Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


"Multaj estas vokitiaj, sed nur kelkaj estas elektitaj". Tiel, estas multaj homoj sur la tero, sed nur kelkaj vivas plene sian vivon. Iujn tiajn personojn oni nomas profetoj

Elŝuti 26.95 Kb.

"Multaj estas vokitiaj, sed nur kelkaj estas elektitaj". Tiel, estas multaj homoj sur la tero, sed nur kelkaj vivas plene sian vivon. Iujn tiajn personojn oni nomas profetoj




Dato08.11.2017
Grandeco26.95 Kb.

Elŝuti 26.95 Kb.

www.ipernity.com/blog/gkp/1311318

K O N S C I U
=================================
Numero 72 17/07/2015
---------------------------------
Informilo por enprofundighi en
la E-movadon Afrikan
---------------------------------
Redaktas : Liberesko
================================

"Multaj estas vokitiaj, sed nur kelkaj estas elektitaj". Tiel, estas multaj homoj sur la tero, sed nur kelkaj vivas plene sian vivon. Iujn tiajn personojn oni nomas profetoj. Se konsideri profetecon rilate Esperanton, necesas omaghi al Zamenhof, kiu kreis la lingvon Esperanto. Kion faras nun ni, esperantistoj ?

Ni lernas Esperanton, ghin uzas chiele. Chu tio sufichas ? Eble ni devas alporti nian kontribuon al la progreso de Esperanto. Kiu estas la tasko de chiuj esperantistoj ?

Koffi proponas al si plenumi tian taskon, sed la etoso ne estis favora al li. Malkovru mem pri lia kandidatigho al la posteno de Ghenerala Direktoro de UEA.


================


Motivletero
================
Kara Prezidanto de UEA,

Nova horizonto malfermighas al UEA kun la emeritigho de la nuna Ghenerala Direkoro. Alia pagho turnighas, kio devas multon felichigan alporti al Universala Esperanto-Asocio. Mi esperas, ke miaj kontribuoj povas vere alporti novan spiron al la asocio.

Delonge mi sekvas la evoluon de UEA kaj notas, ke io lamas en la funkciado de la asocio.UEA estas kvazaau ostaghita ne de homoj sed de la sistemo en kiu ghi dronas.La felicho de UEA trovighas ne en la akumulado de richajoj/famoj/honoroj sed en la plibonigo de rilatoj inter la homoj.La unua semas pli da problemoj kaj forigas la duan, dum tiu chi solvigas problemojn, proksimigas homojn kaj akirigas richajhojn laugrade.

Dum iom da tempo lamas la komitato, multaj homoj ege utilaj al la esperanto-movado distancighas de UEA. Esperanto-asocioj ne povas kunlabori kun UEA. La asociaj statutoj preskau ne konatas de komitatanoj, ege pasivaj. La membronombro daure sinkas, dum estraroj multfoje renkontas la kontraustaron de oficistoj de UEA en realigado de planoj rilate la bonan funkciigon de la asocio. Tial renovighas estraroj de UEA, la kerna problemo pluestas. Nova Ghenerala Direktoro de UEA vere donos tute alian impulson al la asocio, kiu vere bezonas revizion de sia laborsistemo. Mi esperas, ke mi povas, kiam mi estos Ghenerla Direktoro de UEA, meti la asocion sur novajn relojn, kio vere profitigos al Esperanto.

Dum la unua UKo, kiun mi partoprenos kun la vesto de Ghenerala Direktoro de UEA, mi kunsidos kun la komitato, kaj kune ni starigos bazon de nia komuna laboro. La komitato kaj mi pasigos iom da tempo por enprofundighi en la Statuton kaj regularon de UEA por konsciighi pri multaj punktoj, kiujn ni neglektas,kaj en taskojn, kiujn ni pretervidas. Mi faros konktrakton kun la komitatanoj individue, kaj tiel chiu el ili faros promeson regule partopreni la diskutojn de la komitato. Char tiuj chi estas kvazau reta kunveno de la komitato, estos ankau tagordo, kies punktojn ni traktos. Che la fintrakto de chiu punkto estu konkludo. Aperos regule Komitata Kuriero, kiu raportos pri la laboroj de la komitato. Char tiu laboro obeas regulojn ene de UEA necesas vidi kiom aplikataj estas tiuj reguloj.

