Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Moraviaj esperanto pioniroj

Elŝuti 0.52 Mb.

Moraviaj esperanto pioniroj




paĝo5/11
Dato14.03.2017
Grandeco0.52 Mb.

Elŝuti 0.52 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11

I. En logiko simbolo de propozicio parta, jesa, laŭ mne­monika versoparo. - V. A.
Idealismo a. idealism, č. idealizmus, f. idealisme, g. Idealismus.

Termino tre ampleksa kun tre diversaj signifoj.

Metafizike: Aserto, ke objektoj ne estas io alia ol niaj pensoj. Ne ekzistas ekstera mondo en ni imagata. La mondo estas nur kaj ekskluzive tiu nia imagado. Reala estas sole la pensaĵoj, realeco de objektoj kon­sistas sole en tio, ke ili estas pensataj de la subjektoj. Ekzisti estas esti preceptata (Esse est percipi, Ber­keley). La plej konsekvenca formo de tiu i. estas sol­ipsismo. /. metafizika (ankaŭ nomata ontologio) estas spiritualisma. La postsekvintoj de Kant, precipe Fichte, Schelling, Hegel provis eligi ideon de noumeno, de aĵo en si mem, el siaj doktrinoj kaj ricevadis nomon de i. absoluta. Malgraŭ gravaj diferencoj, ili ĉiuj tri konsideras la distingon inter subjekto kaj objekto, mi kaj ne-mi, tiun distingon, en kiu konsistas la konscio, kiel derivitan kaj ne principan. Esto antaŭanta la konscion, absoluto antaŭanta relativon signifas ident­econ de subjekto kaj objekto.

Noetika: Konvinko, ke kono ne atingas aliajn real­aĵon ol la pensaĵojn mem. Laŭ Descertes, Malbranche, Leibnitz estas la vera rilato inter objektoj de ekkon­ado kaj nia kono, tio signifas laŭvera rilato inter la realaĵoj kaj pensaĵoj, garantiita de vereco Dia per la antaŭdestinita harmonio. Laŭ Kant ekzistas noumeno. "Por ke ekzistu aspekto, necesas, ke ekzistu aĵo, kiu aspektas." Sed la noumeno ne estas konebla. Feno­menoj de nia konscio, kiuj estas niaj propraj modif­aĵoj aŭ afekciaĵoj ne povas esti alimaniere pensataj ol en certaj formoj kaj laŭ certaj reguloj. Tiuj formoj kaj tiuj reguloj apartenas al la natura esenco de la spirito, ne al esenco de la aĵoj, kaj kondiĉas eblecon de esto. Tiun ĉi doktrinon de Kant oni nomas ofte i. subjektiva. I. transcenda estas iam nomata tiu de Leibniz. Nun estas relative ofte nomataj idealismo ĉiuj konvinkoj, ke estas ebla ia ekkono pri absoluto aŭ transcendo; en tiu senco ĝi estas kontraŭa al po­zitivismo.

Etika en populara senco de la termino: ĉia tendenco vidanta celon de la homa klopodado en idealaj va­loroj, ekz. en vero, bono, belo, ĉiam en io pli alta ol estigo de la sensa ĝuo kaj egoistaj postuloj.

Estetika: postulas, kontraŭe al realismo, ke la ar­tisato korektu la naturon, transformiĝu ĝin, uzu ĝin sole por esprimi sian idealon, aŭ eĉ malatentu la naturaĵojn komplete. La arto devas serĉi la belon en revo, forgesigi nin pri la realo, konsoli nin en mal­bonhumoro naskata per observado de la naturo.
Ideologio a. ideology. č. ideologie, ideologia. f. ideo­logie, g. Ideologie.

