Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Muller en la universitato "3-a aĝo". Ekzistas koresponda kurso, interesa biblioteko. Metz

Elŝuti 0.5 Mb.

Muller en la universitato "3-a aĝo". Ekzistas koresponda kurso, interesa biblioteko. Metz




paĝo5/12
Dato15.03.2017
Grandeco0.5 Mb.

Elŝuti 0.5 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   12

4-a trimestro 1983 – 44-a "La Informilo" ( 18 paĝoj)

  • liberaj radioj helpas diskonigi Esperanton: Radio "Graouly" en Metz, elsendas ĉiusemajne informojn, same "radio amitié" en Mulhouse, "radio bergamote" en Nancy disaŭdigis raporton pri la 18-a staĝo en Villers les Nancy, kaj "radio bulle" en Bar le Duc dediĉis unu horon al informoj pri Esperanto.

  • Angulo de la prezidanto - Karaj gesamideanoj. Aliloke mi havas la plezuron vin inviti al nia venonta federacia kongreso en Munster. Unu el ties temoj estos : kiel reklami por nia federacia perkoresponda kurso ? Pro tio, jam nun, kaj ree, mi deziras insisti, por ke vi klopodu trovi lernantojn por ĝi. Vi ja mem konstatas, ke malfacilas regule kunvenigi multflanke okupatajn homojn je difinita momento. Sed hejma studado laŭ la disponebla tempo pli taŭgas. Tian studadon ja nun sufiĉe regule kompletigas niaj staĝoj, kie eblas ekkoni esperantistan etoson. Memoru do nian devizon : ĉiu malkovru almenaŭ unu lernanton ! E. Ludwig

Nancy - (M. J. C. Philippe Desforges) - Vesperaj kursoj: 2 kursoj por komencantoj funkcias, lunde je la 18-a 30, kaj marde je la 20-a 30; ĉiu kurso varbis nur po 3 gelernantojn, sed tre bone funkcias. La vendreda kurso ne povis okazi. Por la progresantoj la 2a-grada kurso kaj la 3a-grada regule funkcias. La 2-a kunveno de la nuna sezono okazis la 18-an de novembro je la 20-a 30 S-ro Al-Amily, iraka samideano nun en Nancio, prezentis al ni lumbildojn pri sia lando, kies riĉan pasintecon li tre bone aprezigis al ni. Ĉeestis pli ol 20 personoj, parte esperantistoj kaj parte familianoj de s-ro Al Amily, kiuj promesis laŭeble partopreni nian baldaŭan staĝon. La junuldomo Ph. Desforges funkcios kiel kutime ĝis la fino de decembro. Poste la "hejmo" por junaj laboristoj -kun ĉiuj dormĉambroj kaj ankaŭ niaj antaŭaj kurs-salonoj- estos fermita. La junuldomo perdis du trionojn de siaj nunaj kurs-salonoj. Ni riskas problemojn por okupado de la restantaj salonoj, ĉar ni ne estas sufiĉe multnombraj en ĉiu kurso. Liberaj radioj:dum oktobro mi sendis al diversaj radioj (ŝtata kaj liberaj) dekon da komunikoj por anonci niajn kursojn kaj staĝon. Ĝenerale ni tute ne povis kontroli, ĉu io estis disaŭdigita aŭ ne, kaj pluraj liberaj radioj, kiujn mi provis kontakti telefone, ne respondis. Mi do dissendis fine de oktobro leteron al 11 radio-stacioj ĉirkaŭ Nancy. . . kun poŝtmarko por la respondo. Tio estis la sola rimedo por ricevi reagon. Mi proponis al ili: 1/ ĉiumonatan komunikon pri nia aktiveco, 2/ ĉiumonatajn ĝeneralajn informojn pri Esperanto, 3/ Esperanto-kurson. Ĝis la 20-a de novembro, nur 2 elsendo-stacioj respondis: "R. N. 2000" konsentis diskonigi nur ĉiumonatan lokan komunikon. "Radio Grafitti"kaj "radio Bergamote" (88, 2 MHz kaj 103, 5 MHz) ĵus konsentis disaŭdigi Esperanto-kurson. Ili proponas rendevuon por interkonsenti. J. P. Colnot

1-a trimestro 1984 – 45-a "La Informilo" (22 paĝoj)

  • la 18-a federacia staĝo okazis en Villers les Nancy la 26-27ajn de novembro 1983. 5 kursoj, 64 partoprenintoj. Kurso A1 per metodo 10 (s-ro Ludwig), A2 per junulkurso (s-ro Colnot), B per propra metodo (s-ro Greiner), C per paŝoj al plena posedo (s-ro Grossmann), D misio sen alveno (s-ro De Zilah).

Pri la staĝo: "permesu ke mi donu miajn impresojn pri la esperanto-staĝo Por mi estis la unua fojo, kiam mi partoprenis en staĝo. Mi komencas la kurson por la praktikantoj, do mi ne estas ankoraŭ plena posedanto. Tamen mi aŭskultis la kurson B, kiu disvolviĝis en bona etoso. Ekde la komenco mi demandis al mi, ĉu mi povos sekvi, sed irante malrapide, mi bone komprenis kaj, kun ĉiuj partoprenantoj, kiuj estis simpatiaj, mi estis tre kontenta. Mi ne parolos pri s-ro Greiner, de kiu mi ŝatis anekdotojn. Dum la manĝoj, mi paroladis kun esperantaj gelertuloj. Estis agrable konversacii tiel. Kvankam mi ne komprenis ĉiam unuafoje, ili aŭdus protestojn de mi, se ili dirus malbonon pri mi! Mi povas nenion riproĉi, ĉar mi manĝis en bona kompanio. Sabate vespere mi ĉeestis la spektaklon. Kutime mi multe ŝatas la folklorajn dancojn. Ja, tiuj-ĉi rapide ĝojigis min. La danculinoj estis ĉarmegaj. Iliaj kostumoj bone kongruis al ili. La spertaj muzikistoj instigis bonan viglecon. Mi pasigis bonegan vesperon. (Temis pri portugala folklora grupo). Mi diras mian opinion pri tiu staĝo libere. . . do mi dirus ankaŭ se mi ne estus kontenta. Kvankam mi serĉas kritikojn. . mi ne trovas. " Skribis Marc Rancon

  • Angulo de la prezidanto - Kiam vi legos tiujn-ĉi liniojn la jaro estos komenciĝinta. Ĉar jam en la lasta bulteno mi havis la okazon deziri al vi agrablan, feliĉan novan jaron, mi tuj transiru al la ĉi-jara agado. Mian refrenon vi intertempe konas : ĉiu membro trovu almenaŭ unu lernanton por nia perkoresponda kurso. En la federacio ni estas multe pli ol cent membroj. . . S-ro Colnot ĵus anoncis al mi, ke. . . 12 personoj ĝis nun enskribiĝis !!! Vi jam scias, ke ekde la nuna lernojaro ĉiu lernanto aŭtomate iĝos membro de la federacio kaj abonanto de "la Informilo", li do tuj scios pri nia movado. Ĉi-rilate mi proponas la jenon : ke la aliĝkotizoj de tiuj novaj membroj estu uzataj ekskluzive por presado de cirkuleroj kaj reklamado por la perkoresponda kurso. Al la sama buĝeto ni aldonu eventualajn mon-donacojn, kiujn ĉiujare havigas al ni donacemaj federacianoj, al kiuj mi ĉi-pere deziras danki. Anticipe mi jam nun dankas al la malavaraj donacontoj !. Ĉu vi ne opinias, ke tiele ĉiu inter ni povas iĝis aktivulo ? Pri artikoloj kaj larĝskala informado jam pluraj inter ni zorgas, same pri instruado en kursoj parolaj, sed per serĉado de almenaŭ unu lernanto por la perkoresponda kurso, ĉiu ajn inter ni povas helpi. Ĉiu ankaŭ povas kontroli mem, ĉu li/ŝi faris sian laboron. La adreso kaj la prezo de la kurso troveblas en "La Informilo". Ĉu vi jam ĉi-jare havigos al Esperanto vian lernanton ? Edmond Ludwig

  • Agadraporto 1983 - Komence de tiu agadraporto ni donu kelkajn statistikojn, eĉ se ili ne ĉiam tradukas la konkretan laboron de ĉiuj. Jen kelkaj ciferoj (interkrampe vi trovu la ciferojn de la pasinta jaro) :

* Individuaj membroj de la federacio : 165 (167)

* Membroj de U. F. E. 100 (94)

* Membroj de J. E. F. O. 10 (8)

* Membroj de U. E. A. 41 (43)

* Membroj de T. E. J. O. 2 (0)

* Membroj de G. E. E. 23 (22)

* Abonantoj al "La Informilo" 233 (266)

* Kongreso en Luksemburgo: nur 31 federacianoj-(13 Luksemburganoj, 6 eksterlandaj gastoj) Jen la diversaj punktoj de la federacia agado : la informado, la instruado de esperanto, la eksteraj rilatoj. 1/ informado al ekstera publiko: a/ la ĝenerala informado sufiĉe bone funkciis tiun ĉi jaron. = La gazetoj aperigis 87 komunikojn por anonci, aŭ la parolajn kursojn, aŭ la kunvenojn kaj la perkorespondan kurson ; sed nur 43 estis kontrolitaj. = 38 komunikoj estis senditaj al la diversaj liberaj radio-stacioj de la regiono. Pluraj el ili reagis favore al Esperanto kaj eĉ prezentis intervjuojn aŭ kursojn. Ni jam raportis en la antaŭa "La Informilo". Aliaj favoraj radio-stacioj estas : Radio "Fréquence-Métal" (Pont St Vincent), intervjuo, kaj "Radio-Beffroi" (Thionville), semajna rubriko. b/ niaj kampanjoj = Dissendiĝis pluraj informfolioj pri la "Perkoresponda kurso". , la "Pasporta Servo" kaj la Esperanto-movado, en la studentaj hejmoj de Nancy kaj Strasbourg = Favoraj eĥoj de la "Sel-In Kampanjo" eksonas en Munster, Nancy kaj Bar-le-Duc = Elstaris la inform-agado ĉe la Akademi-Inspektoroj:- ĉiuj A. I. publikigis, dank' al la "departementaj bulteno", informojn pri nia P. K. K. kaj pri Esperanto, - stariĝis grupo da delegitaj profesoroj, kiuj pretas animi semajn-finajn staĝojn por komencantoj : pluraj el ili jam prezentis sin ĉe siaj A. I. 2/ instruado de esperanto: a/ parolaj kursoj: en la diversaj lernejoj de nia regiono funkcias la jenaj kursoj :* elementa lernejo : Pont-Saint-Vincent (l-a kaj 2-a-grada kurso) * kolegioj kaj liceoj : Bruyères (liceo), Dombasle (teknika komerca liceo), Metz (liceo) Munster (kolegio), Thionville (liceo). * universitato : kurso por komencantoj en la beletra fakultato de Nancy kaj en la "Universitato por tri-aĝ-uloj" en Strasbourg. * menciindas, ke en la kolegioj kaj liceoj agadas Esperanto -kluboj. * aliloke funkcias aliaj kursoj : Bar-le-Duc, Metz, Montigny les Metz, Nancy (nur 2-a kaj 3-a-gradaj kurso en la junuldomo), Strasbourg. Ankaŭ en tiuj urboj kunvenas regule, ĝenerale unufoje ĉiun monaton, Esperanto-rondoj, kiuj organizas siajn proprajn aranĝojn. * la uzitaj metodoj estas diversaj sed la plimulto de la kursgvidantoj uzas, aŭ la "Metodon 11" aŭ la "racian kurson". b/ la perkoresponda kurso:* la P. K. K ricevis 107 inform-demandojn. Sed aliĝis 36 novuloj (45) kaj, el ili, nur 5 fin-lernis. La aliaj daŭre studas. . . kelkaj ne donis vivsignon. Al la P. K. K kunlaboras 17 sindonemaj kursgvidantoj. . Ni do devas nepre varbi por nia P. K. K kaj vigligi ĝin. c/ semajnfinaj staĝoj: Tre ŝatataj de ĉiuj ili konas ĉiam grandan sukceson: - * somera staĝo en Metz : 55 (55) - * vintra staĝo en Nancy : 64 (83).



