Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Николай Львович Гудсков конспект эсперантологии На языке Эсперанто Гудсков Н. Л. Г 93 Epitomo de esperantologio. / конспект

Elŝuti 0.9 Mb.

Николай Львович Гудсков конспект эсперантологии На языке Эсперанто Гудсков Н. Л. Г 93 Epitomo de esperantologio. / конспект




paĝo13/13
Dato14.03.2017
Grandeco0.9 Mb.

Elŝuti 0.9 Mb.
1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   13

Nikolin’ (Nicole Pairoux) – belgia, poste svisia esp-istino, kantistino. 50

Novikova Ludmila – esp-istino el Niĵnij Tagil, poste Moskvo, poeto, tradukisto. 51

Nylön Paul Axel (1870-1958) svedia pionira esp-isto, ĵurnalisto, movada organizanto, instruisto, tradukisto.

Obrezkov Andrej – esp-isto el Ivanovo, bardo. 51

Ogden Ch. K. (1889-1957) – brita lingvisto. 9

Orzeszko (Orzeszkowa) Eliza (1941-1910) – pola verkistino. 13

Pagano Giorgio – italia esp-isto, movada organizanto. 74

Parfentjev Aleksandr – rusia esp-isto, verkisto. 39

Paseĉnikov Jurij – tomska esp-isto. 52

Paustovskij Konstantin (1892-1968) – rusa verkisto. 38

Peano G. (1858-1932) – itala matematikisto kaj lingvisto. 9

Pechan Alfonso (1902-1994) – hungaria esperantisto. 45

Peĉonkin Andrej – esp-isto el Krasnojarsk. 5, 65

Peevski Vasil – bulgaria esp-isto, sciencisto-geodeziisto, redaktoro. 60

Peneter Peter – pseŭdonimo de Kalocsay K. (vd.).

Pettyn Andrzej – polia sp-isto, radia ĵurnalisto, instruisto, eldonisto. 88

Piĉ Karolo (1920-1995) – ĉeĥia esp-isto, verkisto. 30, 36, 37, 45, 65

Picasso Marko – italia esp-isto, verkisto. 38

Pill K. – sovetia estonia esp-isto. 61

Pióro Julia (1902-1988) – polia esp-istono, poetino. 36

Piron Claude (pseŭdonimoj: Johan Valano, Johan Balano) – belgia. poste svisia esp-isto, verkisto, lingvisto, psikologo, esperantologo, bardo. 35, 39, 40, 43, 51, 65, 88

Pokrovskij Sergio – novosibirska esp-isto, tradukisto, esperantologo. 47

Popkov Oleg – peterburga esp-isto, aktoro. 49

Popkova Anastasia – peterburga aktorino, filino de O. Popkov. 49

Postnikov Aleksandr (1880-1925) – rusia esp-isto, movada organizanto, enkarcerigita de la cara registaro, mortpafita de bolŝevistoj. 18, 70

Potts Bertram (1895-1994) – novzelanda esp-isto, verkisto. 35, 40

Povorin Miĥail – moskva esp-isto, bardo. 51

Power Daniela Deneva. 41

Privat Edmond (1889-1962) – svisia esp-isto, eminenta historiisto, publicisto, movada organizanto. 25, 26, 40, 42-44, 47

Prus Bolislaw (pseŭdonimo de Aleksandr Glowacki, 1847-1912) – pola verkisto. 32

Pumpr Tomáš (1906-1976) – ĉeĥia esp-isto, poeto-tradukisto. 30

Puŝkin Aleksandr (1799-1837) – rusa poeto. 17, 27, 31

Rados Peter (Radozo) – hungaria esp-isto, instruisto. 85

Ragnarsson Baldur – islandia esp-isto, poeto. 29

Rakuša Rudolf – kroatia esp-isto, instruisto. 81

Ravsel Jana. 49

Régulo Pérez Juan (1914-1993) – hispania esp-isto, eminenta eldonisto, esperantologo. 63

Reicher Emmanuel – germania esp-isto, aktoro, reiĝsoro. 48

Ribillard Jean (1904-1962) – francia esp-isto, verkisto. 34

Robinson Kenelm – pseŭdonimo de Sturmer K. R. C.

