Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Николай Львович Гудсков конспект эсперантологии На языке Эсперанто Гудсков Н. Л. Г 93 Epitomo de esperantologio. / конспект

Elŝuti 0.9 Mb.

Николай Львович Гудсков конспект эсперантологии На языке Эсперанто Гудсков Н. Л. Г 93 Epitomo de esperantologio. / конспект




paĝo1/13
Dato14.03.2017
Grandeco0.9 Mb.

Elŝuti 0.9 Mb.
  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   13


RUSIA Esperantista Unio
ĉefa Atesta kaj Lingva Komisiono

Nikolao Gudskov


Epitomo


de

esperantologio


interlingvistiko

historio

ideologio

kulturo

movado

instruado

Helpilo por prepariĝo al la ĈALK-ekzameno
REU – IMPETO
Moskvo-2002

ББК 81. 8

Г 93

Николай Львович Гудсков


Конспект эсперантологии

На языке Эсперанто




Гудсков Н. Л.

Г 93 Epitomo de esperantologio. / Конспект эсперантологии. На языке Эсперанто. – Москва: РоСЭ / «Импэто», 2002. – 152 с.

ISBN
Краткий очерк основных тем, которые необходимо знать для успешной сдачи экзамена на право преподавания международного языка эсперанто: интерлингаистика, история и организация движения эсперантистов, литература и культура (театр, кино, музыка, периодические издания и т.п.) на Эсперанто, методика преподпвания.

ISBN © Rusia Esperantista Unio, 2002


Enhavtabelo



Enkonduko

4

I. Interlingvistiko

6

II. Historio de Esperanto

11

III. Ideologio de Esperanto-komunumo

20

IV. Historio de literaturo kaj kulturo en Esperanto

25


V. Gazetaro kaj libroeldonado

52

VI. Organizoj

67

VII. Aranĝoj kaj renkontiĝoj

76

VIII. Esperanto-centroj

80

IX. Instruado de Esperanto

81

Suplemento I. Historiaj listoj de E-kongresoj kaj kelkaj tradiciaj aranĝoj

92


Suplemento II. Gravaj dokumentoj pri esperantismo

102

Nomindekso

122



Enkonduko
Ekzistas grava manko pri sistemaj materialoj, ebligantaj prepariĝi al B– kaj C-nivelaj ĈALK-ekzamenoj. Certe, plej bonus havi por tio ampleksan lernolibron, donantan la tutan materialon en kiel eble plena formo, verkitan en vigla kaj interesa stilo. Tamen, preparo de tia libro estas komplika tasko, postulanta longan tempon, grandajn eldonklopodojn kaj elspezojn, sed la bezono de iu helpilo por ekzamenotoj postulas trovi iun pli facilan solvon. Tial ni decidis rapide aperigi tiun ĉi mallongan broŝuron, kiu estas ne pli ol epitomo (resuma kompendio, superrigardo) de ĉiuj temoj – tamen, epitomo, jam permesanta prepariĝi al la ekzamenoj.

Por dezirantoj fari B-nivelan ekzamenon la broŝuro, se alproprigi ĝian enhavon plene, donas fakte ĉiujn bezonatajn sciojn; ĝenerale la materialoj multe superas la B-nivelajn postulojn. Tamen la ekzamenoto devas ankaŭ memori, ke instruisto de Esperanto devas regule legi librojn, kaj tiun fakton oni dum la ekzameno ankaŭ kontrolas.

Por dezirantoj fari C-nivelan ekzamenon la broŝuro donas la ĉefan fadenon, kiu helpas al ĝi prepariĝi. Sed por fari la elzamenon bone, nepre necesas legi ankaŭ aliajn librojn – kiajn, oni povas ekscii el la broŝuro.

La broŝuro estas nur konciza kompendio, kaj pro tio ĝia stilo, konforme al la elektita ĝenro, estas tre seka. Tial ĝi ne povas esti interesa legaĵo, pro kio la aŭtoro petas pardonon – sed ja lia celo estas iom alia.

