Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


N-ro 1 2008 Vendredon la 19an de januaro 56a jaro

Elŝuti 28.62 Kb.

N-ro 1 2008 Vendredon la 19an de januaro 56a jaro




Dato18.03.2017
Grandeco28.62 Kb.

Elŝuti 28.62 Kb.

Kluba Bulteno

Organo de Klubo Esperantista en Oslo

N-ro 1 2008 Vendredon la 19an de januaro 56a jaro

––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––

Kalendaro



Kie? kiam? – vd. la lastan paĝon
Lundon la 21an de januaro (semajno / uke 4) – mandag

Unue ni spektos du brazilajn filmetojn pri la tiulanda E-agado. Post diskuto pri ili ni daŭrigos la trarigardadon de la vendotaj libroj de la malfondita Eldon­ejo. Elekta komisiono: vd. p.3, sube.

Først ser vi på to kortfilmer om E-aktivitet i Brasil. Etter en diskusjon om disse fortsetter vi gjennomgangen av bøkene i (det nedlagte) Forlagets salgshyller. Valgkomité: se s.3 nederst.


Mardon la 5an de februaro (semajno 6) – tirsdag

Nia nova membro David Welsh (26) venis al Oslo de Skotlando antaŭ du­ona jaro. Poste li lernis Esperanton per kurso en Interreto. Li estas budhano kaj loĝas en budhista centro en Disen.

Li parolos pri kiu la Budho estis, kaj kiel budhanoj vivas. Poste, se estos intereso por praktika ekzerco, li povos gvidi mallongan meditadon. Kaj ĉiu­kaze li pretos respondi al demandoj.



Vårt nye medlem David Welsh (26) flyttet til Oslo fra Skottland for et halvt år siden. Etterpå har han lært seg esperanto på et internettkurs. Han er buddhist og bor i buddhistsenteret på Disen.

Han vil snakke om hvem Buddha var, og hvordan buddhister lever. Etterpå, hvis det er interesse for det, vil han lede en kort meditasjon. Og i alle fall er han villig til å svare på spørsmål.





Lundon la 18an de februaro (semajno 8) – mandag

[Planita programo elfalis. Bv. turni vin al la oficejo por novaj informoj.] [Planlagte program faller ut. Nye opplysninger fås fra kontoret senere.]


Mardon la 4an de marto (semajno 10) – tirsdag

JARKUNVENO vd. p. 4.

ÅRSMØTE se s.4.





Lundon la 17an de marto (semajno 12) – lundon

Antaŭpaska kunveno neformala.
Førpåskemøte uten program.


Postpaŭze, ĉiukunvene: Lingvaj demandoj. (Kunportu la viajn!)

Språkspørsmål etter pausen på hvert møte. Ta med dine!

OkazIS


Mardon la 2an de oktobro

Cato Haugen skizis la fonon kaj ek­eston de la pentekosta eklezio en Norvegio, kiu ĵus celebris sian cent­jariĝon per granda eŭropa konferenco en Oslo, kaj li ankaŭ rakontis pri sia propra spirita bapto kaj konvinkiĝo. Sed la tradicia pentekosta movado, post periodo de vigla florado en la intermilita tempo, stagnis en fiksaj formoj. Cato montris pensigan paralel­econ kun la esperantomovado: simile al la pentekostano Barratt, Zamenhof havis grandan celon, vizion pri plibon­igo de la homa vivo. Li pensis ne nur pri lingvo sed pri libera kaj paca frat­eco en la mondo. Ĉu nun stagnas ankaŭ nia movado, ĉu anstataŭ servi al la granda celo ni kontentas pri socialaj kunvenoj?


Al la pentekostanoj reviviĝo venis nur fine de la jarcento, kiam malfermiĝis kunlaboro kun la novaj karismaj medioj. Kaj Esperanto? Kie ĝi ĉeestis en tiu konferenco, kie ĉiuj eksterland­anoj paroladis nur angle?
Lundon la 15an de oktobro

Leif Arne Storset pasigis studjaron en universitato en Kalifornio. Li bone ĝuis la restadon – kvankam oni emis rigardi lin strangulo ĉar mankis al li aŭto – kaj li lernis ne nur pri sia fako, informadiko, sed per multaj novaj amikoj li orientiĝis pri tonemoj de la vjetnama lingvo kaj pri praktikado de la katolika religio.


