, kiel la rusa kaj la pola, influoj kiuj evidentiĝas ĉefe en ĝia sintakso kaj ĝia morfologio.

La vortoj, kiujn oni prenis, estis elektitaj tiamani-ere ke ili estu kiel eble plej rekoneblaj, kiel en la kazo de la vorto "radio", kiu, kvankam ĝi estas la-tina, estas internacie uzata. Esperanto estas foneti-ka, ĝi ĉiam estas prononcata laŭ la skribo, ne ha-vas mutajn literojn, nek esceptojn.

Nuntempe Esperanto estas lingvo tute disvolvita. Komence ĝi havis ĉirkaŭ 1.000 radikojn, el kiuj eblis formi 10.000 aŭ 12.000 vortojn. Nuntempe la vortaroj de Esperanto ofte enhavas inter 15.000 kaj 20.000 radikojn, el kiuj oni povas formi cent-milojn da vortoj, kaj la lingvo daŭre evoluas: iu Akademio de Esperanto, kies celo estas defendi kaj kontroli la disvolviĝon kaj naturan evoluon de la Esperanta idiomo, laŭ la kriterioj de la “Fundamento” de la lingvo, difinitaj de ĝia ini-ciatinto, L. L. Zamenhof, kontrolas la nuntempajn tendencojn. Laŭlonge de la tempo, la lingvo estis uzata, fakte, por ĉiu ajn imagebla afero, iuj el ili polemikaj aŭ problemaj. Esperanto eĉ estis mal-permesita, kaj ties parolantoj persekutitaj, tiel fare de Stalino, kiu akuzis ĝin esti lingvo de "kosmo-politoj", kiel de Hitlero, ĉar ĝi estis lingvo de ju-doj. (Zamenhof, la kreinto de la lingvo, estis ju-do). Dank’ al ĝia uzado en malgrandaj kolektivoj, ĉefe en la sino de multaj familioj kiuj prezervas



kaj subtenas ĝin, ekzistas nuntempe ĉirkaŭ milo da personoj kies gepatra lingvo estas Esperanto.

Inter la organizaĵoj de Esperanto-parolantoj orient-itaj al la profesiaj kontaktoj kaj specialaj interesoj estas tiuj de kuracistoj, verkistoj, fervojistoj, sciencistoj, muzikistoj kaj multaj aliaj. Ofte ili dis-ponas je propraj presorganoj, ili organizas konfe-rencojn kaj kunlaboras en la disvolvigo de la ling-vo por ilia faka uzado. Ekzemple, la Internacia Akademio de Sciencoj de San-Marino ebligas kunlaboradon je universitata nivelo.

Regule aperas originalaj publikigaĵoj kaj traduk-aĵoj en terenoj kiel astronomio, informadiko, bo-taniko, entomologio, ĥemio, juro kaj filozofio. Sa-me, ekzistas organizaĵoj por grupoj kun specifaj interesoj, kiel tiuj de la blinduloj, la grupoj de pio-niroj aŭ ŝakludistoj. TEJO, la junula sekcio de UEA, organizas oftajn internaciajn kunsidojn kaj eldonas siajn proprajn gazetojn. Ekzistas ankaŭ asocioj kies membroj estas budistoj, ŝintoistoj, ka-tolikoj, kvakeroj, protestantoj, mormonoj kaj ba-haanoj, ekzistas ankaŭ asocioj de ateistos kaj li-brepensuloj, kaj multenombraj grupoj de aktivistoj en la socia tereno de diversaj tendencoj kiuj uzas Esperanton kiel ilo de interkomunikado.

En la 20aj jaroj, Eugen Wüster publikigis amplek-san vortaron konatan kiel Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana, en kiu la leksikografio de Es-peranto akiris ian prestiĝon kaj starigis la bazon de la terminologia laboro en Esperanto. Same, ekzis-tas iu Terminologia gvidilo, kies enhavo temas pri la principoj de la teknika vortkolekto Esperanta.