3/ eksteraj rilatoj: a/ rilatoj kun UFE:* Pluraj federacianoj partoprenis la nacian kongreson en Romans. * La sekretario ĉeestis unu kunvenon en la UFE-sidejo en Parizo. * Du el niaj gejunuloj elektiĝis kiel prezidanto kaj sekretario de J. E. F. O. b/ rilatoj kun eksterlando:= Por la unua fojo ni kongresis kune kun la Luksemburga Esperanto-Asocio. = Vizitis la U. K-on en Budapeŝto kaj la Internacian Junularan Kongreson en Debrecen deko da federecianoj. = Pluraj aliaj ĉeestis diversajn aliajn renkontiĝojn : citiĝu la 13-a Amikeco-Kongreso en Leutkirĉ, semajnfinaj staĝoj en Germanio kaj elstaris la daŭra sukceso de la Internacia Karnavalo en Bar-le-Duc (50 partoprenintoj) = Lokaj grupoj montriĝis okaze de gravaj ekspozicioj: Pont St Vincent, Verdun (la grupo de Bar-le-Duc), Munster. La federacia ekspozici-materialo estis tute reaktualigita kaj ĝi ekvojaĝas. = Preskaŭ ĉiuj lokaj grupoj akceptis eksterlandajn samideanojn el la tuta mondo. Eĉ kelkaj ĝemeliĝis kun alilandaj grupoj. Kion konkludi el tio ? Kreskis la aliĝintoj al UFE sed malkreskis la aliĝintoj al nia federacio kaj al la P. K. K. Tamen, montriĝas, ke grava kaj giganta laboro estas farita de ĉiuj aktivuloj. Sed ĉu vi jam forgesis la devizon de la federacio ?. . . "Ĉiu aktivulo devas varbi almenaŭ unu novan lernanton al la P. K. K !" Sed antaŭ la varbado venas la informado : tie eble mankas io grava. La Esperanto-movado ne devas preterpasi la disvolviĝon de la asocia vivo, de la modernaj komunikiloj, de la liberaj radioj. Informado pri esperanto estu moderna, vivanta, kaj, dank' al tiuj uzendaj modernaj informiloj, varbiĝu novaj esperantistoj : ke ĉiutage ĉiu "samideano" plenumu sian taskon ! raportis E. Ludwig kaj C. Roux

  • Financa raporto – enspezoj: por la federacio:15. 646 fr elspezoj: 13. 395 fr

por "La Informilo" : 4. 492 fr 5. 723fr

  • Nekrologo – la 9-an de decembro 1983 mortis 74 jara en Essey les Nancy s-ino Blanche Fondrillon, kiu estis post la dua mondmilito prezidantino de la nancia esperanto-grupo. Ŝia edzo Pierre Fondrillon, delegito de UEA en Essey, kreis en 1950 nian bultenon "La Informilo" kaj presis ĝin ĝis 1963.

  • Nancy – la loka radio "Graffiti-Bergamote" elsendas informojn kaj provkurseton de Esperanto, vendrede vespere dum duonhoro. Regula kurso estas antaŭvidita se sufiĉe da interesatoj anoncos sin. Vesperaj kursoj en MJC Philippe Desforges:La 2 kursoj daŭre funkcias, lunde -18h30- kun 3 gelernantoj per "Saluton!" (gvid. Catherine Roux) kaj merkrede -20h30- per la "Nova Racia Kurso" (gvid J. P. Colnot). Varbiĝis 4 pliaj gelernantoj sed 1 ne plu venas ! Kiel antaŭvidite la Junular-hejmo estas nun fermita, do neniu ĉambro plu estas disponebla sed ankaŭ pli ol duono de niaj kutimaj kurs-salonoj. Pro tio ekzistas nun problemoj por la 2a- kaj 3a-gradaj kursoj : marde ni ne plu povas disponi pri kursejoj, tial tiuj kursoj okazas ĉe s-ino Roux, almenaŭ provizore.

  • Bar-le-Duc - La loka klubo kunvenas ĉiumonate. Gesinjoroj Gilbert prezentis diapo-serion pri sia vojaĝo al la U. K de Budapeŝto. Aldoniĝis ankaŭ bildoj kaptitaj de Anne Ambles okaze de la Monda kongreso de la Esperanto-Junularo en Debrecen. La loka skipo alportis sian helpon al la SEL-IN Kampanjo lanĉita de UFE : pli ol 30 asocioj estis listigitaj. Depost kelkaj monatoj specifa kolekto de Esperanto-libroj disponeblas al la publiko en la urba biblioteko dank' al la sindonemo de kelkaj klubanoj. Estas ankaŭ antaŭvidita preparado de sonbendo en Esperanto uzota de la Turism-Ofico cele viziton de la urbo. Faka skipo febre preparas la martan karnavalon, al kiu la hungara kantisto kaj gitaristo Feri Floro alportos sian talenton. La Zamenhof-vesperon oni festos la 25-an de februaro.

  • Intervjuo de Lucien Bannier, unu el la 3 fonditoj de SAT, loĝanta en Meuse, aperis far Pol Denis. Li naskiĝis en 1893 en Damvillers (55) kaj lernis Esperanton en 1906.


2-a trimestro 1984 – 46-a "La Informilo" (18 paĝoj)

  • La 43-a kongreso de la kultura orientfranca Esperanto-federacio arigis la 5-an kaj 6-an de majo 1984, en Munster (Alzaco) sesdekon da partoprenantoj. Aparte ni devas dankegi la tutan Munster-an skipon, interalie la familion Busser, kiu zorgis pri la glata disvolviĝo de tiu sukcesa kongreso. Inter niaj eksterlandaj samideanoj troviĝis Germanoj kaj Luksemburganoj. Honoris per sia ĉeestado la kongreson la ĝenerala sekretario de U. F. E, Renée Triolle. Kiel karakterizi tiun sukcesoplenan kongreson ? Ĝi estis brila, kultura, turisma kaj laborema kongreso. Turisma: dum la turisma programo, aparte aranĝita por niaj eksterlandanaj samideanoj, eblis malkovri la agrablan valon de Munster kaj tieajn kutimojn. Laborema: malfermante la kongreson, la prezidanto E. Ludwig salutis ĉiujn partoprenantojn. Li ankaŭ aludas la laborprogramon de la federacio kaj prezentas la estontan agadon. Raportoj de la grupoj: la kongreso vigle komenciĝis per la raportoj el la diversaj urboj, kie agadas aktivuloj : Bar-le-Duc, Bruyères, Dombasle, Epinal, Metz, Montigny-les-Metz, Mulhouse, Munster, Nancy, Pont-Saint-Vincent, Strasbourg kaj Thionville. Notindas, ke la nancia grupo renkontis plurajn malfacilaĵojn pro ejo-problemoj en la Junuldomo : tio ne faciligis la grupan vivon. Tamen la kongreso ĝojas, ke grupoj kreiĝis : Epinal, Mulhouse, Thionville. Du esperanto-kluboj provis sukcese la P. A. E. (Projets d'Action Educative) en siaj liceoj : Dombasle (PAE pri Hungario) kaj Munster (PAE pri Koreujo). La prezidanto atentigas la kongresanaron pri la interesa ebleco uzadi tiun novan agad-eron en la eduka sistemo. Gratuloj iras al Pont-Saint-Vincent, kie troviĝas la sola elementa lernejo, kie Esperanto estas instruata laŭ du niveloj.

