Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Moraviaj esperanto pioniroj

Elŝuti 0.52 Mb.

Moraviaj esperanto pioniroj




paĝo11/11
Dato14.03.2017
Grandeco0.52 Mb.

Elŝuti 0.52 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11

Teratologio a. teratology, č. teratologie, teratologia, f. teratologie, g. Teratologie.

Priskribo de malnormalaĵoj en organika naturo aŭ de malnormalaĵoj ĝenerale.


Testo a. test, uzata same ĉ., f., g.

Ekzameno uzata por determini ĉeeston aŭ gradon de iu kvalito fizika aŭ psika ĉe ekzamenata homo; ĝia metodo devas esti antaŭe fiksita kaj daŭre kontrol­ebla. Ekz. konstati la nombron de e, kiujn forgesis substreki la ekzamenato sur unu presita paĝo, estas testo por mezuri atentemon de la vida perceptemo. La termino estis enkondukita en psikologion de Keen Cattel en 1890. La uzado de testoj daŭre pligrandiĝas en mezuranta psikologio. Plej grandajn sukcesojn ĝi akiris en mezurado de inteligenteco.


Tezo a. thesis, č. these, téza, f. these, g. These.

Meto de iu doktrino, kiun oni volas pruvadi kontraŭ eblaj atakoj aŭ duboj. Dum kontraŭmeto al antitezo kaj sintezo ĝi signifas unuan membron de sistemo konsistanta el tri propozicioj, en kiu el la du unuaj kontraŭaj, tezo kaj antitezo, rezultas la tria la sintezo. Tion aplikis en sia dialektiko Hegel. V. Sinteza metodo.


Timo a fear, č. strach, f. peur, g. Furcht.

Emocio naskiĝanta en situacio, kiu postulas praktikan ĝustaranĝon; sed la malkapabliĝo devenas pli el mal­kutimeco de la situacio ol el minacanta danĝero. Dum intensa timo nenia ĝustaranĝo estas ebla krom forkuro aŭ fuĝo; en ekstrema kazo eĉ tia ĝustaranĝo ne estas ebla. Timo estiĝas ankaŭ el atendado de neagrablaĵo; en tiu senco ĝi estas kontraŭo al espero. Timo apartenas inter la plej elementajn emociojn estante konsistebla sur ĉiu ŝtupo de la homa inteligento super ŝtupo de la sensaj refleksoj. Ĝi havas sian originon pli en atrang­eco kaj sintrudeco de la okazaĵo ol en ia aperto pri malagrablaĵo. Laŭ observoj de J. B. Watson estas timo unu el la tri kondutoj, kun kiuj infano naskiĝas; ĝi vidigas sin ĉe infano ĉiam, se oni subite forigas sub­aĵon, sur kiu la infano kuŝas, aŭ se subite eksonas forta sono.



Tomismo a. thomism, č. thomizmus, f. thomisme, g. Thomismus.

Doktrinaro de sankta Tomaso el Aquino (1225-1274). Laŭ li estas preciza limo inter kredo kaj scio. Pro­pozicioj de la revelacio aŭ de la kredo, misteraĵoj laŭ noetika vidmaniero, estas laŭ li nepruveblaj; raciaj argumentoj povas pruvi sole ilian versimilecon. En disputo inter nominalismo kaj realismo li staris sur kompromisa vidpunkto kliniĝante pli al nominalismo. Li supozas ekziston de persona Dio kreinta mondon el nenio kaj senmortecon de la individua homa animo, kiu estas nedetruebla, ĉar ĝi estas "pura formo". Sed la animo ne ekzistis antaŭ naskiĝo de la homo; la imagojn la animo akiras per perceptado, ne per re­memorado kiel estis instruinta Platono. - Pli ĝene­rale t. signifas doktrinaron apogantan sin sur tiu ĉi instruo. En la mezepoko ĝi estis metata kontraŭ Scot­ismo kaj Occamismo, en la moderna epoko uzas tiun nomon vigla tendenco prilabori rezultojn de la mo­dernaj sciencoj en senco postulata de la katolika teologio. Gravan instigon ricevis tiu ĉi tendencaro de la papa encikliko "Aeterni pairis" (De la eterna patro) eldonita de Leo XIII. en 1879. En ĝi estis t. pro­klamita oficiala filozofio de la katolika eklezio. Oni nomas tiun movadon ankaŭ novo-tomismo.


Totemismo a. totemism, č. totemizmus, f. totemisme, g. Totemismus.

Sociaj divido kaj organizo bazitaj sur ekzisto de tot­emoj.


Totemo a., ĉ., f., g. Totem.

Indiana vorto por nomi ian gentan grupon kaj ĝian simbolon, plej ofte beston. Krom la amerikaj ankaŭ australiaj gentoj uzas similajn simbolojn por dividi kaj nomi siajn grupojn. Klanoj de primitivaj homoj honorigas iun objekton (plej ofte animalon, iam an­kaŭ vegetalon) atribuante al ĝi potencon gardan kaj regan. Ĝia bildo estas emblemo de la koncerna klano.


Tranco a. trance, uzata senŝanĝe č. , f. , g.

