Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Николай Львович Гудсков конспект эсперантологии На языке Эсперанто Гудсков Н. Л. Г 93 Epitomo de esperantologio. / конспект

Elŝuti 0.9 Mb.

Николай Львович Гудсков конспект эсперантологии На языке Эсперанто Гудсков Н. Л. Г 93 Epitomo de esperantologio. / конспект




paĝo7/13
Dato14.03.2017
Grandeco0.9 Mb.

Elŝuti 0.9 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   ...   13

VI. Organizoj



1. Internaciaj organizoj.
Akademio de Esperanto. Ĝi estas la sola esperantista organizo, kiu okupiĝas ekskluzive pri la lingvo mem (kaj tial la sola absolute neŭtrala organizo el ĉiuj kaj ĉies vidpunktoj). La plej alta lingva instanco, teorie aŭtoritata por la tuta esperantistaro. Ĝiaj celoj kaj taskoj estas: 1) konservi kaj protekti la lingvon Esperanto laŭ ĝia Fundamento kaj kontroli ĝian evoluon; 2) esplori ĉiajn lingvajn demandojn, kiuj koncernas Esperanton; 3) kritiki verkojn el lingva vidpunkto; 4) defendi Esperanton de ĉiuj konkurencoj. Membroj de AdE estas elektataj por 9 jaroj de la membroj mem, ĉiun 3-an jaron renoviĝas triono de la membraro.

AdE formiĝis interne de Lingva Komitato (fondita en 1905 dum la 1-a UK kun ne limigita kvanto da membroj – estis dum certaj periodoj po pli ol 100, ekzistis ĝis 1948) en 1908 dum Drezdena UK. Komence ĝi konsistis el 16-18 membroj, post malfondo de Lingva Komitato la kvanto kreskis ĝis 40-45.


Universala Esperanto-Asocio. Fondita en 1908 de Hector Hodler, kiel unuiĝo de individuaj membroj sur sennacieca bazo (sen landaj sekcioj) por praktika utiligo de Esperanto far tiuj, kiuj ĝin posedas. Tiam estis fondita sistemo de lokaj reprezentantoj – delegitoj – de UEA. En 1936 okazis skismo, pro kio de UEA apartiĝis pli granda parto sub la nomo Internacia Esperanto Ligo, kuniginta naciajn esperantistajn societojn. Ĝi havis sidejon en Londono, kaj ĝia organo fariĝis “Heroldo de Esperanto”. En 1947 UEA kaj IEL reunuiĝis. Sidejo de UEA ekde komenco ĝis 1947 estis en Ĝenevo, en 1947-55 en Ĝenevo kaj Londono, ekde 1955 kaj ĝis nun – en Roterdamo. Ekde 1947, post unuiĝo kun IEL, ĝi fariĝis laŭstrukture kombino de individuaj membroj kaj aliĝintaj landaj asocioj. La membroj de aliĝintaj landaj asocioj, laŭ kvanto de ili anoncitaj (kaj kotizitaj), konsistigas aligitajn membrojn. Ĝi estas la plej granda kvante esperantista organizo, la kvanto de individuaj membroj en lastaj jaroj estas ĉ. 7000 el ĉ. 120 landoj, kaj la kvanto de aligitaj membroj el 62 aliĝintaj landaj asocioj estas ĉ. 12000. Aliĝi al UEA rajtas ne pli ol unu landa asocio el ĉiu lando, eĉ se en unu lando estas kelkaj konkurantaj E-organizoj. Krom la landaj, al UEA aliĝas ankaŭ fakaj asocioj (da aliĝintaj nun ekzistas ok).

