Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Moraviaj esperanto pioniroj

Elŝuti 0.52 Mb.

Moraviaj esperanto pioniroj




paĝo7/11
Dato14.03.2017
Grandeco0.52 Mb.

Elŝuti 0.52 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11

Moduso a. mode, mood, č. modus, f. mode (masc.), g. Modus.

Ĉia difino de iu aĵo por ia teknika uzo. Maniero, per kiu vidigas sin esto aŭ okazado. Descartes difinas iom neprecize: "Kiam mi diras ĉi tie maniero aŭ moduso, ni ne intencas diri ion alian ol kion mi aliloke nomas atributo aŭ kvalito. Sed kiam mi konsideras, ke substanco estas en koncerna stato alimaniere diversigita, mi uzas prefere la nomon moduso aŭ maniero kaj kiam pro tiu ĉi ŝanĝado ĝi povas esti tiel nomata, mi nomas kvalito la diversajn manierojn, pro kiuj ĝi estas tiel nomata; finfine kiam mi pensas pli ĝenerale, ke tiuj modusoj enestas en la substanco ne konsiderante ilin alimaniere ol kiel dependantaj de tiu substanco, mi nomas ilin atributoj. Kaj ĉar mi ne rajtas koncepti en Dio iun variadon aŭ ŝanĝadon, mi ne diras, ke en li enestas modusoj aŭ kvalitoj, sed mi preferas diri atributoj." El tiu signifo rezultas uzo de tiu termino ĉe Spinoza, por kiu modusoj estas izolaj aĵoj aŭ ideoj, do fenomenoj, en kiuj sin la substanco aperigas. "Kiel moduso mi komprenas afekciaĵojn de la substanco aŭ se estas io alia, per kio ĝi ankaŭ estas kon­ceptata." Ekz. ideo de justeco, rememoro pri ama aventuro, peceto de granito estas diversaj modusoj de la sama substanco. M. tiel difinata kontraŭas al atributo. - En logiko: formoj, kiujn povas havi si­logismo koncerne kvaliion kaj kvantecon de siaj pro­pozicioj.


Molekulo a. molecule, č. molekula, f. molécule, g. Molekule.

La plej malgranda parteto, je kiu oni povas dividi ŝtofon fizike t. e. neŝanĝante ĝian kvalitaron kemian; ekz. per solvado, vaporigado k. a. La molekuloj persistas el atomoj. Eĉ molekuloj de kemiaj elementoj estas pluratomaj, plej ofte duatomaj. La absolutaj pezoj kaj dimensioj de molekuloj estas konataj. ­V. Materio.



Monismo a. monism, č. monizmus, f. monisme, g. Monismus.

Filozofia vidpunkto, kiu reduktas la diversecon de ĉiuj korpaj kaj animaj fenomenoj je unu baza prin­cipo, supozas aŭ akceptas sole unu specon de realo (aŭ materian aŭ spiritan) aŭ akceptas materion kaj psikon kiel esence diferencajn sed egale valorantajn aperaĵojn, atributojn, flankojn de la sama realo. Se oni deklaras pri realo, ke ĝi estas nekonebla, ni pa­rolas pri m. agnostikisma. Se estas akcentata plena paraleleco inter la reakcioj materiaj kaj psikaj sen ia ajn reciproka afekciado, oni parolas pri m. paralel­isma. Se oni supozas kiel tiun unusolan realon la senkonscion, ni parolas pri m. senkonsciisma. An­kaŭ filozofio de identeco estas monisma. La terminon kreis Ch. Wolff (1673-1754). Kontraŭo: pluralismo, dualismo. La nuntempa m. estas materialisma aŭ energiisma, ĉar ĝi vidas la unuecan substancon aŭ en materio aŭ en energio. Precipe Ernst Haeckel kaj W. Ostwald provis popularigi la energiisman monismon kiel religian konvinkon anstataŭontan la popolan re­ligion. Monista Ligo (Monisten-Bund) estis fondita 1906. Ĝia celo estas "klopodi por libera, laika klerigo, kiu ne bazas sur dogmo sed sur (nedogme kompren­ata) scienco, kiu havas siajn celojn ne en la supernatura mondo sed sur tiu ĉi tero, la mondon ne neas askete, sed volas ĝin harmonie disvolvi." Por tiu ĉi celo m. estas pli elirpunkto kaj komuna bazo ol me­tafizika sistemo. Same la angla revuo The Monist pro­pagandas ĉiujn doktrinojn iel ajn monismajn. Celo de monisma movado estas apliki monismajn dokirin­ojn por starigo de etikaj normoj. Certe estas grandn morala valoro en firma tendenco ĉiam kaj en ĉiu si­tuacio pensi kaj rezoni klare laŭ sciencaj principoj, neniam malatenti la faktojn kaj fiksi siajn celojn laŭ la plej klara kono pri tio, kio ekzistas kaj kio povas ekzisti.



