Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Modif-proponoj por la Interna Regularo de ilei

Elŝuti 52.84 Kb.

Modif-proponoj por la Interna Regularo de ilei




Dato20.03.2017
Grandeco52.84 Kb.

Elŝuti 52.84 Kb.

MODIF-PROPONOJ por la Interna Regularo de ILEI


Jen la plena teksto. Verdo indikas novan tekston, blua komentojn. Nigra teksto estas la nune valida.
Ekzistas ankaŭ lumbilda prezento, kiu listigas nur la proponatajn modifojn. Kion la komitato ne povas facile decidi en Kopenhago transiru al la dumkonferenca regulara komisiono, kiu se necese plue laboru rete tra la cetero de la jaro.
==============
INTERNA REGULARO

de la


Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
Tiu ĉi regularo estas por interna uzado de la Ligo kaj celas kompletigi la Statuton. La numerado de la artikoloj sekvas tiun de la Statuto. Se iu artikolo el la Statuto ne estas menciita en ĉi tiu regularo, ĝi ne bezonas aldonon. La Interna Regularo estas, post ŝanĝiĝoj, aprobita en la komitatkunsido de la 32a ILEI-konferenco la 12an de aŭgusto 1998 en Montpellier, Francio.
Artikolo 1
1.1

Tute nova teksto:

La estraro proponas oficialajn versiojn de la liga nomo en aliaj lingvoj; tiujn aprobas la Komitato.
Artikolo 2

2.2


La Ligo estas aliĝinta faka asocio aliĝinta al Universala Esperanto-Asocio.
Komento: Modifo proponita de la regulara komisiono.

Artikolo 4

ELDONAĴOJ:

4.9.1

La regula eldonaĵo de la Ligo nomiĝas "Internacia Pedagogia Revuo", mallonge "IPR". (Literatur-referenca mallongigo: Int.Pedag.Rev.) IPR aperas minimume tri fojojn en la jaro.


Nova teksto:

4.9.1


La oficala organo de la Ligo nomiĝas "Internacia Pedagogia Revuo", mallonge "IPR". (Literatur-referenca mallongigo: Int.Pedag.Rev.) IPR aperas minimume tri fojojn en la jaro.
Komento: Ankaŭ Juna amiko estas regula eldonaĵo de la Ligo. Necesas fiksi ke IPR estas nia oficiala organo.

4.9.2


La Ligo eldonas internacian Esperanto-revuon por lernejanoj kaj komencantoj, Juna Amiko.

4.9.3


Pri aliaj eldonaĵoj decidas la estraro. Pri la Konferenca Libro respondecas la konferencprepara teamo.
Komento: Vortuma plibonigo de la regulara komisiono aldonita.

Artikolo 5

MEMBRECO:

5.1.1

Membreco validas por unu jaro kaj plilongiĝas per la sama periodo.



5.2.1

Membroj loĝantaj en teritorio kie estas sekcio, estas Sekciaj Membroj. Membroj loĝantaj en teritorio kie ne estas sekcio, estas Individuaj Membroj.


Nova teksto:

5.2.1


Membroj kiuj aliĝas pere de sekcio estas Sekciaj Membroj. Membroj loĝantaj en teritorio kie ne estas sekcio, aŭ kiuj aliĝas rekte al la internacia ILEI, estas Individuaj Membroj. ILEI rekomendas la individuaj membroj en landoj kun sekcioj estonte membriĝi tra la sekcio.
5.2.2

Ĉiu membro povas fariĝi Dumviva Membro pagante dudekoblan jarkotizon.


Komento: Iuj dubas pri la rendemento pri ĉi tio. Ghi estas la oblo ĉe UEA, kiu igas ĝin funkcii enspezige. Ĝi funkcias, nur se eblas investi la ricevitan monon je bona interezo. Grandaĝa DM praktike donacas al la Ligo, juna DM gajnas konsiderindan ŝparon. Leviĝis spontane la kategorio DM-R, ĉar neniu vidis tiun sekvon de la enkonduko de ret-membreco. Tiel iuj pagis 40 eur kaj iĝis dumvivaj membroj – ekvivalento de 2 aŭ 3 jaroj da normala A-landa jarkotizo. Ni ne proponas modifon nun.
5.2.3

Honora Membro estas senpaga membro nomita surbaze de siaj meritoj por la Ligo aŭ por la instruado de Esperanto.