Kvankam origine Esperanto estas artefarita, laŭ-mezure ke ĝi estas ĝenerala lingvo ĝi malligiĝis el la leksikografia normo rezulte de sia ekspansio kaj sia propra parolant-komunumo. La Esperanto-pa-rolantoj el malsamaj landoj kontaktas pere de ĵur-naloj, literaturo, radio, kaj lasttempe, pere de In-terreto. Tamen, la teknika terminaro de Esperanto postulas iun terminologian laboron similan al tiu de ĉiu ajn alia lingvo, ĉar Esperanto multe pli es-tis uzita kiel lingvo de fikcio kaj popola presaro ol kiel lingvo de fakeco, kaj pro tio eĉ nuntempe es-tas malgranda la disvolvo de multaj fakaj terenoj.
6. Esperanto, Faka lingvaĵo

Nuntempe Interreto povas esti konsiderata kiel la plej fekunda fonto de informo pri Esperanto. Baza instrumento en ĝia disvastigado samkiel en la interkomunikado de multenombraj geesperant-istoj, tiel je ĝenerala kiel specialigita nivelo.

Pere de la reto de retoj eblas aliri al multaj vort-aroj specialigitaj en la plej diversaj fakoj senpage. Jen sekvas ekzemplo: Kvankam la ekzistanta do-kumentaro tute ne abundas, oni montras sekve kel-kajn kazojn en kiuj Esperanto aperas kiel instru-mento de specialigita scio:
GEOGRAFIO

En la sekva vortaro oni montras ekzemplon de kelkaj landoj en Esperanto, ĝiaj nomoj, ĉefurboj kaj lingvoj kiujn oni parolas en ili:



http://www.bertilow.com/lanlin/notoj.html#ES

TEKNOLOGIO

La sekva vortaro enhavas ekzemplon de kelkaj ter-minoj rilate al la teknologio kune kun ties koncer-na traduko en la angla.

(El la vortaro:

http://www.bertilow.com/roko/r.html )

⇒ radio = radio 1. Sendado de sono per elektro-magnetaj ondoj (= radiofonio).

2. Ilo por ricevi kaj auskulti radian elsendon (= ra-diaparato, radiofono).

⇒ registri = to record Per ia tekniko konservi ekz. sonon. Vidu surbendigi, surdiskigi.

⇒ regstango = joystick Stang(et)o, kies movo re-gas diversajn funkciojn de aparato, ekz. Sintezilo. Vidu regilo.
INFORMADIKO

La sekva vortaro konsistas el 2612 terminoj, in-kludante bazajn nociojn de teorio pri komputado aŭ programado, pri kiuj oni provizas detalan difinon: (El la informadika vortaro:



http://www.iis.nsk.su/persons/pok/Eo/KompLeks/html/DEFAULT.html )
SOCIAJ SCIENCOJ

La sekva vortaro konsistas en iu enciklopedio je malgranda skalo. Ĝi enhavas terminojn artajn, hu-manismajn, sciencajn kaj historiajn inter aliaj, krom ligilojn ekde la propraj definoj al aliaj ter-minoj. (El la vortaro de sociaj sciencoj:



http://www.unileipzig.de/esperanto/voko/revo/)
PRAHISTORIO

1. Parto de la historio, kiu ne postlasis skribitajn dokumentojn.

2. Scienco, kiu studas partojn de historio sen skribitaj atestoj, precipe helpe de arkeologio.

GALAKSIO

1. Ĉiu el la grandaj stelamasoj, kiuj konsistigas la unuojn de la universo: la Lakta Vojo estas nur unu galaksio inter miliardoj da galaksioj, kiuj ekzistas tra la kosmo; la homaro loĝas sur etete malgranda rokriĉa planedo (Tero) de tiu galaksio [1]; la kolosaj skaloj de la galaksioj [2]. usonaj astronomoj malkovris ke du konataj planedsistemoj ekster nia galaksio havas ne po nur unu sed po du planedojn [3].

