Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Nu, mi helpis al li, diru laŭ mi: Mi povra pekulo, kon­fesas kaj kulpodeklaras antaŭ Dio Ĉiopova

Elŝuti 34.04 Kb.

Nu, mi helpis al li, diru laŭ mi: Mi povra pekulo, kon­fesas kaj kulpodeklaras antaŭ Dio Ĉiopova




Dato20.10.2017
Grandeco34.04 Kb.

Elŝuti 34.04 Kb.

ORELKONFESO

"La subpremataj kompleksoj," opi­niis pastro Voves, paroĥestro ĉe Sankta Mateo, "aŭskultu, kuraci la subprematajn kompleksojn, estas unu el la plej malnovaj homaj spertoj; sed nia sankta eklezio nomas tiun medikamenton sacramentum sanctae confessionis. Kiam io premas cian animon, kiam ci pro io hontas, iru, fripono, al la sankta konfeso kaj konfesu la malpuraĵon; kiun ci portas en ci! Nur ni ne nomas tion kuracado de nervaj perturboj; ni nomas tion pento, pentofaro kaj absolvo.

"Atendu, tio okazis jam antaŭ multaj jaroj; estis kruele varmega somera tago kaj tial mi eniris mian preĝejeton - ­sciu, mi opinias, ke protestantoj povis estiĝi nur en nordaj regionoj, kie eĉ en somero ne estas varme al vi. En tia nia katolika preĝejo oni havas dum la tuta tago ion, mesojn, preĝadon, vesprojn, minimume almenaŭ bildojn kaj statu­ojn; oni povas tien kiam ajn eniri, sin malvarmetigi kaj kon­templi - sed plej konvene, kiam estas ekstere kiel en bak­forno. Tial vivas luteranoj en la malvarmaj kaj malmildaj landoj kaj ni katolikoj en regionoj pli varmaj; tion kaŭzis versimile ombro kaj malvarmeto en domoj de Sinjoro. Kaj tiam estis varmega tago; kiam mi eniris la preĝejon, io be­la kaj paciga min ĉirkaŭblovis; kaj tie venis al mi sakristiano dirante, ke ĉi tie jam pli ol unu horon atendas iu homo, por fari konfeson.

"Bone, tio okazas sufiĉe ofte; mi prenis stolon en la sakristio kaj iris sidigi en konfesejon. La sakristiano alkon­dukis la pentanton - li estis nejuna, bone vestita viro, as­pektis kiel komerca reprezentanto aŭ agento pri grundpo­sedaĵoj, pala en la vizaĝo kaj pufa; li ekgenuis ĉe la konfe­sejo kaj silentis.

"Nu, mi helpis al li, diru laŭ mi: Mi povra pekulo, kon­fesas kaj kulpodeklaras antaŭ Dio Ĉiopova -

­"Ne, ekvortigis tiu homo, tion mi diradas alie. Lasu min. Mi devas alie. - Subite komenciĝis lia mentono tremi kaj sur la frunto aperis peza ŝvito; kaj mi havis neatendite impreson pri ia stranga kaj terura abomeno - La saman ŝokon mi travivis antaŭe nur unufoje, kiam mi asistis eltom­bigon de mortinto, kiu estis ... kiu estis putranta; sinjoroj, mi ne priskribos al vi, kiel ĝi aspektas.

"Miadio, kio estas al vi, mi alkriis lin timigite.

"Tuj - tuj, dentklakis la homo, profunde ekĝemis, laŭ­te mungis kaj diris: Jam ĝi ĉesis. Mi komencos, pastra moŝto.

"Mi ne diros al vi, kion mi aŭdis de li. Unue ĝi estas, memkomprene, konfesa sekreto; due, ĝi estis ago tiom te­rura, tiom abomena kaj bestieca, ke - kurte, tio nepre ne estas rakontebla; kaj la homo sputis tion el si kun tiaj te­ruraj detaloj - kaj nenion, nenion li ellasis! Mi opiniis, ke el la konfesejo mi fuĝos, ke mi ŝtopos miajn orelojn aŭ mi ne scias kion; mi ŝtopis la stolon buŝen por ne krii de teruro.

