Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Numero 85 Julio 2010

Elŝuti 360.59 Kb.

Numero 85 Julio 2010




paĝo3/7
Dato15.03.2017
Grandeco360.59 Kb.

Elŝuti 360.59 Kb.
1   2   3   4   5   6   7

La apostolo Sankta Jakobo estis senkapigita en Jerusalemo en la jaro 44 laŭ ordono de la reĝo Herodo Agripo.
Sed se la legendo pri la prediko de Sankta Jakobo en Hispanio kaj la posta transportado de lia ka-davro al tiu ĉi lando estas sensencaĵo, ankoraŭ pli freneza estas la alia legendo, tiu de la apero al li de la patrino de Jesuo en Zaragozo. Kiam en la 13a jarcento oni volis konstrui katedralon apud la rivero Ebro en tiu urbo, ekzistis en tiu loko amaso da ŝtonoj, kolonoj kaj ceteraj konstruo-materialoj. Ili estis amasigitaj tie en la unua jarcento de nia Erao por la ekkonstruo de templo dediĉe al la ro-mia imperiestro Kaligulo. Kiam tiu juna Cezaro freneziĝis li ordonis konstrui templojn en ĉiuj ur-boj de la imperio por adori lin tie, kaj ke en tiuj temploj jam ekzistantaj oni metu en ili statuojn liajn por tiu kulto al la imperiestro. Estis neniu problemo por ke en la paganaj urboj de la imperio oni akceptu tiun kulton, sed en Jerusalemo la afero estis tute alia. Por la judoj tiaspeca kulto estas ido-latrio kiun ili ne povus elteni, kaj la tuta juda po-polo, inter ili ankaŭ la kristanoj, sin oponis al la enkonduko de statuo de Kaligulo en la Jerusalema Templo. Tio estus povinta provoki grandan ribe-lon kaj masakradon en Jerusalemo kaj tuta Judujo, sed okazis nenion tial ke la imperiestro Kaligulo estis murdita en Romo. Fakte, li regis nur dum malpli ol 4 jaroj, kaj lia plano pri la kulto al la im-periestro estis ne realigita. La templo en Zaragozo estis komenciĝinta sed post la morto de Kaligulo la laboro estis interrompita kaj la afero restis tie senŝanĝa dum la sekvaj jarcentoj. Kiam oni entre-prenis tie, en Mezepoko, la konstruadon de gotika katedralo dediĉita al la Di-patrino oni nomis tiun templon “de la Virgulino de la Piliero”. La piliero estis koloneto tie ekzistanta inter la postrestaĵoj de la ne-konstruita tempo al Kaligulo. La legendo kiu naskiĝis kadre de la konstruado de la tiea mez-epoka katedralo pretendis ke sur tiu piliero la pa-trino de Jesuo aperis an-taŭ Sankta Jakobo kaj pe-tis ke oni konstruu en tiu loko preĝejon dediĉitan al ŝi. Multaj preĝejoj konstruitaj laŭlonge de la jarcentoj posedas similan legendon de apero de la Virgulino petante tiun konstruadon, sed tiu de Zaragoza malsimilas el ĉiuj ceteraj en tio ke, en la epoko de la pretendita ĉeesto de Sankta Jakobo en Hispanio, tiu sinjorino estis ankoraŭ vivanta. Estas frenezaĵo pensi ke pia judino, kia estis la patrino de Jesuo, petus, kiam ŝi ankoraŭ estis surtera estaĵo, ke oni konstruu templon dediĉe al ŝi. La inventintoj de tiu legendo atribuis al la Sinjorino saman manion kiel ties de Kaligulo.

Krome en tiu epoko, kiam la patrino kaj disĉiploj de Jesuo estis ankoraŭ vivantaj, neniu el ili povis scii kio estas kristanaj preĝejoj. Ili partoprenadis en la juda kulto de la Templo kaj la sinagogoj, kaj iliaj specifaj kristanaj kunvenoj por memori la Sanktan Manĝon okazadis en ĉiu ajn loko. La in-vento de la preĝejoj, tiaj kiaj ni konas ilin nun-tempe, ne okazis ĝis la 4a jarcento de nia erao.

Revenante al la afero de la prediko kaj la tombo de Sankta Jakobo en Hispanio, se ni konkludas ke tiu apostolo neniam estis en ĉi tiu lando nek viva nek morta, al kiu apartenas la kompostela tombo?

Nia historio pri la Jakoba afero devas nun fari sal-ton de tri jarcentoj, ekde la unua jarcento de la Kristana Erao ĝis la kvara jarcento, la epoko de Prisciliano. Por esplori pri la vivo de Prisciliano ni devas baziĝi sur la skribaĵojn de Prospero de Aki-tanio, iu disĉiplo de Aŭgusteno de Hipono, kiu vi-vis de la jaro 390 al 455, do en epoko tre proksima post la morto de Prisciliano.

Laŭ tiu aŭtoro, ŝajnas ke Prisciliano naskiĝis en la tiama romia provinco de Gallaecia, nuna Galegio, ene de iu familio de la senatana ordo aŭ socia klaso. Ĉirkaŭ la jaro 370 li vojaĝis al Burdigala, nuna Bordozo por studi retorikon. En la eksteraĵoj de tiu urbo li fondis iun komunumon rigorisman laŭ tendenco tre kutima en tiu epoko. Rigorista aŭ ne, ŝajnas ke dum tiuj jaroj de lia junaĝo Priscilia-no ne tro emis al fraŭleco. Oni atribuas al li ian am-rilaton kun Procula, filino de lia mentoro Del-phidius. Aliaj fontoj mencias iun virinon, Gala, kiel lian oficialan kunulinon.

Ĉirkaŭ la jaro 379 li revenis al Galegio kaj dediĉ-iĝis al predikado. Indas memori ke tiu epoko, ekde la regado de la imperiestro Konstantino la Granda, jaroj 313 al 337, la Kristanismo estis la oficiala re-ligio de la Romia Imperio. Sed, ĝi tute ne estis unueca kredaro. Fakte, jam dum la menciita reg-ado de Konstantino okazis gravaj universalaj kon-cilioj de la Eklezio, kiel tiu de Niceo, por difini dogmojn celante unuigi, sensukcese, la kredaron de la kristanoj. La oficiala Eklezio (fakte ne ĉiam la sama tendenco), kiu ĝuis la apogon de la impe-riestroj, sin sentis siavice devigita apogi la imperi-estran politikan povon, kaj por certigi la ordon kaj la unuecon, la eklezia hierarkio ne hezitis perseku-ti la paganojn, judojn kaj kristanojn de aliaj ten-dencoj, al kiuj oni alnomis “herezuloj”. Se oni ne atentus pri tio ne eblus kompreni la vivon kaj la morton de Prisciliano.

Liaj ideoj atingis grandan sukceson, ĉefe inter la virinoj kaj la membroj de la popolaj klas-tavoloj. Interalie, li rifuzadis la union de la Eklezio kaj la imperiestra ŝtato, samkiel la korupton kaj la riĉ-iĝon de la hierarkio. Pro la rapida disvastiĝo de lia instruo, la episkopo Higinio de Kordovo sendis le-teron informante pri la situacio al Hidacio, la ĉef-episkopo de Emerita Augusta, nuna Merido, kiu tiam estis la ĉefurbo de la hispana diocezo.

Tiuj du episkopoj, kune kun Itacio de Ossonoba, tiama nomo de la nuna portugala urbo de Faro, kunvokis iun koncilion en la urbo Cæsaraugusta, nuna Zaragozo en la jaro 380 cele de kondamni la ideojn de Prisciliano. Ĉeestis la sinodon du epis-kopoj el Akitanio kaj dek el Hispanio. Ne ĉiuj his-panaj episkopoj staris kontraŭ la ideoj de Prisci-liano; fakte, apogis lin Instancio kaj Salviano, kiuj rifuzis partopreni en la koncilio por malpliigi la aŭtoritaton de tiu kunveno. Alia episkopo, Simpo-sio de Astorgo, forlasis la koncilion en ties dua ta-go kun la sama celo. La episkopo Valerio de Zara-gozo akceptis la rekomendojn de la Papo de Ro-mo, Damaso, eviti la kondamnon in absentia (sen ĉeesto). Poste tiuj du episkopoj, Instancio kaj Sal-viano, promociis Priscilianon al la episkopa seĝo de Abula (Avilo). Intencante mildigi la malkon-senton, Instancio kaj Salviano vojaĝis al Merido por intervidiĝi kun la ĉefepiskopo Hidacio, sed ili devis poste fuĝi el tumulto da fanatikuloj mobiliz-ita de la metropola episkopo.

