Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Milito kontraŭ salamandroj el la ĉeĥa esperantigis Josef Vondroušek

Elŝuti 0.71 Mb.

Milito kontraŭ salamandroj el la ĉeĥa esperantigis Josef Vondroušek




paĝo9/12
Dato14.03.2017
Grandeco0.71 Mb.

Elŝuti 0.71 Mb.
1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   12
Germanio denove minacas, konstatis nome la anglaj voĉoj. Ni jam kutimiĝis al tia tono, sed se ĉe tiel oficiala okazo oni parolas, ke Germanio bezonas dum tri jaroj kvin mil kilometrojn da nova marbordo, ni estas devigataj respondi kiel eble plej klare: Bone, provu tion! Kontraŭ la britaj bordoj vi elrompos viajn dentojn. Ni estas preparitaj kaj ni estos preparitaj des pli bone en tri jaroj. Anglio havos kaj devas havi tiom da militŝipoj, kiel la du plej grandaj kontinentaj grandpotencoj sume; ĉi tiu fortorilato estas por ĉiam nerenversebla. Se vi volas deĉenigi frenezajn vetkonkurojn en la mar armado, estu tiel; neniu brito toleros, ke ni postrestu eĉ ne minimumon.

"Ni akceptas la germanan defion," deklaris en parlamento lordo de admiralitato Siro Francis Drake en nomo de la registaro. "Kiu aletendas manon al kiu ajn maro, kolizios kun blendoj de niaj ŝipoj. Granda Britio estas sufiĉe forta por rebati ĉian atakon kontraŭ siaj remparoj kaj bordoj de niaj dominioj kaj kolonioj. Ankaŭ kiel atakon ni konsideros konstruadon de novaj kontinentoj, insuloj, fortikaĵoj kaj aviadilbazoj en ĉiu maro, kies ondoj lavas la plej etan pecon de la brita bordo. Ĉi tio estu la lasta averto al kiu ajn, kiu volus eĉ nur je unu jardo forŝovi la marbordojn." Post tio la parlamento konsentis konstruadon de novaj militŝipoj kun antaŭproponita budĝeto de duonmiliardo da pundoj sterlingaj. Fakte ĝi estis impona respondo kontraŭ provoka starigo de monumento al Johano Jakobo Scheuchzer en Berlino; ĉi tiu monumento kostis cetere nur dek du mil markojn.

Je ĉi tiuj deklaroj respondis brila franca publicisto markizo de Sade, kutime bonege informita, ĉi sence: La brita lordo de la admiralitato deklaris, ke Granda Britio estas preparita je ĉiuj eventualoj. Bone; sed ĉu al la nobla lordo estas konate, ke Germanio havas en siaj baltaj Salamandroj konstantan kaj terure armitan armeon, nombrantan nuntempe kvin milionojn da profesiaj militsalamandroj, kiun ĝi povas tuj starigi por milito en la akvo kaj sur la bordo? Al tio alkalkulu ĉirkaŭ dek sep milionojn da Salamandroj por teknika kaj etapa servoj, preparitaj kiam ajn ekmarŝi kiel rezerva kaj okupacia armeoj. Nuntempe estas la balta Salamandro la plej bona soldato en la mondo; psikologie perfekte preparita, ĝi vidas en milito sian ĝustan kaj plej superan mision; ĝi iros en ĉiun batalon kun entuziasmo de fanatikulo, kun malvarma inĝenio de teknikisto kaj kun monstra disciplino de ĝuste prusa Salamandro.

Ĉu plue estas konate al la brita lordo de la admiralitato, ke Germanio febre konstruas transportŝipojn, povantaj transporti per unu fojo la tutan brigadon da militsalamandroj? Ĉu al li estas konate, ke ĝi konstruas centojn kaj centojn da malgrandaj submarŝipoj kun radiusa distanco de tri ĝis kvin mil kilometroj, kies ŝipanaro estos nur baltaj Salamandroj? Ĉu al li estas konate, ke ĝi establas en diversaj partoj de oceano gigantajn submarajn cisternojn por fuelo? Nu, ni demandu denove: ĉu la brita civitano certas, ke lia granda lando estas v e r e bone preparita por ĉiaj eventualoj?

