Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Николай Львович Гудсков конспект эсперантологии На языке Эсперанто Гудсков Н. Л. Г 93 Epitomo de esperantologio. / конспект

Elŝuti 0.9 Mb.

Николай Львович Гудсков конспект эсперантологии На языке Эсперанто Гудсков Н. Л. Г 93 Epitomo de esperantologio. / конспект




paĝo6/13
Dato14.03.2017
Grandeco0.9 Mb.

Elŝuti 0.9 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   13

V. Gazetaro kaj libroeldonado

Esperantan gazetaron oni povas dividi je priesperantaj nacilingvaj gazetoj kaj periodaĵoj en Esperanto. La unuaj servas por informi neesperantistan publikon pri la lingvo internacia kaj havas ekskluzive aŭ plejparte propagandajn celojn. Inter ili lastatempe en Rusio ekzistis “Ruslanda Esperantisto”, eldonita en Jekaterinburgo 6-foje jare. Kelkaj gazetoj eldoniĝas/is en du lingvoj: la nacia kaj Esperanto. Tio povas havi propagandajn celojn (“La Ondo de Esperanto” de A. Saĥarov, “Franca Esperantisto” k.a.) aŭ, servante ankaŭ E-propagandon, esti kaŭzita de nacia cenzuro, kiu postulas paralelajn tekstojn por facila kontrolado de la enhavo. Ambaŭ specoj de nacilingvaj gazetoj estas sufiĉe malmultaj.

Proprasence Esperanto-gazetoj (en la mondo da ili aperadas nuntempe pli ol 300) estas movadaj, kulturaj (ofte gravaj movadaj gazetoj povas havi ankaŭ kulturajn partojn, kaj la kulturaj enteni movadajn informojn) kaj fakaj. Dum la lasta tempo inter E-periodaĵoj de ĉiuj specoj ĉiam pli gravan rolon ludas Interretaj eldonoj.

Dum la lasta tempo inter E-periodaĵoj de ĉiuj specoj ĉiam pli gravan rolon ludas Interretaj eldonoj.


1. Movadajn gazetojn eldonas lokaj, naciaj kaj internaciaj movadaj instancoj, aŭ ili povas esti sendependaj. Ili varias de unufolia kluba bulteneto ĝis ampleksaj kajeroj kun varia enhavo.
1a. Internaciaj movadaj gazetoj.
Esperantisto (antaŭ la 4-a kajero de 1892 — “La Esperantisto”). La unua en la historio gazeto, kiun redaktis Zamenhof mem. Ĝi estis lanĉita en septembro 1889 kaj ĉesis ekzisti en aŭgusto 1895 pro cenzura mal­permeso disvastigi ĝin en Rusio (kie troviĝis tri kvaronoj de la abonantoj), ĉar en ĝi aperis traduko de malpermesita artikolo de Lev Tolstoj “Prudento kaj kredo”. Entute aperis 66 numeroj. La gazeto solidarigis la komencan E-komunumon kaj, fakte, vivigis la novan lingvon.

Lingvo Internacia. Post ĉeso de “Esperantisto” fine de 1895 tiu nova gazeto transprenis la rolon de la antaŭa. Ĝin redaktis odesano Vl. Gernet kaj eldonis en Upsalo svedo V. Langlet. En 1897-1901 ĝin redaktis. Ekde 1901 ĝin redaktis sinsekve P. Lengyel en Hungario, parizanoj P. Fruictier kaj Th. Cart. La gazeto ĝisvivis la unuan mondmiliton. Entute aperis 252 kajeroj.

Esperanto estis fondita en 1905 de franca esperantisto Paul Berthelot. En 1907 li transdonis ĝin al Hector Hodler, kiu ĝin faris organo de UEA kaj redaktis ĝis la morto. Tiu ĉiumonata revuo (fakte, ĝi aperas 11-foje jare) estas la ĉefa gazeto de Esperanto-movado kun la plej granda eldonkvanto. En ĝi aperas ne nur novaĵoj de UEA kaj raportoj pri UK-oj, sed gravaj artikoloj pri stato kaj problemoj de E-movado, novaĵoj pri landaj kaj fakaj asocioj, recenzoj pri libroj, plenaj listoj de novaperintaj libroj kaj esperantaĵoj, ktp.

Kontakto. Ĝi estas eldonaĵo de TEJO, aperanta ekde 1963; traktas precipe ne movadajn, sed ĝenerale kulturajn kaj sociajn temojn. Estas destinita por junaj kaj komencantaj esperantistoj, tial uzas facilan lingvaĵon kaj limigitan vortaron.

TEJO Tutmonde. Oficiala organo de TEJO, eldonata ekde 1983 komence dumonate, poste 4-foje jare. La lingvaĵo, diference de “Kontakto”, ne estas simpligita. Temas pri vivo de la organizo kaj aliaj E-movadaj aferoj.

Heroldo de Esperanto. Estis fondita en 1920 de Teo Jung en Kolonjo kiel sendependa gazeto sub la nomo “Esperanto Triumfonta”, en 1925 ricevis la nunan nomon. Nur fine de la 1930-aj “Heroldo” rolis kiel organo de IEL, dum la tuta alia tempo estis sendependa. La redakcio dum la longa historio troviĝis en diversaj landoj kaj urboj (dum la dua mondmilito la gazeto ne aperadis). La aperritmo estis diversa: jen ĉiusemajna (eĉ kelkatempe – dufojoj dum semajno!), jen dusemajna, ĝis reduktiĝis ĝis 16-foja jare. Jarŝanĝe 1961/62 T. Jung transdonis la “Heroldon” al Ada Fighiera-Sikorska, kiu redaktis ĝin fakte ĝis sia morto en 1996. Post tio ĝi trafis en manojn de raŭmistoj el “Kooperativo de Literatura Foiro” kaj fariĝis tribuno de iliaj ideoj. Nun HdE estas, fakte, organo de “Esperanta Civito”, do jam reale ne sendependa, forte kontraŭstaranta al la tuta tradicia movado.

Sennaciulo. Organo de SAT, ekzistas ekde 1924 (kun kelkaj paŭzoj). Estis periodoj de ĉiusemajna aperritmo, nuntempe aperadas ĉiumonate. Krom oficialaj asociaj informoj, konsistas el kontribuaĵoj de legantoj — membroj de la asocio, al kiuj ĝi ja apartenas; ĉiuj frakcioj kaj la junul-fako rajtas informi pri sia agado sur la paĝoj de la gazeto. Plej oftas artikoloj pri gravaj sociaj temoj kaj laborista movado en diversaj landoj, diskutoj pri tiuj temoj, informoj pri SAT-kongresoj. Dum pluraj jardekoj la ĉefredaktoro estis N. Barthelmess, dum lastaj ĉ. 30 jaroj ĝin redaktas ĝenerala sekretario de SAT Kreŝimir Barkoviĉ. Krom “Sennaciulo”, apud SAT estas eldonata dumonata diskutrevuo “Laŭte!”.

