Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Numero 85 Julio 2010

Elŝuti 360.59 Kb.

Numero 85 Julio 2010




paĝo1/7
Dato15.03.2017
Grandeco360.59 Kb.

Elŝuti 360.59 Kb.
  1   2   3   4   5   6   7


Numero 85 Julio 2010





Astura Esperanta-Asocio
Sidejo: strato Tomás y Valiente, 1 -2ª etaĝo

33201-GIJÓN (ASTURIO-HISPANIO)


Interret-paĝo: http://uica.info/esperanto
Retadresoj: easturias@telecable.es

mailto:esperanto@uica.info





Astura Esperanto-Asocio estas esperantista rondo kiu plenumas sian rolon favore al la disvastigado de la Internacia Lingvo unualoke en nia urbo, Gijón, kaj ankaŭ, leŭeble, en tiuj partoj de la Asturia regiono, kie ne ekzistas lokaj grupoj de Esperanto.

Nia agado disvolviĝas kadre de: Cátedra JOVELLANOS de Extensión Universitaria




Paĝo

3-8

9-10

11-13

14

15

16-17

18-19

20

21

22-23

24-25

26-27

28

29

30-31

32-33

34

35-38

39-42

43-46

47-48

49

50

51

52

Enhavo .

ASTURA ESPERANTA ASOCIO.- Dumjara vivo de la E-rondo

Informoj pri Esperanto

Historio de AEA en HELECO

2010: Jakoba jaro.- Kompostelo kaj ties pilgrim-vojo

Apostolo Sankta Jakobo.- La legendo

Apostolo Sankta Jakobo.- La historio

Prisciliano

Asturia Regno

Kompostelo Jakoba urbo

Sankta Jakobo Maŭro-buĉisto

La Vojo al Kompostelo kaj ties pilgrimintoj

Konstru-arto apud la Vojo

La gardistoj de la Vojo

Pilgrim-dekadenco

La nuntempa pilgrimado

Ĉiuj vojoj kondukas al Kompostelo

La anser-ludo kaj la Jakoba Vojo

Recenzo de verkoj pri la Jakoba pilgrim-vojo al Kompostelo

Esperanto kaj tradukado

Esperanto: la fina venko

Delikata vango-frapo de Brazilo al la mondo

Kuirante kun Pilar

Poezia angulo

Irena Sendlerova

Eta moko pri Mezepoko

La enhavo de la tekstoj de ĉi-tiu revuo ne esprimas oficialan opinion de Astura Esperanto-Asocio: pri ili respondecas la verkintoj mem.

Leĝa Registro 0/319/85






Pasis preskaŭ unu jaro ekde la publikigo de la antaŭa numero de ĉi tiu revuo. Ĝi estis speciala, centpaĝa numero, ĉefe dediĉita al la raportado pri la cent-jara historio de la es-perantismo en Gijón kaj en Asturio. De tiam ni publikigis ankaŭ tri numerojn de la In-formilo de nia E-grupo. Tiu informilo, same kiel la revuo mem, estas prezentata en nia ret-paĝo, adreso:

http://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/


Lastaj eldonajoj de Astura Esperanta Asocio


En la raportado de la antaŭa jara periodo ni jam informis pri la eĥo kiun nia Centjaro havis en la urba kaj provinca presaro. Restas al ni nur mencii la intiman celebradon kiun faris la geesperantistoj de Asturio. La gesam-ideanoj de Gijón kaj Avilés renkontiĝis la 29an de aŭgusto por partopreni fratan vespermanĝon en la bieno de iu membro de AEA, en kampara medio ne malproksime de Gijón. Antaŭ la feste-no, la Prezidanto de Astura Esperanta Asocio, Carlos E. Carleos, legis salutmesaĝon substrek-ante la neceson daŭre laboradi por la disvast-igado de la Internacia Lingvo en mondo kie la malfacilaĵoj, eĉ se nuntempe ne estas tiel gravaj kiel en pasintaj epokoj, tamen la cirkonstancoj estas sufiĉe kontraŭaj al la ideoj kaj projektoj kiel ties de nia esperantista celo.

Jen ĝia teksto:



Geamikoj, gesinjoroj: Ni dankas vin pro veni celebri kun ni la unuan jarcenton de Astura Es-peranta Asocio. Ni memoru ankaŭ pri tiuj sam-ideanoj kiuj akompanis nin en multaj karaj okazoj, sed ne povas esti hodiaŭ inter ni.