La statutaj celoj de UEA nuntempe estas:

•disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto;

•agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;

•plifaciligi la iuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;

•kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidaro, kaj disvolvi en ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

La supera organo de UEA estas elektata por 3 jaroj Komitato, kiun eniras reprezentantoj de la aliĝintaj landaj asocioj (komitatanoj A), de individua membraro (komitatanoj B) kaj komitatanoj C, elektataj de la komitatanoj A kaj B. En la komitato ĉiuj membroj egalas sendepende de la maniero de elekto. La Komitato, kolektiĝanta dum UK-oj, elektas Prezidanton kaj Estraron (inkluzive vic-prezidantojn kaj ĝeneralan sekretarion); ĉiu estrarano respondecas pri sia laborkampo.

La “ekzekutivan povon” en UEA reprezentas Centra Oficejo en Roterdamo kun kelkaj dungitaj oficistoj kape kun la direktoro, kiu plenumas diversajn funkciojn kaj servojn. En CO troviĝas Biblioteko Hodler kaj Centro de Esploro kaj Dokumentado. Krom CO, en Nov-Jorko ekzistas Oficejo por rilatoj kun UN.

La ĉefa celo de UEA estas disvastigo de Esperanto, por kio ĝi organizas diversajn kampanjojn ktp., sed la ĉefaj ĝiaj funkcioj nuntempe reale estas diversaj servoj. Por plenumi la servojn inter individuaj membroj libervole funkcias ĉ. 2000 delegitoj en diversaj landoj. La ĉefajn servojn (organizado de UK-oj, libroservo, personaj kontoj de la membroj) efektivigas la CO. Ekster CO ĉe UEA funkcias ankaŭ Koresponda Servo Mondskala.

UEA eldonas ĉiumonatan revuon “Esperanto”, kiu estas ĝia oficiala organo, kaj ankaŭ librojn.

UEA troviĝas, inter ceteraj neregistaraj organizoj, en konsultaj rilatoj kun UN kaj UNESKO.

Prezidanto de UEA nun estas italo Renato Corsetti, vic-prezidantoj – usonano Humphrey Tonkin kaj koreo Chong-Yeong Lee.


Tutmonda Esperantista Junulara Movado. Ĝi estis fondita en 1938 de s-ino E. van Veenendaal-Bouwes kun la nomo Tutmonda Junular-Organizo, en 1956 ĝi fariĝis junulara sekcio de UEA. Individuaj membroj de TEJO estas ĉiuj individuaj membroj de UEA ĝis 30-jaraĝaj, asociaj membroj estas membroj de landaj sekcioj de TEJO, kiuj ekzistas en 42 landoj. Ĉiu individua membro de TEJO krom “Esperanto” ricevadas la 2-monatan porkomencantan revuon “Kontakto”, kaj oficialan organon de TEJO 3-monatan gazeton “TEJO-tutmonde”. TEJO organizas ĉiujarajn Internaciajn Junularajn Kongresojn kaj trejn-seminariojn por aktivuloj. Komitato kaj Estraro de TEJO estas elektataj kaj funkciantaj laŭ la modelo de UEA.

Inter servoj de TEJO estas “Pasporta servo”, kiu ĉiujare eldonas libron kun adresoj de esperantistoj, pretaj senpage gastigi eksterlandanojn.


Sennacieca Asocio Tutmonda. Fondita dun 13-a UK en Prago (1921) laŭ iniciato de Eŭgeno Lanti. La celo estas uzi Esperanton por klasaj celoj de la tutmonda laboristaro, interŝanĝo de opinioj inter diversnaciaj kaj diverspartiaj esperantistoj-laboristoj. Do, SAT ne okupiĝas mem pri disvastigo de Esperanto, sed estas per-esperanta asocio. Tamen ĝi dense kunlaboras kun landaj laboristaj Esperanto-asocioj, kiuj ja pri disvastigo de Esperanto okupiĝas. Ĝia strukturo estas sennacieca, ĉar ĝi ne havas landajn sekciojn, nur individuajn membrojn. SAT ne havas certan soci-politikan starpunkton (ĝi ja servas por interŝanĝo de diversaj ideoj, tial ties membroj ne estas “samideanoj’, sed “kamaradoj”), sed reprezentantoj de diversaj partioj kaj opinioj unuiĝas je frakcioj (liberecana, sennaciisma, liberpensula, ekologiisma, naturista ka. ). Ekzistas ankaŭ SAT-junulfako (kun propra gazeto “Juna penso”).

