Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Николай Львович Гудсков конспект эсперантологии На языке Эсперанто Гудсков Н. Л. Г 93 Epitomo de esperantologio. / конспект

Elŝuti 0.9 Mb.

Николай Львович Гудсков конспект эсперантологии На языке Эсперанто Гудсков Н. Л. Г 93 Epitomo de esperantologio. / конспект




paĝo11/13
Dato14.03.2017
Grandeco0.9 Mb.

Elŝuti 0.9 Mb.
1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   13

Suplemento 2. Gravaj dokumentoj pri esperantismo

La Interna ideo de Volapük



Volapüka hüm



Fa Zorell.Fr.
Sumolsöd stäni blodäla

Dikodi valik hetobs

Tönöls jüli baladäla

Volapüke kosyubobs.

Vokobsöz ko datuval:

Menade bal püke bal!


Kis also kanos koblödön

Lölika vola menis?

Kis also kanos menodön

Äs pük bal omsa stadis?

Klu tonodozös in val:

Menade bal, püke bal!


Daluvel püka lifömöd,

Lifomsöd pakels ota,

Volapük aiflolomöd,

E volapüked oma!

Oi binomöd su tal:

Menade bal püki bal!



Volapuka himno
Vortoj de Fr. Zorell

muziko de I. M. Schleyer
Amikecon plifortigi

Ni kolopodu kun fervor’,

Provu revon realigi,

Voku ni kun lingvaŭror’:

En la tuta homa rond’

Unu lingvon por la mond’!


Diru, kio realigos

La voladon de l’ popol’?

Diru, kio unuigos

Landojn kun amikkonsol’?

Sola estas la respond’:

Unu lingvo por la mond’!


Vivu niaj samcelanoj,

Vivu lingvo kaj l’ aŭtor’,

Niaj lingvaj partianoj

Plej kuraĝe al labor’!

Voku ni de l’ land’ kaj mar’:

Unu lingvon por homar’!


Elvolapükigis E. Drezen
Neŭtrala esperantismo

DEKLARACIO
PRI LA ESENCO DE LA ESPERANTISMO (1905)

(Akceptita en la lasta laborkunsido de la Bulonja Kongreso: Kunsido de 9-a de Aŭgusto 1905)


Ĉar pri la esenco de la esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia Kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon:

1. La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu “ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn”, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.

2. Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj pruvoj, faritaj en la daŭro de la lastaj du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo, Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingita nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo.

3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas “nenies propraĵo”, nek en rilato materiala, nek en rilato morala.

Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.

4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo “Fundamento de Esperanto”, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj “tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto”. Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la “Fundamento de Esperanto”, ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.

5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.

Munkena deklaracio (1951)

La reprezentantoj de la Esperanto-movado el 40 landoj, kunvenintaj en la 36-a Universala Kongreso de Esperanto ern Munkeno, en aŭgusto 1951, akceptis la jenan Deklaracion:


La celo de la Esperanto-movado estas plena apliko de la Internacia Lingvo Esperanto en ĉiuj sferoj de la internacia vivo kaj por ĉiuj internaciaj rilatoj. El tia vasta uzado de la Internacia Lingvo logike rezultas:

  1. altiro de plin larĝaj popoltavoloj al aktiva partopreno en la internacia vivo;

  2. progresigo de la scienco kaj plimultiĝo de la intelektaj interŝanĝoj en internacia kulturo;

  3. plifirmigo de tutmonda solidareco kaj rapidiĝo de la procezo de unueciĝo de la homaro.



Statuto de UEA

(1947 kun postaj ĝisdatigoj, fragmento)
A. Ĝeneralaj principoj

1. Titolo kaj daŭro.

La nomo de la Asocio estas Universala Esperanto-Asocio; poste en ĉi tiu Statuto kaj en la regularoj ĝi estas nomata la Asocio aŭ UEA. UEA (fondita la 28-an de aprilo 1908) kaj Internacia Esperanto-Ligo (fondita en 1936) kunfandiĝis en unu organizaĵon kun la nomo Universala Esperanto-Asocio la 28-an de aprilo 1947. En 1958 Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kunfandiĝis kun UEA kiel ĝia junulara sekcio. La jura ekzisto de UEA estis plilongigita por nova periodo de 29 jaroj, ĝis la 27-a de aprilo 2005. UEA, ekde validiĝo de ĉi tiu Statuto estas fondita por nelimigita tempodaŭro.



2. Konsisto.

Membroj de la Asocio povas esti :



  1. Esperanto-organizaĵoj;

  2. (b) Individuaj membroj, konsistantaj el naturaj personoj kaj juraj personoj.

3. Celoj.

La celoj de UEA estas :

(a) disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto;

(b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;

(c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;

(ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.



4. Rimedoj.

Por atingi siajn celojn, la Asocio laboras per kunordigo de la diversaj Esperanto-asocioj, studoj kaj esploroj, publikigo de libroj kaj aliaj eldonaĵoj, informa agado, servoj al la parolantoj de Esperanto, okazigo de kongresoj kaj konferencoj, kunlaboro kun aliaj similcelaj asocioj kaj apliko de aliaj jure permesitaj rimedoj, kiuj proksimigas la celojn de la Asocio.



5. Neŭtraleco.

UEA estas neŭtrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio, kaj sociaj kaj politikaj problemoj, kun escepto de la lingva problemo en internaciaj rilatoj. Tiu neŭtraleco signifas, ke UEA ne prenas starpunkton pri la koncernaj problemoj. Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA escencaj kondiĉoj.



6. Lingvo.

La oficiala lingvo de UEA estas la Internacia Lingvo Esperanto, tia, kia ĝi estas difinita per sia Fundamento, per la verkaro de ĝia iniciatinto Zamenhof kaj per la ĝenerala lingvouzo kontrolita de la Akademio de Esperanto.


STATUTO

de la socia organizaĝo “Rusia Esperantista Unio” (1995, fragmento)

akceptita de la 10-a Kongreso de SEU-REU la 28-an de decembro 1991


La nova versio de la Statuto akceptita de la Konferenco de REU la 8-an de oktobro 1995, Tjumeno

La amendoj en la Statuto de la socia organizaĵo “Rusia Esperantista Unio” estas registritaj en la Ministerio de Justico de Rusia Federacio la 16-an de januaro 1997.

