Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


N°22 – oktobro 2003

Elŝuti 78.84 Kb.

N°22 – oktobro 2003




Dato21.03.2017
Grandeco78.84 Kb.

Elŝuti 78.84 Kb.




La Krokodil’
Informbulteno de Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo

1 rue Jean Aillet, 31000 Toulouse

tel/fax 05 61 25 55 77; courriel toulouse@esperanto.org

http://esperanto.toulouse.free.fr/

n°22 – oktobro 2003

Enhavo

p. 1

- Ĉe ni okazis

- Planitaj eventoj

p. 2

- Ekzamenoj

- Le monde diplomatique en esperanto

- En anglalingva gazetaro

- Vojaĝi al Katalunio

- Kongresa rezolucio

- Nia kalendaro

p. 3 kaj 4

- Politika debato



p. 5

- Politiko : la brusela komunikadcentro

- Helpu vi la BKC

- Eŭropa baloto : listo Europo-Demokratio-Esperanto


Ĉe ni okazis

Unua manĝoklaĉo kunigis 6 aktivulojn –


La 4an de septembro kunmanĝis 6 tuluzaj esp-istoj, inter kiuj du junuloj kiuj komencis ellabori planojn por junulara renkontiĝo en nia regiono.
Laborkunveno – ĵaŭde 18an de sept.

7 aktivuloj kunvenis la 18an de sept. por pritrakti kaj kundecidi la jarajn projektojn: koncerto, Zamenhof-festo, staĝoj, ktp.


Journée européenne des langues – ven. 26an de sept.

Eŭropa Unio decidis festi la lingvojn en tiu dato, tial la tuluza Maison de l’Europe organizis ekspozicion kaj invitis la kulturajn asociojn deĵori por informi la publikon pri siaj lingvoj. Jacques Caubel deĵoris en Espace Info Europe kun helpo de Rikardo fine de la posttagmezo.



Rapidkurso (6-semajna kurso) ĉe EKC


Komenciĝis la unua rapidkurso kun Rikardo, la 15an de sept. Ĉiulunde li instruas al 8 lernantoj la bazojn de la lingvo kaj realaĵojn de ĝia vivanteco.

La kurso daŭras nur 6 semajnojn, do Rikardo rekomencos ĝin kun novaj lernantoj la 3an de novembro.



Planitaj eventoj
Journée des Associations – sab. 4an de oktobro – place du Capitole

Kiel ĉiujare, nia asocio havos standon ĉe tiu manifestacio organizita de la municipo kaj Centre Toulousain du Volontariat (CTV).

Koncerto Ĵak Le Puil kaj JoMo

Sab. 25an de oktobro – MJC Ancely


Okaze de la registrado de sia unua disko en la studio de Vinilkosmo, Ĵak Le Puil prezentos al ni siajn novajn kantojn. Akompanos lin per gitaro Jomo, kiu ankaŭ prezentos, por nia plezuro, siajn famajn kantojn.

Al tuluza publiko ne necesas prezenti JoMon , «la kantisto kiu kantas en 22 lingvoj», kaj kies voĉo aparte taŭgas por interpreti hispanajn revoluciajn kantojn, sed ankaŭ rusajn aŭ polajn melodiojn.

Aŭtoro-komponisto, Ĵak Le Puil kantas ankaŭ kantojn de siaj amikoj, kiujn li tradukas en esperanto (Boris Vian, Maxime Leforestier, Graem Allwrite,...)

Invitu viajn amikojn ĝui tiun etosan vesperon !



Enirbileto: 5 €, senpage por infanoj sub 15.
Jarkunveno kaj manĝoklaĉo – 7an de nov.

EKC havos sian jarkunvenon (assemblee générale) vendredon la 7an de nov. je la 19a, en Maison de Quartier Rangueil, 19 rue Claude Forbin. Oficialan kunvokilon kun preciza tagordo vi ricevos siatempe, sed jam nun notu la daton.

Tiuj, kiuj ankoraŭ ne pagis la ĉi jaran kotizon povos tion fari tiam.

Post la kunveno, ni planas kune manĝi kaj babili. Partopreno petita estos 6 €


Zamenhoftago : regiona festo (dim. 7an de decembro)

Tiu festo estas kunorganizata de Esperanto-Midi-Pyrénées, EKC, la Fervojista grupo (TEF), kaj Eurokka.

Ĝi okazos en Tuluzo, Centre de Loisirs St Agne- SNCF, 65 rue St. Roch, 31400.

La programo, ankoraŭ prilaborata, enhavos komunan tagmanĝon ek de la 12a, artan programon ekde la 15a30; intertempe estos tempo por babili, interŝanĝi novaĵojn kaj opiniojn, kaj eĉ organizi debateton pri la kongresoj de UEA kaj SAT, por la interesiĝontoj.