Krom helpi al ekzamenotoj, la “Epitomo” povas esti utila ankaŭ al tiuj, kiuj propagandas nian lingvon, ĉar el ĝi eblas rapide ĉerpi gravajn faktojn kaj argumentojn. Por simplaj scivolemuloj la libreto povas esti gvidilo por elekti taŭgajn legaĵojn.

En la tuta teksto estas uzataj landonomoj, unuecigitaj laŭ principo, aplikata en la revuo “Eventoj” (la plej sinsekva kaj logika el ĉiuj ĝis nun ekzistintaj). Bedaŭrinde, apliki simile sinsekvan sistemon pri nomoj de la homoj kaj eĉ de la urboj ne ĉiam eblas, des pli ke la nuna tendenco estas ĉiam skribi la nomojn laŭ la nacia maniero. Tamen, espereble, tiu tendenco, kiu faras Esperanton parte nelegebla, kaj enkondukanta en nian lingvon aregon da literoj, kiujn oni ne scias kiel prononci, iam finiĝos kaj la lingvo restarigos sian koherecon – sed en la nuna eldono estas uzata provizora kompromisa sistemo (fakte, manko de iu sistemo!).

Mi penis, ke la tuta materialo estu prezentata kiel eble plej ekvilibre kaj objektive reflektu ĉiujn demandojn. Tamen, oni riproĉis kelkfoje, ke en la “Epitomo” estas tro da miaj subjektivaj pritaksoj – nu, plena objektiveco ĝenerale ne eblas (eĉ ne por komputilo, ĉar ja komputilan programon verkas la homo). Des pli la korektoj, kiujn oni proponis favore al pli “neŭtrala kaj objektiva” karaktero de la libreto (redukti ĝis minimumo menciojn pri certaj organizoj, personoj ktp.) mem dependis de subjektiva opinio de tiuj, kiuj proponis la korektojn, kaj de ties ideologiaj preferoj. Do, se mi kun ili konsentus, la subjektiva karaktero de la libro rezulte ne malkreskus aŭ eĉ kreskus.

La kompilinto esprimas dankon al Viktoro Aroloviĉ, Boris Kolker, Valentin Melnikov, Vladimir Samodaj, Anatolo Gonĉarov, Andreo Peĉonkin, kiuj atente legis la preparitajn materialojn kaj per siaj gravaj kritikoj kaj rimarkoj, helpo pri fontoj kaj signifaj aldonoj multe kontribuis al mia laboro, kaj al kiuj la libreto ŝuldas pro ĉiuj siaj pozitivaj flankoj. Specile la aŭtoro dankas al Sten Johansson, kies helpo estis aparte granda, kaj Irina Gonĉarova, kiu fakte kunaŭtoris la sekcion pri instru-metodiko. Tamen, ĉar ne ĉiujn iliajn konsilojn mi sekvis, ĉiuj mankoj de “Epitomo” devenas nur de mi.


Nikolao Gudskov

I. Interlingvistiko
1. Klasifiko de planlingvoj
Planlingvoj estas lingvoj, speciale kreitaj por la celo de internacia komunikado1, kaj uzataj aŭ uzitaj por tiu celo en certa komunumo. Lingvosistemoj, ellaboritaj por komunikado, sed neniam realiĝintaj en iom signifa komunumo, estas nur lingvoprojektoj. Ĉiuj planlingvoj (kaj projektoj) estas dividataj je pazigrafioj kaj pazilalioj.

Pazigrafioj estas uzataj nur por skriba-lega interkomunikado. Ili prezentas nociojn per simboloj, aŭ kodoj de ideoj, iom similaj al ideogramoj de antikvaj skribsistemoj (tamen pli logike aranĝitaj). Tiaj projektoj ekzistis ĉefe en la 17-18-jc. Nuntempe elementoj de pazigrafioj estas vaste uzataj por limigitaj celoj, ekz. vojsignoj. Planlingvoj, destinitaj ankaŭ al la buŝa interparolado (t. e., propre lingvoj), nomiĝas pazilalioj.