Registra atesto № 1512.

1. Celoj, taskoj kaj agadprincipoj de REU

1.1. La socia organizaĵo “Rusia Esperantista Unio” (REU) estas tutrusia socia unuiĝo, aganta sur la teritorio de plimulto de la subjektoj de Rusia Federacio. REU estas formo de kunlaboro por siaj membroj — adeptoj de la internacia lingvo Esperanto.

1.2. Celoj de REU estas:

– popularigo kaj disvastigo de la lingvo Esperanto;

– plifirmigo de la paco, evoluigo de la internacia kunlaboro en ĉiuj sferoj de la homa agado helpe de la lingvo Esperanto.

1.3. Konforme al la celoj REU starigas antaŭ si jenajn taskojn:

– organizado de informinterŝangoj pri instruado, disvastigo kaj praktika uzado de la lingvo Esperanto;

– trejnado kaj atestado de instruistoj de Esperanto;

– organizado de esperantistaj aranĝoj, inkluzive internaciajn (renkontiĝoj, seminarioj ks);

– kunordigo de planoj de amasaj aranĝoj, praktika, metodika kaj materiala helpo al ties organizantoj;

organizado de servoj, garantiantaj kontentigon de la informaj, sciencaj, komunikaj, klerigaj interesoj kaj bezonoj de esperantistoj, speciale, pri ricevo de literaturo, de korespondaj adresoj, pri plialtigo de kvalifiko ks;

– eldonado de periodaĵoj kaj literaturo laŭ sia temaro en Esperanto kaj aliaj lingvoj konforme al la leĝaro pri gazetaro kaj aliaj amasinformiloj;

– kunlaboro kun ajnaj, inkluzive internaciajn, organizaĵoj pri demandoj de reciproka intereso;

– reprezentado de la interesoj de REU-membroj en internaciaj kaj landaj esperantistaj organizaĵoj, en ŝtataj kaj sociaj organizaĵoj.

1.4. Por efektivigi la statutajn celojn REU rajtas:

– libere disvastigi informojn pri sia agado;

– partopreni en ellaboro de decidoj de ŝtatpotencaj kaj municipaj organoj laŭ ordo kaj en amplekso, antaŭviditaj de la leĝaro;

– okazigi kunvenojn, mitingojn, demonstraciojn, manifestaciojn kaj pikedojn;

– fondi amasinformilojn kaj efektivigi eldonan agadon;

– reprezenti kaj defendi siajn rajtojn, justajn interesojn de siaj membroj kaj aliaj civitanoj en ŝtatpotencaj kaj municipaj organoj kaj sociaj unuiĝoj;

– efektivigi en plena amplekso la funkciojn, antaŭviditajn de la leĝoj pri sociaj unuiĝoj;

– pledi kun iniciatoj pri diversaj demandoj de la socia vivo, prezenti proponojn al ŝtatpotencaj organoj.

1.5. REU devas:

– observi la leĝaron de Rusia Federacio, la ĝenerale agnoskitajn principojn kaj normojn de la internacia juro, koncernantajn ĝian agadsferon, kaj la normojn, antaŭviditajn de ĉi tiu Statuto;

– ĉiujare publikigi raporton pri uzo de sia havaĵo aŭ garantii liberecon de konatiĝo kun la menciita raporto;

– ĉiujare informi la Ministerion de Justico de Rusia Federacio pri daŭrigo de sia agado kun indiko de la efektiva restadloko de la Estraro kaj donitaĵoj pri gvidantoj de REU en la amplekso de informoj, enigataj en la unuecan ŝtatan registroliston de juraj personoj;

– prezenti laŭ postulo de la Ministerio de Justico de Rusia Federacio decidojn de la gvidorganoj kaj funkciuloj de REU, kaj krome jarajn kaj jarkvaronajn raportojn pri sia agado en la amplekso de informoj, prezentataj al la impostaj organoj;

– allasi reprezentantojn de la Ministerio de Justico de Rusia Federacio ĉeesti aranĝojn, okazigatajn de REU;

– asisti al reprezentantoj de la Ministerio de Justico de Rusia Federacio por konatiĝo kun la agado de REU lige kun atingo de la statutaj celoj kaj observo de la leĝaro de Rusia Federacio.

1.6. En sia agado REU baziĝas sur la principoj de demokratio, internaciismo, respekto de tuthomaraj kaj ekologiaj valoroj kaj homaj rajtoj, libervoleco, egalrajteco, memregado kaj publikeco. REU estas politike neŭtrala unuiĝo.

1.7. REU agnoskas memstarecon de esperantistaj unuiqoj ĉu en, ĉu ekster sia konsisto kaj strebas al konstruiva kunlaboro kun ili.

1.8. La laborlingvo de REU estas la internacia lingvo Esperanto. En necesaj okazoj povas esti uzataj aliaj lingvoj.

1.9. La tuta agado de REU estas efektivigata enkadre de la statutaj celoj kaj taskoj konforme al la aktuala leĝaro.

Homaranismo



Deklaracio de Homarano (L. Zamenhof, 1906)

Kiam oni min demandas, kiu mi estas, kiaj estas miaj naciaj konvinkoj, religiaj principoj, mia celado kaj idealoj, mi respondas: "mi estas homarano". Tio ĉi signifas, ke mi estas homo, kiu sin gvidas per la sekvantaj dogmoj:

1. Mi estas homo, kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj; ĉiajn idealojn kaj celadon gente-naciajn mi rigardas nur kiel grupan egoismon kaj hommalamon, kiuj pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.

2. Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj, sed ne laŭ lia deveno. Ĉian ofendadon aŭ persekutadon de homo por tio, ke li naskiĝis de alia gento, kun alia lingvo au^ religio ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

3. Mi kredas, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj ĝiaj loĝantoj, kian ajn lingvon aŭ religion ili havas; la intermiksadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento, lingvo aŭ religio mi rigardas kiel restaĵon de la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.

4. Mi kredas, ke en sia familia vivo ĉiu homo havas plenan, naturan kaj nedisputeblan rajton, paroli kian lingvon aŭ dialekton li volas kaj konfesi kian religion li volas, sed en komunikiĝado kun homoj de alia deveno li devas, kiom ĝi estas ebla, uzadi lingvon neŭtrale-homan kaj vivi laŭ la principoj de religio neŭtrale-homa. Ĉiun celadon de unu homo, altrudi al aliaj homoj sian lingvon aŭ religion, mi rigardas kiel barbarecon.

