Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Mistero de skribo

Elŝuti 53.13 Kb.

Mistero de skribo




Dato20.10.2017
Grandeco53.13 Kb.

Elŝuti 53.13 Kb.

MISTERO DE SKRIBO

"Rubner," diris ĉefredaktoro, "iru rigardi tiun grafologon Jensen, hodiaŭ vespere li havas pre­zentadon por reprezentantoj de la preso; onidire li estas io epokfaranta, tiu Jensen. Poste verku pri tio dek kvin li­niojn."

"Bone," murmuris Rubner kun konvena deĵora malkomplezo.

"Sed atentu, ke ĝi ne estu ia truko," arde rekomendis la ĉefredaktoro. "Bone tion kontrolu, laŭeble persone. Ĝuste tial mi sendas vin tien, spertan homon -"


­ooo

"- jen estas, sinjoroj, la ĉefaj principoj de scienca, pli precize dirite, de psikometria grafologio," finis tiuvespe­re grafologo Jensen sian teorian eksplikon antaŭ la pres­reprezentantoj. "Kiel videble, la tuta sistemo baziĝas sur nete eksperimentaj leĝoj; sed kompreneble la praktika ap­liko de ĉi tiuj ekzaktaj metodoj estas tiel senfine komplika, ke mi ne povas ĝin pli detale demonstri dum unusola pre­lego. Mi limigos min je tio, ke mi prezentos al vi praktike analizon de du aŭ tri manuskriptoj, sen teorie klarigi al vi la tutan procedon de mia laboro; por tio bedaŭrinde ho­diaŭ ni ne havas tempon. Mi petas iun el sinjoroj pri iu ajn manuskripto."

Rubner atendinte tion, tuj donis al granda Jensen plenskribitan paperfolion. Jensen surmetis siajn magiajn okul­vitrojn kaj ekrigardis la skribon.

"Ha, virina mano," li ekgrimacis. "La vira skribo estas kutinie pli karakteriza kaj interesa, sed fine - -" Murmurante ion li okulvitris atente la paperfolion. "Hm, hm," Ii diris inter paŭzetoj kaj kapskuis; estis profunda silento.

"Ĉu eble ĝi estas. . de iu persono al vi proksima?" subite demandis la grafologo.

"Ho, ne," rapidis protesti Rubner.



