Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Numero 85 Julio 2010

Elŝuti 360.59 Kb.

Numero 85 Julio 2010




paĝo2/7
Dato15.03.2017
Grandeco360.59 Kb.

Elŝuti 360.59 Kb.
1   2   3   4   5   6   7

Kio? Ĉu vere? Ĉu mi ne legas sur ĝia ĉefpaĝo, ke temus pri iom malpli ol 130.000 artikoloj komence de majo 2010? Jes, vi pravas. Kaj ne, vi ne pravas. Vi pensas pri la esperanta Esperanto-Vikipedio, sed mi parolas pri la angla Vikipedio aŭtomate tradukita al Esperanto per WikiTrans. ...

Jes ja, temas pri tradukoj, ne senmakulaj aŭ seneraraj, sed surprize bonaj. Se vi interesiĝas, simple iom ludetu per WikiTrans. Jen la angla elefanto tradukita al Esperanto, jen la esperanta elefanto. Jen tradukita Londono, jen la originale esperanta Londono, jen la detala kontraŭvarma ŝildo (heat shield), jen la magra samtitola, ktp.

Jes ja, kompreneble ankaŭ ekzistas inversaj kazoj, nome artikoloj, kie la esperanta originalo estas enhave pli detala kaj profunda, vd. ekzemple la tekston pri la esperanta Gaston Waringhien kaj tiu tradukita el la angla. Kaj, jes ja, ekzistas kazoj, kie en la angla Vikipedio tute mankas artikoloj troveblaj en la esperanta (ekzemple pri la germana Esperanto-vortaristo Max Butin).

Vi certe trovos ankoraŭ multajn aliajn pridiskutindajn aspektojn. Sed ŝajnas al mi klare, ke la tuta Vikipedia agado devas esti profunde repensiigita. Ĉu nova prioritato ne devas esti korekti la tradukojn anstataŭ mem ekverki? Kaj se oni originale ekverkas, ĉu oni ne prioritate verku pri verdlandaj, esperantaj "naciaĵoj", kulturo ktp. ne troveblaj en la angla Vikipedio?


Kaj plia informo en la propra retpaĝo de WikiTrans :
Bonvenon al la Esperanta sekcio de WikiTrans. Ĉi tie vi povas serĉi en esperantlingva versio de la angla Vikipedio, komence kovrante la 100000 plej uzatajn artikolojn, sed baldaŭ inter pli ol 3 milionoj da artikoloj. WikiTrans trovas serĉesprimojn ne nur kiel kapvortojn, sed ankaŭ ene de artikolo, kaj tial unue montros al vi paĝon kun ordigitaj trovoj, laŭ verŝajneco, por disambiguigo.

WikiTrans tradukoj estas altkvalitaj maŝintradukoj, uzantaj regul-bazitan sistemon, GramTrans, kiu kombinas profundan lingvistikan analizon (Constraint Grammar) kun kontekstdependaj tradukreguloj. Kaj la daŭra evoluigo de la MT-sistemo kaj la fakto ke Vikipedio-artikoloj konstante estas aktualigataj, necesigas laborplanon kun regulaj ĝisdatigoj. Tiel novaj artikoloj tradukiĝas post apero, kaj malnovaj tradukoj refariĝas en intervaloj de kelkaj monatoj.

Ĉar eĉ multaj originalaj Vikipedio-artikoloj en malgrandaj lingvoj kreiĝas parte per tradukoj aŭ almenaŭ inspiriĝas per artikoloj en pli granda lingvo, aŭtomata tradukado devus faciligi la laboron de Vikipedio-aŭtoroj kiuj strebas mallarĝigi la kvantan kaj kvalitan distancon inter siaj lingvoj kaj la angla ĉef-Vikipedio.

En la tradukita materialo de la WikiTrans-retejo (do epo.wikitrans.net por Esperanto), eblas paralele serĉi kaj la esperantan kaj la anglan kapvortojn. Aldone, la Lucene-bazita serĉinterfaco kapablas trovi - kaj ordigi - plentekstajn trafojn, ilustrante ilin per teksteroj. Disambiguado de plurobla kapvorto estas kromefiko de tio, kaj ne

necesas plusendo-paĝoj por sekundaraj aŭ sinonimaj esprimoj, kiujn plejparte facile trovas kaj religas jam la normala serĉilo.

La unua fazo de la WikiTrans-projekto okupiĝis pri la Esperanto-tradukado de la 100.000 plej ofte uzataj anglalingvaj artikoloj, kaj la unua tradukorondo kompletiĝis la 15-an de marto 2010. La aktuala dua fazo celas vastigi la unuan tradukrondon al 3 milionoj da artikoloj, kun paralela konstanta plibonigo de la traduksistemo.

Sen reviziado aŭ reverkado, WikiTrans-artikoloj kompreneble simple restas tradukoj, kaj kvankam ili ne estas citaĵoj en la strikta senco de la vorto, ili retenas la saman enhavon kaj aŭtoreco-historion kiel la origina angla Wikipedia artikolo. Tial, bone-malbone, WikiTrans-artikolo elmontras la samajn fortojn kaj malfortojn, kvalitojn kaj erarojn kiel la originalo. Ankaŭ necesas atentigi, ke la tradukoprocezo mem foje enkondukas kelkajn ambiguaĵojn aŭ eĉ erarojn. Kvankam tiaĵoj estas maloftaj kaj kutime perkontekste travideblaj por la homa leganto, vi ĉiam trovos ligon al al originala artikolo tuj apude, por komparo.