Esperanto-Gazeto. Eldonaĵo de Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto (fondita cele al praktika aplikado de la lingvo, sed opozicie al la lapennisma UEA). Aperadis en 1966-72 (ĝis 1968 — sub la nomo “IOE-Gazeto”) en Beogrado 10-foje jare. Redaktis la fratoj Tibor kaj Antonije Sekelj. Entute estis emisiitaj 65 numeroj.

Eventoj. Ĝi estas la plej juna internacia movada gazeto, eldonata ekde 1992 en Hungario (redaktoro – Lászlo Szilvasi35), kaj nuntempe – la plej ofta en Esperantujo (aperas 2-foje monate). Traktas nur primovadajn temojn, kaj ne tuŝas problemojn de E-literaturo ks. Ekzistas la reta versio “Ret-info”.
1b. Rusiaj kaj sovetiaj movadaj gazetoj.

Meĵdunarodnij jazik (Международный язык). Teoria kaj organiza monata revuo de SEU, ruslingva kun E-resumoj. Aperadis de majo 1922 ĝis januaro-februaro 1936. Diverstempe havis ankaŭ aliajn titolojn: “Bjulletenj CK SESS”, “Izvestija CK SESS”, “Izvestija CK SESR”, “Sovetskij esperantist”.

Aktuale — en 1973-79 samizdata monata informilo de SEJM, aperis 61 numeroj. Plej longtempaj redaktoroj — V. Ebel (Barnaul) kaj V. Aroloviĉ (Moskvo).

Kurte — operativa informfolieto de SEJM (1976-79, n-roj 1-57), poste sendependa (1979-82, n-roj 58-136). Redaktis vilniusanoj: V. Ŝilas, poste S. Gaidamaviĉius.

Informacionnyj bjulletenj ASE — oficiala informilo, neregula, plejparte ruslingva. Dum la 10 jaroj (1979-89) aperis 73 numeroj. Respondeca redaktoro — N. Zubkov.

Konkordo. En 1989 Nikolao Griŝin, loĝanta en Latvio, fondis informilon, plejparte ruslingvan, de Asocio de Invalidoj-Esperantistoj. Post la disfalo de Sovetunio ĝian redaktadon transprenis Salavat Sahibgarejev, loĝanta en Baŝkirio. Nun ĝi aperas 4-foje jare. Enhavas interesajn artikolojn pri E-historio kaj aliajn materialojn nur en la rusa lingvo.

Moskva Gazeto. Estis lanĉita en 1990 kiel komuna eldono de moskvaj E-organizoj kun ĉefredaktoro Elena Ŝevĉenko. Ekzistis ĝis 1995. Fakte plenumis rolon de la ĉefa movada organo en Rusio, en ĝi estis publikigataj ankaŭ literaturaĵoj kaj recenzoj.

Ruslanda Esperantisto. RE estis eldonata ekde aprilo 1905 ĝis komenco de 1908 (entute 31 numeroj) sub redakto de A. Asnes. Posta peno renovigi ĝin en 1910 fakte ne sukcesis. En 1991 samtitolan monatan primovadan gazeton A. Korĵenkov kun H. Gorecka lanĉis en Sverdlovsk (nun Jekaterinburg). Komence ĝi estis informilo de Urala E-Societo, kaj dum ekzisto de REA (febr. 1992-nov. 1994) — ties organo. Meze de 1997 ĝia enhavo estis transdonita al LOdE, kaj RE fariĝis dumonata ruslingva informilo pri Esperanto. Post 2001 la redakcio decidis ĝin ne plu aperigi.

Bulteno de REU — dumonata, plejparte 1-folia, eldonata ekde novembro 1995 ĝis junio 2000. Entute aperis 27 numeroj, el kiuj 15 redaktis Elena Ŝevĉenko. Ekde aŭtuno 2000 oficialaj materialoj de REU aperas en samtitola rubriko de REGo

REGo – Rusia Esperanto-Gazeto – estas la plej nova landskala E-periodaĵo, tamen jam ricevinta grandan popularecon. Ĝi estas komuna organo de REU kaj REJM, publikigas ties oficialajn materialojn kaj ankaŭ plurajn artikolojn, informojn kaj diskutojn pri E-movado en Rusio kaj ĝenerale, havas literaturan parton “Cerbe kaj kore”. Ĝin redaktas Garik Kokolija.
1c. Alilandaj movadaj gazetoj.

Plejmulto de landaj asocioj havas siajn organojn kun informoj primovadaj, ofte ankaŭ kun prilingvaj, historiaj, literaturaj, distraj paĝoj. La plej frua estis la eldonata ekde 1898 gazeto de L. de Beaufront L’Esperantiste (dulingva – franca kaj Esperanta). Ĝi malaperis en 1908, kiam Beaufront forlasis Esperanton, sed ĝin anstataŭis Franca Esperantisto, parte franclingva, kiu (kun kelkaj paŭzoj) aperadas ĝis nun. Ankaŭ aliaj gazetoj ekzistas dum pluraj jardekoj.



Bulgara Esperantisto — unu el plej longtempaj landaj E-revuoj, organo de BEA, aperas ekde 1919. En 1960-aj -80-aj jaroj estis ĉiumonata (nun — kvaronjara), amase abonata de sovetianoj kaj konstante publikigis materialojn el USSR.

der esperantist — dumonata, parte germanlingva, informilo de E-istoj, unuigitaj en Kulturligo de GDR (post la fondo de GDREA en 1981 — ties organo), eldonata en 1965-90. Ĉefe primovada, ankaŭ kun soci-politikaj kaj esperantologiaj eroj. Dum preskaŭ la tuta periodo ĝin redaktis Detlev Blanke.

Budapeŝta Informilo. Ĝin eldonis ĉiumonate de 1970 ĝis 1990 Hungara E-Asocio (komence — ties Budapeŝta Teritoria komitato), tamen ĝi publikigis primovadajn informojn kaj diverstemajn artikolojn ne nur rilatajn al Hungario, sed multe pli vaste. En la periodo, kiam en Sovetio ne estis eldonataj oficialaj regulaj revuoj, ĝi estis facile abonebla, kaj sovetianoj konsideris ĝin la plej atingebla primovada informilo. Komence de 1980-aj estis eldonata suplemento al ĝi: la revuo “Sciencaj komunikaĵoj”.
2. Kulturaj kaj soci-politikaj gazetoj.
2a. Internaciaj kulturaj kaj soci-politikaj revuoj.
La Revuo. La unua pure kultura revuo en E-o, konsideranta E-on kiel fakto sen diskuto pri reformoj, propagando ks., estis fondita de Karlo Bourlet en septembro 1906 kaj ekzistis ĝis aŭgusto 1914 kiel ĉiumonata 64-paĝa eldono. Sur 48 paĝoj tie aperadis tradukoj de Zamenhof kaj kontribuoj de aliaj plej bonaj tiutempaj aŭtoroj (Kabe, Grabowski, Hodler k.a.), kaj sur 16 paĝoj – informoj de diversaj E-societoj, sciigoj kaj anoncoj. Ĝin eldonis la franca eldonejo Hachette. Ĉiujare ĝi organizis literaturan premi-konkurson.

