Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Moraviaj esperanto pioniroj

Elŝuti 0.52 Mb.

Moraviaj esperanto pioniroj




paĝo2/11
Dato14.03.2017
Grandeco0.52 Mb.

Elŝuti 0.52 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11

Antitezo a. antithesis, č. antitéza, f. antithese, g. Anti­these. - Vidu Tezo.
Antropologio a. antropology, č. antropologie, an­tropologia, f. antropologie, g. Antropologie.

Scienco pri la homo kiel pri genro animala kaj pri komencoj de civilizo. En historio de filozofio esploro pri homo laŭ flanko anima kaj korpa kaj pri rilato de ambaŭ flankoj (laŭ Kant).


Antropomorfismo a. antropomorphism, č. an­tropomorfizmus, f. anthropomorphisme, g. Anthropo­morphismus.

Maniero imagi Dion aŭ diojn kvazaŭ homojn kun ĉiuj homaj virtoj kaj malvirtoj. Simile ĉiujn sociajn unuojn ni ne povas al ni prezenti alimaniere ol kiel homajn estaĵojn. A. havas diversajn gradojn, de la plej primitiva ĝis la plej kulturita, kaj ĝi ŝajnas esti por la homa pensado kaj komprenado neforigebla.


Antroposofio č. antroposofie, antroposofia, g. An­troposophie. - Vidu Teosofio.
Apercepto a., f. apperception, č. apercepce, aper­cepcia, g. Apperception.

Vola, sciata prenado de iu enhavo en la konscion. De la percepto ĝi diferencas per la vola elemento, kiu elektas el la diversaj sensacoj kaj perceptoj tion, kion ĝi speciale volas enmeti en la rigardkampon“. Leibniz distingis inter statoj, en kiuj la animo estas, kaj inter statoj, pri kiuj la animo konscias. La unuajn li nomis perceptojn, la duajn aperceptojn. Do estas laŭ li 1a aperceptado tiu procedo, per kiu la neklaraj, senordaj imagaĵoj klariĝas kaj fariĝas klaraj komponantoj de la konscio. - Laŭ Kant estas pura aŭ transcenda apercepto la identiga, origine pure formala unueco de la ekkonanta konscio kiel prakondiĉo, la plej pro­funda fonto de la unuiga fluo kuniganta ĉiun em­pirian materialon en unuecajn rilatojn. - Laŭ Maine de Biran: interna konscio aŭ kono de la ago, per kiu la Mi enmetas sian ekziston en la muskolan streĉon. ­Laŭ Herbart: Adaptado kaj enmetado de novaj perceptaĵoj al la jam ekzistanta provizo de la de imag­aĵoj nomata de Herbart apercept-maso“. - Laŭ Wundt: pliklarigo de ia parto de perceptaĵaro per la atento, pligravigo de tia enhavo, dume percepto kon­cernas sole travivaĵon. Ekz. aŭdante muzikon de or­kestro ni aŭdas kutime melodion kiel unu nediferenc­itan percepton. Sed ni povas turni nian atenton al sono de unu instrumento, kiun ni tiam speciale aperceptas. - Iam oni diras apercepti ankaŭ en senco asimili perceptojn.