2. (evitinde) la Lakta Vojo


BOTANIKO

Sed, sendube, la plej kompleta Esperanta vortaro el ĉiuj konsultitaj estas tiu specialigita en Bota-niko. La kap-vortoj aperas tute en Esperanto konsiderante ĉu ili apartenas al la tipologio de la floroj, folioj, tigo aŭ fruktoj.




7. Esperanto, Lante sed firm-paŝe

La antaŭenirado de Esperanto en la plej ĵusa his-torio estis rimarkinda. Tamen, restas ankoraŭ lon-gan trairendan vojon, multaj terenoj por malkovri kaj esplori en la serĉado de la esperantista ekviva-lento. Tre pena laborado kiu postulas grandan energion kaj kiu, laŭ opinio de multaj, estas kva-zaŭ anekdoto, ne pro manko de profundeco, sed pro manko de praktika disvolviĝo. Ĉi tiuj asertoj ne bremsas iun lingvon kiu supervivis la marĝen-igon dum preskaŭ unu jarcento kaj duono, ili nur malhelpas ĝian lantan sed firman paŝadon.



Esperanto ĝuas nuntempe la stimulon de mondo deziranta favorigi kaj doni ŝancon al la plej mal-fortaj, kun iu rimedo faciliganta kaj diskoniganta kia estas Interreto, kaj, ĉefe, kun la konvinko de la geesperantistoj, pri tio ke, eĉ se multaj baroj oni renkontis, ili ne ĉesis en sia obstino diskonigi iun neŭtralan lingvon, sen iu ajn dolĉigaĵo kaj sam-tempe plurala, kiu povus utili kiel ilo antaŭ inter-naciaj konfliktoj. Iu rimedo kiu en la lingva tereno faciligus la lernadon kaj asimiladon de la fakaj slangoj, kaj kies objektivecon estus necese profiti estante la celo kiun la terminologio ĉiam intencis atingi.


Ne okazas ĉiutage tio ke iu brazilano donas oportunan kaj tre delikatan vango-frapon al la usonanoj.

Dum debato en iu usona universitato, oni demandis al eksguberniestro de la Federala Distrikto de Brazilo kaj nuna Ministro pri Instruado de tiu lando, CRISTOVÃO CHICO BUARQUE, kion li opinias pri la internaciigo de la Amazonio. Iu usonano en la Unuiĝintaj Nacioj enkondukis sian demandon, dir-ante ke li estis esperante la respondon de humanisto kaj ne de brazilano.

Jen la respondo de Sinjoro Cristóvão Buarque:
Verdire, kiel brazilano, mi povus nur poziciiĝi kontraŭ la internaciigo de la Amazonio. Eĉ se niaj registaroj ne zorgas laŭdece tiun riĉaĵon, tamen ĝi apartenas al ni.

Kiel humanisto, estante sentema pri la risko je klimata degradiĝo kiun la Amazonio suferas, mi povas imagi ĝian internaciigon, kiel ankaŭ ties de ĉio cetera, kio tre gravas por la homaro.

Se la Amazonio, de vidpunkto de hu-manista etiko, devas esti internaciigita, ni interneciigu ankaŭ la rezervojn de nafto de la tuta mondo. La nafto tiel gravas por la bonstato de la homaro kiel la Amazonio por nia estonteco. Spite al tio, la posedantoj de la rezervoj pensas ke ili rajtas plialtigi aŭ malplialtigi la elfosadon de nafto kaj plialtigi aŭ ne ĝian prezon.

