Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Николай Львович Гудсков конспект эсперантологии На языке Эсперанто Гудсков Н. Л. Г 93 Epitomo de esperantologio. / конспект

Elŝuti 0.9 Mb.

Николай Львович Гудсков конспект эсперантологии На языке Эсперанто Гудсков Н. Л. Г 93 Epitomo de esperantologio. / конспект




paĝo2/13
Dato14.03.2017
Grandeco0.9 Mb.

Elŝuti 0.9 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   13

II. Historio de Esperanto



1. Biografio de Zamenhof
Biografio de Zamenhof estas granda esplortereno, sur kiu laboris pluraj esperantistoj kaj pri kiu aperis gravaj libroj; tial pri ĝi ĉi tie eblas paroli nur skize. La ĉefaj eventoj en la vivo de Zamenhof estas prezentitaj en la suba kronologia tabelo. Necesas atenti kelkajn gravajn momentojn pri la personeco de la Majstro, kiuj helpas kompreni kial li sukcesis (fakte, la sola dum la monda historio) ne nur proponi, sed ankaŭ vivigi planlingvon.

1) Influo de la familio kaj ĉirkaŭaĵo. De la naskiĝo Zamenhof troviĝis sub influo de kelkaj malsamaj kulturoj kaj ideoj, kio permesis al li vidi la mondon pli vaste, ol kutime (la kulturoj rusa, en kiu edukis lin la patro kaj la gimnazio, la juda, venanta de tradiciema patrino kaj proksima ĉirkaŭaĵo, la pola, venanta el la medio; ateismo de la patro kaj pieco de la patrino, ktp.). Ĉiuj menciitaj (kaj ankaŭ ne menciitaj) influoj kontribuis evoluon de lia penso. Do, li naskiĝis en taŭga loko kaj en taŭga familio.

2) Lingvaj kapabloj kaj konoj. Sendube, kapabloj de Zamenhof pri la lingvoj estis neordinaraj. Kelkaj lingvoj estis por li fakte propraj: la rusa, germana (inkluzive la jidan kiu tiutempe estis konsiderata germana ĵargono, kaj pri kies literatura normigo Zamenhof poste laboris) kaj la pola. Parte li ŝuldas tion al la patro, fremdlingva instruisto – almenaŭ, dank’ al li la Majstro bone posedis la literaturan germanan kaj francan. Li bone sciis ankaŭ la klasikajn mortajn lingvojn (latinan, grekan kaj hebrean), iom malpli bone – la anglan. Grado de scio de aliaj lingvoj estas diskutata, sed inter lingvoj, kiujn li almenaŭ iom konis, estas la itala, eklezia slava, litova. Certe, li bone konis Volapukon kaj poste – novaperantajn gravajn planlingvojn. Do, lia lingvistika bazo estis tre granda. Samtempe, bonŝance li ne fariĝis profesia lingvisto, kaj rigoraj sciencaj paradigmoj ne ĝenis liberan disvolvon de lia pensado.

3) Literatura talento. Sukceson al Zamnhof donis ankaŭ lia literatura talento, riveliĝanta en liaj verkoj. Li ja ne nur ellaboris modelan stilon en Esperanto, sed bone verkis ankaŭ en la rusa kaj aliaj lingvoj.

4) Personeco. Oni ofte emfazas modestecon de Zamenhof. Tamen tio estas troigo. Ekzemple, rifuzo pri la aŭtoraj rajtoj pri la lingvo venis de klara kompreno ke tio servas al bono por la afero. Li posedis certan karismon: liaj familianoj, inkluzive la fratojn, bopatron, gefilojn fariĝis liaj ardaj adeptoj (ja ne facilas fariĝi “profeto en propra lando”), kaj li povis flamigi per siaj paroladoj amasojn de esperantistoj. Li neniam rifuzis monsubtenon, se tio helpis al la afero. Liaj konvinkoj evoluis, sed nur sub influo deinterne, deekstere devojogi lin neniam eblis.
1859 – 03(15). 12 en Bjalistoko (Bjalystok, Belostok) de Marko kaj

Rozalia Zamenhof naskiĝis la filo Lazaro.

1873 – la familio Zamenhof translokiĝis al Varsovio.

1878 – kreo de Lingwe Uniwersala (la unua “Praesperanto”).

1879 – aliĝo al Medicina fakultato de Moskva Universitato.

1881 – reveno al Varsovio (aliĝo al tiea universitato).