"Nun ĝi estas ele, diris la homo kontente kaj senpezi­ĝe mungis. Mi dankas vin, pastra moŝto.

"Atendu, mi ekkriis, kaj la pentofarado?

"Kia ideo; diris la homo kaj palpebrumis al mi tra la fenestreto preskaŭ familiare. Sinjoro pastro, mi kredas ja nenion; mi iris nur senpezigi min. Sciu, kiam pri ... pri la afero mi kelkan tempon ne parolas ... mi vidas ĉion antaŭ mi ... ĉion ... kaj mi ne povas dormi, eĉ mi ne povas ferme­ti la okulojn - - - Kaj kiam ĝi venas je mi, ĝi devas elen, mi devas tion diri al iu; kaj vi estas por tio, tio estas via metio kaj vi ne darfas iri tion denunci, ĉar ĝi estas konfesa sekreto. Sed absolvo ne necesas por mi; estas mal­facila afero, kiam oni ne kredas. Mi dankas multfoje, pastra moŝto. Respektan komplimenton. - Kaj antaŭ ol mi re­konsciiĝis, li naĝis elastpaŝe el la preĝejo.

"Proksimume post unu jaro li aperis denove; li kaptis min antaŭ la preĝejo, pala kaj treege humila. Pastra moŝto, li balbutis, ĉu mi povus konfesi ĉe vi?

"Homo, mi diris al li, sen pentofaro ĝi ne eblas kaj fino! Se vi ne volas pentofari, ne eblas ia negoco inter ni.

"Jesuomaria, ĝemis la homo deprimite, ĉi tion diras nun al mi ĉiu pastro! Neniu plu volas konfespreni min, kaj tiom ege mi bezonus - Rigardu, pastra moŝto, ĉu gravos por vi, se mi - se ankoraŭ foje mi -

­"En tiu momento komencis tremi liaj lipoj kiel tiam. Ne, mi alkriis lin, aŭ rakontu tion al mi antaŭ ia laika per­sono! -

"Mi scias, ekveis la homo, por ke la laika persono poste denuncu min! Diablo vin prenu, li ekkriegis indigne kaj kuris for; kaj estas strange, ke ankaŭ sur lia dorso estis videbla la malespero -

"Ekde tiu tempo mi ne vidis lin."


ooo
"Via pastra moŝto, diris advokato doktoro Baum, "tiu via historieto ankoraŭ ne estas kompleta. Iam - ankaŭ jam antaŭ jaroj - venis al mi en la oficejon hometo kun pala kaj pufa vango - por diri veron, li ne tro plaĉis al mi; kaj kiam mi sidigis lin kaj diris al li, amiko, kio kondukas vin al mi, la homo komencis: Sinjoro doktoro, kiam via kliento turniĝas je vi kun la fido kaj konfidas al vi, ekzemple, ke li kulpiĝis pri io, do -

"Do memkomprene mi diras, tion mi ne darfas uzi kon­traŭ li; sinjoro, el tio mi havus belan disciplinan traktadon, eble eĉ ion pli malbonan.

"Bone, respiris tiu ulo. Sinjoro doktoro, mi devas ion diri al vi. Antaŭ dek kvar jaroj mi - Kaj poste, pastra moŝ­to, mi aŭdis plej versimile la samon, kion vi tiam."

"Ne diru tion," interrompis lin pastro Voves.

"Eĉ minimume mi ne emas," murmuris doktoro Baum. "Ĝi estis ege abomena afero; kaj tiu ulo sputis tion el si, kvazaŭ li sufokiĝus; ŝvitanta, palega, kun la fermitaj oku­loj ... Ĝi aspektis, ke li psike vomas. Poste li respiris kaj per poŝtuko viŝis la lipojn.

"Pro di-eterna, homo, mi diris al li, kun tio ja mi povas nenion fari! Sed se vi volas de mi sinceran konsilon -

­"Ne, ekvortigis tiu stranga kreitaĵo, mi volas nenian konsilon. Mi venis nur diri al vi, kion mi faris tiam; sed memoru, li aldiris preskaŭ sovaĝe, ke vi ne darfas uzi tion kontraŭ mi! - Poste li leviĝis kaj tute trankvile diris: Kiom mi ŝuldas al vi, sinjoro doktoro?

