Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Numero 85 Julio 2010

Elŝuti 360.59 Kb.

Numero 85 Julio 2010




paĝo5/7
Dato15.03.2017
Grandeco360.59 Kb.

Elŝuti 360.59 Kb.
1   2   3   4   5   6   7

PEREGRINATIO
Verkita de: Matilde Asensi
Lingvo: hispana.
Eldonejo: PLANETA
Paĝoj: 127
Prezo: 18 eŭroj




Tiu verko, laǔ aserto de ties aǔtorino mem, estas kvazaǔ omaĝo al la Jakoba Vojo. La titolo de la libro, Peregrinatio, estas latinlingva vorto kiu signifas pilgrim(ad)o. La tuta teksto de la verko estas kvazaǔ letero, datita en la jaro 1324, kaj skribita de la eks-kavaliro hospitalano Galcerán de Born, protagonisto de la novelo Iacobus, iu antaǔa verko de la sama aǔtorino. Galcerán, zorgo-plena pro la informo kiun li ricevadas pri lia filo, Jonás, kaj ties diboĉa viv-maniero en la Barcelona kortego, decidas sendi al li tiun leteron kiu enhavas tre precizajn ordonojn por la junulo kaj kiu estos por li sia Liber peregrinationis, (Pilgrima Gvidlibro). Akompanata de iu kavaliro de la portugala ordeno de Kristo (antikvaj templ-kavaliroj), Jonás de Born komencos novan etapon de sia vivo ĵurante kiel inicita kavaliro celante fariĝi nobelo kaj ĉampiono de la antikva Saĝeco. Por tion atingi li devos trairi la Vojon al Kompostelo kiel pilgrimanto kaj malkovri la magion kaj la simbolismon kiuj troviĝas en tiu irejo pripensante serioze kaj longdaǔre pri sia estonteco kaj plenumante ĉiujn ritojn de inicado.

Lia trairado pasas, ekde Roncesvalo, tra Jako, en kies termo-banejoj li plenu-mos la antikvan riton de la Baptado, sin merĝante en la varma akvo sub la luna lumo kiel simbolo de interna pureco. Aliaj ritoj de la inicad-procezo li devos travivi en aliaj lokoj: Eunato, San-Millan, Villasirgo, Carriono, Vilar-de-Donas,.. Post Kompostelo, li devos daǔrigi la irado ĝis Finistero kie li devos ricevi spadon el la manoj de iu nobelo. Laste, en Lisbono la reĝo Don Diniso nomumos lin nobelon de la reĝa ĉambro metante la spadon sur lia ŝultro.

Kalkaj legintoj de tiu libro, eĉ inter tiuj al kiuj tre plaĉas la verkoj de Matilde Asensi, sin montras elrevigitaj pri Peregrinatio kaj asertas ke ĉi tiu novelo estas kvazaǔ represado de la novelo Iacobus sed sen la intrigo kaj la intereso de ĉi lasta. Kurioze, Peregrinatio pli plaĉas kaj estas favore pritaksata de tiuj kiuj ne estis antaǔe legintaj la alian romanon, Iacobus. Iuj opinias ke Peregrinatio devas esti vidata kiel gvidlibro por pilgrimantoj, kiu detale eksplikas la teniĝon kaj la agadon kiun oni devas efektivigi por laǔŝate plenumi la postulojn de la pilgrimado al Kompostelo tra la Vojo. Legante la libron kun tia teniĝo oni povas senti kvazaǔ oni estus farante la Jakoban pilgrimadon.

La libro estas bele ilustrita per multaj desegnaĵoj kaj bildoj antikvaj, de la 12a kaj 13a jarcentoj.




Matilde Asensi

Naskiĝis en Alakanto kaj studis ĵurnalismon en la Aǔtonoma Universitato de Barcelono. Dum tri jaroj ŝi laboris en la inform-servo de Radio Alakanto. Poste ŝi rolis kiel responsulino de la loka kaj provinca in-formado de RNE (Landa Radio de Hispanio) kaj samtempe kiel ĵurnalistino de pluraj inform-medioj.