1881-87 – partopreno en fruaj cionismaj rondetoj.

1884 – renkontiĝo kun Klara Zilbernik.

Konatiĝo kun la lingvo Volapük kaj kritiko de ties koncepto.

1885 – ricevo de medicina diplomo; komenco de kuracista praktiko en

Veisejai (Litovio);

reveno al Varsovio.

1886 – studado de oftalmologio en Vieno, komenco de okulkuracista

praktiko.

1887 – eldono de la Unua Libro kontraŭ doto de sia fianĉino; edziĝo al

Klara Zilbernik.

1889 – komenco de redaktado de “La Esperantisto”.

1889-90 – provo eklabori en Ĥerson.

1892-94 – helpado de termezuristo W. H. Trompeter, oferinta parton

de sia salajro al Zamenhof por ke li povu okupiĝi pri

Esperanto.

1893 – transloĝiĝo al Grodno.

1894 – laboro pri reformo de Esperanto (proponita por la voĉdonado

kaj, rezulte, neakceptita).

1894 – traduko de “Hamleto” de Ŝekspiro.

1895 – ĉeso de “La Esperantisto” pro cenzura malpermeso disvastigi

ĝin en Rusio pro aperigo en ĝi de artikolo de Lev Tolstoj “Prudento kaj kredo”.

1997 – klara anonco pri definitiva ŝiro de rilatoj kun cionismo.

1898 – reveno al Varsovio.

1900 – “Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia” (sub

pseŭdonomo Unuel).

1901 – “Hilelismo”.

Atingo de relativa materia bonstato.

1903 – “Fundamenta Krestomatio”.

1905 – “Fundamento de Esperanto”.

Nomita kavaliro de Franca Honora Legio.

Partopreno en la 1-a Universala Kongreso en Bulonjo-sur-

Maro (Francio); kongresa parolado pri unikeco kaj signifo de

la kongreso kaj forpasintaj pioniroj; “Preĝo sub la Verda

Standardo”.

“Proverbaro Esperanta”.

1906 – Partopreno en la 2-a UK en Ĝenevo (Svisio); kongresa

parolado pri la Interna ideo de Esperanto.

“Homaranismo”.

Komenco de eldonado de “La Revuo”, kie aperadis tradukoj

de Zamenhof.

1907 – partopreno en la 3-a UK en Cambridge (Britio); kongresa

parolado pri la esenco kaj celo de niaj kongresoj.

Traduko de “Revizoro” de Gogol.

1908 – partopreno en la 4-a UK en Dresden; kongresa parolado pri la

lingvaj reformoj.

Tradukoj de “Georgo Dandin” de Molière, de “Ifigenio en Taŭrido” de Goethe, de “Rabistoj” de Schiller.

1908-14 – tradukado de la Biblio.

1909 – partopreno en la 5-a UK en Barcelono; kongresa parolado.

Tradukoj de “Rabeno de Baĥaraĥ” de Heine, de “Gimnazio”

de Alejĥem.

1910 – partopreno de la 6-a UK en Vaŝingtono; kongresa parolado pri

rekonfirmo de la principoj el “Esenco kaj estonteco”.

Partopreno kaj elpaŝo (pri neceso paroli en Esperanto) en la 1-a Rusia Kongreso.

Traduko de “Marta” de Orzeszko.

Apero de traduko de “Batalo de l’ vivo” de Dickens (tradukita en 1891).

1911 – partopreno de la 7-a UK en Antverpeno; kongresa parolado pri

organizaj problemoj de esperantista komunumo.

1912 – partopreno de la 8-a UK en Krakovo; la lasta kongresa

parolado, en kiu li plene rezignis de ĉiuj rajtoj je Esperanto

kaj oficiala rolo en la movado.

1-a eldono de “Lingvaj respondoj”.

1912-14 – nesukcesaj provoj organizi kongreson de homaranoj.

1913 – partopreno en la 9-a UK en Berno, la unuan fojon sen publika

parolado.

1914 – nesukcesa vojaĝo al neokazinta pro milito 10-a UK en Parizo,

komplika reveno el Kolonjo al Varsovio tra Danio, Svedio kaj

Finnlando.

1915 – “Letero al diplomatoj”.