Literatura Mondo. Tio estis la plej fama – pro alta nivelo kaj kvalito de kontribuaĵoj – en la historio kultura revuo en Esperanto. En 1922 ĝin fondis kaj komence redaktis en Budapeŝto Teodoro Schwartz. En 1924 la redaktadon transprenis J. Baghy kaj K. Kalocsay. Malgraŭ tre valora enhavo kaj gravaj internaciaj kontribuaĵoj, ĝi ĉesis pro financaj malfacilaĵoj en 1926, tamen renaskiĝis en 1931 (paralele aperis samtitola libroeldonejo) kun la samaj ĉefredaktoroj sub administrado de Vilhelmo Bleier. En 1939 ĝi ĉesis pro la milito. En 1947-49 LM denove aperis, sed devis ĉesi pro la stalinisma influo en Hungario. En 1974-76 japanaj esperantistoj represis en ses volumoj la kompletajn jarkolektojn de LM por ke ĝi estu pli bone atingebla por novaj generacioj de esperantistoj.

Sennacieca Revuo, fondita en 1921, estis dekomence organo de SAT, sed en 1924, kun fondo de “Sennaciulo”, fariĝis eldono literatur-scienca. Ekde 1946 aperas nova serio de SR, ekde 1952 ĝi estas valora ĉiujara kultura almanako kun gravaj artikoloj pri historio, scienco, kulturo, socio kaj literaturaj kontribuaĵoj.

La Praktiko. Fondita de Andreo Cseh en 1930 kiel eldonaĵo de Internacia Esperanto-Instituto, poste ĝin eldonis UEA. Monata revuo, “kiu instruas kaj amuzas”, belaspekta, ilustrita kaj bone redaktata, aperadis kun pluraj interesaj informoj ĝis 1970.

Malgranda Revuo. Dum la dua mondmilito, en 1942, en la neŭtrala Svedio Stellan Engholm ekeldonis literaturan revuon, kiu tenis la torĉon de Esperanto kaj montris, ke kultura vivo en Esperantujo ne mortis eĉ en tiu kruela periodo. La revuo ekzistis ĝis 1952. Ĝia heredanto fariĝis “Norda Prismo”.

Paco. Publicistika kaj beletra revuo, organo de MEM. Aperadis en 1953-73 laŭvice en diversaj landoj (inkluzive 4 sovetiajn numerojn), en 1974-90 dumonate en Bulgario (ɫun ekstraj diverslandaj numeroj), en 1991-95 en Belgio. Enhavis artikolojn pri porpaca batalo, kulturo kaj historio de diversaj landoj, E-movado, esperantologio, ankaŭ poemojn kaj prozaĵojn.

Norda Prismo. Dumonata, fondita en 1955 en Svedio sub redakto de Ferenc Szilagyi (en 1967 lin anstataŭis William Auld) kaj ekzistis ĝis 1973. Estis unu el la plej valoraj literaturaj eldonoj. Komence de 1990-aj estis peno revivigi ĝin, sed la nova revuo ne sukcesis.

Nica Literatura Revuo. Lanĉita en 1955 sub redakto de Gaston Waringhien kaj aperadis 6-foje jare ĝis 1962. Bedaŭrinde, tiu valorega eldono, kiu publikigis elstarajn literaturaĵojn de la plej bonaj aŭtoroj, ekzistis ne longe. En 1962-66 UEA provis eldoni propran literaturan revuon “Monda Kulturo” sub redakto komence de W. Auld, poste de A. Albault, sed ĝi ne sukcesis longe ekzisti.

Kulturaj Kajeroj, modeste aspekta sed varia enhave revuo aperadis de 1958 ĝis 1998. Ĝi estis dumonata, poste trimonata eldonaĵo de Esperantista Kulturdomo Greziljono en Francio.

Literatura Foiro. Fondiĝis en 1970 laŭ iniciato de italo Georgio Silfer (Valerio Ari) kiel organo de la literatura rondo “La Patrolo”, poste la revuo nomis sin oficiala daŭriganto de “Norda Prismo”; estis eldonata kun diversa aperritmo, sed ĉefe 6-foje jare. Apartenas al Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop) kaj ekde 1993 estas ankaŭ organo de Esperanta PEN-Centro. En diversaj jaroj ĝin redaktis mem G. Silfer, lia edzino Perla Martinelli kaj bulgaro Ljubomir Trifonĉovskij (ĝis nun), sed ĉiam sub idea gvidado de Silfer. La revuo estas tre altkvalita nivele: en ĝi aperas brilaj artikoloj pri la monda kaj Esperanta kulturoj, problemoj de la stilo, planlingvistiko (dum kelkaj jaroj en 1980-aj estis eĉ eldonata aparta revueto “Planlingvistiko” kiel branĉo de LF), originalaj kaj tradukitaj prozaĵoj kaj poeziaĵoj, literatur-kritikaj artikoloj, recenzoj. Ideologie, tamen, ĝi estas laŭtparolilo de ekstrema formo de raŭmismo, agordita malamike rilate al tradicia E-movado; lastatempe ĝi fariĝis unu el ĉefaj propagandiloj de la “Pakto por la Esperanta Civito”. LF-koop, krom la gazeto, ankaŭ eldonas librojn.

Fonto. La plej longe aperanta seninterrompe pure literatura revuo en Esperanto – ekde 1980 ĉiumonate, kaj akumulinta la plej grandan amason da literaturaĵoj. Aperas en Brazilio, eldonata de Gersi Alfredo Bays kaj redaktata de Gerrit Berveling.

La Kancerkliniko. Satira revuo, eldonata de Ĵak Le Puil k.a.en Francio ekde 1976: komence 4-foje, poste 6-foje jare. Krom interesaj literaturaj kontribuoj, ĝi primokas eventojn okazantajn en E-movado kaj ĝenerala socio, publikigas erotikaĵojn kaj “maldecajn” ŝercojn.