Sammaniere, la financa kapitalo de la riĉaj landoj devus esti internaciigita. Se la Amazonio estas iu rezervo por la tuta homaro, ĝi devus ne esti bruligita nur laŭvole de unusola posedanto aŭ unu-sola lando. Bruligi la Amazonion tiel gravas kiel la senlaboreco okazigita de la arbitrecaj decidoj de la spekulantoj de la tutmondiĝo. Ni devas ne permesi ke la financaj rezervoj estu uzataj por bruligi kompletajn landojn en la volupt-eco de la espekulado.

Ankaŭ, antaŭ ol ties de la Amazonio, mi ŝatus vidi la internaciigon de la grandaj muzeoj de la mondo. La Luvro devus ne aparteni nur al Francio. Ĉiu muzeo en la mondo estas gardanto de la plej valoraj kaj belaj objektoj produktitaj de de la homa genio. Oni devas ne permesi ke tiu kultura heredaĵo, kia estas la Amazonia natura riĉaĵo, estu manipulata kaj detruata laŭ la plaĉo de unusola posedanto aŭ unusola lando. Antaŭ ne multe, iu japana milionulo decidis enterigi, kune kun li, iun pentraĵon de granda artisto. Male, tiu pentraĵo devus esti internaciigita.

Dum okazas ĉi tiu renkontigo, en la Unuiĝintaj Nacioj estas okazante la Foro de la Jarmilo, sed iuj land-prezidantoj malfacile povas parto-preni, pro iuj malagrablaj situacioj okazintaj en la usona landlimo. Tial, mi pensas ke Nov-Jorko, kiel sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj, devus esti inter-

naciigita. Almenaŭ Manhatano devus aparteni al la tuta homaro.

Kaj same oni povus diri pri Parizo, Venecio, Romo, Londono, Rio-de-Ĵanejro, Brazilijo... ĉiu urbo en la mondo, kun sia specifa beleco, sia historio, devus aparteni al la tuta mondo.

Se Usono volas internaciigi la Amazo-nion, por ne riski lasi ĝin en la manoj de la brasilanoj, ni internaciigu ĉiujn arsenalojn de nukleaj armiloj. Sufiĉas pensi ke ili jam pruvis esti kapablaj uzi tiujn armilojn, provokante detruadon milfoje pli granda ol la bedaŭrindaj bruligadoj efektivigitaj en la brazilaj arbaroj.

En siaj diskursoj, la nunaj kandidatoj al la usona prezidenteco defendis la ideon internaciigi la arbarajn rezervojn de la tuta mondo ŝanĝe de la ŝuldo. Komence ni uzu tiun ŝuldon por garantii ke al ĉiu infano en la mondo eblu manĝi kaj ĉeesti la lernejon. Ni internaciigu la geinfanojn, zorgante pri ĉiuj ili sen-depende de la lando kie ili naskiĝis, kiel Heredaĵo kiun meritas la civitanoj de la tuta mondo. Multe pli ol ili meritas la Amazonion. Kiam la gvidantoj zorgos pri la malriĉaj geinfanoj de la mondo kiel Heredaĵo de la homaro, ili ne permesos ke tiuj geinfanoj estu labor-antaj kiam ili devus esti lernantaj; ili ne permesus ke tiuj geinfanoj mortu kiam ili devus vivi.

Kiel humanisto, mi akceptas defendi la internaciigon de la mondo; sed, dum la mondo traktus min kiel brazilano, mi batalos por ke la Amazonio apartenu nur al ni. Nur al ni!

NOTO: Ĉi tiu artikolo estis publikigita en la NEW YORK TIMES, USA TODAY, WASHINGTON POST… kaj en la ĉefaj tagĵurnaloj de EŬROPO kaj JAPANIO.

En BRAZILO kaj ceteraj landoj de Latin-Ameriko, ne estis publikigita ĉi tiu artikolo. Kontribuu vi diskonigi ĝin.








