Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Moraviaj esperanto pioniroj

Elŝuti 0.52 Mb.

Moraviaj esperanto pioniroj




paĝo9/11
Dato14.03.2017
Grandeco0.52 Mb.

Elŝuti 0.52 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11

Psikologismo a. psychologism, č. psychologizmus, f. psychologisme, g. Psychologismus.

l. Konvinko, ke psikologio estas bazo de ĉiu filozofio, ne sole por ĝi kiel tuteco, sed ankaŭ por ĉiuj ĝiaj faksciencoj precipe por la logiko. - 2. Iam ankaŭ instruo, ke psikologio estas la unusola scienco, ĉar "objektoj" de ĉiuj sciencoj povas esti sole perceptaĵoj aŭ bildoj de la perceptaĵoj aŭ konceptoj pri tiuj percept­aĵoj. "Psikologismo estas pretendo de la psikologio absorbi tutan filozofion aŭ fariĝi almenaŭ ĝia funda­mento. . . La psikologio fariĝis scienco pozitiva kaj eksperimente farata en laboratorioj. Ĝi estas sumige fiziologio de la nerva sistemo kaj de la perceptaj or­ganoj. . . Sed, kvankam ĝi aranĝis sin kvazaŭ aŭto­nomia scienco, ĝi konservis ambicion solvadi problemojn pure filozofiajn aŭ liveri almenaŭ elementojn kaj faktojn por ilia solvado. . . Ne estas mirige, ke kon­kludoj el tiuj esploradoj farataj laŭ metodoj de na­tursciencoj prezentas daŭre tiun duoblan karakter­on empiriisman kaj evoluciisman." (Couturat, 1906). Kontraŭo: Logikismo.


Psikotekniko č. psychotechnika, g. Psychotechnik.

Uzo de psikologio, precipe de mezuraj metodoj psi­kologiaj, por celoj de praktika vivo; ĝi celas per mezur­antaj metodoj konstati psikajn kvalitojn de homo por trovi lian taŭgecon por sociaj funkcioj. Por tiu ĉi celo ĝi devis klopodi pri fikso de homaj tipoj taŭgaj spe­ciale por la dezirataj funkcioj, tio estas por diversaj difineblaj laboroj. La homajn tipojn kun ia sukceso fiksas la individua psikologio fondita de Stern; ĝi bazas sur kompara metodo serĉanta diferencojn ĉe psikaj fenomenoj ne tro diferencantaj, kaj tiamaniere trovanta diferencojn pli kaj pli konstantajn kaj pli kaj pli gravajn. De alia flanko oni komencis studi per statistika kaj biologia esploradoj la postulojn, kiujn diversaj profesioj faras al siaj faklaborantoj. Kun­igante ambaŭ tiujn ĉefmetodojn la psikotekniko povis ellabori metodojn por trovi ekzemple, ĉu juna homo estus taŭga por lerni elektitan metion aŭ por studi elektitan fakon aŭ ĉu li estus taŭga oficisto en fako, por kiu li aspiras. Progresoj de psikotekniko ebligis fond­adon de oficejoj por konsili ĉe elekto de profesio; ilia funkciado daŭranta jam ĉirkaŭ dek jarojn montras re­zultojn tre kontentigajn. Metodoj psikoteknikaj estas plejparte pure empiriaj, ofte ili eĉ kontraŭstaras psiko­logiajn teoriojn ne povante ĝis nun esti bazo por te­orioj pli bonaj kaj pli taŭgaj. Sed oni povas kun sufiĉa fido esperi, ke psikoteknikaj rezultoj multon helpos al kreo de novaj teorioj psikologiaj.


Racia.

Kio rilatas la racion. Raciaj argumentoj estas tiaj, kiuj rezultas el uzo de racio, ne ekzemple de la volo aŭ sento.


Raciismo = racionalismo.
Racio a. reason, č. rozmysl, rozum, f. raison, g. Vernunft.