Sube aperas kelkaj punktoj, kiujn mi serioze traktos kun la estraro :

- La nuna situacio de UEA kun Ghenerala Direktoro, kiu rolas ankau kiel direktoro de la CO pluiru.

- La hierarkio sine de UEA estu respektata. La Ghenerala Direktoro estas funkciulo de la estraro kaj tial devas vere kunlabori kun la estraro, al kiu li respondecas pri siaj laboroj.

- CO laboru vere sub la estraro de UEA tiel ebligante al chiuj estraranoj libere plenumi sian rolon.

- Reiri al proponoj diversaj de Zamenhof por vidigi la veran idearon de Zamenhof favore la realan pluvivon de Esperanto. Estu komisiono pri la interna ideo de Esperanto kaj ankau pri homaranismo de Zamenhof

- Fortigi la informan kanalon de UEA ke Esperanto estu pli konata ol antaue: Esploro de Dennis KEEFE en Roterdama UKo de 2008 montris, ke multaj homoj ech en la kvartalo de CO scias nenion pri Esperanto. Tio iel klarigas, ke la informkanaloj al neesperantistoj estas ne efikaj.
Ankau la inforado ene de Esperantujo estos akcentata. UEA havu propran radiostacion internacian, kie Esperanto estos la chefa lingvo, apud kiu estu ankau la plej gravaj lingvoj de la mondo, sed en ili okazos elsendoj nur pri/por/pro Esperanto.

- Mortigi la tendencon puni novajn asociojn naskighantaj el UEA.


Ni memoru kio okazis che la fondigho de SAT en 1921. Tiaj asocioj estas kvazau idoj de UEA. Tial UEA devus helpi ilin vivi. La Ghenerala Direktoro, kiu mi estos, vere flegos la rilatojn inter UEA kaj chiuj aliaj esperanto-organizajhoj tra la mondo. Sendue UEA el tio akiros novajn membrojn.

- Tegmenteca karaktero de UEA


Klopodoj por hisi UEA-n super aliaj esperanto-organizajhoj estas vanaj. Tiuj klopodoj estos direktita al alij laboroj profite al UEA kaj ankau al Esperanto. Kunlaboro kun chiaj E-organizajhoj por kunigi chiujn fortojn favore progresigon de Esperanto en la mondo urghas. Tial la organizadon de UKo prizorgu ne nur UEA sed ankau la aliaj esperanto-organizajhoj. Laumezure kiel iras la aferoj, oni vidos, chu organizzado de UEA-kongreso povos okazi nde tempo al tempo.

- Krom fakaj asocioj de UEA estu ankau kunlaborantaj asocioj.


Iuj diras, ke tio jam ekzistas. Jes, sed kion ili faras ? Kiel oni povas rekte legi pri tiuj kunlaborantaj asocioj. Jes, en la jarlibro, sed tiel nur sub la rubirko FAKAJ ASOCIOJ estas ligita ankau SAT. Klopodoj estos farita, ke oni facile disktingu inter kunlaboraj asocioj kaj fakaj asocioj. En la jarlibro, krom la subriko FAKAJ ASOCIOJ estos ankau alia kun la titolo KUNLABORANTAJ ASOCIOJ.