Poste okazis akra perletera kverelo inter la sekv-antoj kaj la misfamigantoj de Prisciliano. Fine, iu letero sendita de Hidacio al Ambrosio, episkopo de Mediolanum, nuna Milano, tiama sidejo de la imperiestra kortego, konvinkis ĉi tiun por atingi de la imperiestro Graciano reskripton ekskomunik-ante kaj ekzilante el iliaj episkopaj sidejoj Priscili-anon kaj ties sekvantojn.

En la jaro 382 Prisciliano decidis vojaĝi al Romo por sin defendi, sed la tiea episkopo, la hispano Damaso, troviĝis tiam en plena batalo por atingi por la episkopa sidejo de tiu ĉefurbo la primas-econ sur la tuta universala Eklezio kaj tiele fariĝi la unua “oficiala” Papo. Damaso rifuzis akcepti la viziton de Prisciliano ĉar li ne konsideris sin kom-petenta por nuligi reskripton de la imperiestro. Fi-ne Prisciliano adresigis al Milano kaj profitis la foreston de Graciano por konvinki ties plejsuperan ministron (magister officiorum) nuligi la antaŭan imperiestran dekreton. Tiele li povis reveni al His-panio plifirmiginte la situacion de sia grupo kaj krome atinginte ke Itacio estu akuzita je perturbo de la Eklezio. La Vickonsulo Volvencio ordonis la areston de la kontraŭpriscilianista episkopo kaj ĉi tiu vidis sin devigita fuĝi al Civitas Treverorum (Treviro), sub la protekto de la episkopo Britto.

En la jaro 383, la guberniestro de la romia provin-co de Britania, la hispano Magno Clemente Maxi-mo, pasis al Galujo (nuna Francio) komandante armeon de 130.000 soldatoj en ribelo kontraŭ la imperiestro Graciano, kiu estis poste kaptita kaj murdita de la soldatoj de la ribelinto, kiu sin pro-klamas imperiestro de la Okciendeta parto de la Romia Imperio. Sed la imperiestro de la Orienta parto, Teodosio, ankaŭ li hispano, rifuzas konsenti la uzurpon kaj pretiĝis militi kontraŭ la uzurpinto. En tiu tikla situacio la nova imperiestro Clemente Maximo celas la apogon de la Katolika Eklezio, kiu, siavice, bezonas la institucian apogon de la imperio por alfronti la diversajn disidentajn mov-adojn: arrianoj, novacianoj, nikolaitoj, ofitoj, ma-nikeoj. Kaj laste ankaŭ la priscilianistoj.


Prisciliano, episkopo de Avilo
Tiu alianco, reciproke pro-fita inter la imperiestro kaj la Eklezio, signis la postan disvolviĝon de la afero. La oficiala Eklezio alfrontiĝis kontraŭ tre populara mov-ado disvastigita tra la tuta Iberia duoninsulo kaj gran-da parto el la Galio, kaj la imperiestro Maximo volis pagi la apogon de la kle-rikaro per oficiala kon-damno de la priscilian-ismo. Sed la aplikado de sentenco kontraŭ iu herezo inkludas la konfiskon, fare de la ŝtato, de ĉiuj temploj de la sekto, kio ne interesis al la eklezia hierarkio nek konvenis al la imperiestro. Do, oni elpensis iun for-mon de juĝprocezo kiu ce-lis kondamni la priscilian-istajn episkopojn pro ma-leficium (sorĉo-praktika-don). Tiutipa sentenco, pli favora al la imperiestra mon-ŝranko, inkludis la rekvizicio de la persona propraĵo de la kulpigitoj ne tuŝante la eklezian havaĵon.

Do, oni kunvokis novan koncilion en Burdozo, al kiu decidis ĉeesti Prisciliano kaj kelkaj liaj sekv-antoj, kaj en ĝi oni kondamnis denove la prisci-lianistan herezon, sed de tiu kunveno, fakte, oni atingis nur la remeton de Itacio en sian episkopan sidejon. Dum la disvolviĝo de tiu asembleo, iu freneza popolaĉo ŝtonumis iun disĉiplinon de Prisciliano. Ĉi tiu forlasis la sinodon kaj adresiĝis al Treviro, en Germanio, sidejo de la kortego de Maximo, por konvinki la imperiestron eldiri ver-dikton liafavore. Sed en tiu urbo jam estis teksinta Itacio de Ossonoba la reton kiu metos finon al lia vivo.

En la jaro 385 Prisciliano alvenis al Treviro kie es-tis akuzita, pere de Evodio, ministro de la imperi-estro, de sorĉo-praktikado, magio, uzado de abort-igoj, kabalista astrologio… Pere de torturado oni atingis ke la propra Prisciliano konfesu kulpecon pri ĉiuj akuzoj. Fine li estis senkapigita kaj saman sorton trafis liajn sekvantojn: Felicisimo, Arme-nio, Eucrocia, Lautroniano, Aurelio kaj Asarino. Unuafoje iu laika aŭtoritato plenumis sentencojn al morto diktitaj de eklezia tribunalo.

Ĝuste post la procezo de Treviro, la imperiestro Maximo sendis du komisarojn al Hispanio por elpurigi ĉiujn episkopajn sidejojn el ĉiu post-restaĵo de priscilianismo, komenciĝante procezo de ekzekutado kaj deportado de priscilianistoj kun tro-igoj kiuj fine vekis la ri-fuzon de kelkaj sektoroj de la oficiala eklezio malkon-tentaj pri la disvolviĝo de la okazintaĵoj.

En la jaro 388 Maximo estis venkita de Teodosio kaj poste senkapigita. La situacio renversiĝis tiama-niere ke Itacio de Osso-noba estis ekskomunikita en la jaro 389 pro sia rekta implikiĝo en la juĝ-proce-zo kontraŭ Prisciliano. Tiujare kelkaj disĉiploj de Prisciliano vojaĝis al Tre-viro por eltombigi la post-restaĵojn de ilia majstro kaj elporti ilin al Galegio. Fine ili enterigis ilin en la prok-simaĵoj de loko kiu post multe da tempo ricevis la nomon Kompostelo.

Post la ekzekuto de Prisciliano lia movado vigle persistis dum almenaŭ du jarcentoj, ĉefe en Ga-legio, kiel atestas la sinsekvaj koncilioj kunvokitaj por pritrakti la temon. Ankoraŭ meze de la 5a jarcento, kiam jam estis falinta la Romia Imperio de Okcidento, Toribio, episkopo de Astorgo, de-diĉiĝis konfiski priscilianistajn librojn, kiujn kon-servadis la tiamaj sekvantoj de tiu movado.

La afero daŭris ankoraŭ dumtempe sed fine iom-post-iom perdiĝis la priscilianista tradicio kaj la memoro pri la identeco de la okupanto de lia tombo.

Sekva evento en rilato kun la afero de Sankta Ja-kobo kaj ties hispana tombo okazis kelkajn jar-centojn poste, konkrete en la 8a jarcento. Tiam jam estis tute forgesita en ĉi tiu lando la afero de Prisciliano. Do, kiam oni malkovris lian tombon oni asignis alian identecon al la okupanto de la ĉerko. Ŝajnas ke la elekto de la identenco de tiu galegia tombo estis en rilato kun la tiama situacio en Hispanio. Ni koncize priskribu tiun situacion.

Meze de 5a jarcento estis disfalinta la okcidenta parto de la Romia Imperio sekve de la invado de barbaraj popoloj de meza kaj norda Eŭropo kiuj, poste, okupadis la teritorion. Dum longa tempo la hispana teritorio estis milite pridisputita de kelkaj el tiuj popoloj: suevoj, alanoj, vandaloj… Fine plenregis la tutan Ibe-rian Duoninsulo la ger-mana popolo de la go-toj, kiuj starigis en tiu teritorio Visigotan Reg-non, kiu daŭris ĝis la jaro 711. En tiu jaro okazis la invadon de Hispanio fare de la ara-baj trupoj alvenintaj tra la Ĝibraltara mar-kolo. Laŭlonge de tri aŭ kvar jaroj la arabaj konkeris tutan Iberian Duoninsu-lon. En la historio de Hispanio oni nomas Rekon-kero la preskaŭ okjarcentan tempo-daŭron antaŭ la kompleta rehavo de la teroj konkerintaj de la is-lamaj popoloj. Tiu rekonkero havis efektivan ko-menciĝon en la jaro 722, kiam okazis en Asturio la t.n. “Batalo de Kovadongo”. Fakte, tiu batalo estis gerila agado kontraŭ la araboj en la periferio de la granda islama imperio kies centro troviĝis tiam en Damasko kaj etendiĝis, tra tuta Norda Afriko, ĝis Hispanio. Tiel la kristana venko de Kovadongo kiel la plifirmiĝo de la, cetere tre nestabila, Regno de Asturio, kies unua reĝo estis Pelajo, eblis pro tio ke tiam en la sino de la araba imperio estiĝis grava malakordo inter la reganta dinastio de la Omajadoj kaj la idoj de la familio de la profeto Mahometo. Rezute de tiu interaraba milito fondiĝis alia kalif-centro en Bagdad, kaj el la buĉado en kiu pereis la Omajadoj saviĝis iu knabo kiu transfuĝis al Hispanio kaj starigis ĉi tie sendependan emirlandon aŭ kalifejon en ribelo kontraŭ la islama cento de Bagdado.