Libro servo kaj diskoservo estos malferma la tutan posttagmezon.

Jarkunveno de Esperanto-Midi-Pyrénées dim.7an de dec. 10a-12a


Enkadre de la regiona festo honore al Zamenhof, la regiona asocio okazigos sian statutan jarkunvenon. Ĝi okazos samloke, de la 10a ĝis la 12a h.


ESPERANTO EKZAMENOJ en Tuluzo 13-14 dec.

Ni proponas provi la du unuajn ekzamenojn de Franca Espeanto-Instituto (FEI)


1 - Atesto pri lernado

Programo :

Diktaĵo.


Demandoj pri teksto.

Truekzerco pri ĉu, se, pli, plej, kiun, ke, tio, tiu, li, ĝi, ktp.

Legado.

Iom da gramatiko.



Komenti bildon kaj esprimi ciferon.
2 - Atesto pri praktika lernado

Unua parto:

Gramatika testo (elimina).



Dua parto:

Skriba resumo de teksto dufoje legata de malsamaj voĉoj.

Legado de teksto kaj respondo al dek demandoj.

Verki en Esperanto tekston de ĉirkaŭ 300 vortoj.



Tria parto:

Komento en esperanto de bildstrio.

Elementaj demandoj pri la historio de Esperanto kaj Esp.movado, kulturo.

Konversacio pri temo


La kandidatoj devas anonci sin antaŭ la 15a de novembro, kaj pagos 8 € por la Atesto pri Lernado, kaj 6 10 € por la Atesto pri Praktika Lernado.

La kandidatoj ricevos tuj post sia anonco, la precizan adreson kaj horaron de la ekzamenoj.

Jam sciu ke sabate okazos la unuagrada kaj dimanĉe la duagrada.

Ne-tuluzanoj, se ili kontaktos nin sufiĉe frue, povos tranokti ĉe tuluzaj esperantistoj.



Le Monde Diplomatique en Esperanto

"Le Monde Diplomatique en Esperanto", estas la Esperanta reta eldono de la fama franca monatgazeto Le Monde Diplomatique – kiu envere ne okupiĝas pri diplomatio sed pri politikaj analizoj.

Ĝi estas publikigita sur la oficiala tekstejo de Le Monde Diplomatique:

http://eo.mondediplo.com

Ni prezentas tie artikolojn de politika analizo pri mondaj kaj regionaj evoluoj kaj eventoj, kaj oni devas en nia epoko bedaŭrinde aldoni ke temas pri honestaj analizoj kiuj ne perfidas la interesojn de la grandega plimulto de la homaro – io sufiĉe malofta en situacio kie invadas niajn cerbojn senĉese misinformoj, tordaĵoj de la vero, kaj eĉ rektaj mensogoj.

Ni petas vin do viziti nian teksejon http://eo.mondediplo.com kaj legi au deŝuti la artikolojn kiuj interesas vin, cetere senpage (male al aliaj eldonoj de Le Monde diplomatique), ĉar nia skipo laboras libervole.

Mi deziras al vi "frandadon" de niaj artikoloj!

Amike,

– Vilhelmo Lutermano (respondeculo pri 'Le Monde diplomatique en Esperanto') http://eo.mondediplo.com



En la anglalingva gazetaro


The Guardian : Gvidlibro por komencantoj de Esperanto

5-paĝa, favora artikolo aperis en la fama gazeto The Guardian kun la titolo «Gvidlibro por komencantoj de Esperanto» (A beginners guide to Esperanto).

"Fakte tiu artikolo, laŭ mi, estas unu el la plej belaj sukcesoj de la Esperanto-movado en la lasta tempo kaj ne nur en Britio. Fakte pro la prestiĝo de ĉio kio aperas en la angla en brita ĵurnalo por kelkaj el niaj samlandaj ĵurnalistoj, tiu artikolo certe estas utiligebla kiel tre bona inform-materialo." diris Renato Corsetti (laŭ NUN)
Newsweek-artikolo kiel bildo

La artikolo el Newsweek 11 augusto estas elŝutebla kiel jpg-bildo (2,7 MB) ĉe www.luin.se/esperanto/nw030811.jpg



Vojaĝi al Katalunio


Internacia E-Semajno de Kulturo kaj Turismo - 4–11 oktobro
11a Internacia E-Semajno de Kulturo kaj Turismo. 4a ĝis 11a de oktobro 2003. Santa Susanna, Barcelona, Hispanio.    Ankoraŭ eblas aliĝi per retpoŝto:  luis_serrano@mixmail.com

La evento okazos en tri-stela hotelo Mercury, situanta je 50 metroj de la plaĝo ĉe Mediteraneo kaj tute apud la fervoja stacidomo Santa Susanna (50 km. norde de Barcelono).    Krom la kutimaj ekskursoj busaj kaj ŝipaj kaj amuzaj festetoj, okazos pluraj interesaj prelegoj, i.a. de Michela Lipari. 



