Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Nestor kalusky analia odetto alicia toffi

Elŝuti 1.61 Mb.

Nestor kalusky analia odetto alicia toffi




paĝo1/26
Dato19.03.2017
Grandeco1.61 Mb.

Elŝuti 1.61 Mb.
  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   26

LA NOVA PARADIGMO

EN PSIKOLOGIO

Reviziita en 2012-Marto

RUBEN FELDMAN GONZALEZ

www.unitaryperception.org

rufegon2002@gmail.com

**********Pagxo 0**********


LA NOVA PARADIGMO

EN PSIKOLOGIO

Reviziita en 2012-Marto
RUBEN

FELDMAN GONZALEZ

TRADUKIS:

NESTOR KALUSKY

ANALIA ODETTO

ALICIA TOFFI

MONICA LUCERO

(ROSARIA TRADUKRONDO DE ARGENTEJO)


KONFERENCOJ KAJ DIALOGOJ

EN UNIVERSITATOJ

DE USONO,EUXROPO KAJ LATINAMERIKO
*********Pagxo 1*********

Ankaux EN ESPERANTO:

Jiddu Krishnamurti: Rimarki

Eduko kaj vivsignifo

Fronte al la vivo

La notoj de la auxtoro - signitaj per simpla cifero - kaj la notoj de la


tradukistoj - signitaj per interkrampaj ciferoj - trovigxas fine, ekde

p.257. La eldoninto.

**********Pagxo 2**********

Gvidite de nova paradigmo, sciencistoj 1) ekuzas

novajn instrumentojn kaj 2) enrigardas novajn lokojn.

Ecx pli grave, dum revolucio, sciencistoj 3) vidas

novajn kaj malsamajn aferojn, kiam ili enrigardas

per kutimaj instrumentoj lokojn, kien ili jam enrigardis

... Estas kvazaux la profesia komunumo estus

subite transportita al alia planedo, kie kutimaj

objektoj estas vidataj sub nova lumo kaj al ili

aldonigxas novaj neordinaraj objektoj...


Post revolucio, sciencistoj respondos al malsama

mondo.
Thomas Kuhn

La strukturo de la sciencaj revolucioj.

Teorio estas la plej simpla maniero ekspliki

la plej grandan nombron da realajxoj.

Paradigmo estas la plej simpla maniero kunligi

la plej grandan nombron da teorioj.

La auxtoro.

**********Pagxo 3**********

ENKONDUKO

Kio estas la menso ?

Cxu gxi estas propreco emergxanta de la interagado inter

organismo kaj gxia medio ? Aux cxu gxi estas reflektajxo de la

baza organizo de la universo ?


La jxus okazintaj neuxrofiziologiaj progresoj (Karl Pribram),

kiuj sankcias la funkciadon de la hologramo rilate la

cerban agadon kaj la koncepton pri holokinetiko (David

bohm) en kvantumfiziko, ebligas al ni respondi jese ambaux

demandojn.
Estis nia ripetita persona kontakto kun Jiddu Krishna-

murti, post kiam ni enprofundigxis en la konceptojn pri

holografio kaj holokinetiko, kiu ebligis al ni formuli la

koncepton pri unueca perceptado.


La unueca perceptdo, kiu iugrade estas la integrita

agado de la kvin sensoj, estas la ponto inter ambaux agoj

de la menso:
1) La menso kiel duala propreco emergxanta de la

interrilato inter organismo kaj gxia medio (kion ni

nomas procezo META),kaj

2) La menso kiel reflektajxo de la holokinetiko (kion ni

nomas karyon1 aux kerno).
Pri tio cxi kaj gxiaj gravegaj sekvoj en la esplorado,la

praktiko kaj ecx en la signifo mem de la psikologio, ni

traktos en cxi tiu libro.

**********Pagxo 4**********

I

LA UNUA PARADIGMO EN PSIKOLOGIO



En la historio de Psikologio,Sigmund Freud estis la unua,

kiu klopodis por paradigma integrigxo inter la siatempaj Neux-

rologio kaj Fiziko, kaj siaj observoj pri la homa konduto en

si mem, siaj proksimuloj kaj siaj pacientoj. Cxirkaux 1885,

Freud sukcesis esti unu el la cxefaj neuxrologoj en Vieno, Post

tio, ke li laboris kun Ernst Brucke kaj Theodor Meynert; cxi

tiu lasta, esploristo de la cerba anatomio, postlasis sian

nomon en la anatomio de la nerva sistemo, kiun ni ankoraux

studas.