La fakto ke tiam la araboj estis tre okupitaj ba-talante inter ili permesis al la la Asturia Regno pli-firmiĝi kaj disvolviĝi. Sed dum preskaŭ du jar-centoj la ekzistado de tiu regno estis tre malstabila kaj subdanĝera ĉar ne mankis malakordo kaj inter-naj militoj ankaŭ ene de ĝi. La malkovro de la mistera tombo de Kompostelo okazis ĝuste ene de tiu dujarcenta periodo, kiam estis reĝante en As-turio Alfonso la 2a, pranepo de Pelajo, la venkinto de Kovadongo.

En la jaro 818, aŭ 814 laŭ alies versio, iu ermito komunikis al la episkopo Teodomiro de Iria Flavia (nuntempe urbo Padro-no) ke li estis vidinta misterajn flam-lumojn, kvazaŭ stelojn, en la ar-baro nomata Libredono. Tiu loko ricevis post tio la nomon Kompostelo (Kampo de steloj). Estas evidenta ke la legendoj persiste ekkreskas en ĉio konekse kun la Ja-koba afero. Ĉi tiu de la steloj aŭ misteraj lumoj super la tombo de Kom-postelo ne estas la lasta legendo kiun ni vidos pri tiu mita persono. La episkopo Teodomiro post ek-zamenado de tiu tombo, kiu troviĝis en antikva tombejo el la romia epoko, deklaris ke ĝi apartenis al la apostolo Sankta Jakobo.

Ricevinte tiun informon, la reĝo Alfonso la 2a kies kortego estis en Oviedo, vojaĝis kun sia familio al la loko kie estis trovita la fama tombo. La kortego de la Asturia Regno, en konstanta batalado kon-traŭ la araboj kiuj ankoraŭ okupadis grandparton el la Iberia Duoninsulo, komprenis ke tre eblis or-ganizi, sur la bazo de la kulto al la Sankta Jakobo kaj ties relikvojn, fortan movadon de apogo re-ligia, politika kaj ekonomia al la batalado kontraŭ invadintoj el alia religio kaj kultura kiaj estis la islamaj araboj de la Kordova Emirlando. Ja, la el-trovo de tiu tombo tre kontribuis al la plifirmiĝo de la Asturia Regno kaj al la posta daŭrigado de la kelkjarcenta Rekonkera milito kontraŭ la muzulm-anoj en Hispanio.



En la loko kie estis trovita la tombo, kiun la epis-kopo Teodomiro atribuis al la apostolo Sankta Ja-kobo, oni konstruis iun preĝejon, kiu estis ansta-taŭigita, fine de la 9a jarcento, per alia pli granda kiun ordonis konstrui la reĝo Alfonso la 3a. Ĉi tiu templo estis detruita, en la jaro 997 okaze de atako de la araba militestro Al-Manzor. El tiu kampanjo rezultis granda detruo kaj forrabo en tiu galegia flanko de la Asturia Regno, kaj estis tute detruita la kompostela urbo kiu estis formiĝinta ĉirkaŭ la preĝejo laŭlonge de unu jarcento kaj duono.

Sur la ruinaĵoj de la preĝejo oni komencis alian novan laŭ ordono de la reĝo Bermudo la 2a, sed poste, en la jaro 1075, oni entreprenis la faradon de iu romanika katedralo laŭ iniciato de la episko-po Diego Peláez kaj sub-gvide de la arkitekto Es-teban. Tiu templo, kies bildo aperas, krom en ĉi tiu paĝo, ankaŭ en la his-panaj moneroj de unu, du kaj kvin eŭro-centonoj, estis finkonstruita en la jaro 1122, en la epoko de la Ĉefepiskopo Gelmirez. Tiam la rekonstruita kompostela urbo estis unu el la plej gravaj en la kristana teritorio de Hispanio.

Ĉirkaŭ la katedralo komenciĝis strukturiĝi la urbo. La nobelaro kaj la ĉefaj ekleziaj ordenoj instaliĝis en ĝi. En tiu epoko Kompostelo ricevadis amason da pilgrimantoj, plejparto el ili de Francio kaj aliaj landoj de okcidenta Eŭropo. La urbo devis disponi je multe-nombraj gastejoj por tiom da vizitantoj.

La emo pilgrimi al Kompostelo, ĉefe dum Mez-epoko, estis precipe religia. La pilgrimado al la Santka Lando tiam estis neebla aŭ tre malfacila. Do, tiuj, kiuj deziris la pardonon de siaj pekoj pil-grimadis al Romo, sed ĉefe al Kompostelo. Por iuj pilgrimantoj, tiu vojaĝo al Galegio kaj la Ter-fino (Finistero) estis kvazaŭ inico-vojirado, ofte en rilato kun la arto de la mason-konstruado. Hodiaŭ ne estas facile kapti la spiriton de tiu epoko, sed ŝajnis ke por la antikvaj popoloj la konstruo-arto estis kvazaŭ mirakla, magia, sakrala arto, kaj la praktik-antoj de tiu arto posedis specialajn orga-nizaĵojn kaj ritualojn de inicado. Nu, laŭ iuj his-toriistoj, la pilgrimado al Kompostelo estis esenca parto el tiutipa inicado.

Ankaŭ alĥemistoj, kristanaj kabalistoj kaj aliaj es-plorantoj laŭ la antikvaj kaj mezepokaj tradicioj, kiel ermitoj kaj mistikuloj, konsideris Komposte-lon kiel magian aŭ sakralan lokon kaj pilgrimadis tien. Ne forgesante ankaŭ tiujn kiuj vojaĝis por sia plaĉo; la turismo ne estas moderna invento.

Iu grava vizitantino de la urbo, kies irado tra la Jakoba Vojo komenciĝis en Francio, estis Hilde-gard Von Bingen, vizi-ema, filozofiistino, bota-nikistino kaj mistikulino el Germanio fine de la 11a jarcento. Eble estis ŝi kiu verkis la famkonatan Codex Calistinus, kiu es-tas konsiderata la unua turisma gvid-libro el la historio. En ĝi estas re-gistrataj la spertoj de la franca Vojo al Kom-postelo

Krom la katedralo, Kom-postelo havas aliajn inte-resajn lokojn kaj monumentojn, ĉiuj ili kun mezepoka stilo kaj etoso, kiel kelkaj monaĥejoj, la dioceza muzeo, la muzeo de la katedralo mem, la Placo de la Obradoiro (tiu vorto signifas laborejo de la ŝton-tajlistoj ĉar estis la loko kie oni el-laboradis la ŝtonojn por la konstruado de la katedralo), la episkopa palaco konstruita laŭ dispono de la Ĉefepiskopo Gelmirez, Eklezio de Sankta Fructuoso, Kolegio de Sankta Jeronimo… Sed ĉefe interesa estas la fakto ke la antikva parto de la urbo, ĉirkaŭanta la katedralon, konservas la mezepokan aspekton kaj tiel estas loko tre interesa de historia vidpunkto.

En la epoko de la t. n. Katolikaj Gereĝoj, ĉi tiuj konstruis la Reĝan Gastejon. Komence de la 16a jarcento, laŭ iniciato de la Ĉefepiskopo Fonseko estis kreita la Universitato de Kompostelo.

Tiu urbo estas iu el la ĉefaj hispanaj urboj de historia kaj arkeologia vidpunkto, kaj ĝi estis deklarita Valora Havaĵo de la Homaro.


Ŝajnas ke ĉio koncerne al la figuro de Sankta Jakobo en sia rilato kun Hispanio devas esti objekto de mitoj kaj legendoj. Ni jam vidis tiujn legendojn pri la predikado de la apostolo Sankta Jakobo en Hispanio, tiujn pri la transportado de lia kadavro el Judujo al Galegio, la legendojn pri la malkovro de la Kompostela tombo kaj pri la sonĝo de la reĝo Karolo la Granda.

Nu, ni vidos nun alian gravan miton pri interveno de la apostolo en la Historio de Hispanio. Temas pri tiu titolo de Matamoros asignita en nia lando al Sankta Jakobo. La hispana vorto Mata-moros signifas maŭro-mortigisto aŭ maŭro-buĉisto. Kial oni do-nis tiun strangan titolon al la apostolo? La legendo aperis en la 13a jarcento. Unue ni vidu la enhavon de la legendo kaj poste ni okupiĝu pri la kialoj de ĝia apero.