Moralo a. morality, č. mravnost, f morale, g. Sitte, Sitten, Sittlichkeit.

Aro de reguloj pri ĝusta vivmaniero, kiel ili rezultis el evoluo de homa socio, subjektivaj kaj objektivaj, kiuj validas aŭ subjektive aŭ objektive. "Ĉiu popolo havas sian moralon, kiu estis fiksita per kondiĉoj, sub kiuj ĝi vivis. Oni ne povas subigi ĝin al iu alia mo­ralo, kiom ajn alta, sen meti tiun popolon en malordon." (Durkheim.) "Ekspliki la malbonon estus absurda kaj metafiziko ne rajtas ekspliki tion, kion moralo kondamnas." (J. Lachelier).


Nihilismo a. nihilism, č. nihilizmus, f. nihilisme, g. Nihilismus.

En noetiko doktrino, laŭ kiu ne ekzistas ia ajn ebleco koni ian universalan, firman veron. En metafiziko neado de ĉiu realeeo de la ekstera mondo, de la mult­eco de la aĵoj. Rusa nihilismo estas nomo, kiun don­adis al si rusaj progresemaj kaj revoluciaj politikistoj. Unuan fojon uzis tiun nomon Turgenev en la romano Patroj kaj infanoj (1862). Ĝi signifis pesimisman in­dividualisman kaj naturalisman kritikon de la socia organizo, kaj pravigadis rnalaprobon de ĉia devigado socia koncerne individuon. Parto de tiu grupo fariĝis pli poste terorista, sed oni ankaŭ tiam nomis ĝin nihilistoj.


Nimfomanio a. nymphomania, č. nymfomanie, nymfomania, f. nymphomanie, g. Nymphomanie.

Malsaneca nesubpremebla seksa deziro ĉe virino. Ĉe viro estas nomata Satiriazo. Ĝi aperas kiel simptomo ĉe diversaj psikaj malordoj, sed precipe kiel akuta manio, estante iam komenca simptomo de tia malordo. Nimfomanio koncernas precipe malsanan pasion por seksa kuniĝo. Erotomanio koncernas eksterordinaran konceniriĝon de la menso al amo kaj amindumado.


Nocio a. notion, č. pojem, f. notion, g. Begriff.

Baza ideo de la formala logiko: ideo posedanta ĉiujn signojn bezonajn por esti bone priskribata kaj eks­kluzive tiujn ĉi signojn. Alivorte: ideo difinita laŭ lo­gikaj reguloj. Komparata kun la ideo aŭ imagaĵo la nocio estas artefarita, dum la imagaĵo estas natura fakto. Ju malpli da signoj posedas la nocio, despli ĝe­nerala ĝi estas; ju pli da signoj ĝi posedas, despli ĝi estas speciala; unikaj (konsciate) nocioj ne diferencas de unikaj imagaĵoj. Oni nomas enhavo de nocio tuton de ĝiaj signoj kaj amplekso de nocio la tuton de nocioj malpli ĝeneralaj al ĝi subordigitaj kaj de ĝi entenataj. Sekve ju malpli granda estas la enhavo, despli granda estas la amplekso de la nocio kaj in­verse. Ekz. "Pura kemia ŝtofo" estas nocio tre ĝene­rala; ĝiaj signoj estas: ĉiuj universalaj fizikaj signoj de la materio kaj krom ili nur, ke pri ĝiaj kompon­antoj validas la leĝo pri konstantaj kaj oblaj proporcioj laŭpezaj. Do enhavo tre malvasta; kontraŭe ĝia amplekso estas ĉiuj ĥemiaj ŝtofoj jam preparitaj kaj ankoraŭ preparotaj. Oni distingas ankaŭ inter nocioj konkretaj, kiuj estas imageblaj, ekz. "diamanto", kaj abstraktaj ekz. "justeco." El la konkretaj estas per plua abstraktado derivataj nocioj genraj ekz.: "juvelŝtono." - La estiĝon de la nocioj klarigas logik­istaj skoloj diversmaniere. Oni diferencigas tiurilate nociojn apriorajn aŭ purajn i. e. tiujn, kiuj ne devenas el la sperto, kaj nociojn aposteriorajn aŭ empiriajn, kiuj estas entenataj en diversaj unuopaj objektoj povante esti devenigataj de ili. Ekz. nocio de vertebrulo estas entenata en la nocioj de ĉiuj klasoj de la ani­maloj havantaj vertebrojn. Laŭ empiriismo ne ekzistas nocioj aprioraj. Laŭ apriorismo la unusolaj efektivaj nocioj estas la aprioraj; ĉiu aposteriora nocio bazus sole sur simileco ne sur identeco.