En 1933,en siaj Novaj alportoj al la psikoanalizo diris



Freud rilate al sia psikoanalizo:

"Cxar gxi estas speciala scienco (...) gxi estos tute neadek-

vata por disvolvi apartan koncepton pri Universo (Weltan-

schauung) kaj gxi devos akcepti tiun de la scienco(...), cxar

la spirito kaj la animo estas objektoj de la scienca esplor-

ado, ekzakte same kiel cxiuj ajn aliaj aferoj eksteraj al la

homo".(S.Freud,Obras Completas,II, Madrido,Biblioteca Nueva

1968,Pg.953-954).


Kurioze,antaux ol Freud skribis la supran paragrafon,

William James diris:

"Nia unua konkludo,do,konsistas en tio,ke iu kvanto da

cerba fiziologio (neuxrofiziologio) devas esti antauxsupozita

aux inkludita en Psikologion.

La psikologo estas devigata parte esti neuxrofiziologo".

(W.James,Principles ol psychology,Novjorko,Dover,1890)
Sed io, kio ecx pli rimarkinde rezultas, estas, ke Freud

skribis (antaux aprilo 1895) iun Projekton de Psikologio por

neuxrologoj, ecx antaux ol lancxi sian psikoanalizon.

Freud, pro iu kialo, neniam publikigis nek titolis sian pro-

jekton. Eble, la kialo estis, ke li mem komprenis, ke lia

projekto estas tro avangarda por la epoko.

Robert C. Solomon diris, ke la projekto estis spekulativa,

sed neniel senkoneksa kun evidenteco, aux nekonfirmebla.

La unuan seriozan studon de tiu cxi projekto faris Karl H.

**********Pagxo 5**********

Pribram preskaux sepdek jarojn post kiam Freud skribis gxin

kaj gxi aperis en la kompilajxo de A.J.Bachrach, Experimen-

tal Foundations of Clinical Psychology, en la cxapitro: "The

neuropsychology of Sigmund Freud",Novjorko,Basic Books,

1962,pgx. 442-468.

Evidente,la profundaj rimarkoj de Freud en klinika Psiko-

logio ne povis esti kompletigitaj de la neuxrologiaj konoj de

lia epoko kaj al ni diras Ernest Jones,en la biografio de

Freud publikigita en 1953, ke Freud estis tiel disrevigxinta

kauxze de tia realajxo, ke li ecx intencis detrui sian Projekto-n

de Psikologio por neuxrologoj.

Tiutempe nenion oni konis pri neuxrologiaj stimulado, kon-

dukado kaj lokalizado, kaj do Freud sercxis en la Fiziko la

manieron doni sciencan fundamenton al sia teorio.

Jam en 1895 Freud helpis sin per la kristalografio por

ekspliki la kunfandigxon de "subpremitaj histeriogenaj memo-

roj", asertante ke tiu kunfandigxo okazis cxirkaux kerno.

Ni klarigu komence, ke en nia paradigmo ni uzas tiun

saman vorton kerno, sed tute alisence.

En 1915 Freud parolas pri premoj kaj kontrauxpremoj inter

konscio kaj nekonscio.

En 1923 li parolas per prihidrauxlika jxargono, pri fluoj kaj

blokado.

Dinamika Psikologio estas esprimo videble cxerpita el Fizi-

ko de lia epoko kaj gxi estas preskaux sinonimo de psikoanalizo.

Ni kredas nenecese pliprofundigxi en tiujn cxi eksplikojn

por montri la intencon de Freud integrigi la siatempajn

Fizikon kaj Neuxrofiziologion kun sia psikologia paradigmo.

Cxio cxi, ecx senkonsidere pri la influo, kiun sur Freud mem

havis la sinteno kaj fiziologio de lia epoko, lia socia kondicxo,

kaj tiel plu.
LA NOVA PARADIGMO EN PSIKOLOGIO

Dum la lastaj 50 jaroj, sen tro retroiri, kaj cxiutage kun

kreskanta rapideco, ege pliigxis la konoj pri Neuxrofiziologio

kaj Nuklea Fiziko gxis la ekstremo, kie foje la absurdo miks-

igxas kun la scienco.

La novaj fizikaj eltrovoj ne cxesas influi sur la hodiauxan

Filozofion, kaj ecx sur la manieron mem rigardi la vivon, la

personojn, la aferojn, kaj la ideojn.

