Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Moraviaj esperanto pioniroj

Elŝuti 0.52 Mb.

Moraviaj esperanto pioniroj




paĝo4/11
Dato14.03.2017
Grandeco0.52 Mb.

Elŝuti 0.52 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11

Esto a. bein,g, č. bytí, bytie, f. ętre, g. Sein.

Havas pro sia fundamenteco preskaŭ tiom da sig­nifoj, kiom estas da filozofioj. 1. Ĝi estas la plej ĝe­nerala predikato, kiu estas ebla, povante esti asertata pri io ajn. Tial diro de Hegel: Esto egalas nenio. 2. Ĝi signifas aserton, ke io ekzistas aŭ eblas ekzisti. Tiu signifo ĉiam enhavas iom da ideo de unueco aŭ de­termineco en la ekzistantaĵo. Tiel enestas en la Ari­slotelaj ideoj "Esse in potentia" (Esti en poveblo) kaj

"Esse in actu" (Esti en ago). 3. Ekzisto en spaco aŭ tempo kontraŭita al ideo aŭ imago. El tiu vid­maniero naskiĝis demando, kiom la estaĵo kores­pondas kun imagaĵo pri ĝi, t. e. ĉu ideo ekzistas aŭ ne. - Materialistoj egaligas eston kun la materio, idealistoj kun la spirito. Laŭ Herbart al rilatoj ne apartenas signo de esto, laŭ Lotze esti signifas esti en rilaloj.
Eskatologio a. escatology, č. eschatologie, eschato­logia, f. escatologie, g. Eschatelogie.

Doktrino pri la lastaj finoj de universo kaj de homaro. Precipe uzata de teologiistoj pri "la lasta tago", "la lasta juĝa tribunalo", pri la poste venonta stato de la mondo.­


Etika

1. Rilatanta etikon. - 2. Morale bona, konforma al etikaj normoj.


Etiko a. etics, č. etika, f étique, g. Ethik.

Scienco pri morala volado kaj agado. E m p i r i a e. en pli ampleksa senco estas psikologio kaj sociologio de la morala konduto kaj historio de ĝia evoluo. Ĝi priskribas laŭ psikologia kaj sociologia vidmanieroj la staton de moralaj ideoj, sentoj, juĝoj, agoj, analizas ilin kaj volas ilin dedukti el biologiaj, psikologiaj kaj sociaj faktoroj. E. f i l o z o f i a volas trovi principojn de moraleco, tio signifas starigi idealajn leĝojn, kiuj regas 1a homajn farojn. Tiuj leĝoj estas starigotaj por ebligi al homoj, decidi pri farota ago, sed ili ne enestas ie en la naturo kaŝitaj por esti trovataj. La e. filozofia do ne serĉas, kio estas vero, sed kio devus esti vero. Tiaj idealaj leĝoj, kiuj devas estri homan agadon, estas nomataj normoj kaj e. apartenas inter sciencojn normigajn (ne kaŭzecajn). E. konstatas valoron de homaj volado kaj agado koncerne enhavon, celon kaj idealon de la morala volo. Problemo de filozofia etiko povas esti reduktita al du demandoj: l. Ĉu la homo havas ian la plej altan bonon, la plej lastan celon, kiun ĝi devas atingi kaj kio estas tiu ĉi celo? En aliaj vortoj: en kio konsistas por la homo la bono kaj la devo. 2. Kiamaniere estri la agojn de homo atentante tiun ĉi celon? Kiamaniere apliki la normojn al di­versaj situacioj de la vivo? En aliaj vortoj: kiuj estas la diversaj devoj de la homo? La unua demando estas pli teoria, pli spekulacia. . Ĝi koncernas la esencajn kondiĉojn kaj konsekvencojn de la moraleco; ĝin penas respondi etiko ĝ e n e r a l a (teoria, formala). La dua demando estas pli praktika; ĝi aspiras je re­spondo per delala klarigo de devoj, instruoj, kiama­niere agi en diversaj konkretaj situacioj de la vivo. Tian respondon donas e. p r a k t i k a aŭ delala. La plej alta bono, al kiu celas ĉiuj normoj, povas esti kon­diĉita aŭ per iu aganto metafizika (Dio fiksanta aŭ fiksinta la moralan idealon) aŭ per tuto de la ekstera kaj interna mondo. Laŭ tio estas distingataj e. h e t e ­r o n o m i a (havanta sian plej altan aŭtoritaton ekster la kontrolebla mondo) kaj e. a ŭ t o n o m i a derivanta siajn normojn el faktoj alireblaj al nia esploro. ­Etiko estas iam rigardata kiel memstara scienco (al­menaŭ laŭ ĝia empiria konceptado), iam kiel fako de filozofio (necese tiam, se ĝi prenas kiel sia bazo meta­fizikon), iam kiel esenca parto de filozofio, kiu atingas en etiko sian plej noblan celon (precipe kiel ĝenerala esplorado pri valoroj).