Laboristaj Kronikoj

pri la Hispana Esperanto-Movado
de Antonio Marco Botella
Nun en la hispana lingvo
Eldonas: Asociación Izquierda y Esperanto


Oni eldonis antaŭ kelkaj semajnoj la hispanlingvan version de la libro “Laboristaj kronikoj”, verkita de Antonio Marco Botella, kaj publikigita en 1996 de SAT-Broŝurservo, kiu pritraktas la historion de la laborista esperanto movado en Hispanio, de la komenco ĝis tiu jaro. La nuna libro aperis sub la nomo Crónicas del movimiento obrero esperantista, kaj estas baze la sama libro, kun kelkaj aldonoj kaj malgranda ĝisdatigo, kaj en multe pli bonaspekta formato.

La granda merito kaj laboro pri la libro estas kompreneble de la aŭtoro, Antonio Marco, veterana pioniro el Zaragozo, kiu multe verkis pri historio, kaj kiu ankaŭ ĉefrolis en la disvolvo de nia movado en Hispanio. Antonio ne nur esploris la okazintaĵojn, rakontas pri siaj spertoj, verkis la originan libron, sed ankaŭ mem tradukis la tekston.

Duan sed tre gravan meriton oni devas aljuĝi al alia amiko, Pedro Sanz. Li faris tiun laboron de editorado, pri kiu iam verkis Waringhien, tiel grava, kaj tiom malmulte agnoskita. Pedro kuraĝigis la tradukadon, poluris, serĉis fotojn, kaj fakte trapuŝis la aperigon de la verko. Kiam la demarŝoj por publikigo en eksteraj eldonejoj ne sukcesis estis la organizo kiun li nun prezidas, SAT-en-Hispanio, kiu devis zorgi pri tiu laboro. Estas bedaŭrinde ke la dankesprimojn de la enkonduko oni nur tradukis el la unua versio, sed ne ĝisdatigis, ĉar lia nomo devus nepre aperi tie.

Post tiuj du multhoraj kaj meritplenaj laboraroj, verkado+tradukado kaj editorado+eldonado, mankas tria ne malpli giganta: distribuado kaj vendado.

Fakte, eldoni estas nun tre facile. Mi surpriziĝis ke la fizika eldonado kostis multe malpli ol mi antaŭ-supozis, konsiderante ke la kvalito de la fina produkto estas forme tre alloga, kontraste kun la antaŭa ver-sio. Sed la problemo de distribuado estas la tubero kiu ŝtopas nian eldonadon. Se la libro estas internacia, la sendokostoj povas tute malhelpi la distribuadon, kaj tion mi nun spertas, ĉar mi ekesploris pri sendado de lerna materialo al kubaj esperantistoj, ene de la projekto Esperanto al Ameriko. Kaj se ĝi estas enŝta-ta, mankas al ni la kanaloj por atingi la grandan eksteran publikon, kion fakte tiu ĉi libro certe meritas.

Do, jen la granda laboro kiun ni frontas, kaj kiun la idealistaj batalantoj tro ofte forgesas, pretervidas aŭ pri kiu ni malkompetentas. Ni devas prezenti la verkon, disanonci, informi, instigi kaj krei merkaton. Tro multaj libroj restas en keloj kaj skatoloj. Mi esperas ke ni (mi mem, sed mi esperas ke tiu ĉi alvoko taŭgu por aliaj) konsciu pri la graveco de tiu ĉi tasko.

Ĝuste tiun aferon de distribuado verŝajne ŝanĝos la enkonduko de elektronikaj libroj. Mi sekvas kun scivolemo tiun ĉi evoluon, kaj ĝojas ke la debato (ĉe Ipernity, Libera Foliodiversbloge) kaj la unuaj iniciatoj (FEL, La Ondo de Esperanto) alvenas jam ankaŭ al nia komunumo. Ĝi ja povas esti la solvo de tiuj problemoj kiujn mi menciis, kaj kiu tiel speciale afliktas nian komunumon, kaj mi esperas ke ni kapablos doni adekvatan solvon, kiu same kontentigos niajn aŭtorojn kaj niajn legantojn. Certe estos okazo por plu diskuti.

Tonyo del Barrio

Historio de AEA en Heleco

La antaŭa numero de nia revuo estis publikigita en aŭgusto de la pasinta jaro. Tial ke 2009 estis la Centjara Jubileo de Astura Esperanta Asocio, tiu revua numero estis ĉefe dediĉita al la historio de la E-Asocio kaj de la esperatismo en nia urbo kaj ĝe-nerale en Asturio.

Kompreneble, la raportado pri tiel longa periodo, kiu en la revuo ampleksis ne malpli ol 81 paĝojn, postulis, krom ega laboro de verkado, ankaŭ de-diĉiĝo al la esplorado de la troveblaj dokumentoj, de la E-Asocio, de tuta jarcento.

La kolektado de dokumentaro apartenanta al tiel vasta tempo-daŭro estis relative facila en kio rila-tas al iuj epokoj, ĉefe la lastaj, de la historio de nia E-grupo, sed tre malfacila por aliaj epokoj. Ekde la jaro 1954, kiam post la landa civil-milito kaj la malfavora por nia E-movado unua etapo de la postmilito, la esperantismo renaskiĝis en Gijón, la dokumentaro estas relative abunda. Ni disponas de leter-arkivo kaj aktlibro de la Esperantista Gru-po Jovellanos, kiuj detale informas pri la esper-antista agado en nia urbo dum tiuj jardekoj. Poste la informo-fontoj eĉ pligrandiĝis per la komenciĝo de la eldonado de Heleco. Sed en kio koncernas al la unua Astura Esperanta Asocio, fondita en la jaro 1909 kaj gvidita, ĝis la civil-milito, de Fran-cisco Menéndez Rúa, ni disponis nur je pluraj fo-toj kaj la disaj informoj kiujn ni povis eltiri el la verko de Antonio Marco Botella: Analoj de la Es-peranta Movado en Hispanujo.

