Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Moraviaj esperanto pioniroj

Elŝuti 0.52 Mb.

Moraviaj esperanto pioniroj




paĝo6/11
Dato14.03.2017
Grandeco0.52 Mb.

Elŝuti 0.52 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11

Komplekso a. comples, ĉ., g. Komplex, f. complese.

Sistemo de disaj eroj kunmetita laŭ difinitaj rilatoj. En psikoanalizo de S. Freud speciale: "Grupo de imagaj al si apartenantaj elementoj posedantaj emoci­igan povon, kiu pro repuŝado akiris specon de aŭtonomio kaj decidan influon ĉe sciigo de revoj, neŭrozoj k. s." En objektiva psikologio oni nomas kompleksaj tiajn fenomenojn, kiujn oni estas devigata observi ne­analizitajn, ĉar oni ne povas disigi ilin en partojn observeblajn.


Koncepti a. concept, č. chápati, pochopovať, f. conce­ivoir, g. begreifen.

Per intelekto abstrakti kaj ĝeneraligi la ecojn de la observataj objektoj kaj formi tiamaniere difinatajn klasojn. Plej ĝenerale: pensi pri la objektoj laŭ la kapabloj de la homa intelekto. Formigi nociojn aŭ ideojn per intelekta kapablo.

Konceptaĵo, ĉia rezulto de la konceptado. Koncept­aĵoj estas aŭ ĝeneralaj imaĝaĵoj psikologiaj aŭ nocioj logikaj, sed ankaŭ ĉiu nepreciza imagaĵo aŭ ideo, kiun ni havas pri la objektoj.
Konkludo a. conclusion, č. závěr, záver, f. conclu­sion, g. Schluss, Schlussatz.

Propozicio, kies vereco rezultas el vereco de aliaj propozicioj nomataj premisoj tiamaniere, ke la pre­misoj ne povas esti veraj, se la konkludo ne estas vera. Speciale uzata en silogismo.


Kono a. knowlegge, č. poznání, poznanie, f. connais­sance, g. Erkenntniss.

Ago de la penso, kiu l. penetras kaj difinas konat­aĵojn, 2. kiu trovas en kioma grado la objektoj estas efektive objektoj realaj. Subjektive perfekta estas tia kono, kiu ne lasas ion neklara aŭ konfuza en la konata objekto, objektive perfekta estas tia kono, kiu rilatas la konatajn objektojn en ilia tuteco. Kiel plej dezirinda kono estis de filozofoj rigardata kono adekvata, tia, kiu plene redonas la esencan realon. La gradon de la adekvateco de la homa kono kaj ilojn, per kiuj ni ĝin atingas, klopodas spekulative trovi Teorio de kono = noetiko. Eblecon de certa kono kontestas la skeptikismo. Subjektivismo supozas, ke k. estas nur subjektiva, relativismo, ke ĝi estas nur relativa. Empiriismo rigardas kiel la solan aŭ la ĉefan fonton de la k. la sperton, racionalismo derivas ĉiun konon aŭ almenaŭ ĉiun ĝian valoran enhavon el la racio aŭ el la racia funkciado, el la pensado. Real­ismo kredas posedi en la k. la realecon, fenomenal­ismo, ke ni konas nur eksteran flankon de la realo, la fenomenojn. Kritikismo ekzamenas kaj esploras la konan funkcion kaj ĝian signifon sen decidi sin por ia dogma aserto.


Konscio a. consciousness, č. vědomí, vedomie, f. con­science, g. Bewustsein.