Etiologio a. etiology, č. etiologie, etiologia, f. étiologie, g. Aetiologie.

Scienco pri kaŭzoj de fenomenoj el difinita klaso. Speciale: En biologio studo pri deveno de organoj, funkcioj, kapabloj. En patologio studo pri kaŭzoj de malsanoj kaj nenormalaĵoj. En historio analizo de kaŭzoj aŭ kunligo de kaŭzoj, kiuj produktis okazint­aĵojn priskribatajn.


Etologio a. ethology, č. etologie. etologia, f. éthologie. g. Ethologie.

Tiel nomas J. St. Mill karakterologion, sciencon pri karakteroj de individuoj kaj nacioj. Wundt nomigis tiel specialan sciencon, kiu studas historian evoluon de moroj kaj moraj ideoj.


Eŭdaimonismo a. eudaemonism, č. eudaimonizmus, f. eudémonisme, g. Eudaemonismus.

Etika tendenco, kiu vidas celon de la socia organizo en homa feliĉo, en homa bonfarto. Eŭdaimonisma estas en esenco de sia celo preskaŭ ĉia etiko. Ĉar homo per sia tuta agado volas nenion alian akiri ol la feliĉon. Eĉ se li elektas malplezuron (asketismo), li elektas ĝin sole por akiri per ĝi la pli altan bon­staton, ĉu surteran ĉu postmortan. La demando na­skiĝas el malfacileco trovi, kio estas la efektiva fe­liĉo. En sia plej ĝenerala koncepto feliĉo neniel taŭgas por esti la plej alta etika mezurilo, ĉar ĝi estas valoro tro subjektiva.


Evidenteco a. evidence (uzata angle en multe pli larĝa senco ol en esperanto), č. evidentnost, f. évidence, g. Evidenz.

Memkomprenebleco de juĝoj bazita aŭ sur propra sperto, percepto, travivo (e. i n t e r n a, p e r c e p t i t a) aŭ sur pensado kondukanta ĝis logikaj principoj. "Nocio estas ĝusta, propozicio vera, korpo reala, rilato evid­enta" (Schopenhauer). "Evidenteco, tio estas intua certeco, povas neniam deveni el aprioraj nocioj. (Kant.)


Evoluo a. evolution, č. evoluce, evolucia, f. évolution, g. Evolution.