- La ghenerala koncepto pri TRIAMONDAJ LANDOJ ne plu aperu en la esperanto-movado. Tial ech por kanutigi homojn, tiuj chi pagu iom


- UEA havu proprajn lernejojn chiajn tra la mondo
- Movi la centran oficejon de Nederlando al lando kie ghi povas utili pli al chiuj membroj ol al nur kelkaj. La CO rolu ankau kiel edukejo por esperantistoj. Aliaj aferoj direblaj tie chi kaj kiujn la nova Direktoro klopodos solvi estas igi UEA-n asocio vere tutmonda; en ghi facile laboru homoj el chiuj anguloj de la mondo. Tial necesas, ke la loko, kie trovighas CO, ofertu tiajn eblecojn al chiuj.

- Havi arbitracian komisionon por klopodi regi konfliktojn. Neceso pri edukado al konfliktosolvado estu en la programo de UEA.


- Atenti dirojn de du homoj : Ekster nia nicho de Kep Enderby kaj "mi estas la prezidanto de chiuj esperantistoj" de Renato CORSETTI". Tio ebligas al Esperantistoj kaj precipe membroj de UEA rilati kun chiuj kaj vendi la verdan varon al chiuj.

- Igi la vochdonojn en UEA pli demokratiaj kaj starigi komisionon por kontroli la vochnombradon dum elektado de B-komitatanoj
- La komisiono pri financkontrolo de UEA estu ne nur teoria sed faru sian veran laboron kun detalaj raportoj al la membroj de UEA

- Akcepti chiajn kritikojn de la homoj por lerni ion de ili favore disvastigon de Esperanto kaj cetere allogi homojn al UEA (novaj membroj). Klopodoj batali kontrau iuj esperantistoj subpretekste ke ili kontraulaboras UEA-n estos nuligita. Male, UEA etendu kunlabormanojn al chiuj.

Nun de ekstere mi vidas la postenon de Ghenerala Direktoro kaj listigas aferojn multajn. Certas, ke dum oficado mem aperos multaj aliaj punktoj, kiuj necesigas apartajn klopodojn por facile antauenpushi la asocion.

******************************


Vivpriskribo
******************************

Koffi GBEGLO naskighis la 18an de aprilo 1957. La antaunomon liaj gepatroj donis al li,char li naskighis vendrede. Tia estas la kutimo en iuj klanoj de la lando, doni nomon lau la tagoj. La naskighvilagho estas ANYRONKOPE (anjronkope), situanta en la suda parto de Togolando. Tie vivis tiam liaj gepatroj kaj ech geavoj. La patro DOUMEGNON estis fishisto kaj terkulturisto , dum la patrino SOTOWLA (sotoula) vendistino de fishoj, terkulturajhoj ktp. Neniu el ili iam vizitis lernejon. La patro tamen iam rakontis, ke li ekvizitis lernejon, sed ke lia avo tuj malpermesis, devigante la knabon iri fiskapti. La juna Doumegnon ne povis daurigi la studadon. En tiu tempo, la junaj Doumegnon kaj Sotowla vivis en Benina vilagho, sed ne sciis, ke iam ili estos geedzoj. Doumegnon estis helpvoduisto dum Sotowla, adeptino de la voduo de kolaonuksoj. Certe tie ili enamighis, kaj geedzigho sekvis. Ili ne povis longe resti en Benino, char la patro de Sotowla, kiu tiam vivis en sia Togolando devigis ilin reveni al sia naskighvilagho ANYRONKOPE por vivi la geedzan vivon. Jen do Doumegnon kaj Sotowla revenis al Anyronkope. Estis en 1951. Tiam naskighis la unua filo. Sekvis filino en 1954 kaj Koffi GBEGLO estis la tria en 1957. Naskighis poste kvar filinoj kaj unu filo. Aldonindas, ke Doumegnon estas poligamia. Pli ol kvin edzinojn li havis en sia vivo, sed kun tri li povis havi gefilojn. La dua edzino naskis unuan filinon en 1955, kaj la duan en 1958. Tria edzino naskis filinon en 1979. Dum la patro kaj la du unuaj edzinoj daurigas la vivon en la transtombo, la tria edzino nun pasigas siajn maljunajn tempojn en la urbo Lome.


