Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Николай Львович Гудсков конспект эсперантологии На языке Эсперанто Гудсков Н. Л. Г 93 Epitomo de esperantologio. / конспект

Elŝuti 0.9 Mb.

Николай Львович Гудсков конспект эсперантологии На языке Эсперанто Гудсков Н. Л. Г 93 Epitomo de esperantologio. / конспект




paĝo9/13
Dato14.03.2017
Grandeco0.9 Mb.

Elŝuti 0.9 Mb.
1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   13

VIII. Esperanto-centroj

Krom dum renkontiĝoj, Esperanto vivas en kelkaj konstantaj lokoj, kie ĝi estas uzata kiel ĉiutaga laborlingvo. Tio estas oficejoj de grandaj internaciaj organizoj (la plej grava estas la Centra Oficejo de UEA), internaciaj kaj naciaj internacisignifaj institutoj (kiel Internacia Esperanto-Muzeo) kaj lokoj, apartenantaj al esperantistaj organizoj, kie konstante okazas diversaj kursoj kaj aranĝoj por esperantistoj (kiel Kastelo Greziljono). Bedaŭrinde, ne ĉiuj tiaj lokoj sukcesas travivi diversajn ekonomiajn kaj politikajn malfacilaĵojn (kiel bona kursejo-ripozejo Pisanica en Bulgario), en nebula stato estas centro en Poprad, Slovakio, sed anstataŭ la malaperintaj aperas alilande novaj. Ni menciu kelkajn.



Internacia Esperanto-Muzeo (IEM), fondita en 1929 de Hugo Steiner, estas relative memstara parto de Nacia Aŭstria biblioteko en Vieno, en Hofburg. Dum la dua mondmilito la materialoj ne malaperis, ĉar ilin oni sukcesis savi en la kelo, tamen la direktoro trafis en nazian koncentrejon. Nuntempe ĝi estas la plej signifa kolekto de libroj (ĉ. 21000) kaj diversaj dokumentoj en kaj pri Esperanto. Krome, ĝi eldonas librojn.

Internacia Esperanto-Instituto. Estas fondita en 1930 de Andreo Cseh (legu: Ĉe) kaj geedzoj Isbrücker. Troviĝas en Hago, Nederlando. Organizas seminariojn diversgradajn por Cseh-instruistoj, liveras koncernajn diplomojn.

Kulturdomo de Esperanto (Kastelo Gresillon). Ĝi troviĝas en Francio kaj estas malnova nobela kastelo kun 18-hektara parko, kiun posedas asocio, fondita en 1951. Tie estas bonaj loĝeblecoj, kursejoj, biblioteko. En ĝi konstante estas organizataj diversnivelaj kursoj kaj prelegoj, ofte okazas E-aranĝoj.

Kultura Centro Esperantista en Chaux-de-Fonds (legu: Ŝodfon’), Svisio. Malnova centro, posedanta domojn kun loĝeblecoj, kie okazas diversnivelaj kursoj semajnfinaj kaj semajnaj, ankaŭ seminarioj.

Kvinpetalo. Kvin domoj en vilaĝo Bouresse, Francio, apartenantaj al “Societo Yvonne Martinot”, kie eblas loĝi kaj kie estas organizataj diversaj kursoj kaj seminarioj.

Krom IEM, gravajn kolektojn de libroj en kaj pri Esperanto (ankaŭ pri aliaj planlingvoj kaj interlingvistoko) posedas kelkaj aliaj bibliotekoj. La plej signifa el ili estas la biblioteko Hector Hodler en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. En ĝi estas pli ol 15000 volumoj kaj ampleksa kolekto de periodaĵoj. En Londono ekzistas biblioteko Montagut Butler. En Hispanio grandega kolekto de libroj (pli ol 8400) kaj periodaĵoj (pli ol 12000 jarkolektoj de ĉ. 2500 gazetoj) troviĝas en Hispana Esperanto-Muzeo, oficiale inaŭgurita en 1968 surbaze de la kolekto de L. M. Hernández. En Hungario grandegan bibliotekon (ĉ. 10000 libroj kaj pluraj jarkolektoj de periodaĵoj) kolektis ekde 1970 Károly Fájszi. Nacia Esperanto-biblioteko kaj Esperanto-Arkivo de Itala Esperanto-Federacio estis fondita en 1972 de M. Dazzini; en ĝi estas pli ol 7000 volumoj. En Nacia Esperanto-Muzeo en Francio estas pli ol 6000 libroj, ĝi konstante okazigas priesperantajn ekspoziciojn. Apartaj kolektoj de Esperanto-libroj kaj dokumentoj (ne tiom signifaj) ekzistas ankaŭ en aliaj landoj. Ekzemple, A. Korjenkov kaj H. Gorecka lanĉis en Jekaterinburg grandan Komunan Esperanto-Bibliotekon (nun ĝi troviĝas en Krasnojarsk). Menciindas ankaŭ Internacia muzeo de Paco kaj Solidaro en Samarkando, Uzbekio. Ĝin fondis kaj direktoras A. Ionesov; en ĝi troviĝas ĉ. 20000 eksponaĵoj el 100 landoj (ankaŭ libroj).