Origine intenco analizi homan spiriton per studado de "ideoj" en la senco kiel faktoj de la konscio. La vorto en tiu senco devenas de Destutt de Tracy (l796). Li kaj ceteraj ideologietoj de lia tempo volis per detala kono de fiziologia kaj psikologia organizo de eksteraj kaj internaj fenomenoj veni al praktikaj re­guloj por eduko, etiko kaj politiko. K. Mars nomas ideologia tian klarigadon de sociologiaj fenomenoj, kiu uzas imagojn, ideojn, kredojn anstataŭ ekonom­iaj faktoj. Nune oni uzas la vorton en senco iom malŝatiga pri sistemigoj de senenhavaj nocioj kaj pri fi­lozofiaj spekulacioj; precipe en polemikoj oni nomas la kontraŭan deduktadon ideologio.


Idolo a. idol, č. modla, idol, f. idole, g. Idol.

l. Bildo de diaĵo adorata per religia kulto. - 2. Falsa bildo, antaŭjuĝo, erara aŭ erariga idealo. Laŭ Francis Bacon estaj idoloj (latine: idola) antaŭjuĝoj malhelp­antaj ĝustan homan konon. Estas kvar specoj de ili: Idola tribus: tendenco atenti sole la kazojn por ni favorajn, preferi klarigon pli simplan, juĝi laŭ homa analogio. Idola apecus: eraroj de kono devenantaj de temperamento, eduko, medio, aŭtoritato, humoro. Idola fori: devenantaj el vulgarecoj de la lingvo, malprofunda divido, sur kiu bazas la lingvo, manko de vortoj taŭgaj por esprimo de realecoj kaj ekzisto de vortoj ŝajnigantaj elpensaĵojn kvazaŭ realaĵojn. Idola teatri: filozofado pure per vortoj, sofismado, filozofado superatiĉa k. s.


Ignorabimus (latine = ni ne konos).

Esprimo, per kiu E. Dubois-Reymond resumas kon­kludon de sia germanlingva verketo "Pri limoj de ekkono de la naturo" (l872). Li metas per tiu vorto la definitivan neeblecon koni la metafizikajn principojn de la natura okazado kontraŭ ignoramus (= ni ne konas) la leĝojn naturajn, kiuj validas kaj kiuj estas daŭre pli kaj pli ekkonataj de la homo.


Imagaĵo a. imagination, idea, č. představa, predstava, f, imagé, idée, g. Vorstellung.

Bildo de objektoj aŭ de procedoj de la ekstera mondo aperanta en nia konscio. Imagaĵo devenas al la per­ceptaĵo, estas rememoraĵo pri ĝi, ĉiam distingebla de ĝi pro tio, ke imagaĵo havas malpli da signoj ol per­ceptaĵo. Se mi tenas en mia mano rozon, mi ĝin per­ceptas per diversaj miaj sensoj: vido, palpo, flaro. Mi havas perceptaĵon de la rozo. Kiam mi venontan tagon rememoras pri ĝi, mi havas imagaĵon de tiu rozo. La imagaĵo posedas certe malpli da signoj ol posedis la hieraŭa perceptaĵo, sed tamen ĝi estas kun­metita de kelkaj el signoj tiam perceptataj kaj tre versimile el kelkaj poste aldonitaj. Mi ekz. jam ne plu rememoros pri freŝeco de la rozo kaj versimile mi eĉ ne ekkonus la rozon hieraŭan, se mi ree ĝin perceptus. Sed la signoj, el kiuj konsistas la imagata rozo, estas parte la samaj, kiujn mi estas perceptinta. Tial David Hume konstatis, ke perceptaĵo diferencas de la imagaĵo ne laŭ kvalito, sed la kvanteco. Sole escepte povas okazi, ke imago estas tiom riĉa je sign­oj, ke ni trompiĝas supozante, ke imago estas per­cepto. Ĝi okazas preskaŭ ekskluzive en statoj patologiaj kiel halucinacio. Imagaĵo estas ĉiam fenomeno kombina, ĉiam disigebla je eroj. Se ni imagas sensacon, ĝi estas jam produkto artefarita, rezultato de abstraktiga pensado. Ni povas ekz. imagi verdan ko­loron, kvankam ni neniam povas percepti verdan ko­loron kiel unusolan perceptaĵon. Sed tio jam ne plu estas imago, sed jam nocio artefarita, logika. Ĝene­rale la imagoj konsistas el eroj devenitaj de perceptoj el diversaj sensoj, sed ofte superas en imagaĵoj eroj el tiu aŭ el alia senso. Plej bone estas ĝis nun es­plorataj imagoj vidaj kaj palpaj. Pri vidaj ekz. oni trovis, ke post forigo de klare kolora percepto aperas en konacio imago de komplementa koloro.