En 1999 ŝi publikigis sian unuan novelon: La sukce-na salono, kun traduko al diversaj lingvoj. Sekvis poste aliaj noveloj Iaco-bus (2000), La Lasta Ka-tono (2001), La perdita origino (2003), Peregri-natio (2004), Ĉio sub la ĉielo (2006), Firma tero (2007), Venĝo en Seviljo (2010)… Ŝi ricevis plurajn literaturajn premiojn,






Esperanto kaj tradukado: utopio kaj realaĵo

Dum la lerno-jaro 2004-2005, en la Soria sidejo de la Universitato de Valladolido, en ties Fakultato pri Tradukado kaj Interpretado, subgvide de Ĉefinstruisto Juan Miguel Zaradona, estis iu kurso je doktoreco, en la hispana lingvo, titolita Esperanto y traducción: utopía y realidad (Esperanto kaj tradukado: utopio kaj realaĵo). Prologante la enkomputerigitan dokumenton kiu prezentas la materialojn de tiu kurso, J. M. Zaradona sin difinas kiel akademia responsulo sed ne ĉefrolulo de la aranĝo.

La kurso estis destinita al ne-esperantistaj licenciuloj kaj ĝia celo estis diskonigi inter tiuspeca publiko informon pri la ekzistado de la internacia lingvo Esperanto kaj ties taŭgeco por la solvo de la lingva problemo de la mondo. Laŭ atesto de profesoro Zaradona en sia prologo, estis granda la ĉeestantaro de tiu kurso kaj ankaŭ la intereso kiun ĝi dediĉis al la afero.

La kurso disvolviĝis ekde decembro 2004 ĝis junio 2005 kaj krom la lecionoj gviditaj de J.M. Zaradona, estis ankaŭ prelegoj fare de kelkaj fakuloj de Esperanto: Rodrigo Portela, Pedro Garrote, Rafaela Urueña, Jorge Camacho… Se jam dekomence estis inter la partoprenantoj granda intereso pri la temo, laŭ disvolviĝo de la kurso eĉ pli intensiĝis tiu intereso kaj tio respeguliĝis en la laboroj pri la temo realigitaj de la kursanoj mem ĝis la konkretiĝo en eseo aŭ esplor-laboraĵo, dokumentita, centrita, organizita, proponita, subtenita kaj defendita antaŭ la eblaj legantoj de tiuj materialoj. Kaj por ke la afero ne restu nekonata de eblaj interesitoj pri Esperanto oni decidis registri, en la menciita komputer-dosiero, ne nur la pripensojn de la prelegintaj geesperantistoj sed ankaŭ la malkovrojn de la gestudentoj de la kurso.



María Rafaela Urueña.- La rolo de Esperanto en la defendo de la la lingva diverseco

E
Atentu! Oni petas al la proprietulo de la ĉaro, matrikulo de Zaragozo, nu-mero 122, ke li retiru ĝin el la enir-ejo de la placo de la katedralo ĉar ĝi estas interrompante la fluon de la pilgrimantoj al Sankta Jakobo.

n sia prelego, Doktorino Urueña komencas aten-tigante pri la fakto ke ĝis nun en la mondo oni zor-gis nenion pri la solvo de la lingva problemo. Dum oni multe temas pri la neceso de nova internacia ordo en la ekonomio —pri kio, tamen, oni solvis nenion— kaj pri la tutmondiĝo kaj ties sekvoj, ta-men en la lingva tereno onu nur iomete okupiĝis pri la afero de la minoritataj kaj la subdanĝeraj et-nia lingvoj, sed tute ne pri la neceso de lingvo internacia.

Nuntempe oni atentas pri la distingo inter la verti-kala kaj la horizontala komunikad-formoj. Oni es-tas superante la etapon de la vertikala informado fare de la regantaroj kaj la transnaciaj entreprenoj pere de presaro, radio, kino, televido… kiuj kon-damnas la publikon al la rolo de nuraj ricevantoj, kaj aperis kaj ĝeneraliĝis la uzado de pli potencaj teknikaj medioj de komunikado kiaj la video, tele-teksto, Interreto… kiuj kune kun la potenciigo de la eblecoj pri telefonado permesas alitipan ko-munikadon por la horizontala interkomunikado de la homaro. En tiu kunteksto oni komencas temi pri la rajto je komunikado kaj eblas enkadrigi tiun rajton apud la ceteraj homaj rajtoj.

