Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Monata komunikilo de la ligo "humanitas"

Elŝuti 37.8 Kb.

Monata komunikilo de la ligo "humanitas"




Dato22.03.2017
Grandeco37.8 Kb.

Elŝuti 37.8 Kb.

HUMANITAS




MONATA KOMUNIKILO DE LA LIGO "HUMANITAS"

http://www.geocities.com/adhumanitatem
adhumanitatem@yahoo.com

Numero 9

Novembro 2002


HUMANISMAJ VALOROJ

Se ni fiksiĝas sur la valoroj nun vaste ŝajnakceptitaj, origine humanismaj, ni ekkonscias ke oni devas daŭre ilin igi akceptataj ĉar pri ili estas unuanimeco rompiĝema kaj suferanta je interpretoj tiom malsamaj ke oni rajtas konkludi "tot capita tot sententiae" (tiom da opinioj kiom da kapoj). Jen, tial, la nepreco antaŭeniri ĝis la fundamentoj sur kiuj sin apogas vaste ŝatataj valoroj. Necesas, do, sin demandi: ĉu tiuj valoroj validas el si mem, antaŭ kaj sendepende de ĉiuj raciaj demonstro kaj pruvo el kiu ĝermus ilia valideco? Estas sciate ke homo faras elektojn, kaj samtempe supozas ke mem elektas motivite kaj racimovite. Fakte, kio koincidas kaj harmonias kun niaj preferoj, ne necesas esti valida kaj racie pruvita.

Dum mia instruista aktivado mi renkontis lernantojn allogitajn de iu filozofi-instruisto, aŭ de penscentroj universitataj kaj alispecaj, laŭ kiuj la moralo (temas pri unuaj principoj) estas nur persona elekto ŝanĝebla laŭ epoko kaj siapensa evoluo, neniom io definitive sammaniere deviganta por ĉiam kaj por ĉiuj. Tia penso allogis ĉar ĝi ŝajnas ekzalti la rajton de libera elekto. Mi helpadis gejunulojn derivigi la konsekvencojn de tiu pensa sinteno: kaj ni kune alvenadis al la konkludo ke, senvole kaj malgraŭ dialektikaj artifikoj, se vere ne ekzistas fiksa natura moralo (mi resubstrekas: temas nur pri unuaj, esencaj principoj), neniu leĝo, civila aŭ mora, povas devigi konsciencon. Por eliri el tiu senelira situacio nin helpas, laŭ mia deirpunkto, priserĉo de la originaj fundamentoj de la valoroj asertataj de humanistoj diverspecaj; alikaze la valoroj mem povas senvaloriĝi aŭ vane flirti en la vento senapoge.

El tiuj vidpunktoj mi aldonus - ŝajnas iom naive - ke kelkaj timas malpurigi la purecon de nia humanismo se oni parolas aŭ publike traktas pri religio kaj Dio. "Et si Deus non daretur", diradis eroj de pasintaj kleristaj humanistoj (kvazau Dio ne ekzistus); nur iuj tamen. Aliaj, por kiuj racie pruveblas ke Dio ekzistas kaj konstituas fundamenton de la humanismaj valoroj, ne timis malpurigi sian humanismon parolante pri tiaj temoj. Ĉirkaŭvagas fantomo en esperantujo, kiu ruze transiras aliloken: oni timas ke paroli pri Dio provokas disigon, dum tion ne kaŭzus proklamita agnostikismo kiun iuj alnomas neŭtraleco. Kuriozas tio ĉar okazas dum religioj pace ekdialogas (espereblas ke ne tro impresas iuj ĵusaj kontraŭaj okazaĵoj: ĉu estas io bona kiu ne suferas kontraŭagojn?).

Gravaj konceptoj - esencaj en humanismo - ligiĝas al religio (la konceptoj de persono, de libera elekto - el kio la diversaj soci-politikaj liberoj, de komplementeco - nenia institucio rajtas fari tion kion la personoj el si mem aŭ kune kapablas fari, de laikeco - ne laikismo - nome akcepto kaj adhero nur al tio kion la homa racio evidentigas vera, la konvinko ke la precipaj karakterizoj de la homo ne povas reduktiĝi al pli/malpli kompleksaj rezultoj de faktoroj fizikaj, biologiaj kaj psikologiaj dum, male, ĝuste tiuj karakterizoj atestas kaj atentigas pri diversa destino kaj transtempeco, neredukteblaj kaj subpremeblaj en la limoj de la sperto kaj scienco - ktp.