Imanenta a. immanent, č. imanentní, imanentný, f. immanent, g. immanent.

Kio daŭre enestas en io, kio estas en limoj de io pre­cipe en limoj de niaj kono, konscio, aperto, kio ne superas nek transpaŝas limojn kaj eblecojn de tiu ĉi mondo, kontraŭo al transcenda. Imanentaj estas metodo destinata sole de objekto de esplorado, kritiko prijuĝanta iun pensaron el propraj supozoj de tiu ĉi pensaro mem. En noetiko signifas imanenta: daŭre enestanta en sfero de ebla sperto (Kant); daŭre en­estanta en sfero de konscio (Fichte). Laŭ Spinoza estas Dio imanenta kaŭzo de la mondo; lia dio do ne estas ia ideo metafizika sed la mondo mem: dio ident­as kun naturo (Deus sive natura). - Imanenta justeco, imanentaj sankcioj estas tiaj, kiuj re­zultas el natura disvolvo de aferoj sen efiko de iu faktoro de ili distinga. - Filozofio de imanent­eco, idealisma filozofio eliranta el konvinko, ke ĉiu sperto estas imanenta en nia konscio, ke sperto estas scio, sperto estas ebla nur en la konscio, ĉio reala estas enhavo de universala konscio. Ĉefaj reprezent­antoj de tiu ĉi filozofio de i. estas Schuppe, Schubert­Soldern, Ziehen.



Impresionismo a. impresionism, č. impresioniz­mus, f. impressionisme, g. Impresionismus.

En arto klopodas redoni la purajn sensajn perceptojn aŭ sensacojn sen iaj ajn aligoj. En muziko estas ĝiaj elementoj troveblaj jam en la 16-a jarcento, sed kon­scie impresionisma muziko estas nur de Debussy. En pentrarto ĝi komenciĝis ĉ.1870 de Cl. Monet en Paris kaj fariĝis tre disvastigita pentromaniero. Preskaŭ samtempe ĝi fariĝis ankaŭ moda metodo en poezio, kie ĝi signifas redonon de psika stato de poeto simple, precipe sen cerbumado.


Individuismo a., f. individualisme, č. individualiz­mus, g. Individualismus.

Doktrino, ke aplikado de individua iniciatemo kaj klopodado pri la propra intereso devas esti de la ŝtato limigata malmulte eĉ nule kaj ke funkcioj de la reg­ado devas esti reduktataj al minimumo. I. estas produkto de mezo de la 19-a jarcento. Opinioj de Bent­ham, Ricardo kaj James Mill devenas de Adam Smith kaj de francaj enciklopediistoj kaj estis konvinke kaj kvazaŭ definitive formulitaj de John Stuart Mill en la verko "Pri libereco" (1859) kaj Spencer en Socia sta­tiko (1850). Tiuj du verkoj estas ĉefaj bazoj de i., kiu diferencas de anarkismo esence en tio, ke anarkismo volas, ke rega potenco posedu rajton kaj plenan povon devigi homojn al egaleco kaj libereco kaj aranĝi per tiaspeca devigado ordon de la socio. Spen­cer defendas individuismon per argumento, ke indi­vidua iniciato estas normala faktoro en socia evoluo dume ŝtata ago aŭ sinenmikso estas en multaj situ­acioj faktoro artefarita.


