Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Moraviaj esperanto pioniroj

Elŝuti 0.52 Mb.

Moraviaj esperanto pioniroj




paĝo3/11
Dato14.03.2017
Grandeco0.52 Mb.

Elŝuti 0.52 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11

Ekscito a. excitement, č. popud, f. excitaiton, g. Reiz.

En psikologio: Afekciado de sensorgano per fizika impulso eliranta el medio ekster la afekciata orga­nismo. La povebleco de organismo reakcii je tiu ek­scito estas iritebleco. La ekscito kaŭzas en la kon­cerna sensa organo iriton. Akceptas ĝin finoj de nervoj, kiuj estas en fino de ĉiu sensorgano diversforme kaj specife diferenciĝintaj. Ŝajnas, ke la nervoj en di­versaj sensoj estas kapablaj akcepti ekscitojn sole siaspecajn (laŭ Lotze, James, Bergson). La ekscito donita al nervo estas fizika (t. e. mekanika, varmeca, elektra, luma aŭ kemia), nervo kondukas ĝin kiel iriton, kio estas procedo fiziologia. La irito kuras tra la nervo per rapideco 30-90 metroj dum sekundo. La nervoj ŝajnas kondukemaj por ĉiuspecaj iritoj. La irito veninte en la nervan centron, precipe en cerbon, estigas sensacon, kvazaŭ tiu fiziologia reakcio trans­formiĝus en reakcion pure psikan. Kiaj procedoj okazas en la kondukanta nervo kaj per kiaj procedoj ŝanĝiĝas la fiziologia irito en psikologian sensacon, oni ne sukcesis ĝis nun iel ajn klarigi. Eĉ ia almenaŭ iom akceptebla hipotezo mankas.


Eksperimento a. experiment, č. pokus, f. expérience. g. Versuch, Experiment.

Laŭplana izolado, variado kaj kombinado de kon­diĉoj por studo de fenomenoj dependantaj de ili. E. estas nenio alia ol demando al la naturo, kiun devas la naturo mem respondi, observo dum fiksitaj, arte starigitaj kondiĉoj“ (Haeckel). Simpla observanto aŭs­kultas la naturon; eksperimentanto demandas ĝin kaj devigas ĝin forigi sian vualon“ (Cuvier). Laŭ Claude Bernard e. estas observo komencita por kontroli aŭ por inspiri ian ideon. Eksperimentado estas tre mal­nova. Jam Demokrito eksperimentis. Roger Bacon kaj Baco de Verulam postulis eksperimentadon por ĝisfunda esploro de la naturo. Galilei aplikis ĝin unuan fojon por scienca esplorado celscie.


Ekspresionismo č. expresionizmus, f. expressio­nisme, g. Expressionismus.

Kompreno kaj bildigo de la mondo laŭ imagoj kaj sentoj de la subjekto. Prezentado de la subjektivaj humoroj kaj sentoj sen atento pri objektivaj“ aŭ kon­venciaj valoroj, juĝoj, opinioj, veroj. Kontraŭo: Impre­sionismo. La vorton uzis unuan fojon (1901) franca pentristo J. A. Hervé. E. fariĝis esprima metodo en poezio, beletristiko, pentrarto, muziko, sed ĉiam ĝi trovis sole partan aprobon.


Ektoplasmo č. ektoplasma, f. ectoplasme, g. Ekto­plasma.

Stranga speco de materio, eliranta laŭ aserto de spi­ritistoj el mediumoj, kiun oni ne povis konstati ali­loke kaj alitempe. Ĝi eliras laŭdire el la buŝo aŭ el fingroj de la medioj dum la tranco kaj dum fino de la tranco plejparte eniras denove en la korpon tiel, ke restas sole malgrandaj kvantoj por esploro.


Ekzisto a. existence, č. existování, jestvovanie, f. exi­stence, g. Existenz.

