Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Николай Львович Гудсков конспект эсперантологии На языке Эсперанто Гудсков Н. Л. Г 93 Epitomo de esperantologio. / конспект

Elŝuti 0.9 Mb.

Николай Львович Гудсков конспект эсперантологии На языке Эсперанто Гудсков Н. Л. Г 93 Epitomo de esperantologio. / конспект




paĝo3/13
Dato14.03.2017
Grandeco0.9 Mb.

Elŝuti 0.9 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   13

III. Ideologio de Esperanto-komunumo



1. La movado kaj komunumo. Kutime oni miksas la nociojn “E-movado” kaj “E-komunumo”. Tamen la “movado” estas strebo disvastigi la internacian lingvon, kaj al ĝi povas aparteni ankaŭ homoj, kiuj ne scias (aŭ malbone scias) la lingvon mem. Nun tio malofte okazas4, sed en la fruaj jaroj de la E-historio, kaj eĉ ĝis 1930-aj estas konataj kelkaj propagandantoj de E-o, kiuj mem ne estis esperantistoj. De la alia flanko, la esperantistoj, kiuj bone scias kaj uzas la lingvon por siaj celoj (Esperanto-komunumo = esperanta popolo = esperantistaro ks.), povas ne partopreni la movadon, sed simple vivi en “Esperantio”. Ekz., SAT, kiel peresperanta asocio (sed ne poresperanta) ne okupiĝas rekte pri disvastigo de E-o (do, ĝi estas nemovada organizo), sed pri tio okupiĝas kunlaborantaj kun SAT landaj laboristaj E-asocioj – LEA-oj (kiuj, do, estas movadaj organizoj). De la alia flanko, ofte oni nomas “movado” nur UEA kaj landajn asociojn5, kio estas nekorekte: ja, ekz., AIS San Marino, kiu distanciĝas de UEA (kaj eĉ preferas ne uzi la vorton “Esperanto”), ja okupiĝas pri disvastigo de la internacia lingvo en la sciencaj kaj universitataj medioj – sekve, ĝi estas tipa movada institucio. Do, la E-movado kaj E-komunumo estas diversaj, kvankam dense interplektitaj (ili ne povas ekzisti unu sen la alia), sociaj fenomenoj. La movado estas nepre bazita sur certa(j) ideo(j), kvankam la komunumo principe povas ekzisti aŭ sen klare formulitaj ideoj, aŭ eĉ kun la kontraŭmovadaj.
2. La Interna ideo. “Esperantan popolon” kunligas ne nur scio de Esperanto mem, sed ankaŭ la ideo pri la progres-, pac , solidarecporta rolo de la internacia lingvo. Tiu ideo nomiĝas “la Interna ideo”. Ofte oni ne agnoskas sian apartenon la ideo, sed en alimaniere vortumita formo parolas pri la samo. Plej ĝenerale ĝin esprimas la himno esperantista “La Espero” kaj kelkaj aliaj poemoj de Zamenhof. La Interna Ideo troviĝas ankaŭ en oficialaj esperantismaj dokumentoj: en la 1-a paragrafo de la Bulonja Deklaracio – sed nur koncerne pluretnajn ŝtatojn, kaj en la 3-a paragrafo de la Munkena Deklaracio. La logika sekvo de la Interna ideo estas strebo al la Fina Venko, t. e. atingo de tutmonda praktika apliko6, de Esperanto. Ĝi donas certan komunan celon al ĉiuj esperantistoj, kaj unuigas la movadon por Esperanto kaj la E-komunumon. La Interna Ideo, tiel aŭ aliel esprimita, estas bazo por ĉiuj ideologiaj fluoj de esperantismo krom raŭmismo.