Nur Psikologio persistas en uzado de konceptoj karteziaj,

neuxtonaj kaj hidrauxlikaj de la pasinta jarcento. Estas

gxuste tiu Psikologio, kiu bezonas integrigxi al la nuntempa

scienca movado, kiel provis fari Sigmund Freud mem

**********Pagxo 6**********

kun Neuxrofiziologio kaj Fiziko, kaj integrigxi nun, unue, al

Nuklea Fiziko.

Kompreneblas, ke teorio estas nur maniero rigardi la

mondon, sed ne maniero scii kiel vere la mondo estas.

D-ro David Bohm estas profesoro pri Nuklea Fiziko en

la Birbeck College de la Universitato de Londono. Li publik-

igis en 1951, Quantum theory; en 1957, Causality and

Chance in Modern Physics; en 1966, Special Theory of

Relativity; en 1973,Foundations of Physics;en 1977,

Fragmentation and Wholeness, kaj en 1980,Wholeness and

the Implicate Order.

Diras al ni Bohm, en sia libro Fragmentation and Whole-

ness:"Oni trovas, ke malnovaj teorioj igxas pli kaj pli ne-

klaraj, kiam oni provas uzi ilin por akiri komprenon en

novaj kampoj. Tiel okazis kun la epicikloj(2) de Ptolemeo

kaj kun la neuxtonaj konceptoj nelonge antaux la alveno

de la relativeco kaj la Kvantumfiziko.

Zorga priatento pri la maniero, kiel tio okazas, estas

gxenerale la cxefa sxlosilo de novaj teorioj, kiuj estas la bazo

por novaj kaj pli ampleksaj komprenmanieroj.

Tiel, anstataux diri, ke la malnovaj teorioj estas falsaj iu-

momente, ni diras, ke la homo sencxese disvolvas novajn

komprenmanierojn(insight)(3), kiuj estas klaraj gxis difinita

limo kaj poste montras tendencon malklarigxi.

En tiu cxi agado ne ekzistas kialo por supozi, ke estas aux

estos fina komprenmaniero aux insight (respondanta al la

absoluta vero) aux ecx konstanta serio de proksimigo al cxi tiu.

Pli gxuste, ni povas atendi senfinan disvolvigxon de

novaj specoj de insight aux manieroj de kompreno, kiuj cxiam

asimilos difinitajn sxlosilajn trajtojn de la malnovaj formoj

kiel simpligojn, same kiel la teorio pri relativeco faras

rilate la teorion de Newton.

Tio signifas, ke oni devas konsideri niajn teoriojn kiel

kosmovidojn (gxeneralajn manierojn rigardi la mondon aux la

universon), sed ne kiel absolutajn verojn, kiuj scias kiel

vere la mondo estas.

La atingita kono de la faktoj estas kondicxita aux muldita

de niaj teorioj. Ekzemple, en la Antikveco, la movon de la

planedoj oni priskribis laux la ideo pri la epicikloj de Ptole-

meo (cirkloj sur cirkloj). En la epoko de Newton oni pri-

skribis tiun movon kiel planedajn orbitojn, analizitajn laux

indicoj de falo al pluraj centroj.

Poste alvenis Einstein kun sia relativeca vidado laux

siaj konceptaj pri spaco kaj tempo. Ecx pli poste, la kvantum-

**********Pagxo 7**********

teori specifis tre malsaman klason de realo (kiu gxenerale

alportas nur statistikan realon).

En Biologio oni parolas pri evoluo, sed antauxe oni parolis

pri la vivantaj estajxoj, kiel fiksaj specoj.

Pli gxenerale, do, sur la perceptado kaj la agado,

niaj teoriaj komprenmanieroj aux insights alportas la cxefan

originon de organizigo de nia fakta kono. Fakte, nia tuta

sperto algxustigxas cxi tiel.

Versxajne estis Kant la unua, kiu diris, ke cxiu sperto es-

tas organizita laux la kategorioj de nia penso, tio estas, laux

nia maniero pensi pri la tempo, la spaco, la materio, la sub-

stanco, la kauxzeco, la kontingenco, la neceso, la deziro, la

universaleco, la partikulareco, ktp... Oni povas aserti, ke

tiuj cxi kategorioj estas specialaj manieroj de insights aux

manieroj rigardi la tuton. Iasence, ili estas klaso de teorio,

sed kompreneble tiu cxi nivelo de teorio eble disvolvigxis tre

frue."
DIFERENCOJ INTER AMBAUX
La nova psikologia paradigmo ne venas detrui la antauxan,

nek la multajn brancxojn devenigitajn de tiu antauxa. Temas

pri tute nova ordo de abstraktado en Psikologio, kaj

alproksimigxo al la integrigo de Psikologio kun la nuntempaj

Neurofiziologio kaj Fiziko.