Nominalismo a. nominalism, č. nominalizmus, f. nominalisme, g. Nominalismus.

Mezepoka nomo por doktrino, ke ĝeneralaj ideoj, "universalaĵoj" (universalia) ne posedas ian ajn re­alan ekziston estante ekskluzive nomoj genraj, nuraj ĝeneralaj signoj de la realaj opaj aĵoj. Unua nominalisto mezepoka estis Johano Roscellinus el Com­piegne (1050-1120). Kontraŭa doktrino estis tiam no­migita realismo; laŭ ĝi la ĝeneralaj ideoj efektive ekzistas, estas realaj, ili ja ekzistis eĉ antaŭ la opaj aĵoj. (Vilhelmo el Champaus, 1070-1121, Anselmo el Canterbury, 1033-1109). Laŭ nominalismo do ekzistas reale ekz. ĉiu unuopa ĉevalo, pri kiu ni spertas; laŭ realismo tiuj de ni spertataj ĉevaloj ne ekzistas reale; kio reale ekzistas antaŭ, en kaj post tiuj opaj ĉevaloj, tio estas ia ĉevaleco, ideo de genro-ĉevalo. N. estis kondamnita pro religiaj argumentoj en Soisson 1092. En 14-a jarcento renoviĝis la disputo pri universal­aĵoj, kiam Vilhelmo el Occam (1270-1347) restarigis per ekstreme efika kaj trapenetra dialektiko la nominalismajn tezojn; ĉiun konon li derivas el sperto (eks­tera kaj interna). Nominalismo iom post iom forigadis la realisman konceptadon; ĝi signifis kritikismon kontraŭ la ontologia metodo mezepoka kaj ebligis al filozofado ekiron al pli libera pensado.


Normo a. norm, č. norma, f. norme, g. Norm.

Principa regulo, kiu regas niajn pensadon, sentadon kaj voladon, se ili estas atingontaj ian specialan celon. Normo por pensado estas vero; por sentado belo; por volado bono: Oni povas do diri pri tiuj ĉi konceptaĵoj, ke ili estas normigaj (normative, normativní) prin­cipoj kaj ke ili respondas al la tri filozofiaj sciencoj: logiko, estetiko, etiko. Tiujn filozofiajn sciencojn oni ofte nomas normecaj diferencigante ilin de la na­tursciencoj, kiuj estas kaŭzecaj. La kaŭzecaj sciencoj esploras la mondon, kia ĝi estas, trovante la leĝojn ĝin regantajn, dum tiuj tri filozofiaj sciencoj intencas trovi, kia la mondo devas esti. Laŭ tiu vidmaniero la normo estas celo metita anstataŭ la leĝo. La normo estas mezurilo por valoroj. Deveno de normoj povas verŝajne esti sole ĝenerala interkonsento. La norm­ecaj sciencoj, pli bone dirite, geniaj homoj, elpensas ilin kaj starigas ilin montrante konvinke ilian uzeblecon por atingo de celoj ĝenerale volataj kaj aprob­ataj. Tial oni iam diras, ke la sciencoj normecaj ne estas sciencoj, ĉar scienco ne devas starigi la normojn sed sole observi kaj ekspliki iajn rilatojn. Oni ankaŭ provas anstataŭi la logikon, estetikon kaj etikon norm­ecajn per "eksperimentaj." Nune daŭre estas pligrav­iĝanta la opinio, ke ankaŭ la leĝoj de la natursciencoj ne estas realaj faktoj, sed konvenciaj elpensaĵoj, kreitaj por difinita celo.