IX. Instruado de Esperanto

Esperanto-kursoj por la plejmulto da E-instruantoj (laŭeduke plej ofte eĉ ne instruistoj) estas kromokupo, samkiel studado de Esperanto — por E-lernantoj. Grandparte nome tio kaŭzas specifikecon de E-instruado, kiun devas konsideri ankaŭ profesiaj fremdlingvaj instruistoj40.


1. La celoj de la instruado kaj motivoj de lernado

La ĝeneralaj celoj de E-instruado estas, unue, havigi al la lernantoj lingvoposedon (t.e. kapablon kompreni, paroli, legi kaj skribi en Esperanto) kaj, due, formi el ili esperantistojn (t.e. homojn, kiuj praktike uzos la lingvon kaj emos ĝin disvastigi).

La praktiko montras, ke devigaj kursoj (en lernejoj kaj universitatoj), kvankam povas atingi la unuan celon (liveri la lingvoposedon), tamen ne atingas la duan (ne formas esperantistojn). La escepto estas specialaj fakoj en universitatoj, ligitaj kun Esperanto, sed E-lernado tie estas tre bone motivita de kontinua stud-proceso kaj la fina celo, ekzemple, defendo de bakalaŭra aŭ magistra laboraĵo en Esperanto (kiel en la rusia AIS-klerigejo Interŝtata Universitato "Ruthenia", funkcianta ekde 1993 surbaze de MGIU – Moskva Ŝtata Industria Universitato). Sed tiuj instru-situacioj estas escepte raraj. Tial ne indas strebi al nepra lerneja kaj universitata instruado, sed nepre indas varbi lernontojn por fakultativoj kaj rondetoj en diversgradaj klerigejoj kaj ĉefe por kursoj ĉe E-kluboj kaj kultur-domoj.

La lernantoj venas al E-kursoj pro diversaj motivoj: jama konatiĝo kun la ideo, intereso pri novaj lingvoj, deziro vastigi rondon de konatoj, simpla scivolemo ktp. Dum enkonduka renkontiĝo la preleganto rakontas pri eblecoj, kiujn povas doni Esperanto: novaj soci-medioj, malmultekostaj vojaĝoj, eblecoj ricevi sciencan gradon en AIS ktp. Valorajn por la celgrupo motivojn necesas flegi kaj disvolvi ankaŭ dum la instruado, akompanante ilin per formigo de pozitivaj emocioj. Nur tiam la plejparto de lernantoj restos en la kurso gis la fino kaj en la movado — post ĝi.


2. Kiun metodon elekti (komponantoj de instrusi­tuacio)41 .

Elekto de instru-metodo multe dependas de personaj kvalitoj de la instruanto (kompetenteco, sperto, temperamento, kreiveco ktp), tamen ne nur. Elekto de la metodo povas grave dependi ankaŭ de instrusituacio, en kiu oni laboros. La sperto pruvas, ekzemple, ke grup-dinamikaj instru-metodoj tute ne taŭgas por studentaj grupoj en kondiĉoj de universitato, sed bone funkcias por studentaj grupoj en kondiĉoj de libervolaj urbaj kursoj.

