Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Николай Львович Гудсков конспект эсперантологии На языке Эсперанто Гудсков Н. Л. Г 93 Epitomo de esperantologio. / конспект

Elŝuti 0.9 Mb.

Николай Львович Гудсков конспект эсперантологии На языке Эсперанто Гудсков Н. Л. Г 93 Epitomo de esperantologio. / конспект




paĝo4/13
Dato14.03.2017
Grandeco0.9 Mb.

Elŝuti 0.9 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   13

IV. Historio de literaturo kaj kulturo en Esperanto



Periodigo. Ĝenerale, la historion de literaturo en Esperanto eblas disdividi je 5 ĉefaj periodoj: pionira (1887-1903); maturiĝa (inter 1903 kaj la unua mondmilito), profesiiĝa (inter la du mondmilitoj), matura (1945-1970) kaj moderna (de proksimume 1970 ĝis nun). Ene de la periodoj oni, de unu flanko, povas trovi certajn subperiodojn; de la alia flanko, verkoj de pluraj aŭtoroj, kreintaj dum kelkaj periodoj, povis ne multe evolui dum la tuta ilia vivo, kaj tial malcertigi limojn inter la periodoj.

Kiam temas pri nomoj de verkistaj skoloj, devenantaj de iu nacieco aŭ loko, tio ne signifas, ke ĉiuj anoj de la skolo estas nepre samlokanoj kaj samnacianoj. Ekzemple, poezio de la svisa franco E. Privat stile kaj idee apartenas al la Rusa (Slava) skolo, kaj de la franco G. Waringhien – al la Budapeŝta.

Ĉie sube estas indikitaj la datoj de la unuaj eldonoj de la libroj, kvankam multaj menciitaj verkoj kaj kolektoj estis du kaj pli da fojojn reeldonitaj.

Per grasaj literoj estas indikitaj la aŭtoroj kaj librotitoloj, kiuj estas rekomendataj por unuavica legado pro ties modele alta literatura kvalito aŭ elstara histori-literatura signifo.


1. Poezio.
Esperanto, kiel ĉiu juna lingvo, komencis disvolvi siajn kreajn eblecojn de la poezio. Tial de la komenco aperadis (kaj daŭre aperadas) pli da talentaj poetoj ol prozistoj, kaj en poezia kreado la lingvo pli frue montris sian maturecon. En poezio pli rimarkeblas diversaj skoloj, ol en prozo. Eĉ pli: tre multaj bonaj prozistoj estas ankaŭ poetoj, kio en naciaj literaturoj kvankam ja okazas, sed multe malpli ofte.

1) La unua poeto estis L. Zamenhof mem, kiu jam en la Unua Libro donis ekzemplojn de poeziaj tradukoj kaj esprimivaj originalaĵoj. Lin sekvis multaj aliaj, inter ili A. Grabowski, kiu jam en 1893 kompilis antologion de 110 verkoj de diversaj aŭtoroj “La liro de la esperantistoj”. Ekverkis Leo Belmont, Vasilij Devjatnin, A. Dombrovski (Dambrauskas), M. Goldberg, A. Kofman, Feliks Zamenhof kaj aliaj pioniroj, kies originalaj kaj tradukitaj verkoj eniris (kune kun ekzercoj, prozaĵoj kaj sciencaĵoj) en 1903 “Fundamentan Krestomation”, kompilitan de Zamenhof kaj kiu fariĝas la ĉefa bazo por plua disvolvo de la nova internacilingva literaturo. Kvankam multaj el la verkoj en ĝi nun ŝajnas ne sufiĉe lertaj kaj plibonigindaj, ĝi donis la ĉefan bazon por la plua disvolviĝo de la literaturo.