Rogov Andrej (1914-1978) – esp-isto el Ĥmelnickij, movada organizanto. 61

Rohl William F. 41

Roksano (pseŭdonimo de Flourens Jeanne). 47

Rosbach Johan Hammond – norvegia esp-isto, verkisto, ĵurnalisto.m 34

Rosenberger Vladimir (1849-1918) – peterburga inĝeniero, volapukisto, poste prilaboris la planlingvon Idiom-Neutral. 7

Rossetti Cezaro (1901-1950) – britia esp-isto, verkisto. 33

Rossetti Reto (1909-1994) – britia esp-isto, poeto, prozisto, tradukisto. 28, 33

Rossi Nikolino – italia esp-isto, poeto. 29

Rublov Sergej (1901-1978) – odesa esp-isto, esperantologo, tradukisto. 27, 64

Rudenko Gennadij – peterburga esp-isto, aktoro. 49

Rumler Josef – ĉeĥa esp-isto, poeto, literatura teoriisto. 30

Rytjkov Nikolaj (1926-1973) – sovetia, poste britia, esp-isto, aktoro, pasigis multajn jarojn en stalinaj koncentrejoj. 49

Sadler Victor – britia esp-isto, poeto, movada organizanto. 28

Saĥarov Aleksandr (1865-1943) – rusia esp-isto, eminenta ĵurnalisto, movada organizanto, eldonisto, instruisto. 18, 32, 38, 42, 44, 46, 47, 52, 58, 62

Sahibgarejev Salavat – esp-isto en Baŝkirio, ĵurnalisto. 54

Samodaj Vladimir – odesa, poste moskva esp-isto, movada organizanto, poeto. 5, 27, 31, 44, 58, 61, 70, 71

Sapir Edward – usona lingvisto. 6

Sapoĵnikov Viktor – esp-isto en Jalutarovsk (Tjumejna reg.), verkisto, tradukisto. 39

Saudian-Rousseau J. L. – francia esp-isto, aktoro. 49

Saussure Ferdinand de (1857-1913) – svisa lingvisto. 6

Saussure Rene de – svisia esp-isto, lingvisto, esperantologo, poste kreis plurajn proprajn lingvoprojektojn. 6, 43

Schick Franz. 73

Schicke Harald. 42

Schiller Iohann Friedrich (1759-1705) – germana poeto kaj dramverkisto. 13

Schleyer Johann Martin (1831-1912) – germana pastro, lingvisto-poligloto, kreinto de Volapük. 7, 102

Schmidt Reinhold (1867-1943) – germania esp-isto, dtramverkisto. 47

Schulhof Stanislav (1864-1919) – ĉeĥia esp-isto, poeto. 26

Schwartz (Soros) Teodoro (1894-1968) – hungaria, poste usona esp-isto, ĵurnalisto, verkisto. 32, 35, 56

Schwartz Raymond (1894-1973) – francia esp-isto, eminenta poeto, prozisto, teatra aganto. 28, 32, 34, 47, 48

Seabra Manuel de – hispania (portugaldevena) esp-isto, tradukisto, verkisto. 37, 65

Sebert Hyppolite (1839-1930) – francia esp-isto, generalo kaj sciencisto, movada organizanto. 71

Seemannovà Eva – ĉeĥa esp-istino, aktorino. 49

Sekelj Antonije (1907-1986) – jugoslavia esp-isto, movada organizanto, tradukisto. 54

Sekelj Tibor (1912-1988) – jugoslavia esp-isto, verkisto, mondvojaĝanto. 34, 54

Ŝekspiro (Shakespeare William, 1564-1616) – angla dramverkisto kaj poeto. 12

Selten Reinhard – germania esp-isto, nobelpremiito (1994) pri ekonomiko. 43

Semjonova Zinaida – leningrada esp-istino, instruistino. 19, 87

Seppik Henrik (1905-1990) – estonia esp-isto, instruisto, esperantologo. 43

Sergeev Ivan (1903-1964) – moskva esp-isto, esperantologo, ruslingva verkisto kaj ĵurnalisto. 18