A priori - a posteori (latine) oni uzas sen traduko aŭ adapto en multaj lingvoj, en esperanto oni uzas el tio derivitajn adjektivojn apriora, aposteri­ora. Apriora estas depost Aristotelo nomata tia kono, kiu eliras el la kaŭzoj, aposteriora tia, kiu eliras el la efikoj. Ankoraŭ Leibniz identigas konon aprioran kaj konon per la kaŭzoj. Dum la l8-a jarcento mal­rapide malaperis tiu ĉi signifo. Ĉe Kant signifas apriora: sendependa de ĉiu sperto, ja ĉiun sperton ebliganta. Ekz. la propozicio, ke ĉiu ŝanĝo havas iun kaŭzon, estas juĝo apriora. Signo de aprioreco de iu kono estas ĝia neceso kaj universaleco. - L. Couturat uzis la terminojn apriora kaj aposteriora en sia verko pri internacia lingvo (Histoire de la langue universelle, 1903) por distingi sistemojn de artefaritaj lingvoj laŭ origino de iliaj elementoj. Aprioraj li nomigis tiujn, kiuj havas vortradikojn kaj gramatikajn regulojn elpensitajn laŭ iu racia principo, aposterioraj tiujn, kiuj havas vortojn kaj gramatikon derivitajn el vivaj na­turaj lingvoj. Esperanto estas sistemo aposteriora preskaŭ ekskluzive; ĝia tabelo de korelativoj estas apriora. - A p r i o r i s m o estas nomata filozofia ten­denco, kiu supozas ion aprioran aŭ en noetiko aŭ en etiko. Aposteriorismo ne estas uzata por nomi ten­dencon kontraŭan.
Ateismo a. atheism, č. ateizmus, f. athéisme, g. Athe­ismus.

Konvinko, ke neniu Dio ekzisias, supozo, ke la mondo ekzistas pro si kaj per si mem. Konsciaj ateistoj estas precipe: J. O. Lamettrie, Holbach, Stirner, Nietzsche, Dühring, Büchner, Haeckel, Duboc, Grant, Allen. Laŭ F. Bacon malmulto da filozofio kondukas eble al ateismo, sed pli profunda filozofado rekondukas al Dio. Laŭ Kanta kritikismo oni povas pruvi nek ekzist­on nek neekziston de Dio, tial oni povas je Dio sole kredi aŭ ne kredi. Iam signifas a. sole konvinkon, ke la plej alta estaĵo estas nekonebla aŭ ne esplorebla: tiam ĝi estas pli trafe nominda agnostikismo.


Atomismo a. atomism, č. atomizmus, f. atomisme, g. Atomismus, Atomistik.

Metafizika teorio de grekaj filozofoj Leŭkipo, Demo­krito kaj Epikuro, laŭ kiu ĉiuj aĵoj materiaj kaj spir­itaj konsistas el malgrandaj eroj ne plu disigeblaj. Estis nomigitaj atomoj pro ilia nedisigebleco. Ili estis korpetoj de eterno ekzistantaj, nedetrueblaj, di­versspecaj, moviĝantaj. En jaro 1808 adaptis Dalton atomismon por hipotezo klariganta la kemiajn leĝojn pri konstantaj kaj oblaj proporcioj de komponantoj en kemiaj kombinaĵoj. Laŭ ĝi konsistas la plej malgrandaj eroj, je kiuj ŝtofo solviĝas aŭ vaporiĝas (molekuloj) el atomoj. Estas tiom da atomoj, kiom da elementoj. La atomoj diferencas pro siaj kombiniĝemo kaj pro sia pezo. Ĉar ili ne estas plu disigeblaj, restas pro­porcioj de elementoj en diversaj kombinaĵoj la samaj. Efektiva ekzisto de atomoj estis kontraŭ atendo de pluraj filozofoj kaj ĥemiistoj pruvita en j.1918 de franco Perin. Li sukcesis per tre diversaj metodoj trovi la absolutan pezon de atomoj. La konvinkemo de la el­kalkulitaj tiu aserto estas tiom alta, kiom de asertoj pri grandecoj kaj orbitoj de planedoj. Simbolo por hidrogeno H signifas unu atomon de hidrogeno. H2 signifas unu molekulon de hidrogeno, kiu konsistas el du atomoj. Unuopaj atomoj ekzistas malofte, sed tamen. Ekz. molekulo de helio, argono kaj de ceteraj tiaj maloftaj gasoj estas unuatomaj. Same vaporoj de metaloj natrio aŭ hidrargo estas unuatomaj. V. Mo­lekulo, Elektrono.