Ni memoru ke dum preskaŭ 8 jarcentoj la teritorio de la Iberia Duoninsulo (Hispanio kaj Portugalio) estis batalkampo inter la kristana civilizacio lokita en Eŭropo kaj la Islama civilizacio kiu etendiĝis ekde Mezoriento tra tuta norda Afriko ĝis la iberaj lan-doj. En tiu kunteksto naskiĝis la kulto al la apostolo Sankta Ja-kobo kaj ties pretendita tombo en Kompostelo, samkiel la pil-grimado el la tuta Eŭropo al Kompostelo. La legendo pri Sankta Jakobo maŭro-buĉisto asertas ke dum la unua etapo de tiu civili-zacia interfrontiĝo, kiam la kristana Regno de Asturio estis tre fe-bla, ĝi devis pagi ĉiujaran tributon al la potenca Kordova Emir-lando. La tributo konsistis el cent virgaj junulinoj. Laŭ la legen-do, tiu tributo estis pagata dum multaj jaroj sed en la epoko de la reĝo Ramiro la 1a, tiu monarĥo volis ne plu pagi la tributon de la cent virgulinoj kaj tio provokis militon kontraŭ la araboj, al kiuj oni donis la nomon de “maŭroj” en Hispanio. La rezulto de tiu milito estis decidita en la t.n. “Batalo de Klaviĥo”, kiu okazis en la jaro 844 en iu loko 25 kilomentrojn sude de la urbo Logronjo. Komence de la batalo, la 22an de majo, la afero iris malfavore por la kristanaj batalantoj, kiuj restis ĉirkaŭitaj, fine de la tago, en la monto Lanturco. Ŝajnis afero certa ke la kristanaj trupoj estus de-truotaj sekvonttage, sed tiunokte Sankta Jakobo aperis dumsonĝe al la reĝo Ramiro promesante al li helpon en la batalado de la sek-va tago. La legendo plu raportas ke, vere, dum la batalo aperis in-ter la kristanaj kavaliroj la apostolo Sankta Jakobo rajdante sur blanka ĉevalo kaj tenante maldekstrmane blankan standardon kun ruĝa kruco kaj dekstrmane glavon per kiu li faris grandan buĉ-adon inter la muzulmanaj trupoj, ĝis atingi, sur la maŭran armeon, grandan venkon kiu metis finon al la pagado de la tributo.

Tiu afero estas tute ne verŝajna. Ne nur la rajdado de Sankta Jako-bo meze la batalo de Klaviĥo estas legendo, sed la batalo mem estas mita inventaĵo kaj eble ankaŭ la tributo de la cent junulinoj. Ja, dum pli ol unu jarcento la Asturia Regno estis tre febla kom-pare al la potenca Kordova Emirlando kaj estas tre verŝajne ke ĝi devis pagi, dum kelkaj periodoj ian tributon al la araboj, sed



ŝajnas ke la tributoj konsistis el alitipa karno, t.e. bestoj por vian-do, ĉefe bovinoj, sed ne junulinoj. Cetere estas en tiu legendo aliaj elementoj al kiuj tute mankas logiko. Laŭ la legendo, la pago de la tributo komenciĝis en la epoko de la reĝo Maŭregato, jarojn 783-789, kaj la batalo kiu metis finon al tiu tributo okazis en la jaro 844. Nu, oni devas prikonsideri ke ene de tiu periodo okazis la longa reĝ-periodo de Alfonso la 2a, kaj ke tiu monarĥo plurfoje venkis la maǔrojn, li disrabis la urbon Lisbonon en la jaro 798 profitante internajn problemojn en la araba Emirlando de Kordo-vo kaj venkis la arabojn en la batalo de Auceo en la jaro 825. Krome li konkeris kaj repopolis grandan parton el la araba te-ritorio en Galegio, Leonio kaj Kastilio. Do estas evidenta ke se tiu, aŭ alia, tributo el la Asturia Regno al la Kordova Emirlando ekzistus tiam, tiu reĝo estus povinta meti finon al ĝia pagado re-zulte de liaj venkoj.

Tamen ne mankas en Hispanio personoj kiuj pensas ke estas his-toria vero ĉio rilate al la hispana aventuro de la apostolo Sankta Jakobo: lia prediko en Hispanio, lia entombiĝo en Kompostelo, la stel-brilado indikante la lokon de lia tombo kaj krome ankaŭ lia interveno en la batalo de Klaviĥo. En iu monaĥejo de nia lando oni montras al la vizitantoj de la monaĥeja muzeo feran hufumon perditan de la blanka ĉevalo de Sankta Jakobo en tiu batalo de Klaviĥo. La ikonografio pri Sankta Jakobo en Klaviĥo estas abun-da; en multaj preĝejoj de Hispanio, kaj ankaŭ en HispanAmeriko, estas pentraĵoj kaj statuaĵoj en kiuj aperas la sur blanka ĉevalo rajdanta Sankta Jakobo buĉante saracenojn.

Kiam kaj kial naskiĝis tiu legendo? Kiel dirite, ĝi aperis en la 13a jarcento. Nenion diras pri tiu batalo la historiistoj de la antaŭaj jarcentoj. La Ĉefepiskopo de Toledo, Rodrigo Jiménez de Rada, estis la unua historiisto kiu mencias tiun batalon en sia verko De rebus Hispaniæ de la jaro 1243. En tiu epoko daŭre ekzistis la kontraŭfrontiĝo inter kristanoj kaj muzulmanoj, sed la politika situacio estis tre malsimila ol ties de kvar jarcentoj antaŭe. Tiam estis en la Iberia Duoninsulo kelkaj kristanaj regnoj: Leonio, Kastilio, Portugalio, Aragonio, Navario… batalantaj kontraŭ la araboj de la sudo, kiuj, ankaŭ ili, malaperinta la Kordova Kalif-lando, estis dividitaj en kelkaj regnoj. Dum tiu longatempa epoko ne mankis ankaŭ batalado inter la arabaj regnoj, iuj kontraŭ la aliaj, foje kun kristanaj aliancanoj. Ankaŭ la kristanaj regnoj iam batalis inter si, foje kun muzulmanaj aliancanoj. Kaj eĉ estis bata-loj en kiuj, en ambaŭ kontraŭantaj flankoj estis kristanoj kaj mu-zulmanoj. Sed la ĝenerala skemo estis ke la kristanoj konsciis troviĝi meze de procezo de krucmilito kiu en tiu ĉi lando ricevis la nomon de “Rekonkerado” celanta la forigon de la muzulmanoj. Estis por nutri tiun senton kaj alvokiĝon ke aperis legendoj kiel tiu de la Klaviĥo.

Sed estis alia kroma kialo. Konekse kun la notico pri tiu batalo de Klaviĥo ekaperis la koncepto de la Voto de Sankta Jakobo, kon-sistanta el iu speciala tributo kiun la loĝantoj de ĉiuj kristanaj regnoj de Hispanio devus pagi al la diocezo de Kompostelo kiel dankon pro la helpo de Sankta Jakobo en la batalo de Klaviĥo. Tiu imposto aŭ tributo aldoniĝis al la tiama kutima devo de ĉiuj kristanoj pagi dekonaĵojn kaj unuaaĵojn al la Eklezio. La pagado de tiu imposto al la Kompostela katedralo daŭris ĝis la jaro 1812, kiam abolis ĝin la Konstitucia Parlamento de Kadizo.




Baldaǔ post la malkovro en Kompostelo de la tombo atribuita jam dekomence al la Apostolo Sankta Jakobo, komencis esti vizitantoj kiuj, en tiuj unuaj jardekoj, meze de la 9a jarcento, ven-adis el tiuj teritorioj de la nordo de Hispanio kiuj tiam konstituis la Asturia Regno. Sed jam de la 10a jarcento, konsiderinda nombro da pilgrimantoj el diversaj eŭropaj adresiĝis al tiu loko tra itinero kiu de tiam nomiĝis Vojo de Sankta Jakobo.

La Vojo, ekde Kompostelo etendiĝis, disbranĉig-ita, al centra Eŭropo, sed la plej konataj sekcioj de tiu itinero komenciĝis en Francio. Fakte, la ĉefa kaj plej trairata irejo al Kompostelo estis tiu no-mata “La Franca Vojo”. Tiu vojlinio ligis la fran-can urbon de Saint-Jean-de-Pied-de-Port kun la Jakoba urbo de Kompos-telo. En tiu franca urbo kunligiĝas diversaj aliaj voj-branĉoj kies origino troviĝas en aliaj lokoj en Francio (Parizo, Vezela-jo, Le-Puj Arlezo), Germanio kaj aliaj eŭropaj regionoj.