La nova paradigmo implicas reorganizadon de malnovaj

konceptoj. Gxi forigas la emfazon sur la nekonscio kaj, baz-

ixgante sur la moderna Neuxrofiziologio, lokas la ne-neigeblan

nekonscion en unuecan mensan procezon, kiu nomigxas

mnemonika-eidetika(4)-timika(5)-auxtonomika(6) (META)

procezo. Tiu cxi unueca procezo (META) estas la esenco de

la identeco (egoo aux mio) kaj oni povas, laux simpliga mani-

ero, egaligi gxin al la vorto penso.

Ekzistas du cxefaj pensotipoj (negativa kaj pozitiva), sed

la origino de ilia dinamiko estas en la dualeco kaj la kon-

trauxstaro. Oni devas diferencigi tion cxi disde la funkcieco

aux nefunkcieco de la penso (vidu poste). Ni redifinas la in-

teligentecon; kaj parto de tiu inteligenteco estas la kapa-

blo diferencigi la funkciecan penson disde la nefunkcieca

kaj determini, kiam tiu cxi lasta devas devenigi la unuecan

perceptadon aux triangulan konscion.

Oni necese redifinas la vorton "menso" (vd. poste).

La nova emfazo lokigxas en tio nomata unueca percept-

ado, kiu estas la konscia kaj nekonscia integrigxo de la kvin-

sensa agado, precipe tiu de la vidado kaj la auxdado.

**********Pagxo 8**********

La koncepto pri unueca perceptado implicas bazan insight'n:

la homo (ecx ne alvenante en psikozon) vivas gxenerale en

malsamaj gradoj de diskonekso kun la cxiutaga realo.Tiu

cxi diskonekso okazas tiom rilate lian internan realon, kiom

la tiel nomitan "eksteran" realon. Oni komencas do, ne

antauxsupozante, ke la homo nomita "normala" kontaktigxas

kun la realo. De tiu cxi insight devenas la neceso relerni

percepti kaj do, pensi, sperti kaj vivi novmaniere.

Tio ests la bazo de neeviaeble nova psikoterapio. En tiu

cxi psikoterapio, metodoj kaj teknikoj estas duagradaj cere-

moniaroj. La unuagrada aspekto estas la resono aux la kun-

ligo, afableco sen korinklino, kiu estas fonto de mensa

sano. Por sxajne kompliki la aferon, bedauxrinde, tio cxi ne

estas cxio.

La nova paradigmo enkondukas tute novan koncepton en

Psikologion: la koncepton pri karyon aux kerno.

S.Freud, malgraux sia nediskutebla genio, ne povis ecx revi

pri tia koncepto,car estis nenio en la siatempaj Neuxro-

fiziologio aux Fiziko, kiu povus subteni gxin. Ni jam diris, ke

Freud uzis la vorton "kerno", sed alisence.

Parto de la inteligenteco estaslerteco distingi inter

memoro, unuflanke, kaj unueca aux kerna perceptado ali-

flanke. Tiu cxi inteligenteco faciligas la kapabligan senkondicx-

adon de la menso en la ago de unueca perceptado kaj tiu cxi

senkondicxado estas, siafoje, la nura kunligebleco aux reala

kontakto inter la homoj :la unueca rilato.

Ni povus ekkkompreni tion, kio estas la kerno aux karyon,

dirante simplamaniere, ke cxi sensa stimulo povas sekvi

almenaux du vojojn:

1) Registrado en la procezo META;

2) Restarigo de la kosma holokinetiko en la menso, ko-

mencante per la kunligo (unueca perceptado) inter la observ-

anto kaj la observatajxo. Temas pri kontakto kun mensa kaj

kosma ordo latenta (fizika ordo matematike konkludebla),

kiu estas fonto de energio (vd. cxap. V.)

"Topografie", la kerno estas mensa spaco sen la centro

de la "mio" aux mnemonika ento. "Dinamike" (akceptante

la esprimon, elprenitan el la unua paradigmo), la karyon aux

kerno interrespondas kun la metanoja stato.

Metanojo(7) estas malnova grekdevena vorto uzita de la

unuaj kristanaj verkistoj, kiu estis malbonege tradukita

kiel "Pento" (kaj kiu lauxvorte signifas "denove senti mal-

gxojon"), sed gxi vere signifas "trans la penso aux la kono".