2) Formiĝo de la Rusa skolo. La aŭtoroj de la Fundamenta Krestomatio estis plejparte rusoj kaj poloj. Do, de la komenco influo de la slava poezio al la esperanta estis tre forta, kaj restis la ĉefa trajto de esperanta poezio ĝis la 20-aj jaroj (kiam kaj la Rusa skolo draste kreskis nivele, kaj aperis la Budapeŝta). Tamen jam en 1900-1910-aj jaroj tiu frua Rusa skolo (aŭ, kiel nomis ĝin W. Auld, “primitiva romantismo”) rimarkinde evouis kaj kreskis nivele. Rapide kreskis majstreco de Antoni Grabowski, kiu multe tradukis, kaj en 1913 eldonis la libron “El Parnaso de l’ popoloj”, kie estis kolektitaj 6 originalaj poemoj kaj multegaj tradukitaj (plej sukcese el la pola). En 1918 aperis lia brila traduko de “Sinjoro Tadeo” far Mickiewicz. Evoluis ankaŭ verkado de Leo Belmont (Leopold Blumenthal) kaj de Vasilij Devjatnin, kies originalaj kaj tradukitaj poemoj aperis en 1906-1911 en kvar volumetoj. En 1909 dum la Barcelona UK gajnis la poezian konkurson – “florludojn” – la unua E-poetino, germanino Marie Hankel.

3) Propra voĉo de la Esperanto-poezio. En 1910-aj jaroj aperis novaj junaj poetoj, kiuj havis iom pli memstaran rilaton al la poezio, ol la poetoj-pioniroj, kaj kuraĝis esprimi en Esperanto siajn personajn sentojn, kvankam ankoraŭ ne ĉiam sufiĉe lerte. Tia sinteno rilate la poezion kvazaŭ aŭguris ties disfloron post la unua mondmilito. Temas pri Edmond Privat (“Tra l’silento”, 1912), Georgo Deŝkin (“Versaĵoj”, 1912), Stanislav Schulhof (“Per espero al despero, 1911; “Kion la vivo alportis”, 1912; “Aŭtunaj floroj”, 1912). Ankaŭ menciindas en tiu vico Czesław Kozlowski ("Petaloj", 1912), Bela Manto (Boris Mirskij) kaj Lev Levenzon.

4) La Rusa poezia skolo, ensorbinte la atingojn de la unua periodo de la originala poezio, disfloris en 1920-30-aj jaroj; pluraj poetoj, apartenantaj al ĝi, fruktodone verkis ankaŭ post la dua mondmilito. Sub ĝia influo estis ne nur rusoj, sed ankaŭ la latvaj, estonaj, polaj poetoj. La plej elstaraj estas Nikolao Hohlov (“Tajdo”, 1928), Eŭgeno Miĥalskij (“Prologo”, 1929; “Fajro kuracas”, 1932; “Kantoj de l’ amo kaj sopiro”, 193414), Nikolaj Nekrasov (plej fama pro traduko de “Eŭgeno Onegin”15 far Puŝkin, 1931, sed ankaŭ aŭtoro de priesperanta “Sonetkrono”16), Hilda Dresen (“Norda naturo”, 1967; multaj tradukoj el la estonaj kaj rusaj poetoj), Hendrik Adamson (“Vesperkanto”, 1967), Nikolao Kurzens17 (“Mia spektro”, 1938), Georgo Deŝkin (“Elektitaj versaĵoj 1909-56”, 1957), Aleksandr Logvin (Lilier) (“Sur la vivovojo”, 1964), Ludmila Jevseeva (“Versoj”, 1987).