Serrano Perez Luis. 73

Silfer Giorgio (pseŭdonimo de Ari Valerio) – italia esp-isto, movada organizanto, ĵurnalisto, verkisto. 23, 29, 47, 57, 72

Sinnotte Alleyne – britia esp-istino, verkisto. 39

Ŝirjaev Ivan (ankaŭ sub pseŭdonimo Ivan Malfeliĉulo, 1877-1933) – rusia esp-isto, eminenta verkisto, tradukisto, iniciatinto de “Enciklopedio de Esperanto”. 32, 38, 44, 65

Skaljer Vesna – kroatia esp-istino, poetino. 29

Skorupski Jan Stanisław – polia, poste svisia esp-isto, bardo. 51

Soroka Vladimir – sovetia ukrainia, poste svedia esp-isto, aŭtoro kaj plenumanto de kantoj. 47, 51

Soros György – hungaria esp-isto, poste kabeis kaj fariĝis usona miliardulo (filo de Teodoro Schwarz). 35

Spiridoviĉ Efim (1891-1958) – sovetia ukrainia esp-isto, vortaristo, interlingvisto, pasigis longan tempon en stalina koncentrejo. 47

Stalin – sovetia diktatoro. 16, 63

Steele Trevor – aŭstralia esp-isto, poste en diversaj eŭropaj landoj, eminenta verkisto, nun direktoro de CO de UEA. 37, 65

Steiner Hugo (1878-1969) – aŭstria esp-isto, movada organizanto, ĵurnalisto, instrruisto. 16, 80

Stojan Petro E. (1884-1961) – rusia esp-isto, poste en diversaj landoj, esperantologo. 43

Strugackij Arkadij kaj Boris – rusaj verkistoj. 64

Sturmer K. R. C. (1903-1960) – anglia esp-isto, verkisto (ankaŭ sub pseŭdonimo Robinson). 33

Su Armand – ĉinia esp-isto, poeto. 30

Ŝerment Mladen. 49

Sutkovoj Vladimir (1904-1937) – odesa esp-isto, vortaristo, poeto mortpafita de stalina reĝimo. 46

Szathmari Sandor (1897-1974) – hungaria esp-isto, eminenta verkisto. 34, 38, 39, 62

Szerdahelyi István (1924-1987) – hungaria esp-isto, esperantologo. 44

Szilagyi Francisko (Ferenc) (1895-1967) – hingaria, poste svedia esp-isto, eminenta verkisto, ĵurnalisto. 34, 57

Szilvasi Lászlo – hungaria esp-isto, ĵurnalisto. 54, 55, 65

Ŝevĉenko Aleksandr – moskva esp-isto, eldonisto. 54, 55, 65

Ŝevĉenko Elena – krasnojarska, poste moskva esp-istino, movada organizanto, ĵurnalisto, eldonisto.

Ŝilas Vitautas – sovetia litovia esp-isto, movada organizanto. 54, 71

Ŝilo Gennadij – esp-isto el Barnaul, poste Slavjansk, nun Moskvo, movada organizanto, juristo. 58

Ŝtimec Spomenka – kroatia esp-istino, eminenta movada organizanto, verkisto, instruisto. 36, 37, 65

Ŝulco Rikardo (Schulz Richard) (1906-1997) – germania esp-isto, tradukisto, poeto, esperantologo. 29

Tárkony Lajos (Totsche Ludoviko) (1902-1978) – hungaria esp-isto, verkisto, literatura kritikisto. 27, 28, 44

Tavanti C. – italia esp-isto, verkisto. 39

Tell Leander. 41

Ternavskij Miĥail – sovetia ukrainia esp-isto, poeto, profesie verkis ankaŭ ukraine. 31

Thorsen Poul – dana esp-isto, movada organizanto, eldonisto, poeto. 28, 29, 63

Tišljar Zlatko – kroatia kaj slovenia esp-isto, eminenta instruisto, movada organizanto, publicisto. 42, 43

Tófalvi Éva – hungaria esp-istino, ĵurnalisto, verkisto. 36

Tokarev Boris (1927-1994) – moskva esp-isto, instruisto, poeto, prozisto, tradukisto. 30, 31, 38, 81

Tolkien J. R. R. (1892-1973) – angla verkisto. 64

Tolstoj Lev (1829-1910) – rusa verkisto. 12, 17, 31, 48, 53, 62

Tonkin Humphrey – usona kaj britia esp-isto, profesia lingvisto kaj esperantologo, movada organizanto (en 1974-1991 prezidanto de UEA). 68

Tornado Bonifatio (pseŭdonimo de Tokarev Boris) – vd. ĉe Tokarev B.