**********Pagxo 9**********

Ni derus :"trans META", tio estas, trans la memoro, la

ideo, la idoloj kaj la ideologioj, la emocio, kaj la visceraj

kaj glandaj reagoj.

Tio cxi implicas malsaman modolon de konscio, kiun ni

nomas "cirkla konscio". Ni dubas, cxu nomi gxin "senhava

konscio", cxar estas tie, kie produktigxas la "restarigo" de la

baza ordo implicita de la realo, kio estas la vera kontakto

kun gxi. Estas pli bone diri, ke gxi estas konsciformo sen

mnemonika enhavo.

Eble, la plej bona maniero difini la psikologian kernon

estas resti silente.
SKEMA PREZENTADO DE LA MENSMODELO

Mi helpas min per tiu formo de prezentado (pagxo 11), cxar

kvankam mi ne emas uzi skemojn, ekzistas io tre grava por

kompreni; kaj estas pli bone kompreni gxin plurmaniere, ol

tute ne kompreni gxin.
1) Perceptado. Cxe la supra maldekstra ekstremo, oni pre-

zentas la kvin sensojn, ligitajn per du perpendiklaj linioj

T-forme kun :

a) la procezo META cxe la supra dekstra loko (siafoje

dividita lau pozitivo kaj negativo), kaj

b) la kerno ce la malsupra loko.


La linioj T-formaj prezentas la unuecan perceptadon, kiu

ne dependas de la objekto (maldekstre en la skemo) nek de

la bildo (en la procezo META). La unueca perceptado in-

tegrigas la agadon de la kvin sensoj.


2) Inteligenteco. Tiu cxi unueca perceptado estas parto de la

inteligenteco (punktlinia triangulo) aux estas "senkatenigita"

far la inteligenteco. La "verticoj" de la inteligenteco tusxas

siajn tri bazajn elementojn :

a) perceptado,

b) penso (precipe la negativa, nerekta, esplora), kaj

c) kerna stato.

La unueca perceptado konsistas el vektoro en sia dekstra

esktremo, kio implicas, ke gxi kontaktigxas kun la penso

(META), sed la movo kontrauxdirekten ne estas ebla, tio

estas, la penso (aux procezo META) ne kontaktigxas kun la

perceptado, sed male, interferas gxin.


3) Penso. La penso aux procezo META estas dividita verti-

kale laux pozitivo (desktre) kaj negativo (maldekstre).

**********Pagxo 10**********

La pozitiva penso havas largxan malsupran regionon (ombr-

umitan), kiu estas la nekonscio, pro tio, ke gxi estas

aktiva kaj rekta. Cxar gxi estas aktiva kaj rekta, estas multo

kion oni rezignas vidi; kaj tio cxi, kion oni rezignas

vidi, estas la nekonscio, kiu siafoje movigxas laux sia propra

dinamismo, siaj propraj principoj, ktp., kiel Freud kaj

liaj sekvantoj majstre priskribis (foresto de kronologio,

kondenso, simbolismo, principo pri plezuro : "unuagrada

procezo").


Pas.Esp. Akt. Difin.

(-) (+)
vidado 1 2 3

auxdado

tussxosenco Unueca Perc. mio



gusto

flarsenco Nekons. Nekons.


4 5
1. sensa perceptado

2. inteligenteco kaj unueca perceptado

3. procezo META (mnemonika-eidetika-timika-auxtonomika)

4. karyon aux kerno

5. nerva sistemo
Ekzemplo de pozitiva penso. "La amo estas doni kaj deziri

bonon por la aliulo" (aktiva kaj rekta difino, tre vundebla

al la distordoj truditaj de la esencaj karakteroj de la pro-

cezo META, kiuj estas la celo, la fragmentado kaj la

kontrauxstaro).

Ekzemplo de distordo de la pozitiva penso : "tial, ke mi

deziras la bonon por la homaro, mi devas ekstermi tiun

grupon (la negroj, ekzemple) por tio, ke ili ne malpurigu

gxin).

Ekzemplo de negativa penso. "La amo ne estas egoismo,



**********Pagxo 11**********

ne estas reteno, ne estas deziro kaj ankaux ne estas manko

de deziro ; la amo ne estas vorto, ne estas bildo, ne estas

formulo, ne estas memoro". Tiu cxi pensformo estas pasiva,

nerekta kaj esplora, sed esploro, kiu ne atendas respondon

sed restas sub rekta kontakto kun la demando. Elde tiu

rekta kontakto kun la demando, kun la sinteno pasiva aux

nerekta aux negativa de esplorado, povas aperi la inteligent-

eco, kiu disigu la bildon disde la pura aux kerna perceptado.