Rezolucio de la 88-a UK

La 88-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Gotenburgo, Svedio, de la 26-a de julio gis la 2-a de aŭgusto 2003, en ĉeesto de 1800 personoj el 62 landoj, kaj traktinte la temon "Lingvaj rajtoj kaj respondecoj".

Ĝi temas pri lingva diverseco (konservenda) kaj lingva egaleco (postulata).

vidu ĝin en http://www.uk-2003.net



NIA KALENDARO
Ven 3/10 MK (temo : UK kaj SAT-kongreso)

Ven 3/10 Atelier de préparation du Forum Social Européen (Labège)

Sab 4/10 Stando ĉe Journée des associations, Place du Capitole

Sab 25/10 Publika Koncerto Ĵak Le Puil kaj JoMo – MJC-Ancely

Ven 07/11 EKC-ĝenerala kunveno en Maison de Quartier Rangueil kaj Manĝoklaĉo

Ven 05/12 MK ĉe EKC

Dim 7/12 Zamenhof-festo ĉe Fervojista Sportejo (rue St Roch)

Dim 7/12 Jara Kunveno de Esperanto Midi-Pyrénées : 10a –12a

Sab/Dim 13-14/12 Esperanto-ekzamenoj, unuagrada kaj duagrada.




Politika debato en Esperantujo
Antaŭ kelkaj monatoj aperis nova retgazeto en la esperanto-mondo: Libera Folio estas redaktata de István ERTL (pli frue redaktoro de "Revuo Esperanto") kaj Kalle Kniivilä (pli frue estrarano de UEA pri informado) kaj celas sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn en la Esperanto-movado.

Mi salutas ties altan nivelon de informado kaj invitas ĉiujn viziti tiun adreson : http://folio.xrs.net 



Por tiuj kiuj ankoraŭ ne ĝuas retan aliron, La Krokodilo represas du el ĝiaj lastaj artikoloj, kontribuoj de Gary Mickle kaj Renato Corsetti (UEA-prezidanto) en la furoranta debato: ĉu la Esperanto-movado kaj lingvo-defendantoj estas en natura simbiozo?

Tiu debato ekestis okaze de kongresa prelego de Charles Durand, franca lingvodefendanto, ĉe la UK en Gotenburgo.
Pri malapero de lingvoj kaj kulturoj 13.8.2003

de Renato Corsetti

"Iuj kritikas la lingvodefendajn movadojn kiuj nun ekestas en pluraj eŭropaj landoj. Laŭ la kritikantoj temas pri esence dekstremaj kaj ligataj al dekstremaj partioj. Kaj tio almenaŭ parte estas vero. La dekstraj partioj estas tre pli sentemaj ĉi-rilate ol la tradiciaj maldekstraj partioj. [Sed] mi havas la impreson, ke la defendo de la naciaj lingvoj en eŭropaj landoj estas fenomeno ne de dekstro/maldekstro sed de usonemo/malusonemo, merka­temo/malmerkatemo, elitemo/malelite­mo", skribas Renato Corsetti.

En mia vivo mi travivis la forviŝon de la kamparana kulturo de mia deven-vilaĝo (kaj de ĝia dialekto) fare de la urbeca kaj moderneca itala socio en la 50-aj jaroj. Oni povas teoriumi kiom ajn pri la valoro de malaperanta lingvo kaj malaperanta kulturo, sed oni ne rajtas forgesi la amason da frustriĝo, hontosentoj, humiliĝoj, kiujn spertas tiuj kies lingvo kaj kulturo malaperas. Pri tiuj malbonaj sekvoj ĉe la "venkatoj" kaj "forviŝatoj" mi havas personajn memorojn, kaj mi povas certigi vin ke ili estas veraj kaj doloraj. Se oni analizas la aferon el la flanko de la "venkantoj", oni neniam povos kompreni ĝisfunde la signifon de tio kio okazas.



Cetere mi ankoraŭ nun estas konvinkita ke kelkaj elementoj de la kamparana kulturo estis same se ne pli validaj por la homa feliĉo ol la trajtoj de la moderna, urbeca, komerceca kulturo. Ne ĉiuj, kompreneble, sed kelkaj bazaj. Same nun mi estas vidanta la laŭgradan forviŝon de la itala kulturo favore al la usona. La uzo de la angla estas nur rimedo kaj simbolo, kaj la afero ripetiĝas precize same.