En biologio: iompostioma transformo de unu speco animala aŭ vegetala en la alian konforme al teorio pri deveno de la specoj, laŭ kiu ĉiuj animalaj kaj vegetalaj formoj estas kunigitaj pro sia origino el la antaŭaj formoj, kaj la organika mondo disvolviĝas kontinue. Tiu ĉi teorio estis ĝenerale akceptita de bio­logio depost apero de la verko "Origino de specoj" (Origin of Species) de Charles Robert Darvin en 1859. Li uzis terminon "deveno kun modifoj" por karakterizi sian teorion pri evoluo. Darvin vidigis ke: 1. sam­tempaj kaj fosiliaj specoj estas pli malpli izolaj formoj, sur kiuj estas efektivaj kontinuaj trajtoj de disvolvo. Ĉesigoj de la kontinueco estas klarigeblaj per nesufiĉa kvanto da observoj. 2. Natura selektiveco estas kaŭzo, pro kiu la adaptiĝintaj organismoj vivas pli longe kaj transdonas siajn adaptaĵojn progresie al la novaj formoj kaj donas akcepteblan klarigon por observoj pri faktoj de geografia distribuo, klasifiko, morfologio, embriologio, rudimentaj organoj. 3. Elimino de formoj starontaj inter relative stabilaj formoj apudaj en kon­tinuaj linioj estas klarigebla per videbla izoliteco de tiuj ĉi transiraj formoj koncerne la variantajn kaj diverĝantajn liniojn de kontinua evoluado. 4. Diverĝ­eco unufoje komencita povas naski sendependajn li­niojn de deveno. 5. Homo sukcesis ricevi grandajn rezultojn en hejma bredado de animaloj sur la prin­cipo de selektiveco efikanta pro heredeco kaj variado. En la principo de natura selektiveco estis trovita pre­cipe post verkoj de Herbert Spencer treege taŭga la­bora hipotezo por sukcesa apliko de la evoluo al ĉiuj problemoj biologiaj. Post disvolvo de teorio pri ĉelo estis la evolua teorio metita ekster dubon koncerne la samtempajn formojn de la vivo kaj estis rigardata tre probabla koncerne formojn de la pasinteco. Ĉefaj pro­blemoj nuntempe diskutataj estas: Amplekso de la natura selektiveco. Esenco kaj limoj de la hereda transigo de ecoj. Origino, kvanto, direkto, distribuo de variado ĉe ecoj. Ĉu la teorio de evoluo en la nun­tempa formo sufiĉas per ĉiuj siaj faktoroj klarigi ĉiujn formojn de adaptado, specajn diferencojn, videblajn ĉenojn en kontinueco de specaj formoj samtempaj kaj pasintaj? En la lasta lempo provas kelkaj, precipe Pearson, esplori per statistika kalkulo variadon, se­lektivecon kaj heredecon por kontroli taŭgecon de la teorio de evoluo kaj ebligi pli da ekzakteco en ĝi.


Fantazio a. fancy, č. fantazie, fantazia, f. fantasie, g. Phantasie.

Imagado, kiu estas nek kontrolata de la subjekta elekt­ado nek estrata laŭ iu plano por atingi volatan celojn sed dependas nur de la nedaŭra kaj hazarda asoci­ado kaj disociado de ideoj. Ofle oni nomas fanlazion pasiva imagado. Per ĝi estiĝas novaj kompleksoj el imagoj enestantaj en nia konscio. Nek arto, nek scienco, nek ĝiaj aplikoj povas disvolvi sen fantazio. En arto estas la krea povo de f. limigata de nenio krom esprimaj eblecoj, en scienco ĝi estas limigita per objektiva efektivebleco, povebleco de kreitaĵoj. La hazardeco aŭ senplaneco de fantazio signifas, ne ke ĝi havas nenian celon, sed ke tiu celo povas esti konceptata sen ia ajn certeco pri ĝia efektivebleco.



Fatalismo a. fatalism, č. fatalizmus, f. fatalisme, g. Fatalismus.

Kredo, ke estonta sorto de homo kiel individuo kaj kiel sociano estas neŝanĝeble destinila de metafizika potenco (de Fatum = fatalo). F. povas eliri el dolor­plena rezigno, sed ankaŭ simple el maldiligenteco. Ĝi malatentas la fakton, ke la volo de la homo estas ĉiam komponanto de la monda okazado, kaj ke la volo povas fariĝi des pli ĉefa komponanto, ju pli ĝi estas ligata kun kompreno de kondiĉoj de la okazado. ­"Neniu neceso en la naturo estas blinda, sed kondiĉita neceso, sekve komprenebla neceso: ekzistas neniu Fatum" (Kant). "Mia Formulo por grandeco de la homo estas amor fati (amo de la sorto): ke oni ne­nion alian havi volas, antaŭen ne, malantaŭen ne. eternen ne. La neceson ne sole trasuferi, nek kaŝi - ­ĉiu idealismo estas mensogemaĵo rilale neceson - sed ami ĝin." (Nietzsche en Ecce homo.) Tion kontraŭas iom la aliaj vortoj de la sama aŭtoro. "Fatalismo, nia nuna formo de filozofia delikatsentado, estas ankoraŭ formo de tiu antikva kredo je dia destino, iu sen­konscia konsekvenco: nome kvazaŭ dependus neniel de ni, kiamaniere ĉio iras, kvazaŭ ni estus devigitaj lasi ĉion kuri, kiel ĝi kuras: ĉiu individuo sole modo de absoluta realeco" (Nietzsche en Volo al potenco). Islamo estas religio bazita sur fatalisma konvinko.