3. Homaranismo. En 1901 Zamnhof eldonis ruslingve broŝuron “Hilelismo kiel solvo de la hebrea demando”7, en kiu li kontraŭstarigis al cionismo la koncepton de universalismo surbaze de la principo “agu kun aliaj, kiel vi volas, ke oni agu kun vi” (atribuata al hebrea saĝulo de la 1-a jc. a.n.e. Hilel) kaj proponis al la hebrea popolo unuigan rolon inter diversaj landoj kun helpo de Esperanto. La principon li poste (en 1905) aplikis al ĉiuj popoloj, kaj proponis krei komunan neŭtralan religion, kiu helpos unuigi la homaron kaj kune kun neŭtrala intergenta lingvo kontribuos al pacigo de la homaro. En 1906 li donis al tiu projekto la nomon “homaranismo”. Li ne trovis multajn adeptojn por tio tial, ke, estante edukita kiel ateisto, li ne komprenis la esencon de la interreligiaj diferencoj, kiuj baziĝas sur malsamaj nekongrueblaj dogmoj8; la nura ideo pri unu dio, sama por ĉiuj, por diversaj religianoj ne taŭgas, des pli la ideo pri ekzisto de ajna dio ne taŭgas por ateistoj. Tamen ĝis nun ekzistas streboj revivigi homaranismon. Fakte, homaranismo estas provo evoluigi la Internan ideon ankaŭ al la religia kampo kaj doni al ĝi certan mistikan signifon.
4. Neŭtralismo. El la fakto, ke la lingvo internacia estas nacie neŭtrala, kaj el la aserto de la Bulonja Deklaracio pri tio, ke ĉiuj politikaj, religiaj kaj ceteraj aplikoj de Esperanto estas privata afero de apartaj esperantistoj, estis farita konkludo pri tio, ke la Esperanto-movado estas principe neŭtrala kaj devas neniel ajn tuŝi politikajn, sociajn, religiajn kaj ceterajn demandojn. Sur tiaj pozicioj vivis ĉiuj plej grandaj organizoj de esperantistoj (krom SAT), kiel UEA, ILEI, TEJO, plejparto de naciaj E-asocioj (krom la laboristaj), ekde 1905 ĝis 1970-aj jaroj; ofte tia prezento de neŭtraleco de Esperanto okazas ĝis nun. Tamen jam en 1947 en la statuto de UEA aperis mencio de la homaj rajtoj, kies aplikado estas kvankam komunhoma, tamen ne tute neŭtrala politike. Samtempe, UEA oficiale organizadas dum UK-oj kristanajn diservojn9, kvazaŭ agnoskante kristanismon privilegiita ideologio! Neeblo de la plena politika neŭtraleco estas pruvata ankaŭ per tio, ke la nazia reĝimo vidis eĉ la plej neŭtralajn esperantistojn siaj politikaj kontraŭuloj, kvankam por plu ekzisti ili penis plene subiĝi al la nazia reistaro (propagandis naziajn ideojn, eksigis judajn membrojn ktp.).
5. Aktiva neŭtralismo. Certa devio de la neŭtralismo estis “aktiva neŭtralismo” aŭ “humaneca internaciismo” de Ivo Lapenna, kiun li komencis evolugigi post sia kverelo kun novaj gvidantoj de UEA en 1974 en sia “Neŭtrala Esperanto-Movado” kaj la revuo “Horizonto”: li, fakte, egaligis “neŭtralecon”, “Internan ideon” kaj liberal-demokratiajn valorojn, kio, certe, estas sufiĉe aktiva politika pozicio10. La koncepto ne ricevis iom amasan subtenon, kaj post la morto de Lapenna NEM, kune kun liaj ideoj, tuj dissolviĝis.
6. Laborista esperantismo. En 1910-aj jaroj en la rondoj de esperantistoj-laboristoj aperis kompreno, ke Esperanto povas bone servi kiel materiala ilo por proleta internaciismo. Ĝi donis la solan realan eblecon al “unuiĝo de proletoj de ĉiuj landoj”, do, Esperanto devis servi al klasaj celoj de laboristoj. Tiu apliko de Esperanto ne estas, certe, politike neŭtrala. Sed la neŭtralan movadon ili samtempe ne konsideris vere neŭtrala: ĝia neŭtralismo permesis apliki Esperanton ne nur al scienco, medicino ks., sed ankaŭ, ekzemple, al komerco, kiu ja estas afero burĝa