Laŭ la homa temposkalo, unu jarcento povas esti longa aŭ mallonga periodo. Laŭ la lingva historio, ĝi estas nur momento, kaj tial, ni kon-sideru nian karan Esperanton ankoraŭ kresk-anta kreitaĵo, kiu maturiĝas kune kun ni mem.

Nun estas malfacila tempo por Esperanto. Ne por la esperantistoj mem, ĉar jam malproksi-mas la danĝeraj tempoj de Hitlero, Stalino kaj aliaj tiranoj. Nun estas malfacila tempo por Es-peranto ĉar plej multaj homoj opinias ke jam ekzistas internacia lingvo kun plena rajto: la angla. Vi jam bone konas la aferon kaj la avan-taĝojn kaj malavantaĝojn de ambaŭ solvoj de la lingva problemo; do, mi ne daŭrigu pri tio.

Sed kvankam iuj opinias ke la historio jam atin-gis sian finon, inter la esperantistoj ankoraŭ daŭras la idealoj de paco, neŭtraleco kaj res-pekto al ĉiu homo kaj ĉies kulturo. Nia komun-umo ankoraŭ konservas valorajn proprajn traj-tojn: Don Harlow pensas ke la kvanto de esper-antistoj restas kaj plu restos proksimume konst-anta; Jorge Camacho opinias ke Esperanto ebl-igas vere altkvalitan komunikadon, malkiel la naciaj lingvoj...

Kiel ajn estas via motivo por uzi aŭ pledi Esper-anton, ni kune ĝoju ĉi tiun centjariĝon kiel daŭron de humana idealo. Por aliaj cent jaroj de Esperantismo en Asturujo,

DANKON AL ĈIUJ!


Festante la Centjaron de Astura Esperanta Asocio
Poste oni efektivigis la transdonon, al la ĉeest-antaj geesperantistoj, de la la ekzempleroj de la speciala numero de la revuo Heleco, kiu estas videbla en la ret-adreso:

http://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/84/h84.html

Tiam ne estis la momento eklegi ĝin, sed ĉiuj po-vis ĝin trafoliumi kaj trarigardi la multajn fotografaĵojn. La jarcenta historio kiun tiu revuo-numero rakontas plenas je bildoj, ĉefe fotoj, kaj grandparto el ili apartenas al la lastaj periodoj, t.e. al epoko kiun travivis multaj el la ĉeestantoj, kiuj povis sin senti, iamaniere, protagonistoj de la historio rakontata de tiu bulteno.

Poste estis la vespermanĝado en la amikeca kaj frateca etoso de la esperantistaj kunvenoj. Tial ke la bona vetero de la sezono permesis tion, la manĝado okazis ekstere, kun la tipe bela pejzaĝo de la astura kamparo.

Pli ampleksa informo pri tiu akto, krome kun fotografaĵoj, estas videbla en nia retpaĝo, adreso:



http://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/zt/centjaro/festante.html

Kiel sciate, la celo de ĉiu esperantista organizaĵo estas la disvastigado de la internacia lingvo, kaj por atingi tiun celon la ĉefa tasko estas la orga-nizado de kursoj de Esperanto.

Por la lernojaro 2009-2010 nia E-grupo havis planojn eble tro ambiciaj. Unue estis la projekto de niaj universitataj profesoroj, María José Álva-rez Faedo kaj Carlos E. Carleos organizi univer-sitatajn kursojn de Esperanto, unu en Oviedo kaj alia en Gijón, similaj al tiu okazinta en Oviedo antaŭ pluraj jaroj. Sed tiuj kursoj ne okazis tial ke neniu universitata student(in)o interesiĝis pri la afero.

Krom tio, Astura Esperanta Asocio planis E-kurson okazeblan en sia propra ejo, por ciu ajn tipo de publiko. Sed, ankaŭ ĉi tiu ne povis okazi pro manko gelernantoj.

Por la varbado de novaj esperantistoj pere de lingvo-instruado estas ia problemo kiun ĝis nun ni ne sukcesis solvi. Temas pri la propagando, la publika informado… Ni intencis alveni al la publiko pere de la presaro. Al ĉiuj amasinform-iloj de Gijón kaj de Oviedo, ni sendis, kun la anonco de la nova kurso, artikolon argumentante favore al Esperanto. Espereble, en urbo kia Gi-jón, kun pli ol 250.000 enloĝantoj, povus ekzisti kelkaj personoj kiuj interesiĝus pri nia afero. Sed la problemo estis ke neniu el la amaskomunik-iloj publikigis nian tekston.