"Des pli bone " diris la granda Jensen. "Aŭskultu, tiu virino mensogas! Jen la unua impreso el la skribo: men­sogo, mensogo pro kutimo, mensogo kiel vivmanifesto. Ce­tere tiu persono estas ege malaltnivela; klera homo ne ha­vus kun ŝi multon por priparoli - - ŝi estas ege volupte­ma; la skribo havas ĝuste tiajn karnecajn formojn. Kaj te­rure malordema; kiel ĝi aspektas en ŝia ĉirkaŭaĵo - hu! Jen la primaraj trajtoj, pri kiuj mi antaŭe diris al vi; la unua, kion vi ekkonas ĉe homo, estas liaj kutimoj, nome ecoj, kiuj mem, senpere mekanike eksteriĝas. La propra psikologia analizo komenciĝas nur ĉe ecoj, kiujn la koncer­na persono neas aŭ subpremas, ĉar alie ŝi enriskigus sin en ĉirkaŭaĵo. Do ekzemple, li diris, metante fingron sur pinton de la nazo,"ĉi tiu persono versimile neniam konfe­sus, kion ŝi pensas. Ŝi estas supraĵeca, sed supraĵeca en du sencoj; supraĵe ŝi manifestiĝas, havas multajn senide­alajn interesojn; sed per ĉio ĉi nur ŝi kaŝas, kion vere ŝi pensas; kaj la kaŝita egoo estas denove nur tiel terure ba­nala; mi dirus, malvirto regata de psika pigreco. Ekzemple, rigardu: la skribo estas eĉ malagrable voluptema - ankaŭ tio estas signo de malŝparemo - kaj samternpe tiel vulgare prudenta; tiu persono tro ŝatas sian komforton, ol elserĉadi ian sensaventuron; memkomprene, kiam troviĝas al ŝi oka­zo - Sed tio ne estas nia afero. Neordinare komfortema kaj dume multvorta; kiam ŝi ion faras, parolas pri tio duon­tagon, ĝis tediĝo - - Ŝi tro okupiĝas pri si mem; oni vi­das, ke ŝi amas neniun; nur pro sia komforto peze ŝi alkro­ĉiĝas al iu kaj volas kredigi lin, ke ŝi amas lin kaj pri li dioscias kiel zorgas. Ŝi estas unu el tiuj virinoj, antaŭ kiu ĉiu viro estas malfortulo; simple li fariĝas malfortulo pro enuo, pro la senfina babilaĉado, pro la tuta humiliga ma­teriismo. Rimarku, kiel estas skribita komenco de vortoj kaj norne de frazoj: iel tiel larĝgeste kaj mole. Tiu persono volas ordoni kaj efektive ordonas; sed en tio ne enestas energio, sed ia pretekstata graveco kaj multe da paroloj; eventuale la plej fia tiranismo, nome tiranismo per larmoj. Estas strange: post ĉiu larĝgesto estas videbla ia tia okul­frapa, ĝuste etanima sinko, tiun personon io bremsas, ion ŝi senĉese timas - - plej eble, ke ne ekstereniĝu io, kio endanĝerigus ŝian materian komforton; devas esti ĉi tie io ege ĝena kaj zorgeme kaŝata, hm, mi ne scias; eble io en la pasinteco. Nur post ĉi tiu reago ŝi denove rekolektas sian forton aŭ pli vere vivrutinon, por konvencie finskribi vor­ton - - memkomprene kun tiu memkontenta kaj flirtanta kurblinio ĉe la fino; jam denove kreskas en ŝi aplombo. Jen vi havas en la analizo la unuan impreson pri menso­gemo. Samtempe je tio vi vidas, sinjoroj, kiel detala anali­zo fine devas konfirmi la unuan, ĝeneralan, iom intuician impreson; tiun finan konformecon mi nomas metoda veri­fo. - - Mi diris malalta nivelo; sed la nivelo ne estas doni­ta pro primitiveco, sed malakordo; la skribo afektas, igas sin pli bela, ol ĝi estas, sed faras tion en bagateloj. Tiu persono en malgravaĵoj atentas ian korektecon: zorgeme ŝi faras siajn punktojn super "i", sed en grandaj aferoj ŝi estas neglektema, sen disciplino, sen moralo, simple malor­dulino. Pleje embarasaj estas la komoj; la skribo havas nor­malan kliniĝon al dekstra, sed la komoj havas direkton inversan. Ĝi kaŭzas ian grandan impreson, kiel bato per ponardo dorsen. En ĝi estas io malica kaj insida. Metafore mi dirus, ke tiu persono kapablus trapiki homon de malan­taŭe; sed ŝi tion ne faros pro sia komfortemo - - kaj pro manko de fantazio. - - Mi opinias, ke tio sufiĉas al ni. Ĉu havas iu alian, pli interesan manuskripton?"


ooo

Tiuvespere venis Rubner hejmen kiel nubo.

"Fine, ke vi venas," diris sinjorino Rubner. "Ĉu vi vespermanĝis ie?"

Rubner morne ekrigardis ŝin. "Ĉu jam denove vi komencas?" li ekmurmuris minace.

Sinjorino Rubner levis mirigite la brovojn. "Mi petas vin, kion denove mi komencas? Mi nur demandas, ĉu vi volas vespermanĝon."

"Nu, vidu," diris, Rubner kun abomeno. "Pri nenio alia memkomprene vi scias paroli nur pri tiu manĝopeco. Jen viaj senidealaj interesoj. Kiel ĝi estas humiliga, la eterna babilaĉado, la materiismo kaj enuo -" Rubner ekĝemis kaj senespere mansvingis. "Mi scias, tiel oni faras el viroj mal­fortulojn."

