Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Necesas profesia instruado en afriko

Elŝuti 15.26 Kb.

Necesas profesia instruado en afriko




Dato23.03.2017
Grandeco15.26 Kb.

Elŝuti 15.26 Kb.

NECESAS PROFESIA INSTRUADO EN AFRIKO
En multaj afrikaj landoj, la gepatroj devas pagi lernejan kostojn por ebligi siajn infanojn eniri la lernejon. Nenio estas senpaga, ĉar tro ofte, la instruistoj ne estas salajritaj de la Ŝtato, aŭ tro malregule. Tiaj elspezoj fariĝas pezaj por multaj familioj, kiuj ne havas konstantajn enspezojn.

Post la bazaj konoj, akiritaj en baz- kaj mez-lernejo, la junuloj troviĝas antaŭ la problemo de profesia kompetenteco. Kiel akiri ilin? Ĝenerale, la unika solvo estas la ŝanco esti dungita de profesiulo, kun kiu oni iom post iome fariĝos sperta. Sed, tio postulas multe da tempo, kaj ne estas alirebla al ĉiuj. Kiel en aliaj partoj de la mondo, elektristo, aŭtomobil-riparisto, kaj similaj metioj bezonas specifajn konojn ek de la komenco de sia profesia kariero. Oni konas ekzemplojn de personoj, kiuj ne povis trovi dungon pro manko da minimuma sperto, kvankam ekzistis la bezono dungi. Aliflanke, ni memoru pri la situacio de Suda Koreio, tuj post la dua mond-milito: Ĉio estis rekonstruenda, sed la aŭtoritatoj unue vetis pri amasa kaj kvalita instruado al la infanoj kaj junuloj. Post multaj jaroj, tia politiko daŭras, kaj ĉiu povas observi la nunan ekonomian potencon de tiu industria lando! Ankaŭ Afriko bezonas disvolviĝi!

En la nordo de Angolo, ĉe vilaĝo kiu bezonis konstrui domon, neniu el la tieaj senlaboraj junuloj spertis pri masonado, eĉ en la plej bazaj kapabloj. La respondeculoj devis dungi masonistojn de la apuda lando, R. D. Kongo, aŭ de Ĉinio, Koreio, ktp!

Evidente, aperas la bezono de profesia klerigado. Sed, kiel organizi tion, en landego, kiu suferis multajn jarojn pro civila milito – kvankam nun ĝi povas aspekti riĉa pro la petrolaj resursoj?

Kelkaj civitanoj konsciis pri la problemo, komencis pripensi projekton de profesia lernejo. Temas pri angolanoj, el kiuj esperantisto angol-devena, loĝanta en Francio, kaj konservinta rektajn rilatojn kun sia devena vilaĝo. Ili jam havigis al si de la vilaĝestro promeson, ke estos tereno senpage liverita al ilia projekto. Sed, restas multaj problemoj! kompreneble multaj klopodoj estos necesaj por solvi ilin! Jen la unua formo de ilia projekto:

Konstruado kaj funkciado de profesia lernejo en Angolo. Projekto en La Vilaĝo «KISOBA-NANGA.


I INICIATINTOJ:


  • Sinjoro Fernando Kinkani N’KANU, loĝanta nun en Francio. (esperantisto)

  • Sinjoro Jozefo Sironge CHIRIMWAMI, esperantisto el RDC (Demokrata Rsepubliko de Kongo)

  • Sinjoro Victor Lufimpu Lukolama, loĝanta nun en Francio.

II PREZENTO DE LA PROJEKTO:


Angolo retrovis pacon post 40 jaroj da milito. Nuntempe en plena rekonstruado, la lando devas disvolviĝi, promocii edukadon kaj profesian klerigadon. Tiukadre, ni proponas al ĉiuj individuoj kaj organizaĵoj, esperantistaj aŭ ne, subteni tiun projekton de konstruado kaj funkciado de profesia lernejo, kies lerno-fakoj estos la diversaj konstru-metioj.
III LOKO:

Ebleco jam prezentiĝas pri tereno, kiu taŭgus por la lernejo. Vilaĝestro, konata de S-ro Kinkani povus disponigi terenon. Tiu vilaĝo, nomata KISOBA NANGA situas en la provinco UIGE, municipo de DAMBA je 545 km de Luanda, la ĉefurbo. Ĝi estas atingebla per publika transporto. Tiu regiono situas ĉe la limo inter Angolo kaj RDC / Kongo.