En spiritismo stato de mediumo, en kiu ĝi aperigas specialajn fenomenojn karakterizantajn ĝin ekz. pa­rolojn de spiritoj de ĝi peratajn, levadon de objektoj k. s. Sed oni uzas tiun terminon ankaŭ por stato dum profunda hipnota dormo, ekstaza krizo, somnambula stato, ŝanĝoj de personeco, kelkaj kazoj de letargio.


Transcenda a. transcendent, č. transcendentní, f. transcendent, g. transcendent.

Kio superas nian sperton aŭ nian konscion, estas ek­ster limoj de nia kono, ekster tiu ĉi mondo ekkonebla per perceptado. Kontraŭo: Imanenta.


Transcendentala a. transcendental, č. trenscen­dentální, transcendentálny, f. transcendental, g. trans­cendental.

Koncernanta kondiĉojn de ĉia sperto, ne tiun sperton mem. Tiuj kondiĉoj de sperto ne estas necese donitaj empirie: La transcendentala esploro malatentas la aĵ­ojn kaj celas trovi en nia intelekto la principojn eblig­antajn al ni konon de la aĵoj. Laŭ Kant estas transcendentala ĉiu nia kono, kiu esploras ne la objektojn mem, sed nian manieron por ekkoni la objektojn. T. e.: ĉio estanta sole psika, alirebla sole al subjektiva ekkono, nuraj nocioj, ideoj, idealoj. Transcendentala estas meditanto, kiu atentas sole enhavojn de la konscio sen demandi, ĉu respondas al ili iu objektiva aĵo. Empiriaj imagaĵoj kaj nocioj fariĝas transcendentalaj ideoj, se ili rilatas al objektivaj per sensa sperto kon­eblaj objektoj; ili fariĝas nuraj pensaĵoj (transcen­dentalaj nocioj), se oni sen ia ajn sperto, ja eĉ sen ia ajn spertoebleco, supozas, ke apartenas al ili objektoj ekster la konscio. Transcendentalaj konkludoj, volant­aj konduki nin trans teritorio de la ebla sperto en transcendon nealireblan al nia sperto, estas tromp­igaj kaj senbazaj. (Kant en Kritiko de pura racio).


Transformismo a. transformism, č. transformiz­mus, f. transformisme, g. Transformismus.

Biologia teorio, laŭ kiu specoj de vivaĵoj ne estas fiksaj sed transformiĝas pro influo de ŝanĝantaj situ­acioj, en kiuj ili vivas. Laŭ biologia vidpunkto ĝi estas pli ĝenerala ol evoluismo, laŭ vidpunkto filozofia pli speciala.



Universalaĵoj a. universals, č. universalie, f. les universeus, g. Universalien.

En skolastiko (1. universalie) ĝeneralaj ideoj, pri kies reala ekzisto disputis nominalismo kaj realismo. V. t. Laŭ s-a Tomaso "universalaĵo ne ekzistas sole post rem (post aĵo) en nia intelekto, sed ĝi ne ekzistas ankaŭ in re (en aĵo) en la opaj aĵoj; ĝi ekzistas ante rem (antaŭ aĵo) en la Dia spirito. " (Janet-Seailles).


Universalismo a. universelism, č. universalizmus, f. universalisme, g. Universalismus.

En metafiziko doktrino, ke efektiva, substanca realo estas en genraj, ĝeneralaj kvalitoj, kiuj kuniĝas por estigi unuopaĵojn; kiele ili kuniĝas, estas problemo. En naturfilozofio opinio, ke vera kaj daŭra realo estas

en ĝeneralaj fortoj, substancoj, leĝoj dum opaj aĵoj estas nur maldaŭraj fenomenoj. En sociologio prefer­ado de socio kiel tuto super individuojn. En etiko tendenco meti por celo de la homa agado tuton, hom­aron, socion, familion, klason, ne unuopulon. En religio proklamo de kuniĝo de opa individuo kun Dio kiel senco de universo. En logiko konvinko pri reala ek­zisto de universalaĵoj. V. t.
Utilismo a. utilitarianism, č. utilitarizmus, utilitariaz­mus, utilizmus, f. utilitarisme, g. Ulilitarismus.

Etika dokirino, kiu identigas bonon kun utilo kaj vidas en utileco celon de morala agado. Unusola prin­cipo de niaj faroj estas intereso ĉu persona kaj aparta, ĉu komuna kaj ĝenerala. Laŭ tio utilismo diverse diferencas de egoisma kaj individueca, kiu atentas sole propran personan prosperon, ĝis u. simpatieca, socia kaj evolua. Filozofie disvolvita kaj argumentita estas nur tiu ĉi. Ĝia fondinto estas Jeremias Bentham (1748-1832), laŭ kiu celo kaj senco de la homa agado devas esti maksimumo de produktebla feliĉo, "la plej granda feliĉo de la plej granda nombro." Se ni pli­altigas la bonfarton de la komuno, ni plialtigas ankaŭ bonfarton de ni mem. Kiel la fondinto ankaŭ la ce­teraj ĉefaj partianoj de u. estis angloj. La plej influa inter ili estas J. St. Mill. Laŭ li "la kredo, kiu akceptas kiel principon de moralo utilecon aŭ principon de la plej granda feliĉo, apogas konvinkon, ke agoj estas tiom bonaj, kiom ili tendencas pliigi feliĉon, malbonaj, kiom ili tendencas produkti la malon de feliĉo. Per feliĉo estas komprenata plezuro kaj foresto de doloro; per malfeliĉo doloro kaj foresto de plezuro" (Utilismo, 1863).