Samsignifa kun realo, sed tamen kelkaj filozofoj atent­ante aplikon de la vortoj volis diferencigi inter la ambaŭ nocioj. Plej konata estas vidmaniero de skolo de Brentano, el kies disĉiploj precipe Ant. Marty mal­rekomendis mikson de nocioj ekzisto kaj realo. Ek­zisto havas laŭ li sole signifon logikan, ĝi estiĝas nur per rezonado, do ĝi ĉiam supozas propozicion. La realo estas iel klarigebla kaj ĝi estas donita al ni en ĉiuj kvalitoj fizikaj kaj psikaj. Ankaŭ J. M. Baldwin kaj O. Külpe diferencigas en simila senco. Tiel la ekzisto signifus logikan nocion estiĝantan per medit­ado pri realo, la realo signifus transcendecon de la objektoj. Tia diferencigo ne estas sen ia ajn bazo, sed tamen ĝi estas superflua, ĉar ekzisto kaj realo signifas la saman fundamentan kvaliton pli detale ne difin­eblan. Ankaŭ David Hume ne diferencigas inter la du terminoj. La ekstreme racionalismaj sistemoj rigardas ekziston kiel precizan, racionalan nocion kun fiksa amplekso, kiu povas esti signo de alia nocio kiel ĉiuj ceteraj signoj, kaj per kiu ĉiu nocio ricevas la celatan kaj bezonan kompletecon. La plej grava konsekvenco de tiu ĉi pensmaniero estis ontologia pruvo pri ekzisto de Dio elpensita de s-a Anselino. La pli posta skolastika filozofio (s-a Tomaso el Akvino) malŝatis tiun ĉi pruvon sed tamen persistis en la sama racionala kon­vinko. Eĉ Descartes, Spinoza, Leibniz bazas siajn me­tafizikojn en principo de la ontologia pruvo. Laŭ la racionalisma pensmaniero la ekzisto estas nocio plene racionala (fiksa, fineca, limigita): kiel ĉia ajn nocio ankaŭ ĝi povas esti predikato en propozicio; aliĝante al aliaj signoj de nocio ĝi estigas el ĝi realon. Nur D. Hume komprenis la unuan fojon neracionalecon de la ekzisto, li komprenis, ke la konvinko pri ekzisto estiĝas el neracionala kredo kunigita kun ĉiuj niaj sensacoj, perceptoj kaj ideoj. Estas nek percepto nek ideo de iu ajn speco, kiun ni havas en la konscio aŭ en la memoro, kiu ne estus konceptata kvazaŭ ek­zistanta kaj la plej eminenta ideo; eĉ la konvinko pri ekzisto naskiĝas el tiu ĉi konscio.“ Hume montris la gravecon de la kreda elemento ĉe la ideo de ekzisto, kaj volis per ĝi klarigi la neracionalan eron en la ideo de ekzisto.


Elano vitala č. ivotní elán, f. élan vital.

Esprimo enkondukita kaj popularigita de tre eminenta franca filozofo Henri Bergson en lia verko Krea evo­luo“ (1907). Ĝi signifas esencon de la tuta universa vivo, sed ne tiel, kiel prezentas al si tian substraton ia celeca aŭ kaŭzeca sistemo. Elano estas esenco de la vivo mem, sed nek kvazaŭ kaŭzo nek kvazaŭ celo. Ĝi signifas la plej fundan kaj la plej elementan fakton de la viveco. Ĝi estiĝis en nekonataj sed certaj mo­mento tempa kaj punkto spaca kaj daŭre diavolviĝadas kreante la diversegajn formojn de la vivo kaj donante al la materio diversajn formojn de objektoj. Disvolvo de la vitala elano iris laŭ du malsimilaj direktoj: vegetaloj estas unu poluso de la dubranĉa disiĝo, animaloj la dua. Sed en ĉiu el tiuj du branĉoj la vivo diversfoje kaj diveramaniere disvolviĝadis. Inter la animaloj du direktoj estis speciale preferataj de la evoluo: la unu ĉe la vertebruloj, la dua ĉe la insektoj. Ĉe la unuaj evoluis la intelekta flanko, ĉe la duaj la instinkta. Sed neniam estas trovata sola intelekta aŭ soln instinkta kapablo. Ĉar ili ambaŭ estas produkto de la sama komenca elano, kies ili ambaŭ estas du flankoj el nekalkuleble granda nombro de kapabloj kaj evoluopovoj. La vitala elano havas laŭ vortoj de Bergson sian esencon en la bezono kreadi. Ĝi ne povas esti absolute krea ĉar materialo, kiun ĝi povas uzi por siaj kreaj celoj, estas materio; kaj tiu ĉi estas kvalite tute kontraŭa al la elano. La ma­terio estas inerta kaj determina, do senlibereca, ĝi mem kaj ĉio en ĝi estas necesa. Sed la elano vitala estriĝas de tiu ĉi materio kaj enigas en ĝin kiom eble plej multon da libereco kaj maldetermineco, kvankam la materio kontraŭstaras tiun penadon pro sia inerteco. Pro tio estas formoj de la vivaĵoj tiom diversaj.


