Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Николай Львович Гудсков конспект эсперантологии На языке Эсперанто Гудсков Н. Л. Г 93 Epitomo de esperantologio. / конспект

Elŝuti 0.9 Mb.

Николай Львович Гудсков конспект эсперантологии На языке Эсперанто Гудсков Н. Л. Г 93 Epitomo de esperantologio. / конспект




paĝo5/13
Dato14.03.2017
Grandeco0.9 Mb.

Elŝuti 0.9 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   13

Francisko Szilagyi, hungaro, loĝinta en Svedio, estis elstara novelisto. Liaj noveloj kolektiĝis en libroj “La granda aventuro” (1945), “Inter Sudo kaj Nordo” (1950), “Koko krias jam” (1955). La plej genie verkita lia novelo estas “Flamsalamandro”. Krome, li verkis brilan romanon “Mistero minora”.

Sandor Szathmari, hungaro, jam en 1939 verkis romanon “Vojaĝo al Kazohinio”, eldonitan nur en 1957. Ĝi estas unu el la ĉefverkoj de la E-prozo en kiu la aŭtoro provis unuigi la ĝenrojn de utopio kaj antiutopio, uzante la satiran tradicion de Swift. Krome, li verkis novelojn, eldonitajn en du kolektoj: “Maŝinmondo” (1964) kaj “Kain kaj Abel” (1977). Speciale menciindas la novelo “Vincenco”, elstara enhave kaj stile.

Tibor Sekelj, jugoslavia mondvojaĝanto, verkis novelojn kaj librojn pri vojaĝoj kaj historio, geografio, etnografio ks. (parton – komence en la hispana, serbokroata kaj aliaj lingvoj, poste tradukitaj en Esperanton, parte – dekomence en Esperanto). Liaj libroj estas “Nepalo malfermas la pordon” (1959), “Tempesto super Akonkagvo” (1959, originale hispana), “Tra la lando de indianoj” (1970, originale hispana), “Premiitaj kaj aliaj noveloj” (1974), “Mondo de travivaĵoj” (1981), “Kumeŭaŭa, filo de ĝangalo” (1988), “Ĝambo rafiki” (1991), “Temuĉino la filo de la stepo” (1993, originale serbokroata).

Lina Gabrielli, italino, verkis la librojn “La kombilo” (1962), “Bill kaj lazuraj okuloj” (1964, kune kun Atus Goldoni), “Karnavalo” (1973), “La ĝardeno de la urbestro” (1978). Ŝi verkis ankaŭ poemojn.

En 1966 Teodoro Schwartz (Soros) eldonis dokumentan romanon “Maskerado ĉirkaŭ la morto” pri vivo en Hungario sub nazioj. Lia filo – la fama miliardulo György Soros (legu: Ŝoroŝ), longe ne permesis eldoni ĝiajn tradukojn al aliaj lingvoj, por ne “ofendi” ankoraŭ vivantajn personojn, sed lastatempe aperis la angla traduko kaj eĉ la rusa (tamen, ne el la originalo, sed el la angla).

Bertram Potts, novzelandano, estis bona novelisto (kolektoj “Nokto de timo”, 1970, “La nova butikisto de Nukogaia kaj aliaj noveloj”, 1978, “Kaverno apud la maro”, 1983).



Lois Beaucaire, franco, famiĝis pro siaj “bervalaĵoj” (Bervalo – elpensita lando, tro simila al Francio) – anekdotoj plejparte maldecaj, origine naciaj sed ofte “esperantigitaj” enhave: “Kruko kaj Baniko” (1970) kaj same spritaj maldecaj noveloj kun E-fono: “El la vivo de bervala sentaŭgulo” (1974). Krome, “Fabeloj de Verda Pigo” (1982) estas spritaj (kvazaŭ) porinfanaj rakontoj kun esperantisma enhavo.

4). Moderna prozo.

Dum 12 jaroj, inter 1963 kaj 1975, en Esperanto preskaŭ ne aperadis novaj originale verkitaj prozaĵoj: kvazaŭ aktiva movado ĉe UN kaj aliaj zorgoj ĉesigus kreivon en la lingvo. Tamen ekde 1975-76 ĉiam pli da novaj verkoj de pluraj novaj aŭtoroj ekaperadis ĉiujare kun intenso neniam ekzistinta pli frue.

Lorjak (Jacques Louis Mahé), franco – verkis romanojn “Neologisme”, “Transe”, “Regulus”, “Eŭlalia”, “Mariagnes”, “Kro­mosomoj”, rakontaron “Iluzioj”. Parto el liaj verkoj estas atentokaptaj kaj spritaj (ankaŭ rilate la lingvouzon), sed aliaj iom tro malviglaj kaj enuaj. Notindas, ke en 1960-aj Mahé sukcesis kiel reĝisoro fari unikan originale esperantan duonprofesian detektivan filmon “Angoroj”.

Konisi gaku, japano, – verkis altnivelajn sciencfantaziajn rakontojn (“Edeno n-ro 5”, 1972; rakontaro “Vage tra la la dimensioj”, 1976).

Oka kazuta estas aŭtoro de originala romano pri maldekstraj esperantistoj en Japano en 1930-aj “Matenruĝo” (verkita en 1935, eldonita en 1976).

Miyamoto masao verkis originalan novelaron “Pri arto kaj morto” (1967) pri famaj verkistoj kaj artistoj, “Japanaj vintraj fabeloj” (1989) kaj romanojn “Naskitaj sur la ruino – Okinavo” (1974), “La morta suito” (1984) pri esperantisto-anarkiisto Sakae Oosugi.

Ueyama masao kiel prozisto verkis novelaron “Ne grimacu!” (1967) kaj “Pardonon!” (1970).

Johan Valano (Claude Piron), belgo, loĝanta en Svisio, en 1970-80-aj verkis serion da detektivaj tiel nomataj “Ĉu-romanoj”: “Ĉu vi kuiras ĉine?” (1976), “Ĉu li bremsis sufiĉe” (1978), “Ĉu li venis trakosme” (1980), “Ĉu ni kunvenis vane?” (ankaŭ sub la nomo Johan Balano aperis samseria pornografiaĵo “Ĉu ŝi mortu tra-fike?” – 1982) kaj rakontaron “Ĉu rakonti novele?” (1986). Inter ne “ĉu” romanoj estas “Ili kaptis Elzan” (1995), “Tien” (1997). Liajn verkojn distingas perfekta lingvouzo kaj plej modela stilo, atentokaptaj intrigoj, sed ne tre profunda enhavo. Sub lia propra nomo aperis la plej fama instru-romaneto “Gerda malaperis” (1983) kaj legolibroj por progresantoj “Dankon, amiko!” (1990) kaj “Kisa malsano” (1991). Li estas ankaŭ aŭtoro de poemoj, kanzonoj kaj esperantologiaj verkoj.

Julia Pióro, polino, verkinta novelaron “El tero kaj etero” (1964), poste abunde produktis kolektojn: “Hieroglifo” (1979), “Fenestro kristala” (1981), “Ora abelo” (1988).



István Nemere estas la plej fekunda originala aŭtoro en Esperanto, aperiginta ĝis nun ĉ. 20 librojn (diversstilaj – psikologiaj, sciencfantaziaj, sociaj, detektivaj, aventuraj – romanoj, noveloj, eseetoj), el kiuj indas mencii kelkajn romanojn: “Sur kampo granita”, “La fermita urbo”, “La blinda birdo”, “La monto”, “Serĉu mian sonĝon”, “La alta akvo”, “Dum vi estas kun mi”, “Pigre pasas la nokto”. Li verkis ankaŭ agentromanojn en stilo plena de perforto kaj rapidaj agoj, “Vivi estas danĝere” kaj “Vi povas morti nur dufoje”, kredeble la solaj el tiu speco en Esperanto. Bedaŭrinde, pluraj el aliaj liaj verkoj estas tro surfacaj kaj eĉ ne ĉiam bonstile verkitaj.