Krom la malfacilaĵoj en la varbado de novaj geesperantistoj, estas la problemo de la malapero de la antikvaj gesamideanoj. En la periodo kiun ni priraportas ni devas bedaŭri la perdon de aktivulo de nia movado kia Julio Argüelles. La 30an de pasinta monato oktobro forpasis tiu sam-ideano. Dum kelkaj jardekoj li membris kaj ak-tivadis en la organizaĵoj de la esperantista mov-ado en Gijón. Li partoprenis en multaj kongresoj de Esperanto, ĉefe en la Universalaj, kaj raport-adis pri tiuj forumoj por la publikigo en ĉi tiu revuo. Krom tio, li kelkfoje havis respondecojn en la komitato de la grupo kaj dum iu kelkjara periodo rolis kiel Sekretario de Astura Esper-anta Asocio, kaj gvidis kursojn de Esperanto en publikaj lernejoj de la urbo.



Sed lia ĉefa aktivado disvolviĝis en la organizaj taskoj de nia E-grupo. Li estis nelacigebla labor-anto de nia E-grupo.
Nia forpasinta samideano Julio Argüelles.
Kun la malapero de Julio nia E-Asocio perdas iun el siaj plej aktivaj mem-broj; ke en la estonteco ne manku ĉe ni tiaspecaj volontuloj favoraj al la Granda Ideo de Zamen-hof. Al lia familio ni kondolencas kaj dankas pro la transdono al nia E-Asocio de la esper-antista biblioteko de tiu samideano.

Per iu el la informiloj de AEA de la lasta periodo ni informis pri la vizito du gvidantinoj de Madrida Esper-anto-Liceo al nia E-grupo, Lupe Sanz-Bueno kaj Carmen Suárez.



En 2005 MEL eldonis hispanligvan biografion de L. L. Zamenhof verk-itan de René Centassi kaj Henri Ma-sson, kun prologo de Louis Chris-tophe Zaleski-Zamenhof, nepo de la iniciatinto de Esperanto. La libro ti-toliĝas El hombre que desafió a B-abel (La homo kiu defiis Babelon). Kiam, la 9an de novembro, vizitis nin Lupe Sanz-Bueno kaj Carmen Suárez, ili alportis kel-kajn volumojn el tiu verko, kiujn nia E-Asocio akiris por sia biblioteko. Profitante la ĉeeston de tiuj madridaj samideaninoj, membroj de Astura Esperanta Asocio akompanis ilin al la publika biblioteko de Gijón por donaci al tiu centro ek-zempleron de la libro. La subaj fotoj de ĉi tiu pa-ĝo montras la viziton de la madridaj esperantist-inoj al la sidejo de nia E-grupo kaj la akton de la transdono de la libro al la direktoro de la Publika Biblioteko “Jovellanos”.

Kiel ĉiujare okazas, ankaŭ en 2009 la esperant-istaj grupoj de Asturio kunfestis la t. n. Zamen-hofan Tagon. La tradicia kutimo en la esperant-ista movado estas fari tiun feston en dato prok-sima al la 15a de decembro, naskiĝdato de la ini-ciatinto de la internacia lingvo. En nia regiono, Astura Esperanta Asocio de Gijón kaj la Gru-po Esperantista ANTAŬEN de Avilés festas kune, de antaŭ multaj jaroj, tiun memortagon, kaj la festado okazadas ĉiujare alterne en unu kaj alia urbo. En la jaro 2009 estis la ges-amideanoj de Avilés tiuj, kiuj devis organizi la aferon en ilia loĝurbo. Geesperantistoj el Gijón kaj Avilés kunvenis kaj kunmanĝis en ĉi lasta urbo la 13an de decembro de la pas-inta jaro.