Individuo a. individual, č. individuum, jedinec. f. in­dividu. g. Individuum.
Nocio vaste uzata kaj malfacile difinebla same en vulgara kiom en filozofia lingvoj. Ĝenerale oni konceptas, ke estaĵoj vivantaj kaj ne vivantaj trovataj en la mondo, materiaj aŭ psikaj, estas individuaj, t. e. reciproke distingeblaj, singularaj, unikaj. Sed en kio konsistas tiu individueco aŭ kio estas ĝia principo, estas temo de disputo same en sfero de specialsci­encoj kiel en afero de logiko kaj metafiziko. En logiko estas individuo metata kontraŭ diversaj ĝene­ralaj nocioj ekz. kontraŭ genro, speco, kvalito, akci­denco. En psikologio oni ofte asertis, ke individuaj objektoj estas aĵoj de nia perceptado; laŭ tio estus koncepto pri individueco derivita senpere el nia sperto kaj nereduktebla al pli simplaj ideoj. Kontraŭ tio oni montris, ke ni perceptas ĉiam kompleksajn vicojn de kvalitoj, karakteroj, rilatoj kaj kondutoj de la objektoj.
Instinktoj a. instincts, č. instinkt, pudy, f. instincts, g. Instinkte.

Kompleksoj de eksteraj, heredataj, determinitaj re­akcioj komunaj al ĉiuj individuoj de la sama speco animala adaptitaj por atingi celon ĝenerale nekon­sciatan de la aganta individuo. Ekz. persekutado de kaptoto, nestado movoj dum defendado k. a. Instinktoj karakterizas ankaŭ la homan genton, sur kiu ajn ci­vilizacia ŝtupo ĝi staras. Tiuj ĉi hereditaj tendencoj estas esenca fonto aŭ moviga forto de ĉiu pensado kaj agado individuaj aŭ kolektivaj. Ili estas bazo, el kiu evoluiĝis homaj karaktero kaj volo, reakcioj instinktaj estas ĉe homo elirpunkto por la mensa vivo; sed tiuj ĉi instinktoj ne similas blindajn fortojn ana­logiajn al forloj en sciencoj pri malviva naturo, sed diferencas esence de ili pro tio, ke ili estas daŭre gvidataj de homaj kapabloj intelektaj, de kiuj la instinktoj estas estreblaj kaj estrataj. Sed la instinktoj ne estas iaj neŝanĝeblaj agmanieroj, kiuj rezistus al eduko; male la korpaj movoj, per kiuj la instinktoj aperas, estas modifeblaj en rimarkinda grado, kiel montris James kaj Tborndike. Instinktoj estas "blind­aj" sole en komenco de la evoluo kaj ĉe la malpli altaj beataj tipoj; ili ne eligas konscion kaj racion. Intelekto instinktojn ne kontraŭas, sed estas ilia in­strumento; la grado de konscio akompananta la in­stinktan agadon ne estas alta, sed, se la plenumo de la instinkta deziro estas malhelpata, tiam ĝi vekas konscion tre vivan. Vekiĝo de la instinktoj kaj ilia funkcio dependas de la ĉirkaŭanta medio, sen ĝiaj stimuloj ĝi ne disvolviĝus; ilia disvolvo estas laŭ­grada kaj nur la matura individuo posedas ĉiujn in­stinktojn de sia speco kaj eĉ tiam ne ĉiujn en la sama grado, se la medio ne estis liverinta taŭgajn kaj plen­ajn stimulojn por ilia plena disvolviĝo. Laŭ Thorn­dike kelkaj instinktoj povas eĉ tute foresti; pro kom­plikeco de imagoj ekmovigantaj la instinktojn, estas kelkaj instinktoj stimulataj samtempe, kaj kelkaj instinktaj tendencoj grupiĝas pli aŭ malpli sisteme ĉirkaŭ certaj objektoj kaj ideoj. Klasigi la instinktojn kaj doni ilian kompletan nomaron oni ne sukcesis ĝis nun. N. R. Marshall dividas ilin jene: l. instinktoj kon­servantaj vivon de individuo; 2. instinktoj konservantaj vivon de gento; 3. instinktoj konservantaj vivon de grupoj aŭ de socio. Ch. Ellwood dividas jene: 1. instinkto nutra, 2. reprodukta, 3. defenda, 4. asocia, 5. imita, 6. akira, 7. sinsubiganta aŭ sinsupreniganta, 8. konstruema, 9. luda, kiu ne estas aparta instinkto, sed prezentas liberan funkciadon de pluraj tendencoj instinktaj. Simile dividas instinktojn James, De Bancels, Mac Dougal. Ribot, Thorndihe. Kelkaj psikologoj mal­grandigas ilian nombron, iam ekstreme reduktante ĉiujn je unu, fundamenta, ekz. Freud je seksa. Watson kaj Morgan trovis, ke per observo estas ĉe naskiĝ­intaj infanoj konstateblaj sole tri instinktoj: timo, ko­lero, amo; sed eĉ ili ne devas esti nomataj instinktoj, ĉar ili ne estas heredaj kapablecoj, sed aro de kon­dutmanieroj, kun kiuj la homo naskiĝas.