Antaŭ ol komenci instrui, la instruonto devas havi klaran imagon pri sia estonta agado. Sistemigi tiun imagon helpas la ses komponantoj de instrusituacio, priskribitaj de Prof. Helmar G.Frank42 . Jen tiu sistemo, iom plivastigita kaj adaptita al kompreno de praktikantaj E-instruantoj. Temas pri respondo al la subaj demandoj. Esperanto estas instruata:

1) al kiu? (celgrupo)

2) ĉe kio? (medio, socistrukturo)

3) por kio? (celo)

4) kiom amplekse? (lernenda materialo)

5) kiom longe kaj kiom ofte? (daŭro kaj ritmo)

6) kie? (ejo)

7) per kio? (lerniloj)

8) kiel? (metodo)

9) far de kiu? (instruanto)

La demando – FAR DE KIU? (9) — estas en la lasta loko, ĉar temas pri la okazo, kiam estas bezonata elekti instruanton por la instrusituacio, kaj jam estas respondoj al ĉiuj ceteraj demandoj aŭ al parto de tiuj, ekzemple, al la demandoj 1-5. Se la instrusituacion analizas la instruonto mem, tiam la lasta demando iĝas por li/si la unua; ja tiu demando estas — kio estas miaj instru-povoj? Cetere, analizo de la reala instrusituacio povas helpi respondi la koncernan demandon: ĉu mi kapablas instrui en tiu ĉi situacio?.

Ni komentu ankaŭ aliajn demandojn.

Respondante al kiu? (1), ne forgesu konsideri ne nur la "homan faktoron", sed ankaŭ la lingvan kompetentecon, kio gravas niakaze: ja niaj celgrupoj povas esti variaj laŭ la homa konsisto, sed homogenaj laŭ la lingvonivelo (startuloj, komencantoj, progresantoj, aplikantoj).

Ĉe kio? (2) rilatas al natura, teknika, socia lernomedio, kiu estas aldona fonto de eblaj influoj al la lernado. Ekzemple, vi instruas Ĉe-metode en universitato kaj per la konstantaj horaj respondoj malhelpas al la studprocezoj, okazantaj samtempe en la najbaraj aŭditorioj.

Por kio? (3) estas speciale interesa demando, ĉar ekzistas instruceloj (=viaj celoj) kaj celoj de la lernantoj, kiuj, precipe en la komenca fazo, povas ne koencidi. Eĉ pli — celoj inter lernantoj povas esti diversaj. Tion ĉion necesas konsideri por ne perdi la homojn.

Kiom amplekse? (4) temas pri kiun lernomaterialon vi elektas por la kurso: kiujn gramatikaĵojn, kiun leksikon kaj en kiu kapacito. Ĉi demando estas forte ligita kun la 3-a kaj 5-a.

La demandoj kiom longe kaj ofte? (5) kaj kie ? (6) kutime estas jam kondicitaj ne de ni; se vi havas elekton — des pli bone: vi povas dependigi la respondojn de aliaj komponentoj de la instrusituacio, sed ne male.

Foje okazas situacioj, kiam per kio? (7) — teknikaj rimedoj (instruiloj) puŝas nin elekti respektivan instrumetodon. Ekzemple, vi ricevas klasĉambron kun televidilo kaj videomagnetofono — kial ne instrui startulojn per la instrufilmoj "Mazi el Gondolando" aŭ "Pasporto al la tuta mondo"? Pli ofte vi elektas gramatikan metodon, ĉar krom lernolibroj havas neniun instrumaterialon. (Sed se vi emas varii la studprocezon aŭ uzi alian metodon, vi ja povas/devas mem prepari konvenajn materialojn!).

Fine ni venis al kiel? (6) — kiun metodon elekti. Jen la ekzemplo de la simpla analizo. Se vi scias, ke vi instruos al volontuloj (1) ĉe kulturdomo (2) por doni bazajn sciojn pri la lingvo Esperanto (3), nome, pri E-gramatiko kaj E-parolado (4), dum 1 monato 2-foje semajne (5) en klasĉambro kun formoveblaj tabloj — vi povas elekti grup-dinamikan metodon (7), kondice, ke ekzistos bezonataj lerniloj (8) kaj vi havas konvenan personecon (9).

Evidentas, ke preskau ĉiu demando dependas de respondoj al la aliaj. Tial, ju pli da respondoj vi jam scias, des pli facile vi trovas respondojn al aliaj demandoj, inkluzive al tiu pri la metodo.
3. Metodoj de E-instruado.