Fetiĉismo a. fetichism, č. fetišizmus, f. fetichisme, g. Fetischismus.

Antaŭŝtupo de la religio. Anim-similaj spiritoj loĝas en certaj objektoj (fetiĉoj), kiuj estas pro tio respekt­egataj aŭ adorataj.


Filozofio a. philosophy, č. filozofie, filozofia, f. phi­losophie, g. Philosophie.

Laŭvorta traduko de la origine greka vorto estas amo de saĝeco. Unuan fojon ĝi estis uzita en tiu ĉi senco en Sokrata skolo. La vorto "filozofos" unuan fojon estas uzita ĉe Herakleito en senco: serĉanta esencon de la aĵoj. Celo kaj enhavo de f. estis de diversaj filozofoj diversmaniere difinita. Laŭ Platono ĝi estas kono de tio, kio ekzistas, kio estas eterna kaj nepere­ebla; laŭ Aristotelo esplorado pri kaŭzo kaj principoj de aĵoj; laŭ stoikuloj klopodado por teoria kaj prak­tika kapableco; laŭ epikuranoj ebleco estiĝi feliĉa per intelekta rezonado. En la mezepoko estis f. met­ata en kontrastan kontraŭon al teologio; dum ilo de f. estas natura lumo de la homa intelekto, ricevas teo­logio siajn pli altajn verojn per supernatura revelacio. Francis Bacon kaj Descartes vidas en f. tutecan sci­encon, kiu donas scion pri ĉio en formo de logikaj konceptaĵoj. Al ĝenerale akceptata difino pri temo de f. oni neniam venis, kiel atestas ekz. Th. Jouffroy, dir­ante, ke f. estas sccinco, kies temo ne estas ĝis nun fiksita. Tamen diversaj pensuloj diversmaniere ĝin difinis aŭ imagis kvazaŭ ilia difino estus definitiva. Okazis eĉ, ke iuj trovis filozofion tute ne esti sci­enco kaj okupo inda de pensa laboro. La pensuloj pozitivismaj estas fieraj pri tio, ke ili ne estas filo­zofoj. La filozofio perdis laŭ ili ĉiun kaŭzon por ek­zisti, ĉar ĉiuj problemoj, kiuj povus interesi la ho­maron, estas nun jam dividitaj inter la diversaj fakaj sciencoj. Ili donas sole partajn respondojn al partaj demandoj, sed tiuj respondoj estas science ekzaktaj kaj tial multe pli ĝojas kaj utilas al la homo ol Fan­taziaj konceptoj de ia senbaza meditado, kiu volas uzi sciencan esprimmanieron, sed fakte ne estas io pli ol ludo de la fantazio, kiu neniel povas helpi al pli bona ekkono de ia ajn vero. Nenion plu povas sukceae fari la filozofio nun, en epoko de la special­iĝinta sciencaro, ol esti klasiganto de la ceteraj sci­encoj. Auguste Comte (l798-1857) estas kreinto de tiu ĉi neado de filozofio. La homo per ekzaktaj sci­encoj instruita pri la neebleco ricevi absolutajn ideojn rezignas serĉi originon kaj destinon de la universo kaj koni la plej profundajn kaŭzojn de la fenomenoj por dediĉi sin ekskluzive per meditado kaj observado al serĉado de efektivaj leĝoj naturaj, t. e. rilatoj ne­ŝanĝeblaj de la sinsekvo kaj simileco. Sed kvankam tiu instruo trovis multan kaj bruan aprobon precipe ĉe la natursciencistoj, tamen ĝi neniel malgrandigis la bezonon kaj ĝuon filozofi. Ĉar ju pli alta estas pro­greso de la sciencoj, des pli mirinda estas la fakto, ke la scienco estas ebla, ke la subjekto (la primeditanta homo) estas kapabla sistematigi siajn perceptaĵojn, ke la mondo povas esti pensata. Serĉi respondon al tiuj demandoj neniam ĉesos la homaro kaj neniam tedos ĝin aŭskulti tiajn respondojn. Kaj neniam ĝi estos kontenta kun tiaj respondoj, eĉ estu ili elpens­itaj per la plej sagaca intelekto kaj diritaj en la plej plaĉaj vortoj. Tial neniam la filozofio perdos sian kaŭzon de ekzisto kaj eterne ĝi konsolos la homajn korojn, kaj eterne ilin turmentos. Kaj eterne la filo­zofoj disputos, ĉu ilia temo estas ontologia aŭ fiktiva. Ĉar filozofio neniam estas sole jesado, el kiu sekvas plezuro kaj ĝojo. En tio ĝi esence diferencas de la religio. La religio respondas je la samaj demandoj kiel la filozofio. Sed dum la religio daŭre scias ĉion, la filozofio estas daŭre skeptiko; dum la religio atendas veron de la revelacio Dia, esperas savon de la supernatura potenco kaj enigas homon en decidon de la Dia graco, la filozofio volas trovi la veron mem aŭ per meditado aŭ per intuicio, savon esperas de la homara moraleco edukebla kaj volas organizi la ho­maron tiel, ke la sorto de individuo estu kiom kaj kiel ajn eble pli milda. Ĝenerale oni konsentas, ke f. disiĝis en diversajn specialajn sciencojn, kiujn oni nomas filozofiaj, sed kiuj kreis aŭ kreas por siaj taskoj specialajn metodojn kaj volas kun pli malpli da sukceco simili al ceteraj natursciencoj. lli estas: psi­kologio, sociologio, estetiko, etiko, logiko, noetiko, metafiziko.
Formala a. formal, č. formální, formálny, f. formel, g. formal