Intelektismo a., f. intellectualisme, č. intelektualiz­mus, g. Intellektualismus.

P s i k o l o g i a doktrino, ke la bazaj psikaj statoj estas imagoj, tio estas ideoj rezultintaj el agoj de la inie­lekto, el pensado, kaj ke la ceteraj psikaj fenomenoj estiĝas el reciproka interago de la imagaj elementoj. Malpli konsekvenca intelektismo instruas, ke la imagoj estas almenaŭ la plej ĉefaj elementoj de la psika vivo. I. metafizika vidas la veran realon, la efektivan esencon, de la objektoj sole en la ideoj kreitaj de intelekto per rezonado. I. etika rigardas kiel bona sole tian agadon, kiu rezultas el intelekta meditado kaj racia konvinko, virton ĝi rigardas kiel perfektan scion. I. n o e t i k a estas sinonima kun racionalismo.


Intelekto a. intellect, understending, č. rozum, f. in­tellect, entendement, g. Verstend.

Kapablo koni, kompreni, koncepti, juĝi, konkludi. I. estas kapablo "pensi konceptaĵojn kaj rilatojn inter ili" (W. Wundt), "la plej mirinda, la plej granda, eĉ absoluta potenco" (Hegel). Ofte kontraŭata al sensaco. Laŭ Locke sensacoj estas materialo, kiuj i. prilaboras. De dua flanko estas kontraŭo al i. racio.



Introjekcio č. introjekce, introjekcia, g. Introjektion.
Enmeto de propraj animaj statoj (perceptaĵoj, pensoj, emocioj, volaĵoj) en objektojn de la ekstera mondo kaj enmeto de pensado de ceteraj homaj individuoj en ilian internon. Pro i. disiĝis laŭnatura unueco de la empiria mondo en mondon eksteran kaj internan, en objekton kaj subjekton. Ĝusta pritrakto de la mondo, la scienco, devas forigi tiun ĉi introjekcion kaj renovigi la laŭnaturan konceptadon de la mondo. Ideo pri i. plurfoje uzata, ricevis nomon kaj difinon de Avenerius.
Introspekto a. introspection, č. introspekce, intro­spekcia, f. introspection, g. Introspektion, Selbstbeob­achtung.
Observado de siaj propraj internaj fenomenoj psikaj, konsciiĝado de tio, kio okazas en nia menso, imagoj, Pensoj, sentoj, tendencoj. De klasika psikologio rigard­ata kiel la sola metodo psikologia, de behaviorisma skolo deklarata kiel metodo tute neuzebla por scienca esploro, de la plimulto de psikologoj samtempaj uzata kiel unu el la plej ĉefaj metodoj.
Intuicio a. intuition, č. intuice, intuicia, jasnozření, f. intuition, g, Intuition.