Post la eldonado de tiu 84a numero de revuo kaj ties apero en la interreta paĝo de nia E-Asocio, baldaŭ ni ricevis mesaĝon el iu hispana sam-ideano, Juan Azcuénaga. Li, temante pri la historia raporto de AEA, diris ke por la komenca epoko de la vivo de tiu E-rondo ni ne profitis la informon kiun oni povas eltiri el la interreta hemeroteko de tiuepokaj asturaj ĵurnaloj.

Tiu aserto ege surprizigis nin ĉar ni sciis nenion pri la ekzistado de tia interreta hemeroteko de an-tikvaj ĵurnaloj de nia regiono. Samideano Azcué-naga komunikis la ni la retadreson de tiu hemero-teko: http://hemeroteca.gijon.es/ kaj ni povis kons-tati ke, jes ja, en tiu retpaĝo estas trovebla la kom-pleta kolekto de multaj antikvaj ĵurnaloj de Astu-rio, ekde ilia fondiĝo ĝis la civil-milito. Kaj tre grave kaj interese por ni: en kelkaj el tiuj ĵurnaloj, kiel El Comercio, Avance, Noroeste… de tempo al tempo aperis anoncoj, komunikaĵoj kaj informoj de Astura Esperanta Asocio: asembleoj de la membraro, kunvenoj de la estraro, komenciĝo de kursoj, anonco de ekzamenoj… Tiele ni povis konstati ke dum tiuj jaroj, de 1909 al 1936, la Esperanta Asocio bone kaj regule funkciadis kaj estis konstanta rolanto de la kultura vivo de la ur-bo en epoko kiam la kulturaj asocioj ne tiel abun-dis kiel nuntempe. Pri tio atestas la presaro mem ĉar se tiuj informiloj dediĉis sian atenton al aferoj kiel la kunsidoj de la estraro de AEA tio signifas ke tiam ne abundis tiutipa informo. En la nuna tempo, kiam tiom da ĉiutipaj grupoj kaj asocioj ekzistas en nia urbo estas nepenseble simila atento al la kunsidoj kaj asembleoj de nia esperantista rondo nek de multaj aliaj kolektivoj.

En la sekva paĝo ni prezentas ekzemplon de iu el tiuepokaj ĵurnalaj informoj pri nia gijona esper-antista kolektivo. Por tiuj el niaj fremdaj legantoj, kiuj ne konas la hispanan lingvon, jen ni esper-antigas tiun tekston:



En la Kunveno okazinta la 8an ĉi-monate estis unu-anime aprobitaj la kontoj pri en- kaj el-spezoj.

Oni informis pri la tuta oficiala dokumentaro kaj la faritaj laboraĵoj dum la jaro pro la esperantista Kon-greso laste okazinta en Asturio, unuanime decidante plenaprobi kaj danki al la estraro.

Oni decidis registri en la akto profundan senton pro la forpaso de Sro Ludoviko Cienfuegos Bernaldo de Quirós, grafo de Cienfuegos, entuziasma favorinto de A. E. A.

Sekve oni faris elektadon de la nova estraro, rezult-ante unuanime aprobita jenan liston:

Prezidanto, Sro Francisco Menéndez Rúa; vicprezid-anto, Sro Alberto Menéndez González; ĝenerala se-kretario, Sro Fernando Garcia de la Roza; sekretario Sro Alfredo Alvarez Casuso; administranto, Sro José Blanco Raspal. Voĉdonantoj: la eminenta doktoro Calisto do Rato y Roces, Sro Joaquín González, pres-bitero; Sro Juan Antonio Zarracina; Sro Enrique Mengol Girona; Sro Salvador García García, kaj Sro Adolfo Morí Fernández.

Post kelkaj vortoj de la prezidento dankante nome de ĉiuj pro ilia elekto, la prezidantoj kaj sekretarioj de la akademiaj sekcioj informis pri la studoj faritaj dum la jaro, ĉefe tiu de Historio pro la notoj rilate al la dua serio de la episkopoj de la Asturia Princlando kaj esploro de la unua, krom la listo kaj cirkonstancoj de ĉiuj princoj de Asturio.

Krom tio oni legis kelkajn astronomiajn, muzikajn, elektrajn kaj fizikajn kalkulojn, kiuj vekis ĉies aten-ton pro ilia speciala originaleco.

Finiĝis la sesio dediĉante la prezidanto kelkajn vor-tojn memore al la antikvaj gijonaj esperantistoj kiuj kunhavis kun li la penojn de tiu epoko (1889-1904) taksitaj kiel heroajn pro la grandaj malfacilaĵoj kiuj sin oponis al la progresado de la esperantismo, far-ante specialan mencion de Sro Justo del Castillo kies portreto montriĝas en elstara loko de la sesio-salono.