"Kvindek kronojn, mi diris deprimite; kaj li eligis kvindekkronon, respektan komplimenton, sinjoro doktoro, kaj iris.

"Mi ŝatus scii, kiom da pragaj advokatoj li tiel sinsekve vizitis, sed ĉe mi neniam plu li estis."
ooo
"Ankoraŭ tio ne estas fino de la historieto," aŭdiĝis doktoro Vitásek. "Antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi ankoraŭ estis vickuracisto en hospitalo, oni transportis tien homon kun pala kaj pufa vizaĝo; la kruroj kuvoŝvelaj, spasmoj, spir­malfacilaĵoj, nu kurte, bela nefrito, kiel estas skribite en libro; memkomprene, ne estis plu helpo al li. Foje venigis min flegistino, ke la nefritulo en la ĉambro numero sep de­nove havos spasmojn. Mi iras al li kaj vidas, ke la povrulo spirkaptas, ŝvitas kiel muso, la okuloj de hororo larĝege malfermitaj - ĉi statoj de angoro ĉe nefrito estas teruraj.

"Homo, mi diras al vi, mi donos al vi injekton kaj estos denove bone.

"La paciento kapneis. Doktoro, li ekvortigis, mi ... mi devas ion diri al vi ... La virino, iru for!

"Prefere mi injektus al li Em O, sed vidinte liajn oku­lojn, mi forsendis la flegistinon. Do elen kun tio, amiketo, mi diras, sed poste vi iros dormi.

"Doktoro, veis la homo, kaj dume en liaj okuloj estis tia freneza timo, doktoro, mi ne povas plu - senĉese mi vidas la - mi ne povas dormi, mi devas diri tion al vi -

­"Kaj poste ĝi venis meze de spasmoj kaj astmo. Homoj, ion similan ĝis nun mi ne aŭdis."

"Hum, hum, tusis advokato Baum.

"Ne timu, diris doktoro Vitásek, "mi ne rakontos tion; ĝi estas kuracista sekreto. Poste li kuŝis kiel malseka ĉifo­no, totale elĉerpita. Vi scias, absolvon mi ne povis doni al li, pastra moŝto, ankaŭ ne la saĝan konsilon; sed, homoj, mi donis al li du dozojn da morfio, kaj kiam li vekiĝis, de­nove, kaj poste ree, ĝis li ne vekiĝis plu. Sciu, ege mi helpis al li. "

"Amen," diris pastro Voves kaj iome enpensiĝis. "Vi estis bona," li, aldiris mole, "almenaŭ ne plu li turment­iĝis."

UŠNÍ ZPOVĚĎ

“Potlačené představy,” mínil páter Voves, farář od Sv. Matěje, “poslouchejte, kurýrovat tyhle potlačené představy, to je jedna z nejstarších lidských zkušeností: jenže naše svatá církev té medicíně říká sacramentum sanctae confessionis. Když tě něco v duši tlačí, když se za něco hanbíš, jdi, kujóne, k svaté zpovědi a vyznej se z toho neřádu, co v sobě nosíš! Jenže my tomu neříkáme léčení nervových poruch; my tomu říkáme lítost, pokání a odpuštění hříchů.

Počkejte, tomu už je řada let; byl ukrutně horký letní den, a tak jsem si zašel do svého kostelíčka – víte, já si myslím, že tihle evandělíci mohli vzniknout jenom v severních krajinách, kde není ani v létě člověku horko. V takovém našem, katolickém kostele máš po celý boží den něco, mše, modlení, nešpory nebo aspoň ty obrazy a sochy; můžeš si tam kdykoliv zaskočit, ochladíš se a porozjímáš – k tomu ale pasuje, když je venku jako v peci. Proto máte berany v těch chladných a nehostinných zemích a nás katolíky v končinách teplejších; to asi dělá ten stín a chládek ve chrámech Páně. Tedy tenkrát byl takový palčivý den; když jsem vešel do kostela, tak to na člověka tak krásně a smířlivě dýchlo; a tam ke mně přijde kostelník, že tu už přes hodinu čeká jeden člověk, aby se někomu vyzpovídal.