Kapablo pensi, analizi kaj sintezi perceptaĵojn, se ĝi estas turnita ne sole kiel intelekto al kono pri kaŭzoj kaj deduktataj disaj konceptaĵoj, sed al universala ligiteco de aĵoj kaj de ĉio okazanta. Difini aŭ priskribi ĝin oni provis multfoje. Platono instruas, ke racio estas konsciiĝantaj rememoroj pri eroj de re­ala ekzisto, kiuj ekzistas eterne en transcenda mondo. Ilia sumo estas la homa racio, kiu sin konscias, ĉar ĝi konsistas el konsciaj eroj, elementaj partoj de la efektiva esto. Tiamaniere estas solvata la nesolvebla problemo klarigi la konscion per rezonado. - Stoik­uloj supozis mond-racion, kiu estas rigardebla kiel valideco de universalaj leĝoj en la naturo. Descartes kaj Spinoza klarigas racion kiel specifan intuon pri la metafizika esenco de la objektoj. Kant vidas en racio sistemon de aprioraj formoj celantan unuformigi diversecon de la perceptaĵoj. Tio estas enhavo de lia koncepto pri la pura racio: ĝi celas tutecon abso­lutan de sintezo en sfero de kondiĉoj; ĝi ne esploras ordon de objektoj, sed kreas por si propran ordon laŭ ideoj. "Mi komprenas tie ĉi sub racio la tutan superan kapablon koni kaj sekve mi metas la vorton racia kon­traŭ empiria" (Kant en Kritiko de pura racio, 1781). ­Por la plej moderna psikologio ia laŭnocia difino aŭ klarigo de racio ĉesis esti problemo, ĉar por ĝi re­duktiĝis la racio je parto de la mensa strukturo, je la parto senpere partoprenania en la konado.


Racionala.

Kio rezultas el efektiva aŭ pretendata scio de la regul­oj deduktitaj el la ĝeneralaj principoj logikaj aŭ sci­encaj aŭ kio konscie celas adaptiĝon al tiuj reguloj. Ekz.: Decido racionala estas tia, kiu kredas, ke per la decidita faro plenumiĝos leĝoj ekzistantaj en nia interno aŭ celoj fiksitaj de eterneco. Ofte pligraviĝas nuanco de la celo. Ekz. racionala klasigo estas tia, kia plej bone plenumas la intencon de tiu klasigo.


Racionalismo a. rationalism, č. racionalizmus, f. rationalisme, g. Rationalismus.

Filozofia konvinko, ke la racio, kapablo pensi, estas la sola aŭ la plej eminenta, utila kaj efika ilo por kono haviganta al ni la veron. En metafiziko ĝi signifas doktrinon, ke ĉio ekzistanta havas kaŭzon pro sia ekzisto, ke sekve ĉio ekzistanta estas per racio kom­prenebla. Noetike: doktrino, ke ĉiu kono devenas el nerefuteblaj, aprioraj principoj tiel, ke la kono estas ilia konsekvenco kaj ke sensoj povas doni sole neklaran kaj konfuzan bildon pri la vero. En tiu senco ĝi estas kontraŭo nl empiriismo. (Descartes, Spinoza, Hegel). Kant volis konigi racionalismon kun empiriismo instruante, ke kono empiria estas ebla nur pro ekzisto de raciaj principoj, kies sumo estas la pura racio. Jam malnova epoko estis tre racional­isma (Demokrito, skolo Eleata, Sokrato, Platono, Ari­stotelo). El la modernepokaj filozofoj estas ankoraŭ nepre nominda Leibniz. El samtempuloj tipa repre­zentanto de r. estas Herman Cohen (1842-1918). Penso (en senco de pensata enhavo) kaj ekzisto (ob­jekto de la pensado) estas laŭ li identaj. "Nur pensado povas produkti tion, kio eblas valori kiel esto." Ĉio metota krom la pensado kaj penseblo (ĉio trans­cenda) valoras sole kiel nepenso, aĵo en si mem, iluzio. Etiko kiel instruo pri tio, kio devas esti, estas sendependa de la sperto, ĉar per la aperto oni povas sole trovi, kio estas, sed ne kio devas esti. ­En religio r. signifas ne plenan fidon al superna­turaj fontoj de la religio, skeptikon pri revelacio, ĝeneralan mankon de la ĉefaj signoj de la kredo.