Certe estus bele se "unu belan tagon" ni ĉiuj parolos la saman lingvon kaj havos la saman kulturon, sed se tio estos atingita per perforto (kiel nun okazas, ĉar oni ja ne havas elekton), tio en si mem sufiĉas por kontraŭi la fenomenon aŭ almenaŭ kompati la "perfortatojn".

Mi volas diri ke iuj kritikas la lingvodefendajn movadojn kiuj nun ekestas en pluraj eŭropaj landoj. Laŭ la kritikantoj temas pri movadoj esence dekstremaj kaj ligataj al dekstremaj partioj. Kaj tio almenaŭ parte estas vero. La dekstraj partioj estas tre pli sentemaj ĉi-rilate ol la tradiciaj maldekstraj partioj.

Aliflanke laŭ la ekzemplo de Tony Blair multaj tradiciaj maldekstraj partioj estas nomeblaj "maldekstraj" nur pro la tradicio, certe ne pro la praktika sinteno (kaj en internaj kaj en eksteraj demandoj). Do, la situacio estas tre komplika, kaj mi havas la impreson, ke la defendo de la naciaj lingvoj en eŭropaj landoj estas fenomeno ne de dekstro/maldekstro sed de usonemo­/malusonemo, merkatemo/malmerkatemo, elitemo/malelitemo ktp.

Tamen neniu sin demandas kial ĝuste nun ekestas ĉi tiuj lingvodefendaj movadoj. Antaŭ 30 jaroj ekestis la movadoj por defendi la bretonan kontraŭ la franca (kaj tiam la tiama maldekstro ĝenerale diris: tio estas io bona, konservi sian identecon estas io bona, ktp.). Nun ekestas movadoj por defendo de la franca kontraŭ la angla kaj neniu scias kion pensi.



Sed se oni volas kompreni, kial tiuj movadoj ekestas, oni simple venu al Romo kaj iru tra la stratoj kaj faru statistikon pri la filmoj montrataj en romaj kinejoj. Oni rimarkos, ke apenaŭ plu ekzistas filmoj, kiuj parolas al italoj pri la problemoj de italoj. Preskaŭ ĉiuj filmoj estas enportitaj kaj parolas pri la problemoj de kalifornianoj en Kalifornio, kaj oni eĉ komencas diri, kial ili ne restu en la originala lingvo, sed almenaŭ restu la originala titolo en la afiŝoj, kiujn homoj ne komprenas. Mi parolis pri Romo sed la situacio estas tre pli malbona en Norda Eŭropo.

Mi persone pensas ke kiam ni ne plu havos svedojn, danojn kaj germanojn, ni estos en pli malbona situacio, ĉar mi persone opinias ke svedoj, danoj kaj germanoj havas ankoraŭ ion por diri al la mondo. Bonvolu ne diri, ke ili daŭre rajtos diri aferojn en la angla. Vidu la bibliografiajn citaĵojn de usonaj libroj kaj konkludu kiom da germanoj, kiuj faris al si la penon verki en la angla, estas citataj.



Ĉiuokaze, kial la defendantoj estus dekstraj naciistoj kaj la okupaciantoj maldekstraj portantoj de progreso? Mi, kiel teoria heredanto de la roma imperio, ankoraŭ havas malfacilaĵojn kompreni, kial la judoj en Palestino tiel obstine rifuzis akcepti la superan civilizon de Romo. Sed nomi la tiamajn judojn aŭ la nunajn germanojn dekstraj naciistoj ĉar ili ne volas akcepti la imperion, ŝajnas al mi iom misgvida. Kiam mi eniris la Esperanto-mondon en la 60-aj jaroj mi legis diligente la paroladojn de Zamenhof, kaj en ili mi trovis multajn vere bonajn ideojn pri "justeco inter la gentoj", pri kontraŭeco al subpremado de unu popolo fare de alia, ktp. Vere, laŭ mi, liaj esprimoj estas tiom fortaj, kiom apenaŭ iu ajn nuntempa esperantisto kuraĝus uzi.

Poste mi legis pri la agado de Privat inter la du mondmilitoj, kaj ankaŭ tiu estis favora al subpremataj popoloj.

Poste mi legis la paroladojn de Lapenna, kaj ankaŭ ili, elegante tajloritaj por ke ili estu akcepteblaj al politike modera okcidenta publiko, pli-malpli diris la saman aferon: loka lingvo, ŝtata lingvo, internacia lingvo.

Poste mi estis kaptita de Tireso (Tyresö), kaj ĝi estis laŭ la sama linio kun multe pli da emfazo.

Poste mi kunverkis tra la jaroj dekojn da kongresaj rezolucioj kaj ĉiuj pli mapli havis la ideojn pri justeco inter la lingvoj, la kulturoj, la etnoj, ktp. , kiuj estas en la lasta rezolucio. (Ne forgesu, ke en Stokholmo antaŭ 20 jaroj la kongresa temo ankaŭ alfrontis nelingvajn diskriminaciojn, kontraŭ kiuj ni batalu...)