Dobrá, to se stává dost často; tož jsem si vzal v sakristii štólu a šel jsem si sednout do zpovědnice. Kostelník přivedl toho kajícníka – byl to nemladý, slušně oblečený člověk, vypadal jako obchodní zástupce nebo agent s realitami, ve tváři bledý a jaksi naduřelý; klekl u zpovědnice a mlčel.

No tak, pomáhal jsem mu, říkejte po mně: Já bídný hříšník, zpovídám a vyznávám se Bohu Všemohoucímu –

Ne, vypravil ze sebe ten člověk, já to říkám jinak. Nechte mne. Já musím jinak. – Najednou se mu začala třást brada a na čele se mu vyvalil pot; a já měl zčistajasna pocit takové divné a strašné ošklivosti – Stejný otřes jsem předtím zažil jenom jednou, když jsem byl při exhumaci nebožtíka, který byl… který už byl v rozkladu; já vám, páni, nebudu líčit, jak to vypadá.

Proboha, co je vám? křikl jsem na něho polekán.

Hned – hned, jektal ten člověk, hluboce vzdychl, hlasitě se vysmrkal a řekl: Už je po tom. Tak já začnu, velebný pane. Je tomu dvanáct let –

Já vám neřeknu, co jsem od něho slyšel. Předně to je, to se rozumí, zpovědní tajemství; a za druhé to byl skutek tak strašlivý, tak odporný a bestiální, že – zkrátka, to se vůbec nedá povídat; a ten člověk to ze sebe chrlil v takových děsných podrobnostech – a nic, nic nevynechal! Já myslel, že z té zpovědnice uteču, že si zacpu uši nebo já nevím co; nacpal jsem si štólu do úst, abych nevykřikl hrůzou.

Tak už je to venku, řekl ten člověk spokojeně a ulehčeně se vysmrkal. Tak vám děkuju, velebný pane.

Počkejte, křikl jsem, a co pokání?

Co vás nemá, řekl ten člověk a mrkal na mne skrz to okénko skoro důvěrně. Pane páter, vždyť já na nic nevěřím; já jsem si šel jenom ulehčit. Víte, když já o… o té věci nějaký čas nemluvím… tak já to pak vidím před sebou… všecko… a nemůžu spát, nemůžu oka zamhouřit – – A když to tak na mne přijde, tak to musí ven, musím to někomu povědít; a vy tu jste na to, je to vaše řemeslo a nesmíte to jít udat, na to je zpovědní tajemství. Ale rozhřešení, na to já nic nedám; to je těžká věc, když člověk nemá víru. Mnohokrát děkuju, velebný pane. Uctivá poklona. – A než jsem se vzpamatoval, plaval pružným krokem z kostela.

Asi za rok se vyskytl zas; nachytal mne před kostelem, bledý a nesmírně pokorný. Velebný pane, koktal, mohl bych se u vás vyzpovídat?

Člověče, řekl jsem mu, bez pokání to nejde, a basta. Když se nechcete kát, tak spolu nemáme žádný kšeft.

Ježíšmarjá, vzdychl ten člověk zdrceně, tohle mně teď říká každý páter! Žádný mě už nechce vyzpovídat, a já bych tak hrozně potřeboval – Koukejte, velebný pane, co vám to udělá, kdybych – kdybych ještě jednou –

Vtom se mu začaly třást rty jako tehdy. Nic, rozkřikl jsem se na něho, nebo mně to povídejte před nějakou světskou osobou!

Já vím, zaúpěl ten člověk, aby mne ta světská osoba pak udala! Aby vás čert vzal, zařval poraněně a běžel pryč; a je to divné, i na těch jeho zádech bylo vidět takové vám zoufalství –

Od té doby jsem ho neviděl.”

