Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Modula instruista trejnado en esperanto (mite)

Elŝuti 11.86 Kb.

Modula instruista trejnado en esperanto (mite)




Dato15.10.2017
Grandeco11.86 Kb.

Elŝuti 11.86 Kb.
MODULA INSTRUISTA TREJNADO En ESPERANTO (MITE) Celo de ĉi tiu dokumento La dokumento celas prezenti bazon por la evoluigo de komune akceptebla programo de instruista trejnado por la lingvo Esperanto, kiu donu al la kursanoj maksuimuman flekseblon en la plenumo de la postuloj, kiu enplektos solidan gamon de kursliverantoj, kaj kiu estos proponebla flanke de UEA kaj ILEI al oficialiga instanco. La nuna versio de la dokumento celas malfermi vastan debaton pri la postuloj, enhavo kaj celoj de la programo, kaj inter la nunaj liverantoj, kaj inter la membraro de ILEI kaj eble ankaŭ de UEA. Laborkunsidoj en julio (Herzberg-Sieber dum la konferenco) kaj en septembro (Poznano dum la kursoj ĉe UAM kaj Arkones) celos progresigi la projekton. Viaj komentoj bonvenas. Imagoj kaj demandoj Ni imagas, ke moduloj estos ofertataj diversloke kaj diversmaniere, kun signifa grado de libereco en la vicordo de akiro (diskutebla kiom). Nedecidita estas la nombro de moduloj; ĉu la 35 temaroj proponataj en la superrigarda skemo fariĝu apartaj moduloj, aŭ nur la ĉefaj temblokoj (6 en la nuna skemo), aŭ alia tem-kunigo (kun ekzemple ĉ. 20 moduloj). Restas decidi ĉu modulo havas nur teman enhavon aŭ enplektas ankaŭ postulojn; ekzemple, ke la pretigo kaj prezento de modela leciono formu apartan modulon. Ne estos pedagogiaj antaŭkondiĉoj por partopreno; la kursaro estos malferma al homoj, kiuj ne estas oficiale trejnitaj instruistoj. Ni bezonos centran registrejon de la kursontoj, kiu same registras ilian progreson tra la procedo kaj kiu konfirmas fine la plenumon de la postuloj. Ni imagas, ke tipa kandidato povus trapasi la programon ene de unu jaro, sed diligentaj studantoj aŭ tiuj kun disponebla tempo povus ĝin kompletigi ene de ses monatoj. Ni ne antaŭvidas fiksi tempolimon por la trapaso. Ni imagas, ke tipa plenumo bezonos almenaŭ du fizikajn ĉeestojn en kurso – la dua enhavos la defendon de la tezo, realigon de modela leciono kaj la ekzamenado, kvankam plenumo kun nur unu surloka vizito devos ankaŭ ebli kaze de bezono. Almenaŭ unu fizika ĉeesto estu postulata (kiam tio neniel eblas, ekzistas RITE kiel memstara oferto.) Ni imagas, ke UEA kaj ILEI apogos la projekton – ĝi estas ja enplanigita kadre de la Strategiaj Vizio kaj Plano de UEA. Kaze da oficiala akceptigo, povos necesi modifoj en la administra proceduro. Postularo 1. Kursano devas posedi komence minimume la lingvan nivelon B2, kaj antaŭ ol fini la kurson jam sukcesi ĉe C1. 2. Kursano devas akiri 35 modulojn aŭ temojn, po kvin aŭ ses en ses ĉefaj temblokoj – ĉu rete, ĉu ĉeeste. 3. La tempo dediĉita al unuopa modulotemo en ĉeesta kurso devas esti minimume 90 minutoj. 4. Kursano devas pretigi kaj defendi tezon (eseon) almenaŭ 20-paĝan pri antaŭkonsentita temo. 5. Kursano devas plani kaj realigi modelan lecionon (nur escepte sen fizika ĉeesto). 