Mia sperto estas, ke ne superregis alia paradigmo en la lasta historio de la movado.

La alia grupo, kiu daŭre estis malkontenta pri tiu tuta agado kaj pri la kongresaj rezolucioj, estis la grupo de la, ni nomu ilin klarigcele, "veraj neŭtraluloj". Temis pri la homoj, kiuj daŭre diris: "ne okupiĝu pri politikaj temoj, ne kritiku gvidantojn, Esperanto estas nur lingvo, nur teknika rimedo, ktp. Mi ne neas, ke tiu alia vid-punkto ekzistas kaj ĉiam ekzistis (pensu pri Zamenhof kaj la francoj en Bulonjo-ĉe-maro), kaj ĝi havas civitanecon ĉe ni.

Por mi mem la plej alta valoro de la tuta Esperanto-afero estas "justeco inter fortaj kaj malfortaj popoloj, lingvoj, kulturoj, etnoj, ktp.". Kaj tiun valoron, por resti en la tradicio, mi ĉerpas el Zamenhof mem.

Ekzistas kaj gravas ankaŭ ĉio cetera (la komunumo, en kiu mi partoprenas), la poemoj (kiujn ankaŭ mi fuŝtradukas de tempo al tempo), la denaskaj esperantistoj kaj la universalaj kongresoj, sed se ni havas unu originalan ideon vendeblan al la mondo, tio estas la ideo de egaleco kaj justeco inter la lingvoj kaj la kulturoj.

Sed kio pri sennaciismo? Mi ankaŭ estis ĉiam konscia pri la ekzisto de tio, sed mi, eble malprave, ĉiam konsideris ĝin, kiel unu el la flankaj aferoj, kiuj de tempo al tempo aperas (UEA devas aĉeti insulon en la Pacifiko kaj starigi tie ŝtaton, aŭ similaj ideoj), kaj ĉiukaze ĝi neniam ŝajnis al mi nia centra celo.

La novesperantismo forgesigas nian historion 04.09.2003


de Gary Mickle gmickle@nexgo.de

La diskuto pri la rilato inter diversaj lingvodefendaj movadoj kaj la Esperanto-movado pluiras. Respondante al Renato Corsetti, nia aŭtoro Gary Mickle riproĉas UEA-n pro ”persista kamuflado de la politikaj implicoj de ĝia elekto de ekstermovadaj kunvojaĝantoj”.

Eblas moki pri la sennaciismo, enfakigante ĝin tie, kie oni metas aferojn kiel la aĉeton de insulo por fondi ŝtaton, sed ne estas la sennaciistoj, kiuj plej suferas pro tia frivolaĵo. La esperantistoj entute perdas per tio okazon por pli kompreni sian kolektivan ideohistorion. La riproĉa fingromontrado al Lanti, al la sennaciismo, ofte al SAT kiel tuto pro tio, ke la sennaciismo estas ĝia infano, estas formo de projekciado, per kiu iuj esperantistoj malŝarĝas sin je partoj de sia komuna historio, kiuj iĝis por ili neelteneblaj, ĉar ili malkongruas kun la verda etnoplurismo – la "novesperantismo". Tiun ili volas fari la hegemonia ideologio de la lingvo-komunumo. La epokŝanĝo inter la klasika esperantismo kaj la novesperantismo estas krude priskribebla kiel la transiro de la periodo, en kiu la movada gvidmotivo estis "paco" al nova periodo kun la gvidmotivo "kultura diverseco". La epokŝanĝo kuntrenis reinterpreton de la Esperanto-historio – aŭ laŭcelan forgesigon de tio, kio malakordas kun la renovigita memimago.

"Sennaciismaj" – universalismaj kaj kontraŭnaciismaj – ideoj aperis ĉe esperantistoj, kiam ankoraŭ nemultaj, se entute iu, parolis pri tio, ke Esperanto estas taskita "savi" etnajn lingvojn. Neniu alia ol Zamenhof (en ĉap. 2 de Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia, 1900) eldiris, ke "ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo por la homaro, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo." Zamenhof nomis tiujn, kiuj vidas en tia evoluo malfeliĉon, "naciaj ŝovinistoj".