*

“Důstojnosti,” děl na to advokát dr. Baum, “ta vaše historka není ještě celá. Jednou – taky už před lety – ke mně přišel do kanceláře človíček s bledou a naduřelou tváří – abych řekl pravdu, moc se mi nelíbil; a když jsem ho posadil a řekl mu, tak, příteli, co vás sem vede, začal ten člověk: Pane doktore, když se na vás váš klient s důvěrou obrátí a svěří se vám, že se dejme tomu něčeho dopustil, tak –



– tak samozřejmě, povídám, toho nesmím užít proti němu; pane, z toho bych měl pěknou disciplinárku, ne-li něco horšího.

To je dobře, oddechl si ten chlapík. Pane doktore, já vám něco musím říci. Já jsem před čtrnácti lety – A pak, velebnosti, jsem slyšel nejspíš to samé jako tenkrát vy.”

“Neříkejte to,” přerušil ho páter Voves.

“Ani mě nenapadne,” bručel dr. Baum. “Víte, to byla příliš šeredná věc; a ten chlapík to ze sebe chrlil, jako by se zalykal: zpocený, zsinalý, s očima zavřenýma… Ono to vypadalo, jako by psychicky zvracel. Potom si oddechl a otřel si kapesníkem rty.

Pro živého boha, člověče, řekl jsem mu, s tímhle přec nemohu nic dělat! Ale chcete-li ode mne upřímnou radu –

Ne, vyhrkl ten divný tvor, já žádnou radu nechci. Já jsem vám jenom přišel říci, co jsem tehdy udělal; ale pamatujte si, dodával skoro divoce, že toho nesmíte užít proti mně! – Potom vstal a docela klidně řekl: Tak co jsem vám dlužen, pane doktore?

Padesát korun, řekl jsem zdrceně; a on vyndal padesátku, uctivá poklona, pane doktore, a šel.

Rád bych věděl, kolik pražských advokátů takhle obešel, ale podruhé už u mne nebyl.”

*

“To ještě není konec té historie,” ozval se dr. Vitásek. “Před několika lety, když jsem byl ve špitále sekundářem, tam přivezli člověka s takovým bledým a naduřelým kontrfejem; nohy zpuchlé jako škopky, křeče, potíže s dechem, no zkrátka, krásný zánět ledvin, jak stojí v knize psáno; to se rozumí, pomoc mu už nebyla. Jednou mě zavolala ošetřovatelka, že ten nefritik na sedmičce se zas chystá mít křeče. Tak jdu k němu a vidím, chudák lapá po dechu, zpocený jako myš, oči hrůzou vytřeštěné – tyhle stavy úzkosti při N jsou strašné.



Fotr, povídám mu, já vám dám injekci a bude zas dobře.

Pacient zavrtěl hlavou. Doktore, vypravil ze sebe, já… já vám musím něco říct… Ať jde ta ženská pryč!

Já bych mu byl raději vpíchnul EmO, ale když jsem viděl ty jeho oči, poslal jsem ošetřovatelku po svých. Tak ven s tím, přítelíčku, povídám, ale potom půjdete spat.

Doktore, úpěl ten člověk, a přitom byl v jeho očích takový vám šílený strach, doktore, já už nemohu – já pořád vidím tu – já nemohu spát, já vám to musím říci –

A pak to přišlo uprostřed křečí a záduchy. Lidi, něco takového jsem dosud neslyšel.”

“Hum, hum,” zakašlal advokát Baum.



“Nebojte se,” děl dr. Vitásek, “já to nebudu povídat; to už je lékařské tajemství. Potom ležel jako mokrý hadr, naprosto vyčerpán. Víte, já jsem mu nemohl dát rozhřešení, velebníčku, ani nějakou moudrou radu; ale já mu dal, lidi, dvě dávky morfia, a když se probudil, zas, a pak znovu, až už se neprobudil. Abyste věděli, já jsem mu pořádně pomohl.”

“Amen,” pravil páter Voves a drobet se zamyslil. “To jste byl hodný,” dodal měkce, “aspoň se už netrápil.”


Elŝuti 34.04 Kb.


Elŝuti 34.04 Kb.