Noumenon a. noumenon, č. noumenon, f. noumene, g. Noumenon, Ding an sich. (Greka vorto: io konata.)

Objekto de pura pensado aŭ de racia intuo, senigita de ĉiuj sensaj elementoj. Platono uzas plurfoje tiun terminon en senco pensa aĵo, kompreneblaĵo. Kant uzas ĝin ĝenerale kiel ekvivalentan por aĵo en si mem; tio estas kiel aĵo neestanta objekto de sensoj, do io, kio estas ekskluzive sole pensebla. Sed en sia dialektiko li atribuas al penso estanta super sensaj skemoj specialajn funkciojn. Ĝi unue limigas la feno­menan mondon de sensoj kaj igas nin konscii mondon kiel realon ekzistantan sub ĝi. Due ĝi donas ideon de tuteco, kiu povas, kvankam ĝi neniam estas efektivig­ebla, servi kiel normo ebliganta plej grandan komplet­econ de sperto. Kvankam do noumenon signifas "ne­nion", objekton malhavantan ĉiun econ de fenomeno, ĝi povas esti grava en etiko. Ĉar praktika intelekto trovas mondon de noumen-oj, mondon de teoriaj eblaĵ­oj, la plej taŭga praktika realeco en konscio pri devo.


O En logiko simbolo de propozicio parta, nea, laŭ mne­monika versoparo. V. A.
Objektivismo a. objectivism, čč. objektivizmus, f. objectivisme, g. Objektivismus.

l. Doktrino atribuanta al niaj ideoj objektivan valid­econ kaj tial supozanta, ke nia penso kapablas atingi realan veron. Ĝi kontraŭas skeptikismon kaj feno­menismon. - 2. Doktrino tendencanta malatenti mensan kaj spiritan flankojn en la teorio pri realeco. ­3. En etiko konvinko, ke la celo de moralo estas atingi objektivan staton de moraleco, kiu estas konstatebla pro ekzisto de objektivaj mezuriloj kaj celoj de morala agado. Kontraŭo: Subjektivismo.


Ontologio a. ontology, č. ontologie, ontologia, f. ontologie, g. Ontologie.

Parto de filozofio traktanta pri efektiva, absoluta, ek­zisto, pri "esto kiom ĝi estas esto" (Aristotelo). Ĝi estas parto de metafiziko aŭ la metafiziko mem, se ĝi postulas ontologian ekziston de iaj substancoj. Tiam oni nomas ontologion ĝenerala metafiziko. Oni divid­as ĝin je iri fakoj: l. Pri esto studata laŭ ĝia enhavo, i. e. pri ĝia difino kaj ĝia esenca konsisto. 2. Pri divido de la nocio "esto" laŭ ĝia amplekso. 3. Pri la kaŭzoj, t. e. pri atentinda esto de diversaj estoj, kiel ili diversmaniere inflluas unu la alian.


Optimismo a. optimism, č. optimizmus, f. opfimisme, g. Optimismus.

Konvinko aŭ nura humoro, elirpunkto aŭ konsekvenco de diversaj doktrinoj etikaj aŭ metafizikaj, kiu kred­igas, ke la sumo da bono kaj plezuro en la mondo su­peras la sumon de malbono kaj doloro. Ĝi respondas jese al demando pri pozitiva valoro de vivo kaj de la mondo. "Kio ajn estas, estas bona" (Pope). Origine ĝi estas nomo por doktrino de Leibniz, kiu volis pruvi per sia glora trilemo, ke la ekzistanta mondo estas la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj. Lia pruvo estas ofte citata ekzemplo de pruvo nedirekta: Se la ekzistanta mondo ne estus la plej bona el ĉiuj eblaj, ni estus devigataj supozi, ke Dio la plej bonan mondon krei aŭ ne kapablis, aŭ ne volis, aŭ ne povis. Sed la unua supozo kontraŭas Dian ĉionsciecon, la dua lian plej altan bonecon, la tria lian ĉionpovecon. Inter mo­dernaj metafizikoj ofte estas optimismo la suba hu­moro ĉe vitalismaj iam eĉ ĉe mekanismaj doktrinoj. O. bazas sur la spekulacio pli ol pesimismo kaj ne estas tiom facile refutebla, sed certe mankas ankaŭ por ĝi objektiva mezurilo por valoroj kaj kia ajn scio pri celo de la mondo. Optimismaj estis krom la Leibniza la filozofioj de Platono, stoikuloj, Hegel.