  • Photos 49



Agad-kaj kas-raportoj: la sekretario prezentas la agadraporton, insistante pri la neceseco havi pli modernan kaj vivan informadon. La kasisto, prezentante la financan raporton, atentigas la ĉeestantaron pri la multaj donacoj fare de federacianoj kaj pri la deficito de "La Informilo". (Tiama abono 22 F) Ambaŭ raportoj estas unuanime akceptitaj. . Decidoj pri la estonteco de la federacio. * Transdono de la libro-servo al la federacio : s-ro Degrelle, la kreinto de la libroservo, ege deziras, ke ĝi fariĝu fako de la federacio kaj ne plu restu privata afero ; la prezidanto dankas lin pro la giganta laboro, kiun li faris kaj voĉdonigas tiun proponon, kiu estas unuanime adoptita. * Transloĝiĝo de la sidejo de la federacio ĉe la adreso de la prezidanto en kazo de problemoj en la Junuldomo Ph. Desforges de Nancy. Rezulto de la voĉdonado : 25 por, 15 sindetenoj. * Elekto de 3 komitatanoj : estas unuanime elektitaj s-roj Roger Degrelle, André Grossmann kaj Michel Basso. * Adopto de pluraj rezolucioj, kies tekston vi legos aparte : al Fançois Mitterrand, kiel prezidanto de la "Conseil Européen", al Radio-France-International, al U. F. E. por ĝia venonta kongreso en Bourges / S-ino Grampp el Strasburgo estas komisiita de la kongresanaro por reprezenti nian federacion en Bourges/. Raporto pri la perkoresponda kurso. * S-ro Colnot, fondinto de la perkoresponda kurso, prezentas la nunan situacion kaj klarigas la decidojn por la estonteco :* Sidejo de la PKK en la Junuldomo, dum ankoraŭ eblas funkciado de la kurso tie ; se alvenos problemoj, la PKK federaciiĝos. . . propono unuanime akceptita. * Varbado por la PKK : la prezidanto ripetas kaj insistas, ke la tasko de ĉiu estu : "Trovi unu novan lernanton por la perkoresponda kurso !* Adopto de Metodo 11 kaj de Metodo 12 ekde la venonta lerneja jaro. * Kreado de aparta buĝeto cele reklamadon por la PKK. . . Uzado de la donacoj kaj de la kotizoj de la novaj membroj nur por la reklamado. . . Investi tiun sumon por enŝovi artikolojn pri la PKK en asocio-bultenojn. Raporto pri "La Informilo": S-ro Denis, ĉefredaktoro de nia bulteno, atentigas pri la deficito de ties eldonado. Nepre necesas trovi por ĝi pli da abonantoj. Montriĝas, ke "La Informilo" devas nepre resti federacia bulteno kaj ne konkurenci la aliajn gazetojn. Diskuto leviĝas rilate la kulturajn artikolojn. Diversaj opinioj fluas pri la solvigo de la deficito : ĉu malgrandigi la nombron da paĝoj, ĉu altigi la abon-kotizon. . . ĉu malkrovi malpli multekostan pres-oficon. La prezidanto fermas tiun viglan diskutadon, proponante voĉdonadon pri la altigo de la abon-prezo. Rezultas 26 por la altigo, 24 kontraŭ. Nacia agado: s-ino Renée Triolle prezentas la agad-planon de la nacia asocio kaj lanĉas alvokon al ĉiuj por kunlabori en la kadro de U. F. E. Okaze de aperitivo donacita de la urbestraro de Munster, la prezidanto dankas ĉiujn malnovajn kunlaborantojn de la federacio kaj ankaŭ siajn plej malnovajn aktivulojn. Ges-oj Colnot, s-ro Denis kaj s-ro Degrelle ricevis donacojn. Ankaŭ la vic-urbestro de Munster, kiu ĉeestis la ceremonion, ricevis Tzaut-diskon. Estis aparte dankita s-ino Busser pro la sukceso de la kongreso. Sabate vespere, post la vespermanĝo, ĉiuj kongresanoj aŭskultis franclingvan prelegon de s-ino Claude Nourmont, delegito de U. E. A. kaj eks-prezidantino de TEJO, kiu vojaĝis tra la tuta mondo nur per Esperanto. Ŝia prelego estis titolita "Mon tour du monde, à la découverte des peuples". Multnombra "ne-verda" publiko rigardis la lumbildojn, montrante sian intereson por Esperanto. Dimanĉe matene, Stefan Maul, ĉefredaktoro de "Monato", bone konata revuo en la Esperanto-movado, prelegis pri la alternativa informsistemo de sia gazeto. Multaj demandoj sekvis la prelegon. Kion konkludi el tiu sukcesa kaj multvizitata kongreso ? Ni ne devas timi antaŭ la ampleksaj taskoj, kiuj atendas ĉiujn aktivulojn, grupojn aŭ unuopulojn. Ni nepre devas montri la efikecon de nia movado al la ekstera publiko, montri, ke ni ekzistas !

Ni lanĉu la lastan alvokon : "Trovu unu novan lernanton ! "

raportis Catherine Roux, sekretariino de la federacio.


  • niaj rezolucioj al. . .

Monsieur François Mitterrand, président du Conseil Européen, palais de l'Elysée-75000 PARIS

Les membres de la Fédération Culturelle de l'Est pour l'Espéranto, réunis à Munster (68) les 5 et 6 mai 1984 pour leur 43ème Congrès :

* constatent avec satisfaction la progression régulière de la Langue Internationale dans de nombreux pays, tant au niveau de l'enseignement qu'au niveau de son emploi comme langue de travail de nombreuses associations spécialisées,

* s'étonnent de l'indifférence des états européens face aux possibilités qu'offre la Langue Internationale,

* déplorent qu'aucun parlementaire français ne soit membre du Groupe d'Espéranto du Parlement Européen, fondé en octobre 1982 à Strasbourg,

* rappellent que face aux problèmes de la communication internationale, l'adoption d'une langue internationale neutre est la seule solution à la fois juste et efficace qui garantirait le respect de l'identité des peuples et le maintien d'une Europe multilingue. ---- Munster, le 5 mai 1984



Radio-France-Internationale

Les membres de la Fédération Culturelle de l'Est pour l'Espéranto, réunis à Munster (68) les 5 et 6 mai 1984 pour leur 43ème Congrès :

* déplorent que Radio-France-International ne figure pas dans la liste des radios dont le service international diffuse des émissions en Espéranto (Autriĉe, Brésil, Ĉine, Italie, Yougoslavie, Pologne, Suisse, Vatican),

* ne comprennent pas l'indifférence de Radio-France-International à l'égard de l'Espéranto, qui lui permettrait de touĉer en Europe de l'Est et en Asie où le nombre des espérantophones est assez important, une population motivée pour la communication internationale et intéressée par la culture française,

* signalent que les revues du mouvement espérantiste diffusent régulièrement les dates, horaires et longueurs d'onde des émissions,

* prient Radio-France-International d'entrer en contact avec l'union française pour l'Esperanto, 4bis, Rue de la Cerisaie, 75004 PARIS, tèl. : (1) 278 68 86 --- Munster, le 5 mai 1984



à l'union française pour l'Esperanto:

La partoprenantoj de la 43-a kongreso de la orient-franca kultura federacio por Esperanto, kiu okazis la 5-an kaj 6-an de majo 1984 en Munster (Alzaco).

= salutas la partoprenantojn de la 76-a U. F. E. -kongreso en Bourges,

= petas la estraron de U. F. E. , alvoki al kunlaboro de ĉiuj federacioj laŭ nura kriterio de efikeco en la agado. ---- Munster, la 5an de majo 1984



  • alparolado de la prezidanto Ludwig en la federacia kongreso en Munster: "Ĉi-posttagmeze ni laboros dum 3 horoj. Ni parolos pri la pasinta agado, sed ĉu vi konsentas, ke ni privilegiu la estontecon ? Antaŭ unu jaro vi elektis min kiel prezidanton de la federacio. Se vi konsentas denove fidi je mia laborkapablo, mi proponas al vi la sekvan politikon de nia asocio (politiko en la senco de laborprogramo !) : ni difinu celon por ĉiu inter ni kaj sekvu la politikon de la etaj sed konkretaj paŝoj. Laboron tiucelan trovos ĉiuj : 1/ la unuopuloj: ĉiu federaciano donu al si la celon trovi unu lernanton por la perkoresponda kurso, t. e. unu plian membron por la federacio, t. e. 16 pliajn frankojn por la reklamado, t. e. unu plian membron por la statistiko, t. e. unu plian informaton pere de "La Informilo". 2/ la grupoj: Mi proponas, ke ni intense helpu la grandigon de la Strasburga grupo. Ni bezonas fortan grupon en urbo kiel Strasbourg, eŭropa ĉefurbo, sidejo de la Eùropa konsilio kaj kuvenloko de la Eùropa Parlamento. Pri-eŭropa agado devus nepre esti la temo de la laboro en Strasburgo. Sed ankaŭ aliaj grupoj elektu difinitan temon, ekzemple preparo de junularaj aranĝoj, turismo, literaturo, instruado, ktp. . . ni laboru por io preciza, ne nur por nedifinita, nebula ideo de esperantismo. 3/ kaj federacio-nivele: de kelkaj jaroj ekzistas disdivido de la taskoj ene de la estraro kaj komitato. Do eblas antaŭvidi efikan laboron pri la sekvaj punktoj : mi nun ripetos ion, kion mi jam diris antaŭe, sed intence mi komencis per la unuopuloj kaj la grupoj, ĉar nur dank' al la laboro de ĉiu inter vi eblas havi konkretajn rezultojn surloke ; la federaciaj komitato kaj estraro nur povas instigi al difinita tasko, kunordigi laboron kaj eventuale, estonte helpi per monkontribuo iun interesan entreprenon. Nu, en nia federacio kunvenas la eŭropaj asembleoj, krome aliaj eŭropaj landoj tre proksimas. Cu ne estus logike, ke ni iĝu loka helpanto de la agado de U. E. A. sur tiu tereno ? Kadre de U. F. E. ni jam streĉe laboris sur la kampo de edukado (informado de instancoj, kursoj en lernejoj, listigado de tiaj kursoj, ktp. . . ). Mi proponas daŭrigon de tiu agado kun paŝo pluen : ni jam cerbumu pri seminario por esperanto-instruistoj (kiel ni jam organizis antaŭ du jaroj). sed ĉi-foje en iu C. R. D. P. (Centre Régional de Documentation Pédagogique), kun la helpo de oficiala eduka instanco kaj malfermo al la "ne-verda" instruistaro. Kaj nun propono por 1986 : spontane sin proponis fraŭlino kaj sinjorino Roux por organizi la U. F. E. -kongreson de 1986 en tre bela kadro : en Gérardmer. Nur en 1986, sed jam ĉi aŭtune ni devus esploradi, por ke estiĝu esperanto-vivo en tiu ĉarma vogeza urbeto. Kompreneble la estraro kaj la komitato ankaŭ estu je la dispono de la grupoj kaj unuopuloj, kiuj bezonas konsilojn. Finfine mi turnu min al niaj instruantoj, kiuj tutevidente konstante laboras por nia federacio. Denove temos pri konkreta propono : ne plu instruu senpage, petu almenaŭ kotizon por membrigo al nia federacio kaj abono al la "Informilo". Ĉiu nova aliĝo estas fortigo de nia federacio kaj eta monkontribuo por plua reklamado. Memoru : nur se ni multnombras, oni aŭskultos nin !

  • alvoko al la instruistoj de la federacio - Dum la nuna lernojaro (1983/84) funkciis en nia Federacio esperanto-kursoj en 7 lernejoj kaj liceoj. En la tuta Francio, U. F. E. sukcesis listigi 31 tieajn kursojn (26 lastjare). Kvankam ankoraŭ temas pri modesta nombro, necesas diri, ke ĝi estas sufiĉe impona, se oni konsideras la plej malfavorajn kondiĉojn de instruado (plejparte senpaga, laŭ ofte malfavora horaro). Tamen la situacio pliboniĝas : en Dombasle kaj Munster tri profesoroj ricevis pagon, pro tio ke ili realigis tiel nomatan P. A. E. - Projet d'Action Educative -. Ankaŭ la projekton mem la servoj de la akademio subtenas finance - ekzemple 1500 F por ekspozicio pri Korea Respubliko en Munster -. Plie vidiĝas, ke iom post iom ankaŭ la "ne-verda" instruistaro akceptas la "fakton" Esperanto Sed kio pri nia ministro ? En letero al Henri d'Attilio, conseiller régional de Provence-Côte d'Azur, li plian fojon montras, ke li ne estas fidela al siaj promesoj pri instruado de Esperanto kiel elektebla fako. Tamen li deklaras :" Je suis tout à fait disposé à étudier les conditions du développement de l'apprentissage de l'espéranto dans le cadre des activités périscolaires des établissements scolaires qui sont actuellement en nette croissance". Kredu min, gekolegoj, U. F. E. ĉion faros, por ke li konkretigu tiujn promesojn. De du jaroj li scias pri la jam funkciantaj kursoj ; li ankaŭ scias, ke G. E. E. (Grupo de Esperantistaj Edukistoj) nombras 200 membrojn. El tiuj 200, 23 loĝas en nia Federacio. . . Karaj gekolegoj, ĉu vi vidas la piedvokon de la prezidanto ? Sed antaŭe, vi profitu la somerajn feriojn por ripozi, vojaĝi kaj profiti esperanton. . . kaj en septembro. . . memoru tiujn liniojn ! E. Ludwig