Elementan lernejon Koffi vizitis en sia naskighvilagho,kie li finstudis en 1970. La kolegion li vizitis en apuda urbeto VOGAN situanta je chirkau dek kilometroj for de Anryonkope. Diplomighinte en 1975, li ekvizitis liceon en sama urbeto, kiam frato de lia patrino devigis lin shanghi fakon. Li estis en liceo de ghenerala studo, kaj devis cedi al sia onklo por viziti teknikan lernejon. Tiu chi lernejo trovighis tiam en la chefurbo Lome de Togolando. Koffi atendis la sekvan jaron 1976 por studi en la teknika liceo. Tie li devus studi pri librotenado sed la sorto decidis alia, kaj li abiturientighis en 1979 pri lutado kaj kaldronado. Inter la lernobjektoj estis ankau la angla, kiun Koffi lernis sep jarojn staranta inter la plej bonaj lernantoj. Nun li preskau ne uzas ghin, nek la germanan, kiun li lernis du jarojn. Li ja regas la francan, la laborlingvon de Togolando. Koffi estas lernema, sed vere liaj gepatroj estis malrichaj. Li ne povis tuj studi en supera lernejo. Li serchis vivtenon, ankau kiu ebligis al li studi perkorespondan kurson de 1980 ghis 1984, kiam li diplomighis pri teknikoj de fermentado kaj produktado de trinkajhoj.

Abiturientighinte en Lome en junio 1979 Koffi tuj serchis vivtenon kaj tiam la laboro instruista estis facile trovebla. Konoj pri lutado, produktado de trinkajhoj cedis al disponigo de kursoj al gejunuloj en mezgrada lernejo. Koffi farighis en oktobro 1979 instruisto pri matematiko kaj naturaj sciencoj. Tiam eble oni nomis lin “chichavi”, kio signifas “instruisto sensperta kun nenia pedagogia kono”. Jen alia lernpordo malfermighis al Koffi. Instrui por havi monon, per kiu Koffi daurigis la lernadon pri produktado de trinkajho kaj ankau sin dedichi al pedagogiaj studoj por havi instruistajn diplomojn kaj spertighi. Jam en 1982 Koffi havis la unuan diplomon instruistan. Du jarojn poste li finis la kurson pri produktado de trinkado. Tiam lia kreskado pluris chiapunkte, devoj de vasta familio afrika persekutis lin. Li daurigis la instruadon, kaj ne pli frue ol 1996 li akiris la duan diplomon pri instruado en mezgrada lernejo. Tiam li jam instruis en tri lernejoj en Lome.

En 1987 Koffi edzighis, sed tiu chi rilato rapide chesis pro la morto de la edzino che akusho en la sama jaro. Ankau la infano tiam mortis. Estis malfacile elteni tiam la vivon, sed li povis travivi la periodon dank’al konsoloj de amikoj ankau esperantistoj (precipe Hans BAKKER el Nederlando, kaj liaj adoptogepatroj Hemmo kaj Veera TIETTI el Finnlando), char tiam li jam konatighis kun Esperanto. Tri jarojn poste, Koffi reedzighis. La 30an de Julio 1990 naskighis lia filo Dzifa. Kvin jarojn poste naskighis la filino Aminda la 14an de junio 1995. La gefiloj chiam akompanadis la patron al E-renkontighoj en Togolando. Jen do ili lernis la lingvon. La filo jam verkis poemarojn, el kiuj kelkaj jam eldonighis en Afrika Centro Esperantista. Ii estraranighis en 2008 en JOTE (Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj), kaj farighis ties prezidanto en 2010, kaj lia fratino Aminda, estraranino pri financoj. Nun Dzifa pluverkas poemojn, estas la E-instruisto en Instituto Zamenhof kaj ankau estas membro de la gvidantaro de la komitato de la landa asocio UTE (Unuigho Togolando por Esperanto).