5. Mia patrujo mi nomas tiun regnon, en kiu mi naskiĝis aŭ en kiu mi por ĉiam enloĝiĝis. Tiu parto de la regno, en kiu mi pasigis mian infanecon, aŭ kiu estas loĝata precipe de mia gento, povas esti por mi pli kara, ol ĉiuj aliaj partoj; sed nomi mia patrujo unu pecon de mia aŭ tiom pli de fremda regno pro tio, ke tie pleje loĝas aŭ iam regis mia gento, mi neniam devas, ĉar tio ĉi ne sole kondukas al konstantaj disputoj, sed ĝi estus ankaŭ kontraŭa al la morala leĝo pri la sengenteco de la tero. Se tiu parto de la patrujo, en kiu mi loĝas, laŭ sia geografia karaktero aŭ laŭ siaj moroj, tro multe diferencas de la aliaj partoj, tiam – por eviti malkompreniĝon – mi povas al la demando pri mia patrujo nomi aparte tiun parton de la regno, en kiu mi loĝas, sed mi devas tiam ĝin nomi mia patruja lando, por ke estu klare, ke mi rigardas ĝin ne kiel mian ekskluzivan patrujon, sed nur kiel parton de mia patrujo. Sed nek mian tutan patrujon, nek ĝiajn apartajn partojn mi devas nomi per la nomo de ia gento, sed mi devas ilin nomi nur per nomo neŭtrale-geografia, kiel estas farate en ĉiuj plej novaj regnoj; sed se mia regno aŭ lando ne havas ankoraŭ neŭtralan nomon, mi devas ĉiam – almenaŭ en parolado kun homaranoj – nomi mian regnon kaj landon per nomo homarana, kiu konsistas el la nomo de ilia ĉefa urbo kun la aldono de la finiĝo "io" por la tuta patrujo kaj "lando" por la nomo de ĝia parto.

Ekzemploj: Svisujo, Belgujo, Aŭstrujo, Kanado, Meksiko, Peruo, Peterburgio, Parizio; Algerlando, Varsovilando.

6. Patriotismo aŭ servado al la patrujo mi nomas nur la servadon al la bono de ĉiuj miaj samregnanoj, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas; la servadon speciale al la gentaj interesoj, lingvo aŭ religio de tiu loĝantaro, kiu en la lando prezentas la plimulton, mi neniam devas nomi patriotismo. Konforme al la principo, ke unuj regnanoj, eĉ se ili prezentas en la lando grandegan plimulton, ne havas moralan rajton altrudi sian lingvon aŭ religion al la aliaj regnanoj, mi devas penadi, ke en mia lando ĉiu gento havu la rajton fondi por siaj membroj lernejojn kaj aliajn institucioin kun sia lingvo kaj sia religio, se ili tion ĉi deziras, sed ke en ĉiuj publikaj institucioj, ne destinitaj sole por unu gento, regu nur lingvo neŭtrale-homa kaj festoj neŭtrale-homaj aŭ regnaj. Tiel longe, kiel la atingo de tio ĉi estos ne ebla, mi devas penadi, ke en mia lando ekzistu lernejoj kaj aliaj institucioj kun lingvo neŭtrale-homa por tiuj regnanoj, kiuj ne volas aŭ ne povas uzi instituciojn kun tiu aŭ alia genta lingvo; kaj de ĉia reciproka batalado de lingvoj aŭ religioj pro regado mi devas teni min flanke, ĉar ĝi estas nur batalado inter unu maljustaĵo kaj alia.

7. Mi konscias, ke en tiuj landoj, kie la loĝantaro estas plimalpli unugenta, ĝi longan tempon ne komprenos la maljustecon de regado de unu lingvo aŭ religio super la aliaj kaj ĝi per ĉiuj fortoj batalados kontraŭ la egalrajtigo de ĉiuj lingvoj kaj religioj, kaj la defendantojn de tiu ĉi egalrajtigo ĝi persekutados kaj superĵetados per koto. Sed mi neniam konfuziĝos per tiu ĉi persekutado, memorante, ke mi batalas pro absoluta vero kaj justeco, ke nenia popolo povas scii, kio fariĝos kun ĝi morgaŭ, ke la egalrajtigo de ĉiuj lingvoj kaj religioj forigos la kaŭzon de ĉiuj militoj kaj malpacoj inter la popoloj, ke ĉia ago kontraŭ la devizo "la regno por la regnanoj" kaj ĉia perfortaĵo de unuj regnanoj kontraŭ aliaj restas ĉiam perfortaĵo, eĉ se ĝi estas farata de grandega plimulto kontraŭ malgrandega malplimulto, kaj ke fortika feliĉo de la homaro estas ebla nur tiam, kiam por ĉiuj popoloj kaj landoj ekzistos justeco egala kaj absoluta, dependanta nek de loko, nek de tempo, nek de forto, kaj kiam en ĉiu regno ekzistos nur homoj kaj regnanoj kaj ne gentoj.

8. Mia nacio mi nomas la tutecon de ĉiuj homoj, kiuj loĝas mian patrujon, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas; sed al mia nacia nomo mi devas ĉiam aldoni la vorton "homarano", por montri, ke mi alkalkulas min al mia nacio ne en senco ŝovinista. La aron de ĉiuj homoj, kiu havas saman devenon kiel mi, mi nomas mia gento. Mian nacion mi ne devas nomi per la nomo de ia gento, mi devas ĉiam nomi ĝin – almenaŭ en parolado kun homaranoj – per la neŭtralegeografla nomo de mia regno aŭ lando. Se mia interparolanto deziras scii ne sole al kiu politike-geografia, sed ankaŭ al kiu etnografia grupo mi apartenas, tiam mi aparte nomas al li mian genton, lingvon, religion k.t.p.

Ekzemploj: Sviso-homarano, Peterburgia homarano, Varsovilanda homarano.