Ne estas malfacile imagi, daŭrigis markizo de Sade, kion signifos en venonta milito la Salamandroj armitaj per submara longtrafa kanonaro, minĵetiloj kaj torpedoj por blokado de bordoj; kredu min, unuafoje en historio de la mondo neniu bezonas envii Anglion pro ĝia brila insulsituo. Sed se ni komencis jam demandi: ĉu al la brita admiralitato estas konate ankaŭ tio, ke la baltaj Salamandroj estas ekipitaj per instrumento alie pacama, kiu nomiĝas pneŭmata borilo; kaj ĉi tiu plej moderna borilo dum unu horo eniĝas ĝis dek metrojn profunden en la plej bona sveda granito kaj kvindek ĝis sesdek metrojn profunden en la angla kreto? (Pruvite per eksperimenta borado, kiun sekrete entreprenis germana teknika ekspedicio nokte la 11., 12. kaj 13. de la pasinta monato inter Hythe kaj Folkestone, do rekte antaŭ nazo de la Dovera fortikaĵo.) Ni rekomendas al niaj amikoj trans la Markolo, ke ili mem elkalkulu, post kiom da semajnoj povas esti Kent aŭ Essex traboritaj sub la marsurfaco per truoj kiel fromaĝbulo. Ĝis nun observis la brita insulano zorgeme la firmamenton, de kiu onidire sole povas veni detruo de liaj prosperantaj urboj, de lia Bank of England aŭ de liaj pacaj familiaj dometoj, tiom hejmecaj en eterne verda kadro de hedero. De nun prefere li almetu orelon al la tero, sur kiu ludas liaj infanoj: ĉu li ne ekaŭdos en ĝi hodiaŭ aŭ morgaŭ grinci kaj paŝon post paŝo pli profunden enmordiĝi senlacan kaj teruran borilon de la salamandra drilo, traiganta vojon por ŝargoj de ĝis nun neantaŭviditaj eksplodaĵoj? Ne plu milito en la aero, sed milito sub la akvo estas la lasta vorto de nia epoko. Ni aŭdis aplombajn vortojn desur la kapitanponto de la fiera Albiono; jes, ĝis nun ĝi estas potenca ŝipo ŝvebanta sur ondoj kaj reganta ilin; sed foje la ondoj povus fermiĝi super ŝipo frakasita kaj sinkanta en marfundojn. Ĉu ne estus pli bone fronti la danĝeron prefere pli frue? Antaŭ paso de la tri jaroj estos por tio tro malfrue!

Ĉi tiu averto de la brila franca publicisto elvokis en Anglio grandegan eksciton; malgraŭ ĉiaj dementoj oni aŭdis en la plej diversaj partoj de Anglio subteran grincadon de la salamandraj boriloj. La germanaj oficialaj rondoj kompreneble energie rifuzis kaj refutis la cititan artikolon, deklarante ĝin de komenco ĝis fino sovaĝa provokado kaj malamika propagando; sed samtempe okazis sur la Balta Maro grandaj kombinitaj monovroj de la germanaj flotoj, terarmeoj kaj militsalamandroj. Dum la manovroj la salamandraj sapeo taĉmentoj eksplodigis antaŭ okuloj de la eksterlandaj militataŝeoj parton da sapeitaj sablodunoj proksime al Rügenwalde en amplekso de ses kvadratkilometroj. Onidire ĝi estis grandioza spektaklo, kiam kun terura detonacio leviĝis la tero "kvazaŭ rerompita glacierego"   kaj nur poste disiĝis je grandega muro da fumo, sablo kaj ŝtonegoj; mallumiĝis preskaŭ kiel nokte kaj la levita sablo estis falanta en sfero de ĉirkaŭ cent kilometroj, ĝi sinkis ja post kelkaj tagoj kiel sablopluvo sur Varsovion. En la ter atmosfero restis post ĉi tiu grandioza eksplodo tiom da libere ŝvebanta fajna sablo kaj polvo, ke ĝis fino de tiu jaro la sunsubiroj en la tuta Eŭropo estis neordinare belaj, sangruĝaj kaj fajraj kiel neniam antaŭe.

Maro, kiu inundis la frakasitan bordopecon, estis nomita Scheuchzer See kaj fariĝis celo de sennombraj lernej ekskursoj kaj de la germanaj infan karavanoj, kantantaj la ŝatatan salamandran himnon: SOLCHE ERFOLGE ERREICHEN NUR DEUTSCHE MOLCHE.
5.

