Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Николай Львович Гудсков конспект эсперантологии На языке Эсперанто Гудсков Н. Л. Г 93 Epitomo de esperantologio. / конспект

Elŝuti 0.9 Mb.

Николай Львович Гудсков конспект эсперантологии На языке Эсперанто Гудсков Н. Л. Г 93 Epitomo de esperantologio. / конспект




paĝo8/13
Dato14.03.2017
Grandeco0.9 Mb.

Elŝuti 0.9 Mb.
1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   13

VII. Aranĝoj kaj renkontiĝoj

Esperanto vivas dank’ al renkontiĝoj de esperantistoj. Renkontiĝoj en kluboj kaj societoj, regionaj kaj landskalaj E-aranĝoj havas gravan rolon, ĉar, unue, ili instruas la lingvouzon kaj, due, subtenas la komunumon naciskale. Pli gravas internaciaj aranĝoj, ĉar tie la lingvo funkcias en la medio, kie ĝi ne anstataŭeblas per nacia(j) lingvo(j) – ĝuste en sia rekta funkcio de la lingvo internacia. Da diversaj esperantistaj aranĝoj estas tiom, ke preskaŭ senerare eblas diri, ke ĉiutage ie en la mondo esperantistoj ie kolektiĝas kaj praktikas la lingvon – la lingvo kaj komunumo konstante funkcias.


1. Internaciaj aranĝoj
1.1. Universalaj kongresoj (UK) estas la plej grandaj kaj imponaj ĉiujaraj internaciaj esperantistaj renkontiĝoj, kiujn partoprenas ĉiujare de 1 ĝis 7 mil personoj. La 1-a UK estis en Bulonjo-sur-Maro (Francio) en 1905 kaj de tiu tempo ili estis organizataj ĉiujare krom kelkaj jaroj dum la mondmilitoj. Ilian organizadon decidas UEA, organizas UEA kune kun Lokaj Kongresaj Komitatoj (LKK), sed UK-oj apartenas ne nur al UEA, sed estas aranĝoj de ĉiuj esperantistoj: fakte, UK estas kongreso de kongresoj, en kadroj de kiu okazas aranĝoj kaj jarkunvenoj de pluraj fakaj organizoj. Certe, dum UK-oj okazas kunsidoj de la komitato kaj estraro de UEA, sed ankaŭ de AdE, esperantologiaj konferencoj, strategiaj forumoj ktp., ktp. Okazas teatraj prezentoj, nepraj tradiciaj eroj estas nacia koncerto de la lando, en kiu okazas UK kaj internacia koncerto per forto de partoprenantoj, koncertoj de diversaj famaj en Esperantio artistoj, prezentado de novaj libroj, ktp. Dum UK estas enmanigataj premioj laŭ rezultoj de diversaj konkursoj, i.a.de Belartaj Konkursoj. Nepra parto de UK estas Somera Universitato kun diversaj sciencaj prelegoj. Funkcias abundega libroservo de UEA. Nepre estas organizataj pluraj ekskursoj, la turisma programo estas kompletigata ankaŭ per specialaj antaŭkongresaj kaj postkongresaj aranĝoj. Multaj aranĝoj okazas samtempe, kaj al la partoprenanto ofte malfacilas elekti, kien iri kaj kion partopreni. Infanoj de esperantistoj konsistigas Infanan Kongreseton, aparte aranĝatan de ILEI, kaj fine de la Kongreso nepre prezentas sin al la kongresanoj. Laŭ denseco de diversaj organizaj, kulturaj, sciencaj, fakaj, turismaj aranĝoj UK-oj preskaŭ egalas al sumo de ĉiuj ceteraj internaciaj aranĝoj kaj estas la plej grandaj manifestiĝoj de reala vivo de la lingvo kaj ĝia ĉiaflanka funkciado. UK-oj daŭras unu semajnon, same IJK-oj kaj SAT-kongresoj.

1.2. Internaciaj junularaj kongresoj (IJK) estas aranĝoj de TEJO, ofte, sed ne nepre, en la sama lando, kie UK, tuj post aŭ ĵus antaŭ ĝi. Kvanto da partoprenantoj kutime estas dekono kompare al kvanto da partoprenantoj en UK-oj. La strukturo de IJK-oj iom similas al UK-oj, sed kun junulara akcento kaj multaj distraj aranĝoj.

1.3. SAT-kongresoj. Ekde 1922 okazis ĉiujare en diversaj urboj de la mondo (krom neevitebla dummilita paŭzo). Ili estas asociaj aranĝoj, kiuj dum laborkunsidoj pritraktas raportojn de la Plenumkomitato kaj pridiskutas asocian vivon. Nepre estas akceptataj Deklaracioj, kiuj difinas rilaton de SAT al gravaj eventoj kaj procezoj en la mondo. Okazas ankaŭ kunsidoj de diversaj SAT-frakcioj, kunsidoj de LEA-komitato. Estas tradicio organizi renkontiĝojn kun lokaj sindikataj, politikaj kaj sociaj agantoj, ekskursojn al industriaj entreprenoj. Krom tio, dum la kongresoj nepre okazas klerigaj kaj kulturaj aranĝoj – diverstemaj prelegoj, koncertoj, dancvesperoj. Nepras turismaj eroj – tuttagaj kaj duontagaj ekskursoj, ofte oni organizas antaŭ– kaj postkongresojn. En la kongresoj kutime partoprenas inter 100 kaj 400 personoj.