6) Budapeŝta skolo. Tio estas la poetoj, grupiĝintaj ĉirkaŭ la revuo “Literatura mondo”, kaj ĉefe – Julio Baghy kaj Kolomano (Kálmán) Kalocsay, kiuj la revuon redaktis. La revuo kaj samnoma eldonejo, fariĝinte la ĉefa kulrura centro en Esperantujo inter 1922 kaj 1948, grave influis la literaturajn gustojn de la tutmonda esperantistaro kaj levis E-literaturon sur la profesian nivelon, evoluiginte esprimrimedojn, estetikajn valorojn, poezian teknikon. La modelo por ĉiuj estis poemoj de Kalocsay kaj Baghy mem. Al Kalocsay apartenas poemaroj “Mondo kaj koro” (1921), “Streĉita kordo” (1931), "Rimportretoj" (1931), “Izolo” (1938), “Ezopa saĝo” (1956), sub pseŭdonimo Peter Peneter erotikaj “Sekretaj sonetoj” (1932) kaj sub pseŭdonimo Emiano Imby – erotika epopeo “Dekdu noktoj de satano”. Krome, li multege tradukis poezion el aliaj lingvoj (inkluzive “Inferon” de Dante kaj duvoluman kolekton “Tutmonda sonoro”). Al Baghy apartenas poemkolektoj “Preter la vivo” (1923), “Pilgrimo” (1926), “Migranta plumo” (1929) kaj “La vagabondo kantas” (1933). La poeziaj principoj de Kalocsay kaj Baghy, tamen, malsamis: la unua strebis al pliriĉigo de la lingvo per sinonimoj kaj neologismoj, la dua – al klareco kaj simpleco de esprimrimedoj. Ankaŭ temperamente ili malsamas – dum Kalocsay estis la intelektulo, Baghy estis emociulo kiu gajnis grandegan favoron de la legantoj. Krom tiu duopo, al la skolo apartenas aliaj hungaroj: Emba (Emeriko Baranyai), kies poemoj estas kolektitaj en “Ekzilo” (1938) kaj “Ekzilo kaj azilo” (1962), L. Tárkony (“Soifo”, 1964), F. Szilágyi, kaj franco Georgo Maŭra (Gaston Waringhien), aŭtoro de la kolekto “Duonvoĉe” (1938, 1962).

Gravan signifon por evoluo de E-poezio havis du kolektivaj poemaroj de LM “Dekdu poetoj” (1934) kaj “Naŭ poetoj” (1938), parto de kies aŭtoroj apartenis al la Budapeŝta skolo, parto – al la rusa, kaj kelkaj – al eksterskolaj novaj fluoj. Inter la lastaj necesas speciale mencii poemojn de anglo L. N. Newell, kies poluritaj poemoj karaktere aŭguris postmilitan aperon de la Brita skolo. Liaj “Kolektitaj poemoj” aperis en 1987 en aparta libro.

7) “Parnasa gvidlibro” (1932) far K. Kalocsay kaj G. Waringhien estas la plej grava teoria atingo de la Budapeŝta skolo. Ĝi starigis la filologian fundamenton por internacilingva poetiko, kaj ebligis al E-poetoj serioze studi la metion. Ĝin suplementas ankaŭ la studo de Kalocsay “Lingvo Stilo Formo”. La dua grava teoria atingo estis la libro de Lajos Tárkony “De paĝo al paĝo”, kiu fariĝis la unua literaturkritika esploro, analizanta verkojn de esperantaj aŭtoroj laŭ kriterioj de nacilingvaj literaturoj.

8) Ekster ĉiuj skoloj troviĝis la brile-burleska Raymond Schwartz, kiu kreis satiran, ironian kaj humuran poezion ekde 1920-aj jaroj ĝis 1960-aj. Liaj versaĵoj troviĝas en la kolektoj de diversĝenraj verk(et)oj “Verdkata testamento” (1926), “La stranga butiko” (1933), “La ĝoja podio” (1949) kaj “Kun siaspeca spico!” (1971). Li kiel neniu alia aŭtoro montris, cetere, la riĉajn esprimeblecojn de nia lingvo, abundege uzante vortludojn, enkondukante tiajn poeziformojn kiel limeriko, kaj montrante neimageblan riĉecon de simpla klasika Esperanto.

9) Postmilita poezio. Skota (aŭ, eble pli ĝuste, brita) skolo anonciĝis per apero de la libro “Kvaropo” 1952, (William Auld, John Dinwoodie, John Francis, Reto Rossetti). Dinwoodie poste ĉefe tradukis, Francis verkis prozon, sed Rossetti ankaŭ poste eldonis brilajn poemojn (“Pinta krajono”, 1959) kaj Auld fariĝis la plej fama originala poeto en Esperantujo (poemaro-epopeo “La infana raso”, 1965, “Unufingraj melodioj”, 1960, “Humoroj”, 1969, “En unu verda vivo” (1978), k.a., pluraj tradukoj, literaturologiaj verkoj ktp). Al la skolo apartenas ankaŭ Marjorie Boulton (“Kontralte”, 1955, “Eroj”, 1959, “Rimleteroj” – kune kun Auld – 1976, “Du el” – kune kun Thorsen – 1985). La skolon karakterizas alta intelekteco de poemoj, kaj sukcesa strebo kunigi tradiciojn de la angla poezio kun la esperantaj.