Pasteĉo de fiŝoj kaj salikokoj

INGREDIENCOJ

400 gramoj da fiŝoj

250 gramoj da senŝeligitaj salikokoj

1 malgranda skatolo da tomat-pureo 3 grandaj ovoj

100 centilitroj da likva kremo

Salo kaj pipro

Oleo kaj butero

ELLABORADO

Purigi la fiŝojn kaj la salikokojn, tranĉi ilin al etaj pecoj kaj leĝere friti ilin en iu pato kun iomete da oleo aŭ butero.

Aldoni la tomat-pureon kaj atendi iometan reduktiĝon. Aldoni la salon kaj pipron kaj ĉesigi la fritadon.

Bati la ovojn kune kun la likva kremo kaj aldoni ilin al la antaŭa miksaĵo, agitante.

Ŝmiri per butero iun ujon. Verŝi la miksaĵon en la ujon, kaj kuiri ĝin en forno dum preskaŭ unu horo ene de pli granda ujo en kiu bolas akvo.

Atendi la malvarmiĝon de la maso kaj poste verŝi ĝin en la teleron per kiu oni prezentu ĝin.















Pro la akuŝaj doloroj suferis la patrino,

sed, aliajn pensojn havis enmense la patrino,

pro doloroj kaj malespero ploris la patrino.

Kio estas, ĉu li aŭ ŝi? demandis la patrino,

kunhelpantaj virinoj respondis al la patrino,

de bela, feliĉa ino estas vi la patrino.

Kion ŝi faros, ploreme pensadis la patrino.

Ĉiam kuraĝa, progresema estis la patrino,

pro sia pasado denove ploris la patrino,

al mizero, malsato rememoris la patrino,

ĉu al ŝi tiu destino? pensadis la patrino,

Pri sia belega bebo, fieris la patrino,

idojn en aliaj landoj, enviis la patrino.

Inter laboroj pasigis la tempon la patrino,

hejmo, kamparo, ĉio dependis de la patrino,

pri la kara filino ĉiam zorgis la patrino,

cerbumadis, pensis konstante pri ŝi la patrino,

ŝi studu, estu klera, opiniis la patrino.

Post du jaroj denove gravediĝis la patrino,

feliĉo, malespero invadis al la patrino,

feliĉon ŝi sentis kiel virino, la patrino,

malesperon, ĉar jen novaj zorgoj por la patrino,

lasta ĝi estu, decidis kuraĝe la patrino.

Tiusence parolis sian edzon la patrino,

li ne multe komprenis al ŝi, esti la patrino.

alvenis tago denove fariĝi la patrino,

jen alifoje akuŝdoloroj por la patrino.

al helpantinoj, sama demando de la patrino,

Kio estas, li aŭ ŝi? scivolemis la patrino,

de forta kaj bela viro, vi estas la patrino,

per tiu sciigo tre trankviliĝis la patrino,

pensis estontan helpon de filo al la patrino.

Pasadis la tempo, malrapide por la patrino,

volis siajn gefilojn, fortajn klerajn, la patrino

ĉeestis lernejon, laŭdezire de la patrino,

lernejo malproksima opiniis la patrino,

sed volis gefilojn tre edukitaj, la patrino.

Sed rekonsideris sian deziron la patrino,

fakte pro troa hejma laboro, por la patrino,

estis kaŭzo ŝanĝi sian projekton, la patrino.

legas kaj skribas iomete, pensis la patrino,

ili revenos lernejon, rezonis la patrino,

kiam eblecoj pliboniĝos, diris la patrino.

Neniam plenumiĝis deziroj de la patrino,

milito ruinigis la celojn de la patrino,

kia estonteco por ili, pensis la patrino,

mizero ilin atendas, konkludis la patrino.

Nova ideo venis al menso de la patrino,

ili devas iri for, jen solvo por la patrino,

bezonata estas mono, asertis la patrino,




sed ili estas tre junaj, rezonis la patrino.

sed neniel rezignis sian celon la patrino,

esploris opiniojn en la tribo la patrino,

kaj tuj malkovris similajn decidojn, la patrino.