estas nomataj: formo, eksterajo metata kontraŭ ma­terio; rilataro, skemo kontraŭ objekto; realo kontraŭ poveblo; reciproka rilato inler partoj de tuto.


Formalismo a. formalism, č. formalizmus, f. forma­lisme, g. Formalismus.

1. Doktrino, ke veroj de iu scienco (precipe matema­tiko) estas pure formalaj, bazitaj ekskluzive sur di­finoj kreitaj pro aŭ laŭ konvenciaj bezonoj. 2. Neado de ekzisto aŭ graveco de substanco aŭ materio pro konvinko, ke gravas sole aŭ plejparte konsidero de fenomenoj laŭ la formala vidmaniero. Tiun vidpunkton havas iam en estetiko doktrino pri "arto por arto". En etiko ĝi estas enhavita en morala konsilo de Kant en "Kritiko de praktika intelekto": "Se rezonkapabla estaĵo devas prezenti al si siajn maksimojn kiel ĝe­nerale validantajn leĝojn, ĝi povas ilin prezenti al si sole kiel tiaj principoj, kiuj enhavas decidargumenton por la volo sole laŭ la formo, ne laŭ materio." Tiu kondiĉo estas plenumita en la morala leĝo donita sur la sama loko: "Agu tiel, ke maksimo de via volo povu ĉiam validi kiel principo de ĝenerala leĝaro."


Genoj č. geny, g. Gene.

Determinantaj eroj en organismoj, hipotezataj en ĝerm­plasmo de ovaj kaj semaj ĉeloj. Ili laŭ supozo kondiĉas la kvalitojn de la kreskantaj organismoj (Johannsen, Principoj de la ekzakla doktrino pri heredo, 1923).


