Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Moraviaj esperanto pioniroj

Elŝuti 0.52 Mb.

Moraviaj esperanto pioniroj




paĝo1/11
Dato14.03.2017
Grandeco0.52 Mb.

Elŝuti 0.52 Mb.
  1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11


FILOZOFIA VORTARO
KOMPILIS

Dr. STAN. KAMARYT


ELDONIS

MORAVIAJ ESPERANTO PIONIROJ

OLOMOUC, ĈSR
1934

PRESIS HANÁCKÁ KNIHTISKÁRNA, OLOMOUC

Je brila memoro de modela pioniro

profesoro

THÉOPHILE CART

prezidanto de Esperanto Akademio

respektplene

Moraviaj Esperanto Pioniroj



Antaŭparolo
Celo de la verkinto de tiu ĉi libreto estis duobla: unue doni fidindajn klarigojn pri plej oftaj fakaj terminoj en filozofio kaj filozofiaj sciencoj, due helpi al tendenco en­estanta en arfefarita lingvo, ke signifo de ĝiaj vortoj evoluu al plia kaj plia precizeco la koncerne enhavon kaj ampleks­on. Ĉe terminoj filozofiaj tia unuecigo de la signifoj estus certe tre dezirinda. Tial la grandaj filozofiaj vortaroj franca de Lalande kaj angla de Baldwin almetis al siaj tifoloj traduk­ojn en la ĉefaj lingvoj. Sed la tasko veni al unusenceco aŭ pli bone dirite almenaŭ al samsenceco de filozofiaj ferminoj estas ekstreme maljacila kaj verŝajne plene ne atingebla. Ĉar ofte la pensulo, klopodanta montri novajn rilatojn in­ter la objektoj aŭ inter la ideoj pri ili, uzas la terminojn kun intence ŝanĝita enhano aŭ amplekso, donante al ili signifon, kiu ĝis tiam ne estis kutima. Tamen precipe tial utilos doni difinojn kiel eble plej precizajn kaj laŭ ebleco kompletajn. Grava malfacilaĵo estas en la konata fakto, ke diversaj terminoj, kvankam derivitaj de la samaj latinaj aŭ grekaj radikoj, tamen diferencas en apliko kaj signifo en la ĉefaj lingvoj.

La aranĝo de le artikoloj en mia verketo estas jena: Post la titolo sekvas le terminoj en angla, ĉeĥoslovaka, franca kaj germana lingvoj. Ĉeĥoslovaka termino estas donita en ambaŭ literaturaj formoj de mia gepatra lingvo, eĉ se ili diferencas sole per diakritikaj signoj. Ne ĉiam estis trov­ebla ekvivelenta vorto nacilingva en ĉiu el la citataj lingvoj: tiam la leganto ĝin ne vidas. Poste sekvas difinoj de la termino. Se ili estas pluraj, ili sekvas laŭeble laŭ la ordo de ilia graveco ne laŭ la historia evoluo. Historiaj informoj estas donataj tie, kie ŝajnis al mi grave; ankaŭ la jaroj de apero de verkoj aŭ pri vivo de aŭtoroj. Certe ne ĉiu konsentos kun mia elekto kaj decido. Sed oni bonvolu pripensi, ke kompleteco ne povis esti celata ĉe amplekso de la verketo, kaj ke ĉia elektado estas necese laŭplaĉa. Mi klopodis ĉiam preferi difinon al laŭhistoria klarigo, sed tamen ie mi ne povis eviti tiun ĉi anstataŭaĵon de difino. La difinoj donataj koncernas preskaŭ ĝenerale nur la signifojn de vortoj en filozofiaj sciencoj sen atento pri ilia signifo en vulgara lingvo, precipe se tiu ĉi estas ĝenerale konata. Citaĵojn mi enmefis reletive mulfajn; iam mi volis per ili doni aŭtentikan klarigon aŭ difinon, iam mi volis venki malfacilaĵon tradukan ĉe fama aŭ malfacila teksto.