Monato. La plej ambicia kaj serioza ĵurnalisma entrepreno dum la tuta E-historio, aperinta laŭ iniciato (kaj sub redakto) de germana ĵurnalisto Stefan Maul en 1980. Diference de plimulto de aliaj E-gazetoj ĝi aperas rigore ĉiumonate sen malfruiĝoj. Aspekte kaj enhave ĝi imitas nacilingvajn semajnajn revuojn (tamen, por ke la revuo estu “Semajno”, kiel estis planite komence, reale ne sufiĉis fortoj de esperantistoj). Senescepte en M. aperadas originalaj kontribuoj, sed ne tradukoj el naciaj eldonaĵoj. Diference de nacilingvaj gazetoj ĝi publikigas diverslandajn materialojn de landanoj mem, tial ili estas pli fidindaj (eĉ se foje ne tiom profesinivelaj) ol artikoloj de eksterlandaj ĵurnalistoj. La aŭtoroj de diversaj artikoloj apartenas al diversaj politikaj ideologioj, kio garantias ĝeneralan politike plurisman etoson de la gazeto. Ofte publikiĝas interesaj eseoj pri diversaj lingvoj de la mondo. Materialoj pri E-movado kaj komunumo tute ne aperas, sed ofte – originalaj rakontoj, noveloj kaj eseoj. En M aperas tre multaj recenzoj pri novaj libroj en Esperanto, tial ĝi helpas sekvi la aktualan staton de E-literaturo. Nuntempe ĝin eldonas Flandra Esperanto-Ligo.

La Gazeto. Ekde 1985 ĝin eldonas 6-foje jare E-klubo de la urbo Metz (Francio) sub redakto de Eŭgeno kaj Madelaine de Zilah. Ĝi publikigas artikolojn pri esperantologiaj problemoj, monda kaj E-kulturo, originalajn kaj tradukitajn verkojn, recenzojn ktp.(krom poezio, ĉar la redakcio opinias, ke poemoj en Esperanto estas publikigataj multe en aliaj revuoj, kaj por LG pli gravas artikoloj pri poezio, da kiuj estas nemulte aliloke). Kultura kaj scienca nivelo de LG estas sufiĉe alta, oni ĝin eĉ difinas “gazeto de intelektuloj por intelektuloj”.
2b. Naciaj kulturaj revuoj.
La Ondo de Esperanto. LOdE estis fondita en Moskvo de A. Saĥarov en februaro 1909. Komence estis parte ruslingva. Ĝi aperadis ĉiumonate ĝis aprilo-majo 1917. Tio estis tre grava eldonaĵo, publikiganta diversspecajn primovadajn kaj kulturajn informojn. En 1991 samtitolan gazeton lanĉis A. Korĵenkov kun H. Gorecka kiel etan kultur-literaturan eldonaĵon. Ekde julio 1997 ĝi ŝanĝis sian karakteron kaj formaton (absorbinte la enhavon de RE), fariĝante enhave kaj primovada, kaj kultura, aperanta tre regule ĉiumonate. Ekde 1999 ĝi konceptas sin sendependa internacia revuo. La enhavo estas riĉa, altnivela kaj valora, sed kun evidenta influo de raŭmismo kaj kun tendenca informado pri la movado en Rusio.

Cerbe kaj Kore. Etformata monata organo de Moskva Literatura E-Klubo, eldonata kun paŭzoj en 1990-2000. Redaktis V. Samodaj, dum lasta periodo – V. Melnikov. Samtitola rubriko ekzistis sub redakto de M. Bronŝtejn en “Moskva gazeto, nun – aperas en “REGo” sub redakto de V. Melnikov.

Scienco kaj Kulturo. Diverstema revuo (52 paĝoj), eldonata laŭ iniciato de Gennadij Ŝilo de Eŭropa Jura Universitato Justo en Moskvo ekde fino de 1995, 6-foje jare. Enhavas tradukitajn kaj originalajn artikolojn pri tre diversaj temoj (scienco, historio, juro, kulturo, E-movado...) kaj ene troviĝas 20-paĝa kajero kun tradukitaj kaj originalaj poeziaĵoj kaj prozaĵoj, recenzoj pri novaj E-libroj kaj priliteraturaj eseoj. Redaktas V. Samodaj.

El Popola Ĉinio. Fama revuo, kiun aperigis en 1950-2000 (kun paŭzo en 1954-56) Fremdlingva Eldonejo, poste Ĉina E-Ligo. Temis ĉefe pri la ĉinaj kulturo kaj vivo, priesperantaj paĝoj estis nemultaj. En 1970-90-aj – la plej bela kaj profesinivele farita revuo en Esperanto, ĉiumonata, kun abundaj koloraj fotoilustraĵoj, tial tre populara inter esperantistoj. Interesiĝantoj pri ĉinaj historio kaj kulturo povis ĉerpi tie tre multe, kvankam aktualaĵoj ofte estis “lakkovritaj”. Nun aperas ne plu surpapere, sed plu ekzistas en Interreto.

Hungara Vivo. Revuo de Hungara Esperanto Asocio, fondita en 1961 kiel kvaronjara, poste iĝis dumonata. Redaktis sinsekve Mihély Gergely kaj Vilmos Benczik. En ĝi estis abundaj kaj interesaj informoj pri Hungario, kaj samtempe – pri E-kulturo (originalaj verkoj de diversnaciaj verkistoj, kritikaj artikoloj, recenzoj ktp). Fakte, ĝia signifo estis tiu de internacia revuo, kaj ĝi iusence anstataŭis iaman “Literaturan Mondon”. Ĝia kvalito estis garantiata de la brilaj kulturaj tradicioj de la hungara esperantistaro. En 1960-aj-80-aj jaroj HV estis fakte la sola kultura revuo en Esperanto, facile akirebla en Sovetio, kie ankaŭ sovetiaj esperantistoj povis foj-foje kontribui. Bedaŭrinde, en 1990 ĉesis.

L’Omnibuso. Dumonata revuo, aperadis en Japanio de 1964 ĝis komenco de 80-aj jaroj. Estis literatura tribuno de japanaj aŭtoroj. En 1990-aj dum kelkaj jaroj en Japanio aperadis dumonata kultura revuo “Riveroj” sub redakto de Mine Yositaka.

Nuntempa Bulgario. Monata kultura revuo (ekde 1962 — E-versio de kelklingva prilanda revuo). Aperadis belaspekte inter 1957 kaj 70-aj jaroj, precipe pri Bulgario, sed ankaŭ kun kontribuaĵoj pure esperantistaj. Estis unu el la plej facile atingeblaj bonkvalitaj esperantaĵoj por sovetianoj en tiu tempo.

L’Omnibuso. Dumonata revuo, aperadis en Japanio de 1964 ĝis ko­menco de 80-aj jaroj. Estis literatura tribuno de japanaj aŭtoroj. En 1990-aj dum kelkaj jaroj en Japanio aperadis dumonata kultura revuo “Riveroj”.

Litova Stelo. Aperadis en kelkaj periodoj: 1914-?, 1922-26,1935-40 kaj ekde 1991 ĝis nun. Nuntempe – la plej belaspekta kaj enhavriĉa inter landaj E-revuoj, daŭre aperantaj paperforme, simila strukture al iama “Hungara Vivo” – temas kaj pri litovaj kulturo kaj vivo, kaj pri originala E-kulturo.
3. Fakaj gazetoj.