WOLF MEYNERT SKRIBAS SIAN VERKON


Eble tio estis la ĵus menciitaj grandiozaj kaj tragikaj sunsubiroj, inspirintaj soleculan filozofon Wolf Meynert el Königsberg al kreo de lia monumenta verko "Untergang der Menschheit." Ni povas lin vigle imagi, kiel li migras sur la marbordo, nudkapa kaj en la flirtanta mantelo, kaj rigardas per la ravitaj okuloj la inundon de fajro kaj sango, flamiganta pli ol duonon de la firmamento. "Jes," li flustras ekstaze, "jes, jam estas tempo verki epilogon al historio de la homaro." Kaj li verkis ĝin.

Finiĝas tragedio de la homa gento, komencis Wolf Meynert. Ne erarigu nin ĝia febra entreprenemo kaj teknika bonfarto; ĝi estas nur hektika ruĝo sur vizaĝo de organismo jam signita de morto. Neniam la homaro estis travivanta tiom altan vivkonjunkturon kiel nuntempe; sed trovu al mi iun homon, kiu estus feliĉa; trovu al mi klason, kiu estus kontenta, aŭ nacion, kiu ne sentus sin endanĝerigita en sia ekzistado. Meze de ĉiuj donacoj de la civilizacio, en Kreza riĉo da spiritaj kaj materialaj bonumoj ekregas nin ĉiujn pli kaj pli trudiĝema sento de malcerteco, angoro kaj malkomforto. Kaj Wolf Meynert senindulge analizas la spiritan staton de la nuntempa mondo, tiun miksaĵon de timo kaj malamao, malkonfido kaj megalomanio, cinikismo kaj deprimiteco: unuvorte malespero, konkludis Wolf Meynert koncize. Tipaj simptomoj de fino. Morala agonio.

Demando estas: ĉu estas kaj ĉu entute iam kapablis la homo esti feliĉa? Homo certe, kiel ĉiu vivanta estaĵo; sed ne la homaro. La tuta malfeliĉo de homo estas, ke li estis devigita fariĝi homaro, aŭ ĉar li fariĝis homaro tro malfrue, kiam li estis diferencigita nekorekteble je nacioj, rasoj, kredoj, kastoj kaj klasoj, je la riĉaj kaj malriĉaj, je la kleraj kaj malkleraj, je la regantaj kaj sklavigitaj. Trudpelu en unu gregon ĉevalojn, lupojn, ŝafojn kaj katojn, vulpojn kaj kapreolojn, ursojn kaj kaprinojn; fermu ilin en unu gregejo kaj igu ilin vivi en ĉi tiu sensenca aro, kiun vi nomos Socia ordo kaj igu ilin konservi komunajn vivregulojn; ĝi estos malfeliĉa, malkontenta, fatale malunueca grego, en kiu eĉ ne unu dia kreitaĵo sentos sin hejmece. Tio estas sufiĉe preciza bildo de la granda kaj senespere heterogena grego, kiu sin nomas la homaro. La nacioj, kastoj, klasoj ne povas daŭre vivi sen reciproka ĝenado kaj malhelpado ĝis stato de neelteneblo; ili povas aŭ vivi eterne apartigite de si   kio eblus nur tiom longe, dum la mondo estus por ili sufiĉe granda   aŭ kontraŭ si, en batalo por la vivo kaj morto. Por la biologiaj homaj tutoj, kiel raso, nacio aŭ klaso, sola natura vojo al la homogena kaj neĝenata feliĉego estas: fari lokon nur por si kaj ekstermi la aliajn. Kaj jen ĝuste tio, kion la homa gento neglektis ĝustatempe fari. Nuntempe jam malfruas. Ni kreis al ni eĉ tro multajn doktrinojn kaj devoligojn, per kiuj ni protektas "la aliajn" anstataŭ likvidi ilin; ni elpensis moralan kodon, homajn rajtojn, kontraktojn, leĝojn, egalecon, humanismon kaj ĉion ajn; ni kreis fikcion pri la homaro, kiu inkluzivas nin kaj ankaŭ "la aliajn" en ia abstrakta supera unueco. Kia fatala eraro! Ni starigis moralan kodon super la biologian leĝon. Ni difektis grandan naturan premison de ĉia komuneco: ke nur la homogena socio povas esti socio feliĉa. Kaj ĉi tiun atingeblan feliĉon ni oferis al granda, sed neebla revo: krei u n u homaron kaj u n u mondordon el ĉiuj homoj, nacioj, klasoj kaj niveloj. Ĝi estis grandanima stultaĵo. Siamaniere ĝi estis la sola respektinda provo de homo superi sin mem. Kaj por ĉi tiu sia plej supera idealismo pagas la homa gento per sia neretenebla ĥaoso.