La komuna celo kiu kunvokas nin kunesti kaj kunmanĝi en tiaj okazoj estas la zorgado kaj la intereso pri la promociado kaj disvastigado Interna-cia Lingvo Esperanto. Tio speciale sencas en ĉi tiu epoko kiam la labor-ado tiucele ne estas fruktodona pro la malfacilaj cirkonstancoj de la nuntempa socio. Nia movado devas alfronti tiun problemon por la progresado de Esperanto kaj ties Interna Ideo. Pri tio kaj aliaj aferoj rilate al nia E-movado inter-parolis la membroj de ambaŭ grupoj, kiuj, tamen, ne estis multenombraj pro la frosta, pluva kaj malvarma vetero de tiu decembra tago. Sed en la renkontiĝo de la geesperantistoj regis, kiel kutime, tiu etoso de amikeco kaj frateco kiu, en la lingvo kiun ni penas disvastigi nomiĝas “samideaneco”.

Sekvan esperantistan feston, kiu devos okazi en Gijón jam en la nuna jaro 2010, estos organizata de nia E-Asocio. Estus konvene ke ni pri-konsideru la eblecon organizi ĝin en sezono pli favora por la renkontiĝo.

Vizito de gvidantinoj de MEL al nia sidejo kaj transdono de biografio de Zamenhoj al la Biblioteko de Gijón


Esperantista festotago 2009 en Avilés
La ĉi-jara Asembleo de nia Esperantista Asocio estis duobla. Laǔstatute, en ĉi tiu kvara jaro post la elektado de la estraro de la Asocio, oni devis fari, krom la Ordinara, Ĝenerala Asembleo, an-kaǔ alian Eksterordinaran por (re)elektadon de la asocia gvidantaro. Komence oni planis ambaǔ asembleojn por la 1an de marto, sed poste en tiu tago okazis nur la Ordinara Asembleo kaj oni decidis prokrastigi la Eksterordinaran por la 17a de la sama monato.

En la asembleo de la 1a de marto, post la tralegado kaj aprobado de la akto de la pasintjara Asembleo, oni informis pri la agado de la Asocio dum la jara periodo pasinta ekde la antaŭa asembleo. Oni informis pri la malsukceso de la demarŝoj celante or-ganizi kurson de Esperanto en la pasinta lernojaro kaj oni prikonsideris proponojn por alfronti tiun problemon en la sekvaj jaroj.

Pri la jara kotizo al la Aso-cio oni decidis ke la kvanto de tiu kotizo daǔre estu 17 eǔroj ĉiujare.

La Prezidanto Carlos En-rique Carleos informis pri eblaj ŝanĝoj en la situacio de la konstruaĵo de la Katedro Jo-vellanos de Universitata Disvastigado, en kiu estas enkadrigita nia Esperantista Asocio kaj kie ni disponas je granda, bela kaj komforta ejo por nia esperantista laboro. La eblaj ŝanĝoj, kiuj povas efiki kontraǔ ni, konsistas en tio ke la urbestraro de Gijón interŝanĝus kun la Univer-sitato de Oviedo tiun konstruaĵon de la strato Tomás y Valiente, kie troviĝas nun ĝia sidejo, per alia nova konstruaĵo kiun oni devas fari en la Universitata Areo (Campus) de Viesques. La malfavora por ni efiko de tiu novaĵo estas tiu ke ni restas subriske ke en la nova domo de la Ka-tedro, kvankam oni asignu al ni iun ejon, ĝi ne tiel estu bona kiel la nuna. Krome, la fakto mem ke la nova loko de la Katedro, kaj nia ejo ene de ĝi, troviĝos for de la urbo kaj ne en la urba centro mem, kiel okazas nun, damaĝos, pro la distanco, la okazadon de eblaj E-kursoj, kiujn oni povus fari tiam. Rilate al tio, estis inter-konsento. inter la ĉeestantaj membroj de la Aso-cio, ke ĉiukaze konvenas al ni konservi nian rila-ton kun la Universitata Katedro, kaj se, okaze de organizado de E-Kurso, eblos trovi por la klasoj ejon en la urbo des pli bone, kaj se ne, kiel lasta ebleco restus al ni la loko kiun oni asignus al ni en la nova domo de la Katedro.

Santiago Mulas, Honora Prezidanto de la Asocio, informis ke merkrede, la 17an de tiu monato, la saman tagon fiksitan por la Eksterordinara Asembleo, vizitos nian E-grupon la es-perantista geparo Luis Her-nández kaj Rafaela Urueña, el Valladolido. Ni bone ko-nas tiujn elstarajn geesper-antistojn de nia lando kiuj, de antaŭ multaj jaroj, tre bone rilatas kun nia Gijona E-grupo: En la jaro 1979, kiam okazis la Hispana Kongreso de Esperanto en Gijón, S-ino Rafaela Urue-ña estis Prezidantino de HEF, kaj ŝia edzo estis la Sekretario; ili tre kunlaboris kun la loka komitato de Gijón en la organizado kaj realigado de tiu landa kongreso. Kaj kelkajn jarojn poste, kiam okazis en Gijón la 3a Astura Kongreso de Esperanto, ili partoprenis en tiu renkontiĝo.