1. Ĉiu fenomeno psika tute ĝenerale. Konscii signifas do havi psikajn travivaĵojn, sensaci, senti, imagi, voli. Io estas en mia konscio signifas: ĝi estas de mi tra­vivata, estas imagaia, volata, sentata. Laŭ tiu signifo ne povas ekzisti iaj "nekonsciataj" psikaj procedoj, ĉar psika kaj konsciata estas la samo. 2. Konscio estas specifa parto de psikaj travivaĵoj. Ju pli fikse, pli pro­ksime, pli intime apartenas tiu ĉi ero en la ceteran psikan travivaĵon, despli alta estas tiu konscio. Io estas en la konscio signifas tiam: ĝi apartenas inter partojn de la psika travivaĵo. 3. Konscio ne signifas sole la travivitaĵon kaj travivataĵon, ĝi signifas krome ankoraŭ observadon kaj atenton de la subjekto pri objektaj travivaĵoj. Al tiu observado respondas di­versa grado de klareco kaj certeco tiel, ke la traviv­aĵoj estas relative nekonsciaiaj, nesciataj, neatentataj, prijuĝataj. Iun aferon konscii signifas tiam: ĉion, kio al la afero apartenas, pli malpli klare imagi, kom­preni, prijuĝi. - La konscieco mem estas nedifin­ebla; ĝi estas io origina, nederivebla, sed iamen ĝi estas iel kunligita kun iaj empiriaj kondiĉoj rilate ĝian intensecon, direktecon, enhavon, manieron. La konscio havas ĉiam du flankojn; ĉiam io konsciata konsciiĝas dum la konsciado, la konscio estas sam­tempe aktiva kaj pasiva, ago kaj fiksebla enhavo. Ĉu la konscio estas la origina aŭ derivita parto de la homa psiko, estas daŭra problemo psikologia. Nun tempe oni provas derivi ĝin el la volo. Ĝi povis nask­iĝi el la volo kaj por servi al la volo. Ĝi aperis en la mondo, kiam la vegetaloj permesis al la volo krei pli perfektajn vojojn por kresko kaj disvolvo. Asimila funkcio de vegetalo ne bezonas movon nek ebligas ĝin. Sed apero de bestoj signifas evoluon laŭ direkto de la mova aktiveco kaj al iom-post-iom pli klara konscio. Konscio supreniĝas el movado por biologia celo de memkonservo per laŭcela estrado de la mov­oj. Se estas ebla nur unusola ago, la konscio estas nur kaŝa, neaperanta, nevidiganta sin, sed tie, kie la faro kunpuŝiĝas kun rezisto, la konscio aperas. La konscio vekiĝas en batalo kun materio. Ĝi estas ka­pablo konkiri la materion, kapti, estri, regi ĝin. La­bori kun materio signifas elekton inter la diversaj movoj kaj komprenon de rilatoj. Kiam la homo ko­mencis konstrui al si loĝejon, ne interesis lin demando, ĉu la materialo efektive ekzistas, sed kia estas ĝia firmeco kaj aliaj rilatoj inter tiu materialo. Konscio evoluadis el kono pri rilatoj. - Celo de tiu ĉi klarigo estas montri, kiamaniere oni povus klarigi la nask­iĝon de la konscio. Kompreneble la klarigo estas hi­poteza, kiel estis ĉiuj plifruaj klarigoj pri deveno kaj esenco de la konscio.


Kontingenteco a. contingencic, č. nahodilost, con­tingence, kontingencia, f. kontingence, g. Kontingenz, Zufälligkeit.

Kontingenta estas tio, kio okazas aŭ ekzistas pro ha­zardo, sen kaŭzo en senco kontraŭita al necesa. Kon­tingenta estas laŭ s-a Tomaso el Akvino, "kio eblas esti kaj neesti" (quod potest esse et ne esse), laŭ Chr. Wolf "kies kontraŭo enhavas neniun kontraŭon forigan, sed kio ne estas necesa" (cuius opositum nullan contradictionen involvit,sed quod ne­cesarium non est). Arisfotelo, Cicero, skolastikuloj, Descartes, Leibnitz, Chr. Wolf trovas, ke la fenomenoj de la mondo ne ĉiam rilatas reciproke kiel kaŭzoj kaj efikoj, ke precipe la fenomenaro de ekstera kaj interna mondo konceptata kiel tutaĵoj ne povas esti komprenataj alimaniere ol sen ia ajn lasta kaŭzo. Se oni ĉiujn fenomenojn klasifikas kiel kaŭzojn kaj efikojn, ĉiam restas la plej ĝeneralaj propozicioj, la plej ĝeneralaj veroj, kiuj restas sen kaŭzo, sen argu­mento, sen pruvo. Ili estas kontingentaj kaj el ilia ek­zisto sekvas kontingenteco de la mondo. La kosmo­logia pruvo pri ekzisto de Dio argumentas ekziston de Dio el postulo, ke la kontingenta mondo havu ian absolute necesan estaĵon kiel prakaŭzon (argumen­tum el contingentia mundi). En individua psi­kologio oni nomas kontingenteco gradon, laŭ kiu kovras sin du psikaj signoj, kies variantsistemoj estas klasigitaj en laŭkvalitajn grupojn.