1. La gramatika metodo estas ordinara instruado en klaso helpe de lernolibro, kiam instruisto donas dum leciono certan porcion de leksika kaj gramatika materialo kaj post ekzercado kontrolas la sciojn. Preskaŭ nepre la lecionoj estas konstruataj akorde al la uzata lernolibro. La metodo havas certajn malavantaĝojn: ĝi estas relative malvigla kaj tuŝas precipe la racion, sed ne emociojn de la lernantoj. Samtempe, ĝin povas apliki ajna instruisto sen specialaj pedagogiaj talentoj kaj tian kurson estas facile prepari. Krome, ĝi sole taŭgas por deviga instruado (kie la lernantoj ne emas emocie implikiĝi en la lernoprocezon) kaj por personoj sen emo subiĝi al influo de la aliaj (la instruisto kaj kunlernantoj), kies cefaj valoroj kuŝas ĝuste en la racia, sed ne en la emocia sfero.

2. La rektaj metodoj celas, unuavice paroligi la lernantojn kaj baziĝas sur forigo de gepatra lingvo kaj neuzo de lernolibroj dum la lecionoj. Ofte dum la kurso ne estas instruata gramatiko.

Cseh(Ĉe)-metodo. Rilate Esperanton, la ĉefa aplikata rekta metodo estis ellaborita de Andreo Cseh (Ĉe) en 1920 kaj ĝis nun restas tre populara. Ĝi inkludas studadon de la gramatiko. Cseh intuicie aplikis tion, kio venis en la teorion de la fremdlingva instruado nur poste: mezurita kursmaterialo, fraz-modeloj, limigo de studenda vort- kaj gramatikstoko. Li atentas ne nur konscian, sed ankaŭ subkonscian alproprigon de la lingvo. Jen la bazaj principoj de la klasika Ĉe-metodo:


  1. Ĉe-instruisto — eksterlandano, la klaso – diversnacia: tio psikologie motivigas la kursanojn paroli nur en Esperanto.

  2. Amika etoso: senkonscia enmemoriĝo surbaze de pozitivaj emocioj (oni "lernas ne lernante").

  3. La tuta kurso — longa konversaciaro: tuja alkutimigo pensi en la lingvo, memfido pri kapablo paroli.

  4. Regula ĥora respondado de la kursanoj: forigo de eraro-timemo, ĉar mesdiraĵoj ne rimarkeblas; ebligo al ĉiu paroli multe; (kio ebligas instrui samtempe al kelkdek lernantoj)

  5. La instruado — nur en E-o: konstanta lingva praktikado, kutimiĝo paroli kaj kompreni.

  6. ,Neuzo de lernolibroj: stimulo viziti la lecionojn (ĉar ne eblas aliel ricevi la informojn).

  7. Laŭvolaj hejmaj taskoj en formo de demandaroj.

Ĉe-metodo taŭgas, tamen, nur por elementaj kursoj (ĉar progresantoj por akiri pli profundajn gramatikajn sciojn jam devas uzi vortarojn, absolute malpermesitaj en Ĉe-metodo) kaj — tre grave — ne por ĉiuj homoj (plurajn personojn ĝenas guste neceso respondi en horo kaj ceteraj signoj de dissolvigo de onia personeco en kolektivo). Krome, la instruisto devas havi specialajn kapablojn (inkluzive artistecon!) kaj specialan prepariĝon por la kurso.

3. Miksitaj metodoj.

Por elementaj kursoj en nacihomogenaj grupoj kun samlingva instruisto (havanta certajn kapablojn) tre taŭgas miksitaj metodoj. Ekzemple, la tuta leciono pasas rekte (imite Ĉe-metodon), sed en la fino la instruisto klarigas ĉiujn gramatikajn regulojn en la nacia lingvo kaj donas la liston de tradukendaj novaj vortoj. Ekzistas multegaj aliaj variantoj de miksitaj metodoj.