La familio daurigas sian vivon en la chefurbo Lomeo de Togolando, kie la patro Koffi pluinstruas matematikon en mezgrada lernejo, la gefiloj studas en altlernejoj, kaj la patrino dommastrumas. Aldonindas, ke Koffi gvidas Instituton Zamenhof kaj Afrikan Centron Esperantistan.

Kun Esperanto komencighas la tre grava epizodo de la vivo de Koffi. Li malkovris Esperanton komence de 1984. Tiam finstudonte pri produktajho de trinkajhoj, li publikigis sian adreson en la franca revuo BINGO internacia por havi korespondantojn. Lia ideo estis iam havi la favoron de korespondantoj por iri al Europo plustudi. Tiam venis al li letero el Belgio. La koverto, kiun sendis s-ro Germain PIRLOT enhavis materialon pri Esperanto kaj ankau unuan lecionon de Esperanto kun la instrukcio fari la taskon, kiun oni tuj sendu al Hans BAKKER en Nederlando. Koffi tuj eklernis kaj du tagojn poste, el sia loghurbo Lome (Togolando), sendis sian unuan taskon al Hans BAKKER. Tiu chi rapide korektis la taskon, kiun li trovis bona. Li notis “EXCELLENT”. Tio ege kuraghigis Koffi-n, kaj jen li ene de tri/kvar monatoj finstudis la dudekdulecionan kurson. Aldonindas, ke ankau alia nederlandino kun nomo Els Kervers Van Tholen lernigis kelkajn lecionojn al Koffi. Sed la plej granda laboro estas farita de Hans, kiu ne povas forlasi sian diligentan lernanton Koffi. Jam che la kvara leciono, Koffi ekverkis artikolojn diversajn.Li ech en 1984 gajnis premion pri konkurso de la revuo KONTAKTO. Temas pri konkurso de verkado organizita de Afrika Fondajho por Esperantistoj afrikaj. La verkado farighis por li hobio, kaj de tiam ghis nun li chiam verkas en Esperanto. Liaj artikoloj aperis en la periodajhoj KONTAKTO, MONATO, SEKSO KAJ EGALECO, KANCERKLNIKO, ESPERANTO AKTUELL, FEN-X (de Esperanto Nederlando), ktp. Intertempe en 1997 li ricevis Premion Antonio GRABOWSKY. La E-agado de Koffi estis ne nur verkado. Jam, eklerninte la lingvon li interesigis konatojn, ankau kiuj rilatis kun Hans BAKKER. Sed rapide Hans transdonis parton de la instruado al Koffi, kiu devis unue zorgi pri togolandanoj.

Koffi instruis Esperanton al multaj togolandanoj. Dume li plulernas Esperanton autodidakte, kaj kun kelkfojaj helpoj de Esperantistoj francaj ( Leo LENTAIGNE, Jean-Paul BEAU, Roland LEVREAUD,ktp). Kiam li trovas, ke iu estas lingve bona, li transdonis parton de la instruado al li, kaj devis nur kontroli. Tiel naskighis multaj kernoj de Esperanto-kursoj en Togolando. Multaj el tiuj kernoj farighis E-kluboj. La E-laboro estis tiam farata ne nur de Koffi, sed li kunordigadis multon. Venis propono pri fondo de landa asocio, kio efektivighis en marto 1987. Tiam naskighis Unuigho Togolanda por Esperanto (UTE). Koffi estis la Ghenerala Sekretario. Koffi partoprenis la Ukon de Varsovio en Julio 1987 kun deko da aliaj afrikaj esperantistoj. Menciindas, ke dum tiu chi kongreso en Varsovio Koffi sukcesis la mezan ekzamenon de ILEI. Koffi per tio akiris plian energion por la laboro. Tiam li proponis al siaj kolegoj togolandaj organizi surlokan progresigan kurson, kiun li kungvidis kun sia amiko ATTIOGBE-AGBEMADON B.Mensah, en 1988. Kiel raporton de la kurso li kompilis iom dikan kajeron kun la titolo KUPESOTO. Tiel lanchighis la movado en Togolando. Pli poste Koffi okupis postenon de vicprezidanto de la landa asocio. Menciindas, ke li neniam akceptis la postenon de prezidanto sed chiam kunlaboradis kun chiuj, kaj ankau regule rilatadis kun siaj korespondantoj tra la mondo. Iuj tiam vivis en Finnlando.