Kontingentismo.

Doktrino pri kontingentecoj de fenomenoj kaj kon­tingenteco de iliaj transformiĝoj. En la mondo estas laŭ ĝi multaj nedifinitaĵoj, hazardaĵoj, malnecesaĵoj, la mondon oni povas transformi laŭ niaj deziroj kaj plibonigi ĝin laŭkvalite kaj laŭkvantece, sed tiuj ŝanĝoj ne rezultas ekskluzive el estintaj okazaĵoj kiel kaŭzoj. La kontingentismo preferas principon teleologian al la kaŭzeca. En la nova franca filozofio aliĝas problemo pri kontingenteco al la problemo pri libereco. (Re­nouvier, Boussines, Delboeuf.) Laŭ Boutroux ekzistas en la mondo krom la kaŭzeco ankaŭ kontingenteco. La naturleĝoj validas sole proksimume kaj lasas pov­eblon al variado, unikeco de okazado, estiĝado de novaj ekzistformoj nederiveblaj de la pli malaltaj. Laŭ Troeltsch estas problemo pri kontingenteco de­mando pri rilato inter racionalo kaj neracionalo, inter realo kaj ideo,inter kreo kaj eterneco (do neceseco) de la mondo.


Korolario a. corollary, č. korolar, f. corollaire, g. Corollar.

Propozicio, kiu deriviĝas de la alia senpere, per lo­gikaj leĝoj. Alia termino: formala konsekvenco. Kontraŭo: Teoremo.


Kriterio a. criterion, č. kriterium, f. criterium, g. Kriterium.

Signo de nocio aŭ ideo, kiu povebligas distingi ĝin de la alia. Kriterion de la vero klopodis trovi jam la stoikuloj. Laŭ skeptikuloj ĝi absolute ne ekzistas. La "instruo pri kriterioj" esploras, kiuj empiriaj signoj posedas valoron de senriproĉaj noetikaj kriterioj.


Kritiko a. critique, criticism, č. kritika, f. critique, g. Kritik.

Arto distingi laŭ sia propra juĝo falson kaj ĝuston, valoron kaj senvaloron, ekzameni ian faron laŭ raciaj normoj aŭ laŭ estetikaj postuloj aŭ laŭ celata efiko. ­Kritika spirito estas nomata tiu, kiu ne akceptas iun aserton sen informo pri ĝia valoro aŭ koncerne ĝian enhavon aŭ koncerne ĝian originon.


Laceco a. fatique, č. únava, f. fatique, g. Ermŭdung.

Mensa stato sekvanta daŭran kaj intensan psikan ak­tivecon. Estas konstateblaj diversaj gradoj de laceco kaj ĝia diversgrada apero ĉe diversaj psikaj funkcioj. Gradon de laceco oni sukcese provas mezuri. La me­zurado konsistas en observado de serio de sinsekvant­aj kazoj, kiuj ĉiam vidigas daŭran malgrandiĝadon de precizeco en perceptado kaj en facileco de juĝado. Tio estas konstatebla laŭ malfortiĝo de atentemo, mal­grandiĝo de kapablo reprodukti, elstareco de certaj organismaj sencacoj en la konscio. Laceco estas kon­statebla ankaŭ sur nervaro, kie ĉeloj post troa streĉ­ado ŝanĝiĝas laŭ siaj grandeco kaj histologia aspekto. Ekz. nukleolo en la nukleo komence grandiĝas kaj poste malgrandiĝas.



Lernado a. learning, č. učení se, učenie sa, f. etude, g. Lernen.