Ekkonado senpera, sen efiko de la racio, sen kutima sperto empiria, per speciala sperto spirita, per subita apero, per eniro en ekstazon. Tiuj, kiuj kredas tian konon ebla, asertas pri ĝi, ke intuicia kono estas pli alta, tio signifas pli proksima al vero, al efektiva ek­zisto, ke ĝi estas kono neefekciata de sensaj trompoj. Ofte oni asertas pri intuicio, ke ĝi estas graco de Dio aŭ escepta okazaĵo de supernaturaj fortoj. Ĝi estas donaco ne al ĉiu sed al elektitaj individuoj, kiuj volonte akceptis taskon la veron al ili revelaciitan transdoni al la ceteraj homoj nekapablaj por tiu supernatura kaj superracia kono. Oni povas distingi precipe du specojn de intuicio. La mistikan, kiu deklaras kiel sia kaŭzo la Dian gracon, revelacion, kaj la filozofian, kiu deklaras sin kompletigo de la ekkonado racia, kiu ebligas en unusola koncept-ago vidi la realon pli bone ol per konceptaĵoj derivataj el empiria travivaĵo. Sed la limlinio inter tiuj du konceptoj ne estas akra. Iam estas i. rigardata kvazaŭ krea principo, per kiu nur estiĝas realo.


Intuiciismo a. intuinionalism, č. intuicionizmus, f. intuitionisme, g. Intuitionismus.

E t i k a : doktrino pri senpera, intuicia, certeco de la etikaj ideoj kaj normoj. La konscienco estas denaska origina aktiveco intuicia. Aŭ emociokapablo decidas pri moraleco de ago pro senpera evidenteco. Estas nomataj per tiu termino Skota skolo, Hamilton kaj liaj disĉiploj kaj la francaj Eklektikuloj. "I. estas bazo de racia skolo en epistemologio kaj en etiko, metate kon­traŭ sensualismo kaj utilismo" (Fleming haj Galder­mood).


Intuismo a., i., f., g. kiel ĉe intuiciismo.

1. Intua voluntarismo: Esencon de sia propra esto la homo konsciigas per intua introspekto trovante, ke la esenco enestas en tio, ke li volas, ke volo estas la praesenco de lia ekzisto. El tio transmetas la homo la

voladon en ĉiun ceteran eston kiel ĝian substancon. 2. Psikologia iniuismo rigardas spacon kaj tempon objektoj de la empirio.

Intuo a. intuition, č. názor, f. intuition (intelectuelle), g. Anschauung.

Senpera preno en la konscion de iu objekto en ĝia kompleto, kiel ĝi afekcias ĉiujn sensojn kiel kompleta tuto (i. ekstera) aŭ de iu sperto psika kiel kompleta iravivaĵo (i. interna). Oni havas intuaĵon ekz. pri la tilio floranta antaŭ mia fenestro, se oni vidis ĝiajn koloron kaj formon, sentis malmolecon de ĝia ligno, malglatecon de la ŝelo, flaris la odoron de ĝiaj floroj. Dum estas la tilio antaŭ la sensoj efikante je ili, la intuaĵo similas perceptaĵon, se la efikado ĉesis, similas imaĝaĵon. Sed diferencas de ambaŭ per tio, ke intuo estas akompanata de pli streĉita atento, el kiu sekvas pli viglaj analizado kaj aperceptado. Empiria nomas Kant intuon, en kiu enestas percepto supozanta realan ĉeeston de la objekto; pura, se ne estas kunmiksita kun ĝi ia perceptero; pura percepto enhavas eksklu­zive formon, en kiu estas io intuata. "Ne en abstrakta scio, sed en ĝuata kaj profunda intua konceptado de la mondo enestas fonto de la efektiva saĝo" (Schopenhauer). La intuaĵo ne estiĝas nur el la perceptaĵoj, sed ĝi estas ankaŭ kreata de la fantazio per kunmet­ado de diversaj imag- kaj intueroj: Subjektivaj in­tuaĵoj, inventitaj, revitaj. Instruado devas esti intua, t. e. doni plej kompletan bildon pri la instruata objekto.