La organo de SAT estas ĉiumonata revuo “Sennaciulo”, ĉiujare ĝi eldonas “Sennaciecan revuon”.

SAT multe okupiĝas pri kultura edukado, tial ĝi eldonas ĉiurare la kulturan gazeton “Sennacieca revuo” kaj librojn, inter kiuj elstaras Plena Vortaro (PV) kaj Plena Ilustrita Vortaro (PIV).

Ĉiujare SAT organizas siajn kongresojn en diversaj landoj de la mondo.

Inter servoj de SAT estas “Amikeca reto” (propono al eksterlandanoj de adresoj de esperantistoj, kiuj pretas helpi al ili en siaj landoj), broŝurservo.
2. Landaj organizoj.
Landaj asocioj. Por disvastigo de Esperanto en diversaj landoj ekzistas naciskalaj organizaĵoj de esperantistoj. La plej malnova estas UFE – Unuiĝo Franca por Esperanto, fondita en 1898. Preskaŭ ĉiuj landaj asocioj estas aligitaj landaj asocioj de UEA.

Junularaj landaj asocioj. En multaj landoj ekzistas apartaj junularaj esperantistaj unuĝoj, kiuj povas esti jure memstaraj aŭ junularaj sekcioj de koncernaj landaj asocioj. Plejmulto el tiaj junularaj organizoj estas landaj sekcioj de TEJO.

Laboristaj Esperanto-asocioj. Krom “neŭtralaj” landaj asocioj en pluraj landoj ekzistas laboristaj Esperanto-asocioj (LEA-oj). Ili disvastigas kaj propagandas Esperanton en laboristaj medioj kaj inter membroj de maldekstraj kaj progresemaj partioj en siaj landoj (inter verduloj, socialistoj, anarkiistoj ktp). LEA-oj estas membra bazo por SAT, kun kiu ili kunlaboras laŭ speciala konvencio, akceptita en 1926 en Gotenburgo dum SAT-kongreso. Dum SAT-kongresoj ĉiam kolektiĝas LEA-komitato.

En 1920-30-aj jaroj LEA-oj estis multnombraj en multaj landoj; en 1920-aj ankaŭ SEU estis konsiderata LEA; post la 2-a mondmilito LEA estis konsiderata dum certa periodo ankaŭ Jugoslavia Esperanto-Ligo. Sed nuntempe ili plejparte ne estas grandnombraj. Signifa escepto estas LEA por franclingva teritorio (Francio, Valonio, Franca Svisio) – SAT-amikaro, kiu membrare konkurencas kun neŭtrala UFE (Unuiĝo Franca por Esperanto).



Rusia Esperantista Unio (REU). Ĝi konsideras sin heredanto de SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio), kiu estis fondita en 1921 dum 3-a Rusia Esperanto-Kongreso. La gvidanto fariĝis Ernst Drezen. En 1938 pro reprezalioj SEU ĉesis ekzisti, sed estis restarigita en januaro de 1989 en 3-a konferenco de ASE sur ties membrobazo. Post la restarigo de SEU ĝi tuj aliĝis al UEA. La prezidanto fariĝis Vladimir Samodaj, poste – Viktoro Aroloviĉ. Decembre de 1991, dum kongreso en Kolomna, SEU transformiĝis al REU. En novembro 1994, dum Rusia Esperanto-Kongreso en Niĵnij Novgorod, REU unuiĝis kun REA. La nun funkcianta Statuto estis akceptita en oktobro 1995 dum REK en Tjumeno, kaj registrita oficiale en Ministerio de Justico en januaro 1997. Inter 1991 kaj 2002 ĝiaj prezidantoj estis Viktoro Aroloviĉ, Andreo Ananjin-Grigorjevskij (2-foje), Nikolao Gudskov, Aleksander Korĵenkov, Abduraĥman Junusov kaj Georgij Kokolija.