Por trovi taŭgecon de metodoj por instruado E. L. Thorndike studis ĝis nun en plej granda amplekso kaj profundeco, kiel lernas animaloj kaj homoj kaj venis al kelkaj ĝeneralaj konkludoj, kiujn li nomas principoj de lernado. Estas sume kvin: l. Prin­cipo de multobla respondo, alie dirite de divers­maniera reakcio, diras, ke je la sama ekstera situ­acio reakcias animalo diversmaniere. Tiu principo validas en 90% da ĉia lernado animala kaj homa. 2. Principo de inklino (determiniteco) de la lern­anto diras, ke ĉiu lernado estas kondiĉata per adapt­iteco de la menso de la lernanto en la donita tempo. 3. Principo de parta aktiveco diras, ke unu aŭ alia parto de la situacio povas fariĝi decida por reakcio; tiu principo estas tre grava precipe por lernado homa. 4. Principo de asimilo (alie dirite analogio) diras, ke animalo respondas je situacio malhavanta stimuligon per reakcio kunigita kun situacio simila. 5. Principo de asociigo diras, ke se ni asocie kun­igas kun iu stimulo, je kiu la animalo reakcias certa­maniere, alian stimulon, sufiĉas post certa tempo tiu dua stimulo por elvoki la originan reakcion. Tiuj ĉi principoj estas bazo de ĉiu lernado, sen ili ne estas laŭ Thorndike eble kompreni procedon de lernado ĉe homo. En la homa lernado oni trovas kvar ele­mentojn: estigo de kunigoj de la ĝenerale animala tipo; estigo de kunigoj, en kiuj partoprenas ideoj; analizado aŭ abatraktado; selektiva pensado aŭ juĝ­ado. La plej simpla maniero lerni estas estigado de kunigoj; ĝi estas la sola en la plej juna aĝo.


Letargio a. lethargy, č. letargie, letargia, f. léthargie,g. Lethargie.

Patologia stato de psika pasiveco, precipe dormosi­mila stato dum hipnoto.


Libido (latina).

Origine: seksa deziro. En psikoanalizo ricevis ĝi centran intereson. Sed jam ĉe Sigmund Freud kaj precipe ĉe liaj disĉiploj plivastiĝis ĝia enhavo tiom, ke ĝi kvazaŭ egalvaloras kun ideo de "psika energio". (C. G. Jung, Transformoj kaj simboloj de la libido,1925.)


Logikismo a. logicism, č. logicizmus, f. logicisme, g. Logicismus.

Tendenco fari logikon bazo aŭ principo de la tuta filozofio. Baldwin karakterizas per tiu ĉi termino filo­zofion de Hegel, ne tute trafe, ĉar rezonado Hegela ne estas logiko en ĝenerala senco de la vorto. J. E. Erdman nomigis Hegelan filozofion panlogismo, ĉar "ĝi starigis kiel ekzistanta sole la racion; ĉion ne­racian ĝi signas kiel nedaŭran, kun ekzisto sin mem nuliganta." La nomon panlogismo uzas ankaŭ Couturat per metafiziko de Leibnitz. La signifo de la termino estas ĝenerale ne tro preciza. Speciale oni uzas ĝin por filozofio de Edmund Husserl (* 1859). Laŭ li estas logiko apriora, de ĉiu psikologio tute sendependa sci­enco, kiu laboras ekskluzive kun absoluta supertempa vero. Tiel estas l. kontraŭo de psikologismo. Ĝi povas esti rigardata ĝis certa grado sinonima kun raciona­lismo.


Logiko a. logic, č. logika, f. logique, g. Logik.