Tiel komenciĝis nova vivo, por la patrino,

mia tasko, ŝpari monon, pensis la patrino,

dume miaj gefiloj kreskos, diris la patrino,

jen febro en tuta tribo, konstatis la patrino,

ok jarojn tre laborigajn bezonis la patrino,

bovinojn oni vendis por helpi al la patrino,

kaj alvenis la terura tago por la patrino,

ilia foriro tuŝis koron de la patrino,

ĉu iam mi revidos ilin, pensis la patrino,

ili ekmarŝis, kio plorigis al la patrino,

eĉ for de sia vido, daŭre ploris la patrino,

al ili jam multajn konsilojn donis la patrino,

kiel trapasos la dezerton, pensis la patrino,

ili neniam vidis maron, diris la patrino,

kian landon ili alvenos, revis la patrino.

Pasis jaro, kun pento kaj ploroj de la patrino,

ĉiutage preĝis laŭ tradicie, la patrino,

post du jaroj alvenis novaĵoj por la patrino,

kun letero nervema rapidis la patrino,

ĉe najbarino, ĉar ne sciis legi la patrino,

letero de via filo, diris al la patrino.

Tre detale informis la filo al la patrino,

monaton en dezerto, rakontis al la patrino,

kun malvaro, malsato, sciigis al la patrino,

jes,aliaj homoj ankaŭ sopiris al la patrino,

ni alvenis arbaron, raportis al la patrino,

nu, malfacile ĉion rakonti al la patrino.

Kiam ni enŝipiĝis, memoris al la patrino,

filino kaj fratino digna de vi la patrino,

imagu nin en ŝipo kun penso pri la patrino,

jen ŝtormo, jen danĝero, ni preĝis al la patrino,

falis la filino, la juvelo de la patrino,

nokte mi ŝin ne vidis, aŭdis voki al la patrino,

lastaj vortoj ŝiaj, patrino, patrino, patrino,

najbarino, mi petegas helpu al la patrino.

mia fratino mortis, konsolu al la patrino.

Pri la lando multe por rakonti al la patrino,

laboron trovis, certe tio plaĉos al patrino,

mi ankaŭ studas, ĝi estis celo de la patrino,

jes, ekde ĉi tie ĉion bonan por la patrino,

geamikoj ĉi tie, salutas al la patrino.

ĉiam en mia penso troviĝas vi, la patrino,

morto de filino ne ĉagrenu, al la patrino,

baldaŭ mi troviĝos en la brakoj de la patrino,

eble post du jaroj mi vizitos al la patrino.

1   2   3   4   5   6   7


Elŝuti 360.59 Kb.

  • 4. Esperanto en la socio de la informado
  • 5. Esperanto kaj terminologio
  • 6. Esperanto, Faka lingvaĵo
  • http://www.bertilow.com/lanlin/notoj.htmlES
  • http://www.iis.nsk.su/persons/pok/Eo/KompLeks/html/DEFAULT.html )
  • 7. Esperanto, Lante sed firm-paŝe
  • Ne okazas ĉiutage tio ke iu brazilano donas oportunan kaj tre delikatan vango-frapon al la usonanoj.
  • Amazonio. Iu usonano en la Unuiĝintaj Nacioj enkondukis sian demandon, dir-ante ke li estis esperante la respondon de humanisto kaj ne de brazilano.
  • Kiel humanisto, estante sentema pri la risko je klimata degradiĝo kiun la Amazonio suferas, mi povas imagi ĝian internaciigon, kiel ankaŭ ties de ĉio cetera, kio tre gravas por la homaro.
  • NOTO: Ĉi tiu artikolo estis publikigita en la NEW YORK TIMES, USA TODAY, WASHINGTON POST… kaj en la ĉefaj tagĵurnaloj de EŬROPO kaj JAPANIO.
  • Pasteĉo de fiŝoj kaj salikokoj

  • Elŝuti 360.59 Kb.