Sekve la prelegantino montris kiom danĝera po-vas esti la tutmondiĝo en la komunikado por la transdonado, de unu al alia generacio, de la ko-noj, spertoj kaj interpretadoj pri la mondo far ĉiu kulturo se ties plej baza elemento de komunikado, la lingvo, estas agresata kaj neniigata de la su-perregantaj kulturo kaj lingvo. Tial oni devas zorgi pri ĉiuj lingvoj konsiderante la lingvon kiel iun ho-man rajton kaj kulturan heredaĵon. Ĝi enkadriĝas inter la homaj rajtoj ne individuaj sed kolektivaj.

Post fari historian trarigardon de la konataj kazoj de superregado kaj trudo de iu lingvo super aliaj, la prelegantino analizis pli detale la nuntempa kazo de supereco de la angla lingvo en la inter-nacia rilatoj.

Fine ŝi analizis kiamaniere la diversaj leĝo-sis-temoj alfrontis tiun defion de la epoko, kiam la alte evoluinta teknologio ebligis ian interkomunikadon, je tutmonda skalo, por kiu, tamen, oni ne trafe prikonsideris la lingvan instrumenton, priskribis la rolon de Esperanto en la Nova Monda Ordo pri Informado kaj Komunikado kaj finis informante pri la entreprenitaj planoj kaj projektoj por uzado de Esperanto en la Eŭropa Unio.




En la sama unua labor-tago de la kurso estis kromaj tri prelegoj au intervenoj, nome, tiu Luis Hernández pri la temo: Esperanto, baza elemento por la universala kulturo, tiu de Pedro Garrote, kun la temo: Historio de la naskiĝo de Esperanto. Vivo de Zamenhof kaj unuaj paŝoj de lia idealo en Hispanio. Kaj tiu de Juan Miguel Zarandona, titolita: La ĵurnalo “La Vanguardia” kaj la Universala Kongreso de Esperanto de la jaro 1909 en Barcelono: postjarcenta kroniko de iu kroniko.

Ĉiuj tri menciitaj laboraĵoj havas kiel komunan trajton la fakton ke ili pritemas iun aspekton de la historio de Esperanto kaj la Esperanta Movado. Tiu de Luis Hernández pritraktas la esperantan literaturon mond-skale kaj en nia lando, ekde la apero de la lingvo internacia. En tiu eseo oni atentas ankaǔ pri la ĝis nun malgranda influo de Esperanto en la universitataj kaj akademiaj medioj de la mondo.

La prelego de Pedro Garrote estis dediĉata al la biografio de Zamenhof, la historio de Esperanto kaj de la unua etapo de la E-movado, kun speciala atento al la komenciĝo kaj enradikiĝo de la esperantista afero en nia lando. La temo estis prezentata kun la konvena informo por la publiko al kiu estis destinata, t.e. kleraj personoj kiuj, tamen, estis konintaj nenion pri la internacia lingvo kaj ties historio kaj movado.

Juan Miguel Zarandona dediĉis sian atenton al la jaro 1909, tre grava por la hispana esperantismo. Tiujare okazis en Barcelono la 5a Universala Kongreso de Esperanto kun la ĉeesto de la la kreinto de la internacia lingvo, Lazaro Ludoviko Zamenhof. La laboraĵo de S-ro. Zarandona faras traprezentadon de tiu evento pere de la enhavo de artikoloj pri la temo, publikigitaj tagon post tago fare de iu grava ĵurnalo de la kongresa urbo.








DUA LABOR-TAGO

Luis Eduardo BERDOR REMÓN, Sabino Pelegrín: iu modelo de

esperantisto.
Jesús BOZAL ALFARO, Hispana kaj hispanamerika literaturo en

Esperanto. La estrella verde. Manuel García Sesma.


Ángela BLUM SAN JUAN, Ĉeesto de Esperanto en la kina mondo. La kazo de

La ciudad quemada kaj El gran dictador.
Rosario CASAS GONZÁLEZ, Esperanto: la fina venko.
Rebeca FERNÁNDEZ RODRÍGUEZ, La traduktologia penso de

Lazaro Zamenhof.