Filozofia scienco, kies tasko estas sistema studado de ĝeneralaj kondiĉoj de la valida rezonado; ĝia celo estus trovi idealajn leĝojn de pensado kaj lernigi arton ĝuste tiujn leĝojn apliki por serĉado kaj pruvado de la vero. La eraroj povas ĉe tio naskiĝadi el du kaŭzoj; aŭ oni rezonas per malbonaj procedoj aŭ oni rezonas pri malĝuste donitaj statoj. Tial la l. devas determini unue regulojn uzeblajn dum rezonado, due regulojn ebligantajn ĝustan konon de objektoj. La unuan problemon solvas l. formala (aŭ ĝenerala), la duan l. speciala (aŭ aplikita, konkreta, metodologio). Al tiuj du ĉefaj partoj oni ofte aldonas logik­on kritikan, kiu traktas pri la vero, ĝiaj signoj kaj kriterio kaj pri eraro, ĝiaj kaŭzoj kaj malhelpiloj. L. formala estas scienco pri reguloj, kiujn devas atenti homa spirito por eviti la kontraŭdiron al si mem kaj resti konsekvenca al si mem dum siaj diversaj agadoj. Tri bazaj agoj de la spirito estas: koncepti, juĝi, rezoni. Tial ankaŭ formala logiko estas dividata je tri fakoj traktantaj: konceptaĵon, juĝon, rezonadon. L. aplikita klopodas trovi procedojn, per kiuj la homa pensado venas al laŭvera kono de realeco. Tiuj procedoj estas metodoj; tial oni nomas l. aplikitan ankaŭ metodo­logio. "Dum la psikologio nin instruas, kiamaniere nia pensado efektive okazas, volas la l. trovi, kiama­niere ĝi devas okazi por atingi sciencan konon; kaj dum la sciencoj ĉiu en sia propra teritorio klopodas ricevi ĝeneralajn rezultojn, penas la logiko trovi ĝe­neralajn regulojn por la metodoj de pensado uzataj por tiuj esploradoj." (W. Wundt.) Fondinto de l. kiel memstara scienco estas Aristotelo. Skolastiko tre dis­volvis la formalan logikon kaj fiksis ĝiajn simbolojn kaj formuladojn. La nuntempa logiko estas tre disigita laŭ opinioj eĉ laŭ metodoj. Iuj metas kiel bazan prin­cipon de siaj esploradoj propozicion (tio estas juĝon formulitan en vorta frazo), la aliaj forigas tiun formul­adon laŭ predikato en gramatikon. Kelkaj kunigas no­etikon kaj la logikon en unu tuton, la aliaj volas per­mesi sole puran logikon kiel analogian al matema­tiko. Kelkaj volas nenion scii pri ago kaj aktiveco aŭ aktualeco en logiko, la aliaj volas vidi celon de l. ĝuste en konstato de uzebleco de metodoj. Iuj pensas ke l. kaj psikologio estas disigotaj pro kontraŭo inter pensa procedo kaj logika rilaio, la aliaj pensas, ke bazo de logiko kreskas el psikologia esplorado de pensaj agoj (laŭ Riefert).


Maksimo a. maxim, č. maxima, f. maxime, g. Maxime.

Morala principo, praktika normo, laŭ kiu la homo agas. En pli malvasta senco ĝi signifas laŭ Kant in­dividuan regulon kontraŭe la ĝenerale valida morala imperativo.


Materialismo (= materiismo), a. meterialism, č. ma­terializmus, f materialisme, g. Materialismus.