Nuna domo de la Katedro “Jovellanos”, kie troviĝas ankaǔ la sidejo de nia E-Asocio.


Kiel planite, la 17a de marto okazis la Ekster-ordinara Asembleo de nia Asocio kaj dum ĝi akompanis nin, laŭ anoncite, Doktorino Rafaela Urueña Álvarez, Profesorino pri Internacia Juro en la Universitato de Valladolido, kaj ties edzo Luis Hernández García.

La Asembleo normale disvolviĝis kaj procedis al la elektado de la nova estraro de Astura Esper-anta Asocio, sed, fakte, la elektita estraro ne multe estis nova ĉar la ĉefaj respondecoj kaj funkcioj de la Asocia komitato estis asignitaj al, kaj akceptitaj de, la samaj personoj kiuj realigis ilin ĝis nun.

Sed, kiel ni jam raportis en la 8a numero de AEA-Informilo, estis tre profita kaj agrabla la renkontiĝo kun la Valladolidaj gesamideanoj. La membroj de nia Asocio partoprenintaj la Asem-bleon havis okazon interŝanĝi kun la gevizit-antojn ideojn kaj prikonsiderojn rilate al la aktiv-ado en la esperantista movado kaj la malfacilaĵoj kiujn tiu laboro renkontas nuntempe en la socio.


Hispanlingva PDF-formata doku-mento en disko kun materialoj de la kurso pri Esperanto por licenci-uloj gvidita de Juan M. Zaradona en la Soria areo de la Universitato de Valladolido.
Ili informis al ni pri iu esperant-ista aranĝo en la sidejo de Sorio de la Universitato de Valladoli-do: la aranĝo, organizita kaj gvidita de Profesoro Juan Mi-guel Zarandona de la Univer-sitato de Valladolido, titoliĝis Esperanto kaj tradukado: Uto-pio kaj realaĵo. Tiu titolo estis en la hispana lingvo ĉar temis pri kurso por neesperantistaj licenci-uloj de tiu centro. Ili transdonis al ni, por ke ni disdonu ilin al publikaj bibliotekoj kaj aliaj klerigaj centroj de nia urbo, kel-kajn ekzemplerojn de por-komputilaj diskoj kiuj prezentas prelegojn de profesoroj kaj an-kaǔ laboraĵojn de la studentoj de tiu kurso. La disko apartenas al la serio de la elektronika biblio-teko de la Deputitejo de Sorio. Ĝia enhavo estas PDF-formata teksto en kiu enestas la ĉefaj pre-legoj kaj kontribuaĵoj de la kur-so, inter ili ties de Rafaela Urueña: La rolo de Esperanto en la defendo de la lingva diverseco, kaj de Luis Hernández: Esperanto, fundamenta elemento por la universala kulturo.

Iuj el la laboraĵoj kiuj konstituas la diskan teks-ton estas interesaj temoj pritraktitaj de la gelern-antoj mem de la kurso: Ĉeesto de Esperanto en la kino, Argumentoj favore al kaj kontraǔ Es-peranto, La literaturo en Esperanto, Etimolo-gio de la esperanta leksikaro… En ĉi tiu numero de Heleco ni recenzas tiun materialon.



Kadre de tiu ĉi raportado pri la esperantista vivo de nia E-grupo mencieblas la E-agado de la sekretario de nia Asocio, Faustino Castaño, okaze de sia vizito al Madrido meze de monato aprilo. La 12an de tiu monato li vizitis la ejon de Ma-drida Esperanto-Liceo kaj in-tervidiĝis tie kun kelkaj mem-broj de tiu E-rondo, inter ili sam-ideanino Lupe Sanz-Bueno, kiu vizitis nia E-grupon antaŭ kelkaj monatoj, kaj samideano Pedro A. Zurita, pri kiu raportis iu numero de nia AEA-Informilo okaze de renkontiĝo kiun li havis en nia regiono kun Carlos E. Carleos, la Prezidanto de AEA.


