Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Moraviaj esperanto pioniroj

Elŝuti 0.52 Mb.

Moraviaj esperanto pioniroj




paĝo8/11
Dato14.03.2017
Grandeco0.52 Mb.

Elŝuti 0.52 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11

Pesimismo a. pessimism, č. pesimizmus, f. pessimis­me, g. Pessimismus.

Konvinko, ke la sumo de malbono en la mondo su­peras la sumon de bono, ke estas en ĝi pli da doloro ol da plezuro, ke la homa naturo estas pro sia esenco malbona, plena de difektoj kaj neperfektecoj. La vivo ne valoras por esti vivata. Plej glora argumentado por pesimismo estas tiu de Arthur Schopenhauer (1788-1860). Li konkludas en sia fama dilemo jene: La vivo estas tiom mizera, ke ne valoras ĝin vivi. Esenco de vivo estas volado: tiu ĉi volado estas en sia fina celo aŭ neplenumebla aŭ plenumebla; se ĝi estas neplenumebla, tiam signifas esenco de la vivo daŭran doloron pro neplenumataj deziroj; se ĝi estas plenumebla tiam signifas esenco de la vivo ĝian nul­igon, ĉar plenumita deziro ĉesas esti deziro kaj kun deziro ĉesas ĉiu ajn vivo; vivo sen deziroj, sen volado ne valoras esti vivata, ĝi estus enua, sensignifa. Do en ambaŭ kazoj la vivo kondukas al doloro. Kompare kun sia kontraŭo, optimismo, estas pesimismo malpli forta spekulacie, sed bazas pli sur empirio. Ĝiaj kon­sekvencoj estas memmortigo kaj senedzeco. Rimark­inde estas, ke la plej famaj pesimistoj ne dokumentis sian konvinkon en sia vivmaniero per malŝato de la donacoj de la vivo, Ekz. la plej fama pesimisto Scho­penhauer mem tre ŝatis siajn vivrimedojn el rentumoj kaj tre dolorigis lin nesufiĉa ŝato de lia verkaro en taksado de liaj samtempuloj.


Percepto a. perception, č. vnímání, vnímanie, f. per­ception, g. Wahrnehmung.

Preno de plua enhavo en la konscion. Ĝi estas kva­zaŭsintezo de pluraj sensacoj, kunigado de ili en ian tuton. P. do estas psika procedo, kies rezultato estas perceptaĵoj. Percepti ne estas pasive lasi, ke sumiĝu sensacaĵoj; tuj dum perceptado de almenaŭ du apud­aj aŭ sinsekvaj senascoj ekiĝas reflekta psika agado, kiu tuj modifate per pluraj aliaj sensacoj modifiĝas mem kaj turnas sin al aliaj sensacoj kaj tiel plu ĝis rezultas perceptaĵo; ĝi donas al ni koncepton pri la kaŭzoj de niaj sensacoj. Perceptaĵo estas rigardata kiel io havanta signifon objektan, ĉar ĝi vidigas al ni, ke kaŭzoj de sensacoj estas distingaj de nia propra persono. Perceptaĵoj liveras al ni vulgaran koncepton de la mondo. Ili ne estas klare diferencitaj. Kion ili donas al ni, estas ia bildo de realo. Fari tiun bildon pli preciza kaj trovi, kiom la bildo en diverasj partoj respondas al vera realo, tio estas tasko de la scienca pensado. Por la scienco estas la perceptaĵoj simboloj, sub kiuj ĝi serĉas veran ekziston kaj verajn rilatojn. Sed oni povas percepti ne sole la eksteran mondon, sed ankaŭ okazaĵojn internajn okazantajn en nia animo. Tia perceptado de psika okazado estas nom­ata p. senpera, ĉar ĝi okazas sen perado de sensoj; malpli taŭge oni nomas ĝin ankaŭ p. interna. Substrato de tiu ĉi perceptado, la psiko, havas realon senperan, ne estas rigardata kiel apero de ia nekon­ata realo. Kompreneble dum la scienca esplorado kaj klasigado ankaŭ ĝi ne povas esti pripensata kaj pritraktata alie ol per homaj mensaj kategorioj. La antika filozofio klarigis eblon de perceptado per kva­zaŭ mekanika enigo de sensacaĵoj en animon. Laŭ Aristotelo enprenas la perceptanto en sian animon la