Radikalismo filozofia a. philosophical radi­calism, č. filosofický radikalizmus, f. radicalisme phi­losophique, g. Philosophischer Radikalismus.

Politika, ekonomia kaj filozofia doktrinaro de grupo de anglaj filozofoj, reprezentitaj ĉefe de Bentham, Ja­mes Mill, J. S. Mill. Ĉefaj iliaj ideoj estas: ĉiuj formoj de liberalismo, precipe libereco komerca kaj industria; individualismo; supereco de la reprezenta rega formo; fido al la racio; utilismo etika; psikologia determin­ismo.


Realismo a. realism, č. realizmus, f. realisme, g. Re­alismus.

Mezepoka: kontraŭo al nominalismo, instruanta, ke realaj estas universalaĵoj, ne opaj aĵoj. Noetika: kontraŭe al noetika idealismo supozas, ke la objektoj ekkonataj de subjekto ekkonanta efektive ekzistas. La naiva r. kredas, ke la perceptata mondo ekzistas efektive tia, kia ĝi estas ekkonata. La transcenda r. deklaras, ke nia perceptado liveras al ni bildon de fenomenoj, kiun aperigas al ni la realo, sed tiu realo ne estas konebla pli ol kiom ebligas la percept­ataj fenomenoj, ne kia ĝi estas efektive. La kritika r. opinias same kiel la transcenda, ke ekzistas objektiva realo, sed neniel volas respondi pri kon­ebleco kaj nekonebleco de tiu realo. Nia pensado estas laŭ ĝi tiom perfekta ilo, ke ni povas per ĝi iom post iom veni al ĉiam pli perfekta kono de la realo. - Herb­arta realismo v. Realo.
Realo a. reality, actuality, č. skutečnost, realita, f réalite, g. Wirklichkeit, Realität.

1. Kio efektive ekzistas, esenco de fenomenaro sen­dependa de niaj perceptkapablo kaj pensmaniero. Karakterizaj signoj de realo en ilia kompleteco estas realeco. La realo povas esti prezentata kiel kontinua unuaĵo, tion konjektas pri ĝi singularismo kaj mon­ismo, aŭ kiel malkontinua konsistanta el disaj eroj, tiel konjektas pluralismo. V. Ekzisto - 2. Laŭ Johann Friedrich Herbart (1776-1841) estas realo nomo por elementaj estaĵoj supozataj de li, el kiuj konsistas la tuta mondo. Ili similas Leibnizajn monadojn; ĉiu realo posedas unu simplan kvaliton nedetrueblan; per reciproka kunigado, trapenetrado kaj afekciado de realoj estiĝas ĉiuj percepteblaj fenomenoj. Her­barta metafiziko estas nomata realismo aŭ ideal­realismo.


Relativeco de la kono a. relativity of know­ledge, č. relativnost poznání, poznania, f. relativité de connaissance, g. Relativität der Erkenntnis.

Doktrino pri relativeco de la kono konsistas el du tezoj: l. Ĉia kono estas kono de rilato. Ni povas koni neniun objekton alimaniere ol kiel ĝi rilatas al ce­teraj objektoj. Koni iun ajn objekton kiel aĵon en si mem, sendependan de ĉiuj ceteraj objektoj, estas ne­eble. - 2. Ĉiu kono estas relativa ankaŭ rilate nian spiriton, nian konan kapablon. Ankaŭ tiurilate ni ne povas koni ian ajn objekton, kia ĝi estas en si, sendependa de niaj perceptaj kaj pensaj kapabloj, sed sole, kia ĝi aspektas antaŭ aŭ post ili. - Krom tio estas la homo en sia ekkonado limigita de spaco kaj tempo, kio signifas, ke nia kono dependas de unuopaj hazardaj okazaĵoj, okazaj cirkonstancoj, do ĝi validas nur por kaj en certaj lokoj, kaj tempoj.