En metafiziko: Doktrinoj, laŭ kiuj materio estas la sola reale ekzistanta subsianco. Ĉar ili el diversaj ecoj de la materio rigardas ne la saman kiel la esenc­an, estas diversaj maieriismoj, sed ĉiuj kredas, ke ma­ierio estas perceptata kiel aro de objektoj disaj, imag­eblaj, transigeblaj, el kiuj ĉiu okupas fiksan parton de la spaco. Spirito, spiriteco, spite sian diferencecon, dependas de la materio estante ĝia kvalito, stato, efik­aĵo, kreitaĵo, funkcio, plej delikata speco. La antikvaj materialistoj (Demokrito, Epikuro) estis dualismaj supozante, ke ekzistas du specoj de materio, pli de­likata por fenomenoj psikaj kaj pli maldelikata por fenomenoj korpaj. La modernaj (Hobbes, Lamettrie, Vogt, Moleschott, Büchner) estas monismaj supozante, ke ekzistas sole unu speco de materio. Manieroj per kiuj m. klarigas estigon de fenomenoj psikaj el la materiaj estas klasigeblaj en kvar grupojn: Atribua formo, laŭ kiu la psiko estas eco de materio; kaŭzeca formo, laŭ kiu maierio estas kaŭzo de psikaj feno­menoj; formo egaleca rigardas la psikaĵojn kiel sam­specaj kaj egalvaloraj kun la materiaj; epifenomena formo, kiu rigardas la psikaĵojn kiel enestantajn en la materiaj procedoj sed tiel, ke la psikaĵoj okazas kaj ekzistas estante la "esenco" de la procedoj ma­teriaj, estas sole en ili eblaj kaj sen ili neniiĝas. ­En psikologio: Doktrino, ke la solaj science esploreblaj fenomenaĵoj estas tiuj fenomenaĵoj, kiuj havas substraton materian kaj ke sekve oni povas esplori fenomenaĵojn de konscio sole tiamaniere, ke oni serĉas iliajn rilatojn kun la fenomenoj fiziologiaj, ekz. nervaj, organaj kaj simile. - En etiko: Praktika instruo, laŭ kiu fundamentaj interesoj de la homa vivo estas sano, riĉeco, bonfarto, plezuro, kiuj estas la solaj instigiloj de la homa agado. Materiismo etika ne estas senpera konsekvenco de materiismo metafizika kaj ankaŭ ne estas ĉe filozofoj ambaŭ materiismoj kunigitaj. ­En sociologio: Materialismo historia: Termino kreita de Engels por nomi doktrinon de Karl Marx, laŭ kiu ekonomiaj fenomenoj estas bazo kaj kaŭzo determinantaj ĉiujn historiajn okazaĵojn. "Ekonomia strukturo de socio estas reala bazo, sur kiu leviĝas jura kaj politika konstruitaĵo, kaj al kiu respondas fiksitaj formoj de la socia konscio. . . La produkta maniero de la materia vivo kondiĉas entute la socian, politikan kaj spiritan vivadon." (K. Marx.) - Mate­rialisto, partiano de la materialismo. Materiulo, homo aganta laŭ devizoj de la etika materialismo.



Materio a. matter, e. hmota, f. matičre, g. Materie.

En la natursciencoj (fiziko, kemio, biologio) substrato de ĉiuj fenomenoj percepteblaj per sensoj, ilia plej universala nocio, kiu kunigas la kvalitojn komunajn al ĉiuj fenomenaĵoj. Tiuj komunaj kvalitoj estas: pezo, inerteco, netraigebleco; la pezo estas el ĉiuj fenomenoj plej precize mezurebla. Kvanto de la materio estas mezurata laŭ ĝia efiko statika (tio estas laŭ ĝia pezo) aŭ laŭ ĝia efiko dinamika (tio estas laŭ akcelo, kiun difinita forto donas al la mezurata materio). Mezurado statika kaj dinamika donas egalajn rezult­ojn: pezeco kaj inerteco de la materio estas proporciaj. Kvanto de materio restas ĉe ĉiuj reakcioj senŝanĝa, la kvalitoj de la reakciantaj ŝtofoj ŝanĝu kiom ajn, la sumo de pezoj de la reakciantaj ŝtofoj antaŭ la reakcio kaj post la reakcio restas la sama. (Leĝo pri konservo de materio, Lomonosov, 1750, Lavoisier, 1777). Laŭ sia formo la materio estas malkontinua, konsist­anta el malgrandaj eretoj nomataj molekuloj, kiuj konsistas el nemultaj atomoj, ne plu divideblaj; do la materio ne estas dividebla senfine. Atomoj kaj mole­kuloj estis en j. 1804 hipotezitaj de Dalton. En j. 1918 iliaj pezoj kaj grandoj estis mezuritaj de Perin kun tioma precizeco, ke ilia ekzisto estas tiom certa, kiom ekzistoj kaj dimensioj de ĉielaj korpoj. La malplej peza inter ĉiuj atomoj, atomo de hidrogeno, pezas 1.47x10-24 gramojn kaj havas volumenajn dimensi­ojn da 10-8 cm. Laboroj komencitaj de Rutherford kaj Soddy finis en starigo de hipotezo, ke la atomoj estas kunmetitaj de elektronoj; elektrono pezas dumilonon da hidrogena atomo. El tio sekvas, ke en realo la korpoj enhavas tre malmulte da materio pleniganta spacon; homa korpo konsistus, se ni eliminus ĉiun neplenigitan spacon kaj kunigus ĉiujn ĝiajn elektron­ojn kaj protonojn en unu tutaĵon, sole el ero da ma­terio malfacile videbla per grandiga vitro. ­- En psikologio la materio signifas la substraton de ĉiuj fenomenoj korpaj, kontraŭmetitan al fenomenoj anim­aj. Ĉia dualisma psikologio diferencigas laŭ povebleco plej subtile inter fenomenaĵoj korpaj (okazantaj per ŝanĝoj en stato de materio) kaj inter fenomenaĵoj animaj (okazantaj per ŝanĝoj en stato de konscio). ­Laŭ senco Aristotela kaj skolastika materio estas ĉio korpa aŭ mensa, kio estas donita al ia aktiv­eco por plua prilaboro. En tiu senco materio estas ĉiam kontraŭmetaia al formo.