Nova teksto:

5.2.3


Honora Membro estas nomumita surbaze de siaj meritoj por la Ligo aŭ por la instruado de Esperanto kaj ekde la honorigo ne plu devas pagi membrokotizon. Aparta regularo preskribas la manieron akceptigi honorajn membrojn.

Komento: La termino ‘senpaga membro’ estas tro malpreciza. Vortuma plibonigo de la regulara komisiono aldonita.

Fino de membreco:

5.3.1


Membro povas fini sian membrecon per skriba sciigo al la Ligo aŭ al la Sekcio.

5.3.2.1


La Ligo aŭ la Sekcio povas eksigi membron pro kontraŭstatuta ago. Ankaŭ unujara nepago de la kotizo estas kontraŭstatuta ago.
Komento: Ne tro klara, supozeble la eksigo okazas unu jaron post la nepago. Iu protekto necesas. Eksigoj ne rajtas okazi senaverte. ILEI havas evidentan devon averti la koncernaton. Nova alineo povas kovri ĉiajn kazojn de intencata eksigo: sekciestroj, sekcioj, reprezentantoj, membroj. La koncernato kaj la estraro estu informitaj tri monatojn antaŭ la efektivigo.

5.3.2.2


Kontraŭ la sub 5.4.1 nomita decido eblas apelacii ĉe la Komitato ĝis unu monato post la ricevo de la sciigo. Tiukaze la eksigo estas prokrastata ĝis la decido de la Komitato.
5.3.3

Pri forpaso de membro la Ligo estu informita kiel eble plej baldaŭ.


Artikolo 6

FINANCAJ RIMEDOJ:

6.1.1

La kotizo devas esti pagita antaŭ la unua de marto, de la sekciaj membroj al la sekcio, de la individuaj membroj al la Ligo.


6.1.1 Nova teksto

Membrokotizoj de sekciaj membroj devas esti pagitaj al la sekcioj antaŭ la unua de marto, tiel ke ILEI ricevu ilin ĝis la 31a de marto. Individuaj membroj pagas tra reprezentanto aŭ rekte al ILEI, ankaŭ preferinde antaŭ la 31a de marto.


Komento: Precizigenda, kiu pagas al kiu ĝis la unua de marto. Nia limdato estas la 31a de marto. Evidente, ni akceptas membrojn tra la tuta jaro, sed disciplino utilas. Malfruaj pagoj signifas postliveron de revuoj, kiu portas al la membro malkontenton kaj al ILEI signifan kroman laboron.

6.3.1


Heredaĵoj estas akceptataj sub kondiĉo de registrado de la inventaro.

Artikolo 7


LA ORGANIZA STRUKTURO:
La Komitato.

7.1.2


La Komitato konsistas el: Sekciaj Membroj kaj Individuaj Membroj, kiuj elektas komitatanojn laŭ la sekva tabelo:
Komento: Jen la plej kompleksa alineo en la tuta regularo. Ni ne solvos ĝin en Kopenhago. Statute ni proponis, ke komitatanoj ne estu elektitaj de la Individuaj membroj. Por decidi: ĉu alelekteblaj membroj (nomeblaj: Individuaj komitatanoj?). Reale ili venus el la individuaj membroj – nur ke la novelektita komitato elektas ilin, ne la reprezentantoj kaj individuaj membroj. Se la propono estas akceptita, necesos revortumi la punkton.

Chi tie en Bratislavo (2004) ni aldonis unu frazon, ke estraranoj lauofice farighas komitatanoj. Sed la vortumo mem estas neimageble misa! Reverkenda kaj aldonebla al la statuto, por konservi la numerigon.


Nova teksto:

7.1.2


La Komitato konsistas el personoj nomumitaj por trijara mandato de la sekcioj depende de la nombro de internaciaj membroj de la sekcio, laŭ la sekva tabelo:


membroj

5-14

15-34

35-49

50-99

100

komitatanoj

1

2

3

4

5

Ano de la regulara komisiono (Rob Moerbeek) trovas la limojn maloportunaj: ĉu resti kiel nun?