Oldřich Kníchal, ĉeĥo – aŭtoro de originalaj noveloj (en “Mediteme”, 1980) kaj romanoj (“Kiuj semas plorante”, 1984, kun Éva Tófalvi, kaj “Adiaŭ, Kuzko!”, 1987), ankaŭ de interlingvistika verko “Komenio kaj internacia lingvo” (1974). Plej legindas la unua romano.

Endre Tóth, hungaro, famiĝis pro novelaro “Lappar, la antikristo” (1982).

Karolo Piĉ, ĉeĥo – ekde 1981 aperis kelkaj liaj romanoj kaj novelaroj, verkitaj en brila stilo kaj kun profunda enhavo: “Litomiŝla tombejo” (1981), “Mortsonorilo de Chamblay” (1983), “Klaĉejo” (1987), “Bermuda triangulo” (1989), “Ordeno de verkistoj” (1997). Tamen la legadon ege malhelpas tio, ke li estis unu el la plej fidelaj adeptoj de la Praga skolo, kaj liaj verkoj, pro falsa koncepto de plialtigo de lingva esprimebleco, estas supersaturitaj de mal­kom­pre­neblaj vortoj, netroveblaj en vortaroj.

Julian Modest (Georgi Miĥalkov), bulgaro, verkis kelkajn bonajn novelojn (novelaroj “Mistera lumo”, 1987 kaj “Sonĝe vagi”, 1992), romanetojn “Maja pluvo” (1984) kaj “La ora Pozidono” (1984), kelkajn dramverkojn. Bedaŭrinde, lia kreivo poste malintensiĝis, sed en 2001 aperis nova rakontaro “La fermita konko”.

Bernard Golden, usonano loĝanta en Hungario, verkis multegajn prilingvajn eseojn, sed ankaŭ novelojn (“Bestoj kaj homoj”, 1986) kaj teatraĵojn.

Spomenka Ŝtimec, kroatino – la plej talenta virino, kiu iam verkis esperantan prozon. Ŝiajn verkojn distingas intima intonacio kaj profunda virina vivrigardo. Ŝiaj libroj: “Ombro sur interna pejzaĝo” (1984), “Vojaĝo al disiĝo” (1990), “Nesenditaj leteroj el Japanio” (1990), “Geografio de miaj memoroj” (1992), “Kroata milita noktolibro” (1993), "Tena" (1996), “Aŭstralia pupo” (1997).

Trevor Steele, aŭstraliano – verkas tre talentajn kaj perfektstilajn romanojn kaj rakontojn. La romano “Sed nur fragmento” (1987) estas verkita surbaze de kelkaj (aŭstraliaj) epizodoj el biografio de N. Mikluĥo-Maklaj. La rakontoj el kolekto “Memori kaj forgesi” (1992) pri aŭstralia provinca vivo distingiĝas per fajna psikologieco. Romano “Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen” (1994) temas pri travivaĵoj de anglo en Germanio. “Falantaj muroj” (1997) rakontas pri ŝanĝoj en Eŭropo en 1990-aj. En 2000 aperis “Neniu ajn papilio” – nova versio de la romano el 1994, kaj la unua volumo de la romano "La fotoalbumo" – kroniko pri Aŭstralia familio. Ĝenerale, li estas la plej elstara verkisto, aperinta dum lastaj dek jaroj.

Serĝo Elgo (George Lagrange), franco – eldonis kelkajn romanojn: “Ŝia lasta poŝtkarto” (1988), “La nokto de ezoko” (1992), “La floroj de l' krepusko (1995), “Surklifa” (2000) kaj rakontojn (“La paneo kaj aliaj noveloj”, 1998).

Kiel “eksperimentan prozon” oni povas mencii novelojn de la samaj iberianoj, kiuj verkis “Ibere libere”: M. Fernández, J. Camacho (= G. Kamaĉo), Gonçalo Neves kaj Liven Dek, kiuj plej plene prezentiĝis en la novelaro “Ekstremoj” (1997). Lingve ili sekvas la principojn de Fernando de Diego22. Enhave ili ofte emas inciti la leganton per priskribo de netradiciaj seksrilatoj ktp.

Grava trajto de la prozo de la 1980-aj-90-aj jaroj estas apero de aro de romanoj, bazitaj sur biografioj de la aŭtoroj, ofte tre malkaŝe rakontantaj pri la intimaj travivaĵoj. Tio estas jam menciitaj “Litomiŝla tombejo” de K. Piĉ, prozo de S. Ŝtimec kaj T. Steele, sed ankaŭ brilaj romanoj de la hungaro Blazio Vaha “Adolesko” (1987, historio de vojo de religie edukita knabo al ateismo), Ulrich Matthias “Fajron sentas mi interne” (1990, pri interna maturiĝo de adoleskulo-junulo esperantisto), E. Urbanová “Hetajro dancas” (1995, tre malkaŝa rakonto pri sia intima vivo), hispano Manuel de Seabra “La armeoj de Paluzie” (1996, familia kroniko). Ĝuste la aŭtobiografiaj libroj estas la plej bonaj aŭ solaj ĉe tiuj aŭtoroj.

Inter la plej laste aperintaj talentaj prozistoj estas menciindaj la sekvaj: Anna Löwenstein, anglino vivanta en Italio, verkinta furoran historian romanon pri la romia imperio de la 1-a jc. “La ŝtona urbo” (1998)23, Marko Picasso, italo, aŭtoro de la romano “La tunelo” (1998) kaj Hignio Garcia, hispano, loĝanta en Kanadio – aŭtoro de antiutopia sciencfantazia novelaro-romano “Kapturnoj” (1999), kiu riveliĝis kiel plej profunda enhave libro de lastaj jaroj.

Ĉiujn aŭtorojn de la prozaj (same kiel de poeziaj) verkoj ne eblas nomi, ĉar ilia kvanto en 1980-aj-90-aj kreskis neimageble. Inter ne menciitaj supre restis, certe, kelkaj tute dignaj verkoj kaj aŭtoroj, sed notindas, ke ankaŭ kvanto da subnivelaj pseŭdorealismaj, detektivaj, virinaj, erotikaj kaj ceteraj rakontoj kaj romanoj estis sufiĉe granda en ĉiuj periodoj de la ekzisto de Esperanto.

5). Rusaj esperantistoj-prozistoj.

Malgraŭ nekomparebla kvanto da poetoj-esperantistoj, rusia esperantistaro liveris relative malmulte da prozistoj. Krom la aŭtoroj de la komenca periodo, antaŭ la unua mondmilito estis publikigitaj kelkaj noveloj de Ivan Malfeliĉulo (Ivan Ŝirjaev), kiu plu verkis en 1920-aj. Pro serioza psikologieco lin oni nomis “esperanta Dostojevskij”. En 1995 estis publikigita ankaŭ tre interesa lia aŭtobiografia romano “Sen titolo”. En 1913 aperis satira, sed samtempe trafe psikologia novelo de Aleksandr SaĥarovSuperforta ambicio”. En 1926 estis eldonitaj rakontoj de L. IVN (Vsevolod Ivanov) “Ruĝo kaj blanko”. Kelkajn bonegajn fabelojn, rakontojn kaj novelojn verkis en 1920-30-aj Vasilij Eroŝenko (vd. modernajn kolektojn “Lumo kaj ombro”, 1979, “El vivo de la ĉukĉoj, 1992). Aparte elstaras lia novelo “Trimova ŝakproblemo24”. Sed la plej elstara proza verko de rusa esperantisto estis romano “Metropoliteno” de Vladimir Varankin (1933), elteninta kelkajn eldonojn. La romano estas unika mejloŝtono en la Esperanta literaturo pro sia interesa konstruo kaj valora enhavo psikologie kaj socie, kvankam iom kritikinda lingve25. Post 1956 ĝis nun, malgraŭ abunda poezia verkado, aperis nur malmulte da aŭtoroj de proza beletro. Eldoniĝis kolekto de geografiaj noveloj de Vladimir Glazunov (kiu jam verkis en 1920-aj) – “Sfinkso de Steplando” (1988), en 1960-aj Bonifatio Tornado (Boris Tokarev) verkis ĉarman romanon-fabelon “Ardes”, eldonitan nur en 1996. En 1990 ĉe “Sezonoj” aperis libreto de sciencfantaziaj rakontoj de Miĥail Korotkov. Bedaŭrinde, li, kaj ankaŭ multe promesintaj per bonaj noveloj antaŭ deko da jaroj Aleksandr Parfentjev kaj Viktor Sapoĵnikov (“Ljuska Benc”, 1992), poste ne disvolvis siajn talentojn de originalaj prozistoj. Kelkajn nemalbonajn provojn verki beletron entreprenis en lastaj jaroj Dmitrij Cibulevskij (kelkaj libretoj eldonitaj) kaj Nina Korĵenevskaja. La plej interesa prozo nun apartenas al Mikaelo Bronŝtejn (ankaŭ poeto, tradukisto kaj kanzonisto), kiu aŭtoris E-teman romanon “Oni ne pafas en Jamburg” (1993), beletrigitajn rememorojn “Legendoj pri SEJM” (2 eldonoj – 1992 kaj 1999) kaj kelkajn rakontojn. Bonajn novelojn verkas Lena Karpunina (nun loĝanta en Germanio) – la kolekto “La bato” (2000).