Atributo a. attribute, č. atribut, f. attribut, g. Attribut.

En metafiziko daŭra esenca kvalito de aĵo, precipe kvalitoj de Dio. Metafizikaj Diaj kvalitoj estas ekz.: senfineco, eterneco, universaleco k. a. Moralaj estas: justeco, ĉioscieco. Spinoza difinas jene: Atributo mi nomas tion, kion la intelekto perceptas sur sub­stanco kiel ĝian esencon.“ - En logiko: ĉiu eco, pri kiu oni asertas, ke iu objekto ĝin havas aŭ mal­havas.


Behaviorismo a. behaviourism, č. behaviorizmus, g. Behaviorismus.

Tiu ĉi vorto enpenetros baldaŭ en nian fakan termi­naron, ĉar ĝi estas nomo de nova psikologia skolo, kiu daŭre disvastiĝas kaj ricevas kreskantan influon en psikologiaj rondoj, precipe ĉe la psikologio uzita ekzemple en psikotekniko kaj pedagogio. La nomo estas derivita de la angla vorto behaviour - kon­duto, kaj signifas precipe psikologian metodon. Laŭ ĝi la sola poveblo studi science la psikologiajn fenomenojn estas observadi, kiamaniere kondutas la homo kaj la ceteraj vivaj estaĵoj en ia situacio. La situacioj kaj la kondutoj de homo en ili estas la solaj faktoj, kiuj estas alireblaj por nia observo kaj sekve por scienca esploro. Tial la introspekto, la interna ob­servo de si mem, en kiu la klasika psikologio vidis la tre gravan kaj efikan esploran metodon, estas por behaviorismo metodo neniel uzebla; ĝi ja ne donas faktojn science konstateblajn kaj kontroleblajn. Sed pri la konduto la behavioristoj kredas, ke la konduto dum la donita situacio estas laŭ sia rezultato la sama, estu la elparolita konvinko de la kondutanto kia ajn aŭ eĉ nula. Laŭ ekzemplo citita de Bertrand Russel ĉiu, sur kiu ekpluvis dum lia promenado, malfermos la pluvombrelon, se li ĝin kunportas; iu el ili diros al si ekpluvis“, la alia agos sen iel dirita penso, sed tio neniel influis la rezultaton de la agado. La kondutoj de homo havinta konvinkon“ kaj nehavinta konvinkon“ estas la samaj. Dum varma vetero iras la homoj, same kiel la bestoj, en malvarmetan flank­on; la konduton neniel diferencigas, ke la homoj havas konvinkon“ pri la pliagrableco de la ombro, kaj ke al la bestoj mankas tia konvinko“. La rezult­ato estas la sama. Nenion plu ni povas efektive ob­servi ol tiajn reakciojn al donitaj situacioj. La homa konduto diferencas de la besta sole per tio, ke la homaj kondutoj estas multe kaj multege pli diversaj, ke ili diferenciĝas ĉe ĉia ajn ŝanĝeto de la situacio, estu ĝi eĉ plej malgranda. La pensado konsistas sole en uzado de vortoj, la vortoj elvokas kondiĉajn respondojn. Per tio la demando, ĉu la bestoj ankaŭ pensas“ redukt­iĝas al demando, ĉu la bestoj montras en certaj si­tuacioj certajn signojn, kiuj elvokas ŝanĝojn ĉiam laŭ la sama direkto. Tiaj ŝanĝoj estas konstateblaj kaj mezureblaj. Do la diferenco inter la homa kaj besta konduto estas sole laŭkvanta, sed tiu kvanto estas grandega. Oni atentu, ke ĉe tia vidmaniero oni nenie en tiu ĉi psikologio renkontas ideon aŭ imagon de animo. Estas intence. Ĉar la tasko de la scienca psi­kologio povas konsisti ekskluzive en tio: ekkoni la ordigon de reakcioj al situacioj kaj veni tiamaniere al leĝoj pri ilia reciproka aparteno. Tiuj ĉi behavior­ismaj ideoj multon helpis al disvolvo de la objektiva psikologio. Precipe la mezuranta pedagogio bazas sur behaviorismo kvazaŭ firma fundamento. Ĝia patro estu nomata J. B. Watson, kies Psikologio el vid­punkto de behavioristo“ aperis en 1920.