Por ĉiu plia kvindeko da membroj unu plian komitatanon. Unu komitatano havas unu voĉon. [1] Mandato de komitatano estas trijara. [2] La komitatano kiu dum sia mandato ĉeestis neniun komitatkunsidon sen skriba klarigo pri tio aŭ ne respondas al leteroj komunikoj direktitaj al la komitatanoj, ne estas reelektebla. En komitatkunsido ĉeestanta komitatano povas reprezenti alia(j)n komitatano(j)n de la sama sekcio aŭ teritorio kiu(j) ne povas ĉeesti, kondiĉe ke tiu(j) alia(j) komitatano(j) skribe [3] permesas tiun reprezenton. La ĉeestanta komitatano tiam havas la voĉo(j)n de la ne-ĉeestanta(j) komitatano(j).
Komento: Bezonas multan klarigon, kaj restrukturigon.

[1-2] Jes, unu komitatano havas unu voĉon, sed la reguloj pri anstataŭado devas esti pli klare diritaj. Ne nur aliaj komitatanoj povas anstataŭi, sed ankaŭ ne-komitatanoj. Ni forigu tiujn malelegantajn (j) tra la teksto. Ni plurfoje frontis la demandojn, kiom da voĉoj rajtas arigi unu homo. Kelkfoje ni konsentis, ke unu homo rajtas maksimume du voĉojn (tio limigas piedo-levadon), kaj tio ŝajnas aprobinda solvo. Sed foje oni permesis tri. Tamen, unu X-landa ĉeestanto ne rajtas je ĉiuj kvar X-landaj voĉoj. Ni nepre solvu tion regulare, kaj ne komence de ĉiu komitat-kunsido.

[3] Ie ni devas precizigi ke ‘skribe’ inkluzivas retskribon (Matanzas akceptis). Ni ebligu anoncon de anstatauantoj rete (kiel ĉi-jare).
7.1.3

Se la prezidanto kaj la vic-prezidanto de la Ligo ne ĉeestas en komitat-kunsido, la Komitato elektas la kunsid-estron.

7.1.6

La elekto de estraranoj okazas skribe. Kandidatoj estas elektitaj ricevinte la simplan plimulton el la validaj voĉoj. Sindetenoj ne estas validaj voĉoj. En kazo de unu kandidato la kunsidestro rajtas proponi voĉdonon per levo de la manoj. Eksiĝinta estrarano estas unufoje reelektebla, sed eblas pliaj fojoj se du trionoj de la Komitato konsentas. En kazo de intertempa eksiĝo de estrarano la ceteraj estraranoj respondecas pri daŭrigo de ties laboro, ĝis anstataŭanto estas enpostenigita, kun la helpo de la elekto-komisiono.


Komento: Kaze de demisio, nepras kiel eble plej rapide trovi novulon, la restantaj estrarananoj jam plenforte laboras kaj ne povas longtempe akcepti pliajn devojn, precipe kiam temas pri sekretario aŭ kasisto, kiuj bezonas administrajn aŭ fakajn konojn.

7.1.7


La Kontrola Komisiono pri Financoj konsistas el minimume du membroj kaj vicmembro; el la membroj ĉiujare unu eksiĝas kaj estas anstataŭata de la vicmembro. Ĉiujare la Komitato elektas novan vicmembron.
7.1.7 Nova teksto

La Kontrola Komisiono pri Financoj konsistas el minimume du membroj; ĝi havas tri-jaran mandaton, kiu komenciĝas en la 1-a de januaro en la jaro post la estrarelekto. Pro la neceso fizike enrigardi dokumentojn dum revizorado, la komisionanoj prefere loĝu samlande kun la kasisto.


Komento: Ni neniam prizorgis tian rotacion, nek havas la rimedojn tion fari, nek tiom da kvalifikitaj homoj. Ni rezignu pri vic-membroj; la membroj havu simplan trijaran mandaton, kiel ĉiuj aliaj, kun la deziro ke ili troviĝu samlande kun la kasisto. Mandatfino en la 31a de decembro permesas al la malnovaj revizoroj plenumi ajnajn nefinitajn taskojn, kaj donas al la nova estraro (aŭ elekto-komisiono) tempon trovi novajn revizorojn. Tio gravas, se venas nova alilanda kasisto. Se revizoraj kandidatoj estas jam konataj kiam la estraro estas elektita en fizika kunsido, tiu kunsido povas ankau elekti la komisionanojn, kiuj tamen ekdeĵoru nur jarfine – ilia unua tasko estos revizori la kontojn de tiu financa (kalendara) jaro, kiu venas al fino en la momento de ilia enoficiĝo.

