Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Moraviaj esperanto pioniroj

Elŝuti 0.52 Mb.

Moraviaj esperanto pioniroj




paĝo10/11
Dato14.03.2017
Grandeco0.52 Mb.

Elŝuti 0.52 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11

Singularismo a. singularism, č. singularizmus, g. Singularismus.

Filozofia vidmaniero, laŭ kiu sub la plej diversaj fe­nomenoj ekzistas unusola, la plej lasta, kaŭzo de la universo, unusola fundamenta substanco, baza ŝtofo, praaĵo aŭ praforto, unu baza principo, unueco de universo. Tiu ĉi praesenco aŭ praesto (aŭ alie nom­ata praideo) estas simpla, senfina, sendifina, el ĝi estiĝas ĉia multeco kaj diverseco. Kompreneble la ĉefa malfacilaĵo estas, kiel derivi el la unusoleco la diversecon, el la singulareco la pluralecon. Sam­signifa, sed malpli ampleksa kaj pli ofte uzata, estas monismo, kontraŭo estas pluralismo.


Sinkretismo a. syncretism, č. synkretizmus, f. syn­cretisme, g. Syncretismus.

Kunigo de divers-originaj tezoj kaj ideoj en tuton, kie ilia kontrasteco kaj malkonsento estas malvidigata. Ofte uzata en malŝatiga senco. Prefere oni nomas tiel religian miksaĵon en la malfrua antiko. En la 16-a jarcento oni nomis sinkretistoj filozofojn volantajn kompromisi inter Platono kaj Aristotelo.


Sintezo a. synthesis, č. sklad, synteza, f. synthese, g. Synthese.

Kombino de aro en unuecon, de partoj en tuton, de pluraj signoj en unu nocion, preno de multaj diversaj faktoj sub unu klarigan principon. Ĉiu sintezo estigas novspecan produkton, kies ecoj ne estas sumoj de la sintezitaj komponantoj, sed rezultoj de la ĉia kuniĝo kaj traiĝo. Ekz. per kombino de fero kaj sulfuro estiĝas unu nova ŝtofo, ferosulfido, kiu ne estas miksaĵo de la ambaŭ ŝtofoj sintezitaj sed nova kombinaĵo. Kontraŭo: Analizo. En la Hegela dialektiko s. estas la tria grado, kiu kunigas en si la ambaŭ gradojn sub­ajn kaj kontraŭajn (tezon kaj antitezon) en nocion pli altan, forigantan tiujn kontraŭojn kaj sintezantan ilin en pli superan unuecon.



Sinteza metodo, kiu iras kvazaŭ malsupren de la rezulto, de tezo al argumentado, de principo al feno­menoj klarigotaj, de ĝeneralaĵoj al apartaĵoj. Kon­traŭo: m. analiza.
Sinteza propozicio. Juĝo, kies predikato eldiras pri subjekto ion, kio ne estas en la subjekto necese enhavita, do ion novan. Sintezaj juĝoj estiĝas post ia sperto kaj pligrandigas nian scion.
Skeptikismo a. scepticism, č. skepticizmus, f. scepti­cisme, g. Skepticismus.