  • Nia perkoresponda kurso - Nun, de post septembro ni dissendis 64 komunikojn al la gazetaro pri nia kurso. Ni povis konstati la aperon de 40 el ili. La rezultoj daŭre lamas : nur 22 gelernantoj ĝis nun, el ĉirkaŭ 100 personoj, kiuj petis informojn. Projektoj por la venonta lernej-jaro: pere de la nova Racia Kurso ni atingis kelkajn bonegajn rezultojn. Tamen ĉiujare iu nombro da gelernantoj eĉ ne sendas unu taskon pere de tiu kurso, aŭ forlasas la lernadon post kelkaj lecionoj. Ekzemple lastjare 12 gelernantoj el 35 neniam sendis taskon, kaj ĉi - jare. . . 10 el 22 ! Tial, de kelkaj jaroj, s-ro Ludwig kreis la "Metodojn 11 kaj 12" de U. F. E. Nun li preparis la adaptojn por uzi ilin perkoresponde. Temas pri 12 paĝoj suplementaj kun klarigoj, konsiloj, pliaj ekzercoj. Ankaŭ la kasedo nun estas preta por M11 kaj baldaŭ por M12. Ekde la venonta aŭtuno nia kurso do funkcios per tiuj metodoj. La kotizo estos proksimume la sama kiel nun (la libro estos iom malpli kosta sed la kasedo iom pli kosta). la lernantoj, kiuj estos finlernintaj la kurson en la daŭro de 5 monatoj, povos aliĝi al la 2a-grada -per Metodo12- aĉetante nur la libron sen plia kotizo. Sed ĝis la someraj ferioj ni daŭre funkcios per la Nova Racia Kurso. J. P. Colnot raportis.

  • Lokaj radio-elsendoj en Nancy - La Esperanto-elsendo ĉe la loka radio "Graffiti-Bergamote" nun ĉesis post 8-semajna ekzisto. Montriĝis neniu reago de la publiko, ĉu telefone, ĉu letere. Ni promesis rekontaktiĝo reciproke aŭtune. Tamen, prizorgado de unuhora programo, kiun oni proponis al ni (anstataŭ duonhoro dum la provperiodo) postulas plurajn horojn da preparlaboro ĉiusemajne. Estus do necese starigi teamon de aktivuloj. "Graffiti" nun, estas agnoskita, ĝi ricevos subvencion, kiu ebligos plialtigi ĝian potencon (ĝi estos aŭdebla je 30 km) ; ĝi planas tutan kampanjon per afiŝoj, flugfolioj, ktp. en Nancy mem kaj en la ĉefa parto de ĝia distrikto. La kunlaborantaj asocioj povos profiti ne nur la radion mem sed ankaŭ la apogan kampanjon. La junuldomo "Lorraine" en Vandoeuvre, kie situas la elsendilo, tute apogas la tutan aferon kaj pretas malfermi Esperanto –kurson. Do, jen afero pripensinda dum la venontaj monatoj.

  • Nancy - La 2 kursoj por komencantoj daŭre vigle funkcias kun respektive 3 kaj 5 gelernantoj. Kunvenoj okazis la 13-an de januaro kun dekduo da partoprenantoj. S-ro Etienne prelegis pri la verko de Schwartz "Kiel akvo de l'rivero"-, la 16-an de marto -oni pritraktis la kantojn en Esperanto- kaj la 13-an de aprilo -priparolado de la estonta agado- kun ĉiufoje deko da partoprenantoj.

  • Bruyères - La enlicea kurso gvidata de s-ro Claudel finiĝas kun ok partoprenantoj (el dek tri en oktobro). Pluraj el ili intencas plue studi la lingvon venontjare. Do verŝajne en oktobro 1984 stariĝos 2 kursoj, 1 unua-grada, 1 dua-grada, ambaŭ gvidotaj de s-ro Claudel.

  • Bar le Duc - Post la sukceso-plena Zamenhof-vespero (preparita de s-ino Dillenschneider) kaj de la Internacia Karnavalo (sukceso, kiun ni ŝuldas grandparte al la paro Lydia Bloch kaj Anne Ambles, ŝia filino), mi proprainiciate aperigis komunikon en la gazeto, aranĝis informvesperon, malfermis kaj gvidis publikan kurson en ĉambro, kiun disponigis tiucele s-ro Gilbert en Ĉambre de Commerce. Atingis la kurs-finon, "Metodo 11", 2 junulinoj. La kurso planita en la liceo ne povis okazi. La Selin- kampanjo normale disvolviĝis, ŝajne sen ia pozitiva rezulto. Mi aldonu, ke la grupo-vivo kvazaŭ ne plu ekzistas : la starigon de regula, monata kunveno por plani agadon aŭ tutsimple por riĉigi sian lingvo-scion la klubanoj( ? ? ) ne aprobis. Sekve, neniu scias, kion kiu faras ! Memevidente neniu estas preta gvidi kurson, eĉ elementan. Persone, mi ne ŝatas agadi laŭ hazarda plano, tiom pli ke miaj ceteraj taskoj (regionaj kaj naciaj ) iĝas tre tempo-rabaj. La klubanoj ne konscias, ke nur racia kaj komuna agado povas iĝi fruktodona. Mi taksas bedaŭrinda tiun sintenon. Lasta minuto : mi ĵus estis kontaktita por inform-vespero en la "Rotary club". . P. Denis

  • Mulhouse - Dank' al la klopodoj de s-ino Charton la loka grupo de Mulhouse povis havi budon ĉe la "Monda Festo", kiu okazis, fine de februaro. Nia budo troviĝis ĝuste ĉe la enirejo de vasta halo, tiel ni povis informi multajn homojn pri Esperanto. Estis centoj da vizitantoj. En la unua semajno de marto okazis ekspozicio pri Esperanto en "centre des cultures et loisirs des coteaux" en Mulhouse, kaj nia samideano E. Ludwig prizorgis inform-vesperon kun ĉeesto de dudeko da personoj. Malgraŭ tiu malgranda nombro da ĉeestantoj, ni sukcesis malfermi unua-gradan kurson kun 5 gelernantoj en ĉi-tiu sama kultur-centro. La kurson mi mem gvidas per la metodo 11 ĉiun vendredon vespere je la 20-a horo. Krome ĉiun mardon vespere kunvenas kelkaj grupanoj por paroli en Esperanto, por diskuti pri eventoj de la Esperanto-movado kaj por ludi per vorto-mozaiko. A. Grossman raportis

  • Sélestat - Malfacile superebla la rekordo de nia kolego s-ro Guegueniat en la urba liceo ! Dum la kuranta lernojaro li ja inicas en Esperanto. . . 56 gelernantojn, en la kadro de la 10% (procento eltirata leĝe el horaro dediĉata al franca kaj latina lingvoj). Eĉ se ĉiuj ne fariĝos praktikantoj, ili almenaŭ estos bone informitaj pri la fako Esperanto !

  • Munster (Alzaco) - En septembro 1983 komence de la lernojaro, la anoj de la licea Esperanto-grupo de Munster (Fr. -regiono Alzaco), decidis malkovrigi al la lernantaro la landon, kiun ili ekkonis de unu jaro per intensa legado de "La Espero el Koreujo". Dank' al la helpo de Korea Esperanto-Asocio, de la Korea Ambasado en Parizo kaj de pluraj koreaj samideanoj, la esperantistaj lernejanoj kaj iliaj profesoroj starigis 18-panelan ekspozicion pri Koreujo, junie, en la halo de la liceo. Post la someraj ferioj, ĝi vojaĝos tra la mezlernejoj kaj liceoj de la regiono. Financan helpon disponigis la servoj de la ministerio pri edukado. Krome la klubanoj registris kasedon, kie ili sone prezentas, sian landon kaj sian regionon. Kopioj estas senditaj al Korea Esperanto-Asocio kaj al helpintaj koreaj samideanoj.

  • Semajnfina Esperanto-rendevuo okazis la 24-25-ajn de marto en Mesnil Saint Père, apud Troyes. Partoprenis kelkaj nancianoj. Ili tre ŝatis la programon kun 4 kursoj, s-ro Babin prezentis la kulturdomon Gresillon, s-ro Nanofski, el La Chaux de Fonds (Svisio) instruis pri lingvistiko, s-ro G. Silfer, direktoro de "literatura foiro"

  • prelegis pri Finlando, kie li restadis 4 jarojn. Entute riĉiga kaj bone organizita aranĝo.


3-a trimestro 1984 - 47-a "La Informilo" (16 paĝoj)

  • angulo de la prezidanto - " karaj gesamideanoj, por ni, esperantistoj, aŭtuno ne estas jarfina sezono. . . male ĝi signifas rekomenciĝon de nova agadjaro. Multe da kuraĝo kaj sukceso mi deziras al vi ĉiuj, kiuj agadas aŭ en la kadro de grupo aŭ unuope. Vi ja intertempe scias, ke per trovo de almenaŭ unu lernanto por nia renovigita kurso perkoresponda, vi plej efike helpos al ni ampleksigi la membraron en nia regiono, kio igos nin pli kaj pli kredindaj, fronte al kulturaj kaj politikaj instancoj. Sed por trovi tie eĥon, ni ankaŭ bezonas klare difinitan mesaĝon. Nia celo estas iom-post-ioma interproksimiĝo de la homoj dank'al facile lernebla internacia lingvo, kies adopto ebligus interkompreniĝon surbaze de egalrajteco en respekto de ĉies identeco. En esperantujo oni nomas tion la "interna ideo", kiu fakte estas fundamenta homa rajto. Jen kio sukcesigis – interalie - la lingvoprojekton de L. L. Zamenhof. Decembre ni kutime festas la majstron. Kial tiu semajno ne iĝus por ĉiuj esperanto-grupoj la semajno de la homaj rajtoj, kun omaĝo al nia genia pioniro ĉi-kampe: L. L. Zamenhof? Ĉi-okaze ni diskonigu nian mesaĝon rapide kaj gazete, ni montru, ke ni havas ion por diri, ke ni havas ion por proponi. . . Ĉu iu kuraĝus malhelpi al tia nobla celo? E. Ludwig.