7.1.8


Laborkomisiono estas starigata por difinitaj tasko kaj tempodaŭro. Laborkomisiono konsistas el minimume tri membroj, el kiuj minimume unu estas komitatano. Komisiono havas prezidanton, kiu povas, sed ne devas, esti estrarano. Ĉiu komisiono havas respondecan estraranon, kiu sekvas ĝiajn laborojn. Laborkomisiono raportas al la estraro laŭ interkonsentita maniero. Pri financoj por laborkomisiono estu skriba interkonsento inter la laborkomisiono kaj la estraro.
7.1.9

Raporton de la prijuĝoj ricevas la estraro, la sekcioj kaj la komisionoj.


Komento: Necesas rerigardi la statuto-tekston por kompreni ĉi tiun tekston. La Komitato neniam pretigis tian skriban prijuĝon de la laboro de la estraro (la jarraporto), sed ĝi rajtus fari tion se ĝi iam dezirus. Restas malklare kiel la komitato preparus kaj poste akceptus tian skriban prijuĝon, se tio ne okazas dum fizika kunsidado.

7.1.10


La Komitato senŝarĝigas la estraron pri la finita administra jaro, se la prijuĝo pri la laboro de la estraro estas pozitiva.

7.1.11


La gvidlinioj estas skribe fiksataj por minimume tri jaroj; intertempe ili povas esti adaptitaj.

7.1.12


La Komitato povas malakcepti sekcion, se ekzistas gravaj duboj pri la ekzistopovo de la sekcio, kaj povas eksigi sekcion en kazo de kontraŭstatuta ago aŭ neplenumo de sia organiza devo.

7.1.13


Ĝi povas senrajtigi komitatanon, se la sekcio aŭ grupo de individuaj membroj, kiu delegis lin, agis kontraŭstatute.

7.1.14


Ĝi fiksas la membrokotizon por unu la sekva jaro.

7.1.17


En kazo de egaleco de la validaj voĉoj rilate proponon pri aferoj, la propono estas malakceptita. La kunsidestro rajtas postuli duan voĉdonon, eventuale skriban. La membroj de la estraro havas voĉdonrajton, escepte de aferoj pri kiuj ili mem respondecas. En kazo de elekto de personoj validas la elekto-regularo.
Komento: Nebula. Modifo Bratislavo komitatanigas estraranojn, do ili ĉiuokaze havas voĉdonrajton. Kiel interpreti ĉu demando persone koncernas erstraranon aŭ ne? Iu ajn propono de la estraro koncernas ĉiujn estraranojn. Necerta kiel modifi ĉi tion.
7.1.18

En kazo de malfondo de la Ligo la temo devas esti anoncita minimume ses monatojn antaŭ la kunsido pritraktonta la temon.


Komento: Temas ne pri la malfondo, sed propono je malfondo. Ni proponas precizigi statute, ke tio povas okazi nur en fizika kunsido. Se tio sukcesos, ne necesos ripeti tion ĉi tie.
Nova teksto:

7.1.18


En kazo de propono malfondi la Ligon, la temo devas esti anoncita minimume ses monatojn antaŭ la kvoruma fizika kunsido pritraktonta la temon.
7.2.1

La Estraro rajtas decidi pri ĉiuj aferoj inter du kunsidoj de la Komitato, atentante la gvidliniojn nomitajn sub 7.1.11. Escepte tiujn de prezidanto, sekretario kaj estrarano pri financoj la estraranoj dividu la funkciojn inter si.


Nova teksto:

7.2.1
La Estraro rajtas fari operaciajn decidojn inter du kunsidoj de la komitato, atentante la gvidliniojn nomitajn sub 7.1.11. Principajn demandojn ĝi diskutigas rete kun komitatanoj, kaj laŭbezone okazigas retajn voĉdonojn, laŭ la koncerna regularo. Escepte tiujn de prezidanto, sekretario kaj estrarano pri financoj la estraranoj dividu la funkciojn inter si.