La vorfaro de Lalande enhavas internaciajn radikojn“ ĉe fino de ĉiu titolo. Ili estis verkitaj de Couturat kun granda sperto kaj teknikeco. Bedaŭrinde ne estas ĉiuj uzeblaj, ĉar ili ofte tro dependas de la dogma konvinko de idisto. Cetere la empirio montris, ke Coufurat eraris pri la ido-principoj.
A en logiko simbolo de propozicio ĝenerala jesa laŭ la mnemonikaj versoj latinaj

Asserit A, negat E, verum generaliter ambo;

Asserit I, negat O, verum particulariter ambo.

Jesas A, neas E, sed ĝenerale ambaŭ:

Jesas I, neas O, sed parte ambaŭ.


A = A en logiko ofte uzata formulo por simboli principon de identeco.

Abiogenezo č. prvoplození, prvoplozenie, g. Ur­zeugung.

Spontanea generado, estiĝo de la vivo en siaj plej pri­mitivaj formoj el la neorganika materio. Konvinko, ke abiogenezo estas ebla, bazas sur la fakto, ke ĉiuj vivaĵoj konsiatas el la samaj elementoj kiel la "ne­viva" materio kaj ke inter la ŝtofoj komponantaj viv­ajn korpojn validas la samaj leĝoj kemiaj, kiaj validas inter ŝtofoj el korpoj nevivaj. Tion plej konvinke pruvas la ĉiam pli vasta sperto, ke oni povas produkti en la kemiista vitro ĉiajn ŝtofojn trovatajn en la vivaj korpoj. Kontraŭ tiu ĉi sperto staras sperto ne malpli ampleksa kaj ne malpli konvinka, ke ĝis nun malsukcesis ĉiuj provoj produkti ian ajn formon de la vivo. Tiu nega­tiva rezulto pruvadus konkludon, ke vivo estas feno­meno de alia kvalito, kiu produktas sin mem nepovante rezulti el ŝtofoj nevivaj; do, ke abiogenezo ne estas ebla. Tiu ĉi konvinko malfacile klarigas, kiele estiĝis la vivo sur nia planedo, se ĝi ne estis kreita de la Dio. Tiam estus ebla sole supozo, ke la vivo aŭ la viveroj enpenetris sur nian terglobon el la mond­spaco, ke ili alflugis sur la teran surfacon kiel "k o ­s m o z o o j". Spallanzani pruvis en jaro 1765, ke por estiĝo de iu vivaĵo estias ĉiam necesa "ĝermo". Pasteur (1862) pruvis en sia glora esploro "pri la organismaj korpetoj en atmosfero enestantaj", ke en la aero ĉiam estas organismaj ĝermoj, kiuj enfalas en likvaĵojn senĝermajn kaj en ili vivas kaj kreskas. Pri eltrovo de Pasteur oni ofte proklamadis, ke ĝi pruvis neeblecon de abiogenezo; tio ne estis ĝusta, ĉar ĝi sole pruvis, ke organismoj ne povas estiĝi sub certaj arte­faritaj kondiĉoj, sed neniel, ke sub aliaj kondiĉoj ili ne eblus estiĝi. Ernest Häckel en j.1866 proklamis tre laŭte kaj konvinke kredon, ke abiogenezo estas ebla; lin sekvis en tiu konvinko Nägeli, Pflüger, Roux kaj aliaj. Sed kvankam dum la lastaj dudek jaroj plur­foje estis anoncitaj sukcesoj en eksperimentoj produkti vivantan materion, tamen ĉiam montriĝis, ke la es­ploranto trompis sin mem kaj ke la observataj feno­menoj estas klarigeblaj alimaniere ol per viviĝo de la neviva materio aŭ, ke la aranĝo de la eksperimento estas erariga. Ankaŭ kemiaj sintezoj de tre komplikaj organikaj ŝtofoj (albuminoj, hematino) ŝajnis esper­igaj por fina sukceso de sintezo de la viva materio. Tamen en la plej nova tempo oni estas ĝenerale mal­pli konvinkita, ke tia sintezo baldaŭ sukcesos.


Absoluto a. the absolute. č. absolutno, f. l'absolu, g. das Absolute.