"formon" (gr. eidon) de la perceptata objekto sen ĝia materio (gr. hylé); la povebleco de tia "similigo" en­estas kaŝe en la animo kaj en la objekto ankaŭ. La moderna psikologio rigardas percepton kiel senperan rilaton inter objekto kaj ŝtato vekita de ĝi en la animo respektive en la cerbo (Vilhelmo de Occam, Descartes, Loche, Kant). Aliaj vidas en la percepto ian kaŝitan juĝon (ekzistan), ekz. Nicolaus Cusanus, Maine de Bi­ren, Spencer, Fichte, Schopenhauer, Bergson. Laŭ Lo­cke estas perceptado komenco de ĉia kono. Leibnitz atribuas al ĉiuj monadoj perceptojn (spegulan bildon de la ekstero) diversgrade klarajn, de la plej malklara ĝis la konscia ideo. La percepto estas esprimo de la multeco per unueco. Kant vidas en percepto "imagon kun konscio". Inter percepto kaj apercepto diferenc­igas precipe Herbart kaj Wundt.

Pluralismo a. pluralism, č. pluralizmus, f. plura­lisme, g. Pluralismus.

Filozofia vidmaniero, laŭ kiu la universo konsistas el multaj individuaj estaĵoj, sendependaj reciproke, kiuj ne povas esti traktataj kiel aperaĵoj de ia sin­gulara substanco, sed kiuj estas mem substancoj sia­specaj. Se ili estas sole du, temas pri dualismo. Se tiuj substancaj elementoj estas materiaj, nomiĝas tiu p. atomismo, se ili estas spiritaj, monadismo, se ili estas "realoj", realismo respektive ideal-realismo. Do p. povas esti aŭ materialisma aŭ spiritualisma. Unua uzis la terminon verŝajne Lotze en sia Metafiziko (1844). Oni signas ofte per tiu ĉi termino filozofion de Herbart ("realoj"), kontraŭigante al ĝi filozofiojn de Schelling kaj Hegel kiel singularismajn, kaj filo­zofiojn de Charles Renouvier, de W. James kaj F. C. Schiller. Laŭ W. James en "Pluralisma universo" (1909) la realo vidigas al ni ĉiam kaj daŭre novajn flankojn tiel, ke la unueco de ĉio ekzistanta ne estas observata ĉe komenco, sed estas trovata en la fino kiel celo de estiĝado kaj okazado. Kontraŭo: Singularismo. La malfacilaĵo de p. estas analogia al tiu de singularismo: kiamaniere derivi el diversaj sende­pendaj estaĵoj la unuecon.


Pozitivismo a. positivism, č. pozitivizmus, f. positi­visme, g. Positivismus.

Origine nomo donita al la "Pozitiva filozofio" de Au­guste Comte (1798-1857), kiu pretendis esti trovinta solvon de filozofiaj problemoj en pozitivaj, t. e. sur kontroleblaj faktoj bazitaj, sciencoj, kaj forĵetis kiel nesolveblaj ĉiujn tiujn, kiuj transpasas sferon de la pozitivaj sciencoj. Ne ekzistas laŭ li aliaj veroj ol tiuj de pozitivaj sciencoj kaj la koncepto pri la universo devenas ekskluzive el sumo de tiuj sciencoj. Ĉia me­tafiziko estas kondamninda kaj forigenda. La homaro evoluadis el stadio teologia tra stadio metafizika en la hodiaŭan siadion pozitivisman, en kiu destinas la tutan vivon la scienco. La scienco pri la socio, socio­logio, estas la plej alta sur skalo de sciencoj kaj ĝi anstataŭos la ĝistiaman filozofion. Nun oni atribuas la nomon de p. al diversaj relative tre diferencantaj filozofioj parolante ekz. pri p. angla (J. St. Mill) aŭ pri p. de Taine, pri p. de T. G. Masaryk, sed tiuj ĉiuj havas komunan tendencon eviti ĉian metafizikon kaj limigi konon je tio, kio estas donata aŭ donebla per sensoj kaj per empirio. Tiuj pozitivismoj observas fenomenojn, kiel ili aperas, kaj serĉas leĝojn, t. e. regulecojn de sinsekvo, regulajn rilatojn de samtempo, simileco kaj postsekvo, alie dirite laŭ reĝula ligiteco de la fenomenoj, malvolante serĉi la unuajn kaŭzojn kaj la lastajn celojn de la aĵoj. Tial filo­zofio signifas por p. nur reorganizadon de la scienca kono; la unusolaj metodoj filozofiaj estas por ĝi la metodoj sciencaj. Pozitivismaj do estas sensualismo, empiriismo, agnostikismo, empiriokritikismo, filozofio de imanenteco. Etika p. observas kaj priskribas moralan vivon de la homaro en diversaj epokoj, lokoj, klasoj, gentoj, profesioj, okupoj kaj konstatas la re­gulojn, kiujn ĝi sekvas. Ĝi malakceptas ĝenerale va­lidantajn aŭ absolutajn normojn. Moralajn farojn ĝi konceptas kiel historiajn kaj sociajn faktojn, kiel nurajn fenomenojn, malvolante eventuale eĉ taksi ilin.