Panlogismo a. panlogism, pallogism, č. panlogiz­mus, f panlogisme, g. Pnnlogismus. Vidu: Logikismo.
Panpsikismo a. panpsychism, č. panpsychizmus, f. panpsychisme, g. Panpsychismus.

Konvinko, ke ĉia materio estas ne sole vivanta (hilo­zoismo), sed ke ĝi enhavas ian specon de animo ana­logia al individua animo homa. "Oni devas supozi, ke kiel la korpo aŭ cerbo de homa estaĵo estas videbla manifestiĝo de konscio de la homa estaĵo, ankaŭ ĉiu alia materia aperaĵo kaŝas post si iun fakton psikan, kies manifestiĝo ĝi estas kaj kiu estas pli simpla ol nia konscio, taksante tion laŭ tio, ke ankaŭ la kon­cerna materia fakto estas pli simpla ol nia cerbo." (Th. Flournoy 1904). Ĝi estas nura hipotezo, por kies pruv­ado mankas kiel ajn fakto.


Panteismo a. pantheism, č. panteizmus, f. panthe­isme, g. Pantheismus.

Metafizika klarigo de ekzisto kaj organizo de uni­verso per supozo, ke ĝi estas manifestiĝo de Dio, ke la mondo kaj la Dio estas la samo, ke la korpo kaj animo estas du flankoj de la sama eterna ekzistaĵo. Ĝia principo estas tre malnova. La penso, ke la mondo kaj Dio estas la samo, altrudadis sin ĉiam al ĉiuj spiritoj, kiuj konceptis la organizecon de la mondo, sed rigardis abaurda ideon, ke la mondo estis kreita. En la aniikva epoko tiaj eatis stoikuloj kaj la nov­platonano Plotino. Dum renesanc-epoko eatis multaj panteismaj spiritoj, la plej brila inter ili Giordano Bruno (1548-1600). Sed la plej konsekvencan kaj vast­an panteismon ellaboris Benedikto Spinoza (l632-1677). Tio, kio laŭvere ekzistas, estas laŭ li substanco. Substanco li nomas "tion, kio ekzistas samo per si mem kaj konsciigas sin mem al si, t. e. tion, kies nocio ne bezonas nocion de iu alia aĵo por esti kon­ceptata." La substanco estas necesa, eterna, perfekta, senfina, kaj pro tio ankaŭ unusola, ĉar du senfinaĵoj ne povas ekzisti en la sama spaco aŭ en la sama tempo. La senfineco povas ja laŭ logiko esti sole unu. La substanco posedas sole la kvaliton de ekzisto. Ĉio, kio estas limigita kaj malnecesa (kontingenta), kio ne havas sian kaŭzon en si mem, ĉio, kion oni povas koncepti ekskluzive per alia aĵo, pri tio oni neniam povas diri, ke ĝi efektive ekzistas; tio estas sole mo­duso de tiu unusola substanco. La substanco havas sennombre multajn atributojn, el kiuj ĉiu esprimas ĝian eternan kaj senfinan esencon, kaj estas nekon­diĉita enhavante sian kaŭzon en si mem. Ĝi estas Ia Dio. Do Dio ekzistas reale, ĝi estas ekzistaĵo necesa, ĉar la neceseco devas aparteni inter kvalitojn de la senfina substanco. Sed Dio ne povas ion krei; tio kontraŭus al nocio de substanco, kiu estas la perfekta kaj senfina. La mondo materia kaj psika estas la solaj du el sennombraj atributoj, kiujn ni povas percepti. Ĉiu el tiuj du atributoj vidigas sin en diversaj modusoj, kiuj ĉiuj estas kunigitaj laŭkaŭze. Tiu ordo reganta inter fenomenoj de spaco kaj de penso estas konsekvenco de ilia komuna esenco, de la eterna, necesa Dio. Tial estas fiksaj rilatoj inter fenomenoj materiaj kaj animaj "ordo kaj rilato de konceptaĵoj estas la sama kiel ordo kaj rilato de objektoj" (ordo et con­nesio idearum idem est alque ordo et con­nesio rerum). La karakterizo de pensa atributo estas, ke la penso mem konsciiĝas. En ĝi do konsci­iĝas Dio mem. Sed neniel komplete, sole parteto, kiu povas konsciiĝi en la homa animo laŭ leĝoj en eterna substanco eterne validantaj. La eroj de la mondo ne estas la Dio mem, sed ili partoprenas en la dieco. - La vorto p. estis uzita la unuan fojon de Fai 1709, antaŭ li "panteisto" de J. Toland 1705. Kp. Substanco, mon­ismo, mistikismo.


