Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Nova Urbo ” Antaŭ 75 jaroj komenciĝis 2a mondmilito la plej granda armita konflikto en historio de la homaro. Kion celis tiuj politikistoj, generaloj, propagandaj ĵurnalistoj kaj aliaj, kiuj ĝin komencis? Post jaroj Iginio Giordanis starigis la

Elŝuti 8.86 Kb.

Nova Urbo ” Antaŭ 75 jaroj komenciĝis 2a mondmilito la plej granda armita konflikto en historio de la homaro. Kion celis tiuj politikistoj, generaloj, propagandaj ĵurnalistoj kaj aliaj, kiuj ĝin komencis? Post jaroj Iginio Giordanis starigis la




Dato11.11.2017
Grandeco8.86 Kb.

Elŝuti 8.86 Kb.

Novaĵletero de Fokolar-Movado Septembro 2014

Nova Urbo



Antaŭ 75 jaroj komenciĝis 2a mondmilito - la plej granda armita konflikto en historio de la homaro. Kion celis tiuj politikistoj, generaloj, propagandaj ĵurnalistoj kaj aliaj, kiuj ĝin komencis? Post jaroj Iginio Giordanis starigis la demandon:

Kian bonon alportas milito?

Jen kelkaj pensoj el lia libro titolita Senutiliteco de milito” (L’inutilità della guerra):



Milito estas murdego grandskala. Nur frenezaj homoj sopiras al morto – kaj milito estas ja morto. Kiel pesto disvastigas peston kaj malsatego povas konduki al mort-malsato, same mortigado estas la celo de ĉiu milito. Mi kredas ke neniu ŝtatestro kuraĝus anonci ke li komencas militon kun la intenco prirabi alian popolon. Kontraŭe, ĉiu konstante parolis ke necesas batali (“evidente”) por la plej noblaj kaŭzoj, por altruismaj celoj kaj altaj idealoj. Jen kiel malamo montras tutan sian hipokritecon: ni akuzu “malamikon” je avareco kaj agresemo, dum niaj amikoj diligente agas pro idealismaj motivoj.

Se vi volas pacon, preparu vin por tio. Por meriti la nomon: filoj de Dio, la kristanoj devas labori por paco. Ni devas organizi pacon dum la aliaj organizas militon. Laboro por konstrui pacon komenciĝas ĉi tie – de vi kaj de mi. Malamikoj ankaŭ bezonas amon. Se plimultiĝos politikistoj pretaj kunlabori por karitato, ni malkovrus ke tio estas la plej racia vojo. Tiel socia kaj ekonomia progreso, paŝon post paŝo, fariĝos reala rabataĵo.







Igino Giordani (1894-1980) estis itala politikisto, verkisto kaj ĵurnalisto. Komence de la 1-a mondmilito, Igino devis ĉesi studadon ĉe Roma Universitato kaj eniri armeon. En 1916 li estis serioze vundita kaj pasigis multajn monatojn en hospitalo. Kiam finiĝis la milito, li edziĝis kun fraŭlino Mya Salvati kaj ili havis kvar infanojn. Post la membriĝo al Itala Popola Partio, Giordani ĉiam substrekis la neceson ligi politikan aktivadon kun altaj etikaj normoj kaj amikeca sinteno. Pro tio li estis estimata inter la parlamentanoj, ankaŭ ĉe la opoziciaj flankoj kaj havis bonajn rilatojn kun ĉefaj politikistoj de Eŭropo.

Li plenumis signifoplenan rolon en la Fokolara movado, i.a. kiel redaktoro de ties internacia revuo “Città Nuova” (Nova Urbo). Per sia profunde humanisma edukado kaj multaj spertoj en socia laboro, Giordani helpis ankaŭ al ekumena ‘Centro Uno’. Fine de sia vivo, konsente kun sia edzino kaj infanoj, Giordani ekloĝis en la internacia Fokolara komunumo kaj estas rekonita kiel kunfondinto de la movado.



___________________________

La 2an mondmiliton startigis la germana “Tria Regno” kiu la 1-an septembro 1939 atakis furioze Pollandon per tankoj, kanonoj kaj amasa aviadil-bombado. Responde, Britujo kaj Francio deklaris militon kontraŭ Germanujo, kiu tamen invadis Danlandon, Norvegion, neŭtralan Belgion, Nederlandon, Francujon, Jugoslavion kaj aliajn landojn. Antaŭ la jaro 1942 Eŭropo grandparte jam estis sub la germana okupado. Sekve la militfrontoj transiĝis al Afriko, Azio, al vastega spaco de oceanoj kaj eĉ al Arktiko. Entute la milito daŭris pli ol 5 jarojn kaj 8 monatojn, ĝis majo 1945 – kiam la aliancaj armeoj (Britujo, Usono kaj Kanado) sieĝkaptis Germanujon de okcidento. Samtempe rusaj (sovetiaj) kaj polaj aremeoj atingis Berlin. La germanoj kapitulacis la 8an de majo sed la bataloj daŭris ankoraŭ 3 monatojn en orienta Azio kaj Pacifika Oceano, ĝis la du atombomboj falis sur Hiroŝima kaj Nagasaki. Tiu milito katastrofigis 53 landojn kun 1.7 miliardo da loĝantoj, en kiuj 72 milionoj mortis aŭ estis mortigitaj (ĉ. 60 milionoj en landoj atakitaj kaj 11 milionoj en la angresintaj). Entute inter ĉiuj mortintoj plimultis sendefendaj civiluloj (kiel maljunuloj, infanoj, virinoj) – ĉirkaŭ 50 milionoj da ili. Kiucele?


* * *

Muzikan konkludon alportas ĉi tie la plej populara kontraŭ-milita kanto, tradukita al kelkdeko da lingvoj:



"Where Have All the Flowers Gone?" / „Ĉiuj floroj estas for” en la esperanta versio. En la teksto ripetiĝas la strofo: Ĉiuj floroj, ĉiuj knabinoj, ĉiuj edzoj … estas for; kaj fine – Kaj soldatoj estas for, en la tomboj de l’memor (..) Ĉu nun komprenas vi? Ĉu nun komprenas vi... Inter esperantistoj la kanton diskonigis „Duo espera” el Nederlando. Eble ĝin kantis ankaŭ artistoj el via lando? La internacia listo de tiuj artistoj troviĝas ĉe la fino de la angla vikipedi-teksto: http://en.wikipedia.org/wiki/Where_Have_All_the_Flowers_Gone%3F kie vi povas elekti ankaŭ E-version. Aŭtoro de ĉi tiu kanto estas legenda muzikisto Peter Seeger, kiu mortis ĵus antaŭ kelkaj monatoj. Li popularigis multajn baladojn kaj kantojn bazitajn je folkloro (tiel nomataj ‘folk songs’). Oni faris tre interesan filmon pri lia vivo sub la titolo “Forto de la kanto” /Power of the Song.


Elŝuti 8.86 Kb.

  • Ĉiuj floroj estas for
  • Peter Seeger

  • Elŝuti 8.86 Kb.