Komento: Mallogika kombino de du deklaroj. Apartigu? Eksdata kiam eblas reta voĉdonado de la komitato.
7.2.2.1

La Prezidanto:



  • kunvokas kaj prezidas la kunsidojn de la estraro kaj de la Komitato;

  • reprezentas la Ligon en eksteraj rilatoj;

  • respondecas al la Komitato pri ĉiuj agoj de la estraro;

  • havas la rajton sin anstataŭigi.

7.2.2.2

La sekretario faras la protokolojn de la estrarkunsidoj kaj la komitato, tenas la kontakton kun la sekcioj, reprezentantoj, individuaj membroj kaj la komitatanoj, kompilas la estraran jarraporton kaj sendas la dokumentojn por la komitatkunsido al la komitatanoj. La sekretario kutime plenumas la membro-administradon, sed tio ne estas deviga.


Komento: La sekretario havu la taskon protokoli ankau la komitaton – estu meĥanismoj, ke la komitato elektu propran protokolanton se la sekretario ne ĉeestas. Gvidiloj devas precize difini kion signifas “tenas kontakton kun”.
Krome, la statuto majeste sukcesas neniel mencii la membro-administradon! Unu el la plej fundamentaj taskoj – kutime sekretaria. Sed nun ni vidas la virton, ke ĝi estu apartigebla de la sekretaria posteno. Inter la devoj de la estraro devas esti garantii, ke la membro-administrado estas orde plenumita. La tuta sekretaria tasko estas enorma, estos pli facile trovi kandidatojn, se la membro-administrado ne estas devige parto de la sekretaria taskaro.

7.2.2.3


La estrarano pri financoj registras ĉiujn en- kaj elspezojn de la Ligo, zorgas pri la enkasigo de la kotizoj, faras la financan jarraporton, bilancon, kaj la buĝeton por la sekva jaro kaj sendas tiujn dokumentojn al la komitatanoj.

7.2.2.4


La ceteraj membroj zorgas pri:

  • la organiza stato de la Ligo;

  • entrepreno kaj ebla efektivigo de agoj kiuj povas servi al la celoj de la Ligo.

  • Realigo de agadplanoj kaj kunlaborigo de sekcioj en la kampoj sub sia respondeco.

7.2.3


La prezidanto, la sekretario kaj la estrarano pri financoj eksiĝu en sinsekvaj jaroj. Sama sistemo validas pri la ceteraj estraranoj, eksiĝantaj unu- ĝis tri-ope. Tamen vicprezidanto eksiĝas ne samtempe kun la prezidanto kaj vicsekretario ne samtempe kun la sekretario.
Komento: Ĉi tiu ne funkcias bone por internacia organizo – ĝi venis al ni de enlanda modelo. La komitato decidis verŝajne en 2003 ne plu apliki ĉi tion. Fakte ni neniam aplikis ĝin. Estu trijara mandato kun kohera teamo. La tuta alineo estu forigita.

7.2.4


La estraro sendas siajn kaj ricevitajn proponojn al la komitatanoj minimume tri monatojn antaŭ la venonta kunsido.
Komento: Anakronismo, eksdata koncepto, ke ne eblas diskuti ion ajn ne sendita tri monatojn pli frue.
Nova teksto:

7.2.4


La estraro komunikas siajn kaj ricevitajn proponojn por diskuto en sekva fizika komitatkunsido al la komitatanoj almenaŭ monaton antaŭ tiu kunsido. Tiuj proponoj havas prioritaton antaŭ poste aŭ surloke anoncitaj proponoj.
7.2.5

La skribaj raportoj de la sekretario kaj de la estrarano pri financoj kaj la buĝeto estas sendataj al la komitatanoj minimume tri monatojn antaŭ la komitatkunsido.


Nova teksto:

7.2.4
La jarraporton kompilas la sekretario laŭ kontribuoj de estraranoj kaj komisiitoj. La estraro kune respondecas pri ĝi. Ĝi inkluzivas la financajn raportojn. Tiuj raportoj estas disponigitaj al komitatanoj almenaŭ unu monaton antaŭ la komitatkunsido.


Komento: Tra jaroj tio ne okazis. Eĉ kiam “sendi” estas tuja kaj ne helikpoŝta. En retepoko, monato sufiĉas, kvankam ju pli frue, des pli bone. Ni devas fiksi en kiuj kazoj “sendi” inkluzivas ret-sendon – tial “disponigi”. Buĝetoj por novaj jaroj kutime ne pretiĝas julie sed oktobre, kaj estas nun rete livereblaj kaj privoĉdonataj.
Sekcioj kaj reprezentantoj.