1917 – 14.04 mortis en Varsovio3; 16.04 entombigita.
2. Historio de Esperanto-movado
Historio de Esperanto-movado estas jam sufiĉe longa kaj riĉa, ĉiu el la eventoj, indikitaj en la suba kronologia tabelo, meritas apartan libron aŭ, almenaŭ, artikolon (kaj multaj tiaj ekzistas). Por resti en la kadroj de la ĝenerala superrigardo al tiu kronologio indas, tamen, aldoni karakterizoj de la ĉefaj periodoj de la historio.

1) La rusa periodo 1887-1895. Plejmulto de la esperantistoj troviĝis sur la teritorio de Rusia Imperio, kaj tie estis la centro de la movado, tamen necesas emfazi ankaŭ gravecon de la germanaj pioniroj en tiu periodo (ekz., Leopold Einstein kaj W. H. Trompeter). Fine de la periodo post voĉdonado en 1894 ĉesis streboj al lingvaj reformoj.

2) La franca periodo. 1895-1905. La centro de la movado translokiĝas al Francio, kie okazas grandaj propagandaj sukcesoj, aperas la unua landa asocio ktp. Gravan rolon tiutempe ludis L. de Beaufront. Ne hazarde ĝuste en Francio okazis la unua UK.

3) La internacia periodo. 1905-1914. Post la 1-a UK la movado fariĝis vere internacia, rapide disvolviĝis E-kulturo. Samtempe ekflamis Ido-krizo – la lasta serioza provo de lingvaj reformoj. Post malsukceso de serioza skismo la movado rapide disvolviĝis sur plene stabila lingva bazo, aperis internaciaj E-organizaĵoj.

4) La unua mondmilito. 1914-1919. Dum la mondmilito la movado ĝenerale stagnis. Tamen Esperanto plenumis grandajn humanajn servojn fare de UEA; pluraj personoj konatiĝis kun la lingvo memstare kaj disvastigis ĝin eĉ en militkaptitejoj, kio formis la bazon por la postmilita disfloro de la movado.

5) Disvastigo kaj progreso. 1919-1933. La movado rapidege evoluis pro, ĉefe, du faktoroj. Unue, en tiu periodo rapide kreskis ĝia aplikado kaj eĉ oficiala agnosko en diversaj fakaj kampoj (radio, komerco, turismo), malgraŭ malsukceso ĉe Ligo de Nacioj; disvolviĝis E-instruado kaj perfektiĝis ties metodoj. Samtempe la ĉefa kresko de esperantistaro okazis en kadroj de vigla laborista E-movado.

6) Malprogreso pro persekutoj kaj skismoj. 1933-1939. La movado ricevis gravajn batojn pro persekutoj de esperantistoj komence en hitlera Germanio, poste – en stalina Sovetio. Samtempe okazadis organizaj kaj ideaj skismoj kaj en la laborista kaj en neŭtrala movadoj. Multaj atingoj de la antaŭa periodo estis perditaj. Samtempe rapide kreskis la nivelo de E-literaturo.

7) Stagno dum la dua mondmilito. 1939-1946. En tiuj jaroj la stagno estis pli serioza ol dum la unua mondmilito pro pli granda milita krueleco; eĉ en neŭtralaj landoj ne eblis organizi vere efikajn humanajn servojn.

8) Renaskiĝo kaj disvolviĝo. 1946-1969. Post la milito la nivelo de la neŭtrala movado rapide restariĝis, aparte kiam meze de la 1950-aj ĝi renaskiĝis en la Orienta Eŭropo. La laborista movado, tamen, neniam plu atingis la nivelon, kiun havis komence de la 1930-aj. UEA eĉ ricevis certan agnoskon ĉe UNESKO, tamen atingi pli grandajn sukcesojn, proksimigantajn Esperanton al la Fina venko, ne povis.

9) Serĉado de nova identeco. 1969-ĝis nun. Pro tio esperantistoj komencis serĉi novajn vojojn por sia agado. Tiu serĉado elvokis dolorajn kverelojn kaj skismojn. Aperis novaj, ofte kontrastaj ideaj fluoj, kiuj devas helpi trovi novajn agadmanierojn en la ŝanĝiĝanta mondo (de protekto de minotitataj popoloj ĝis kreo de propraj ŝtatecaj strukturoj). Tiu serĉado plu daŭras, tamen notindas, ke neniam E-kulturo evoluis tiom rapide, kiel dum lastaj du jardekoj.


1887 – 26. 07 estis ricevita cenzura permeso por disvastigi la Unuan

Libron.