En metafiziko: Esto, kiu ne dependas de alia esto, ne estas de alia esto kondiĉata aŭ limigata, kiu estas pensata sen ĉiu supozo, kiu ekzistas per si mem kaj por si mem, kiu estas kaŭzo de la cetera esto. Absoluta estas, kio ekzistas en si kaj estas konceptebla per si“ (Spinoza). La vorto absoluta estas nun pli ofte uzata sole por montri, ke io dirita pri ia aĵo validas traktata en si mem, do interne“ (Kant, Kritiko de la pura intelekto). En la religioj estas la absoluta esto Dio. J. G. Fichte parolas pri absoluta Mi. T. W. Schel­ling pri la absoluta intelekto. Artur Schopenhauer jene parolas kontraŭ babilado pri absoluto“: La valideco de la propozicio pri la kaŭzo kuŝas tiome en formo de la konscio, ke oni nepre ne povas al si ob­jektive imagi ion, kio ne postulus por si pluan kialon. Ke al iuj ilia malvigleco rekomendas ie ekstari kaj ian absoluton akcepti, tio povas nenion fari kontraŭ tiu aksioma certeco apriora.“ - En logiko: terminoj absolutaj metataj kontraŭ terminoj relativaj signifas nociojn rigardantajn sendependaj en tiu senco, ke oni metas ilin kvazaŭ enhavantajn neniajn rilatojn al aliaj terminoj. Homo estas termino absoluta, patro relativa“ (Litré). - En natursciencoj: Sendependa de ĉiu arbitra mezurilo: Absolutaj pozicio, movo, temperaturo.


Abstraktado a., f. abstraction, č. abstrakce, abstrak­cia, g. Abstraktion.

Pensa procedo, per kiu ni venas el imagaĵoj specialaj al imagaĵoj ĝeneralaj eligante la signojn akcidencajn, nenecesajn, apudajn kaj kunigante la signojn esenc­ajn, bezonajn kaj tial ĉefajn. La tiele konstruitaj pli ĝeneralaj imagaĵoj estas, kompare kun la imagaĵoj specialaj, artefaritaj, malpli naturaj ol la specialaj. La elekto de signoj, kiujn nia abstraktado konservas kaj kiujn ĝi eligas, dependas de la celo, pro kiu ni kreas la abstraktaĵojn. La fina abstrakta rezulto estas logika konceptaĵo. Estas klare, ke enhavo de logika koncept­aĵo diferencas laŭ la intereso de ĝia kreinto. Ekzem­ple konceptaĵo de domo ne estas la sama por arki­tekturo kaj por imposta sistemo; same konceptaĵo de floro tre grave diferencas por botanikisto kaj por pentristo. Kaj tamen ĉe ambaŭ ekzemploj temas pri imagaĵoj tre abstraktaj. A b s t r a k t a j oni nomas nun laŭ W. Wundt jenajn konceptaĵojn, al kiuj ne respond­as adekvataj anstataŭantaj imagaĵoj.“ Th. Ziehen volas tute forigi la terminon abstrakta el filozofa lingvo, ĉar ĝi pro sia neprecizeco ofte helpis pruvadi metafizikajn trompaĵojn. Li volas anstataŭigi ĝin per du vortoj: ĝ e n e r a 1 i g i kaj i z o 1 i g i, kiuj nomigas la du vojojn, per kiuj oni abstraktas: aŭ eligante per vortoj la imagaĵojn el unueco de ia aĵo (izoligado) aŭ kunigante la komunajn signojn de similaj aĵoj en kunigantan konceptaĵon (ĝeneraligo).


Absurda a. absurd, nonsensical, č. absurdný, f. ab­surde, g. absurd, ungereimt, widersinnig.

En propra senco de la vorto: Kio ofendas principojn aŭ regulojn de la ĝusta t. e. logika pensado. Absurda ideo estas tiu, kiu enhavas erojn neakordigeblajn. Juĝo absurda estas tiu, kiu kunigas nociojn aŭ ideojn nekunigeblajn. Rezonado absurda estas tiu, kiu estas erara laŭ formala logiko. En tiu senco estas absurda pli ĝenerala ol forigo kontraŭa kaj malpli ĝenerala ol malĝusta. - En lingvo komuna oni diras absurda pri ĉio, kio aperas malsaĝa aŭ malĝusta.