Pragmatikismo v. Pragmatismo.
Pragmatismo a. pragmatism, č. pragmatizmus, f. pragmatisme, g. Pragmatismus.

Genra nomo por doktrinoj de samtempaj filozofoj, precipe usonaj, kiuj akcentas aktivecon kaj celecon de la homa agado. Tiu vidmaniero (ne la vorto mem) estis proponita la unuan fojon de la amerika matematikisto kaj logikisto Ch. S. Peirce en la artikolo "Kiel igi niajn ideojn klaraj" en Popular Scientific Montly, 1876. Ĝia kerno estas en konvinko, ke signifo de ideo aŭ de iu ajn koncepto estas en sekvoj elirantaj el tiu ero de ekzistaĵo, kiu posedas la priparolatan signifon. Tial la metodo, per kiu oni venas al klara konceptaĵo, estas primedito de diferencoj, kiuj estiĝus, se tiu ideo efektive estus vera aŭ valida. Peirce uzadis ter­minon pragmatismo en interparoloj por nomigi tiun ĉi opinion pri esenco de la nociaj signifoj. Post pro­ksimume dudeko da jaroj Wiliam James proponis, ke oni uzu tiun ĉi ideon por kontrolo de signifo kaj va­loro de diversaj konceptoj specife filozofiaj. Li konkludadis, ke la kerno de ĉiu filozofia doktrino estas en specifaj diferencoj, kiuj aperus, se la koncerna ideo estus vera aŭ ne, kaj se oni ne povas trovi iajn di­ferencojn, estas la doktrino aŭ problemo komplete nur laŭvorta. Tiu ĉi teorio estas ekskluzive metodo por difini signifon de la nocioj. Ĝi ne estas teorio pri ilia vereco nek pri ilia rilato al realo. Pragmatis­mon en tiu ĉi malampleksa senco volis Peirce nomi pragmatikismo. W. James atentigis en sia "Psiko­logio" (1890) kaj en sia "Volo kredi" (1897), kiel in­fluas intereso, elekto, sentaj faktoroj je niaj konvinkoj kaj li postulis, ke valideco de tiuj ĉi faktoroj estu re­konata dum certaj kondiĉoj. F. C. Schiller klopodis, ke logiko fariĝu pli konkreta kaj pli utila tiamaniere, ke ĝi konsentu pri tasko, kiun havas ĉe pensado sentaj kaj volaj faktoroj; tiun ĉi suban ideon li ĝe­neraligis tiel, ke naskiĝis el tio teorio, ke ĉiu scio estas cela (teleologia). Tiun ĉi opinion akceptis James kiel komponanton de la pragmatisma konceptado. Ĉar en kono estas enhavitaj intereso, elekto, klopodo, estas la kono en sia esenco prova (eksperimenta) kaj ĝi estas daŭre farata. Ĉar vero estas, kiel oni ĝene­rale konsentas, celo, en kiu la propra efektiva kono finiĝas, sekvas el tio, ke vero ne estas io, kio estas antaŭ niaj intelektaj agoj, sed kio iras post ili, estas de ili kreata. Ĉar vero enhavas en si rilaton de ob­jektoj al pensado, estas logika konsekvenco el tiu ĉi farado de vero, farado de realo. Tiel pragmatismo per natura pliampleksiĝo estiĝis el nura teorio pri celeco de kono kaj el teorio pri vero naskiĝinta el kono, kiu akiris sukceson, teorio, ke realo mem estas formebla kaj ke klopodado por kono kunlaboras pri ĝia kon­struado. Tiun ĉi flankon de pragmatismo nomigis Schiller humanismo. - John Dewey prenis ideon de James, ke inteligenteco aŭ kona kapablo de homo naskiĝis kaj disvolviĝis kiel ilo de adaptiĝema re­spondo al impulsoj. Li derivis el ĝi ideon, ke pensado aŭ meditanta atento estas kontraŭo kaj kompletigo de alkutimiĝo. Alkutimiĝo esprimas manieron de re­spondo tie, kie temas pri respondoj malnovaj kaj tre konstantiĝintaj; pensado esprimas tiun manieron, per kiu oni respondas al impulsoj, kiuj estas pleje karakterizataj per noveco aŭ per iu faktoro duba aŭ timiga. Tiun ĉi pensmanieron oni ankaŭ uzis pli malpli sisteme por renovigo de la tradicia logika te­orio. Oni komencis trakti logikon kiel sistemigita klarigo de pensaj procedoj dum adaptiĝado de viv­antaj estaĵoj en socia medio por kontrolo de novaj kaj necertaj trajtoj de la ekzisto, kaj oni rigardis tiujn trajtojn kvazaŭ ili posedus objektivan karakter­on. Laŭ la morala vidpunkto oni pliampleksigis tiun ĉi koncepton en teorio, ke moralaj normoj kaj idealoj ne estas firmaj kaj aprioraj, sed daŭre transformiĝ­antaj, estante kondiĉe konstruataj kaj provataj per tio, ke oni aplikas ilin por kontrolo de specifaj situacioj. Tiu ĝenerala logika kaj etika doktrino estas nomata in­strumentalismo kaj estis ankaŭ akceptita de James.

