Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Monata komunikilo de la ligo "humanitas"

Elŝuti 31.52 Kb.

Monata komunikilo de la ligo "humanitas"




Dato20.03.2017
Grandeco31.52 Kb.

Elŝuti 31.52 Kb.

HUMANITAS




MONATA KOMUNIKILO DE LA LIGO "HUMANITAS"

http://www.geocities.com/adhumanitatem
adhumanitatem@yahoo.com

Numero 8

Oktobro 2002


SENSKRUPULA POLITIKO

La nuna politika situacio en la mondo estas rezulto de funde cinika politiko. Oni prenis afgananojn por mortigi rusojn, irakanojn por mortigi irananojn, centrajn kaj sudajn amerikanojn por mortigi samlandanajn "komunistojn" ktp. Landoj ĉe la unua vico en fabrikado kaj vendado de armiloj kreas kondiĉojn por ĉiam pli efika interbuĉado inter popoloj kaj etnoj. Jam la prezidento Eisenhower en sia tempo avertis pri danĝero de pliampleksigo de la militindustria komplekso.

Okcidento, unuarange Usono, mem kreis fipolitikistojn kiujn ĝi poste strebis detrui. Sadam Husejn estas produkto de tiu ĉi politiko. De Usono trejnitaj, armitaj, ekipitaj, fortege subtenitaj Bin Laden kaj la Talibanoj estas nur unu el inter multaj ekzemploj. Fidel Castro ne estus verŝajne farinta politikan karieron se Usono ne estus subteninta Batistan por fari el Kubo sian bordelon (iaspecan Bangkokon). La murdo de Allende fare de la kliko Pinochet en Ĉilio havas subskribon de la registaro kaj sekretaj servoj de Usono, kies farojn la usona popolo jam delonge ne plu kapablas kontroli.

Ni rememoru ke, krom la masakro de indianoj, iuj usonaj regantoj envojigis kun Britio, meze de la dekoka jarcento, la "Militon de opio" kontraŭ Ĉinio. Ambaŭ landoj havis nekalkuleblajn profitojn pro vendo de la opio, tiel ke la ĉinaj aŭtoritatoj malkvietiĝis pro la teruraj damaĝoj kiujn tio okazigas en la ĉina popolo. Unuaj incidentoj kondukis al militdeklaro. Ankaŭ Francio partoprenis en tiu ĉi honta ekspedicio.

La serio de atencoj, okazintaj la 11-an de septembro 2001 en Usono, estas nur epizodo, logika en siaj konsekvencoj, de senskrupula politiko, de avida politiko en kiu valoras ne homoj sed dolaroj, petrolo; de politiko en kiu meritas atenton nur la supreniranta kurbo de profitoj. Kiuj praktikas tian politikon (eblus paroli ankaŭ pri Kioto, pri la ekspluatado de la arbaro Tongass en Alasko ktp.) ne havas pli da estimo por siaj samnacianoj ol por alilandaj civitanoj: ilia kompato estas nur ŝajna kaj cirkonstanca.

Sen sufiĉaj konoj pri historio kaj politiko, multaj junuloj, en Usono kaj en aliaj landoj, ne kapablas imagi ke povas ekzisti tia cinikeco, tiaj malestimindaj kalkuloj. Subpremitaj popoloj kredas ke liberiĝo el sub iliaj mastroj signifos por ili eraon de prospero kaj paco sen konscii ke novaj mastroj povas esti same senskrupulaj kiel la antaŭaj, kaj multege pli potencaj. Alĝerianoj kiuj batalis por Francio en Alĝerio ne ricevis estimon de la sinsekvaj francaj registaroj, sed la "liberigitoj" ankaŭ ne havis pli da estimo flanke de siaj "liberigintoj". Usonaj indianoj kiuj batalis en la usona armeo kontraŭ Japanio ricevis oficialan rekonon nur antaŭnelonge. Ni ne estu naivaj: ni devas konscii ke ĉiam kaj ĉiuflanke ekzistas homoj neinversigeble danĝeraj pro foresto de personaj moralaj principoj, pro blinde manipulita kaj fanatikigita menso.