Tóth Endre (1931-1981) – hungaria blinda esp-isto, verkisto. 36

Totsche L. – antaŭ la dua mondmilito nomo de Tárkony L. 44

Trifonĉovskij Ljubomir – bulgaria esp-isto, pupteatristo, poeto, ĵurnalisto. 57

Trompeter W. H.(1838-1901) – germania pionira esp-isto, mecenato de Zamenhof. 12, 14

Turgenev Ivan (1818-1883) – rusa verkisto. 32

Tvarožek E. V. (1920-1999) – slovakia esp-isto, instruisto, poeto. 48

Tzaut O. 50

Ueyama masao (1910-1988) – japana esp-isto, poeto kaj prozisto. 29, 35

Ungar Krys – anglia esp-istino, poeto, ĵurnalisto. 28

Unuel – pseŭdonimo de L. Zamenhof. 12

Urbanová Eli – ĉeĥia esp-istino, eminenta poetino. 30, 37

Vaha Blazio – hungaria esp-isto, esperantologo, verkisto. 37

Valano Johan (pseŭdonimo de Piron Claude) – vd. ĉe Piron.

Valliene Henri (1854-1908) – francia esp-isto, verkisto. 31

Varankin Vladimir (1902-1938) – esp-isto el Niĵnij Novgorod, movada organizanto, esperantologo, eminenta verkisto; mortpafita de stalina reĝimo. 38

Veenendaal-Bouwes E. van – nederia esp-istino, movada organizanto. 68

Verda Majo (pseŭdonimo de Hasegawa teru, 1913-1947) – japania, poste ĉinia esp-istino, verkisto. 34

Viborg Ebbe. 46

Vidman Ĉestmir – ĉeĥia esp-isto, poeto. 30

Vinař Valdemar (1918-1981) – ĉeĥa esp-isto, reĝisoro, verkisto. 48

Vogelmann Bruno – germana esp-isto. 42

Vysockij Vladimir (1938-1980) – rusa aktoro kaj bardo. 51

Vysokovskij Solomon – moskva esp-isto, poeto. 31

Wackiewicz Karina – pola esp-istino, aktorino, poetino. 49

Wahl Edgar von (de) (1867-1948) – rusia pionira esp-isto, poste kabeis kaj kreis propran lingvoprojekton Occidebntal. 8, 31

Wandel Amri – israelia esp-isto, movada organizanto, astrofizikisto. 42

Waringhien Gaston (1901-1991) – francia esp-isto, eminenta esperantologo, vortaristo, tradukisto, poeto (sub pseŭdonimo Georgo Maŭra). 25, 27, 28, 43, 44, 46, 57

Weinhengst Hans (1904-?) – aŭstria esp-isto, verkisto. 33

Wells John – anglia esp-isto, esperantologo, movada organizanto (en 1992-1995 prezidanto de UEA). 43

Westermayer Manfred – germania esp-isto. 74

Wüster Eugen (1898-1977) – germania esp-isto, eminenta terminologo kaj esperantologo. 43, 46

Zakrevskij Adam (1856-1921) – polia esp-isto, interlingvisto. 48

Zamenhof Feliks (1868-1933) – frato de L. Zamnehhof, poeto. 26

Zamenhof Lazaro Ludoviko (1859-1917) – iniciatoro de E-o. 11-13, 16, 18, 20, 26, 31, 40, 42, 43, 44-46, 48, 52, 56, 62, 75, 96, 105, 108, 115

Zamenhof Lidia (1904-1943) – filino de L. Zamnehhof, tradukisto, instruisto, pereis en nazia koncentrejo. 48, 75

Zamenhof Marko (1837-1907) – patro de L. Zamnehhof. 12

Zamenhof Rozalia – patrino L. Zamnehhof. 12

Żelazny Walter – polia esp-isto, movada organizanto, publicisto. 23

Zhu Bin – ĉinia, poste rusia esp-isto, kuracisto. 42

Zilah Eŭgeno de – francia esp-isto, ĵurnalisto, verkisto, esperantologo. 58

Zilah Madelaine de – francia esp-istino, ĵurnalisto. 58

Zilbernik (poste Zamenhof) Klara (1863-1924) – edzino de L. Zamenhof. 12

Zubkov Nikolaj – moskva esp-isto, ĵurnalisto. 54

Изд. лиц. № 061863 от 19. 12. 1997.