Procedo, per kiu homo provas iel organiziĝi je la homaro, estas samaĝa kiel la civilizacio mem, kiel la unuaj leĝoj kaj la unuaj komunumoj; se fine oni venis post tiom da jarmiloj nur al tio, ke abismoj inter la rasoj, nacioj, klasoj kaj mondkonceptoj profundiĝis tiom akre kaj senfunde, kiel nuntempe ni vidas tion, ni ne plu fermos la okulojn antaŭ tio, ke la malfeliĉa historia eksperimento krei el ĉiuj homoj ian tian homaron definitive kaj tragike fiaskis. Finfine jam ni komencas tion konsciigadi al ni; tial la provoj kaj planoj unuigi la homan socion alie, per tio, ke radikale oni faros lokon nur por unu nacio, unu klaso aŭ unu kredo. Sed kiu povas diri, kiom profunde jam ni estas infektitaj de la neresanigebla malsano de diferencigado? Pli malpli frue ĉiu ŝajne homogena tutaĵo neeviteble denove disfalos en heterogenan konglomeraĵon de diversaj interesoj, partioj, klasoj kaj tiel plu, kiuj aŭ kontraŭbatalos aŭ denove suferos pro la kunvivado. Ekzistas nenia elirejo. Ni moviĝas en magia rondo; sed la evoluo ne turniĝos eterne en rondo. Tion la naturo mem aranĝis, farinte en la mondo lokon por la Salamandroj.

Estas nenia hazardo, cerbumis Wolf Meynert, ke la Salamandroj validiĝis kiel vivfaktoro ĝuste en la tempo, kiam la kronika malsano de la homaro, de ĉi tiu mise kunkreskinta kaj disfalanta grandorganismo, transiras en agonion. Krom sensignifaj devioj prezentiĝas la Salamandroj kiel unu grandega kaj homogena tutaĵo; ĝis nun ili ne kreis pli funde diferencigitajn rasojn, lingvojn, naciojn, ŝtatojn, kredojn, klasojn aŭ kastojn; inter ili estas eĉ ne mastroj kaj sklavoj, liberaj kaj malliberaj, riĉaj kaj malriĉaj; ekzistas ja inter ili diferencoj taskitaj al ili pro labordivido, sed en si mem ĝi estas homogena, kompakta, tiel dirante samgrajna maso, en ĉiuj siaj partoj egale biologie primitiva, same malriĉe de la naturo dotita, same subjugita kaj vivanta same sur la malalta vivnivelo. La lasta negro aŭ eskimo vivas en senkompare pli bonaj vivkondiĉoj, ĝuante senfine pli riĉajn bonumojn materialajn kaj kulturajn, ol ci tiuj miliardoj da civilizitaj Salamandroj. Kaj tamen estas neniaj signoj, ke la Salamandroj suferus pro tio. Male. Ni vidas ja, ke ili bezonas preskaŭ nenion el tio, en kio serĉas mildigon kaj konsolon la metafizika hororo kaj vivangoro de homo; ili povas malhavi filozofion, postmortan vivon kaj artojn; ili ne scias, kio estas fantazio, humuro, mistiko, ludo aŭ revo; ili estas absolutaj vivrealistoj. Al ni homoj ili estas same malproksimaj kiel formikoj aŭ haringoj; ili diferencas de ili nur per tio, ke ili establis sin en la alia vivmedio, nome en la homa civilizacio. Ili ekloĝis en ĝi, kiel hundoj ekloĝis en homaj loĝejoj; ili ne povas vivi sen ĝi, sed tial ili ne ĉesos esti tio, kio ili estas: tre primitiva kaj malmulte diferencita besta familio. Al ili sufiĉas vivi kaj multiĝi; ili povas esti eĉ feliĉaj, estante ĝenataj inter si de nenia sento de malegaleco. Simple ili estas homogenaj. Tial iun tagon ili povas, jes k i u n a j n venontan tagon realigi sen malfacilaĵoj tion, en kio la homoj ne sukcesis: sian specian unuecon en la tuta mondo, sian mondan komunecon, unuvorte universalan Salamandraron. Tiutage finiĝos miljara agonio de la homa gento. Sur nia planedo ne estos sufiĉe da loko por du tendencoj, strebantaj ekregi la tutan mondon. Unu devas cedi. Ni jam scias, kiu ĝi estos.