1.4. Kongresoj de fervojistoj. Inter ĉiuj aranĝoj de fakaj asocioj kongresoj de IFEF estas la plej multnombraj – ĝis 1000 partoprenantoj, sed havas, ĉefe, turisman kaj amuzan karakteron.

1.5. Aliaj popularaj internaciaj aranĝoj kaj festivaloj. Inter aliaj grandaj internaciaj aranĝoj necesas mencii popularajn inter junularo IJS-ojn (Internacia Junulara Semajno), organizatajn somere en Hungario) kun 100-200 partoprenantoj, IS-ojn (Internacia Seminario), okaziĝantajn en Germanio ekde 1955 ĉirkaŭ novjaraj festoj kun 200-300 partoprenantoj, kaj Internaciaj Junularaj Festivaloj (IJF), kiuj okazas ekde 1976 printempe en Italio kun ĉ. 100 partoprenantoj. Por pli aĝa generacio ĉirkaŭ novjaraj festoj okazas ekde 1982 en Germanio IF-oj (Internacia Festivalo) kun 150-200 ĉeestantoj. Inter popularaj, jam tradiciaj aranĝoj necesas noti KEF-ojn – Kulturajn Esperanto-Festivalojn, organizatajn en Skandio ĉiun duan jaron kun proksimume po 150 partoprenantoj, pluraj koncertoj, ekspozicioj kaj prelegoj pri literaturo. Jam ekde 1985 okazas aŭtune en Poznań (Polio) festivaloj ARKONES (Artaj Konfrontoj en Esperanto).

1.6. Kulturaj aranĝoj. Gravaj manifestiĝoj de Esperanto estas ne ĉiam multnombraj, sed valoraj enhave kulturaj aranĝoj. Inter ili indas nomi Literaturajn Forumojn kun tre altnivelaj programoj, sed nur po ĉ. 50 partoprenantoj, organizatajn de LF-koop ekde 1982, kaj OSIEK-konferencojn, ankaŭ kun vere altnivelaj programoj, sed same kun po malpli ol 100 partoprenantoj.



1.7. Kontinentaj kongresoj. Inter internaciaj kaj landaj aranĝoj ekzistas ankaŭ aranĝoj de diversaj mondregionoj: Tut-Aziaj kaj Tut-Amerikaj kongresoj, Eŭropaj kongresoj (ne por la tuta Eŭropo, sed nur por landoj de Eŭropa Unio), okazis ankaŭ kelkaj Afrikaj aranĝoj. Estas organizataj internaciaj renkontiĝoj por malpli grandskalaj regionoj, najbaraj landoj, kie vigligo de esperantistaj kontakotoj povas havi gravan rolon (ekz., estis kelkaj grandaj kaj sukcesaj Alp-Adriaj renkontiĝoj).
2. Landaj aranĝoj.
En ĉiuj landoj, kie ekzistas organizita E-movado, oni organizas kongresojn, konferencojn, seminariojn, festivalojn, tendarojn ktp.Tio povas esti aranĝoj de landaj asocioj, junularaj asocioj, regionaj societoj, lokaj kaj simple iniciataj grupoj. Necesas noti, ke, almenaŭ en Eŭropo, tiaj aranĝoj strebas fariĝi ĉiam pli internaciaj aŭ almenaŭ garantii sufuĉe signifan partoprenon de alilandanoj. Kvankam tiaj aranĝoj okazas ĉie, ni notu tiujn, kiuj okazadas en Rusio (kaj antaŭe okazadis en Sovetunio).