9. Mia lingvo mi nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej bone scias kaj plej volonte parolas, sed al la nomo de tiu ĉi lingvo mi devas ĉiam aldoni la vorton "homarana", por montri, ke mian lingvon mi ne rigardas kiel mian idolon kaj ke mia idealo estas lingvo neŭtrale-homa. En ĉiuj homaranaj kunvenoj kaj, kiom eble, ankaŭ en ĉiuj privataj komunikiĝoj kun homaranoj mi devas uzadi la lingvon homaranan. En mia familia vivo mi povas uzadi kiun lingvon mi volas, sed mi devas ĝin nomi ne mia nacia, sed nur mia lingvo familia. Kiam oni demandas min pri mia lingvo nacia, mi devas respondi: "la ekzistadon de lingvoj naciaj mi ne konfesas, ĉar ĉiu nacio nuntempa parolas per multaj lingvoj; sed mia lingvo genta estas jena (nome tiu lingvo aŭ dialekto, kiun en mia patrujo parolas la plimulto de mia gento, se eĉ mi mem tute ne posedas tiun ĉi lingvon).

Rimarko: Novaj homaranoj, kiuj ne posedas ankoraŭ la lingvon homaranan, povas en la unua tempo uzadi en la kunvenoj kian lingvon ili volas, sed ili ne devas altrudi sian lingvon al la aliaj ĉeestantoj. Ĉar en la nuna tempo ekzistas nur unu neŭtrala lingvo, nome Esperanto, tial la homaranoj akceptas ĝuste ĝin; tamen ili rezervas al si la rajton anstataŭigi iam poste tiun ĉi lingvon per ia alia lingvo, se tio ĉi montriĝos utila.



10. Mia religio mi nomas tiun religion, en kiu mi naskiĝis, aŭ al kiu mi estas oficiale alskribita; sed al ĝia nomo mi devas ĉiam aldoni la nomon "homarana", por montri, ke mi konfesas ĝin laŭ la religiaj principoj de la homaranismo, kiuj konsistas en jeno:

  1. Sub la nomo "Dio" mi komprenas tiun al mi nekompreneblan plej altan Forton, kiu regas la mondon kaj kies esencon mi havas la rajton klarigi al mi tiel, kiel diktas al mi mia saĝo kaj koro.

  2. Kiel fundamentan leĝon de mia religio mi rigardas la regulon "agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras ke aliaj agu kun vi, kaj aŭskultu ĉiam la voĉon de via konscienco", ĉion alian en mia religio mi rigardas nur kiel legendojn aŭ kiel religiajn morojn, kiuj estas enkondukitaj de homoj, por enporti en la vivon difinitan programon kaj spiritan varmon, kaj kies plenumado aŭ neplenumado dependas de mia persona deziro.

  3. Mi konscias, ke ĉiu homo apartenas al tiu aŭ alia tradicia religio ne tial, ke ĝi la plej multe respondas al liaj personaj konvinkoj, sed nur tial, ke li en ĝi naskiĝis, kaj ke la esenco de ĉiuj religioj estas la sama, kaj ili distingiĝas unu de alia nur per legendoj kaj moroj, kiuj ne dependas de persona elekto de homo. Tial mi konscias, ke oni neniun povas laŭdi nek mallaŭdi por lia tradicia religio, kaj ke bonaj aŭ malbonaj agoj de homo dependas ne de lia religio, sed nur de li mem kaj de la cirkonstancoj de lia vivo. Kaj ĉar la religiaj moroj, kiuj prezentas la solan diferencon inter unu religio kaj alia kaj la solan kaŭzon de religia malamo inter la homoj, estas donitaj ne de Dio, sed de homoj, tial mi devas kunhelpi al tio, ke per konstanta reciproka komunikiĝado de la homaranoj de diversaj religioj la diversformaj religiaj moroj de ĉiuj homaranoj iom post iom cedu la lokon al moroj komunaj, neŭtrale-homaj.

11. Kiam en mia urbo estos fondita templo homarana, mi devas kiel eble pli ofte vizitadi ĝin, por frate kunvenadi tie kun homaranoj de aliaj religioj, ellaboradi kune kun ili morojn kaj festojn neŭtrale-homajn kaj tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaboriĝo de filozofie pura, sed samtempe bela, poezia kaj varma vivo-reguliga religio komune-homa, kiun gepatroj povos sen hipokriteco transdoni al siaj infanoj. En la templo homarana mi aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia "mi" al la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn interparolojn, altigajn kaj nobligajn himnojn k.t.p. Tiu ĉi templo devas edukadi la junulojn kiel batalantojn por la vero, bono, justeco kaj ĉiuhoma frateco, ellaboradi en ili amon al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco kaj por ĉiuj malnoblaj malvirtoj; tiu ĉi templo devas donadi spiritan ripozon al la maljunuloj, konsolon al la suferantoj, doni la eblon senŝarĝigi sian konsciencon al tiuj, ĉe kiuj ĝi estas ŝarĝita per io k.t.p. Tiel longe kiel en mia urbo ne ekzistas templo homarana, mi devas kiel eble plej ofte kunvenadi por komunaj interparoladoj kun aliaj homaranoj de mia urbo, kaj se tiaj ne ekzistas, mi devas komunikiĝadi letere kun homaranoj de aliaj urboj.

Rimarko: Pri la dogmo 11, kiu krom la karaktero societa havas ankoraŭ karakteron teozofian, oni devas memori, ke ĝi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la scienco, kaj ke ĝi rilatas nur al la templo de la homaranoj, sed tute ne al la privataj rondetoj de la homaranoj. Tiuj ĉi rondetoj havas karakteron ne religian, sed pure societan kaj servas por liberaj amikaj interparoladoj pri ĉiuj eblaj temoj, laŭ la deziro de la partoprenantoj, kaj de aliaj rondetoj ili distingiĝas nur per tio, ke en ili partoprenas homoj, kiuj havas neŭtrale-homajn, religiajn kaj naciajn principojn, kaj ke la interparolado en ili estas farata precipe en la lingvo neŭtrale-homa.

12. Homarano mi nomas ĉiun homon, kiu subskribis la "Deklaracion de Homarano" kaj alskribiĝis al iu el la ekzistantaj homaranaj temploj aŭ rondetoj.

Rimarko: Ĉiu nova rondeto de homaranoj devas publikigi sian adreson en iu el la gazetoj, kiuj estas eldonata en la lingvo internacia.