Ĉiujn planlingvojn, laŭ la principo de la konstruo, eblas klasigi je aprioraj kaj aposterioraj. Aprioraj lingvoj ne havas radikojn en la etnaj lingvoj, sed uzas elpensitajn leksikajn kaj gramatikajn elementojn. Ili, siavice, povas esti filozofiaj (konstruitaj sur strikte logika klasigo de nocioj por tiel helpi al “perfekta” esprimado de la pensoj) kaj empiriaj, strebantaj nur al facila komunikado. Aposterioraj lingvoj estas bazataj sur modelo kaj elementoj de etnaj lingvoj. Ili povas esti naturalismaj (se ili fidele sekvas la modelon, kiel Occidental kaj Interligua) kaj aŭtonomaj, aŭ skemismaj, se ili havas proprajn (aŭtonomajn) regulojn kaj leĝojn, kiel Esperanto kaj Ido. Ekzistas ankaŭ miksitaj lingvoj, en kiuj trajtoj de la aprioraj lingvoj estas kombinataj kun elementoj, pruntitaj el etnaj lingvoj (ekz., Volapük).



Pri ellaboro de la teorio de la planlingvoj kaj pri kreo de konkretaj lingvoprojektoj okupiĝis tiaj grandaj sciencistoj, kiel R. Decartes (Kartezio), J. A. Komenský (Komenio), G. W. Leibniz, I. Newton kaj aliaj granduloj de la 17-a-18-a jc. Inter grandaj lingvistoj, serioze konsiderintaj kaj kontribuintaj teorion de la planlingvoj, necesas nomi F. de Saussure (informoj de lia frato-esperantologo René inspiris lin ellabori principojn de la struktura lingvistiko), I. A. Baudouin de Courtenay, A. Meillet, E. Sapir, A. Martinet kaj U. Eco.

2. Ĉefaj planlingvoj
El pli ol 1000 planlingvaj projektoj realiĝis kiel lingvoj nur kvin (Volapük, Esperanto, Ido, Occidental, Interlingua), t. e. ili fariĝis komunikiloj por iom signifaj homaj kolektivoj. El ili nun restas tri. Ankoraŭ kvar projektoj fariĝis interkomunikiloj por limigitaj grupoj (Idiom Neutral, Latino-sine-flexione, Reform Neutral, Novial — el kiuj neniu plu funkcias). Ĉiuj ceteraj restis nur projektoj.

a) Volapük. La projekto de germana katolika pastro-poligloto Johann Martin Schleyer (1831-1912) estis proklamita en 1879 kaj publikigita en 1880. La vortaro estis prenita el etnaj lingvoj, ĉefe la angla, sed la vortoj estis “simpligitaj” ĝis nerekoneblo (ekz., “por faciligi prononcon por ĉinoj kaj infanoj”, estis plene eliminita la sono “r”). Rezulte la lingvo – kvankam aposteriora laŭ sia ideo – tamen aspektas apriora (tial ĝi apartenas al la miksita tipo): ekz., mem la vorto “Volapük” devenas de la angla “world speak” – “monda parolo”. La vortfarado estas laŭ la aglutina tipo, kun abunda sistemo de afiksoj, per kiuj eblas formi tre diversajn vortojn kun nuancoj, kiuj ekzistas en neniu nacia lingvo. Sed samtempe tio faris la lingvon sufiĉe komplika. Dum kelkaj jaroj la lingvo disvastiĝis en multaj landoj, kaj fine de 1880-aj la nombro de volapukistoj atingis kelkcent mil (laŭ aserto de volapukistoj – eĉ kelkajn milionojn). Samtempe aperadis ĝis 124 volapukistaj periodaĵoj. Okazis 3 internaciaj kongresoj de volapukistoj (1884 – en Fridriechshafen, 1887 — en Munkeno, 1889 – en Parizo), tamen, pro malfacileco de la lingvo, nur en la lasta oni parolis volapuke. Malfacileco de la lingvo elvokis strebon reformi ĝin, kion draste kontraŭis ties aŭtoro. En la 2-a kongreso aperis Akademio (Kadem) de Volapük, kiu ne obeis al Schleyer. Rezultis skismo, kaj Akademio de Volapük komencis lingvajn reformojn kaj poste eĉ ellabori alian, aposterioran, lingvon; parto de volapukistoj aliĝis al Esperanto (ekz., sub influo de L. Einstein la tuta Nurenberga societo), kaj aliaj simple senreviĝis pri la internacilingva ideo. Tial post 1889 la movado komencis malkreski, kaj en 1912 fermiĝis la lasta societo de volapukistoj. En 1930-aj estis provoj renaski simpligitan varianton de la lingvo, tamen sen granda sukceso.