6). Ĝenroj de la originala prozo.

Fakte, dum pli ol jarcento de internacilingva literaturo en ĝi aperis preskaŭ ĉiuj ĝenroj, ekzistantaj en literaturoj naciaj. Pluraj specimenoj estis menciitaj supre: psikologiajn kaj vivromanojn verkis, ekzemple, S. Engholm kaj J. Francais, sciencfantaziajn26 – J. Forge, kosman operon – I. Nemere, ktp. Cetere, en Hispanio en 1980-90-aj oni eldonis kolektojn SF-erojn, kie aperas ankaŭ tiuĝenraj originalaĵoj27. Ne mankas utopioj – ilin, krom S. Szathmari, verkis ankaŭ aliaj aŭtoroj, eĉ T. Jung (“Lando de l’ fantazioj”, 1927). Aventuraj romanoj kaj noveloj estis jam inter la unuaj, originale verkitaj. Aperis ankaŭ krimromanoj (de D. Dorval, C. Tavanti, I. Nemere, D. Moirand, S. R. C. Gates, S. Johansson), en kelkaj el ili murdoj kaj krimoj aperas en esperantista medio (ekz., “Murdo en Esperantujo” de D. Moirand, “Varmas en Romo” de C. Tavanti)28. La unua sentimentala virina romano aperis jam en 1919 (de A. Sinnotte, “Lilio”), en moderna epoko tiajn romanojn produktas Manjo Austin. Ekzistas ankaŭ erotikaĵoj, ekz. la menciitaj verkoj de L. Beaucaire kaj J. Balano. El diversaj popularaj ĝenroj preskaŭ mankas nur fantasto (ekzistas nur apartaj noveloj, kaj ĉefe sen kutimaj drakoj kaj baronoj) kaj hororo. Do, legemulo povas trovi preskaŭ ĉion laŭ sia gusto.


3. Antologioj.
Kiel rezultoj de certaj periodoj de la evoluo de E-literaturo aperis kolektivaj verkoj kaj antologioj. La unua tia antologio estis kompilita de A. Grabowski “El Parnaso de l’ popoloj” (1894), la sekva tiaspeca verko, asertanta certan ekziston de Esperanto kiel literatura lingvo, estis kompilita de Zamenhof “Fundamenta Krestomatio”. En la intermilita periodo estis aperigitaj de “Literatuta Mondo” kolektivaj verkoj “Dekdu poetoj” (1934) kaj “Naŭ poetoj” (1938), montrantaj evolunivelon de la tiutempa poezio. Kiel rezulto de la evoluo de la prozo aperis en 1964 “33 rakontoj”. Krono de tiuj antologioj estis kompilita de W. Auld “Esperanta antologio”, kies unua eldono, kun verkoj de 100 poetoj, aperis en 1958 okaze de 100-jara datreveno de Zamenhof, kaj la dua – en 1984, kun verkoj jam de 163 poetoj, okaze de atendata tiam 100-jariĝo de Esperanto. La proza duvoluma antologio, dediĉita al la sama datreveno kun verkoj de 100 aŭtoroj, aperis en 1988 kaj nomiĝas “Trezoro”.

Tre bona iniciato por stimuli verkadon en Esperanto venis de la eldonejo “Kleks”, kiu eldonis en 2001 antologian rakontaron “Mondoj” (redaktoroj G. Handzlik, T. Chmielik, S Johansson), kaj kiu konsistas el 34 rakontoj de 30 aŭtoroj el ĉiuj mondopartoj. Kaj tiajn antologiojn oni planas aperigi regule.


Aldonaj rimarkoj. 1) Antologia principo en periodo post la dua mondmilito estas uzata en prezento de novaj skoloj de E-poezio, kaj estas interese, ke tiaj kolektoj inkludas kutime po kvar aŭtoroj (kvankam al certaj skoloj aŭ kreaddirektoj apartenas po pli da poetoj). Tio estas “Kvaropo” (1952) – la skota skolo, “Kvarfolio” (1985) – la praga skolo,“Ibere libere” (1993) – la ibera skolo,“Kvarteto” (1996) – rondo de poetoj ĉirkaŭ “Sezonoj”, “Moskvaro” (1998) – la moskva skolo.

2) En pluraj landoj estis entreprenitaj grandaj traduklaboroj por diskonigi siajn nacilingvajn literaturojn en formo de antologioj. Tiaj antologioj, ofte kelkpartaj (laŭ periodoj aŭ speco de literaturo: poezio, prozo, folkloro), estas rezultoj de celkonscia laboro de tradukistoj kaj eldonistoj el certaj landoj. En iuj el tiuj antologioj la nivelo de tradukoj estas vere alta, sed, bedaŭrinde, ne en ĉiuj.


4. Porinfana kaj instrua literaturo.
Tiu ĝenro en Esperanto, bedaŭrinde, ne abundas. Oni povas nomi nur kelkajn poetojn, kiuj verkis originale precipe porinfanajn versaĵojn (Ludmila Jevseeva, Bertram Potts, Zofia Mirska) kaj preskaŭ neniujn prozistojn: eble, la sola elstara escepto estas “Fabeloj de verda pigo” de Beaucaire (1982). Kelkaj libroj estas pli lerniloj ol vere originalaj prozaĵoj (eĉ se bone kaj atentokapte verkitaj), kiel pluraj verkoj de S. MacGill.

Inter libroj, speciale dediĉitaj al instruado (ne nur, kaj eĉ ne unuavice, por infanoj), estas veraj ĉefverkoj, ekz., legolibroj de E. Privat “Karlo” (1909), de J. Baghy “La verda koro” (1938), de C. Piron “Gerda malaperis” (1981), de M. Bronŝtejn “Mamutido Miĉjo” (2000). Tiaj libroj, interese verkitaj, ofte surbaze de ofteca vortaro, ofte kun ĉiam pli komplikaj esprimoj kaj enkonduko de novaj vortoj, vere helpas al lernantoj kun pli granda intereso alproprigi kaj perfektigi la lingvoscion. Por pli serioza alproprigo ne nur de la lingvo, sed ankaŭ de Esperanto-movado kaj kulturo, ricevo de bazaj konoj, bone servas progresigaj legolibroj-krestomatioj kun ekzercaroj “Paŝoj al plena posedo” de William Auld (1974), “Faktoj kaj Fantazioj” de Marjorie Boulton (1988), “Vojaĝo en Esperanto-lando” de Boris Kolker (1992).