Gnostikismo a. gnosticism, č. gnosticizmus, f. gno­sticisme, g. Gnostizismus.

Unua provo de ia kristiana religia filozofio. Sed la gnostikuloj anstataŭ pensi en la difinitaj nocioj kre­adisa fantlaziajn imagaĵojn kaj estigis tiamaniere duon­kristanan mitologion, kiu kvazaŭ alegorie prezentis ĝermojn de la kristana mondkompreno. Estis multaj gnostikaj skoloj. Komuna preskaŭ al ĉiuj estis: dua­lismo inter Dio kaj materio, kunigo de tiuj du pro­funde diferencaj nocioj per vico de mezestaĵoj; ideo pri emano kaj pri reveno de ĉiu vivantaĵo al sia origino per la savo. Ofte ĝi bazas sur novoplatonismo, aldonante al ĝia doktrinaro multajn elementojn teo­zofiajn kaj mistikajn. En la nova tempo oni uzas tiun ĉi vorton pri filozofia konvinko, ke la homo povas ek­koni la absolutan esencon de la esto. La ago de kono konsistas laŭ ĝi ne en la intelekla rezonado, sed en senpera intuicio; tiu ago estas nomata per specifa vorto gnostiko.



Hedonismo a. hedonism, č. hedonizmus, f. hedonisme, g. Hedonismus.

Etika tendencaro, kiu vidas celon kaj motivon de la homa agado en dolĉeco kaj volupteco sensaj. La sola malbono estas laboro kaj sufero. Ĝi originas de Ari­stipo (435-355 a. K.) el Kyrene. Virto estas ĝuokap­ablo; sed sole homo klera, prudenta, saĝa scias bone ĝui; li ne obeas ĉiun deziron kaj, se li ĝuas, li ne mal­aperas en la volupla ĝuo, sed estras ĝin. Teodoro Atheos trovis, ke la plej alta bono enestas en gaja hu­moro kaj ne en momenta ĝuo. Annikeris venis al konvinko, ke pli alta ĝuo estus trovebla en spiritaj ĝojoj de la homa komuneco, amikeco, familieco ol en korpaj ĝuoj. Hegesias konkludis, ke jam tiu meritas esti nomata feliĉa, kiu estas senigita de malgajo kaj doloroj. Hedonisma estis ankaŭ filozofio de Epikuro, poste de Helvetius, Holbach, Lamettrie.


Heterogena a. heterogeneous, č. heterogenní, hete­rogenný, f. heterogene, g. heterogen.

Kies partoj montras diferencojn diversspecajn, pre­cipe koncerne strukturon kaj funkcion.


Heterogeeneco de celoj.

Leĝo pri ŝanĝo de celoj nomigita de W. Wundt: La celo, kiun volis la homa agado atingi, estas atingata aŭ ne, sed la efiko de koncerna homa agado igas sin super la originan celon; tiu ĉi povas iam eĉ malaperi kaj la kromaj celoj anstataŭas ĝin. Tiu ĉi leĝo estas iam nomata ankaŭ leĝo de neintencataj efikoj (Jelli­nek) aŭ de anstataŭiĝantaj motivoj (Höffding).


Heteronomio a. Heteronomy, č. heteronomie, heteronomia, f. hétéronomie, g. Heteronomie.

Situacio de persono aŭ de kolektivo, kiu ricevas la leĝojn obeatajn kaj obeotajn el ekstero. Kontraŭo: Aŭtonomio.


Heuristiko č. heuristika, f. heuristique, euristique, g. Heuristik.

Parto de logiko traktanta pri metodoj de esplorado. ­En historio: traserĉado de dokumentoj. - Heuri­stika metodo en pedagogio igas la lernanton trovi mem tion, kion oni volas al li instrui.


Hilozoismo a. hylozoism, č. hylozoismus, f. hylo­zoďsme, g. Hylozoismus.

Opinio, ke la materio estas elorigine vivigita, ke ĝi enhavas spiriton, ke ĝi posedas aktivecon kaj percept­kapablon. V. Animismo.