Подписано в печать 10. 06. 2002

Тираж 300 экз.



Издательство «Импэто», 119048, Москва, аб. ящ. 428


1 Tre malofte la celo povas esti ankaŭ alia: ekz., por ellabori kaŝkomunikilon ks.

2 La formo “cirila”, troviĝanta en PIV, estas evidenta francismo, kaj tial evitendas.

3 Post la morto de Zamenhof estis eldonitaj ankaŭ 4 volumoj de «Fabeloj» de Andersen, pri kies traduko li laboris la tutan vivon.

4 Moderna ekzemplo estas Transnacia Radikala Partio (kun centro en Italio), kiu strebas, interalie, al enkonduko de Esperanto en internaciaj organizoj, sed inter kies membroj esperantistoj tre malmultas.

5 Ankaŭ tiujn fakajn asociojn, kiuj disvastigas Esperanton en koncerna medio, sed ne nur aplikas la internacian lingvon por propraj celoj.

6 Tamen necesas kompreni, ke la Finan venkon diversaj esperantistoj perceptas diverse: por iuj ĝi signifas nur oficialan aplikadon en internaciaj rilatoj kaj instancoj, por aliaj – akcepton de Esperanto kiel dua lingvo por ĉiu tutmonde, por triaj – establiĝon de la internacia lingvo kiel la sola lingvo de unuiĝinta homaro.

7 Pro bankroto de eldonisto la eldonkvanto ne disvastiĝis.

8 Eĉ kristan-ekumenisma movado estas neakceptebla en pluraj eklezioj, ekz., en la rus-ortodoksa eklezio ekumenismo estas konsiderata kiel terura herezo.

9 Temas ne pri fakaj kunvenoj, organizi kiujn dum UK-oj ja rajtas kiuj ajn grupoj, sed pri publikaj kultaj agoj – por iu politika grupo demonstracio dum UK kun siaj sloganoj estus nepre malpermesita…

10 Elekto inter “paco sen libero” kaj “milito por libero”, aŭ inter “morto starante” kaj “vivo sur genuoj” ktp, estas nur persona elekto laŭ tiu aŭ alia prefero de valorprioritatoj; kiu el ili estas pli “morala” estas problemo nesolvebla per diskutoj kaj ne rilatanta al apliko de Esperanto. Principe, al la Interna ideo egale respondas tutmonda apliko de Esperanto en federacio de lokaj komunumoj (anarkiisma modelo) kaj en tutmonda imperio, kun ĉiuj gradoj de la mezaj inter ili eblecoj. Vojo por efektivigi la idealon estas ja afero de elekto aktiva, sed certe ne neŭtrala.

11 En 1968 UK okazis en Madrido, kie regis faŝisma reĝimo de Franco – tion eblis konsideri agnosko de tiu reĝimo far UEA. Por laborist-esperantistaj organizoj tia “neŭtralismo” estas neakceptebla.

12 Fakte, «raŭmisma» estis jam sennacieca strukturo de UEA, kiel ĝin kreis H. Hodler en 1908 por ke esperantistoj jam apliku Esperanton por sia bono, ne atendante ĝian tutgloban agnoskon; same «raŭmisma» estis SAT, kiu celas jaman aplikadon, sed ne disvastigon de Esperanto. Senkonsciaj, «elementaj raŭmistoj» estas ĉiuj esperantistoj, kiuj ĝuas etoson de renkontiĝoj, konsumas diversajn servojn kaj tute ne pensas pri disvastigo de la lingvo, ĝia paca misio ktp.– do, partoprenas nur la komunumon, sed ne movadon.