3a. Instruaj kaj instruistaj gazetoj.
Juna Amiko. La plej fama kaj longe ekzistanta revuo por lernejanoj kaj komencantoj. Eldonas ĝin en Hungario ekde 1973 ILEI (komence HEA kun aŭspicio de ILEI). Komence aperadis 3-foje jare, ekde 1987 – 4-foje jare. Ĝi uzas sen piednotoj 1500 radikojn. Tre gravas, ke JA ne nur prezentas facilajn kaj amuzajn tekstojn, sed ankaŭ klerigas legantojn pri diversaj flankoj de E-kulturo. La unua kaj nuna redaktoro estas Géza Kurucz, intertempe redaktis O. Kníchal kaj S. MacGill.

Internacia Pedagogia Revuo. Altkvalita kvaronjara metodika revuo pri problemoj de E-instruado, eldonata de ILEI, ricevata de ĉiuj ĝiaj membroj.

Kara Amiko. 2-monata revuo de “Kastora Klubo de Esperanto”, lernejana asocio kun centro en Polio, gvidata de Barbara Chmielewska.

Komencanto. Eldonas en Jekaterinburg V. Kudrjavcev. Interesa kaj utila enhave, sed ne tre impona aspekte.
3b. Sciencaj gazetoj.
Internacia Scienca Revuo. Lanĉita en 1904 laŭ iniciato de P. Fructier kaj post la fondo de ISAE en 1906 fariĝis ties organo. Ĝi ĉesis en 1911. Entute aperis 8 grandformataj volumoj kun ĉ. 4 mil paĝoj. Poste estis pluraj provoj reaktivigi ĝin – jen kun tiu, jen kun alia titolo; la plej longa estis “Bulteno de ISAE” (1926-39).

Scienca Revuo. Eldonaĵo de ISAE ekde 1949. Enhavas artikolojn pri tute diversaj sciencaj branĉoj – de lingvistiko ĝis matematiko kaj ĉiuj natursciencoj. Aperritmo en diversaj jaroj estis diversa, kaj multe dependis de aktiveco de redaktoroj – de 2 ĝis 12 fojoj jare.

Scienca Mondo. Revuo pri sciencaj kaj sociaj problemoj, E-versio de la kelklingva oficiala organo de Monda Federacio de la Sciencaj Laboristoj. Aperadis 4-foje jare dum 1976-89 en Bulgario, redaktoro — prof. Vasil Peevski.

Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj. Diversfaka scienca revuo, parte dulingva (E-a kaj ĉina), kiun oni sufiĉe neregule aperigas ekde fino de 1980-aj en Ĉinio.

Medicina Internacia Revuo (ekde 1964, antaŭ tio – ekde 1952 – “Medicina Revuo”) – organo de UMEA, eldonata en Japanio.

Homo kaj Kosmo. Ĝi estis la plej sukcesa projekto de scienc-populara revuo en Esperantujo. La altkvalita enhave revueto pri astronomio kaj kosmonaŭtiko, ankaŭ kun E-movadaj kronikaĵoj estis eldonata dum 19 jaroj (de 1963 ĝis1981) 4-foje jare de Astronomia observatorio de la Kroata Naturscienca Societo kaj Kroatia E-Ligo, ĉefe dank’ al zorgoj de d-ro Gabriel Divjanoviĉ.

En 1987-88 en Budapeŝto estis eldonata ampleksa scienc-populara revuo “Fokuso”, sed aperis nur 8, kvankam vere bonaj, numeroj.


3c. Revuoj de fakaj asocioj. Ĉiu faka asocio, kiu nur kapablas finance, eldonas sian gazeton. Depende de rimedoj, tio estas etaj bultenoj aŭ relative grandaj revuoj. Vd. sube ĉe “Organizoj”.
4. Almanakoj.
De tempo al tempo oni eldonas sporadajn aŭ regulajn almanakojn en Esperanto. Fakte, ĉiujara regula almanako estas “Sennacieca Revuo”. Por Sovetio tre gravis la eldonataj de la E-Komisiono de SSOD almanakoj “Por la Paco”, en kiuj publikiĝis tradukoj de elstaraj sovetiaj esperantistoj (K. Gusev k.a.). – dum 1964-76 aperis entute 12 kajeroj; redaktis K. Gusev kaj poste V. Samodaj. En la 70-aj-8-aj jaroj en Sovetio estis emisiata ankaŭ la samizdata almanako “Amikeco” kun precipe beletra enhavo; aperis pli ol 50 24-paĝaj kajeroj, redaktis A. Rogov (Ĥmelnickij), poste K. Pill (Tallinn). En 1980-aj ekzistis tre enhavriĉaj samizdataj kulturaj almanakoj-revuetoj “Sezonoj” (eldonis 4-foje jare grupo de A. Korĵenkov en Sverdlovsk) kaj “Literatura skatolo” (eldonis A. Fjodorov en Sevastopol kaj J. Muraŝkovskij en Riga 6-foje jare); la lastan la eldonintoj provis en 1990-aj transformi al revuo “Survoje”, sed ĝi aperadis tre neregule kaj post 17 numeroj ĉesis. En 1989 kaj 1991 tiama E-fako de la eldonejo “Progreso” en Moskvo eldonis du tre altkvalitajn kulturajn almanakojn “Impeto”. Ĉiujarajn “Almanakoj Lorenz”, kiuj estas parte religiaj, sed parte – beletraj, eldonas ekde 1980 braziliaj spiritistoj. Ĝenerale, almanakoj rolas gravan rolon, kiam ebloj por eldono de pli ofta kultura revuo estas limigitaj.

Kiel almanakojn eblas konsideri ankaŭ “Jarlibrojn” de UEA, “SAT-adresarojn”, jarlibrojn kaj adresarojn de aliaj E-asocioj (ankaŭ de REU), donantaj gravajn kurantajn informojn pri E-movado kaj estantaj seriozaj fontoj por historiaj esploroj.


5. Interretaj eldonoj.
Esperanto tre rapide transiras al Interreto, kaj homoj, havantaj aliron al konforme konektitaj komputiloj, ĝuas eblecon pli rapide ricevi informojn kaj eĉ interŝanĝi opiniojn sen perado de redakcioj. Sur TTT-ejoj ekzistas grandaj provizoj de diversaj informoj kaj eĉ grandaj bibliotekoj. Estas interese, ke privataj TTT-ejoj de entuziasmuloj estas averaĝe pli interesaj kaj enhavriĉaj, ol tiuj de grandaj organizoj, kiuj pro inercio ankoraŭ ne sentas gravecon de la nova rimedo. Diversaj serĉsistemoj ebligas rapide trovi plurajn TTT-ejojn. Uzantoj de nur elektronika poŝto ricevas dissendatajn informilojn (ekz, ret-info – ret-versio de “Eventoj”, “Heroldo komunikas”, e-rus-info, novosti esperanto dviĥenija – en la rusa, ks.) kaj partoprenas diskutlistojn kiel UEA-membroj, SAT-diskuto, esperanto-necenzurita, e-rus kaj dekojn da aliaj.