Ni estas HOMOJ kaj civitanoj de sama mondo antau ol esti francoj, rusoj, usonanoj, argentinanoj, ĉinoj, angolanoj, araboj, aŭ kristanoj, judoj, muzulmanoj, budistoj, nekredantoj aŭ ateistoj.

d-ro Rubén Feldman González (Meksikio - Usono)



THOMAS MORE

Thomas More (1478-1535) estis unu el la plej elstaraj reprezentantoj de la angla renesanca humanismo. Li estis juristo, teologo, filozofo, oratoro, poeto, historiisto, intelektulo science kompetenta kaj bonege reganta per la helena kaj latina lingvoj. Li skribis plejparte en la latina lingvo, kiel lingvo de la tuta tiutempa edukita Eŭropo, sed, por samlandanoj, li skribis ankaŭ en la gepatra lingvo - la angla. Laŭ historiaj fontoj More estis escepte nobla homo: verema, principema, homama… More estis konscienco de Anglio de lia tempo. Kiel humanisto li strebis al fundamenta pliboniĝo de la homaj aferoj, sed preferante paciencon, moderon kaj singardon. Li kredis en efikeco de bona edukado kaj bonaj leĝoj. Kiel ŝerifo (ĉefa regna distrikta administranto) li juĝis rigore senpartie kaj juste. Estinte dum la reĝo Henriko la 8-a lordo-kanceliero, li preferis perdi prestiĝan ŝtatoficon (kiun li konsentis akcepti nur post persista insisto de la reĝo), eĉ la vivon, ol rezigni de sia prefero de Katolika eklezio kiel internacia kaj sendependa de sekularaj aŭtoritatuloj, kompare kun - laŭ volo de Henriko la 8-a - tiam en Britio fondiĝanta nacia eklezio subigita al la reganto. Pro tio li estis enkarcerigita kaj ekzekutita. De Katolika eklezio Thomas More estas en jaro 1935 proklamita la sanktulo. La ĉefverko de Thomas More estas priskribo de imaginara ideala ŝtato - "Utopio" (Neniea lando, Nenieujo, Nenieio).

Utopio de Thomas More estas organizita laŭ la demokratia principo. Ĉiu funkciulo estas reelektata, krom la reganto - kiu, foje elektita, plenumas sian funkcion ĝisvive, krom se li estiĝos suspektita pro tiraneco. Ŝtataparato de Utopio estas kiel eble malpli granda. En la ŝtato ne estas konstanta propra armeo ĉar ĉiuj civitanoj estas edukataj por partopreni en la defendomilito. En Utopio ne estas privata posedaĵo. La ĉefa celo en la ŝtato estas feliĉa vivo plena de kontento por ĉiu (unuopa) homo.

Laboro principe estas deviga por ĉiuj. La laboro estas maksimume raciigita, por ke homoj havu kiel eble pli da libera tempo por studado kaj kultura kreado. Deviga taga laboro daŭras nur 6 horojn, kaj tio sufiĉas, ĉar celo de produktado ne estas kiel eble pli granda profito, sed produktado de elementaj vivrimedoj por ĉiuj civitanoj laŭ iliaj realaj bezonoj. Edukado estas akirebla por ĉiuj kaj ĝi estas de nenio monopoligita. Ĉiu edukiĝas laŭ propraj emoj kaj ecoj de sia karaktero. Ĉiu unuopa homo mem decidas pri sia familia vivo, pri pasigo de sia libera tempo. Religio estas apartigita de la ŝtato. Ĝi baziĝas sur la prudento. Ĝi konsistas el nur kelkaj ĝeneralaj principoj. En la ŝtato estas libere praktikataj diversaj kultoj.



More malŝategis ŝtatperforton, ekspansiismon, kulton de reganto kaj absolutecon de lia volo, amoralajn politikajn rimedojn... Li malŝategis plej diversajn brutajn kaj rafinitajn metodojn de la ekonomia rabado de homamasoj.