Noetika: neas eblecon de kono aŭ dubas pri ĝi aŭ almenaŭ dubas pri certeco de kono. Maksimume ĝi allasas relativecon aŭ subjektivecon de la kono aŭ ĝi almenaŭ atentigas pri malfacilecoj de perceptado kaj pensado. Radikala skeptikismo estas esence dogma. Fruktodona estas nur skeptikismo kiel instigo por esplorado; el ĝia dubemo naskiĝas noetiko. Skeptikon, dubemon, deklaris Descartes la ĉefa kaj plej utila me­todo por filozofado. El dubo pri ĉio oni povas veni al propozicioj veraj aŭ proksimaj al la vero. "Ne por ke mi imitu en tio skeptikulojn, kiuj dubas sole por dubi kaj afektas kvazaŭ ili estus ĉiam sendecidaj. . . (Metodo, III, 6). "Skeptikismo estas ripozejo ne loĝejo por la racio." (Kant). Etika s. proklamas neeblecon starigi fiksajn, precizajn normojn etikajn pro grandaj ŝanĝemo kaj diverseco de moroj kaj moralaj principoj. Ĝi predikas ekstreman relativismon kaj subjektiv­ismon; se ĝi estas ekstreme radikala, senmoralismon. Kontraŭo: Dogmismo. - Antika skeptikismo naskiĝas kiel reakcio kontraŭ la dogmisma metafiziko; ĝia ĉefa reprezentanto estas Pyrrhon (360-270 a. K.); laŭ li nenio estas en realo bela aŭ malbela, justa aŭ mal­justa, ĉia valorigo dependas de la homo kaj de la moro. La aĵoj estas al nia kono neatingeblaj; tial decas al saĝulo abstinenci de ĉiu juĝo. Lin sekvis pli poste Arkesilaos, Karneades, Ainesidemos, Sextus Empiricus. En la moderna epoko estas dubo pri ebleco trovi la nerelativan veron iam uzata por re­komendi kredon al religiaj veroj; tial kelkaj gravaj skeptikuloj predikis revenon al eklezia religio, ekz. Pascal, Lamenais, Montaigne, Pierre Bayle. Per kri­tikismo estas la homa pensado gvidata el senrezulta skeptiko.
Skolastiko a. scholatic philosophy, č. scholastika, f. scolastique, g. Scholastik.

Dua periodo de filozofio en kristana epoko. Ĝi estis filozofado dum la mezepoko. De la patristiko ĝi di­ferencas precipe en tio, ke skolastiko rekonas filozo­fion kiel memstaran sciencon, bazantan sur propraj principoj kaj metodoj, kiuj estas tute diferencaj de tiuj, kiuj estas bazo kaj iloj de teologio. Harmonio de ambaŭ manieroj de kono, de filozofia kaj teologia, estas supozata kaj al la kristana doktrinaro estas atribuata normiga signifo por la filozofia pensado. La mezepoka pensado estas malgraŭ ŝato de filo­zofio kiel aparta scienco komplete estrata de reli­gieca vidpunkto. Religieco estas ĝia elirpunkto kaj same ĝia principa intereso. Ĝi manifestiĝas ankaŭ en tio, ke ĉefaj mezepokaj pensuloj estas teologoj. Skolastiko ricevis sian formon kaj enhavon de la Aristotela sistemo, en kiu tamen ĉe grandaj me­tafizikaj problemoj estas konservataj kaj enmetataj ideoj de novoplatonismo. Specifeco de skolastiko estas ĉefe en ĝia metodo. En XI. jarcento, la unua florperiodo de skolastiko, estis ĝia unusola celo kaj tasko pruvi, ke la religiaj veroj necese estas samtempe ankaŭ raciaj veroj. Filozofio estis servistino de la teologio (ancilla theologiae). Ĝuste la supersenseco de la problemoj instigas kaj ekzercigas la sagacecon de la intelekto de skolastikuloj. Ili inventas la ontologian metodon, kiu klopodas pruvi la veran ekziston de objekio el ĝia nocio. Tia estas pruvo pri ekzisto de Dio, kies aŭtoro estas s-a Anselmo. Oni dividas sko­lastikon je kvar periodoj: 1. Antaŭ-skolastiko, plen­iganta precipe la IX. jarcenton. 2. Frua skolasliko, epoko de fundamentigo, XI. -XII. jarcento. 3. Floro de skolastiko, epoko de grandaj sistemoj, 1200-1340. 4. Malfrua skolastiko, epoko de fiksigo de sistemoj, manko de novaj ideoj, resto en malnovaj formoj kaj malkompono de la tiama sintezo. La ĉefaj skolastik­uloj estas: Johannus Scotus Erigena, Roscellinus, An­selmo el Canterbury, Abaelard, Petrus Lombardus, Tomaso el Aquino (la plej granda inter ili), Duns Scotus, Wilhelm el Occam k. a.