Hodiaŭ vivas sur la tuta terglobo proksimume dudek miliardoj da civilizitaj Salamandroj, tio estas dekoble pli ol da ĉiuj homoj; el tio laŭ biologia neceso kaj historia logiko rezultas, ke la Salamandroj, estante subjugitaj, devos liberigi sin; ke estante homogenaj, ili devos unuiĝi; kaj fariĝinte tiel la plej granda potenco, kiun iam ajn la mondo vidis, ili d e v o s transpreni la regadon super la mondo. Ĉu vi opinias, ke ili estas tiaj frenezuloj por protekti la homon? Ĉu vi opinias, ke ili ripetos lian historian eraron, kiun li de ĉiam faris per tio, ke li subjugadis al si la venkitajn naciojn kaj klasojn, anstataŭ ekstermi ilin? Ke li pro egoismo kaŭzadis eterne novajn diferencojn inter homoj, por poste pro grandanimeco kaj idealismo strebi ilin tranponti? Ne, pri ĉi tiu historia absurdaĵo la Salamandroj ne kulpiĝos, vokis Wolf Meynert, jam tial ne, ĉar mia libro avertos ilin! Ili estos heredantoj de la tuta homa civilizo; en ilian sinon falos ĉio, kion ni faris kaj pri kio ni strebis, volante ekregi la mondon; sed ili estus kontraŭ si mem, se kun ĉi tiu heredaĵo ili volus transpreni ankaŭ nin. Ili devas senigi sin de la homoj, se ili volas konservi sian homogenecon. Se ili ne farus tiel, ni enportus inter ilin pli malpli frue nian duopan malkonstruivan inklinon: krei diferencojn kaj toleri ilin. Sed tion ni ne timu; nuntempe jam neniu kreitaĵo daŭrigos historion de homo, ne ripetos memmortigan frenezaĵon de la homaro.

Estas eksterdube, ke la mondo de la Salamandroj estos pli feliĉa ol estis la mondo de la homoj; ĝi estos unueca, homogena kaj regata de la sama spirito. Salamandro diferencos de Salamandro nek per lingvo, opinioj, kredo, nek per vivpretendoj. Inter ili estos nek kulturaj nek klasaj diferencoj, nur labordivido. Neniu estos mastro, neniu sklavo, ĉar ĉiuj servos nur al la Granda Salamandra Bloko, kiu estos dio, reganto, labordonanto kaj spirita gvidanto. Ĝi estos nur unu nacio kaj nur unu nivelo. Ĝi estos mondo pli bona kaj perfekta ol estis la nia. Ĝi estos sole ebla Feliĉa Nova Mondo. Nu, ni faru lokon al ĝi; la estingiĝanta homaro povas jam nenion fari, nur akceli sian finon   en tragika beleco, dum ankaŭ por tio ne estos malfrue.

   Ni prezentas ĉi tie opiniojn de Wolf Meynert en formo laŭeble alirebla; ni konscias, ke per tio ili perdas multon je sia efiko kaj profundo, per kiuj siatempe ili fascinis la tutan Eŭropon kaj ĉefe la junularon, kiu entuziasme estis akceptanta kredon je dekadenco kaj komenciĝanta fino de la homaro. La regna registaro ja malpermesis instruon de la Granda Pesimisto pro iaj politikaj konsekvencoj, kaj Wolf Meynert devis rifuĝi en Svislandon; tamen la tuta klera mondo alproprigis al si kun kontento teorion de Meynert pri pereo de la homaro; la libro (632 paĝa) aperis en ĉiuj lingvoj de la mondo kaj estis disvastigita multmilione ankaŭ inter la Salamandroj.