Biogenoj č. biogeny, g. Biogene.

Laŭ multaj (Verworn en 1903, Hartwig, k. a.) nomo por hipotezitaj ŝtofoj proteinaj esencaj komponantoj de vivanta protoplasmo; el ilia daŭra kombinado kaj malkombinado konsistas laŭ tiu hipotezo la vivado.


Biontoj č. bionty, g. Bionte.

l. Laŭ H. Wolff nomo por elementoj de realo, simplaj vivcentroj“ kun tendencoj, sentoj kaj sensacoj, kreitaj de Dio, nepereeblaj. 2. Komuna nomo por animaloj kaj vegetaloj.


Bono a. good, č. dobro, f. bien, g. Gut.

Spinoza difinas kiel bono tion, pri kio ni certe scias, ke ĝi helpas nin atingi ian de ni kreatan idealon pri la homa natureco; kiel malbono li difinas tion, kio malhelpas nin plisimiliĝi al tiu idealo. Se io taŭgas al nia natureco kaj pro tio produktas plezuron aŭ estas uzebla kaj uzata por nia konservo kaj plivastiĝo, ĝi estas necese bona. Kant: Nenie en la mondo ja eĉ ne ekster la mondo estas imagebla io, kio povus esti metata kiel bona sen iu limigo, escepte bonan volon.“ Tiu fama propozicio bezonas por sia kom­pletigo difinon, kio estas bona volo, kio estas bona“. En etiko estas bono unu el la plej fundamentaj kon­ceptoj normigaj. Oni signas bona tion, kio estas en donita situacio rigardata laŭ morala vidmaniero kiel preferinda por agi. La konceptaĵo de bono distingiĝas rimarkinde de la devo, ĉar ĝi ne entenas eĉ eron de ideo pri devigiteco aŭ pri obeo al iu aŭtoritato kaj ĉar ĝi koncernas sole la agon farotan,



La plej alta bono, a. Summum bonum“, č. nej­vyšší, najvyššie dobro, f. bien souverain, g. das höch­ste Gut.

En greka filozofio la bono, kiu estas bono pro si mem kaj per si mem, rilate kiun la ceteraj bonoj ne estas io alia ol rimedoj. Derivite precipe ĉe Ari­stotelo: celo de ĉiu homa agado. En moderna filo­zofio, precipe ĉe Kant, bono, kiu kontentigas homon tutan, ĝian intelekton, sentemon kaj agemon Objekto de dezirkapablo ĉe inteligentaj finaj estaĵoj“.


Circulus vitiosus 1. laŭvorte: cirklo erariga, laŭ­sence: pruvo per cirklo.

Malĝusta pruvo estiĝanta, se oni volas pruvi la pro­pozicion A per ia propozicio B, kiu havas sian argu­menton en la propozicio A. Ekzemploj: Ĉar ekzistas vero, necesas, ke ekzistu Dio; returne: Ĉar ekzistas Dio, necesas, ke ekzistu vero. - Ĉar la homo povas libere agi, ĝi havas liberan volon; returne: Ĉar la homo havas liberan volon, ĝi povas libere agi. ­Se vi vivas morale, vi vivas virte; returne: Se vi vivas virte, vi vivas morale.


Darvinismo a. darwinism, č. darvinizmus, f. dar­vinisme, g. Darwinismus.

Ĉefaj faktoroj en teorio de organika evoluo trovitaj de Charles Darwin (1809-1882). Tial evoluciistoj komprenas per tiu termino aŭ akcentadon de la sele­ktiveco subtenata de heredado de akiritaj signoj aŭ teorion pri la natura selektiveco solan.