IV CELOJ DE LA PROJEKTO:
Mankas profesiaj lernejoj en Angolo. Ankaŭ senlaboreco estas grava problemo. Por konstruado, laboristoj estas dungitaj en fremdaj landoj. Nia projekto povus parte solvi tiun problemon. Tiu projekto ne nur donos ŝancon al junaj Angolanoj akiri profesian sperton, utila por la rekonstruado de la lando, sed ankaŭ helpas la rifuĝintojn, kiuj ĵus revenis de la najbaraj landoj. Reveninte al Angolo, tiuj eks-rifuĝintoj ne facile trovas laboron. Do, se nia projekto bone funkcios, ĝi kreos labor-postenojn en tiu regiono, kaj tiel iom malhelpos la elmigradon el la kamparo.
V INSTRU-PROGRAMO:
La lernantoj alterne lernos en klas-ĉambro kaj sur konstruejo. Krom konstru-fakoj, kiel skafaldo-muntado, masonado, ligna prilaborado, akvo-tubaro instalado, ĉarpentado, farbado, elektro, kahelado, la lernantoj ricevos ĝeneralan instruadon en la loka kaj oficiala (portugala) lingvoj, matematiko, geografio, historio, portugala lingvo, laŭ la oficial programo.

Krom Esperanto (Paca Lingvo), ili lernos ankaŭ unu fremdan lingvon, laŭ la rekomendoj de UNESKO dum la 4a ĝenerala konferenco, de Montevideo en 1954, (rezolucio IV 1 4 422).


VI KONSTRU-KRITERIOJ:
La domo devos respekti ekologiajn kriteriojn koncerne la uzotajn materialojn. Elektron povus provizi surtegmentaj sun-kolektiloj. Pri tio, ni planas rilati kun la asocio "Elektristoj sen limoj"
VII ETAPOJ DE LA KONSTRU-ETAPO kaj provizora buĝeto:


  • Ebenigo de la tereno 565 €

  • Fundamento el beton-blokoj 4378 €

  • Muntado el blokoj de la muroj 5046 €

  • Ekstera tegaĵo 2220 €

  • Farbado 1226 €

  • Tegmento 4117 €

  • Lignaĵ-laboroj 6110 €

  • Akvo-tubaro 2030 €

  • Elektro (materialo) 1796 €

  • Diversaj elspezoj 1374 €

  • Dungitaro 5490 €

  • Evoluigo 549 €

  • Sumo: 34901 €

La unuaj lernantoj estos ontaj masonistoj, kiuj mem konstruos lernante sian propran lernejon. Estas antaŭvidite peti partoprenon de la Angola Ministerio pri Edukado. La projekto-iniciatintoj jam prenis kontakton.kun ĝi. Ili intencas ankaŭ konatigi sian projekton ne nur en la esperanto-medio, sed ankaŭ al diversaj solidarecaj asocioj.

La unua etapo estas nun finiĝanta: starigi seriozan projekton, interlalie dank’al la helpo de membroj de TAKE (Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj) ; plano, buĝeto.

Pierre Grollemund



PS Multas la projektoj de lernejoj en Afriko, kie mankas precipe mon-rimedoj! Kion faras la tieaj registaroj? Foje simpla unuopulo povas grave helpi per sendado (unufoje) de ne granda sumo (160€). Ekzemple, por lernejo en rifuĝeja kampo apud Lilongwe (Malavio) ebligis munti ladojn sur la tegmento kaj tiel ŝirmi la geinfanojn dum la pluv-sezono! Notindas, ke tiu kvartalo akceptis multajn rifuĝintojn el landoj tiom malsimilaj kiom R D Kongo, Somalio, Ugandio, ks. La rifuĝintoj ne ĉiam parolas la saman lingvon, ĉu afrikan (estas tiom da), ĉu eŭropan (de la eks-koloniisto, kia la franca, la angla aŭ la portugala). Do komunikado problemo! Iu rifuĝinto, S-ro Byiambe, kiu estis lerninta esperanton, proponis la internacian lingvon, sed li ne finis sian kurson, ĉar li trovis pli bonan personan situacion en Mozambiko!


Elŝuti 15.26 Kb.

  • Konstruado kaj funkciado de profesia lernejo en Angolo. Projekto en La Vilaĝo «KISOBA-NANGA.

  • Elŝuti 15.26 Kb.