Laborista esperantismo
Statuto de SAT (1921, fragmento)
Sub la nomo "Sennacieca Asocio Tutmonda" (SAT) estas fondita Asocio, kiu celas: a) utiligi praktike la internacian lingvon ESPERANTO por la klasaj celoj de la Laboristaro tutmonda; b) kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidaro; c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj; ĉ) servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo estas analoga al tiu de SAT; d) peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulanta la idealon de nia Asocio.

SAT, ne estante partipolitika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo, celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj; per komparo de faktoj kaj ideoj, per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj.

Unuvorte, SAT celas per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari ĉuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn, kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.

Sennaciismo



Kelkaj difinoj de E. Lanti (1942)

NACIO. – Aparato farita el potencavido, ĵaluzo, malamo kaj stulto, kiun uzas suvereno, diktatoro, partio aŭ klaso, por akiri famon, honorojn, bonstaton ktp. je la malprofito de l’ grandega plimulto de la aparateroj, t.e. simplaj nacianoj.

Memkompreneble aparato utilas nur al ties uzantoj, t.e. la registoj.

Partio. – Organizo, per kiu ties gvidistoj celas fariĝi uzantoj de aparato nacia.

Ekzistas diversprogramoj partiaj, simile kiel en la kristanizmo, ekzemple, ekzistas diversaj konfesioj.

PATRIOTISMO. – La plej moderna kaj potenca el iuj religioj. Per ĝi la uzantoj de l’ nacia aparato sukcesas atingi, ke bonkoraj, pacemaj homoj fariĝu buĉistoj, kiuj mortigas amase infanojn, virinojn, malsanulojn ktp., detruas hospitalojn, artaĵojn kaj ĉiel kondutas kiel frenezuloj aŭ sovaĝaj bestoj.

La patriotismo estas unu el la plej necesaj konsistopartoj de nacia aparato.

POLITIKO. – Arto, scienco aŭ agmetodo, per kies lernado oni akiras ŝancon fariĝi manipulanto de nacia aparato, anstataŭ esti nura ero de ĝi.

Kiuj plej bone sukcesas en la politiko, tiuj ordinare estas kaŝaj adeptoj de Makiaveli.

PUBLIKA OPINIO. – Speciala temperaturo, kiun devas havi nacia aparato, por ke ties uzantoj povu manipuli ĝin profite al si.

Por atingi tian temperaturon, la naciprofituloj utiligas lernejojn, gazetaron, fetiĉojn kaj ĉion, kio tiklas agrable la senton de l’ simplaj nacianoj kaj anestezas ilian racion.



Sennaciismo. – Kultura doktrino, kies cefaj celoj estas: 1) malapero de ĉiuj nacioj, rigardataj kiel sendependaj, suverenaj unuoj; 2) mondmastrumado kaj racia utiligado de ĉia energio kaj materio profite al ĉiuj homoj de nia planedo; 3) unuecigo je ĉiuj mezuriloj kaj kalkuliloj; 4) praktikado de sennacieca lingvo (Esperanto) kun la celo, kɥ ĝi fariĝu la sole uzata kulturlingvo.

La sennaciismo signifas la venkon de l’ homeco super la nacieco; ĝia realiĝo estus la triumfo en la homa cerbo de la racia tendenco super la mistike senta.

SENNACIISTO. – Homo, kiu aprobas kaj propagandas sennaciismon, kaj [kiu] absolute ne taŭgas kiel materialo por fabriki aparaton nacian.

SENNACIULO. – Homo, kiu ne nur aprobas sennaciismon, sed plie sukcesis senigi sin je prefero por la lando, kie ĝi naskiĝis kaj kies civitano jure kaj devige ĝi estas; homo, kiu havas geamikojn en ĉiuj mondpartoj kaj sopiras jen al Berlino, jen al Buenos Aires, jen al Moskvo, jen al Parizo, jen al Stokholmo, jen al Tokio ktp.: homo, kiu scipovas pli bone Esperanton ol sian gepatran lingvon.

Sennaciulo kapablas anticipi ne nur idee sed sente, kaj plej ofte li spertas esti tute fremda inter la filistroj, kiuj svarmas ĉie en la mondo.

SOLDATO. – Dresita animalo dupieda kaj obeema, kiu manipulas armilojn kun la celo mortigi aliajn soldatojn, komandataj de aliaj estroj ol liaj propraj. Tamen ne malofte okazas, ke soldatoj mortigas ankaŭ nearmitajn homojn.

Iaj soldatoj povas heroiĝi kaj tiaokaze ili fariĝas ĉefverko de la stultiga dresado patriotisma.
DEKLARACIO PRI SENNACIISMO (2001)
Antŭaparolo

Kapitalismo kaj naciismo estis la ĉefaj karakterizaj faktoj de la 20a jarcento. Ili ne ĉesis nutri unu la alian per rivaleca sistemo: ĉiunivele regas konkurenco kaj ekspluatado de homoj far homoj. Tiu sistemo, kiu favoris iun minoritaton de homoj kaj nacioj, damaĝis al la plimulto. Ĝi ekstremigis la perfortecon inter la homoj. En la nova jarcento, kiu komenciĝis en ĉi tiu jaro 2001, kunveninte en Nagykanizsa (Hungario) kadre de la 74a SAT kongreso, la sennaciistoj celas alian sistemon.

La Sennaciista Frakcio aganta en kaj ekster S.A.T. kunigas la gekamaradojn konvinkitajn pri tio, ke la naciismo estas unu el la bazaj elementoj de la nuntempa socia sistemo. Ni ne povas konsenti, ke pro ĝi estu oferataj homamasoj.

La ekspluatistoj obeigas siajn servistojn ĉu per narkotilo kiel naciismo, ĉu perforte. Naciismo bremsas evoluon de la tutmonda kulturo kaj, pere de ĝi, kondukas al ekologia katastrofo.

Ne ĉiuj homoj klare rimarkas tion, sed tiuj, kiuj racie aplikas Esperanton, devas konscii, ke partopreni en naciista agado signifas daŭrigi la homan ekspluatadon.

La kapitalistoj subtenas ĉiamaniere la naciismon, ĉar ili el sia sperto scias, ke tiu religieca animstato estas altgrade ekspluatebla.


Tasko de la Sennaciista Frakcio

Imunigi ĉiujn homojn, esperantistojn aŭ ne, kontraŭ la naciisma bacilo. Klare montri, ke la internacia konkurenco parencas kun la interentreprena, ke la landlimoj neniel povas respondi racie al la kulturoj, gentoj, lingvoj nek al religioj, sed utilas por protekti privatajn interesojn.