Daŭro a. duration, č. trvání, trvanie, f. durée, g. Dauer.

Fineca parto de la tempo konsiderata kiel tuto. Ekz.: Daŭro da 2 minuioj. Daŭro de reakcio. Ofte oni uzas por la sama senco la vorton tempo, kio estas malpli korekta. Henri Bergson metas ideon de daŭro kon­traŭ ideo de tempo. Daŭro pura, konkreta, reale vivita“ signifas sinsekvon sentatan senpere de la spi­rito, dume tempo signifas matematikan ideon, kiun ni kreas al ni por komuniki iliajn rezonaĵojn al la ce­teraj niaj similuloj.


Deismo a. deism, č. deizmus, f. déisme, g. Deismus.

Kompreno de Dio kiel lasta kaŭzo de la mondo, kiel ĝia kreinto, sed tiamaniere, ke dio unufoje la mondon kreinte neniel ĝin influas kaj la mondo finfarita daŭras funkcii laŭ la leĝoj donitaj sen ia intereso de dio. Eĉ ne konformiĝis kun la dia digneco ia ajn rilato dia al funkciado kaj disvolvado de la mondo. Revelacio kom­preneble ne estas ebla. Ĉefan rolon ludis d. en pens­ado de la 18-a jarcento. Ĉefaj reprezentantoj: Nor­bert Cherburg, Collins, Toland, Tindal. Shaftesbury en Britlando, Voltaire, Jean Jaque Rousseau en Francujo, Bahrd, Reimaurus, Lessing, Mendelsohn en Germa­nujo. Ĉar tiu termino ofte kondukas al konfuzo, ĝi estas uzenda sole en tiu ĉi senco historia.



Demonismo č. demonizmus.

Antaŭŝtupo de la religio, speciala formo de animismo. La spiritoj enmiksas sin per siaj agoj en homan ag­adon.



Deontologio a. deontology, č. deontologie, deonto­logia, f. deontologie, g. Deontologie.

Instruo pri devoj. Ĝi estas parto de etiko aŭ etiko laŭ speciala vidmaniero. La termino estas kreita de Jere­mias Bentham, 1834.



Dialektiko a. dialectic en senco ĝenerala, dialectics en senco pedagogia por instruado per diskuiado, č. dialektika, f. dialectique, g. Dialektik.

Ĉe Platono arto alveni per demandoj kaj respondoj t. e. per dialogo ĝis la plej aliaj ideoj de logiko kaj metafiziko kune. Ĉe sofistoj arto de trompigaj propo­zicioj. En mezepoko sinonimo kun logiko. Ĉe Schleier­macher denove logiko kaj meiafiziko kiel ĉe Platono. Ĉe Hegel teorio pri propra evoluo de konceptaĵo; la konceptaĵo evoluas en sian kontraŭon, kaj super tiuj ambaŭ konceptaĵoj estas metata de ia koncepiajo tria, pli alta. Tezo transiĝas en antitezon kaj el ili ambaŭ estiĝas sintezo. Ekz.: Origine donita koncepio de penso transformiĝas en kontraŭan koncepton de naturo; per sintezo de ili ambaŭ estiĝas spirito. Karl Marx prenis dialektikan metodon de Hegel por traktado pri ekonomiaj rilatoj kaj konstatis, ke inter la ekonomiaj fortoj ekzistas antagonismo manifest­anta sin en klasbatalo. Laŭ Engels estas d. observ­ado kaj meditado pri la aĵoj laŭ iliaj rilato, ligiteco, movado, estiĝado kaj malaperado. Laŭ Lenin en­estas en esenco de d. Disigo de tio, kio ŝajnas unu­eca, kaj ekkono de ĝiaj kontraŭantaj partoj“ (ekz. po­zitiva kaj negativa elektro, kombino kaj malkombino de atomoj, klasbatalo). - La vorto d., kiel videble, ak­ceptis tiom da diversaj signifoj, ke oni devus ĝin uzi sole indikante precize la sencon al ĝi momente at­ribuatan.