1888 – la Dua libro kun aldono, aliaj broŝuroj.

Nurenberga societo de volapukistoj transiras al Esperanto kaj

fariĝas la unua societo de esperantistoj.

1989 – Adresaro de la unua milo de esperantistoj.

“La esperantisto”.

1894 – voĉdono pri reformoj kun la rezulto nenion ŝanĝi.

1895 – ĉeso de “Esperantisto” en Rusio.

“Lingvo Internacia”.

1898 – Unuiĝo Franca por Esperanto.

1904 – la unua internacia renkontiĝo de esperantistoj en Calais

[Kale’], Francio.

1905 – 1-a UK en Bulonjo-sur-Maro (iniciatinto – A. Michaux).

Bulonja Deklaracio pri Esperantismo.

Lingva Komitato.

La revuo “Esperanto”.

1906 – Centra Oficejo.

1907 – fondo de ISAE.

1907-08 – Ido-krizo.

1908 – fondo de UEA far H. Hodler kun delegita reto kaj “Esperanto”

kiel ties organo.

Apero de Akademio de Esperanto enkadre de Lingva

Komitato.

1914-18 – agado de UEA dum la unua mondmilito: servoj por perado

de privataj informoj pri la sorto de militkaptitoj, vunditoj

ktp.(ĉ. 200000 kazoj).

1921 – Fondo de SAT far Lanti.

Komenco de eldonado de “Esperanto Triumfonta” far T. Jung

(ekde 1925 ŝanĝinta la nomon al “Heroldo de Esperanto”).

1922 – Kontrakto de Helsinko inter UEA kaj CO pri komuna agado.

Provo (malskcesa) ricevi oficialan agnoskon en Ligo de

Nacioj.

1929 – fondo de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno far H. Steiner.



1929-31 – skismo en SAT, forfalo de la sovetia esperantistaro el SAT.

1930 – fondo de Internacia Esperanto-Instituto en Hago far A. Cseh.

1933 – eldono de “Enciklopedio de Esperanto”.

Komenco de persekutoj de esperantistoj far nazioj en

Germanio, malpermeso de la laborista E-movado.

1934 – eldono de Plena Vortaro.

1936 – skismo en la neŭtrala E-movado je UEA kaj novfondita

Internacia Esperanto-ligo kiel federacio de landaj asocioj.

1937-38 – persekutoj de esperantistoj en Sovetunio, ĉeso de E-movado

tie.


1938 – fondo de TEJO, la 1-a IJK en Groet (Nederlando).

1939 – plena malpermeso de E-movado en Germanio.

1939-45 – preskaŭa ĉeso de Esperanto-movado. En ĉiuj landoj,

okupitaj de Germanio kaj Sovetio, malpermeso de E-movado.

En Svedio aperadas “Malgranda Revuo”.

1946-49 – unuiĝo de IEL kaj UEA sub la nomo “UEA”, sed kun

aliĝintaj landaj asocioj.

1950 – lanĉo de Belartaj Konkursoj de UEA.

1951 – Munkena Deklaracio.

1952 – komuna malfermita letero de UEA kaj SAT al Stalin kun

akuzoj pri persekutoj de esperantistoj.

1953 – fondo de Mondpaca Esperantista Movado.

1954 – Montevidea Rezolucio de Unesko.

1958 – Eldono de “Esperanta antologio”.

1959 – solena festado de centjara jubileo de Zamenhof.

Pola Radio komencis ĉiutagajn elsendojn.

1966 – kolektado de subskriboj por UN favore al Esperanto.

Malsukceso ĉe UN.

1969 – Deklaracio de Tyresö.

1970 – eldono de Plena Ilustrita Vortaro.

1974 – eldono de “Esperanto en perspektivo”.

Skismo dum UK en Hamburgo kaj kreo de Neŭtrala Esperanto– movado far I. Lapenna.

1980 – eldono de Plena Analiza Gramatiko.

Nova (moderna) Statuto de UEA.

Manifesto de Raŭmo.

1984 – Dua, plilarĝigita, eldono de “Esperanta antologio” (plej elstaraj

originalaj poeziaj verkoj).

1985 – dua rezolucio de Unesko.

1987 – solena festado de centjariĝo de Esperanto, preskaŭ

7000-persona UK en Varsovio.

1988 – eldono de “Trezoro” (prezento de originala prozo, aperinta

dum 100 jaroj).