  • La 19-a staĝo en Metz. - S-ro Colnot alvokas al sia memoro por raporti pri la sekvantaj eventoj, pri kiuj 'La Informilo" neniam informis. Ĝi aperigis nur kelkajn liniojn franclingvajn por diri ke la staĝo okazis en "l'Ermitage" en Moulin les Metz la 23-24ajn de junio 1984. Ĝi agrable disvolviĝis: 59 partoprinintoj, 5 kursoj: D gvidata de s-ro De Zilah per "kiel akvo de l'rivero", C de Pol Denis per "30 roluloj ", B de E. Ludwig per M15, A2 de G. Greiner per "junulkurso", A1 de J. P. Colnot per M10. S-ro Schmidt, membro de la LKK en Augsburg prezentis sian urbon, kie okazos la venonta universala kongreso. S-ro de Zilah lerte komentariis belegajn diapojn pri sia vojaĝo al Afganio. La dimanĉa tagmanĝo okazis en la kultura domo St Marcel, per tre bongusta manĝo preparita de la metzaj grupanoj. . . Do entute agrabla staĝo.

Dum la dimanĉa posttagmezo okazis komitata kunveno. S-ino De Zilah, komitatanino, petis pardonon, ĉar ŝi nepre devis finludi sian rolon de dommastrino! Ŝi eliris.

(Ek de la apero de gesinjoroj De Zilah en la esperanto-vivo, kelkajn jarojn antaŭe, mi mem kiel prezidanto plurfoje invitis Eugène De Zilah kandidatiĝi al nia komitato. Li konstante rifuzis, dirante ke li estas cetere tre okupata, do li tute ne povas akcepti suplementan taskon. Kvankam mi argumentis, ke la komitataj kunvenoj estis maloftaj, do tio ne multe forrabus el lia tempo, ne eblis konvinki lin, sed li afable proponis ke lia edzino iĝu kandidatino. Do ŝi kandidatiniĝis, estis elektita, kaj dum pluraj jaroj partoprenis la komitatkunvenojn. Sed ĉiufoje, ankaŭ s-ro De Zilah partoprenis!! Kaj ĉefe li parolis kaj paroladis dum tiuj kunvenoj. Li estas inteligenta viro, doktoro pri filozofio. Li parolas tre interese. Ĉiuj aŭskultis lin kun intereso, sed fakte ĉefe li sukcesis paroli plej ofte, la veraj komitatanoj multe malpli. Kiel prezidanto, mi plurfoje estis preta peti lin lasi la parolvicon al la komitatanoj. Sed mi opiniis: se mi diros ion pri tio al li, li ofendiĝos. Do mi nenion diris. Poste, s-ro Denis kaj s-ro Ludwig spertis la saman problemon. . . )

Do nun, la 23-an de junio 1984 posttagmeze, okazas komitata kunveno en Metz, en kiu forestas s-ino De Zilah, sed ja ĉeestas s-ro De Zilah. Li multe parolas, kiel kutime. La prezidanto, s-ro Ludwig, petas nin voĉdoni pri iu afero, kiun mi nun tute forgesis. S-ro De Zilah levas la manon. "Ne" diras s-ro Ludwig, " vi ne rajtas voĉdoni, vi ne estas komitatano!" - "Sed mi anstataŭas mian edzinon" – "Vi rajtas anstataŭi vian edzinon dum la diskutadoj, sed ne por voĉdoni. Nur komitatano rajtus reprezenti ŝin. " –"Se estas tiel, mi foriras, kaj mia edzino eksiĝos el via komitato". Li eliris. Kelkajn minutojn poste, s-ino De Zilah venis, por diri ke ŝi eksiĝas el la komitato. Tiel la tuta grupo de Metz eksiĝis el la federacio. En "La Informilo" numero 47 aperis nur la 2 sekvantaj leteroj. Diru al mi ĉu estas rilato inter tiuj leteroj, kaj la eventoj, kiujn mi rakontis ĉi-supre?


  • El nia poŝtkesto - Madeleine De Zilah-Metz, 18/08/1984-39, Rue Joseph Hénot-57000 Metz

Al s-ro Edmond Ludwig-46, Route de la Schlucht, -Stosswhir - 68140 Munster

Estimata sinjoro prezidanto, mi skribe konfirmas mian demision el mia komitata posteno ĉe la Orient-franca federacio por Esperanto. Bonvolu denove noti la kialojn de mia protesta sinteno kaj, se la principoj de cenzurado, kiujn mi ĉiam provis kontraŭbatali, ne estas jam plenefikaj, publikigi ĉi-tiun leteron en "La Informilo". Mi eniĝis en la komitaton de nedependa regiona federacio por Esperanto, sed tiam mi ne povis ankoraŭ scii, ke ne temas pri "federacio" -ĉar ĉi-vorto signifas kuniĝon de memstaraj kaj, laŭ digno kaj estimo egalaj, grupoj-, kaj ne plu temas pri nedependeco pro la enfiltriĝo de UFE en la komitaton, laŭ la jam klasika metodo de la kumuligo de postenoj kaj de nodigado. Aldone mi ne plu eltenas la "ranumadojn", la malfidemon, la kontrolemon, la malamikecan etoson de la lastastila aparatuleca komitato. Miaopinie, kiam oni ne plu fidas pri homoj, kun kiuj oni devus kunlabori, pli bone estas ĉesi la kunan agadon. Tutmaniere mi ĉiam kontraŭstaras la principojn de la centraligo ĉar ili kondukas al naciisma kaj ideologia kontrolado de la esperanto-movado, al forpuŝado de ĉiuj kompetentuloj aŭ eminentuloj fare de mezaĉaj potencavidaj aparatuloj, al malaperado de individuaj sinoferoj dank' al kiuj nia movado ĝis nun pluvivis kaj, ĉefe ĉar ili estas malaj al la humanismaj principoj de la Zamenhofa movado. En diktaturaj landoj la piramida organizaĵo estas altrudita al la esperanto movado, por ebligi ties ŝtatan kaj partipolitikan kontroladon. Pro ĉi-tipa organizaĵo, la Germana E. A. lasis sin puŝi ĝis la malnoblega decido forpeli el sia sino la judajn esperantistojn antaŭ esti martirigita siavice. Pro ĉi-tipa organizaĵo la sovetiaj esperantistoj lasis 15 000 kadavrojn en Siberio. En la nediktaturaj landoj la piramida - t. e. nefederacia - organizaĵo celas la cenzuradon de la eldonado kaj de la publika parolado. Mi ne povas plu aprobi kaj eĉ helpi ĉi-tipan evoluon kondukantan al la forapero de la orientfranca nedependa Esperanto federacio. Mi eĉ bedaŭras, ke mi ne eksiĝis tuj post la atako kontraŭ la fikseco de la federacia sidejo, aŭ la kaptado de la libroservo, aŭ la mezaĉigo de "La Informilo". Nur la Metz-aj okazintaĵoj, kie la komitatanoj devis voĉdoni pri ne antaŭkonataj tekstoj sekrete preparitaj, kaj sub premo kaj kontrolo de respondeculo de fremda organizaĵo, nur la tiea afliktiga sinteno de nia komitato konvinkis min pri la neutileco daŭrigi mian agadon sur tia tereno. La diversaj falsaĵoj kaj taktikaj forgesoj ekzemple de la 500 franka donaco de la Metz-a esperanto-klubo por la subteno de "La Informilo" en la 46-a kajero de "La Informilo" pruvis al mi, ke mi, bedaŭrinde, pravas. Bonvolu, sinjoro prezidanto, ricevi mian demision kaj miajn ĝentilajn salutojn.



Edmond Ludwig Stosswihr- 68140 Munster

al sinjorino De Zilah, 57070 Metz –



Kara sinjorino De Zilah, dum kunsido okaze de la kongreso en Munster la novelektita komitato decidis redakti internan regularon, inter alie por organizo de kongreso aŭ similaj aranĝoj. La komitatanoj estis petitaj sendi siajn proponoj al la sekretario antaŭ la planita komitato-kunsido de Metz. Venis proponoj nur de la prezidanto kaj de la sekretario, senditaj al la estraro, kiu ilin prezentis por pridiskutado en Metz. Kial tia teksto ? Dum ĉio iras glate, oni ne bezonas skriban regulon, sed kio, se foje prezentiĝas problemoj. ? Ni ja laboras por kreskigi la nombron de la federacianoj, sekve ankaŭ altiĝos la buĝeto de la federacio, pri kiu respondecas la estraro. Dum la kongreso en Munster la ĝenerala asembleo decidis, ke la sidejo de la federacio povos aŭtomate transiri al la adreso de la prezidanto, se prezentiĝus pluaj problemoj pro la kriza situacio de la junuldomo Desforges, sed nur tiam ! Kriterio de la decido: antaŭvido pro efikeco. Dum la sama kongreso la asembleo voĉdonis por transiro de la libroservo al la federacio. Por reguligo de la situacio tio okazis laŭ peto de nia sindonema samideano Roger Degrelle. Kriterio : efikeco. Kio pri nia nacia asocio, UFE, kiu arigas 12 regionajn federaciojn ? Ĉu vi opinias, ke estus saĝe labori en kompleta izoliteco, sen scii, kion faras aliaj en Francio ? Ĉu vi ne opinias, ke tra UFE ni povas profiti la dinamikon de aliaj federacioj kaj same profitigi ilin de la nia ? Eĉ nacinivele, ni esperantistoj estas nur magra manpleno. Ĉu ne pli saĝas kunligi niajn fortojn ? Valoras la sama principo ; efikeco, kiel ĝi necesas en ĉiu entrepreno, kiu volas labori sukcese. Tio ankaŭ inkluzivas respondecon pri komune, per plimulto akceptita laborplano. Se la samaj personoj respondecas en UFE kaj en la federacio, tiam nur, ĉar mankas la kandidatoj por laboregi. Kun plezuro mi lasos mian lokon al tiu, kiu akceptos min anstataŭi. Certe mi trovos alian utilan laboron farotan por Esperanto. Sed pri ĉiuj niaj klopodoj kaj realigoj vi jam legis en "La Informilo", kiu estas nia ligilo informanta pri Esperanto en nia regiono, en Francio kaj en la mondo. Same ĝi celas prezenton de nia laboro al niaj abonantaj samideanoj. Krome ni konsilas al ili, aboni literaturajn, sciencajn kaj aliajn revuojn, en kiuj troveblas pli fakaj novaĵoj. Kion mi sincere bedaŭras, estas la forgesita mencio de la 500-franka donaco de la Metz-a grupo al "La informilo". Kredu min, temas simple pri bedaŭrinda forgeso. Ke gravegan laboron por Esperanto vi faras en Metz kaj en nia federacio, ni ĉiuj scias. Pro tio ni ne malesperas pri estonta kunlaborado. Plej estime. Edmond Ludwig

  • ni dankas – (informo, kies forgeso ŝajne parte motivis ĉi-supran leteron) okaze de la lasta federacia kongreso en Munster, la esperanto-klubo de Metz donacis 500, 00fr por helpi la eldonadon de nia bulteno "La informilo".

  • Geedziĝoj – Yves Scheffer, el Metz-Magny, lasttempe kursgvidanto en Nancy, edziĝis kun Ĉristine Pellier-Mermin, en Commercy (55), la 30-an de junio 1984.