Ekzemple : "Kio estas tio, kiu la amo ne estas ? Kio estas

koni sin? Cxu estas en tiu cxi kunigo, rilato inter ni aux nur

intelekta pridiskuto kiel tiom multaj aliaj ? Cxu estas mal-

veroj en la veroj kaj veroj en la malveroj ?".

Dekstrekstreme de la penso, oni vidas la aparaton de la mio,

kiu estas iluzio, foje utila, sed plejfoje senutila kauxze de sia

intenca (koruptita) ago, prezentita per spirala linio.


4) La kerno, kiu estas la nura motivo de nia studado, la

fonto de la regenerado, de la sano, de iu apartenanta al cxio

(diference de la mio, kiu estas iu izolita de la cxio).

Dekstre de la kerno, en la skemo, oni prezentas la sponta-

nenan, inteligentan kaj integrigan agon de la homaro.

Estas en gxi unu ne mnemonika-eidetika konsciformo. La

kerno ne estas prezentita lauxskeme, cxar gxi estas sencentra

spaco (la mio ne intervenas tie)kaj la fakto, ke gxi estas

cirklo, rolas nur estetike en la skemo.

La kerno estas ankaux pura aux rekta perceptado kaj rilatas

al la inteligenteco.
5) La centra nerva sistemo. La malsupra parto de la

skemo prezentas la substraton anatomian (neuxronon) kaj

molekulan de la centra nerva sistemo, kies integrigita

agado estas tio, kion ni nomas menso. Tio ci estas tio, kion

oni povas transformi ekde tio nemanifestigxanta el la kosmo

en ni mem. kiu estas la kerno, kiam la procezo META rest-

adas trankvile, kiel okazas en cxiu rekta aux unueca percept-

ado kaj dum la sensongxa dormo.


Konscio (rimarkado) =2=

1) kerna agado, ne intenca aux pura aux sentempa.

2) reala agado (res = afero), intenca, malpurigita aux distord-

ita far la tempo, pasinta - venonta.

Du agoj kaj du konscioj (kaj du vortoj). Ne cxiu stimulo

estas konscia psika fenomeno (aux "funkcia" cxe la kerna

Psikologio).

**********Pagxo 12**********


REDIFINO DE "MENSO"

1) Ni redifinas la vorton menso kiel la integrigxo de la nerva

sistemo (centra kaj periferia, memvola kaj nevola) ekde la

cerbo gxis la mjela konuso.

2) Tiun integrigxon oni povas fari je malsamaj niveloj. Vidu

poste "La menso kiel continuum" (pagxo 40).

3) Kiam ni parolas pri integrigxo de la agado de la tuta

nerva sistemo, ni nepre devas diri, ke cxiu organisma

cxelo, sendepende de kie gxi lokigxas, estas parto de la homa

menso, laux nia difino.


MENSO, CERBO KAJ KORPO
Tuta brancxo de la Medicino nomita (honorante la akutan

Kartezian dualismon) "psikofiziologia Medicino", studis la

rilatojn, ankoraux ne tute klarajn, inter la menso (malnova

difino), la cerbo kaj la korpo. La distordo dualeca ne

estis la unika problemo en tiu cxi giganta entrepreno.

La lingvo uzata en interna Medicino kaj Neuxrologio ne

povas adaptigxi al la lingvo uzata en Psikiatrio. Gxiaj metodoj

kaj instrumentoj estas tute malsimilaj.

La psikofiziologia Medicino uzis dekomence la unikan

seriozan psikologian paradigmon, pri kiu gxi disponis (1940-

jardeko) : la Freuxdan paradigmon.

Flanders Dunbar en Novjorko intencis fari komparstudon

inter "karakteroj de personeco" kaj specifaj problemoj "psi-

kofiziologiaj" (astmo, artrito, arteria hipertensio, stomak-

intestaj ulceroj, ktp.).

Poste, Frank Alexander per sia "triparta modelo" parolis

pri faktoro X aux konstituanta, kiu entenis ambaux, tion

genetikan (kromosoman) kaj tion epigenetikan (aux program-

ojn kaj "argumentojn" ekzistadajn naskitajn dum la post-

naskigxa disvolvo de la memoro). La lastaj eltrovoj, tiom

genetikaj kiom epigenetikaj, ne permesas subteni tian cxi

  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   26


Elŝuti 1.61 Mb.


Elŝuti 1.61 Mb.