Elektrono a. electron, č. elektron, f. electrone, g. Elektron.

Elementa kvanto de elektro. Atomoj konsistas el elek­tronoj, pro ilia elektra karaktero duspecaj t. e. negativaj kaj pozitivaj. Elektronoj estas ĉiam la ne­gativaj, pozitivaj ne havas ankoraŭ fiksan nomon. Iam oni nomis ilin protonoj, iam pozitivaj elektronoj. Kvanteco de tiuj ĉi partetoj estas eksterordinare mal­granda eĉ kompare kun absoluta pezo de hidrogen­atomo. Ĝi estis kalkulita el devojiĝo de katodaj radioj per elektra kaj magneta kampoj kaj trovita proksim­ume unu dumilono da pezo de unu hidrogenatomo. Sed tiu ĉi pezo laŭ mezuradoj pri rapideco de katodaj radioj kaj de proporcio inter elektra ŝarĝo kaj materio pligrandiĝas kun rapideco de la radioj. E1 tio oni estas devigata konkludi, ke pezo de la elektrono ne estas konsekvenco de ĝia materio, sed de rezisto de la elektraj kampoj elektrona kaj akcela. Alie dirite: elektrono, kiu estas la plej fundamenta ero de materio, ne estas materia sed elektra ero. Pro tio oni povas koncepti materion kiel fenomenon elektrodinamikan. Per helpo de tiu ĉi ideo pri elektrono sukcesis Niels Bohr klarigi multajn ecojn de ĥemiaj elementoj. Li imagigis H-atomon konsistanta el 2000 pozitivaj kaj negativaj elektronoj. La plej granda parto de ili estas kunigita en atoma kerno, treege unu apud la alia. La elementaj elektraj kvantoj en la atomkerno neŭtral­igas sin reciproke escepte kelkajn pozitivajn, kiuj restas liberaj. La nombro de ili estas ĉe ĉiu elemento alia: la plej malgranda ĉe hidrogeno, unu, la plej granda ĉe uranio - 92. Ĉirkaŭ ĉiu atoma kerno ĉir­kaŭas en orbitoj la sama nombro de elektronoj, kia estas la nombro de pozitivaj liberaj ŝarĝoj en la kerno. Diametroj de tiuj orbitoj estas kompare kun la diametro de la kerno tre grandaj. Tial estas eĉ en la atomo multe pIi da malplena spaco ol da materio.


Emano a. emanation, č. emanace, emanácia, f éma­nation, g. Emanation.

Naskiĝado de iu estaĵo pli simpla aŭ malpli alta el iu estaĵo pli komplika aŭ pli perfekta, ankaŭ el estaĵo plej perfekta, plej alta, sen transformiĝado aŭ mal­grandiĝado de tiu ĝi. Bildo de tia emano en materia mondo estas emano de lumo aŭ varmo el ĝiaj fontoj. Laŭ doktrinaro de novoplatonanoj kaj gnostikuloj estas la mondo emano de dio, kiu restas malgraŭ tio tamen senŝanĝa. Laŭ Jambliĥo ( 330 p. K.) el la prakaŭzo emanas la Unuaĵo, el ĝi konceptebla mondo, el ĝi in­telekta mondo kun spirito, el tiu ĉi la animo, el tiu ĉi fine emanas sensa mondo.