Geesperantistoj en la sidejo de la Madrida Klubo pri Belarto


La gesamideanoj de MEL infor-mis al la sekretario de AEA ke post du tagojn, la 14an de aprilo, okazos en la ejo de la Madrida Klubo pri Belarto (Círculo de Bellas Artes), publika legado de la Kiĥoto kaj invitis lin legi tiu-okaze fragmenton en Esperanto. Tion akceptinte, nia astura samideano aliris tiu-tage kun aliaj madridaj geesperantistoj al la loko de tiu publika akto, en la strato Alcalá. Tie estis faritaj la subaj fotoj kaj ties de la sekva paĝo.


Legado de la Kiĥoto en Esperanto en la Madrida Klubo pri Belarto



Geesperantistoj en la sidejo de la Madrida Klubo pri Belarto
Estis multenombra publiko en la salono de la le-gado de la Kiĥoto. La legado estis en la hispana lingvo , inter la multaj personoj kiuj tralegis fragmenton de la fama novelo de Cervanto estis iu alta funkciulo de la ambasadejo de Ĉilio. Estis ankaŭ grupoj apertenantaj al lernejoj, kiuj faris la legadon po-grupe, kvazaŭ teatr-ludante.

La madridaj gesamideanoj demarŝis por ke oni permesu legi iujn fragmentojn en Esperanto kaj oni konsentis al ili ke estu du legantoj en la inter-nacia lingvo. Laŭ interakordo de la ĉeestantaj ge-esperantistoj oni decidis ke la legantoj estu Faus-tino Castaño kaj Miguel Fernández. Pri la inter-veno de ambaŭ samideanoj estas informo, eĉ fil-ma, en la retpaĝoj:



http://www.ipernity.com/doc/mpancorbo/7916133
http://www.ipernity.com/doc/mpancorbo/7916134
http://www.youtube.com/watch?v=k8o4gqcjvQU
http://www.youtube.com/watch?v=dhJfdOB9C0Y

Fina esperantista akto de la sekretario de nia grupo estis lia ĉeesto en la publika prezentado de hispana traduko de esperantilingva verko de A. Marco Botella: Kronikoj de la esperantista la-borista movado.



E
INFORMOJ PRI

HESPERANTOH
speranta Vikipedio kun pli ol 450.000 artikoloj

En eĉ ne du monatoj WikiTrans tradukis 300.000 artikolojn de la angla Vikipedio al surprize bona, eĉ se ne senpeka Esperanto. Post jaro oni probable atingos tri milionojn.

La WikiTrans-projekto estas esplor- kaj evoluigo-projekto de la dana lingvoteknologio-firmao GrammarSoft ApS [Eckhard Bick], kunlabore kun University of Southern Denmark (Suddana Universitato). La ĉefa celo de la projekto estas permesi trans-lingvan uzadon de Vikipedio-artikoloj, pere de paralela tradukita retejo.

Unuavice la ideo estas oferti aliron al la plej granda Vikipedio de ĉiuj - la angla, kun pli ol 3 milionoj da artikoloj - en Esperanto kaj la dana. Kvankam ambaŭ lingvoj estas inter la pli grandaj Vikipedioj, iliaj po


~ 130.000 artikoloj konsistigas nur modestan kolekton kompare al kio haveblas en la angla. Krome, la individuaj artikoloj estas ofte multe pli malgrandaj ol iliaj anglaj analogoj, malpli dense fontigitaj aŭ simple t.n. ĝermoj.

Vi certe trovos ankoraŭ multajn aliajn pridiskutindajn aspektojn. Sed ŝajnas al mi klare, ke la tuta Vikipedia agado devas esti profunde repensita.

Ĉu nova prioritato ne devas esti korekti la tradukojn anstataŭ mem ekverki? Kaj se oni originale ekverkas, ĉu oni ne prioritate verku pri verdlandaj, esperantaj "naciaĵoj", kulturo ktp. ne troveblaj en la angla Vikipedio?

Ĉi tiu informo estis provizita de Miguel G. Adúriz. La sama temo estas pritraktata en la blogo de  Bernhard Pabst, retadreso: http://www.ipernity.com/blog/37943/248693 el kie ni prenis ankaǔ jenon:

  1   2   3   4   5   6   7


Elŝuti 360.59 Kb.


Elŝuti 360.59 Kb.