La esperantista kongreso, okazinta en Asturio, menciita en tiu noto estis la 8a Hispana Kon-greso de Esperanto, kiu okazis en Oviedo en sep-tembro de la jaro 1929, pri kiu estas detala raporto en la historio publikigita en la antaŭa numero de Heleco. La noto provizas al ni kelkajn interesajn informojn pri la vivo de AEA en tiu epoko. Dank´ al ĝi ni povis ekscii ke en tiu tempo Alberto Menéndez jam rolis kiel vicprezidanto de la Aso-cio. Li, kune kun Alfredo Villa, entreprenis, post la civilmilito, la taskon revivigi la esperantismon en Gijón. Alia grava, kaj kurioza, informo de tiu noto estas tio ke en la estraro de la Asocio elektita tiujare estis iu grava doktoro kuracisto de nia urbo kaj ankaŭ iu pastro. Menciindas ankaŭ la kulturaj taskoj entreprenitaj de la esperantista Asocio; la noto mencias historiajn kaj sciencajn studojn kaj laboraĵojn… Sed plej grave, por ni, el la tuta informo provizita de tiu noto estis tiu lasta paragrafo pri la memoro de antikvaj esperantistoj de nia urbo kiuj strebis por Esperanto jam en la periodo 1889-1904. Tio estis tute nova por ni; se en Gijón jam estis porEsperanta laboro en la jaro 1889 tio signifas ke nia urbo troviĝas inter la unuaj en la mondo labori favore al ideo kiu estis lanĉita nur du jarojn antaŭe, t.e. en la jaro 1887, kiu estas konsiderata la oficiala prezentado de Es-peranto fare de Dro Zamenhof. Konsiderante tion, la Centjaro de Esperanto en Gijón kaj As-turio devus esti konsiderata ne en la jaro 2009 sed en 1989. Nu, ni sciu ke la radikoj de la Internacia Lingvo en nia urbo estas pli profundaj ol ni mem pensis, kaj tio devas instigi nin senlace konservi tiun tradicion ĝis la kompleta venko de la es-perantista ideo.

Krom la transkribita noto el antikva ĵurnalo temanta pri nia esperantista afero, estas en la presara hemeroteko de nia regiono kelkdeko da similaj informoj, komunikoj, kunveno-kunvokoj… Sed inter tiu materialo ni trovis alian noton indan je nia speciala atento. Sur la sekva paĝo ni prezen-tas ĝian foton; tiu eltranĉaĵo apartenas al la ĵurnalo La Prensa, de marde, la 5an de decembro de la jaro 1929. Jen ĉi tie ties E-traduko:

En la Urbodomo

La esperantista asembleo okazinta en la di-manĉo.

Pasintdimanĉe okazis en la Urbodomo de Gijón la anoncita asembleo esperantista en kiu ĉeestis multenombraj delegitaroj de la asturaj esperant-istaj grupoj federitaj.

Aprobinte la kontoj de en- kaj el-spezoj, leginte la oficialan dokumentaron kaj reelektinte, unu-anime, la estraron de la Federacio, estis nomum-ita komisiono konstituita de Sroj Francisco Me-néndez Rúa, Mariano Cantalapiedra, Alfredo Vi-lla kaj Alberto Menéndez, por ke ili proponu la novan planon, kiu validos de la jaro 1930 kun ti-es fundamenta regularo kaj la interna regformo.

Sro Jiménez Mora informis pri la kina prezent-ado de la aktoj de la esperantista Kongreso, kiu estos montrata en la sek-vonta kunsido en Gijón.

Oni konsideras kiel fak-ton jam plenumitan ke la Asturia Princlando havos oficialan repre-zentantaron pli amplek-san ol ties de ĉiuj ceteraj hispanaj regionoj.

Antaŭen kaj antaŭen.

Vivu AsturPrinclando.

Kiel oni povas konstati, ĉi-foje la kunsido ne es-tas de Astura Esperanta Asocio sed de la tuta As-tura Esperantista Fede-racio, fondita kaj gvidita de Antonio Jiménez Mo-ra, Federacio al kiu apar-tenis, krom AEA, ankaŭ aliaj grupoj de Esperanto ekzistantaj tiam en Astu-rio. La intereso de tiu no-to estas tio ke ĝi montras ion, kion ĝis nun ni ne sciis. T.e. la kunlaboro, kadre de la Federacio, de la E-grupoj de la Labor-ista Ateneo de Gijón. Tiu kunlaboro reliefiĝas, en la noto, per la ĉeesto kaj kunelektado de Alfredo Villa, Prezidanto de la menciita grupo esperant-ista de la Laborista Ate-neo, kune kun elstaraj membroj de Astura Es-peranta Asocio, kiel Francisco Menéndez Rúa kaj Alberto Menéndez. Ni jam supozis ke estis sufiĉe bona rilato inter la E-grupoj de nia urbo el mal-sama ideologia inklino, konsiderante la postmili-tan kunlaboron de anoj el tiuj malsamaj grupoj en la revivigo de la esperantismo en Gijón, sed ĝis nun ni ne havis informon certan pri vera kun-laborado, kiel montras kaj atestas la ĵurnala noto kiun ni prikomentas nun.

Resume, niaj legantoj interesitaj pri la historio de la Esperantistaj grupoj de Gijón konsideru nian raporton de la antaŭa numero de la revuo pli-ampleksigita per tiuj-ĉi prezicigoj pri la antaŭ-milita etapo de tiu historio. Tiurilate tre utilis al ni, por la kono de tiu epoko, la informon, kiun ni dankas, de samideano Juan Azcuénaga pri la ek-zistado de la presara hemeroteko de nia regiono.