Emocio a. emotion, č. emoce, emocia, f. émotion, g. Gejühlsbewegung.

Ĉia iom intensa ŝanĝo en la senta stato kunigita kun volaj elementoj: komplikaj sentoj, sentafekcioj, pasioj, humoroj kaj simile. Ĝi povas estiĝi subite, surprizige (emocio kolizia, ekz. kolero kaj timo) aŭ malrapide per disvolviĝo de la sento (senta emocio, ekz. amo, malamo, ĝojego, malespero). Ĉe ĉiu emocio oni povas distingi tri esencajn elementojn. Unue: ekobservo de iu situacio (subita malfeliĉo, rapidanta danĝero, ne­atendata feliĉo). Due: malordiĝo de imagoj kaj ideoj, kiuj ekkuras laŭ nekutimaj direktoj tiel, ke ni ne povas ilin estri per kutima streĉo. Trie: aro de organaj malregulaĵoj (batado de koro, tremo, paliĝo, ruĝiĝo, ŝvitado, larmoj k. t. p.). Ĉiuj ĉi tri faktoroj efikas kiel iniciantoj de emocioj. Kiu el ili estas la plej primitiva, la plej baza, kaŭzanta la ceterajn, pri tio ekzistas du teorioj. La pli malnova psikologia“ akceptas, ke la origino de emocio estas en sfero psika, t. e. en la mal­ordigo de la ideoj kaj intensigo de sentoj, kiuj okazis pro eniĝo de iu objekto en sferon perceptan aŭ pensan. Organaj reakcioj la emocion akompanantaj estas ĝia natura konsekvenco. Tio estas klasika opinio pri esenco kaj deveno de emocio. La nova teorio fizio­logia aŭ periferia“ elpensita de C. Lange, W. James kaj iliaj disĉiploj asertas, ke la komencaj elementoj de emocio estas la ŝanĝoj en la periferiaj korpaj or­ganoj (sensaj, movaj, vazomovigaj). W. James resumas sian teorion en jena paradoksa teksto: Estas malvera la vulgara opinio, ke oni tremas, ĉar oni timas, aŭ ke oni ploras, ĉar oni estas malĝojigita. La kontraŭo estas vera. Oni timas, ĉar oni tremas, oni malĝojas, ĉar oni ploras. Argumentoj por tiu teorio estas jenaj: 1. Kelkaj observoj montras, ke sola percepto de iuj objektoj el­vokas malregulaĵon en iuj organoj, el kiu malregulaĵo sekvas la psika emocio. Ekz. la ŝafoj tremas vidante lupon, la ĉevaloj furioziĝas flarante odoron de rabbestoj, eĉ se ili neniam iel spertis danĝerecon ĉe tiuj ĉi perceptoj. Homoj mem ĉiam ektremas ekvidanle subite nigran staturon dum duonlumo, kvankam penso pri ebla danĝero nur poste estiĝas en nia psiko kiel sekvo de enorganaj malregulaĵoj. 2. Neniu imago, ne­niu penso povas veki en ni emocion alimaniere ol se ĝi elvokas ian reakcion en la organismo, kaj tiu ĉi reakcio estas origino de la emocio, determinante ĝin per influo de materio je psiko. Emocioj estas konsci­iĝoj pri malordoj skuantaj la organismon. Ekz. la fuĝo el la batalo elvokas pluan timon ĉe la fuĝantoj kaj tiel la timo grandiĝas ĝis paniko. Nia malĝojo fariĝas pli profunda per niaj plorsingultoj. La kolero kreskas per koleraj krioj kaj ceteraj vidigiloj de ĝi. Tiuj ek­zemploj montras laŭ James konvinke, ke la menciitaj emocioj havas sian originon en la nomitaj organismaj reakcioj. 3. La ĉefa argumento estas, ke emocion oni ne povas forigi de la sensaco kaj de la organisma ekscito. Ili apartenas al ĝia esenco, sen ili restus el la emocio senenhava nocio, artefaritaĵo de penso, al kiu mankus ĉio, kio estas emocia; tia nocio estus efektiva neo de emocio. La sensacoj kaj fenomenoj or­ganismaj estas ja esencaj kaj fundamentaj elementoj de ĉiu emocio. Kontraŭ la periferia teorio oni povas diri, ke la aluditaj faktoj estas tute bone klarigeblaj ankaŭ laŭ teorio psikologia per instinkto (ŝafoj, ĉeval­oj), aŭ per surprizo (nigra staturo), aŭ per asociado (fuĝo, kolero). Sed estu ĝia taksado kia ajn, nefor­disputebla merito de la Jamesa teorio estas en tio, ke ĝi donis novan pruvon, ke la homa organismo estas unueca, kiel tio sekvas al ĝia tria argumento. Kontraŭ dualismo de Descartes, kiu vidas en emocio feno­menon sole de animo akompanatan, kaj vidigantan sin per okazado materia sen ia ajn esenca rilato inter fenomenoj materiaj kaj spiritaj, asertas James: Emo­cio homa sen rilato al homa korpo estas pura ne-esto. Emocio disigita de ĉiu organisma sensaco estas ne­taŭga abstraktaĵo.“
Empiriismo a. empirism, č. empirizmus, f. empirisme, g. Empirismus.