La itinero de la Franca Vojo al Kompostelo estas: Saint-Jean-de-Pied-de-Port, Roncesvalo, Zubiro, Pamplono, Ponto-de-la-Reĝino, Estello, Lizarro, Logrojno, Naĥero, Santa-Dominiko-de-la-Vojo, Belorado, Agneso, Burgoso, Hontanaso, Boadillo-de-la-Vojo, Karriono-de-la-Grafoj, Terasetoj-de-la-Templkavaliroj, Burgo-Ranero, Leonurbo, San-kta-Martino-de-la-Vojo, Astorgo, Foncebadono, Ponferrado, Villafranka-de-la-Bierzo, O-Cebreiro, Triakastelo, Sarrio, Portomarino, Palas-de-la-Reĝo, Arzuo, Pedrouzo, Kompostelo. Entute 31 sekcioj aŭ etapoj. En la fino de ĉiu etapo estis gastejoj por la pilgrimantoj, kaj en la proksimaĵoj de la Vojo abundas la monaĥejoj, preĝejoj kaj aliaj vidindaj lokoj, gravaj laŭ kultura kaj religia vid-punkto, interesaj por la pilgrimantoj.

Inter la motivoj aŭ kialoj de la mezepokaj pil-grimantoj ŝajnas ke elstaras la religia fervoro, aŭ plej konkrete, la intenco aŭ deziro penti aŭ preĝi por pekopardono. Saman instigilon estis havinta, la pilgrimado al Jerusalemo, sed ĉi lasta ne plu eblis post la epoko de Saladino (fine de la 12a jarcento), kiam tiu islama princo rekonkeris La Sanktan urbon de la kristanismo kaj malebligis la vizitadon de eŭropanoj al tiu loko. Ja, de tiam pli-intensiĝis la pilgrimado al Kompostelo. Oni po-vas diri ke la 13a jarcento konis la apogeon de la kulto al Sankta Jakobo de Kompostelo. Ne estas ha-zardo tio ke plejparto el la katedraloj kaj grandaj preĝejoj laŭlonge de la fama Vojo apartenas al la gotika art-stilo kiu floris en tiu jarcento.

Rilate al la Vojo kaj la pilgrimado tra ĝi indas memori tion, kion Goeto asertis pri tiu afero, t.e. ke Eŭropo kreiĝis pilgrimante al Sankta Jakobo de Kompostelo. La Jakoba Vojo estis lulilo de la kultura unueco de Eŭropo. Tra ĝi cirkulis, krom art-stiloj kaj muzik-stiloj, ankaŭ ideoj, komercado kaj la sento aparteni al iu kulturo, naskiĝanta, bazita sur komuna religio en epoko kiam la religio estis kvazaŭ la animo de ĉiu kulturo aŭ civilizacio. Oni ne forgesu ke ne nur en la malproksima Jerusalema Regno sed en Hispanio mem la kristana kulturo estis milite kontraŭ-frontante la Islamismon, alian kulturon bazitan sur religio.

Alia menciinda aspekto de la influo de la Vojo estis tiu kiu koncernas al la progresado de la ko-merco. La kristanaj reĝoj de la hispanaj regnoj permesis al eksterlandaj komercistoj instaliĝi en la urboj ekzistantaj laŭlonge de la Vojo. Rezulte de tio abundis en tiuj lokoj komercistoj el diversaj fremdaj gentoj: lombardoj, burgonjanoj, angloj, germanoj, provencanoj… Tio kontribuis al la formado de ia urbana kulturo en teritorio kie an-taŭe estis nur kamparanoj submetitaj al la povo de feŭdsinjoroj.

Krom la komerco, prosperis en tiu medio ankaŭ la medicino. En diversaj lokoj apud la Vojo estis hospitaloj por la pilgrimantoj kiuj malsaniĝis. Ŝajnas ke estis en la urbo Burgoso kie unuafoje oni uzis kloroformon por anestezado. Multaj kuracistoj, plejofte ju-doj, dediĉiĝis al la fle-gado de la malsanuloj kaj vunditoj inter la amaso da vojaĝantoj kaj loĝantoj de tiu lon-ga terzono.

Alia karakteraĵo de la Jakoba Vojo en Hispa-nio estis ke ĉi tiu rolis kiel fluejo aŭ kanalo de disvastigado de la influo de Klunizo unue kaj de la Cistercio poste. Ni klar-igu kion signifas tio. Klunizo (Cluny en la franca lingvo) estis iu franca urbeto kie fondiĝis, en la 11a jarcento, iu grava monaĥejo aŭ abatejo de la benediktana ordeno. Tiu abatejo estis kvazaŭ la kapo aŭ ĉef-loko de ciuj benediktanaj monaĥejoj ekzistantaj en Eŭropo, kaj laŭloge de la Vojo al Kompostelo abundis tiuj monaĥejoj. Tiu religia ordeno, tre potenca kaj influopova dum la 11a kaj 12a jarcentoj, promociis la romanikan art-stilon en la konstruado de katedraloj kaj aliaj religiaj centroj. En la proksimaĵoj de la Vojo kaj en la apudVojaj urboj abundas la romanikaj preĝejoj kaj tiutipaj konstruaĵoj. La katedralo de Kompostelo mem apartenas al tiu stilo. Poste, ekde la 13a jar-cento, floris alia tipo je konstruado, la gotika arto. Ĉi tiu estis promociata de alia religia ordeno, la Cistercia, kiu konkuris kun la Kluniza en povo, influo kaj riĉeco. Ambaŭ ordenoj estis esence eŭrop-devenaj, kaj la influo kiun ili efikis sur la kristana Hispanio estas taksata malsame depend-ante ĉu oni estimas aŭ ne la eŭropan kulturon kaj ties influo sur la iberia Duoninsulo. En la konkreta kazo de tiuj du ordenoj la influo sur Hispanio ne rilatis nur al la stilo de la konstruo-arto sed ankaŭ, kaj ĉefe, al la kulto aŭ ritaro de la hispana krist-anismo. Tio estas, ambaŭ ordenoj estis disvastig-iloj kaj promociiloj de la Latina Ritaro, kiun oni uzadis tiam en tuta ok-cidenta Eŭropo. Kiel sciate, en Bizanco kaj aliaj Eklezioj de Ori-ento oni uzadis, kaj plu uzadas nuntempe, propran apartan rita-ron por la kristana kul-to. Sed eble ne tiel es-tas konate ke en His-panio ekzistis ĝis mez-epoko propra ritaro, nomata mozaraba. Ĝuste en tiu epoko de potenca influo de la fremdaj ordenoj la mozaraba ritaro tute aŭ preskaŭ tute malaperis eĉ laŭ ordonoj de la kristanaj reĝoj de Hispanio.

Sed, reciproke, ankaŭ Hispanio kaj la hispanaj aferoj influis iamaniere sur Eŭropo, kiel la propra kulto al la apostolo Sankta Jakobo kaj la raportoj pri la vojaĝoj tra la Jakoba Vojo, kiuj floris en tiu epoko en la tuta okcidenta Eŭropo. Krome, multaj antikvaj verkoj de la helena kulturo kiuj konserv-iĝis inter la araboj, tra Hispanio pasis al la cetero de Eŭropo.

Aliflanke, rimarkindas ankaŭ tio ke la hispana lingvo naskiĝis en la geografia medio de la Vojo.


Kvankam ni okupiĝas prefere pri la hispana parto de la Vojo, kiu estas komuna daŭrigo de ĉiuj vojobranĉoj el aliaj landoj, atent-indas pri tio ke la karakteraĵoj, kiujn ni pritemos, de la konstruaĵoj apud la Jakoba Vojo, validas ankaŭ por la francaj, germanaj… sekcioj de la Vojo. Tio estas, temante pri la konstruo-stiloj de la katedraloj, monaĥejoj, preĝejoj, kasteloj… apud la Vojo al Kom-postelo, ni devos speciale mencii la romanikan kaj la gotikan sti-lojn ĉar ĝuste ili floris dum la epoko kiam la Vojo de Sankta Ja-kobo tre estis trairata. Sed temante pri tiuj jarcentoj, kompreneble, la romanikaj kaj gotikaj konstruaĵoj ne estas io specifa de la Ja-koba Vojo kaj ties proksimaĵoj sed de tuta la tiam kristana parto de Okcidenta Eŭropo. Sed okazas ke laŭlonge de la Vojo al Kom-postelo abundis pli ol en la ceteraj zonoj ĉiutipaj konstruaĵoj: kas-teloj, preĝejoj, katedraloj, gastejoj kaj hospitaloj por la pilgrim-antoj kaj eĉ gravaj kaj artaj pontoj kiel tiu kiu donas nomon al la urbo de Puentelareina (Ponto de la Reĝino), kaj ne nur tio sed an-kaŭ tutaj urboj, eĉ grandaj urboj estis dum Mezepoko ornama kaj gasteca elemento de la Vojo: Pamplono, Logronjo, Burgoso, Leonurbo, Astorgo, Ponferrado…

La Romanika art-stilo floris en Eŭropo de la 11a al la 13a jar-cento. Sed en iuj lokoj (Katalunio kaj Asturio en la hispana terito-rio) estis ia komenca etapo konata kiel “preromaniko”. T.e. antaŭromaniko, en kiu aperas kelkaj elementoj de la romanika konstruo-arto. Ĝuste dum la epoko de la Asturia Regno, kiam estis malkovrita la tombo de Kompostelo, en la Asturia Reĝa Kortego estis kelkaj famaj antaŭromanikaj monumen-toj ankoraŭ ekzistantaj: Preĝejo de Sankta Mikaelo de Lillo, preĝejo de Sankta María de la Naranko (antikva reĝa palaco de la 9a jar-cento, k.a.