Solipsismo a. solipsism, č. solipsizmus, f. solipsisme, g. Solipsismus.

Ekstrema subjektiva idealismo, teoria kaj metafizika egoismo, laŭ kiu la unusola realo estas konscio de la ekkonanta homo. Nenio alia ol ĝi ekzistas, ĝi estas la unusola substanco, ĝiaj statoj kaj agoj estas la imagaĵoj. Ĉiuj perceptataj kaj imagataj objektoj ne ekzistas efektive sed nur kiel miaj imagoj. Kvankam la termino estas ofte uzata de verkistoj de la 18-a jar­cento, estas konata nur unu severa solipsisto, kurac­isto Claude Brunet klariginta tiun ĉi doktrinon en 1686. Laŭ Schopenhauer apartenas solipsisto en fre­nezulejon.


Somnambulismo a. somnambulism, č. somnam­bulizmus, f. somnambulisme, g. Somnambulismus.

Patologia stato similanta sonĝon, en kiu malsanulo dum normala dormo leviĝas, marŝas, parolas, agas kvazaŭ ĝi revus ne sole pasive (en imagoj) sed ankaŭ aktive (en faroj). Simila stato povas esti elvokita ankaŭ per hipnotigaj procedoj; tiam oni povas pa­roli pri s. artefarita kontraste kun la supre priskrib­ita s. natura.


Spiritismo a. spiritism, spiritualism, č. spiritizmus, f. spiritisme, g. Spiritismus.

Konvinko, ke homaj animoj konsistas el speciala sub­stanco nemateria (perisprito, astralo) sed tamen posedanta ian pezon, kaj ke tiuj animoj vivas post morto de la homo ekster la mondo alirebla per sensoj, eble en la supozata kvara dimensio de spaco. Tiuj animoj povas pere homoj posedantaj specialan kap­ablon por tio (mediumoj) kontakti kun la sensa mondo ĉu kaŭzante diversajn fenomenojn (frapetado de tableto, frapoj en muroj kaj plafonoj, leviĝo de objektoj) ĉu prenante sur sin videblajn formojn de strangaj staturoj (materiiĝo de spiritoj). La plej fama inter libroj kompilintaj teoriojn kaj atestojn pri spiritismaj fenomenoj estas Allan Kardec: Libro de spiritoj (Le Livre des Esprits) el j. 1853.


Spiritualismo a. spiritualismus, č. spiritualizmus, f. spiritualisme, g. Spiritualismus.

Metafizika doktrino, laŭ kiu la absoluta realo estas spirita, la korpoj estas produkto aŭ aperigo de spi­rito, la materio mem estas sole imago de la absoluia spirito. La tuta mondo alirebla per sensoj estas nur la ekstera formo de la spiritaj esenco kaj substanco. La mondo konsistas aŭ el spiritaj senkorpaj estaĵoj ne­difinataj pli detale; aŭ el estaĵoj prezentataj kiel imag­antaj (monadoj, animaj realoj); aŭ el volantaj spiritaj estaĵoj (volaj atomoj); aŭ el homogena psika substrato ebliganta reciprokan afekciadon de ĉiuj opaj feno­menoj (universala mi); aŭ el spirito, kies manifesiiĝo estas la universo (spirito de la mondo). Ofle estas s. nomata objektiva idealismo. Ĝia plej unua reprezentanto estas Leibniz (v. Monado). Pluaj: Lofze, Berkeley, Fichfe, Hegel k. a. Kontraŭo: Materialismo.


Subjektiva a. subjective, č. subjektivní, subjektívny, f. subjectif, g. subjektiv.

Persona, individua, singulara, aparta. Kio apartenas al la homa menso, kio estas ekskluzive pensata kaj neniam povas enveni en la korpan materian mond­on. Plej ofte estas substrekata ekkona flanko de la subjektivaj travivaĵoj, sed iam ankaŭ la senta flanko.


Subjektivismo a. subjectivism, č. subjektivizmus, f. subjectivisme, g. Subjektivismus.