Sinjorino Rubner metis la kudraĵon sinen kaj atente lin rigardis. "Franĉjo," ŝi diris zorgeme, "ĉu eble okazis al vi io malagrabla?"

"Ha," subitis Rubner sarkasme. "Jam denove vi zorgas pri mi, ĉu? Ne opiniu, mi petas, ke vi kredigos tion al mi! Jes ja, foje oni trapenetras la tutan mensogemon: foje oni konsciiĝas, kiel iu peze alkroĉiĝis al oni nur pro sia kom­forto. . . kaj pro nura voluptemo. Fi," ekkriegis Rubner, "oni vere ŝokiĝas."

Sinjorino Rubner kapskuis kaj volis ion diri; sed pre­fere ŝi lippremis kaj komencis rapide kudri; estis silente.

"Kia misordo ĉi tie," eksiblis Rubner post momento kaj peze ĉirkaŭrigardis. "Malordo kaj fizorgo - Memkrompre­ne, en bagateloj oni atentas la ordon kaj korekton; sed en pli gravaj aferoj - Por kio ĉi tie la ĉifonoj?"

"Mi riparas viajn ĉemizojn," pene ekvortigis sinjorino Rubner kun la kunpremita gorĝo.

"Ĉemizojn vi riparas," mokis Rubner; "jen, vi riparas do la ĉemizojn. Memkomprene, tion devas scii la tuta mon­do, ĉu? Duontagon oni devas paroli nur pri tio, ke iu ripa­ras la ĉemizojn! Kiom da paroloj kaj graveco! Kaj vi opi­nias, ke tial vi povas ordoni? Ho, ne, nun ĝi ĉesos!"

"Franĉjo," elspiris sinjorino Rubner kun mirego, "fa­ris mi ion al vi?"

"Ĉu mi scias?" bruskis Rubner. "Mi ne scias, kion vi faris; mi ne scias, pri kio vi pensas kaj kion vi kaŝintencas; mi scias pri vi nenion, nepre nenion, ĉar vi damne kaŝas, kio enestas en vi! Ja mi eĉ ne scias vian pasintaĵon!"

"Permesu!" ekbolis sinjorino Rubner, "tio superas jam ĉian tolereblon! Se vi ankoraŭ ion diros -" Per sia tuta forto ŝi ekregis sin. "Edzo," ŝi diris kun hororo, "kio oka­zis kun vi?"

"Ha," deklaris venke Rubner, "jen ni havas ĝin! Kion vi tiel ektimis? Ĉu eble tial, ke ne evidentiĝu io, kio endan­ĝerigus vian bonfarteton, he? Tion oni scias; eĉ en la plena komforto iam troviĝas okazo por iu aventuro, ĉu?"

Sinjorino Rubner sidis kiel ŝtoniĝinta. "Edzo," ŝi peze ekparolis, glutante larmojn, "se vi havas ion kontraŭ mi. . . do, prodio, diru tion rekte!"

"Nenion," predikis Rubner kun ega ironio, "tute ne, nepre nenion mi havas kontraŭ vi! Ja ne gravas, se oni havas edzinon sen disciplino; sen moralo, mensogeman, vulgaran, pigran, malŝpareman kaj ege volupteman! Kaj al­done de tiel malalta nivelo -"

Sinjorino Rubner ekploregis kaj stariĝis terenlasante sian kudraĵon.

"Ĉesu kun tio," alkriis ŝin la edzo malŝate, "tio estas la plej fia tiranado, la tiranado per larmoj!"

Sed tion jam sinjorino Rubner ne aŭdis, ĉar sufokiĝan­te de spasma ploro ŝi ĵetiĝis en sian dormoĉambron.

Rubner tragike ekridaĉis kaj puŝis ankoraŭ la kapon inter pordon. "Ponardi onin dorsen," li ekkriis, "tion vi ankoraŭ scius; sed eĉ por tio vi estas tro oportuna!"

Vespere post tio Rubner malaperis en sia kutima gas­tejo.