Preĝo a. prayer, č. modlitba, f. priere, g. Gebet.

Natura esprimo de rilato inter la animo kaj Dio, laŭ sia esenco la plej religia ago, en kiu enestas la tuta Dia kulto. Oni difinas ĝin jene: Leviĝo de animo al Dio por lin adori, lin danki, peti lian pardonon. S-a Aŭgusteno: "Kiam Vi preĝas, vi interparolas kun Dio." J. Amos Comenius alte taksis signifon de la p. , la pietistoj ankoraŭ pli multe: ili vidis en p. rimedon por okupigi menson de infanoj kaj por forigi el ĝi lacecon, pekajn dezirojn kaj malbonajn pensojn. La teistoj malakceptas preĝon petantan ion de Dio. "Mi adoras Dion, sed mi nenion petas de li. Tio signifus dubi pri liaj prudenteco kaj boneco" (J. J. Rousseau).


Premisoj a. premisses, č. premisy, f. premisses, g. Prämissen.

Antaŭaj propozicioj de rezonado, el kiuj rezultas kon­kludo. Speciale uzata por la du antaŭaj propozicioj en silogismo: supera (l. maĵor) kaj suba (1. minor) premiso.


Primatoj č. primáti, g. Primaten.

Ordo de manuloj enhavanta duonsimiojn, simiojn, homon.


Principo a. principle, č. princip, f. principe, g. Prin­zip, Grund, Grundsatz.