Noetika tendenco substrekanta, kiom la homa ekkono dependas de la ekkonanta individuo (subjekto). Ni ne ekkonas la objektojn, kiaj ili estas en si mem, sed, kiaj ili aspektas al ni, nur en ilia rilato al subjekto: (S. genra, relativismo, idealismo subjektiva, fenome­nismo). Konvinko, ke kono validas sole por unuopa homa individuo (solipsismo). Etika s. vidas la plej altan bonon en subjektiva stato de kontenteco, bon­farto, plezuro kaj havas diversajn formojn inter hedonismo kaj eŭdaimonismo. Etikajn normojn univer­sale validantajn ĝi ne akceptas sed sole normojn ŝan­ĝiĝantajn laŭ individuo, kiun ili koncernus. Bono kaj malbono estas sole subjektivaj konceptaĵoj. Noetikaj subjektivistoj estis jam grekaj sofistoj kaj kirenaik­anoj. Ankaŭ modernaj pragmatistoj kaj Simmel estas proksimaj al subjektivismo. Etika subjektivisto estis M. Stirner.


Subjekto a. subject, č. podmět, podmet, f. sujet, g. Subjekt.

En logiko: Tio, pri kio oni parolas en propozicio, kontraŭe al tio, kion oni pri ĝi asertas aŭ neas. "Mo­derna logiko estis alkondukita distingi du partojn de la propozicio: subjekton kaj tion, kion oni asertas pri tiu subjekto; ĉar oni povus tion aserti pri iu alia sub­jekto, oni estas kondukata konsideri tiun subjekton kvazaŭ varianton s, kies funkcio estas predikato." (Couturat, Pri logika strukturo de la lingvo, 1912). ­En kritika psikologio s. dekono estas estaĵo, kiu ekkonas, pritraktata ne laŭ siaj individuaj apartaĵoj sed kiel necesa kondiĉo, por ke diversaj eroj de imagado kuniĝu en tuton reprezentantan objekton. Subjekta: koncernanta subjekton.


Substanco a. substance, č. substance, substancia, f. substance, g. Substanz.

Kio estas senŝanĝa kaj daŭra sub la fenomenoj. Kio efektive kaj daŭre ekzistas sub la transformiĝanta supraĵo de la aĵoj. La esenco de mondo perceptebla per sensoj, sed esenco efektive ekzistanta ne nur imagebla. Trovi, ĉu laŭvere ekzistas ia subatanco, ĉu estas unusola aŭ pluraj, kiaj estas ĝiaj kvalitoj aŭ ĉu ĝi estas tute senkvalita, estis la principa problemo de ĉiaj metafizikoj depost la greka. Descartes supozas tri substancojn: absolutan, tio estas Dion, kaj du kreit­ajn; unu el ili estas anima, karakterizata per pensado, la dua materia, karakterizata per plenigado de spaco. Spinoza supozas unusolan substancon: "Tio kio estas en si mem kaj per si mem estas konceptata; tio estas tio, kies konceptaĵo por estiĝi ne bezonas konceptaĵon de alia aĵo" (Etiko, I. dif. 3.); s. estas laŭ li senfina kaj oni povas nomi ĝin aŭ Dio aŭ naturo; la apartaj aĵoj kaj imagaĵoj estas modusoj de la eterna substanco. Laŭ D. Hume substanco estas fikcio. Laŭ Scho­penhauer ĝi egalas materion. En la pli nova filozofio estas substanco rigardata nur kiel aro da kvalitoj, kunigo de ecoj, objektivigita sintezo de impresoj aŭ nur kutimo konstante kunigadi certajn perceptojn aŭ kvalitojn, aŭ imagaĵo pri kuna aparteno de certaj kvalitoj.



Superhomo a. superman, č. nadčlověk, nadčlovek, f. surhomme, g. Übermensch.