Retajn gazetojn eblas klasigi je:

a) ekzistantaj paralele papere kaj rete (ekz. LOdE),

b) transirintaj de papera al reta formo (El Popola Ĉinio),

c) nur retaj (Heroldo Komunikas);

ĉ) retversioj de E-radioprogramoj (Pola Radio).

Tamen oni dume ne troigu la signifon de Interreto: plejparto de loĝantaro ne havas privilegion ĝin konstante uzi, kvankam por la uzantoj ĝi komplete ŝanĝis karakteron de la esperantista vivo.

Personoj, havantaj aliron al la reto, povas trovi grandan katalogon de retaj eldonaĵoj en Esperannto en la TTT-ejo www.eventoj.hu.


6. Eldonejoj.
Librojn en Esperanto aperigas pluraj eldonejoj, landaj kaj internaciaj asocioj kaj societoj. Eldonejoj ofte funkcias apud redakcioj de gravaj revuoj. Ni mencios nur kelkajn la plej grandajn kaj historie gravajn.

Hachette (legu – Aŝet’). En 1901 tiu franca eldonejo subskribis kontrakton kun Beaufront, komisiita de Zamenhof, kaj komencis eldonadi librojn kaj periodaĵojn en Esperanto, i.a.verkojn de Zamenhof mem. Eldonadis E-librojn ĝis 1918.

Kun Hachette konkurencis Presa Societo Esperantista en Parizo (ĉefaj gvidantoj: Th. Cart, P. Fruictier kaj P. Lengyel). Funkciis ĝis la unua mondmilito.



Librejo “Esperanto” estis fondita en Moskvo de Aleksandr Saĥarov en 1907 kaj komencis libroeldonadon en 1908. Estis eldonitaj kelkaj libroj (de V. Devjatnin, lernolibroj ktp.), sed la ĉefa tasko estis eldonado de la revuo LOdE. La entreprenon pereigis la prorevolucia inflacio en 1917.

Posrednik. Tiu rusa eldonejo, disvastiganta librojn kaj ideojn de Lev Tolstoj kaj proksimaj al li verkistoj, en la periodo inter la unua kaj la dua rusaj revolucioj eldonis multajn librojn: lernolibrojn, vortarojn, tradukojn de Tolstoj kaj aliaj rusaj verkistoj (Garŝin, Korolenko, Naĵivin, Aksakov, Mamin-Sibirjak) al Esperanto. La ĉefa motoro de la afero estis d-ro N. Kabanov.

SAT. De la komenco SAT edonadis plurajn librojn – multe da soci-politika kaj scienc-populara literaturo, lernilojn (ekz., internacian lernolibron “Petro”), beletron, vortarojn. Post la dua mondmuilito la eldonagado estas ne tiom aktiva, sed la libroj eldonataj estis gravaj kaj valoraj (“Vojaĝo al Kazohinio” de Szathmari, PIV). Apud SAT, tamen, ekzistas nun “Broŝurservo”, kiun gvidas Kribo (Christan Baudé), kiu ekde mezo de 1970-aj eldonis dekojn da broŝuroj (kaj foje ankaŭ pli grandajn librojn) pri diversaj temoj, kaj la popularan ne nur en SAT-medioj dumonatan revuon “Laŭte!”.

Literatura Mondo. La plej grava eldonejo de la intermilita periodo, kiu aperigis lingvosciencajn verkojn kaj novajn librojn de la plej bonaj tiutempaj verkistoj. Fakte, ĝi direktis la literaturan procezon en Esperanto, edukis gustojn de la publiko, stimulis la verkadon kaj plialtigis ĝian nivelon. Eblas diri ke, krom kelkaj esceptoj, preskaŭ ĉiuj bonaj libroj de la 1930-aj jaroj estis eldonitaj en LM.

EKRELO (Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-LiteraturO) estis fondita en Leipzig en 1930 sub gvido de ruso Grigorij Demidjuk kaj germano Walter Kampfrad. En 1933 ĝi translokiĝis al Amsterdamo. Ekzistis ĝis 1937, aperigis 73 titolojn. Eldonadis ne Stalin nur marksism-leninisman literaturon (ekz., verkojn de Stalin), sed ankaŭ esperantologiajn verkojn (de Drezen), tradukitan beletron (ekz., Lavrenjov, Majakovskij), originalan beletron (Miĥalski, Varankin, Ĥrima, Ljubin k.a.).

UEA. Eldonagado de UEA estas ne abunda, sed la asocio aperigas tre valorajn kaj gravajn kulture aŭ socie verkojn. Inter esperantologiaj verkoj gravas, ekz., PAG, inter beletraj – tradukoj de mondaj klasikaĵoj el la serio “Oriento-Okcidento” (cetere, librojn el tiu serio UEA ankaŭ mendas ĉe aliaj eldonejoj); dum lasta tempo ĝi publikigas tradukojn de la Unesko-eldonoj pri kulturo, homaj rajtoj ktp. Necesas noti ankaŭ, ke ĉiujare UEA eldonas “Jarlibron”, kiu estas gravega eldono donanta superrigardon pri la stato de E-movado, kaj “Esperantan katalogon” de sia libroservo, donantan tian superrigardon pri E-literaturo.

Stafeto. En 1952 tiun eldonejon fondis hispano Juan Régulo Pérez sur Kanariaj Insuloj. Ĝi estis eldonejo, en kiu aperadis la plej valoraj libroj en 1950-aj-70-aj jaroj. La libroj ĉiam plaĉe aspektis kaj estis perfekte redaktitaj. En tiu periodo la eldonejo, fakte, direktis la literaturan procezon en Esperantujo, malkovrante novajn talentajn aŭtorojn kaj ebligante disvolvi siajn talentojn al jam konataj aŭtoroj. Entute ĝi eldonis pli ol 80 librojn.

KoKo. Eldonejo de “Kopenhaga Konversacia Klubo” sub gvido de Poul Thorsen eldonis fine de 1950-aj-komence de 1960-aj aron da tre valoraj verkoj, fariĝintaj klasikaĵoj de nia literaturo (Kalocsay, Boulton, Szilágyi, Forge k.a.).

TK. Eldonejo, fondita en 60-aj jaroj de Torben Kehlet en Kopenhago. Eldonis plurajn elstarajn librojn (“ABZ de amo”, “Vole . . . novele”, “Kruko kaj Baniko en Bervalo” k.a.). En 1977 unuiĝis kun Stafeto kaj translokiĝis en Belgion. Inter kunaj produktaĵoj de TK/Stafeto: “La granda kaldrono”, reeldono de “Metropoliteno”, eldonado de “Monato”en komencaj jaroj k.a.