Koffi pasigis tri monatojn somerajn en Finnlando che siaj adoptogepatroj Hemmo kaj Veera TIETTI. Tie li enprofundighis en religiaj kaj parapsikologiaj aferoj kaj ankau en vegetarana manghostilo. Kun tiuj chi siaj gepatroj li partoprenis la UKon de 1989 en Brajton kaj tiam povis diskuti kun UEA-respondeculoj pri la okazigo de la unua Afrika Kongreso en Togolando.

Reveninte hejmen, Koffi proponis al siaj kunlaborantoj togolandaj organizon de nacia kongreso antau ol la afrikan. Liaj kunlaborantoj en Togolando akceptis la proponon kaj la unua nacia kongreso TEK okazis en marto 1990 en la urbo Aneho de Togolando. Tio chi malfermis la vojon al la unua Afrika Kongreso, kiu okazis fine de 1990 komence de 1991 en la urbo Notse de Togolando. Raportojn kiel dikajn kajeron Koffi kompilis pri tiuj kongresoj : KUKETO por la nacia kongreso kaj AKTOJ DE UAK por la afrika kongreso. Ekde tiam la movado togolanda estis la plej aktiva en Afriko. Kongresoj naciaj okazas chiujare kaj la 22a okazis en decembro 2014. La kajeron de la tria kongreso kompilis Koffi kun la titolo CHEVIEKO.

La laboroj de Koffi elstaris char liaj verkoj kaj artikoloj trairis la mondon. Li fondis la periodajhon ALVOKO de UTE, kiun li ekredaktis.Li farighis la plej proksima afrikano kunlaboranto de Hans BAKKER pri Afrika Agado. En la UKo de 1998 li farighis estrarano de UEA pri la agado de UEA en Afriko. Dum tiuj chi tri jaroj li traktadis kun Hans BAKKER pri la starigo de Esperanto-lernejo en Togolando. Plie, en 2000 estas starigita en Togolando, pli precize en la domo de Koffi, Afrika Oficejo de UEA, kiu zorgis pri afrika agado. Tie laboris tiam Raoul HOUNNAKE kaj DOUMEGNON Koffi sub la gvido de GBEGLO Koffi. Samjare Koffi starigis afrikan komisionon de UEA, char tiam ghi mankis. Li redaktis kajeron de la komisiono kies titolo estas KUKo, kaj ghia kolekto estis KUKARO. En 2001 li reelektighis en la estraro de UEA ne nur pri agado en Afriko sed ankau pri edukado kaj kulturo.Plian periodajhon pri la afrika agado li redaktis. Temas pri TR’AFRIK’. Li estis ankau membro de Internacia Elekta komisiono de ILEI. En 2004 li rifuzis kandidatighi por la estraro de UEA. La nova estraro nomumis lin kunordiganto de afrika komisiono. Liaj klopodoj kun Hans pluiris por la starigo de la lernejo. Finfine la lerneja projekto realighis. Tiu chi lernejo, kiu malfermis siajn pordojn la 13an de septembro 2004, nomighas Instituto Zamenhof. Ghi devis en 2004 gastigi afrikan oficejon de UEA. El la kontaktoj de Koffi pri la tutmonda Movado, li tuj malkovris, ke la Movado Esperanta konsistas ne nur el UEA, sed ankau el aliaj E-organizajhoj, kiuj ne alighis al UEA. Koffi diris, ke tian strukturon havu ankau la movado en Afriko. La esperantistoj afrikaj konu ankau la aliajn E-organizajhojn kaj laueble rilatu kun ili. Tiel Koffi rilatigis afrikajn esperantiqtojn kun la Esperanta Civito en 2004 kaj la Monda Asembleo Socia en 2005. Li plifirmigis la rilaton de Afrika Agado kun SAT per membrigo de pliaj afrikanoj al tiu chi asocio. Li venigis Giorgion SILFER en Togolando por Esperantologia seminario fine de 2005. Tiu chi laboro vere ne plachis al UEA-gvidantoj, kiuj siamaniere sankciis la homon. La afrika oficejo estis translokigita al Benino, Koffi ne plu estis kunordiganto de Afrika komisiono. Plie li estis eksigita de sia posteno de chefdelegito de UEA en Togolando kaj ankau de la Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI. Lin UEA-gvidantoj tiamaj malmembrigis de retlistoj pri agado de UEA en Afriko, kaj liajn kontojn che UEA blokis. Chu Koffi silentis antau tio?