Mediumo č. medium:, f. medium, g. Medium.

En spiritismo persono, kiu peras kontakton inter la mortintoj kaj la vivantaj partoprenantoj de la "kunsido", aŭ kiu posedas potencon aperigi la ceterajn spiritismajn fenomenojn, ekz. ektoplasmon, telekinez­on k. a.


Meliorismo a. meliorism, č. meliorizmus, f. mélio­risme, g. Meliorismus.

Konvinko, ke estas eble plibonigi staton de la mondo; pli humoro ol parto de doktrino; tial estas ĝia am­plekso kaj enhavo ne tute precizaj kaj ne unusencaj. Pragmatistoj kaj instrumentalistoj uzas ĝin kiel termino, sed ne tro ofte. W. James parolas pri meliorismo kiel pri mezo inter optimismo kaj pesimismo, kiu ri­latante religion "supozas pri savo nek necesecon nek neeblecon." Simile ĉe Ward kaj J. Dewey signifas me­liorismo konvinkon, ke estas eble plibonigi mizeron de la homa vivo precipe koncerne ĝian socian flankon. Ĝi estas "konvinko, ke specifaj kondiĉoj daŭrantaj en unu momento, estu ili relative malbonaj aŭ relative bonaj, estas ĉiel kaj ĉial ŝanĝeblaj." Ofte ĝi signifas simplan konvinkon pri "ebleco regi la homajn aferojn per la homoj mem" (Dewey). E. L. Tborndike provis "pruvi, ke konduto de la homaj estaĵoj trans­formigas la mondon al pli bona por ili mem kaj por la homoj estontaj." Se la transformiĝo al pli bona stato estis pli frue eksplikata per la libera volo, Thorn­dikea meliorismo klopodas derivi, simile kiel deter­minismo, ĉiujn plibonigojn de la mondo el regulecoj de la vivo mem kaj el la konduto ĝenerale: "Dum konduto de speco funkcias de komenco ĝis fino, ĝi efikas transformiĝon de la mondo en pli bonan por utilo de la speco kiel tuto. . . Meliorismo estas funkcio ne de ia mistika certaĵo, volo, sed simple funkcio de inteligenteco." Ideo de meliorismo enhavas en si krom elemento socia gravan elementon de nereligieco, de scienceco, fidon al evolucio. - Iuj etikistoj uzas pro tio la terminon de m. en pli malpli malŝatiga senco. Kontraŭo: optimismo, pesimismo.


Menso a. mind, č. mysl, f. intelligence, esprit, g. Gemüf.

Ĝenerala nomo por ĉiuj psikaj kapabloj de la homo. Ofte oni parolas en psikologio pri strukturo de la menso. La plej malnova metodo priskribi tiun struk­turon estis supozado de animaj fakultatoj; ĉiu el la mensaj funkcioj tiam distingataj estis aligita al fa­kultato kun la sama nomo; estis fakultatoj percepta, koncepta, imaga, juĝa, rezona, vola, memora; tiu ĉi estis kun la ceteraj fakultatoj kunigita per mistera maniero. Alia metodo klarigadis strukturon de la menso kiel aregon de imagoj estiĝintaj el perceptaĵoj kaj ekzistantaj sub sojlo de la konscio diversmaniere asociiĝintaj kaj enirantaj en konscion laŭ la asociaj leĝoj. Tria metodo koncepti la mensan strukturon estis ĝia identigado kun strukturo de la nerva sistemo; ĝi supozis, ke ĉiu sensaco estas ligita kun ia ero de nerva sistemo. La kvara metodo, en la samtempa psi­kologio la plej ŝatata, estas, ke la menso konsistas el mensaj (psikaj) adaptiĝoj, kiuj naskiĝis per ekzercado kaj alkutimiĝado de la menso dum pensado. Tasko de psikologio estus trovadi, konservadi, disvolvadi kaj utiligadi tiujn adaptiĝojn, el kiuj konsistas la menso.


