Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ni transdonis al vi ne finpretan komentaron, cxar sxajnis al ni, ke estas

Elŝuti 9.2 Kb.

Ni transdonis al vi ne finpretan komentaron, cxar sxajnis al ni, ke estas




Dato07.11.2017
Grandeco9.2 Kb.

Elŝuti 9.2 Kb.

Estimata,

Ni transdonis al vi ne finpretan komentaron, cxar sxajnis al ni, ke estas


al vi urgxe publikigi vian lernolibron. Do ju pli frue vi povus repripensi
la aferon, des pli bone por via celo. Tio signifas, ke la komentaro estis
provizora, kaj ke ni nesuficxe pridiskutis gxin. Pro tio aperas opinioj
neeraraj, sed diskuteblaj, pri kio ni pardonpetas. Sed ni cxiuokaze ne
akceptas la sarkasman tonon de via respondo.

La Sekcio fokusas la atenton al la lingva flanko de la lernilo. Estas


pluraj gravaj eraroj en via. Sed la Sekcio ne povas esti indiferenta al la
metodika aspekto, cxar malbone farita lernilo, per kiu lernanto ne povas
lerni kaj sentas sin trompita, estas malbona reklamo por la lingvo. Niaj
rimarkoj cxi-kampaj, ne ripetitaj cxi tie, estas gravaj kaj ni pretas
profundigi ilin kun vi, se vi sxangxas la opinion.

Ni dauxrigas sube la diskuton pri iuj jam tusxitaj punktoj. Ni pretas pli


poste dauxrigi la analizon de via verko pli profunde (restas
korektindajxoj), sed, cxar ni jam foruzis plurajn horojn kolektive por
parte prikomenti vian verkon, ni gxin faros nur kondicxe, ke vi ne donos al
ni la impreson, ke ni perdas nian tempon.

---------------------

Nia rimarko: La klarigo pri “po” ne estas ghusta [...]
Autoro: Che Zamenhof, vi povas legi tiujn uzojn. Fakte mi povus ech
preterlasi klarigojn pri “po”, apenau uzeblas nuntempe, tamen mi ne povas
fari tion, mi devas enmeti chiujn prepoziciojn.

Nia nuna rimarko: Ni evidente ne konsentas, ke "po" apenaux


uzeblas nuntempe. "Po" estas efektive malfacile uzebla de latinidlingvanoj,
sed suficxas gxin lerni bone. Ni sxatus, ke vi donu al ni Zamenhofajn
ekzemplojn de la modelfrazoj, kiujn vi prezentas. Cxiuokaze, ecx se ili
ekzistas, la plej simplaj kaj kutimaj uzoj de "po" trovigxas en frazoj de
la tipo "mi donis po 5 euroj(n) al la infanoj", "po 5 studentoj venis
cxiutage". Vi trovos klarigojn pri tio en bona gramatik-libro kiel PMEG aux en popularaj manlibroj.
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/rolvortetoj/aliaj_rolvortetoj/po.html

=

Nia rimarko: La listo de la landonomoj prefere iru al la fino de la libro. por


detale respekti la akademian rekomendon pri la landonomoj oni devus preferi
la sufikson uj-. vi prezentas nur landonomojn per la tielnomata sufikso i-
la sekvo estas kompleta konfuzo de la lernanto, kiu jam en la unua vico de
landonomoj ne povas distingi Afganio de Algherio kiel apartenantaj al du
malsamfunkciantaj grupoj. Se vi insistas pri landnomoj kun i-, almenu faru
du apartajn listojn lau la du funkci-sistemoj.

Autoro: Lerno libro ne estas loko por lingvikaj militoj. La sufikso “-i-”


estas internacie uzata de la esperantistaro. Ne profitu la fakton, ke vi
estas akademiano, por trudi viajn vidpunktojn. Estu tolerema kaj demokratiema.

Nia nuna rimarko: Chiuokaze, ankau se vi volas uzi nur la formojn kun “-io”, vi devus


havi du listojn: unu por tiuj lau la skemo franc-o/Franci-o kaj unu por
tiuj lau la skemo Algheri-o/algheri-an-o. Aliokaze la lernantoj estas
misgvidataj.

= p. 22:


Nia rimarko: Anstatau "numeroj" la titolo prefere estu "nombroj" au "numeraloj"

Autoro: Samas. Se mi skribus “numeraloj”, vi preferus “numeroj”.

Nia nuna rimarko: La leciono parolas celas instrui nombro-vortojn, kiuj prezentas nombrojn. Do la titolo estu "nombroj" aux "nombro-vortoj", malsamsignifaj, sed egale tauxgaj esprimoj.

= p. 27


Nia rimarko: esperanto -> Esperanto

Autoro: Akcepteblas ambau kiel vi scias.

Nia nuna rimarko: Bonvolu kontroli en PMEG. Normale oni skribas Esperanto.

= 36

Nia rimarko: Tauro -> virbovo

Autoro: Vi eraras. “Virbovo” estas bovo bredita por naskado. “Tauro” estas


speciala raso de bovoj por taureado.

Nia nuna rimarko: Por esti tiel asertema vi espereble legis tion ie


(cxiuokaze ne en PIV), sed tio simple ne estas vero.

= 36


Nia rimarko: Anstatau vinoN, trinku sukon

Auxtoro: Via eraro. Post prepozicio oni ne uzu akuzativon. Nur se oni volas


montri almovon. Por vidi ekzemplojn similajn al la mia, sufichas konsulti
Revon.

Nia nuna rimarko: Bv konsulti modernan gramatikon de la lingvo. Vi


komprenos, kial oni povas uzi akuzativon aux ne (malgraux la regulo, kiun
vi memorigas). Via formo estas gxusta kaj Zamenhofa, sed la formo kun
akuzativo estas vaste uzata.

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/rolvortetoj/aliaj_rolvortetoj/anstatau.html

=

Nia rimarko: venkis la konkurson [ne klara signifo]



Autoro: De kio? Mi ne komprenas vian dubon. via nekompreno malfaciligas la
transformon de la frazo al la pasiva frazo?
Nia nuna rimarkoo: Rigardu en REVO. La plej normala objekto por la verbo
"venki" estas persono. "Venki ion" povas aperi kiel metaforo (li neniam
venkis la alfabeton). Via "venki konkurson" ne estas malgxusta, cxar gxi
povas esti konsiderata mallongigo de la pli ofta "venki en konkurso". Sed
tiu cxi lasta formo ne estas pasivigebla. Ni rekomendas uzi la esprimon
"venki iun" cxi-kuntekste.

= p. 44


Nia rimarko: levu -> forprenu, prenu

Autoro: Temas pri traduko. En la originajho estas “levu”. En esperanto ne


restas malbone, do mi respektas la originan esprimon.

Nia nuna rimarko: Li tradukis el la helena, ne el la portugala. Mi respondus: Kiel vi scias,


traduko neniam povas esti absolute akurata, cxar diversaj lingvoj atribuas
diversajn semantikajn kampojn al la vortoj. REVO bone montras la bazajn
signifojn de "levi": "Movi de malsupre supren; plialtigi. Meti stare tion,
kio estis kusxanta". Sxajnas al ni, ke en la koncerna kunteksto, la ideo
estas pli gxuste redonita en Esperanto per "prenu iom de mia shargho", ol
per "movu supren iom de mia shargho". Cetere vi vidis, ke ni diras "iom de
mia shargho", cxar "da" ne estas uzebla cxi-kuntekste pro la difiniteco de
"mia shargho".


Elŝuti 9.2 Kb.


Elŝuti 9.2 Kb.