Li provis klarigi la aferon al la esperantistoj kaj samtempe daurigis sian E-agadon. En 2006 naskighis ACE (Afrika Centro Esperantista), kiu plufaras la laboron de afrika oficejo, char nur la vortoj afrika oficejo translokighis al Benino, dum la veraj laboroj pluestis en la manoj de Koffi kaj ties kunlaborantoj en Togolando. ACE transprenis kaj plufaras la laborojn de Hans por Afriko.


La periodajhojn KONSCIU, KomACE kaj HACE de ACE estas redaktataj de Koffi, ankau la periodajho OVo, de TIETo (TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando). Decas aldoni, ke TIETo estas eduka instanco Esperanta, kiun Koffi fondis en 1992 en Togolando por omaghi siajn gepatrojn Esperantomondajn. TIETo estas la proprietulo de Instituto Zamenhof kaj rolas kiel la eduka fako de la landa asocio UTE en Togolando. Dank’al TIETo, kiu en 1999 farighis ILEI-sekcio en Togolando, povis okazi regule internaciaj ekzamenoj de ILEI en Togolando.

Aldonindas ke antaue li estis elektita en la akademio de Esperanto, kie li kunlaboris ghis 2014 kiam li diskrete demisiis. Dume, li pluestas membro de la akademio literatura. Alia lingva instanco ekzistas en la Esperanto-movado. Temas pri LINKO (Lingva Komitato) kies membro dumviva Koffi estas.

Chu necesas mencii, ke Koffi iam lernis Idon, kaj devis tuj forlasis la lernadon pro troa laboro. Kelkajn vortojn li memoras, ekzemple matro (patrino en Esperanto). Ido iom influis gramatikajhojn de Esperanto. La vorto “kotoza”bone ekzistas en Esperanto, sed ghi havas originon Idan. La samsignifa vorto estas KOTPLENA. Feliche Koffi ne verkis en Ido, sed nur en Esperanto.

Koffi verkas kutime rakontojn pri sia hejma medio,pri tradicio kaj moderno, pri religioj/mondokonceptoj kaj verkas ankau lernilojn. Pri la Esperanto-movado li verkis kritikojn pri la mastrumado de la Movado en Afriko. Liaj chefaj verkoj estas :