Diismo

Plej ĝenerala termino por kredo je Dio aŭ je dioj.


Dio a. God, č. Bůh, Boh, f. Dieu, g. Gott.

La plej alta estaĵo. Povas esti konceptata tre divers­maniere. Ĝi estas aŭ transcenda, t. e. substance dife­renca de la universo kaj estanta super ĝi, aŭ iman­enta, t. e. substance kun la universo identa. En tiu ĉi dua konceptado ekzistas ankoraŭ du distingoj. Laŭ Spinoza Dio distingiĝas de la cetera mondo unusole per tio, ke ĝi estas unu, dum la perceptebla mondo estas plurmaniera. Ĉe stoikuloj Dio estas animo de la universo, principo posedanta senton kaj racion, kiu igas la universon konscie. Ambaŭ tiuj dokirinoj estas nomataj panteismoj, sed tiu de Spinoza estas pante­ismo pli konsekvenca. La difino de Dio konformebla al ĉiuj konceptmanieroj estus, ke Dio estas principo por unueco de la universo. Ateismo povas kontraŭ­diri al tio, ke tia principo ne ekzistas, ke ĝi estas re­zulto de abstraktado. Sed se oni akceptas unusole ekziston de Dio, oni akceptis tro malmulte. La plej grava demando estas, kia estas Dio. Religia evoluo de homaro montras, kiel diversa estas koncepto pri Dio. Sed malgraŭ la diverseco estas inter la diversaj ideoj pri Dio evolua kunligo kaj speco de unueco. Historio de religioj vidigas, ke evoluo tendencas al ideo pri Dio, kiel estaĵo spirita kaj morala, estaĵo individua, kiu eniras al homoj en rilaton personan kaj moralan. Esplori veran realecon de tiu ĉi ideo pri Dio tio estas tasko de religiofilozofio. Ĉi ĝenerale konsentas pri tio, ke la t. n. pruvoj pri ekzisto de Dio (ontologia, kosmologia, teleologia) havas nun sole historian valoron. Ili vidigas nur, ke la homa racio provadis pruvi religian kredon je Dio, sed eraroj de pruvoj estas jam konataj. Tial oni intencas doni an­stataŭ la logikaj pruvoj vicon de argumentoj, kiuj igas ekziston de Dio se ne pruvitan tamen tre ver­similan. Tiaj argumentaroj estas du, ambaŭ empiriaj. La unua eliras el empiriaj faktoj, el sperto pri la mondo, kiu trovas la plej akcepteblan klarigon nur en la metafizika klarigo. La dua eliras ankaŭ el em­pirio, el sperto pri valoroj. En hierarĥio de valoroj unu devas esti postulata kiel la plej alta valoro. Nia taksado de valoroj estas fakto. Tiu taksado povas havi sencon sole tiam, se ekzistas unu plej alta valoro; sole tiam povas tia taksado de valoroj objektive validi. Tiu la plej alta grado de ĉiuj spiritaj valoroj, kiun la religio nomas Dio, estas postulato de nia spi­rita vivo. Ĝi estas postulato, ne logike necesa kon­kludo. Ĝi ne povas esti logike pruvita, sed ĝi povas esti sole argumentata per tio, ke ĝi donas sencon kaj signifon al faktoj de la homa spirita sperto kaj ke ĝi utilas al disvolvo de la homa spirita vivo. Difini per nocioj prenitaj el la homa sperto esencon de tiu ĉi plej alta valoro ne estas eble. Ĉar tiu ĉi plej alta va­loro transpaŝas la limon de la homa sperto. Ĝi estas transcenda, eterna valoro, kiu efektigas en si perfekte la valorojn, kiujn ni homoj povas efektivigi nur parte kaj neperfekte. Sed tamen ni povas sur bazo de nia propra spirita sperto konkludi, ke tiu ĉi plej alta valoro estas estaĵo spirita kaj morala, spirita kaj morala personeca individuo. Regno de valoroj estas regno de individuecoj. Ekster individuoj estas la valoroj nuraj abstraktaj nocioj. Tial ankaŭ la plej alta valoro kaj la plej lasta valoro, se ĝi devas esti efektiva, necesas esti spirita kaj morala persono.“ (Fr. Linhart, Enkonduko en religiofilozofion, 1930.)
Dinamismo a. dynamism, č. dynaimizmus, f. dynam­isme, g. Dynamismus.