El: "Utopio"


En Utopio ekzistas diversaj kredoj. La plej granda parto da homoj konfesas unun, neatingeblan, neklarigeblan, eternan kaj senliman Dion, kiu, nekompreneble por la homo, plenigas tutan ĉi-mondon per sia ĉiupotenco. Al Ĝi oni atribuas ekeston, kreskon, evoluon, transformiĝon kaj finiĝon de ĉiuj ekzistaĵoj, kaj nur Ĝin oni adoras. Kvankam ne ĉiuj utopianoj apartenas al la sama konfesio, ĉiuj ritoj, en sia tuta multaspekta diverseco, inkliniĝas per diversaj vojoj al la sama celo - adorado de Dio. En temploj oni povas aŭdi kaj vidi nenion, kio ne estus komuna al ĉiuj konfesioj. Komuna diservo estas farata tiel, ke ĝi ofendu neniun konfesion. Ĉiuj preĝoj estas kunmetitaj tiel, ke ĉiu povu ilin elparoli sen ofendi sian religian konvinkon.

Sub la virto oni komprenas: vivi laŭ la naturo, ĉar por tia vivo kreis nin Dio. Kaj laŭ la naturo vivas ĉiu, kiu en serĉado de agrablaĵoj kaj en evitado de malagrablaĵoj, obeas la prudenton. La prudento, unue - en koroj de homoj ekflamigas amon kaj pian sindonon al la Dia majesto, al kiu ni ŝuldas ke ni entute ekzistas kaj ke ni povas esti feliĉaj, kaj due - la prudento nin admonas kaj instigas por ke ni pasigu la vivon per kiel eble malpli da malagrablaĵoj kaj kun kiel eble pli da ĝojo, kaj ke ni al ankaŭ ĉiuj aliaj homoj, kun kiuj ni nature estas ligitaj, helpu por ke ankaŭ ili atingu la samon.

EL PENSARO DE THOMAS MORE




  • Ĉie mi rimarkas komploton de riĉuloj kiuj, kvazaŭ pro la utilo kaj en la nomo de la ŝtataj, (vere) batalas nur por siaj propraj interesoj. Ili elpensadas kaj pripensadas la plej diversajn manierojn kiel, unue, sendanĝere konservi la bonaĵojn kiujn ili nehoneste akiris, kaj, due, kiel laŭ kiel eble malpli alta prezo dungi kaj ekspluati laboron kaj penojn de malriĉuloj.

  • Socio sen honestaj kaj justaj homoj estas unu granda rabistejo.

  • Pli respektindaj estas scio kaj virto ol riĉaĵo de ĉiuj reĝoj.

  • Pro la persona plezuro detruante alies feliĉon, oni agas maljuste.

  • Kie ĉiuj ĉion mezuras per la mono ĉio la plej valora eniras la manojn de la plej malbonaj (homoj).

  • Ne ĉiu ĝuo feliĉigas, sed nur la prudenta kaj digna.

  • Multe pli akuzinda estas malvirto ĉe homo eklezia, ol ĉe homo profana.

  • Ne povas esti ĉio bona se ne ĉiuj homoj estas bonaj.

  • Kion oni ne povas fari pli bona, aranĝu tiel ke ne estu tre malbona.


(laŭ: Tomas Mor UTOPIJA, "Kultura", Beograd 1964 kaj J. Weissgerber SIR THOMAS MORE - ENGLESKI SOKRAT, Biblioteka "Juraj Habdelić", Zagreb 1974 elektis kaj esperantigis Mato Špekuljak)


Novaĵoj el la Ligo "Humanitas"