13 Reale, la propedeŭtika valoro de Esperanto estas pruvita nur por sufiĉe malgrandaj infanoj. En pli ĝenerala senco ĝi estas pli afero de kredo kaj similas propagandan miton.

14 La lasta poemo de Miĥalskij «Reforĝo de homoj» pereis kun la aŭtoro.

15 Post Nekrasov diversaj poetoj penis fari pli bonan tradukon de tiu ĉefverko (S. Rublov, I. Ĥoves, N. Danovskij), tamen iliaj provoj apenaŭ estis pli bonaj ol la traduko de Nekrasov.

16 Laŭ informo de V. Samodaj, post pereo de Nekrasov restis manuskripto de granda originala poemo «Kazanova», kiu malaperis en 1960-aj.

17 Oni foje klasigas lin kiel poeton de Budapeŝta skolo.

18 Al Urbanova apartenas ankaŭ brila grandega prozajo – aŭtobiografia romano-konfeso «Hetajro dancas» (1995).

19 Laŭ lingvaĵo de pragskolanoj tio signifas «superflue».

20 de Wahl tradukis la vorton “княжна” ĝuste “princino”, ne “princidino”!

21 M'Saud – “Feliculo” – estas nomo de azeno.

22 Fernando de Diego, hispano, poste venecuelano, ne verkis originale, sed serioze influis E-prozon per altnivelaj tradukoj de klasikaĵoj el la hispana (inkluzive “Don Quijot-on”). Pro neologismemo proksimas al la pragskolanoj, sed ne tiom ekstremisma.

23 Fakte, la romano komence estis verkita en la angla, kaj poste tradukita al Esperanto de la aŭtorino mem. Tamen, en Esperanto ĝi aperis pli frue, kaj la anglalingva eldono estis mallongigita. Tial ni povas plenrajte nomi ĝin originala. Ekzistas supozoj, ke simile estis verkitaj ankaŭ kelkaj aliaj famaj originalaj romanoj, i.a. “Vojaĝo al Kazohinio” de S. Szathmari kaj “Metropoliteno” de V. Varankin.

24 La novelo brile transdonas la etoson de la 1937, ties percepton de la sampempulo. En sovetia ruslingva literaturo tiaj estas tre malmultaj (A. Gajdar, “La soroto de tamburisto”, L. Ĉukovskaja, “Sofja Petrovna”, K. Paustovskij, “Norda novelo” – la cetera abunda literaturo pri tiuj jaroj estis verkita jardekojn poste) kaj tial la novelo de Eroŝenko havas gravan signifon ne nur por E-literaturo.

25 En la tiutempa rusa sovetia literaturo stile kaj karaktere al la romano de Varankin similas verkoj de I. Erenburg, B. Jasenskij kaj B. Lapin.

26 En tiu ĉi libro estas ĉie uzata la termino “scienca fantazio”, sed ne disvastiĝinta “scienca fikcio”. La lasta termino estas evidenta anglismo – en la anglalinva tradicio oni distingas literaturon “fikcian” kaj “ne fikcian”, sed ĝi ja tute framdas al aliaj tradicioj (ekz., al la rusa), kie oni komprenas la terminojn “beletro” kaj “arta literaturo”, kaj distingas ilin de “dokumenta literaturo”; kaj la beletro povas esti “realisma” kaj “fantazia” (scienca kaj fabeleca = fantasta).

27 Arda propagandanto de Esperanto, mondfama Harry Harrison, mencianta la lingvon en ĉiuj romanoj pri Rustimuna Ŝtalrato, originale en Esperanto verkis unusolan rakonton: “Ni venos, Doktoro Zamenhof, ni venos!” (Literatura Foiro 111, februaro 1988, p. 10-15).

28 Estas amuze, sed Esperanto-medio inspiras aŭtorojn de krim-romanoj ankaŭ ĉe nacilingvaj verkistoj-neesperantistoj: ekz, en la rusa en 1986 aperis tia romano de L. Juzefoviĉ «Klub “Espero”». Ekzistas ankaŭ aliaj tiaj verkoj.

29 Inter modernaj interlingvistikaj libroj, verkitaj ne en Esperanto, sed tradukitaj al ĝi, indas mencii tiun de Umberto Eco “La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo” (1994).