Por Zamenhof la eblo de "kunfluiĝo de la homoj en unu ĉiuhoman popolon" estis, kvankam ne aktuala afero, almenaŭ legitime pripensinda estonta opcio por la homaro. El la kunteksto evidentas, ke li ne uzis la esprimon "ĉiuhoma popolo" metafore, sed parolis pri mondo sen nacioj kaj sen naciaj lingvoj. Li rilatigas tion al Esperanto, dirante, ke la lingvo internacia "faciligos al la homoj la atingon de tio" – ne nepre, sed se la homoj kolektive deziros ĝin. Eblas interpreti tion dumaniere: aŭ Esperanto fariĝus la sola (kultur-)lingvo en la mondo, tute kiel Lanti jardekojn poste viziis, aŭ ĝi


servus kiel modelo de pli perfekta unika monda lingvo. Ankaŭ tiu ideo, ke Esperanto iĝus la modelo de estonta unika monda lingvo, jam debutis en unu esperantista medio: tuj antaŭ la fondokongreso de IPE (Internacio de Proletaj Esperantistoj) en 1932, la prezidanto de SEU, E.
Debuto estas komenca stadio de ŝaka ludo (ĉirkaŭ 15-20 movoj), karakteriziĝas mobilizon de fortoj de ludantoj.
 Drezen, deklaris, ke Esperanto "estonte ... servos kiel siaspeca ĝermo de la lingvo universala, ununura de la senklasa, komunisma socio". La Gvidrezolucio de la IPE-fondkongreso parolas pri la "paca kunfluo de ĉiuj nacioj je unu, dum la florado de socialismo", kvankam ĝi – diference de la lantia sennaciismo – premisis antaŭ tio periodon de "libera evoluo de la proletaj naciaj kulturoj". La Gvidrezolucio parolas pri la "lingvorevolucia signifo" de Esperanto, kiu konsistas en tio, ke ĝi "servos kiel fundamento por la internacia planlingvo de la socialisma periodo".

Mi volas diri, ke sennaciismo kaj parencaj ideoj ne estis tiel periferiaj en la historio de Esperanto kiel iuj ŝatus imagi. Ili ne limiĝas al la Sennaciisma Frakcio de SAT. Periferia ĝis antaŭ kelkaj jardekoj estis la ideo savi malgrandajn lingvojn per Esperanto aŭ la ideo preventi per ĝia enkonduko "damaĝon" pro leksika pruntado en etnaj lingvoj. Preskaŭ neniu, kiu hodiaŭ sin rilatigas pozitive al la sennaciismo, gluiĝas al la lantia ideo, ke Esperanto iĝu la "sola kulturlingvo" en la mondo. Kelkaj emas koncepti la sennaciismon kiel aferon, kiu ampleksas tion, kion oni nomas ankaŭ "universalismo", "kosmopolitismo" kaj "kontraŭnaciismo". Oni akceptas la objektivan konverĝadon de etnaj kaj naciaj kulturoj kiel fakton, sen voli trude akceli (aŭ malakceli) ĝin. Certe neniu proponas akcepti kulturan trudadon kaj subpremadon, kie ili okazas.



La novesperantismo elmarĝenigas el la Esperanto-historio tion, kio dubindigas la tradiciecon de ĝiaj ideoj. Ankaŭ ĝia rigardo al la nuntempo estas selektiva. Ĝi nekritike delektas sin je ĉiaj ajn lingvopolitikaj kaj etnopolitikaj ideoj, kiuj temigas "diversecon", sed ĝi evitas prilumi la politikajn mediojn, kiuj forĝas la ideojn kaj la eventualajn konsekvencojn de implikiĝo kun ili. Tio rilatas al la fakto, ke la sociaj portantoj de la novesperantismo estas "politike neŭtralaj" asocioj.

Renato Corsetti "havas la impreson, ke la defendo de la naciaj lingvoj en eŭropaj landoj estas fenomeno ne de dekstro/maldekstro sed de usonemo/mal-usonemo, merkatemo/malmerkatemo, elit-emo/malelitemo". Ne utilas rezonadi longe pri la nocioj "dekstra" kaj "maldekstra" kun ilia ŝanĝiĝema enhavo. Eblas kaj ĉi-kaze necesas uzi ilin kiel konvenciajn politikajn etikedojn, ĉar gravas kontraŭagi la falsan impreson, ke la t.n. "lingvodefendado" estas afero de nepolitikaj kulturamantoj.

Multaj historiaj kaj aktualaj ekzemploj montras, ke la lingvopurismo estas plej ofte manifestiĝo de naciismo, kaj la opozicio kontraŭ ĝi de kontraŭnaciismo, kvankam ekzistas escepte ankaŭ sociale motivita lingvopurismo. Nocioj kiel "usonemo" kaj "malusonemo" ne vere helpas en la analizo. Publika debato ekflamis en Germanio


antaŭ kelkaj jaroj, kiam la berlina kristan-demokrata politikisto Werthebach iniciatis diskuton pri la liaopinie tromultiĝantaj anglismoj en la germana lingvo. Sed ĝuste lia partio montriĝis la plej lakee usonamika antaŭ monatoj, kiam okazis la milito kontraŭ Irako. Aliflanke, la plej rezoluta publika opozicio kontraŭ la lingvonaciisma elpaŝo de Werthebach venis de la samaj maldekstraj ĵurnaloj, kiuj senkompromise ĉi-jare atakis la usonan-britan militiron.