5. Scienca literaturo en Esperanto.
Scienca literaturo en Esperanto estas relative granda, tamen originale en Esperanto estas verkita nur limigita kvanto da libroj kaj artikoloj. Tio estas kompreneble: komunumo, kiu disvolvas la konkretan sciencon en certa lingvo, devas nombri ne malpli ol ĉ. cent personoj, kaj, konsiderante malvastecon de la komunumoj de konkretaj sciencistoj-esperantistoj, povas temi nur pri provoj pruvantaj eblecon uzi Esperanton en ĉiuj sciencoj, sed ne pri praktika uzado. Alia afero estas la popularaj verkoj, kiuj celas nefakulojn. Inter ili aperadis bonaj kaj foje eĉ elstaraj verkoj. Jen kelkaj el la scienc-popularaj aŭtoroj, verkintaj esperante.

Eŭgeno Ajsberg, ruso formigrinta Francion, en 1932 verkis la libron “Fine! Mi komprenis la radion!” Tiu libro estis poste reverkita en la franca kaj tradukita en multajn aliajn lingvojn; pluraj rusaj inĝenieroj de pli aĝa generacio unuan fojon en sia vivo konatiĝis kun radiotekniko per “Радио? Это очень просто!”

Paul Neergard, dano, botanikisto, estas la plej bona populariginto de la sciencoj. Originale en Esperanto li verkis tri librojn: “Scienco kaj pseŭdoscienco pri heredo kaj raso” (1937) – libro, tiutempe tre aktuala ne nur science, sed ankaŭ politike, ĉar ĝi senmaskigis la naziajn elpensaĵojn; “Atako sur ĝardenplantoj” (1954) – populara skizo de fitopatologio, kaj la ĉefverko “La vivo de la plantoj” (1957) kun diversaj botanikaj skizoj. La libro estis tradukita al pluraj naciaj lingvoj.

Endre Dudich, hungaro, estas aŭtoro de populara libro pri geologio “Ĉu vi konas la teron?” (1983). La libro – pro scienca nivelo kaj enhavriĉeco, kaj samtempe sufiĉe leĝera stilo, povas esti konsiderata kiel modelo de la ĝenro. Ankaŭ Daniela Deneva Power verkis geologian scienc-popularan libron: “Tertremoj” (1991). Ĝenerale, geologia literaturo en esperanto estas relative abunda: inter 1974 kaj 1990 aperis ok volumoj de “Geologio Internacia” kun kontribuoj de pluraj geologoj el diversaj landoj. Parencas al geologio la grundoscienco, kaj ankaŭ pri ĝi aperis bona libro “El la polvo de la tero” far William F. Rohl (1967). Pri la ankŭ proksima al geologio sfero – speleologio – rakontas "La bela subtera mondo" (1959) de Leander Tell.

Ankaŭ medicino fariĝis la fako, pri kiu oni fin-fine komencis verki originalajn popularajn librojn. El ili indas noti la librojn de germano Harald Schicke “La korpo de la homo” (1993) – tre bone ilustrita, de japano Masayuki Saonji pri orienta diina masaĝo (Yumeiho-terapio), tradukita al diversaj naciaj lingvoj, ĉino Zhu Bin “Facile legebla akupunkturologio” (1992) k.a.

Pri arkeologio verkis originalan libreton “Interesa arkeologio” (1973) jugoslavo Marinko Ĝivoje.

Pri astronomio aperis bela libro de David Galadí-Enríquez kaj Amri Wandel “Kosmo kaj ni” (2001).

Inter ĝeneraltemaj sciencpopularaj verkoj por infanoj kaj adoleskuloj indas mencii la librojn de hispano Alberto Fernandez “Senĝenaj dialogoj” (1971) kaj de sloveno Zlatko Tišljar “Duobla spiralo” (1991).

Pri la lingvo ĝenerale, kaj pri la arto publike paroli speciale, temas la libro de Ivo Lapenna “Retoriko”, kelkfoje eldonita (1950, 1958, 1971).

Dum lasta jardeko seninterrompe verkas ĉiam novajn librojn pri ĉiam novaj temoj el arkeologio, filologio, matematiko, ankaŭ, certe, esperantologio franco Andre Cherpillod (nur por ekzemplo: “La mortotuko de Torino”, “Historio de la ciferoj”, “Zamenhof kaj judismo”, “Pressis-Bourre kaj alĥemio”...). Foje liaj verkoj estas veraj “scienc-esploraj detektivaĵoj”, sed sen la fina ĉion klariganta momento.


6. Soci-politika literaturo en Esperanto.
Ĝenerale, soci-politika literaturo en Esperanto estas abunda, sed plej ofte tradukita. Tamen ankaŭ originalaj verkoj de famaj esperantistoj ne mankas. Inter ili necesas mencii la verkojn de Zamenhof – pri hilelismo kaj homaranismo, kaj lian lastan verkon – leteron al diplomatoj. Gravan verkon “Federala sperto” (1958, komparo inter Usono, Svislando kaj Ligo de Nacioj) verkis Edmond Privat, kiu ja elstaris ne nur kiel esperantisto, sed ankaŭ kiel grava diplomato kaj politikisto. Tre gravas la verko de Eŭgeno Lanti “Naciismo” (1930), en kiu li profunde esploras tiun socian fenomenon. Eksteresperantismajn verkojn, precipe de la jura vidpunkto, kreis ankaŭ Ivo Lapenna (“Aktualaj problemoj de nuntempa internacia vivo”, 1952, k.a.). Ankaŭ pliuraj aliaj liaj libroj tuŝas tre gravajn problemojn de la socio. Dum lastaj jardekoj tre interesajn originalajn librojn eldonis Gilbert Ledon (“Moderna mito: la kolektiveco”, 1986; “Sennaciece tra nia mondo”, 1989, “Al la tero returne, 1992 k.a.). Ekzistas tre valora artikolaro “Soci-politikaj aspektoj de Esperanto-movado” (1978), kompilita de Detlev Blanke, troviĝanta ĉe la limo inter literaturo politika kaj esperantologio. En 1989 aperis en Esperanto libro de Bruno Vogelmann “La nova realismo”, komence verkita en la germana kaj tradukita de la aŭtoro mem. La libro temas pri la sociaj ideoj de la aŭtoro, ĝi estis tradukita el Esperanto al 25 naciaj lingvoj.

Originalajn artikolojn pri soc-politikaj problemoj verkis ankaŭ multaj aliaj aŭtoroj, sed ili estas plejparte dissemitaj en diversaj revuoj (“Sennacieca revuo”, “Monato” kaj multaj aliaj), kaj malofte konsistigas librojn. Inter gravaj lasttempaj verkoj indas, tamen, mencii libreton de Zlatko Tišljar “Eŭropa ideologio” (1998), ĉar tie li meditas pri la estonto kaj sorto de Eŭropa Unio lige kun neceso apliki Esperanton en la interpopolaj rilatoj.