Inter aliaj britaj poetoj menciindas Victor Sadler, aŭtoro de “Memkritiko” (1967). En la moderna periodo aperis inter britaj esperantistoj novaj bonaj poetoj, unuavice menciindas Daphne Lister (“Ĝis nun”, 1976 kaj “Kaj poste”, 1986), Krys Ungar (“Meznokto metropola”, 1991) kaj Timothy Carr (”Sur parnaso”, 1998).

10) Poetoj de diversaj popoloj.

Marin Ljubin (Asen Grigorov), bulgaro, estas unu el plej bonaj reprezentantoj de laboristtendenca poezio (apud Emba). Liaj poemoj estas kolektitaj en “Ruĝa aŭroro” (1930) kaj “Garbo” (1930).

Ĥrima (Ĥristo Gorov) estas alia bulgara poeto-laboristo. La plej grava verko – “Poemo de l’ plugisto” (1930); liaj poemoj estis kolektitaj en “Ribela kordo” (1983).

Geraldo Mattos (brazilano, nun prezidanto de AdE) estas unu el la elstaraj niaj poetoj, aŭtoro de poemo “La tento de la junulo” (1953), versodramo “Ivan VI” (1953), tankaaro “Miniaturoj” (1959), poemaroj “Arĉoj” (1967), “Ritmoj de vivo” (1968), sonetaro “La libro de Nejma” (1985).

Rikardo Ŝulco (Richard Schulz), germano, pli konata kiel aŭtoro de prilingvaj verkoj, kie li pledas al pure (kaj tro) logika aliro al Eperanto – tiel nomata “Analiza skolo” – estis ankaŭ bona, kvankam iom seka, originala poeto, eldoninta librojn “Trombonoj de Jeriko” (1984), “Abismo” (1988), “La mago” (1989), en kiuj tekstoj ofte estas paralelaj – en la germana kaj en Esperanto.



Baldur Ragnarsson, islandano kaj tre rimarkinda poeto verkis librojn “Ŝtupoj sen nomo” (1959), “Esploroj” (1973), “Fia preĝlibro” (1992). Gravan signifon havas ankaŭ liaj tradukoj de la islanda kaj antikva skandia poezio.

Poul Thorsen, dano, aŭtoro de “Rozoj kaj urtikoj” (1954), “Sen paraŝuto” (1963), “Du el” (kune kun M. Boulton, 1985), estas tre rimarkinda poeto, ankaŭ belega tradukisto el la dana.

Clelia Conterno-Guglielminetti, italino, en 1969 eldonis poemkolekton “Eta vivo”.



Miyamoto masao – la plej elstara figuro inter japanaj verkistoj (prozo, poezio, historio, valoraj tradukoj el la japana). Lia plej grava poezia libro estas “Invit’ al japanesko” (1971). Ekzistas ankaŭ lia komuna kun Ueyama masao poezia kolekto “L’omnibuso kun la tri pasaĝeroj” (1980).

Ueyama masao, japano, verkis originalan poemaron “Por forviŝi memoron pri ŝi” (1974).

Edwin de Kock, sudafrikano nun loĝanta en Usono, eldonis librojn “Ombroj de la kvara dimensio” (1961), “Fajro sur mia lango” (1967), “Kvin elementoj” (1970), “Saluton al la suno” (1983), “Vojaĝoj kaj aliaj poemoj” (1992). Liaj poemoj estas ofte tre “eksperimente modernismaj”.

Nikolino Rossi, italo, eldonis libron “Sur la vivopado” (1980) kaj poste multe kontribuis al la revuo “Literatura Foiro”.

Giorgio Silfer (Valerio Ari), italo, verkis libron de lirikaĵoj (poeziaj kaj prozaj) “Desislava ridetas”. Li estas ankaŭ aŭtoro de la dramo “Doktoro Rosales” (1973) kaj fantasta libro “La spegulo de Velodajo” (1990).