Noetika opinio, ke la sperto estas la sola fonto de ĉia kono. Ofte ĝi aperas kunigita kun sensualismo asert­anta, ke ĉiu imagado kaj pensado estas ekskluzive reciproka sin asociado kaj afekciado de malpli klaraj perceptaĵoj. Kiel doktrino e. igas sperton pli valoranta ol simpla metodo eksperimenta. Tiu ĉi uzas eksperi­menton, do observon de spertaĵoj, sed estrante ĝin, aplikante ĝin al celoj elpensitaj de la eksperiment­anto. En sia plej simpla formo la e. neniel atentas la fakton, ke la homo ĉiam aldonas al spertaĵoj ian ku­nigon kaŭzan aŭ celan, pensante pri ĉiu (aŭ preskaŭ pri ĉiu) spertaĵo kiel rezulto de ia kaŭzo aŭ fino de ia celo. Empiriismo volas nenion aserti apriori“, sed ĉion venigi al faktoj“ ne sole la praktikon de la agado, sed ankaŭ ĉian eksplikon, ĉiun teorion. En tio ĉi ĝi estas atakebla. Ĉar la homa spirito eksplik­ante ĉiam aligas al aŭ eligas el la spertaĵoj. La plej primitiva supozo aŭ ekspliko estas, ke efiko de ma­teriaj aĵoj daŭras ankaŭ antaŭ aŭ post la homa observado. Tiu supozo estas malfacile konstatebla em­pirie, kaj tamen estas bazo de ĉiu klarigado de la aferoj. Kontraŭo: raciismo. Fondintoj de empiriismo en la moderna filozofio estas rigardataj Francis Bacon, John Locke, Etienne de Condillac. E. estris precipe en la angla filozofio, en la nova epoko sciis ĝin defendi sukcese j. Stuart Mill. Kant provis forigi la malkunigeblon inter empiriismo kaj apriorismo.


Empirio č. empirie, empiria, g. Empirie.

Ĉio atingebla al la homa kono per sensoj. Empiriisto rigardas empirion ekskluziva bazo de la homa kono.

- En medicino kaj ankaŭ en aliaj aplikitaj sciencoj: Laborado kaj konkludado laŭ sperto nesufiĉe vasta, ne­kompleta kaj nekontrolita de ĝeneralaj leĝoj. Ĉiam en malŝatiga senco. Homo tiel aganta estas empiriulo.
Energetiko a. energetics, č. energetika, f. énergetique, g. Energetik.