b) Idiom-Neutral. Akademio de Volapük en 1892-98 sub gvido de peterburga inĝeniero W. Rosenberger ellaboris novan lingvon, kiu ekde 1898 fariĝis oficiala lingvo de la akademio. En 1902-1906 estis ioma propagando de ĝi. De Volapuko la projekto konsrrvis nur simplecon de la gramatiko kaj aglutinan karakteron, ĝi sekvis principon de leksika internaciismo – sed grado de aŭtonomeco estis malplia ol en Esperanto; la lingvo estis konstante reformata. Reguligante la lingvo-evoluon per limigata kolektivo, la Akademio eliminis la eblon de ĝia normala disvolviĝo, do, la lingvo dependis de siaj aŭtoroj, kaj praktike estis uzata nur inter la akdemianoj mem kaj gvidataj de ili societoj. Krome, kvankam la projekto povus havi iun estonton, Esperanto jam kontentigis bezonon pri internacia lingvo, kaj plejmulto de nekontentuloj transiris al Ido. Post 1908 la lingvo ne plu disvastiĝis, kaj Rosenberger en 1909 ellaboris novan projekton (plene naturalisman) – Reform-Neutral, kiun posedis malgranda grupo ĉirkaŭ li kaj kiun li propagandis ĝis la unua mondmilito.

c) Ido. Ido estas reformita Esperanto (kion aludas la nomo de la lingvo), aperinta surbaze de la projekto de L. de Beaufront (eble, kun partopreno de L. Couturat) en 1907-1908. La adeptoj de Ido asertis, ke ĝi estas pli logika kaj pli internacia ol Esperanto (en ĝia alfabeto ne estas supersignitaj literoj, en la leksikono estas pli da latindevenaj radikoj ktp.). Akuzativo estas aplikata nur fakultative, pluralo estas indikata per ŝanĝo de la finaĵo “-o” je “-i”, adjektivo ne estas akordigata kun substantivo, regula tabelo de korelativoj ne ekzistas, sufiksoj kaj prefiksoj estas pli abundaj ol en Esperanto, sed ne povas esti uzataj kiel mestaraj radikoj (kiel en la veraj aglutinaj lingvoj). Eble, Ido estas vere iom pli logika ol Esperanto (kvankam pli profunda analizo tion ne montras), sed ja ankaŭ iom pli komplika por lernado. Do, Ido estas, same kiel Esperanto, aposteriora aŭtonoma lingvo, sed iom pli naturalisma. La aŭtoroj de Ido proklamis specialajn periodojn de reformoj, dum kiuj, post stabila periodo, la lingvo devas esti reformata laŭbezone – sekve, la idistoj devis denove lerni sian lingvon. Krome, komence la idistoj parolis pri sia lingvo nur kiel pri helpa lingvo, kaj ne favoris al apero de Ido-beletro (tradukita kaj des pli originala). Kvankam poste Ido-kulturo aperis, la lingvo rapide postrestis Esperanton tiurilate. Al Ido aliĝis malpli ol 10% de la tiamaj esperantistoj, sed eĉ tio konsistigis multnombran kaj potencan movadon. En 1920-aj Ido-movado kreskis, sed reforma periodo fine de 1920-aj forpuŝis de ĝi multajn adeptojn (ja fakte necesis denove kvazaŭ relerni la lingvon.). Sekve de tio, ekde la 1930-aj jaroj la Ido-movado stagnas, kvankam ĝis nun aperas en la lingvo du-tri periodaĵoj (la ĉefa estas la revuo “Progreso”), kaj en kelkaj landoj ekzistas malmultnombraj idistaj grupoj. Tutmondaj Kongresoj de idistoj kolektas averaĝe po 15 partoprenantoj.