6. Esperantologia literaturo.
Certe, la plej grava literaturo pri Esperanto kaj ĉio al ĝi rilata aperis kaj aperadas en Esperanto mem. Ĝin eblas disdividi je 1) verkoj pri la lingvo kaj ties karakterizoj, 2) pri historio kaj problemoj de E-movado kaj E-kulturo. Al la unua grupo apartenas lingvistikaj verkoj. Unuavice tiurilate gravas verkoj de L. Zamenhof mem (“Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia”, “Fundamento de Esperanto” k.a.). El verkoj de aliaj aŭtoroj plej gravis tiuj de R. de Saussure, E. Wüster, K. Kalocsay kaj G. Waringhien (PG, PAG, “Lingvo, stilo, formo”, “Lingvo kaj vivo”), John Wells “Lingvistikaj aspektoj de Esperanto” (1978). Samtempe al la sama grupo apartenas tiaj teoriaj verkoj pri E-poetiko, kiel “Parnasa gvidlibro” kaj popularaj libroj, kompreneblaj kaj utilaj al ĉiuj esperantistoj, kiel “Esprimo de sentoj en Esperanto” de Edmond Privat, “La tuta Esperanto” de Henrik Seppik (1938), “Ne tiel, sed tiel ĉi!” de F. Faulhaber (1965) kaj “La bona lingvo” de Claude Piron (1989). Gravajn informojn pri historio de Esperanto, kaj ankaŭ pri interlingvistiko (kiu ĉiam interesas esperantistojn), eblas trovi en verkoj, dediĉitaj al tiu fako, inter kiuj plej gravas libroj de Ernst Drezen, speciale lia “Historio de la mondolingvo” (1931, 1991)29. Gravas ankaŭ diversaj bibliografioj, inter kiuj tre valoras ĝis nun “Bibliografio de Internacia lingvo” de P. E. Stojan (1929). Grandan valoron por ellaboro de la lingvopolitiko havas la libro sub redakto de Reinhard Selten (nobelpremiito pri ekonomio en 1994) “La kostoj de la eŭropa (ne-)komunikado” (1997), eldonita paralele en Esperanto kaj 3 naciaj lingvoj. En la dua grupo literaturo abundegas. Ĝin eblas disdividi je a) biografioj de Zamenhof; b) historioj pri Esperanto-movado ĝenerale kaj en apartaj landoj kaj periodoj; c) rememoroj de esperantistoj; ĉ) skizoj pri Esperanto-literaturo kaj kulturo; d) ĝeneralaj esperantologiaj verkoj.

a) Biografiojn pri Zamenhof verkis E. Privat (1920), E. Drezen (1923), M. Boulton (1962), N. Maimon (1978), Ludovikito (Itô Kanzi)30, 1982. Ĉiu el ili havas siajn avantaĝojn, kaj fakte suplementas unu la alian.

b) Pri fruaj jaroj de Esperanto-historio plej valoras legi 2-voluman libron de E. Privat “Historio de la lingvo Esperanto” (1923, 1927). Vere leginda estas esearo de G. Waringhien “1887 kaj la sekvo”. Tre valora esploro pri persekutoj de esperantistoj en diversaj landoj en diversaj epokoj prezentas Ulrich Lins en “La danĝera lingvo” (1988). Pri historio de laborista E-movado ekzistas gravaj eldonoj “Historio de SAT” (1953) kaj “Vivo de Lanti” far E. Borsboom (1976). Valorajn skizojn pri historio de la movado en Sovetio en 1960-80-aj jaroj eblas trovi en libroj de D. Cibulevskij “SEJM” (1994) kaj “ASE” (2000).

c) La plej interesaj kaj enhavriĉaj estas rememoroj de P. Lengyel, A. Saĥarov “Rememoroj de centprocenta esperantisto”, E. Privat “Rememoroj de pioniro”, R. Harry “Aventuroj en Esperantujo”. Por rusiaj legantoj tre gravas libroj de M. Bronŝtejn “Legendoj pri SEJM” kaj V. Samodaj “Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM”.

ĉ) Esperanto-kulturologio, eĉ literatura kritiko, estas prezentita plejparte en apartaj artikoloj en revuoj, recenzoj, ankaŭ antaŭ– kaj postparoloj. Menciindas gravaj verkoj de Lajos Tárkony (Totsche) “De paĝo al paĝo” (1932), Drago Kralj “Kvar prelegoj pri la Esperanta literaturo” (1960), W. Auld "Vereco, distro, stilo", (1981) kaj “Kulturo kaj internacia lingvo” (1986). Tre interesa por ĉiu interesiĝanto pri E-kulturo estas kolekto de diverstempaj kaj diverstemaj eseoj de K. Kalocsay “Dek prelegoj” (1985). Pri frua periodo de de E-a literaturo donas kompletan bildon la trivoluma “Krestomatio de Esperanta literaturo” de István Szerdahelyi (1979, 81, 82). Ampleksajn skizojn de historio de E-a liteaturo kaj kulturo oni trovas en “Esperanto en Perspektivo”, en “Gvidlibro por supera ekzameno”, en “Panoramo de Esperanta literaturo” (1979) de Marinko Ĝivoje kaj “Studoj pri la Esperanta literaturo” (1980) de Vilmos Benczik. Pri E-teatro verkis kelkajn studojn Zofia Banet-Fornalowa.

d) La plej gravaj verkoj estas “Enciklopedio de Esperanto”, kiun iniciatis kaj ĉefredaktis Ivan Ŝirjaev kaj redaktis I. Kökény kaj V. Bleier (1933-34), “Esperanto en perspektivo”, kiun verkis kaj ĉefredaktois Ivo Lapenna kaj kunverkis U. Lins kaj T. Carlevaro (1974). Ili povas doni superrigardon al ĉiuj problemoj, rilataj al Esperanto. Ekzistas tiaspecaj libroj pli koncizaj, kaj tial pli oportunaj por uzado. Inter ili la plej valora estas “Gvidlibro por supera ekzameno” sub redakto de Alfonso Pechan (1979). Bedaŭrinde, la bildo pri la lastaj 20-25 jaroj de la evoluo de Esperanto-movado kaj kulturo ĝis nun ne reflektiĝis en iu tia resuma libro.


7. Vortaroj.
Vortaroj estas la ĉefaj atestiloj de la reala stato de la lingvo, normigas ĝin kaj servas ankaŭ kiel gravaj rimedoj por lingvouzado. La vortaroj povas esti Esperanto-nacilingvaj, nacilingvaj-esperantaj kaj pure esperantaj kun klarigo de la vortoj per esperantlingvaj difinoj.

En la Unua Libro troviĝis vortareto – listo de ĉ. 900 radikoj. Poste Zamenhof kompilis pli ampleksajn vortarojn. La Universala vortaro, aprinta en 1894, havis 2599 radikojn, en la Fundamenton ĝi eniris kun 2666 radikoj, kiuj havas tradukojn al kvin lingvoj (angla, germana, franca, rusa kaj pola). Al tiu vortaro, kies vortprovizo estas konsiderata “fundamenta”, AdE de temp’ al tempo aldonis listojn de novaj “oficialigitaj” vortoj – entute 1759. Bedaŭrinde, pri oficialigo de vortoj AdE okupiĝas ĉiam malpli aktive31. Ĉiuj cetera vortoj, eĉ komunuzaj, eĉ jam uzitaj de Zamenhof mem, de la rigora vidpunkto povas esti konsiderataj kiel “neologismoj”. Reale, tiajn vortojn, kiuj venas el la bezonoj de la vivo mem pro apero de novaj nocioj kaj disvolvo de la malnovaj, neniu vere konsideras “neologismoj”: per tiu termino oni nomas nur vortojn, arbitre enkondikitajn de certa aŭtoro kiel sinonimoj de komunuzataj vortoj “por pliriĉigi la lingvon”. Foj-foje, vere, tiaj novaĵoj enradikiĝas en la lingvo, sed pli ofte – ne. Inter adeptoj de enkondukado de neologismoj-sinonimoj estis foje eĉ famaj kaj bonaj aŭtoroj, kiel A. Grabowski, K. Kalocsay, F. De Diego, K. Piĉ.



Naciaj vortaroj. Nacilingv-esperantaj kaj Esperant-nacilingvaj vortaroj tre varias laŭ amplekso de malgrandaj instruaj vortaretoj ĝis seriozaj sciencaj verkoj, kiuj gravas por ĉiuj esperantistoj sendepende de ilia gepatra lingvo (almenaŭ por vortaristoj kaj seriozaj lingvistoj kaj verkistoj). Principojn por krei bonajn vortarojn (kiun devas sekvi ĉiuj bonaj vortaristoj) ellaboris en 1910 E. Grosjean-Maupin. En la Esperanto-francan vortaron li inkludis, laŭeble, ĉiujn vortojn, kiuj troviĝas en la literaturo, por helpi al uzantoj kompreni ajnan tekston. En Franca-esperanta vortaro, laŭ li, male, devas esti vortoj, rekomendataj por uzado (do, ĝi plenumas la normigan funkcion). Inter naciaj vortaroj plej gravas ĝis nun la “Esperanto-germana enciklpedia vortaro” de Eugen Wüster (aperis nur la unuaj kvar volumoj ĝis la litero “K” en 1923-1929).