"Ĝuste mi legas en via ĵurnalo," bonvenigis lin sinjoro Plečka, okulvitrante, "kiel oni laŭdegas tiun grafologon Jensen. Ĉu ĝi estas atentinda, sinjoro redaktoro?"

"Estas, kaj multe," diris sinjoro Rubner. "Sinjoro Jančík, eventuale donu al mi kotleton, sed ĝi ne estu malmola. Aŭdu, li estas fenomeno, tiu Jensen; mi vidis lin hieraŭ. Ja la skribon li analizas absolute science."

"Do ĝi estas trompo," opiniis sinjoro Plečka. "Sinjoro, mi kredas ĉion, nur ne al scienco. Ekzemple vitaminoj; dum estis neniuj vitaminoj, do almenaŭ oni sciis, kion oni manĝas; kaj nun vi tion ne scias, nun vi havas en tiu kotle­to nekonatajn vivfaktorojn. Fi," diris sinjoro Plečka tedite.

"Ĝi estas io tute alia," deklaris.Rubner. "Mi devus, sinjoro Plečka, longe rakonti al vi, kio estas psikometrio aŭ­tomatismo, primaraj kaj sekundaraj signoj kaj tiaj aferoj. Sed mi diras al vi, ke tiu homo legas el skribo kiel el libro. Kaj nepre li tiun homon trafas, ke vi vidas lin ĝuste antaŭ vi; li diras al vi, kia li estas, kian pasintaĵon li havas, pri kio li pensas, kion li kaŝas, nu, ĉion! Mi ĉeestis, sinjoro!"

"Pa," murmuris sinjoro Plečka skeptike.

"Do mi rakontos al vi iun kazon," komencis sinjoro Rubner. "Iu sinjoro - mi ne nomos lin al vi, sed tre kona­ta homo - donis al tiu Jensen manuskriptan folion de sia edzino. Kaj tiu Jensen nur ekrigardis la skribon kaj tuj komencas: "Tiu ino estas entute mensogema, malordema ege voluptema kaj supraĵeca, malŝparema, parolaĉema, ordonas hejme, havas malbonan pasintaĵon kaj krome ankoraŭ vo­las murdi sian edzon." - Imagu al vi, tiu sinjoro morte ekpalis, ĉar ĉio ĉi estis laŭvorte vero. Konsideru nur, li vivis kun ŝi feliĉe dudek jarojn kaj nenion rimarkis. Dum la dudekjara edzeco li ekkonis ĉe tiu virino eĉ ne dekonon de tio, kion tiu Jensen ellegis unuavide! Tio ja estas efekto, ĉu? Sinjoro Plečka, tio devas konvinki ankaŭ vin!"

"Mi miras," opiniis sinjoro Plečka, "ke tiu imbecilo, tiu edzo dum la dudek jaroj tion ne konstatis."

"Mi petas," rapidis diri sinjoro Rubner, "ja la edzino tiel lerte hipokritis, kaj li, tiu edzo alie estis kun ŝi tute fe­liĉa. - Tia feliĉa homo havas por nenio okulojn. Kaj poste, sciu, li ne havis la sciencajn kaj ekzaktajn metodojn. La afero estis jena: kio per simpla okulo ŝajnas al vi blanka, tio science havas ĉiujn kolorojn. Sperto, sinjoro, ĝi signifas nenion; la nuna homo atentas nur ekzaktajn metodojn. Ne miru, ke la menciito eĉ ne supozetis, kian kanajlinon li havas hejme; simple li ne aplikis je ŝi sciencan metodon, jen la afero."

"Kaj ĉu nun li igis sin divorci?" enmiksiĝis en la pa­rolon sinjoro gastejestro Jančík.

"Tion mi ne scias," leĝere diris sinjorn Rubner, "pri tiaj bagateloj mi ne zorgas. Min interesas nur tio, kiel oni povas el la skribo legi, kion alie tute neniu ekkonas. Konsi­deru, vi konas iun multajn jarojn kiel bravan kaj honestan homon, kaj subite, bum! el lia skribo vi ekkonas, ke li estas ŝtelisto aŭ protokanajlo. Jes ja, oni darfas al neniu nur blin­de kredi; nur per tia analizo montriĝas, kio en li enestas!"