Scienco kaj doktrinaro pri energio. Ĉia fondinto estas Julius Robert Mayer (1814-1878).


Energiismo e. energetizmus, g. Energetismus.

Uzo de energetiko por metafizika sistemo klariganta ĉian okazadon en universo, esencon kaj fenomenaron de la naturo kaj spirito, vivojn de individuo kaj ho­maro per principo de energio. Fondis, disvolvis kaj popularigis ĝin Wilhelm Ostwald, glora germana ĥe­miisto (* 1853). Principe ĝi estas materialismo, kiu anstataŭ koncepto de materio metas koncepton de energio. Oni provis apliki energetikan rezonadon kaj meditadon ankaŭ en etiko kaj proklamis kiel bazan normon de la etiko la energiisman (= energetikan) imperativon ordonantan: Ne malŝparu iun ajn energion!


Energio a. energy, č. energie, energia, f. énergie, g. Energie.

En natursciencoj: kapablo produkti laboron. Sub­stance estas e. unusola, sed aperas sub diversaj formoj kiel e. mekanika, elektra, kalora, luma, ĥemia. Ĝia kvanto estas mezurebla per kvanto de la laboro de ĝi produktata. Tial estas diversaj mezurunuoj por diversaj formoj de e. Ekz.: Ergo por la mekanika, Kalorio por la kalora kaj Watto-sekundo por la elektra. Ceteraj formoj de energio ne estas ankoraŭ mezureblaj, tial mankas unuoj por ili. Rilatoj inter la unuoj nomitaj estas mezureblaj kaj mezuritaj tre precize kun plena fidindeco. 10,000.000 ergoj egalva­loras 0'2387 kalorioj, egalvaloras 2'788 dekmiliononoj de 1 kilovato-horo. Diversmaniera uzo de tiuj unuoj kaj plej preciza kaj ofta mezurado pri transformado de tiuj ĉi formoj de energio pruvis kun imageble plej granda certeco la plej ĝeneralan leĝon de fiziko pri sin-konservado de la energio, kiu konstatas: Sumo de la energio en la universo estas konstanta; laboro povas esti produktata ekskluzive per transformado de unu speco de energio en alian specon tiamaniere, ke neniam povas estiĝi pli aŭ malpli da laboro ol respondas al kvanto de disponata aŭ disponebla energio; inter energio enmetita en sistemon en iu formo kaj ricevita en aliaj formoj ĉiam ekzistas egaleco kon­cerne kvanton. Tiu ĉi leĝo estas ankaŭ nomata unua termodinamika propozicio. El ĝi sekvas ne­ebleco de perpetuum mobile de unua grado“, t. e. de maŝino liveranta laboron sen ekvivalenta enmeto de aliforma energio. Ĝi estas pruvita pri la mekanika, kalora kaj elektra formoj energiaj. Pri ĥemia kaj optika formoj ĝi ne estas ankoraŭ pruvita, ĉar ĝis nun oni ne sukcesis mezuri tiujn formojn de energio, sed oni pro prava eksterenmeto supozas validon de la leĝo ankaŭ pri tiuj energiformoj. Vitalismo supozas iam specialan vivenergion, iam oni supozigas specialan psikan energion kiel kaŭzon de la psikaj fenomenoj; ĉiuj provoj iel ajn mezuri efikojn de ili restis ĝisnun senrezultaj. Mezurado pri enirado kaj elirado de energioj en vivantan korpon plurfoje tre zorge aranĝ­ita montris la postulatan energian ekvilibron de ener­gio tre precize, tial oni povas konjekti, ke la propozicio pri sinkonservado de energio ne necesas validi ankaŭ pri fenomenoj de la vivo kaj de psiko. La transformo de la kalora energio en alian formon diferencas de la ceteraj energiaj transformoj tiel, ke la kaloro nen­iam transiĝas en alian formon komplete, sed ĉiam restas iu kvanto netransformita en speciala formo kalora nomata entropio, kiu ne estas plu transform­ebla en alian energiformon. Tiu ĉi leĝo estas nomata ankaŭ dua termodinamika propozicio (principo de Carnot-Clausius). Oni povas ĝin esprimi ankaŭ tiel: Se oni kalkulas la enmetatan kaloron pozitiva kaj la elmetatan negativa, tiam sumo de ĉiuj senfine malgrandaj kalorkvantoj dividitaj ĉiuj per siaj kon­cernaj temperaturoj ĉe inversebla cirkla procedo egalas nulon. El tiu propozicio sekvas neebleco de perpetuum mobile“ de dua grado, t. e. maŝino, kiu ŝanĝus kaloron en mekanikan laboron suprenigante ĝin sur pli altan temperaturon.
Enteleĥio a. entelechy, č. entelechie, etitelechia, f. entelechie, g. Entelechie.