Filozofiaj doktrinoj, kiuj klarigas ĉiun ekziston kaj daŭron per ago de forto (aŭ fortoj), aŭ vidas esencon de esto en la fortoj. Tiuj fortoj estas ofte neredukt­eblaj al maso kaj movo. Sed iam oni metas la movon kaj estiĝadon kiel originaj kaj materion klarigas kiel rezulton de specialaj movoj (Lord Kelvin) aŭ aĵon vidigas kiel ŝtupon de progresanta evoluo (Bergson). Fondinto de d. en nova epoko estas Leibniz. Lia monado estas atomo senmateria, enhavanta sole la forton, kiu igas ĝin agi aŭ efiki mem, sen influo de premo kaj puŝo el ekstero.


Disipo de la energio. č. disipace energie, f. dissipation de l' energie, g. Dissipation der Energie.

Fizika fakto rezultanta el ĉiuj spertoj kaj eksperimentoj, ke energio transformiĝante el formo de varmo en ian alian formon neniam transformiĝas komplete, sed ĉiam restas mezurebla kvanto da varmo, kiu ne tranformiĝas kaj restas en speciala formo de varmo neniam plu transformebla en ian alian energiformon. Tiu formo de varmo estas nomata entropio. Ĝi do neniam jam povas transformiĝi en fizikan laboron. Logika konkludo el primedito de tiu ĉi fakto estas, ke fine ĉiu energio de la universo transformiĝos en staton de entropio, el kiu rezultos neebleco de iu ajn plua ŝanĝo de la energia sistemo. La energio en sia varmformo estos en la tuta universo sur la sama temperatura grado kaj ne povos plu transformiĝi kaj pro­dukti laboron; ĉar varmo povas produkti laboron sole, se ĝi iras de temperaturo pli alta sur temperaturon malpli altan. Per transformo de la tuta energio en formon de entropio estiĝos varm-morto“ de la uni­verso.


Dogmo a. dogma, č. dogma, f. dogme. g. Dogma.

l. Filozofia opinio ricevita de la skolo. 2. Opinio pri metafizika problemo akceptita de eklezia (kristana) aŭtoritato apogata per revelacio, pri kiu la kredanta ekleziano ne rajtas dubi. Tiun sencon oni donas al la vorto depost la unuaj jarcentoj kristanaj.



Dogma metodo, maniero dedukti teoremojn el la fundamentaj propozicioj aŭ studi sciencon laŭ ĝia samtempa stato. D. m. kontraŭas al la laŭhistoria kaj al evolua metodo.
Dogmismo a. dogmatism, č. dogmatizmus, f. dogmatisme, g. Dogmatismus.

Origine ĉiu filozofia konvinko, kiu kredas, ke ek­zistas iaj koneblaj veroj. Ĝi kontraŭas skeptikismon. Depost Kant oni kunigas kun tiu termino ofte sencon malplaĉigan kontraŭmetante ĝin ne al skeptikismo sed al kritikismo kaj al kritiko. Periodo de dogmismo estis depost fino de la l7-a ĝis fino de la 18-a jarcentoj (Spinoza, Leibniz, Wolf k. a.).