4. Sugestopediaj metodoj.

Lozanov-principoj. Bulgaro G. Lozanov, origine psikoterapeŭto, ellaboris principojn de sugestopedia instruado. La metodo baziĝas sur aktivigo de rezervaj eblecoj de la homa organismo (nekonscia memorfiksado, psikologiaj "trukoj" por plialtigi laborkapablon kaj emon lerni ktp.). Elementa kaj progresiga kurso enhavas po 120-150 instruhorojn dum inter 6 kaj 14 semajnoj La principoj estas:

  1. Viva kaj intensa persona komunikado (instruisto-lernanto, lernanto-lernanto, lernanto — aliaj lernantoj).

  2. Kolektiva komunikado (en du-, tri- kvar-opj, duongrupaj teamoj).

  3. Maskigo de personeco per rolo. Pseŭdonimoj kaj pseŭdobiografioj, ricevataj de lernantoj, helpas al ili seniĝi de ĝeneco.

  4. Po-etapa koncentro. La studenda materialo estas donata en du neegalaj dozoj: en la unua triono de la kurso venas la leksika-gramatika kerno (2/3 de la tuta leksiko), en la ceteraj — ne tro multe da novaj leksemoj kaj gramatikemoj, sed multaj tekstoj kaj ekzercoj.

  5. La grupo devas esti optimume 10-12-persona, homogena laŭ la starta lingvoscio, preteco kunlabori kaj temperamento.

  6. Konstanta observado kaj reguligado de la psikologia klimato en la grupo kaj de la anoj individue.

  7. Science organizata medio de la instruado.

  8. Speciala lernolibro kun traa intrigo, multpersonaj dialogoj (kunparalelaj tradukoj). Gravas kantoj, aldonaj tekstoj, lumbildostrioj ktp.

  9. Aŭda percepto antaŭas la vidan; la unuaj lecionoj pasas nur buŝe, sen skribaj tekstoj.

  10. Enkonduko de la nova materialo okazas ĉiam rite-sugeste.

La elementojn de tiuj principoj inkludas diversaj metodoj de E-instruado (en Rusio ilin sukcese aplikadis, ekzemple, Aleksandr Melnikov43).

"Pirata metodo" "Fiŝ-kurso". Sian varianton de sugestopedia kurso ellaboris la hungaroj Jozefo Horvath kaj Peter Rados. Dum tiu kurso en iu hotelo aŭ ripozejo kolektiĝas grupo de lernantoj (ĉ. 30) kaj loĝas ne kontaktante la eksteran mondon dum 5 tagnoktoj. Partoprenas kelkaj instruistoj, helpinstruistoj, inter ili almenaŭ 1-2 eksterlandanoj. La kurso postulas tre seriozan preparadon, multajn materialojn (afiŝojn ktp.). Post 5 tagoj la plej sukcesaj lernantoj bone faras elementnivelan ekzamenon. Kvankam la tuta kvanto de instruhoroj estas sufice granda, la rapideco de la "Fiŝ-kurso" starigas ĝin proksime al la ekspres-kursoj.

5. Ekspresaj metodoj.

Esperanto-instruadon oni ofte strebas plenumi kiel eble pli rapide — tio pli facilas en klubaj kondiĉoj, kaj facileco de E-o permesas dum ĉ. 30 instruhoroj doni la bazajn sciojn de la lingvo. Ekspres-metodoj povas esti rektaj, gramatikaj, miksitaj, grup-dinamikaj kaj aliaj. Tamen ĉiam necesas atenti, ke kio rapide memorfiksiĝas, tio samrapide forgesiĝas, kaj, se ne varti plu la kursfinintojn, ili tuj perdiĝos, kaj la amasa instruado pere de tiaj kursoj, kiom ajn sukcesaj ili estu, havas tre malgrandan efikecon.



Zagreba metodo estas ellaborita komence de 1980-aj de la kroato Zlatko Tislar. Ĝiaj ĉefaj principoj estas:

1. Minimumigi la lernendan vort- kaj gramatiker--stokon surbaze de eksperimente ricevitaj donitajoj rilate al parolata E-o. Estas

konstatite, ke por kompreni 95% de la parolata lingvo suficas malpli ol 500 morfemoj. En la dua grado de lernado oni instruu pliajn 400-500 morfemojn, kiuj kovras 99% de la uzataj tekstoj.

2. Intensigi la kurson tempe. Estis aplikitaj du modeloj: 1) 1-2-horaj lecionoj ĉiutage dum du semajnoj; 2) pokvinhora lernado dum tri tagoj, entute 15-22 horoj

3. Ebligi al la kursanoj "digesti' la lernendajn unuojn memstare (tamen en ceesto de instruisto kaj kun ties zorga gvidado/konsultado).