Vorto uzita ĉeokaze de Herder, Gothe k. a. sed po­pularigita de Fr. Nietzsche: "En la homaro estas ek­paŝonta sur lumon ia pli forta speco, pli alta tipo, kiu havos aliajn kondiĉojn de estiĝo kaj daŭro ol la mezhomo. Mia nocio, mia simbolo por tiu ĉi tipo estas, kiel sciate, la vorto superhomo." ("Volo al potenco"). En la samtempa literaturo kaj filozofio la nocio disvastiĝis kaj prenis enhavon diversmaniere derivitan de tiu ĉi.


Supernaturalismo a. supranaturalism, č. supra­naturalizmus, f. supernaturalisme, supranaturalisme, surnaturalisme, g. Supranaturalismus.

Tendenco de filozofado krediganta, ke krom la racio kaj ceteraj faktoroj naturaj ekzistas kaj helpas pli profundan konon ankoraŭ fortoj supernaturaj: volo kaj revelacio Diaj, ekstazo, intuicio kaj similaj efikantoj. Ili konigas al homo realaĵojn supernaturajn. Alia nomo de tiu ĉi s. filozofia estas superracionalismo. S. etika metas celon de la vivo en mondon superan, en mondon "sur la alia bordo", por kiu tiu ĉi surtera vivo estas sole preparo. Tial ĝi postulas, ke la homo subpremu siajn naturajn instinktojn kaj tendencojn; idealo por ĝi estas vivo asketa, rifuzanta al si la ĝe­nerale ŝatatajn ĝuojn.


Tabula rasa (1. tabulo glata, moderne: pura paperfolio).

Simbolo esprimanta sensualisman opinion, ke ne ekzistas denaskaj ideoj, kiuj estus ekzistantaj en la animo tuj depost naskiĝo de la infano, sed ke la animo estas sen iaj ajn ideoj kaj ke ĉiuj en ĝi est­iĝas per sperto, ke ĉiuj konceptaĵoj eniras en ĝin per sensoj, ke per sensaj perceptoj komencas la anima vivo.


Tabuo a. taboo, č. tabu, f. tabou, g. Tabu.

Polinezia vorto signifanta ĉe primitivaj popoloj, ke iu persono aŭ objekto posedas potencon transigi malfe­liĉon aŭ malagrablan akcidenton al ĉiu ĝin tuŝinta. Malpermeso tuŝi la tabu-objekton ne devenas el iu kaŭzo praktika kaj la motivo de puno estas ekster­natura. La homo tuŝinta tabuon ekz. mortas aŭ blind­iĝas. Personoj posedantaj la tabu-potencon povas ĝin transdoni al ia objekto simple per tuŝo de sia mano. ­Iam oni konjektas, ke el ideo de tabu naskiĝis la unuaj etikaj ideoj.


Taŭtologio a. tautology, č. tautologie. tautologia, f. tautologie, g. Teutologie.

1. Propozicio pri identeco, en kiu subjekto kaj predi­kato estas la samaj nocioj esprimitaj per la samaj aŭ aliaj vortoj. 2. Malĝusta difino, difino per cirklo, kie la difinata nocio estas klarigata per si mem, per la sama nocio sed per alia vorto. Ekz.: La belo estas tio, kio plaĉas.


Teismo a. theism, č. teizmus, f. théisme, g. Theismus.

Metafizika instruo metanta kiel kaŭzon de la mondo personan Dion, tio estas supernaturan estaĵon, kiu ekzistas ekster la mondo, konscias sin mem same kiel la mondon, estante de la mondo esence diferenca, ĉar li la mondon kreis, konservas kaj regas pro decido de sia propra sendependa volo. Dio estas absoluta racio, ĉionpova, la plej bona kaj la plej justa, ĉieest­anta. Teismo estas metafiziko de la kristana religio, sian sistemigon ĝi ricevis de s-a Tomaso el Aquino. Laŭ li ni ne konas la esencon de Dio senpere, sed nur per ĝiaj efikoj. Esto de Dio estas identa kun lia esenco, tial lia ekzisto devus esti deduktebla el lia esenco, kiel montris jam s-a Anselmo. Ni ne povas scii, kio estas Dio en si mem, sed tamen ni povas aserti, ke ĝi estas estaĵo, kies substanco estas ĝi mem, kaj kiu distingiĝas de la ceteraj kreitaĵoj.