ĉ) Occidental. La projekto aperis en 1922. La aŭtoro estis Edgar von (de) Wahl (1867-1948), iama pionira esperantisto (en 1889 tradukis al Esperanto “Princinon Mary” de M. Lermontov). La lingvo estas naturalisma kaj sekvas ĉefe latinidajn modelojn, pruntante plurajn ties mallogikaĵojn (ekz., diversajn sonojn de la sama litero depende de la pozicio). La eŭropecan karakteron de la lingvo emfazas eĉ ĝia nomo. En 1920-30-aj jaroj ekzistis certa movado por ĝi, estis eldonataj periodaĵoj, sed post la dua mondmilito plejparto de la restantaj occidentalistoj aliĝis al Interlingua.

d) Novial. Projekto proponita en 1928 de Otto Jespersen, en kiu li provis kombini logikecon de Ido kaj naturalismecon de Occidental. Ĝis la dua mondmilito ekzistis magrandaj grupoj de novialistoj, ĉefe en Skandiaj landoj.

e) Interlingua-IALA. En 1951 estis publikigita projekto Interlingua, ellaborita en kadroj de International Auxilliary Language Association (ekzistinta en 1924-1953) ĉefe de usona lingvisto Alexander Gode (1900-1970). La projekto estas pure naturalisma, kaj sufiĉe proksima al Occidental. Laŭ ideo de la kreinto, tekston en Interlingua klera eŭropano (nepre konanta la latinan aŭ iun latinidan lingvon) devas kompreni tuj, sen anticipa lernado. Sed tro blinda sekvo al la modeloj de la fonto-lingvoj malhelpas, bedaŭrinde, same facile skribi kaj paroli en ĝi. Post ĝia publikigo aperis movado por enkonduko de la lingvo, plejparto de occidentalistoj kaj parto de idistoj al ĝi aliĝis. Ekde 1954 ekzistas internacia organizo por tiu lingvo (“Union Mundial pro Interlingua”), estas eldonataj kelkaj periodaĵoj. Tamen kvanto da adeptoj de Interlingua, malgraŭ bona financa subteno far iuj riĉaj adeptoj, en la tuta mondo apenaŭ superas kelkajn milojn, kaj da bonaj parolantoj estas ne pli ol kelkcent personoj.
Aldono 1: “Russki jezik” de Ju. Križanić.

Unu el fruaj aposterioraj projektoj estas tiu de kroata diplomato Juraj Križanić (1618-1683), longe loĝinta en Rusio. La projekto, kreita en 1659-61, estas ne de propre internacia lingvo, sed de la lingvo komunslava, ĉar ĝia aŭtoro strebis al unuiĝo de ĉiuj slavaj popoloj. Ĝi estis bazita ĉefe sur lingvoj rusa, serbo-kroata kaj pola kaj enhavis 59% da komunslavaj radikoj, 10% – da rusaj kaj slavonaj, 9% da serbokroataj, 2,5% da polaj ktp. La lingvo povis uzi kaj latinajn literojn, kaj la kirilajn2. La sintezo estis tute sukcesa, sed neniu krom Križanić mem (en siaj verkoj) la lingvon uzis.


Aldono 2: Simpligitaj naciaj lingvoj.

Al planlingvoj proksimas projektoj de simpligitaj naciaj lingvoj, adaptitaj por pli facila internacia uzado. Fakte, tio estas aposterioraj lingvoj kun unusola fontolingvo. Plej konataj, kaj eĉ iugrade komunike realiĝintaj, estis du tiaj projektoj: “Latino sine flexione” kaj “Basic English”.



Latino sine flexione estis proponita en 1903 de G. Peano (1858-1932), fama itala matematikisto kaj logikisto. Ĝi estas la latina lingvo kun ekstreme reduktita gramatiko laŭ la principo, ke la plej bona gramatiko estas nula gramatiko: deklinacio estis anstataŭita de prepozicioj, nombro – de numeraloj ktp. En tiu lingvo estis dum kelka tempo publikigataj sciencaj tekstoj.