Irito a., f. irritation, č. vzruch, g. Erregung.

En psikologio: Aliiĝo, per kiu reakcias vivaj organoj, precipe nervoj, je ekscito kaj kiu en nervocentro trans­formiĝas en sensacon. Ĝi estas fiziologia intermembro inter fizika ekscito kaj psikologia sensaco.



Juĝo a. judgment, č. soud, súd, f. jugement, g. Urteil.

Mensa decido, per kiu ni konstatas konvinkon kaj deklaras ĝin ĝusta. Ĝi do signifas jesi aŭ nei ian opinion. Ĉia alia difino estas tro malvasta. Juĝo estas esenca parto de nia pensado. Pensante ni ĉiam kun­igas niajn imagojn, tutajn aŭ iliajn partojn. Tial oni ankaŭ povas difini juĝon kiel kunigon de ideoj (en psikologio), aŭ de nocioj (en logiko). Pri esenco de juĝo estas diversaj teorioj. Laŭ teorio metafizika de Platono kaj Aristotelo la juĝo reproduktas la laŭ­veran rilaton inter konceptaĵoj tian, kia ĝi efektive ekzistas inter konceptataj realaĵoj. Laŭ teorio nomi­nalisma de Hobbes la juĝo estas nura esprimo de ri­lato inter du vortoj laŭ esprimmaniero kutimiĝinta en la lingvo. Diri, ke "la homo estas mortonta" sig­nifas simple, ke "homo" kaj "mortonta" estas nomoj de la sama aĵo. Simile se oni diras "oro", oni diras samtempe "specifa pezo 19'4" aŭ "flava". Laŭ teorio empiriisma de J. St. Mill la juĝo ne esprimas sole la raporton inter la vortoj, sed ankaŭ inter la fenomen­oj. La fenomenaro estas en la vortoj koncentrita, ĝi eniĝis en la vortojn, kiel rezultas de niaj spertaĵoj. Dirante pri la homo, ke li estas mortonta, oni konstatas rilaton inter du vicoj de spertaĵoj: unua pri la homo, dua pri la mortado. Laŭ teorio logikisma nomata konceptisma la juĝo konstatas efektivan ri­laton inter niaj ideoj. Laŭ ĝi enhavas nia konscio ĝe­neralajn ideojn, kiuj estas diversgrade ampleksaj kaj pro tio povas esti komparataj. La juĝo vidigas, kiel rilatas ampleksoj de diverasj ideoj, ekz. kiel amplekso de ideo "homo" estas enhavita en amplekso de la ideo "mortonta." Al tiaj logikaj ideoj, kiuj estiĝas logikaj nocioj, necese apartenas ia grado de ekzisto. Laŭ teorio kritikisma de I. Kant la juĝo estas funkcio de la homa intelekto. Ĝia esenco estas en aplikado de aprioraj formoj al perceptaĵoj ricevitaj per sensoj. Tiuj logikaj formoj estas manieroj de homa pensado esprimantaj funkcion de la intelekto. La juĝo ne esprimas rilaton inter metafizikaj estaĵoj, sed ĝi ankaŭ ne koncernas ekskluzive fenomenojn kaj aliajn em­piriajn rilaiojn. La juĝo esprimas rilaton inter necesaj leĝoj de pensado kaj fenomenaro. - La samtempaj filozofoj pragmatismaj precipe J. Deweg en sia klo­podado apogi ankaŭ logikon sur fundamento plene empiria enkondukas en difinon de la juĝo kiel ĝian esencan signon, ke ĝi estas laŭcela kunigo de du ideoj, ĉar escepte instruanton de logiko neniu iam povas krei ian juĝon, se li ne bezonas ĝin por agado. Ekz. la juĝon "La akvo estas malvarma" mi kreos nur en tia situacio, se mi ial bezonas la akvon kaj ĝian malvarmecon, ekz. se mi intencas la akvon trinki, aŭ bani, aŭ lavi min, aŭ se mi fuĝas ŝprucantan akvon aŭ alimaniere. Sed sen tia bezono de agado mi nen­iam kreos ian juĝon pri "la akvo" kaj "malvarma". ­Ĉu necesas por ĉiu juĝo, ke ĝi estu esprimita per vortoj, ne estas decidite. Sed certe por povi esti objekto de ia ajn esploro psikologia aŭ logika la juĝo necese devas esti eldirita. Tiam oni nomas ĝin propozicio. V. t.
Justeco a., f. justice, č. spravedlnost, spravodlivosť, g. Gerechtigkeit.