1996 – Praga Manifesto.
3. Historio de Esperanto-movado en Rusio kaj Sovetio
La movado en Rusio-Sovetunio ĝenerale evoluis simile al la tutmonda, nur iuj tendencoj riveliĝis, pro cirkonstancoj en la lando, pli draste, la aliaj estis ne tre rimerkeblaj. Tial la ĉefajn periodojn de ĝia historio eblas prezenti jene:

1) Komenca elprovado de la lingvo, formiĝo de E-komunumo. 1887-1905.

2) Ddisvolviĝo de la movado, eldonado, unuaj landaj kongresoj. 1905-1917.

3) Kresko de intereso al Esperanto kaj sporada disvastigo de ĝi dum la civila milito. 1917-1921.

4) Disfloro: disvastigo, instruado, aplikado de Esperanto. Viglaj kontaktoj kaj kunagado kun la internacia laborista movado. 1921-1930.

5) Izoliĝo de movado, kresko de limigo por la disvastigo. 1930-1938.

6) Pereo de la movado (kaj fizika neniigo de pluraj aktivuloj). Nur tre malofta sporada riveliĝo de hazardaj aktivecoj. 1938-1956.

7) Renaskiĝo de la movado, reapero de internaciaj kontaktoj, sciencaj esploroj, provoj de eldonado, enlandaj renkontiĝoj, bone organizita junulara aktivado. 1956-1979.

8) Plua disvastiĝo en kondiĉj de la ŝtata kontrolo. Kresko de la kvanto de la kluboj, pluraj novaj iniciatoj. 1979-1989.

9) Ekzisto en kondiĉoj de libereco. Drasta kresko de internaciaj kontaktoj. Profesinivela eldonado de libroj kaj revuoj. Kvanta malkresko, organizaj kaj financaj problemoj. Serĉado de novaj formoj kaj strategio de la landa movado. 1989-ĝis nun.


1888 – “La neĝa blovado” far Puŝkin tradukita de A. Grabowski

fariĝis la unua aparta beletra libro en Esperanto.

1889 – el 1000 unuaj esperantistoj, kies adresoj estis publikigitaj en

“Adresaro”, 911 estis loĝantoj de Rusia Imperio.

Apero de la unuaj esperantistaj societoj en Moskvo kaj

Odeso.


1890 – fondo de Esperanto-societo en Ivanovo-Voznesensk

1892 – fondo de la unua oficiale registrita E-societo: “Espero” en

Peterburgo.

1895 – ĉesigo de disvastigo de “Esperantisto” en Rusio.

1896 – la unua teatra prezento en Esperanto: “La unua brandfaristo” de

Lev Tolstoj far smolenskaj esperantistoj.

1904 – la unua rusia E-gazeto “Espero” (3 numeroj).

1905-1908 – eldonado de “Ruslanda Esperantisto” (31 numeroj)

1908 – eldonado de “Espero”, suplemento al la ruslingva “Vestnik

znanija”.

Fondo de librejo “Esperanto” en Moskvo far A. Saĥarov.

Fondo de Rusia Esperantista Ligo.

1909-1917 – eldonado de “La Ondo de Esperanto”.

1910 – 20-25. 04 en Peterburgo okazis la unua Rusia Esperantista

Kongreso, kiun partoprenis Zamenhof.

Fondo de Instituto de Esperanto en Moskvo.

Fondo de Universala Ligo.

1911 – proceso kontraŭ A. Postnikov; kondamno pro spionado al 8

jaroj de bagno. Fermo de Universala Ligo kaj de Rusia

Esperantista Ligo.

1913 – 2-a Rusia Esperantista Kongreso, Kievo.

1917 – aktiva partopreno de multaj esperantistoj en revoluciaj eventoj,

ĉeso de LOdE.

1918-21 – ofte okazanta instruado de Esperanto en Ruĝa Armeo.

1921 – 3-a Rusia Esperantista Kongreso, fondo de Sovetlanda

Esperantista Unio.

1923 – la unua radioelsendo en Esperanto de Radio Kominterna.

1925 – la unua sovetia E-a poŝtmarko.

1926 – 6-a SAT-kongreso en Leningrado.

1926-35 – stimulado de internacia esperantista laborista korespondado,

aktiva agado de esperantaj korespondentoj, abunda

publikigado en gazetaro de peresperantaj informoj.

1920-aj-komenco de 1930-aj – vasta instruado de Esperanto en

lernejoj.