4. Paroligi la kursanojn laŭeble plej multe. Por tio aktive praktiki konversaciojn en partoj.

Pleja avantaĝo de tiu metodo estas, ke ĝi demonstras "palpeblajn" rezultojn en tre mallonga tempo (ĉefe, dank' al studenda minimumo kaj aplikto de akompanaj stimulaj materialoj: sonbendo, bildstria rakonto kaj facila romaneto). Por Zagreba metodo estis eldonita esperantligva lernolibro, tradukita al pluraj naciaj lingvoj kaj sukcese aplikata ne nur en Kroatio, sed ankaŭ en dekoj da aliaj landoj.

Skota metodo estas proponita de la brito William Auld. Daŭro — 2 tagoj po 7 horoj. La esenco estas hora legado-ripetado de frazoj post la instruanto, kun tradukado. Leksiko estas minimuma, sed post la kurso fakte parkeriĝas ĉiuj ĉefaj gramatikaj elementoj.

Afrika metodo estas ellaborita de rusiano Aleksandr Blinov komence de la 1990-aj kaj aplikata de liaj disĉiploj. Daŭro — 12 lecionoj po 2 horoj 3-4 fojojn semajne. Miksita metodo kun elementoj de grupa dinamiko: la grupo de lernantoj ludas vojaĝon al Afriko, poiome alproprigante la lernomaterialon.

"Faru la rondon" (FaRo). Ellaborita de rusino Irina Gonĉarova en 2000 j. Daŭro — 10 lecionoj po 2 horoj 2-foje semajne plus Lingva Olimpiko kiel lingvokontrolo kaj Gasta Vespero por varbado de novaj grupanoj. Rekta paroliga metodo kun kelkaj sugestopediaj elementoj (pseŭdonimoj, ritoj ks.), varie prezentanta E-gramatikon kun ties situacia praktikado. Abunda uzado de afiŝoj, bildoj kaj objektoj. Ĉefa specialaĵo – helpo de Teamo, kiun konsistigas antaŭaj finintoj de FaRo. Postulas zorgan preparadon de instrumaterialoj

Ilo por sciencistoj. Aplikata de gemana profesoro Helmar Frank. Daŭro — 4 lec. po 2-3 horoj en 2-4 sinsekvaj tagoj. Rekta kurso, kiu celas nur instrui kompreni sciencajn prelegojn. Prezentiĝas kiel prelegado en Esperanto, sen ajna reagado de la lernantoj. Post la fino estas akirataj pasivaj scioj, sufiĉaj por la starigita celo.
4. Lernolibroj

Elekto de lernolibro gravas por kursoj per gramatikaj metodoj kaj por korespondaj kursoj. Ankaŭ al lernantoj de la rektaj metodoj indas – almenaŭ en la fino de la kurso — havigi iujn lernilojn por ke lernantoj memstare sistemigu siajn sciojn kaj povu legi iujn tekstojn. El atingeblaj lastatempe en Rusio lernolibroj eblas nomi la sekvajn.



Б. Колкер. Учебник языка эсперанто. Основной курс. 1992 (pli frua varianto de la lernolibro aperis en 1974 kiel "Методические разработки по международному языку эсперанто"). La plej fundamenta lernolibro, sisteme kaj science prezentanta la lingvon, plej taŭga por homoj kun intelektaj kapablaj pli ol meznivelaj, ne bezonantaj emociigajn apogojn. Enhavas bone elektitajn aldonajn tekstojn, enkondukantajn en la E-kulturon. La bazaj lecionaj tekstoj, tamen, ĝene malaktualiĝis. La lernolibro uzeblas por korespondaj kursoj.

З. Семёнова, М. Исаев. Учебник языка эсперанто. 1984. Bone kompilita lernolibro kun utilaj suplementoj (gramatika skizo, krestomatio de tekstoj, enkondukantaj E-kulturon). Por gramatika ĉeesta instruado.

М. Абольская. Методические разработки по языку эсперанто (для учащихся заочных курсов). 1990. Lernilo tre simpligita, taŭga ĉefe por koresponda instruado, sed ne tre efika por ĉeestaj gramatikaj lecionoj.