Post manĝopaŭzo ni finfine sukcesis dediĉi horkvaronon al kelkaj tiklaj lingvaj demandoj, helpe de nia ”kort­ega” akademiano. Ni diskutis i.a. ĉu ies ŝato de peza esprimmaniero kia ”Ĉu estas iu kiu havas ....” estas specife skandinava trajto. Ĉiukaze ni konstatis ke troa uzo de tia konstruo ne estas bonstila Esperanto.
Mardon la 6an de novembro

Ĉi-jare neniu norvego vojaĝis al la Universala Kongreso en Japanio, sed Otto Prytz kun sia edzino partoprenis en la kongreso de Ligo de Blindaj Esperantistoj apud la Nigra Maro en Bulgario. Li povis raporti pri sufiĉe riĉa kultura kaj turisma programo, kiun povis ĝui la pli ol cent partoprenantoj, precipe el Bulgario kaj la najbaraj landoj.


Cetere ni dediĉis parton de la kunveno al informoj pri multaj lokaj eventoj kaj invitoj, en kaj ekster nia kluba medio, i.a. seminario pri konsiloj por sukcesa aperigo de kronikoj kaj artikoloj en gazetoj, pri kiu ni poste ricevis preskaŭ laŭvortan protokolon.
Lundon la 19an de novembro

Ni interparolis pri Esperantonia. Unue ni diskutis ĉu tuj forpagi nian parton de la komuna ŝuldo de la domego pro la lastjara tubara renovigo, aŭ investi la ricevitan kompensaĵon. Kelkaj konsideroj subtenas tujan repagon. [Kaj tion poste decidis la estraroj de NEL kaj nia klubo.]


Pri la proponata modernigo de la ejo cele al luigo, ni ekhavis kelkajn novajn ideojn: (a) estus pli bone povi forpend­igi vestojn sen devi iri malsupren laŭ la ŝtuparo, sed tio iom malvastigus la kunven-ĉambron – krom se eblus hav­igi ian forŝoveblan vestejeton; (b) por ekspozicii aktualajn periodaĵojn kaj aliajn paperojn kaj liberigi la tablojn ni bezonas taŭgan stativon – aŭ plurajn; kaj (c) ni bezonos iam aĉeti projekci­ilon uzeblan konekte kun komputilo por povi ilustri prelegojn kaj diskutojn (sed precipe niajn proprajn; luantoj kredeble kunportos la siajn). La dom­komisiono ankoraŭ ne konkrete planis la aluditan modernigon, kaj ni konstatis, ke estus saĝe unue serĉi luemulojn (pri tio ni petu helpon de Cato), kaj sondi iliajn bezonojn kaj dezirojn pri modernigo.
Tirsdag la 4an de decembro

Otto Prytz estas de tri jaroj membro de Akademio de Esperanto, kie li aktivas en la sekcioj pri Ĝenerala Vortaro, Gramatiko kaj Prononco. Kaj li konstatis ke per retpoŝtaj cirkuleroj kaj diskutlistoj la nunaj akademianoj aktivas en tute alia grado ol en pli frua epoko, kiam ne eblis tia rapida inter­kontakto kaj la agado povis tro multe dependi de unu homo.


La Akademio estas sendependa instituto. Ĝi mem elektas siajn novajn membrojn – unu trionon ĉiun trian jaron. Sed la nuna konsisto de la Akademio estas strange malekvilibra: la gepatra lingvo de 26 el la 45 estas latinida aŭ ĝermana. Kaj nur 6 estas virinoj.
La Akademio ne estas lingva diktatoro aŭ polico: ĝi rekomendas sed ne norm­igas; ĝi malrekomendas, sed ne mal­permesas. Ĝi oficialigas vortojn, sed nur kiam ili jam montras sin vivipovaj per praktika uzado.
Unu el la taskoj de la Akademio estas protekti Esperanton kontraŭ konkurencaj projektoj. Supozeble oni siatempe celis Idon aŭ ekz-e Inter­linguan. Sed ĉu niaepoke la konkurencanto estas la angla?
Vd. p.4 ”Prelego reaŭskultebla”.
Vendredon la 7an de decembro

Ni agrable kromkunvenis kun tri jun­etaj hispanoj, kiuj profitis malaltan flugprezon por du-taga vizito al Oslo. Ĉiuj tri bone parolis Esperanton, kaj ni komentis pri la fenomeno de la nov­stilaj esperantistoj kiuj tute ne emas aktivi en lokaj kluboj, sed lernas per­komputile. Kvankam niaj gastoj ĉiuj loĝas en aŭ apud Madrido, ili origine renkontiĝis en Esperanta aranĝo en Hungario! Kaj skribonte en nia gastlibro ili ekvidis nomojn de aliaj Madridanoj – al ili tute ne konatajn! Ili notis la telefonnumeron.