Metafiziko a. metaphysics, č. metafyzika, f. metaphy­sique, g. Metaphysik

(origine el la greka: ta meta ta fysika, libroj metitaj en kolekto de verkaro de Aristotelo post la libroj traktantaj pri la fiziko; nur pli poste signifas la vorto tion, kio superas la naturon aŭ la sensan sperton, ekz. ĉe Heremius).

Parto de la filozofio, kiu esploras la principojn de ekzisto kaj okazado kaj penas liveri sisteman kaj kompletan klarigon de ĉio, kio estas kaj okazas. Fina ĝia celo estas konceptado unueca kaj harmonia de la tuta universo. La plej baza kondiĉo por entrepreno de metafizikaj meditadoj estas ia kredo, ke sub la fe­nomenaro de tiu ĉi mondo ekzistas ia reala funda­mento, ia principo posedanta ontologian, ne ŝajnan, ekziston. Metodoj de m. eliras el du bazoj. La unua volas finkoni la lastajn principojn de la efektiva vero per intuicio, per ia mirakla kompreno de rilatoj ob­jektaj kaj subjektaj, kiu en ia momento plenigita per transcenda Dia graco donas koncepton pri absoluta vero per maniero diferenca de la racia meditado. La dua volas procedi per la samaj metodoj kiel la sci­encoj, kunigadi la plej ĝeneralajn ideojn kaj nociojn sciencajn (ekz. forto, kaŭzo, materio, psiko) kaj la plej ĝeneralajn leĝojn logikajn por indukti el ili la plej altajn leĝojn pri la universo. M. uzanta eksklu­zive la intuician metodon venas ofte al mistikismo, tiu uzanta ekskluzive la duan metodon nomas sin ofte m. kritikisma kaj malakceptas tute la intuicion; ĝi venas ofte kiel al la lasta konsekvenco al neo de si mem. ­Ĉefaj problemoj metafizikaj estas: 1. Demando pri ĝenerala esenco de ekzistantaro; respondas al ĝi: materialismo, spiritualismo (idealismo), filozofio pri identeco (monismo), dualismo, fenomenismo. 2. De­mando pri nombro de ekzistaj principoj; respondas al ĝi singularismo kaj pluralismo (atomismo, monad­ismo. ) 3. Demando pri ekzisto de Dio kaj ĝia rilato al la mondo; respondas al ĝi teismo, panteismo, ate­ismo. Sed la plej ĉefa problemo estas, ĉu m. entute ĝenerale estas ebla. Ĉu la homo povas akiri ian certan scion pri absoluta bazo de la fenomenaro? Jese re­spondis tiun demandon Demokrito, Platono, Aristo­telo, Augustino, Anselmo, Tomaso el Akvino, Gior­dano Bruno, Descartes (dualismo), Spinoza (pante­ismo), Leibniz (monadoj), Holbach (materialismo.) Oni dividas ordinare metafizikon je: 1. m. ĝenerala aŭ ontologio, scienco pri universalaj nocioj, pri prin­cipoj konsistigantaj la eston, pri la plej ĝeneralaj uni­versalaj kondiĉoj de ĉia realeco. Tiaj ideoj estas: vero, bono, belo, kaŭzo, celo, substanco, akcidenco, kontingenteco, neceso, fina kaj senfina, relativa kaj absoluta. 2. M. speciala; ĝi ne pritraktas jam eston sole kiel esto sed laŭ ĝiaj tri formoj kiel esto ma­teria i. e. korpoj, esto spirita i. e. animo, esto absoluta t. e. Dio; ĝi enhavas tial tri grandajn partojn: kosmo­logion, psikologion, racian teologion.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11


Elŝuti 0.52 Mb.

  • Kontingenteco
  • Kontingentismo.
  • Letargio
  • Materialismo

  • Elŝuti 0.52 Mb.