Kia humanisto estus tiu kiu, por komuniki per sia precipa pensa-stila karakterizo, devas forlasi duonon de sia personeco? Ekskludi ateismemon el la deirpunktoj aŭ konsideroj en niaj diskutadoj, ĉu vere tio signifas liberon kaj prudenton? Ĉu ne plej utilus, eventuale, ke oni pelus ateismemulojn tiaj esti ne pro elekto aŭ prefero, sed nur pro rigida kaj rigora mensa procedo?

Armando Zecchin (Italio)



ARTHUR SCHOPENHAUER

Arthur Schopenhauer (1788-1860) estis elstara germana filozofo-idealisto, kutime konsiderata la pesimisto. Li akcentadis iluziecon de la homa feliĉo kaj neeviteblecon de la homa sufero, kaŭzita per “vivvolo” kun ĝia eterna malkontenteco (enradikiĝinta en ĉiu estaĵo). La filozofo konsideris ĉi-mondon “plej malbona el la eblaj”. Laŭ li, se ĝi estus nur iomete pli malbona, ĝi jam ne plu povus ekzisti. Konsilon kaj forgeson li trovis en artoj, unuavice en muziko. Politike li estis tre konservativa. Li estis kontraŭulo de demokracio. Li antaŭdiris krepuskon de la okcidenta burĝa kulturo, li estis malĝoja kaj malgaja. Li estas konsiderata malamanto de virinoj kaj cinikulo. El la vidpunkto humanisma oni povas al Schopenhauer fari multajn riproĉojn, sed certe ne pri malprofunda kono de homoj, pri malsaĝeco kaj pri persona nemoraleco. La filozofio de Schopenhauer multaspekte proksimas al la budhisma koncepto pri la mondo kaj vivo.



EL PENSARO DE ARTHUR SCHOPENHAUER




  • Preskau tuta pompo kaj lukso de ĉi-mondo estas nura teatra dekoracio.

  • Ne strebas saĝa homo al plezuroj, sed li penas eviti dolorojn.

  • Homoj, kiujn la naturo starigis alte (en senco morala kaj intelekta) en la homa socio ne prosperas.

  • En ĉiu homa grupo dominas tio, kio estas vulgara.

  • El inter primitivuloj, kiuj ĉion plenigas kaj kovras en neelkalkulebla kvanto, post iom da tempo kelkaj enŝirĝas en kompanion de pli noblaj homoj, ariĝintaj cirkaŭ iu alta celo; la enŝirĝintoj baldaŭ la aferon aŭ difektas aŭ tiomgrade deformas, ke ĝi plu tute ne similas tion, kio ĝi dekomence devis esti.

  • Ĉar primitivuloj ne povas leviĝi sur nivelon de pli noblaj homoj, al ili restas nenio alia ol la pli noblajn homojn provi malsuprenigi sur sian nivelon.

  • Ju pli iu homo estas nobla, des malpli facile li trovas amikojn, kaj li ĝojegas renkontinte almenaŭ etete similan al si homon.

  • Pro ennaskita egoismemo de la homa
    naturo ideala amikeco apenaŭ eblas, sed de loko al loko oni povas trovi homajn interrilatojn, enhavantaj iomete de tio.


  • Homoj ŝanĝas sian humoron kaj sinkonduton same rapide, kiel rapide ŝanĝas ilia intereso.

  • Ĉiu vidas alian homon laŭ mezuro de propraj animaj ecoj: vulgarulo en pli noblaj homoj vidas nenion, kio ne ĉeestas en lia individueco, tial por homoj de pli altaj ecoj estas rekomendinde evitadi homojn vulgarajn.

  • Plimulto da homoj estas tiom subjektivaj ke ili ĉion vidas nur en rilato kun si mem, kiom ajn tiu rilato estus malproksima; ili kapablas nenion kompreni objektive, precipe kiam temas pri iliaj interesoj aŭ ilia honoramo,
    kaj oni povas ilin klinigi rilate sin nur per flatoj.