Lundon la 19an de decembro

Kia trezorejo estas la vendobretaro de nia iama Eldonejo! Ni prenis la librojn el la bretoj, po-faske, kaj rigardis, tra­foliumis, diskutis ilin. Komencinte per la fino, Z por Zamenhof, ni atingis nur ĝis R por Rosbach kiam venis la horo por paŭzi – kaj aĉeti! Ni nepre daŭrigu la konatiĝon alian fojon!


Mardon la 1an de januaro. La anoncita neformala kunveno ne okazis.

––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––

Elekta komisiono. En la ĝenerala kunveno en marto ni prokrastis elekti novan elektokomisionon. Tion ni faru en la kluba kunveno lundon 18. januaro.

Jarkunveno, mardon 4. marto – tagordo

  1. Aprobo de la kunvoko

  2. Elekto de prezidanto de la kunveno kaj de protokolanto.

  3. Jarraporto (Ni antaŭsendos ĝin paperpoŝte al tiuj kiuj petos ĝin.)

  4. Jarkalkulo (Same)

  5. Eventualaj ricevitaj proponoj

6. Elektoj: estraro, revizoro kaj reprezentanto en la domkomisiono, ĉiuj kun anstataŭanto(j), kaj nova elekta komisiono.

–––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––

ĈU VI havas proponon por la jarkunveno? Ĝi atingu la estraron plej malfrue tri semajnojn antaŭ la kunveno – t.e. mardo de semajno 7 aŭ la 12a de februaro. (Por statutŝanĝoj la limdato estis jam 10. januaro, kaj neniu propono venis.)

HAR DU FORSLAG til be­handling på årsmøtet? Styret må ha det senest tre uker før møtet, dvs. tirsdag 12. februar.


Prelego reaŭskultebla

Ni registris la prelegeton de Otto Prytz pri la Akademio (kluba kunveno 4. dec.) per aparato de Cato Haugen, kiu poste transigis ĝin sur K-diskon kaj en la oficejan komputilon..


Glumarkoj La klubo vendas ruĝajn glumarkojn 4 x 7 cm, ankaŭ kun la retpoŝta kaj la interreta adresoj. Po 2 kr. Vidu cetere la tekston en Norvega Esperantisto 4/07, lasta paĝo.
Biblioteka ekspozicieto

Niaj libroj estas nun ekspoziciataj en la biblioteko de Romsås, kaj fine de januaro ni translokos ilin al Nordtvet


E-post Ĉu vi havas retpoŝton, sed ricevis ĉi tiun Bultenon paperpoŝte?
HAR DU E-POST, men mottar Bulteno med vanlig post? Hvis du vil sende oss din adresse (al oficejo(a)esperanto.no), hjelper du klubben med å spare utgifter ved frem­tidige utsendelser.

Uhlen-legaco: limdato por petskriboj: ĵaŭdo la 31a de januaro.

–––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––

Ni kunvenas je la 19a horo la unuan mardon kaj la trian lundon de la monatoj / første tirsdag og tredje mandag i måneden (krom / unntatt en ferioj).
Ni anoncos (retpoŝte /tlf-e) kromkunvenojn kun ev. vizitantoj el eksterlando.
Kunvenejo: Olaf Schous vei 18 (enirejo Schouterrassen), 0572 Oslo.

Buso 31 aŭ tramo 17 al Rosenhoff kaj iru supren laŭ Båhusveien – aŭ malsupren de Sinsen T / Sinsenterrassen.

–––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––––

Tlf. 22 35 08 94 www.esperanto.no/oslo Retpoŝto: oficejo(a)esperanto.no

Poŝtĝiro 0532 36 19699 (sed kotizon pagu al NEL 0533 05 22870).

Ĉi tiun Bultenon prizorgis Douglas Draper




Elŝuti 28.62 Kb.


Elŝuti 28.62 Kb.