Esperanto-esperantaj vortaroj. La unua estis “Vortaro Esperanto-Esperanta” de Emile Boirac (1909), prezidanto de Bulonja UK kaj la unua prezidanto de AdE. Tiun vortaron sekvis “Vortaro Esperanta”, verkita de Kabe (1910), kiu donis bonajn difinojn de la vortoj kaj ĝeneraligis la normon. En 1930 aperis Plena Vortaro – PV – (en 1934 – ties korektita dua eldono, plurfoje represata), kiun kompilis E. Grosjean-Maupin, G. Waringhien, A. Esselin kaj – por “teknikaj” vortoj – S. Grenkamp-Kornfeld, kun 6900 radikoj. Suplemento de G. Waringhien el 1953 aldonis pliajn 966 radikojn. PV estis la plej grava fonto de normigo de la lingvo, sed ne estis sufiĉe plena, kaj oni longe strebis prepari Plenan Ilustritan Vortaron (PIV). En 1955 aperis la unua volumo de “Ilustrita Vortaro de Esperanto” far F. Azorin (ĝis litero “K”), kun ilustraĵoj en la teksto kaj etimologiaj notoj, sed, sub influo de G.Waringhien (evidente pro sento de konkurenco), I. Lapenna, kaj ĝenerale AdE, anoncis ĝin “kontraŭfundamenta” – do, la dua volumo, bedaŭrinde, ne aperis. Nur en 1970 G. Waringhien sukcesis finprepari kaj aperigi PIV-on kun ĉ. 15600 radikoj kaj ilustraj tabeloj en la fino; en 1987 aperis “Suplemento” al ĝi. PIV fariĝis la plej aŭtoritata lingva fonto (kvankam ofte kritikata pro “okcidenteco”). Tamen, ĝi nun iom malnoviĝis, kaj, ĉar la aŭtoroj estis ĉefe francoj, en ĝi foj-foje troviĝas francismoj. Nun estas finita laboro pri revizio de PIV far Michel Duc Goninaz, la eldono devos okazi en 2002. Ekzistas kelkaj utilaj vortaroj de ne-PIV-aj vortoj (neologismoj), kiuj helpas al la legantoj de komplikaj verkoj – “Neologisma glosaro” de Henri Vatré (1986) kaj “Nepivaj vortoj” de André Cherpillod (1988).

Inter aliaj gravaj vortaroj necesas nomi ampleksan volumon de Rüdiger Eichholz “Esperanta bildvortaro” (1988), kie bildoj kun subskriboj (368 bildkompleksoj!) klarigas diversajn flankojn de la vivo kaj diversajn fakojn. Inter esperantaj terminoj, troviĝantaj en la vortaro, 407 radikoj ne troviĝas en PIV. Elstaran signifon havas ankaŭ multvoluma “Etimologia vortaro de Esperanto” de Ebbe Viborg (1989-2001).



Esperanto-rusaj vortaroj. La unua serioza vortaro, post vortaro de 1905, estis “Plena E-R vortaro de Saĥarov” kun ĉ. 9000 vortoj (1916, poste pluraj reeldonoj), poste aperis en 1929 vortaro de V. Sutkovoj. Ilia amplekso, tamen, estas ne sufiĉe granda. Sed reale bona vortaro aperis nur en 1974: “E-R vortaro” de Eugenij Bokarev, redaktita de Viktor Grigorjev, kun 26000 vortoj. Bedaŭrinde, ĝi jam malnoviĝis, kaj, krome, ne sufiĉe grandas. Proveldono kun korektoj de Igorj Galiĉskij aperis en 2000, tamen tio estas nur provizora solvo de granda bezono.

Rusa-esperantaj vortaroj. Plej granda amaso de tiaj vortaroj estis ne sufiĉe grandaj kaj plenumis nur instruan rolon. Post vortaroj de Zamenhof menciindas granda vortaro de N. Korzlinskij k.a. (1910), A. Saĥarov (1916), E. Spiridoviĉ (1928). Sed vere bonan “Grandan R-E vortaron” kompilis V. Kolĉinskij kaj I. Izgur (1931), kiu, kvankam multflanke malnoviĝis, ĝis nun restas la plej bona. En 1966 aperis 24-milvorta “R-E vortaro” de E. Bokarev, tamen ĝi ne estas kontentiga por serioza moderna tradukisto.

Fakaj terminaroj. Fakaj terminaroj estis prilaborataj de multaj esperantistoj-fakuloj kaj ekzistas por dekoj da fakoj. Ilia amplekso, kvalito kaj utilo por nefakuloj povas esti tre diversa. Kiel ekzemplon de faka terminaro, utila por vastaj rondoj de esperantistoj pro komuna uzado de komputiloj, kaj pro alta filologia kvalito, eblas noti “Komputikan leksikonon” de Sergio Pokrovskij (1995).
8. Teatro
Esperanto-teatro havas tre longan historion, kvankam ĝi ne atingis grandan evolustaton, ĉar ĝi nepre bezonas konstantan publikon, kiun dissemita tra la tuta mondo esperantistaro ne povas disponigi. Tial plejparte teatraj prezentoj limiĝas je 1) amatoraj klubaj grupetoj; 2) bonaj, ofte profesiaj trupoj, prezentantaj spektaklojn nur sporade dum kongresoj kaj aliaj grandaj E-renkontiĝoj; 3) neesperantistaj profesiaj trupoj, parkerigintaj tekstojn por prezenti spektaklon antaŭ esperantistoj32 (“papagoj”, laŭ trafa difino de Vladimir Soroka). Teatro bezonas tekstojn de teatraĵoj kaj prezentojn antaŭ la publiko. La unua apartenas al literatura branĉo, la dua – al specife teatra arto.

1) Originalaj teatraĵoj. Tradukitaj teatraĵoj apartenis al la unuaj provoj de beletra tradukado: ili konsistigas, ekzemple, grandan parton de la traduka heredaĵo de Zamenhof. Tamen originalaj dramverkoj aperis sufiĉe malfrue – ĉ. 1905 – kaj ĝis nun ne tro multas. Inter la unuaj originalaj teatraĵoj eblas nomi “Gustaf Vasa”, kiun verkis en 1910 Reinhold Schmidt. En 1913 sekvis versodramo “Ginerva” de Edmond Privat, prezentita tiujare en Berna UK. Samepoke Roksano (Jeanne Flourens) verkis plurajn originalajn teatraĵojn, i.a. “La fianĉiniĝo de Sovaĝulineto”. Post la unua mondmilito aperis pluraj originalaĵoj, plejofte mallongaj kaj ofte humure temantaj pri E-movado far Nikolaj Hohlov (“Morto de delegito de UEA”), Julio Baghy, Raymond Schwartz (kolektitaj en “Verdkata testamento”), Felix Hiller (“Ho, tiuj fremduloj!”). Baghy kaj Schwartz plu laboris tiukampe ankaŭ post la dua mondmilito. Baghy verkis vere elstaran triaktaĵon “Sonĝo sub pomarbo”. Krome, solidan kontribuon al originalaj dramverkoj faris Marjorie Boulton (kies unuaktaĵoj estas kolektitaj en “Virino ĉe landlimo”) kaj Emilia Lapenna (kolektoj “Teatro en societo” kaj “Nova teatro”). Giorgio Silfer verkis teatraĵon “Doktoro Rosales” (1973), Valdemar Vinař – monodramon “Ĉerande de abismo”. Plurajn amuzajn skeĉojn kaj teatraĵojn, daŭrigante la tradicion de Schwartz, sed instrucele, verkas dum lastaj jardekoj Stefan MacGill (“Najbaroj kaj Boroj”, 1989 kaj kelkaj aliaj kolektoj); parto de liaj teatraĵoj kaj skeĉoj estas speciale verkitaj por eduki komencantojn. Ĉefe la saman celon – paroligi kursanojn – havas unuaktaĵoj de E. V. Tvarožek (“Ni ludas teatraĵojn”, 1971). Julian Modest estas aŭtoro de dokumenta dramo pri Lidia Zamenhof “Ni vivos!”, kolektoj “Doktoro Braun vivas en ni. Kripto” (1987), “Invento de l’ jarcento” (1992). Kelkajn primovadajn teatraĵojn verkis Bernard Golden (“Antaŭ la kursoj”, 1994).