Telekinezo f. telekinese, č. telekinesis, g. Telekinese.

Laŭ asertoj de spiritistoj fenomeno, ke kelkaj person­oj, la "mediumaj", posedas potencon movigi la objekt­ojn neniel ilin tuŝante. Plej ofte estas priskribataj malsupreniro de unu pesiltelero, super kiu mediumo tenas la manon, kaj eksono de gitara kordo en apuda ĉambro.


Teleologio a. teleology, č. teleologie, teleologia, f. teleologie, g. Teleologie.

Doktrino, ke ekzistas celo en universo aŭ almenaŭ celoj en partoj de la universo. Metodo klarigadi fenomenaron per celo ekzistanta en la klarigata fe­nomeno aŭ ekster ĝi. Severa mekanismo estas kon­traŭ-teleologia. Biologiaj sciencoj precipe fiziologio klarigas preskaŭ ĉiam la organojn kaj iliajn funkciojn kiel plenumantojn de iuj celoj. La sciencoj pri ne­viva naturo klarigas kontraŭe la fenomenojn kiel rezultalojn el iuj kaŭzoj. Ideo de energio estas kunigata kun ideo de kaŭzeco, ideo de vitala forto estas kun­igata kun ideo de celeco. Konscia agado de homoj estas laŭ ĝenerala sperto ĉiam regata de celo. Tial oni kun granda probableco supozas, ke ankaŭ ĝia konduto de animaloj estas destinata de celo.


Telepatio a. telepathy, č. telepatie, telepatia, f. tele­pathie, g. Telepathie.

Psikologia fenomeno (kies efektiveco ne estas de ĉiuj asertata), ke pensoj aŭ imagoj povas transiĝi el unu menso en la alian senpere, t. e. sen parola aŭ alima­niera esprimo, sole kiel pensoj, kaj ke tiu transiro povas okazi eĉ trans grandaj distancoj. Laŭ la samaj asertantoj ekzistas ankaŭ telepatiaj halucinacioj, kiam persono ekvidas aŭ ekaŭdas okazaĵojn, kiujn ĝi ne povas percepti per kutimaj perceptmanieroj.


Temperamento a. temper, č. temperament, f. tem­perament, g. Temperament.

Termino tre vasta, kiu signifas emocian konstituon de individuo, ĝian heredan emociemon kaj emocieblon kaj tipecon de ĝiaj emociaj reakcioj. Same indikas talento konstituon intelektan, karaktero konstituon volecan. La teorio pri temperamentoj estis unuan fojon formulita de la greka kuracisto Galeno (l31-210 post Kristo), kies klaisigo atentas samtempe fort­econ kaj daŭrecon de la emociaj reakcioj. Oni ricevas jenan skemon:


Reakcio Forta Malforta

==============================

Rapida Kolerika Sangvina

Malrapida Melankolia Flegma
Kolerika temperamento estas facile ekscitema al fortaj emocioj, sed same facile forturnema; flegma tempe­ramento ekscitiĝas malrapide al emocioj malfortaj; simile oni povas priskribi la ceterajn temperamentojn. Tiu ĉi klasigo de temperamentoj estis eminenta divido, ĉar ĝi restis uzebla ĝis niaj tagoj. Nur en la 18-a jar­cento oni provas anstataŭi klasigon Galenan per iu alia. Sed nur niaj tagoj alportis provojn, kiuj eble povos esti pliuzeblaj ol la klasika divido. La plej grand­an sukceson ricevis germana psikologo Kretschmann per sia verko "Korpa konstituo kaj karaktero" (1921). Kretschmann montras, kiom kaj kiel la homaj tem­peramento kaj karaktero dependas de la korpaj ecoj, de la ĝenerala staturo kaj de kvalitoj de la diversaj korpaj organoj. Li dividas tri ĉefajn homajn tipojn.