Basic English (=British American Scientific International Commercial English) estis proponita en 1929 de Ch. K. Ogden (1889-1957). La angla vortaro estis reduktita ĝis 850 bazaj vortoj, kaj la ceteraj nocioj estis transdonataj per vortturnoj. Ĝi estis aktive propagandata en 1930-40-aj, sed ne sukcesis enradikiĝi.
3. Esperanto kiel planlingvo
Esperanto estas aposteriora aŭtonoma lingvo. La vortaro estas bazita ĉefe surbaze de latinida leksiko kun pluraj pruntaĵoj el la helena (ĉefe internaciismoj), germana kaj angla lingvoj, ankaŭ estas certa kvanto da slavdevenaj radikoj. Vortfarado estas simila al la aglutinaj lingvoj (kiel la turka, hungara, sŭahila kaj japana), t. e. per afiksoj; kvankam la fakto, ke la senŝanĝaj afiksoj povas ludi memstaran rolon de radikoj, proksimigas ĝin al izolaj (aŭ amorfaj) lingvoj, kiel la ĉina kaj vjetnama.

Esperanto estas aŭtonoma (skemeca) lingvo, ĉar ĝi obeas nur proprajn regulojn: ekzemple, vorto pruntita de kiu ajn lingvo eniras Esperanton en esperantigita formo kaj dependas nur de la reguloj de Esperanto mem.

Esperanto estas stabila, ĉar ĝi evoluas simile kiel naciaj lingvoj, tamen surbaze de netuŝebla Fundamento, en kiu eĉ ne unu vorton nek unu komon oni rajtas ŝanĝi. Tial ĝi konservas logikecon, regulecon kaj tempan kpntinuecon.

Esperanto ankaŭ havas iom da aprioraj elementoj, precipe la finaĵojn –i, -u, -us, pronomon ĝi, Tabelon de korelativoj (ĝi, tamen, estas duonapriora, ĉar sistemigas kaj vastigas rudimentajn tabelojn de naciaj lingvoj, i.a. la rusa), kaj ankaŭ kelkajn aliajn (la plej fama ekzemplo estas la radiko “edz”).



4. Kaŭzoj de sukceso de Esperanto kompare al aliaj planlingvoj


  1. Lingvistikaj kaŭzoj

Esperanto estas facile lernebla lingvo dank’ al simpla gramatiko, internacia vortprovizo kaj reduktita kvanto da radikoj, pro riĉa afiksa sistemo.

Esperanto estas stabila lingvo, kiu konstante evoluas surbaze de netuŝebla Fundamento. Tial, unue, la lingvo dum paso de la tempo ne fariĝas nekomprenebla, kaj, due, ne disfalas je dialektoj.



  1. Sociologiaj kaŭzoj

Esperanto apartenas al sia portantaro (“popolo”), tio estas al ĉiuj esperantistoj kune, kaj ĝia sorto ne dependas de arbitra kaj subjektiva volo de apartaj personoj. Tial ajna novaĵo en la lingvo, proponita de kiu ajn, povas enradikiĝi en la lingvo nur per aprobo de la lingva komunumo entute. Tio estas la socia bazo por ke la lingvo konservu siajn kontinuecon kaj unuecon.

  1. Kulturaj kaŭzoj

Esperanto ekde la komenco estis konsiderata ne kiel nura helplingvo, sed kiel plenvalora kultura portanto: unue, kiel kultura ponto inter diversaj popoloj kaj, due, kiel bazo por kreo de la internacia, tutmonda kulturo. Siavice, tia rilato al la internacia lingvo rapide pliriĉigis ĝin, faris ĝin pli esprimiva kaj tial pli utila ol ĉiuj rivalaj projektoj ankaŭ en simpla helpa funkcio.

Grava kultura stabiliga faktoro estas ankaŭ la ideologia karaktero de la Esperanto-movado, emocia rilato de multaj esperantistoj al “sia kara lingvo”, pro kio ajna atenco al la lingvo aspektas por ili kiel iaspeca sakrilegio. Tio estis aldona kialo de fiasko de ĉiuj reformprojektoj.



  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   13


Elŝuti 0.9 Mb.

  • REU – IMPETO Moskvo-2002

  • Elŝuti 0.9 Mb.