Pararelismo psikofizika a. psychophysical parallelism, č. psychofyzický paralelizmus, f. paralléI­isme psycho-physique, g. psychophysischer Parallel­ismus.

Hipotezo de pozitivisma psikologio, laŭ kiu al ĉiu fe­nomeno psika korespondas iu fenomeno fiziologia (plej ofte en la cerbo aŭ nervaro). La ambaŭ feno­menoj korespondaj ne estas reciproke kaŭzo aŭ re­zulto unu de la alia, sed iras sole "paralele." Tasko de pozitivisma psikologio estas trovi la fiziologiajn fenomenojn korespondantajn kun la psikaj. Ĉar in­versa valideco de tiu hipotezo ne estas nek povas esti supozata, la termino mem ne estas tro taŭga, kvankam ĝi estas uzata de eminentaj verkistoj. - Laŭ Spinoza kaj Leibniz korespondas al ĉiu fenomeno materia iu fenomeno psika kaj inverse. Por tia hipotezo la ter­mino p. taŭgas pli, sed nun ne estas uzata.


Paralogismo a. paralogism, č. paralogizmus, f. paralogisme, g. Paralogismus.

Erariga konkludado, al kiu oni venis sen trompiga intenco. Tial ne estas en ĝi la malŝatiga nuanco kiel en sofismo. Kant nomigas p. de la pura racio kon­kludadon, ke el unueco kaj stabileco de la konscio sekvas simpleco kaj nemortebleco de la animo.


Parapsikologio č. parapsychologie, parapsycho­logia, f. parapsychologie, g. Parapsychologie.

Laŭ E. Boirac kaj K. Oestereich parto de psikologio esploranta fenomenojn "okultajn": telepation, spiritismon, telekineson kaj simile.


Pasio a. passion, č. vášeň, f. passion, g. Leidenschaft.

Emocio, ĉe kiu la vola elemento fariĝis tiom forta deziro, ke ĝi superas ĉiujn ideojn kaj tendencojn serĉ­ante kaj trovante kun granda sagaceco rimedojn por plenumi la dezirataĵon ofte sen ia ajn atento pri la konsekvencoj. Tiamaniere p. malgrandigas la liberecon kaj plimalvastigas la konscion preferigante ideojn al ĝi favorajn kaj subpremante ĉion alian. Sed la efiko de la pasioj ne estas necese malbona. Kontraŭe: ilia koncentriga kaj impulsa efikoj povas ofte konduki al bona farado kaj pasio povas tiamaniere esti valora ilo. Estas korpaj kaj spiritaj pasioj. Ĉiu deziro povas fariĝi pasio. La pli malnova psikologio ne distingis inter sentafekcio kaj pasio. Tion ekfaris nur Kant. Laŭ li pasio estas tendenco malebliganta regadon pri si mem aŭ "tendenco, kiu malhelpas al la racio kom­pari ĝin kun la sumo de ĉiuj tendencoj."


Patristiko a. patristic philosoplsy, č. patristika, f. philosophie patristique, g. Patristik.