La 8-an de septembro 2002. en Mali Lošinj (insulo Lošinj, Kroatio) okazis la Regiona renkontiĝo de membroj de Ligo "Humanitas". La renkontiĝon partoprenis 5 lokaj membroj, gasto el Slovakio kaj la kunordiganto de la ligo. Post enkonduka sinteza prelegeto de la kunordiganto pri stato de aferoj en Ligo "Humanitas", pri specifecoj de humanismo kiel movado kaj pri korifeo de humanismo - Erasmo el Roterdamo, la partoprenantoj pridiskutis diversajn demandojn, interalie kiel pliefikigi agadon de la ligo. Estis faritaj kelkaj proponoj por la 2-a Jarkunveno de la ligo: 1. por ke al ĉiu membro de la ligo estu rekomendata sinprezento en adresaro de la ligo krom per la persona kaj familia nomo ankaŭ per la kontaktadreso, precipe la reta se la membro ĝin posedas; 2. por ke en la adresaro membroj estu vicigataj laŭ la membronumeroj, kio, al ĉiu ricevanto de la adresaro plifaciligus rimarkadon kiuj membroj estas novaliĝintaj; 3. por ke en la emblemo de la ligo blanka cirklo estu anstataŭigita per la terglobo; 4. por ke la ligo ellaboru iun sian presitan belaspektan dankilon, per kiu ĝi danku ĉiun helpanton de la ligo (pro mona helpo, pro senpaga disponigo de ejo por aranĝoj ktp.); 5. por ke la kunordiganto estu pli atentema dum sendado de retmesaĝoj (por ke, laŭeble, neniam plu ripetu ĉi-junia malagrablaĵo kun terura viruso; 6. por ke la ligo daŭrigu eldnonadon de broŝuroj; 7. por ke la ligo laŭeble havu iun version de tabulo de la ligo, kin ĉiu ligano kiu tion volus, povus meti su videbla loko de sia domo (apartamento), belaspektajn flagetojn, insignojn ktp. La kunordiganto respondis laŭpunkte jenon: 1. oni povas nur rekomendi ke ĉiu ligano laŭeble permesu publikigon en adresaro de almenaŭ sia kontaktadreso, sed oni ne rajtas tion postuli, ĉar dekomence la aliĝilo en la ligon ebligas al novaliĝintoj konfidi sian adreson nur al sidejo de la ligo, repektante preferatan - adresan - anonimecon kaj kialojn por ĝi (ebla misuzado de adreso por sendado de nedezirataj mesaĝoj, precipe retmesaĝoj, ktp.); 2. vicigado de membroj en adresaro laŭ alfabeta ordo de personaj nomoj estis ekpraktikata interalie tiel, por ke la liganoj estu maksimume egalrajtaj (por ke ne elstariĝu la unuaj membroj de la postaj); 3. verŝajne estus pli bele anstataŭigi blankan cirklon en emblemo de la ligo per la treglobo, sed kiun parton de la terglobo meti en unuan planon kaj kiu pagos novan tabulon de la ligo sur sidejo - minimume 50 EUR (la unuan tabulon pagis la kunordiganto el propra poŝo), kaj kiu pagos novan stampilon - minimume 20 EUR (la unuan same pagis la kunordiganto el propra poŝo), kaj oni devos ankau fari ŝanĝojn en la Statuto (kio ankaŭ ne estas senpaga)... eble oni tion faru, sed kiam la ligo estos finance pli forta; 4. la dankilon oni povus sen grandaj elspezoj prepari kaj surpaperigadi kaj certe estus bone ke la ligo per ĝi danku la helpantojn - do, la membroj alsendadu idean proponon al la sidejo (per la kutima poŝto aŭ rete, en formato kilobajte ne tro peza); 5. la kunordiganto faris ĉiujn eblajn paŝojn per ke la malagrablaĵo kun viruso ne ripetiĝu; 6. la ligo laŭeble daurigos eldonadon de novaj broŝuroj, sed tio dependos de intereso, precipe aĉetado, de ĝis nun aperitaj (eldonitaj, presitaj) broŝuroj; 7. certe estus bone ke la ligo havu siajn tabuletojn, flagetojn, insignojn, sed, unue, oni devas prepari iliajn projektojn, due, ilin proponi al la jarkunveno, kaj, trie, trovi investonton.

El leteroj al Ligo "Humanitas"

Milan (Slovakio)
Ĝojinda afero, ke ekzistas organizaĵo, kiu agas sen burokrateco. En nuna komplika mondo ĝi estas escepto.



Aender dos Santos (Brazilo)
Mi dankas pro alsendo de 6-a numero de la revueto "Humanitas". Mi ŝatis legi ĝin. Ĝi estas bona legaĵo. La artikoloj pri Mozarto kaj Diogeno estis bonegaj. Mi ne konas profunde la klasikan muzikon, sed ĝi plaĉas al mi. Kiam mi legis la artikolon pri muziko de Mozarto mi rememoris ke estas muziko kiun mi konstante aŭskultas ekde kiam mi konatiĝis kun ĝi. Mi ne sciis kiu estis ĝia komponisto... Kiam mi kontrolis kiu li estis, divenu - li estis Mozarto. La muziko estis "Allegro con brio" el lia 25-a simfonio. Vere en ĝi estas ĉio, kio estis priskribita en la artikolo! Mi aŭskultas ĝin ade kaj ade... Pri Diogeno oni sentas ke li estis iu serioza kaj samtempe amuza homo, iu tre ŝatinda persono, origina kaj fidela al siaj principoj. "Humanitas" prezentas bonan enhavon, gratulon al vi! Mi ankaŭ esploris la hejmpaĝon de la ligo, vidis la numerojn 3 kaj 4 de "Humanitas", vizitis kelkajn paĝojn al kiuj paĝaro de la ligo havas ligilojn. Estonte mi eble estiĝos membro de la ligo, sed nun mi ankoraŭ restas pripensante la aferon. Dankon kaj iru ĉiam antaŭen!