"Aj, aj," miris sinjoro Pleĉka deprimite; "Preskaŭ oni timu skribi al iu."

"Ĝuste," opiniis sinjoro Rubner. "Imagu al vi, kian signifon havos la scienca grafologio ekzemple por kriminala juro. Ho oni povas iun malliberigi pli frue al li ion ŝtelos; lia skribo perfidos, ke tiu ulo havas sekundaran ŝtelistan karakteron, kaj hop kun li al Pankraco! Tio havas egan estontecon. Kiel mi diras al vi, ĝi estas kompleta scienco, pri tio ne povas esti minimuma dubo." Sinjoro Rubner ek­rigardis horloĝon. "Nu, la deka; mi iru jam hejmen."

"Kial hodiaŭ tiel frue?" murmuris sinjoro Pleĉka. "Vi scias ja," diris sinjoro Rubner mole, "la edzino eble grumblus, ke mi lasas ŝin senĉese tiel sola."

TAJEMSTVÍ PÍSMA

“Rubnere,” řekl šéfredaktor, “půjdete se podívat na toho grafologa Jensena, má dnes večer produkci pro zástupce tisku; prý to má být něco epochálního, ten Jensen. Pak o tom napíšete patnáct řádek.”

“Dobrá,” zabručel Rubner s náležitou služební neochotou.

“Ale dejte pozor, aby to nebyl nějaký švindl,” kladl mu na srdce šéfredaktor. “Dobře to kontrolujte, pokud možno osobně. Právě proto tam posílám vás, zkušeného člověka –”

*

“– – tedy to jsou, pánové, hlavní zásady vědecké, přesněji řečeno psychometrické grafologie,” končil toho večera grafolog Jensen svůj teoretický výklad před zástupci tisku. “Jak vidíte, celý systém je vybudován na čistě experimentálních zákonech; ale ovšem praktické užití těchto exaktních metod je tak nekonečně složité, že je nemohu podrobněji demonstrovat při této jediné přednášce. Omezím se na to, že vám prakticky předvedu analýzu dvou nebo tří rukopisů, aniž bych vám teoreticky vysvětloval celý postup své práce; na to bohužel nemáme dnes pokdy. Prosím někoho z pánů o jakýkoliv rukopis.”



Rubner, který už na to čekal, podal hned velikému Jensenovi popsaný list papíru. Jensen si nasadil své čarodějné brýle a podíval se na písmo.

“Aha, ženská ruka,” ušklíbl se. “Mužské písmo bývá obyčejně výraznější a zajímavější, ale konečně –” Bruče něco, brejlil pozorně na ten list papíru. “Hm, hm,” řekl chvílemi a zakroutil hlavou; bylo hluboké ticho.

“Není to snad… od nějaké osoby vám blízké?” ptal se najednou grafolog.

“Ne, kdepak,” protestoval honem Rubner.