Filozofio de la unuaj kristanaj pensuloj, "sanktaj patr­oj" kaj "sanktaj doktoroj" en la unuaj jarcentoj post Kristo. Ĝi diferencas de la filozofio mezepoka kaj mo­derna per tio, ke ĝi estas neniel dividita de la kristana teologio. La kristana religio estas en tiu epoko rigard­ais kiel la plej vera filozofio. Antikaj filozofiaj sistemoj kaj ideoj estas prenataj por defendi la religion kaj por konstrui ĝian instruon, plenigi ĝian doktrinaron. En la unua periodo (ĝis ĉirkaŭ la 200-a jaro) superas inte­reso defenda kontraŭ la paganismo kaj gnostikismo, en la dua periodo (200-450) superas la tendenco uzi fi­lozofion por formuli la kristanan doktrinaron. Post la jaro 450 komencas superi tendenco, sistemigi kaj pro­fundigi la akiritajn doktrinojn. La tiamaj verkistoj verkis latine aŭ greke. Patristiko daŭras ĝis ĉirkaŭ la 9-a jarcento. Tiam komenciĝas "antaŭskolastiko". Filo­zofia prilaboro de la novaj religiaj elementoj komenc­iĝas jam en la apostola epoko kaj ĝiaj rezultatoj estas trovataj precipe en la leteroj de s-ta Paŭlo kaj en la verkaĵoj de s-ta Johano. La apologiistoj plej proksimaj laŭtempe al la apostola epoko estas nomataj "apostolaj patroj." Ili redonas en siaj verkoj, preskaŭ ĉiam laŭ­okazaj, unuopajn kristanajn doktrinojn. Sed iliaj verkoj estante tre signifaj por evoluo de la religio havas por filozofio preskaŭ nulan signifon. Sed en la dua jarcento komenciĝas jam filozofie grava batalo de la apologiistoj kontraŭ du frontoj. Unue kontraŭ la pa­ganistaj riproĉoj kaj kritikoj pri la kristanismo, due kontraŭ la religi-filozofia spekulacio penetranta el la propraj kristanaj vicoj en la originan kredenhavon kaj difektanta ĝin sub la nomo de gnostikismo. La apologiistoj estis viroj bone edukitaj en la grekaj literaturo kaj filozofio kaj iliaj apologioj bazis sur la iliatempaj religiaj kaj etikaj ideoj. Tiel ili kunigadis la doktrinaron kristanan kun la idearo de la klera paganismo kaj klopodis akiri la superajn klasojn por kristanismo. En la instruo de Kristo ili vidis la unusole savantan filozofion, kiu bazas sur la firma fun­damento de la Dia revelacio. La verko de la unua apologiisto Quadratus estas perdita escepte malgrand­an fragmenton. La plej ĉefa reprezentanto de tiu ĉi skolo estas Flavius Justinus (ĉirkaŭ 150 p. K.). Li kred­is, ke preskaŭ ĉio el kristanismo estas en eretoj enhavita en la instruoj de antikaj filozofoj kaj en pagan­isma mitologio. Sed la kristanismo kunigas ĉiujn veraĵerojn en unusolan tuton. Kontraŭulo de gnostikuloj estis episkopo en Lyon Ireneus (mortis č. 202). En la vicon de malamikoj de gnostikuloj apartenas ankaŭ Q. F. S. Tertullianus (č. 160). Li estas kreinto de la latina teologia terminologio kaj signifas la unuan klasikulon de la latinlingva eklezia literaturo. El la dua epoko precipe notindaj estas F. F. Clemens el Aleksandrio (I50-216) kaj Origenes (185-255). Ili reprezentas gnostikon, kiu scie volas resti netuŝita de la herezo kaj konservi la universalan (katolikan) kredon. Ili ŝatas la Helenan sciencon kaj precipe la Helenan filozofion kaj volas ilin uzi por pruvi kaj disvolvi la krisianan ieologion. Unuecon inier judaismo kaj kristanismo ili volas konservi. En la kvara jarcento estis la granda temo de la kristana spekulacio la de­mando pri egala rangeco de la Filo kaj de la Patro. Arius reprezenlas la opinion, ke la Filo, la Logos, aperinta en Kristo sur la mondo, estis kreita de la patro kaj tial estas Dio kvazaŭ de dua, suba rango. Per tio elvokis Arius la reviviĝon de la origina kredo, ke Krislo estas Dio neniel subordigita kaj ke pro tio lia rilato al la Patro ne estas laŭracie klarigebla. La plej granda reprezentanto de la skolo de Origenes en la 4-a jarcento estas Gregoro el Nyssa (331-394). Li estas la unua, kiu volas devenigi la tuton de la orio­doksa doktrinaro el la inteleklo. La plej brila genio de la tuta epoko estas Aurelius Angustinus (354-430). Kontraŭ la skeptikismo li asertas, ke la homo bezonas por sia feliĉo konon de la vero, nura esplorado kaj dubado ne sufiĉas. Fundamenton de ĉiu kono, certan kontraŭ ĉiu dubo, li trovas en konscio pri niaj sent­ado, perceptado, volado, pensado, entute en ĉiuj psikaj fenomenoj. El la nerefutebla ekzisto de ia vero li kon­kludas pri ekzisto de Dio, kiel vero en si mem.
Pensado a. thinking, č. myšlení, myslenie, f. pensée, g. Denken.