Menciindas ankoraŭ mutaj poetoj, kontribuintaj evoluon de E-poezio (Jaume Grau Casas, kataluno, "Amaj poemoj", 1924; Sylla Chaves, brazilano, "Animo prisma", 1959, "Karnavalo", 1981; Vesna Skaljer-Race, kroatino, "Maristo surmaste"; 1969; Albert Goodheir, nederlandano en Britio, "Merlo sur menhiro", 1974; Mauro Nervi, italo, "La turoj de l' ĉefurbo", 1978; Reina de Jong, nederlandanino, "Divershumore", 1980; Gerrit Berveling, nederlandano, "Tri 'stas tro"; 1987, Jarlo Martel-Monto (Jarl Hammarberg), svedo, konata poeto konkretisma en la sveda kaj en Esperanto, "Ajn", 1983, "ike ize ive", 1991; "Kanto pri Minotaŭro", 1993; Armand Su, ĉino, "Poemoj", 1992; Julius Balbin, pola judo, nun usonano, "Inter vivo kaj morto", 1996; Aira Kankkunen, finnino en Svedio, "Neniu povas ŝanĝi hieraŭon", 1996; Carmel Mallia, maltano, "Marionetoj", 1999; "Havenoj", 2001; Mao Zifu, ĉino, "Ŝanĝado"), sed apenaŭ eblas mencii ĉiujn!

11) Praga skolo. Dum la periodo post la dua mondmilito riveliĝis kelkaj brilaj poetoj-esperantistoj en Ĉeĥio – ili kaj tradukis, kaj verkis originale: Tomáš Pumpr (kies traduko de “Bapto de caro Vladimir” far K. Borovsky onidire pli bonas ol la originalo), Jiří Kořínek, Karolo Piĉ (“Angoroj”, 1982), Eli Urbanová18 (“Nur tri kolorojn”, 1960, “El subaj fontoj”, 1981) k.a. En 1980-aj K. Piĉ, E. Urbanová kaj Josef Rumler fariĝis ideologoj de “Praga skolo”, kies principojn formulis J. Rumler en la libreto “Abunde kaj redunde19” (1986): poezia lingvo bezonas multegajn sinonimojn kaj neologismojn por esti esprimiva. Feliĉe, en bonaj poemoj de la pragskolanoj tiu tendenco ne tro fortis, kvankam komplikas legi iliajn prozajn tekstojn pro multaj vortoj kies signifojn oni malfacile fiksas en la memoro. Ekzistas kvaropa “skola prezento” de la praganoj Kořínek, Urbanova, Rumler kaj Ĉestmir Vidman “Kvarfolio” (1985).

12) Ibera skolo. En 1993 konatigis sin per la poemaro “Ibere libere” grupo el originalaj poetoj kaj prozistoj el la “Iberaj landoj» Hispanio kaj Portugalio: Jorge Camacho (Georgo Kamaĉo), Miguel Fernández (plua verko “El miaj sonoraj soloj”, 1996), Gonçalo Neves (“Simptomoj”, 1999) kaj Liven Dek (Miguel Gutiérrez). Ilin karakterizas pli-malpli modernisma kaj eksperimentema stilo kaj lingvaĵo. Grandparte ili verkas en tradicio de “liberaj versoj”. Ĉiuj kvar verkas ankaŭ prozon. Jorge Camacho elstare regas poezian teknikon, kaj pluraj el liaj poemoj estas klarsencaj kaj esprimivaj. Ankaŭ M. Fernandez prezentas ofte altkvalitajn poemojn, dum poezio de la aliaj dronas en eksperimentoj farantaj la verkojn ofte simple nekompreneblaj.

Al la skolo oni foje kalkulas ankaŭ Abel Montagut, kiu verkis sciencfantazian epopeon per klasikaj heksametroj “Poemo de Utnoa” (1993). Plua verko: “Karnavale” (1997).