Post tiu komenciĝo en kelkaj lokoj, ĉirkaŭ la jaro 1000 en tuta la kristana Eŭropo, ekestis emo konstrui laŭ stilo kiu reprezentis tiun naskiĝantan kulturon. Ĝi estis la Romanika stilo, kvankam la ter-mino “romaniko” por difini tiun stilon, ne aperis ĝis 1820. La dis-vastigado de tiu unua eŭropa konstruo-arto eblis dank’ al la mo-naĥa reformo de la Kluniza ordeno rezulte de profunda revizio de la benediktanaj komunumoj. La monaĥejo de Klunizo, fondita en la jaro 930, estis la granda centro propaganto de la reformo kaj pere de la monaĥejoj de la ordeno la romanika arto etendiĝis tra la tuta kristana mondo de Eŭropo.

En Hispanio, kaj en aŭ apud la Jakoba Vojo, inter la romanikaj monumentoj estas speciale menciindaj, krom kelkaj pontoj de la 12a jarcento, la ok-angula ermitejo de Sankta Maria de Eŭnato, la preĝejo de Sankta Petro de la Rua en Estello, ruinaj restaĵoj de la kastelo de Belorado kaj la monaĥejo de la sama urbeto, antikvaj partoj de la monaĥejo de Santa Millano de la Kogollo, monaĥejo de “Las Huelgas” (Burgoso), la preĝejo-fortreso de Sankta Maria la Blanka en Karriono de la Grafoj, la benediktana monaĥejo de



Sankta Fakundo en Sahaguno, la preĝejo de Santa Martino en Tero de Kampoj, la monaĥejo de Sankta Isidoro en Leonurbo, la katedralo de Astorgo, la preĝejo de Sankta Jakobo de Villafranka-de-la-Bierzo, la benediktana monaĥejo en Samoso, la preĝejo de la Savanto de Vilaro de Donaso, kaj laste, kaj ĉefe, la katedralo de Sankta Jakobo de Kompostelo mem.

La alia konstrua stilo de la ora epoko de la Jakoba Vojo estas la t.n. Gotiko. Ĉi tiu konstruo-arto estas iome mistera. Unue, estas la fakto ke ĝi aperis subite. Ne estis “pregotika” aŭ antaŭ-gotika eta-po anoncante ĝian aperon (kiel okazis kun la Romaniko), kaj an-kaŭ ne estis transira stilo inter la Romaniko kaj la Gotiko. La fak-to ke estas diversaj, malsamaj opinioj pri la origino kaj fonto de tiu arto montras ĝis kioma grado la mistero envolvas ĝin. Krome, kontraŭe al aliaj stiloj, kiuj perfektiĝis laŭ la pasado de la tempo, tiu Gotika art-stilo naskiĝis perfekta, klasika en ĝia stilo, kaj la posta evoluado estis degenerado de la modelo. Ja, la unuaj kate-draloj gotikaj, konstruitaj en Francio, estas konsiderataj kiel la klasika aŭ baza modelo de la stilo. Ĝiaj ĉefaj trajtoj estas la volboj apogitaj sur ogivokruciĝoj, ogiv-forma arko de pordoj, balkonoj, aburmentaj muroj, koloraj vitraloj…

Se la Romanik-stilo estis disvastigata de la monaĥeja ordeno de Klunizo, la Gotik-arto ŝuldas sian disvastiĝon tra la tuta kristana teritorio de Okcidenta Eŭropo al la ordeno Cistercia. La Cisterciaj monaĥejoj abundas en la Vojo ne malpli ol la Klunizaj. Ini-ciatinto kaj ĉefa apoganto, tiel de la Cistercia ordeno kiel de la Gotika stilo, estis Sankta Bernardo de Klaravalo, abato de la unua cistercia monaĥejo de Klaravalo. Notindas ke tiu monaĥo estis la aŭtoro de la statutaro de la ordeno de la templ-kavaliroj. Inter la multaj opinioj pri la origino de la gotika stil-arto estas tiu ke la templ-kavaliroj alportis el la tiam ĵus konkerita urbo Jerusalemo la mezurojn kaj proporciojn de la antikva Salomona templo de tiu urbo, kaj ke tiuj datumoj utilis por la difino de la bazaj arkitek-turaj elementoj de la gotika arto.

Inter la ĉefaj gotik-stilaj monumentoj proksimaj al la Vojo de Sankta Jakobo estas citindaj: la kapitula kirko de Roncesvalo, la katedralo de Pamplono, la reĝa panteono kaj la hospitalo de pilgrimantoj de Naĥero, la katedralo de Burgoso, la katedralo de Leonurbo, la kastelo de la Templ-kavaliroj en Ponferrado kaj la Gastejo de la Katolikaj Gereĝoj en Kompostelo. Menciindas an-kaŭ la monaĥejon de Sankta Marko en Leonurbo; ĝi ne apartenas al la gotika stilo sed al la platereska, kiu estis iu transira stilo inter la Gotiko kaj Renesanco.

Menciindas tio ke la Vojo trairas aliajn antikvajn spacojn kiel keltaj kastroj (fortikigitaj kampadejoj) kaj proksime de la ekster-ordinare pitoreska maragata urbeto de Kastrillo de Polvazaro, sen-forgese de la belaj kaj pitoreskaj pejzaĝoj de kelkaj nordaj pro-vincoj de Hispanio. En kelkaj lokoj estas videblaj ankaŭ antikvaj megalitaj monumentoj kiel dolmenoj, menhiroj, petroglifoj…

Kompreneble, apude al la Jakoba Vojo estas aliaj monumentaj konstruaĵoj krom la romanikaj kaj gotikaj menciitaj. Post tiuj mezepokaj konstruo-artoj venis la menciita Plateresko, nomita ankaŭ “Izabela” en Hispankio, kaj la Renesanca stilo, kaj la Baroko… Sed tiuj stiloj de konstruado apartenas al tempo en kiu la pilgrimado tra la Vojo al Kompostelo ne tiel estis vigla kaj amasa kiel dum Mezepoko.

Kiel supozeble, tiel trairata irejo kiel la pilgrima Vojo al Kompostelo nepre vekadis la rabemon kaj monavidon de ĉiutipaj friponoj kiuj, en Hispanio kaj en tiu epoko, tiel abundis kiel en ĉiu loko en la mondo kaj en ĉiu historia epoko. Krome en tiuj mezepokaj jarcentoj Hispanio estis terzono de preskaǔ konstanta militado inter la kristanaj reg-noj, tra kiuj etendiĝis la fama Vojo, kaj la araboj okupantaj la sudon de la lando. Estis, do, necesa iu speciala gardistaro por la defendo kaj protektado de la gepilgrimantoj kaj ties havaĵoj.

Estis meze de la 12a jarcento kiam oni destinis al tiu tasko tiujn ordenojn de kavaliroj samtempe mi-litistoj kaj monaĥoj. La hispanaj kavaliraj orde-noj: Sankta Jakobo, Al-kantaro, Kalatravo kaj Monteso, estis kreitaj laŭ la modelo de la hospital-anoj kreitaj fine de la 11a jarcento kaj la templanoj kreitaj komence de la 12a jarcento, ambaŭ batalan-taj kontraŭ la muzulm-anoj defendante la krista-nan regnon de Jerusale-mo. La unue fondita el tiuj kvar ordenoj estis tiu de Sankta Jakobo por la defendo de la Vojo kaj ties pilgrimantaro. Tiu ordeno sekvis la regularon de la aŭgustenoj. La ceteraj ordenoj, kreitaj poste, sekvis la regularon de Cistercio, same ol la templanoj.