  • Ĉe pli noblaj homaj naturoj, diference de primitivuloj, almenau dum ilia juneco, kiam ili pro manko de vivsperto elirpunktas de si mem, oni povas rimarki egan mankon de kono de homoj kaj la vivo, kaj ili estas de plimulta primitivularo facile trompataj kaj manipulataj.

  • Se iu homo kondutas senatenteme en etaj aferoj, zorgante pri nur propra profito kaj komforto, sendepende de (ebla) malutilo por aliuloj, tiu homo certe ankaŭ en aferoj grandaj, kiel ajn sukcese li tion kaŝus, kondutos malhoneste kaj estas rekomendinde lin evitadi.

  • Saĝa homo, kiam tio necesas, malplialtigas siajn bezonojn, por konservi aŭ plivastigi sian liberon.

  • Por ke oni vivu saĝe oni ĉiam konsciu pri la (neevitebla) fluo de la tempo kaj pri ŝanĝemo de (terglobaj) aferoj.


(laŭ Artur Šopenhauer PARENEZE I MAKSIME, “Grafos” Beograd 1987. elektis kaj esperantigis Mato Špekuljak)

Novaĵoj el la Ligo "Humanitas"


Oni povas ĝoje konstati ke nia internacia humanista familio senhalte pligrandiĝas kaj progresas. En la ligo la 10-an de septembro estis ariĝintaj 120 membroj el 40 landoj sur ĉiuj 6 kontinentoj (kun konstantaj loĝantoj). Ĉirkau 80 procentoj da membroj regas esperanton. Pli ol duono da membroj havas altgradan edukadon aŭ studas en universitatoj, ĉirkau 40 procentoj havas mezgradan edukadon, ĉirkau 6 procentoj la elementan. Unu kvarono da membroj estas virinoj. En aĝo ĝis 30 jaroj estas ĉirkau 20 procentoj da membroj kaj en aĝo inter 30 kaj 50, same kiel en aĝo pli ol 50 jaroj, estas po cĉrkau 40 procentoj de la membroj. Ĉio tio atestas ke la ligo iras lau ĝusta vojo, ke li estas akceptata de homoj el diversaj sociaj grupoj (kio estas celo da la ligo). Kompreneble, ĉiu kritika rimarko, ĉiu propono plibonigi funkciadon de la ligo estas tre bonvena. Iujn plibonigojn ni eble povus apliki tuj, pri la aliaj decidu la 2-a Jarkunveno de la ligo.

La kunordiganto proponas ke la 2-a Jarkunveno de la ligo okazu sabate, la 3-an de majo 2003. en Zagreb, kie estas sidejo de la ligo. Eble tio, almenaŭ por la unua fojo, estas plej oportune. Zagreb estas facile atingebla per aviadilo, trajno, autobuso, aŭto... Oficiala parto de la Jarkunveno estus tuttaga. Por la 2-a de majo estos proponita konatiĝo pkun urbo kaj ĝia chirkauaĵo, por la 4-a de majo estos proponita ekskurso al, unika laŭ sia beleco, Nacia parko "Lagoj de Plitvice".

La 27-an de septembro 2002 en Zagreb sub organizo de Kulturarta societo "Ina" okazis poezimuzika vespero "El trezorejo de humanismo". Ligo "Humanitas" estis ĉefgasto de la vespero. En bela blua saloneto de la societo, en centro de la urbo, dum unu horo kaj duono regis agrabla arthumanisma etoso. La vespero estis komencita per la populara kroata kanto "Bonvenon amiko!" ludata per piano adrese al gastanta Ligo "Humanitas". La moderatorino de la vespero, Blanka Supan, poetino kaj membrino de la ligo, kaj la kunordiganto de la ligo - Mato Špekuljak, en formo de demandoj kaj respondoj prezentis al trideko da ĉeestintoj Ligon "Humanitas" kaj ĝian agadon, tuŝis demandojn de radikoj, nuneco kaj perspektivoj de humanisma movado en Kroatio kaj en la mondo, informis pri esperanto kaj Esperanto-movado. Inter apartaj demandoj, artistoj Vlasta Vuk kaj Mirko Kovačević prezentis kelkajn siajn funde humanismajn versojn en prozo, Blanka Supan prezentis versojn de Jasna Dapas kaj Jasna Dapas ludis per piano kelkajn perlojn el trezorejo de la klasika muziko. Dubravko Sidor per sia artista voĉo legis aron da perloj de saĝeco el verkoj de elstaraj humanistoj (laŭ la revueto kaj broŝuroj de Ligo "Humanitas"). La vespero finiĝis per neformala amikado: persona konatiĝo de ĉeestintoj, intershanĝo de opinioj pri la ligo kaj ĝia agado, pri esperanto kaj diversaj aliaj temoj. Al ĉeestintoj de la vespero estis disdonitaj la 5-a kaj 6-a numeroj de la revueto "Humanitas", iom da broŝuroj. Inter ĉeestintoj estis ankaŭ kelkaj membroj de la ligo, kiuj antaŭ la vespero okazigis sian regionan kunveneton. Iuj unuafoje persone konatiĝis. Kvankam, pro malbela vetero kaj sezono de vinberrikolto, estis malpli da ĉeestintoj ol oni atendis, la vespero estis tre ĉarma kaj spirite pliriĉiganta.