REJM. Rusia Esperantista Junulara Movado, memstara junulara organizo, fondita en 2000 jaro surbaze de SEJM-237. Ĝis nun ĝi ne estas oficiale registrita. REJM organizas kaj kunorganizas diversajn aranĝojn, unuavice SEJT38-ojn kaj EoLA-jn.

Popola Rusia Esperantista Movado (PREM). Fondita en 1997 kiel rusia LEA. Ĝi okupiĝas pri diversaj poresperantaj kampanjoj en Rusio inter membroj de politikaj partioj kaj apartaj politikistoj, organizas Ago-Tagojn ktp.Kunlaboras kun SAT kaj Transnacia Radikala Partio. Prezidanto de Plenumkomitato estas Nikolao Gudskov.
2. a. Aldono. Iamaj tutrusiaj organizoj.
Ruslanda Esprantista Ligo (REL), la unua en la historio tutrusia esperantista organizo, estis fondita en 1908 per unuiĝo de Esperanto-societo “Espero” kaj junulara peterburga societo “Esperanto”. Ĝin gvidis kapitano Aleksandr Postnikov. REL havis ĝis 30 lokaj filioj kaj ĝis 900 membroj. Organizis en 1910 en Peterburgo la 1-an Rusian Esperantistan Kongreson. Sed en aprilo 1911 Postnikov estis arestita pro akuzo pri spionado, polico priserĉis oficejojn de REL kaj loĝejojn de ties aktivuloj. Kaj en aŭgusto 1911 ĝi estis fermita.

Komisiono pri Internaciajaj Ligoj de Sovetiaj Esperantistoj estis kreita en 1961 ĉe SSOD (Unio de Sovetiaj Amikec-Societoj) kaj certagrade plenumis en Sovetio funkcion de landa asocio ĝis 1979. Ĝi okupiĝis pri eldonagado (pluraj modestaspektaj, sed enhave bonaj broŝuroj), abonigo de esperantistoj al gazetoj el “socialismaj” landoj, sendo de delegitoj al UK-oj, sed tute ne okupiĝis pri instruado kaj enlanda vivo de esperantistoj. Formale gvidis la Komisionon profesoro pri lingvistiko Eŭgeno Bokarev, post lia morto – Mahomet Isaev, sed reale ĝi estis fako de SSOD, kaj ĝin gvidis ties funkciuloj.

SEJM. Meze de la 1960-aj grupo de junaj esperantistoj, ne kontenta pri agado de pli aĝaj generacioj, laŭ iniciato de Anatolo Gonĉarov lanĉis junularan organizon Sovetia Esperantista Junulara Movado. Ĝi ekzistis kiel neformala unuiĝo inter 1966 kaj 1979, kiam ĝi estis dissolvita pro fondo de oficiala ASE. Ĝi organizis tendarojn SEJT-ojn (Sovetia Junulara Esperanto-Tendaro), organizis klubojn, kursojn ktp.Fariĝis kerno de E-movado en Sovetio en tiuj jaroj, ankaŭ forĝejo de aktivuloj. La ĉefaj SEJM-motoroj estis, krom Gonĉarov, Boris Kolker, Vladimir Samodaj, Viktoro Aroloviĉ, Mikaelo Bronŝtejn, Vitautas Ŝilas ka. SEJM estis restarigita en 1988 laŭ iniciato de Andreo Ananjin kiel memstara landa junulara organizo; por ne miksi ĝin kun la antaŭa asocio, oni ofte nomas ĝin “SEJM-2”.