Virto konsistanta en laŭrajte konduti kaj daŭre voli rajton. Laŭ jura senco estas justa tio, kio respondas al pozitiva jura volo; laŭ jurfilozofia senco tio, kio respondas al jura idealo, al juro, kia ĝi devas eati kiel kondiĉo de perfekta komuneco. Postulato de for­mala justeco estas, ke ĉiu ŝtatano estu egalmaniere traktata laŭ la leĝo, respektive laŭ intenco de la leĝo. Justeco en pli alta senco postulas, ke ĉiu homo estu traktata en la sama maniero, kiun li rajtas postuli kiel membro de socia komuno kaj tiel, kiel tion la ideala komuna volo kondiĉas. La idealo de socijura justeco povas efektiviĝi ĉiam sole proksimume per influo je la pozitiva juro kaj je la leĝodona potenco. Al tio apartenas ankoraŭ, ke ĉiu homo estu traktata laŭ sia digneco kiel homo, kiel ano de homaro, kaj laŭ sia individua valoro, laŭ siaj faroj, kapabloj kaj oferemo. Platono takass justecon kiel la plej ĝeneralan virton, kies esenco estas en laŭnatura funkci­ado de ĉiuj animaj partoj; la asmon signifas j. laŭ li ankaŭ en la ŝtato. Laŭ Aristotelo j. estas la plej alia el la etikaj virtoj, ĝi signifas apliki la virton rilate la aliulojn. En la moderna filozofio oni difinas justecon kiel virto donanta al ĉiu, kio al li apartenas. Spencer difinas ĝin jene: "Estas permesite al ĉiu fari, kion li volas, ĝis kiam li ne tuŝas la saman liberecon de la alia." Paulsen: "Justeco estas direkto de la volo kaj sintenado, kiu atentas ne enpenetri rompe en vivon kaj interesaron de la aliaj kaj laŭ ebleco malebligas ankaŭ al aliaj tian enpenetradon."


Kinestetikaj a. kinaesthetic, č. kinestetické, f. ciné­sthetiques, g. kinästhetisch

estas nomataj sensacoj kaj sentoj de korpa movo, streĉo, uzo de korpforto koncernantaj la internon de la korpo.


Kolektivismo a. collectivism, č. kolektivizmus, F. co­lectivisme, g. Kolektivismus.

Vidmaniero en sociologio, historio, etiko, psikologio, kiu akcentas la signifon de la kolektivo, tuto, grupo, societo kontraŭ individuo. Ĉefajn movajn fortojn so­ciajn kaj historiajn ĝi vidas en kunesto supozante specialajn spiriton, penskapablon, menson de la socio. Kolektivismo politika klopodas en pli malpli alta grado anstataŭi la posedon individuan per psaedo kolektiva (komuniamo). La termino estis kreita en j. 1869 en la kongreso en Basel por meti kontraŭ la ŝtata social­ismo reprezentata de la precipe germanaj marksistoj socialismon ne-ŝtateman, ne-centralisman, reprezen­tatan tiam de delegitoj francaj, svisaj, belgaj kaj aliaj.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11


Elŝuti 0.52 Mb.

  • Impresionismo
  • Individuismo
  • Intelektismo
  • Kinestetikaj

  • Elŝuti 0.52 Mb.