Rezonado per absurdo: tiu, kiu pruvas mal­veron de iu principo aŭ propozicio per absurdeco de ĝia konsekvenco. Speciale: Pruvo per absurdo (Probatio per absurdum) kaj redukto al absurdo (Reductio ad absurdum).
Abulio a. aboulia, č. abulie, abulia, f, aboulie, g. Abulie. Koncepto el psikopatologio. Nenormala stato konsi­sianta en manko de volo, posedo de tre malfortiĝinta volo, nekapableco veni al ia ajn vola decido, mal­facileco koncentri atentemon. (Ribot, Malsanecoj de la volo. Störbing, Psikopatologio.)
Adekvata a. adequat, č. adekvátní, adekvátny, f. adé­quat, g. adäquat.

Tiu koncepto, nocio, ideo, kono, kiu klare kaj tute es­primas kvalitaron aŭ esencon de sia objekto. Adekvata devas esti ĉiu difino. Spinoza nomas adekvata tiun ideon, kiu enhavas ĉiujn signojn de la vera ideo. Leibniz nomas adekvata tiun konon, kiu ĉion klare komprenis aŭ ĝis lasta fino analizis. - Adekvata kaŭzo: sufiĉanta, taŭga.


Afekcii a. affekt, č. působiti, pôsobiť, f. affecter, g. affiziren.

Elvoki, estigi ŝanĝon en anima aŭ korpa stato de vi­vanto. Ke la aĵoj nin afekcias, instruas pluraj filozofoj ekzemple Descartes kaj Spinoza. Laŭ I. Kant estas niaj konceptoj bazitaj sur afekcioj, niaj nocioj sur funkcioj. Objektoj estas al ni donitaj ekskluzive per tio, ke ili iel afekcias nian konscion. Ankaŭ la sub­jekto ekkonas nin nur tiel, ke ĝi afekcias sin mem.


Afekcio a. f. affection, č. afekt, g. Affektion.

En la plej vasta signifo de la vorto: ŝanĝo en ia stato. B. Spinoza klarigas ĉiujn fenomenojn kiel afekciojn de la substanco. S e n s a afekcio estas ekscito de la sensaj organoj per ia impulso. S e n t a afekcio (la­tine affectus) estas pli grava ekscito de la sentanta konscio; iam ĝi estas nomata emocio. Ĝi ĉiam po­sedas tendeneon forpuŝi el la konscio ĉiujn ceterajn enhavojn kaj samtempe elvokas diversajn fiziologiajn reakciojn (influas koron, sangujojn, glandajn sekreci­ojn, movojn); tiuj reakcioj naskas novajn perceptojn kaj sentojn influantajn siamaniere la afekcion mem, ofte ĝin malgrandigante, sed iam ankaŭ grandigante. Ĉiu sentafekcio estas subita ŝanĝo en la anima egal­pezo; tiu ŝanĝo povas iĝi komenco de ia vola ago, sed ne ĉiam rezultas ago el la sentafekcio, ĉar ofle ĝi estas rapide malfortigata aŭ per aliaj ideoj ankaŭ kun la sentoj kunigitaj, aŭ per atento turnita al la afekcio mem, aŭ per volo instigita de alia ideo. Al ĉiu senta afekcio apartenas speciala fiziologia esprimo“. Oni povas distingi sentafekciojn fortajn kaj malfort­ajn, vigligantajn kaj malvigligantajn. Sentafekcioj estas: Kolero, ĝojo, indignigo, timo, teruro, malespero, miro, envio, malgajo kaj aliaj. Estri sentajn afekciojn estas pedagogia postulato.


Agnostikismo a. agnosticism, č. agnosticizmus, f. agnosticisme, g. Agnosticismus.

Noetikaj doktrinoj, ke la esencon de fenomenoj, de la mondo, de esto, de absoluto la homo ne povas eĉ ek­koni. Ankaŭ ĉe la speciala problemo pri fenomenoj korpaj kaj psikaj ili kredas, ke esenco de tiuj feno­menoj ne estas konebla. La vorton kreis Thomas Huxley en 1869. Agnostikaj estas filozofiaj doktrinoj inter si alifake tre malsimilaj: Pozitivismo de A. Comte, Evoluciismo de H. Spencer, Relativismo de W. Hamilton. Eĉ pri kritikismo de I. Kant oni povas tion diri ĝis certa grado; sed certe taŭgas tiu etikedo por nov-Kantanoj ekz. F. A. Lange.