1. Piknika tipo havas ĉiujn korpajn kavaĵojn rilate pli larĝajn (kranio, brusto, ventro, pelvo). La kapo estas afera, vizaĝo plena kun harmoniaj trajtoj, distanco inter frunto kaj supera lipo malgranda. Maksimuma alteco ĉe viroj 167 cm, ĉe virinoj 156. Manĝemo kaj trinkemo rimarkindaj, tial tendenco dikiĝi. Piknikuloj laŭregule estas societemaj, parolemaj, volonte oratoras, ne tro ordamaj, influeblaj facile de amasaj movadoj, kapablaj kunsenti kun la aliaj. lli estas bonaj labor­antoj, energiaj, kun kompreno por praktika vivo. Estas inter ili malmultaj matematikistoj, sed multaj natursciencistoj kaj kuracistoj. Inter ilin apartenas kondukantoj de revolucioj, same kiel majstroj de kom­promiso. Konataj tipoj piknikaj estas Humbold, Mi­rabeau, J. Hašek, Švehla, Privat.

2. Astenika tipo estas longeca, la kapo sidas sur longa kolo, vizaĝo estas maldika, longeca, nazo tre elpenetras, mentono kvazaŭ perdiĝus malantaŭen, la korpa pezo estas subnormala. Signoj de maljuneco aperas baldaŭ. Ankaŭ spirite estas la astenikuloj in­versuloj de la piknikuloj. Tre disvolvita estas ĉe ili senco por ilia propra persono, ili scias eluzi la societon por siaj propraj celoj, sian propran konvinkon ili nepre volas kaj scias altrudi al la ceteraj. Ilia celo ĝenerale estas alten metata, havu ĝi tendencon aŭ va­ste homaranan aŭ malvaste egoisman; tial ni trovas inter astenikuloj plej multajn eminentajn virojn, sed same tre multajn fantaziulojn kaj tre multajn egoistojn, tiranojn, avarulojn. Iam oni trovas inter ili tre tipajn aristokratajn karakierojn. Ekzemplo de nobla astenikulo estas prezidenio Masaryk. Aliaj: Hodza, Cart.

3. Atletika tipo havas fortajn ostojn kaj muskolojn, precipe fortan zonon muskolan inter brakoj sur brusto. La brusto estas larĝa, kavaĵoj venira kaj pelva mal­larĝaj, kapo osteca, frunto alta, mentono longforma, vizaĝo ovala. Haŭto forta, rigida, graseco normala. Spirite ili sufiĉe similas la astenikulojn, sed la plej karakteriza ilia trajto estas samtempe ĉe ili ekzistanta kapablo esti altgrade ekscitemaj kaj same indiferent­emaj. Interne bolante la atletikuloj ekstere estas seninteresemaj. Inter ili estas plej ofte matematikistoj kaj belartistoj kun aristokrataj plaĉoj: ankaŭ tre multaj metafizikistoj apartenas inter ilin. Kiel ekzemplo estu citita skulptisto Štursa.

Estas memkomprenebla afero, ke la klasoj kreitaj de Kretschmann ne povas esti rigardataj kiel helpilo, kiu donus temperamenton de homo kiel unudirektan kvant­econ; tion ja neniu simila divido povos doni, ĉar homa individuo estas produkto de heredo, do plejparte ĝi estas tipo miksita, kiel Kretschmann prave argumentas. Lian dividon malaprobas Klages, kiu volas havi sole du ĉefajn tipojn temperamentajn: abrupta kaj kvieta; inter ili estus tuta vico de temperamentoj miksitaj.
Teodiceo a. theodicee, theodicy, č. theodicea, f. the­odicee, g. Theodicee.

En pli vasta senco: parto de metafiziko traktanta pri Dio; tiel uzata ĝi anstataŭas malnovan terminon "na­tura teologio". Leibniz uzis tiun vorton por titolo de la verko traktanta pri Dia justeco, boneco, potenceco, libereco, pri la kreado kaj pri ekzisto de Dio; celo de tiu verko estas pravigi Dion pro kreo de la malbono en la mondo, nome pruvi, ke Dio estas la plej bona, kvankam li kreis ankaŭ malbonon en la mondo.