Aristotela termino por nomigi la aktivan principon de naturo; ĝi estas tio, per kio materio eniĝas jen en formon de vitroida kvarco, jen en formon de leono, jen en formon de homo“ (Liebmann). Principo, kiu estigas el la eblo la efektivan aĵon kaj efikas, ke ĝi perfektiĝadu ĝis kiam ĝi atingos la plej altan gradon de perfekteco kaj plenumos per tio sian celon. La ter­minon reprenis Leibniz por apliki ĝin por monadoj: Oni povus doni nomon de enteleĥioj al ĉiuj kreitaj substancoj simplaj aŭ monadoj, ĉar ili posedas en si certan perfektecon; enestas en ili sufiĉeco por si mem, kiu igas ilin fonto de iliaj agoj internaj kaj por tiel diri aŭtomatoj senkorpaj.“ (Monadologio). En sam­tempa filozofio uzis tiun terminon H. Driesch por nomigi la supozatan specialan forton de vivaj feno­menoj, volante anstataŭi per ĝi la klasikan nomon de la viveca forto. E. efikas je materia korpo nedifekt­ante la principon pri konservo de energio. V. Vitalismo.



Ento a. entity, č. entita, f entité, g. Entität.

En esperanto devus esti uzata sole por redoni la sko­lastikan terminon (latinan) Entitas en signifo de substanco, esto, estaĵo.


Epifenomeno a. Epiphenomenon, č. epifenomenon, f. épiphénomčne, g, Begleiterscheinung.

Akcesora fenomeno, kiu estas koncerne la observaton sekundara, negrava, netuŝanta la esencon de la fe­nomeno pritraktate. Certe estas preferinde diri en esp-o akcesora fenomeno, sed la origina vorto e. estas uzinda precipe, se temas pri Epifenomena teorio pri rilato inter menso kaj korpo. Laŭ ĝi estas konscio sole epifenomeno de cerbo kaj nervoj respektive de nervaj procedoj, fajrero elĵetita de la maŝino“, ne­povanta afekcii la nervajn reakciojn pli ol ombro paŝ­ojn de pilgrimanto“. Aligo de konscio al vivantaj korpoj ne donas argumenton por supozo, ke konscio havas sian propran kaŭzecon aŭ afekcias organismon, en kiu ĝi aperas.“ (Hodgson). Ĉefaj reprezentantoj de la epifenomena teorio estas: Maudsley, Clifford, Huxley, Hodgson k. a.


Epistemologio a. epistemology, č. epistemologie; epistemologia, f. épistemologie, g. Erkenntnislehre.