Denis Kurt, el Tomblaine, kursgvidanto lastjare en la beletra fakultato de Nancy, edziĝis kun Sylvie Eulriet, en Tomblaine (54), la 30-an de junio 1984.

  • Diversaj informoj – J. Demissy redaktis artikolon pri la departemento Meuse kaj la ribo-ĝeleo de Bar le Duc. - Ĵus aperis nova verko de A. Lienhardt: "amuza legolibro en Esperanto".


4-a trimestro 1984 – 48-a "La Informilo" (22 paĝoj)

  • angulo de la prezidanto - Insistegoj prezidantaj. . . En tiu jarfina numero de "La Informilo" mi deziras ĉefe dankegi al ĉiuj akivuloj, kiuj konstante laboregas por la disvastigo de la internacia lingvo. Pli ol mia danko ilin plezurigus tre certe la helpo de ĉiu unuopa federaciano. Tre simplan laboron ĉiu inter vi povas fari, sen verkado de artikoloj, sen prelegoj, sen sendado de cirkuleroj (pri kio kelkaj inter ni zorgas): trovu inter viaj konatoj almenaŭ unu lernanton por nia perkoresponda kurso. Fine de la laborjaro via raporto priagada resumiĝus jene: mi trovis mian lernanton ! unu lernanto, tio estas unu nova membro. Bonan kuraĝon! Mi estas certa, ke vi helpos nin. Edmond Ludwig

  • la 20-a staĝo okazis en "la maison de l'Asnée" en Villers les Nancy, la 10-11-ajn de novembro 1984. 75 partoprenintoj, 5 kursoj: A1 gvidata de E. Ludwig per M10, A2 de G. Greiner per M11, B de J. P. Colnot per M12, C de P. Denis per propraj tekstoj, D de R. Triollle per "ĉu li bremsis sufiĉe?" La kantisto Max Roy Carrouges animis la vesperon per siaj belegaj kantoj en Esperanto. (interalie per la bela kanto "Esperanto" !)

  • Bar-le-Duc - Okaze de sia unua ĝenerala kunveno, la 11an de oktobro 1984, kiun ĉeestis 10 klubanoj, la loka grupo planis diversajn aktivaĵojn por la kuranta jaro; estis do sinsekve pritraktitaj la temoj pri: * monataj renkontiĝoj senformalaj (ĉiun unuan merkredon je la 20a30). * organizo de la Zamenhof-tago (26-an de januaro). Responsos s-ino Dillenschneider * akcepto de s-ro Gether (hungara preleganto) * alpublika informado * eventualaj Esperanto-kursoj *partopreno al la urba karnavalo * abono al 3 revuoj(Heroldo, Montato, El Popola Ĉinio). Fakte s-ro Gether ĉeestis la urbon dum tri tagoj, gastigata de familioj Gilbert kaj Denis. Interesa kaj vigla prelego okazis en salono de la urbdomo (32 ĉeestantoj inter kiuj 12 "profanuloj". . . ). Ne nur el Nancy kaj Troyes venis esperantistoj. . . S-ro Ricketts, korespondanto de s-ro Gether speciale veturis al Bar-le-Duc. . . el Britio! Li estis gastigata de s-ro Gilbert. Li povis do longtempe babili kun sia hungara amiko. Cetere la klubanoj organizis amikan vesperon ĉirkaŭ "bona tablo" en vilaĝa restoracio. Ankaŭ estis organizata vojaĝo al Nancy, kun vizitoj de Centre de Distribution des Eaux en Vandoeuvre, urba akvario. Kelkaj tieaj klubanoj akompanis la hungaran gaston dum tiuj vizitoj (kaj tagmanĝo!). Konversacia rondo daŭras ĉe familio Gilbert. Publika kurso estas planita komence de la 1a trimestro 1985. Ĝis nun 5 personoj aliĝis al la universala kongreso de Augsburg kaj 3 al la internacia turisma semajno en Nice.

  • Bruyères - Du kursoj funkcias ek de septembro. La unuagrada konsistas el 13 junulinoj kaj la duagrada el 4 geliceanoj. Kiel lastjare la grupo partoprenos en la internacia karnavalo en Bar-le-Duc. (1aŭ informoj) de S-ro Claudel)

  • Munster - Kolegio: kvin gelernantoj sekvas ĉi-jare la elementan Esperanto-kurson. Jam post kelkaj semajnoj ili komencis korespondi kun eksterlandanoj dank' al Koresponda Servo mondskala. Por la kursoj de la lernojaro 85/86 jam reklamis en la sesa klaso la dek-unujara Daniel Busser, dum preskaŭ unuhora prezento de Esperanto kadre de la kurso pri la franca lingvo. Ne nur la gelernantoj estis mirigitaj, ankaŭ lia profesoro, kiu rekompencis lin per merititaj 20 poentoj !. Liceo: pro malfavora horaro, regula kurso ne eblas ĉi-jare, sed plukunvenas de tempo al tempo, la eksgelernantoj de la kolegio. Inter la gazetoj de la dokumentejo daŭre estas troveblaj esperanto-revuoj. Edmond Ludwig raportis

  • Mulhouse - Dank' al la klopodoj de s-ino Charton funkcias nun, ĉe popoluniversitato en Mulhouse, Esperanto-kurso por komencantoj. Ĝi komenciĝis la 8an de oktobro kaj okazas ĉiulunde de la 18a30 ĝis la 20a horo. Aliĝis al la kurso naŭ gelernantoj. La aliĝkotizo estas 390F po-jare same kiel por ĉiuj aliaj lingvo-kursoj. Gvidas la kurson A. Grossmann per "Metodo 11" kaj poste per "Metodo 12". Loka Radio-stacio (Radio-visage" (101, 6 MHz) disaŭdigas elsendon pri Esperanto, ĉiun mardon de la 19a ĝis la 20a30 S-ino Charton prizorgas la elsendon kaj donas informojn pri Esperanto, aŭskultigas Esperanto-kantojn kaj eble baldaŭ Esperanto-kurson. André Grossmann informis.

  • Nancy – la nova laborjaro rekomenciĝis per kunveno en MJC Desforges, la 28-an de septembro. Partoprenis 12 personoj. Mi provis anonci 2 kursojn por komencantoj per komunikoj al la radio kaj al la 2 lokaj gazetoj. Mi-mem disgluis 30 afiŝojn kaj disdonis 650 flugfolion, el kiuj 150 "M4". Rezultis kurso, marde je la 18h30 kun 2 gelernantoj (gvidas C. Roux). Merkrede nur unu persono aliĝis. . . sed eĉ ne venis. . . do tiu kurso ne povis funkcii! Kontentige estas ke pli ol 10 personoj interesiĝis pri dua-grada kurso. Funkcias 2 kursoj por tiu grado: la unua la 2-an kaj 4-an mardon de ĉiu monato kun 4 personoj (gvidanto, R. Degrelle), studas la verkon "el la maniko". La 2-a okazas ĉiumerkrede, 7 personoj studas "M12", gvidata de J. P. Colnot. La kunvenoj okazas principe unufoje monate, la 2-an vendredon je la 20h30. La 9-an de novembro, prepare al la staĝo, kunvenis 9 personoj. La decembra kunveno okazis la vendredon 14-an je la 20h30, honore al dro Zamenhof kaj al la homajrajtoj. Radio–elsendoj. Pro la neebleco starigi teamon por animi la elsendojn proponitajn de la loka elsendejo "Graffiti", ni rezignis por la nuna jaro. Uzado de "Metodo4". Disdoniĝis do 150 dum nia aŭtuna kampanjo. Nur 4 personoj respondis -kaj nur 2 el ili sendis la petitajn poŝtmarkojn ! - ni scias nenion pri iu ajn rezulto pozitiva. Tiu disdonado donis al ni la eblecon provi la disdonilojn proponitajn de UFE : ili estas tre taŭgaj por prezenti al la publiko flugfoliojn pri Esperanto en ejo, kie oni kutime ne povas deponi ilin. Ni uzis ilin kaj por M4 kaj por aliaj prospektoj, en diversaj fakultatoj, liceo, turisma oficejo, junuldomo. . . Tamen ĝenerale la rezulto lamas : la homoj prenas flugfolion. . . nenio sekvas !. Presento de "M3" en klasoj. "Cours moyen 2ème année". Mi provis dum marto prezenti Esperanton per tiu metodo en la finklasoj de elementaj lernejoj de Laxou. Sed la direktoroj postulis permeson de la Akademia Inspektoro. Mi do skribis por peti tiun permeson. La inspektoro respondis la 9-an de aprilo, demandante kion mi planas prezenti. Mi respondis sendante ekzempleron de "M3" kaj petante permeson por 8 lernejoj en Laxou kaj Nancy. Mi ricevis la 12-an de majo la jenan respondon: "Vous avez sollicité l'autorisation de présenter la langue internationale espéranto à des élèves des écoles élémentaires de Laxou et Nancy. Il ne semble pas que ceux-ci puissent utilement s'attaĉer à cette information car ils ne se montrent intéressés que par la langue vivante qu'ils seront appelés à apprendre à leur entrée en 6ème au collège". Mi transdonis tiun respondon al Renée Triolle, kiu, kiel ĝenerala sekretariino de UFE, skribis siavice al la inspektoro, neniu respondo. Konkludo : nur instruistoj povas uzi M3, la aliaj personoj frontas rifuzon kaj de la lernejestroj kaj de la Inspektoro Perkoresponda kurso. El la lernojaro 1982/83, 8a lernantino preskaŭ atingis la kursfinon. El la lernojaro 83/84, nur 3 personoj ĝis nun atingis la kursfinon. Por la nuna lernojaro ni "funkcias" per "Metodo 11" (kaj poste per "M12"). Mi dissendis al la regionaj gazetoj entute 22 komunikojn ĝis nun. La rezultoj ne estas entuziasmigaj : almenaŭ 18 komunikoj aperis, 38 personoj petis informojn sed nur 6 aliĝis. Ĉu eble la kotizo estas tro alta ? (Nun 138F plus eventuala kasedo 45F, do entute 183F). Ĝis la fino de novembro do : 6 aliĝintoj. Je la sama dato, jam 11 aliĝintoj en 1983 kaj 13 en 1982. . . Nova serio da komunikoj estos dissendata frue en decembro kaj aliaj sekvos komence de januaro kaj februaro. J. P. Colnot

Epinal - Dank' al iniciato de Manette Bernardin ¸ĉe la "Naturamikoj" en Epinal funkcias ekde aprilo 1983 neformala rondo por paroli en Esperanto : dek unu personoj el Golbey, Epinal, Le Tholy, Gérardmer, Remiremont, Fresse, precipe naturamikoj aŭ anoj de la t. n. "Moderna lernejo" (pedagogiaj teknikoj de Célestin Freinet) neregule sed laŭeble kunvenas jen ĉe iu, jen ĉe alia. La lernantoj laboras per diversaj kurso-metodoj : "Junulkurso", "Por la praktikantoj", "Ni parolu en Esperanto" kaj per rekta metodo : do ili maldetale dispartiĝas laŭ du niveloj. Laŭ letero de S-ro Colnot la rondo invitis dudek personojn al informkunveno, kiu okazis sabaton dek okan de februaro. Bedaŭrinde venis nur du personoj kaj nur unu aliĝis al la rondo. Sed ĝis nun neniu ĝin forlasis.