“Tím lépe,” řekl veliký Jensen. “Poslouchejte, ta ženská lže! To je první dojem z toho písma: lež, lež ze zvyku, lež jako životní projev. Ostatně je to osoba hodně nízké úrovně; s ní by vzdělaný člověk neměl mnoho o čem hovořit – – Je hrozně smyslná; to písmo má takové zrovna masité formy. A úžasně nepořádná; v jejím okolí to musí vypadat – na! To jsou primérní rysy, o kterých jsem vám prve říkal; první, co na člověku poznáte, jsou jeho zvyky, totiž vlastnosti, které se samy, přímo mechanicky zevně vyjadřují. Vlastní psychologická analýza se počíná teprve u vlastností, které dotyčná osoba zapírá nebo potlačuje, protože by se jinak vydala všanc svému okolí. Tedy například,” řekl klada prst na špičku nosu, “tahle osoba by asi nikomu nepřiznala, co si myslí. Je povrchní, ale povrchní v dvojím smyslu; povrchně se projevuje, má mnoho přízemních zájmů, ale tím vším jenom zakrývá, co si skutečně myslí; a toto skryté já je zase tak strašně všední: řekl bych neřest, ovládaná duševní leností. Například, podívejte se: to písmo je až nepříjemně smyslné – to je také známka marnotratnosti – a přitom tak vulgárně rozšafné; ta osoba má příliš ráda své pohodlí, než aby hledala nějaké dobrodružství smyslů; ovšem, když se jí naskytne příležitost – Ale to není naše věc. – Neobyčejně pohodlná a přitom rozvláčná; když něco udělá, mluví o tom půl dne, do omrzení – Příliš se zabývá sama sebou; je vidět, že nemá nikoho ráda; jenom pro své pohodlí se na někoho těžce pověsí a chce mu namluvit, že ho miluje a že se o něho bůhvíjak stará. Je to jedna z těch žen, před kterou každý muž je slaboch; prostě stane se slabochem z nudy, z toho nekonečného tlachání, z celé té ponižující hmotnosti. Všimněte si, jak je psán začátek slov a zejména vět: tak nějak rozmáchle a měkce. Ta osoba chce poroučet a skutečně poroučí; ale není v tom energie, nýbrž jakási předstíraná důležitost a mnoho řečí; případně ta nejpodlejší tyranie, totiž tyranie slz. To je zvláštní: po každém tom rozmachu je vidět nějaký takový nápadný, zrovna malomyslný pokles; tu osobu něco brzdí, něčeho se pořád leká – nejspíš, aby nevyšlo něco ven, co by ohrozilo její hmotné pohodlí; musí tu být něco moc trapného a pečlivě skrývaného, hm, já nevím; asi něco v minulosti. Teprve po této reakci sebere zase svou sílu nebo spíš životní rutinu, aby konvenčně dopsala slovo – ovšem s tím samolibým a rozvláčným ocáskem na konci; už zase v ní roste sebevědomí. To máte v analýze ten první dojem prolhanosti. Na tom zároveň vidíte, pánové, jak podrobná analýza nakonec musí potvrdit ten první, povšechný, poněkud intuitivní dojem; tuto konečnou shodu nazývám metodická verifikace. – Řekl jsem nízká úroveň; ale ta úroveň není dána primitivností, nýbrž nesouladem; to písmo se přetvařuje, dělá se hezčí, nežli je, ale činí to v malichernostech. Ta osoba v lapáliích dbá na jakousi korektnost: dělá pečlivě své tečky nad i, ale ve velkých věcech je nedbalá, bez kázně, bez morálky, prostě šlampa. Nejvíc zarážející jsou čárky; písmo má normální sklon vpravo, ale čárky mají směr obrácený. Dělá to takový divný dojem jako rána dýkou do zad. Je v tom něco potměšilého a úskočného. Řekl bych obrazně, ta osoba by dovedla člověka probodnout zezadu; ale neudělá to pro svou pohodlnost – a pro nedostatek fantazie. – Myslím, že nám to stačí. Má někdo jiný, zajímavější rukopis?”

*

Tedy toho večera přišel Rubner domů jako mrak.



“To je dost, že už jdeš,” řekla paní Rubnerová. “Večeřel jsi někde?”

Rubner na ni chmurně pohlédl. “Už zase začínáš?” zabručel hrozivě.

Paní Rubnerová zvedla udiveně obočí. “Prosím tě, cože zase začínám? Já se jenom ptám, chceš-li večeři.”

“Tak vida,” řekl Rubner s odporem. “O jiném ty ovšem neumíš mluvit než o tom žvanci jídla. To jsou ty tvé přízemní zájmy. To je tak ponižující, to věčné tlachání, ta hmotnost a nuda –” Rubner vzdychl a beznadějně mávl rukou. “Já vím, tím se dělají z mužů slaboši.”