ASE. Asocio de Sovetiaj Esperantistoj estis fondita en 1979 laŭ decido de CK de KPSU sub komuna patronado de sindikatoj, komsomolo kaj SSOD, sed fakte ĝi daŭrigis la laboron de la Komisiono kaj restis sub kontrolo nur de SSOD. Ĝi funkciis ne pli bone ol la komisiono, sed oficiala ekzisto de landa asocio permesis al sovetia esperantistaro atingi certajn sukcesojn (rapide kreskis kvanto da kluboj, renkontiĝoj kaj kursoj). Prezidanto de ASE estis profesoro pri lingvistiko Mahomet Isaev, sed pli da reala potenco apartenis al SSOD-funkciuloj – respondecaj sekretarioj.

REA. Ruslanda Esperanto-Asocio aperis en marto de 1992 laŭ iniciato de Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka surbaze de abonantoj de “Ruslanda Esperantisto” kun centro en Jekaterinburg. Formala prezidanto estis poeto el Perm Nikolaj Lozgaĉev. Post du jaroj, konsiderante neracie havi du landajn asociojn en Rusio, REU kaj REA unuiĝis sub la nomo REU.
3. Fakaj organizoj.
Ekzistas dekoj da diversaj fakaj E-organizoj, de tiuj de kat-amantoj kaj biciklistoj ĝis tiuj de naturistoj kaj samseksamuloj. Ni ĉi tie meciu nur la plej grandajn aŭ signife influhavaj al E-movado kaj la komunumo entute.

Internacia Scienca Asocio Eseperantista (ISAE) estis fondita en 1907 (la plej malnova E-asocio) far generalo Hyppolite Sebert. Eldonas “Sciencan Revuon”.

Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS) estis kreita en 1983 kun jura sidejo en San Marino, sed kun ĉefa agadcentro en Paderborn, Germanio. Fakte, ĝi estas internacia universitato, en kiu povas studi kaj ricevi sciencajn gradojn homoj el diversaj landoj. Ekzamenajn disertaĵojn ĝi postulas kaj publikigas en du lingvoj: la propra lingvo de la ekzamenato kaj en Esperanto39. AIS organizas stud-sesiojn en diversaj landoj, kaj en diversaj landoj havas filiojn. Sciencajn gradojn (agnoskatajn, i.a., en Germanio) laŭ sistemo de AIS oni povas ricevi ankaŭ en Rusio. La iniciatinto kaj prezidanto – germana profesoro Helmar Frank.

Internacia Fervojista Esperantista Federacio (IFEF), fondita en 1909, estas unu el la plej multnombraj internaciaj esperantistaj asocioj (pli ol mil membroj) kun sekcioj en diversaj landoj. Eldonas “Internacian Fervojiston”, preparas fakajn vortarojn kaj terminarojn, kaj organizas ĉiujarajn internaciajn kongresojn (multnombrajn, interalie, dank’ al tio, ke fervojistoj havas eblecon vojaĝi por ferioj senpage).

Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) fondita en 1908, eldonas “Medicinan Internacian Revuon”.

Internacia Ligo de Esperantistoj-Instruistoj (ILEI) estas fondita en 1949 por akceli instruadon de Esperanto, trejni instruistojn, okazigi ekzamenojn, eldoni modernajn lernilojn ktp.Ĝi havas landajn sekciojn, ekde 2001 – ankaŭ en Rusio. Organizas ĉiujarajn konferencojn. ILEI estas agnoskita de UNESKO, kun kiu troviĝas en operaciaj rilatoj. Eldonas “Internacian Pedagogian Revuon” por instruistoj kaj “Junan Amikon” por lernejanoj kaj komencantoj.

Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA) estas fondita en 1948 por servi al ĵurnalistoj profesiaj kaj amatoraj. Eldonas gazeton “Internacia ĵurnalisto”, organizas profesiajn kursojn.

Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) estas fondita en 1950, kvankam la brajla gazeto “Esperanta Ligilo” aperis jam en 1904. Eldonas brajlajn kaj songazetojn, organizas ĉiujarajn kongresojn de blindaj esperantistoj.

Esperantista Verkista Asocio (EVA) estas fondita en 1983 por stimuli kaj plialtniveligi la esperantlingvan verkadon kaj agnoskigi la Esperantan literaturon en kaj ekster la Esperanto-movado; en ĝi membras ĉ. 80 verkistoj.

Esperanta Pen-Centro estis fondita en 1991 kaj estis akceptita al Internacia PEN en 1993. Unuiĝo de profesiaj verkistoj kaj eldonistoj, kiu okupiĝas pri rajtoj de verkistoj kaj interverkistaj kontaktoj. Fondita laŭ iniciato de kooperativo “Literatura Foiro” (G. Silfer k.a.); la unua prezidanto estis I. Nemere, la nuna – W. Auld.

Monda Turismo estas fondita en 1970 por faciligi turismon per Esperanto kaj por faciligi al esperantistoj vojaĝi. La centro de la organizo troviĝas en Bydgoszcz (Polio), kie funkcias turisma servo “Esperantotour”, Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo kaj Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo. Organizas Internaciajn Esperanto-Kongresojn, Internaciajn Forumojn pri Esperanto-Turismo kaj multajn aliajn aranĝojn, eldonasTurismajn Kalendarojn, kie estas menciataj ĉiuj iom signifaj E-aranĝoj. La organizo estas unu el la plej sukcesaj modeloj de la praktika utiligo de Esperanto. La ĉefa motoro kaj prezidanto – la polo Adrzej Grzębowski.

Esperanto-Fako de la Naturamika Internacio (TANEF) estas organizo de konscia naturprotektema turismo, ligita kun laborista movado, en Esperantujo – dense kunlaboranta kun SAT. Eldonas bultenon “La Migranto”.

Tutmonda Esperantista Vegetarana Asovio (TEVA) estis fondita jam en 1908. Inter esperantistoj tradicie multas vegeteranoj, kaj la asocio kaj ties organo “Esperantisto vegetarana” sufiĉe popularas.
4. Kulturaj organizoj
Pri disvolvo de Esperanto-kulturo okupiĝas multaj grandaj E-organizoj (UEA, SAT ka. ). Certaj fakaj organizoj, ekz. Verkistoj kaj muzikistoj, estas, fakte, dense ligitaj ĝuste al la kultura agado. Sed ekzistas specialaj organizoj, kiuj ne estas propre fakaj, sed kreitaj speciale por tiu celo.

OSIEK – Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj – aperis en 1988 por sperti altnivelan lingvouzadon en kunvenoj apogantaj kaj disvastigantaj kulturajn agadojn en Esperanto ĉirkaŭ revuo “La Gazeto”. Krom (memkompreneble) organizo de altvaloraj kulture konferencoj, membroj de OSIEK aljuĝas prestiĝajn premiojn al gravaj verkistoj; apud ĝi funkcias AERA (Amikaro de Esperanto en Radio).
5. Politikaj organizoj.
Esperantistaj organizoj, ligitaj kun certaj politikaj ideologioj, ne multas. Tiaj estas frakcioj de SAT, tamen ili ja ne estas memstaraj organizflanke. Inter sendependaj politikaj unuiĝoj oni povas nomi nur kelkajn.

Internacia Komunista Esperantista Kolektivo, IKEK (ĝis 1996 – KEK, Komunista Esperantista Kolektivo), fondita en 1973 laŭ iniciato de la aŭstroj Franz Schick kaj Franz Haiderer. Ĝi unuigas komunistojn (ĉ. 300membrojn) de 50 landoj (ne nepre membrojn de sialandaj komunistaj partioj, sed ankaŭ simpatiantojn). Ĝi eldonas 6-foje jare gazeton “Internaciisto” (ĝis 1992 redaktis Franz Schick, poste – Luis Serrano Perez) kaj ekde 1992 organizas siajn internaciajn konferencojn (15-50 partoprenantoj).