Unu el la plej oflaj terminoj uzataj en filozofio. ­- 1. Laŭ vidmaniero ontologia: Eliro aŭ kaŭzo de ago, kiom la kaŭzo estas origino de la rezultato. Ofte uzata en tiu signifo por la plej lasta kaŭzo de la ekzisto de objektoj "Estas neeble, ke Dio estu iam la celo, se li ne estas principo. . . Se estas unu sola principo de ĉio, estas do unu sola celo de ĉio; ĉio per li, kaj ĉio por li." (Pascal, Pensoj). Ankoraŭ pli ĝenerale: Kio entenas aŭ komprenigas la plej ĉefajn kvalitojn de aĵoj, ekz. "principo de ŝtato." Iam oni ankaŭ konkret­igas ĝin kvazaŭ principoj estus partoj, el kiuj kon­sistas la aĵoj. Ekz. Lavoisier nomis principoj la kemiajn elementojn. - 2. Laŭ vidpunkto logika: Propozicio metita komence de dedukto; ĝi mem en la konsider­ata sistemo ne deduktiĝas de iu alia propozicio estante ekster ia ajn diskuto samtempa. "Kiam iu leĝo estis sufiĉe konfirmita per la sperto. . . , oni povas meti ĝin kiel principon interkonsentante kredi, kvazaŭ tiu propozicio estus certe vera. Por tio oni procedas ĉiam sam­maniere." (Poincaré, La valoro de la scienco). Pli ĝe­nerale oni nomas "principoj" de iu scienco ĝiajn ĉefajn propoziciojn, al kiuj ĉiu plua disvolvo devas esti submet­ata. En tiu senco signifas principo kaj principa tio, kio estas la plej grava, la plej unua, koncerne gravecon laŭ komuna interkonsento, kio estas la plej "fundamenta". Tre ofta en titoloj de la filozofiaj verkoj. - 3. En senco normiga: Regulo aŭ normo por agado, klare montrita al la spirito, esprimita en la frazo. "Principoj de arto."



Propedeŭtiko a. propaedeutics, č. propedeutika, f. propedeutique, g. Propädeutik.

Scienco, kies studo estas necesa preparo por studo de iu alia scienco. Iam ankaŭ enkonduko en sciencon, preparo por profunda studo de iu scienco; sed tiu ĉi uzo ne estas tro internacia. P. filozofia signifas laŭkutime psikologion kaj logikon.


Propozicio a. proposition, č. poučka, soud, súd, f. proposition, g. Lehrsatz, Urteil.

Juĝo esprimita per vortoj, se ĝi estas objekto de logika atento aŭ esploro. Ĝi konstatas el subjekto kaj pre­dikato kunigitaj per kunigilo (1. copula). Sed ambaŭ tiuj partoj estas nocioj laŭ logika vidmaniero, ne es­primoj laŭ vidmaniero gramatika; tial ili povas esti ne unuopaj vortoj sed plurvortaj esprimoj de nocio. Por ke la propozicio estu logike kiom eble plej uzebla, devus esti ambaŭ ĝiaj membroj nocioj kiom eble plej precize difinitaj. La rilaton inter subjekto kaj predik­ato indikas la kunigilo. Laŭ rilato de enhavoj de no­cioj subjekta kaj predikata oni distingas propozicion sintezan kaj analizan. En la sinteza aldonas la predikato al la subjekto novan signon. Ekz. en p. "Kristo estas savinto de la mondo" oni diras, ke no­cio Kristo (subjekto) kaj nocio "savinto de la mondo" (predikato) apartenas al si tiel, ke la predikato estas plua signo de subjekto, kies apartenon en ĝian enhavon oni asertas. En la analiza propozicio oni konstatas, ke subjekto enhavas iun signon. Ekz. en "Simio estas vertebrulo" oni el multaj signoj de simio el­prenas unu por ĝin konstati. Sed la analizeco aŭ sintezeco de la propozicio ne estas absolutaj, ili de­pendas de la interesanto pri la propozicio. Por stud­anto ekz., kiu unuan fojon aŭdas ĝin, estas la formulo (a+b)2 = a2 +2ab +b2 propozicio sinteza, sed por matematikisto ĝi estas analiza, ĉar li bone scias, kiel la rezulto de potencigo estas enhavita en la komenca simbolo. Ambaŭ specoj de propozicioj kondukas al kreado de nocioj. Kiel tio okazas, oni klarigas ĉe juĝo, konservante tiun nomon por fakto psikologia. Por celoj de formala logiko oni enkondukis simbolan skribadon de propozicioj simbolante per S. la sub­jekton kaj per P la predikaton. La kunigilo estas verbo "esti". Ĝi estas laŭ la logika vidmaniero unusola verbo vidiganta per siaj diversaj formoj (ankaŭ la nea) rilaton inter la pritraktataj nocioj. Ĉiuj ceteraj verboj enhavas en sia enhavo ankaŭ atributon kaj ili per tio formas parton de predikato (logika). La verbo esti uzata kiel kunigilo ne signifas ekzisti, sed ekskluzive la rilaton inter la ambaŭ partoj de la propozicio. Se ĝi devas signifi ekziston, oni estas devigata konsideri ĝin atribute. Ekz.: "Dio estas" devus teksti: "Dio estas ekzistania". La rilato de subjekto kaj predikato distingiĝas laŭ kvanto kaj kvalito; el tio sekvas jena div­ido de propozicioj: Laŭ kvanteco ili estas ĝeneralaj kaj partaj laŭ tio, se oni metas la subjekton aŭ en ĝia plena amplekso aŭ en amplekso neprecize limigita. Ekz.: "Ĉiuj homoj estas mortontaj", "Ĉiu objekto falas sur teron" estas propozicioj ĝeneralaj. "Multaj homoj estas honestaj", "Kelkaj miaj amikoj trompis min", estas propozicioj partaj. Propozicioj singularaj apar­tenas al ĝeneralaj. Se mi asertas, ke "Platono estis disĉiplo de Sokrato", mi certe metas la singularan subjekton en ĝia kompleta amplekso, ĉar io alia ne eblas pro ĝia unikeco. Laŭ kvalito estas la propozicioj jesaj kaj neaj. Ekz.: "Dio estas la kreinto de la mondo" aŭ "Dio ne estas la kreinto de la mondo". Kombinante div­idon laŭkvalitan kaj laŭkvantecan oni ricevas 4 spec­ojn, kiujn la skolastikuloj simboligis per jenaj kvar vokaloj:

Propozicio ĝenerala jesa a

" " nea e

" parta jesa i

" " nea o
Por uzo en silogismoj oni simboligis la propoziciojn jene:

S a P legu: ĉiuj S estas P

S e P " neniu S estas P

S i P " kelkaj S estas P

S e P " kelkaj S ne estas P
Simpla estas la propozicio, kiu esprimas apartenon de sole unu predikato al unu subjekto. Kombinita ĝi povas esti aŭ laŭ la materialo aŭ laŭ la formo. Laŭ la materialo ĝi estas kombinita, se ĝi enhavas plur­ajn subjektojn aŭ predikatojn. Laŭ la formo ĝi povas esti supoza, modusa kaj rilata. La supoza propo­zicio nek jesas nek neas absolutmaniere, sed nur kun supozo; ĝi povas esti kondiĉa, disiga kaj kuniga. La kondiĉa p. jesas aŭ neas sub kondiĉo. Ekz.: "Se vi kredos al mi, vi estos savita." P. disiga proponas elekton inter pluraj eblecoj: "La kompanio aŭ likvidos aŭ bankrotos." P. kuniga neas samtempan eblecon de pluraj nocioj: "La sama aĵo ne povas samtempe ekzisti kaj ne ekzisti." La modusaj propozicioj havas kunigilon determinitan per esprimoj de neceso, ebleco aŭ kontingenteco; estas kvar specoj da ili: Necesa, kies foriga kontraŭo ne estas ebla. "S necesas esti P, ĉar ĝi ne povas esti ne-P." "Dek kaj dek estas dudek." "Sumo de anguloj en triangulo estas 180o." "Ĉio re­ala estas ebla, sed ne inverse." Problema, kiu ne kontraŭas al tio, kio estas konata: "Sur iu planedo verŝajne estas loĝantoj." "Eble ie ekpluvis." Aserta, kiu konsentas kun la donita scio aŭ konitaĵo. "Sankta Paŭlo predikis en Ateno. " "Descartes estis en junaĝo militista oficiro." Rilata, kiu eldiras manieron, laŭ kiu predikato rilatas al subjekto: "Paris estas pli granda ol Praha."
Psika a. psychical, č. psychický, f. psychique, g. psychisch.

Kio koncernas fenomenojn ne-materiajn, fenomenojn de la interna mondo en la plej vasta senco. Substan­tive psiko, substrato de ĉiuj internaj fenomenoj de la interna mondo; ĝi ne entenas iajn ajn teorion aŭ aserton pri esenco de la fenomenoj, kiujn observas psikologio. En tiu senco psiko estas ideo analogia al materio, kiu same povas esti rigardata substrato de fe­nomenoj de ekstera mondo, de la mondo fizika. Psi­kologion laŭ tiu vidmaniero neniel interesas esenco de psiko, sed sole la psikaj fenomenoj analogie kiel fizikon kaj ĥemion ne interesas esenco de la materio, sed sole la fenomenoj materiaj.