2) La unua konata en la historio teatra prezento okazis en 1896 en Smolensk, kie lokaj esperantistoj prezentis sub gvido de Aleksandr Zakrevskij komeidieton de Lev Tolstoj “Unua brandfaristo”, tradukitan de V. Burenkov. Amatora kluba teatro ekzistas de tiu tempo ĝis nun; ĝi ludas gravan rolon en la kluba vivo, lingva kaj E-kultura progresigo de la klubanoj, sed ne havas seriozan kulturan signifon.

Dum unuaj UK-oj okazis teatraj prezentoj nur per amatoraj fortoj. Tiaj prezentoj okazadis ankaŭ poste. La unua vere profesia teatra prezento okazis dum la 4-a UK en Drezdeno en 1908 en Reĝa Operejo. Tio estis “Ifigenia en Taŭrido” de Goethe, tradukita de Zamenhof, kaj reĝisorita de Emmanuel Reicher. Ludis profesiaj aktoroj el diversaj germanaj teatroj. La brila prezento pruvis la eblecon fari vere profesian teatron en Esperanto. La tradicio daŭris ankaŭ poste, kaj estis kelkaj spektakloj sukcese luditaj de profesiaj aktoroj ankaŭ en aliaj UK-oj, kvankam ne en ĉiuj.

Grandan rolon en Esperanto-teatro ludis Julio Baghy – mem profesia aktoro, kiu faris teatro-prezentojn jam en militkaptitejo en Siberio. Li multege reĝisoris kaj ludis en spektakloj en intermilita periodo – kaj en aktoraj trupoj, kaj sola kun diversaj roloj kaj skeĉoj.

En la 1920-aj jaroj aperis Esperanto-kabaredo, kiu, diference de aliaj E-teatroj, povis kontinue ekzisti samloke dum jaroj. Temas, tamen, ĉefe pri Parizo, kie agis Raymond Schwartz. En 1920-27 funkciis lia kabaredo “Verda Kato”, en 1936-39 – “Bolanta kaldrono”, kaj en 1949-59 – “La tri koboldoj”. Li mem plejparte verkis por la prezentoj, reĝisoris kaj ludis tie. La kabaredoj faris prezentojn ankaŭ dum UK-oj, kaj fine de la 1930-aj – en radio. Poste, laŭ tradicio kaj parte materialo de Schwartz, en Parizo ekzistis kabaredo “La ruza kruĉo”, gvidita de Ĵak le Puil.



IAT. Internacia Arta Teatro funkciis inter 1958 kaj 1969, ĝin fondis kaj direktis Srdjan Flego. En la trupo partoprenis diversnaciaj profesiaj aktoroj kaj teatraj teknikistoj. La teatro prezentis entute 33 teatraĵojn dum 53 prezentoj en diversaj grandaj esperantistaj renkontiĝoj (inkluzive UK-ojn), plus dum du propagandturneoj en 1959 kaj 1960 (tamen inter ili nur du originale esperantajn). En la teatraj prezentoj partoprenis 36 geaktoroj el diversaj landoj, sed konstante, krom Flego mem, ludis nur Jana Ravsel kaj Mladen Ŝerment.

BET. Bulgara Esperanto-Teatro estis fondita en 1959 surbaze de grupo de aktoroj-esperantistoj el teatro “Trudov Front” en Sofio. La teatro, kies konsisto kelkfoje renoviĝis, ekzistis ĝis la mezo de 1990-aj kaj prezentis dekojn da spektakloj. Ĝi estis la plej longdaŭre ekzistinta kaj plej fekunda profesia E-trupo en la historio.

Pola Esperanto-teatro (PET) je la nomo de Antoni Grabowski prezentiĝis en diversaj landoj kaj kelkaj UK-oj. Ĝin fondis aktora geedza paro Kalina Lieńkiewicz kaj Zbigbew Dobrzyński, ĝi ekzistis inter 1971 kaj 1981.

En 1971 komencis agadon E-trupo en Parizo kun teatraĵo “La reto” de J. L. Saudian-Rousseau. Surbaze de pluraj sukcesaj prezentoj de tiu teatraĵo en 1976 naskiĝis, kaj dum kelkaj jaroj aktivis, TESPA – Teatro Esperanto en Parizo sub gvido de George Lagrange. Ĝi prezentis modernajn teatraĵojn en iom modernisma karaktero, krome, eldonis teatran revuon “La kulisoj” kaj lanĉis, daŭrigante tradiciojn de R. Schwartrz, kabaredon “Ruza kruĉo” (sub gvido de Ĵak le Puil). TESPA praktikis diskutojn kun la publiko post la prezentoj, kio celis plibonigi funkciadon de esperantlingva teatra arto.

Post 1981 en Francio funkciis ankoraŭ “Krizalido” – Teatro Internacia en Akvitanio, kiu prezentis spektaklojn en diversaj aranĝoj, inkluzive internaciajn, ĝis 2000.

Leningrada-Peterburga E-teatro estis fondita en decembro de 1978 de Viktor Goĥŝtejn, Oleg Popkov, Aleksandr Iovlev. En spektakloj ankaŭ partoprenis kelkaj aliaj peterburgaj aktoroj: Gennadij Rudenko, Nikolaj Lavrov, Raŝid Ĥajrullin, Anastasia Popkova. Ili presentis apartajn amuzajn scenojn, klaŭnadojn, sed ankaŭ scenojn el “Hamleto”, spektaklon laŭ “Dekdu” de A. Blok, monospektaklon “Sonĝo de ridinda homo” laŭ F. Dostojevskij (O. Popkov), kaj aliajn. Ili prezentis siajn spektaklojn en disversaj E-renkontiĝoj en Sovetio, Hungario, Bulgario, Svedio; la lasta ilia prezento (laŭ fabeloj de Donald Bissad) okazis en 1995 dum UK en Tampereo.

Pro malfacileco kolekti profesian aktoran trupon de esperantistoj en Esperanto estas tre oftaj prezentoj de “Teatro de unu aktoro”. Inter aktoroj, kiuj prezentis multajn monospektaklojn, estas ruso Nikolaj Rytjkov, gepoloj Karina Wackiewicz, Jadwiga Gibczynska kaj Jerzy Fornal, ĉeĥino Eva Seemannová, kroatino Vida Jerman, ka.

En 84-a UK en Zagrebo bone prezentiĝis nova trupo de profesiaj kroataj aktoroj “Ponto” kun moderna teatraĵo de Miro Garvan “La plej longa tago de Maria Theresia” kun Vida Jerman en la ĉefrolo.

Pup-teatroj. Plurajn teatraĵojn oni prezentadis en Esperanto en pupteatroj. Tion oni atingas facile, ĉar por la pupteatraj aktoroj estas pli kutime parkerigi tekstojn en diversaj lingvoj, ol por aktoroj “surscenejaj”, des pli en Esperanto (la aktoroj, tamen, pro tio ne fariĝas esperantistoj). Dum PIF-oj (Pupteatraj Internaciaj Festivaloj) en Zagrebo ekde 1968 okazis esperantlingvaj prezentoj de trupoj el diversaj landoj (ankaŭ el Sovetunio) dum ĉ. 25 jaroj.