Esperanto” Radikala Asocio (ERA) aperis en 1987. Ĝi estas duonsendependa poresperanta organizo apud Transnacia Radikala Partio (TRP), inter kies idealoj kaj programoj estas ankaŭ enkonduko de neŭtrala internacia lingvo. Sufiĉe aktive agis ĉe Eŭropa Parlamento kaj Unesko. Al ĝiaj meritoj apartenas organizo de Ago-Tagoj (ekde 1988), komence en formoj de surstrataj manifestacioj favore al Esperanto (ankaŭ kolektado de subskriboj de la publiko sub leteroj por enkonduko de E-o) samtempe en diversaj urboj de la mondo (la unuan sabaton de oktobro). Poste, komence de 1990-aj jaroj, la iniciaton, en pli variaj formoj, transprenis UEA (nun Ago-Tagoj povas okazi en formo de priesperantaj standoj, prelegoj en sciencaj societoj ks., nepraj gazetaraj konferencoj). De la komenco ERA estas gvidata de la sekretario Giorgio Pagano.



Mondpaca Esperantista Movado (MEM) estis fondita en 1953 de la ĉeĥo Rudolf Burda kaj aŭstra kataluno Anton Balague, por uzi Esperanton laŭ la plej eble neŭtrala en tiama orienta Eŭropo maniero. Ĝi sufiĉe bone plenumis sian celon ĝis la mezo de 1980-aj, ebligante havi al esperantistoj el tiel nomataj “socialismaj landoj” partopreni internacian E-movadon kaj pac-movadon laŭ maniero akceptebla por komunistaj reĝimoj. La slogano de MEM estis “Per Esperanto al Mondpaco”, ankaŭ nun bone memorata inter esperantistoj, kiuj jam forgesis ĝian devenon (sed kiu bone kaj klare formulas la Internan ideon). MEM eldonis la revuon “Paco”, kiu estis la plej atingebla por sovetiaj esperantistoj, ankaŭ por kontribuoj, kaj revuon “Pacaktivulo”. Post liberalismaj ŝanĝoj en la Orienta Eŭropo bazo de MEM restis nur la malfortiĝintaj sekcioj en la Okcidenta Eŭropo.

Asocio de Verduloj Esperantistoj (AVE). Fondita en 1984, unuigas diverslandajn membrojn de verdulaj partioj kaj senpartiajn aŭ alipartiajn subtenantojn de ekologiisma movado. Eldonas 1-2 foje jare revuon “Aveno”, kunlaboras kun UEA kaj SAT (parto de AVE-membroj konsistigas tie ekologiisman frakcion). Gvidas la asocion ties sekretario Manfred Westermayer el Germanio.

Esperantista Internacia Centro de Civitanoj de la Mondo estas negranda organizo kun ne tro strikte difinita ideologio de mondcivitanismo (iom proksima al sennaciismo, sed sen socialisma idealo).

Internacia Komitato pri Etnaj Liberecoj (IKEL), fondita en 1978, ne povas nomiĝi proprasence politika, ĉar ne estas ligita al iu konkreta partio aŭ partia ideologio – formale ĝi nur kolektas kaj diskonigas informojn pri etnaj grupoj por forigi diskriminacion inter ili, tamen ĝia agado reale estas influita al naci-liberigaj movadoj kun grandaj politikaj sekvoj, kiuj ja malofte limigas sin je protestoj kontraŭ etna diskriminacio, sed laŭeble strebas al ŝtataj sendependecoj. En IKEL ple reliefe reflektiĝas ideoj de la etno-defenda esperantismo. IKEL eldonas enhavriĉan revuon “Etnismo”.
6. Religiaj organizoj.
Por kelkaj religioj la ideo de Esperanto estas sufiĉe alloga, kaj foje ĝi eĉ preskaŭ eniras koncernajn dogmojn (bahaismo, oomoto, spiritismo). Dank’ al tio ekzistas kelkaj fortaj religiecaj Esperanto-movadoj kaj organizoj.

Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), fondita en 1910 (ties organo “Espero Katolika” aperis en 1903, kaj estas la plej longe ekzistanta E-gazeto), estas agnoskita de Papo (kiu, cetere, mem iom scias Esperanton), kaj okupiĝas ankaŭ pri ekumenisma agado. Ĝi havas multnombrajn membrojn en Italio, Polio, Ĉehio, Litovio kaj aliaj landoj.

Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) estis fondita en 1911 kaj kunlaborigas kristanojn el diversaj eklezioj (partoprenas tamen plej aktive anoj de protestantaj eklezioj) por diskonigi la Evangelion inter esperantistoj; eldonas revuon “Dia regno”.

Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) estas fondita en 1973, kvankam jam en 1910-20-aj jaroj gvidoroj de bahaismo, agnoskintaj la dogmon “unu dio – unu homaro – unu lingvo” favoris disvastigon de Esperanto kaj ĝi estis tiam instruata en bahaaj lernejoj. Ekde 1950-aj la oficiala rilato de gvidantoj de la religio al Esperanto malvarmiĝis, tamen inter bahaanoj tradicie multas esperantistoj (eĉ filino de L. Zamenhof Lidia famiĝis ne nur kiel Cseh-instruistino, sed ankaŭ kiel propagandisto de bahaismo inter esperantistoj). BEL eldonas “La BEL-mondan leteron” kaj abundan bahaisman literaturon en Esperanto.

Oomoto estas japana religio, kiu laŭ siaj principoj proksimas al bahaismo, ankaŭ favora al Esperanto. Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto estas fondita en 1923 kaj eldonas luksan gazeton “Oomoto”. La asocio funkcias ĉefe en Japanio.

Spiritismo estas kriastana religio, disvastigita ĉefe en Brazilio. Ĉar spiritistoj supozas, ke la spiritoj de mortintoj en transmondo parolas komunan lingvon, ili favoras lernadon de Esperanto, kaj en Brazilio minimume duono da esperantistoj estas spiritistoj. Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz eldonas abundan literaturon en Esperanto.

ASISTI – Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj – estis fondita en 1989. Konsistas el sufiĉe liberpensemaj anoj de diversaj konfesioj. Eldonas bonan revuon “Asistilo”, interesan por ĉiuj, ankaŭ ateistoj.

Inter anoj de aliaj religioj ankaŭ foje ekzistas esperantistoj, tamen iliaj malgrandaj organizoj ne ludas rolon en koncernaj religioj, kaj gvidoroj de tiuj eklezioj tre ofte suspekteme rilatas al Esperanto ĝenerale. Inter ili, Kvakera Esperanto-Servo (KES, fondita en 1921), Universala Islama Esperanto-Asocio, organizoj de mormonoj, ortodoksaj kristanoj, budhistoj, kiuj jen iom aktiviĝas, jen latentiĝas. Oni povas noti inter tiuj organizoj Tutmondan Ekumenan Ligon kaj Hilelistan Esperanto-Rondon (la lasta funkcias ĉefe en la reto).

Iom religiecan karakteron havas Martinus-Instituto en Danio, kiu ekde 1965 akceptis Esperanton kiel oficialan internacian lingvon kaj eldonas librojn pri spirita scienco lanĉita de la dana filozofo Martinus.

Al la religiaj esperantistaj organizoj kontraŭstaras ATEO – Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo, kiu funkcias jen pli jen malpli aktive, sed estas, cetere, la sola internacia unuiĝo de ateistoj.



1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   ...   13


Elŝuti 0.9 Mb.


Elŝuti 0.9 Mb.