7.3.1


Sekcioj agas en difinita teritorio, kiu estas priskribita interkonsente kun la estraro.

7.3.2


Sekcioj strebas al leĝa stato, dezirinda por plifaciligi kontaktojn kun registaraj instancoj.

7.3.3.1


Sekciestro devas esti membro de la Ligo almenaŭ du jarojn antaŭ la elekto- jaro kaj resti membro tra la tuta mandato.
Komento: Ŝanĝita en Parma 2006 de du jaroj al unu (sed neniam efektivigita), konfirmita en Matanzas, kaj per fizika voĉdono. Kion signifas “elekto-jaro”, – elekto de kiu?

Nova teksto:

7.3.3.1

Sekciestro devas esti internacia membro de la Ligo en la jaro antaŭ la ektrakto de sekcia aliĝpeto kaj resti membro tra la tuta mandato. Nove nomita sekciestro devas esti kaj resti internacia membro de ILEI.


7.3.3.2

La elekto de sekciestro estas sciigata al la Estraro de la Ligo, kiu konfirmas la mandaton de la sekciestro.


7.3.3.3

La sekciestro havas trijaran mandaton kaj estas reelektebla. Li reprezentas la Ligon en la koncerna teritorio.


Komento: necesas difini la komencon kaj finon de la mandato! Kial “Li”?
Nova teksto:

7.3.3.3


La sekciestro havas trijaran mandaton, estas reelektebla kaj reprezentas la Ligon en la koncerna teritorio. La mandato finiĝas, same kiel tiuj de la sekciaj komitatanoj, en la 31a de marto en la jaro antaŭ la elekto de nova estraro de ILEI.
Komento: Ĝis nun, la mandato de sekciestro estas fiksita de ILEI, same kiel por komitatanoj. Sed la elektado de aliaj oficantoj de la sekcio (prezidanto, sekretario, kasisto, ktp.) okazas lau la regularo de la sekcio mem.
7.3.3.4

La sekciestro respondecas pri la pago de la kotizo antaŭ la 31a de marto kaj samtempa sendo de la membrolisto al la sekretario kaj la estrarano pri financoj de la Ligo.

Nova teksto:

7.3.3.4


La sekciestro respondecas pri la pago de la kotizoj por siaj sekciaj membroj antaŭ la 31a de marto kaj samtempa sendo de la membrolisto al la sekretario kaj la estrarano pri financoj de la Ligo.
7.3.3.5

La sekciestro prizorgas la jaran statistikon pri la instruado de Esperanto en sia teritorio.

7.3.3.6

La sekciestro respondas al la cirkuleroj kaj al skriba voĉdonado maksimume 40 tagojn post ilia forsendo de la sekretario de la Ligo.


Komento: Pratempaĵo. Sekciestroj ne voĉdonas – nur komitatanoj. Multaj komunikoj ne postulas respondon, sed prefere plusendon al la enlandaj membroj.
Nova teksto:

7.3.3.6


La sekciestro respondas al retaj komunikoj bezonantaj respondon ene de 10 tagoj post ilia forsendo de la sekretario aŭ alia estrarano de la Ligo , kaj al tiaj fizikaj komunikaĵoj ene de 40 tagoj. La sekciestro plusendas publikajn komunikojn de ILEI al la sekciaj membroj.
7.3.3.7

La sekciestro informas la sekretarion de la Ligo pri la ŝanĝoj en la sekcia estraro.

7.3.3.8

La mandato de sekciestro finiĝas se tiu dum pli ol unu jaro ne sendis raporton pri la sekcia agado, daŭre ne plenumas taskojn en la sekcio aŭ ne zorgas pri la sekcia reprezentiĝo en komitatkunsido.


Komento: Jes, sed aparta alineo enhavu protektojn pri tiu eksigo (vidu supre). Nesendo de raporto rajtigus nin eksigi trionon de niaj sekcioj!

7.3.3.9


La Estraro povas proponi al la Komitato ĉesigi la mandaton de sekciestro.
Komento: Tio almenau sugestas, ke ne nur unuopa estrarano ne rajtis memstare kaj seninforme eksigi sekcion, sed eĉ ne rajtis fari tion pri sekciestroj! Precizigo necesas. Ne estas preta konkreta revortuma propono.