13) Moskva skolo. Tiu ĉi poezia skolo formiĝis ĉefe el a) heredaĵo de rusa poezia skolo antaŭ la dua mondmilito; b) insista traduka kaj verka laboro de moskvaj esperantistoj en 1960-aj; c) kantokulturo de la sovetia, ĉefe SEJMa, E-movado; ĉ) konscia kleriga kaj eduka laboro de B. Tokarev kaj V. Samodaj; d) ekzisto dum multaj jaroj de Moskva Literatura Esperanto-klubo en kadroj de la klubo “Lev Tolstoj”. Al la skolo apartenas: Konstantin Gusev, Bonifatio Tornado (pseŭdonimo de Boris Tokarev, “Versoj”, 1991), Vladimir Samodaj (multaj versaĵoj troviĝas en la libro “Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM”, 1999), Mikaelo Bronŝtejn (“Kantoj de Mikaelo Bronŝtejn, 1995, “Jen, denove” 1998, poemoj en la libro “Legendoj pri SEJM”, “Du lingvoj”, 2002) Valentin Melnikov, Miĥail Giŝpling (“El sisma zono”, 1994, “Eola harpo”, 1999), Ivan Naumov (“Plejo”, 1995), Klara Ilutoviĉ, Solomon Vysokovskij, Oĉjo (Oleg) Dadaev (“Kvio”, 2000), Grigorij Arosjev (“Sonet’”, 1999, “. ru”, 2001), kelkaj el kiuj sukcesis eldoni proprajn poemarojn. Ĉiujn poetojn karakterizas granda estimo al klasikaj poeziaj formoj, klaraj rimo kaj ritmo, deziro sekvi kaj modelojn de versfarado de la plej rafinitstilaj esperantaj aŭtoroj kaj de la rusa poezio. Kiel aparta skolo la moskvaj poetoj estas prezentataj post apero de la kvaraŭtora libro “Moskvaro” (Melnikov, Ilutoviĉ, Vysokovskij, Dadaev) en 1998.

14) Aliaj modernaj rusaj poetoj. Dise tra Rusio kaj ekssovetio verkas diversaj poetoj. Apartajn originalajn librojn eldonis Gafur Gazizi (“Zigzage”, 1986), Nadija Hordienko-Andrianova (“Vagante tra la mondo maltrankvila”, 1987), Miĥail Ternavskij (“Koloroj”, 1987), Nikolaj Lozgaĉev (“La tago de l’ eterno”, 1987, kaj postmorta “Sub tranĉrando de ponard’”, 1998) kaj Aleksej Ĵuravlov (“Versoj diversaj”, 1994). En 1996 aperis la libro de kvaropo Viktor Ĉaldajev, Gafur Gazizi, Nikolai Lozgaĉev kaj Alen Kris “Kvarteto” (1996).


2. Prozo
1). Antaŭ la unua mondmilito.

Esperantlingva beletra prozo komenciĝis per tradukoj el naciaj lingvoj. La unua aparte eldonita libreto estis “La neĝa blovado” de Puŝkin, tradukita de A. Grabowski, baldaŭ aperis “Princino20 Mary” de Lermontov, kiun tradukis de Wahl. En 1891 estis verkita la unua originala rakonto: “Nur unu vorton” de L. E. Meier; en 1992 sekvis “Okazo” kaj “En la tombo” de Enbe (N. Borovko), kaj aliaj verkoj. En 1895 aperis la unua libroforma eldono de originala proza verko – “Kraleviĉ Marko” de bakuano Abesgus, verkita interese kaj altnivele. Kelkaj originale verkitaj rakontoj (plej bonaj laŭ la opinio de Zamenhof) eniris la “Fundamentan Krestomation” (1903).

En 1905 aperis la unua originala romano – “Kastelo de Prelongo” de franco Valliene. En 1907 li eldonis la duan romanon – “Ĉu li?” En 1912 anglo-germano Luyken aperigis la romanon “Paŭlo Debenham”, en 1914 – la duan – “Mirinda amo”. La enhavo de la romanoj estis aventura, sed ne tre altnivela.