-Mi vizitis grandan urbon (rakonto, 1989)
-Kontempleto (poemaro, 1990)
-Mia Kredado (religioj,1992)
-De vilagho al Chefurbo (autobiografio, 1993)
-Mi ne scias (filozofiajho, 1993)
-Kaj Kio poste ? (rakonto,1994)
-La Tabelo (gramatiko,1996)
-Prenu Plu (lernilo, 2000)
- La Centra Oficejo de UEA en vortoj (2002)
-Lirikaj Literoj (poemaro, 2006)
-Sub la verda bluzo (2006)
- Al Roterdamo 2008 (raportoj pri eventoj en Afrika agado,2008)
- 2008 : Afriko Sur du frontoj (2008)
- Afero de Espero sub lupeo de Afrika Esperantisto (aldono alAfero de Espero de Heidi GOES, 2008)
- La 14an de aprilo (raporto pri naskigho de UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko),2010)
- ktp

Aliajn kajerojn kompilis Koffi sub la pseudonimo TIETTI Delfeno. Temas pri Eksalto de Espero, La Unuan Fojon. Li kontribuis en la verko ORDENO DE VERDA PLUMO de la kroato Josip PLEADIN kaj ankau en la verko MONDOJ kompilita de la poloj Tomasz CHMIELIK, Georgo HANDZLIK kaj Sten JOHANSSON. Li partoprenis ankau en la verkado de DEAE (Deklaro pri la Esenco de Afrika Esperantismo).

Simpla sercho en la reto donas buntajn informojn pri GBEGLO Koffi.
Pro kulturdiferenco Koffi vere ne tute povis akcepti la samseksamon, sed li rapide shanghighis lernante pri la afero. Jen do en decembro 2011 dum la 19a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso) li prelegis pri samseksamo, el kio rezultis punkto en la kongresa rezolucio. Li nun estas unu el la raraj defendantoj de la seksamaj aferoj ne nur en Togolando sed ankau en Afriko kaj cetere tra la tuta mondo.
La aktivecon de la Togolanda Movado antau 2004 multaj scias tre forta, sed post tiu jaro, vere estas granda malkresko. La 8an de novembro 2014, Koffi lanchis alvokon por doni alian impulson al la Movado togolanda kaj cetere afrika. Kontaktoj kun seriozaj esperantistoj afrikaj ligighas. Esperindas, ke la afrika agado baldau havos alian aspekton kaj certe realigos memstare tion, kion ghi proponas al si. Grava pasho al tio, estas la organizado de tutafrika kongreso de Esperanto, kiun li kunorganizas kun aliaj afrikanoj, kiuj aprobas liajn ideojn. La kongreson financos afrikanoj mem.

Klaras, ke la klopodoj de Koffi koncernas pli Esperanton ol Esperanto-organizajhojn. Nur laborante en sinergio, la Esperanto-asocioj povos tre facile porti tre alten la verdan torchon.Tian labormanieron li deziras funkcianta en chiuj Esperanto-organizajhoj, kaj precipe en UEA.Tio vere malfermos multajn pordojn al Universala Esperanto-Asocio. Ni unuigu niajn fortojn por esti pli fortaj

================
Kio poste ?
================

Koffi havas vizitkartojn. Chiuj ni tre bone kontemplu ghin. Estas menciite :

Instruisto, konsultanto :
- Parapsikologio
- Biotismo/Mezotrofio
- Internacia komunikado.

Iuj demandis lin :"Kiujn diplomojn vi havas por zorgi pri tiaj komplikaj temoj ?"


Kiuj bone konas Koffi-n, tiu povas diveni la respondon, kiun li donis :" Kiujn diplomojn havas Enstein, Newton, Descartes, ktp ? Diplomo ne posedigas konon, sed kono povas posedigi diplomon."

"Homo lernas de sia naskigho ghis post la morto". Tion chi komprenas GBEGLO Koffi, kiu konstante ghisdatigas siajn konojn. Li deklaris, ke ekde nun liaj laboroj koncernos tiujn chi tri punktojn.


Ni respektu la homecon en chiuj !
Sukceson !

Kommentare

rughulo

rughulo

Kun granda intereso mi legis vian biografion. Kioma agado por nia lingvo!



vor 3 Monaten.


Elŝuti 26.95 Kb.


Elŝuti 26.95 Kb.