La sennaciistoj luktas cele al ĝenerala rajto de memdetermino. Ĉiu homo rajtas sin determini, kiel ajn li volas : ĉu religie (kristano, judo, islamano, homaranisto, ktp), ĉu metafizike (ateisto, agnostikulo, materiisto...), ĉu etne (cigano, kurdo, ĉerkeso, flandro...), ĉu asocie (SATano, UEAano...), ĉu klase (proleto, etburĝo...), ĉu politike (komunisto, anarkiisto..), ĉu eĉ nacie (franco, germano...). Tiuj, kiuj sin determinas SENNACIISTOJ, ĉie kaj senlace agas cele al homaro emancipita kaj frateca. Ili partoprenas la klasbatalon kune kun ĉiuj siaj luktantaj gekamaradoj.

Nepenseblas, ke iam ajn la sennaciistoj intencos trudi perforte sian ismon ĉu en SAT ĉu ekstere.

Ek de la fondiĝo de SAT, ili scias ke: Fulmrapida evoluo de ĉiuj teknikoj pli kaj pli kondukas nin al tutplanedaj konceptoj kaj al reala mondmastrumado.

Ideala socio ne devenos tute preta el loka kaj nacia revolucio.

Estas nepre necese sin prepari, sin ekzercadi por la tasko de mondcivitanoj. Tial, ili celas kutimigi siajn proksimulojn al EKSTERNACIA SENT-, PENS-kaj AGADKAPABLO.

Raŭmismo
Manifesto de Raŭmo (1980)

Ĉi tiu dokumento ricevas la nomon de la urbo, en Finnlando, kie oni debatis, okaze de la 36a Internacia Junulara Kongreso (1980 07 25 / 08 01), la temon "Esperanto en la 80aj jaroj: celoj kaj metodoj".

Ĝi ankoraŭ ne esprimas la oficialan opinion de TEJO kiel organizo, sed nur de tiuj, individuoj kaj grupoj, kiuj subskribis aŭ subskribos ĝin. La originalo de la Manifesto troviĝas ĉe FEJO (Finnlanda Esperantista Junulara Organizo), kiu akceptas eventualajn aliĝojn en skriba formo ĝis 1980 12 31.

[FEJO, ĉe s-ro B.Holmberg, Arentikuja 1 B 253, SF-00410 Helsinki 41, Finnlando.]



1. Krizo de identeco. La subskribintoj konstatis kontraŭdiron en la sinteno de la esperantistaro, kvazaŭ konflikton inter idea superegoo kaj egoo: nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj – la dua lingvo por ĉiu / la angla lingvo estas nia malamiko / UNO devas adopti Esperanton, ktp – kaj laŭdegi la lingvon eĉ neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio kio ĝi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera.

2. Kritiko de praceloj. Ni kredas ke:

a) la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj – oni havu alternativajn celojn;

b) la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel helplingvo, analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la E-movado kiel celon kontraŭstari la francan, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon.

3. Niaj celoj. Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn:

a) propedeŭtiko por lingvoinstruado;

b) kontaktoj inter ordinaraj homoj;

c) kontaktoj sendiskriminaciaj;

ĉ) novtipa internacia kulturo.

Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj.



4. La kongresoj kiel vojo al kresko. Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj, laŭ la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980), kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de E-o kiel laborlingvo en fakaj konferencoj internaciaj, laŭ la modelo de la Freinet-instruistoj.

5. Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion; meze de la 80aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion – ion kulture originalan kaj internacie valoran.
La pakto por la Esperanta Civito (1998)

La subskribintaj establoj, por kiuj Esperanto estas ordinara laborlingvo, akceptinte la sekvan Kvintezon:



  1. La esperanto-komunumo estas senŝtata diaspora lingva kolektivo al kiu homoj apartenas pro libera elekto, aŭ pro libera konfirmo kaze de denaskaj esperantistoj.

  2. La lingvokono estas la sola komuna distingilo de la anoj de tiu ĉi komunumo. Ĉiu alia karakterizo (rasa, religia, etna, klasa, seksa...) ne gravas por difini la apartenecon al la komunumo.

  3. Konsekvence, laŭ la propra naturo, la esperanto-komunumo respektas ĉiun religian (ne)kredon, ĉiun politikan opinion demokratie esprimitan kaj ĉiun kulturan tradicion.

  4. Sed la esperanto-komunumo ne povus evolui se ĝi konsistus nur el disigitaj eroj, indiferentaj unu al la alia, konsiderantaj nur la proprajn regulojn kaj kutimojn, engaĝitaj je nura kunekzistado. Civito ne estas nur lingvanaro dotita je individuaj rajtoj: ĝi estas ankaŭ realaĵo kun komuna destino.

  5. Ĉi tiun komunan destinon forĝis la jam 110-jara historio de la lingvanaro. Ĝin atestas la originala esperanto-literaturo kaj la komunaj kulturaj trajtoj. Ĝin firmigas la oficialaj renkontoj de la lingvanaro mem, sub ĉiu formo, de la kurso ĝis la kongreso. Tiuj renkontoj estas esencaj por la vivo de nia civito, se ili donas la ŝancon reciproke edukiĝi kaj integriĝi, lerni vivi kune kaj respekti unu la alian. Tiurilate, kulturcentroj kaj esperanto-domoj havas apartan signifon kaj specifan mision.

difinas la Pakton por la Esperanta Civito


  1. La Pakto celas:

    1. firmigi la rilatojn inter la paktintaj establoj, favore al reciproka helpo kaj respekto;

    2. solvi eventualajn konfliktojn per arbitracio;

    3. formi la kernon de la Esperanta Civito.

  2. La rimedoj kaj instancoj por plenumi la celojn de la Pakto estas priskribitaj en la Konstitucio de la Esperanta Civito. Specife, la Kortumo estas la arbitracia instanco de la Pakto, kaj la Forumo estas la asembleo de la paktintaj establoj.

  3. La Pakto engaĝas la subskribintojn nur se la suverena instanco (ĝenerala Asembleo) de la respektivaj establoj ratifas ĝin. Se la establo ne havas propran juran personecon (ekz. redakcio de gazeto) necesas la ratifo de la kolektivo kun jura personeco aŭ individuo kun civilaj rajtoj, kiu posedas ĝin.