Beatriz GARCÍA DELGADO, Esperanto: favoraj kaj malfavoraj

argumentoj.


Javier MARTÍNEZ ROMERA, Esperanto kaj kino.
María PASCUAL CABRERIZO, La Esperanta leksikono. Etimologio.
Susana PASCUAL CABRERIZO, La Esperanta literaturo.
Cristina SÁNCHEZ BARBERO, La historio de Esperanto en Interreto.

La materialoj de la dua labor-tago de la kurseto estis intervenoj kaj laboraĵoj de la gestudentoj.

Luis Eduardo Berdor Remón elektis kiel temo la biografion de esperantisto kiun li konis persone. Tralegante la raporton kiun li faras pri Sabino Pelegrín, nuntempa esperantisto de nia lando, ĉiu konanto de la hispana esperantista movado kaj la cirkonstancoj en kiuj ĝi disvolviĝas povas rekoni en tiu biografio tipan portreton de plejparto el la aktivuloj kiuj penas en nia lando por diskonigi kaj disvastigi la internacian lingvon.

Jesús Bozal Alfaro, de la Lernejo pri lingvoj, de Sorio, emfazas la gravecon de la ekzistado de multaj kaj bonkvalitaj tradukaĵoj por pravigi la utilecon de Esperanto kaj kontribui al ĉi ties disvastigado. Li speciale atentas kaj atentigas pri tiuj tradukaĵoj el hispanlingvaj verkistoj: Lorca, Cervantes, Machado, Miguel Hernández, Gabriel Celaya, Bécquer, Neruda… Interesa por ni estas tio ke inter la verkaro tradukita el la hispana lingvo al Esperanto, tiu lingvo-fakulo mencias la traduk-aĵon ASTURA BUKEDO eldonita de nia Astura E-Asocio. Inter la verkoj kiujn li mencias li dediĉas specialan atenton al tiu titolita LA ESTRELLA VERDE, de Manuel García Sesma, sentimentala rakonto de hispanaj ekzilitaj geesperantistoj.

Ángela Blum San Juan raportis pri la temo: Ĉeesto de Esperanto en la kina mondo. La kazo de La ciudad quemada kaj El gran dictador. En tiu artikolo oni esploras la rilaton inter Esperanto kaj la kino. La ĉeesto de la internacia lingvo en la kina mondo prezentas diversajn formojn kaj la artikolo iomete pritemas ĉiujn.: filmoj originale faritaj en Esperanto, filmoj en kiuj aperas tiu lingvo, filmoj subtekstigitaj en Esperanto… kaj speciale pritemas la kazo de la filmoj La bruligita urbo kaj La granda diktatoro. Post prikonsideri tiujn kaj aliajn filmojn -entute ne multaj- kaj ties rilato kun Esperanto, la aŭtorino konkludas dirante ke plejparto en la filmaro en Esperanto konsistas en dokument-filmoj kaj oni ne povas aliri al ili tra la ordinaraj komercaj kanaloj. La arta kino en Esperanto konsistas en malmultaj filmoj kaj kurt-daŭraj filmoj, ankaŭ ili malfacile troveblaj.

La artikolon de Rosario Casas González, titolita: Esperanto: la fina venko, ni estimis konvena traduki ĝin al Esperanto kaj aparte publiki ĝin en ĉi tiu numero de la revuo (vidu paĝon 43an).

Rebeca Fernández Rodríguez verkis tiun eseon titolitan: La traduktologia penso de Lazaro Zamenhof. La tezo kiun prezentas la aŭtorino estas tiu ke D-ro. L. L. Zamenhof profunde pripensis la viv-kapablon je tradukado de la lingvo kiun li kreis. La lingvo firme staris sur la verkoj kiuj konstituas la Fundamento de Esperanto. Tiuj verkoj estas: la Plena Gramatiko, la Ekzercaro kaj la Universala Vortaro. Zamenhof insistis pri la neebleco enkonduki modifojn en la Fundamento de Esperanto. Tiamaniere li certigis ke la lingvo povu evolui senriske. Li donis flekseblan strukturon al Esperanto kiu ebligu la kreadon de novaj formoj sed ene de la skemo kiu garantias la unuecon kaj nevariecon de la lingvo. La tradukado iĝis elemento kiu ebligis la poluradon kaj perfektiĝon de la lingvo. Li mem tradukis multajn verkojn de la internacia literaturo: Biblio, teatraĵoj de Moliere, verkoj de Goethe, de Heinrich Heine, fabeloj de Andersen, kaj multaj aliaj. La aŭtorino de ĉi artikolo substrekas la rilaton inter la juda deveno de Zamenhof kaj lia intereso kaj pasio por la ellaborado de internacia lingvo kiu utilu por la tuta homaro kaj kontribuu al la paco inter la popoloj.