La kontrasto "elitemo/malelitemo" ŝajnas al mi same netrafa ĉi-koncerne. Elitemon oni vidas multloke en la socio, kiam kreskas la socia malegaleco. Anoj de "elito" imagas sin homoj, kiuj vantas per la eroj de la angla lingvo, kiun ili duonregas. Anoj de "elito" imagas sin tamen ankaŭ tiuj, kiuj kompilas listojn de "superfluaj anglismoj" kaj volas direktivi ĉiujn rilate la lingvouzadon.



Renato Corsetti demandas, "kial ĝuste nun ekestas ĉi tiuj lingvodefendaj movadoj". Necesas diri, ke la "defendado" de lingvoj kontraŭ perdo de uzterenoj kaj kontraŭ alidevenaj leksikaj elementoj ne estas nova fenomeno. Ĝiaj konjunkturoj estas ofte konjunkturoj de la naciismaj timobsedoj kaj internaciaj rivalecoj.

Ĝia nuna refortiĝo certe havas plurajn kaŭzojn. Jen unu el tiuj pluraj: konservativaj ĝis ekstremdekstraj politikaj fortoj malkovris ĝin kiel temon, kiu taŭgas por malfermi partojn de la inteligencio por ideoj pri etna "fremdiĝo" kaj altiri ilin al milda formo de novdekstra etnoplurismo aŭ diferencismo. Kleraj homoj enfalas en la kaptilon de teorio, kiu "valorigas" ilin en la rolo de lingvaj popolpedagogoj. Ili ne tuj iĝas per tio karikaturecaj "reakciuloj" – sed ili faras paŝon en la direkto de tiuj popolistoj, kiuj muelas temojn kiel "perdon de identeco" kaj "trofremdiĝon", spicitajn per iomete da "kontraŭimperiismo", kiam oportunas.

Riproĉinda en la nuna politiko ĉefe de la UEA-bazita movado ne estas laŭ mi la manko de (ĉiukaze iluzia) "neŭtraleco", sed la persista kamuflado de la politikaj implicoj de ĝia elekto de ekstermovadaj kunvojaĝantoj. Kontraŭe al la impreso, kiun la vuala termino "lingvodefendado" estigas, la koncernaj agadoj (precipe la etna purigado de lingvoj celanta forteni fremddevenajn leksikaĵojn el ili) ne estas ia nobla kultura agado, kiun plenumas amantoj de lingvoj kaj de "diverseco", sed tre tendenca politika afero, kiu celas konformigi, foje eĉ trude, per "lingvoleĝoj" gravan elementon de la homa kulturo, la lingvon, kiel eble plej al tiu paradigmo de diferenciĝo, kiu laŭ naciistoj estas la plej grava: la etna, respektive nacia.

La kamuflado okazas ĉefe per la intenca malplenumo de baza devo: publikigi informojn pri la politikaj ligiĝoj de la "lingvodefendantoj" kaj pri la politika debato, kiu okazas en la unuopaj landoj ĉirkaŭ iliaj temoj – aferoj, pri kiuj scivolulo nun ofte ne povas informiĝi sen kono de la koncernaj naciaj lingvoj. La gvidanta rondo en UEA ne ekipas la membrojn per la minimumo de scioj, kiujn tiuj bezonus por racie taksi kaj demokratie pridecidi la politikan aferon, en kiun la gvidantoj volas mergi la tutan asocion








Politiko :

1 - Renato Corsetti pri

Brusela Komunikad-Centro

”Ni finvenkos en Bruselo nun aŭ neniam poste ie ajn”


La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, afable konsentis respondi al demandoj de Libera Folio pri la monkolekta kampanjo, kiu celas pluvivigi la Bruselan Komunikad-Centron. Laŭ Corsetti la helpo de individuoj kaj landaj asocioj estos esenca, se la Brusela Komunikad-Centro pluvivu. Tiu helpo laŭ li estos bezonata ne nur en 2004, sed ankaŭ en postaj jaroj.”Ni provas laŭeble gvidi la donacantojn al la prioritatoj informado kaj instruado”, diras Corsetti.