FEL. Fariĝinte aktiva en 1980-aj, nuntempe Flandra Esperanto-Ligo estas la plej vigla eldonejo de diversspecaj E-libroj. Speciale necesas noti la serion “Stafeto” de originale verkitaj novaj libroj, kiu kvazaŭ daŭrigas la tradicion de J. Régulo Pérez. La revuo “Monato” estas nun ĝia eldonaĵo.

Komisiono pri Internaciajaj Ligoj de Sovetiaj Esperantistoj en 1960-aj-70-aj jaroj dank’ al sindona agado de K. Gusev sukcesis eldoni pli ol 30 modestaspektajn broŝurojn kun tradukoj el la klasika rusa literaturo kaj sovetiaj aŭtoroj de diversaj naciecoj (aperis ankaŭ tradukoj far Gusev el Garcia Lorca el la hispana) kaj almanakojn “Por la paco”. Tio donis la eblecon publikigi verkojn de sovetiaj esperantistoj, inter ili tiaj bonaj tradukistoj kiel K. Gusev, S. Rublov, I. Ĥoves, H. Dresen k.a. kaj prezenti la rusan kaj sovetian literaturon en Esperanto. En 1970-aj eldonis E-librojn ŝtataj eldonejoj en Estonio (pluraj tradukoj el la estona) kaj Litovio (kelkaj tradukoj el la litova kaj ekde 1970 – almanakoj “Horizontoj de Soveta Litovio” – 12 numeroj), kio daŭris ankaŭ post ĉeso de eldonoj de la Komisiono meze de 1970-aj.

HEA. En fino de 1970-aj kaj en 1980-aj jaroj Hungara Esperanto-Asocio havis eldonfakon, kiu aperigis multe da valoraj libroj, estante en tiu periodo unu el la plej aktivaj eldonejoj en la E-mondo. Tio estis kaj tradukoj el la hungara, kaj, tre grave, originalaj verkoj, ekz., deko da libroj de Nemere, k.a. Ankaŭ estis represoj de klasikaĵoj, ekz., “Enciklopedio de Esperanto” (1979 kaj 1986). Tio tre gravis por klerigo de sovetiaj esperantistoj, ĉar okcidentaj eldonaĵoj estis tre malfacile akireblaj, sed libroj el Hungario aĉeteblis libere. La ĉefredaktoro kaj motoro de la afero estis Vilmos Benczik.

Fonto. La eldonejo de G. A. Bays, funkcianta en Brazilio, en lastaj 20 jaroj estas unu el la plej aktivaj, kaj abunde eldonas originalajn kaj tradukitajn beletraĵojn. Eldonas samtitolan literaturan revuon.

Edistudio. Troviĝas en Italio. Eldonas ĉiam bone presitajn librojn. Ekde 1977 aperis pluraj novaj verkoj kaj tradukoj, ankaŭ reeldonitaj klasikaĵoj, entute pli ol 50 libroj.

Sezonoj. En 1980-aj en Sverdlovsk (nuna Jekaterinburg) aperis samizdata multobligita almanako “Sezonoj” kun bona enhavo, sed ne bela aspekto. Ĝi komencis multobligi ankaŭ broŝurojn kun verkoj de uralaj esperantistoj. Tion faris la geedzoj A. Korĵenkov kaj H. Go­recka. En 1991 ili komencis profesie eldoni librojn – jen kiel eldonaĵojn de memstara eldonejo “Sezonoj”, jen – kiel suplementojn al la gazeto “Ruslanda Esperantisto”. Tio estas kaj malgrandaj lerniloj, kaj gravaj klerigaj broŝu­roj, kaj bone presitaj beletraĵoj, ĉefe tradukoj el la rusa kaj el la angla (“La Majstro kaj Margarita” de M. Bulgakov, “La mastro de l’ ringoj” de J. Tolkien, kaj multaj aliaj).

Impeto. En 1988 en la ŝtata eldonejo “Progreso” en Moskvo aperis Esperanto-fako, kiu eldonis kelkajn esperantlingvajn librojn, i.a. la duan eldonon de “La danĝera lingvo” de U. Lins. En 1992 surbaze de tiu fako aperis memstara eldonejo “Impeto” (laŭ la nomo de du sukcesaj almanakoj, eldonitaj enkadre de “Progreso”). La posedantoj kaj ĉefaj agantoj de la eldonejo estas geedzoj Elena kaj Aleksandr Ŝevĉenko. Ili eldonis plurajn originale verkitajn librojn de rusiaj esperantistoj kaj de I. Nemere, tradukitajn librojn – kelkajn de la fratoj Strugackij kaj dume unu de Harry Harrison, kaj kelkajn ruslingvajn priesperantajn, i.a. la rusan tradukon de “La danĝera lingvo”.

Iltis. Eldonejo en Germanio sub gvido de Reinhard Haupental. Ekde 1989 eldonis kelkajn librojn, kiuj, laŭ ideo de la mastro (kiel li sin nomas, “Iltis skolo”), evoluigas Esperanton per ĝia pliriĉigo per neologismoj (verkoj de K. Piĉ, tradukoj far F. de Diego ks.), ankaŭ klasikaĵojn, kaj revuon “Iltis-forumo”.

KLEKS. Antaŭnelonge fondita eldonejo de pola E-isto Georgo Handzlik. Aperigas “nigran serion” de beletraĵoj, altkvalitaj enhave kaj poligrafie, inter ili lanĉis ĉiujarajn almanakojn de originalaj noveloj.

Pro Esperanto kaj IEM (Internacia Esperanto-Muzeo) en Vieno, ambaŭ sub redakto de Herbert Mayer, en 1990-aj jaroj eldonis ampleksan liston de originalaj verkoj de Ŝirjaev, Ŝtimec, de Seabra, Steele, la Ibera grupo, Piron kaj aliaj.
7. Esperanto en radio36.
Radioprogramoj en Esperanto estas specifa kaj tre grava formo de periodaĵoj, ĝi permesas al esperantistoj, suferantaj pro malofteco de kontaktoj, speciale kun eksterlandanoj, konstante aŭdi vivan parolon de alinaciaj esperantistooj. Krome, la radioelsendoj donas tre freŝajn informojn (kiel raportojn el UK-oj ks.). Lastatempe radioprogramojn kun aparte altkvalitaj sonoj oni povas aŭskulti ankaŭ pere de Interreto.