kaj, sekve, neneŭtrala politike – almenaŭ ne malpli ol la laborista esperantismo. Tial neŭtralismajn asociojn, kiel UEA, oni eknomis “burĝaj”. Efektive, sinsekve supertendenca konduto de SAT faris ĝin ofte pli reale neŭtrala ol UEA, kiu en praktika vivo ne kontraŭas al diversaj diktaturoj per tio subtenante ilin11. Sur principoj de laborista esperantismo estis kreita kaj funkcias ĝis nun SAT. Kvankam ofte en laborist-esperantismaj verkoj estas kritiko de la Interna ideo, kiel “burĝa”, en ili samtempe temis pri la rolo de Esperanto en estonta homara unuigo, kio estas, fakte, nur alia vortumo (aŭ aspekto) de la sama nocio.
7. Sennaciismo. El kunfandiĝo de la Interna ideo kaj laborista esperantismo naskiĝis koncepto de sennaciismo, ellaborita de E. Lanti fine de la 1920-aj jaroj. Laŭ li, sennaciismo estas "kultura doktrino, kies ĉefaj celoj estas: 1) malapero de ĉiuj nacioj, rigardataj kiel sendependaj, suverenaj unuoj; 2) mondmastrumado kaj racia utiligado de ĉia energio kaj materio profite al ĉiuj homoj de nia planedo; 3) unuecigo je ĉiuj mezuroj kaj kalkuliloj; 4) praktikado de sennacieca lingvo (Esperanto) kun la celo, ke ĝi fariĝu la sole uzata kulturlingvo. La sennaciismo signifas la venkon de l' homeco super la nacieco; ĝia realiĝo estus la triumfo en la homa cerbo de la racia tendenco super la mistike senta." La ekzisto de nacioj estas en tiu koncepto proklamata kiel plago de la homaro, kondukanta al malamo kaj militoj, kaj estonta socialisma socio (imagebla nur tutmondskale) devas reciproke asimili ilin ĉiujn. Nepra kondiĉo por malapero de la nacioj estas vasta uzado de Esperanto unuavice de laboristoj, strebantaj al klasa liberiĝo; siavice, vasta uzado de Esperanto devas helpi al sennaciigo, kaj, tial, unuiĝo de la mondo. Sennaciismo estas la plej ekstrema (kaj plene logika) evoluigo de la Interna ideo: la homaro fariĝu unusola nacio kaj parolu unusolan komunhoman lingvon. Alimaniere oni povas prezenti sennaciismon kiel “homaranismon sen ajna mistikismo”.
8. Raŭmismo. Parto de partoprenintoj de la 36-a IJK en la finna urbeto Raŭmo en 1980 subskribis la Manifeston, kiu la unuan fojon reale flankenmetis la Internan ideon de Esperanto kaj anstataŭigis ĝin per iuj aliaj “pli gravaj” valoroj. La ĉefa ideo de la Manifesto estas, ke la “praceloj” de esperantistaro (tutmonda akcepto de la internacia lingvo kun paciga rezulto ktp.) ne tre aktualas, sed esperantistaro kun propra kulturo jam ekzistas, kaj havas propran valoron kaj intereson. Eĉ pli: ĝi fariĝis siaspeca nova etno, dissemita tra la tuta mondo (kiel ciganoj aŭ judoj), kaj devas konduti simile al tiaj diasporaj etnoj, defendante sian identecon kaj disvolvigante sian kulturon. Raŭmistoj, kies ĉefa ideologo estas Giorgio Silfer (fondinto kaj gvidoro de la kooperativo “Literatura Foiro”), signife malpli multas ol “finvenkistoj” (kiel ili nomas ĉiujn ceterajn esperantistojn), sed estas influaj sur la kultura kampo: ekzemple, ili lanĉis en 1993 agadon de Esperanto PEN-centro (farinte tiel gravan servon ankaŭ por la Esperanto-movado!). En 1998 jaro surbaze de la ideoj de Silfer estis proklamita, kaj en 2001 – kreita “Esperanta civito”, kiu eĉ havas sian konstitucion, konsulon (=prezidenton, la unua konsulo estis elektita Walter Żelazny), senaton kaj aliajn atributojn de la ŝtato, kaj eĉ strebas fariĝi “subjekto de internacia juro”. Tio paradokse proksimigas raŭmismon al certaj ideoj de Lanti, kiu en kadroj de sia sennaciismo revis pri io simila12.