Krešimir, OFM (Kroatio)
Spiritaj emoj neeviteble tiras la homon direkte al Dio kiel sia celo. Sed, vojon de la homo al Dio kontraŭas fizikaj emoj. Ilin ne ĝenas kio kongruas kun la Dia volo kaj kio ne: por ili gravas nur la plezuro. Se io donas plezuron, fizikaj emoj tion volas ĉiumaniere atingi. Se oni, ĉe tio, ne trapaŝas la dek Diajn ordonojn, dank' al konscienco kiu tion malhelpis, la homo restas ekvilibriĝinta, al ĉiu kara kaj aminda.

Novaj membroj:
16.08.2002-15.09.2002

Milan (Slovakio)
Slavica (Kroatio)
Jana (Slovakio)
d-ro Josip (Kroatio)
Vesna (Kroatio)
Irina (Rumanio)


Donacantoj:

Lubomir 6 EUR


Blanka (Kroatio)

Ĵus mi trafoliumadis retpaĝojn de la ligo kaj mi rimarkis kiel bonega estis la programo de la somera seminario. Bone ke la ligo komencis eldonadi broŝurojn. Mi sincere konfesas, ke mi estas tre feliĉa pro broŝuroj, pro ilia praktikeco. Ĉiam mi povas havi unu ekzempleron en mia saketo kaj mi povas ĝin preni por legado en ĉiu libera momento. En mia oficejo mi uzas ĉiun eblecon el Interreto aŭ el mia saketo preni kaj tralegi iun ŝatindan tekston, kaj iomete pensi pri ĝi... La broŝuroj estas idealaj por tio. Al mi plaĉas ĝuste ilia, kiel vi esprimiĝis "modera" eldonformo. Multan dankon por broŝuroj. Ili estas bonegaj! Erasmo estas nekredebla... Vere iuj homoj kvazaŭ estas nakitaj pro ĉiuj tempoj, ĉe ĉiu ilia penso oni povas haltiĝi kaj enpensiĝi. Iom post iom tiuj broŝuroj estiĝos bela kaj praktika eta biblioteko de la ligo! Sed, mi ŝatas ankaŭ nian komunikilon... Mi ĉion surpaperigas kaj lasas ĉe mia litkapo kaj se mi estas bonhumora por tia speco de literaturo, mi legas ĝin. Mi legas ankaŭ tion kion mi jam legis... Ĉiam ja aperas iuj novaj pensoj... Simple, mi estas tia tipo de homo.


Abono je la reta versio de "Humanitas" estas senpaga. Presatan version de "Humanitas" eblas aboni kontraŭ 10 EUR por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Mato Špekuljak, Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; rete
mato.spekuljak@zg.tel.hr


Elŝuti 31.52 Kb.

  • Ni estas HOMOJ kaj civitanoj de sama mondo antau ol esti francoj, rusoj, usonanoj, argentinanoj, ĉinoj, angolanoj, araboj, aŭ kristanoj, judoj, muzulmanoj, budistoj, nekredantoj aŭ ateistoj.
  • Socio sen honestaj kaj justaj homoj estas unu granda rabistejo. Pli respektindaj estas scio kaj virto ol riĉaĵo de ĉiuj reĝoj.
  • Ne ĉiu ĝuo feliĉigas, sed nur la prudenta kaj digna. Multe pli akuzinda estas malvirto ĉe homo eklezia, ol ĉe homo profana.
  • Mali Lošinj
  • Josip

  • Elŝuti 31.52 Kb.