Aĵo a. thing, čč. věc, vec, f. chose, g. Ding.

La plej ĝenerala termino nomiganta ĉion, pri kio oni supozas ekzistadon. En noetiko ĝi esprimas ideon de io reala, konceptata en empiria senco kiel apartigita aŭ apartigota, konsistanta el fiksa sistemo de kvalitoj. Oni do metas aĵon kontraŭ fenomenoj. Suno estas aĵo, eklipso okazaĵo." En tiu senco aĵo kaj objekto estas metataj kiel sinonimoj, sed objekto ofte havas pli grandan amplekson, ĉar ĝi signifas ĉion, kio estas perceptebla, do ankaŭ fenomenojn kaj rilatojn sur kaj inter aĵoj. - En metafizika senco oni iam uzas Aĵo en simem (a. thing in itself, č. věc sama o sobě, vec sama o sebe, f. chose en soi, g. Ding an sich) por montri tion, kio ekzistas en si mem, kio estas sia propra substanco. Kant ofte rezonas: Se la fenomen­eroj estus aĵoj en si mem. . .“ tio estas, se ili ek­zistus ekster nia imagado. Estas granda merito de Kant, ke li klare metis la demandon: Ĉu la aĵo en si mem, tio estas ideo, kiu ne posedas ian alian signon ol sian propran ekziston, ekzistas? Kaj montris, ke tia aĵo en si mem ne estas ebla. - En etiko aĵo estas kontraŭmetata al persono. Aĵo ne povas esti posedanto de si aŭ de alia aĵo, persono estas posedanto de propra juro sui juris“, povas posedi aĵojn, povas havi rajtojn.


Akademio a. academy, č. akademie, akademia, f. Aca­demie, g. Akademie.

Origine nomigo de skolo de Platono laŭ la arbetaro de Akademos en Athenai, kie li kunvenadis kun siaj disĉiploj kaj amikoj. Oni distingas kvin akademiojn antikvajn: La pli malnova (Platon, Speusipos, Xenokrates, Krates, Polemon, Krantor) bazis ankoraŭ plene en doktrinaro de Platono. La meza (Arkesilaos) kaj la pli nova (Karneades) estis ambaŭ sub influo de skeptikismo. La kvara (Philon el Larisa) denove re­venis al dogmismo. La kvina (Antioĥos el Escalon) kunigadis doktrinojn Platonajn kaj Aristotelajn kun elementoj stoikaj. Komence de la nova epoko fondis en Firenze (1459) Cosimo el Medici Akademion, kiu volis imiti akademion Platonan; ĝia spirita ĉefo estis Marsilius Ficinus. - Nuntempe oni uzas tiun nomon por societoj de sciencistoj kaj artistoj celantajn or­ganizon de esplora scienca aŭ krea bel-arta laboro. Membreco de tiaj akademioj signifas kutime honor­igon de la elektitoj. En sfero de germana kaj de kelkaj slavaj lingvoj oni nomas krom tio akademioj kelkajn duagradajn lernejojn fakajn (komercajn, maristajn, pedagogiajn, muzikajn k. s.). Iam oni nomas a. kon­certon. Tiu ĉi uzo en esperanto estas evitinda.


Akademia filozofiofilozofado.

Tia filozofio, kiu esias sen kontakto kun problemoj de praktika vivo, de politiko, sociaj okazintaĵoj, kiu pro tio aŭ pro aliaj kaŭzoj neniel influas la publikan opinion. Ofte uzata en malŝatiga senco.


Akcidenco a. f. accident, č. nahodilost, g. Akzidenz.

l. Akcidencaj estas tiaj ecoj de fenomenaĵoj aŭ ob­jektoj, kiuj kontraŭe al atributo estas kontingentaj, tio estas ŝanĝeblaj, kiuj aperas kun aĵoj nek ĉiam, nek necese, nek kutime.