Relativismo a. relativism, č. relativizmus, f. relati­visme, g. Relativismus.

Noetika: Doktrinaro pri relativeco de la kono. Ĝi aperas en diversaj formoj kaj nomoj: Agnostikismo, Fenomenismo, Pozitivismo, Probabilismo, Skeptik­ismo. Sed eĉ se ni konvinkiĝas, ke nia kono estas re­lativa, ni ne povas nei almenaŭ ekkonon pri ekzisto de aĵoj kaj rilatoj inter la aĵoj. Malgraŭ la spaca lim­igo ni ekkonas tamen ion, malgraŭ la tempa limigo ni ekkonas almenaŭ eron de pasinto, ĉar ni memoras, kaj pri estonto ni povas rezonadi. Por praktika vivo la relativa kono plene sufiĉas. Ĉar al homo sufiĉas vivi en rilatoj, oni ne ofte bezonas por vivo tion, kion oni ne scias. - Etika: Doktrinoj, laŭ kiuj ne ekzistas ĝenerale validantaj normoj moralaj. La normoj varias laŭ la tempo, loko, medio, klaso, nacio, situacio, kul­turo, civiliza grado k. s. Bono kaj malbono, morala kaj nemorala, estas relativa kaj subjektiva.
Religio a. religion, č. nábo enství, nábo enstvo, f. re­ligion, g. Religion.