Paní Rubnerová položila šití do klína a pozorně se na něho dívala. “Franci,” řekla starostlivě, “stalo se ti snad něco nepříjemného?”

“Aha,” vyhrkl Rubner jizlivě. “Už se zas o mne staráš, viď? Nemysli si, prosím, že mně to namluvíš! Holenku, jednou člověk prokoukne tu celou prolhanost; jednou si uvědomí, jak se na něj někdo těžce pověsil jen pro své pohodlí… a z pouhé smyslnosti. Fuj,” zařval Rubner, “člověk se zrovna otřese!”

Paní Rubnerová zavrtěla hlavou a chtěla něco říci; ale raději sevřela rty a začala rychle šít; bylo ticho.

“Tady to vypadá,” zasykl po chvíli Rubner a těžce se rozhlédl. “Nepořádek a šlampáctví – To se ví, v lapáliích, to se kouká na pořádek a korektnost; ale ve větších věcech – Co tady mají co dělat ty hadry?”

“Spravuji ti košile,” dostala ze sebe paní Rubnerová se sevřeným hrdlem.

“Spravuješ košile,” vysmíval se Rubner; “tak vida, ty spravuješ košile! To se rozumí, o tom musí vědět celý svět, že? Půl dne se musí mluvit jen o tom, že někdo spravuje košile! To se s tím nadělá řečí a důležitosti! A ty si myslíš, že proto tu můžeš poroučet? Á, pane, to teď přestane!”

“Franci,” vydechla paní Rubnerová s úžasem, “udělala jsem ti něco?”

“Copak já vím?” utrhl se Rubner. “Já nevím, cos udělala; já nevím, nač myslíš a co máš za lubem; já nevím o tobě nic, docela nic, protože ty zatraceně skrýváš, co v tobě vězí! Já neznám ani tvou minulost!”

“Dovol,” vzkypěla paní Rubnerová, “tohle už přestává všechno! Řekneš-li ještě něco –” Vší mocí se ovládla. “Muži,” řekla s hrůzou, “co se to s tebou stalo?”

“Aha,” prohlásil Rubner vítězně, “tady to máme! Čeho ses tak lekla? Snad aby něco nevyšlo ven, co by ohrozilo tvůj blahobyteček, he? To známe; ona se i ve všem pohodlí někdy najde příležitost k nějakému tomu dobrodružství, že?”

Paní Rubnerová seděla jako zkamenělá. “Muži,” vypravila ze sebe, polykajíc slzy, “máš-li něco proti mně… tedy to, proboha, řekni rovnou!”

“Docela nic,” kázal Rubner s mohutnou ironií, “ale kdepak, docela nic proti tobě nemám! To přece nic není, má-li člověk ženu bez kázně, bez morálky, prolhanou, nepořádnou, vulgární, línou, marnotratnou a hrozně smyslnou! A k tomu ještě tak nízké úrovně –”

Paní Rubnerová zaštkala a povstala, pouštějíc své šití na zem.

“Přestaň s tím,” okřikl ji muž s opovržením, “to je ta nejpodlejší tyranie, tahle tyranie slz!”

Ale to už paní Rubnerová ani neslyšela, neboť dusíc se křečovitým pláčem vrhla se do své ložnice.

Rubner se tragicky zachechtl a strčil ještě hlavu do dveří. “Vrazit člověku dýku do zad,” křikl, “to bys ještě dovedla; ale i na to jsi příliš pohodlná!”

*
Večer nato zapadl Rubner do své obvyklé hospody. “Tady čtu zrovna ve vašich novinách,” přivítal ho pan Plečka, pohlížeje přes brýle, “jak velebí toho grafologa Jensena. Je na tom něco, pane redaktore?”

“Je, a mnoho,” řekl pan Rubner. “Tak, pane Jančík, třeba mně dejte tu roštěnou, ale ať není tvrdá. Poslouchejte, to je fenomén, ten Jensen; já ho viděl včera. On vám to písmo analyzuje naprosto vědecky.”