Aliaj legantoj de la historia raporto kiun ni pri-komentas esprimis alitipajn prikonsiderojn pri la raporto kaj pri la revuo ĝenerale. Ni devas men-cii la konfuzon kiu okaz-igis al ni ies opinio ke tiu raporto enhavas tro da politika pritemo. Laŭ nia opinio, la revuo, kaj kon-krete la historia raporto havas nek troon nek mankon, sed ĝustkvanton da politika enhavo. La ra-porto estas historio kaj en la historio estas politiko. Estus tiel malfacile verki la historion de Astura Esperanta Asocio aŭ de Hispanio aŭ de io ajn, ne meciante politikajn afe-rojn, kiel fari tiun verk-adon ne uzante la literon “E”. La politiko estas ne-pra komponaĵo de la vivo kaj de la ekzistanta real-aĵo, kaj per Esperanto oni povas -kaj devas- pritrak-ti ĉiujn ajn aspektojn de la vivo kaj la realaĵo, kaj la politiko estas unu el ili, krome sufiĉe grava kaj ofte influante kaj efi-kante sur la ceteraj.

Dum la jarcenta vivo de Astura Esperanta Aso-cio okazis du Mond-militoj, kaj tio influis tre malfavore sur la esper-antista movado. Krome en nia lando falis la mo-narkio en la jaro 1931, kaj estiĝis Respubliko, kaj estis fiaskinta revolucio en oktobro de la jaro 1934, kaj okazis civilmilito dum la jaroj 1936-1939, kaj ĉio ĉi, same ol la post-milito, kaj la malvarma milito mondskale, influis sufiĉe malfavore, sur la esperantista mov-ado. Ĉu oni povas verki la historion de la esper-antista movado de tiu jarcento ne menciante tiujn politikajn aferojn kun ties granda influo pri la E-movado mem?





Ĉi-jare, 2010, estas Jakoba JaroSankta Jaro de la katedralo de la hispana urbo Santiago de Com-postela (Sankta Jakobo de Kompostelo). Oni asignas tian titolon al la jaroj en kiuj la festo de tiu sanktulo –la 25a de julio– koincidas kun dimanĉo. Tio okazas ĉi-jare kaj ne okazos denove ĝis la jaro 2021. La pilgrimado al la sanktejo de Kompostelo estas speciale grava en tiuj Jakobaj Jaroj, kvankam ĝi, fakte, ĉesas neniam kaj okazas ankaŭ en la ceteraj jaroj.

Tiu pilgrimado al Kompostelo, ne nur ekde nia lando sed ankaŭ ekde multaj aliaj landoj, ĉefe el Okci-denta Eŭropo, okazadas jam de antaŭ pli ol jarmilo. Dum Mezepoko la pilgrimvojo kaj la reto de ties di-versaj branĉoj estis kvazaŭ fadenoj kiuj interligis la diversajn centrojn de la kristana Eŭropo. La pilgrim-ado kontribuis krei, artikigi kaj fortigi la komercajn itinerojn kaj la politikajn kaj kulturajn ligilojn inter la tiam formiĝantaj reĝolandoj de Okcidenta Eŭropo. Ni memoru ke dum Mezepoko Hispanio, la tuta Iberia Duoninsulo, estis batalkampo de kontraŭ-frontiĝo inter civilizacioj, kelkcenta militado inter la Kristana Eŭropo kaj la Islamismo. Samtempe ambaŭ civilizacioj kontraŭfrontiĝis ankaŭ en la alia ekstre-mo de la Mediteraneo, en Mezoriento, la Sankta Lando de la kristanoj. Tie okazadis la t.n. krucmilitoj kontraŭ la islamanoj. En tiu kunteksto la religia centro de Kompostelo, la tiea kulto al la apostolo Sankta Jakobo kaj la intensa pilgrimado tra Jakoba Vojo, same ol la samtempa pilgrimado al Jerusalemo, rolis kiel ideologia elemento de kultura memfirmigo de la komuna identeco de la kristanaj, eŭropaj, popoloj.

La intercivilizacia milito rezultis malsame en ambaŭ ekstremoj de la Mediteraneo. En Oriento la krist-anaj kruckavaliroj estis forbalaitaj de la muzulmanoj. Poste estiĝis tie forta turka imperio kiu detruis la Bizancan imperion kaj minacis Orientan Eŭropon en ofensivo kiu etendiĝis tra la Balkana regiono ĝis Centra Eŭropo. Dume en Okcidento la kristanaj regnoj de la Iberia Duoninsulo (Kastilio, Aragono, Por-tugalio…) forpelis la islamanojn kaj detruis ĉi-ties kulturon en ĉi tiu teritorio.

Rezulte de tiu ŝanĝo de la situacio, post la 15a jarcento iome perdis viglon tiu pilgrimado al Kompostelo. Menciindas ke krome estiĝis interne de la kristana Eŭropo la grava skismo kiun konstituis la t.n. Protest-anta Reformacio. En la sekvintaj jarcentoj la pilgrimoj tra la Jakoba Vojo neniam reakiris sian mez-epokan brilon. Sed ŝajnas ke lasttempe denove plivigliĝas tiu fluo. Ĉu tiu fenomeno iome rilatas al la re-fortiĝo de la intereŭropaj ligiloj ene de la formiĝanta Eŭropa Unio kaj al la fantomo de nova inter-civilizacia kontraŭfrontiĝo kiu sin insinuas en la horizonto?

Ĉiukaze, jen nun estas konvena okazo por ke ni dediĉu iun historian rigardon al la epoko kaj cirkonstan-coj en kiu naskiĝis la Jakoba kulto kaj pilgrimado, la tiamaj religiaj, politikaj kaj sociekonomiaj kon-diĉoj, la Jakoba Vojo kaj ties religia kaj kultura signifo, la arkitekturo kiu karakterigis tiun epokon… La sekvaj paĝoj estas dediĉataj al tiu studo.