Krom kelkaj elstaraj esceptoj (ekz., rakontoj de Ivan Ŝirjaev kaj primovada novelo de Aleksandr Saĥarov “Superforta ambicio”, 1913), laŭ la stilo la unuaj prozaj provoj estis sufiĉe mallertaj, pezaj. Ĝin forte influis la franca lingvo pro tradukoj de Beaufront en “L’esperantiste”. Revolucion en la stilo faris Kabe (Kazimierz Bein), tradukinta plurajn gravajn verkojn el la pola kaj rusa (i.a., “Patroj kaj filoj” de Turgenev, “Faraono” de Prus k.a.). Kabe ne verkis originale, ĉar li opiniis, ke traduklaboro donas pli da komplikaj stilaj taskoj por disvolvi la lingvon. Li liberigis esperantan prozon de pezaj formoj (i.a., komplikaj verbaj tempoj), kaj faris ĝin same fleksebla kiel en slavaj originaloj. Tiel li preparis la grundon por posta disvolviĝo de vere altnivela originala esperanta prozo (bonaj poeziaj verkoj aperis jam antaŭ la unua mondmilito).


2). Inter la mondmilitoj.

Post la unua mondmilito subite aperis pluraj vere altnivelaj verkistoj-esperantistoj, verkintaj tutan aron da bonkvalitaj originalaj romanoj. Eĉ la lasta romano de LuykenPro Iŝtar” (1924) tre diferencas de liaj pli fruaj romanoj kaj fariĝis unu el klasikaĵoj de nia literaturo.

Ekde 1923 ekverkis Jean Forge (Jan Fetke), polo, kiu verkis sentimentalan romanon “Abismoj” (1923) kaj sciencfantaziajn romanojn “Saltego trans jarmiloj” (1924) kaj “Mr. Tot aĉetas mil okulojn” (1931). En 1961 aperis lia novelaro “La verda raketo” kaj en 1973 – kolekto de humoraĵoj “Mia verda breviero”. La intrigoj estas ĉiam streĉaj, la stilo leĝera kaj atentokapta.

Julio Baghy, hungaro, – estis ne nur granda poeto, sed ankaŭ prozisto kaj dramverkisto. La plej elstara lia proza verko estas roman-duopo “Viktimoj” (1925) kaj “Sur sanga tero” (1933) pri la eventoj dum la civila milito en Rusio. Krome, li verkis la romanojn “Hura” (1930), “Printempo en aŭtuno” (1931), ĉarman instruan romaneton por komencantoj “La verda koro” kaj novelojn, kolektitajn en la libroj “Teatra korbo” (1924), “Dancu, marionetoj” (1927), “Migranta plumo” (1929), “Verdaj Donkiĥotoj” (1933) kaj “Koloroj” (1962).

Teodor Schwartz, la mecenato de la unua periodo de “Literatura Mondo”, verkis en 1923 facilan romanon “Novaj Robinzonoj” pri fuĝo el siberia militkaptitejo.

Unu el la plej elstaraj prozistoj, poetoj, dramverkistoj Raymond Schwartz komencis sian verkadon post la unua mondmilito. Lia unua romano, aperinta en 1930, “Anni kaj Montmartre”, jam montris lian neordinaran kaj altan talenton.

Hendrik Jan Bulthuis verkis ne tro zorgante pri kompozicio kaj iom 19-jarcentkaraktere, tial iom enue, sed liaj romanoj ja estas rimarkindaj: “Idoj de orfeo” (1923), “Jozef kaj la edzino de Pottifar” (1926), “La vila mano” (1928), “Inferio” (1938).

Hans Weinhengst, aŭstro, – aperigis en 1931 bonan realisman romanon “Turstrato, 4” pri vivo de laboristoj en Vieno dum ekonomia krizo.

Stellan Engholm, svedo, estas aŭtoro de majstraj vivromanoj “Al Torento” (1930), “Homoj sur la tero” (1932), “Infanoj en Torento” (1934 kaj 1939), “Vivo vokas” (1946), kie ne estas viglaj intrigoj, sed kiuj estas atentokaptaj pro vivega prezento de ordinara vivo de “ordinaraj” homoj; li bone komprenis la infanan psikologion. Unu el la plej elstaraj stilistoj de E-literaturo. Liaj romanoj esence estas ideaj verkoj.