“Pak teda je to švindl,” mínil pan Plečka. “Pane, já věřím všemu, jenom ne vědě. To máte jako ty vitamíny; pokud nebyly žádné vitamíny, tak aspoň člověk věděl, co jí; a teď to nevíte, teď máte v tej roštěnce neznámé životní faktory. Fuj tajksl,” pravil pan Plečka znechuceně.

“To je něco jiného,” prohlásil Rubner. “To bych vám, pane Plečko, musil moc dlouho povídat, co je to psychometrie, automatismus, primérní a sekundární znaky a takové ty věci. Ale já vám říkám, že ten člověk čte z písma jako z knihy. A naprosto vám toho člověka trefí, že ho zrovna před sebou vidíte; řekne vám, jaký je, jakou má minulost, nač myslí, co skrývá, no všechno! Já byl při tom, pane!”

“Jděte,” bručel pan Plečka skepticky.

“Tak já vám povím jeden případ,” začal pan Rubner. “Jeden pán – já vám ho nebudu jmenovat, ale moc známý člověk – dal tomu Jensenovi list rukopisu od své ženy. A ten Jensen se na to písmo jenom podívá a hned začne: Ta ženská je prolhaná skrznaskrz, nepořádná, strašně smyslná a povrchní, líná, marnotratná, žvanivá, poroučí doma, má špatnou minulost a k tomu chce ještě svého muže zavraždit! – Představte si, ten pán vám zbledl na smrt, protože to všechno bylo doslova pravda. Jen si vemte, on s ní byl dvacet let šťastně živ a docela nic nepozoroval! Za dvacet let manželství nepoznal na té ženské ani desetinu toho, co ten Jensen vykoukal na první pohled! To je přece výkon, no ne? Pane Plecko, to musí přesvědčit i vás!”

“To se divím,” mínil pan Plečka, “že to ten trouba, ten muž za těch dvacet let neviděl.”

“Prosím vás,” řekl honem pan Rubner, “když ona se ta ženská tak šikovně přetvařovala, a on ten muž byl s ní jinak docela šťasten – Takový šťastný člověk nemá žádné oči. A potom, víte, on neměl ty vědecké a exaktní metody. To máte tak: co se vám prostým okem zdá bílé, to má vědecky všechny barvy. Zkušenost, pane, to nic neznamená; dnešní člověk dá jenom na exaktní metody. Tomu se nedivte, že ten dotyčný neměl ani tušení, jakou má doma potvoru; prostě nešel na ni vědeckou metodou, to je to.”

“A teď se s ní dal jako rozvést?” připletl se do hovoru pan hostinský Jančík.

“To já nevím,” pravil nedbale pan Rubner, “o takové hlouposti se já nestarám. Mne na tom jenom zajímá, jak se dá z písma vyčíst, co jinak vůbec nikdo nepozná. Považte, že někoho znáte hromadu let jako hodného a slušného člověka, a najednou, bác, z jeho písma shledáte, že to je zloděj nebo prachlump. Panečku, člověk nesmí nikomu jen tak na ksicht věřit; teprve takovou analýzou se ukáže, co v něm vězí!”

“Ale, ale,” divil se pan Plečka stísněně, “to aby se člověk zrovna bál někomu psát.”

“Právě,” mínil pan Rubner. “Představte si, jaký tahle vědecká grafologie bude mít význam řekněme pro kriminalistiku. Pane, to budou moci člověka zavřít, dřív než něco ukradne; jeho písmo prozradí, že ten chlap má sekundární zlodějský rys, a šups s ním na Pankrác! To má ohromnou budoucnost. Jak vám říkám, to je hotová věda, o tom nemůže být nejmenší pochybnosti.” Pan Rubner se podíval na hodinky. “No, deset hodin; to abych už šel domů.”



“Copak dneska tak brzo?” bručel pan Plečka.

“Ale to víte,” pravil pan Rubner měkce, “žena by třeba bručela, že ji nechávám pořád tak samotnou.”


Elŝuti 53.13 Kb.


Elŝuti 53.13 Kb.