Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ni, shatantoj de internacia komunikado

Elŝuti 8.13 Kb.

Ni, shatantoj de internacia komunikado




Dato17.11.2017
Grandeco8.13 Kb.

Elŝuti 8.13 Kb.

Ni, shatantoj de internacia komunikado:

 1. Tre ghojas pri la fakto ke estas pli kaj pli da internacia komunikado en la mondo;

 2. Esperas ke la lingva kaj kultura diversecoj en la mondo ne malgrandighos estontece;


 3. Konsilas praktiki plurlingvismon per interpretado kaj tradukado chiam kiam praktike kaj finance eblas;


 4. Opinias ke tre gravas subteni plurlingvismon, ekz per bunta elekteblo de lerneblaj lingvoj en lernejoj kaj protektadon de minoritataj lingvoj;


 5. Pensas ke sistemo kiu postulas regadon de pluraj naciaj lingvoj estas maljusta kaj elitisma; (*)


 6. Substrekas ke la angla hodiau estas tre grava kaj utila lingvo por internacia komunikado (**);


7. Supozas ke la angla plu havos tre gravan rolon por internacia komunikado dum la venontaj jardekoj;

 8. Rimarkas ke granda nombro da homoj ne sukcesas atingi altan nivelon de la angla spite al multjara lernado kaj penado;


 9. Asertas ke esperanto plurkiale estas aparte tauga lingvo por internacia komunikado (***);


 10. Spertas ke rekta komunikado (t.e. sen interpretado au tradukado) estas esenca por starigi komunan "ni-senton" inter homoj el malsamaj landoj kaj kulturoj;


 11. Bonvenigus pli da internaciaj forumoj, kontaktejoj kaj kontaktiloj por faciligi rektajn diskutojn, debatojn kaj intershanghon de informoj;


 12. Tezas ke modelo en kiu la komunikantoj pasive regus kaj la anglan kaj esperanton kaj aktive regus unu el tiuj lingvoj, estus efika kaj sufiche justa por internacia rekta komunikado (****);


13. Konscias ke ne eblas trovi modelon pri internacia komunikado kiu plachas al chiuj kaj ke enkonduki novan modelon postulus multjaran diskutadon, debatadon, esploradon, elprovadon, planadon kaj fine realigadon (unuavice en la edukaj sistemoj);

 14. Instigas al serioza kaj plurfaka esplorado por esplori la aserton en punkto 9 kaj la tezon en punkto 12.



 - Invitas al chiuj kiuj konsentas pri la supraj punktoj subskribi la deklaron.
Aldonaj klarigoj:

(*)


Chino, Finno, Koreo, Ruso ks havas realan shancon lerni unu el ekzemple la angla, la hispana, la franca kaj la germana. Sed lerni du, tri au kvar el tiuj lingvoj estas por granda plejmulto tro malfacile kaj temporabe. Sekve, sistemo kiu postulas regadon de pluraj naciaj lingvoj estas maljusta kaj elitisma.

(**)
”English is used as an official or semi-official language in over 60 countries, and has a prominent place in a further 20. It is either dominant or well established in all six continents. It is the main language of books, newspapers, airports and air-traffic control, international business and academic conferences, science, technology, medicine, diplomacy, sports, international competiotions, pop misic, and advertising. Over two-thirds of the world’s scientists write in English. … Over 50 million children study English as an additional language at primary level; over 80 million study it at seconddary level (these figures exclude China).” [Crystal, Encyclopedia of Language, 1997]

(***)

Jen kial ni asertas ke esperanto plurkiale estas aparte tauga lingvo por internacia komunikado:



i) Pli facila...
Por chiu kiu lernis kaj esperanton kaj nacian/etnan lingvon, krom sian gepatran, estas fakto ke esperanto estas pli facila ol la naciaj/etnaj lingvoj.

ii) Pli justa...


Vasta instruado/lernado kaj uzado de esperanto ne donus apartajn avantaghojn al unuopaj popoloj, dum vasta instruado de naciaj lingvoj donas kaj profiton kaj prestighon al popoloj kiuj havas tiun lingvon kiel denaskan/oficialan. Krome, neniu popolo en la mondo havas grandajn avantaghojn en la lernado de esperanto kaj poste por esprimi sin en la lingvo. Pro tiuj aferoj esperanto estas pli justa ol naciaj/etnaj lingvoj por internacia komunikado.

iii) Pli neutrala...


Char esperanto ne apartenas al iu nacio au popolo, ghi estas pli neutrala ol la naciaj/etnaj lingvoj rilate al internacia komunikado.

iv) Pli kost-efika...


Char oni ghenerale bezonas malpli da tempo por lerni esperanton ol etnan/nacian lingvon, ghi sekve estas pli kost-efika ol la etnaj/naciaj lingvoj rilate al internacia komunikado.

v) Pli sukcesa...


La supraj argumentoj iagrade validas ankaŭ por aliaj tiel nomataj planlingvoj, ekzemple Interlingva kaj Ido. Sed esperanto estas en preskau chiuj kampoj pli sukcesa ol la aliaj planlingvoj. (Krome esperanto estas malpli europeca ol ekz Interlingva kaj Ido.)

(****)


La angla estas momente tre vaste uzata en multaj kampoj (vidu **) kaj ne estas realisme ekskluzivi ghin el la ekvacio de internacia komunikado. Tamen, atingi altan nivelon de skribado kaj parolado en la angla estas por multaj ege malfacile kaj do tre temporaba afero. Sed atingi altan pasivan nivelon en la angla estas pli facile ol atingi samnivelajn aktivajn kapablojn. Esperanto havas multajn avantaghojn rilate al internacia komunikado (vidu ***), pro tio ni pensas ke estus saghe iom post iom enkonduki tiun lingvon en la edukaj sistemoj kaj iom poste en chiujn kampojn de internacia komunikado kaj tiel faciligi por tiuj kiuj malfacile lernas la anglan partopreni en la internacia komunikado lau la modelo priskribita en punkto 12.


Elŝuti 8.13 Kb.

  • - Invitas al chiuj kiuj konsentas pri la supraj punktoj subskribi la deklaron. Aldonaj klarigoj

  • Elŝuti 8.13 Kb.