2. 1. Landaj kongresoj. Rusiaj Esperanto-Kongresoj (REK-oj) havas longan tradicion. La unua okazis en 1910 en Peterburgo, la 2-a – en 1913 en Kievo. La tria, en Petrogrado en 1921, fondis SEU. La sekvaj tutsovetiaj kongresoj estis kongresoj de SEU (en 1923, 25, 26, 28, 31 – ĉiuj en Moskvo, krom en 1926 (en Leningrado). Poste oficialaj tutsovetiaj kongresoj ne okazis ĝis 1979, kiam estis kolektita fonda konferenco de ASE. La 2-a konferenco de ASE okazis en 1982, kaj la 3-a – en 1989, kiam ĝi estis proklamita kongreso de restarigita SEU (ĉiuj tri en Moskvo). La sekva SEU-kongreso okazis en 1990 en Moskvo. En 1991 la okazinta en Kolomno kongreso estis kolektita kiel REK (ne nur SEU ĝin organizis, sed ankaŭ SEJM), tie SEU transformiĝis al REU. La sekvaj kongresoj okazis en 1992 (Peterburgo), 93 (Soĉi) kaj havis statuson de REU-kongresoj. Ekde 1994 (en Niĵnij Novgorod) ĉiuj tutrusiaj kongresoj havis statuson de REK-oj, estante kongresoj de diversaj rusiaj E-organizoj, ne nur de REU: en 1995 en Tjumeno, en 1997 en Moskvo, en 2000 en Ĉeboksaro kaj en 2001 apud Peterburgo (marte) kaj Kostroma (decembre). La konceptoj de la kongresoj ŝanĝiĝis dum la tempo: se komence la ĉefa celo estis solvado de organizaj problemoj kaj primovadaj diskutoj, dum lastaj jaroj oni ĉiam pli strebas fari REK-ojn pli diverskarakteraj kaj vere la plej gravaj landaj renkontiĝoj de esperantistoj. Ne hazarde en marto de 2001 oni tempe kaj loke proksimigis REK-on al EoLA (Serovo apud Peterburgo). Kvanto da partoprenantoj en diversaj jaroj estis inter 20 kaj 200.
2. 2. Tendaroj.

BET-oj. Tendaroj fariĝis la plej populara formo de aranĝoj en Sovetio post renaskiĝo de la movado fine de 1950-aj. Cetere, tre baldaŭ ili plej ofte okazadis ne (nur) en tendoj, sed en diversaj ripozejoj, turismaj bazejoj ks. La unua malgranda tendaro estis organizita en 1958 apud Moskvo en Alka Insulo, sed la plej grandajn tradiciajn tendarojn lanĉis en 1959 esperantistoj el Ĉebaltaj respublikoj. De tiu tempo preskaŭ ĉiujare BET-oj (Baltaj Esperanto-Tendaroj) okazadis alterne en Litovio, Latvio kaj Estonio kun granda partopreno de esperantistoj el aliaj partoj de Sovetio kaj, fakte, havis signifon de landaj kongresoj. La strukturo de BET-oj penis imiti tiun de UK-oj kun certaj lokaj tradicioj. Post sendependiĝo de la landoj la siglon “BET” oni, cetere, komencis malĉifri kiel “Baltaj Esperantaj Tagoj”, en ili malmulte partoprenas homoj el postsovetiaj landoj (eĉ el la Baltaj, krom tiu, en kiu koncerna BET okazas), sed multe – el Skandio kaj Okcidenta Eŭropo. Kvanto da partoprenantoj atingas 300.

SEJT-oj. Ekde 1967 aparte de BET-oj en Sovetio estis organizataj Sovetiaj Esperantistaj Junularaj Tendaroj, kiuj estis junulara alternativo de la “tro seriozaj” BET-oj. Tamen, la numerado de la tendaroj kontinuis numeradon de BET-oj, montrante tiel la heredecon de la tradicioj. Ili okazadis en diversaj partoj de Sovetio. Poste unu SEJT jam ne sufiĉis por la granda lando, kaj aperis Okcidentaj kaj Orientaj SEJT-oj. Junularaj tendaroj estis foje organizataj ekster SEJT-a numerado (en Taĝikio, MoskvEJT, VolgEJT). En 1990-aj jaroj la siglon “SEJT” oni jam malĉifras kiel “Somera EJT”. Diference de ĉiuj aliaj tradiciaj aranĝoj OkSEJT-oj okazadis ĝis nun seninterrompe ĉiujare. En 1970-aj kaj 1990-aj OkSEJT-oj estis la ĉefa faktoro, kiu garantiis konservadon de la landa movado.

En OkSEJT-oj kvanto da partoprenantoj estas de 100 ĝis 300.

Ekde 1995 ĉiujare aŭtune okazas junularaj instru-distraj junularaj aranĝoj por komencantoj STRIGO-j (Studa Renkontiĝo de Iniciatema Generacio), en kiuj kvanto da partoprenantoj iafoje superas 100, kies ĉefa organizanto estas klubo MASI (Moskva Amikaro de Studantoj kaj Instruantoj).
2. 3. Festivaloj. En Rusio (foj-foje ankaŭ en Ukrainio) ekde 1988 estas organizataj festivaloj EoLA – Esperanto – Lingvo Arta. Ili okazas printempe, kutime ĉirkaŭ la 8-a de marto, kiam aliaj aranĝoj ne estas. Kvanto da partoprenantoj – ĝis 200. Partoprenas ne nur diversaj famaj artistoj el Rusio kaj Ukrainio, sed ankaŭ eksterlandaj (ofta gasto estas, ekz., rok-kantisto el Francio JoMo).

1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   13


Elŝuti 0.9 Mb.

  • 1. Internaciaj aranĝoj 1.1. Universalaj kongresoj (UK)
  • Internaciaj junularaj kongresoj (IJK)
  • Kongresoj de fervojistoj.
  • 2. 1. Landaj kongresoj.

  • Elŝuti 0.9 Mb.