Temante pri la origino de la kulto al la Apostolo Sankta Jakobo en Kompostelo, pli ĝuste ol pri “le-gendo” ni povus temi pri “legendoj”, plurale, ĉar estas kelkaj en rilato kun ĉi tiu afero.

La ĉefa el tiuj legendoj estas tiu kiu aperis en la epoko mem de la malkovro de la tombo atribuita al la Apostolo. Laŭ tiu tradicio, Jakobo, filo de Ze-bedeo kaj Salome, kaj frato de Johano la Evangeli-isto, predikis en Hispanio, kaj pli konkrete en Ga-legio, la doktrinon de JesuoKristo sen granda suk-ceso. Tamen li faris ĉi tie kelkajn disĉiplojn -sep konkrete-, kiuj poste akompanis lin al Judujo.

Reveninte al Jerusalemo, Jakobo estis arestita sub-ordone de la Reĝo Herodo Agripo kaj poste estis kondamnita al morto kaj senkapigita. Tiu ĉi lasta okazintaĵo estas historia, ne legenda, fakto, sed la legendo alprenas ĝin por daŭrigi poste asertante ke la disĉiploj de Jakobo, subgvide de la ĉefa el ili, iu galego nomata Sonoteso, prenis la kadavron de Ja-kobo kaj transportadis ĝin perŝipe al Galegio. Oni ne scias ĉu la sama legendo aŭ iu posta ornamo aldonita al ĝi, asertas ke la ŝipo estis ne ligna sed ŝtona. La elŝipiĝo okazis en la loko nomata Iria Flavia. En la marbordo de tiu oni montras al la vi-zitantoj iun ŝtonan koloneton al kiu, laŭ la legen-do, estis ligita la ŝipo de la apostolo. Tiu sama le-gendo asertas ke en tiu loko li estis predikinta kel-kajn jarojn antaǔe. Ne malproksime de tiu loko es-tis entombigita la kadavro de Jakobo. La malkovro de tiu tombo apartenas al la historio, sed la le-gendo plibeligis tiun fakton dirante ke tiu mal-kovro eblis ĉar oni vidis brilantajn stelojn super la loko indikante la situon de la tombo. Tial nomiĝis tiu loko Kampo de la Stelo, el kie venas la nuna nomo de Kompostelo.

Kiel dirite, ekzistas aliaj legendoj en rilato kun la temo de Kompostelo, kaj konkrete kun la temo de la pilgrimoj al tiu loko, kiuj komenciĝis baldaŭ post la malkovro de la tombo kaj la konstruado de la katedralo de tiu urbo kaj estis tre intensaj dum Mezepoko. La sekva legendo koncernas al la fran-ca imperiestro Karlomagno (Karolo la Granda). Ĝi estas regristrata en la kvara libro de la t.n. Codex Calixtinus, kiu estas iu manuskripto de la 12a jar-cento kiu konstituas ian gvidlibron por pilgrim-antoj kaj kiu troviĝas en la arkivo de la katedralo de Kompostelo. Ĝia enhavo pri la legendo kiun ni menciis tekstas ke la imperiestro Karolo la Granda havis vizion de Sankta Jakobo kiu diris al li: La stel-vojo kiun vi vidis en la ĉielo signifas ke ekde ĉi-tiu lando ĝis Galegio vi devas iri kun granda armeo por kontraŭbatali la perfidajn paganajn gentojn, kaj liberigi mian Vojon kaj mian teron, kaj viziti mian bazilikon kaj tombon. Kaj post vi iros tien pilgrime ĉiuj popoloj, de maro al maro, pardon-petante pro siaj pekoj kaj proklamante laŭdojn al la Sinjoro, ties virtoj kaj la mirind-aĵojn kiujn li realigis. La teksto de la Kaliksta Kodo daŭrigas: Kaj baldaŭ sekve (la imperiestro) vidis en la ĉielo iun vojon kiu komenciĝis en la maro de Frisio kaj, sin etendiĝante inter Ger-manio kaj Italio, inter Galujo kaj Akitanio, pasis rekte tra Gaskonio, Vaskolando, Navario kaj Hispanio ĝis Galegio, kie tiam estis kaŝita, ne-konate, la korpo de Sankta Jakobo.

La “vojo” pri kiu temas tiu legendo estas la t.n. “Lakta Vojo” t.e. nia galaksio, la brila strio el mi-lionoj da steloj kiun oni povas vidi en la norda he-misferio en la sennubaj noktoj. En Hispanio alia nomo de tiu stel-amaso estas “Vojo de Sankta Ja-kobo” same ol la pilgrima vojo tra kiu oni iras al Kompostelo. La imperiestro Karolo la Granda es-tis samtempano de la malkovro de la tombo de Kompostelo, sed tamen li havis neniun rilaton kun tiu fakto. Lia armeo, ja, batalis en Hispanio kon-traŭ la araboj, sed tre malproksime de Galegio, ki-en li iris neniam por viziti la kompostelan tombon. La legendo, eble, nakiĝis en Francio, el kie ven-adis, dum tuta Mezepoko, multaj pilgrimantoj al Kompostelo.