6.

X AVERTAS


Eble ĝi estis sekvo de la profeta Meynert libro, ke la literatura kaj artista avangardoj en la kulturaj centroj proklamis devizon: Post ni venu la Salamandroj! Estonteco apartenas al la Salamandroj. La Salamandroj, jen la kultura revolucio. Eĉ se ili ne havas propran arton: almenaŭ ili ne estas ŝarĝitaj de idiotaj idealoj, sekiĝintaj tradicioj kaj la tuta sekputra, enuiga, skolastika brikabrako, kiun oni nomis poezio, muziko, arkitekturo, filozofio kaj entute kulturo,   senilaj vortoj, ĉe kiuj nia stomako perturbas. Des pli bone, ke ili ne fordoniĝis al remaĉado de la eksviva homa arto: ni faros al ili la novan. Ni junaj breĉas vojon al la estonta mondsalamandrismo: ni volas esti la unuaj Salamandroj, ni estas la Salamandroj de morgaŭo! Kaj tiel naskiĝis juna poezia movado de salamandranoj, estiĝis tritona (tri tona) muziko kaj pelaga pentro arto, kiu inspiriĝis per formomondo de meduzoj, maraj koelenteroj kaj koraloj. Krome oni trovis la reguligajn laborojn de Salamandroj kiel la novan fonton de beleco kaj monumenteco. Da naturo ni havas ĝiskole, oni vokis; ĉi tien kun la glataj betonbordoj anstataŭ la malnovaj fendiĝintaj rifoj! Romantikismo estas morta; estontaj kontinentoj estos konturataj per netaj rektoj kaj refaritaj je sferaj trianguloj kaj lozanĝoj. La malnovan geologian mondon devos anstataŭi la geometria. Mallonge, estis ĉi tie denove io nova kaj futura, novaj spiritaj sensacioj kaj novaj kulturaj manifestoj; tiuj, neglektintaj ĝustatempe ekiri vojon de la venonta salamandrismo, sentis amare, ke ili preterpasis sian tempon kaj venĝis tiel, ke ili proklamadis la netan homecon, revenon al la homo kaj la naturo kaj aliajn reakciulajn devizojn. En Vieno estis prifajfita koncerto en tritona muziko, en la Pariza Salono de la Sendependaj distranĉis nekonata farinto pelagan bildon, nomatan Kapriĉo en Bluo; simple la salamandrsimo venke kaj nehaltigeble progresis.

Kompreneble ne mankis reakciaj voĉoj, oponantaj al la "salamandra manio", kiel oni nomis ĝin. Tiurilate la plej principa estis anonima angla pamfleto, aperinta sub titolo X avertas. Ĉi tiu broŝuro atingis atentindan disvastiĝon, sed identeco de ĝia aŭtoro neniam estis malkovrita; multaj homoj opiniis, ke ĝin verkis iu eklezia altrangulo, juĝante laŭ tio, ke en la angla lingvo X estas mallongigo por Kristo.

En la unua ĉapitro la verkinto provis fari statistikon de la Salamandroj, samtempe senkulpigante sin pro malprecizeco de la citataj numeroj. Jam takso de la suma nombro de ĉiuj Salamandroj varias tiutempe inter sepoblo kaj dudekoblo de la suma nombro de ĉiuj homoj en la mondo. Same malcertaj estas niaj scioj pri tio, kiom da fabrikoj, naftfontoj, algo plantejoj, angilbredejoj, utiligata akvoforto kaj aliaj naturfontoj havas la Salamandroj sub la maro; ni havas eĉ ne proksimumajn datumojn, kia estas produkt kapacito de la salamandra industrio; plej malmulte estas al ni konate, kiel statas armigo de la Salamandroj. Ni scias ja, ke la Salamandroj en sia konsumo de metaloj, maŝin konsistaĵoj, eksplodaĵoj kaj multaj kemiaĵoj dependas de la homoj; sed unuflanke ĉiuj ŝtatoj severe sekretigas, kiajn armilojn kaj kiom da aliaj produktoj ili liveras al siaj Salamandroj, aliflanke ni scias frapante malmulte, kion fakte la Salamandroj en la profundoj fabrikas el duonproduktoj kaj krudaĵoj, kiujn ili aĉetas de la homoj. Certas, ke la Salamandroj eĉ ne deziras, ke ni sciu tion; en la lastaj jaroj pereis pro drono aŭ sufokiĝo tiom da skafandristoj malsuprenigitaj sur la marfundon, ke tion oni jam ne plu povas atribui al nura hazardo. Kaj tio estas ja fenomeno alarmanta kiel de la industria flanko, tiel ankaŭ en rilato milita.