2. Akcidenco estas tio, kion ni ĉe objektoj konas, kiel objektoj aperas, kiel ili ŝajnas al ni, ekstera apero de la objekto sen rilato al ĝia esenco. Komparu: Atributo, Substanco.
Aksiologio a. axiology, f., č. axiologie, g. Axiologie. Doktrinaro pri valoroj. A k s i o l o g i a : laŭ valoro; taksante, juĝante laŭ valoroj.
Aksiomo a. axiom, č. zásada, axioma, f. axiome, g. Axiom.

La plej abstrakta, la plej ĝenerala propozicio, juĝo per si mem evidenta, pruvon nebezonanta, kiun oni ne povas transformi en alian, sed el kiu ĉiu scienca rezonado eliras. La plej ĝeneralaj aksiomoj estas lo­gikaj principoj: propozicioj pri identeco, pri foriga kontraŭeco, pri la ekskludita tria, pri la sufiĉa argu­mento. Sed ĉiu scienco havas siajn aksiomojn speci­alajn; ili devas esti kiom eble plej malmultaj. - Oni povas rigardi Eŭklidon kiel kreinton de tiu ĉi nocio per ĝia uzo en lia geometrio por propozicioj geo­metriaj validantaj sen pruvo. Ekzemple: Du rektoj paralelaj kun la tria rekto estas paralelaj ankaŭ kun si mem.


Aktivismo a. activism, č. aktivizmus, f. activisme, g. Aktivismus.

Speco de pragmatisma doktrinaro, ricevinta nomon de R. Eucken (* 1878). Same kiel pragmatismo ĝi igas veron esti afero de la vivo kaj de ago multe pli ol de intelekto, kaj rigardas kiel ĉefan signon de la vero ĝian fruktodonecon por agado. Ĝi diferencas de la pragmatismo en tio, ke ĝi kredas, ke la vero estas io pli profunda ol nura homa decido, ke la vero estas vero ne sole ĉar ĝi estas utila, sed ĉar la kosmo movas sin al la spiriteco kaj tiele trovas daŭre sian profundecon kaj transformiĝas tiamaniere el regno de rilatoj en veran realon. Tiu ĉi realo ne dependas de nia sperto pri ĝi kaj tia vero estas komprenata intu­icie tra aktiva vivo. - F. Rauh difinas jene: Starigi sin en la senperan vicon, studi estinton, kiu efikas je ni distinge kaj kontinue, preni vidmanieron de la estanto, jen la aktualismo aŭ, se oni volas, aktivismo, kiun ni rigardas tute prava en moralaj esploroj.“


Aktuala a. actual, č. aktuální, aktuálny, f. actuel, g. aktuell.

1. Kio en nuna momento ekzistas agante aŭ efikante. Energio aktuala aŭ kinetika estas tiu, kiu enestas en viva forto, kontraŭe energio potenciala enestas en stato de sistemo, kies movon ni ne povas percepti (energio kemia, energio de du korpoj en ekvilibro).

2. Kio ekzistas aŭ okazas aŭ interesas en aŭ por la momento, en kiu oni parolas.

Teorio de aktualeco, doktrino, ke la realo ne estas ia daŭranta netransformiĝanta esto sed senĉesa estiĝo, la unuopaj objektoj“ nur percepte fiksitaj mo­mentoj, kondensigitaj punktoj en la eterna fluo estiĝas. Fondinto de tiu ĉi doktrino estas Herakleitos (540-480 a. K.) pro sia instruo, ke ĉio fluas. La moderna teorio aktualeca estas energiismo.


Altruismo a. altruism, č. altruizmus, f. altruisme, g. Altruismus.

Etika principo, kiu vidas celon de la homa agado en la bonfarto de la proksimulo; ankaŭ kialojn de la agado ĝi trovas aŭ en tiu bonfarto aŭ en la t. n. so­ciaj sentoj de la unuopulo (simpatio, seksa instinkto). Darwin en sia verko Origino de homo“ (ĉap. IV.) vidas la efektivan bazon de ĉiuj moralaj sentoj en la sociaj instinktoj, pro kiuj la animaloj trovas plezur­on en la societo de siaj kamaradoj, en la sento de ia simpatio al ili kaj en farado por ili de diversaj kom­plezoj.“ Tiun opinion de Darwin tre lerte uzis P. Kro­pothin por fundamento de sia etiko, kaj liajn ideojn konsekvence finpensis kaj aktualigis amerikaj instru­mentalistoj precipe J. Dewey, derivante altruisman etikon el empiriaj faktoj de solidareco kaj simpatio tute nemateriaj kaj tamen plene empiriaj. - La ter­mino estis kreita de A. Comte kontraŭigonte egoism­on; akceptita de Spencer; tre kutima en lingvo filozofia.