Estas alia legendo en rilato ne kun la tombo nek kun la pilgrima vojo sed kun la figuro de Sankta Jakobo mem. Ĉi tiu legendo ne estas tiel antikva kiel la antaŭaj; ĝi naskiĝis kelkajn jarcentojn pos-te, sed ĝi baziĝas sur la aserto de tiu antaŭa legen-do kiu diras ke la apostolo Jakobo estis en Hispa-nio kaj predikadis ĉi-tie. La tradicio, kiu aperas registrita en iu manuskripto de la 13a jarcento, asertas ke estanta Sankta Jakobo kaj kelkaj liaj sekvantoj preĝante apud la rivero Ebro, en Zara-gozo, ili havis miraklan vizion de la patrino de Je-suo, kiu en tiu epoko estis ankoraŭ vivanta en Je-rusalemo, kaj ŝi petis al ili ke en tiu loko oni konstruu templon dediĉe al ŝi. En tiu loko oni ek-konstruis, en la epoko kiam la legendo naskiĝis, iun gotik-stilan katedralon kiu estis poste ansta-taŭigita de la granda moderna katedralo nomata “de la Pilar” (kolono) nun ekzistanta.



Por atingi pli fidindan informon pri la Apostolo Sankta Jakobo ol tiu provizita de la legendo(j), ni konsultu tiujn bibliaj librojn de la Nova Testamen-to, konkrete la Evangeliojn kaj t. n. Agoj de la Apostoloj, kiuj, eĉ se ili ne estas strikte historiaj libroj, tamen ili raportas sufiĉe serioze pri historiaj personoj kaj okazaĵoj.

Jakobo filo de Zebeo estas menciata kelkfoje en la evangeliaj tekstoj kiel unu el la ĉefaj disĉipoj de Jesuo, sed tamen ne multe. Ekzemple, en la en-semblo de la kvar evangelioj, la nomo de Maria Magdalena aperas plifoje ol ties de Jakobo.

La NovTestamenta libro de la Agoj de la Aposto-loj rakontas la historion de la disĉiploj de Jesuo en la epoko tuj post la malapero de la Majstro. Tiu li-bro temas pri la disvolviĝo de la naskiĝanta Ekle-zio, la unua Komunumo de Jerusalemo, la agoj de Petro kaj aliaj apostoloj, kaj ĉefe, la konvertiĝo de Saŭlo (Sankta Paŭlo) kaj ĉi ties vojaĝoj por la pre-dikado kaj disvastigado de la doktrino de Jesuo.

Se Jakobo estus entrepreninta la vojaĝon al Hispa-nio, kiun pretendas lia legendo, tio sendube estus registriĝinta en tiu libro ĉar tiu vojaĝo estus pli longa kaj rimarkinda ol ties de aliaj apostoloj. Ekzemple, la plej distanca vojaĝo de Paŭlo estis al Romo; liaj ceteraj vojaĝoj limiĝis al la teritorioj de Grekujo, kaj tamen tiu libro priskribas ilin tre de-tale. Petro ne iris pli malproksimen ol Antiokio, kaj la libro raportas pri tio, sed diras nenion pri lia iro al Romo. Tio permesas al ni supozi ke tiu voja-ĝo de Petro al Romo, sur kiu baziĝas la pretendo de la papoj de Romo al ties aŭtoritato sur la tuta Eklezio, estas tiel legenda kiel tiu de Jakobo al Galegio. Pri la apostolo Felipe, la libro de la Agoj rakontas ke li iris al Samario, do, temas pri eta vo-jaĝo al regiono apuda al Judujo kaj Galileo, kaj tiu libro ne disdegnas mencii ilin. Tio permesas al ni supozi ke se la apostolo Jakobo estus farinta tiel longan vojaĝon al la alia ekstremo de la Romia imperio tiu afero estus sufiĉe grava por ke la Agoj de la Apostoloj menciu ĝin, kaj se tiu mencio ne ekzistas, plejble ĝi ne okazis.

Sed estas pliaj argumentoj. La libro de la Agoj de la Apostoloj mencias nian Jakobon nur dufoje. La unua nur por indiki ke tiu apostolo troviĝis kun aliaj, kiuj estas ankaŭ menciataj, en la loko kie ili kutime kunsidis -kaj kaŝiĝis- en Jerusalemo antaŭ Pentekosto. La dua mencio estas, ankoraŭ inter la unuaj ĉapitroj de la libro, por rakonti ke tiu apos-tolo mortis senkapigita laŭ ordono de la reĝo He-rodo Agripa. Tio okazis en la jaro 43a aŭ 44a de nia Erao, do nur 13 aŭ 14 jarojn post la morto de la Majstro Jesuo.

Por la klarigo de nia afero tre gravas tiu dato de la morto de Jakobo ĉar ĝi indikas ke se la vojaĝo de tiu ulo al Hispanio estus okazinta, ĝi ne nur estus la plej longa kaj malproksima el la apostolaj vo-jaĝoj sed ankaŭ la unua el ĉiuj vojaĝoj de la apos-toloj, ĉar tiuj menciitaj de Paŭlo, Petro k.a. aposto-loj okazis ĉiuj post tiu dato. Tio igus la hispanan vojaĝon de Jakobo la plej grava kaj menciinda in-ter ĉiuj apostolaj vojaĝoj. Kaj tamen, kiel dirite, tiu mencio ne ekzistas en la libro.