7.3.4.1


Reprezentanto devas esti membro de la Ligo almenaŭ unu jaron antaŭ la elekto-jaro kaj resti membro tra la tuta mandato.
Komento: Oni diris ke en Parma la komitato ŝanĝis tion. Raporto pri la kunsidoj ne mencias tion. Trovendas la protokolo. Ĉiuokaze la komitato nun akceptis tion. Surprize, ni nenie trovas postulon, ke en lando kun reprezentanto estu iuj ajn pliaj homoj, nek eĉ ke ili estu membroj de enlanda sekcio. Ĉu ni aldonu tion?
Nova teksto:

7.3.4.1


Kandiatata Reprezentanto devas esti internacia membro de la Ligo en la jaro de la peto-ektrakto, kaj post akcepto, devas resti tia membro tra la tuta mandato.
7.3.4.2

Reprezentanton nomas kaj malnomas la Estraro, informinte la Komitaton pri tio.

7.3.4.3

Reprezentanto servas al la membroj kaj reprezentas la Ligon en sia teritorio kaj klopodas starigi sekcion.

7.3.4.4

Reprezentanto havas trijaran mandaton kaj estas reelektebla, laŭ samaj templimoj kiel sekciestroj.

7.3.4.5

La mandato de reprezentanto finiĝas se stariĝis sekcio en la koncerna teritorio.

7.3.4.6

La reprezentanto prizorgas la jaran statistikon pri la instruado de Esperanto en sia teritorio.

7.3.4.7

La reprezentanto respondas al la cirkuleroj maksimume 40 tagojn post ilia forsendo de la sekretario de la Ligo.

Nova teksto:

La reprezentanto respondas aŭ plusendas cirkulerojn same kiel sekciestroj.

7.3.4.8

La Estraro povas ĉesigi la mandaton de reprezentanto se tiu dum pli ol unu jaro ne sendis raporton pri sia agado aŭ daŭre ne plenumas taskojn en sia teritorio.

7.3.4.9

Kontraŭ la ĉesigo la reprezentanto rajtas apelacii al la Komitato, kiu decidas.

7.3.5

Sekcioj kaj reprezentantoj nomas komitatanojn laŭ artikolo 7.1.2.



7.3.7

Sekcioj kaj reprezentantoj:



  • okupiĝas pri varbado de membroj kaj de simpatiantoj-donacantoj;

  • respondecas pri la korespondado kun la sekretario de la Ligo;

  • raportas skribe al la sekretario, antaŭ la 31a de marto, pri siaj la agoj kaj atingoj de la sekcio dum la pasinta jaro, prefere pere de respondiloj kreitaj tiucele.

Komento: La sekciestro ne raportas pri siaj personaj agoj kaj atingoj, sed pri tiuj de la sekcio. Uzo de respondilo ebligas komparojn kaj analizojn inter sekcioj.



======================
ĜENERALAJ KOMENTOJ:
Verŝajne estas kelkaj aldonindaj punktoj, ekzemple sub 9, pri la kondiĉoj por ŝanĝi Statuton, Regularojn kaj Gvidilojn.
Nepre ni menciu regulare la devon de chiu oficanto orde transdoni siajn dokumentojn kaj datumojn.
Trovendas loko por la protektoj okaze de malmembrigo de sekcioj, ktp.
Necesos ie klarigi la koncepton pri oficado de sekciestroj, reprezentantoj kaj komitatanoj. Nome, ili havas fiksan tri-jaran mandaton, kiu ekas martofine en la jaro de estrarelekto. Se oficanto forlasas la postenon ajnkiale antau la fino de la trijara mandato, la nov-elektito deĵoras ekde la elektiĝo ĝis la fino de tiu mandato (do dum malpli ol tri jaroj). Same validas por nove nomumitaj komitatanoj, sekciestroj kaj reprezentantoj.
Eble en Kopenhago la komisiono sukcesos prizorgi ĉi itujn punktojn.
============ fino ===============


Elŝuti 52.84 Kb.

  • Artikolo 4
  • Artikolo 5
  • Artikolo 6
  • Artikolo 7

  • Elŝuti 52.84 Kb.