Kompreneble oni povas malfacile imagi, daŭrigis X en la pluaj paragrafoj, kion povus aŭ volus la Salamandroj preni de la homoj. Ili ne povas vivi sur la firma tero, kaj ni entute ne povas malhelpi ilin en tio, kiel ili vivas sub la akvo. Nia kaj ilia vivmedioj disde si precize kaj por eterne estas apartigitaj. Estas vere, ke ni postulas de ili certajn laborefektojn; sed grandparte ni ilin nutras kaj liveras al ili krudaĵojn kaj produktojn, kiujn sen ni tute ili ne havus, ekzemple metalojn. Sed eĉ se ne ekzistas praktika kaŭzo por ia antagonismo inter ni kaj la Salamandroj, estas ĉi tie, mi dirus, antagonismo metafizika: kontraŭ estaĵoj surfacaj staras estaĵoj de profundoj (abyssal); estaĵoj noktaj kontraŭ estaĵoj tagaj; obskuraj akvoprofundoj kontraŭ la hela kaj seka tero. Limo inter la akvo kaj tero estas iel pli akra ol estis: nian teron tuŝas ilia akvo. Ni povus vivi dum ĉiuj tempoj perfekte ekster ni kaj interŝanĝadi nur certajn servojn kaj produktojn; sed estas malfacile seniĝi de angora sento, ke tiel versimile ĝi ne restos. Kial? Mi ne povas prezenti al vi precizajn kaŭzojn; sed la sento estas ĉi tie; ĝi estas io kvazaŭ antaŭsento, ke foje la akvaro mem turniĝos kontraŭ la teron, por ke decidiĝu la demando, kiu kiun.

Per tio mi konfesas angoron iom neracionalan, plu diras X; sed trankviligus min tre, se la Salamandroj ekirus kontraŭ la homaro kun iaj postuloj. Oni povus almenaŭ trakti kun ili, oni povus interkonsenti kun ili diversajn koncesiojn, kontraktojn kaj kompromisojn; sed ilia silentado estas terura. Mi timas ilian nekompreneblan detenemon. Ekzemple ili povus postuli por si iajn politikajn avantaĝojn; sincere dirite, leĝodonado por la Salamandroj en ĉiuj ŝtatoj estas iom malnoviĝinta kaj ne indas kreitaĵojn tiom civilizitajn kaj laŭnombre tiom fortajn. Decus nove ordigi rajtojn kaj devojn de la Salamandroj kaj nome en maniero por ili pli avantaĝa; oni povus konsideri ian gradon de aŭtonomio por la Salamandroj; estus juste plibonigi iliajn laborkondiĉojn kaj rekompencadi ilian laboron pli komforme. Multrilate do eblus plibonigi ilian sorton, se ili almenaŭ postulus tion. Poste ni povus doni al iliajn cedaĵojn kaj dankemigi ilin per kompensaj interkonsentoj; minimume oni akirus tempon por pluraj jaroj. Sed la Salamandroj postulas neniom; nur ili plialtigas sian produktivecon kaj siajn mendojn; hodiaŭ fine jam ni devas demandi, kie ambaŭ haltos. Oni parolis iam pri la flava, nigra aŭ ruĝa danĝeroj; sed almenaŭ tio estis homoj, kaj ĉe homoj ni scias iel tiel imagi, kion ili povas voli. Sed se ankoraŭ ni eĉ ne scietas, kiel kaj kontraŭ kio la homaro foje estos devigita defendi sin, devas esti klare almenaŭ unu: se sur unu flanko estos la Salamandroj, sur la alia flanko staros la tuta homaro.