Teorio pri origino, esenco kaj limoj de la kono. Ĝi estas l o g i k o, se ĝi esploras formojn kaj normojn de la ekkonanta pensado, n o e t i k o, se ĝi esploras en­havon de kono, ĝiajn estiĝon, disvolvon, kondiĉojn, certecon kaj limojn, m e t o d o 1 o g i o, se ĝi aplikas observojn kaj spekulaciojn pri kono al diversaj sciencoj. Ĝenerale ne estas uzo de la termino e. tre preciza. Kelkaj volus doni al la logiko pli ampleksan kampon tiel, ke e. estus parto de logiko, kontraŭe al supra klarigo. De la noetiko e. estas dislingebla pro tio, ke ĝi estas sole enkonduko en ĝin studante la konon aposteriore en difinitaj kazoj ĉe diversaj sciencoj, dum noetiko volas doni bildon kaj klarigon de la homa kono en ĝia kompleteco.



Epikurismo

Origine filozofia instruo de greka filozofo Epikuro (34l-270) kaj de lia skolo, pli poste ekskluzive lia etika tendencaro, kiu vidas la plej altan bonon en ĝuo, sed ne en ekskluzive korpa ĝuo, kiel malĝuste iam estas pensata, ĉar epikurismo elektas inter la diversaj eblaj ĝuoj kaj preferas la ĝuojn spiritajn, kiel la pli daŭrajn kaj malpli trompajn. Epikuro volis liberigi homon de la jugo de pasioj kaj de tiraneco de dioj, doni al ĝia koro la neforigeblan liberecon kaj ne­subigeblecon al iu ajn ekstera potenco. La homo estas laŭ li subigita al superatiĉoj, kun kiuj ligas ĝin tri­obla timo: pro morto, pro dioj, pro infero. Tial Epi­kura fiziko, materialisma pro principo, prenas al dioj regadon de la mondo. La dioj estas malproksimaj kaj neniel interesas pri tiu-ĉi mondo. La naturo estas la unusolo, kiu rilatas kun la homo, la naturo sen iu ajn dio. El tiu-ĉi konstato metas sin la etika demando, kiu estis por Epikuro ĉefaĵo, jene: kio estas en la naturo la plej alta bono? Kaj li respondas: la plezuro; ĉar la fizikaj propozicioj instruis nin, ke la solaj iloj, kiujn ni posedas por distingi inter la bono kaj malbono, inter dezirindo kaj maldezirindo, inter serĉindo kaj malserĉindo, estas nia kapablo esti afekciataj, tio estas ricevi impresojn de plezuro aŭ doloro; krom tio la observo montras al ni, ke ĉiuj animaloj depost ilia naskiĝo serĉas la plezuron kaj forkuras de la doloro. Tial estas la ĉefprincipo de la epikura etiko: eviti la doloron, serĉi la plezuron. Sed estas bezone distingi inter du specoj de la ĝuo: unu kvieta, persista kaj daŭra, volupto en ripozo, la dua viva, rapida kaj sen­daŭra, la volupto en movo. La unua estas liberigo de ĉiuj doloroj, de ĉia malkvieto; la dua estiĝas per ia tiklado de la korpo, ĝi estas sole invito de la naturo satigi korpajn bezonojn. Ĉar korpo ĉiam povas suferi per diversaj doloroj kaj malkvietigoj, estas la sola vojo por veni al daŭra feliĉo la klopodado de spirito; ĝi posedas en la memoro la rimedon venki la doloran estantecon rememorante dum doloraj impresoj pri plezuroj estintaj kaj esperante pri plezuroj estontaj. La animo kapablas eviti la doloron tiamaniere, ke ĝi trovas rimedojn esti kiom eble plej malmulte afek­ciata de la korpa mondo, ke ĝi malkonsilas al la homo eviti publikan vivon, celadon por potenco publika, por regado, por riĉeco, ja plej utile estus laŭ epikur­ismo, se la homo sukcesus estiĝi punkto en spaco kaj universo por esti plej malmulte atakata de ebleco de la doloro. En tio videbliĝas la plej malforta flanko de epikurismo: se oni atingus ĝian etikan idealon, ĉiu homa agado ekmalmoviĝus.


1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11


Elŝuti 0.52 Mb.

  • Eksperimento
  • Ekspresionismo
  • Elano vitala
  • Epistemologio

  • Elŝuti 0.52 Mb.