Utopio a. utopia; č. utopie, utopia, f. ufopie, g. Utopie.

Ideala ŝtato konstruita per penso en imago. La vorto kaj nocio devenas de anglo Thomas Morus, kiu titolis sian verkon pri ideala ŝtato Utopia (en 1516).


Vitalismo a. vitalism, č. vitalizmus, f. vitalisme, g. Vitalismus.

Biologia hipotezo kaj naturfilozofia doktrino, ke fenomenoj de la vivo havas sian kaŭzon en speciala forto de vivo analogia al energio de la neviva mondo, sed esence de ni distinga. La origina uzo franca ĉe Barthez (Novaj principoj de scienco pri homo, 1775) kaj ĉe tiama lia skolo akcentas ankaŭ esencan distingon de la forto psika. Moderna samtempa vitalismo konceptas la vivforton (vitalan forton) kiel konceptaĵon si­milan al energio neredukteblan al iu alia forto sed diferencantan de ĝi pro tio, ke ne validas pri ĝi la principo pri ĝia konservo. "Mi konsentus kun la vital­istoj, se ili simple volus akcepti, ke vivaj estaĵoj pre­zentas fenomenojn, kiuj ne estas trovataj en la senviva naturo kaj kiuj pro tio estas siaspecaj. Mi kon­sentas, ke manifestaĵoj de la vivo ne povas esti klarig­itaj ekskluzive per fenomenoj fizike-kemiaj konataj en naturo senviva" (Cl. Bernard en Enkonduko al studado de eksperimenta kuracado). Henri Bergson nomigis la vitalan forton vitala elano. La plej si­stema moderna vitalisto estas Hans Driesch (Vitalismo kiel historio kaj doktrino, 1905). Li uzis la aristotelan terminon enteleĥio por nomigi la vitalan forton. "Enteleĥio ne estas energio, ne estas forto, ne intenso, ne konstanto sed - enteleĥio." Plej facile kompren­ebla diferenco inter energio kaj enteleĥio estas en aserto, ke inter fenomenoj energiaj validas principo de kaŭzo, inter la enteleĥiaj principo de celo.


Voluntarismo a. volunturism, č. voluntarizmus, f. volontarisme, g. Voluntarismus.

En psikologio doktrino, ke la fundamentaj feno­menoj psikaj estas aperaĵoj de la volo, ke volo es­tas baza funkcio de psiko. Kiel konvinko etika ĝi signifas, ke por senco de la vivo la ago kaj sento pli valoras ol meditato kaj rezonado. En metafiziko ideo de la volo estas transigita super ideon de la volo homa kaj tiu ĉi universa volo estas rigardata kiel aĵo en si mem, kiel esenco de monda ekzistado kaj daŭ­rado. Klasika filozofo de voluntarismo estas Arthur Schopenhauer (1788-1860). Volo vivi (Wille zum Le­ben) estas laŭ li universala principo de la instinkta klopodado, pro kiu ĉiu viva estaĵo efeklivigas tipon de sia speco kaj batalas kontraŭ la ceteraj specoj volante daŭrigi sian formon de vivo.




Verkoj ĉefe uzitaj kiel fontoj kaj por komparo
M. Baldwin, Dictionary of Philosophy and Psychology New York, 1918-1920.
Rudolf Eisler, Wörterbuch der philosophischen Begriffe, 4. Auflage, Berlin, 1929.
Andre Lelande, Vocabulaire technique et critique de la Philosophie, Paris, 1928.
Heinrich Schmidt, Philosophisches Wörterbuch, 8. Auf­lage, Leipzig, 1930.

Edmond Goblot, Le vocabulaire philosophique, Paris 1920.

Josef Král, Filosofický slovníček, Praha, 1924.
P. Trarbach, Teknika vortaro Esperanta-germana-­franca-angla por Pedagogio, Logiko kaj Psikologio. Horrem bei Köln.

Paul Bennenmann, Provo de esperanta terminaro peda­gogia kaj psikologia. Internacia pedagogia revuo, IX. p. 146. , X. , p. 6.


Mallongigoj uzitaj en la libro

a. = angle l. = latine

č. = ĉeĥoslovake s-a = sankta

ekz. = ekzemple t. e. = tio estas

f. = france t. n. = tiel nomita

g. = germane V. = vidu



gr. = greke V. t. = Vidu tie

j. = jaro
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11


Elŝuti 0.52 Mb.

  • Totemismo
  • Transcendental
  • Transformismo
  • Universalaĵoj
  • Universalismo
  • Voluntarismo
  • Verkoj ĉefe uzitaj kiel fontoj kaj por komparo
  • Mallongigoj uzitaj en la libro

  • Elŝuti 0.52 Mb.