Esperanto-disaŭdigojn oni provadis jam en dudekaj jaroj: en 1922 en Newark XYZ (Usono) kaj en Londono. En 1923 (12.04) oni aŭdis la unuan elsendon el Moskvo (Radio Komintern, la elsendoj daŭris ĝis 1933), samjare aperis elsendoj el montreal kaj Rio de Janeiro. En 1933 en 14 landoj oni elsendis radioprogramojn en Esperanto. La plej altkvalita antaŭ la dua mondmilito enhave estis la Praga radio (1924-1939).

Post la dua mondmilito esperantlingvaj disaŭdigoj okazis en Berno, sed ankaŭ en Sofio, Prago, Ostravo, Varsovio, sed en la orienta Eŭropo ili ĉiuj ĉesis en 1950-52. En 1953 ekelsendis Zagrebo, tiuj elsendoj daŭris ĝis 1993. En 1959 reaperis la Pola radio, kiu restas la plej grava radiostacio ĝis nun. Bedaŭrinde, la tendenco en lastaj 10 jaroj estas tendenco de ŝrumpo de E-elsendoj.

Nuntempe, sen paroli pri lokaj elsendoj je ultra-kurtondoj (FM), menciendas ke ĉe kelkaj ŝtataj radio-stacioj elsendantajn kurtonde, satelite kaj interrete ekzistas E-fakoj kiuj enhave plej ofte reprezentas la interesojn de la koncernaj ŝtatoj sed havas stabilajn programojn pri-esperantajn programerojn. Pliajn detalojn regule publikigas la revuo Esperanto, kaj ankaŭ "Amikoj de Esperanto en Radio" . Por aŭskulti kurtonde oni havu prefere kvalitan modernan radio-ricevilon kun preciza indiko de frekvencoj. Por aŭskulti rete (per formatoj "real audio" kaj/aŭ "mp3") oni havu koncernajn programojn libere distribuatajn.



La ĉefaj gravaj stacioj kiuj konsiderinde kontribuas al la monda E-kulturo estas jenaj:

  1. Pola Radio ("Radio POLONIA"), Varsovio - konsiderata kiel la plej grava en E-ujo; ekde 1959, iam en 1980-aj ĝis ses foje tage, nun produktata nur 30-minuta programo elsendata du-foje kurtonde kaj unufoje per-satelite (nur por Eŭropo), ekde 1997 aŭskultebla rete www.wrn.org/ondemand/poland.html (eblas aŭ tuj aŭskulti, aŭ elŝuti dosieron kaj aŭskulti poste – la lasta opcio estas ordinare preferinda, ĉar eblas aŭskulti poste kiom ajn kaj distribui; en ties retejo eblas legi aktualaĵojn: www.radio.com.pl/polonia/esperanto_eo.asp. Programeroj inkludas aktualaĵojn, politikajn komentariojn, trarigardon de pola kaj e-gazetaro, kulturajn erojn kaj "Esperanto-Ekspreso" kaj "Homoj kaj Problemoj" – kun oftaj intervjuoj kun diversaj e-aktivuloj; ankaŭ "Leterkesto".

  2. Ĉina Radio Internacia, Pekino, ekde 1964, ĉ. 25-minuta programo nur kurtonde kvarfoje tage . Programeroj inkludas novaĵojn, pri-kulturajn temojn, "Vojaĝo en Ĉinio", "Leterkesto" k.a. En ties retejo mankas informoj en esperanto.

  3. Aŭstria Radio Internacia, Vieno, funkcias stabile de jardekoj. Aŭskultebla kurtonde unufoje dumsemajne kaj rete tutsemajne ĉe – oni povas elekti ĉu aŭskulti rekte aŭ elŝuti sondosieron de 25-minuta programo. Kulturaj, politikaj kaj amuzaj programoj.

  4. Radio Vatikana. Kurtonde kaj satelite nur por Eŭropo, ankaŭ perrete. Ĉefe religiaj temoj. Inf.: http://www.vaticanradio.org/esperanto/­proesperanto.htm

  5. Itala Radio – RAI. Aŭskultebla same kiel Vatikano. Inf.: www.international.rai.it/radio.index.

  6. Radio Havano Kubo. Foje semajne 30 minutoj - kurtonde, sed apenaŭ aŭskultebla en Eŭropo kaj des pli plue en Azio. Sed ekde 2002 la sondosiero kun semajna programo aŭskulteblas kaj elŝuteblas el la retejo de la Aŭstria Radio. Inf.: www.radiiohc.org.

  7. Koreio (Suda). Ŝajne privata reta projekto ekde 1999 de regule ĝisdatigataj ĉirkaŭ-dek-minutaj programoj kun akompanaj tekstoj kaj fotaĵoj en esperanto-radio.net.

Ne plu elsendas la iam fama Radio Bern (estis du 15-minutaj elsendoj semajne) kaj antaŭnelonge ĉesinta pro ekonomiaj kialoj Estona Radio, Tallinn (estis 20-minuta elsendo semajne). Menciendas ankaŭ provoj de iama Monda Servo de Radio Moskvo (nun Voĉo de Rusujo) faritaj en 1980 kiam kadre de la Itala Servo estis faritaj kelkaj programoj. Nemalbonan arkivon havas la retejo kaj tre bonan, kolektatan ekde 1997, programaron havas la retejo prizorgata de aŭstro Anton Obendorfer ĉe - eblas aŭskulti iujn programojn kun elstaraj e-istoj. La rapide evoluantaj komputilaj tehxnologioj de sonprocezado kaj interreto esperigas ke eble baldaŭ pli verŝajne aperos aliaj esperanto-programoj. Tre ĝojigas la fakto ke la E-redakcioj de Radio Polonia, Pekino kaj Vieno ricevas plej multajn reehxojn de siaj aŭsultantoj kompare kun alilingvaj redakcioj.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   13


Elŝuti 0.9 Mb.

  • 1a. Internaciaj movadaj gazetoj. Esperantisto
  • 1b. Rusiaj kaj sovetiaj movadaj gazetoj. Meĵdunarodnij jazik
  • Aktuale
  • Informacionnyj bjulletenj ASE
  • REGo – Rusia Esperanto-Gazeto
  • 1c. Alilandaj movadaj gazetoj.
  • Sciencaj komunikaĵoj ”. 2. Kulturaj kaj soci-politikaj gazetoj. 2a. Internaciaj kulturaj kaj soci-politikaj revuoj. La Revuo
  • 2b. Naciaj kulturaj revuoj. La Ondo de Esperanto.
  • “Riveroj
  • “Riveroj”. Litova Stelo
  • 3. Fakaj gazetoj. 3a. Instruaj kaj instruistaj gazetoj. Juna Amiko.
  • Internacia Pedagogia Revuo
  • Komencanto.
  • Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj
  • “Fokuso”
  • “Sezonoj”
  • “Impeto”
  • Presa Societo Esperantista
  • Laŭte
  • Komisiono pri Internaciajaj Ligoj de Sovetiaj Esperantistoj
  • Pro Esperanto

  • Elŝuti 0.9 Mb.