Hipotezo a. hypothesis, č. hypotéza, f. hypothese, g. Hypothese.

En logiko supozo klariganta grandan grupon de faktoj, ne plene pruvita, nur versimila; se la amplekso de hipotezo estas tre granda, ĝi estas nomata teorio.


Historiismo č. historizmus, g. Historismus.

Scienca kaj filozofia tendenco. precipe en la 19-a jar­cento, komprenadi kaj klarigadi aferojn kaj koncept­ojn laŭ vidmaniero historia: el ilia evoluo, estintaj medio, situacio kaj kuniĝo, atenti pli la laŭepokan evoluon de ideo ol ĝian enhavon. Pro troa atento pri ŝanĝoj ĝi ne vidas la aferon mem. Kontraŭaj terminoj: realismo, dogmismo, sistemismo.


Homaranismo.

Instruo de Zamenhof, laŭ kiu estus rilatoj inter homoj plibonigitaj, se la homoj interkonsentus akcepti neŭtralan religion enhavantan principojn komunajn al ĉiuj religioj kaj se ili interkonsentus ne altrudi al si perforte siajn personajn gentajn, naciajn kaj rasajn diferencojn kaj preferojn. Zamenhof publikigis tiun instruon unuan fojon en anonima broŝuro titolita Ho­maranismo aperinta en 1906 en Leningrad. En antaŭ­parolo li klarigas jene: "La homaranismo estas in­struo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patr­ujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparol­ojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco." Nur kiam en 1912 Zamenhof for­metis de si ĉiun oficialan rolon en esperantismo, li deklaris sin publike aŭtoro de homaranismo. Plej grava dokumento el tiu Zamenhofa klopodado povas esti rigardata lia "Letero al diplomatio", publikigita en 1915 en esperantaj gazetoj. Plej bone kompilis in­formon pri tiu ĉi celado de Zamenhof Ed. Privat en sia "Vivo de Zamenhof".



Homo a. man, č. člověk, f. homme, g. Mensch.

Laŭ zoologia sistemigo apartenas homo en la grupon de primatoj el mamuloj, en kiun grupon apartenas krom ĝi ankoraŭ simioj kaj duonsimioj; pli detale apartenas homo en subgrupon antropoidan konsist­antan krom ĝi el gorilo, orangutano, ĉimpanzo, gibono. Argumentojn por tia envicigo de la homo liveras ĝia korpstrukturo, ĝia evoluo, kemia konsisto, ĝiaj korp­partoj. Laŭ ĝenerala evoluisma teorio devenas la homo el la sama radikformo, el kiu devenas ankaŭ antro­poidaj simioj. La diferenciĝo de la radikformo okazis versimile en terciara epoko. Pri specialaj kaŭzoj de estiĝo de la homo estas eblaj sole hipotezoj. Sed es­ploroj de kompara anatomio, historio de evoluo kaj paleontologio donas ĉiam pli da scio pri vojoj, per kiuj homo evoluiĝis al speco de nuntempa historia homo nomata por zoologia sistemo: homo sapiens. La homo de la diluvia epoko, la prahomo, latine Ho­mo primigenius, havis oblikvan frunton, tre evoluintajn brovojn, malgrande evoluintan suban makzek­on, tre fortajn dentojn; per ĉiuj tiuj signoj la prahomo pli similis al simioj. Fosiliaj restaĵoj de ĝi estis trovitaj en Neandertal (1856), La Neulette (1866), Spy en Bel­gio (I887), Taubach apud Weimar (1895), Krapina en Jugoslavio (l899), La Chapelle kaj Le Moustier en Francio (1908), Mauer apud Heidelberg (1908), Pitt­down en Britlando (1912), Broken Hill en Rhodesio (1920), Peking (1927).


Homogena a. homogeneous, č. homogenní, homo­genný, f. homogene, g. homogen.