Legu pli en http://folio.xrs.net


helpu vi la

bruselan komunikan centron
La ideo estas ke ducent esperantistoj promesu donaci 0,5-procenton de sia jara enspezo, por certigi la pluvivon de BKC. Se la sumo de la promesoj atingas la bezonatan sumon, en novembro 2003, ĉiuj promesintoj estos petataj transsendi la monon. Se ne, bedaŭrinde la BKC devos ĉesigi sian agadon en januaro 2004
La promeson vi sendu al UFE kun mencio VETO al BKC, aŭ al

Johan Derks, Rietgors 40, 8271 GH IJsselmuiden, Nederlando, rete: derks.esp@tiscali.nl




2 - Des espérantistes franco-européens ont décidé de présenter une liste « Europe Démocratie Espéranto » aux élections européennes de juin 2004.






EUROPE DEMOCRATIE ESPERANTO

http://eraro.com/europaouest/

Expliquons pourquoi à nos yeux, un renouveau démocratique en dehors des partis "traditionnels" est utile voire indispensable ! 

    La création de cette liste "Europe Démocratique Esperanto" est motivée par une prise de conscience chaque jour plus aïgue, et nous l'espérons pour un nombre croissant de citoyens, que l'Europe n'a toujours pas mis en place les outils d'un fonctionnement démocratique.

    Les élections européennes ont jusqu'à présent relativement peu mobilisé les citoyens. Ces élections prennent généralement l'allure de nouvelles compétitions entre les partis politiques nationaux, généralement anciens. Pour ces listes, il s'agit le plus souvent de remporter une victoire électorale sur des programmes, fortement inspirés de leurs contradictions , leurs rancunes précédentes, sans réelle prise en compte de leur intérêt pour une campagne d'élection d'un parlement européen.

     Si 50 % des citoyens ne votent pas, si bon nombre de ceux qui votent le font sans enthousiasme, c'est qu'en toute logique, ce que proposent les listes électorales "traditionnelles" n'est pas conforme à leurs préoccupations. Aussi il nous semble absolument normal de proposer à nos concitoyens un programme nouveau. Ce programme propose de commencer d'abord par assurer les outils pour une démocratie participative en Europe.

     Nous sommes convaincus que rien de sérieux, de bénéfique pour les citoyens européens, ne peut être réalisé sans assurer tout d'abord la possibilité de débat entre eux.


C'est alors que souvent s'interposent, les experts en ceci ou en cela, ou les mastodontes de la politique, ou quelques lobby opaques, pour déclarer le bien , le mal, le possible, l'impossible, le raisonnable, etc....

      Même si ces élites pouvaient mettre à leur actif un résultat louable, nous ne sommes pas d'accord pour qu'un tel système, très éloigné de notre conception de la démocratie persiste. Nous proposons aux électeurs de voter pour témoigner, qu'ils attendent une vraie représentation démocratique européenne, qui remettent les "technocrates" à la place qu'ils n'auraient jamais du quitter, celle d'éventuel consultant au service des choix citoyens.

       Le droit, et surtout la possibilité d'expression, d'intervention, de débat direct entre les citoyens européens, nous semblent donc le préalable incontournable de la construction de l'Europe. Or ces préalables ne sont traités par aucune liste. Remarquez comme les élites, les technocrates en place semblent attentifs à maintenir une hégémonie linguistique évidente, qui interdit la communication directe entre l'ensemble des citoyens européens. Nous voulons faire obstacle au "diviser pour mieux régner"  et au " faire taire pour soumettre" . Nous sentons la pression hégémonique s'intensifier, la décadence par une pensée unique s'insinuer dans tous les rouages d'une gigantesque administration, qui échappe par voie de conséquence, à tout contrôle démocratique.

        Faire le choix d'un programme, soucieux d'obtenir la possibilité d'expression pour tous, nous semble hautement justifié. Ce programme place le débat démocratique au coeur de la construction européenne, il met en place les outils capables d'assurer, dans la pratique, les droits universels des citoyens proclamés dans les textes fondateurs du droit européen et international. Il montre le chemin d’une vraie solidarité européenne dans l’assurance de l’identité culturelle et linguistique de chaque citoyen européen  






Elŝuti 78.84 Kb.

  • Unua manĝoklaĉo kunigis 6 aktivulojn
  • Rapidkurso (6-semajna kurso) ĉe EKC
  • Journée des Associations – sab. 4an de oktobro – place du Capitole
  • Jarkunveno de Esperanto-Midi-Pyrénées dim.7an de dec. 10a-12a
  • ESPERANTO EKZAMENOJ en Tuluzo 13-14 dec.
  • Le Monde Diplomatique en Esperanto
  • En la anglalingva gazetaro
  • La novesperantismo forgesigas nian historion 04.09.2003
  • 1 - Renato Corsetti pri Brusela Komunikad-Centro
  • 2 - Des espérantistes franco-européens ont décidé de présenter une liste « Europe Démocratie Espéranto » aux élections européennes de juin 2004.

  • Elŝuti 78.84 Kb.