Alia laboraĵo de la partoprenintoj en la kurso estas la eseo titolita: Esperanto: favoraj kaj malfavoraj argumentoj. Ĝia aŭtorino estis Beatriz García Delgado. La eseo esence centriĝas en la argumentoj tradi-cie uzitaj por defendi Esperanton kaj tiuj uzitaj por kritiki ĉi tiun. Ĝi atentigas ankaŭ pri la personoj kaj organizaĵoj kiuj defendas kaj tiuj kiuj atakas Esperanton. Temante pri tiuj personoj kaj homaj kolektivoj la verkistino priskribas la komunajn karakteraĵojn de ambaŭ hom-tipoj. Ŝi asertas ke la informo por ella-bori tiun laboraĵon estis elprenita ĉefe –kvankam ne ekskluzive- el la Interreto. Kompreneble, la argumen-toj favoraj internacia lingvo estas bone konataj en niaj esperantistaj medioj. Malpli konata de ni estas la listo, kiun la artikolo provizas, de la institucioj kaj gravaj personoj favoraj al la disvastigado de Esperanto.


Rilate al la argumentoj kaj kritikoj kontraŭ la internacia lingvo oni konstatas ke ili ne estas tute nekonataj de ni ĉar ni, la geesperantistoj, estas partoprenantoj en la polemiko inter ambaŭ pozicioj kaj multfoje devis alfronti tiujn malfavorajn argumentojn. Sed, inter la grupoj kaj hom-tipoj kiuj konstraŭstaras nian idealon ne estas strange ke inter ili estas kolektivoj kiuj pozicias ĝuste kontraŭ la homfavoraj idealoj de la esperantismo: rasistoj, ŝovinistoj, superregantaj ekspluatantaj soci-klasoj, tutmonda superreganta potenco… kaj ĉefe, estas inter la konstraŭstarantoj personoj kiuj ne konas Esperanton, personoj kiuj kritikas, sen baza kono, aferojn kiujn ili ne konas.

Javier Martínez Romera pritraktis la temon: Esperanto kaj kino. La laboraĵo estas dediĉata al tio kion ĝia aŭtoro nomas “la malfacila rilato inter Esper-anto kaj la kino”. Same kiel alia kursano kiu pri-studis ĉi tiun temon, ankaŭ Javier Martínez kons-tatis ke estis magra la produktado de filmoj kun esperantista enhavo. Sed ĉi tiu signalas tion kion li konsideras iu kialo de tiu manko: li diras ke la malabundeco de esperantaj filmoj eksplikeblas pro la geografia dislokiĝo de la membraro de mal-granda kolektivo kia estas la tutmonda esperantist-aro. Inter la filmoj, kiujn li citas, kiuj iamaniere rilatas al la internacia lingvo, estas iuj jam menci-itaj en la eseo de Ángela Blum, sed estas aliaj ne menciataj tie. Angoroj kaj Incubus estas du filmoj tute parolataj en Esperanto. En la usona filmo Road to Singapore Esperanto estas uzata kiel ekzota elemento por la kantado de la indiĝenoj de iu Pacifika insulo. En aliaj filmoj la uzo de Esperanto respondas al aliaj postuloj, ekzemple, en La granda diktatoro estis por ne kompromiti la neŭtralecon de Usono en la Dua Mondmilito en la epoko de la filmado. Sed oni uzas la internacian lingvon ĉefe en sciencfikciaj filmoj.