La plej simpla difino: Tuto de homaj devoj al Dio. Oni iam distingas la religion naturan, kiu determinas devojn ekskluzive laŭ intelekto kaj religion super­naturan (nomatan ankaŭ pozitiva), kiu bazas krom sur intelekto ankaŭ sur revelaciitaj veroj. Sed la di­versa maniero kompreni Dion kaj la devon kaŭzas, ke la supre donita difino ne sufiĉas kaj ke estis el­pensataj diversaj aliaj. Laŭ Locke kaj Spinoza kon­sistas religio en obeo kaj amo al Dio. Laŭ Hegel "religio estas konsciiĝo de la absoluta spirito en iu fina (racionala) spirito en formo de ideo." Tiu ĉi di­fino estas produkto de vidmaniero, kiu vidas en reli­giaj faktoj aperaĵojn priskribeblajn laŭ psikologia ma­niero, versimile eĉ mezureblajn. Estas granda merito de Kant, ke li trovis taŭgan agadkampon por filozofio, nome homan racion, kaj eligis el ĝi ĉiun eksterracian mondon same la naturan kiel la supernaturan, kaj montris la rilatojn de homo al la supernatura mondo kiel la kampon de la religio. F. E. D. Schleiermacher (1768-1834) poste primeditis tre profunde la faktoron de la homa animo kaj konstatis la specialecojn de re­ligiaj fenomenoj; ili aperis al li nek kvazaŭ scio, nek kvazaŭ ago, sed kvazaŭ io multe pli interna, pli ori­gina: mistera ektuŝo kun dieco kaj ĝiaj reflektoj en sentadojn kaj fantazion. Religio ne estas perceptata, ne estas sentata, ne estas volata, ĝi estas vivata. Tial studi religion ne signifas depost Schleiermacher es­plori sole pensojn, dogmojn, morojn, kutimojn, kvan­kam ankaŭ tio estas grava, sed studi precipe la travivitaĵojn, kiujn piuloj ne pensis, ne faris, sed travivis. El tio sekvas, ke ne povas ekzisti ia natura re­ligio, kiun oni derivus laŭ indukta metodo el pozi­tivaj religioj forigante iliajn diversecojn kaj kunig­ante la trovatajn komunecojn. Religia fakto estas ja en la tuto de la religia travivitaĵo kaj ĝian vivan konkretan realecon neniam povas anstataŭi ia ab­strakta konceptaĵaro. Ankaŭ la arto estas io, se oni forigas de Praksitelo, Raphael, Tizian, Giotto, Dona­tello, Manet, Bro ík, Štursa ĉion individuan, di­ferencan, distingantan. Tial oni povas religion pli facile priskribi ol difini. Tri faktoroj kondiĉas laŭ Paul Janet religion: komisiinto de la revelacio, sankt­igita libro, metafiziko kun moralo: tial ne ekzistis laŭ li ĉe antikvaj Grekoj efektiva religio; neniu homo prezentis sin nek estis akceptata kiel sanktigita kaj privilegiita peranto inter Dio kaj homo, ne ekzistis ia Zoroastro, Budao, Kristo; ankaŭ ne ekzistas sanktigitaj libroj kiel Veda, Biblio, Korano; ankaŭ mankis teologio, t. e. metafizika doktrinaro kaj etiko disvolvita de saĝa pastro kaj lokita super liberan ek­zamenon de individuoj. La kompreno, ke religio estas fenomeno de individua travivaĵo, kondukis al difinoj, kiuj precipe atentis ĝian signifon por validigo de etikaj normoj. T. G. Masaryk difinas ĝin en la verko "Dum batalo pri religio" jene: "Religio estas centra kaj gvidanta