Sed la legendo estas delira ankaŭ pri alia aspekto. Laŭ ĝi, la apostolo Jakobo iris al Hispanio por pre-diki la mesaĝon de Jesuo-Kristo kaj kristanigi la enloĝantojn de tiu lando. Sufiĉas tralegi la menci-itan libron de la Agoj de la Apostoloj por kompre-ni ke tiu aserto de la legendo estas tute ne ebla. Kial? Oni devas memori ke komence la kristana afero estis nur io ekzistanta kaj okazanta kadre de la judismo. Jesuo kaj ties unuaj disĉiploj estis ĉiuj judoj. Nur iom-post-iom la afero etendiĝis al la anoj de nejudaj popoloj. En tiu epoko la predikoj de la apostoloj estis adresitaj nur al la anoj de la juda etnio kaj al tiuj ne judoj kiuj tamen alprenis la judan religion, kio formaliĝis per la praktiko de la cirkumcido. Kiam la gojoj (ne judoj) sentis inte-reson pri la afero de Jesuo-Kristo kaj volis ricevi la bapton kiu formaligus ilian adeptecon al la ron-do de la sekvantoj de Jesuo la afero funkciis kiel konvertiĝo al la judismo, t.e. la kristana rondo ro-lis kiel kroma juda sekto en epoko kiam ekzistis multaj aliaj judaj sektoj kaj ĉiuj ili faris konvert-itojn aŭ prozelitojn inter la ne-judoj, kaj tio sig-nifas ke, krom la kristana bapto, kaj eĉ antaŭ tiu ceremonio, tiuj konvertitoj ricevadis ankaŭ la ju-dan cirkumcidon.

Nu, la apostolo Jakobo estis mortigita ĝuste kiam ĵus estis komenciĝanta tiu afero de la baptado de la unuaj nejudoj. Tio signifas ke li ne travivis la postan procezon, kiam en la sino de tiu unua krist-ana komunumo estiĝis grava polemiko pri la afero ĉu cirkumcidi aŭ ne la gojojn antaŭ ties baptado. Post la mencio de la morto de Jakobo, la cetero el la libro de la Agoj de la Apostoloj, same kiel la le-teroj aŭ epistoloj de Paŭlo, estas plena je priskrib-ado de tiu polemiko, kelkfoje tre akra, inter la par-



tianoj kaj la kontraŭuloj de la cirkumcidado antaŭ la baptado. La polemiko tiel fariĝis akra kaj grava problemo ke la apostoloj decidis organizi en Jeru-salemo iun koncilion por pridiskuti la aferon kaj decidi pri ĝi. Fine, la decido estis ke ne estu nepre necesa la cirkumcido antaŭ kaj krom la bapto; tio estis la unua paŝo en la procezo de separiĝo de la kristanismo de la juda religio, el kiu ĝi devenas.

Sed, kiel dirite, nia Jakobo konis nenion pri tiuj okazintaĵoj, ĉar tiam li estis jam, de antaŭ kelkaj jaroj, komforte instalita en lia tombo, tombo kiu ne troviĝis precize en Kompostelo.



Do, estas frenezaĵo pensi ke tiu apostolo sin de-diĉis al la kristanigo de hispanaj gojoj laŭ la kri-terioj decidotaj en la ankoraŭ ne okazinta Koncilio de Jerusalemo. Sed pli granda frenezaĵo estas la alia aserto de la legendo, t.e. ke la kadavro de la senkapigita Sankta Jakobo estis translokigita de Judujo al Galegio fare de kelkaj disĉiploj. Tiuj, kiuj konas la rigorajn leĝojn de la juda religio (al kiu, ni ne forgesu, apartenis ankoraŭ la apostoloj) pri la kadavroj, kompre-nus ke tiaspeca vojaĝo portante kadavron al la alia ekstremo de la Ro-mia Imperio estas sen-sencaĵo. Krome, eĉ se ve-re Jakobo estus predik-inta en Hispanio, kial oni faru tiun strangan trans-lokigon de lia kadavro al tiu lando? Liaj disĉiploj, supozante ke ili ekzistus, ne povus scii ke la hisp-anoj de postaj jarcentoj bezonus tiun kadavron por munti la farson de la mezepoka pilgrimado kaj por la turismo de la 20a kaj 21a jarcentoj.

1   2   3   4   5   6   7


Elŝuti 360.59 Kb.

  • Laboristaj Kronikoj pri la Hispana Esperanto-Movado de Antonio Marco Botella Nun en la hispana lingvo
  • Crónicas del movimiento obrero esperantista
  • Esperantista Gru-po Jovellanos
  • Analoj de la Es-peranta Movado en Hispanujo
  • El Comercio
  • En la Kunveno okazinta la 8an ĉi-monate estis unu-anime aprobitaj la kontoj pri en- kaj el-spezoj.
  • Oni decidis registri en la akto profundan senton pro la forpaso de Sro Ludoviko Cienfuegos Bernaldo de Quirós, grafo de Cienfuegos, entuziasma favorinto de A. E. A.
  • Krom tio oni legis kelkajn astronomiajn, muzikajn, elektrajn kaj fizikajn kalkulojn, kiuj vekis ĉies aten-ton pro ilia speciala originaleco.
  • 8a Hispana Kon-greso de Esperanto
  • Es-peranto
  • La Prensa
  • Sro Jiménez Mora informis pri la kina prezent-ado de la aktoj de la esperantista Kongreso, kiu estos montrata en la sek-vonta kunsido en Gijón.
  • Antaŭen kaj antaŭen. Vivu AsturPrinclando.
  • Astura Es-peranta Asocio
  • Astura Esperanta Aso-cio
  • Jakoba Jaro aŭ Sankta Jaro
  • Jakoba Vojo
  • Agoj de la Apostoloj

  • Elŝuti 360.59 Kb.