И. Гончарова. Эсперанто для студентов и не только. 1995, 1999. Lernolibro, farita surbaze de relaborita Zagreba metodo. Kun elementoj de komuna rakonta enhavfadeno, bone aranĝita gramatika kaj leksika materialo, viglaj tekstoj kun E-realaĵoj, popularaj kantotekstoj ktp. Por gramatikmetoda instruado; celas ankaŭ enmovadigi studentojn, devige studantajn Esperanton.

А. Юнусов. Эсперанто? Это просто! 2000. Bone arangita, kun komuna enhavfadeno kaj protagonistoj, sed, bedaŭrinde, kun malmultaj referencoj al la movado kaj kulturo (krom bona antaŭparolo). Por ĉeeasta instruado.

Dum instruado anstataŭ lernolibroj oni ofte uzas librojn, speciale verkitajn por tiu celo ("La verda koro" de J. Baghy, "Gerda malaperis" de C. Piron, "Mamutido Mijo" de M. Brontejn). La libroj respondas al postuloj al bonaj lernolibroj — interesa enhavo kun konstantaj protagonistoj, konversacioj en la tekstoj ktp., sed por uzi ilin la instruisto devas havi aldonan metodikan rekomendaron kun ekzercoj, laŭlecionaj vortolistoj ktp., aŭ, antaŭ la kurso, prepari ilin mem.

Esperanto estas unuka lingvo, kiun oni povas lerni koresponde kaj eĉ memstare. En la jaroj 1988-92 en Moskvo sukcese funkciis E-kooperativo "Kopso", iniciatita de Stanislav Koncebovskij kaj Nikolao Gudskov, kie lernis miloj da homoj el la tuta Rusio. La kooperativo uzis nur propreverkitajn kaj eldonitajn lernilojn kaj vortarojn (kompilitajn de S. Koncebovskij kaj I. Gonĉarova). Ilin ĝis nun ankoraŭ eblas trovi kaj fruktodone uzi por koresponda instruado. Pli popularas kiel korespondaj lerniloj, tamen, la lernolibroj de B. Kolker kaj de M. Abolskaja.

Lastatempe oni instruas Esperanton pere de Interreto, kio pli efikas ol perpoŝta koresponda instruado, almenaŭ, ĉar la kontakto inter instruisto kaj lernanto pli rapidas.

Ajna formo de koresponda instruado estas fakte, individua. Tial ĝi povas esti sufice efika. Tamen post koresponda kurso necesas inviti kursfinintojn al iu paroliga renkontiĝo (speciale organizita aŭ, almenaŭ, komuna, kiel StRIGo aŭ SEJT), ĉar sen tio la kursfinintoj rapide perdiĝas.
5. Teknikaj rimedoj.

Teknikaj helpiloj dependas de aplikata metodo kaj kondiĉoj de la instrumedio. Dezirindas, ke ĉiu leciono enhavu iujn demonstrojn, kantojn ktp. Se la instruisto mem kapablas uzi iun muzikinstrumenton kaj kantas, tio tre helpas kaj por krei pli emocian etoson dum la leciono, kaj por formi prononcadon kaj instrui novan leksikon. Bonas, se la lernantoj kantu mem (kaj komprenu la kantatajn tekstojn!). La kantojn necesas elekti laŭ simpleco de la tekstoj, instruataj gramatikaj reguloj, enkondukata leksiko ktp.

Ekzistas bonaj sonkursoj en Esperanto. Eĉ se la instruisto certas pri modeleco de sia prononco, la lernantoj devas havi eblecon de la komenco aŭdi paroli aliajn bonajn esperantistojn, kaj nepre — diversnaciajn. Per sonkursoj kun akompanaj lernolibroj eblas ankaŭ memlernado, ilin nepre necesas rekomendi al korespondaj kaj perretaj lernantoj.

Videokursoj povas helpi dum la lecionoj aŭ esti uzataj por memstara lernado. Ĝis nun ekzistas du bonaj videokursoj en Esperanto: "Mazi en Gondolando" (1995) – esperantigita de R. Dobrzynski, M. vd Horst-Kalinska, S. MacGill, A. Pettyn versio de la kurso por instrui la anglan lingvon (kun aldona libreto) kaj "Pasporto al la tuta mondo" de Paul Gubbins.
6. De lernanto al esperantisto.