María Pascual Cabrerizo prilaboris la temon: La Esperanta leksikono: etimologio. La celo de tiu labor-aĵo estis esplori la radikojn el kiuj formiĝis la Esperantaj vortoj kaj tiele analizi la ĉeesto de la diversaj idiomoj en la origino de la internacia lingvo. Sed por tiu studo la aŭtorino de ĉi tiu artikolo prenis kiel specimeno serion de cent vortoj komenciĝantaj per la litero m. Ŝi notis ke Zamenhof kreis la Esperantan leksikonon post konsultadi vortarojn de diversaj lingvoj kaj identigi la komunajn radikojn kiuj igis iujn vortojn kompreneblej en multaj idiomoj, ĉefe la neolatinaj, slavaj kaj germanaj.

La literaturo en Esperanto estas la temo elektita de Susana Pascual Cabrerizo. La celo de tiu studo estis registri la plej gravajn aspektojn de la historio de la literaturo en la internacia lingvo, la plej elstarajn aŭtorojn kaj ties ĉefajn karakteraĵojn. Susana same atentis pri la originalaj verkoj en Esperanto kiel pri la tradukita literaturo al tiu lingvo. Ŝi asertas ke la literaturo en Esperanto, same kiel tiu de aliaj lingvoj, ne havas nur iun celon artan sed ankaŭ propagandan, t. e. de propagando de la ideoj kiujn oni diskonigas per la universala lingvo kaj ankaŭ de propagando de Esperanto mem. En la eseo oni priskribas sufiĉdetale la diversajn etapojn de la literaturo en esperanto kaj ties ĉefajn aŭtorojn kaj karakteraĵojn.

La lasta kontribuaĵo de la gekursanoj estas la artikolo de Cristina Sánchez Barbero, titolita: La historio de Esperanto en Interreto. La aŭtorino alte taksas la valoron kaj utilecon de Interreto por la diskonigo de ĉiu ajn afero kaj la manieron kiel tiu interkomunikilo favoras la disvastigadon de la internacia lingvo. Estas en la monda reto milionoj da paĝoj en, per kaj pri Esperanto. En la epoko kiam tiu artikolo estis verkita troviĝis en la reto proksimume 20 milionoj da paĝoj pri Esperanto, ĝis hodiaŭ tiu nombro plialtiĝis al pli ol 52 milionoj.






La lasta akto de la kurso estis nova prelego de Juan Miguel Zarandona. La titolo de la konferenco estis: Ĉu povas Esperanto kaŝi ian neatenditan danĝeron? La distopika vizio de Robert Hugh Benson (1871-1914). La preleganto pritemis la verkon La Mastro de la Mondo de Robert Hugh Benson, brita anglikana pastro konvertita al la katolikismo. En tiu verko oni prezentas estontecan mondon, totalisman, en kiu oni parolas Esperanton. En la novelo de Benson Esperanto estas prezentata kiel ilo de satana sistemo serve de la Antikristo.

La preleganto, post sin demandi ĉu estas iu averto pri danĝero je distopika (kontraŭ-utopia) evoluo de la homa historio en kiu Esperanto ludus la malfeliĉan rolon antaŭviditan de Benson, respondas ke li estas certa ke ne eblas ke tio okazu. Laŭ li, estas en Esperanto iu interna sekreto, malfacile eksplikebla, kiu protektas ĝin el ĉiu troigo, eksceso aŭ malrespondeco. Unu jarcento post la timiga antaŭsento de Benson, Esperanto daŭre estas la nobla idealo kiu estis ĉiam ekde ĝia naskiĝo.



E-traduko de la hispanlingva artikolo de Rosario Casas González, el la Universitato de Valladolido


1. Enkonduko

La vorto estas la plej uzata formo de homa esprim-ado. Tamen, iu el la plej urĝaj problemoj por la socioj de la 20a jarcento estas tiu de la inter-komunicado. Multenombras la proponoj, kiujn oni formulis por ĝin solvi. Esperanto povas esti kon-siderata unu el tiuj eblaj respondoj.

El la pli ol kvincent malsamaj lingvoj kiujn oni skizis laŭlonge de la historio, Esperanto estas la sola kiun oni paroladas nuntempe en la tuta mondo.

De diakrona vidpunkto, temas pri lingvo inventita kun la celo servi kiel komunikilo por la tuta mon-do. De sinkrona vidpunkto, ĝi estas vivanta ling-vo, parolata de malplimulto dislokita tra la tuta mondo.