6. Kursano devas sukcesi en iuspeca testo fine de ĉiu modulo, kaj krome sukcesi en la kursfinaj ekzamenoj, skribaj kaj parolaj. Skema Propono por la ModulojTemaro Estu kvar temblokoj kun po ses temoj, kaj du temblokoj kun po kvin temoj, plus unu resuma temo: do 35 temoj (aŭ moduloj) entute. Tio devas kovri la terenon, sen esti tro timiga por potencialaj kursanoj. La akirordo havus gradon da libereco. Principe ĉiu modulo estas akirebla en ĉeestaj kursoj (sed tipe ne ĉiu modulo en unu sesio) kaj multaj el ili estos akireblaj rete, kun interaktiva laborado kaj devoj. Por nun, la skemo havu du variantojn – superrigardan (prezenteblan sur unu paperfolio de A4 formato) kaj detaligitan – en kiu tipe ĉiu modulo ricevos ĉ. trion-paĝan priskribon, kiu inkluzivu referencojn al utiligeblaj fontoj: precipe en la retkurso RITE, la Manlibro pri Instruado kaj aliaj referenclibroj kiaj Pomego kaj PAG. Tiun duan skemon ne enhavu egan detalon; tion ellaboru ĉiu aparta centro aŭ liveranto, laŭ siaj lokaj bezonoj kaj kapabloj. Skemo superrigarda Bonvolu vidi la dokumenton: MOD skemo superrigarda.
La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.
doc aŭ .pdf Skemo detaligita En preparo. Kunkonstruistoj bonvenaj. Pliaj bezonataj paŝoj Enira testado Meĥanismon testi la lingvo-kapablon komence por tiuj, kiuj ial ne havas KER-ekzamenon aŭ ekvivalenton. Tio povos esti centre organizita testo, aŭ ĉiu liveranto havu la liberecontaskon pretigi la proprajn lingvo-testojn. Aprobigo de centroj Ni bezonos meĥanismon por aprobi rajtigitajn liverantojn – kiuj povos esti katedroj, E-centroj, unuopuloj. Tiu permeso povos kovri la tutan programon aŭ difinitajn partojn de ĝi. Tio postulos iun enmovadan gvidorganon, kiu kompetentus rajtigi centrojn, instituciojn aŭ eĉ unuopulojn gvidi kursojn aŭ kursopartojn. Tiu gvidorgano, kune kun organiza regularo devos ekzisti antaŭ ol okazas la lanĉo de la programo. Gvidorgano Ni opinias, ke la gvido de kursoj de instruista trejnado estas tre faka afero, kontraste a lingvo-ekzamenoj, kie ja ‘la lingvo apartenas al ĉiu’. Sekve, tiu gvidorgano (kun 3 ĝis 5 membroj) konsistu ĉefe el fakuloj, kaj estu nomumita rekte de la estraroj de UEA kaj ILEI, sen la neceso de komitataj apogoj, kiu estas temporaba kaj malcerta. La situacio paralelu al tiu por la gvidorgano ĉe la KER-ekzamenoj (kiu estas trikapa kaj ne dependas je komitataj benoj). Sekve, ni imagas strukturon, kiu ne nestus plene en la nunaj lingvomovado-ekzamenoj de UEAILEI, sed ligiĝus pli proksime al la efektivaj liverantoj, ankaŭ pro la fakto, ke temas pri programo en kiu ekzamenado estas nur unu konsistiga parto. Aparta gvidorgano pli konvenus por irado al oficaligaj instancoj, kiuj eble postulus poste alian gvidorganan meĥanismon. Referencigo ALTE kaj la Eŭropa ekzamensistemo efektive havas gradigan sistemon por instruistoj, kun niveloj T1 ĝis T6. Indus loki nian oferton laŭ tiu skalo (celindus verŝajne T3), kun la eblo estonte oferti pliajn nivelojn. Apogaj dokumentoj Fontoj por la nuna dokumento estas (kun novaj fajlonomoj): MOD ekzamentemoj.doc (estis: ‘ekzamendemandoj.doc) MOD priskribo kaj enhavo.doc (estis ‘instruistatrejnado_priskribo-kaj-enhavo.doc) MOD bazaj principoj.doc (estis ‘modulatrejnado-bazajprincipoj.doc) MOD skemo por 4-taga kurso.doc (estis klerigmodulojhorizont.doc kaj klerigseriaj moduloj.pdf) Verkis la dokumenton SMG en Greziljono (26an de aprilo, 2013), kaj diskutinte ĝin kun la surloka Zsófia Kóródy kaj enpreninta rezultajn modifojn kaj klarigojn. 27an de aprilo, 2013. Lasta modifo: Junio 13 laŭ reagoj de Ilona Koutny. Fontoj: Modula skemo SMG Apr 27 2013.doc Propono: ĉiu dokumento rilate la projekton havu fajlonomon kiu komenciĝas per ‘MOD’


Elŝuti 11.86 Kb.


Elŝuti 11.86 Kb.