En Kroatio sukcese okazis jam du regionaj humanistaj renkontiĝoj (en Mali Lošinj kaj en Zagreb: pli detale en la Dissendolisto Humanista Forumo: http://groups.yahoo.com/group/humanistaforumo. Estas proponata al membroj en ankaŭ aliaj partoj de la mondo, precipe en regionoj kie estas jam pli da membroj, okazigi similajn humanistajn renkontiĝojn. La kunordiganto volonte hepos per (laŭeble persona, sed certe surpaperigita) prelego. Organizontoj bonvolu kontakti la sidejon ankaŭ pro ĝustatempa anoncado de renkontiĝo en la komunikilo kaj en la koncerna TTT-paĝo de la ligo.

Aperis nova broŝuro: Homekoliga manlibreto. La aŭtoro de la broŝuro estas Jaroslav Karahn (Ĉeĥio), la kunordiganto de la Internacia Homekologia Iniciato (IHI), kunofondiĝanta kun Ligo "Humanitas". La broŝuro estas, same kiel ĉiuj aliaj broŝuroj eldonitaj de Ligo "Humanitas", mendebla de la sidejo de la ligo kontraŭ 1 IRK, 1 EUR, 1 USD aŭ 5 KN.

Tre bonvenaj estas ĉies artikoloj por la revueto, kaj tekstoj, propraj verkoj aŭ elektoj el verkoj de elstaraj humanistoj por novaj broŝuroj. Ni ne forgesadu ke inter humanistoj, kompreneble - surbaze de komunaj fundamentaj humanismaj principoj, regas idea pluralismo, ke kaj en la revueto kaj en broŝuroj povas esti prezentitaj pli-malpli diversaj opinioj pri samaj, historiaj aŭ aktualaj temoj. La veron oni povas trovi, kaj la personajn konvinkojn racie filtri, nur per argumentata dialogado. Ni, do, senhezite dialogu (ĉu sur paĝoj de la revueto "Humanitas", ĉu en la virtuala Humanista Forumo, ĉu dum la kunvenoj).

Internideismemaj, hilelismemaj, homaranismenaj, homekologiismemaj, liberpensemaj... liganoj senhezite kreu proprajn grupojn enkadre de la ligo. Por tion plifaciligi la ligo eldonis koncernajn manlibretojn http://www.geocities.com/adhumanitatem/human.htm kiel la ariĝilojn. La grupoj povas havi proprajn kunordigantoj. Kompreneble, temas pri ebleco ne pri devo. Kial ne ebligi fakajn kaj regionajn grupojn ene de la ligo? Ni ĉiuj estas humanistoj, sed ni havas ankaŭ tiujn aŭ aliajn specifajn preferojn (iu estas religiema, la alia ateismema, iu estas fervora esperantisto la alia preferas naciajn lingvojn kaj esperanton konsideras nur helplingvo ktp.)

Ĉiukaze, ni kuraĝe kaj optimisme daŭrigu konstrui nian unikan komunan internacian humanistan domon!



El leteroj al Ligo "Humanitas"

Ignasi (Austrio)
Mi aŭguras al vi grandan sukceson. Bedaŭrinde mi ne deziras aliĝi, ĉar mi ne povas preni novajn kompromisojn.

Roberto (Panamo)
Mi tre ĝojas pro tio ke mi estas parto de la ligo.

Geza (Kroatio)
Ion tian mi estis serĉanta.