9. Kinoarto
Kinoarto, kvankam proksima esence al la arto teatra, diference de la lasta postulas multe da materiaj rimedoj, kaj fakte en Esperantujo ne aperis. Estis kelkaj filmoj, sonigitaj en Esperanto. En 1934 Jean Forge, profesia kinoreĝisoro, sonigis en Esperanto plentempan filmon “Morgaŭ ni komencos la vivon” (originale germanlingvan). Similaj provoj okazis ankaŭ poste, la plej famaj, en 1987-88, estas du esperantigitaj hungaraj filmoj: “En Eŭropo ie” kaj “Mefisto”.

La solan plentempan (duon)profesian ludfilmon – iom ironian krimfilmon “Angoroj” – faris en 1966 Jacques Louis Mahé. La arta valoro de tiu filmo estas, tamen, ne tro alta, kaj de aktoroj oni eĉ povas aŭdi lingvajn erarojn.

Estas strange, sed ankaŭ nun, malgraŭ ebleco pli facile kaj nemultekoste fari ludfilmojn dank’ al videotekniko, neniu signifa filmo dum la lastaj jardekoj aperis.
10. Kanta kulturo33
Tiu ĉi tereno de Esperanto-kulturo estas preskaŭ ne esplorita sisteme, kvankam poeziaj tekstoj en Esperanto estis kantataj de la unuaj jaroj de la organizita movado, kaj komuna kantado estas grava faktoro por ligi la esperantistaron en “familian rondon”. Post apero de vortoj de «La Espero» baldaŭ kreiĝis pluraj variantoj de melodio por ĝi, kaj kun la muziko de F. Menu de Menil «La Espero» iĝis himno de Esperanto, nepra parto de ĉiuj oficialaj ceremonioj. Tamen ni malbone scias, kion kantis niaj antaŭuloj en la kluboj, ĉetable, dum renkontiĝoj... Eblas dume iom sekvi la historion nur de la lastaj du-tri jardekoj, sed ankaŭ ĝin ne plene.

Pluraj kantistoj famiĝis en Esperanto-movado dum lastaj jardekoj. Nepre menciindas O. Tzaut (Svisio, disko «Tra la mondo» – kantoj de diversaj landoj), V. Damjanov (Bulgario, du diskoj kun operaj arioj kaj aliaj klasikaĵoj); Nikolin’ (lirikaĵoj). En USSR ĉ. 1970 aperis gramofondisko kun litovaj popolkantoj en Esperanto. Inter junularo tre popularas skandiaj rok-grupoj «Persone», «Amplifiki», franca rok-kantisto JoMo (Jean-Marie Leclerc) ka. Dum multaj jaroj furoras profesia nederia folklora grupo «Kajto» kun altnivela esperantlingva programo, eldoninta plurajn kasedojn kaj kompakt-diskojn. Tamen la plej grava kontribuo por la lingvo el la kanta kulturo indas konsideri la aŭtorajn, bardajn kantojn, kie originala teksto kaj la melodio prezentas unuiĝon kaj estas riveliĝo ne tiom da muzikaj, kiom da lingvaj valoroj. El tiaj aŭtoroj elstaras Claude Piron (Belgio-Svisio, kasedo «Frandu piron» – ĉefe humuraj kantoj); Ĵak Le Puil (Francio, pluraj kasedoj kun bardaj kantoj), poloj Jan Stanisław Skorupski kaj Georgo Handzlik.

Ekzistas pluraj kantaroj de diverslandaj kantoj, eldonataj ĉie pro diversaj celoj (kantoj turismaj, porkomencantaj, dumvojaĝaj, religiaj, ktp.), kun kaj sen muziknotoj. Bedaŭrinde, nur malmultaj estas sufiĉe zorge kolektitaj kaj aranĝitaj. Plejparte, tamen, en tiuj kantaroj estas tradukoj de diversnaciaj kantoj (ne ĉiam la plej lertaj) kun pluraj eraroj pri aŭtoreco, tradukintoj ktp.

Esperanto-Rok-Asocio – EUROKKA – ekzistanta en Francio ekde 1988 (ekde 1991 – faka sekcio de TEJO) eldonas neregulan gazeton «Rok-gazet’», dediĉitan ne nur al Esperanta rok-muziko, sed ankaŭ al aliaj popularaj muzikaj ĝenroj, kaj kolektojn de muzikregistraĵoj “Vinilkosmo” de la plej popularaj kantistoj.

Ankaŭ en Rusio ekzistas diversaj ĝenroj de kantoj. Famaj Esperanto-poetoj (antaŭ ĉio K. Gusev) multe tradukis popularajn sovetiajn kantojn en Esperanton; en 1960aj jaroj estis eldonitaj kelkaj kantaroj. Junularaj tendaroj postulis aperon de malpli seriozaj kantoj – por «amika rondo», pri niaj realaĵoj. 15-20 kantoj estas tre konataj kaj tradicie kantataj en ĉiuj nialandaj E-renkontiĝoj dum multaj jaroj; instruado de kantoj kaj «komuna kantado» ĉiam okupas gravan lokon en programo. La 1970aj jaroj iĝis epoko de «prunteŝtelitaj melodioj» – oni verkis E-tekston por popularaj melodioj. Oni ĝis nun kantas «Ne, ne, ne» de D. Lukjanec kaj «Orienton» de L. Novikova. Tamen la bardaj kantoj ne povis ne evolui al pli alta nivelo. Ankaŭ M. Bron­­­ŝtejn komencis de la pruntitaj melodioj (ĉefe el Beatles – «Sezonoj», «Amata lando»), sed proksimume ekde 1980 ekverkis plene originalajn kantojn (“Novaj kondiĉoj”, “Zimbabve” kaj multajn aliajn). Laŭ la stilo kaj talento oni ofte komparas lin kun V. Vysockij34. Tre popularas lia ciklo «Verda ĝardeno» – pri apero de ASE; ankaŭ postaj «Radikoj de l’ dubo» k.a., pluraj ŝercaj kaj satiraj kantoj. Estis eldonitaj kelkaj kasedoj kaj unu kompaktdisko.

El aliaj nunaj rusiaj Esperanto-bardoj menciindas M. Povorin («Velura sezono», «Printempa melankolio», «Fajrereto», «Nekonkreta homo»), A. Obrezkov kaj grupo «Ekvinokso» («Urbo sur Neva» k. m. a. ); M. Koĉetkova.

Ankaŭ esperantlingvaj “estradaj stiloj” evoluis en Sovetio kaj Rusio en 1980-90-aj jaroj. Komence de 1980-aj aperis grupo de Vladimir Soroka (Poltavo, poste Jalto, en 1990-99 loĝis en Svedio). Tio estis la unua profesia E-ensemblo en nia lando. La unua (kaj la sola grandformata) gramofondisko «Destin’». Meze de 1980aj ekkantis Ĵomart Amzeev (Kazaĥio), komence sola, baldaŭ – duope kun Nataŝa Gerlaĥ. Iliaj kantoj, ofte tristaj, treege popularas inter junularo, kvankam iom similas inter si. Mini-gramofondisko «Somera mondo», pluraj kasedoj, kaj k-disko "Valso por amikoj". Ankaŭ tiu dueto elmigris al Svedio.

En Rusio estis eldonitaj pluraj kantaroj, menciindas la serioj de Ju. Paseĉnikov (1989-91, 10 kajeroj) kaj de Ju. Karcev (1999-2001, dume 3 kajeroj). Granda parto de la plej popularaj inter rusiaj esperantistoj kantoj de 1960-aj-90-aj jaroj estias kolektita en 2001 laŭ iniciato de Garik Kokolija sur du kompaktdiskoj “Amata lando” kaj “Ni renkontiĝos”, estas planata la 3-a disko.



1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   13


Elŝuti 0.9 Mb.


Elŝuti 0.9 Mb.