En la plej populara senco filozofia devenanta de Pla­tono kaj Aristotelo unu el la tri bazaj kapabloj "fa­kultatoj" de la homa psiko: pensado, sentado, volado. En senco pli ampleksa: ĉia konsciata aŭ nekonsciata psika prilaborado de imagoj kaj ceteraj psikaĵ travivaĵoĵ. En senco malpli ampleksa: spirita laboro pri nocio, do temo de la logiko. Dividata estas pensado diversmaniere. Ekz.: nelaŭnocia kaj laŭnocia, ne­konsciata kaj konsciata, nescienca kaj scienca k. s. ­Psikologio nomas pensado ĉiujn pli altajn funkciojn konajn kaj distingas ĝin de intua perceptado kaj de imagado. Ĉiuj pens-procedoj distingiĝas de pasivaj donitaĵoj de la intua perceptado per signo de aktiveco. Kiam tiaj aktivaj procedoj enestas en la perceptado, oni parolas pri elementaj pens-funkcioj (komparado, rilatado). Pli altajn pens-procedojn oni nomas abstrak­igan kreadon de nocioj, juĝoj kaj konkludoj. La mal­nova psikologio klarigadis ĉiujn tiajn procedojn per intuaj imagaĵoj kaj ilia asociado. La nova psikologio pli akcentas la esencon de la pensado mem, kiel fenomenon ne plu deriveblan. - Ĉefaj problemoj pri p. estas: l. Rilato inter pensado kaj imag­ado. Ĉe ĉiu pensado ekzistas ne-intuaj pensaj pro­cedoj, kiuj plej ofte ne koincidas kun intuaj imagaĵoj. Imagaĵoj enhavas multe malpli ol la pensoj. Pensoj estas skemoj por imagaĵoj, ni laboras ofte per tiaj skemoj dum rapida pensado. La samaj imagaj skemoj povas esti bazoj por tre diversaj pensoj. 2. Direkto de pensado. La asociada psikologio supozas, ke pensado estas plej influata de la plej forta potenca asociiĝo de imagoj. Nuntempa psikologio kredas, ke ne gravas la nura asociiĝo de elementoj, sed ilia struk­turo en la menso. Direkto kaj ordo de la pensado vidigas sin precipe en la produktanta pensado, i. e. en pensado servanta por plenumotaj taskoj. Tial di­rekton de la pensado fiksas taskoj, imagoj pri celo, faktoroj volaj. Nur se tiuj ĉi mankas, ekvalidas kun­ligoj asociaj. 3. Pensado kaj lingvo. Grava apog­ilo de pensado estas la lingvo. Ankaŭ silente pensante ni interne parolas. Sed ĝi ne ŝajnas ĉiam necesa. Penso enhavas pli ol ĝia lingva esprimo. Per vortoj estas esprimataj sole eroj de pensado, sed tamen la aŭdanto pensas tuton alpensante tion, kio mankas.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11


Elŝuti 0.52 Mb.

  • Panlogismo
  • Pararelismo psikofizika
  • Parapsikologi

  • Elŝuti 0.52 Mb.