  4. La aliĝo ekvalidas nur se la absoluta plimulto (duono plus unu) de la Forumo aprobas.

  5. El la Pakto eblas retiriĝi pro unu el la subaj kialoj:

    1. pruvita malfondo de la establo;

    2. verdikto de la arbitracia instanco (Kortumo), kiu ekzamenis la peton de la koncerna establo;

    3. novaj artikoloj kaj amendoj en la Pakto, kiuj ŝanĝus ĝian nunan strukturon kaj celaron.

  6. La verdiktoj de la Kortumo estas neapelacieblaj. Se establo ne estas kontenta pri la verdikto, ĝi povas sin turni al la Forumo, kiu povas peti (je absoluta plimulto) la Kortumon reekzameni unu fojon la kazon.

  7. La Kortumo verkos iom post iom komunan kondutkodon, kiu estos aneksaĵo de ĉi tiu Pakto. Provizora referenco por la Kortumo estas la svisa civila kodo.

  8. En kazo de dubo, la paktintaj establoj referencas al la Konstitucio de la Esperanta Civito.

Kiuj rajtas peti aliĝon al la Pakto?

Ĉiu loka, regiona, landa, internacia aŭ faka E-societo, ĉiu klubo, kulturcentro aŭ lernejo, ĉiu redakcio, eldonejo, scienca au arta establo kiuj rekonas sin en la Kvintezo, kaj sekvas la aliĝproceduron. Dum la aliĝpeton ekzamenas kaj aprobas la Forumo, eksiĝojn kaj eksigojn ekzamenas kaj aprobas la Kortumo, kiel estis ĝis nun antaŭvidite. La samtempa aparteno al aliaj organizoj, esperantistaj aŭ ne, ne malhelpas la aliĝon de establo al la Pakto.



Kiel aliĝi al la Pakto por la Esperanta Civito?

La Pakto por la Esperanta Civito ne estas asocio, sed kontrakto kiun diversaj establoj subskribis la 10an de aŭgusto 1998. Nur establoj, do neniu individuo, rajtas peti aliĝon, en kiu ajn momento. Se la 2an de junio 2001 naskiĝos la Esperanta Civito, individuoj rajtos peti la civitanecon, tra establo aliĝinta al la Pakto. Pri la civitaneco decidas la starigota Registro. La civitaneco estas principe dumviva, sed eblos rezigni pri ĝi aŭ perdi ĝin, kadre de la koncernaj normoj. La aliĝojn de nova establo al la Pakto aprobas la Forumo (kunveno de la paktintoj). Eksiĝojn kaj eksigojn verdiktas la Kortumo (arbitracia instanco), laŭ la peto de la koncernaj establoj. Aliĝpetojn por la Pakto oni direktu al "Pakto por la Esperanta Civito", CP 28, CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svislando).



Sinteza provo

Proklamo de Voss (1991)

Akceptita en 25-a ILEI-konferenco, Voss, Norvegio


Esperanto kiel funkcianta lingvo

En la disvastiga laboro, unuarange gravas emfazi, ke Esperanto estas jam funkcianta lingvo kun la propraj historio, kulturo kaj kulturportaj valoroj kaj strebi, ke ĝi ĝuu sur plej diversaj kampoj samajn rangon, rajtojn, rimedojn kaj prestiĝon kiel etna lingvo de simila disvastiĝinteco, kaj krome, ke ĝi estu estimata pro sia unika tutmonda rolo kaj sia potenciala kontribuo al la demokratiigo de la komunikado.


Esperanto kaj strategio

Kerne al la strategia debato estas malharmonio inter desupremaj kaj desubemaj agantoj. Evidentas unuflanke, ke klopodoj devigi la uzon de Esperanto desupre al iu nekonvinkita popolo ne nur fiaskos, sed estas kontraŭ la etika bazo de la lingvo. Klaras aliflanke, ke dum desuba laboro konstante necesas, de si mem ĝi malverŝajne kondukos al signifa kresko de la lingvo aŭ ĝia komunumo. Pli saĝa strategio estas la kombino de ambaŭ vojoj per zorge elektitaj projektoj, tiel ke la desupre akiritaj decidoj kaj permesoj renkontu desube kreitan deziron aŭ bezonon.

La celo al kvalito estas laŭdinda, sed necesas konstati, ke la kvalito plej ofte fontas el kvanto, kaj tiun kvanton povas krei la instruado, kadre de kiu apartan gravecon havas la adekvata kaj laŭeble oficiala trejnado de instruistoj.
Esperanto kaj naciaj lingvoj

Esperanto utilas por protekti la rajtojn de minoritataj lingvoj; la esperantistoj oponu neniun specifan lingvon – naciaj lingvoj estas respektendaj, sendepende de grandeco. Esperantistoj tamen malkontentu pri la uzo de naciaj lingvoj por transnaciaj celoj, precipe kiam tio diskriminacias kontraŭ neparolantoj de tiuj lingvoj kaj minacas la pluvivon de minoritataj lingvoj kaj kulturoj. Vanas batali rekte kontraŭ difinitaj grandaj lingvoj, sed necesas malkonstrui la mitojn kiuj subtenas ilian misuzon, zorgante fari tion per pravigeblaj argumentoj kaj ne per niaj propraj mitoj.


Esperanto kaj ĝia destino

La tradicia termino "fina venko" kun siaj militecaj subsignifoj transformiĝu al konstanta agado por ebligi la uzon de Esperanto inter tiu kreskanta nombro de personoj celantaj transnacian komunikadon. La plukreo de aŭtonoma Esperanta kulturo estas valora, necesa, sed ne sufiĉa antaŭkondiĉo por tiu strebo; sekve konflikto inter kultur-flegemaj kaj finvenkemaj esperantistoj estas transpontebla – ili povas trovi abundajn terenojn, kie utile kunlabori. Signifa kvanta kaj kvalita salto en la uzo de Esperanto ne okazos:

– sole per la klopodoj de la nunaj parolantoj, kiuj havas nek la rimedojn nek la potencon tion solaj realigi;

– sen la klopodoj de la nunaj esperantistoj teni la lingvon evoluanta, la komunumon vivanta, la aplikeblojn vastiĝantaj, ĝis potencialaj aplikistoj kun siaj lertoj kaj rimedoj malkovros kaj ekspluatos la lingvon.