Kies ĉiuj partoj havas saman naturon sen individuaj diferencoj. Oni uzas specife kiel atributon de nombro kaj de spaco. Ĉiuj unuoj konsistigantaj nombron estas reciproke homogenaj. Ĉiuj partoj de spaco estas tute similaj unu al la alia. En homogena spaco oni povas translokigi ĉiun figuron sen ĝia deformo. - En mate­matiko: funkcio f (s, y, z) estas nomata homogena, se validas rilato f (ks, ky, kz) = k mf (s, y, z). Esponanto m estas nomata grado de homogeneco de la funkcio.


Homologeco a. homology, č. homologie, homolo­gia, f. homologie, g. Homologie.

Ĉe stoikuloj koincido de raciaj juĝoj, konvinko kaj vivmaniero. - En biologio: egala deveno de la or­ganoj, eĉ se ili poste diferenciĝis; estas ekz. homo­logaj flugiloj birdaj kaj brakoj homaj, sed ne flugiloj insektaj; tiuj ĉi estas sole analogiaj al birdaj flugiloj plenumante sole saman fiziologian funkcion, sed ne estante deriveblaj de la samaj organoj. - Spengler en sia libro "Pereo de la okcidentlando" parolas pri kulturaj homologecoj ekz. inter greka plastiko kaj la norda instrumentmuziko; ili estas laŭ li esprimo de egala grado en evoluo de spiritvivo de diversaj kul­turmondoj. - En matematiko korespondaj partoj de similaj figuroj estas nomataj homologaj. - En ĥemio estas nomata homologa serio sinsekvo de kombin­aĵoj diferencantaj per la sama atoma grupo kaj po­sedantaj similajn ecojn ŝanĝantajn laŭgrade. (Ekz. metana homologa serio).


Humanismo a. humanism, č. humanizmus, f. hu­manisme, g. Humanismus.

Movado celanta en komenco de la novepoko ricevi idealon de homa aŭ tuthomara eduko el studo de an­tika kulturo. Ĝi enkondukas epokon de renesanco; ĝia fondanto estas rigardata greko Manuel Chryso­loras, vivinta kaj instruinta grekan lingvon en Firenze depost 1396. La plej grandaj verkantoj en unua peri­odo humanisma estis Dante, Petrarca, Boccacio. Aliaj eminentaj humanistoj estis: italoj kardinalo Bessarion, Georgios Gemisthos Plethon, Eneo Silvio Piccolomini (posta papo Pius II.), Pietro Bembo; hispano Vives, franco instruita presisto Robert Etienne, brito Thomas Morus, nederlandano Desiderius Erasmus, germanoj Rudolf Agricola, Johannes Reuchlin, Ulrich Hutten. En Germanujo h. fine transiĝis en eklezian reformismon. - 2. Nomo donita de F. C. S. Schiller el Oxford al lia kompreno kaj adapto de pragmatismo, kiun li klarigis precipe en siaj verkoj Humanism, philoso­phical Essays 1903 kaj Studies in Humanism, l907. Ĝi estas noetika doktrino, ke ĉiu nia kono en siaj motivoj, amplekso kaj celoj estas ĉiam homa kaj el­homa, ne povas transpasi homajn poveblojn, estas naskata kaj kondiĉata de la homaj bezonoj. Propo­zicioj esprimantaj homajn juĝojn estas veraj aŭ malveraj laŭ tio, ĉu iliaj konsekvencoj havas aŭ mal­havas praktikan valoron. Do la vereco kaj malvereco dependas de tio, kion oni celas: ĉiu pensa vivo supozas celojn. Ĉar tiuj celoj ne povas por ni, kiuj ni estas, esti aliaj ol ni estas, ĉiu nia kono necese estas subigita al homa naturo kaj al ĝiaj bezonoj. "Humanismo estas simple konsciiĝo, ke filozofia problemo koncernas homajn estaĵojn klopodantajn kompreni mondon de homaj spertoj per iloj de la homa menso." (Schiller.)

1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11


Elŝuti 0.52 Mb.

  • Etika
  • Eŭdaimonismo
  • Heterogeeneco de celoj.
  • Homaranismo.

  • Elŝuti 0.52 Mb.