1930 – lasta partopreno de sovetiaj esperantistoj en SAT-kongreso;

ĉesigo de oficialaj rilatoj kun SAT.

Fondo de eldonkooperativo EKRELO.

1933 – ĉesigo de esperantlingvaj radioelsendoj.

1935 – kreskanta ŝtata premo al SEU; limigoj por disvastigo de

Esperanto.

1937 – aresto de pluraj esperantistaj aktivuloj.

1938 – fermo de stabejo de SEU, amasaj arestoj de esperantistoj;

pluraj esperantistoj mortkondamnitaj kaj ekzekutitaj.

1956 – reapero de unuaj esperantistaj grupoj.

Provo restarigi SEU.

1957 – renkontiĝo de sovetiaj kaj eksterlandaj esperantistoj en kadroj

de Tutmonda Festivalo de Junularo kaj Studentoj.

Broŝuro de N. Andreev.

1959 – unuaj esperantistaj tendaroj. Lanĉo de Baltaj Esperantaj

Tendaroj.

1961 – libro de I. Sergeev.

1962 – Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetiaj Esperantistoj ĉe

SSOD.

1963 – partopreno de sovetiaj esperantistoj en UK en Sofio (de tiu



tempo – en multaj UK-oj).

Komenco de eldonado de esperantaj broŝuroj ĉe la

Komisiono.

1965 – Adresaro, kiel praformo de SEJM.

1966 – Fondo de SEJM.

Rusa-esperanta vortaro de E. Bokarev.

1966-79 – agado de SEJM.

1967 – lanĉo de SEJT-oj.

1974 – Esperanto-rusa vortaro de E. Bokarev (2-a eldono – 1982).

Apero de Problema grupo pri interlingvistiko en Instituto pri

lingvoscienco.

Eldono de lernolibro de B. Kolker en formo de“Metodikaj

rekomendoj” (poste multfoje oficiale – en 1976, 1978, 1980 –

kaj neoficiale reproduktata en multaj urboj).

1979 – fondo de ASE surbaze de la Komisiono.

1979-83 – eldono de 11 esperantlingvaj suplementoj al “Moscow

News”.

1982 – 2-a Konferenco de ASE. Sukcesa “balota ribelo” de



esperantistoj-delegitoj.

Kurso de B. Kolker en “Kemio kaj vivo” (“Ĥimija i ĵiznj”).

1984 – lernolibro de Z. Semjonova kaj M. Isaev.

1986 – Internacia MEM-renkontiĝo en Volgogrado.

1988 – aliĝo de multaj sovetiaj esperantistoj al SAT pro falo de la

58-jara malpermeso.

Fondo de SEJM-2.

1988-90 – apero de kooperativoj de Esperanto-instruistoj (“Kopso” en

Moskvo, “Espero” en Leningrado), turismaj esperantistaj entreprenoj, eldonejoj (Esperanto-redakcio de “Progreso”, transformiĝonta je memstara “Impeto”, “Sezonoj”), kursoj en diversaj gazetoj (“Trezvostj i kultura”, “Tramvaj” ka.).

Lanĉo de EoLA-j.

1989 – 3-a konferenco de ASE – Kongreso de restarigita SEU.

Aliĝo de SEU al UEA.

1989-90 – memstariĝo de aro da respublikaj Esperanto-asocioj.

1990 – Unuafoja partopreno de sovetiaj SAT-anoj en SAT-kongreso

(Linz, Aŭstrio) post 60-jara paŭzo.

1991 – kreo de REU surbaze de SEU pro la disfalo de USSR.

1992 – apero de REA.

Eldono de lernolibro de B. Kolker en “Nauka”.

SAT-kongreso en Kaŭno – la unua sur postsovetia teritorio

post 1926 – kun abunda partopreno de rusiaj esperantistoj.

1994 – unuiĝo de REU kaj REA en REK en Niĵnij Novgorod.

1995 – IJK apud Peterburgo.

1996 – SAT-kongreso en Peterburgo.

1998 – SAT-kongreso en Odeso.

2000 – transformo de SEJM al REJM dum REK en Ĉeboksaro.

SAT-kongreso en Moskvo.



1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   13


Elŝuti 0.9 Mb.

  • 2. Historio de Esperanto-movado
  • 3. Historio de Esperanto-movado en Rusio kaj Sovetio

  • Elŝuti 0.9 Mb.