Freddy (Israelo)
Mi antaŭĝojas partopreni en aktivecoj de la ligo.

Debra (Aŭstralio)
Mi ankoraŭ ne legis la tutan informon pri la ligo, sed mi tutkore aprobas tion kion mi ĝis nun legis.

Rafael (Dominika Respubliko)
Mi gratulas vin pro la bonega laboro. La enhavo de la bulteno de la ligo "Humanitas" esta tre interesa kaj riĉa.

Armando Zecchin (Italio)
Se mi havus magian bastoneton (sed eble la afero jam tia estas el si mem), mi dividus la interesojn de traktantoj pri Ligo "Humanitas" aŭ agantoj en ties medio, en du ide-realajn kategoriojn: tiuj kiuj interesiĝas kaj enprofundiĝas en la valorojn komune opiniatajn kaj konstituantajn la substraton de la moderna kulturo (kaj en ĝian historian kaj evoluan originon) kaj analizas la eventojn de aktuala historio laŭ humanisma mezuro, kaj tiuj kiuj, krom pri tio, turnas sian atenton ankaŭ al la raciaj fundamentoj de la valoroj.

Kátya Virgínia (Brazilo)
Mi estas tre kontenta pro partopreno en bela esperanta asocio kiu jam kunigas plurajn esperantistojn el tuta mondo. Treegan dankon! Rilate ĵurnalon "Humanitas", mi kredas ke ĝi estas unu el plej bonaj eldonaĵoj en E-movado! Mi gratulas vin! Mi treege ŝatas ĝian legadon kaj mi deziras ricevadi ĝin ĉiam! Mi, sincere, deziras bonŝancon por via bela laboro. Ligo "Humanitas" kresku pli kaj pli, ĉiutage!

Novaj membroj:
16.09.2002-30.09.2002

Nada (Kroatio)
Ojdana (Kroatio)
Zsuzsanna (Hungario)
Matias (Argentino)
Juan (Argentino)
Debra (Aŭstralio)
Michele (Italio)
Frederico José (Brazilo)
Karel (Ĉeĥio)
Marek (Pollando)
Maggiorino (Italio)
Vlasta (Ĉeĥio)
Andrzej (Pollando)
Jonathan (Usono)
Rafael (Dominiko)
Adjevi (Togo)
Patrick (Svislando)
Drissa Flayoro (Malio)
Michel (Francio)
Herman (Belgio)
Vladimir (Slovakio)
Aleksandr (Ukrainio)
Aleksandras (Rusio)
Freddy (Israelo)
Vlado (Liĥtenŝtejno)
Katya Virginia (Brazilo)
Frank (Kanado)
József (Hungario)

Donacantoj:

Giuseppe 10 EUR
Jaroslav
50 KN por
HOMEKOLOGIA MANLIBRETO

Juan (Argentinio)
Mi bondeziras sukcesojn pri projekto de la Ligo kaj ĝia evoluo estu longdaŭra. Ricevu mian koran dankon kaj samliganajn salutojn.




Abono je la reta versio de "Humanitas" estas senpaga. Presatan version de "Humanitas" eblas aboni kontraŭ 10 EUR por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Mato Špekuljak, Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; rete
mato.spekuljak@zg.tel.hr


Elŝuti 37.8 Kb.

  • Preskau tuta pompo kaj lukso de ĉi-mondo estas nura teatra dekoracio. Ne strebas saĝa homo al plezuroj, sed li penas eviti dolorojn.
  • Ĉar primitivuloj ne povas leviĝi sur nivelon de pli noblaj homoj, al ili restas nenio alia ol la pli noblajn homojn provi malsuprenigi sur sian nivelon.
  • Pro ennaskita egoismemo de la homa naturo ideala amikeco apenaŭ eblas, sed de loko al loko oni povas trovi homajn interrilatojn, enhavantaj iomete de tio.
  • Saĝa homo, kiam tio necesas, malplialtigas siajn bezonojn, por konservi aŭ plivastigi sian liberon.
  • Roberto (Panamo) Mi tre ĝojas pro tio ke mi estas parto de la ligo. Geza (Kroatio) Ion tian mi estis serĉanta. Freddy (Israelo)
  • Kátya Virgínia (Brazilo)
  • Zsuzsanna
  • Adjevi

  • Elŝuti 37.8 Kb.