Psikoanalizo a. psycho-analysis, č. psychoanalýza. f. psychoanalyse, g. Psychoanalyse.

Psikologia klinika metodo, kiu profundiĝis kaj dis­vastiĝis en teorion iom fantazian kaj mitan, sed tre ŝatatan kaj influan precipe pro ĝia uzebleco psiko­logia kaj terapia. Ĝia fondinto estas Wiena kuracisto Sigmund Freud (* 1856). Laŭ ĝi la homa psiko estas kunmetita el du specoj de ideoj. Unuaj estas ideoj konsciaj, la duaj subkonsciaj. La ideoj konsciaj estas tiuj, kiuj kreas tutan nian konscion; ili ne estas ĉiuj samtempe konsciataj, la plej multaj el ili daŭras sub la sojlo de konscio, kaj supreniras super ĝin laŭ asociaj leĝoj dum la plej diversaj okazoj. Sed krom tiu ĉi konscia parto de la psiko ekzistas ankoraŭ ĝia dua, pli ampleksa parto, en kiu estas ideoj tute for­gesitaj, kiuj povas aperi super la konscia sojlo nur dum kondiĉoj malfacile efektivigeblaj. Sed tiu sub­konscio ne konsistas sole el iaj forgesitaj ideoj, kiuj kunmetus ĝin kvazaŭ aron da ideoj analogie, kiel prezentas konscion empiria psikologio. Male: la sub­konscio estas tio, kio reale ekzistas. Tiel instruis Eduard Hartmann. En tiun subkonscion povas eniĝi diversaj ideoj, jen konsciataj, jen perceptataj sen­konscie. Kelkaj el ili povas esti ideoj fiksaj, kiuj in­flluas idearon konscian. Infiuo de tiaj subkonsciaj ideoj (rememoroj pri pasintaj travivaĵoj aŭ aŭditaĵoj elvokintaj doloron aŭ honton) povas efiki ofte mal­utile je la konscio kaj kaŭzi diversajn malsanajn statojn psikajn eĉ korpajn. Laŭ Freud estas enhavo de tiuj subkonsciaj, ne tute forgesitaj, sed de la volo en subkonscio tenataj ideoj, preskaŭ ĉiam sekas. Se oni sukcesas tamaniere transigi la subprematan ide­on el subkonscio en konscion, estas ĝiaj malutilaj efikoj forigataj. Por trovi ĝin Freud elpensis kaj ellaboris sian psikoanalizan metodon: longedaŭre kaj ripetate oni demandas la pacienton pri ĝiaj se­kretaj deziroj kaj pekoj kaj esploras ĝiajn sonĝojn. Per pacienca analizado de respondoj kaj sonĝoj de la paciento trovas la kuracisto la subkonscian ideon kaj diras ĝin al la paciento, per kio ĉesas ĝiaj malutilaj efikoj je la konscio. Freud enkondukis sian metodon en 1894 kaj ĝi baldaŭ trovis vastan aplikon ĉe kurac­ado precipe de histerioj. Grave pliriĉigis ĝin psikologia skolo de Nancy precipe per esploradoj de Bern­heim, Coué, Baudouin pri sugestio kaj aŭtosugestio. Laŭ ili ĉiu sugestiita ideo tendencas al efektiviĝo. "Sugestio aŭ aŭtosugestio estas ideo, kiu transform­iĝas subkonscie en faron (pli bone dirite en realon)." Oni sukcese prilaboras sur bazo de tiu ĉi teorio metodojn por kuraci diversajn malsanojn kaj por eduki infanojn. En principo diferencas tiuj ĉi novaj metodoj de la malnovaj per tio, ke ili volas infiui la fantazion, ne la volon.


Psikofiziko a. psychophysics, č. psychofyzika, f. psy­chophysique, g. Psychophysik.

Scienco pri fenomenoj ĉe la limoj de psikologio kaj naturscienco. Fondis ĝin Fechner (1860), ĝia ĉefa konkeraĵo estas psikofizikaj leĝoj pri rilato de intens­ecoj de ekscitoj kaj sensacoj nomataj laŭ Weher kaj Fechner. V. Sensaco! Nune oni uzas la nomon por signi grupon de psikologiaj metodoj provantaj mezuri elementajn faktojn psikologiajn laŭ modeloj fiziolog­iaj kaj pri psikofizika paralelismo. V. t.