1-a trimestro 1985 - 49-a "La Informilo" (20 paĝoj)

  • agadraporto 1984 - Kiel tradicie, la agadraporto komenciĝas per kelkaj statistikoj.

Individuaj membroj de la Federacio : 175 (165)-interkrampe ciferoj de la lastjaro-

Membroj de UFE 72 (100)

Membroj de JEFO 5 (10)

Membroj de UEA 41 (41)

Membroj de TEJO 5 (2)

Membroj de GEE 24 (23)

Abonantoj al "La Informilo" 252 (233)

Nombro de kongresanoj en Munster 61 (43)



De tio, ni konkludas, ke la federacio progresis pro altiĝo de la nombro de la federacianoj kaj de tiu de la Informilo-abonantoj. Tiuj ciferoj tre ĝojigas nin. Sed kial la nombro de U. F. E. membroj tiel forte malatiĝis ?

Administrado de la federacio - La komitato kunvenis trifoje dum la jaro, tio estas dum la staĝoj kaj dum la kongreso. La estraro kunvenis unufoje en oktobro en Nancio. La pritraktitaj temoj estis tre diversaj: komitata interna regularo, reorganizo de la libro-servo, modernigo kaj helpo al la perkoresponda kurso, preparado de la diversaj staĝoj kaj federaciaj kongresoj, preparado de la UFE-kongreso en Gérardmer, Pentekoste 1986. La atingoj de la estrara kaj komitata laboroj do gravas: modernigo de la perkoresponda kurso pere de uzado de "Metodo 11" kaj "Metodo 12" kun paralela aliĝo al la federacio. Federaciigo de la Libro -Servo kaj reorganizado (kun elekto de kunlaboranto cele al pli bona funkciado).

Informado al la ekstera publiko - 1 - Ĝenerala informado: Gazetoj : 86 komunikoj estis senditaj al la gazetoj regionaj pri la perkoresponda. kurso, la lokaj kunvenoj, la lingvo-staĝoj. El ili mi povis kontroli aperon de nur 42 artikoloj. Elstaris artikolo en L'Est Républicain pri Max-Roy Carrouges tuj post la nancia novembra staĝo. Liberaj radioj : ĉe "Radio-Graffiti" okazis provo starigi kurson pere de M11 dum 8 semajnoj, Sed, ĉar la publiko neniel reagis, bedaŭrinde la semajna elsendo devis ĉesi. Radio-Beffroi en Thionville, Radio-Graoully-Metz en Montigny les Metz havas semajnan rubrikon. Intervjuoj okazis ĉe "Radio-Fréquence-Métal" en Pont-St-Vincent kaj "Radio des Remparts" en Toul. Ĉar pluraj liberaj radioj tiel favore reagis al esperanto, ni ne devas preterlasi tiun "merkaton". 2 - Niaj kampanjoj: kampanjo "SEL-IN" (Selekte Informi, sub la aŭspico de U. F. E. ) : ĝi estis lanĉita en kelkaj urboj, t. e. Bar-le-Duc, Munster, Nancio. Sed, kvankam la respondeculoj reagis, temis pli ofte pri diplomataj respondoj ol pri favoraj reagoj. Ankaŭ estis malfacile kontakti la taŭgajn respondeculojn, ĉar ili ofte ŝanĝiĝas en tiaj asocioj. Disvendado de la kartoj "Amikoj de Esperanto" : ĝi bone sukcesis aparte en Nancio. Inform -kampanjo ĉe la Akademi -Inspektoroj : ĝi sukcese daŭris pere de la Departementaj Bultenoj, kiuj publikigas liston de la delegitaj profesoroj.

Instruado de Esperanto - Parolaj kursoj: Elementaj lernejoj : Pont-St-Vincent, kiu sole organizas dunivelan instruadon, kaj Toul. - Kolegioj kaj liceoj : Bruyères (liceo), Dombasle (teknika komerca liceo), Metz (liceo), Munster (kolegio), Thionville (liceo). Dombasle kaj Munster provis sukcese novan vojon en la instruado de Esperanto Pere de "P. A. E. " (Projets d'Action Educative) ili studis nekonatan Landon: Koreujo por Munster kaj Hungario por Dombasle, dank' al la surlokaj tieaj esperantistoj, kaj ili konatigis tiujn landojn al la ekstera publiko, ekzemple per ekspozicio. Tiu nova vojo devigas la Akademiajn Inspektorojn okupiĝi pli malpli pri Esperanto, ĉar ili transdonas subvencion al la projektoj: 1500 FF por Munster kaj. . . 4500FF por Dombasle ! La metodoj uzitaj estas la modernaj M11 kaj M12, kiuj pli kaj pli enradikiĝas. Sed la "Junul-kurso" estas ankoraŭ uzita same kiel la "Nova Racia Kurso". Kursoj ĉe la lokaj kluboj: Bar-le-Duc, Epinal (tiu grupo forte revigliĝas), Metz, Montigny-lès-Metz, Nancio. La kluboj kunvenas ĝenerale unufoje monate sed ni devas bedaŭri, ke kelkfoje la kluboj funkcias lame. La kunvenoj ne havas allogan programon aŭ precizan celon. Tie, eble tio povas ŝanĝiĝi.

La perkoresponda kurso - Ĝi ricevis 102 informpetojn (107). La nombro de kunlaborantoj estas 18 por 7 departementoj, el ili 3 gvidas la 2a-gradan kurson. La modernigo de la perkoresponda kurso ankoraŭ ne donis sian plenan efikecon, ĉar ĝi estas tro nova. Tamen, pro konstantaj poŝtaj elspezoj, ĝi frontas deficiton kaj ni devos decidi kiamaniere helpi al ĝi.

La semajnfinaj staĝoj - Ili ĉiam renkontas la saman sukceson, = somera staĝo en Metz : 59 (55)

= vintra staĝo en Nancio : 72 (64).



Eksteraj rilatoj - Rilatoj kun U. F. E. (Union française pour l'Esperanto) Pluraj federacianoj ĉeestis la landan kongreson en Bourges, la rilatoj kun UFE fortikiĝos pli kaj pli, ĉar nia federacio devos, Pentekoste 1986, plenumi sukcese la organizadon de la nacia UFE-Kongreso en Gérardmer. Rilatoj kun eksterlando: kelkaj -sed malmultaj-federacianoj ĉeestis la universalan. kongreson en Vankuvero (Kanado) kaj la internacian junularan. kongreson en Swanwick (Britio). Aliaj renkontiĝoj allogis: semajnfinaj staĝoj en Homburg (RFA), pedagogia seminario en Konstanz, staĝo en Mesnil-St-Père, Sat-kongreso en Bordeaux, I. J. R. o en Villandraut, familia renkontiĝo en Italio. La strasburga grupo organizis, kadre de la ferisemajno de T. A. N. E. F. (Turista Asocio de la Naturamikoj, Esperanto-Fako), sukcesan surstratan animadon (malgraŭ malbela vetero). FR3-Alsace menciis la rolon de Esperanto en la naturamika movado. La internacia karnavalo en Bar-le-Duc daŭre sukcesas : 40 partoprenintoj (50). Okulfrapa ĉaro kun giganta feino. . . filmita laŭ "video-sistemo". Pluraj grupoj montriĝis okaze de ekspozicioj : aparte menciindas la sukcesa "renkontiĝo de la asocioj" en Montigny-lès-Metz. Grupoj akceptis ankaŭ eksterlandanojn: ĉi-tie ni devas gratuli la grupon de Bar-le-Duc, kiu akceptis hungaran vojaĝpre leganton dum pluraj tagoj.

Konkludo - Se, tiun-ĉi jaron, la informado iom pliboniĝis, ni tamen povas bedaŭri la malbonan funkciadon de pluraj lokaj grupoj. Ĉu ili "kunvenis vane" ? Verŝajne jes. . . kaj tio certe pli boniĝos. Ke ĉiu grupo laboru por preciza temo, ke ĉiu samideano proponu program-eron kaj efike kunlaboru : tio devus esti la baza tasko de ĉiu esperantisto. Kaj ne forgesu la plej gravan. . . :nepre malkovru novan lernanton kaj novan esperantiston!

  • Financa raporto – enspezoj de la federacio: 5172fr. . . . . . . . . elspezoj: 4507fr

enspezoj de "la Informilo" 6495fr. . . . . . . . elspezoj: 9455fr

  • Thionville - En la ekspoziciejo de la urba biblioteko okazis ekspozicio pri Esperanto. La urba biblioteko prizorgis la ĝenereralan informadon, faris la afiŝojn kaj gluis ilin tra la urbo. La montrita materialo estis la ekspozicio preparita de P. Denis, kun aldonitaj libroj, en esperanto, pri esperanto, pri interlingvistiko ĝenerale (libroj pruntitaj, ĉu de la lokaj esperantistoj, ĉu de la biblioteko mem, ĉu de la biblioteko de la liceo Ĉarlemagne, kiu estis la oficiala organizanto). Florpotoj, afiŝoj, komfortaj seĝoj, muziko kreis taŭgan etoson por la vizitantoj. Krom tri klasoj, venis kelkaj dudekoj da vizitantoj ĉiutage ; plej ofte jam interesitaj homoj - ĉu aŭskultintoj de la pasintjara elsendo, ĉu fervojistoj, ĉu bibliotekistoj-, kiuj faris longajn demandojn. Tabulo permesis doni klarigojn ; funkciis libroservo, kie oni vendis la franclingvan materialon ("verdan broŝuron". Prestiĝan broŝuron. Metodon 23, banderolojn, Culture et Espéranto) eldonitan de UFE. La honorvinon honoris tri reprezentantoj de la urbestraro kaj deko da aliaj kulturaj asocioj. Marde okazis prelego far Stefan Mac Gill (Nov-Zelandano el Rotterdamo) pri Nov-zelando kaj Japanio, du malsimilaj insuloj, en esperanto kaj franclingva interpretado. La postan lundon, Claude Nourmont kaj Renée Triolle estis intervjuitaj de Radio-Beffroi, kadre de la elsendo de kultura Centro de Thionville. Raportis Renée Triolle

  • Sélestat - De januaro 1985, 33 gelernantoj de la 2a-klaso lernas esperanton en la liceo. Tamen dum la unua trimestro de la lernojaro, sinjoro Guegueniat, ilia profesoro, psikologie preparis la terenon, el kio rezultis entuziasma lernado. Espereble nova sango por la federacia junularo ! Edmond Ludwig

  • Nancy - La kursoj plu funkcias, kvankam iom lame en januaro pro la neĝo kaj la malvarma vetero. La kunvenoj okazis la 11-an de januaro kun 10 partoprenintoj kaj la 8-an de februaro kun nur 3 personoj. Ci-lasta estis la plej laborplena kunveno, ĉar ni translokigis nian bibliotekon en nian novan kursejon. Ni kunvenos denove la 8-an de marto kaj alvokas al helpantoj por reordigi nian libraron.