Aldona rimarko. En 1991 estis provo forigi kontraŭdirojn inter raŭmismo kaj tradiciaj esperantismaj konceptoj dum ILEI-konferenco en Voss (Norvegio). Tamen, “Proklamo de Voss” ne kontentigis la raŭmistojn kaj ne okazis seriozan influon al la cetera esperantistaro, por kiuj ĝiaj asertoj estis tro ordinaraj.
9. Etnodefenda esperantismo. Tute mala al sennaciismo estas la ideo, ke Esperanto, tutmonde aplikiĝinte, savos la malgrandajn kaj aliajn lingvojn kaj etnojn, kiuj malaperas pro ekstera lingvoimperiisma premo. La ideo aperis jam delonge, sed fariĝis speciale populara kaj sinsekve aplikiĝas ekde 1970-aj jaroj. Ĝi estas populara en medioj de eŭropuniaj esperantistoj, strebantaj persvadi pri valoro de Esperanto eŭropajn aŭtoritatojn, kaj iel adapti esperantismon al komuneŭropa ideologio. Kun tiu ideologio estas ofte ligita la ideo pri propedeŭtika valoro de Esperanto13: se Esperanto helpas pli bone lerni aliajn lingvojn, ĝi kontribuas al plurlingvismo, kiu ja estas oficiala celo de EU instancoj! Nun la ideo pri etnodefenda, propedeŭtika, diferenckonserva ks. rolo de Esperanto estas tre vaste uzata en kampanjoj por Esperanto en Eŭropa Unio kaj ege popularas en UEA.
10. Moderna socie aktiva esperantismo. En 1969 dum 25-a IJK en sveda urbo Tyresö estis akceptita Deklaracio, en kiu estas starigitaj la celoj: 1) pli aktive enmiksiĝi en la mondan lingvan situacion, kiu ja estas neadekvata enkadre de ĝenerala batalo por la digno de la homo kaj, eĉ, 2) lanĉi la aktivecojn kiuj celos plivastigi la dimension de la individuo en la socia kaj teknologia evoluo. Tiamaj gvidoroj de TEJO baldaŭ ekgvidis UEA, kiu ekde mezo de 1970-aj fariĝis multe pli politike engaĝita kaj maldekstra idee (sed, certe, ne partipolitika!). Tio eĉ elvokis malgrandan skismon en 1974 – Ivo Lapenna (kvankam siatempe li mem enkondukis mencion pri homaj rajtoj en Statuton de UEA), opiniis plian socian engaĝiĝon de la asocio “komunisma influo”. Sed la evoluo de UEA en 1970-aj-90-aj jaroj direktiĝis ne laŭ deziroj de Lapenna. Tamen ankaŭ grava socia engaĝiĝo reale ne okazis. Nur en 1992 reprezentanto de jam sekva generacio Mark Fettes verkis artikolon “Ni eniru la socian kampon”. Tiu artikolo fariĝis ideologia bazo de la Praga Manifesto, akceptita en 1996 dum 81-a UK, kaj kiun subskribis jam miloj da personoj, sed, certe, ne sennaciistoj kaj raŭmistoj.
Notindas, ke certaj ideologioj en E-komunumo aperis sub influo de eventoj en la makrosocio: la 1-a paragrafo en Bulonja Deklaracio ŝuldas al Unua Rusa revolucio, formiĝo de la laborista esperantismo – al la Dua Rusa revolucio, Deklaracio de Tyresö – al eventoj de 1968, Praga Manifesto – al falo de la Berlina muro ktp. Ligo de certaj ideoj, aperintaj en la E-komunumo, kun eventoj, okaziĝantaj en la “makrosocio”, estas ne ĉiam evidentaj, kaj esplori ilin estas komplika, sed tre interesa tasko.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   13


Elŝuti 0.9 Mb.

  • 6. Laborista esperantismo.
  • 9. Etnodefenda esperantismo.
  • 10. Moderna socie aktiva esperantismo.

  • Elŝuti 0.9 Mb.