La ordeno de Santiago t.e. Sankta Jakobo estis la plej dediĉita al la defendo de la Jakoba Vojo. Sed kvankam Kompostelo, en Galegio, estas la centro de la kulto de tiu apostolo, fakte ĝi estis nek la naskiĝejo nek la ĉefa sidejo de la ordeno. La orde-no ricevis sian unuan regulon en 1171. Ĝi tre rapi-de disvolviĝis kaj ege kontribuis al la Rekonkero de la hispana teritorio.

La ordeno Alkantaro devenis de militista kunfrat-aro fondita en 1156. Ĝi estis kreita de nobeloj el Ekstremaduro. En 1183, la preĝisto, Suero Fernan-dez Barrientos, aliformigis ĝin en militistan orde-non kaj arogis al si la titolon "Majstro". En 1218, la reĝo de Leono, Alfonso la 9a, donis al la ordeno la fortikaĵon el-Kantara, kiun li estis ĵus konker-inta. La nomo fariĝis "Alkantaro", kaj estis alpren-ita de la ordeno. La monaĥejo de Sankta Benito de Alkantaro estis la sidejo de la ordeno: ĝi dependis de la reĝlando Leono.

La ordeno Monteso estis la lasta kreita en His-panio (en la jaro 1317) kaj la sola de la regno de Aragono; ĝia fondinto estis la reĝo Jakobo la 2a (Jaime en la loka lingvo) de Aragono. Tiu ordeno, kontribuis al la forigo de la muzulmanoj el la Valencia teritorio.

E
Kavaliraj

Ordenoj
Sankta Jakobo
Alkantaro
Kalatravo
Monteso
n Hispanio, krom tiuj kvar ordenoj, estis ankaŭ templanoj, kiuj batalis kontraŭ la maŭroj same ol la ceteraj ordenoj. Tiuj templ-kavaliroj havis iun grandan kastelon en Pon-ferrado, ĝuste apud la Ja-koba Vojo, kaj aliaj kas-teloj kaj komandorejoj en la kristana teritorio de Hispanio, kaj same la ce-teraj ordenoj. Kiam la templordeno estis nul-igita laŭ dispono de la papo, en la jaro 1312, ĝiaj membroj en la regno de Kastilio pasis al la or-deno Kalatravo kaj tiuj de la regno de Aragono estis ricevitaj en la orde-no Monteso.

La militistaj ordenoj tre kontribuis al la rekonkero de la teritorioj kontrolitaj de la muzulmanoj kaj dume atingis grandan politikan povon kaj riĉaĵojn. Kiam la araboj estis definitive venkitaj en Hispa-nio, la povo de la ordenoj, kontrolita de la res-pektivaj Majstroj aŭ Grandaj Superuloj, rezultis esti granda problemo por la plifirmiĝo de la reĝa povo kiu tiam estis intencante limigi la privile-giojn de la feŭdsinjoroj. En la jaro 1489, post la morto de la Majstro de Alkantaro, la reĝo Fer-dinando la Katoliko aranĝis sian elekton kiel nova Granda Majstro de la Ordeno, kaj sekve li kunigis ĝin al la hispana krono. Same li faris ankaŭ kun la Majstreco de la ceteraj ordenoj kaj tiele, iom-post-iom la ordenoj perdis sian karakteron de militisma monaĥeco por resti kiel nura honora titolo de la membroj. Ne estas necese diri ke tra tiu procezo la havaĵoj de la ordenoj aldoniĝis al la posedaĵoj de la krono.



La teniĝo de la reĝo Ferdinando la Katoliko al-preni la Majstrecon enkadriĝis en lia ĝenerala po-litiko limigi la povon de la nobelaro kaj fortikigi la reĝan aŭtoritaton. Li estis reĝo de Aragono, sed per lia edziĝo al la reĝino Elizabeta de Kastilio, tiu politiko aplikiĝis en ambaŭ regnoj. Krome tiuj ge-reĝoj, per la konkero (en la jaro 1492) de la mu-zulmana regno de Granado, lasta maŭra regno en la Iberia Duoninsulo, metis finon al la historia tasko de la Rekonkerado. Baldaŭ poste (en 1512) es-tis aldonita al la hispana krono ankaŭ la malgranda kristana regno de Navario kaj tiele kompletiĝis la for-mado de la hispana lando, proksimume, tia kia ĝi es-tas nuntempe, eĉ se poste okazis aliaj ŝanĝoj kiuj ne rilatas al la temo kiun ni pritraktas ĉi tie.

La ŝanĝoj okazintaj en His-panio dum la regado de la t. n. Katolikaj Gereĝoj, kaj aliaj kiuj okazis baldaŭ poste en Eŭropo: hispanaj militoj kontraŭ Francio kaj aliaj Eŭropaj landoj dum kelkaj generacioj, Protest-anta Reformacio... efikis malfavore sur la pilgrim-ado al Kompostelo.

Ja, finiĝinte en Hispanio la batalado kontraŭ la araba civilizacio, malaperis unu el la ĉefaj instig-iloj de la kulto al Sankta Jakobo. Krome en 16a jarcento okazis en la Eŭropa kristanismo grava skismo, la Protestanta Reformacio iniciatita de Lutero kaj poste daŭrigita de aliaj lideroj: Kalvino, la angla reĝo Henriko la 7a… De tiam ne ĉiuj kristanoj de Okcidenta Eŭropo estas katolikoj sed multaj el ili konstituis apartajn ekleziojn for de tiu de la papoj de Romo. Tio sufiĉe gravas por la afe-ro de la pilgrimado kiun ni pritraktas ĉar inter la diferencoj de la reformitaj kristanoj rilate al la ka-tolikismo estas tiu malsama teniĝo pri la pilgri-moj. Konkrete, tiu afero de la pilgrimado koliziis kun pluraj el 95 tezoj de Lutero. Li baziĝis en la diraĵo de Kristo ke por la preĝado ne estas necesa iu templo aŭ speciala loko, ke oni povas preĝi al Dio en ĉiu ajn loko kondiĉe ke oni preĝu en spirito kaj vero. Alie, tiuj tezoj de Lutero kiuj rilatis al la indulgenco kaj la peko-pardono konstituis alian atakon kontraŭ la ideo kiun inspiris la pilgrimadon kiel rimedo por atingi la Dian pardonon. Granda parto de la kristana loĝantaro de Eŭropo akceptis tiujn tezojn de la reformaciistoj kaj tio damaĝis la ideon mem de pilgrimado.

Kaj en tiuj popoloj kiuj plu sin tenis katolike ne man-kis aliaj kialoj kiuj malper-mesis aŭ malfaciligis al la tieaj loĝantoj vojaĝi al Ga-legio en Hispanio. La poli-tiko de la Katolikaj Gere-ĝoj pri familiaj aliancoj en Eŭropo ligis la hispanan kronon kun la dinastio de la Habsburgoj kaj implikis Hispanion en la konfliktoj de Centra Eŭropo, kaj ĉefe kontraŭ Francujo, tradicia devenloko de plejparto el la fremdaj pilgrimantoj al Kompostelo.

Dum la tuta reĝado de Karlo la 5a, samtempe re-ĝo de Hispanio kaj imperi-estro de Germanio, la mi-litado kontraŭ Francio estis senĉesa, kaj tia situa-cio daŭris ĝis la komenca etapo de la reĝado de lia filo Filipo la 2a, kiu influis poste en la civilmilito okazinta en Francio kaj havis konfliktojn en Ne-derlando kaj aliaj lokoj.

Kiel dirite ĉio ĉi efikis kontraŭ la Jakoba pilgrim-ado tia kia ĝi estis dum Mezepoko. De tiam kaj ĝis la 20a jarcento la kulto al Sankta Jakobo de Kom-postelo restis kiel preskaŭ nura hispana afero, sed notindas ke dum tiuj jarcentoj Hispanio plende-diĉiĝis al la koloniigado de granda parto de la Amerika kontinento, kaj tiu koliniigado signifis ankaŭ kristanigon. La koloniigitaj de Hispanio te-ritorioj ricevis kun la kristanismo, ankaŭ la kulton al la apostolo Sankta Jakobo, sed, kompreneble, ne la kutimon pilgrimi al Kompostelo.




Ekde la 16a jarcento la Jakoba pilgrimo restis kiel ne tre grava afero, kompare al ĝia situacio en Mezepoko. Tiu situacio daŭris ĝis la komenciĝo de la 20a jarcento aŭ pli ĝuste la finiĝo de la 19a jarcento, kiam estis denove malkovritaj la Jakobaj relikvoj.

Jes, ekde la 16a jarcento oni ne sciis kie troviĝis la fama ĉerko kun la postrestaĵoj atribuitaj al la apostolo Sankta Jakobo. Okazis ke la jaron 1589 la ĉefepiskopo Juan San Clemente ordonis kaŝi la relikvan ĉerkon pro timo antaŭ la alproksimiĝo de la angloj sub-gvide de Francis Drake al Kompostelo. Eble tiu episkopo mortis ne povinte informi sian sekvanton pri la kaŝejo de la korpo ĉar dum 300 jaroj oni malkonis la lokon de la famaj relikvoj. La ĉerko estis poste malkovrita en la jaro 1878 estante episkopo de Kompostelo la Kardinalo Payá.