Esperanto estis kreita en la jaro 1887 far la Dok-toro Lazaro Ludoviko Zamenhof, iu juda okul-kuracisto loĝanta en tiu parto de Polio okupita de Rusio. Zamenhof konceptis Esperanton kiel inter-nacian kaj neŭtralan lingvon (sen ia ajn ligo al iu konkreta etnio aŭ nacio). Lia celo estis disvolvigi kaj uzadi ian laŭregulan lingvon facile lerneblan. Li pretendis ke ĝi estu akceptata kiel internacia kaj helpa lingvo por ĉiuj landoj, kiuj, kompreneble, plukonservus siajn proprajn lingvojn. Temis pri iu projekto de planita lingvo.

Zamenhof esperis el siaj penoj pli ol iun simplan praktikan utilon. Jam de lia infanaĝo afekciis lin la senĉesaj sangaj konfliktoj okazantaj inter la diver-saj etnaj kaj lingvaj grupoj de lia naskiĝurbo: Bjalistoko (nordeoste de la nuna Polio). Neŭtrala lingvo, apartenanta al ĉiuj egale, kons-tituus gravan elementon de politika repaciĝo.



2. Esperanto, vivanta lingvo

La unua kaj sufiĉe grava venko de Esperanto oka-zis kiam ĝi iĝis vivanta lingvo. Ĝia uzado en iu reala lingva komunumo pruvis sian praktikan util-econ kaj sian evoluo-kapablon, ĉar temas pri ling-vo kun granda vivo-forto, kapabla asimili novajn vortojn el aliaj idiomoj. La Esperanta terminaro senĉese pliriĉiĝas kaj evoluas celante respeguli la ŝanĝojn de la moderna mondo.

La ĉefa stimulo de la pioniroj en la disvastigado de Esperanto estis la ideo ke se ĉiuj loĝantoj de la planedo sukcesus rekte interkomunikiĝi, sen per-antoj, oni metus finon al ĉiuj militoj.

Dum la dua duono de la 19a jarcento, la mondo spertis iun teknologian revolucion. Tiam la esper-antistoj nomis finan venkon la esperitan estont-econ kiam la tuta mondo parolus Esperante. De tiam pasis kvar generacioj kaj nur tre malmultaj konservas tian esperon.

Estas malnova kutimo de la homaj estaĵoj mal-aprezi ion dekomence kaj poste serĉi la kialojn kiuj pravigus tion. La argumentoj kontraŭ Esper-anto estas multenombraj, multaj el ili respondas al propagandaj argumentoj troigitaj fare de kelkaj esperantistoj. Ĝiaj misfamigantoj argumentas ĝian supozitan artefaritecon, mankon je viveco aŭ de esprim-forto, maleblecon je tutmonda enkonduk-iĝo, la naivecon de ĝiaj adeptoj kiuj konceptus la lingvon kiel rimedon por atingi mondpacon, ĝian utiligadon kiel rimedo por sukcesi superregi la mondon per la malaperigo de ĉiuj ceteraj lingvoj kaj ĉiuj diferencoj inter kulturoj, aŭ eĉ pri ĝia hipoteza utiligado kiel sekreta kodo, ĉar multaj es-perantistoj pereis en Aŭŝvico.

1   2   3   4   5   6   7


Elŝuti 360.59 Kb.

  • Peregrinatio
  • La sukce-na salono
  • Esperanto kaj tradukado: utopio kaj realaĵo
  • Esperanto y traducción: utopía y realidad
  • María Rafaela Urueña.- La rolo de Esperanto en la defendo de la la lingva diverseco
  • Esperanto, baza elemento por la universala kulturo
  • La estrella verde
  • La ciudad quemada
  • La bruligita urbo
  • Esperanto: la fina venko
  • Fundamento de Esperanto
  • Esperanto: favoraj kaj malfavoraj argumentoj
  • Angoroj
  • La Esperanta leksikono: etimologio
  • La literaturo en Esperanto
  • La historio de Esperanto en Interreto
  • Ĉu povas Esperanto kaŝi ian neatenditan danĝeron La distopika vizio de Robert Hugh Benson (1871-1914)
  • 2. Esperanto, vivanta lingvo

  • Elŝuti 360.59 Kb.