Teologio a. theology, č. teologie, teologia, f. theologie, g. Theologie.

Scienco pri Dio, liaj atributoj, liaj rilatoj al la mondo kaj al la homo. T. revelaciita, dogma, pozitiva apogas sin je parolo de Dio konservita en Sanktaj Libroj; t. racia, natura apogas sin je sperto kaj racio.


Teorio a. theory, f. teorie. teoria, f. theorie, g. Theorie.

En logiko sistema klarigo de granda grupo de feno­menoj per unusola hipotezo, kies valideco aperas tre ampleksa aŭ tre daŭra. - Teorio de kono = noetiko.


Teoremo a. theorem, č. poučka, f. theoreme, g. Lehr­satz.

Propozicio metita antaŭe, pri kiu oni volas pruvi, ke ĝi rezultas el aliaj, jam metitaj propozicioj. En tiu senco ĝi estas kontraŭa al difino, aksiomo, postulato, aliflanke al problemo. Antikva signifo estis etimolo­gia: spekulacia propozicio. Ekz. Leibnitz kontraŭ­metas "teoremojn de la spekulacio" al "kanonoj de la praktiko." Tiu senco nun jam preskaŭ tute estas for­gesita, sed oni iam uzas terminon teoremo, kiu pruvite fariĝas mem premiso de nova rezonado, en signifo de principo; sed tiam oni preskaŭ ne uzas ĝin sola, aldonante ĉiam distingon: ekz. teoremo pri la hipo­tenuza kvadrato, teoremo de Thales k. t. p.



Teogofio a. teosophy, č. teosofie, teosofia, f. théosopbie, g. Theosophie.

Pli supera scio pri Dio kaj sekretaj misteroj de la kreo. Kono tia estas akirebla nur per sento, fantazio, intuicio, ne per intelekto kaj racio. T. estas malnova movado celanta kunigon de antikvaj magiaj kaj mistikaj ideoj kun kristanismo kaj leĝoj, reguloj kaj hi­potezoj de modernaj sciencoj kaj daŭre akiras rimark­indan nombron de anoj kaj simpatiantoj inier tempe­ramentoj sopirantaj pri kontinua, sentrua, bildo de la universo precipe koncerne la kaŭzecon kaj celecon. Ĉar t. pretendas doni laŭ instruoj de "grandaj majstr­oj" plene fidindan kaj klaran scion pri: "deveno, celo kaj estonteco de la tuta homaro kaj de ĝia planedo; la sepopa naturo de la homo kaj de la universo; spi­rita organizo de la planedo kaj de la sunsistemo; leĝo pri rea enkorpiĝo de la homa animo; leĝo pri re­kompenco (Karma); la vivo kaj stato post la morto; vojo kaj celo de la evoluo; adepteco kaj la granda frateco inter la adeptaro; danĝeroj de la spirita evolu­ado kaj ĝia superigo; kaŭzoj de doloro, malsano, mal­riĉeco kaj forigo de ili; spiritismo, mediumismo, ma­gnetismo, hipnotismo ktp." En New York estis 1875 fondita "Teosofia societo" de Helene Petrovna Bla­vatska, akirinta laŭ sia aserto dum longa vivado sub Himalaja montaro sekretajn sciojn de budaistaj saĝuloj. Post ŝi transprenis la gvidadon de teosofia movado s-ino Annie Besant. Kiel celo de la Teosofia societo estas indikata: fratigo de la tuta homaro, ek­zerco de la homa intelekto por solvado de enigmo pri mondo kaj homaro, travivo de propra mi. En Ger­manujo estis t. societo fondita 1884 de Hübbe-Scheiden, sed 1913 okazis skismo per foriro de Rudolf Steiner, kiu fondis Antroposofian societon kaj movadon, kun preskaŭ identaj teorio kaj celo.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11


Elŝuti 0.52 Mb.

  • Somnambulismo
  • Spiritualismo
  • Subjektivismo
  • Supernaturalismo
  • Temperamento

  • Elŝuti 0.52 Mb.