Tiam estiĝis polemiko pri la identeco de la persono al kiu aparte-nis la trovitaj postrestaĵoj. En tiu epoko multaj personoj ne tiel estis kredemaj kiel la mezepokaj popolanoj. La 19a jarcento estis tempo de liberpensuloj influita de la scienca progresado kaj de la industria revolucio. Multaj personoj estis sensivaj antaŭ la argu-mentoj pri la verŝajneco ke la kompostela tombo apartenis al Pris-ciliano. La tiama papo Leono la 13a, deklaris la 1an de novembro de la jaro 1884, kun simila manko de rigoro al tiu de aliaj papoj kiu proklamis dogmojn, ke la postrestaĵoj lasta malkovritaj en Kompostelo apartenis al Santa Jakobo kaj ties disĉiploj Atanasio kaj Teodoro, kaj instigis la kristanojn rekomenci la pilgrimadon.

Ĉu tiuj cirkonstancoj influis aŭ ne en la afero, ĉiukaze laŭlonge de la 20a jarcento la pilgrimado al Kompostelo pli kaj pli intensiĝis. En la jaro 1985 la UNESKO asignis al la Jakoba Vojo la rangon je Universala Propraĵo de la Homaro. Tiu pilgrimvojo al Kom-postelo iĝis en 1987 unua eŭropa kulturvojo. En la jaro 2000 Kompostela estis la kultura ĉefurbo de Eŭropo.

En la jaro 1993, kiu estis Jakoba jaro same ol la nuna 2010, la registaro de la galegia aŭtonoma regiono decidis potencigi la Ja-koban Vojon de turisma vidpunkto ofertante ĝin al personoj je homtipo de la tradicia religia pilgrimanto. Tiucele estis riparitaj kelkaj partoj de la Vojo kaj oni implikis en tiun planon la regant-arojn de aliaj hispanaj aŭtonomaj komunumoj tra kiuj etendiĝas la Jakoba Vojo.

Sed la nuntempa pilgrimanto iome diferenciĝas de la mezepokaj trairintoj de la Vojo al Kompòstelo. Unue, hodiaŭ ne ĉiuj pilgrim-antoj marŝas perpiede tra la Jakoba Vojo; iuj trairas tiun vojon bi-cikle aŭ rajdante sur ĉevalo. Aliaj vojaĝas al Kompostelo per aŭ-tomobilo, ĉu tra la tradicia vojo aŭ iu ajn normala ŝoseo. Kaj fine, aliaj faras la pilgriman vojaĝon perŝipe aŭ aviadile. Kompreneble, ĉi-kaze temas pri ne-eŭropaj pilgrimantoj. Multaj venas el Ame-riko, kaj notindas ke ne ĉiuj nuntempaj pilgrimantoj estas religi-emaj homoj, eĉ ne katolikoj kaj eĉ ne-kredantoj. Resume, hodiaŭ la pilgrimado al Kompostelo kaj aliaj lokoj ne plu estas nura re-ligia afero, sed plejofte temas pri turismo, turismado.




La Jakoban pilgrimadon

Mi Pilgrimas per Google maps; mi ĵus alvenis al Astorgo!

Saluton, Kion vi faras, Joĉjo?
Sed ne mankas ankaŭ tiuj kiuj iradas al Kom-postelo marŝante perpiede tra la tradicia Vojo. Sed ankaŭ tiukaze ne ĉiam la instigilo estas religia; ankaŭ tie estas turismo kaj precipe sport-farado, sport-marŝado… Por tiuj pilgrimantoj la Vojo estas sufiĉe markita kaj indikita per flavkoloraj sagoj, fostoj kaj aliaj signaloj. Kaj en Interreto troviĝas abunda informo pri la vojo, ties hoteloj kaj monumentoj. La piedirantaj pilgrimantoj (aŭ sport-marŝantoj) trairas proksimume 25 kilome-trojn ĉiutage, kaj en la halt-lokoj ili disponas je konfortaj gastejoj kaj ĉiuspecaj servoj je kiuj ne disponis la antikvaj pilgrimintoj. La afero estas programita laŭ la nuntempa pensmaniero de la kulturo de ĝuado de liber-tempo.


Sed, vi sidantas…


La moderna re-kuperado de la Jakoba pilgrim-ado, ĉefe en la lasta tempo. ne povas esti inter-pretata kiel re-zulto de la par-topreno de la pilgrimantoj en la kredaro de la religia kadro en kiu oni oficas ti-un ritualon. En iuj kazoj, jes ja, la afero funkcias tiele, sed ĝene-rale temas pri esprimo de la valoroj de la moderna socio: la turismo, la in-tereso pri la tra-dicioj, popolaj kutimoj kaj pas-intaj epokoj, aŭ la novaj formoj je spiritualeco. La hodiaŭa pil-grimanto estas samtempe turisto kiu uzas la vetur-rimedojn kaj ceterajn servojn de la turisma in-dustrio kaj kombinas la piajn kialojn kun la ripoz-ado kaj la feriado. Cetere, la centroj de religia pil-grimado havas nuntempe por multaj pilgrimantoj multajn interesajn prikulturajn allogaĵojn kiel mo-numentoj, religia arto kaj eĉ la pitoreskajn espri-mojn de religia fervoro en kiu ili mem ne parto-prenas. Tiurilate, oni konsideru, ekzemple, la reli-giajn procesiojn kiuj en multaj hispanaj urboj oka-zas dum la Paska Semajno, kaj kiuj por granda amaso da personoj estas nur spektaklo, io en kio oni partoprenas nur kiel spektanto.

Simile okazas kun la folkloro aŭ pompo de la Ja-koba kulto en Kompostelo: la solena laŭvica el-nomado, en la meso en la katedralo, de la ko-lektivoj kaj personoj ĉeestantaj en la tago, la pro-cesio al la malantaŭo de la altaro por brakumi la tiean statuon de la apostolo Sankta Jakobo, la pendumila fumado de la botafumeiro (granda incensilo pendanta el la katedrala tegmento) tra la transepto de la templo, la akiro de vieira (konko), aŭ aliaj memoraĵoj kiel atestilo de pilgrimado…

Krome por tiuj, al kiuj interesas tiu afero, la Ekle-zio koncesias spiritualajn premiojn kiel indulgen-coj por la totala peko-pardono, por tiuj pilgrim-antoj kiuj, alveninte al Kompostelo, ĉeestas la me-son en la katedralo kaj komunias tie, sendepende de la formo laŭ kiu oni iris al Kompostelo, ĉu perpiede aŭ ali-maniere.


Kiel multe belas la Voja pejzaĝo!


En la solena me-so de la festo-tago de la apos-tolo Sankta Ja-kobo (la 25a de julio). oficita de la ĉef-episkopo de Kompostelo, ĉeestas tiun ce-remonion iu gra-va hispana aŭ-toritatulo, foje la reĝo, plejofte la kronprinco, aŭ la Prezidento de la registaro aŭ iu el liaj ministroj… En iu okazo eĉ iu papo de Romo partoprenis en tiu kulto en la templo de la “apostolo”.

La menciita folkloro aŭ pompo de la Jakoba pil-grimado kaj ties kulmino en Kompostelo okazas senĉese, ĉiujare, sed ĝi estas speciale grava kaj multenombre partoprenata en la t. n. Jubileaj aŭ Jakobaj jaroj, kiuj estas tiuj jaroj, kiel la nuna 2010, en kiuj la festo de la apostolo koincidas kun dimanĉo. Por tiuj jaroj la ritualo preskribas aliajn specialajn ceremonioj kiel la malfermo de la t.n. “sankta pordo” en la unua tago de tiuj jaroj kaj la fermo de tiu pordo en la lasta tago de la jaro.



Restas nur aldoni ke en la nuna jaro, kiel kroma elemento de la festado de la Jakoba jaro okazos en Kompostelo la Hispana Kongreso de Esperanto.


Verkis: Ildefonso Domínguez
1   2   3   4   5   6   7


Elŝuti 360.59 Kb.

  • Gallaecia
  • Emerita Augusta
  • Civitas Treverorum
  • Prisciliano, episkopo de Avilo
  • Valora Havaĵo de la Homaro
  • Matamoros
  • La Jakoban pilgrimadon Mi Pilgrimas per Google maps
  • Kiel multe belas la Voja pejzaĝo!
  • Hispana Kongreso de Esperanto.

  • Elŝuti 360.59 Kb.