Psikologio a. psychology, č. psychologie, psycho­logia, f. psychologie, g. Psychologie.

Scienco pri la psikaj fenomenoj, tio signifas pri tiaj, kiuj okazas en nia interno estante nepercepteblaj per niaj sensoj, sed perceptataj per introspekto, tio signifas senpere, sen pero de la sensoj, do sen la eblaj sensaj trompigoj. Krom tio estas objekto de p. fenomenoj alireblaj al la sensoj kaj nur al la sensoj, kiuj laŭ ŝajno aŭ laŭ sperto havas siajn kaŭzojn en la feno­menoj psikaj. Tiujn oni nomas per komuna vorto kon­duto. Ofte oni distingas la fenomenojn konstateblajn nur per introspekto "fenomenoj de la interna mondo aŭ psikaj" de ceteraj "fenomenoj de la ekstera mondo aŭ fizikaj." Psikaj fenomenoj estas ekz. timo, kolero, rememoro pri rozo donacita hieraŭ al mi, sopiro revidi la belulinon ĵus naĝintan preter mi en la maro, kaj similaj multaj. Fenomenoj de ekstera mondo, kiuj estas same objektoj de psikologia observo, estas ekz.: paliĝo de homo, se li ekaŭdas fortan pafon, movo, kian faros infano 2-jara ekvidante sian patrinon, kioma procento de l4-jaraj studantoj mensogos raport­ante pri siaj rezultoĵ dum la lasta sporta konkurado, kaj similaj multaj. La klasika p. pensas, ke temo de ĝi povas esti ekskluzive la fenomenoj internaj, la behaviorisma skolo, ke ekskluzive la eksteraj, al sensoj alireblaj, la konduto. La plejmulto de samtempaj psikologoj rigardas kiel objekto de psikologia esploro la ambaŭ sferojn de tiuj faktoj kaj oni difinas kiel centran taskon de p. priskribi normalan homan menson, specojn de ĝia disvolvo kaj evoluo kaj man­ierojn de ĝia aktiveco. Estas diversaj fakoj de p. laŭ la celoj kaj laŭ la metodo; la ĉefaj estas: l. P. de normala matura homo. 2. P. de animaloj. 3. P. de infano. 4. P. individua (g. ankaŭ differenzielle P. ) klopodas difini kaj laŭ ebleco eligi specialecojn de unuopaj mensoj. 5. P. de homo en nenormalaj kaj malsanaj statoj de la menso. 6. P. socia, studo de menso de homamaso kaj de ĝia influo je la individua menso. En ĉiu de tiuj ĉi fakoj oni uzas ĉiujn taŭgajn metod­ojn esplorajn. Estas distingeblaj la tri ĉefaj grupoj: l. Introspekto; ĝi koncernas ne sole la sinobservon de si mem, sed ankaŭ la raportojn, kiujn donas pri la propra interna sinobservo aliaj personoj. Tiu me­todo estas kun sukceso uzebla en diversa amplekso en ĉiuj fakoj psikologiaj escepte psikologion de bestoj. 2. Observo kaj klarigo de konduto, t. e. korpaj agoj esprimantaj la psikajn procedojn en interno de homoj kaj bestoj. 3. Studado de objektoj kreitaj per mensa kaj korpa agado de homoj kaj bestoj por konstati, kiamaniere ili povas klarigi esencon kaj agadon de la mensoj, kiuj ilin kreadis. Birda nesto, abelujo, pri­mitivula muziko, lingvo, moraj kutimoj, leĝara kodo, kavalira kastelo, poemo, infana desegnaĵo, esperant­ista klubo, rega sistemo same kiel ĉiu alia produkto de animala agado povas esti studata laŭ la psiko­logia vidmaniero kun ia rezuluto. Kombinado de tiuj tri specoj de metodoj estas tre utila, sed efektivigebla ĝi estas plej ofte nur dum agado iniciatita laŭplane kaj vole, tio estas ĉe psikologia eksperimento. Ofle estas bezone fari la saman eksperimenton ĉe pluraj individuoj kaj prilabori la rezultojn statistike.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11


Elŝuti 0.52 Mb.

  • Pragmatikismo
  • Primatoj
  • Propedeŭtiko
  • Psikoanalizo

  • Elŝuti 0.52 Mb.