spirita forto de vivo, ĝi estas penado por nova vivo kaj por novaj pli altaj valoroj de la vivo." Unu el la Masarykaj disĉiploj J. Tvrdý difinas jene: "Religio signifas koncentrigon de la homaj va­loroj kaj ilian objektivigon." Tiu ĉi difino bonege atentas eĉ la socian eĉ la individuan elementojn en la religio. Grava signo de ĉiu religio estas kredo. Ĝin akcentas la difino de Dunkhein: "Religio estas fiksa sistemo de artikoloj por kredo kaj faro rilat­antaj al aferoj sanktigitaj, t. e. forigitaj, malpermes­itaj. Tiuj ĉi kredartikoloj kaj faroj kunigas ĉiujn, kiuj ilin konfesas, en moralan komunon nomatan eklezio." Tiu ĉi difino ne taŭgas por budaismo, kiu ne havas sufiĉe klaran konceptaĵon de eklezio kaj en kiu la savo estas afero plene individua. La signon de Dia ekzisto atentas la difino de O. Pfordten: "Religio estas kredo je laŭorda influo inter la homo kaj ia super­sensa bona spirito." - Ĉiu religio posedas etikon, kies normoj bazas sur ĝia metafiziko. La argumento por valideco de moralaj leĝoj estas en la aŭtoritato de la metafizika Dio. Tial ĉiuj religiaj etikoj estas heteronomiaj. - Pri deveno de la religio ekzistas di­versaj teorioj: Diigo de herooj (eŭhemerismo). La ideoj religiaj estis ennaskitaj (nativismo). Religio estas derivita el diigitaj naturfortoj, kiujn la homo timas aŭ dankeme observas (naturismo); iam oni ku­nigas kun tiu ĉi hipotezo derivon de la religio el la lingvaj ŝanĝoj. Religio estis inventita de pastroj kaj politikistoj (teorio pri aŭtoritato). Religio estas utila aranĝo por facila decido pri bezona ago (pragma­tismo). Kiel psikologiajn faktorojn de religio oni nomas: Timo, fantazio, sonĝo, bezono de kaŭzeco, sento de dependeco, deziroj, moralaj sentoj, moralaj idealoj, bezono de rekompenco k. a. - Antaŭŝtupoj de religio estas ofte nomataj naturreligioj, sed ne tute ĝuste, ĉar per tiu nomo jam stoikuloj nomis re­ligion racian kaj ankaŭ nun oni pravigas raciaĵon kiel naturaĵon. Kaj diri natur-religio en signifo ana­logia al natur-scienco enhavas kontraŭdiron en la vorto mem, ĉar religieco estas ja ĉiam super- aŭ eksternatura. Ĉiuj antaŭŝtupoj de la religio estas karakterizataj per tio, ke ili plivastigas la koncepton de la mondo transigante ĝiajn limojn en metafizikon kaj psikologion. La etika fianko estas en ili nur tre malmulte evoluinta. Iliaj nomoj estas: Animismo (pan­vitalismo, hilozoismo), Spiritismo, Fetiĉismo, Animalismo, Totemismo. Manismo, Demonismo. - El 1800 milionoj da homoj estas č. 245 milionoj mahometanoj, 230 milionoj bramananoj, 320 milionoj konfucanoj, 240 milionoj budaanoj, 14 milionoj judoj, 72 milionoj aliaj. Kontraŭ tiuj 1121 milionoj estas 678 milionoj kristanoj, inter kiuj estas 320 milionoj katolikoj, 200 milionoj protestantoj, 158 milionoj ortodoksuloj kaj ceteraj. Da kristanaj sektoj estas pli ol 500, da nekrisi­anaj sektoj ankoraŭ multe pli.
Sankcio a. sanction, č. sankce, sankcia, f. sanction, g. Sanktion.