Analizo a. analysis, č. analýza, rozklad, f. analyse, g. Analyse.

Disigo de iu (homogena) unuo en (heterogenan) plur­on, de iu tuto en ĝiajn partojn aŭ materie (analizo kemia) aŭ ideale (difini estas analizi la nocion). Ele­menta analizo disigas la fenomenon en ĝiajn part­ojn ne atentante la proporciojn inter ili. Laŭkaŭza analizo disigas fenomenon en ĝiajn partojn atentante la laŭkaŭzajn rilatojn inter ili. L o gi k a analizo estas disigo de komplika fakto en ĝiajn partojn atentante iliajn rilatojn logikajn (W. Wundt en sia Logik). Ana­lizon fenomenologian distingas Edm. Husserl de analizo p s i k o 1 o g i a : la unua signifas disigon laŭ signifo, la dua laŭ konsisto.


Animalismo č. animalizmus, f. animalisme, g. Animalismus.

Antaŭŝtupo de la religio, kredo ke ĉio, ŝtonoj, arboj, riveroj estas vivantaj simile kiel la homo.



Animismo a. animism, č. animizmus, f. animisme, g. Animismus.

Antaŭŝtupo de la religio, prezentas al si, ke en la mondo ĉio, almenaŭ ĉio posedanta ioman gravecon, havas propran animon. Tial ĝi estas nomata ankaŭ hilozoismo. Plej frue oni kredis, ke tiuj animoj (spi­ritoj) estas ligitaj al certaj objektoj nepovante el ili eliri, poste naskiĝis ideo, ke ili povas libere sin movi ekster siaj objektoj. Iniciato al tiuj imagadoj venis verŝajne el sonĝoj. La primitiva homo versimile ne sciis distingi inter sperto pri efektivo kaj pri neefekt­ivo kaj rigardis siajn sonĝojn veraj kiel ceteran spert­aĵon. Kaj ne sciis doni al siaj sonĝoj alian klarigon ol ke lia animo elirinte el la korpo libere vagas tra la mondo.


Animo a. soul, č. duše, duša, f. ame, g. Seele.

Ideo pri interno de la homo; organismo materia aŭ energia sistemo, kontraŭata al ekstero (tio estas al korpo materio). Principo de la vivo, pensado rigard­ata kiel estaĵo distingebla de la korpo. Sumiga koncepto por ĉiuj psikaj funkcioj de plasmo“ (E. Häckel).