Doloro a. pain, č. bolest, f. douleur, g. Schmerz.

Unu el la fundamentaj sentaj afekcioj, nedifinebla, ĉar ĝi estas psika stato memstare nereduktebla al iu alia. Sed iam ĝi signifas tre specialan senton, ekz. doloro de la kapo, bruldoloro k. a. tute diferencan de malĝojo, aflikteco, ĉagreno, iam ĉi enhavas ĉiujn tiujn specojn de malagrablaj sentoj. Ĉar la psikologio de la sentoj estas tre malmulte disvolvita, uzo de kon­cernaj terminoj varias.


Dualismo a. dualism, č. dualizmus, f. dualisme, g. Dualismus.

Metafizika supozo pri du kvalite diferencaj ekzistaj principoj, du substancoj efektive ekzistantaj, kiuj estas du esencoj de ĉiuj fenomenoj. Reciproka influo de tiuj du substancoj estas diversmaniere klarigita; tiu klarigo estas la plej malfacila problemo de d. D. estas tre malnova. Jam la primitivan homon kondukis la sperto pri morto al distingo inter animo kaj korpo. Depost Taleso ĝis Sokrato tiu distingo tre progresis. Anaksagoro (500-428) jam distingas inter aĵoj materiaj kaj spirito, kiu enkondukas ordon en materian ĥaoson, sed esencon de la spirito ne scias Anaksa­goro ankoraŭ klare difini. D. estas ofta klariga prin­cipo en ĉiuj epokoj. Jenaj paroj de konceptaĵoj vidigas oftecon de ĝia uzo: Spirito - materio; naturo - spi­rito; Dio - mondo; Dio - diablo; animo - korpo; anorganika - organika naturoj; sensa sperto - rac­io; kredo - scio; subjekto - objekto; naturscienco - spiritscienco; neceso - libereco; tie-ĉi - transe. En ĝenerala senco signifas d. ĉiun konvinkon pri du principoj aŭ du vidmanieroj reciproke neredukteblaj ekz. dualismo morala por moraleco natura kaj de la graco, dualismo psikologia por volo kaj intelekto. D. en publika administrado k. t. p.



E en logiko simbolo de propozicio ĝenerala nea laŭ la mnemonika versoparo. V.
Eklektikismo a. Eclecticism, č. eklekticizmus, f. éclecticisme, g. Eklekticismus.

Tendenco kunigi tion, kion oni trovas ĝusta en di­versaj sistemoj filozofiaj, en unuecon pli malpli kom­pletan kaj sisteman. Se ĝi faras tion pro timo el mal­agrablaj konsekvencoj de unu sistemo, ĝi montras filozofian malfortecon de la eklektikulo. Sed se ĝi estas konsekvenco de klopodado por la plej ebla grado de vereco, tiam la e. estas prava. Sed neniam ĝi devas kunigadi erojn tro malkonformajn; tiam ĝi estas nomata sinkretismo. - En antika filozofio estis ek­lektika skolo de Aleksandrio. En nova epoko uzis tiun nomon Victor Cousin (1817) por sia filozofia sistemo. Li volis kunigi doktrinojn de la kontraŭmetafizika skolo skotlanda (Hume, Hamilton) kun doktrinoj de la ger­manaj metafizikulojn (Schelling, Hegel), Cousin in­tence volas, ke lia sistemo ne estu mozaike kunmetita aro de eroj trovitaj en aliaj sistemoj, sed sistema kun­igo de la realaj principoj antaŭekzistantaj en la homa spirito, el kiuj la pensuloj estis konstruintaj siajn sistemojn.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11


Elŝuti 0.52 Mb.

  • Antropomorfismo
  • Antroposofio
  • A priori - a posteori
  • Behaviorismo
  • Circulus vitiosus
  • Demonismo
  • Diismo

  • Elŝuti 0.52 Mb.