N. Barthelmess verkis kelkajn librojn, kiuj montris profundan komprenon de la infana psikologio (“Diablidoj”, 1928, “Juneca ardo”, 1936, “Vartejoj”, 1938 kaj ankaŭ kelkajn novelojn en 1947, kolektitajn en “Ne plu ludo”, 1973).



L. N. Newell, anglo, verkis novelaron pri Egiptio “Bakŝiŝ” (1938), kie kun drasta realismo kaj ioma ironio montris malsamecon de diversaj kulturoj kaj pensmanieroj en ilia kunpuŝiĝo. La libro estas elstara fenomeno de E-novelarto.

K. R. C. Sturmer (pseŭdonime ankaŭ K. Robinson), anglo, estis psikologie trafa novelisto (“Se grenereto”, 1930).

En la intermilita periodo aperis ankaŭ talentaj satiristoj. Dorno (Frans van Dooren), flandro, verkis en 1936 satiran novelaron “Aventuroj de lia reĝa moŝto Stultulof la X-a de Fuŝio” kaj primovadan komedion “Levu la manojn!” (1939). Izrael Lejzerowicz, pola hebreo, verkis primovadajn humuraĵojn kaj satiraĵojn, kolektitajn en 1936 en la libro “El la Verda Biblio”.

3). Post la dua mondmilito.

Post la dua mondmilito aperis aro da novaj brilaj aŭtoroj. En “Literatura Mondo” estis publikigitaj brilaj psikologiaj – kaj samtempe iom ironiaj – noveloj de Reto Rossetti, poste kolektitaj en la libro “El la maniko” (1955).

Libro de lia frato Cezaro RossettiKredu min, sinjorino!” (1950) estas la plej bonstila, leĝera, atentokapta romano, kiu iam ajn aperis en Esperanto.

En 1960 John Francis publikigis la novelaron “Vitralo”, kies rakontoj, kelkaj fantazie-fabelaj, aliaj realismaj, transdonas profundajn filozofiajn ideojn. En 1978 aperis lia ampleksega romano “La granda kaldrono” kaj en 1982 la sciencfantazia romano "Misio sen alveno".

Plurajn belegajn novelojn kaj dram(et)ojn verkis Marjorie Boulton. Ili estas kolektitaj en la libroj “Virino ĉe landlimo” (1955) kaj “Okuloj” (1967). Ŝi verkis ankaŭ brilajn rakontojn pri siaj ŝatataj bestoj – katoj.

Inter tre talentaj prozistoj troviĝas Verda Majo (Hasegawa teru), japanino, loĝinta longe en Ĉinio (“Verkoj de Verda Majo”, 1982).



Jean Ribillard, franco, apartenas al la plej elstaraj niaj stilistoj, kaj samtempe filozofie profundaj aŭtoroj, kvankam elsub lia plumo aperis nur libreto da rakontoj “Vagado sub palmoj” (1956) kaj nefinita romano “Vivo kaj opinioj de Majstro M’Saud21” (1963).

Johan Hammond Rosbach, norvego, verkis en simpla klasika lingvo plurajn novelarojn: “Bagatelaro” (1951), “Homoj kaj riveroj” (1971), “La mirinda eliksiro” (1967), “Disko” (1970), “Silka kuseno” (1991), “Nomoj” (1999) kaj romanojn “Verda robo aŭ ordinaraj indianoj” (1974), “Fianĉo de l’ sorto” (1977), “Unumane” (1991).

Ankaŭ post la dua mondmilito daŭre verkadis Raymond Schwartz. Proze ĉe li aperis granda brila romano “Kiel akvo de l’ rivero” (1963), poste kelkfoje reeldonita, kaj rakontaro “Vole ... novele” (1971), en kiuj li prezentas sin kiel unun el la plej bonstilaj kaj altnivelaj niaj prozistoj, en kies verkoj estas kombinataj brila uzado de ĉiuj internaj potencoj de la lingvo (interalie, majstreco pri vortludoj), ironio kaj psikologieco.


1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   13


Elŝuti 0.9 Mb.


Elŝuti 0.9 Mb.