Interna esto de la sama unueco, kiun ni ekkonas ekstere kiel apartenantan al la korpo“ (W. Wundt). Ĉiam estas en ideo de a. enhavita ideo de ia dualeco de la ekstera kaj interna mondoj, de materio kaj spi­rito aŭ se ne dualeco do almenaŭ provizora kontraŭmeto de tiuj du konceptoj. A. distingas sin de la vorto spirito; ĝi estas pli individua substanco ol la spirito; spirito estas uzata pli por intelektaj funkcioj. - Al la supozo de nevideblaj kaj nepalpeblaj aĵoj kondukis la primitivan homon versimile la vento. Vento, blov­eto, eliras ankaŭ el la homa buŝo, ofte kiel malgranda nubeto videbla; la greka vorto pneŭma signifis samtempe spirblovon kaj animon. La vivo finas per eliro de la lasta elspiro, kio estas eliro de la animo. En insulo Nias (apud Sumatra) estas devo de la plej aĝa filo aŭ parenco preni per sia buŝo la lastan elspiron de la patro por tiel transpreni lian animon. Baldaŭ estis ideo de la a. kunigata kun ideo de la senmorteco. Ioniaj naturfilozofoj rigardis animon kiel ian plej delikaian ŝtofon. Platono kredis, ke a-j estas sen­materiaj kaj ke ili ekzistas el eterno. Aristotelo nomas animon la plej ĉefa enteleĥio de ĉiu vivopova korpo; sole la intelekt-animo de la homo estas disigebla de la korpo kaj senmorta. S-a Aŭgustino kaj aliaj ek­leziaj patroj instruas, ke a. estas nemateria sub­stanco viviganta la korpon, en kiu ĝi sidas. Tio estas oficiala kristanisma instruo. Kant montris, ke a. ne estas aparta estaĵo posedanta siajn perceptojn, imag­ojn kaj sentojn, sed ke a. estas nura sumigo de ĉiuj sensacoj, imagoj, sentoj kaj tendencoj. Por tia kon­cepto de a. oni ofte uzas vorton psiko. La moderna psikologio ĉiam pli ofte estas konvinkita pri unueco de la a. aŭ psiko kaj la korpo. Pri senmorteco de la a. scienco povas doni neniun klarigon. Nek ĝin aserti nek ĝin nei. Malnovaj filozofoj (ekz. Platono, Aristo­telo skolastikuloj, Descartes) klopodis pruvi senmort­econ de la a. per argumento, ke ĝi estas primitiva, nekombinita substanco, nemateria, do nedetruebla. Post Kant aperis tia argumentado neebla. Moderna filozofio povas argumenti pro senmorteco de la a. ekskluzive per etikaj valoroj. Garantii senmortecon de la a. povas sole ĝia interna valoro. Estus mal­facile kompreni, ke homa animo daŭre celas por spirita kaj etika idento kiel sia plej alta celo, se ĝi estas ĉe fino detruota. Tiu daŭra tendencado de la animo al celoj pli kaj pli altaj estas multe pli facile komprenebla, se ĝia plej lasta celo ne estas en tiu ĉi mondo. Laŭ tiu vidmaniero ricevas la homa spirita kaj morala vivo pli profundan senc­on, ĉar la spiritaj valoroj, por kiuj ĝi klopodas, estas daŭraj, eternaj.
Antinomio a. antinomy, č. rozpor, antinomie, anti­nomia, f. antinomie, g. Antinomie.

Kontraŭeco de du opinioj: jeso kaj neo de la sama opinio, kiujn oni povas pruvi kun la sama valideco aŭ konvinkeco; precipe malkonsento inter la racio kaj percepto, de la laŭkonceptaĵa pensado kaj laŭ­sensa komprenado; malkonsento, kiun oni trovas veninte ĝis fundo de iuj problemoj, kiujn oni povas solvi nek pozitive nek negative. Kant nomas kvar an­tinomiojn, al kiuj venas la intelekto klopodanta veni al nekondiĉita scio: 1. Tezo: La mondo havas ko­mencon en la tempo kaj limon en la spaco. Antitezo : La mondo estas sen komenco tempe kaj sen limo space. - 2. Substanco konsistas el simplaj partoj kaj ne ekzistas io alia ol kio estas aŭ elementa aŭ kombi­nita el elementoj. Antitezo: Nenio en la mondo kon­sistas el simplaj partoj kaj ekzistas en ĝi nenio ele­menta. - 3. Tezo: La kaŭzeco de la naturleĝoj ne estas la sola, laŭ kiu estas klarigeblaj ĉiuj fenomenoj de la mondo. Krom ĝi oni estas devigata supozi an­koraŭ kaŭzecon por la libereco. Antitezo: Ekzistas neniu libereco, sed ĉio en la mondo okazas ekskluzive laŭ leĝoj de la naturo. - 4. Tezo: Al la mondo apartenas io, kio estante aŭ ĝia parto aŭ ĝia kaŭzo estas precipe necesa estaĵo. Antitezo: Ekzistas neniu precipe necesa estaĵo nek en la mondo nek ekster la mondo kiel ĝia kaŭzo.


  1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11


Elŝuti 0.52 Mb.

  • A = A
  • Agnostikismo
  • Akademia filozofio aŭ filozofado
  • Aksiologio
  • Animalismo

  • Elŝuti 0.52 Mb.