Aro de rekompencoj aŭ punoj sekvanta la obeon aŭ malobeon de la moralaj ordonoj. Sankcio estas aŭ natura (konsekvencoj korpaj kaj animaj), aŭ laŭleĝa, de leĝo fiksita (punoj, rekompencoj, premioj), aŭ mo­rala, interna, ĉu individua (konsento aŭ malkonsento de la konscienco, de morala konvinko) ĉu socia (laŭdo aŭ mallaŭdo de la publika opinio), aŭ sankcio de la estonta vivo, religia, postmorta, rezultanta el la dia aŭtoritato kaj el la nemortebleco de la animo.


Sensaco a. sensation, č. počitek, počitok, f. sensation, g. Empfindung.

Baza nocio psikologia. La plej era elemento de kono. Difini ĝin oni ne povas same, kiel oni ne povas difini la konon mem. Sed oni povas ĝin priskribi kaj kom­parante ĝin kun aliaj fenomenoj klarigi ĝian signifon. Sensaco estas elementa fakto de konscio, senigita de ĉia sento agrabla aŭ malagrabla. Oni ĝin klare distingas de objekto, kiu ĝin elvokas, kaj de modifo fiziologia, kiu ĝin kondiĉas. La sensaco estas do fe­nomeno absolute origina laŭ sia esenco kaj tute di­stinga de ĉiu fenomeno materia. Ĝi estas fakto de konscio kaj nenio alia plu. El ĝia kvalita esenco sek­vas, ke en si mem la sensaco ne povas esti alima­niere observata ol per introspekto, kaj ke ĝi povas esti pli aŭ malpli intensa, sed tre maltaŭgas por ia ajn maniero de mezurado aŭ kombinado. Por ke la psi­kologia fenomeno de sensaco okazu, estas bezonaj iuj fiziologiaj kondiĉoj. El ili konsistas mekanismo de sensacado. Estas bezone, ke periferia organo estu ekscitita de objekto, ke tiu ĉi ekscito estu per taŭgaj nervoj transigita al nervaj centroj, nome al la cerbo, kaj ke la cerbo respondu al la ekscito per du vitalaj reakcioj samtempaj: fiziologia kaj psikologia. En tio konsistas la sensaco. Ĉiuj sensacoj influas iel la sub­jekton kaj per ili la subjekto reprezentas sin mem al si. Sed kelkaj prezentas al la subjekto la objekton kiel aĵon distingan de la subjekto; ili estas nomataj sensacoj reprezentaj; la ceteraj, limigantaj sin sole je modifo de konscio, estas nomataj sensacoj afekciaj. Do la nomo sensaco reprezenta (ofte oni diras sole sensaco) esprimas sole konscian reakcion de subjekto al ekscito de iu ĝia sensa or­gano per iu objekto. Ĝi estas la plej simpla reakcio sen ia ajn juĝo pri esenco, ekzisto aŭ ekstereco de la objekto. Ekz.: Vidi ruĝan koloron estas reprezenta sensaco; konscii pri ektimo estas afekcia sensaco. Estas klare, ke sensacoj laŭ sia deveno estas nocioj artefaritaj, devenintaj el scienca abstraktado. Neniam povas iu sperti unusolan sensacon, ĉiam ni spertas aron de sensacoj samtempaj; tio estas percepto. Ni povas sperti, aŭ havi travivaĵon, aŭ simple ni povas samtempe vidi, tuŝi kaj flari rozon en nia mano; ni perceptas ĝin. Por ebligi analizon de tiu ĉi komplika spertaĵo, la psikologio provis disigi ĝin je spertaĵeroj kiom eble plej elementaj kaj provis difini ilin kiel eble plej precize, por ke estiĝu el ili uzeblaj nocioj. Tiel naskiĝis ideo de sensacoj. Oni povas ilin eĉ klas­igi laŭ kvalito je: prem-, varm-, malvarm-, dolor-, gustum-, flar-, son- kaj lum-sensacoj. Oni eĉ provis mezuri dependon de intenso de la sensaco de la grandeco de la ekscito. Tion provis la unuan fojon Ernst Heinrich Weber. Li trovis (1834), ke ŝanĝo de premo de peziloj sur malfermitan manon kuŝantan sur tablo estas konstatebla nur, se la pezo de peziloj ŝanĝiĝas po 10 unuoj. Similajn observojn li faris ankaŭ pri sensacoj de aliaj sensoj kaj konkludis el tio pri ek­zisto de regulo nomata laŭ li Webera leĝo: Por ke diferenco en la koncerna sensaco estu rimarkebla, devas esti pligrandiĝo de la ekscito en konstanta rilato kun ĝia komenca grandeco. Ju pli forta estas la ekscito, des pli granda devas esti ĝia pligrandigo. Se ekz. por fari rimarkebla ŝanĝon de premo, oni estas devigata aldoni 1/10 da pezilo al 1 kg, do al 2 kg oni estas devigata aldoni 2/10, al 3 kg tri dekon­ojn kaj tiel plu. Gustav Theodor Fechner (1801- 1887) pliampleksigis tiun leĝon. Laŭ li respondas al relative egalaj diferencoj de ekscitoj egalaj dife­rencoj de sensacoj. Se la ekscitoj kreskas laŭ geo­metria progresio (l, 2, 4, 8, 16. . . ) kreskas intensecoj de sensacoj laŭ progresio aritmetika (1, 2, 3, 4, 5. . . ). Esprimite laŭ matematikaj terminoj: Intenseco de sensacoj kreskas proporcie kun logaritmo de ekscit-grandeco. Pli posta kaj pli detala esplorado montris, ke tiuj ĉi du psikofizikaj leĝoj validas nur proksim­ume kaj pri mezaj valoroj intensecaj; pri malfortaj kaj tre fortaj ekscitoj ili tute ne validas. Tamen trovo de tiuj ĉi reguloj tre konvinke montras utilecon de nocio tiel abstraktita kiel estas la sensaco. Ĝi estas elanalizita el kruda sperto de perceptoj por ebligi laŭcelan observadon kaj esploradon de sperto tro komplika pro ĝia komplekseco.
Sento a. feeling, č. cit, f. sentiment, g. Gefühl.