Tre grava problemo estas ne perdi la lernantojn post fino de la kurso, konservi ilin por la komunumo kaj movado. Tion oni atingas dum tri etapoj.

1. Dum instruado oni donu bazajn sciojn pri la valoroj de la esperantismo, movada organizo kaj E-kulturo. Aplikante sugestopediajn kaj grupdinamikajn metodojn, eblas uzi elementojn de ludo — la lernantoj, ekzemple, povas ricevi kiel pseŭdonimojn, nomojn de famaj esperantistoj (poste tio vekas intereson al koncerna persono kaj la movado ĝenerale); eblas organizi rolludojn kiel "vojaĝo al UK", ktp. Post ajna elementa kurso necesas, ke la homoj almenaŭ sciu, kio estas UEA, TEJO, SAT, landa asocio — ili minimume kapablu malĉifri ties siglojn kaj iom sciu pri eblecoj, kiujn donas membreco en ili. Certe, la akcentoj dependas de la karaktero de la grupo (junuloj, plenkreskuloj, miksita grupo).

2. Post la elementa kurso devas esti nepre organizata la daŭriga, progresiga. Sen tio la elementa instruado estas plejparte vana. Tamen, se en elementa kurso (per Ĉe-metodo aŭ per iu miksita metodo) povas partopreni ĝis 50-70 lernantoj, en perfektiga kurso ne povas esti pli ol 20 homoj (optimume 12-15). Tiu kurso jam devas esti preskaŭ tute esperantlingva. La rolo de diversaj ludaj metodoj, rolludoj, teatraĵoj ĉiam pli kreskas.

Nepre necesas konatigi lernantojn kun E-kulturo per legado de bonaj poemoj (paralele konatigante kun la vivo de aŭtoroj kaj tradukistoj). La kursanoj povas poiomete ricevi iujn taskojn, partopreni la vivon de la klubo ktp. – havi gravajn agadcelojn helpas al la homojn resti en la movado. La homojn, emajn al instruado, eblas partoprenigi kiel helpantojn en la elementa kurso. La rezulto de la kurso devas esti, ke plejmulto de la grupo sufiĉe flue parolos, imagos strukturon de la landa kaj internacia movado kaj pretos organiziĝi en klubon (societon). Kursfinintoj pretos kaj emos partopreni esperantistajn aranĝojn, inkluzive la internaciajn. (La aranĝojn povas partopreni ankaŭ homoj, ne finitaj la progresigan kurson, tamen tuj post la elemnta kurso plej ofte la homoj ankoraŭ ne taŭgas por tio, ili povas anstataŭ perfektiĝi en komunikado trafi en la societon de samnivelaj komencantoj, kio ne stimulas peni komuniki en ankoraŭ ne bone posedata lingvo). Por la progresiga kurso indas uzi specialajn lernolibrojn, enkondukantajn en la Esperanto-kulturon, kaj ekzerci laŭ ili. Plej bonas "Paŝoj al plena posedo" de W. Auld kaj "Vojago en Eperanto-lando" de B. Kolker.

3. La progresiga kurso povas transformiĝi al nova klubo. Tio plej gravas en la loko, kie antaŭe ne ekzistis iuj E-kluboj, sed ankaŭ en urbo, kie la klubo(j) jam ekzistas, indas strebi fondi la novan. Estas la regulo, ke normale funkcianta klubo ne povas esti tro granda, optimumo estas 25 personoj, sed neniel pli ol 50-60. Krome, al la novlernintoj estas komplike integriĝi en la stabilan malnovan kolektivon. Sed, certe, la kluboj en la sama urbo devas nepre kunlabori kaj organizi komunajn aranĝojn. (Tamen, eĉ la situacio kiam la kluboj ne amikas, la konkurado inter ili servas ĝeneralan aktivigon de la movado). Do, kreo de novaj kluboj estas ideala (kvankam ne facile realigebla) rimedo kreskigi la movadon en ĉiu urbo kaj vilaĝo kaj devas esti la fina celo de la lingva instruado. Ĉiuokaze, surbaze de du-tri sinsekvaj kursoj (elementa + progresiga) ĉiam eblas krei novan klubon (aŭ apartan filion de la malnova).


1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   13


Elŝuti 0.9 Mb.

  • IX. Instruado de Esperanto

  • Elŝuti 0.9 Mb.