30 La plej grava merito de la japana esperantisto Itô Kanzi – Ludovikito – estas eldono kaj reeldono de plena kolekto de verkoj de Zamenhof kaj ĉiuj eldonaĵoj, kiuj aperis antaŭ 1900 (“esperantaj inkunabloj”), dank’ al kio ili nun atingeblas por esperantologoj kaj ĉiuj dezirantoj kun ili konatiĝi.

31 Estas amuze, ke pluraj ofte kaj komune uzataj vortoj restas “neoficialaj”. A. Löwenstein en postparolo al sia romano “La Ŝtona Urbo”, rakontas, ke ĉiam penis eviti neologismojn, sed ne sukcesis, kaj donis la liston de la uzitaj neoficialaj vortoj, inter kiuj: agnoski, areo, bankedo, ekzotika, etoso, feki, investi, koncipi, kultivi, mesaĝo, peniso, persvadi, pisi, sugesti, ŝablono, ŝoki, teamo, torturi, tribo, versio (mi prezentas nur parton el ŝia listo!).

32 Kiel tio efektiviĝas, oni povas kompreni laŭ rakonto pri tia okazintaĵo en la libro de V. Samodaj “Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM”.

33 Tiu ĉi ĉapitro estas kompilita kunaŭtore kun V. Melnikov.

34 Kantojn de V. Vysockij tradukis N. Lozgaĉev (“La birdo Gamajun”, 1989).

35 Notindas, ke en 1993-96 kiel helpredaktoroj en la redakcio de “Eventoj” sinsekve laboris esperantistoj el Rusio N. Gudskov kaj A. Junusov.

36 Tiu ĉi ĉapitro estas verkita kunaŭtrore kun Andrej Peĉonkin.

37 Post disfalo de Sovetunio oni ne plu malĉifris la siglon “SEJM”, sed ĝi longe restis komuna junulara asocio por esperantistoj el Rusio, Ukrainio kaj Blankrusio. Kiam en Ukrainio aperis aparta junulara asocio, SEJM fariĝis (preskaŭ) nur rusia unuiĝo, kaj tial estis transformita al naciskala REJM.

38 Post disfalo de Sovetunio la siglon «SEJT» oni malcifras kiel Somera Esperantista Junulara Tendaro.

39 Por distanciĝi de la tradicia movado, en AIS oni preferas ne uzi la vorton “Esperanto”, sed diras “Ilo” – “internacia lingvo”.

40 Por ricevi pli sistemajn teoriajn sciojn pri didaktiko kaj metodiko, rilataj al la fremdlingva instruado, estas rekomendindaj la sekvaj libroj: Rudolf Rakuša, Metodiko de la Esperanto-instruado (eldonoj de 1957, 1970, 1991); Boris Tokarev, Psikologio kaj metodiko de Esperanto-instruado (1984), A. Melnikov, Instruado sen turmentado (1999).

41 La ĉapitro estas verkita de Irina Gonĉarova.

42 Helmar G. Frank, Gűnter Lobin. “Lingvo-orientiga instruado”. Műnchen, 1998.

43 Vd. la libron: Aleksandr Melnikov "Instruadon sen turmentado”. La ĉefaj principoj de fremdlingva instruado (Rostov-na-Donu, 1999, 96 p.), en kiu la metodo estas detale priskribita.

44 Cetere, Jarlibroj tiurilate ne estas sinsekvaj: kvankam en la listo estas skrupule reproduktataj naciaj skribmanieroj (ial ne sinsekve – la japanaj, arabaj, kirilaj ktp. skriboj ne reproduktiĝas), sed en la teksto la urbonomoj estas esperantigitaj (ekz.: en la teksto – Gotenburgo, en la tabelo – Göteborg).

45 La 16-a konferenco de REU okazis en kadroj de OkSEJT-39 en Tiĥvin.

46 La liston afable disponigis la redaktoro de “Litova stelo” Petras Čeliauskas.

47 Laŭ la listo, kompilita de Andreo Grigorjevskij, kun korektoj.

1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   13


Elŝuti 0.9 Mb.


Elŝuti 0.9 Mb.