Plej ĝenerale: Konsciiĝo pri ĝenerala farto de nia mi kiel tuto. Tiu konsciiĝo naskiĝas en ĉiu aparta okazo kiel reakcio de la daŭranta stato kontraŭ ia ŝanĝo sekvanta post iu ekstera aŭ interna afekcio; ne gravas ĉu la afekcio dume fariĝis perceptaĵo aŭ imagaĵo. Malofte la filozofoj esploradis la sento­kapablon homan sen ia alia intereso krom la pure scia. Preskaŭ ĉiam ili observadis sentajn fenomen­ojn kun celoj apartaj, intencante apogi diversajn teoriojn psikologiajn, etikajn, noetikajn. Plej ofte gvidis ilin tia intereso rigardi la sentajn fenomenojn kvazaŭ akcesorajn; eble ankaŭ pro tio ili malofle venis al zorga analizo de la koncernaj vortoj en la vulgara lingvo. Sed pri la pli intensaj sentoj vigle in­teresis sin ĉiuj filozofiaj skoloj esperante trovi en tia studo pluajn pruvojn por siaj teorioj. Ankaŭ la ne­fakula filozofia meditado turnadis sian intereson precipe al pasioj. Tiel naskiĝis per kunlaborado de teknika filozofado kaj popola meditado en ĉiuj lingv­oj aro da diversaj ne tute precizaj vortoj por sentaj fenomenoj, kiun ĥaoson forigi ne povas provizore eĉ lingvo artefarita; tial la enhavo de terminoj sento, emocio, pasio ne estas precize difinebla. Plej ofte oni distingas jene: sento estas termino plej ĝenerala kaj samtempe vulgara vorto por esprimi ĉiun ŝanĝon en humoro; emocioj estas sentoj pli intensaj aŭ la termino esprimas senton, kiu estas studata aŭ stud­ebla pro psikologia intenco; pasio estas la plej intensa sento. Sed en vulgara psikologio estas nomata ofte sento ĉio, kion oni ne povas difini klare kiel penson aŭ imagaĵon. "Kaj estas homoj, kiuj tiun ĥa­oson de nocioj, kie oni povas facile en malklaro fiŝ­ojn kapti, volas je neniu prezo forlasi. Tie ĉi estas minejo por oportunaj konoj, kiujn oni ne bezonas pruvadi, tie ĉi ŝajnas la misteraj profundoj de la homa spirito malfermiĝantaj, tie ĉi estas azilo por fuĝantoj el sobra klareco de la scienca kono. Sed psikologio klopodas venigi lumon ankaŭ en tiun ĉi malluman teritorion de la homa animvivo; ĝi trovas, ke krom la intuo kaj pensado ne ekzistas ia kona funkcio, ke malklaraj nocioj estas ja malpli valoraj nocioj kaj ke konfuzigitaj imagoj estas imagoj bezon­antaj plibonigon. Ĝi trovas, ke laŭ kondiĉoj eĉ ne­klara kono pri ĝusto povas esti pli bona ol sagaca trompo. Sed per tio ne estas dirite, ke klara kono de ĝustaĵo ne estas pli bona ol neklara, argumentita ne pli bona ol argumentota." (Dürr, Noetiko.)



Sinergio a. synergy, č. synergie, synergia, f. synergie, g. Synergie.

Kuna efiko de diversaj fortoj kaj funkcioj por ricevo de unu rezulto. Simileco de ago aŭ volo, el kiu estiĝas simpatio. "Unua stadio de simpatio konsistas en si­miliĝo de la movaj tendencoj; ĝi estas sinergio. ­Ĝi estas imitado en sia pli malalta grado. - Ĝi vid­igas sin ĉe animaloj formantaj gregojn (ne societojn) kiel gregoj de ŝafoj, aŭ hundoj, kiuj kuras, haltas, bojas ĉiuj en la sama tempo pro imitado pure korpa." (Ribot, Psikologio de sentoj. ) En sociologion enkon­dukis la vorton Lester Ward (1903), kiu rigardas s-n universala principo difinante ĝin: "Sintezo de la­boro aŭ sinteza laboro." La sama sinergio estiganta stelajn sistemojn, kemiajn sintezojn kaj organism­ojn estigas ankaŭ sociajn ligojn kaj societojn inter homoj. La sinergia procedo, kiam ni konvinkiĝis pri ĝia utileco kaj signifo por bono de la homaro, povas fariĝi objekto de volo, ĝia apliko fariĝas devo. Tia sistema apliko de sinergio kiel principo en noetiko, metafiziko, etiko, sociologio estas kelkfoje nomata sin­ergiismo. Ankaŭ oni nomis sinergiismo religian dok­trinon de Pelagianoj, laŭ kiu por savo de la homo estas ĝia aktiva kunlaboro necesa; kontraŭe instruis sankta Aŭgusteno, ke savo estas ebla ekskluzive per Dio.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11


Elŝuti 0.52 Mb.

  • Psikotekniko
  • Racia.
  • Racionalismo
  • Radikalismo filozofia
  • Relativeco de la kono

  • Elŝuti 0.52 Mb.