La homoj kontraŭ la Salamandroj! Estas jam tempo, ke tiel estu ĝi formulite. Ja, sincere dirite, normala homo instinkte la Salamandrojn malamas, naŭzas ilin   kaj timas ilin. Sur la tutan homaron falas io, kiel frosta ombro de hororo. Kio alia estas la freneza ĝuavidemo, la nemildigebla soifo pri amuzo kaj volupto, tiu orgia deĉeniĝo, kiu ekregis la nuntempajn homojn? Simila malbonmoriĝo ne estis ekde tempoj, kiam sur la romian regnon jamjam ŝoviĝis invado de barbaroj. Tio ne estas nur fruktoj de la eksterordinara materia bonfarto, sed malespere superbruata angoro pro ĥaoso kaj pereo. Al ni kun la lasta vinpokalo, antaŭ ol estos nia fino! Kia honto, kia deliro! Ŝajnas, ke Dio pro la senfina mizerikordo lasas kadukiĝi naciojn kaj klasojn, falegantajn en pereon. Ĉu vi volas legi la fajran Menetekel, skribitan super festenado de la homaro? Rigardu la lumreklamojn, lumantajn dum la tutaj noktoj sur muroj de l´ diboĉaj kaj malvirtaj urboj! Tiurilate ni homoj proksimiĝas al la Salamandroj: ni vivas pli en la nokto ol en la tago.

Se almenaŭ la Salamandroj ne estus tiom terure mezkvalitaj, ekvortis X iel deprimite. Jes, ili estas iel tiel kleraj; sed tial ili estas ankoraŭ pli spiritmankaj, ĉar ili alproprigis al si el la homa civilizacio nur tion, kio edn ĝi estas mezvalora kaj uzvalora, mekanika kaj ripetebla. Ili staras ĉe flanko de la homaro kiel famulus Wagner ĉe flanko de Faŭsto; ili lernas el la samaj libroj kiel la homa Faŭsto, nur kun tiu diferenco, ke tio sufiĉas al ili, ke en ili ronĝas nenia dubo. La plej terura estas, ke ili multigis tiun lerneman, malsaĝulan kaj memplaĉan tipon de civilizita mezeco pogrande, en milionoj kaj miliardoj samspecaj; aŭ ne, mi eraras: la plej terura estas, ke ili havas tian sukceson. Ili ellernis manipuli kun maŝinoj kaj ciferoj, kaj montriĝis, ke tio sufiĉas, por ke ili iĝu mastroj de la mondo. El la homa civilizacio ili ellasis ĉion, kio en ĝi estis sencela, ludema, fantazia aŭ antikva; per tio ili ellasis el ĝi, kio estis en ĝi homa, kaj transprenis nur ĝian nudan praktikan, teknikan kaj utiligan flankon. Kaj ĉi tiu plorinda karikaturo de la homa civilizacio ĝuas egan vitalecon; ĝi konstruas teknikajn mirindaĵojn, renovigas nian malnovan planedon kaj fine komencas mem fascini la tutan homaron. Ĉe sia lernanto kaj servisto lernos Faŭsto sekretojn de sukceso kaj mezeco. Aŭ la homaro ekbatalos kontraŭ la Salamandroj en historia konflikto pri vivo kaj morto, aŭ ĝi neeviteble salamandriĝos. Kio min koncernas, konkludis X. melankolie, mi preferus vidi la unuan.

Nu, X avertas vin, daŭrigis la nekonata verkisto. Ankoraŭ eblas forskui tiun malvarman kaj mukozan ringon, kiu nin ĉiujn premegas. Ni devas senigi nin de la Salamandroj. Ili estas jam treege multaj; ili estas armitaj kaj povas turni la milit materialon kontraŭ nin, pri kies resuma forto ni scias preskaŭ nenion; sed pli terura danĝero ol en ilia nombro kaj forto estas por ni homoj en ilia triumfanta minuseco. Mi ne scias, kion ni timu pli, ĉu ilian homan civilizacion aŭ ilian malican, fridan kaj bestan kruelecon; sed ambaŭ sume prezentas ion neimageble hororan kaj preskaŭ satanan. En nomo de la kulturo, en nomo de la kristanismo kaj de la homaro ni devas liberigi nin de la Salamandroj. Kaj tiam vokis la anonima apostolo:


1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   12


Elŝuti 0.71 Mb.


Elŝuti 0.71 Mb.