  • Perkoresponda kurso - Feliĉe (!) la nuna vintro estis tre neĝa kaj malvarma. Tial la publiko -relative- pli entusiasme respondis al la komunikoj aperintaj en la gazetaro en januaro. Ĝis la fino de decembro, en 4 monatoj, J. P. Colnot dissendis 35 komunikojn al nia regiona gazetaro. Almenaŭ 30 el ili aperis, 47 personoj petis informojn, 8 aliĝis al la Pko. En januaro mi sendis 11 pliajn komunikojn, 9 aperis, venis 43 informpetoj kaj aliĝis 13 pliaj gelernantoj. Sed ek de februaro, malgraŭ 11 pliaj komunikoj, leteroj preskaŭ tute ĉesis alveni. . . Mi memorigas, ke la kotizo al la kurso (per M11) kostas 138 F. sed la prezo de la kasedo altiĝis, nun 50 F. 18 homoj kunlaboras: s-roj J. Denis, Grossmann, Etienne, Degrelle, Greiner, Ludwig, Guegeniat, Vivier, Guillaume, Wick, Thibias, Crochet. . . . f-ino Roux, s-ino Busser. Sukcesis krome aperigi komunikojn s-ino Nau en Montigny-les-Metz, s-ro Crochet en Epernay, s-ro Remy en Luxeuil. Varbis kelkajn lernantoj per sia propra agado ligita al apero de komunikoj, s-ro Grossmann apud Mulhouse, s-ro Crochet kaj s-ro Remy.

  • Kunlaborado kun "regionaj gazetoj" – Kelkaj enpresas ĉiujn komunikojn, sed ne estas multe legataj. Aliaj ege resumas la tekstojn, kaj ili estas apenaŭ videblaj. Entute tamen pozitivaj rezultoj.

  • Nova fakgrupo naskiĝis en UEA, pri komerco tutmonda. Ĝi jam kunigas 16 membrojn en 14 landoj. Nur unu en Francio, s-ro F. X. Gilbert en Longeville en Barrois, kiu alvokas aliajn francojn al interesiĝo.

  • Mulhouse - En la "université populaire de Mulhouse" daŭre funkcias la Esperanto-kurso por komencantoj. Ĝin regule sekvas 6 gelernantoj el la 9 enskribitaj. Estas nun uzata la "Metodo18" kun gvidado de s-ro Grossmann. La loka radio-stacio "Radio-visage" (101, 6 Mhz) daŭre disaŭdigas Esperanto-programon ĉiun vendredon vespere de la 17a30 ĝis la 19a. La programo estas dividita en 3 partoj: unue estas informoj en la franca lingvo pri Esperanto, due oni povas aŭdi Esperanto-kurson registritan fare de UFE, trie por la Esperantistoj kaj por la lernantoj okazas la esperant-lingva rubriko kun informoj, dialogoj, kantoj, ktp. Se vi havas materialon, kasedojn kun informoj en Esperanto aŭ en la franca, taŭgaj por radio-programo, bonvolu ilin proponi al A. Grossmann, 68390 Balderùeim, kiu prizorgas ĉi-tiun programon ĉe "Radio-Visage". A. Grossmann raportis

  • Esperanto-turismo - Nia Orienta Federacio ekhavis kontaktojn kun turisma kompanio en Turkio, "Matur Turizm" kiu havas Esperant-lingvajn servojn. Tial ni povas proponi al vi vojaĝon kaj feriadon en tiu lando kun gvidado en Esperanto fare de Esperant-lingvaj deĵorantoj de Matur Turizm. Jen programo: flugado iro kaj reveno de aero-haveno Mulhouse al Istanbulo 1200 FF ĝis 2400 Ffpor unu persono (forflugo dimanĉe, reveno sabate) por unu semajna restado, plena pensiono laŭ 2 kategorioj – informas Corinne Charton

  • Colmar – Esperanto en filatela ekspozicio. La 23-24-ajn de februaro okazis la jara ekspozicio de la filatela societo de Colmar. Inter 500 prezentitaj folioj, 24 prezentis 26 poŝtmarkojn kaj 88 poŝtstampojn el 25 landoj pri la temo "Esperanto". Vizitis la ekspozicion pli ol 800 personoj. Ni ricevis medalon el la urbestro de Colmar.


2-a trimestro 1985 – 50-a "La Informilo" (16 paĝoj).

  • Angulo de la prezidanto E. Ludwig- Reelektita dum la federacia kongreso en Epinal, mi provos, helpe de la skipo, kiu jam plej sindoneme kunagadas de du jaroj, daŭrigi la entreprenitan laboron por diskonigi Esperanton. Laŭ la statutoj, la federacio estas membro de U. F. E. (Unuiĝo Franca por Esperanto) kaj tra ĝi, membro de U. E. A. (Universala Esperanto-Asocio). Ni memorigu, ke U. F. E. estas la nura asocio agnoskita de la ministerio pri edukado, kaj ke U. E. A. estas la sola asocio en konsultaj rilatoj kun U. N. E. S. K. O. Kiu informiĝis pri la laboro de UFE en la lastaj jaroj, devas konfesi, ke ĝi estas impona. Ĉiuj rezultoj atingitaj ŝuldiĝas al laboro de skipo kaj al la malavara subteno mona de la membroj en tuta Francio. Tian laboron ni deziras subteni. Se ankaŭ por vi la kriterio de agado estas efikeco, subtenu nian skipon, subtenu UFE kaj UEA.

P. S. - Ankaŭ ĉi-jare post la kongreso, mi kaptas la okazon danki al niaj amikoj, kiuj helpis nin per mondonacoj. Ili sciu, ke ni uzos tiun monon plej adekvate.

  • Federacia kongreso en Epinal - La 44-a kongreso de la kultura orientfranca Esperanto-federacio arigis la 20an kaj 21an de Aprilo 1985 en Epinal (Vogezoj) kvardekon da partoprenantoj, inter kiuj troviĝis gastoj el Germanio kaj Luksemburgo. Dank'al la Epinal-a grupo, interalie s-ro Durand, la kongreso bone disvolviĝis en la konkresejo "Vogeza Porinstruista Seminario". Tiu kongreso estis ĉefe labora kaj kultura.



Photo 50
I/ Labora kongreso - Malfermis la kongreson nia organizinto de la kunveno, s-ano Durand, kiu salutis ĉiujn ĉeestantojn. Poste, la prezidanto, E. Ludwig, bonvenigis la partoprenantojn kaj prezentis la agadraporton por tiu kongreso. a/ Agad-kaj kas-raportoj: la sekretario prezentis la agadraporton de la lasta jaro: konstatante la kreskon de la federacianoj kaj la sukcesojn de niaj staĝoj kaj insistante pri la plibonigo de la funkciado de la lokaj grupoj, kiuj devus labori por preciza celo. La kasisto, prezentante la financan raporton, atentigis la ĉeestantaron pri la deficito de nia bulteno "La informilo". Ambaŭ raportoj estis unuanime akceptitaj. b/ Raportoj de la grupoj: la partoprenantoj aŭskultis la agadojn en la diversaj Esperanto-grupoj de nia federacio, nome : Bar-le-Duc, Bruyeres, Epinal, Montigny-les-Metz, Mulhouse, Munster, Nancy, Strasbourg kaj Thionville. c/ aliaj raportoj :1) La P. K. K. : s-ro Colnot prezentis la nunan situacion: proksimune 20% de la lernantoj finas la elementan kurson ( La Prezidanto insistis, ke ĉiu devu trovi novan lernanton por la perkoresponda kurso !. )
– 2) La Informilo : s-ro Denis, ĉefredaktoro de nia bulteno, atentigis pri la deficito de la eldonado, ĉefe ĉar la paperprezo rapide kreskis. Diversaj opinioj venis pri la solvigo de tiu deficito. 3) La libro-Servo: la libro-Servo, nuntempe fako de nia federacio, bone funkcias kaj pligrandiĝas ; tio pruvas, ke ĝi estas bona kaj utila fako en nia federacio. d/ Decidoj: pri la estonteco de la federacio :- altiĝo de la abono al "La Informilo" por 1986: 35 FF ;- Elekto de du federacianoj por la kaskontrolo;- unuanime elektitaj s-ino Roux kaj s-ro Gilbert;- Elekto de nova komitato kaj de nova estraro. e/ Nacia agado: s-ino Triolle, sekretario de U. F. E. , raportis pri la lasta nacia kongreso en Angers kaj lanĉis alvokon por prezenti planon al U. F. E. por la estontaj jaroj, prepare al la Universala kongreso en 1989 en Parizo. La venonta nacia kongreso okazos dum Pentekosto 1986 en Gérardmer (Vogezoj) en la "Maison de la Culture et des Loisirs". La prezidanto de la L. K. K. estas s-ro Claudel, la Vicprezidanto estas s-ro Colin. II/ Kultura kongreso - Sabaton post la vespermanĝo, ĉiuj kongresanoj povis vidi la diapozitivan prezentadon de s-ano Claudel : "La prahistorio de la Vogezanoj", kaj aliajn vidindaĵojn de la vogeza naturo. Sekvis teatraĵo : "La somnambulo", prezentita de la loka grupo, Dimanĉe matene, s-ano Walther Zelazny, polo, prelegis pri "Analizo kaj tendencoj de la Esperanto-movado". III/ Turisma kongreso - Dimanĉe posttagmeze eblis viziti la muzeon pri populara bildarto, la galerion de la bildfarejo kaj la urbon Epinal. IV/ Por konkludi :Nia ĉi-jara tasko estas la plibonigo de la lokaj grupoj kaj la ĉiama alvoko estas : " trovu almenaŭ unu lernanton por la perkoresponda kurso " por plue daŭrigi la kreskon de la federacianoj kaj la progreson de Esperanto !. Protokolis: la federacia sekretario : C. Roux kaj la kongres-sekretario : M. Basso
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   12


Elŝuti 0.5 Mb.

  • Colnot 1-a trimestro 1984
  • Ludwig Agadraporto 1983
  • Ludwig
  • Gilbert
  • Denis
  • Degrelle
  • Colnot , s-ro Denis
  • Dillenschneider
  • Denis Mulhouse - Dank al la klopodoj de s-ino Charton
  • Grossman
  • E. Ludwig . La 19-a staĝo en Metz . - S-ro Colnot
  • De Zilah
  • Edmond Ludwig
  • Scheffer
  • Gilbert kaj Denis
  • Colnot Epinal - Dank al iniciato de Manette Bernardin
  • Nourmont
  • Guegueniat
  • 2-a trimestro 1985
  • Claudel

  • Elŝuti 0.5 Mb.