Kvankam naivaj revoj pri baldaŭa "fina venko" povas naski frustrojn, certe iel forigendajn, estus tamen grava eraro elimini deziron pri signifa disvastiga sukceso, ĉar tion farinte, la komunumo riskus nenion rimarki, se subite kaj neatendite maturiĝus kondiĉoj kiuj malfermus la vojon al tio.

La nuna tasko estas krei tiujn antaŭkondiĉojn, kies manko aŭ malforto bremsus Esperanton en la koncerna momento ĉe transiro al tiu vast-skala uzado.



Socie aktiva esperantismo


Deklaracio de Tyresö (1969)
Plivastigi la dimension de la individuo

En pluraj prelegoj kaj diskutgrupoj kun la ĝenerala temo "Junularo kaj socio" ni pristudis la nuntempan radikalan ŝanĝon de la rolo de la junularo en socio, kiu montriĝas en intelekta kaj politika mobilizo de la junularo.

La mobilizo okazas ĉefe pro sento, ke la libera evoluo de la individuo estas pli kaj pli endanĝerigata de la establitaj ordosistemoj.

La establitajn ordosistemojn subtenas du tendencoj: unue, malaktualaj kaj tro normigaj konceptoj pri la homo, due, la rapide evoluanta teknologio, kiu emas detrui kaj anonimigi la individuecon, detrui la fizikan ĉirkaŭaĵon de la homo, kaj subfosi la homan psikon.

La lingvo estas realaĵo intime ligita al sociaj kaj politikaj fenomenoj. Tial ĉiuj ajn agadoj pri lingvaj problemoj estas samtempe sociaj agadoj.

Se oni konsekvence aplikas la koncepton pri konservo de la integreco de la individuo, oni nepre venas al malaprobo de lingva kaj kultura diskriminacioj en ĉiu formo, al malaprobo de ĉiu tiel nomata solvo de la lingva problemo, kiu baziĝas sur diskriminacio, kaj al konstato, ke oni ne sufiĉe atentas la detruadon de la kultura kaj lingva fono de multaj popoloj. Tiu detruado estas nenio alia ol instrumento de lingva imperiismo.

En nia propra laboro ni antaŭvidas esploradon kaj informadon pri la neadekvato de la monda lingva situacio, kaj pri ĝia kunligo kun la detruo de la homa personeco en la nomo de teknologia kaj ekonomia programoj.

La mobilizo de la junularo estas subtenenda kaj partoprenenda batalo por la digno de la homo

La estonta agado de TEJO inkluzivos lanĉon de agadoj, kiuj celos plivastigi la dimension de la individuo en la socia kaj teknologia evoluo. Tiuj aktivecoj baziĝos sur la specialaj trajtoj de TEJO, kiel organizaĵo laboranta por forigo de ĉia misuzo de lingvoj por ekonomia, kultura aŭ politika subpremado.

Ni alvokas ĉiujn homojn kaj junularajn organizaĵojn al solidariĝo kaj laŭeble kunlaboro en tiu agado de TEJO.
Manifesto de Prago de la movado por la internacia lingvo Esperanto (1996)

Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto, direktas ĉi tiun manifeston al ĉiuj registaroj, internaciaj organizaĵoj, kaj homoj de bona volo, deklaras nian intencon firmvole plu labori por la celoj ĉi tie esprimitaj, kaj invitas ĉiun unuopan organizaĵon kaj homon aliĝi al nia strebado.



Lanĉita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuancoriĉan lingvon, Esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe la celoj de ĝiaj parolantoj ne per­dis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj naciaj lingvoj, nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado verŝajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo.

1. Demokratio. Komunika sistemo kiu tutvive privilegias iujn homojn sed postulas de aliaj ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo, Esperanto ne estas perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado.

Ni asertas ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ĉiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia komunikado.

2. Transnacia edukado. Ĉiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple, la lernejano kiu studas la anglan lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano kiu studas Esperanton lernas pri mondo sen limoj, en kiu ĉiu lando prezentiĝas kiel hejmo.

Ni asertas ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita perspektivo pri la mondo. Ni estas movado por transnacia edukado.

3. Pedagogia efikeco. Nur malgranda procentaĵo el tiuj kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras ĝin. Plena posedo de Esperanto eblas eĉ per memstudado. Diversaj studoj raportis propedeutikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj. Oni ankaŭ rekomendas Esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva konsciigo de lernantoj.

Ni asertas ke la malfacileco de la etnaj lingvoj ĉiam prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua lingvo. Ni estas movado por efika lingvoinstruado.

4. Plurlingveco. La Esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvokomunumoj kies parolantoj estas senescepte du– aŭ plurlingvaj. ĉiu komunumano akceptis la taskon lerni almenaŭ unu fremdan lingvon ĝis parola grado. Multokaze tio kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj kaj ĝenerale al pli vasta persona horizonto.

Ni asertas ke la anoj de ĉiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi pri reala ŝanco por alproprigi duan lingvon ĝis alta komunika nivelo. Ni estas movado por la provizo de tiu ŝanco.

5. Lingvaj rajtoj. La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta lingva malsekureco, aŭ rekta lingva subpremado, ĉe granda parto de la monda loĝantaro. En la Esperanto-komunumo, la anoj de lingvoj grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neutrala tereno, dank' al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj.

Ni asertas ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la garantiojn, esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca traktado sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado por lingvaj rajtoj.

6. Lingva diverseco. La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la Esperanto-komunumo, tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco. Sekve, ĉiu lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado.

Ni asertas ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se ĝi ne estas ba­zita sur respekto al kaj subteno de ĉiuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni estas movado por lingva diverseco.

7. Homa emancipiĝo. Ĉiu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala komunikilo, Esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa emancipiĝo aŭ projekto por ebligi al ĉiu homo partopreni kiel individuo en la homara komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili.

Ni asertas ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo.
1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   13


Elŝuti 0.9 Mb.

  • Neŭtrala esperantismo
  • Munkena deklaracio ( 1951)
  • Homaranismo
  • Sennaciismo
  • Socie aktiva esperantismo

  • Elŝuti 0.9 Mb.